Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Ondo de Esperanto

La bazan tekston origine enkomputiligis La Ondo de Esperanto

La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de La Ondo de Esperanto.

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 2001-2004

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2001. №10

Redakcie

Hodiaŭ, la 15an de septembro, kvar tagojn post la apokalipsaj eventoj en Nov-Jorko, oni ankoraŭ scias nek la nombron de la viktimoj, nek la nomojn de la teroristoj kaj ties inspirintoj, nek la reagon de la plej potenca ŝtato en la mondo.

En la koro de la “libera mondo”, en la loko, kie la “tutmondiĝo” senteblas plej bone, en la plej riĉa urbo de la mondo enviviĝis unu el la multenombraj holivudaj scenaroj aŭ malvirtualiĝis unu el la nekalkuleblaj komputilaj ludoj. Sed malkiel en la filmoj, mankis la herooj kiuj surprizus la misulojn sekunderon antaŭ la krimfaro. Kaj malkiel en la ludoj, oni ne havas rezervajn vivojn, nek povas rekomenci la ludon.

La mondo estas ŝokita. La mondo funebras. Ĉar temas pri atako kontraŭ la tuta demokratia mondo, ne kontraŭ unu lando, ankaŭ ni sentas nin atakitaj, kaj ni kondamnas la malhumanajn agojn. Ĉi tiun kondamnon kaj kondolencojn al la familianoj kaj proksimuloj de la murditoj kaj vunditoj ni tuj sendis rete al niaj transoceanaj amikoj kaj konatoj, kaj ni uzas nian kolumnon por rekonfirmi nian solidarecon kun la usonaj samideanoj, kiujn trafis malfeliĉo...

Hodiaŭ, post vizito al publika komputilejo (bedaŭrinde, ni ankoraŭ ne sukcesis aĉeti telefon-numeron, kaj por sendi kaj ricevi ret-mesaĝojn la redaktoro devas viziti la urban teknikan universitaton), jam venis kelkaj reagoj.

Interalie, Vaŝingtona delegito de UEA, d-ro E. James Lieberman skribis al ni:

... mia animo skuiĝas — simile al tiam, kiam John F. Kennedy mortis pro murdinto. Mi memoras la unuan viziton al Eŭropo, 1954, kiel 19-jara studento. Naŭ jarojn post la Mondmilito mi trovis la restaĵon de milito: krateroj, ruinoj, amputuloj ... kune kun optimismo pri la renaskiĝo. Tiu sperto kondukis min laŭ pacifista vojo. Eĉ nun mi kredas ke milita respondo ne solvos la problemon.

Kaj Enrike Ellemberg (en la pasint-jara decembra Ondo ŝi artikolis pri Okemo — ĉu ĝi reokazos, kiel planite, oktobre) aldonis al sia mesaĝo ankaŭ foton de la dunaskitaj filinoj de sia nevino — sur la fono de la domoj, kiuj nun apartenas al la historio.

La amasmurdo en Usono forpuŝis ĉiujn ceterajn temojn el la unuaj paĝoj de la tagĵurnaloj. Sed tagĵurnaloj kaj semajnĵurnaloj mankas en Esperantujo, kaj la ĉefa temo de la oktobra Ondo estas la stato kaj perspektivo de UEA.

Ĉar la elektoj kaj demisioj ne estas retroigeblaj, ni devas akcepti la fakton: UEA enkriziĝis. Malgraŭ la komplikaj vivcirkonstancoj kaj malgraŭ la nesolvita problemo pri la komunikado (ĉi-kajere mankas la rubriko Gazetoj, ĉar du semajnoj ne sufiĉis por ke la poŝtaĵoj venu el Uralo al Baltio) ni pretas laŭforte kontribui al la elkriziĝo. Ni sincere invitas ĉiujn al kunlaboro, al honesta analizado de la nuna situacio, al evito de konfliktoj kaj miskomprenoj.

Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov

Sur la kovrilpaĝo estas la Centra Oficejo de UEA. Ĉu ĝi plu restos en Roterdamo? Se jes, ĉu ĝi restos la sama ekstere kaj interne?

UEA: de problemoj al krizo

Estas konate, ke UEA havas multajn problemojn, inter kiuj eble la plej akra estas la falanta membronombro. Sed lastatempe aldoniĝis kadrokrizo, pro la plej granda interna konflikto en la Asocio post la “Hamburga Puĉo” en 1974.

Krizas la Centra Oficejo de UEA. La emeritiĝojn de Rob Moerbeek (okazinta) kaj Simo Milojević (okazonta) garnis demisi-deklaroj de la ĝenerala direktoro Osmo Buller, direktoro de CO Pasquale Zapelli kaj redaktoro de Esperanto István Ertl.

La deklaroj sekvis post la elekto de Renato Corsetti kiel prezidanto de UEA kaj la reelekto de Michela Lipari kiel estrarano.

Laŭ la ĝenerala direktoro, la elektoj estas neakcepteblaj el du vidpunktoj:

Unue, ĉar la du nomitaj personoj:

havas gravajn funkciajn malkvalifikojn por siaj postenoj. La labormaniero kaj stilo de RC estas neseriozaj. Liaj impulsiĝemo, hastemo kaj ignoremo de la neceso funde esplori aferon antaŭ ol decidi kaj ekagi pri ĝi, estas trajtoj, kiujn mi ne povas akcepti ĉe prezidanto de UEA ...

ML siavice dum siaj antaŭaj periodoj en la Estraro ade konfliktis kun aliaj estraranoj kaj oficistoj pro sia persona malŝato al ili. Per konstanta pikado kaj agacado de tiuj, kiuj ne ĝuis ŝian favoron, ŝi venenis la atmosferon en la kunsidoj kaj inter ili.

Due, ĉar ili (kaj la elirinta prezidanto Enderby) morale kompromitiĝis per sia rolo en la traktado de la kalumnioj, lanĉitaj de Sabira Ståhlberg kontraŭ Francisco Veuthey kaj Buller mem — kalumnioj, kiuj montriĝis senbazaj.

Buller konkludas:

Estas hontinde, ke neniu el la iniciatintoj kaj trenintoj suferis konsekvencojn aŭ eĉ nur admonojn pro sia rolo. Male, RC kaj ML reelektiĝis al la Estraro malgraŭ tio, ke ili morale kompromitis sin kaj damaĝis la Asocion. Pro tio estas al mi apenaŭ eble kunlabori kun la nuna Estraro.

Pasquale Zapelli simile klarigis:

Mi perdis ĉian motiviĝon resti en posteno, kiu postulas grandan sindediĉon kaj sinoferon, post la elekto kiel prezidanto de UEA de Renato Corsetti, kiu opinias la Centran Oficejon financa balasto por la movado, ĝian laboron nur servado al malmultaj riĉaj membroj, ĝiajn oficistojn obstakloj al la realigo de la planoj de la estraro. Kiel respondeculo pri la funkciado de la CO, mi interpretas tiujn ideojn kiel implicitan malaprobon de mia laboro”.

La Estraro de UEA akceptis la demisiojn, komentinte ke ili

...estas bazitaj sur miskompreno de la rolo de la Estraro en la laboro de la Asocio, kaj sur misjuĝo de du estraranoj, kaj unu eksa prezidanto, kiuj diligente kaj sindediĉe laboras por la bono de la Asocio kaj la Esperanto-movado tra multaj jaroj.

Sed krom la deklaritaj kialoj, la krizon kaŭzis la elektostrukturo en UEA.

Komitato. Malpli ol dekonon da komitatanoj (nur 7 el 80) rekte elektas la individuaj membroj, kiuj vivtenas la asocion. Tio aspektas anakronisme en la 21a jarcento. Precipe maldemokratia ŝajnas la situacio, en kiu la komitatanoj C estas duoble pli multaj ol la rekte elektitaj B-komitatanoj. Laŭ la nuna koncepto ili estas komitatanigataj “por certigi al la Asocio la kunlaboron de spertuloj”. Jes, UEA bezonas spertulojn en siaj gvidorganoj, sed prefere ilin la membroj rekte elektu.

