Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis La Ondo de Esperanto
La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de La Ondo de Esperanto.
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 2001-2004
Kiam formiĝis nuna redakta stabo de Pola Esperantisto, ni alfrontis la kutimajn demandojn: kia estu la revuo, al kiu ĝi servu unuavice, kiun vojon ĝi sekvu?
— skribis Jerzy Leyk en la enkonduko de Pola Esperantisto, jaro 1981, n-ro 3-4.
Pri la samaj demandoj denove parolas esperantistoj en Pollando, ĉar la prezidanto de PEA, Stanisław Mandrak, lanĉis diskuton pri la temo: “Ĉu Pola Esperantisto reaperu?”
Ĉar ni, esperantistoj, kun granda sentemo rilatas al la naskiĝlando de Esperanto, ni ĝoje salutus la reaperon de Pola Esperantisto. Sed neniu revuo estas eldonata por akcepti salutojn. Ĉu ni same ĝoje kotizus por vivteni ankoraŭ unu revuon?
La nuna konjunkturo de la gazetmerkato en Esperantujo ne estas favora. Kvankam nuntempe oni povas facile fondi kaj eldoni gazeton per negranda investo, la tradiciaj asociaj gazetoj nun devas konkurenci kun la reta informado — pli rapida kaj nemultekosta (eĉ senpaga).
Ne estas problemo eldoni, de tempo al tempo, parte nacilingvan asocian bultenon, kaj tiajn eldonas multaj lokaj societoj kaj landaj asocioj. Per ili la eldonanta organizo informas pri sia agado, anoncas aranĝojn, korespondas kun la membroj, gratulas, funebras. La membroj, kiuj ricevas la bultenon kontraŭ sia asocia kotizo, kutime indulgeme traktas sian bultenon. Tiaj estas pli ol 90% de la periodaĵoj Esperantaj.
La vera revuo havas alian nivelon. Ĝi ne povas sukcese ekzisti sen faksperta ĵurnalisto dediĉanta horojn kaj tagojn al la redaktado kaj korespondado, sen teamo da kunlaborantoj, sen mono por kompensi la deficiton de la komencaj jaroj ktp. Sed la intelekta, kultura kaj lingva nivelo de la pola esperantistaro estas alta, kaj en Pollando ja estas bonaj redaktantoj kaj talentaj aŭtoroj; verŝajne ankaŭ la monrimedoj estos trovitaj.
Tamen ne sufiĉas solvi la problemojn homan kaj monan. Tre gravas ellabori klaran kulturpolitikan koncepton pri la revuo.
Antaŭ dudek jaroj oni ĝin ellaboris kaj, laŭ Leyk, decidis provi:
ne per “io por ĉiu”, ankaŭ ne per la “Pollando por eksterlandanoj”, ĉar ne tiel, laŭ ni, dividiĝas la legantaro de landa E-revuo. Retrorigardante la E-revuaron, ni trovis plurajn kampojn preskaŭ ne tuŝatajn aŭ indajn plian utiligadon. El inter tiuj ni elektis kulturon kaj socian vivon de la E-komunumo.
La elekto estis bonega, kaj la tiama PE kun verkoj de Leyk, Żelazny, Tyblewski kaj aliaj legendaj (en ambaŭ sencoj de ĉi vorto) aŭtoroj apartenas al nia komuna spirita riĉaĵo, same kiel La Revuo, Literatura Mondo, La Nica kaj Norda Prismo. Ili estos gardataj kaj relegataj ĝis kiam en la mondo restos almenaŭ unu legoscia esperantisto.
La nova PE, kompreneble, ne devos daŭrigi la temaron de sia antaŭulo, sed ankaŭ ĝi trovu sian propran vizaĝon, per kiu oni konu kaj distingu ĝin inter la amaso da aliaj gazetoj. Se Mandrak kaj liaj kolegoj ellaboros klaran koncepton, se ili trovos niĉon por sia revuo, ĝi estos ne ankoraŭ unu revuo, sed unu el la plej bonaj. Tian revuon Pollando meritas.
Sukcesojn!
Aleksander Korĵenkov
La kovrilpaĝa foto montras Osmon Buller en la parlamentejo de Litovio; je lia dekstro sidas Povilas Jegorovas kaj je lia maldekstro estas Stasys Kružinauskas. (Foto de Kęstutis Vanagos)
Ĝenerala Direktoro de UEA Osmo Buller 24-28 sep vizitis Litovion por esplori eblecojn organizi la 89an Universalan Kongreson de Esperanto en Vilnius en 2004.
Dum la vizito Litova Esperanto-Asocio (LEA) havis la celon ne nur diversflanke montri pozitivajn eblecojn por UK en Vilnius, sed ankaŭ fari tiel, ke la vizito de la plej altranga funkciulo de UEA donu impulson por la Esperanto-movado en Litovio, ke ĝi estu granda informprojekto pri Esperanto en Litovio.
Pro tio LEA tre zorge antaŭpreparis la viziton, planis tre multajn rendevuojn kun litovaj altranguloj, vaste informis pri tio litovajn amaskomunikilojn. Al ĉiuj litovaj eminentuloj, kun kiuj ni planis renkontigi s-ron Osmo Buller, LEA sendis leteron kun klarigoj pri la UK kaj la vizito kaj peto pri aŭdienco. Al la letero estis aldonitaj utilaj materialoj pri Esperanto, UEA kaj UK en la litova lingvo.
Poste mi kaj la parlamentano esperantisto Stasys Kružinauskas vizitis preskaŭ ĉiujn funkciulojn aŭ iliajn konsilantojn kaj traktis pli detale. Krom la vizitoj okazis multaj telefonaj kontaktoj kaj konsiliĝoj. (Nur la registaran palacon mi vizitis kvarfoje kaj traktis la aferojn kun diversaj registaraj oficistoj). Al ĉiu litova altrangulo ni listigis skribe kaj vorte demandojn, pri kiuj eventuale povus temi dum la vizito. Tiuj demandoj variis depende de koncerna persono kaj temis ne nur pri UK, sed ankaŭ pli vaste pri intensigo de E-movado en Litovio kaj kiel al tio povus kontribui koncerna instanco. Do jam antaŭ la vizito ni ricevis skribajn subtenojn al UK de ses diversaj litovaj instancoj.
Kaj pro la akurata anticipa preparo kaj pro la multjara serioza agado de esperantistoj en Litovio kaj pro modela agado de Osmo Buller dum la vizito ĉio pasis tre sukcese. Ni atingis ĉion, kion ni planis kaj antaŭvidis. En la preparlaboro tre multe helpis parlamentano Stasys Kružinauskas. Ankaŭ dum la vizito de Osmo Buller ni preskaŭ ĉiam ĉe ĉiuj altranguloj estis triope.
Entute, ni vizitis 19 litovajn eminentulojn:
Valdas Adamkus (Prezidento de Litovio),
Česlovas Juršėnas (Vicprezidanto de la parlamento),
Antanas Valionis (Ministro pri eksterlandaj aferoj),
Algirdas Monkevičius (Ministro de edukado kaj scienco),
Roma Dovydėnienė (Ministrino pri kulturo),
Alfredas Šlekys (Direktoro de ŝtata turisma departemento),
Petras Auštrevičius (Ĝenerala direktoro de Komitato pri Eŭropaj aferoj),
Valentinas Milaknis (Ĝenerala direktoro de Litova nacia radio kaj televido),
Gediminas Paviržis (Regionestro de Vilnius),
Artūras Zuokas (Urbestro de Vilnius),
Gediminas Ilgūnas (Direktoro de direkcio de 1000-jariĝo de Litovio),
Leonarda Jekentaitė-Kuzmickienė (Ĝenerala sekretario de Litovia nacia komisiono de UNESCO),
Gediminas Dalinkevičius (Prezidanto de parlamenta komitato pri homaj rajtoj),
Arvydas Juozaiti (Konsilisto de ĉefministro de Litovio pri kulturo kaj edukado),
Benediktas Juodka (Prezidanto de Litovia scienca akademio kaj rektoro de Vilniusa universitato),
Egidijus Aleksandravičius (Prezidanto de Senato de la universitato Vytautas la Granda en Kaunas),
Zigmantas Benjaminas Kazakevičius (Vicregionestro de Kaunas),
Gediminas Jankus (Sekretario de urba konsilio de Kaunas),
Algimantas Puidokas (Prezidanto de urba konsilia komitato pri kulturo kaj edukado de Kaunas).
Ĉi listo estas monda rekordo de ajnaj ĝis nun okazintaj tiaspecaj vojaĝoj de UEA-funkciuloj.
Krome, okazis du gazetaraj konferencoj — en la parlamentejo kaj en la novaĵagentejo BNS (Baltic News Service). Precipe sukcesa estis tiu en la parlamentejo. Speciala renkontiĝo okazis en la redakcio de nacia taggazeto Kauno diena en Kaunas. Okazis renkontiĝoj de Osmo Buller kun esperantistoj de Vilnius kaj de Kaunas.
Dum ĉiuj vizitoj estis ricevita apogo kaj subteno por UK en Litovio kaj por intensigo de litova E-movado.
Dum la vizito de Osmo Buller kaj renkontiĝoj kun litovaj gvidantoj temis pri enigo de la eventuala UK en Litovio en la programon de 1000-jariĝo de Litovio, pri eluzo de Esperanto kaj eventuala UK por disvastigo de scioj pri Litovio, pri informado por altiri pli multajn kongresanojn al Litovio, pri enigo de instruado de Esperanto en programojn de Litova televido kaj radio okaze de UK, pri enigo de disaŭdigoj en Esperanto en Litovan radion, pri elsendoj pri lingvaj problemoj, egalrajta kaj demokratia internacia komunikado en programoj de Litova televido kaj radio, pri organizo de sciencaj esploroj pri esperantologio kaj interlingvistiko en Litovia scienca akademio kaj Vilniusa universitato, pri organizo de scienca konferenco pri lingvaj problemoj okaze de eventuala UK en Litovio, pri plivastigo de E-instruado en Litovio en ĉiuj niveloj, pri eventuala pozicio de Litovio en internaciaj organizaĵoj pri lingvaj problemoj, unue en UNESCO kaj Eŭropa Unio k.s.
Pro spacomanko ne eblas mencii ĉiujn konkretajn interkonsentitajn aferojn kaj promesojn, sufiĉas diri, ke praktike ĉiuj niaj proponoj estis akceptitaj
Pri la vizito tre vaste informis litova gazetaro, radioj, televidoj, novaĵagentejoj. Sufiĉas diri, ke en ĉiutaga listo de gravaj eventoj en Litovio ambaŭ litoviaj novaĵagentejoj — ŝtata ELTA kaj privata BNS — ĉiutage estis menciata la vizito de Osmo Buller kun konkreta programo de renkontiĝoj en la koncerna tago. Krome, ELTA dissendis kvar ampleksajn informojn pri la vizito kaj Esperanto, ankaŭ BNS disvastigis kelkajn ampleksajn informojn. Multaj gazetoj informis pri la vizito jam dum la vizitosemajno, kelkaj aperis post la vizito. Osmo Buller estis intervjuita.
Mi kore dankas s-ron Osmo Buller, kiu tre digne, kompetente, solide, modele, perfekte kaj brile prezentis Esperanton ĉe multaj litovaj eminentuloj kaj heroece eltenis tiun maratonan intensan programon. La vizito lasis tre bonajn impresojn en Litovio. Restas nur atendi decidon de la Estraro de UEA pri UK en 2004.
Povilas Jegorovas prezidanto de LEA
(Nun). 6 okt okaze de la Ago-tago ni starigis budon por Esperanto kaj SAT-Amikaro en la Festo de la rezistado — Tria renkontiĝo por la homaro kaj kontraŭ la novliberalismo en Esch sur Alzette (Luksemburgio). Ni diskutis kun dekoj da homoj pri la lingva problemo kaj Esperanto. Al ili ni disdonis flugfoliojn pri Esperanto. Partoprenis ĉ. 200-300 homoj el Belgio, Luksemburgio, Francio kaj Germanio. Ĝenerale ili trovis valora la “ideon” pri Esperanto.
6 okt Mongola Esperanto-Asocio unuafoje agotagante organizis en la Nacia parko “Terelgh” apud la ĉefurbo Ulaanbaatar puriglaboron de bordoj de rivero Tuul. La aranĝon partoprenis pli ol 20 esperantistoj, inter ili vicprezidanto de UEA, Lee Chong-Yeong.
Tiutage la ĉefa paroltemo inter ili estis Esperanto. Tie ili konigis Esperanton al funkciuloj kaj laborantoj de la Nacia parko. Ili ankaŭ ekskursis en ĉirkaŭa pitoreska pejzaĝo kaj piknikis. Multaj el ili gajnis esperantaĵojn pro sia bona laboro kaj bela kanto.
Kaj kelkaj problemoj estis deciditaj surloke; okazigi la unuan Esperanto-kongreson Mongolan en la venonta somermezo samloke. Ĉiuj funkciuloj kaj laborantoj de la Nacia parko, komencos lerni Esperanton, la Nacia parko farmigos terpecon (sur sia teritorio) por uzado de esperantistoj ktp.
Pri la aranĝo raportis televido Channel-25 kun intervjuo de Lee Chong-Yeong.
Chimedtseren Enkhee sekretario de Mongola E-Asocio
(Nun). Ago-Tago sukcesis en la urbocentro de Rio de Janeiro. Komune organizita de Kultura Kooperativo de Esperantistoj kaj Asocio Esperantista de Rio de Janeiro, ĝi kunigis 15 gesamideanojn, kiuj entuziasme disdonis prospektojn al la preterpasantoj, kiuj scivoleme ne nur ricevis la propagandilon, sed multaj el ili alparolis la esperantistojn, farante demandojn pri la afero. Entute, oni distribuis 3000 flugfoliojn. Oni ankaŭ metis grandan rubandon sur la kradoj de la publika ĝardeno de Largo da Carioca, kiu trafe atentigis la publikon pri la evento.
Komence de oktobro en pollingvaj kanaloj de TV oni povis spekti kelkajn filmojn ligitajn kun Esperanto.
5 okt kanalo TV Polonia, satelite spektebla en la tuta mondo, prezentis vespere (ripetis nokte) la 15-minutan dokumentan filmon de Roman Dobrzyński pri Bona Espero en Brazilo, kun multe da scenoj de la bieno, lernejo, infanoj, kaj kun la intervjuoj kun ges-roj Grattapaglia, Luis Zaleski-Zamenhof, pollanda ambasadoro en Brazilo kaj aliaj. Ĝi estis prezentita en la pola lingvo, sed oni povis aŭdi la intervjuitojn en Esperanto en la fono. Pollanda ambasadoro, s-ro Zakrzewski, dum la renkontiĝo en la ambasado interalie diris: “Ni gratulu nin reciproke, pro tio ke sur la pola tero naskiĝis tiel eminenta polo — Ludwik Zamenhof”.
