Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Ondo de Esperanto

La bazan tekston origine enkomputiligis La Ondo de Esperanto

La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de La Ondo de Esperanto.

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 2001-2004

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2000. No 8-9

Redakcie

La 73a Kongreso de SAT okazis en la ĉefurbo de Ruslando, kiu estas la plej granda lando en la mondo, kun gigantaj arbaroj, kiujn multaj antaŭe opiniis virgaj kaj neelĉerpeblaj. Tamen la partoprenintoj de la 32a OrSEJT apud Tomsk povis konstati, ke la PIVa difino de la tajgo estas jam ne plene valida. Pri la danĝera situacio atentigas ankaŭ la Rezolucio de la Ekologia Frakcio de SAT, akceptita la 22an de julio 2000 en Moskvo.

Okaze de la 73a SAT-Kongreso en Moskvo, Ruslando, ni diskutis pri la ekologio en la gastlando de la kongreso kaj sekve verkis rezolucion, kiu direktiĝas unuarange al la nuna prezidento de Ruslando, Vladimir Putin:

Ricevinte la samajn informojn el diversaj flankoj — ekzemple de la ruslanda NRO Sociala Ekologia Unio de Ruslando, Moskvo — ni konstatas:

1. La nuna registaro de Ruslando sub la prezidento Putin aboliciis la ŝtatan komitaton pri ekologio kiel memstaran organizaĵon. Ekologio nun estas observata de la ministerio pri resursoj (aŭ ekonomio). El vidpunkto de bona registrado tio estas kontraŭproduktiva ĉar ĝuste tiu fako efikas ofte malbone al la ekologio. Do, sendependa komitato aŭ ministerio pri ekologio estas bezonata por havi separitajn potencojn.

2. Rilate al la siberiaj arbaroj — la tajgo — nun estiĝis granda problemo, ĉar la prezidento Putin aboliciis ankaŭ la sendependajn arbarkomitatojn (ruse: “Leskom”). Ni scias el komunikaĵo de rusa NRO “Tajga” (ligita kun SEU) kaj propraj spertoj (M. Westermayer dum vojaĝo inter Dalian (Ĉinio) kaj Irkutsk (Ruslando)) ke grandega amaso da ligno estas eksportata al Ĉinio fare de ĉinaj entreprenoj. La mastrumado de la siberiaj arbaroj devus esti bone kontrolata de la ŝtato mem, ĉar arbaro havas multajn efikojn: ne nur al la klimato kaj por reguli la akvo-sistemon kaj tiel por preventi inundojn, sed ankaŭ por garantii la bonan staton de la biodiverseco. Ŝtataj arbarogardistoj estas bezonataj por protekti la bestojn — ekz-e ursojn kaj tigrojn — kontraŭ ĉasbanditoj. La ŝtato devas zorgi pri la sekureco de la gardistoj. Ni agnoskas, ke Ruslando havas multajn grandajn naturprotektitajn areojn “Zapovednik” — ili devas esti defendataj de la ŝtato.

A: Ni petas la ruslandan registaron — nome la prezidenton Putin — tuj restarigi memstaran ekologian komitaton.

B: Ni petas la ruslandan registaron fari arbaropolitikon, kiu respektas la naturajn resursojn por protekti la grundon kontraŭ erozio kaj tiamaniere protekti la sistemon de la rusaj riveroj kaj lagoj, kaj same grave por protekti la biodiversecon kaj la sovaĝajn bestojn kontraŭ ĉasbanditoj.

Redaktis Sándor Horvath kaj Manfred Westermayer

Esperanto sonis en la Sankta lando

Estas simbole, ke esperantistoj venis, laŭ la rimarkigo de d-ro L.C.Zaleski-Zamenhof, ”... por kongresi, ĉe la sojlo de miljaroj, en la patrolando de popolo, ene de kiu la Iniciatinto de nia lingvo serĉis iam siajn antikvajn originojn”. Ke tiu popolo memoras sian filon pruvis en sia salutmesaĝo la vicurbestro de Tel Aviv-Jafo Natan Wolloch:

“Vi certe scias, ke la ĉefa strato en Tel Avivo portas la nomon de d-ro Zamenhof, la kreinto de Esperanto, kiu estis judo kaj cionisto.”

Ekvilibrita decido

Vere, la decido de la Estraro de UEA okazigi la 85an Universalan Kongreson en Israelo ŝajnas certagrade defia. Ankoraŭ estas memorataj la eventoj de 1967, kiam pro la eksplodinta milito oni devis okazigi la 52an UKon en Roterdamo. Ankaŭ la nuna situacio en la Proksima Oriento ne estas stabila. Pro tio iuj “konstantaj” kongresanoj paŭzis ĉi-jare, kaj kelkaj varmkapuloj eĉ proponis bojkoti la Israelan kongreson, kulpigante la akceptantan landon pri maldemokratieco.

Tiamaniere rezonante oni apenaŭ trovus kongreslandon. Eĉ Usono, “lando de libereco, lando de estonteco” laŭ Zamenhof, havas limigojn por vizpetantoj (pri tio oni demandu, ekzemple, polojn). Tial la Estraro ĉiam serĉas ekvilibron elektante UKejojn, foje akceptante kongresi en maldemokratiaj kaj eĉ en diktaturaj landoj (lastatempe: Pekino 1986, Varsovio 1987, Havano 1990) por ebligi — koste de formala subteno de la reganta reĝimo — al lokaj esperantistoj gustumi la internacian vivadon de Esperanto. Tamen Tel Avivo en 2000 ne estas Kolonjo en 1933, Romo en 1935, eĉ ne Madrido en 1968.

Temo bona, plenumo duona

La kongresa temo “Lingvo kaj la kulturo de paco” estis atentita de ĉiuj altpostenuloj salutintaj la kongreson. Ekzemple, la eksministro Josi Sarid bondeziris al la esperantistoj pro ilia “decido okupiĝi en tiu ĉi kongreso pri la kunvivado inter judoj kaj araboj...” Sed laŭ raporto de la kongresa kuriero en la Nacia vespero dancistaro militvestita ne tre taŭge ilustris “kulturon de paco”. Mankis ankaŭ adekvata prezento de la araba kulturo. Cetere, al Tel Avivo venis neniu kongresano el la najbara araba landaro, kvankam UEA efektivigis specialan varban kampanjon en la arabaj landoj, precipe en Jordanio.

La sankta lando de tri grandaj religioj prezentis multegajn eblojn por ekskursi, kaj denove montriĝis ke la organizantoj ne konsideris la turismemon de kongresanoj; oni plendis ke en la unuaj tagoj la atendovico ĉe la ekskursa giĉeto estis longa, poste neniu ekskurso havis liberajn lokojn. Ni esperu, ke sekvont-jare oni havos pli da deĵorantoj kaj pli vastan oferton. La rimarkinda aktivado de la zagrebanoj certe donos fruktojn post unu jaro, kaj necesos ĝardenistaro por kolekti ilin.

Ĉielen!

Fakaj kunvenoj estis multaj. Sciencistoj eksciis pri la nova estraro de ISAE; juristoj priparolis sian organon Jura Tribuno Internacia. En la kunveno de AERA partoprenis aŭskultantoj kaj redaktoroj, kiuj eksciis pri la ŝanĝo en la E-redakcio de Pola Radio, kiu donis kutime multan atenton al la kongreso. Matematikistoj diskutis problemon: kiel oni voĉigu la nombron 1020. Poŝtistoj aŭskultis pri disvastigo de Interreto kaj proponis oficialigi telefon-kartojn kiel filatelan objekton. Entreprenista asocio IKEF (kies membraro plu kreskas) organizis viziton al la fama ESHED, produktanta robotojn kaj aliajn altteknologiajn sistemojn.

En la kongreso oficiale fondiĝis Astronomia E-Klubo, kiu sojle de la kongreso sukcesis eldoni sian 72-paĝan almanakon kaj proponis viziton al Astronomia Observatorio por observado de la nokta ĉielo.

Sukcesa informado

Kvazaŭ daŭrigante la tradicion de la Berlina UK, la informado pri Esperanto, komencita radie kaj gazete antaŭ la kongreso, kulminis dum la kongreso mem. Esperanto diskoniĝis diversmaniere: Amri Wandel anoncis radie dum la plej aŭskultata tempo. Liaj filinoj Tali kaj Maja prezentiĝis en radio kaj televido. La ruslingva programo Kalejdoskop de la unua nacia televida kanalo intervjuis ruslandanon Moissej Bronŝtejn kaj armeninon Knarik Davtjan. Programero kun Tova Ben-Cvi pri Esperanto okazis en la jida radioprogramo. Kelkaj Tel-Avivaj gazetoj publikigis prikongresajn informojn.

Tuta teamo venis en la kongresejon kaj filmis dum pli ol ses horoj, i.a. la aŭkcion, internacian vesperon, konversacian rondon, libro-servon kaj la kongresan radiostacion kaj intervjuis plurajn kongresanojn kaj LKK-anojn. La materialo aperos en la populara programo Roim Olam (Oni vidas la mondon) de la nacia televido.

La plej eta UK de la lasta jardeko

Kiel oni atendis la Tel-Aviva kongreso iĝis la malplej amasa UK de la lasta jardeko, eĉ iomete malpli granda ol la kongreso en Aŭstralio antaŭ tri jaroj. Aliĝis 1212 personoj el 57 landoj. Plej multaj kongresanoj venis el alia azia lando Japanio (223); plu en la landlisto sekvas Germanio (128), Francio (79), Israelo (73), Pollando (62).

Kiel dirite, aliĝis neniu el landoj arabaj kaj neniu jugoslaviano. Nur 29 ruslandanoj aliĝis, kaj ne ĉiuj aliĝintoj sukcesis veni.

Ankaŭ la aŭtoro de tiu ĉi artikolo verkis ĝin ne per la propra sperto, sed uzante la materialon de la kongresa kuriero STel-Avivo Senpaŭze, kiun István Ertl afable sendis per la komputil-reta poŝto. Dankon!

Halina Gorecka

Eta, sed bunta Kongreseto

Ja ekzistis programo por la ĉi-jara Infana Kongreseto, feliĉe la gvidantoj pretis devii de ĝi kiam indis. Ekzemple, tuj post alveno en la varma Hadassim, anstataŭ kutimaj ŝablonaj sinprezentoj, eblon tuj plonĝi en naĝejon oni kun danko akceptis. Ĉiuokaze, la infanoj jam en Tel Avivo interkonatiĝis.

La 18 infanoj venis el tiom da landoj, ke krokodilebloj malmultis; pluraj el la nedenaskuloj faris herkulajn strebojn interparoli en Esperanto. La manlaboraj aktivaĵoj sub gvido de Ankica (farbado de tolaĵoj, kunmeto de kolĉenoj, plektado de pojno-rubandoj) pruviĝis tre popularaj, kaj kvankam en si mem ne-lingvaj, postulis alt-gradan aŭskult- kaj kompren-kapablon kaj spronis multan babiladon.

Pli rekte lingva estis komuna ludo plani magazenon, aktiveco jam priskribita en la hejmpaĝo de IIK. La infanoj kreis afiŝojn por la vendejo. Ili krome verkis kaj aktoris reklamon por ĝi, kiun oni vere registris kaj poste je ĉies amuzo spektis.

La programo entenis plurajn ekskursojn, kaj programon ne tro densan, por lasi eblecojn por libera ludado kaj amikiĝo. Entute, neforgesebla semajno!

Informilo por la 34a IIK jam aperis, kun speciala inkluziva prezo de 109 EUR ĝis 30 sept. 2000. Poste validas 129 EUR ĝis la jarfino; plie laŭ ŝtupoj ĝis 179 EUR por lastmomenta aliĝo. Petu informilon/aliĝilon de la subskribinto: Bethlen G. u. 2, HU-2030 Érd, Hungario Rete: stefan.macgill@galamb.net.

Stefan MacGill

Al-voko kaj pro-voko de Amano
Rezolucio de la 1a Seminario por Arabaj Esperantistoj:

Por plenumi la celojn de Esperanto necesas alfronti konfliktojn kaj antaŭjuĝojn kaj utiligi la lingvon por krei kondiĉojn de paco kaj kompreniĝo.

Tiucele ni, partoprenantoj de la 1a Seminario por Arabaj Esperantistoj en Amano, Jordanujo, de la 22a ĝis la 24a de julio 2000, diskutinte pri la temo “Tutmondiĝo kaj la arabaj landoj”, proponas al la membraro de UEA la jenajn realigindajn punktojn:

1) UEA okupiĝu pri disvastigo de Esperanto precipe en landoj, kie ne ekzistas lokaj fortoj;

2) Niaj fortoj estas limigitaj kaj sekve ni koncentru nian agadon ĉefe (kvankam ne ekskluzive) je unu-du el la arabaj landoj. Parto de nia celo estu krei en tiuj landoj arabajn esperantistojn kapablajn siavice disvastigi la lingvon en pliaj arabaj landoj;

3) Jordanujo kiel facile alirebla lando kun favoraj kondiĉoj estu unu el tiuj landoj;

4) Komencaj paŝoj estu:

a) pretigo de taŭgaj arablingvaj inform-materialoj;

b) organizado de kurso en Jordanujo per utiligo de lokaj fortoj kaj internacia helpo;

c) komunikado kun universitatuloj en la koncernaj landoj cele al organizado de komunik-reto kaj eventuale de kunveno de fakuloj pri lingvaj kaj kulturaj problemoj kun internacia partopreno por i.a. informi la fakulojn pri la valoro de Esperanto kiel universitata stud-objekto;

ĉ) konversacioj inter la Araba Komisiono de UEA kaj israelaj esperantistoj pri la manieroj laŭ kiuj ili povus helpi en tiu ĉi iniciato.

Amano, 24 jul 2000

Eŭropa jaro de lingvoj

Konsilio de Eŭropo, konata pro sia okupiĝo pri homaj rajtoj, kaj Eŭropa Unio deklaris la jaron 2001 Eŭropa Jaro de Lingvoj. La du organizaĵoj strebas progresigi instruadon de lingvoj kaj levi la konscion de la granda publiko pri la valoro de lingva plureco en Eŭropo.

UEA subtenas tiun iniciaton. La celoj de la Eŭropa Jaro de Lingvoj kongruas kun tiuj de la E-movado, al kiu ĝi donos okazon diskonigi siajn lingvopolitikajn celojn. Eĉ se la Jaro formale celas nur la lingvojn “rekonitajn de la membroŝtatoj” ĝi ebligos partoprenon ankaŭ de E-organizaĵoj per projektoj kongruaj al la celoj de la Jaro. Krome oni povas antaŭvidi, ke ĵurnalistoj k.a. interesitoj ne limigos sin nur al la ŝtataj lingvoj sed povos interesiĝi ankaŭ pri Esperanto kaj la perspektivoj por ĝia pli vasta uzo en Eŭropo.