Estraro. La situacio estas eĉ pli absurda: la Elekta Komisiono (EK), — Roland Lindblom, Claude Nourmont, Syôzi Keiko — proponis ok senalternativajn kandidatojn por la ok postenoj en la estraro. Nur unu kandidato (= estrarano) el la ok estas rekte elektita B-komitatano (profesoro Lee Chong-Yeong), unu estas A-komitatano, sed ses estraranoj (75%) estas C-komitatanoj, kiujn elektis nek la individuaj membroj, nek la aliĝintaj asocioj.

Malgraŭ la malrekomendo de Buller, EK kandidatigis la du menciitajn estraranojn, ne sciiginte la malrekomendon al la Komitato. Ĉu ĉiu komitatano voĉdonus por ili, sciante pri iliaj “funkciaj malkvalifikoj” kaj pri ilia rolo en la menciita denunco-kazo, kaj se por ĉiu el la postenoj estus aliaj kandidatoj?

Feliĉe, la tri oficistoj konsentis kelkan tempon plulabori en Roterdamo por transdoni la torĉon. Tio estas tre grava, ĉar CO estas la motoro de UEA, kiu ja povus funkcii eĉ kun nefunkcipovaj prezidanto kaj estraro, sed ne sen Esperanto, Jarlibro, libroservo, kontosistemo kaj Universalaj Kongresoj. Ĉi tiu konsento kaj la milda reago de la nova prezidanto al la nemiskompreneblaj esprimoj en la eksiĝ-deklaroj esperigas pri la senskandala ŝanĝo en Roterdamo.

Eble eĉ la du emeritiĝoj kaj tri demisioj (eble sekvos plia) faciligos la reformadon de la Centra Oficejo, ĉar post la eksiĝoj estos perdita ne nur sperto (pli ol 100 jaroj da profesia laboro por Esperanto!), sed ankaŭ kontraŭstaremo de “eternaj” oficistoj al la rapide ŝanĝiĝanta gvidantaro.

Ja ne nur la elektosistemo, sed ankaŭ la “aparato” de UEA estas modernigenda. Lastatempe oni multe parolas pri malcentrigo de la laboro, ĉar en la ret-epoko oni povas redakti la revuon kaj la jarlibron ekster la oficejo — ekzemple, la du gazetoj de LF-Koop (kun sidejo en Svislando) estas redaktataj en Bulgario (Literatura Foiro) kaj Slovakio (Heroldo de Esperanto). Alia diskutata propono estas transigo de la oficejo (aŭ almenaŭ de unu oficisto) el Roterdamo al Bruselo — la ĉefurbo de Eŭropo.

Bedaŭrinde, la Strategia Plano de UEA ne montras la vojojn por elkriziĝo, sed estis faritaj (precipe en la reto, sed ankaŭ en la gazetaro) tre multaj proponoj. Ne estas malfacile kolekti kaj sistemigi ilin. La krizo estas oportuna momento ankaŭ por prepari amendojn al la Statuto kaj al la Regularoj de UEA, kiuj reglamentas elektadon de la Komitato kaj Estraro. Evidente, oni povas konsideri la dezirindecon de personaj kaj oficaj ŝanĝoj en la estraro, se tio estos saniga por la asocio. (La antaŭa Estraro estis kompletigita unu jaron poste.)

La afero estas en la manoj de la estraro. Ĝi frontis malfacilan, sed plenumeblan taskon. Sed se oni simple enpostenigos pli fidelajn oficistojn kaj ne atentos la neceson de reformoj, UEA eble renkontos sian cent-jaran jubileon en ankoraŭ pli granda krizo.

Aleksander Korĵenkov Komitatano B de UEA

Ĝenerala Direktoro serĉata

Je la 1a de marto 2002 ekvakos la ofico de Ĝenerala Direktoro de UEA.

La Ĝenerala Direktoro estas la ĉefa administra oficisto de UEA, kiu respondecas antaŭ la Estraro pri la ĝenerala funkciado de la Asocio kaj de ties profesia stabo.

Kiel ĉefa funkciulo en la prismo de la servoj kiujn la Asocio disponigas al siaj membroj kaj al la ekstera mondo, la Ĝenerala Direktoro tenas superrigardon pri plenumo de la diversaj operacioj de la Asocio, inkluzive de

  • ĝeneralaj operacioj;
  • eksteraj rilatoj;
  • gvidado kaj evoluigo de la financoj;
  • gvidado de la organizado de Universalaj Kongresoj;
  • gvidado de la eldona agado;
  • realigo de la decidoj de la Komitato, Estraro kaj aliaj organoj.

La Ĝenerala Direktoro regule kontaktiĝas kun la Estraro, tenante ĝin informita, plenumante ĝiajn decidojn, kaj kunlaborante kun individuaj estraranoj. La funkcio praktike estas multenhava, streĉa sed ankaŭ tre kontentiga.

La Asocio

Universala Esperanto-Asocio estas plurmilmembra neregistara organizaĵo kun preskaŭ centjara historio sed ankaŭ kun konstanta bezono transformi sin laŭ ŝanĝiĝantaj mondaj cirkonstancoj. La gvidaj organoj de la Asocio, nome la Komitato kaj Estraro, konsistas plejparte el spertaj movadanoj, kiuj faras sian por-Asocian laboron libervole en libera tempo. Preter ili, la klientaro de la Asocio estas multnombra kaj diversa, konsistante el individuaj membroj; lokaj, landaj kaj fakaj asocioj; kaj aliaj lernantoj kaj utiligantoj de Esperanto. La Centra Oficejo de la Asocio, kie laboras profesia stabo kaj volontuloj de UEA kaj de TEJO (ĝia junulara sekcio), situas en Roterdamo, Nederlando, kaj konsistas el oficejaj ĉambroj kaj loĝoĉambroj, granda libroservo, grafikejo, kaj la Biblioteko Hodler.

Kvalifikoj

Inter la preferataj kvalifikoj de la Ĝenerala Direktoro estas:

  • eduko laŭ universitata nivelo;
  • plurjara profesia sperto pri administrado;
  • kono de la Esperanto-movado;
  • flua scipovo de Esperanto kaj bona rego de aliaj ĉefaj lingvoj, prefere i.a. la angla aŭ la franca;
  • bona skriba kaj parola esprimkapablo;
  • kapablo komuniki kun homoj, plenumi decidojn de la organoj de la Asocio, kunlabori kun samranguloj kaj gvidi, estri kaj organizi stabanojn kaj respondeci pri ili;
  • iniciatema, matura, reprezenta kaj diplomatia personeco;
  • energio, imagemo, kaj praktika kapablo plenumi la laboron de multfaceta kaj dinamisma organizaĵo.

Renovigo de la Asocio

En tiu ĉi mandata periodo la Asocia Estraro, kune kun la Komitato kaj la oficistoj, reekzamenos la diversajn operaciojn de la Asocio por plej bone kombini tradiciajn elementojn kun novaj elpaŝoj taŭgaj por nova jarcento. Oni serĉas homon malferman al novaj metodoj, sed kun klara kompreno ankaŭ de tradiciaj labormetodoj, kiu povas helpi la Asocion rekoncepti la laboron. Reekzameno de la Asociaj labormetodoj inkluzivos konsideron de la neceso fizike renovigi la nunan oficejan domon de la Asocio aŭ serĉi novan, ĉu en Roterdamo, ĉu en alia loko. Kandidatoj, do, estu pretaj akcepti ankaŭ eventuale aliajn laboran kaj organizan skemojn de la Asocia administrado.

Daŭro kaj enposteniĝo

La dungo okazos plej verŝajne laŭ 5-jara kontrakto, kun 1-jara provperiodo. En Nederlando la aĝlimo por pensiiĝo estas 65 jaroj. Kandidatoj bonvolu konsideri tion rilate al la verŝajna kontrakta periodo. Dungiĝo estas kondiĉa je ricevo de restad- kaj laborpermeso en Nederlando.