11 okt en la sama kanalo posttagmeze (kun nokta ripeto), en la ciklo Konataj-nekonataj estis prezentita duonhora filmo Jam venis tempo — rakonto pri Ludoviko Zamenhof. En la filmo la “ĉefgardisto” de la Belostoka Muzeo rakontis pri la familio de Zamenhof, anoj de la Belostoka E-Societo kaj reprezentanto de Fondaĵo Zamenhof parolis pri ilia agado.
De 5 ĝis 13 okt en pollingva franca kanalo Planete estis sepfoje prezentita en la ciklo En la labirinto de lingvoj unuhora filmo. Ĝi pritaksis la simultanan tradukadon en EU, problemojn kaj kostojn de la tradukado, formojn de komunikado ebligantaj transpaŝi la lingvajn barilojn. Dum dekkelkaj minutoj estis prezentita ankaŭ Kastelo Grésillon kun triminuta informado pri la bazaj reguloj de Esperanto kaj multaj interesaj problemoj.
Stanisław Mandrak
La antaŭa estraro de UEA akceptis du kandidatojn por la fina elekto de la urbo de la 89a Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2004. Temas pri la ĉefurboj de Ĉinio kaj Litovio, Pekino kaj Vilnius, inter kiuj la nova estraro decidos en januaro.
Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, vizitis en septembro ambaŭ urbojn por esplori la kondiĉojn por la okazigo de UK. Malfacila elekto atendas la estraron, ĉar pozitivajn impresojn Buller ricevis kaj en Pekino kaj en Vilnius. Kontentigaj estas ne nur la fizikaj kondiĉoj, t.e. la disponeblo de taŭgaj ejoj por la UK, de sufiĉa loĝiga kapacito en ĉiuj prezkategorioj kaj de granda vario de ekskurs-eblecoj. Rimarkindas krome, ke en ambaŭ landoj la pozitiva sinteno de aŭtoritatoj iras larĝe preter la naturan deziron gastigi amason da alilandanoj, kiujn granda kongreso kiel UK alportus.
Krom de multaj altranguloj de urbaj, turismaj k.a. instancoj, Buller estis akceptita ankaŭ de ŝtataj eminentuloj. En Pekino lin akceptis i.a. Cai Mingzhao, vicministro pri informado. Li renkontis ankaŭ la prezidanton de la societo Amikoj de Esperanto, Chai Zemin, kiu siatempe servis kiel la unua ambasadoro de Ĉinio en Usono, kaj la faman lingviston kaj membron de la Honora Patrona Komitato de UEA, prof. Chen Yuan.
En Ĉinio, kie li restadis 5-14 sep, Buller vizitis ankaŭ la urbojn Xi’an, Hangzhou, Suzhou kaj Ŝanhajo, kaj renkontis aktivulojn de la lokaj movadoj.
GK UEA
Pri la vizito de Litovio legu en la 3a paĝo de ĉi tiu kajero.
La Komitato de UEA decidis enkonduki novan kategorion de dumviva membreco de la Asocio. Temas pri Dumviva Membro kun Jarlibro. Kiel la nomo diras, temas pri dumviva formo de la kategorio Membro kun Jarlibro (MJ). Por esti dumvive individua membro de UEA kaj ricevi ĉiujare la Jarlibron, oni pagas unufoje la 25-oblon de la MJ-kotizo.
Junaj Dumvivaj Membroj kun Jarlibro krome estas individuaj membroj de TEJO ĝis sia 30a jaro kaj ricevas sen plia pago la revuojn Kontakto kaj TEJO tutmonde. Kompreneble Dumviva Membro kun Jarlibro povas en kiu ajn jaro ricevi ankaŭ la revuon Esperanto pagante la kotizon de simpla abono de la revuo.
Oni povas ankaŭ kiam ajn pagi la 25-oblon de la diferenco inter la kotizoj de Membro-Abonanto kaj Membro kun Jarlibro en la koncerna jaro. Sekve la ricevado de Esperanto fariĝos konstanta.
Same kiel ĉiujn aliajn kotizojn de UEA, ankaŭ la kotizon de Dumviva Membro kun Jarlibro oni povas pagi al kotizperanto de UEA aŭ rekte al UEA.
GK UEA
Ruslandanoj pagu al Halina Gorecka je la redakcia adreso.
En kanada urbeto Sidney, apud Viktorio, sur la Vankuvera Insulo, nur tri tagojn post la teruraj atencoj en Usono, sub kies malhela nubo disvolviĝis la konferenco, grupo da kanadaj kaj usonaj geesperantistoj pasigis spite al ĉio agrablan semajnfinon en Esperantujo.
La 21an Nord-Okcidentan Regionan E-Konferencon (14-16 sep) ĉeestis nur 25 personoj, ĉar aliaj aliĝintoj ne sukcesis veni pro malfacilaĵoj en usonaj flughavenoj. Nia grupo havis la honoron inaŭguri la ankoraŭ ne finkonstruitan novan komunuman centron en Sidney.
Kvankam plimultaj ĉeestantoj estis denaskaj anglalingvanoj, la etoson internaciigis ĉeesto de pluraj enmigrintoj kaj vizitantoj alilingvaj (bulgara, ĉeĥa, franca, germana, pola). La temo de la Konferenco estis “Volontuloj” (pro la nuna Internacia Jaro de Volontuloj), kiun enkondukis Wally Du Temple. Sekvis prezento de la Cseh-metodo fare de diplomita Cseh-instruisto Janusz Ostrowski, kaj por la novuloj tuttaga Cseh-kurseto. Brian Kaneen prelegis pri la Manifesto de Prago kaj prezentis la novan Strategian Laborplanon de UEA. Okaze de la 80-jariĝo de la teatraĵo R.U.R. de Karel Čapek, Olga Du Temple prezentis interesan prelegon pri robotoj kaj resumis la teatraĵon mem.
Posttagmeze sekvis distraĵoj: unue mallonga muzika prezento de man-sonoriletoj far grupo de emeritoj; due, post enkonduka klarigo de Olga Du Temple, du marionetaj teatraĵetoj per antikvaj ĉeĥaj marionetoj, kiujn ŝi tre lerte manipulis. Vespere ni kunvenis en greka restoracio por bufedstila kunmanĝado, kiun sekvis du serioj de diapozitivoj (unu pri fama loka pentristino kaj best-amanto Emily Carr (1871-1-45); alia pri kajakado, prezentita de Arlyn kaj Les Kerr). E-veterano David Massy montris antaŭe kaŝitan talenton kaj surprizis ĉiujn, kiam li subite aperis kiel skota sakŝalmisto en kilto kaj prezentis kelkajn melodiojn! Finis la vesperon prelegeto de Janusz Ostrowski pri la Amikaro Bruno Gröning.
Por dimanĉo estis anoncita vizito de Emily Carr mem! Ĉiu scivolis, kiel tio eblus, se ŝi mortis jam en 1945. Fakte ŝi ja aperis antaŭ ni — tamen ne en sia antaŭa aspekto, sed kiel bele kostumita hundino, kiu fakte nomiĝas Emily [Carr]. Emily montriĝis eĉ dulingva, komprenante ordonojn anglajn kaj esperantajn, kaj prezentis por ni plurajn lertaĵojn sub la gvido de sia mastrino Jane Sloan.
En la libroservo ni provis disvendi la reston de la E-libraro de nia antaŭnelonge mortinta, karmemora E.W. [Ted] Woodruff — do ĉiu forlasis la konferencon kun pli peza valizo kaj malpli peza monujo.
Brian Kaneen prezidanto de Kanada E-Asocio
6-8 okt okazis Internacia Semajnfino Esperantista en Okemo, proksime de Ludlow, ŝtato Vermont (Usono), kun 70 esperantistoj. Okemo estas loko por skiado. Meze de la monto, inter ski-vojoj, estas multaj domoj kaj ĉ. du mil apartamentoj. La kongresejo estis proksime de la enirejo, en la plej malalta parto de la monto Okemo.
La ĉeforganizanto, Normand Fleury (Kanado), bonvenigis la partoprenantojn. Poste Bill Maxey prelegis pri “Plia jaro en Esperantio”. Li komentis la okazaĵojn de la lasta jaro, kaj kelkaj aŭskultantoj rakontis pri la renkontiĝoj en kiuj ili partoprenis.
Okazis kursoj de Esperanto. Zdravka Metz instruis por komencantoj, kaj Bill Maxey gvidis la meznivelan kurson. Normand Fleury estris konversacian rondon pri “Pli bona mondo”.
Arnold Victor, kun komputilo enmane, parolis pri interreto. Jessy LaPointe rakontis pri la ret-paĝoj de E-Societo Kebekia. Post la vespermanĝo ni havis Amikecan vesperon kun ludoj kaj interkonatiĝo.
La dimanĉ-matena vetero estis vintra. Falis neĝo, kaj la termometro montris sep gradojn sub nulo.
Mark Fettes parolis pri Indiĝenaj Dialogoj, Mondaj dialogoj. Junulo Jed Meltzer estris Jogan kurson. Thomas Eccardt prelegis pri la nanolandoj de Eŭropo: Andoro, Liĥtenŝtejno, Luksemburgio, Malto, Monako, San-Marino kaj Vatikano.
Pli ol dek homoj registriĝis por la Oratora konkurso. Ĉiu partoprenanto ricevis libron donace, kaj la tri gajnintoj ricevis aliajn premiojn. Mira Metz-Fleury kondukis grupon da junuloj al la naĝbaseno. Ŝi ankaŭ zorgis pri la infanoj dum la tuta semajnfino.
Post la vespermanĝo komenciĝis la Kultura vespero. Thomas Alexander montris sian arton per longaj, mallarĝaj globoj; Bill Maxey deklamis; Jed Meltzer ludis sian banĝon. Poste ni spektis vidbendon pri Esperanto-filmoj kaj la filmon Angoro.
La lunda mateno estis pli agrabla ol la dimanĉa. Frumatene jam estis homoj ĉirkaŭantaj la libroservon. Allan Boschen rakontis pri siaj spertoj de pli ol 30-jara instruado de Esperanto ĉe Massachussets Kolegio en North Adams. Profesoro Duncan Charters instruis la prononcadon de la esperantaj vokaloj, speciale al usonanoj kaj al tiuj kiuj parolas tre mallaŭte.
La renkontiĝo estis bonega, kaj ŝajnas ke ĉiu partoprenanto foriris tre kontenta kaj promesis reveni post unu jaro.
Interalie, mi unuafoje aŭdis de multaj partoprenantoj: “Mi ekkonis kaj lernis Esperanton per la reto”. Pro tio mi havas multajn paĝojn en la reto, por ke pli da homoj malkovru kaj lernu Esperanton! Pli ol 100 fotoj pri Okemo estas ĉe: http://albeo.tripod.com/Okemo
Enrique Ellemberg
Supre estas grupo de Okemanoj.
21-30 sep 2001 en Bydgoszcz (Pollando), en la ejoj de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo (ISTK) de “Monda Turismo”, okazis la 24a Sanmarineca Universitata Sesio (SUS) de la Akademio Internacia de la Sciencoj de San Marino (AIS).
La sesion partoprenis preskaŭ 200 gestudentoj, geprofesoroj de AIS kaj aktivuloj de Esperanto-turismo el dudek landoj.
Inter la gastoj estis i.a. la nova prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) d-ro Renato Corsetti, prezidanto de AIS OProf. dr.habil. Helmar G. Frank, direktoro de la Klerigofico de AIS OProf. dr.habil. Hans-Dietrich Quednau kaj dekano de la Morfoscienca Sekcio de AIS AProf. dr. Günter Lobin.
La scienca kaj eduka programo de la 24a SUS kaj de la paralela 20a pola studadsesio de AIS ampleksis dudek kvin kursojn — plejparte en la internacia lingvo — pri tre diversaj temoj, inter kiuj ĉiu povis trovi kelkajn interesajn por si.
Apartan atenton vekis la temoj: “Planlingvopsikologio”, “Turismaj kaj komunikadaj asekuroj”, “Naturkuracado”, “Kulturaj, edukaj kaj politikaj problemoj de Eŭropa Unio”, “Amaskomunikiloj en multkultura edukado”, “Informadiko kaj la ekologia ekspertizo”, “Bazaj konceptoj de geografia informprilaboro” kaj “Elementa kurso pri logiko”.
Ĉiu kurso konsistis el kvar 90-minutaj prelegoj.
Paralele al la 24a SUS en Bydgoszcz okazis ankaŭ la 27a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo (IFTEK) — tradicia, ĉiujara aranĝo de “Monda Turismo”. En ĝia programo, krom estrarkunsidoj, spertinterŝanĝo pri turismo kaj planado de Esperanto-aranĝoj por la sekva jaro, okazis i.a. arta vespero okaze de la Monda Tago de Turismo (27 sep) kaj du tuttagaj busekskursoj: al arkeologia festeno en Biskupin kaj al 9a internacia foiro “Tour & Travel” en Varsovio.
La 24a SUS estis rekorda laŭ nombro de okazintaj bakalaŭrigaj kaj magistrigaj fin-ekzamenoj de AIS. Post trijara studado en la studumo de “Monda Turismo” al bakalaŭrigaj ekzamenoj antaŭ 6-persona komisiono de AIS subiĝis 20 gestudentoj el Pollando, Albanio kaj Rumanio, kaj 18 el ili sukcesis; por magistriĝo al 11-persona ekzamenkomitato de AIS prezentiĝis ses gepoloj, kiuj studis entute kvin jarojn, kaj ĉiuj sukcesis.
Tiuj rezultoj pruvas la altan eduk-nivelon de ISTK kiel klerigejo de AIS.
En la studjaro 2001/02 en la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz studas entute 178 gestudentoj — plejparte kompreneble el Pollando, sed ankaŭ grupoj aŭ unuopuloj el Albanio, Mongolio, Litovio, Latvio, Japanio, Kubo, Senegalio, Kenjo kaj DR Kongo. Monda Turismo jam akceptis unuajn aliĝojn de studemuloj por la studjaro 2002/03.
Dezirantoj studentiĝi ĉe ISTK/AIS en Bydgoszcz aŭ fondi konsultejon de la studumo en aliaj landoj bonvolu kontakti “Monda Turismo” (uł. M. Skłodowskiej-Curie 10, PL 85-094 Bydgoszcz turismo@bydg.pdi.net) kaj indiki sian leter-adreson por ricevi presitajn informilojn. Aliĝu al la sola en la mondo post-maturekzamena lernejo, en kiu oni ĉiutage instruas turismon kaj kulturon pere de Esperanto!
Tomasz Jan Kudrewicz
Komenciĝis la tria studjaro de interlingvistikaj studoj en la Lingvistika Instituto de Universitato Adam Mickiewicz en Poznań (Pollando).