La Jaro ricevos atenton i.a. en la traktado de la kongresa temo de la Zagreba UK, “Kulturo de dialogo — Dialogo inter kulturoj” kaj en la eldona agado de UEA, t.e. revuoj kaj libroj. Landaj asocioj devus atenti ĝin en siaj aranĝoj kaj eldonaĵoj, kaj klopodi kiel eble plej multe kunlabori kun neesperantistaj asocioj kaj fakuloj.

Por evoluigi ideojn pri la esperantista kontribuo al la Jaro, estas formiĝanta kunaganta grupo kiun kunordigas Anna Ritamäki: Adreso: Dragsfjärdsvägen 690, FI-25700 Kimito, Finnlando Rete: anna.ritamaki@kolumbus.fi.

GK UEA

Du premioj aljuĝitaj

En la fermo de la Tel-Aviva UK okazis por la 14a fojo la transdono de unu el la plej prestiĝaj premioj de la E-movado, Premio Onisaburo Deguchi de UEA. Tiu premio estis fondita en la Jubilea Jaro 1987 per kapitalo donacita de Oomoto por premii agadon de individuo aŭ organizaĵo, kiu per Esperanto antaŭenigas internacian amikecon kaj solidarecon en la spirito de la instruoj de Zamenhof kaj Onisaburo Deguchi. La premio konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj. En 2000 la Estraro de UEA aljuĝis la Premion Deguchi al Rob Moerbeek (Nederlando) pro lia agado helpe al triamondaj esperantistoj kaj por handikapitoj, precipe blinduloj. Profesie Rob Moerbeek ekde 1969 laboras en la Centra Oficejo de UEA.

Ekde 1994 la Estraro de UEA asignas Subvencion Cigno al projekto, kiu kontribuas al disvastiĝo de Esperanto en la Tria Mondo. La subvencion financas la japana esperantisto Etsuo Miyoshi kaj ĝi valoras 500 mil enojn (ĉ. EUR 4900).

La ĉi-jaran subvencion ricevis la projekto Indiĝenaj Dialogoj, lanĉita antaŭ du jaroj kun la celo krei komunikan reton inter organizaĵoj de indiĝenaj popoloj per la uzo de interreto kaj Esperanto. Tiu ĉi komplete novspeca projekto estas ne nur unu el la plej kuraĝaj sed ankaŭ unu el la plej sukcesaj Esperanto-rilataj projektoj de multaj jaroj. La projekton iniciatis ges-roj Bessie Schadee kaj Sylvain Lelarge el Nederlando.

GK UEA

KEF 2000: sperto jarmilsojla

Kultura Esperanto-Festivalo (KEF 2000) realiĝis 17-23 jul.

La Finnlanda ĉefurbo Helsinko, unu el la ĉi-jaraj Eŭropaj Kultururboj, ĉefurbis en la mondo de originala esperantokulturo.

La multkultura centro Caisa prezentis KEFon kiel eron de sia somera programo. KEF ricevis atenton gazetaran, radian kaj televidan. Malfacile troveblus pli taŭga ejo, kaj la programo, la ejo kaj la etoso estis proksime ligitaj.

La ejoj de KEF 2000 atentigis pri la unua KEF de 1986 en Upsalo (Svedio) kaj pri la postaj. La kreinspira kaj senpapaga festivalo vivigis kulturon kvin pliajn fojojn en sia startlando kaj en Danio, de kie ĝi portiĝis tra la unua KEF en propra Esperantodomo (Lesjöfors, Svedio, 1998) al Finnlando. Jen afero atentita salonnome.

Ĉefsalonis Fritzon, laŭ Per Aarne Fritzon, unu de la ĉefideantoj de la KEF-koncepto: “Ni volis nete fokusigi nian komunan, vivantan kaj daŭre kreiĝantan kulturon.” En Fritzon ankaŭ realiĝis revo atestanta pri la kultura evoluo kaj vastiĝo: plene esperantlingva diskoteko. Eble jam en 1986 iu kuraĝis revi pri ĝi.

En salono Wiese, laŭ Martin Wiese, la ĉefa verkisto kaj kantisto de la rokbando Persone, naskiĝinta por KEF-1996, prezentiĝis literatura analizo de rokliriko kaj du akademianoj klere kaj nuancotrove debatis pri literaturaj vortoj. Kiel libroservo kun oferto fidela al la programenhavo servis salono Mansson.

La plejparto de la preskaŭ 200 partoprenantoj amasdormis en lernejaj ĉambroj nomitaj laŭ pliaj KEF-organizintoj. Plej verŝajne pluraj de tiuj nomoj denove troveblos en gravaj KEF-pozicioj, ne kiel pordoŝildoj, sed kiel organizantoj.

Post tiu ĉi KEF jam brilas pluraj steloj sur la esperanta rokmuzika ĉielo, tiom da ke Persone jam sperteblas kiel vivanta legendo: “La Beatles de la esperantomondo” (titolo de intervjuo kun la bando en distrotema semajna aldongazeto). Dolĉamar lumigas kaj mistifikas Finnlandon por Lingvo Intermonda, Esperanto Desperado trovis sian propran voĉon per Amplifika spico kaj Juhani Haavisto ... jes, li revenis. Ĉu ne? de 1991 laŭ Promesoj (postkoncertaj) ne estos la lasta muzikeldono kun liaj kantaĵoj.

Ne prezenteblas la tuta KEF-oferto, sed ankoraŭ mi malkaŝu la recepton de KEF — ĝi ja tute ne estas sekreta. Temas pri entuziasmo kaj fiero pri la realaj esperantismaj valoroj, laŭ la jena programdeklaro: “Glata aranĝo kaj festeca kadro kreu atmosferon koncentritan kaj intensan kaj des pli inspiran.” (Fritzon)

La varmo de la KEF-kultura eksplodo sendube maturigos ankoraŭ pliajn ĝuindajn fruktojn sur la arbo de originale esperanta kreemo. Eble ankaŭ vi kaptis kelkajn fajrerojn, senterojn de la sperto jarmilsojla.

Anna M. Ritamäki

Sur la foto: La artikolverkintino, la ĉeforganizantino Riitta Hämäläinen kaj la verkisto-debatanto Jorge Camacho inter la dancantoj en KEF 2000. (Fotis Jarma Kasananen)

AIS aktivas

Pentekoste, 9-13 jun 2000, la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino okazigis sian 23an Sanmarinecan Universitatan Semajnon (SUS 23) en Hradec Králové (Orienta Ĉeĥio). Okazis kursoj pri astronomio, lingvistiko, kibernetiko, matematiko kaj sociologio, kaj pluraj sciencaj prelegoj.

Rande de la konferenco okazis kunveno de Tutmonda Asocio pri Kibernetiko, Informadiko kaj Sistemiko (TAKIS), kiu decidis ŝanĝi sian strukturon pro la dissolviĝo de la Internacia Asocio pri Kibernetiko, kiu ĝis nun uzis tri lingvojn: la anglan, francan kaj Internacian; TAKIS estonte uzos krom la Internacia la anglan kaj la germanan, kiel la lingvojn de Shannon kaj Schmidt, la patroj de la kibernetiko. Krome dumtempe ĝi uzos la lingvon de sia venonta kongresloko kaj la gepatrajn lingvojn de po pli ol triono de la membraro. La kunveno akceptis inviton de la universitato de Nitra (Slovakio), okazigi TAKIS-kongreson en somero 2002.

Dum la 85a UK en Tel-Avivo okazis kune kun la 53a Internacia Kongresa Universitato ankaŭ la 5a Internacia Studadsesio de AIS. Dum po ok lecionoj prelegis OProf. Tonkin pri la poeto Shakespeare (Ŝekspiro) kaj PDoc. Barandovská pri Flavius Josephus, historiisto de la juda milito. Krome kontribuis al IKU AISanoj OProf. Wandel, rektoro de IKU, PDoc. Eichhorn kaj ADoc. Bojaĝieva.

Kiel dum la AIS-IKU en Berlino montriĝis, ke la scienca programo trovas same viglan intereson ĉe la kongresanoj kiom la arta. Tial AIS klopodos ankaŭ dum la 86a UK en Zagrebo okazigi sciencan kursprogramon. Sed pro la konsiderindaj kostoj, kiujn nature kaŭzas aranĝoj tiom ampleksaj en altnivela kongresejo, AIS esploras alternativojn pri la organiza kadro de AIS-IKU.

AIS okazigos sian sekvan studadsesion en Sibiu (Rumanio). Ĝi komenciĝos 22 sep 2000 kaj daŭros unu semajnon. Okazos ne nur sciencaj kursoj kaj prelegoj, sed ankaŭ pluraj publikaj studfinaj ekzamenoj, kie kandidatoj defendos siajn tezojn por akiro de scienca AIS-grado. Detaloj estas scieblaj de Mag. Joanna Lewoc, Senata Sekretario de AIS, Karl-Schwarzschild-Weg 6/317, DE-37077 Göttingen, Germanio

Reinhard Fössmeier

Packongreso de edukistoj

Mireille Grosjean, Ĝeneva reprezentanto de UEA ĉe UN kaj tiu de ILEI ĉe la Internacia Buroo de Edukado de Unesko, partoprenis kongreson de Internacia Asocio de Edukistoj por Monda Paco, kiu okazis 8-13 julio en la Unesko-domo en Parizo kun 460 kongresanoj el la tuta mondo.

La programo konsistis el rondaj tabloj matene kaj pli etaj laborgrupoj posttagmeze. Grosjean raportas, ke kiel kutime en tiaj kongresoj, neformalaj kontaktoj ekster la oficialaj programeroj estis ege valoraj. En la komputila ĉambro ŝi anoncis sur la muro 5 adresojn de TTT-paĝoj pri Esperanto, kaj ĉe la enirejo ŝi metis varbilojn pri la lingvo.

La gvidantaro de la Asocio invitis Grosjean al la Internacia Kunordiga Grupo, simila organo kiel la Komitato en UEA. Grosjean akceptis la inviton kaj eniris la organon kiel reprezentanto de UEA kaj ILEI.

GK UEA

Osmo Buller pri malgrandaj lingvoj

Päätalo-Instituto, trejnejo de amatoraj verkistoj en la nordfinnlanda komunumo Taivalkoski, festis 6-7 jul. sian 10an datrevenon per seminario pri la pozicio de la finna lingvo kaj literaturo.

Ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, kiu en sia tiama posteno de kultursekretario de Taivalkoski kunfondis la instituton, faris enkondukan prelegon pri la pozicio de malgrandaj lingvoj en la mondo kaj pri la danĝeroj minacantaj ilian ekzistadon. La seminarianoj krome aŭdis prelegojn de verkistoj, eldonistoj kaj kulturaj agantoj el Finnlando kaj Ruslanda Karelio. Apartan atenton oni donis al la pozicio de la finna lingvo ĝuste en Karelio, kie post la disfalo de Sovetio la nombro de finnalingvaj gazetoj kolapsis kaj multaj finnaj verkistoj elmigris al Finnlando.

Päätalo-Instituto, kiu en siaj unuaj jaroj estis gvidata de Reima Rannikko, delegito de UEA en la najbara komunumo Suomussalmi, lanĉis okaze de sia festo ankaŭ gvidlibron por finnaj verk-amantoj. En oktobro la Instituto anoncos la rezultojn de sia tradicia fabelkonkurso, kiu ĉi-jare unuafoje inkluzivis branĉon ankaŭ por fabeloj en Esperanto. La Esperanta branĉo tiom sukcesis, ke ĝi okazos ankaŭ en la estonteco.

GK UEA

Kolombio: la unua junulara kongreso

Ĉi-jare fondiĝis ABEJA (Aktiva Bogota Esperantista Junulara Asocio), kies traduko al la hispana estas “abelo”, kaj jam 5-7 aŭg ĝi okazigis la unuan Junularan E-Kongreson en Kolombio.

Ĉeestis 43 partoprenintoj el kvin urboj de la lando: Bogoto, Kali, Ibageo, Soacho, kaj Fusagasugao. La gejunulojn akompanis kelkaj “veteranoj”. Gejunuloj kaj “veteranoj” intermiksiĝis dum la tri neforgeseblaj tagoj en la eleganta bogota lernejo Thomas Jefferson, (apartenanta al samideano Luis Jorge Santos-Morales), kiu servis kiel kongresejo.

Post la inaŭguro, profesoro Luis Jorge Santos-Morales prelegis pri la historio de Esperanto kaj pri la indiĝenaj lingvoj en Ameriko. Poste komenciĝis la unua parto de triparta E-kurso. Temis pri eksperimento instrui Esperanton en tri horoj, dum tri sinsekvaj tagoj. La unuan tagon finis distra programo sub la gvido de Patrisja Kristancho.

Sekvatage la kongreson komencis prelego de Santiago Alvarez pri la rolo de gejunuloj en la E-movado dum la nova jarmilo, kaj oni diskutrondis pri tio kaj pri ABEJA. Poste ĉiuj ĉeestis la ekspozicion pri E-temaj karikaturoj, kiu estis amuza kaj ridiga. Sekvis la dua parto de la kurso kaj prelego de Claudia Florez “Proponi Esperanton kiel duan lingvon por la Ĉina Popola Respubliko” kaj prelego de Rikardo Kariljo “Ĉu tutmondiĝo sen tutmonda lingvo?”. Vespere oni ludis gimnastikon per saltotabulo kaj aliajn sportojn kaj spektis la artan programon, kies ĉefa ero estis la teatra prezentado de fama hispanklasika verko “La Selestina: Tragikomedio pri Kalisto kaj Melibea” de Fernando de Rojas, lerte ludita de la multfaceta LKK.

Lastatage je 8h30 komenciĝis la reta babilado, dum kiu oni sukcesis kontaktiĝi kun esperantistoj de diversaj landoj. Sekvis la tria parto de la kurso kaj rakontoj de la veteranoj pri sperto de ilia esperantista vivo. La junuloj konstatis, ke Esperanto vere estas ege utila lingvo per kiu oni povas koni multajn interesajn homojn kaj ampleksigi kaj riĉigi siajn horizontojn. Fine de la kongreso oni faris konkludojn, kiuj estas esperoplenaj por la estonteco de Esperanto en la urbo kaj en la lando. Oni interkonsentis okazigi la junularan kongreson ĉiun duan jaron.

Unu semajnon post la kongreso, komenciĝis E-kurso de prof. Luis Jorge Santos.

Gonzalo Bermudez

Esperanto en geja parado

25 jun 2000 esperantistoj en la 4a Parado de Geja Fiero en San-Paŭlo (Brazilo) portis sloganrubandon: “Esperanto, Lingvo Internacia, unuiganta la G.L.S-komunumon” (gejoj, lesboj kaj simpatiantoj).

100 mil homoj partoprenis la paradon; ankaŭ multaj organizitaj grupoj solidare partoprenis la eventon: maldekstraj politikaj partioj, anarkiistoj, zapatistoj ktp...