Kandidatiĝoj

Informpetojn kaj skribajn kandidatigojn kaj kandidatiĝojn (prefere kun plenaj biografiaj informoj) oni direktu al la Estraro ĉe: s-ino A.J. Bakker-ten Hagen, Kastelenstraat 231, NL-1082 EG Amsterdam, Nederlando, retpoŝta adreso: tenhagenuea@hotmail.com. La Estraro prefere ricevu la leterojn antaŭ la 15a de oktobro 2001. (Kaze de retpoŝta kandidatiĝo antaŭ tiu dato, originalaj dokumentoj estos akceptitaj ankaŭ kun iom da prokrasto.)

GK UEA

Akademio: dojeno jubileas, maldojeno kabeas

Festis la okdekan datrevenon la dojeno de la Akademio de Esperanto, Johan H. Rosbach... Li estas la plej longdaŭra akademiano (ekde 1960aj jaroj). Rosbach, aŭtoro de novelaroj kaj romanoj, estas la plej fama el la vivantaj norvegaj E-verkistoj. Li aparte kompetentas pri etimologio kaj lertas pri desegno. Ankaŭ lia frato intelekte aktivis en nia lingvo.

La 16an de aŭgusto Jorge Camacho Cordon demisiis de la Akademio de Esperanto, kiu do estis plene 45-membra nur dum kelkaj monatoj. Camacho (konata pro sia kverelemo kaj insultemo, kiujn kelkaj eŭfemisme nomas polemikemo kaj vervo) motivis sian demision per privata malinteresiĝo pri Esperantio kaj deziro rezigni pri ĉiuj tieaj taskoj; tamen li plenumis neniun oficon, ĉu de redaktoro ĉu de eldonisto ĉu de estrarano aŭ komisiito ie ajn: li estis nur simpla akademiano, sen ajna rango interne al la institucio. Dum la lasta renovigo de la Akademia triono li estis unu el la malplej balotitaj, inter la reelektitaj akademianoj. Kaj en 1998 li estis eĉ la lasta el la elektitoj entute.

HeKo

Ekumene en Zagrebo

Zagreba dioceza seminario gastigis 14-21 jul du ekumenajn E-aranĝojn: 15an Ekumenan E-Kongreson kaj 5an Junularan Ekumenan E-Tendaron.

Partoprenis la Kongreson pli ol 150 kongresanoj el trideko da landoj, plejparte membroj de IKUE (katolikoj) kaj KELI (evangelianoj).

La antaŭnelonge aperigita impona liturgia libro Adoru estis la ĉefa temo de la kongreso. Ĝin oni studis diverse: solene oni prezentis ĝin ĉe la inaŭguro kiam oni havis eblecon aŭdi ion pri la historio de ĝia ekesto. Dum la tuta semajno ĝi estis ĉiutage en la manoj de la kongresanoj: dum komunaj preĝoj, diservoj kaj dum ĉiutagaj kanthoroj.

La solenan inaŭguron ĉeestis la zagreba helpepiskopo d-ro Vlado Košić. En la Kroata episkopa konferenco lia tasko i.a. estas ekumenismo. La temo de lia prelego estis “Katolika Eklezio en Kroatio kaj ekumenismo”. Kelkaj reprezentantoj de aliaj kristanaj komunumoj el Kroatio sendis salutmesaĝojn. La kongreso ricevis salutmesaĝojn ankaŭ el Vatikano de la Papaj konsilioj por laikoj kaj por unuiĝo de kristanoj.

Tuttaga ekskurso estis direktita al Maria pilgrimejo Marija Bistrica, kie okazis Diservo kaj krucirado en Esperanto. Dum posttagmezo estis vizitita Stubica, konata loko en Hrvatsko Zagorje, kie oni havis eblecon ekscii ion pri la loka dialekto, kaj ankaŭ pri loka gastronomio.

Ĉar la temo estis muziko, oni okazigis du koncertojn: Kantojn el malnova liturgio prezentis Grek-katolika Cirila-Metodia koruso kiu agas ĉe la grekkatolika paroĥo en Zagrebo. Majstro Ernst Leuze el Germanio koncertis per orgeno en la baziliko de Koro de Kristo.

Porjunulara programo sub la gvido de Hatto von Hatzfeld havis tre varian programon: ĉiutagaj kursoj, sportumado, ekskursoj.

22 jul en la Zagreba katedralo okazis Ekumena Diservo kun ĉeesto de 300 partoprenantoj de la Zagreba UK. La Diservon gvidis Lajos Kobor, nova prezidanto de la Ekumena E-Komisiono.

Predikis Adolf Burkhart. Li menciis beatan Stepinac, kies tombo troviĝas malantaŭ la ĉefa katedrala altaro. Ankaŭ li menciis la libron Adoru. La Ekumenan Diservon sekvis la katolika meso en Esperanto kiun kuncelebris 5 pastroj el 4 landoj. Dum la Diservo la kantadon akompanis Ernst Leuze.

Lunde ĉe la giĉeto “faka agado” dum la antaŭtagmezaj horoj deĵoris anoj de KELI kaj IKUE. La interesitoj povis ricevi informojn pri ambaŭ organizoj, ekkoni la eldonaĵojn, ricevi aliĝilojn por la venontjaraj kongresoj.

Marde kvindeko da kongresanoj ĉeestis en la fakkunsido de KELI al kiu oni invitis ankaŭ IKUE, kaj oni povas diri ke en vera senco de la vorto ĝi estis komuna kunsido. Mallonge estis prezentitaj la ĵus finitaj Ekumena E-Kongreso kaj Junulara E-Tendaro. Oni atentigis la ĉeestantojn pri la venontjaraj okazaĵoj, t.e. kongreso de KELI en Hungario kaj kongreso de IKUE en Ĉeĥio. Parto de la kunsido estis dediĉita al Adoru.

Marija Belošević

Sur la supra foto kantas la grekkatolika koruso.

Amase kaj sukcese en Bretonio

La 5an Esperantistan Renkontiĝon en Plouézec (Bretonio) partoprenis ĉ. 160 gesamideanoj el dek du eŭropaj kaj ekstereŭropaj landoj, inkluzive de 16 infanoj! Tiu somerfina (18-24 aŭg 2001) staĝo proponis kursojn pri la lingvo por infanoj kaj plenkreskuloj (por lerni la lingvon kaj por lerni gvidi kurson per Cseh-metodo) sed ankaŭ pri jogo, interreto, koruso, teatro. La programon gvidis 15 personoj el kvin landoj.

Posttagmeze la organizantoj proponis promenadojn tra belegaj pejzaĝoj (muelejo de Kraka, preĝejoj, marbordo, ktp). Vespere okazis prelegoj pri Raymond Schwartz, bretona historio, Goražde, ktp. Eta sed grava detalo ankoraŭ plibonigis la etoson: ni tre bone manĝis! Sed la ĉefa estis la etoso: ĉiuj amike babilis kun la aliaj, retrovis geamikojn, amikiĝis kun novaj geamikoj.

Tiu staĝo estis granda plezuro por ĉiuj; la laboro de ĉiuj permesis proponi simpatian lastan vesperon: iuj kantis, iuj teatrumis kaj ankaŭ tiuj, kiuj zorgis pri manĝaĵo, proponis muzikon, uzante kuirilojn kiel instrumentojn! Fine multe da partoprenantoj brakumis unu la aliajn: ĉiuj malfacile malkunigis...

Certe Roger Eon kaj lia skipo plibonigos tiun staĝon: pro entuziasmo multe da ĉeestantoj proponis ideojn por tion fari; sed vere la organizo estis tute adaptita al 160 homoj. Kaj tiun nombron Roger ne volas transpasi, por gardi la etoson!

Novaj esperantistoj tre ŝatis tiun renkonton; la lingvo logis ilin, la etoso persvadis ilin daŭrigi! Multaj jam scias, ke ili denove partoprenos en 2002!

Kristin Keysers

Tradicia Mediteranea staĝo

La lastan semajnon de aŭgusto okazis la 27a internacia semajno en Sète apud Montpeliero (Francio), ĉe Mediteraneo. Partoprenis 55 personoj el kiuj estis 40 lernantoj. La instruadon prizorgis malsamnaciaj kursgvidantoj: rusdevena Nina Korĵenevskaja-Gouriou (komencantoj), italo Mario Guzzi (paroliga kurso), franco Pierre Babin (supera kurso).