Tiu ĉi jaro ebligas pliprofundiĝon en iun el la studterenoj — ĉi-foje en literaturon kaj interlingvistikon — jam kun la celo pretigi diplomlaboraĵon. István Ertl gvidis la literaturan kaj d-rino Vera Barandovska-Frank la interlingvistikan seminarion. Okazis seminario pri tradukado (d-rino Ilona Koutny) kaj gastprelegis s-inoj Zofia Banet-Fornalowa kaj Barbara Pietrzak.
La persistaj studentoj venis el Belgio, Britio, Ĉeĥio, Germanio, Makedonio, Pollando, Svedio kaj Usono; tio ebligis multflankan diskuton de la traktataj temoj. La Studoj post unu jaro denove akceptos novajn gestudantojn.
Kiel jam tradicie, al la scienca programo de la universitata sesio aliĝis la kultura programo de ARKONES, same en Poznań dum la lasta semajnfino de septembro. Pli ol 130 diverslandanoj partoprenis. Okazis recitalo el Antoni Grabowski de Jerzy Fornal, akompanata de la prezento de la libro pri Grabowski far Zofia Banet-Fornalowa, prezento de la E-elsendoj de la Pola Radio kaj de eldonejoj Impeto kaj Sezonoj, miela vespero kun muziko, spektakloj ktp.
Prelegoj temis interalie pri bona varbado por Esperanto (Andreas Emmerich, nova prezidanto de Germana E-Asocio), universitata instruado kaj instruista trejnado (Ilona Koutny), Gaston Waringhien (Aleksander Korĵenkov), eŭropaj standardoj (Zbigniew Galor) aŭ pri senmanĝa vivstilo (Joachim Werdin) kaj multaj diskutoj...
Ilona Koutny
Kompleta renovigo ĉe la gvidado de la sekcioj estas en la Akademio de Esperanto. Ĉiuj nunaj direktoroj retiriĝas: John Wells cedos sian lokon al Probal Dashgupta pri prononcado, Sergej Kuznecov al Geraldo Mattos pri gramatiko, Jouko Lindstedt al Bertilo Wennergren pri ĝenerala vortaro, Carlo Minnaja al Sabira Ståhlberg pri literaturo.
La plej surpriza estas la retiriĝo de Jouko Lindstedt, kiu en 1999 proponis al la sekcio naŭjaran laborplanon, supozante resti direktoro dum sia tuta mandato. Li motivas sian rezignon per profesia okupiteco. Dum la jaroj 1999-2001 neniu sekcio fakte aktivis.
HeKo
4-11 aŭg okazis Katolika E-Tendaro (KET) apud vilaĝo Sebranice en Ĉeĥa Respubliko. Laŭvice tiu tendaro estis jam la dudeka. La unuaj naŭ okazis en 1969-1977 ĝis la perforta likvido fare de tiama ŝtata komunista polico. La nova periodo komenciĝis en 1991, kaj de tiam okazis dek unu tendaroj. Entute dudek.
La jubilean tendaron partoprenis 60 gesamideanoj el Hungario, Germanio, Ruslando, Pollando, Slovakio, Ĉeĥio, Japanio kaj Francio. Ĉar la tendaron partoprenas personoj de ĉiuj aĝkategorioj, ili formis kvazaŭ veran familion. Tial oni sin titolas nek sinjor(in)o, nek samidean(in)o, sed frato, fratino, ĉar ni ĉiuj ja estas gefratoj en Jesuo Kristo, infanoj de Dio.
Sabate (4 aŭg) komenciĝis la 20a IKUE-Tendaro. Antaŭtagmeze kelkaj gefratoj transprenis la tendarspacon kaj konstruis tie la tendaran kapelon de Fatima Madono kaj maston por la IKUE-flago. Posttagmeze okazis solena inaŭguro de la tendaro.
Dimanĉe, kiel ĉiujare, la tendaranoj partoprenis Sanktan Meson kune kun paroĥanoj en preĝejo de sankta Nikolao en Sebranice. La Sankta Meso estis belega travivaĵo. Kelkaj tendaranoj diris, ke tiel belan liturgion ili travivis unuafoje en la vivo.
Posttagmeze okazis komuna kantado. La partoprenintoj de la 15a Ekumena E-Kongreso kaj 5a Junulara Ekumena E-Tendaro, okazintaj ĉi-jare en Zagrebo, rakontis pri tiuj gravaj aranĝoj. Antaŭvespere alveturis hungara grupo kaj frato Danila el Ruslando — lia vojaĝo al KET daŭris kvar tagojn, ĉar lia loĝurbo Iĵevsk situas en Uralo. Vespere okazis la unua tendara fajro kun interkona programo.
Lundo (6 aŭg) estis la unua tendara “labortago”. Ekfunkciis kursoj de Esperanto por komencantoj, progresantoj kaj la kursoj konversaciaj. La posttagmezon plenigis komunaj ludoj kaj la vespermanĝo estis ĉe la fajro, ĉar okazis rostado de la kolbasoj.
Marde posttagmeze oni ekskursis al urbo Chrudim. Tie en la preĝejo okazis Sankta Meso en Esperanto kaj post ĝi vizito de rara muzeo de pupoj. Post la trarigardo de la urbo oni dumvoje vizitis pluajn vidindaĵojn.
Merkrede okazis tradicia vizito de najbara vilaĝo Horni Ujezd. Post esperantlingva Sankta Meso en tiea preĝejeto sekvis amikeca interbabilado ĉe “bierfonto”.
Ĵaŭde oni aŭskultis interesan prelegon de frato Danila Voroncov, rusortodoksa diakono, pri religia kaj eklezia situacioj en Ruslando. Kulmino de la ĵaŭda tago estis denova vizito de Ĉefepiskopo Mons-ro, d-ro Karlo Otčenašek — protektanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. En la tendara kapelo de Fatima Madono okazis esperantlingva Sankta Meso. Kun Ĉefepiskopo Karlo kuncelebris pastro Lajos el Hungario. Post la meso okazis renovigo de sinkonsekro de la katolika E-movado al Senmakula Koro de Virgulino Maria.
Ĉar la pluvo daŭris dum la tuta vendredo, la adiaŭa vespera programo estis ne ĉe la tendara fajro, sed en la tendara manĝejo.
La sabata mateno estis tempo de adiaŭo. Per lasta Sankta Meso en la tendara kapelo de Fatima Madono oni esprimis dankegon al Dio pro agrabla semajno en Sebranice kaj elpetis feliĉan revenon hejmen por ĉiuj tendaranoj.
Miloslav Švaček
IBIRE estas nova mallongigo en Esperantujo kiu signifas Internacia biciklista renkontiĝo — aranĝo, kiu unuafoje okazis 5-9 sep en Doksy (Ĉeĥio) kun tritaga antaŭaranĝo en Dobřichovice apud Prago kaj kiu fariĝos tradicia ĉiujara renkontiĝo de biciklantaj esperantistoj.
La unua IBIRE altiris 18 partoprenantojn el 4 landoj (Francio 4, Germanio 4, Slovakio 2, Ĉeĥio 8), duono el ili venis pli frue por komune bicikli jam en Praga ĉirkaŭaĵo kaj iom konatiĝi kun Prago.
Dum la antaŭaranĝo oni biciklis nur du tagojn tra la valo de la rivero Berounka kun la naturaj kulisoj de Ĉeĥa Karsto, la tria tago, senbicikla, estis dediĉita al la trarigardo de la ĉefaj pragaj vidindaĵoj.
Doksy, centro de la regiono de Mácha, surborde de la plej granda nordbohemia lago — Máchovo jezero (Lago de Mácha) — kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, kiun la partoprenantoj ekkonis biciklante, rapide klarigis al ĉiuj, kial la regiono logis la plej konatan ĉeĥan romantikan poeton Karel Hynek Mácha. Laŭ la itineroj preparitaj de sperta biciklistino kaj esperantistino Renata Mauserová la partoprenantoj ne nur ĝuis bicikladon, sed ili ankaŭ konatiĝis kun la ĉefaj vidindaĵoj kaj historio de la regiono.
La ĉefaj trajtoj de IBIRE restu la samaj ankaŭ estonte.
Grava diferenco de biciklistaj karavanoj organizataj de BEMI estu, ke oni loĝu en unu loko por ne porti siajn propraĵojn biciklante de unu loko al la alia. Oni havu preparitajn itinerojn por komuna biciklado laŭ la tereno inter 40 ĝis 60 km, tamen kun eblo plilongigi ilin por pli sportemaj partoprenantoj — aŭ oni kreu du grupojn laŭ la pritaksoj de siaj fortoj. Kaj pro la loĝado en unu loko oni povu senprobleme rezigni dum iu tago pri la biciklado kaj ripozi (ekzemple promenante, kion ankaŭ kelkaj pli aĝaj faris ĉi-jare).
Kaj oni havu je dispono ĉambron por vesperaj programoj por povi komune esperantumi.
Jam la unuan aranĝon preparitan laŭ tiuj principoj partoprenis ne nur junuloj — la evento venigis biciklantojn de diversaj aĝoj (ĝis la 75jara, kun meza aĝo 49 jaroj, tamen ĉiuj anime perfekte junaj!) kaj ĉiuj forveturis kontentaj malgraŭ la pluveta vetero.
La venontjara IBIRE okazos 9-14 sep en Dobřichovice apud Prago. Oni biciklos tra Bohemia karsto kun pitoreska pejzaĝo kaj multaj turismaj vidindaĵoj — krom unu senbicikla tago, dum kiu la partoprenantoj povos denove ĝui la etoson de la historia kerno de Prago. Ĝi ne estos dividita je du partoj, sed ĝi daŭros 6 tagojn kun eblo ĝin plilongigi je pliaj kelkaj tagoj.
Pliajn informojn kaj aliĝilon petu rete ĉe chrdle@kava-pech.cz.
Petro Chrdle
Sur la foto: Dum la riparo de la paneinta biciklo de la ĉeforganizanto Petro Chrdle asistas amikoj el Ĉeĥio kaj Francio. (Fotis Patrick Etienne)
En kadro de la Tagoj de Eŭropa kultura heredaĵo okazis 7-9 sep 2001 en moravia urbo Olomouc la 35a jarkonferenco de Ĉeĥa landa asocio de IFEF (Internacia Fervojista E-Federacio).
La ĉeĥaj fervojistoj kaj gastoj el Aŭstrio, Nederlando kaj Pollando pritraktis sian agadon kaj agadplanon por la venonta periodo. La ĉefa punkto de ĉi-jara agado estis la sukcesa okazigo de la 53a IFEF-kongreso en Tábor (vd. LOdE-81).
Ĉeĥaj kolegoj partoprenis kelkajn aliajn aranĝojn de IFEF, prezentis fakajn prelegojn, kunlaboris en la Terminara sekcio de la Faka komisiono de IFEF, en tradukado de fakaj artikoloj kaj ilia aperigo en fervojista gazetaro, en eldonado de fakaj kajeroj. Ekzemple, ili kunlaboris en la plaĉaspekta publikaĵo eldonita je la 160a datreveno de la Norda Fervojo de Imperiestro Ferdinando Vieno-Přerov-Olomouc, kun resumo en la angla, germana kaj Esperanto.
Oni aŭskultis prelegon pri ĝusta uzado de fervojfakaj terminoj en Esperanto, trarigardis fervojan stacion kun stacidomo kaj antaŭstacia spaco en Olomouc, spektis videofilmon. Sub la gvido de sperta ĉiĉerono Ladislav Láni (vicprezidanto de ĉeĥa sekcio de IFEF) la konferencanoj vizitis multajn memoraĵojn de Olomouc, la plej historia ĉeĥa urbo post Prago, prave nomata “perlo sur la verda kuseno”.
Jindřich Tomíšek prezidanto de ĉeĥa sekcio de IFEF
28-30 sep 2001 la 14an Internacian Kulturan Festivalon aranĝis E-klubo en Ústí nad Labem. La festivalon partoprenis ĉ. 60 gesamideanoj el Germanio, Pollando, Slovakio kaj Ĉeĥio, kiujn salutis vendrede vespere prezidanto de la loka E-klubo M. Smyčka.
Sabate matene okazis prelega kaj diskuta matineo gvidata de prof. d-ro V. Novobilský, al kiu kontribuis E. Geleta (Slovakio), I. kaj T. Ejsmont (Pollando), N. Karbe (Germanio), B.Bouzek, J.Werner, J.Laube, O.Antoš kaj membroj de E-klubo el Mladá Boleslav.
Sabate posttagmeze okazis en la preĝejo de S-ta Paŭlo homanarisma spirita koncerto “Toleremo inter religioj”, en kiu muzikajn kaj kantajn programerojn prezentis K. Kudlíková, A. Proklov kaj M. Smyčka kun orgen-akompano de V. Urban.
Sabate vespere okazis solena muzika, kanta kaj deklama vespero honore al Jiří Kořínek kaj Tomáš Pumpr. La publiko atente aŭskultis kaj varme aplaŭdis la programerojn de Blovinstrumenta kvarteto, naciajn kantojn ĉeĥajn kaj rusajn kaj originalajn kantojn en la prezento de K.Kudlíková, J.Púchová, M.Smyčka, A.Proklov kiujn piane akompanis V. Urban. Oni aplaŭdis la 1an movimenton de la violona konĉerto de Ĉajkovskij (Z.Urbanová), 1an movimenton el violonĉela konĉerto de Bach (Vojta Urban) kaj poezion de Jaroslav Seifert, omaĝe al 100a datreveno de lia naskiĝo (V. Novobilská).
La trihora koncerto, laŭ sia kvalito, ne havas en nialandaj E-kluboj analogion. Pri la evento raportis la urba radiostacio kaj la televido Prima.
Dimanĉe okazis ekskurso al Krupka, kie oni vizitis muzeon de ministoj.
Vlastimil Novobilský
En la Asocio de Ĉeĥaj filatelistoj ekde 1969 funkcias E-sekcio, kiu aktive propagandas Esperanton inter filatelistoj enlande kaj eksterlande.
Antaŭ nelonge okazis en moravia urbo Jihlava la 28a Kongreso de junaj filatelistoj kun gastoj el najbaraj landoj, en kies kadro okazis filatela olimpiko en kvar aĝokategorioj. En la dua kategorio (ĝis 13 jaroj) partoprenis 12-jara knabo Pavel Bursik per sia eksponaĵo Esperanto kaj gajnis la kvaran lokon. Antaŭ tio li venkis en la distrikta kaj la regiona konkursoj.
Li membras en la junulara filatela klubo ĉe Domo de infanoj kaj junularo en distrikta urbo Znojmo.
Vlada Hasala
En Martinus-Centro en Klint (Danlando) ni feriis dum unu semajno (12-18 aŭg 2001). Tie oni povas renkonti homojn de multaj landoj, kiuj pere de Esperanto volas studi la Kosmologion de Martinus — dana filozofo, kiu verkis pri spirita scienco.