Ni esperantistoj devas ofte ankaŭ partopreni tiujn publikajn pacajn manifestaciojn, por ke la homoj sciu ke ankaŭ ni ne estas fremdaj pri la homaj rajtoj, pri la defendo de malplimultoj. La socio konstatu ke ni estas defendantoj de la homaj lingvaj rajtoj.

Joao Manoel Aguilera Junior

NASK 2000 en San-Francisko

14 jul finiĝis ĉe la kalifornia San-Franciska Ŝtata Universitato (SFSU), la 31a Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), kiun partoprenis 45 homoj el pli ol 10 landoj. Inter ili troviĝis Dori Vallon-Wheeler, la sola kiu partoprenis ĉiujn 31 kursarojn. La 3 instruistoj kaj helpinstruisto venis el 4 diversaj landoj. La ĉefinstruiston, d-ron Grant Goodall, apogis siaflanke 2 aliaj: Spomenka Ŝtimec kaj Dennis Keefe. Reza Kheir-khah okupiĝis pri eksterklasĉambraj programoj kaj helpkursoj.

Dum 3 plenaj semajnoj okazis ĉiutagaj 3-horaj lecionoj en po 2 malsamaj niveloj matene kaj posttagmeze. Ĉiuvespere okazis programoj, kiujn prezentis ĉefe studentoj mem. El inter ili la plej popularaj estis Internacia poezia vespero, Lingva problemo en Kanado, Vespero de Gvatemalo, kaj japana kaligrafio.

La tagbulteno NASKa Fasko, kiun bonege redaktis studento Lee Miller, fariĝis tiom populara, ke ĉiuj post la matenmanĝo tuj serĉis ĝin por tralegi interesajn artikolojn kaj originalajn verketojn, kaj ankaŭ informiĝi pri diversaj detaloj pri la programo.

Dum la kursaro E-ekzamenojn administris Bill Maxey. Krom usonaj ekzamenoj okazis sesio de la internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA, en kiu partoprenis kvar studentoj (du el Usono kaj du el Japanio). Alexander Shlafer respondecis.

La administrantino de la tuta kursaro, kiu devis okupiĝi pri multaj detaloj, demandoj, kaj problemoj ne nur surloke sed ankaŭ dum la multaj monatoj de preparado, estis Ellen Eddy.

Lokaj E-istoj multe kontribuis al agrabligo de la kursaro per piknikoj ktp. Dum la diploma ceremonio oni oficiale informis ke ekde la venonta jaro NASK okazos ne plu ĉe SFSU, tamen verŝajne en San-Francisko.

Reza Kheir-khah

En la mezo de San-Francisko aperis grandega afiŝo sur muro de teatrejo apud la muzeo de moderna arto. Tie aperas en Esperanto: “per niaj flugantaj aŭtobusoj, vi atingos iun ajn parton de la mondo”. La afiŝego videblas kaj legeblas de kvaronkilometro, ĉar la literoj grandas pli ol duonmetre. Tiu teksto venas el Teach Yourself Esperanto. En recenzo de la artprojekto al kiu ĝi apartenas, raportisto diris ke ĝi “per bele ironia gesto verkis odon al la interreto en Esperanto, la esperita universala lingvo kiun parolas preskaŭ neniu”. (ELNA)

20 jaroj kun muziko kaj Esperanto

9-11 jun 2000 sukcese okazis en Torun (Pollando) la 20a Internacia Renkontiĝo de Popolaj Orkestroj.

Dum la antaŭaj dudek jaroj prezentiĝis sur la muzea scenejo en Torun 184 grupoj, inter ili 94 eksterlandaj el 25 landoj. Ĉiu eksterlanda grupo estis invitita helpe de Esperanto, kaj ĉiu venis kun esperantista tradukanto. Jam dudek jarojn Esperanto servas kiel la laborlingvo de la festivalo. Krom plifaciligo de la organizado kaj malaltigo de la kostoj, la uzo de Esperanto ebligas krei amikan egalecon inter la ĉeestantoj.

Por la jubilea aranĝo estis invititaj ses muzikaj grupoj el diversaj regionoj de Pollando kaj ses eksterlandaj grupoj: Ĵalejka (Siberio, Ruslando), Nasib (Dagestano, Ruslando), Haradnica (Bjelorusio), Tarisnyás II (Hungario), Ballangó (Vojvodino, Jugoslavio) kaj Aragón (Hispanio) — ĉiuj antaŭe estis laŭreatoj de la publikaj premioj “por la plej simpatia grupo”.

Komencante la jubilean renkontiĝon la urbestro de Torun festsalutis la muzikistojn sur la korto de la malnova urbodomo, de kie per la tradicia pola polonezo komenciĝis parada promenado tra la stratoj de la malnova urbocentro al la amfiteatro de la Etnografia Muzeo. Tie la renkontiĝon oficiale inaŭguris trumpetsignalo kaj tradicia saluto — komenco de la pola popola kanto el la plej proksima regiono Kujavio — “Bonan tagon, ĝoje ni salutas vin!”. Poste okazis koncertoj, kaj la publiko elektis la plej simpatiajn grupojn. Tiujn titolojn ĉi-jare ricevis la pola grupo Kujawioki kaj inter la eksterlandaj la hispana Aragón.

Ĉiuj grupoj muzikis kaj dancigis la publikon ankaŭ en la apuda etnografia parko kaj kantis en Esperanto dum la aparta renkontiĝo por esperantistoj.

Pri la aranĝo abunde informis la lokaj gazetoj kaj televido. Ĉiuj menciis la rolon de Esperanto dum la aranĝo kaj la specife amikan etoson. Specialan raporton preparis ankaŭ la E-Redakcio de la Pola Radio.

Ankoraŭfoje evidentiĝis, ke muziko kaj Esperanto proksimigas homojn.

Teresa Nemere

Universitate en Debreceno

(HeKo) Jarkomence unuiĝis tri universitatoj kaj kvin altlernejoj en Debreceno. Esperanto estas elektebla por ekzameno n-ro unu, do por t.n. baznivela studfina ekzameno. Aliaj 8 naciaj lingvoj estas elekteblaj eĉ por ekzameno n-ro du, t.e. meznivela studfina ekzameno. Ĉiuj gestudentoj devas trapasi sukcese po unu lingvoekzamenojn bazan kaj mezan por povi ricevi diplomon.

Dum ĉiu el la lastaj tri semestroj enskribiĝis ĉ. 100-120 gestudentoj por la E-kurso 40-hora (po 2 x 2 horoj semajne), post kiuj ili devis pretigi:

— minimume 5-paĝan tradukon el Esperanto al la hungara, en temo elektita laŭ la fako de la koncernata studento;

— skribi t.n. akceptan tradukon el Esperanto al la hungara ĉirkaŭ duonpaĝan, inter rigoraj cirkonstancoj el la teksto de la studlibro de la kurso, por povi partopreni en la parola ekzameno;

— dum la parola ekzameno la kursestro, Tibor Papp demandadis la gestudentojn pri la materialo de la studlibro, finfine — por la ekzamen-noto “bonega” — ili devis paroli pri bildo aŭ pri situacio.

Jen la nombroj de la gestudentoj sukcese trapasintaj (ĉ. 60% de la enskribiĝintoj) dum la tri lastaj semestroj: 7 jun 1999 — 85 personoj, 19 jan 2000 — 62 personoj, 6 jun 2000 — 75 personoj.

La E-kurso por la sekva semestro estos anoncita ankaŭ por la aŭtuna semestro de la jaro 2000.

La gestudentoj traserĉas la grandan bibliotekon de la universitato por trovi fakkonvenan libron, sed la fakoj estas multe pli ol la temoj de la libroj, periodaĵoj, do se troviĝas donacemaj esperantistoj en nia movado, mi petas ilin donaci diversajn faklibrojn por la E-instruado. Ĉiuj fakoj estas bonvenaj! Adreso: HU-4031 Debrecen, Trombitás u.12, Hungario Rete: db@satrax.hu.

Tibor Papp

Tra Pollando

Gliwice. La urba konsilantaro de Gliwice, post la propono de loka Filio de PEA, decidis 29 jun 2000 nomi du novajn stratojn en la kvartalo “Pacdefendantoj” per la nomoj de du famaj esperantistoj Antoni Grabowski kaj Odo Bujwid. Post la ekzistantaj ĝis nun jam du esperantaj stratoj: L.Zamenhof kaj Esperantystów. Gliwice estas laŭ niaj informoj la unua urbo kiu havas kvar stratojn ligitajn kun esperanto.

Bialistoko. 21 jul la pola taggazeto Gazeta Wyborcza (regioneldono en Bialistoko) informis, ke dum la pasintaj monatoj oni organizis en Bialistoko plebisciton je la temo Bialostokano de la 20a jarcento. Organizis ĝin Gazeta Wyborcza, Radio Bialystok, Telewizja Bialystok por sciiĝi, kiu el la eksaj kaj nunaj anoj de la urbo plej promociis kaj famigis la urbon kaj plej multe aldonis al komunaj akiraĵoj de la urbo. El la miloj da respondoj kaj centoj da proponoj la organizantoj preparis la liston de 50 plej popularaj personoj.

Post kelkmonata prezentado en amaskomunikiloj estis prezentita la rezulto de la voĉdono. La unuan lokon okupis Ludwik Zamenhof per 6337 voĉoj (kreinto de internacia lingvo). La duan lokon per 3433 voĉoj okupis fama pola muzikisto kaj orkestrestro Jerzy Maksymiuk.

Por ni esperantistoj estas granda ĝojo, ke nia majstro estas ĉiam plej konata persono en la urbo kaj regiono de sia naskiĝo. Esperantisto Jakub Szapiro per 335 voĉoj okupis la 20an lokon.

Malbork. En ĉebalta pola urbo Malbork, konata pro la plej granda brika kastelo en Eŭropo, en junio estis inaŭgurita monumento al Ludoviko Zamenhof. Post la “Placo de Zamenhof”, kverko “Esperanto” kaj ŝtono “Esperanto” ĝi estas la kvara ZEO en tiu urbo. Ĉio estas realigebla dank’ al la bonega aktivado de loka E-grupo, kiun de multaj jaroj gvidas Edward Kozyra.

Solenan malkovron de la monumento faris la urbestro Mieczyslaw Gutowski kaj la vicurbestrino Danuta Stanek-Gutowska. La solenaĵon partoprenis la prezidanto de PEA Stanislaw Mandrak, estrarano de PEA Jerzy Walaszek kaj ĉefredaktorino de la E-sekcio de Pola Radio Barbara Pietrzak. La solenaĵon ornamis folklora grupo el Hispanio Aragón, kiun gvidis konata hispana esperantisto Augusto Casquero.

Ĉantorio. Kiel kutime la trian dimanĉon de junio esperantistoj renkontiĝis sur la pola-ĉeĥa lim-monto Ĉantorio. Tiuj tradiciaj renkontiĝoj okazas ĉiujare ekde la 1925a jaro. Ankaŭ 18 jun 2000 por festi la 75-jariĝon de la tradicio, venis esperantistoj el diversaj urboj de Pollando kaj Ĉeĥio, ankaŭ gastoj el Finnlando, Litovio kaj eĉ el fora Kalifornio. Entute 58 personoj.

La renkontiĝo komenciĝis per komuna kanto de la Ĉantoria himno; kiun preparis kolego Vlado Sladeĉek el Ostrava.

Poste Stanislaw Mandrak tralegis kelkajn fragmentojn el malnovaj gazetoj pri la unuaj renkontiĝoj Ĉantoriaj. Interese parolis pri la unuaj postmilitaj kunvenoj, unu el la veteranoj de la ĉeĥa E-movado, Drahomir Koĉvara el Ostrava. Kortuŝis ĉiujn poemo de Eugeniusz Matkowski Sur la monto Ĉantoria..., kiun perfekte legis konata E-aktorino el Krakovo Anna Ramza-Radlowska. Kiel ĉiam babilado estis akompanata de bongusta ĉeĥa biero.

Venis ankaŭ ĵurnalistoj el Gazeta Wyborcza kaj Dziennik Zachodni.

Stanislaw Mandrak

Tagoj de Staszów

25-28 maj 2000 post dujara paŭzo okazis 12aj Esperantaj tagoj de Staszów (Pollando) kun 36 partoprenantoj. La programo enhavis prelegojn de Marian Kostecki (Krakovo), Kazimierz Strzelecki (pola-Esperanta vortaro), Agnieszka Drelich (“Bona Espero”). Bona estis la koncerto de Jerzy Handzlik. La artan vesperon prizorgis ensembloj de la kulturdomo de Staszów kaj membroj de la loka E-klubo. Popola ensemblo “Staŝova Tero” prezentis mezepokajn dancojn. La celo de la ekskurso estis historia loko Wiŝlica.

Andrzej Sochacki

Sur la foto estas momento el la solena malfermo. (Fotis Andrzej Sochacki)

Junia printempo

Samideanoj el dek landoj renkontiĝis 30 maj -11 jun 2000 dum la 22a Ĉebalta Esperantista Printempo en Mielno (Pollando) por ripozi en internacia, familia etoso apud Balta Maro kaj partopreni riĉan programon, kiun bonege preparis la prezidanto de Koŝalina filio de PEA Czeslaw Baranowski.

Naciaj vesperoj, videofilmoj, prelegoj, tri ekskursoj, lingvoperfektigado estas nur kelkaj el la programeroj, kiujn garnis ĉiutagaj promenadoj kaj sunumado sur la plaĝo. Volontuloj ĉiutage kantis sub la gvido de Urszula Giercarz. Dum la adiaŭa vespero kun bivakfajro kaj kolbasetoj ĝis malfrua nokto daŭris babiladoj, kantoj kaj dancoj.

Boguslaw Sobol

Kvinpetalo: teatra staĝo

Dudek personoj el kvin lingvoregionoj de Eŭropo aktive partoprenis la staĝon en E-Centro Kvinpetalo (6-12 jul, Bouresse) pri teatro sub la gvido de Paul Gubbins, kiu teatraĵigis la romanon Mi vizitis Grandan Urbon de Gbeglo Koffi, kaj profesia eksaktoro Colin Simmonds.

La metodo de la instruado kaj divido de la roloj estis laŭ mi unika. Oni dividis la teatraĵon en kvin aktojn kaj la ĉeestantaron en kvin teamojn, tiel ke ĉiu teamo povu specialiĝi pri unu el tiuj aktoj. Ĉiu entuziasme ekspluatis kaj plibonigis siajn aktorajn talentojn!

Arlette Plutniak gvidis la jogan parton de la staĝo kaj Michele Guingouin prezentIs la Liberan Danc-arton.

Pro ĝia elstara sukceso oni jam planas similan staĝon por aktoroj kaj teatremuloj 11-18 jul 2001.