Tage okazis kursoj (3 horoj matene kaj 2 horoj posttagmeze), dum la paŭzo oni povis sin bani, ekskursi, siesti. Vespere okazis prelegoj, ludoj, spektado de lumbildoj. S-ro Jorgos Esperanto kunportis grandan libro-servon. La vetero, kiel ĉiam en tiu sezono, estis tre bela dum la tuta staĝo. La etoso estis agrabla.

Evelyne kaj Nikolao

Pli ol kongreso: kultura evento

Temis pri eble la plej elstara nacia kongreso, kiun mi spertis dum mia esperantista vivo. Verŝajne, samopinias la preskaŭ 300 partoprenantoj en la 70a Itala Kongreso de Esperanto, kiuj kunvenis komence de aŭgusto en Triesto, iama disput-urbo inter Italio kaj Aŭstrio-Hungario okaze de la unua mondmilito.

Kvankam la tutan kongreson vestis kulturo, el ĉiuj kongresaj eventoj, centran rolon ludis la tre klera komentario pri la Dia Komedio de Dante aŭtorita de la forpasinta profesoro Vittorio Russo kaj prezentita de Mauro Nervi. La tiurilata nov-eldonita libro Danteskaj itineroj kunmetas apud la klasikaj Dante-aj vers-tradukoj fare de Kalocsay (Infero) la plej novajn versiojn fare de Dondi kaj Rossi (Purgatorio kaj Paradizo).

La supra lekcio formis nur parton de Esperantologia Forumo sekvata de vigla debato, kiun respektive enkondukis Anna Löwenstein (metodologioj por familia instruado de Esperanto al infanoj) kaj profesoro Humphrey Tonkin el Usono (Esperanto en la 21-a jarcento).

La dua Forumo, ĉiam en la moderna kongresejo, koncernis unuiĝantan Eŭropon. Chiti-Batelli prezentis la tezon, ke la sukceso de Esperanto ligiĝas al estonta kreo de federacia supernacia Eŭropo, kiu spertos la bezonon de supernacia komunik-lingvo, same kiel ĝi jam spertis la neceson de la komuna mono eŭro. G.C. Fighiera, antaŭa funkciulo ĉe interŝtataj institucioj, poste montris la rektajn, nerektajn kaj kaŝitajn kostojn de multlingvismo: lin sekvis la irlanda diplomato Seán Ó Riain, kies temo bildigis irlandan vidpunkton pri etna identeco kaj lingva diverseco.

La debatojn de la tria kunveno, same amase vizitita kiel la antaŭaj, gvidis la reprezidantino de la itala Unesko-Komisiono, Maria Luisa Stringa. Inter la ĉefaj parolantoj troviĝis Vincent Charlot (Francio), UEA-reprezentanto ĉe Unesko, kaj ges-roj Grattapaglia (Brazilo).

El la supraj linioj jam aperas la internacieco de la kongres-anaro. Same internaciaj laŭ la enhavo kaj plenumantaro estis la vesperaj artaj programoj, en kiuj aktivis i.a. italaj, slovenaj kaj polaj artistoj kaj ensembloj. Entuziasmajn aplaŭdojn rikoltis la Triesta folklora trupo La 13 familioj. Ĉion brile preparis LKK sub gvido de Edwige Ackermann.

Se ĉiuj naciaj E-Kongresoj estus kiel la Triesta...

Giancarlo Fighiera

La inaŭguro estis tute speciala pro partopreno de la reprezentantoj de la 13 antikvaj nobelaj Familioj de Triesto en mezepokaj kostumoj. (Fotis Edvige Ackermann)

La 52a Kongreso de BEA

7-9 sep en Velingrado okazis la 52a Kongreso de Bulgara E-Asocio. Partoprenis 130 personoj. La fanfaroj kaj dancgrupo solene invitis la delegitojn kaj gastojn en la kongresan salonon, kie sur la podio oni plenumis la nacian himnon kaj La Esperon. La ina koruso de E-societo Radio (Pazarĝiko) plenumis belan programon en Esperanto kaj la prezidanto de la loka kongresa komitato anoncis la kongreson malfermita.

La prezidanto de BEA inĝ. Petar Todorov petis la ĉeestantojn honori la memoron de la forpasintaj Asociaj membroj en la pasinta jaro.

Salutis kaj bondeziris la kongreson: la urbestro d-ro Cvetan Dafov, la veteranoj Manol Ĉolev (98-jara) kaj Nikola Godev (93-jara), gastoj el Ĉinio, Francio, Germanio, Pollando, Serbio. Kun varmaj aplaŭdoj estis renkontita la kortuŝa mesaĝo de d-ro Renato Corsetti — la nova prezidanto de UEA.

Estis diskutitaj kaj aprobitaj la raportoj pri la agado de la Asocia Estraro kaj de la Kontrola Komitato. El ili videbliĝis plua supreniro de BEA, pri kio atestas la duobliĝinta abonantaro de Bulgara Esperantisto. La kongreso akceptis decidojn por sia agado kaj anoncis eksterordan kongreson, kiu okazos en novembro 2001 por akordigi la Asocian statuton al la nova bulgaria leĝo.

BEA dekoris la urbestron kaj la gesinjorojn Boris Gaĝanov kaj Elena Janĉeva — prezidanto kaj sekretario de LKK kaj de la loka E-societo — per la ora Asocia medalo “100 jaroj Esperanto”. La asocio honoris veteranojn kaj aktivulojn per diplomoj, libroj kaj arĝentaj insignoj de BEA.

Kun granda plezuro delegitoj kaj gastoj spektis la teatraĵon La invento de la jarcento de Georgi Mihalkov, kiun majstre surscenigis la artistoj de la Bulgara E-Teatro: Darinka Mitova, Veneta Zjunbjuleva, Ivan Zlatarev, Miŝo Zdravev kaj reĝisoro (ankaŭ rolanto) Teo Jurukov. La teatraĵon kaj la aktorojn prezentis Belka Beleva.

La programo finiĝis sur la ĉefa urba placo per altkvalitaj prezentoj de la menciitaj art-grupoj, al kiuj aliĝis lokaj estradaj plenumantoj. Ĉiuj delegitoj kaj gastoj, ankaŭ urbanoj (pri la kongreso raportadis la lokaj radio kaj televido), memoros longe la kongreson.

Petko Arnaudov

Sur la foto estas grupo da kongresanoj (Fotis Petko Arnaudov)

Simpozio pri lingva planado kaj leksikologio en Zagrebo

Tuj post la Universala Kongreso en Zagrebo okazis samurbe simpozio pri lingva planado kaj leksikologio. Ĝi estis aranĝo de la Akademio de Esperanto (AdE), kunlabore kun la Kroata Akademio de Sciencoj kaj Artoj. La ejo estis la belega Iliria Salonego de la Kroata Akademio de Sciencoj kaj Artoj, situanta en trankvila strato de la Monta Urbo de la kroata ĉefurbo. Entute en tiu evento partoprenis 46 personoj.

En 1994 AdE aranĝis sian unuan simpozion: estis en Prago, kaj la rezultoj aperis la sekvan jaron en libro kun 15 artikoloj. Ĉi-foje la simpozia volumo estis preta jam antaŭ la evento kaj estis vendata dum la UK. La eldonadon prizorgis Gersi Alfredo Bays kaj lia firmao Fonto. La volumo enhavas 17 kontribuaĵojn, el kiuj 12 estas en esperanto kaj 5 en la angla.

La simpozion inaŭguris Andre Mohorovičić, membro de la prezidio de la Kroata Akademio, kaj Geraldo Mattos, prezidanto de AdE. Sekvis tri lekcioj dum tiu unua tago. La unua estis anglalingva prezento de la planadaj problemoj de la ukraina lingvo fare de Alexander Krouglov, estro de la Rusa sekcio de la Diplomatia lingva centro de la Brita Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj. La ukraina lingvo dum la lastaj dek jaroj montris multajn interesajn ŝanĝojn. La dua estis prezento de Heinz Hoffmann pri nocisistemoj en la fervojoj, kaj la tria prelego de Sabine Fiedler pri la frazeologio de esperanto.