Ĉi-jare venis 30 homoj el Ĉeĥio, Slovakio, Litovio, Ruslando, Francio, Jugoslavio, Svedio kaj Danlando.
Dum la antaŭtagmezoj oni aŭskultis prelegojn de Ole Therkelsen, kaj poste partoprenis en studgrupoj. Inter tri eblecoj ni elektis la grupon pri simboloj. Kun la dana gvidantino Solveig Langkilde, kiu nuntempe loĝas en Svedio, ni trejnis nin prezenti la simbolojn de Martinus. La temoj donis al ni profundajn diskutojn kaj kortuŝajn rakontojn de niaj propraj vivoj rilate al la temoj.
Posttagmeze oni povis en komuna grupo diskuti interesajn aferojn, ekzemple, disvastigon de Esperanto, promeni en la bela naturo, aŭ bani sin en la maro.
Matene kaj tagmeze oni mem zorgis pri la manĝaĵo. Vespere oni komune manĝis bongustan vegetaran manĝaĵon. Samtempe oni povis interbabili kune kun multaj interesaj homoj. Post la vespermanĝo oni aŭskultis aliajn prelegojn, ekzemple de Alexander Kogan pri Nikolaj Rytjkov, kaj spektis videobendojn.
La semajno vere interesa, kaj ni ekhavis novajn geamikojn de multaj landoj, kiuj plibeligas kaj pliĝojigas niajn vivojn...
Sven Friis Jørgensen, Helen Claesson
Sur la foto de maldekstre: ĉeforganizanto Ole Therkelsen, Sonja Petrović el Serbio, Hakan Lundberg el Svedio, Alex Kadar el Francio, Robert Smeds el Svedio, Algimantas Piliponis el Litovio kaj Polina Miĥajlova el Ruslando. (Sendis Aleksandr Kogan)
La Aŭtunaj Tagoj de E-Asocio de Finnlando (28-30 sep 2001) entenis varian kaj altkvalitan programon. La temo “Lingvoj kaj (mis)komprenoj” estis inspirita de la Eŭropa Jaro de la lingvoj.
Pri la realigo de AT en la internacia kulturcentro Caisa en Helsinki ĉefrespondecis E-klubo de Helsinki. La organizadon gvidis Riitta Hämäläinen. Partoprenis 90 personoj de ok landoj, interalie pluraj estonoj kaj Huiyan Fan de Ĉinio kiu nun laboras kiel esploristo en Lappeenranta.
Kiel ĉefprelegantoj rolis la geedzoj Fabienne Berthelot kaj István Ertl. Ŝi estas socipsikologo kun franca deveno, li esperantologo kaj redaktoro kun hungara deveno.
Berthelot invitis nin pripensi la kutimajn trajtojn de esperantistoj kaj ĉu entute tiaj apartaj trajtoj ekzistas. Ŝi konstatis la bedaŭrindan mankon de ampleksaj kaj science rigoraj studoj pri la internacia esperantistaro, sed referencante al La rondo familia (Rašić, 1994) prezentis tezojn pri la plimulteco de la viroj, pri politika maldekstremo, pri la manko de la meza generacio en la movado. Ni tamen spertis, ke prenante la samplon “partoprenantoj de la AT” oni venus al aliaj rezultoj.
Berthelot ankaŭ prezentis la faktorojn spaco kaj tempo kiel miskomprenilojn en interkulturaj kontaktoj. Katja Lampinen, sekretario de FEJO (Finnlanda Esperantista Junulara Organizo) kaj komunikadstudanto, debutis kiel esperantlingva preleganto prezentante nelingvan komunikadon, la signifon de gestoj, voĉtono kaj pozo. Eblis ankaŭ sperti la “Ludon pri du kulturoj” (Bafa-bafa), kiun gvidis Berthelot, Anna Ritamäki kaj Carola Antskog.
István Ertl inspiris nin al uzo de esperantaj, nu, ve, be ... interjekcioj kaj prezentis superrigardon pri la nuna vivanteco de la lingvo. Krome li vaste kontribuis al la kultura programo. Du esperantistoj ricevis omaĝan prezenton kiam li konatigis nin kun Kaoso en Budapeŝto (Valdemar Langlet) kaj Maskerado ĉirkaŭ la morto (Tivadar Soros). Eblis konatiĝi kun la esperantaj kinoarto kaj muziko gvide de Hämäläinen.
Jouko Lindstedt, lingvoprofesoro kaj ĉiutaga esperantoparolanto, klarigis la dinamikojn de hejma uzado de Esperanto kaj prilumis la vastan terenon de la monda lingvodiverseco.
Sakari Kauppinen, prezidanto de la organizanta klubo, prezentis la keĉuan lingvon kaj Pipsa Ahonen, vicprezidantino de FEJO, la amharan. Patrik Austin, prezidanto de FEJO, donis superrigardon pri lingvaj minoritatoj en Nordio kaj, kiel la slangvortaristo d-ro Espo konstatis, ke bone zumas kiam klakiĝas (http://www.nettie.fi/droEspo).
La kultura programo estis ampleksa. La prezento de la teatraĵo Gastamo (Spomenka Štimec) fare de la junulara grupeto Variantoj estis plia signo pri la nova vivanteco de FEJO. Anja Karkiainen nutris niajn sentemojn per kantoj kaj poemoj. Krome nian ritmosenton ekzercigis dancolernado. La esperantobando Dolĉamar gvidita de Pieĉjo (Austin) koncertis en Helsinka rokklubejo, bonzume kaj publike. La koncerton antaŭanoncis pluraj gazetoj en siaj rokkolumnoj. Fine eblis provi la finnan ludon “Kyykkä” en la proksima parko.
La partoprenantoj povis ankaŭ partopreni diservon. Pri lingvoj kaj (mis) komprenoj predikis Matti Pesonen. La orgenon ludis Raimo Tanskanen.
Anna Ritamäki vicprezidanto de EAF
Teatraĵo “Gastamo”, kiun prezentis la junulara grupeto “Variantoj”, estis plia signo pri la nova vivanteco de FEJO. (Foto de Sakkari Kauppinen)
La tradicia semajnfino okazis 5-7 okt 2001 denove en la feriejo Mennorode apud vilaĝo Elspeet (Nederlando). Partoprenis 80 personoj el 5 landoj. La temo estis “Lingvo malfermas pordojn”, kadre de la Eŭropa Jaro de la lingvoj.
Vendredvespere prelegis Heidi Goes (Belgio) pri afrikaj lingvoj kaj kulturoj.
Sabatmatene okazis promenado tra la arbaro kaj erikejo ĉirkaŭ la feriejo. Ne-promenantoj faris lingvajn ludojn sub gvido de Mies Dee. Poste parolis Uwe Joachim Moritz pri la temo “Ĉu indas malfermi 130 pordojn?” Kees Ruig prezentis siajn spertojn en “Komunikado en la internacia komerco”. Rob Moerbeek petolis kun la lingvo Zamenhofa. Wim Jansen prelegis pri “La Eŭska, la plej antikva lingvo de Eŭropo”. Vespere okazis kunveno de SAT-anoj kaj poste kantis la nederlanda kantgrupo Akordo.
Dimanĉmatene okazis TANEF-, edifa kaj humanista kunvenoj. Posttagmeze la semajnfino finiĝis per prezentado de Ben Weber: “Muziko kiel lingvo de la animo”.
La sekva semajnfino okazos post unu jaro dum la unua semajnfino de oktobro en la sama loko.
Hans ten Hagen
Tridek tri homoj partoprenis la ĉiujaran Studrondon de la Esperanto-Asocio de Skotlando kiu okazis 21-22 sep en la ĉarma urbeto Dunblane. La ĉefa gastparolanto estis David Thornell, vicprezidanto de la Londona E-Klubo. En siaj tri prelegoj pri la indianoj de Nord- kaj Sud-Ameriko li pritraktis tri temojn: vero kaj mito pri la indianoj; komparo inter la Ĉerokaj kaj Majaj indianoj; indianaj rajtoj kaj alies rajtoj. Post ĉiu prelego la partoprenantoj dividiĝis en kelkaj grupoj por diskuti demandarojn kompilitajn de Thornell. Poste la raportanto de ĉiu grupo prezentis resumon. Thornell sorĉis ĉiujn per sia elokvento kiun egalis lia kristaleca lingvouzo.
Studklason pri tradukarto lerte gvidis Hugh Reid. Li prezentis plurajn anglajn tekstojn literaturajn kaj komercajn kun tradukoj en Esperanto. Multaj akceptis lian defion traduki malfacilan tekston el la angla en Esperanton.
En kontrasto kun la du cerbstreĉaj programeroj, nin distris David Bisset per ilustrita prelego pri Tallinn, la ĉefurbo de Estonio, kaj Charles Dornan kaj Duncan Thomson per kantado.
Gratulojn meritas la organizantoj de la Studrondo, ges-roj Bisset.
Jack Casey
1. Peterburga junulara E-klubo Blankaj Noktoj ĉiam havis fortajn ligojn kun aliaj junularaj organizoj. La tradicio daŭras. Nun Blankaj Noktoj kunlaboras kun la nekomerca sendependa publika organizo Junulara Urbo (Молодёжный город) kaj estas ties struktura parto. Tiu organizo disponigas al ni ejon, helpas organizi aranĝojn.
En septembro Junulara Urbo ekeldonis porstudentan gazeton Latina Kvartalo (Латинский квартал) en la surmura kaj reta versioj. En la unua numero unu paĝo estas dediĉita al Esperanto kun artikoloj de Ksenija Koĵevnikova kaj Vjaĉeslav Ivanov. Ĝi estas disvastigita en 15 universitatoj kaj institutoj, kaj oni planas baldaŭ distribui ĝin en ĉiuj peterburgaj altlernejoj.
2. En lernejo №271 komenciĝis nova lernojaro. En la unua klaso devige studas Esperanton 30 infanoj. Ekde la dua ĝis la deka klasoj la lingvo estas fakultative instruata al ĉ. 40 lernantoj.
3. 15 sep en la peterburga fortreso de Petro kaj Paŭlo okazis inaŭguro de kariljono, donacita al nia urbo de Belgio. Tiun donacon iniciatis direktoro de la Belga Reĝa kariljonlernejo, esperantisto Jo Haazen. Unu el la sonoriloj estas donaco de Bruĝo kaj de Flandra Esperanto-Ligo — sur la sonorilo estas teksto en Esperanto.
Boris Kondratjev
Ĉar 26 sep estis nomita de Konsilio de Eŭropo “Eŭropa tago de la lingvoj”, en Instituto de evoluigo de amaskomunikiloj REU organizis gazetaran konferencon “Eŭropa tago de la lingvoj”, kiun gvidis Garik Kokolija (prezidanto de REU), Nikolao Gudskov kaj Viktoro Aroloviĉ. Temis pri graveco de la lingva problemo por Eŭropo kaj pri esperanto, kiel ties plej perfekta solvo. Ĉeestis nur deko da ĵurnalistoj, sed inter ili tiu de radio Majak, Agentejo de socia informado kaj TV-stacio AST.
Nikolaj Gudskov
2-8 sep 2001 okazis en Malto la 8a Internacia Turisma Semajno. Partoprenis 32 esperantistoj el Belgio, Britio, Francio, Germanio, Hispanio, Italio kaj Portugalio, kaj 8 maltanoj — entute 40: ĝusta nombro por festi la 40an datrevenon de la fondiĝo de Malta E-Societo.
La Semajno okazis ĉe la luksa, 4-stela hotelo Preluna, ĉe la marbordo en la urbo Sliema, la turisma centro de Malto.
La programo konsistis el ĉiutagaj vizitoj al turismaj vidindaĵoj. Interesaj estis la vizitoj al Valletta, la historia ĉefurbo, al Mdina, la “silenta” malnova ĉefurbo, al Birgu, la unua urbo en Malto de la Kavaliroj de Sankta Johano. Okazis ankaŭ tuttaga ekskurso al Gozo, la “verda” dua insulo de la malta arĥipelago. Vizitoj al Haĝar Qim kaj Tarxien, du el la famaj pratemploj de Malto estis preskaŭ devige inkluzivitaj en la programo. Kiel ankaŭ vizito al monumento de Zamenhof en Msida.
Sukcesplenaj kaj memorindaj estis la akceptoj en “La Espero”, granda trietaĝa domo de la sekretario de MES, John Vella-Bondin, en Santa Venera kaj en la ĉemara vilao de komitatano de MES Oskar Mifsud en Mellieha.
Dum tri prelegoj, la eksterlandaj esperantistoj ricevis informon pri la historio, lingvo kaj literaturo de Malto, kaj pri la Malta E-movado.
La eksterlandanoj kaj la maltanoj ĝuis la eksterordinare varman etoson de la Semajno. Kvankam la partoprenantoj alvenis el diversaj landoj, ili baldaŭ fariĝis geamikoj — ŝajnis ke ili apartenis al la sama familio.
La plej malagrabla tago de la Semajno estis sendube la lasta, kiam unu adiaŭis la alian kun la espero de baldaŭa renkonto, ie en Esperantujo.
John Vella-Bondin
Sekve de la terura eksplodo okazinta 21 sep je 10h20 apud Tuluzo en la fabriko AZF estis multaj viktimoj. Feliĉe neniu esperantisto estis vundita, nur estis damaĝoj en la domoj de du esperantistoj.
La studio de Radio FMR kie ni faras programon Esperanto-Magazino de Tuluzo estis tute detruita, la dissendilo kaj dissendanteno estas neutiligeblaj. Pro tio dum kelka tempo ne okazos nia E-programo en Radio FMR. Tamen ĝi daŭros en la du aliaj radiostacioj kiuj ne estis damaĝitaj: Radio Canal Sud kaj Radio Okcitanio.
Radio FMR estas malbonŝanca! De kiam Eurokka komencis la programojn en Radio FMR, ĝi translokiĝis kelkfoje. Unue de Place des Puits Clos en la urbocentro. Tiam la stacio estis en kelo kaj post ŝtormego la urbo estis inundita, kaj la kelo subakviĝis kun la tuta studio. Sekve de tio ĝi translokiĝis al Avenuo Frederic Estebe, tie la stacio estis dufoje priŝtelita kaj dum pluraj monatoj ĝi ne havis rimedojn por funkcii.
De Avenuo Frederic Estebe la radio estis translokita al la koncertejo Bikini kies estro pruntedonis ejon. Kaj nun post la terurega eksplodo Bikini kaj la studio de FMR estis detruitaj, feliĉe sen homaj perdoj.
Floréal Martorell respondeculo pri la E-Programo de FMR
La 57a Internacia Junulara Kongreso de TEJO sukcese okazis 29 jul – 5 okt 2001 en Strasburgo (Francio). La kongresa temo estis “Plurlingvismo en Eŭropo: kiel ĝin sukcesigi?” Elstara estis la dutaga festivalo “Artoj kaj lingvoj”, okazinta en urba parko kaj malfermita al ĉiuj strasburganoj.