Johano Rapley

Eŭroparlamento kaj Esperanto

“Eĉ homoj parolantaj tri aŭ kvar lingvojn malfacile interkomunikas kiam neniu el tiuj lingvoj koincidas. Esperanto estus utila subtenilo por helpi ĉiujn — kaj unulingvulojn kaj poliglotojn — kiam ili komunikas trans lingvajn barilojn. Homoj lernos Esperanton kiam ili havos garantion, ke ankaŭ aliaj lernas ĝin, kaj kiam EU povos kunordigi eduk-ministrojn, por ke kunordigitaj decidoj estu faritaj por enkonduki Esperanton en la instruprogramojn”.

— deklaris brita socialista eŭroparlamentano Richard Corbett.

Ke kun li konsentas pluraj aliaj EPanoj, pruvas opinioj de parlamentanoj, kiuj pozitive respondis al la iniciato de Germain Pirlot trovi subtenantojn de Esperanto en la supera leĝ-dona instanco de Eŭropo.

Laŭ la raporto de Pirlot je 15 jun 2000 jam 89 (14.21%) eŭroparlamentanoj el la 626 diversgrade opinias, ke Esperanto povas helpi por faciligi kaj rapidigi dialogon en Eŭropa Unio, en reciproka respekto de la lingvo, kulturo kaj digneco apud aliaj lingvoj.

Laŭlande: Belgio (16 EPanoj), Britio (15), Francio (13), Irlando (12), Hispanio (9), Italio (6), Germanio (5), Danlando (4), Aŭstrio (2), Finnlando (2), Svedio (2), Greklando (1), Nederlando (1), Portugalio (1), Luksemburgio (0).

Laŭpartie: Eŭropaj Socialistoj (25), Eŭropa Popol-Partio/Eŭropaj Demokratoj (21), Eŭropaj Liberaluloj Demokrataj kaj Reformantaj (13), Verduloj/Libera Alianco Eŭropa (12), Unuiĝo por Eŭropo de la Nacioj (7), Eŭropa Unuiga Maldekstro/Nord-Verda Maldekstro (6), Aliaj (5).

Pli detalajn informojn vidu rete: http://www.rano.org.epanoj.html

A.K.

Somera Universitato

La 18a Somera Esperanto-Universitato en Veliko Tarnovo (Bulgario) funkciis ĉi-jare 15-16 jul en la ejoj de la urba konsilantaro, kie estis certigitaj bonegaj kondiĉoj por fruktodona laboro. La laborkunsidojn gvidis Grozdenka Filipova — estraranino de Bulgara E-Asocio.

Unue Georgi Mihalkov prelegis pri “Intima liriko en la Esperanta literaturo”. Li parolis elokvente pri la amo kiel ponto liganta du korojn, du animojn, ĉefe surbaze de verkoj de William Auld, Giorgio Silfer kaj Edwin de Kock.

Sekvis la “Poetika historio de Bulgara nacio” fare de poetino el Plovdiv Lilia Sotirova kun multe da propraj belsonaj trafaj kaj emociaj versaĵoj, kiuj sonis kiel muziko. Pri “Bulgaraj kutimoj kaj popolfestoj” prelegis Radka Stojanova (Razgrad). Nikolaj Uzunov en sia prelego prezentis plurajn profetaĵojn el la Biblio, klarigante per citaĵoj kiam ili estis eldiritaj kaj kiam realigitaj.

Fine Petko Arnaudov prezentis elektitajn legaĵojn el la libro de Paul Bennemann Miru, Pensu, Ridu, interesaj por personoj de ĉiuj aĝoj, kaj ankaŭ matematikaĵojn, kiuj kaptis la atenton kaj ne postulis specifajn matematikajn sciojn.

La programon garnis komuna fotado, vespermanĝo en nacistila restoracio kaj ekskurso al vilaĝo-rezervejo (kun tipa arkitekturo kaj popolaj metiaĵoj) “Arbanasi”.

Indas partopreni la Someran E-Universitaton.

Petko Arnaudov

Muzea babilado

Kultura Asocio Esperantista (Katalunio) organizas kunvenojn sub la titolo “babiladoj” pri aktualaj temoj, kiuj preskaŭ ĉiam rilatas al Esperanto. Tiuj babiladoj okazas ekde novembro ĝis junio.

Jam de kvar jaroj tiuj babiladoj finiĝas kulmine en la Hispana E-Muzeo en junio. Ĉi-jare la lasta babilado okazis 25 jun kun la temo: Esperanta Kompoto. Tiu kompoto havis tro da ingrediencoj kaj ni nur povis pritrakti kelkajn — vivo de la E-grupoj, kursoj de Esperanto, informatiko, la kongreso en Madrido — kaj ankoraŭ restis en la kaserolo aliaj dek ok.

Nome de la babilantoj oni transdonis al direktoro de la muzeo L.M.Hernández Yzal memoraĵon — figuron kun la Esperanta stelo en la buŝo.

Ni estis malavare gastigataj en ĉampankelo kaj el la 65 ĉeestantoj kvardek decidis fini la feston en samideaneca kunmanĝado.

Luis Serrano Pérez

Interkulture en Jugoslavio

Internacia E-Lernejo Interkulturo en Kopaonik 1-9 jul 2000, organizita kun la ĉefcelo subteni kaj plivastigi la projekton Interkulturo, realiĝis kiel unu el 50 projektoj de 30 junularaj organizoj en la kadro de “Someraj programoj de sociaj junularaj organizoj 2000” de la Ministerio por Junularo kaj Sporto de Respubliko Serbio.

En kursoj A (Tendaraj tagoj I) kaj B (Tendaraj tagoj II) partoprenis 3 instruantoj kaj 32 kursanoj el Serbio (Jugoslavio), Rumanio, Makedonio kaj Serba Respubliko (Bosnio kaj Hercegovino). Kroma programo konsistis el sportaj kaj kvizaj konkuroj, retvizitoj al Kvazaŭlernejo “Tibor Sekelj”, redaktado de murgazeto kaj lerneja bulteno, ekskursoj, tendarfajro. Reprezentantoj de junularaj E-organizoj el kvar balkanaj landoj okazigis unutagan Balkanan Junularan Konferencon (BaJK) kiu ĉiujare okazas en alia balkana lando.

Internacia Seminario Interkulturo kun Somera E-Lernejo en Ĉaĉak 9-14 jul 2000, kun 30 partoprenantoj el Serbio, Italio, Rumanio, Bulgario kaj Serba Respubliko, estis dediĉita unuavice al klasanoj kaj instruantoj en jam ekzistantaj klasoj en la projekto Interkulturo, sed ankaŭ al ĉiuj aliaj kiuj interesiĝas pri interkultura aplikado de Esperanto. La seminaria programo ampleksis plurajn temojn (“Interkulturo: rezultoj kaj perspektivoj”; “Renkonto kun poeto Ranko Simoviĉ — porinfana poezio en lingvoinstruado”; “La vojaĝoj inter kulturoj: Tibor Sekelj”; “Proverbejo: eduka kaj interkultura graveco de proverboj”; “Esperanta kulturo — pupteatro, filmoj, muziko”; “Naciaj kulturoj de la partoprenantoj”), E-kursojn kaj amuzajn programerojn.

Radojica Petroviĉ

Monda Turismo invitas

Monda Turismo invitas partopreni la tradician 26an Internacian Forumon pri Turismo, Edukado kaj Kulturo okaze de la Monda Tago de Turismo (27 sep) en Bydgoszcz kaj Poznan.

La Forumo, same kiel la antaŭaj, konsistos el du ĉefaj partoj: labora (23-27 sep) kaj eduka (26 sep -1 okt). Kadre de la Forumo okazos ankaŭ la 18a Pola Studadsesio de AIS.

Dum la labora parto okazos la tradiciaj programeroj: raportoj pri E-turismo en 2000, prezentado de ofertoj por 2001, estrarkunsidoj de Monda Turismo kaj prilaboro de Turisma E-Kalendaro 2001. Dum ĝi okazos ankaŭ kursoj de AIS, destinitaj ĉefe por gestudentoj de la dua ĝis kvina studjaroj de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo.

Dum la eduka parto ni inaŭguros la studjaron 2000/01 de la Studumo kaj okazigos la aŭtunan ekzamenan sesion por studentoj de la unua studjaro, kun i.a. baza Cseh-metoda kurso de Esperanto, kurso pri turisma informado kaj informa kunveno pri AIS.

Pliajn informojn ricevu ĉe Monda Turismo: M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094, Bydgoszcz Rete: .

Andrzej Grzebowski

Prezidanto de Monda Turismo

KURTE

Revuo International Meetings News de Internacia Konferenca k Kongresa Asocio (ICCA) dediĉis la unuan paĝon de la junia numero al intervjuo kun Nikola Raŝiĉ, Konstanta Kongresa Sekretario de UEA k membro de la Klientara Konsilio de ICCA. (GK UEA)

E-instruistoj Katalin Smidéliusz (Hungario) k Ronald Glossop (Usono) estis inter la prelegantoj en la granda packonferenco en Tromsĝ en majo; Claude Rouget deĵoris ĉe informbudo pri E-to. (Norvega Esperantisto)

En sia kunsido en Tel-Avivo la Komitato de UEA distingis kvar aktivajn esperantistojn per honora membreco de la Asocio: Juan Eduardo Bachrich (Venezuelo), Elvira Fontes (Brazilo), Edwin de Kock (Sud-Afriko/Usono) k Sija van Wijngaarden (Nederlando). (GK UEA)

Post 28 okt Radio Aŭstria Internacia disaŭdigos en E-to, nur se la E-redakcio havigos 500 mil ŝilingojn. (ORF)

Gazeto O Povo el Fortaleza (Brazilo), kiu gastigos UKon en 2002, aperigis tre favoran tekston de Socorro Acioli pri la Tel-Aviva UK sub la titolo: “Lingvo Internacia: Esperanto debatita en Monda Kongreso”. (J.M.A.Junior)

La fama lunĉo-reto McDonald’s je la tago de la amindumantoj (kiun oni festas en Brazilo 12 jun) ĉi-jare ornamis siajn paper-tukojn per amdeklaroj en 24 lingvoj; trialoke troviĝis “Mi amas vin” en E-to kun klarigo ke ĝi estas “idiomo kreita por esti parolata de ĉiuj popoloj”. (Brazila Esperantisto)

En Egiptio e-isto Raymond Lecat k aliaj konstruigis ŝipon Esperanto, kiu estos uzata ĉefe por turistoj ĉe la Ruĝa Maro. (Esperanto)

Oni inaŭguris la unuan ZEOn en Kostariko; temas pri marmora memortabulo kun E-lingva surskribo omaĝe al e-isto Carlos Gagini. (Brazila Esperantisto)

Norvega E-Ligo havis 342 membrojn en 1999, je 18 membroj malpli ol en 1998. (Norvega Esperantisto)

Joel Brozovsky, post la 12-jara laborado ĉe E-Propaganda Asocio de Oomoto, eklaboris en Kalifornio ĉe ELNA, kies oficeja direktoro Miko Sloper eksiĝis el sia posteno. (Esperanto)

Dank’ al E-to, e-isto el Zaozhuang (Ĉinio) Cui Guoqing k rusa e-istino Tanja okazigis en majo sian geedziĝan ceremonion dum kiu oni uzis E-ton k la ĉinan lingvon. (El Popola Ĉinio)

SAT KONGRESIS EN MOSKVO

15-23 jul 2000 en Moskvo, la unuan fojon en la historio, okazis la 73a kongreso de SAT. La lokalon (jam konatan laŭ la Ruslanda E-Kongreso en 1997) disponigis Moskva Ŝtata Industria Universitato, kie dum kelkaj jaroj estas instruata Esperanto kaj eĉ aperas fakaj libroj en nia lingvo. Profesoro A.Ŝejpak parolis al kongresanoj en Esperanto. Bedaŭrinde, la konstruaĵo estas modesta kaj ne nova, kaj ĝuste somere riparata, tial onin ĝenis odoro de farboj kaj serĉo de funkcianta necesejo iĝis serioza problemo...

Oficiale aliĝis ĉ. 70 personoj, kelkdek moskvanoj kaj apuduloj ĉeestis la aranĝojn sen aliĝo, por eviti la altajn kotizojn, do entute estis ĉ. 100 partoprenintoj — plejparte nejunaj (pli ol 40-jaraj)...

La “teknika” kaj kultura flankoj vere laŭdindas: ĉiun eksterlandan kongresanon oni renkontis en flughaveno aŭ stacidomo kaj loĝigis en komforta hotelo; modele organizitaj estis pluraj ekskursoj — Moskva Kremlo kaj aliaj vidindaĵoj de la urbo, aŭtomobil-uzino ZIL, antikvaĵoj kaj industriaĵoj de Moskva, Vladimira kaj Ivanova provincoj. Ĉiu kotizinta kongresano ricevis freŝe eldonitan gvidlibron pri Moskvo. Ĉiuvespere okazis koncertoj — rusaj romancoj, instrumenta muziko, bardaj kantoj, deklamado k.m.a. En la kongresa libroservo akireblis (tre favorpreze!) eĉ PIV, do kelkaj el ni sukcesis aĉeti ĝin post multjara revado...

Sed la kongreso mem lasis sufiĉe strangan impreson. Jen interesa rakonto pri Tolkien de A.Korĵenkov — ĝi furorus en aranĝo de TEJO, sed por 50-80-jaruloj ĝi malmulte konvenis: multaj el ili apenaŭ komprenis, pri kio temas. Renkontiĝo kun “rajtodefendanto” Grigorjanc, kiu kreis impreson, ke en la nuna Ruslando civilaj rajtoj simple ne ekzistas — pri multaj aferoj li pravis, sed ion-tion li forte troigis, do la tuto aspektis neversimila. Frakcio de “distribua ekonomio” pledis pri nelimigita produktado (sendepende de realaj bezonoj) kaj senmona distribuado de varoj — tio devus liberigi la mondon el sub tiranismo de riĉuloj, forigi problemojn de mondeficito k. s. Sed ĝuste tia sistemo dum jardekoj “funkciis” en Sovetio, do se la aŭtoro vizitus nian landon antaŭ 15-20 jaroj, li vidus triumfon de sia ideo... kaj eble komprenus ĝiajn mankojn. Laborkunsidoj interesis nur konstantajn partoprenantojn de la kongresoj de SAT.

Do la kongresa programo estis sufiĉe malkohera kaj elekto de eroj tre stranga kaj hazarda.

Eĉ la orgojlaj gebuboj el la fifama totalisma sekto Teorio de Feliĉo trude propagandis siajn nete faŝismajn ideojn en terure kripla Esperanto. Iam ŝajnis, ke SAT (aŭ nur ties moskvaj membroj?) ne vidas la realan mondon kaj ne scias pri kio okupiĝi. Ankaŭ la falanta nombro de kongresanoj kaj ties solida aĝo pensigas pri krizo...