La duan tagon okazis sep prelegoj, el kiuj unu en la angla: Fu Kin-hung el Hongkong lekciis pri la emociaj faktoroj influantaj la lernadon de Putonghua kiel duan lingvon. La aliaj lekciantoj estis Vilmos Benczik (komunikteoriaj konsideroj pri esperanto kaj ĝia leksiko), Detlev Blanke (leksikografio de kelkaj planlingvoj), Grant Goodall (transitiveco de verboj en esperanto), Koutny Ilona (temvortaroj), Amri Wandel (fakterminoj en astronomio kaj astrofiziko) kaj Haszpra Ottó (provoj pri novaj alfabetoj).

Lastatage prelegis Palma Csíszár-Salomon pri la funkcio de latinidaj prefiksoj en esperanto, Christer Kiselman pri la kreado de matematikaj terminoj kaj Geraldo Mattos pri vortaraj difinoj.

Bedaŭrinde ne venis du lingvistoj kiuj estis invititaj: Petek Kurtböke kaj Isaiah Munang Ayafor. Iliaj kontribuaĵoj pri la turka lingvo respektive la angla lingvo en Kameruno tamen estis konataj de la partoprenantoj.

Estis do la dua simpozio de AdE, tamen kun du atentindaj novaĵoj: pro la kunlaboro ni rajtis uzi la ejon de la Kroata Akademio, kaj estis lekcioj ankaŭ en la angla. Kvin invititoj volis prelegi angle, kvankam nur du el ili alvenis.

Renkontiĝo konsistas ne nur el formalaj prezentoj. Fakte tiuj ĉi konsistigas nur la supron de glacimonto, ĉar grava parto estas la neformalaj diskutoj dum la paŭzoj pri ĉiuj temoj — diskutoj kiujn ebligas, spite al nia informteknika epoko, nur personaj renkontiĝoj. Por faciligi tiajn renkontiĝojn, trinkaĵoj dum la kvin longaj paŭzoj kaj tagmanĝo dum la dua tago estis servitaj sen kosto por la partoprenantoj.

Kion do oni povas lerni de tiu evento? Ĉar estis la unua evento organizita de la Akademio de Esperanto en kiu partoprenis neesperantistoj, ni povas diri ke ĝi estis klopodo ne nur akceli la konojn pri la du temoj de la simpozio, sed ankaŭ konatigi laboron de esperantistoj al neesperantistoj. Kvankam ĝis nun modesta, tiu klopodo ŝajnas al mi sekvinda.

Christer Kiselman

NASKas esperantistoj en San-Francisko

Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) okazis la tridek-duan fojon ĉi-somere en San-Francisko, Kalifornio, Usono. Kiel ĉiam, partoprenis bunta grupo da studentoj (35 personoj), plejparte el Usono kaj Japanio, sed ankaŭ el Svedio, Ĉinio, Francio, Senegalio, Kanado, Kostariko, Meksiko kaj Barato.

La kursaro dividiĝis en du sekciojn — progresantan kaj pedagogian.

Instruis en la progresanta sekcio Grant Goodall surbaze de la nova vidbendserio Esperanto: Pasporto al la Tuta Mondo. La pedagogian sekcion, kies temo estis teknologiaj rimedoj por instrui Esperanton, gvidis Duncan Charters kaj Derek Roff.

Malkiel en la antaŭaj jaroj, ĉi-jara kursaro okazis ĉe la Universitato de San-Francisko (USF), kiu troviĝas proksime al la urbocentro. La kursaro estis malsama ankaŭ pro tio ke ĝi daŭris du semajnojn anstataŭ la kutimaj tri.

Mi estas relative nova Esperantisto, kies Esperanto-sperto ampleksas unu jaron kaj duonon. Ĉi-jare estis mia dua NASK-vizito. Sen NASK, verŝajne mi ne estus uzanto de Esperanto. En Usono esperantistoj estas malmultaj kaj etendiĝas tra granda lando. NASK estas unu el la plej bonaj eblecoj renkonti homojn kies gepatra lingvo ne estas la angla. Esperanto subite iĝas lingvo kiu estas komprenilo necesa. La malofta okazo paroli Esperanton ĉetable fariĝas ĉiutaga afero.

La instruado estis tre altnivela kaj valora, kompreneble. Same valora estis la kultura dialogo inter la diversdevenaj partoprenantoj. Dum ĉiutagaj ekskursoj en San-Francisko ni vizitis la japanan kaj ĉinan kvartalojn: la japanaj kaj ĉinaj esperantistoj komentis la kvartalojn, aldonis informojn pri la veraj landoj, kaj ege profundigis la sperton.

Studentoj ĉiuaĝaj el la tuta mondo ĉiujare kunvenas en San-Francisko por interŝanĝi kulturojn, plivastigi lingvosciojn, kaj enkorigi lecionojn pri internacia komprenemo kaj amikeco. En la Esperanta ĉielo, NASK estas unu el la plej grandaj verdaj steloj.

Tim Westover

La supra foto montras la NASKantojn.

Plano B en Barlastono

Feliĉe, kiam ĉio estas fiaskonta, restas — kiel angloj diras — plano B: tio estas kromaj aranĝoj lastminute substitueblaj por savi eventuale krizan situacion. Kaj nepris efektivigi planon B komence de la Esperanta somerlernejo ĉe Wedgwood Memorial College en Barlaston (Britio), kiam la ĉefprelegonto, Katinjo Fetes-Tosegi (Radio Aŭstria Internacia), ne alvenis. Bizare estis, ke du semajnojn antaŭ la somerlernejo ties direktoro, Paul Gubbins, parolis en Zagrebo kun la invititino kaj interkonsente kun ŝi finaranĝis la programon; eĉ pli bizare, jam tri semajnojn post la somerlernejo riceviĝis nek klarigoj pri nek pardonpetoj pro la foresto.

Tamen malgraŭ la mistero de la malaperinta radio-ĵurnalistino, la somerlernejo, kun iom malpli ambicia programo ol anoncite, sukcesis — plejparte danke al la herkula laboro de Andrej Peĉonkin, kiu lastminute surŝultrigis kromajn taskojn, inkluzive de instruado kaj prelegado. Ni ŝuldas grandajn dankesprimojn al nia rusa kolego. Sen li mi estus komence de la kurso plene enkaĉiĝinta.

Ni danku ankaŭ al niaj konstantaj kunlaborantoj, d-rinoj Marjorie Boulton kaj Kate Hall, kiuj senpezigis Andreon kaj min ĝis la fino de la somerlernejo.

Datoj por la venontjara somerlernejo en Barlaston jam estas fiksitaj: 10-16 aŭg 2002. Invitita jam estas gastprelegonto, kiu provizore akceptis: tiu tamen neniel asociiĝas kun RAI ...

Paul Gubbins

Sovaĝa vivo en Esperanto

30 jul – 12 aŭg 2001 Odesa EK Verdaĵo (Ukrainio) okazigis la 16an Ekspedicion laŭ la rivero Dnestro. Partoprenis 23 personoj el Ukrainio kaj Pollando.

La ekspedicio estis dediĉita al naturesplorado kaj naturprotektado de Dnestra delto, unu el tutmonde protektataj akvo-marĉaj teritorioj. La partoprenantoj ekskursis al la Blanka lago, kie pompe floris blankaj nimfeoj. Sur flosantaj rondaj folioj de tiuj plantoj nestis blankvangaj ŝternoj. Ĉi-jare la alta akvo staris tre longe, kaj pro tio la birdoj ne povis elkovi idojn ĝustatempe, do eĉ komence de aŭgusto ni vidis iliajn nestojn kun brunetaj ovoj. Kaj en kelkaj nestoj videblis eĉ ĉarmaj lanugaj buletoj — la ĵus elkovitaj birdidoj.

Sur malgranda parto de la lago ni kalkulis 170 nestojn kaj ringumis 70 birdidojn. Sekvajare ni ekscios, kiom da birdoj revenos al sia patrujo.