Pli ol 400 partoprenantoj venis al Strasburgo el 35 landoj de kvin kontinentoj.
Sur la foto de d-ro Ulrich Matthias estas gejunuloj el Ĉinio, Japanio, Israelo, Kazaĥstano, Benino kaj Niĝerio, amikiĝintaj pere de Esperanto.
28 aŭg en la Monda Konferenco kontraŭ rasismo en Durban (Sud-Afriko) Elisée Byelongo prezentis deklaron de UEA k fiksis anoncojn pri E-to en multaj lingvoj. (Renato Corsetti)
Aŭstria E-Federacio k Aŭstria E-Movado 20 okt havos en apudaj ĉambroj siajn ĝeneralajn kunvenojn, kies celo estas kuniĝo de la landaj E-Asocioj. (Nun)
31 traktaĵoj el diversaj fakoj estis prezentitaj en la 5a Danuba E-lingva Scienca kaj Kultura Forumo, kiu okazis 7-10 jun en Beogrado. Samloke okazis lingva festivalo kun prezento de 18 lingvoj. (Heroldo de Esperanto)
Edukministerio de Finnlando donis ĉi-jare inter aliaj diverstemaj gazetoj subvencion (6300 markoj) al Esperantolehti — organo de E-Asocio de Finnlando. (Esperantolehti)
La speciala komisiono por Premio Capestrano, laŭ la intencoj de la urbestro de Chieti (Italio), aljuĝis en la jaro 2001 la premion al Michela Lipari, estrarano de UEA. (l’esperanto)
Dank’ al kunlaboro de e-istoj k kompanio Personal Media, estas publikigota E-versio de TRON — japan-devena operacia sistemo, kiu malfermas sin, entenas ĉiujn mondajn literojn k ebligas samtempan uzon de pluraj lingvoj. (La Movado)
Ekirintaj 15 jul 2000 el La Roche-sur-Yon (Vendeo) por dujara petvetura vojaĝo ĉirkaŭ la mondo, Rachel k David estas nun en Lima (Peruo) survoje al Cuzco k Machu Pichu. (Henri Masson)
Shaanxi-a Ĉinmedicina Instituto konstante aranĝas kursojn pri la akupunkturo en angla k E-to. (Nun)
La komitato de Kansaja Ligo de E-Grupoj (Japanio) asignis sian ĉi-jaran stipendion al Huzimaki Ken’iti pro verkado k reviziado de lerniloj por japanlingvanoj. (La Movado)
Post kelkjara interrompo, reaperis en aktualigita eldono la fama lernolibro por hispan-parolantoj de akademiano Fernando de Diego, kiu estis eldonita jam dufoje en 1982 k 1992. La tria eldono aperis en la kadro de fakaj prilingvaj libroj de la Madrida eldonejo Gram Ediciones. (Guadalupe Sanz)
24 nov vicprezidanto de UEA Humphrey Tonkin prelegos k la nederlanda E-ensemblo Akordo kantos dum la 15a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA. (GK UEA)
28 sep 2001 en la 39a lernejo de Ĉeboksary (Ĉuvaŝio, Ruslando) okazis festivaleto Karavano, kiun partoprenis pli ol cent 15-16-jaraj lernejanoj; estis prezentitaj 5 lingvoj: angla, hispana, nepala, hinda k E-to. (Ljuba Haritonova)
Ne odoron sed lingvon havas mono. Tra Meza kaj Orienta Eŭropo, tiun eternan verecon nun devos agnoski kampuloj kaj oficistoj. Tamen ankoraŭ hodiaŭ ridegas, pro la flaro de eŭropunia mono, ministroj de vin-produktantaj Bulgario kaj Rumanio ĝis vodko-fabrikantaj Pollando kaj Latvio.
Post severaj ŝparplanoj, truditaj en tiuj landoj de la Eŭropa Komisiono (EK), registaroj en Meza kaj Orienta Eŭropo finfine esperas prezenti kelkajn agrablajn rezultojn al la voĉdonantoj. Pro tia espero, la ĉefministroj subskribis la Multjaran Financakordon kun EK.
Laŭ la Akordo — nur ĝia angla versio estas aŭtenta — kandidatlandoj ricevos monon de Eŭropa Unio (EU) por kampuloj kaj agrarfirmaoj. “La Akordo estas grava paŝo al eŭropa unuiĝo, fortiganta registarojn en Meza kaj Orienta Eŭropo. La registaroj multe pli facile prezentos sin kiel plej grandajn defendantojn de enlandaj kampuloj. Tiel la Akordo ebligos registaranojn kapti pli da voĉdonoj antaŭ la pligrandiĝo de Eŭropa Unio”, — klarigas eksperto ĉe usona konsult-firmao en Bruselo.
En EU, neniam senpaga estas tagmanĝo. Ankaŭ tiun eternan verecon lernas la ministroj en Orienta kaj Meza Eŭropo. Kvankam ministroj frotas al si la manojn atendante unuajn pagojn de Eŭropa Komisiono, registaroj en kandidatlandoj nun devas pagi grandajn sumojn al usonaj tradukfirmaoj. Kial? Klarigas legado de la dua paragrafo de la kvina artikolo de la longa kaj komplika Multjara Financakordo: registaroj mem devas “rapide” traduki ĉiujn naciajn leĝojn kaj dokumentojn anglen laŭ la peto de Eŭropa Komisiono.
Dank’ al tiu paragrafo direktoroj ĉe grandaj anglalingvaj tradukfirmaoj — superŝutitaj per la profitdona laboro en la kandidatlandoj — nun ĝojas malgraŭ la ekonomia krizo en Usono.
Ne tiom ĝojas Charles Durand, profesoro ĉe la universitato Belfort-Montbéliard en Francio: “La Multjara Financakordo denove montras la volon de Eŭropa Komisiono flankigi kaj nuligi ĉiujn aliajn lingvojn ol la angla por komunikado je eŭropa nivelo inter landoj kiuj ne havas la saman lingvon”, — diras la franclingvano.
Lin pleje ĝenas la unua paragrafo de la kvina artikolo de la Akordo. Tiu paragrafo starigas kondiĉon, ke nur en la angla lingvo devas esti ĉiu traktado pri la Akordo inter EK kaj la bulgara, ĉeĥa, estona, hungara, latvia, litova, pollanda, rumana, slovaka kaj slovena respublikoj.
Pro tiu mallonga paragrafo francaj funkciuloj ĉe EK nun devas interkomunikiĝi angle eĉ se orienteŭropaj oficistoj pli bone scipovas la francan. Por la Asocio por la defendado de la franca lingvo, la Multjara Financakordo estas perfida atako de EK kontraŭ la franca lingvo, ĝis nun iom pli privilegiita ol la aliaj duarangaj lingvoj en EU.
Nur en Meza kaj Orienta Eŭropo homoj ne ekmalkvietiĝas pro la Akordo. Tie oficistoj kaj kampuloj ankoraŭ ne scias ke ili baldaŭ devos paroli angle kun la suspektemaj Komisionaj inspektoroj trakurantaj la orient- kaj mezeŭropajn kampojn.
Nur en naskiĝlando de la kreinto de Esperanto, Pollando, aŭdiĝis kritika voĉo de esperantisto. Li estas senespera: “Niaj tradiciaj kolbasoj ne gustos same bone, se la polaj kampuloj estos perforte devigitaj paroli la anglan.”
Feliĉe, kiel bona judo, nia kara Ludoviko Zamenhof neniam manĝis la tradician pollandan kolbason.
La Financakordo estas legebla nur en la angla lingvo ĉe:
http://europa.eu.int/comm/agriculture/external/enlarge/index﹍en.htm.
Dafydd ap Fergus
Neniu ŝatas esti nomata fiaskinto. Protestas volapukisto kaj idisto kontraŭ tiaj atestoj pri siaj lingvoj. Sed nur miopaj fanatikuloj povas nei, ke kompare al la originaj celoj plene fiaskis kaj Esperanto, kaj Volapuko kaj Ido. Ties celo ja estis krei duan lingvon por ĉiuj.
Kompare kun tio, estas nur grada diferenco inter la komunumoj de eble 100 mil esperantistoj kaj 500 idistoj (la precizaj ciferoj ne gravas). Estas sociaj kialoj, ne gramatikaj, ke akceptiĝis nek Esperanto, nek la esperantidoj. La malakcepto tamen ne signifas, ke la lingvoj iĝis senvaloraj por la uzantoj.
La aserto de Valentin Melnikov: “ĉiu parolata lingvo evoluas “desube”, kaj Akademioj nur fiksas kaj kontrolas tiun procezon” bezonas precizigon.
Lingvoj, precipe la skribaj formoj, evoluas ankaŭ “de supre”, per la lingvaĵo instruata en la lernejo. En Norvegio ni havas du skribajn variaĵojn de la norvega lingvo, unu bazita sur la dana, la alia sur (plejparte okcident-) norvegaj dialektoj. Ĝis meze de la 50-aj jaroj estis oficiala politiko kunigi la du lingvojn kaj estis faritaj multaj lernejnormaj reformoj. Rezulte, la praktike uzataj lingvoformoj multe ŝanĝiĝis kaj proksimiĝis. 100-jara teksto en “bokmål” (t.e. “libra lingvo”) impresas plene dana, samtempa teksto de “nynorsk” (“nova norvega”) nur pene legeblas. Aparte esperantistoj konsciu, ke ĉiu skriba lingvoformo certagrade estas planita, plejofte surbaze de la lingvaĵo de ĉefurbaj alttavoluloj.
Bård Hekland
La reago de Valentin Melnikov je la priakademia artikolo de Roy McCoy estas kvazaŭ kvintesenco de esperantisteco kaj esperantismo (de tradicia tipo), do de ĉio, al kio la fosiliiĝo de Esperanto imputeblas, kiu siavice kontribuas al ekesto de mizera stato de Esperanto. Nekonantoj de la naturo de esperantismo estas petataj sin turni al Melnikov por fidinda fonto.
Melnikov konsilas relegi la Zamenhofan Esenco kaj estonteco... por konvinki sin pri tio, kion tiu ĉi verko ... fakte ne enhavas... Fenomeno konata en Esperantujo, ĉu ne?
Samtempe Melnikov aludas ne al io senbaza (ĝi ja troveblas, ekzemple, en la Antaŭparolo al la 5a eldono de la Krestomatio, por mencii la fonton plej gravan). Tamen, la aludo sole al Zamenhof sugestas, ke Melnikov kaj liaj ferĉapelaj ide-kamaradoj (Esperantujo estas plenŝtopita per ili...) Zamenhofon rigardas kiel Dion, kies terskuajn tezojn pri la evolunaturo de homaj lingvoj superis (kaj superos) neniaj novaj tezoj. Laŭ ili, evidente, ankaŭ la dialektika materialismo (iam triumfanta ankaŭ en la lando de Melnikov...) naniĝas apud la Zamenhofaj ideoj.
Melnikov facilanime brulstampas Roy McCoy per “nesufiĉa rego de Esperanto”, la Akademion per “funkcia taŭgeco”, kaj la ideon pri estigo de paralela Akademio — per “Herostrateco”, sen mencio eĉ de unu argumento pledanta por sia praveco.
Denove karakteriza pri Esperantujo, ĉu ne? Nia “Heroo de la Fido” kun simila trankvilo deklaras fiaskintaj la ceterajn lingvoprojektojn, ŝovante sian kapon en sablon antaŭ tiaj faktoj, kiel ekz. ekzisto de Volapük (LOdE. 2001: 7). Per ĉio ĉi mi diras ne tion, kvazaŭ mi tute konsentus kun ĉio proponita de Roy McCoy, nur tion, ke lingvaj reformoj (se akcepteblas) estas nepre necesaj, ĉar pluraj lingvaj makuloj de Esperanto influas malfavore onian opini-formadon pri nia ofertaĵo.
Kaj la unua paŝo en la direkto de reformoj devas esti la forigo de ĉi tiaj Melnikovaj fosiliiĝintaj, priridetindaj tezoj, doktrinoj (precipe pri ilia “danĝereco”).
Johano Petik
Per la definitivigo de la kandidatlistoj ekas la kampanjo por la Civita Senato.
La voĉdona kampanjo ĉesos la 14an de decembro 2001. La postan tagon, la Zamenhof-tagon, okazos en dek unu balotejoj (naŭ en Eŭropo, unu en Azio, unu en Ameriko) la voĉdonado. Dum dek unu Zamenhof-festoj eblos meti sian balotilon en la saman urnon, kien la rajtigitaj ricevintoj por la koncerna areo ankaŭ metos la respektivajn balotilojn, ricevitajn mane aŭ per ordinara poŝto. Estas rekomendate voĉdoni per poŝto ne post la 30a de novembro.
Estis entute ricevitaj ĉe la Kortumo tri listoj.
La Verda Listo kun 19 nomoj, ĉefkandidatoj Walter Żelazny kaj Ljubomir Trifonĉovski, post ekzameno rezultis kun 4 nevalidaj kandidatigoj.
La Blanka Listo kun 11 nomoj, ĉefkandidatoj Vinko Ošlak kaj Nelly Holevitĉ, post ekzameno rezultis kun 3 nevalidaj kandidatigoj.
La Bunta Listo kun 5 nomoj, ĉefkandidatoj Stefano Keller kaj Tibor Szabadi, post ekzameno rezultis kun 2 nevalidaj kandidatigoj.
Ne havante la minimuman nombron da kandidatoj, la Bunta Listo ne estas akceptita. Detaloj pri la motivoj de nevalideco estos komunikitaj fare de la Kortumo aparte al la KoKuSoj de la listoj.
La detalaj programoj de la listoj, la fotoportretoj kaj la biogramoj de la kandidatoj, la elektoregularo kaj la balotilo aperas en la dissendata speciala numero de Heroldo de Esperanto, laŭ interkonsento fare de la KoKuSoj kun la eldonejo. Tiu numero (en rekorda eldonkvanto) estas senpage petebla ĉe la retadreso pakto@odessos.org. Ĝi iras same senpage al ĉiuj voĉrajtuloj.
HeKo
En sia letero №161 (22-28 okt 2001), franca senatano René Trégouët (Rodano) skribis: “ni trovas nenion kritikendan ... ke 90% el la plej spektataj filmoj en la mondo estas usonaj, ke la ĉefaj retoj de telekomunikado estas sub regado de la usonanoj, ke la Mac Do kaj Coca Cola invadis nian planedon, kaj ke la angla estas deklarita kiel la universala lingvo de nia planedo dum 92% el la teranoj ne parolas ĝin.” En la konkludo li prave skribis ke “ni ne devas devigi la tutan teron akcepti nian civilizon, pri kiu ni pensis ke ĝi estas universala sed kiu estas sentata de multaj en nia vasta mondo kiel imperialista”. Ni devas “eniri en novan eraon kie la diversaj civilizoj lernos vivi unu apud la aliaj, kreante pacajn rilatojn, studante memevidente ilian Historion, ilian idealon, ilian arton kaj ilian kulturon. Se ne, nia troloĝata planedo tendencos al nekomprenemo, streĉiĝo, kolizio kaj katastrofo”.