Tamen mi ne volus fini minore. Por pluraj esperantistoj de Ruslando, ĉeestintaj nur la solenaĵojn kaj koncertojn, la kongreso iĝis la unua renkontiĝo kun vere tutmonda esperantistaro — ja venis gastoj eĉ el Aŭstralio kaj Sud-Ameriko. Iu konvinkiĝis pri reala funkciado de Esperanto, iu pliriĉigis sian bibliotekon, trovis novajn kaj retrovis malnovajn amikojn; la gastoj konatiĝis kun nia urbo kaj lando... do la kongreso estis organizita ne vane.

Moskvaj esperantistoj delonge revas okazigi en Moskvo Universalan Kongreson. La nuna sperto montras, ke eble dume ni ne havas por tio sufiĉajn eblojn...

Valentin Melnikov

La organizanto kompletigas

Entute partoprenis, inkluzive de la organizantoj kaj artistoj, ĉ. 125 personoj el 13 landoj kaj 16 urboj de Ruslando, kio estas ne pli ol duono kompare al ordinara kvanto. Tamen, la kongreso pasis en plena ordo kaj estis sukcesa de ĉiuj ceteraj vidpunktoj, inkluzive la financan: la kongreso ricevis profiton je ĉ. 4000 eŭroj, kiujn disdividis inter si SAT kaj OKK (kaj la lasta transdonis ĝin al REU).

Parto de la sukceso estas rezulto de tio, ke OKK ricevis subtenon de la Industria Universitato, kiu preskaŭ senpage disponigis la kongresejon, kaj de Registaro de Moskvo, kiu donis certan sumon al la organizantoj — tio estas la unua okazo, kiam moskvaj esperantistoj ricevis helpon de oficialaj instancoj sen iuj ajn kondiĉoj!

Krome, bonan helpon faris la societo Teorio de Feliĉo, kiu tre favorpreze disponigis buson por ekskursoj kaj renkonto de kongresanoj.

Nikolao Gudskov

El la raporto de la Plenum-Komitato de SAT

Jam de kelkaj jaroj ni estas devigataj ripeti la saman konstaton. La nombro de niaj membroj daŭre ne estas kontentiga. Bedaŭrinde niaj membroj maljuniĝas kaj mankas al ni novaj. La membronombro daŭre tendencas malgrandiĝi kaj tio riskas endanĝerigi la ekziston de SAT ... Ĉu oni ne plu bezonas laboristan neneŭtralan Esperanto-movadon? Ŝajnas ke niaj landaj perantoj ne plu sukcesas varbi al SAT ... Ni ĉiuj devas unuigi niajn fortojn por malebligi la malaperon de SAT.

Sur la foto, afable disponigita de la Teorio de Feliĉo, estas grupo de SATanoj apud la Kremla muro.

Siberia tendaro

Malgraŭ ĉio okazis tendaro OrSEJT-32, pri kies okazigo dubis la organizantoj (kaj blagis junuloj el-ĉirkaŭ SEJM-REJM). Ĝin organizis 23 jul – 2 aŭg Tomska E-klubo ĉe rivero Obj, 80 km norde de Tomsko, en ripozejo de Siberia fiziko-teknika instituto, kies administra kaj sindikata estraro rilatis al bezonoj de la esperantistoj kun mirinda kaj estimenda komprenemo.

Partoprenis ĉ. 60 personoj el Ruslando, Britio, Germanio, Katalunio (Hispanio), Francio, Svedio kaj Urugvajo, inkluzive de 16 eksterlandanoj poste veturintaj al la 56a IJK de TEJO. La okazigo de la tendaro havas gravan signifon, ĉar la antaŭa tendaro, OrSEJT-31, okazis antaŭ 6 jaroj en Krasnojarsk, kaj ne multaj siberiaj kluboj aŭ lokaj e-istoj sin montris pretaj esti mastroj de la renkontiĝo de tioma skalo. Aliflanke, tio rekonfirmis, ke malgraŭ foresto de la konstanta lokalo en Tomsko plu ekzistas la klubo; kaj ke ĝi estas ne surpapera, sed kapabla fari realajn videblajn agojn.

Koncerne la programon, OrSEJT-32 estis planita laŭ la tradicioj de la tendaroj en 1970-80aj jaroj. Kvankam la tendara slogano estis “Inter Eŭropo kaj Azio”, la organizantoj mem pri tio ŝajne forgesis, kaj la gastoj ne konsideris ĝin. Ĉar la aliĝiloj kaj program-proponoj de la partoprenontoj venis sufiĉe malfrue, la programon prizorgis la organizantoj mem kaj aktualigis ĝin ĉiutage, konsiderante la kapablojn, spertojn kaj emojn de la tendaranoj.

Fakte plene sukcesa estis la paroliga kurso kun posta ekzameno (apartan kaj grandan dankon meritas Vladimir Opletajev, kiu bonkore surprenis kaj brave plenumis tiun taskon), interpretista konkurso, kantado kaj amikaj rondoj dum la forveturo. En Esperanto estis organizitaj kursoj pri masaĝo laŭ Masayuki Saionji, prelego pri bahaismo, kurso pri hindaj dancoj, aromoterapio, konkurso pri pentrado sur la homa korpo, Neptunfesto kaj aliaj tradiciaj tendaraj aranĝoj.

Mankis klerigaj aranĝoj pri interlingvistiko, literaturo, ĵurnalismo kaj aliaj, kiujn antaŭe tegmentis “Somera E-Universitato”. Tamen mankis ankaŭ ekstremaj okazaĵoj, similaj al la senbridaj kaj frenezaj kursoj-orgioj pri t.n. “libera spirado” en OkSEJT-39 pri kiuj tiel bildece (kaj prave) skribis Valentin Melnikov (LOdE. 1999: 8-9) kaj rakontis la tomskaj partoprenintoj.

Pri la organizaj klopodoj oni povus verki romanon. Kun nostalgio mi rememoras la iam ekzistintan Tendaran Komitaton kun reprezentantoj de la regionaj E-kluboj, kaj la siberian OSER-komitaton, kiam la sukceso de renkontiĝo estis rezulto de la komuna movado (SEJM kaj LKS), sed ne de la klubo-organizanto, kies ĉefa tasko estis prizorgi loĝadon kaj manĝadon. Tiusence la rezulto de la tendarofina enketado, en kiu la partoprenintoj taksis la tendaran programon preskaŭ je poento 4 laŭ la 5-poenta skalo, montras ke la tomskanoj ne fiaskigis la nekutiman taskon.

La lasta atentigo: la averaĝa aĝo de la organizantoj kaj aktivuloj multe pli proksimis al 40 jaroj, sed ne al 20. Pro tio la tendaro rezultis ne tre junulara.

OrSEJT-32 finiĝis. Ni esperu ke OrSEJT-33 okazos pli frue ol post 6 jaroj.

Aleksej Birjulin

28a sesio de Scio

En la Moskva ejo de la Unio de sciencaj kaj inĝenieraj organizaĵoj 29 maj. — 2 jun okazis la 28a konferenco de E-klubo Scio. Prelegis V.Ĥmelinskij (Milito de 1812), K.Ilutoviĉ (Puŝkin), N.Aroloviĉ (Vrubel), V.Ĥmelinskij (Ekonomiaj skizoj).

Ermita Tarĥan rakontis pri la muzeo ERMI, prezentis lakitajn miniaturojn. L.Abramova (Elektrostalj) alportis rusajn popolajn ludilojn el Dymkovo. Estis organizita ankaŭ kanta prezentado, rondatabla konversacio, kaj lingva simpozio.

Viktoria Nikiforova

MIA JARCENTO

Ĉapitro el la romano de Günter Grass

En la pasint-jara novembra kajero ni publikigis ĉapitron “1946” el “Mia jarcento” kolekto de 100 mallongaj rakontetoj, mozaikeroj de nia jarcento, kiu aperis en 1999 — kiam Günter Grass ricevis la Nobel-premion pri literaturo. Antaŭ la proklamo de la premio 2000 ni proponas plian ĉapitron, kies temo ankoraŭ restas aktuala.

1991

“Mortintoj ne videblas. Nur ŝancelaj koordinatoj kaj trafoj, laŭdire celprecize. Ĉio iras kvazaŭ infanludo”.

“Kompreneble, ĉar CNN havas la televidrajtojn de tiu milito kaj jam nun tiujn por la venonta kaj postvenonta”.

“Sed brulantaj oleokampoj videblas”.

“Ĉar temas pri oleo, nur pri oleo”.

“Tion scias eĉ la idetoj, ĉie surstate. Tutaj lernejoj estas malplenaj kaj survoje, plej ofte sen instruistoj, en Hamburgo, Berlino, Hanovro...”

“Eĉ en Schwerin kaj Rostock. Kaj kun kandeloj, ĉar antaŭ ĉirkaŭ du jaroj ĉie...”

”... dum ni ankoraŭ babilaĉas pri la sesdek-oka jam, kiel ni tiam rigorege kontraŭ la milito en Vjetnamio, kontraŭ Napalmo kaj kaj kaj...”

”... sed hodiaŭ ne kapablas levi la pugon dum ekstere la infanoj...”

“Ne kompareblas. Ni havis almenaŭ perspektivon kaj io kiel revolucio koncepto dum nur kun kandeloj...”

“Sed kompari Saddam kun Hitlero, tio eblas, ĉu? Ambaŭ sur unu denominatoro kaj tuj ĉiuj scias, kio estas bona kaj kio malbona”.

“Nu, tio estis intencita metafore, sed intertrakti, pli longe oni devintus intertrakti kaj per ekonomia bojkoto premi kiel en Sudafriko anstataŭ milite...”

“Kia milito, do? La prezento, kiun bone aranĝis CNN kun Pentagono, kaj kiun nun spertas la norma uzanto sur la palvitraĵo aspektas kiel artfajraĵo, speciale aranĝita por la sidĉambro. Tutpure, neniuj mortintoj. Vi vidas kvazaŭ sciencfikciaĵon kaj mordetas salitan kukaĵon samtempe”.

“Sed la brulantajn oleokampojn oni vidas kaj bomboj falantaj sur Israelo, tiel ke la homoj nun en la kelo kun gasmaskoj...”

“Kaj kiu dum multaj jaroj armis Saddam-on kontraŭ Irano? Ekzakte, usonanoj kaj francoj...”

”... kaj germanaj firmaoj. Jen, longa listo, kiu liveris kion: abunde da altkvalitaĵoj, rakedakcesoraĵoj, kompletaj venenkuirejoj kun receptoj...”

”... tial eĉ tiu Biermann, kiun mi ĉiam supozis pacifisto, favoras la militon. Li diras eĉ...”

“Nenion li diras, sed denuncas simple ĉiujn, kiuj ne estas samdirektaj kun li...”

“kaj la infanojn kun la kandeloj, kiuj estas por la paco, li nomas ploraĉulinoj...”

“Ĉar tiuj idetoj estas sen socia celo, sen perspektivo, sen argumentoj, dum ni tiam...”

”... nu Nenio sango kontraŭ oleo jam diras ion...”

“Sed ne sufiĉe. Kiam ni kontraŭ la vjetnama milito...”

”...nu, Ho Ho Ho Ĉi Minh! ankaŭ ne estis frapa argumento ...”

“Ĉiukaze nun estas la infanoj sur stratoj kaj placoj. Nun ankaŭ en Munkeno, Stuttgart. Pli ol kvin mil. Eĉ el infanvartejo ili partoprenas. Faras silentajn marŝojn inter kriegaj minutoj. Mi havas timon! Mi havas timon! — ili vokas. Tio neniam okazis antaŭe en Germanio, ke iu senkaŝe konfesas... Laŭ mia opinio...”

“Opinioj estas merdo! Rigardu tiujn idetojn. Sube Adidas, supre Armani. Dorlotitaj infanaĉoj, kiuj nun timas pri siaj ŝikaj vestaĵoj, dum ni en la sesdek-oka kaj poste kiam temis pri Okcidenta Trajektorio kaj eĉ pli poste kontraŭ Pershing II en Mutlangen kaj aliloke... Estis vere rigore tiam! Kaj nun alŝancelas tiuj idetoj kun kandeloj...”

“Kaj do? Ĉu ne komenciĝis tiele en Lepsiko? Mi estis tie, kiam ni ĉiulunde pace ekde la Nikolaopreĝejo. Ĉiulunde, jes ja, ĝis tiuj superuloj ektremis...”

“Ne eblas kompari kun hodiaŭ”.

“Sed Hitlero kaj Saddam. Ambaŭ sur unu poŝtmarko. Tio eblas, ĉu?”

“Ĉiukaze brulas oleokampoj...”

“Kaj en Bagdado tuta bunkro de civiluloj...”

“Ĉe CNN ja estas tute alia filmo...”

“Komprenu jam. Tio estas estonteco. Jam antaŭ la milito ili aŭkcias la televidrajtojn kontraŭ plej alta oferto...”

“Tion vi povas jam anticipe produkti, ĉar la sekva milito venos certe. Aliloke aŭ denove ĉe la Golfo.”

“En Balkano kontraŭ serboj kaj kroatoj certe ne...”

“Nur kie estas oleo...”

“Mortintoj ankaŭ tiam ne aperos...”

“Kaj timon, veran timon spertas nur la infanoj, nur...”

Tradukis el la germana

Wolfgang Kirschstein

Ŝanco por Esperanto?

Ruslanda Akademio de la Sciencoj proponis krei Internacian Akademion de la Sciencoj kun landaj filioj. Nun por esperantistoj de la tuta mondo estu la plej aktuala tasko zorgi, ke Esperanto estu unu el la oficialaj lingvoj de la nova Akademio. Eble per tio Esperanto ricevos sian lastan ŝancon. Mi alvokas ĉiujn esperantistojn kaj esperantistajn organizaĵojn fari ĉion por ne preterlasi tiun ŝancon.

Ergard Budagjan

Flate, sed malprave

Giorgio Silfer flate, sed malprave atribuas al mi la aperigon “en la UEA-organo” de la Manifesto de Raŭmo (LOdE. 2000: 7). Ĝi ja aperis en Esperanto, kiel li diras (1991: 10), sed ĉi ties redaktoro tiutempe, kaj ĝis la fino de la jaro, restis ankoraŭ Mark Fettes; mi “stafetis” en januaro 1992.

Silfer eraras verŝajne pro memoro pri korespondado inter li kaj mi komence de 1992, el kio rezultis ke en aprilo 1992 mi aperigis (pĝ. 78) la enkondukon al la Manifesto, mankintan en la oktobra numero.

István Ertl

Bruselo ne similas al Bialystok

Mi ricevis numeron 6 de via internacia revuo. Mi iom konas la grand-urbon Bruselo, kaj en ĝi fakte la franca lingvo superregas. Aliaj lingvoj ĉiuj estas de la minoritato. Do David Ferguson ne pravas, ĉar en Bialystok la lingvoj estis pli-malpli egalaj.

Mi ege ŝatas la rubrikon Kurte — rapide oni ricevas bildon de nia movado. Fotoj kaj aliaj bildoj feliĉe ne mankas, ili donas bonan, malpli tedan, aspekton al la paĝoj de via revuo.