Alia bonfara afero de nia ekspedicio estis konstruo de nesto por aglo. Haliaetoj estas raraj rabobirdoj, kiuj vivas ĉiam apud akvo. Longeco de ĝiaj plene etenditaj flugiloj atingas eĉ 2 metrojn. Kaj por tiu “birdeto” kaj ĝiaj 2 infanoj ni konstruis neston sur arbo. Ni esperas, ke la haliaeto aprezos nian gastamecon kaj ekloĝos en la nova domo.

Certe, aromon de freŝa fojno, teneran plaŭdadon de riverondoj, kareson de suda aŭgusta suno povas rememori nur tiuj, kiuj vere travivis tion. Sed ekvidi la sovaĝan naturon de la Dnestra delto povas ĉiu per la kasedo Sovaĝa vivo de sudaj kanejoj, produktita de la Odesa filio de Ukrainia Birdoprotekta Societo, EK Verdaĵo kaj Jokohama E-Rondo (Japanio). La premiero de la filmo okazis en la 74a Kongreso de SAT (Hungario); poste ĝin spektis partoprenantoj de la Zagreba UK.

Tatjana Auderskaja

La 19a EsTeRo

Dekomence — iom da historio.

La unua kunveno de okcidentukrainaj gesamideanoj, organizita de ternopilanoj, okazis en 1982. En tiu tempo kaj postaj 10 jaroj ĝi nomiĝis E-renkontiĝo ĉe rivero Zbruĉ. Ĉi rivero estis iam limo inter okcidenta kaj tiel nomata granda (Sovetia) Ukrainioj kaj per tiu kunveno ni celis unuigi gesamideanojn de diversaj bordoj. Kelkfoje la renkontiĝo pro partopreno de bulgaroj, usonanino kaj rusoj havis statuson de internacia.

Ni kelkfoje ŝanĝis la lokon: la tendaro okazis ĉe Dnestro, ĉe rivereto Stripa, en norda urbeto de nia provinco Kremenec, en turistejo “Arbara”. Pro tio estis ŝanĝita la nomo de kunveno, nun ĝi nomiĝas EsTeRo — Esperanta Ternopila Renkontiĝo.

Malgraŭ tio ni ofte revenas al kutima loko, ĉar la bordo de Zbruĉ apud vilaĝo Krutiliv estas fama. Antaŭ pli ol 150 jaroj polaj arkeologoj trovis tie Zbruĉan idolon — la solan atestanton de la antaŭkristana epoko de praslavoj. La originala idolo nun estas en Krakovo, kopioj — en Ternopil kaj Kijiv. Apud la E-bivako estas fonto de minerala akvo. Ni ĉiam organizas ekskursojn al ortodoksa vira monaĥejo kaj al kaverno de kuracisto-ermito, kiu bone konserviĝis.

7-8 jul okazis la 19a EsTeRo kun 30 partoprenantoj. Ĉar ĝia dato koincidis kun Johanfesto (7 jul) ni montris al la gastoj antikvan Kupalan tradicion, kiu konserviĝis de la pagana tempo kaj poste ekhavis kristanan ornamaĵon. Ĉio — Esperante, ne ukraine! Vespere ni kantis en Esperanto popolajn ukrainajn kaj popularajn Esperantajn kantojn.

En apuda lago eblis ne nur satnaĝi, sed ankaŭ fiŝkapti. Dezirantoj sub la gvido de spertulo povis kolekti en arbaro kaj kampo sanigajn herbojn. Infanoj badminton- kaj pilk-ludis; plenkreskuloj kartludis kaj gustumis veran ukrainan brandon kun lardo kaj sekala pano.

Bonvenu venont-jare al la jubilea, 20a, EsTeRo!

Araneo

Esperantologia fakultato en KCE

La Kultura Konsilio de Kultura Centro Esperantista (La Chaux-de-Fonds, Svislando) aprobis la projekton de Esperantologia Fakultato, ellaboritan surbaze de propono de d-ro Giorgio Silfer. La projekto iros al la Asembleo de KCE por la definitiva aprobo, kiu antaŭvidas aplikon ekde 2003 aŭ 2004.

La Esperantologia Fakultato de KCE estos malgranda privata universitato, kiu zorgos pri la evoluigo de esperantologio ĉiudirekten: E-beletristiko, historio kaj sociologio de Esperantio, (inter)lingvistiko, komunikosciencoj kaj metodiko aplikitaj al Esperanto. Ĝi estos strukturita laŭ katedroj (de tri ĝis kvin), kun profesoroj nomumitaj inter esperantologoj rajtaj instrui en universitato; sub la kunordigo de rektoro, ili povos peti la helpon de fakuloj (nomataj docentoj) sen specifaj akademiaj rajtoj (ekz-e, valoraj verkistoj aŭ pedagogoj).

La Esperantologia Fakultato devos produkti ne nur kursojn, sed ankaŭ tekstojn universitatnivelajn. Tiurilate ĝi signifos la plej altan investon interne al Esperantio por la ĉiudirekta progreso de esperantologio.

HeKo

Kurte

La Departemento pri Komunikado de Brazila Esperanto-Ligo starigis laborgrupon por ellabori k kunordigi planon kun la celo diskonigi Esperanton inter la aktivuloj de la ekologiista movado en Brazilo. (BEL)

La sveda nacia libro-datenbazo Libris, prizorgata de la nacia biblioteko, enhavas informojn pri 659 esperanto-libroj eldonitaj en Svedio aŭ rilataj al Svedio. (Nun)

25 aŭg 2001 en la 33a Korea E-Kongreso la deputitaro de KEA elektis por tri jaroj sian novan prezidanton — Lee Jung-kee, ĉefo de Seula E-Kulturcentro. (Nun)

Monda Turismo planas eldoni 5 mil ekz-ojn de Turisma Esperanto-Kalendaro 2002 kunlabore kun Heroldo de Esperanto. (MT)

La subaj informeroj pri la Zagrebaj decidoj de la Komitato de UEA estas ĉerpitaj el la raporto de Osmo Buller, kiu aperos en la revuo Esperanto. La tekston afable sendis István Ertl.

Komitatanon A aŭ observanton ankoraŭ ne anoncis UMEA k la landaj asocioj de Armenio, Aŭstrio, Benino, Britio, Ĉilio, Danlando, Ebura Bordo, Grekio, Hinda Unio, Islando, Kartvelio, Kongolanda D.R., Makedonio, Meksiko, Peruo k Urugvajo.

36 komitatanoj A k B kompletigis la komitaton de UEA per 12 C-komitatanoj: Humphrey Tonkin (34 voĉoj), Renato Corsetti k Gbeglo Koffi (po 33), Kep Enderby (31), Grégoire Maertens (30), Michela Lipari k Ivo Osibov (po 28), Ulrich Lins (27), Hans Bakker k Takeuti Yosikazu (po 23), Choi Yun-huy (21), Andrej Grigorjevskij (20).

Naŭ novaj Honoraj Membroj de UEA estis elektitaj en Zagrebo: Muztar Abbasi (Pakistano), Aref Azari (Irano), Lucija Borčić (Kroatio), Dao Anh Kha (Vjetnamio), Christopher Fettes (Irlando), Lina Gabrielli (Italio), Claude Gacond (Svislando), Mila van der Horst-Kolińska (Nederlando) k Ebbe Vilborg (Svedio).

Benina E-Federacio estis akceptita kiel la 63a aliĝinta landa asocio de UEA (la kvina en Afriko); la aliĝpeto de Azerbajĝana E-Asocio ne estis akceptita. Astronomia E-Klubo k Yumeiho-Societo, estis akceptitaj kiel kunlaborantaj asocioj (da ili estas jam 40).

La baza kotizo de UEA estas plialtigita al 50 eŭroj.

Vide el Bruselo

Kalumnio de malriĉa esperantisto

“Mi ne kalumniis. Vere. Mi ne akuzis ilin pri lingva diskriminacio”, — sinpravigas eŭropa civitano P.