Jen pensmaniero kiu iras en la direkto de la spirito de Esperanto. Eblas esprimi tion en la “Ora Libro pri Reserĉado, Spaco, Interreto kaj la novaj teknologioj” de la senatano: http://www.tregouet.org/lettre/index.html
Henri Masson
Jilin-provinca E-Instituto (Ĉinio) iniciatis projekton Per-A-Por-E: Pere de anglalingva instruado, por Esperanta disvastigado.
Nun ĉiuj ĉinaj lernantoj ekde 13 jaroj devige lernas la anglan; la studentoj lernas ĝin ankoraŭ 3-4 jarojn. Multaj gepatroj pagas por ke ilia fil(in)o lernu la anglan de la infaneco. La Pekina kaj aliaj urbestraroj oficiale funkciigis la projekton “Ĉiuj urbanoj lernu la anglan”. Tamen tiu situacio donas ŝancon por Esperanto. Ni povas inviti anglalingvajn instruistojn esperantistajn de aliaj landoj, kaj dum la instruado ili povas ankaŭ komprenigi Esperanton al siaj lernantoj.
Lastjare laboris en Ĉinaj universitatoj kelkaj alilandaj instruistoj esperantistaj, ekzemple: s-ino Robin (Usono), ges-roj Johano (Aŭstralio), s-ro Rode (Britio) kaj s-ro Paŭlo (Aŭstralio). Ili starigis E-kursojn en la universitatoj, kie ili laboris, kaj vigle partoprenis en ĉinaj Esperantaj kunvenoj.
Jen ĉefaj punktoj de la projekto Per-A-Por-E:
1. Nia Instituto finance funkciigas la projekton dum ĝia komenca periodo.
2. Ni provizas senpage al la invititaj instruistoj esperantistaj loĝadon kaj manĝadon.
3. Ni pagas al ili rekompencon, ne altan tamen taŭgan.
4. Ni prizorgas ĉiujn aferojn rilate al la loka registaro.
5. Ni administras la projekton por ke ĝi finfine fariĝu memstara finance.
Ni intencas inviti 4-8 anglalingvajn E-instruistojn. Ili devas esti kompetentaj instruistoj kaj de la angla kaj de Esperanto. Pliajn informojn legu en http://www.kokosoto.org/ perAporE.
Zhang Jiping
Anonima nefinlerninta esperantisto ellaboris novan projekton de reformita Esperanto sub la nomo Edo. Neceson de la reformo li pruvas per mankoj de Esperanto, nome:
1) multaj rusismoj en Esperanto; 2) supersignitaj literoj, ne taŭgaj por komputiloj; 3) nesufiĉa esprimkapablo, “malvarmeco” de la lingvo, kiun, cetere, mem Zamenhof dediĉis nur al helpa funkcio. Laŭ la aŭtoro, li evoluigas la principojn de Espada lingvo (tiu projekto forestas en konataj de mi interlingvistikaj eldonoj), sed estas ne tro radikala: la Fundamento restas netuŝebla, en la klasika Esperanto (kun alia alfabeto, sen supersignoj), oni verkas nur “altstilajn” tekstojn, sed al la 16 reguloj aldoniĝas por ordinara uzado ankoraŭ ĉirkaŭ 10 reguloj.
Pliajn detalojn oni povas trovi en la ret-paĝoj:
www.shortway.to/aster/edo.htm kaj www.geocities.com/Paris/Loft/8920/edo.htm.
Nikolaj Gudskov
Nun ekfalis la unuaj bomboj super Afganio. La “civilizita, demokratia, libera” mondo rebatas. Ni volas ordon, ne muzulmanajn teroristojn.
La atakoj kontraŭ kelkaj el la plej fortaj simboloj de Usono kaj la mortigo de miloj da senkulpuloj ŝokis la tutan mondon. Sed anstataŭ aniĝi al la venĝkria ĥoro, ni provu iom pli nuance analizi la okazintaĵon. Usono estas nun la sola superpotenco kaj tre forte influas regionajn konfliktojn tra la mondo. Internacia politiko temas pri potenco, ne idealismo, kaj per centoj da eksterteritoriaj intervenoj Usono antaŭenigis sian “nacian intereson”. Ne gravas ĉi tie, ĉu kelkaj el tiuj intervenoj estis dezirindaj, gravas ke multaj homoj en la mondo vidas Usonon kiel ĉefan obstaklon por havigi al si vivindan vivon. Kiom da senkulpaj viktimoj estas ekz-e pro la bojkoto de Irako? Estas terure kaj nepardoneble mortigi, sed kial niaj amaskomunikiloj apenaŭ raportas pri mortigoj ekster Eŭropo kaj Nord-Ameriko? Kial ies vivo tiom multe pli valoras ol tiu de aliaj?
Dum la afgania milito Usono kaj Pakistano subtenis la plej fanatikajn islamistojn en la batalo kontraŭ Nadjibullah kaj la soveta armeo. Liberaluloj, demokratoj kaj virinaj grupoj estis ignoritaj. Iel nun venas la venĝo. Surprizis tamen, ke vakero Bush ne reatakis tuj. Aŭ la vakera retoriko estas por interna uzo, aŭ venkis alia alo en la Bush-a konsilantaro. Ĉiuj landoj viciĝas por esti parto de la “civilizita mondo”. Kaj Putin finfine povas certi, ke neniu ĝenos liajn “kontraŭterorismajn operaciojn” en Ĉeĉenio.
Sed ĉu vere venkeblas la milito kontraŭ terorismo? Kaj kiu decidas, kio estas terorismo kaj kio estas ĝusta milito?
Bård Hekland
Ĉi tiun leteron inspiris la redakcia artikolo en la junia Ondo, en kiu vi skribis: “En Esperantujo oni ofte planas, sed malofte raportas”. Do, mi iomete priskribu laŭ raporta formo la E-agadon en nia urbo Radomo.
Jam en 1909 oni fondis en Radomo filion de PEA. La filio ekzistas ĝis nun, kaj mi provu informi pri niaj lastaj atingoj. Mi skribis “atingoj”, ĉar nun estas malfacile trovi bonan etoson kaj komprenon por la E-movado. Sed dank’ al preskaŭ ĉiutagaj zorgoj de kelkaj entuziasmuloj ni ricevis jenajn rezultojn.
Ekde januaro 2001 ni posedas belan kaj konforman klubejon. La klubejo troviĝas en la urba Centro de Kulturo kaj Arto “Civitana Klubejo” (pole “Resursa Obywatelska”), kies direktoro helpas nin. Niaj kunvenoj okazas ĉiuĵaŭde ĉe la strato Malczewski 16. Gastoj estas bonvenaj.
De tempo al tempo ĵurnalistoj petas nin pri novaĵoj en nia agado kaj skribas artikolojn en diversaj gazetoj.
Pasintjare ni multe prelegis pri Esperanto en lernejoj. Rezulte en la urbaj lernejoj 13, 32 kaj 34 estis instruata la internacia lingvo. ĉ. 30 gelernantoj finis la elementan kurson.
Niaj geklubanoj fervore korespondas, partoprenas diversajn aranĝojn (kvin personoj pasint-jare partoprenis la Tel-Avivan UKon), kaj multe laboras sur nia loka E-kampo.
Antoni Dorosz
La aŭtoro afable kunsendis sian intervjuon, kiu aperis 1 jun 2001 en semajnfina ĵurnalo Słowo Ludu (Vorto de la Popolo); en la intervjuo estas menciate, ke la klubo regule ricevas (ankaŭ) La Ondon de Esperanto.
Sur la foto de A.Dorosz estas lernantinoj de E-kurso en la lernejo №13 en Radomo.
La noktoj en taksio pasas malrapide. Eble ne estas io pli turmenta ol la longaj noktoj, kiam oni atendas iun eniri en la taksion. Tio similas al fiŝkaptado. La fiŝkaptisto sidas ĉe la bordo, ĵetinte la fiŝhokon en la akvon, kaj atendas. Li atendas unu horon, du horojn, la tutan tagon. La akvo susuras, la vento lulas la branĉojn de plorsaliko, kiu klinas sin super la lago. En malproksimo kuŝas bosko, farbita en ruĝaj, oraj, verdaj koloroj. La fiŝkaptisto sidas kaj nevole dronas en lago de rememoroj. Ŝajnas al li, ke la surfaco de la lago respegulas vizaĝojn, kiuj estas ligitaj al sennombraj rememoroj. Jes, tia estas la fiŝkaptado ĉe soleca lago, sed atendi en taksio en malvarma novembra nokto estas tede kaj turmente. Kalkuli kiom da homoj veturis ĉi-nokte en la taksio, kiom da mono li kolektis, kaj ĉu ĝi sufiĉos por benzino, kaj ĉu restos iom el ĝi por la hejmo, kie atendas la edzino kaj du infanoj. Ili vin atendas, ĉar morgaŭ matene, kiam vi revenos kaj enlitiĝos, ili iros al lernejo kaj devos aĉeti almenaŭ unu sandviĉon.
Tiel meditis Blagovest en la duonobskura taksio. Jam delonge pasis la noktomezo. La stratoj estis dezertaj kaj silentaj, similaj al senfinaj koridoroj en granda mezepoka kastelo. Antaŭ li brilis la neonaj lumliteroj de hotelo “Royal”. Li esperis, ke baldaŭ iu el la hotelo mendos taksion. La dancdrinkejo de la hotelo funkciis dum la tuta nokto, kaj de tie ofte eliris homoj.
Esti taksiŝoforo ne tre plaĉis al Blagovest, sed li ne havis alian eblecon. Dudek jarojn li estis inĝeniero en Optika esplor-instituto, sed la instituto ĉesis funkcii kaj Blagovest restis sen laboro. Havante kvardek kvin jarojn li ne havis multajn eblecojn por nova laboro. Li vane serĉis laboron en ŝtataj kaj privataj firmaoj. Kelkajn monatojn en la urba bazaro li vendis fruktojn kaj legomojn, sed ĉi laboro ne konvenis al li. Vintre li serioze malsaniĝis, kaj tiam li decidis iĝi taksiŝoforo. Li riparis sian malnovan aŭton “Lada”, akiris la necesajn dokumentojn kaj komencis labori. Blagovest preferis labori nokte. Tiam estis pli trankvile, la trafiko en la stratoj malpli viglis, kaj laŭ li oni pli bezonis taksion nokte, kiam la tramoj kaj busoj ne trafikis.
Jam du jarojn Blagovest estis taksiŝoforo. En lia taksio veturis ebriuloj, kiuj provokis skandalojn kaj ne deziris pagi, junuloj sen mono kiuj proponis al li horloĝojn aŭ jakojn. Ofte en la taksion venis frenezulo, kiu ne povis klarigi, kiel li deziras veturi, sed Blagovest krozis tra la tuta urbo. Malfacila kaj danĝera estis la laboro, sed Blagovest ne havis alian eblecon.
Foje en la taksion eniris du junuloj. Unu sidiĝis apud li, kaj la alia malantaŭ li. La junuloj ĝentile petis veturi al fora kvartalo. Kiam la taksio venis al iu obskura strato, la junulo, kiu sidis apud Blagovest, frapis lin per iu krudaĵo. Blagovest svenis. Kiam li vekiĝis, li unue vidis la palrozan ĉielon de la nova tago kaj ĝoje konstatis, ke li ankoraŭ vivas. Unuafoje Blagovest ĝojis al la sunleviĝo. La junuloj lin prirabis.
Ĉi-nokte jam proksimiĝis la unua horo post la noktomezo, kaj neniu ankoraŭ sidiĝis en lian taksion. La okuloj de Blagovest estis pezaj kaj fermiĝemaj. Jam li kelkfoje ekdormis en la taksio, kvankam tage li sufiĉe dormis. Eĉ nun li ŝajne ion sonĝis, kiam iu frapetis la fenestron de la aŭto. Blagovest ektremis, malfermis la okulojn kaj ne povis kompreni, ĉu li dormas aŭ estas vekita. Ĉe la aŭto staris junulino frapetanta sur la vitro. Blagovest tuj malfermis la pordon, invitante ŝin.
— Kien? — li demandis.
— Al kvartalo “Tilioj”, — respondis la junulino kaj sidiĝis apud li.
La aŭto ekveturis. “Tilioj” estis proksime. Blagovest stiris kaj kaŝe observis la junulinon. Ŝi estis dudek- aŭ dudekunu-jara, tre ĉarma, kun longaj blondaj haroj kaj malhelaj kaŝtankoloraj okuloj. Ŝiaj etaj sentemaj lipoj estis kvazaŭ ĉizitaj sur ŝia glata kaj pala vizaĝo. Al Blagovest ŝajnis, ke en la laca rigardo de la junulino radias magia kaj alloga lumo. Ŝi estis modeste vestita — malhela pantalono, ruĝa kotona bluzo kaj nigra sporta jako. Ŝi ne uzis lipruĝon aŭ ŝminkaĵon. La ungoj de ŝiaj teneraj fingroj ne estis lakitaj. Evidente ŝi ne estis el la “noktaj birdoj”, kiujn li ofte veturigis per taksio. Blagovest miris, ke ŝi tre malfrue revenas hejmen.
“Eble io subite okazis kaj tial ŝi malfruas”, — li meditis.
Blagovest haltigis la taksion antaŭ multetaĝa domo. Ŝi prenis monon el eta nigra monujo, pagis, eliris kaj afable diris:
— Bonan nokton kaj agrablan laboron.
Blagovest restis kelkajn minutojn antaŭ la enirejo de la domo. Kiam nokte li veturigis virinojn, li kutime atendis antaŭ la enirejo ĝis ili eniros en la loĝejon, por ke iu krimulo ne embusku ilin. En tiu maltrankvila tempo ĉio povus okazi. Kiam Blagovest vidis, ke la junulino trankvile eniris, ŝaltis la lampon, kaj la lifto ekiris supren, li forveturis.
La sekvan nokton Blagovest denove haltis antaŭ “Royal”. Nun, meze de novembro, la eksterlandanoj ne estis multaj, sed li esperis, ke iu eliros el la danctrinkejo kaj venos al lia taksio. Ĝuste je la unua horo kaj dek minutoj post la noktomezo, li denove aŭdis la konatajn frapetojn sur la fenestro kaj ege miris. Estis la sama junulino. Ŝi ridetis kare, kiel hieraŭ nokte. Tenera kaj fragila kiel arbido. Ŝi atendis, ke li malfermu la pordon de la aŭto.