Frans Cobben

Leterkesto

Jen mia solvo de la aprila krucvortenigmo. Mi estas ŝatanto de tiaj ludoj en la angla lingvo, sed malofte kapablas solvi ilin en Esperabto. Mi kaptas la okazon por esprimi mian dankon pro LOdE. Mi abonas plurajn gazetojn, sed La Ondo estas mia plej ŝatata, kaj mi senpacience atendas ĝian alvenon ĉiumonate.

Charles C. Dornan (Skotlando)

Mi estas nova leganto de via revuo kaj ricevas ĝin anstataŭ La Brita Esperantisto. Tre plaĉas al mi kaj la stilo kaj la enhavo de LOdE. Neatendita avantaĝo estas, ke ĝi instigas min pligrandigi mian vortstokon per antaŭe nekonitaj vortoj, kiel versto kaj arŝino, kaj trovi en la maparo antaŭe nekonatajn loknomojn, ekzemple, Jenisejo. Kroma avantaĝo estas la belaj kaj por ni malofte vidataj rusaj poŝtmarkoj, kiujn mi donis al miaj fervore kolektantaj filino kaj nevo.

Mi iom surpriziĝas, ke ne pli da homoj partoprenas la enigmokonkursojn. Eble iuj ludemaj britaj legantoj plibonigos la statistikon. Mi kunsendas respondojn al la enigmoj el la numeroj 6 kaj 7.

A.P. (Jack) Warren (Anglio)

Dankon pro la du numeroj de La Ondo de Esperanto, kiujn vi sendis al mi. Ĉiuj membroj de nia klubo trovas la artikolojn tre interesaj kaj informplenaj.

Charles Newman (Anglio)

Manifesto de Raŭmo

Okaze de la 20-jariĝo de la enmondigo de la Manifesto ni aperigas ties aŭtentan tekston, inkluzive de la preamblo.

Ĉi tiu dokumento ricevas la nomon de la urbo, en Finnlando, kie oni debatis, okaze de la 36a Internacia Junulara Kongreso (1980 07 25 / 08 01), la temon “Esperanto en la 80aj jaroj: celoj kaj metodoj”.

Ĝi ankoraŭ ne esprimas la oficialan opinion de TEJO kiel organizo, sed nur de tiuj, individuoj kaj grupoj, kiuj subskribis aŭ subskribos ĝin. La originalo de la Manifesto troviĝas ĉe FEJO (Finnlanda Esperantista Junulara Organizo), kiu akceptas eventualajn aliĝojn en skriba formo ĝis 1980 12 31.

[FEJO, ĉe s-ro B.Holmberg, Arentikuja 1 B 253, SF-00410 Helsinki 41, Finnlando.]

1. Krizo de identeco

La subskribintoj konstatis kontraŭdiron en la sinteno de la esperantistaro, kvazaŭ konflikton inter idea superegoo kaj egoo: nia superegoo igas nin prediki al la aliaj homoj pri kelkaj mitoj — la dua lingvo por ĉiu / la angla lingvo estas nia malamiko / UNO devas adopti Esperanton, ktp — kaj laŭdegi la lingvon eĉ neobjektive okaze de intervjuo; samtempe, inter ni, ni ĝuas kaj aplikas Esperanton laŭ tio kio ĝi efektive estas, sendepende de la pracelaj sloganoj. Tio ja estas krizo de identeco, kaj ni sentas la neceson motivi nian esperantistecon per io pli kohera.

2. Kritiko de praceloj

Ni kredas ke:

a) la oficialigo de esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80aj jaroj — oni havu alternativajn celojn;

b) la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj: finfine la angla rolas nur kiel helplingvo, analoge al la franca siatempe (eĉ malpli grave ol iam la franca mem); Zamenhof neniam proponis al la E-movado kiel celon kontraŭstari la francan, ĉar por Esperanto li antaŭvidis pli valoran alternativan rolon.

3. Niaj celoj

Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi ĝiajn pozitivajn valorojn:

a) propedeŭtiko por lingvoinstruado;

b) kontaktoj inter ordinaraj homoj;

c) kontaktoj sendiskriminaciaj;

ĉ) novtipa internacia kulturo.

Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato. La kresko de niaj fortoj kaj la aliĝo de novaj homoj estas nepre kondiĉitaj de la konsciiĝo pri tiuj ĉi valoroj.

4. La kongresoj kiel vojo al kresko

Internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj estas esencaj por la asimiliĝo de homoj al nia lingva komunumo: necesas unuflanke kongresi pli ofte inter ni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj funkciulaj kunvenoj, laŭ la modelo de la TEJO-seminario en Strasburgo (junio 1980), kaj aliflanke necesas fortigi la uzon de E-o kiel laborlingvo en fakaj konferencoj internaciaj, laŭ la modelo de la Freinet-instruistoj.

5. Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de la lingvo por esprimi ĉion; meze de la 80aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri ion — ion kulture originalan kaj internacie valoran.

Internaciismo kaj purismo (1)

Unua parto
Lingva respondo de Sergio Pokrovskij
Demando

Mi volus scii, kiel vi opinias pri la ĉiama (kaj lastatempe pli agresema) tendenco de multaj esperantistoj al enkondukado de pliaj kaj pliaj neologismoj. Oni eĉ iel malrespekte taksas tekstojn, kiuj bone akordas kun la normo, kaj oni fieras pri “riĉeco” de sia lingvaĵo uzante novajn radikojn tute sen logika bezono.

Aleksandro Gofen (Usono)

La respondo

Mi opinias ke la tendenco enkonduki balastajn vortojn ekzistas, kaj estas tre malnova: la Parnasa gvidlibro [KWB] estas ĝia manifesto (ekde 1932).

Tamen ŝajnas al mi ke nuntempe ĝi jam eksmodiĝis, kaj ke en la viva Esperanto ĝi neniam estis tre grava. Eble PIV estis la kulmino de tiu tendenco; sed nun, post la morto de Kalocsay kaj Waringhien, mi ĉiam pli ofte vidas malakcepton de la balastismo — ekz-e mi menciu la unuaniman malaprobon de la Suplemento al PIV (kvankam la epigonoj ja restas, kaj estas relative pli multenombraj inter la gazetistoj kaj eldonistoj ol en la publiko).

Kompreneble la bezono pri novaj vortoj ĉiam ekzistas, kaj ĉiam restos aktuala la dilemo: “Ĉu internaciismo aŭ purismo?”; iom da internaciismo estas nepre bezonata, sed la demando estas, kiom do, kaj ĉu necesas internacia sinonimo por nocioj trafe esprimeblaj per la bazaj rimedoj de Esperanto.

Du tezoj Parnasaj

Laŭ Waringhien [KWB],

§1. La vortoj de Esperanto havas “tre larĝan kaj sufiĉe malprecizan signifon ... sufiĉas malfermi dulingvan vortaron por konstati, kiagrade la naciaj lingvoj estas pli precizaj ol la internacia. La sola pinto signifas france pointe, bout, sommet, cime, faîte ktp”.

§2. “La tro ofta uzado de vortoj formitaj per la kontraŭecaj prefiksoj mal, ne aŭ sen. Tio ĉi malutilas en poezio, ne ĉar ili ne estas sufiĉe elvokantaj, sed ĉar ili estas elvokantaj kontraŭsence ... Tradukante poemon de Longfellow, kiu priskribas grizan vintran tagon, Grabowski skribis:

La tago malvarma, malgaja, sensuna ...

verso taŭga por doni la impreson de sunplena somertago, ĉar tian bildon la tri malsen neas ja intelekte, sed ne malaperigas el la sens-imago”.

Tezoj pri internacieco

“La principo de la latinida internacieco estas deduktebla el tri principoj” (W.A. Verloren van Themaat laŭ [JW, p.21]):

§3. la planlingvo entenu ĉiujn internaciajn vortojn;

§4. la vortformaĵoj kune formu koheran derivsistemon;

§5. ĉiuj vortformaĵoj troviĝu almenaŭ en kelkaj naciaj lingvoj.

Kaj J. Werner konkludas [JW, p.23]:

§6. En ĉiu lingvo la internaciaj terminoj signifas pliriĉigon de esprimebloj, tial eliminado de internaciaj vortoj el kiu ajn lingvo estas esprimo de mallarĝanima lingva purismo. Krome, Esperanto estas internacia lingvo, ties esenca parto estas ĝuste la internaciismoj, preskaŭ la tuta lingvo estis kreita per elpruntoj kaj estus absurde aserti, ke tiu evolua proceso en Esperanto jam finiĝis. La transprenado de vortoj el fremdaj lingvoj daŭras kaj internaciigo de la faka lingvotavolo, el la antikvaj lingvoj greka kaj latina kaj ankaŭ el la vivantaj, estas esprimo de Eŭropa kaj monda kultura komuneco, kiu faciligas peradon de informoj el unu lingvo en la ceterajn.

Krome [JW, p.30],

§7. Lastatempe oni “notas, ke la nemotivitajn terminojn ne akompanas danĝero de malĝusta motivado aŭ de erara interpreto ... Internaciaj formoj en la internacia lingvo estas memkompreneblaj. Fakuloj jam spertis, ke internaciaj terminoj estas pli stabilaj, kvankam nemotivitaj, resp. netravideblaj por la plejparto de uzantoj.”

Resume, la avantaĝoj de internaciaj terminoj estas ke ili [JW, p.30]

§8. proksimigas, semantike interkomunikigas terminologiajn sistemojn;

§9. estas signife pli precizaj, plejparte unusignifaj. La bazoj de grek- kaj latin-devenaj internaciaj terminoj funkcias sole kiel derivaĵoj, kiuj havas precize difinitajn signifojn. Male la bazoj de hejmaj terminoj aperas ankaŭ kiel nomoj signife malpli klaraj, semantike ŝovitaj kaj ofte eĉ idiome ŝanĝitaj,

§10. estas ofte koncizaj (bito — duuma cifero),

§11. estas ofte produktivaj (okbito),

§12. faciligas terminan unuvortigon (bito),

§13. ebligas distancigi fakan vortaron disde la komuna lingvotavolo, kio estas postulata precipe en teoriaj fakoj,

§14. estas semantike pli stabilaj,

§15. faciligas peradon de informoj inter unuopaj lingvoj, subtenas internacian kunlaboron,

§16. internaciigo de terminaroj estas esprimo de Eŭropa kaj monda internacieco.

Kiun vojon elekti

Mi provis honeste kaj senŝanĝe kolekti la argumentojn de la naturisma tendenco. Pri kelkaj aferoj mi volonte konsentas (ekz-e, mi mem uzas la terminon “bito” en mia “Komputika leksikono”); tamen ĝenerale la prezentita argumentaro estas malkohera (ekz-e §11 kontraŭdiras la reston, ĉar anstataŭ “okbito” aŭ, pli bone, “bitoko”, internaciisme oni devus preferi “bajto”n aŭ “okteto”n). Iuj argumentoj estas dubindaj aŭ simple malveraj (ekz-e §9; sufiĉas mencii “biliono”n aŭ “apendico”n aŭ “kontinento”n, kiujn mi konsideros malsupre).

La “latinida internacieco” (§§3-6) difinas kriterion laŭ kiu oni preferu la anglan kiel lingvon internacian (aŭ francan, aŭ hispanan, aŭ italan). La sola problemo estas la postulo de §4 pri kohero, ĉar oni ne povas kombini “ĉiujn latinaĵojn” kohere: la materialo jam dekomence estas malkohera. La ceterajn postulojn la angla jam plenumas plej proksime, ĝi jam delonge funkcias en tiu niĉo, kaj estas enigmo, kion serĉas en Esperantujo la homoj kun tiaj preferoj.

Mi jam scipovas kaj fakte uzas la anglan, tamen mia idealo estas alia: min interesas lingvo pli eleganta, logika kaj sekve pli libera ol la naciaj. Mi preferas liberan konstruemon ol parkeradon. Bedaŭrinde, ne tion preferis la aŭtoroj de PIV, kiuj ĉiel katenis kaj banaligis Esperanton por fari ĝin same embarasa kiel la lingvoj etnaj.

Ekzemple, evidenta vorto por nomi grupon da steloj en la ĉielo estas “stelaro”, kaj por grupo da insuloj en oceano, “insularo”, kaj por grupo da montoj sur la tero, “montaro”. Ĝuste tiel formitajn vortojn ni trovas, ekz-e, en la turka kaj germana; Zamenhof (kaj PV) plej ofte uzis “stelaro”n, iam “stelfiguro”n (Jesaja 13:10; markita kiel Zamenhofa en PV, tiu vorto perdis la markon pri zamenhofeco en PIV). Ambaŭ formoj estas bonaj: “stelaro” estas memtrudiĝanta, “stelfiguro” estas mirinde trafa kaj poezia. Sed la aŭtoroj de PIV estis plie profesoroj ol poetoj; bezonatajn vortojn ili serĉis ne en la lingvo mem, sed en la franca; ie (kie?) ili trovis formon pli malbonan: “konstelacio”, kaj ĝuste ĝin elektis kiel ĉefan, interalie por la uzo en la difinoj (vd “zodiako” ktp).

La vorto “konstelacio” estas je unu litero kaj je unu silabo pli longa ol “stelfiguro” (sen paroli pri “stelaro”; kontraŭekzemplo por §10); ĝi estas nemotivita, do aparte lernenda por la rusoj, turkoj, germanoj1; ĝi finiĝas je -acio, pri kies malbelo plendis multaj poetoj. Resume ĝi havas ĉiujn malavantaĝojn — sed ĝi ja estas latinida!

Por “insularo” la naturismanoj, kompreneble, preferas “arkipelago”n. Alia vorto nemotivita, sed ja greka! Kvankam malgraŭ la falsa aserto pri unusignifeco de la internaciaĵoj (§9), ĝi estas dusignifa (insularo; la Egea maro).

Pri parnasismo

La argumentado de §1 estas ĉarme naiva: sufiĉas preni franca-rusan vortaron [FR] por konstati ke la franca pointe ampleksas 12 sencogrupojn, kiuj sume entenas 25 rusajn tradukojn (sen nombri plurvortajn esprimojn). Evidente, se la rezonado de Waringhien estus valida, la malprecizega franca lingvo urĝe bezonus prunti vortojn el la rusa. Tamen reale tiu diferenco esprimas nur la fakton ke diversaj lingvoj havas iom malsaman vortouzadon.

La argumento kontraŭ mal- (§2) estas samtiom efekta kiom falsa. Ĉar por mi, samkiel por multaj esperantistoj, ĝi estas en evidenta konflikto kun mia reala percepto de la koncerna verso.

Fakto estas, ke mi eble tridekfoje relegis la koncernan verson, diversepoke, kaj ke neniam prezentiĝis al mi impreso de sunplena somertago. Mi kunvibras kun poeto priskribanta tagon vintran, nuban, funebrecan, sen-akrecan ĝis plena grizo. Kaj mi min demandas, kiel ion alian eblas percepti. Mia toleremo, naskanta la hipotezon, ke eble Waringhien estas nek malhonesta kun si, nek homo sen lingvosento pri esperanto, rezultas el konscia peno: mi devas streĉi miajn pensofortojn por trafi tian ideon, ĉar ĝi estas absolute kontraŭnatura al mi [CP, p.77].