Ĉu la timigita esperantisto vere ne kalumniis? Aŭ ĉu li nur informpetis pri la nacieco kaj gepatra lingvo de nova dungito ĉe grava eŭropa organizo? Lastasemajne mi relegis amason da longaj mesaĝoj senditaj de P. dum la lastaj monatoj. Do, en marto 2001 la skribema civitano skribis E-poŝton al K., direktoro de granda kaj tre oficiala eŭropa organizo E. kun sidejo en Bruselo. Organizo E. vere estas eŭropa kun 31 eŭropaj membroŝtatoj. Kiom gaja estas la vivo por la direktoro de la organizo kaj liaj amikaj gravuloj! Vojaĝante tra la 31 membrolandoj de la organizo, ili konas la veran belecon kaj diversecon de Eŭropo. Kompreneble, dum kongresoj kaj kunvenoj ili vojaĝas je kosto de la organizo mem.

Eŭropa civitano P. ne estas tiel gaja kaj vojaĝema kiel niaj karaj eŭropaj oficistoj. Kaj pro sia skribemo kaj ĝenaj demandoj pri dung-anoncoj, P. nun havas zorgojn. “Mi ne havas sufiĉan monon por gajni juĝaferon se direktoro K. atakas min pro kalumnio”, — plendas la malriĉa esperantisto. En sia unua kaj iom teda letero P. informpetis angle pri dunganonco por informada oficisto publikigita de organizo E. en oktobro 2000. Kiel en pli ol 300 aliaj dunganoncoj, faritaj dum la lastaj 12 monatoj per internaciaj organizoj bazitaj en Bruselo, ankaŭ E. serĉis denaskan parolanton de la angla [“English mother tongue, other languages an advantage”]. Tamen nur unufoje en la letero de P. legeblas la vorto “diskriminacia dunganonco”. Ĉu li kalumniis? Ĉu la malriĉa esperantisto malutilas per mensogaj akuzoj al la honoro de eŭropa gravulo K.?

La plej granda malprudenteco

Por la direktoroj de organizo E., civitano P. certe eraris. “Post dek semajnoj sen respondo al mia unua letero mi koleris”, — sinpravigas la skribema esperantisto.

En junio 2001 li reskribis esperante kaj france al direktoro K. En sia dua letero P. ankoraŭfoje ĝene demandis, interalie, kiujn denaskan lingvon kaj naciecon havas la nova dungito, kiu respondis al dunganonco por denaska parolanto de la angla. “Ni estas ŝokitaj per la fakto ke vi sendis kopion de via mesaĝo al granda nombro de personoj. Tiel vi agadis tre malprudente. Sendante la mesaĝojn al homoj gravaj, vi nekontraŭdireble damaĝis la renomon de nia organizo”, — kontraŭatakis la vicdirektoro de la organizo.

“Mi estis tre stulta”, agnoskis P. Malprudente li sendis kopion de la letero al eŭropaj gravuloj kaj al preskaŭ ĉiuj francaj parlamentanoj. Ankaŭ per sia ironia skribmaniero la eŭropunia civitano tre ĝenis eŭropajn gravulojn. “Kiel ĉefo de eŭropa organizo, vi certe komprenas la spiton, kiun la dunganonco povas kaŭzi ĉe nedenaskaj parolantoj de la angla”, — aŭdacis la kalumnia esperantisto. — “Tio estas eĉ pli la kazo ĉar ni ĉiam pli bone devas koni la anglan”. Por sinpravigi, P. naive citis vortojn de Anna Diamantopoulou — ano de la Eŭropa Komisiono respondeca pri egalaj ŝancoj. Laŭ Diamantopoulou, la denasklingvo-kriterio povus esti “konsiderata kiel diskriminacia kaj pro tio nekongrua kun Komunumaj reguloj pri libera movado de dungitoj en la Komunumo”. Ĉu la esperantisto neniam estis en Bruselo, la ĉefurbo de Eŭropo? Ĉu la naivulo ne scias ke lingva egaleco estas nur bela frapvorto dum la Eŭropa Jaro de Lingvoj ?

La plej bela frapvorto

La pozicio de la naiva esperantisto ne estas tute perdita. Bonŝance, informita de P. en junio, franca senatano Jacques Myard faris skriban demandon pri la dunganonco al Pierre Moscovici, la franca ministro por eŭropaj aferoj. “Kion vi faros kontraŭ ĉi tiu honta defio al la reguloj de la Eŭropa Unio”, — fiere demandis Myard. En Francio por ekhavi pli da voĉoj politikistoj estas — almenaŭ publike — la plej grandaj defendantoj de la franca lingvo. Kaj kiu amas la francan lingvon pli ol la franca ministro pri eŭropaj aferoj? Do, post plena monato de telefonado kaj leteroj de laboremaj francaj funkciuloj, ministro Moscovici povis publike informi Myard ke “la sekretariejo de la organizo agnoskis, ke ĝi faris eraron”. Moscovici ankaŭ informis senatanon Myard ke la sekretariejo de organizo E. “ne neas la diskriminacian naturon” de la dunganonco por denaska parolanto de la angla. La francoj nun “bonvenigas” la respondeculojn de la organizo por ke ili estu “tre atentaj” al plurlingveco.

Informita de la franca agado por “plurlingveco”, P. nun iom pli bone dormas. “Mi ne plu skribos al direktoroj de eŭropaj organizoj,” promesas P. Kaj direktoro K.? Por ripari sian bonan reputacion, K. nun minacas al P. per proceso pri kalumnio. La eŭropa gravulo sensukcese kontaktas esperantistojn por informpeti pri P. kaj la Eŭropa Esperanto-Ligo. “Li akuzis min pri rasismo”, — sinpravigis K, al agadema esperantisto el Belgio. Feliĉe por P., tiu belga esperantisto suferis akutan kaj subitan atakon de forgesemo. Evidente la belgo trinkis tro da bona belga biero dum la varma somero. Pro tio la belgo memoris nek adreson nek nomon de sia samideano. Kaj P.? Hodiaŭ, la naiva eŭropa civitano estas pli saĝa lerninte gravan lecionon dum la Eŭropa Jaro de Lingvoj: lingva egaleco estas nur bela frapvorto.

Dafydd ap Fergus

Al lingva demokratio

Strategia laborplano de UEA 2001-2010

Cel-deklaro de UEA

UEA celas grupigi la uzantojn de Esperanto, kiuj kunlaboras por ties progresigo en la vasta kadro de agado por pli justa mondo.

UEA aparte celas kontribui al pli vasta konscio pri la valoro de la neŭtrala lingvo Esperanto, kaj al pli amasa lernado kaj uzado de Esperanto en interkulturaj kaj interlingvaj rilatoj.

UEA celas evoluigi idean kaj organizan kadron, en kiu ĝiaj anoj povas senpere kaj efike kontaktiĝi kaj kunlabori, sen limigoj rilate al etna, nacia, seksa aŭ ekonomia identeco, politikaj aŭ religiaj kredoj, kaj simile, kaj pro tio ĝi provizas tiujn servojn, kiuj helpas al ĝiaj anoj orientiĝi kaj engaĝiĝi en la kulturon kaj en la internacian komunikado-fluon, kiuj okazadas pere de Esperanto.

UEA bazas ĉiun sian agadon sur respekto al la homaj rajtoj, al neperforta paca kunvivado kaj al la vivo-diverseco ĝenerale.

Strategia laborplano de UEA 2001-2010

Enkonduko

“Al lingva demokratio” estas plano por nova kampanjo kaj strategia plano por Universala Esperanto-Asocio dum la jaroj 2001-2010. Reasertante la validecon de la principoj de la Praga Manifesto, la plano estas sekvanto de la “Kampanjo 2000 por nova lingva ordo”.

Ĝi analizas la agadon por Esperanto laŭ tri agad-kampoj:

  • informado (konsciigo pri Esperanto kaj pri la aspektoj de internacia komunikado),
  • instruado (interkultura instruado de la fenomeno Esperanto),
  • utiligado (stabilbaza kaj dinamike evoluanta agado per Esperanto).

La organoj de UEA analizos la ĝisnunan kaj organizos pluan agadon en tiu kadro, invitante kunlaborantajn Esperanto-organizaĵojn fari la samon kaj vastigi la laboron en tiuj tavoloj, kiuj estas plej malfortaj aŭ pri kiuj ili plej kompetentas.