— Bonan vesperon, — diris la junulino kaj oportune sidiĝis apud li.
Blagovest jam sciis la adreson. En la aŭto estis varme. Aŭdiĝis muziko. La junulino sidis silente, rigardante la solecajn lanternojn sur la stratoj. Blagovest ne estis parolema kaj malofte konversaciis kun la veturantoj, sed lin tiklis scivolemo.
— Tre malfrue vi revenas, — li diris.
— Mi laboras nokte, — respondis la junulino.
— Kion vi laboras?
— Mi lavas glasojn en la danctrinkejo de “Royal”.
— Ĉu? — miris Blagovest.
— Mi estas studentino. Miaj gepatroj loĝas en Burgo. Mia patrino ne laboras. Ĉi tie mi luas loĝejojn. La mono ne sufiĉas, kaj mi devas labori...
— Jes, — diris Blagovest. Li bone sciis, kion signifas ne havi laboron kaj monon. Subite li sentis estimon al la eta kaj fragila junulino, kiu nokte laboris por ricevi monon por studi.
— Ĉu vi ne sukcesis trovi laboron dum la tago?
— Ne, — ŝi respondis. — Ĉi tiu laboro konvenas al mi.
La junulino eksilentis. “Eble oni bone pagas, — Blagovest pensis, — ja ŝi ĉiunokte revenas hejmen per taksio. La junulino kvazaŭ divenus liajn pensojn.
— La posedanto de la danctrinkejo pagas al mi la taksion. Ja nokte mi ne povus aliamaniere reveni hejmen.
Ili nerimarkinte atingis la konatan domon en “Tilioj”. La junulino pagis, diris “bonan nokton” kaj eliris. Kiam Blagovest vidis, ke ŝi eniris la domon, li forveturis. La stratoj estis mallumaj kaj dezertaj. Nenie videblis homo. La urbo dormis. Ie-tie ekbrilis reflektoroj de solecaj aŭtoj, kiuj rapide malaperis. Blagovest pensis pri la junulino. Ŝi estis eta, senhelpa, simila al neĝfloro, kiu timeme montris sin tra la neĝa vualo. Ŝi penas perlabori iom da mono, lavas glasojn kaj telerojn ĝis malfrua tempo. Blagovest sciis, kion signifas serĉi laboron, vendi en bazaro dum frosto, aŭ stiri aŭton nokte en dezertaj glaciaj stratoj. La nekonata junulino, kies nomon li ne sciis, iĝis al li kara.
Dum kelkaj noktoj Blagovest ne renkontis ŝin. Varma sento al ŝi obsedis lin. Ŝi estis tre juna, kaj Blagovest meditis pri ŝi kiel pri sia filino.
Iun dimanĉan vesperon Blagovest denove haltis antaŭ la hotelo. Ĉi-nokte antaŭ la hotelo staris du taksioj — lia kaj de lia kolego, kiun Blagovest iomete konis. Proksimiĝis noktomezo kaj li kaŝe esperis, ke li vidos la junulinon.
Post dudek-minuta atendado la junulino subite eliris el la hotelo kaj rapidis al la taksioj. Komence ŝi direktiĝis al la alia taksio, tamen rimarkinte la aŭton de Blagovest ŝi preterpasis la unuan taksion kaj sidiĝis en la taksion de Blagovest.
— Bonan nokton! — salutis la junulino.
— Saluton, Neĝfloro, — ŝerce respondis Blagovest. Li havis bonan humoron.
— Kial vi nomas min Neĝfloro? — demandis la mirigita junulino.
— Ĉar vi estas neĝfloro. Kiel neĝfloro vi rezistas al la vivo.
— Sed mi havas nomon, — ŝi diris.
— Kiel vi nomiĝas?
— Ĝoja.
— Bela nomo. Eble pro ĝi vi ĉiam estas ĝoja. Mia nomo estas Blagovest.
— Mi ĝojas, ke ni konatiĝis, — ŝi ridetis kaj ripetis: — Blagovest. Ne ofta nomo. Do vi estas la bona heroldo.
— Mi ŝatus esti tia, — respondis Blagovest.
— Por mi vi estas la bona heroldo, ĉar veturante kun vi, mi estas trankvila.
Blagovest provis kaŝi la emociiĝon, kiu bruligis lian vizaĝon. Li deziris ĉiam protekti ĉi junulinon, gardi ŝin de malbonaĵoj kaj senreviĝoj. Kiam li haltigis la taksion antaŭ sia domo, li mallaŭte diris:
— Bonan nokton, Ĝoja.
La sekvan vesperon antaŭ “Royal” lia kolego proksimiĝis al Blagovest kaj ironie demandis:
— Kiel estis hieraŭ nokte?
Blagovest ne komprenis, pri kio temas, kaj demande alrigardis lin.
— Ho, ne ŝajnigu, ke vi ne komprenas. Ja hieraŭ nokte vi veturigis Mary. Ĉu ŝi ne invitis vin en sian loĝejon?
— Ŝia nomo estas Ĝoja, ne Mary.
— Tio ne gravas. Al mi ŝi diris, ke ŝi estas Mary. Ĉu vi ne scias, ke ŝi estas la plej bona striptizantino en la danctrinkejo de “Royal”? Ŝi ja ne nur dancas, sed ankaŭ proponas aliajn, pli intimajn servojn, tamen ŝia prezo estas tre alta.
— Ne estas vere, — balbutis Blagovest.
— Jes, estas! Vi eble ne konas, sed preskaŭ ĉiuj taksiistoj konas, kiu estas Mary el “Royal”. Eble ŝi diris al vi, ke ŝi studas filologion kaj lavas telerojn. Ŝi ŝatas ŝerci, sed ŝi havas multe da mono kaj povus aĉeti vin kaj min kune.
— Ne estas vere! Ne estas vere! Vi mensogas! — kriis Blagovest.
Li rapide eniris en sian aŭton, funkciigis ĝin kaj ekveturis. Malantaŭ li restis la dezerta kaj malvarma placo antaŭ la hotelo “Royal”.
Elena Janĉeva, Boris Gaĝanov, Lilia Gerova. 52-a Kongreso de BEA. — Velingrad: Stojo Kalpazanov; Pazarĝik: Radio, 2001. — 20 pĝ., il.
Kelkaj organizantoj de niaj kongresoj kaj renkontiĝoj havas laŭdindan kutimon donaci (ja kontraŭ kotizo) al la partoprenantoj kongres-libreton. Eĉ se ili enhavas nur la programon, nomaron de la organiza komitato kaj similajn informojn, oni kun plezuro relegas ilin post jaroj (se oni retrovas ilin) kaj rememoras: aĥ-kiel-junaj-ni-estis-tiam.
Sed la dulingva libreto pri la 52a Kongreso de Bulgara E-Asocio en Velingrad (7-9 sep 2001) ne traktas la programon. Ĝi rakontas pri la kongresurbo, ties eminentuloj kaj esperantista vivo kun fotoj kaj biografietoj de la lokaj aktivuloj.
Kaj ni scias, per la artikolo de Petko Arnaudov en la oktobra Ondo, ke sukcesa estis la Kongreso en Velingrad, urbo jene prezentita:
En sin’ de Rodopi-montaro,
torentoj parolas sen baro.
Sin kaŝas ĉi tie en reva kviet’
la urbo de Vela, koketa urbet’.
Esperanto aktuell: Sondernummer / Red. Rudolf Fischer. — Freiburg: Deutscher Esperanto-Bund, 2001. — 44 pĝ., il.
Krom amaso da kongres-libroj, en Esperantujo estas ankaŭ amaso da inform-libroj kaj -broŝuroj pri Esperanto. Kutime ili enhavas antaŭparolon, historian skizon, gramatikon kaj du vortarojn, verkitajn de unu persono. Ili ja estas utilaj, precipe se ankaŭ neesperantistoj ilin legas.
Sed la speciala numero de Esperanto aktuell, kiun en aprilo Germana E-Asocio eldonis, estas io alia. Ĝi estas kolekto de nelongaj artikoloj (jen tutpaĝaj, jen nur kelkfrazaj) pri diversaj aspektoj de Esperanto kaj pri konkretaj projektoj — entute 46 eroj, verkitaj de diversaj kompetentuloj.
La mallongeco de la artikoloj kaj la multaj fotoj, bildoj kaj vinjetoj faras la 44-paĝan kajeron (ĝi havas la formaton de La Ondo) facile legebla kaj malteda.
La germanaj samideanoj, kiuj nuntempe estas eble la plej bonaj kaj konsekvencaj E-informadantoj, verŝajne sukcesos bone uzi ĉi tiun utilan kaj belan informkajeron.
AlKo
La aŭtorino de tiu ĉi biografia verko ligas ĝin kun grava jubilea evento, informante la legantojn jam komence de la antaŭparolo:
La 4an de julio 2001 pasis la 80a datreveno de morto de Antoni Grabowski. Oni nomas lin Patro de Esperanto-poezio. Jam tio sufiĉus por starigi al li belan monumenton, por ĉiam konservi la poeton en memoro kaj koroj de esperantistaro.
Leginte tiun vere unikan verkon, mi — kiel pola esperantisto — eksentis min samtempe fascinita kaj kontentigita pro la lerte kaj kompetente prilaborita biografio de Antoni Grabowski, unu el la plej meritplenaj kaj famaj pioniroj de la pola esperantista movado, kiun li kunfondis. Oni povas konstati, ke la verko kompletigis sukcese tiuspecan esperantan literaturon, ĉar pri Antoni Grabowski ne ekzistas multaj publikigaĵoj, krom la fragmentaj, nekompletaj informoj, aŭ eĉ mitoj.
Ne nur la pola esperantistaro atendis dum multaj jaroj ampleksan kaj fidindan biografion de Grabowski por ekkoni pli bone la vivon, verkaron kaj la esperantistan agadon de la dua (post d-ro L.L.Zamenhof) esperantisto en la mondo.
Profesia historiistino Zofia Banet-Fornalowa akceptis malfacilan taskon kaj celtrafe kaj kun plena objektiveco prezentis la silueton de Antoni Grabowski surbaze de novaj dokumentitaj informoj. Ŝi aldonis rarajn familiajn fotaĵojn, kelkaj el kiuj estas unuafoje publikigitaj. La libro enhavas la genealogian arbon de Grabowski, indekson de lia verkaro, nomindekson kaj riĉan bibliografion.
La aŭtorino donis al ni fidindan biografian verkon, kiu valoras kiel historia dokumento. Ĝi estas utila al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri Esperanto, ĝiaj kunkreintoj kaj kultura movado.
Al s-ino Banet-Fornalowa mi esprimas koran dankon kaj esperas, ke tiu ĉi biografio trovos lokon en multaj bibliotekoj.
Marian Kostecki
Litvo! Patrujo mia! simila al sano;
Vian grandan valoron ekkonas litvano,
Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,
Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar mi hejmsopiras.
Sankta Virgin’! Vi gardas Ĉenstoĥovon belan,
En Ostra-Brama lumas! Vi, kiu kastelan
Novogrodek defendas kaj pian urbanon!
Kiel Vi al infano redonis la sanon —
(Kiam mi, de l’ patrino al Vi oferite,
La malvivan palpebron eklevis subite
Kaj povis tuj al Via sanktejo ekiri,
Por redonita vivo Dion dankodiri),
Tiel Vi nin mirakle portos hejman limon!..
Dume transportu mian sopiran animon
Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,
Larĝe apud lazura Njemen tiriĝantaj,
Al la kampoj, per greno diversa pentritaj,
De sekalo arĝentaj, de tritik’ oritaj,
Kiujn la neĝeblanka poligon’ ornamas,
Kie per virga ruĝo trifolio flamas,
Kaj ĉion zonas, kvazaŭ per verda rubando,
Kun maldensaj pirarboj la kampa limrando.
Tradukis Antoni Grabowski
Litwo! Ojczyzno moja! ty jesteś jak zdrowie.
Ile cię trzeba cenić, ten tylko się dowie,
Kto cię stracił. Dziś piękność twą w całej ozdobie
Widzę i opisuję, bo tęsknię po tobie.
Panno święta, co jasnej bronisz Częstochowy
I w Ostrej świecisz Bramie! Ty, co gród zamkowy
Nowogródzki ochraniasz z jego wiernym ludem!
Jak mnie dziecko do zdrowia powróciłaś cudem
(Gdy od płaczącej matki pod Twoję opiekę
Ofiarowany, martwą podniosłem powiekę
I zaraz mogłem pieszo do Twych świątyń progu
Iść za wrócone życie podziękować Bogu),
Tak nas powrócisz cudem na Ojczyzny łono,
Tymczasem przenoś moję duszę utęsknioną
Do tych pagórków leśnych, do tych łąk zielonych,
Szeroko nad błękitnym Niemnem rozciągnionych;
Do tych pól malowanych zbożem rozmaitem,
Wyzłacanych pszenicą, posrebrzanych żytem;
Gdzie bursztynowy świerzop, gryka jak śnieg biała,
Gdzie panieńskim rumieńcem dzięcielina pała,
A wszystko przepasane, jakby wstęgą, miedzą
Zieloną, na niej z rzadka ciche grusze siedzą.
(1834)
En oktobro ĉi-paĝe aperis la furorlisto de la libroservo de UEA, prenita el la revuo Esperanto, kaj komentario de la redaktoro de La Ondo.
Osmo Buller en Esperanto menciis, ke “malrapideco estas apartaĵo de nia libromerkato”. UEA ankoraŭ vendas librojn de antaŭ la dua mondmilito, kaj du finnlandaj libroj (La botistoj de A.Kivi kaj La batalo pri la domo Heikkilä de J.Linnankoski) tenas rekordon — ili estis eldonitaj en 1919, kaj UEA ankoraŭ havas respektive 19 kaj 24 ekzemplerojn.
Sezonoj kaj Ruslanda Esperantisto ne statistikas ĉiun venditan ekzempleron; ni notas nur la vendojn al la libroservoj. Ni povus subtrahi el la eldonkvanto la havatajn ekzemplerojn, tamen la rezultinta nombro entenus librojn, kiuj estis ne venditaj, sed senditaj al la aŭtoroj, gazetoj, bibliotekoj, libroservoj, laŭreatoj de konkursoj ktp. Krome, estas iom da fuŝitaj ekzempleroj. Sed estas klare, ke plej bonan debiton havas la Esperanta-rusa vortaro de Korĵenkov. Restas nur ĉ. 200 vortaroj el la sume 1600-ekzemplera stoko.
Sed plurajn el niaj libroj ni ne plu havas. Inter ili:
La majstro kaj Margarita (eldonita en 1992, reala eldonkvanto 530 ekz.),
Krimo kaj Puno (1993, 300 ekz.),
La Kunularo de l’ Ringo (1995,1997, 700 ekz.),
Konciza gramatiko de Esperanto de Korĵenkov (1997, 1000 ekz.),
Esperanto simple de Fabretto (1998, 500 ekz.),
Alico en Mirlando (1999, 531 ekz.)
kaj kelkaj aliaj.