En la lingvo samkiel en ĉia alia afero (stirado de aŭtomobilo aŭ avio, danco, naĝo) la homa menso “faldas” rutine ripetiĝantajn aferojn, kaj operacias per ili kiel per simplaj tutoj (faldaĵoj); laŭbezone oni povas analizi tian faldaĵon (ekz-e por instrui la rutinon al alia persono), sed normale malfaldo ne okazas; se tamen oni ĝin bezonas, tio ofte postulas ian specialan atentostreĉon2. Tion bone ilustras la anekdoto pri naturismano kiu demandis, “kial en Esperanto oni ne povas esprimi la nocion malfeliĉa per simpla vorto, kiel en la angla (aŭ franca, germana)?” — evidente la ulo, tute nature, perceptis unhappy (resp. malheureux, unglücklich) kiel ion simplan, sed ial nenature rezistis al tia rutinigo en Esperanto.

Respondante al simila protesto de Faulhaber, en la reviziita eldono [KWB, p.11] Waringhien insistis pri sia stranga aserto (por mi frape malvera) kaj klarigis: “poezio estas ia tute alia speco de parolo; ... la verso dismembrigas la vortojn, reliefigante la radikojn kaj ombrumante la gramatikajn ilojn”. Se tio estus vera, la francaj poetoj ne povus uzi la vortojn `malheureux’ aŭ `infini’ aŭ `immobile’ aŭ `inhumain’ sen pensigi pri io feliĉa, limigita, moviĝema kaj bonkora.

Jen estas kelkaj frazoj el la ĉi-supra parto de mia artikolo, en kiuj mi provis anstataŭigi la mal-vortojn per simplaj radikvortoj “poeziaj”:

1) La tendenco estas tre malnova.

2) La tendenco estas tre olda.

1) Sufiĉas malfermi dulingvan vortaron.

2) Sufiĉas aperti dulingvan vortaron.

1) Tio ĉi malutilas en poezio.

2) Tio ĉi nocas en poezio.

1) La argumento estas mirinde malforta.

2) La argumento estas mirinde febla.

Laŭ mia persona lingvosento la normalaj, pli hejmaj kaj klaraj estas la unuaj frazoj; la duaj atestas pri nesufiĉa lingvoposedo kaj impresas barbare.

Daŭrigota

Notoj

1. Pli ĝuste, `Konstellation’ ja ekzistas en la germana, sed ĝi havas tute alian sencon ol `stelfiguro’: temas pri momenta “situacio” en la ĉielo, pri relativaj pozicioj de la stel(ar)oj kaj planedoj. Kontraste al la netrovebla `konstelacio’ (mi ne sukcesis trovi tiun vorton en la komputile disponebla tekstaro de Zamenhof; ne ĉiuj liaj verkoj estas enretigitaj), facilas trovi Zamenhofajn uzojn de `stelaro’ kaj `stelfiguro’, kiujn en lia menso sendube plifirmigis la germanaj `Gestirn’ kaj `Sternbild’; li do havis nenian motivon uzi `konstelacio’n por `stelfiguro’. Aliflanke, la sama germana fonto povus suflori al li la vorton `konstelacio’ por la senco `ĉielsfera situacio’. Nu, la franca lingvo uzas `constellation’ nur por la senco `stelfiguro’, kaj tio eble erarigis la francojn.

Kontraŭekzemple al §9, ni vidas “latinidan internaciaĵon” kiu en iuj lingvoj malestas (ekz-e en la rusa), havas tute malsamajn sencojn en iuj aliaj lingvoj (ekz-e la germana kaj la franca) aŭ konfuzas ĉiujn sencojn (ekz-e la anglalingva `constellation’). Ĉiel ajn, `konstelacio’ estas falsa amiko kiu kreas miskomprenon (kaj se mia hipotezo estas vera, la PIV-a difino estas ekzemplo pri tia miskompreno; atentindas ke en la koncerna artikolo mankas ekzemplo pri la pretendata uzo Zamenhofa).

2. Kiam kolego telefonis al mi por diri ke li “elmalsanulejiĝos post tri tagoj”, mi ne serĉis la radikon `san’ inter la 7 morfologiaj elementoj de la vorto `elmalsanulejiĝi’; `malsanulejo’ estas por mi ne pli analizinda vorto ol `hospitalo’, mi ĝin perceptas kiel unu tuton (kaj malgraŭ la aserto de §9 kaj §14, la pli internacia `hospitalo’ estas malpli preciza kaj stabila ol `malsanulejo’; en la rusa tiu internaciaĵo indikas speciale militistan malsanulejon; kaj PV, malsimile ol PIV, difinas ĝin kiel senpagan kuracejon por mizeruloj).

Referencoj

CP Piron C. La bona lingvo. Vieno/Budapeŝto, 1989.

FR Ganchina K. Dictionnaire français-russe. Moskvo, 1971 (51000 vortoj).

JW Werner J. Terminologia kurso. Rudnice nad Labem, 1986.

KWB Kalocsay K., Waringhien G., Bernard R. Parnasa gvidlibro. Pisa/Madrido, 1984 (3a eldono, reviziita kaj kompletigita de G.Waringhien).

Preskaŭ du mil delegitoj

Jarlibro 2000 / Red. Francisco L. Veuthey. — Roterdamo: UEA, 2000. — 310 pĝ.

Kun eldonkvanto de 7500 ekzempleroj la Jarlibro de UEA estas la plej grandkvanta regula eldonaĵo en Esperanto. Du trionojn el ĝiaj 310 paĝoj okupas la adresaro de la Delegita Reto de UEA kun 1960 individuoj en 99 landoj. Rimarkinde plimultiĝis la delegitoj kun retpoŝta adreso: 744 delegitoj (38%) estas atingeblaj rete, dum en la Jarlibro 1999 ilia nombro estis 572 (29%) el 1959.

Ĉi-jare UEA denove havas plej multe da delegitoj en Brazilo, kvankam Brazilo havas malpli da individuaj membroj de UEA ol Germanio kaj Francio (nur individuaj membroj rajtas esti delegitoj).

Brazilo 229

Germanio 188

Francio 146

Japanio 97

Usono 83

Italio 78

Britio 70

Finnlando 56

Nederlando 54

Hispanio 50

Entute, en la landoj de la unua deko loĝas pli ol duono da delegitoj — 1051 (53.62%). Ruslando estas en la 16a loko kun 40 diverskategoriaj delegitoj (37 antaŭ unu jaro). Tamen en la landoj de eksa USSR estas listigitaj sume 97 delegitoj; en la eksa Jugoslavio 68; en la eksa Ĉeĥoslovakio 58.

La plej “delegitoza” urbo plu restas la brazila urbego Rio de Janeiro. Ĝin sekvas 4 eŭropaj (inter ili nur unu okcident-eŭropa: Hamburgo) kaj 6 ekstereŭropaj urboj kun almenaŭ 10 delegitoj.

Rio de Janeiro (Brazilo) 18

Sao Paulo (Brazilo) 17

Teherano (Irano) 16

Budapeŝto (Hungario) 13

Tokio (Japanio) 13

Brazilio (Brazilo) 12

Seulo (Koreio) 12

Moskvo (Ruslando) 11

Hamburgo (Germanio) 10

Karakaso (Venezuelo) 10

Zagrebo (Kroatio) 10

Pli ol kvarono da Ruslandaj delegitoj estas registritaj en Moskvo, sed la nombro 11 inkluzivas ankaŭ du delegitojn el Odincovo, kaj po unu el Solneĉnogorsk kaj Zelenograd. (Se oni kalkulus simile situantajn lokojn, verŝajne Parizo estus pinte de la listo.) Po tri delegitoj estas en Jekaterinburg kaj Sankt-Peterburgo.

A.K.

Esperanto en Ruslando

Gorecka, Halina; Korĵenkov, Aleksander. Esperanto en Ruslando: Historia skizo. — Jekaterinburg: Sezonoj, 2000. — 40 pĝ. — (Serio Scio; Vol. 4).

“Paĉjo, kial ĉiu-tage okazas ekzakte tiom multe kiom estas tempo en la vesperaj novaĵoj?” Kiam oni estas leginta la verketon priparolatan, oni sentas rapidan preterflugon de pli ol cent jaroj da landa historio de esperanto. Fine ankaŭ Ruslando havas sian propran esperanto-historion broŝurita.

Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov origine por prelego kolektis informojn pri Esperanto en Ruslando. La “Historia skizo” aperis ĉi-jare en la Jekaterinburga eldonejo Sezonoj, kiel la kvara numero de la Serio Scio. La aŭtoroj devis por la skizo, prezentita prelege jam plurfoje en Ruslando kaj eksterlande, “kribri amason da libroj kaj revuoj”, kiel ili skribas antaŭparole, ĉar “mankas bonaj studoj pri la historio”. Ili ja povis utiligi valoran antaŭlaboron, kiel la artikoleton en Esperanto en Perspektivo (1974) aŭ La Danĝeran Lingvon (1988) de Ulrich Lins. Tamen la leganto ĝojas pri aktualigita skizo por la tuta tempo de 1887 ĝis la jaroj post 1991.

Pro la limigita grandeco de la skizo oni restas scivolema pri detaligo de multaj tuŝitaj temoj. Antaŭ kelkaj semajnoj mi legis en Roterdamo ludovikit-ekzempleron de Ruslanda Esperantisto pri la skandalo de Postnikov. Tiu unua prezidanto de Ruslanda Esperanto-Ligo arestiĝis pro spionado en 1911, kaj la samasocianoj havis la plej grandajn problemojn emfazi ilian distancemon de la kondamnita krimulo.

Nun Esperanto en Ruslando ebligas scii pli pri la militheroa kapitano Postnikov, partopreninta 28 batalojn en la rus-japana milito, kiel diras la koncerna el la biografietoj, kaj akuzita esti vendinta sekretojn al Japanio, Germanio kaj Aŭstrio-Hungario. Postnikov estis kondamnita al okjara bagnado, estis liberigita post la februara revolucio en 1917, sed ekzekutita de la bolŝevikoj en 1925. Tamen en posta eldono de la skizo estus dezirinde havi pli da informoj pri tia skandalo kaj la diskutoj inter la esperantistoj.

Sub la ironia titolo En la lando de l’ venkinta proletaro Gorecka kaj Korĵenkov pritraktas la leninan kaj stalinan periodon de Sovetio. Nur malmulte eblis superi la jam tre bonan Lins-an studon el 1988. La kondiĉoj por tio, ekzemple, vastskala malfermo de ŝtataj arkivoj, ŝajne en Ruslando post 1991 estas malpli bonaj ol respektiv-tempe en Germanio. Tamen tiu parto de la skizo liveras havindan aktualigitan superrigardon pri la esperanta parto de la sovetia teroro.

Ne nur ĉi-teme evidentiĝas kiom dezirinda estas ankaŭ en nur-esperanta historiografio la priskribo de la “kromaj” cirkonstancoj. Multaj esperanto-historioj suferas pro la rigardo nur al la esperantaj temoj, dum por la komprenado necesus sciigi ankaŭ pri la ĝenerala historio. Tiu neceseco validas ja precipe por la nesamlandanoj-legantoj. Pro verkado-ekonomiaj kialoj la aŭtoroj ankaŭ en tiu ĉi rusia kazo rezignis pri la ĝeneralhistoria ampleksigo, fidante al la granda kvanto de pri-rusia kaj pri-sovetia literaturo en- kaj eksterlande. Sed estus interese sciiĝi pli pri la vidpunktoj de la aŭtoroj. Plej multe ili trarompis la limigon en ilia propra tempo, tiu de En la sendependa Ruslando, post 1991.

Plia, en la koncernaj kondiĉoj verŝajne malfacile respondebla, dezirinde estus vidi pli da fotoj. La kovrilpaĝon ornamas bildo pri la unua kongreso en Ruslando (1910), pri kiu pĝ. 6 informas:

La malferman kunvenon de la kongreso en la granda salono de la peterburga Dumo ĉeestis 600 personoj. En ĝi Zamenhof faris sian faman paroladon pri la neceso paroli en Esperanto en ĉiuj esperantistaj kongresoj, ankaŭ en la naciaj kongresoj.

Sendube bona elekto, sed kio pri la sovetiaj estroj, postmilitaj reaktivigantoj kaj postsendependeculoj? Basta. Homo povas deziri pli ol homaro povas liberi. Kaj kun la Skizo de Gorecka kaj Korĵenkov li bone eltenos ĝis eventuala estonta monografio.

Ziko Marcus Sikosek

Esperanto en Ruslando estas mendebla ĉe nia redakcia adreso kontraŭ poŝtmarkoj je la valoro de 15 rubloj (por ruslandanoj) aŭ kontraŭ 6 Internaciaj Respondkuponoj (por alilandanoj).

Belartaj konkursoj 2000

La jaro 2000 ne provizis escepton al la regulo, ke la nombro de verkoj senditaj al la Belartaj Konkursoj de UEA rekte rilatas al la grandeco de la tiujara Universala Kongreso. Post la kvante kaj kvalite bonrikoltaj Montpeliera kaj Berlina jaroj, respektive kun 118 kaj 102 konkursaĵoj, en la Tel-Aviva jaro la juĝantoj devis taksi entute 69 konkursaĵojn.

La sola branĉo, kiu altiris pli da konkursaĵoj ol en la antaŭa jaro, estis tiu de infanlibroj. Partoprenis ses libroj eldonitaj en 1999. Tiu nombro ĝojigis la juĝantojn, el kiuj unu tamen domaĝis la nepremiitajn librojn, ĉar laŭ li en malpli abunda jaro pli-malpli ĉiu el ili estus povinta gajni la premion.

Poezio. 1a premio: Mikaelo Giŝpling (Israelo) pro “Neĝa fantazio”; 2a kaj 3a premioj: ne aljuĝitaj; Honoraj mencioj: Stefan MacGill (Hungario) pro “Letere etere”, kaj Nikola Raŝiĉ (Nederlando) pro “Telefonvoko al postmoderno”.

Prozo. 1a premio: Julia Sigmond (Rumanio) pro “Mi ne estas Mona Lisa”; 2a kaj 3a premioj: ne aljuĝitaj; Honoraj mencioj: Claude Schroeder (Francio) pro “Amletero” kaj Tibor Kristály (Hungario) pro “Leon-vilaĝo”.

Teatraĵoj. Neniu premio aljuĝita. (Partoprenis 1 verko.)

Eseo. Premio “Luigi Minnaja”: Sten Johansson (Svedio) pro “Kiel legi — ĉu legi — Stellan Engholm?”; 2a premio: Nikola Raŝiĉ (Nederlando) pro “Digrafio: speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo”; 3a premio: Sten Johansson pro “Belartaj Konkursoj de UEA 1950-1999”; Honora mencio: Carmel Mallia (Malto) pro “La vojo”.

Kanto. Premio “Ahn Song-san pri Kanto”: Tarcísio Lima (Brazilo) pro “Diskanto” kaj “Ĉi-paĝa dezir’”; 2a premio: Anja Karkiainen kaj Vesa Pölkki (Finnlando; resp. tekso kaj muziko) pro “La koroj batu”; 3a premio: ne aljuĝita.

Infanlibro. Premio “Infanlibro de la Jaro 1999”: “La avo en la ĉareto” de Gudrun Pausewang, tradukita el la germana kaj eldonita de Nora Caragea (Germanio).

Vidbendo. Neniu premio aljuĝita.

Hejma vortaro represita

En la Tel-Aviva UK estis venditaj la lastaj ekzempleroj de la unua eldono de Hejma vortaro, aperinta en oktobro pasintjare. Dum naŭ monatoj estis venditaj 703 ekzempleroj. Sekve Hejma vortaro superis alian furoraĵon, la ZEO-libron Monumente pri Esperanto, kies debito en la unuaj naŭ monatoj post la apero estis 644 ekz.

Por ke la populara libro estu konstante aĉetebla, UEA represis senŝanĝe la unuan eldonon. Hejma vortaro estas do daŭre havebla por la prezo de 7,50 eŭroj. Per ĝia vendado oni apogas la agadon de Rondo Familia, kiu estas komisiono de UEA por kunligi familiojn kies hejma lingvo estas Esperanto.

GK UEA

Gazetoj
Literatura Foiro. 2000: 185

En la junia Literatura Foiro, post dudek jaroj, denove aperas la aŭtenta teksto de la Raŭma manifesto kaj la kvin tezoj de Raŭmo. La kulturpolitika parto inkluzivas ankaŭ longan komentarion de Probal Daŝgupto, kiu responde al la artikolo de Walter Zelazny (LF-182) pledas por la UEA-manifesto en Prago. En la numero trovas lokon la dua (lasta) parto de la Universala Deklaracio de Lingvaj Rajtoj, kiu unuan fojon aperas en esperanta traduko danke al Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.

La centjariĝo de Yvonne Martinot estas omaĝita per artikolo de Giorgio Silfer kaj raporto de Marie-France Conde Rey pri la ĝenerala Asembleo de Societo Yvonne Martinot kaj pri la aktuala stato de La Kvinpetalo.

Ljubomir Trifonĉovski analizas la rezultojn de la ĉi-jara voĉdono por la Premio La Verko de la Jaro. La poemo Defio de Tino Terzi kaj la rakonto Vizito al Katerina de Armando Zecchin, kvar poemoj de Julius Balbin, artikolo de Miroslav Malovec pri Jirí Karen, recenzo de Manuel de Seabra pri Vivo kaj morto de Wiederboren karakterizas la daŭran akcenton en LF al la originala esperanta literaturo. La tradukarto same trovas lokon, per recenzoj de Claus Günkel pri Faŭsto, de Sabine Trenner pri Alico en Mirlando kaj de Nicolino Rossi pri Sonoj kaj kredoj el Razgrad, per artikolo de Vera Barandovska-Frank pri la nuntempa latina poetino Anna-Ilse Radke kaj per eseo de Wojciech Usakiewicz pri erotikaj tradicioj en la pola literaturo. Milena Makaveeva prezentas la kompaktan diskon Survoje de La Kompanoj, kaj la kroniko informas pri okazintaj kulturaj esperantaj eventoj. En la numero oni trovos ankaŭ la someran programon de KCE kaj informon pri la rezultoj de ĝia ĝenerala Asembleo.

HeKo

Ruslanda Esperantisto. 2000: 3

La 3a numero de Ruslanda Esperantisto — dumonata ruslingva ĵurnaleto pri Esperanto, eldonata en Jekaterinburg (Ruslando) en la eldonkvanto 1000 ekz-oj — estas dediĉita al la 73a Kongreso de SAT en Moskvo. La ĉefmaterialo de la numero estas tripaĝa artikolo pri SAT de ties Ruslanda peranto Nikolao Gudskov. La numero proponas ankaŭ diĝeston de E-eventoj kaj la bibliografion Esperanto en Ruslanda gazetaro.

La organizantoj de la Kongreso mendis 100 ekzemplerojn de tiu ĉi numero por dumkongresa distribuo.

Ricevitaj gazetoj

AmUzE. 2000/1-2;

Antaŭen. 2000/24;

Aŭstria Esperanto-Revuo. 2000/4-6;

Brazila Esperantisto. 2000/311;

Bulteno de REU. 2000/3;

Cerbe kaj Kore. 2000/3,4,5;

Debrecena Bulteno. 2000/118;

ELNA Update. 2000/2;

El Popola Ĉinio. 2000/7,8;

Esperanto. 2000/6,7;

Esperanto en Skotlando. 2000/181;

Esperantolehti. 2000/3;

Esperanto sub la Suda Kruco. 1999/ 1,2,3,4,5,6;

Esperanto USA. 2000/3;

Franca Esperantisto. 2000/519;

Heroldo de Esperanto. 2000/8;

Informilo por Interlingvistoj. 2000/2;

Internaciisto. 2000/4;

ISAE-Nova-Bulteno. 2000/1;

Juna Amiko. 2000/2;

Kataluna Esperantisto. 2000/311;

Komencanto. 2000/4,5;

Konkordo. 2000/44;

Kosmos. 2000/1;

La gazeto. 2000/89;

La KancerKliniko. 2000/94;

La Ondo de Esperanto. 2000/7;

La Revuo Orienta. 2000/6,7;

La Verda Formiketo. 2000/49;

l’esperanto. 2000/4,5;

Le Travailleur Espérantiste. 2000/251;

Literatura Foiro. 2000/185;

Litova Stelo. 2000/3;

Monato. 2000/6,7;

Norda Stelo. 2000/2;

Norvega Esperantisto. 2000/3;

REJMinfo. 2000/3;

Ruslanda Esperantisto. 2000/3;

Sennaciulo. 2000/6;

Spiritisma Esperanto-Informilo. 2000/109;

Starto. 2000/3;

Vestnik Esperanto. 2000/2.

M O Z A I K O

Ni ricevis 12 respondojn por la tasko “Tri proverboj” el la maja LOdE. El la venintaj respondoj nur 2 estas kun eraroj, ĉiuj ceteraj estas tute ĝustaj. Ni lotumis libropremion kaj ĝin gajnis Svetlana Konjaŝova el Sanboli (Orienta Siberio). Ni gratulas ŝin!

La ĝustaj solvoj estas: 1. Aprila vetero — trompa aero (apro, liva, temo); 2. Eĉ bagatelo povas servi al celo (tablo, pastro, vico, giĉeto); 3. Kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj (aprilo, najtingalo, bukedo, ŝoseo).

Postferia krucvortenigmo

1. En la mondon venis nova ... . 2. Revolucia monato (R). 3. Ĝi estas motoro de la komerco (R). 4. Dokumento por la aneco en iu organizaĵo. 5. Suno foriras al okcidento, sed por denove naskiĝi, rapidas al ... (R). 6. Kunulo de strategio (R). 7. Papago (R). 8. Konstelacio en la norda hemisfero: “Granda ...”. 9. Kristana eklezio. 10. Oceana birdo (R). 11. Sporta konkurso laŭ la maniero de la antikva kuriera servo. 12. Norda bero. 13. Okupo, profesio (R). 14. Acida frukto (R). 15. Fiŝkaptilo (R).

Kompilis Tatjana Kulakova

La respondoj devos veni al la redakcia adreso antaŭ 10 okt 2000. Unu el la respondintoj ricevos librodonacon. La respondon sendu al la redakcia poŝta adreso aŭ rete al la rubrikestro: kulakova@akb.mplik.ru. Fine de la jaro ni premios la plej aktivan respondemulon.

Foje okazis
Kiun timas la reĝo?

Brita reĝino Victoria surtroniĝis en tre juna aĝo, kaj ŝia plej aĝa filo Edward (1841-1910) devis resti kronprinco preskaŭ dum la tuta vivo. Pro tio liaj intencoj estis direktitaj ne al la ŝtataj aferoj, sed plejparte al diversaj distraĵoj: aventuroj, ĉasado, kartludado. En la lasta okupo li estis spertulo jam de la infanaĝo. Foje instruisto de la religio, dezirante emfazi la potencon de Dio, diris:

— Pli potenca ol la reĝo estas nur...

La princo ĝoje interrompis lin:

— Mi scias, scias! Pli potenca ol la reĝo estas ... la aso.

Adaptis kaj pentris Gennadij Ŝlepĉenko

El la Fundamento de Esperanto

Ni daŭrigas aperigi frazojn el la Ekzercaro de la lingvo internacia “Esperanto” de la Fundamento de Esperanto, kiu estas “la sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto”.

§9. Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron.

§10. Lakto estas pli nutra, ol vino.

§10. El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa.

§14. Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon.

§14. Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn.

§16. La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi.

§16. Knabo, vi estas neĝentila.

§16. Kiam oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn.

§18. Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi.

§18. Ĉu vi diros al mi la veron?

§18. Mi amas min mem, vi amas vin mem, li amas sin mem, kaj ĉiu homo amas sin mem.

§18. Oni ne forgesas facile sian unuan amon.

L.L. Zamenhof

ANONCETOJ

Ĉiu vorto en la anonceto kostas 50 kopekojn por ruslandanoj. Por alilandanoj 5 vortoj kostas unu respond-kuponon. La pagon sendu al la redakcia adreso.

Itala esperantistino deziras kontakti Esperante spertulojn pri komputera mondo, komputerscienco, robotiko, kibernetiko, virtuala kulturo kaj kreintojn, kreantojn de planlingvaj projektoj surbaze de la rusa.

Ada Ricchiuto Adreso: via Umbria 43, IT-74100, Taranto, Italio.

45-jara alĝeria instruisto de la franca lingvo, lernanta Esperanton kun tri siaj infanoj, volonte ricevus el la tuta mondo lernolibrojn, revuojn kaj aliajn legaĵojn en Esperanto. Mi ŝatus korespondi pri vojaĝoj kaj legado.

Saâd Moumen Adreso: B.P. 24, Medrissa 14250, Alĝerio.

Omaĝe al la Internacia tago de la infano lerneja E-rondo Verdaj Steletoj organizos ekspozicion de materialoj el eksterlando: leteroj, bildkartoj, ilustraĵoj, pentraĵoj, fotoj...

S-ino Mariana Genĉeva Adreso: Gimnazio C.Cerkovski, 5180 Polski Trambeĉ, Bulgario

Feliĉa fortuno, fortostreĉo, fervoro, fintoj fruktodonis furoron! Franca Futbalo festas! Fascinis Itala blanka “squadra azzurra”, oranĝkoloraj nederlandanoj, brazileskaj portugaloj!

Futbal-fano Sergei Paĥomov

Mi serĉas informojn pri la eldonejo Posrednik kaj pri ties redaktoro I.Gorbunov-Posadov. Mi serĉas ankaŭ brokantajn verkojn de Lev Tolstoj en Esperanto.

Gianfranco Giorgi Adreso: Viale Argonne 5, IT-20133 Milano, Italio.

La nova adreso de Andrej Ananjin kaj Natalija Grigorjevskaja estas:

Adreso: RU-153034, Ivanovo, ul. Smirnova, 87-16 Telefono: (0932)426433.

Gratuloj

Al Kurisu Kei (Japanio), kiu la 18an de julio atingis sian 90an jaron.

Al Timofej Dmitrijeviĉ Ŝuvajev (Ruslando), kiu la 10an de julio festis la 85an naskiĝdat-revenon.

Al Andrej Ananjin kaj Natalija Grigorjevskaja (Ruslando), kiuj geedziĝis la 24an de junio.

Al Antony kaj Belalumo Rawlinson (Britio) okaze de la naskiĝo de Bianca Elizabeth la 6an de junio.

Al Irina Kirina (Ruslando), kies filino Anna naskiĝis la 17an de aprilo.

LOdE

FOTOKONKURSO

Post la sukcesaj konkursoj en 1998 kaj 1999 la redakcio de La Ondo de Esperanto kaj Urala Esperantista Societo denove invitas al partopreno en la Internacia Fotokonkurso. La konkurso ne estas ligita al deviga temo.

En la konkurso rajtas partopreni ĉiu deziranta fotemulo amatora aŭ profesia, sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 10 x 15 cm. Fotoj povas esti koloraj aŭ nigra-blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj.

La konkursaj fotoj devas esti senditaj unuekzemplere al la redakcia adreso de La Ondo de Esperanto RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando. La fotoj devas atingi la indikitan adreson antaŭ la 15a de decembro 2000.

La konkursaĵoj devas esti subskribitaj per pseŭdonimo. En aparta koverto kunsendata devas esti enmetita slipo kun la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso de la aŭtoro. Oni povas aldoni titolon aŭ klarigan noton al la fotoj, sed tio ne estas deviga.

En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj, kiuj jam estis premiitaj aŭ publikigitaj.

Tripersona juĝkomisiono (la redaktoro de La Ondo, delegito de UES kaj fakulo pri fotoarto) aljuĝos maksimume tri premiojn al la laŭreatoj:

1a premio: du minimumaj ruslandaj monataj salajroj kaj abono al La Ondo de Esperanto

2a premio: unu minimuma ruslanda monata salajro kaj abono al La Ondo de Esperanto

3a premio: abono al La Ondo de Esperanto

Specialan premion (libroj en la Urala libro-servo kontraŭ ekvivalento de unu minimuma ruslanda salajro) ricevos la plej bona foto teme ligita kun esperanto.

Ĉiu premiito ricevos diplomon. Ruslandaj laŭreatoj ricevos monpremiojn en ruslandaj rubloj. Alilandaj laŭreatoj ricevos la monpremion per la kontosistemo de UEA en eŭroj.

La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis la 31a de decembro 2002 uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj. Sukcesojn!

Kiu estas sur la bildo?

Simile al kelkaj (multe pli famaj) gazetoj, ni proponas al la legantoj diveni: kiu estas sur la apuda foto? Certe temas pri esperantist(in)o. Viaj respondoj venu per la ordinara aŭ elektronika poŝto antaŭ 10 okt 2000.

Premieto asignota.

INTERNACIA FOTOKONKURSO

La Ondo de Esperanto kaj Urala Esperantista Societo anoncis la trian Internacian Fotokonkurson. En la du antaŭaj partoprenis 85 fotoj de amatoraj kaj profesiaj fotistoj el 16 landoj.

Inter la fotoverkoj, distingitaj en la dua konkurso, estis ankaŭ la du subaj fotoj:

“Mia kara amiko” de Sandra Burgues Roca el Urugvajo (laŭda mencio)

“Super la nuboj” de Andrea Ottrok el Hungario (dua premio)