Ĉi-oktobre elĉerpiĝis Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato (1996, 300 ekz.) de Harrison, kaj restis nur 4 ekzempleroj de La du Turegoj de Tolkien (1996, 500 ekz.).
La plej malnova el la vendataj libroj de Sezonoj (kelkajn broŝurojn ni de tempo al tempo alpresas risografie) estas Metropoliteno: atendas aĉetontojn ankoraŭ 53 ekzempleroj de la romano, eldonita antaŭ 9 jaroj en la kvanto 500 ekz-oj. Eble la stoko elĉerpiĝos en la venonta jubilea jaro de Vladimir Varankin, kiu naskiĝis en 1902.
Halina Gorecka
Päätalo-Instituto, edukejo por verkemuloj en la nordfinnlanda municipo Taivalkoski, ĉiujare organizas fabelkonkurson por finnaj infanoj. Pasintjare ĝi havis eksperimente ankaŭ branĉon por fabeloj en Esperanto. La spertoj estis tiom kuraĝigaj, ke la Esperanto-branĉo estis parto de la konkurso ankaŭ ĉi-jare. UEA aŭspiciis ĝin kaj donacis premiojn por la plej bonaj konkursantoj.
En tri kategorioj konkursis 20 fabeloj el 9 landoj (Belgio, Ĉeĥio, Finnlando, Francio, Hungario, Italio, Kroatio, Rumanio kaj Serbio). La ĵurio konsistis el Jouko Lindstedt kaj Raita Pyhälä el Finnlando kaj Anna Löwenstein el Italio.
En la kategorio de ĝis 9-jaraj geknaboj la unuan premion gajnis la grupo Pinokjo de la elementa lernejo La Castellina en Prato, Italio, pro la fabeloj La sorĉistino kaj la araneoj kaj La sorĉistino kaj la forgesiganta pocio. La duan premion ricevis Grupo Du el la infanlernejo en Chateauroux, Francio, pro la fabelo Promenado en ĉina ĝardeno, kaj la trian premion la grupo Marko el La Castellina.
Ankaŭ en la kategorio de 10-11-jaruloj la unua premio iris al klaso de la itala lernejo La Castellina pro la fabelo La perdita harmonio. Per la dua premio estis distingita la fabelo Iam estis monstro de Karina MacGill el Hungario kaj per la tria Pikec kaj Paulina de Stefani Strunjak el Kroatio. Inter 12-14-jaruloj Zlatko Dordević el Serbio konkeris ĉiujn premiojn per la fabeloj Riĉa reĝo, Princino de formikoj kaj Vojaĝoj kun marfeinoj.
Oni aljuĝis ankaŭ specialan premion Fabelo Internacia. Ĝin ricevis la grupo Pinokjo de la lernejo La Castellina pro la fabelo La sorĉistino kaj la araneoj, kiu do premiiĝis duoble. GK UEA
Per uvertura poemo kaj bibliografio la 192a Foiro omaĝas la 80-jariĝon de Johan Hammond Rosbach, la dojeno de la Akademio de Esperanto.
La rakonto La fermita konko premieras la novan samtitolan libron de Julian Modest. Literatura portreto pri Sergej Rublov verkita de Valentin Melnikov kaj tradukoj el Krylov, Puŝkin kaj Balmont omaĝas la centjariĝon de la konata tradukisto.
Recenzoj de Giorgio Silfer, Dimitar Haĝiev, Mauro Nervi, Vinko Ošlak, Venelin Mitev, Mariana Evlogieva prezentas novaĵojn de Esperantaj eldonejoj.
Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer rakontas pri la ĵus forpasinta Jorge Amado, kiu estis unu el la apogantoj de la aliĝpeto de la Esperanta PEN-Cento dum la mondkongreso de PEN Club International en Santiago de Compostela.
Intervjuo de Heliana Correa kun la komponisto David Gaines, eseo de Radosław Nowakowski kaj recenzoj de Miko Sloper kaj Anjo Amika prezentas la buntan riĉon en nia muzika kulturo.
Zofia Banet-Fornalowa esploras la vivon de Jakobo Ŝapiro.
Walter Żelazny analizas la situacion rilate la lastajn eventojn en UEA kaj la redakcio komentarias la rezultojn en La Kvinpetalo dum la pasinta jaro. Anatolo Gonĉarov salutas la kunvenon en Sabloneto, kaj la delegitoj de la aliĝintaj establoj al la Pakto por la Esperanta Civito respondas al Detlev Blanke.
HeKo
Monato estas eldonata ne nur en formo de papera magazino, sed ekde nun ties tekstoj (sen fotoj) estas sendataj ankaŭ rete al petantoj. La tekstoj estas sendataj al la abonantoj regule tra la tuta monato kaj ne unufoje monate kiel en la magazina versio.
En 2001 la reta Monato estas senkosta. Ekde januaro 2002 ĝi kostos 60% de la surfaca tarifo de Monato.
Ekzistas du retaj versioj: la askia kaj la unikoda.
Tiuj, kiuj deziras unue vidi, kiel aspektas la du versioj, povas senpage ricevi ekzemplon. Por ricevi ekzemplon sendu retmesaĝon al servilo@fel.esperanto.be kaj skribu en la temlinio: “send datumaro monato-askia” (por la askia versio) aŭ “send datumaro monato-unikoda” (por la unikoda versio).
La reta versio kostas 60% de la baza surfaca tarifo de Monato. En Ruslando ĝi kostas €10.50. Pagu al Halina Gorecka je la adreso de LOdE.
Argentina E-Vento. 2001/1-2;
BETago. 2001/5;
Debrecena Bulteno. 2001/125;
Esperanto. 2001/6,7-8;
Esperanto aktuell. 2001/3;
Esperanto en Azio. 2001/2;
Esperantolehti. 2001/4,5;
Esperanto USA. 2001/4;
Heroldo de Esperanto. 2001/9,10,11;
Juna Amiko. 2001/2;
Kataluna Esperantisto. 2001/316,317;
Konkordo. 2001/48;
La KancerKliniko. 2001/99;
La Movado. 2001/8,9;
La Ondo de Esperanto. 2001/8-9,10;
La Revuo Orienta. 2001/8;
Le Monde de l’Espéranto. 2001/529;
l’esperanto. 2001/6,7; Le Travailleur Espérantiste. 2001/257,258;
Literatura Foiro. 2001/192;
Litova Stelo. 2001/4;
Monato. 2001/8;
REGo. 2001/4;
Scienco kaj Kulturo. 2001/2,3,4;
Sennaciulo. 2001/7;
Spiritisma E-Informilo. 2001/113,114;
Vekilo. 2001/3.
Ni ricevis nur kvin solvojn de la tasko de Valentin Melnikov en la julia Ondo. Du respondoj enhavis erarojn kaj tri estis tute korektaj. Ĝuste respondis: Malcolm Jones (Britio), Pascal Vilain (Francio) kaj Vladimir Vyĉegĵanin (Ruslando).
Ni lotumis libropremion kaj ĝin gajnis Pascal Vilain.
Ni gratulas!
La ĝusta solvo: 1. Salikoko; 2. Invento; 3. Legitimi; 4. Kantarelo; 5. Reflekso; 6. Litovio; 7. Kajero; 8. Komplimento.
1,2,3 4,5,6,7 8,9,10,7,9 11,5,12,10,5 7,13,7,4,2,7, 5,2 14,15,14,5 7,16,12,7,4,2,7.
Helpvortoj:
Helpi iun per sia influo kaj aŭtoritato: 1,12,5,10,8,14,10,3.
Frukto: 7,4,12,3,14,5,10,5.
Sin movi en la aero kiel la birdoj: 13,2,15,16,3.
Perdi dum kelkaj momentoj la konscion kaj sinmovon: 9,11,8,6,3.
1,2,3 2,4,5,6,7,4 4,8,9,10,11,3 12,10 8,3, 12,7,13,8,4,14 4,11 9,10,11,3.
Helpvortoj:
Interargumenti per malsamaj opinioj: 7,6,14,8,13,1,6.
Eklezia altrangulo: 5,2,10,11,4,1,3.
Ĉiu elementa objekto de kono: 12,3,9,6,3.
1,2 3,4,2,5,6,4,7,8,4,9 4,10,11,1,6,12,9 13, 4,6,14,15,4,16 5,6,4,7,8,4,9 6,14,11,1,6,12,9.
Helpvortoj:
Hinda marĉarbaro, loĝata de multaj sovaĝaj bestoj: 15,4,7,5,4, 2,12.
Mezuro de longo por vojoj: 3,1,9,2,12.
Produkti per spirita laboro artaĵon aŭ sciencaĵon: 11,1,6,10,14.
Fronto de konstruaĵo: 13,4,16,4,8,12.
Sendu la solvojn tiel, ke ili atingu nin poŝte (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248) aŭ rete (kulakova@akb.mplik.ru) antaŭ 31 dec 2001.
Inter la sendintoj de la ĝustaj respondoj ni lotumos libropremion.
Kompilis Tatjana Kulakova
kiu povus aparteni al Vladimir Majakovskij,
se li vivus nun, verkus en Esperanto kaj estus adepto de la E-Civito
Mi lupe
elmordus
la finvenkismon.
Naŭzas min
asocio struktura.
Ruliĝu inferen,
en nigran abismon
kiu ajn paperaĉ’.
Krom la nura...
En Interret’,
en abunda tekstar’
ĉasas informojn
doktoro Blanke.
Novaĵojn sendas
esperantistar’,
ankaŭ
Heroldo Komunikas
senmanke.
Al iuj sciigoj —
profunda estim’,
al aliaj —
rilat’
kun kraĉemo.
Imponas,
ekzemple,
moŝtula esprim’
pri la monda
lingvo-problemo.
Kaj nepre
kun grandega respekto,
kvazaŭ ĝi estus
premio,
li legas
pri nova
vortara projekto
de la Akademio.
Surpriza er’
en la ret-gazetar’,
surpriza
sensacio
de l’ jar’
miregon kaŭzas
sur lia vizaĝo:
La Ondo
jam plaŭdas
ĉe Balta mar’?
Geografia novaĵo!
Kaj sen atent’,
kun malvarma anim’,
simile al
kaprin’ ĉe afiŝo,
traglitas li
artikolojn pri rim’
de Parolemaj
Griŝo kaj Fiŝo.
Subite
grimacis
lia vizaĝ’,
kvazaŭ
lin tiklus
diabloj:
sinjoron Blanke
atingis mesaĝ’
de la
Paktintaj Establoj.
Li legas,
kvazaŭ ĝi estus
malben’
de l’ sankta tron’
Vatikana,
aŭ temus
pri kreo
de Malta Orden’
en diasporo
cigana.
Reeĥas Peterburg’
kun aklam’:
subtenas nin
civitan’ Anatolo.
Alarmas Blanke
al Roterdam’,
la stabo
petas lin
pri artikolo.
Kun kia ĝueg’
pracelisma mafio
nin ŝmirus
per merd’
senindulge
pro nia
raŭmisma
Esperantio,
fondita
en Sabloneto
promulge.
Mi lupe
elmordus
la finvenkismon.
Naŭzas min
asocio struktura.
Ruliĝu inferen,
en nigran abismon
kiu ajn paperaĉ’.
Krom la nura:
jenas
la Ĉarto
en mia man’ —
de l’ verda Civito
Konstitucio.
Legu,
aliĝu,
kaj vi estos
civitan’
de Esperantio!
Morice Benin registras en Esperanto ko-diskon La landoj ekzistas ne. Li estas konata en Francio pro dudeko da diskoj kun progresemaj tekstoj, en kiuj li tenere pentras amsentojn aŭ alvokas al frateco kontraŭ maljusteco.
Li sukcese koncertis en Strasburgo 1 apr 2000 okaze de Esperanto-kursaro. Tiam li diris: “Esperanto servas neniun naciismon, neniun negocon, neniun teknokration, neniun laŭdire realisman politikan celon. Tiu sendependeco min de longe allogas: la komenca klopodo por ĝin lerni estas komuna al ĉiuj kiuj decidas ĝin ekkoni: ia origina demokrateco dependanta de neniu potenculo!”
Lia Esperanto-disko, kiun eldonos Vinilkosmo, prezentos dekduon da sukaj titoloj eltiritaj el malnovaj kaj plej lastaj albumoj, tradukitaj de elstaraj esperantistoj: Georges Lagrange, Ĵak Le Puil k.a. Tiel vi povos malkovri la poezion sennaciecan de Morice Benin.
Tiu ĉi projekto bezonas helpon, ĉar la kosto estas pli granda ol kutime. Tamen ni opinias ke la risko valoras la penon, ĉar gravas lia subteno al nia kulturo. Morice havas tre favoran, progreseman publikon, kiu povus esti akceptema por la ideo de Esperanto.
Ni proponas subteni tiun ĉi projekton! Helpu nin antaŭmendante lian ko-diskon! Prezo: 13.50 eŭroj, plus sendokosto. Mendilojn petu ĉe: Vinilkosmo, “Esperanto-Muzik-Prod”, FR-31450 Donneville, Francio.
Eŭrokka
Mi estas esperantisto ekde 1981 kaj profesoro de la angla en Hispanio. Ni estas grupo de personoj kiuj skribis libron hispane por eklerni la anglan; oni parolas iomete pri Esperanto ankaŭ. Ni volas serĉi tradukanton en via lando; ni havas la libron en la hispana kaj en la angla sed oni bezonas personon kiu konas la anglan kaj la hispanan por traduki ĝin al via lingvo.
Ben Parkinson: bepa@wol.es
23-jara afrika komencanto, eksmuzulmano konvertiĝinta al kristanismo, volas korespondi kun kristanoj en Esperanto. Ŝatokupoj: korespondado, lingvo, literaturo, sporto.
Bernard Runyerera Londoni: P.O.Box 7576, Harare, Zimbabwe; bernardlondoni@yahoo.fr
Ŝanĝiĝis la adreso de Sergej kaj Zoja Fedotov, kiuj transloĝiĝis el Baŝkortostano al Tjumena regiono.
RU-626486, Tjumenskaja obl., Kogalym-6, ab. ja. 390, Ruslando
26-jara kubano, instruanta Esperanton al 9-12-jaraj lernejanoj, serĉas kontaktojn kun lernejoj, teatroj, bibliotekoj, muzeoj. Ni bezonas E-infanlibrojn, gantopupojn, fingropupojn, marionetojn.
Prof. José de J. Campos Pacheco: calle 10 % 29 y 31 escl 2908 piso 3 apt F-6, Pedro Betancourt, Matanzas, 42700, Cuba
Laboro por ĉiulandaj dezirantoj (komerco, sed ne nur).
Aleksandr Lobastov: RU-453266, Salavat-16, ab. ja. 364, Ruslando.