La plano ankaŭ identigas strategiajn prioritatojn aplikeblajn al ĉiu agad-kampo. Tiuj koncepteblas kiel tri agad-direktoj:

  • profesiiĝo,
  • plijuniĝo,
  • tutmondiĝo.

La plano “Al lingva demokratio” povas servi al ĉiu kunlaboranta Esperanto-organizaĵo kiel komuna bazo por agado. Ĉiu organizaĵo povas analizi sian agadon laŭ tiu ĉi kadro. La baza planpropono estas ĝenerala kaj nur indikas kelkajn ĉefajn gvidliniojn. Ĉiu organizaĵo povas adapti ĝin al siaj kondiĉoj, tenante laŭeble la ĝeneralan ideon de la plano per atento al la tri agad-kampoj kaj agad-direktoj indikitaj.

Apartaj detalaj laborprogramoj estu faritaj pri la praktikaj paŝoj por la plenumo de la plano.

Plano
1-a agad-kampo: informado

Tio signifas atingi, ke la homoj, kiujn oni volas informi, havu kiel eble plej ĝustajn ideojn pri Esperanto. La agadkampo ankaŭ celas atenton al vasta kompreno pri la aspektoj de internacia komunikado en kaj ekster la Esperanto-movado. Konsciigo kaj klerigo de la Esperanto-movadanoj estas esenca por sukcesa kaj vastskala konsciigo kaj klerigo ekster la movado.

Sur la ekstera kampo, necesas celi ne nur al pasiva informado (nur al petantoj), sed plie al aktiva informado, ĉu al la publiko ĝenerala ĉu al pli faka publiko.

Tiucele, UEA plu evoluigos sian informreton pristudante ankaŭ la informkanalojn uzatajn por similaj kulturaj-sociaj-internaciaj agadoj kaj rekomendante al ĉiuj organizaĵoj fari la samon en la koncernaj landoj aŭ medioj. Oni nepre ne neglektu la diversajn uzojn de elektronikaj retoj por informado. Oni ankaŭ utiligu maksimume la eblojn de tradukado por disponigi kvalitajn informojn en kiel eble plej multaj lingvoj.

Sur la interna kampo, necesas plifortigi la tradicion de daŭra kleriĝado pri Esperanto, ĉu pri la lingvo mem, ĉu pri ĝia nuna lingvokomunumo kaj ties strukturo, ĉu pri ĝia historio, literaturo, socipolitika signifo aŭ terminologia evoluo. Inter la eblaj rimedoj troviĝas librokluboj, studgrupoj, seminarioj, ekzamenoj kaj konkursoj.

Direkte al tutmondiĝo la agadkampo entenas atenton al tutmonda konsciigo kaj klerigo en regionoj kaj landoj kie la Esperanto-movado ne enradikiĝis aŭ estas malforta.

Direkte al plijuniĝo la agadkampo entenas atenton al konsciigo kaj klerigo de junaj personoj en kaj ekster la Esperanto-movado.

Direkte al profesiiĝo la agadkampo entenas atenton al plikvalitigo de la studado pri internacia komunikado kaj pri la rolo de Esperanto.

2-a agad-kampo: instruado

Tio signifas atingi, ke lerniloj kaj lern-okazoj — inkluzive de Esperanto-renkontiĝoj — estu facile troveblaj kaj allogaj por la celataj homoj.

Necesas koncepti la esperantistiĝon kiel daŭran procezon, kiu ne finiĝas per la trapaso de baza kurso. Instruistoj trejniĝu pri komunikiga kaj aktiviga pedagogioj, ĉu ekster- ĉu en-movade; tiucele la movado evoluigu kapablojn liveri tian trejnadon je profesia nivelo, traktante precipe la specifaĵojn de Esperanto-instruado, kunlige al la perado de interlingvistikaj kaj esperantologiaj scioj, de scioj pri ĝia lingvokomunumo kaj ĝiaj kulturo, tradicioj kaj historio. Ĉiuj kursgvidantoj dediĉu parton de la kurso al la pretigado de la lernantoj por posta memstara agado; laŭeble oni ankaŭ proponu konkretan daŭrigan kurson. En la planado de renkontiĝoj kaj kongresoj, la orientigo kaj kontentigo de novuloj estu nepra prioritato. Izolitojn oni kunligu telefone kaj retpoŝte.

Direkte al tutmondiĝo la agadkampo entenas atenton al sukcesa kultur-sentema instruado pri la fenomeno Esperanto tutmonde.

Direkte al plijuniĝo la agadkampo entenas atenton al instruado pri la fenomeno Esperanto al junuloj kaj de junuloj.

Direkte al profesiiĝo la agadkampo entenas atenton al la trejnado de Esperanto-instruistoj kaj al instruado pri Esperanto al personoj, kiuj povas utiligi siajn konojn de la fenomeno Esperanto en sia profesia vivo.

3-a agad-kampo: utiligado

Tio signifas atingi, ke la celataj homoj trovu ion valoran kaj interesan per sia uzado de la lingvo.

Necesas transiri de la nuna situacio al vastskala utiligo de Esperanto por praktikaj celoj de la homa vivo, kiuj povas esti la plej variaj, de scienca informiĝo al komerco. Fakaj asocioj iĝu pli videblaj en landaj kaj internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj, kaj en Interreto. Estu emfazo pri interkulturaj utiligoj kaj pri utiligoj proponeblaj kiel eble plej frue al memlernantoj.

1-a agad-direkto: profesiiĝo

Tio signifas la varbadon kaj aktivigon de i.a. intelektuloj, universitatanoj, sciencistoj, organizistoj, ĵurnalistoj, instruistoj kaj aliaj. Celindas krome homoj kun fakaj kapabloj en kampoj ekster la propra profesio.

Ĉi tiuj homoj povas alporti valorajn kapablojn, sed tipe la tempo kiun ili povas disponigi al movada agado estas limigata. Gravas taŭga apogo de la asocio (precipe de ĝiaj propraj profesiuloj) al ĉi tiuj fakuloj, por ke ili engaĝiĝu en konsentitaj projektoj kaj tie povu labori kun maksimuma produkt-ebleco.

Reekzamenindas la celtrafeco kaj disdivido de la enmovadaj profesiaj fortoj, por ke ili ekvilibre dispartiĝu al administrado, livero de servoj kaj apogo de la disvastigaj agadoj, kiel difinitaj en ĉi tiu plano.

Atentinda kaj subteninda estas plua evoluo de profesiaj esperantistaj organizaĵoj kaj ties kunlaborigo konforme al la celoj de ĉi tiu plano.

La nocio “profesiiĝo” havas implicojn por la tri agad-kampoj:

En la kampo “informado”, tio signifas unuavice la ellaboron de dece taŭga informmaterialo. Ĝi ankaŭ signifas la ellaboron de stud-programoj pri Esperanto je supera nivelo, la nacian kaj internacian kunordigadon de interlingvistikaj kaj esperantologiaj agadoj, kaj la eldonadon de kompetentaj verkoj en tiuj kampoj.

En la kampo “instruado”, tio signifas unuavice la plibonigadon de nia instruista tradicio, kun disponigo de rimedoj por programo de instruista trejnado, perfektigo kaj ekzamenado, kaj eldonado de lernil-produktoj, modernaj kaj enhave kaj prezent-rimede. Tio inkluzivu la akceptitan principon, ke minimume unu enmovada aganto okupiĝu pri instruado en profesiaj kondiĉoj.

En la kampo “utiligado”, tio signifas la kunligadon de samfakuloj por stimuli ilian agemon per Esperanto. Esperanto estos rigardata kiel vera lingvo, kiam ĝi estos utila ankaŭ por atingi ĉiuspecajn celojn de la homa vivo.

2-a agad-direkto: plijuniĝo

Tio signifas la motivigon kaj aktivigon de gejunuloj.

TEJO kaj ĝiaj landaj kaj fakaj sekcioj ludas gravegan rolon en la nuntempa Esperanto-kulturo, sed tro ofte ekzistas divido inter ili kaj la ceteraj movadaj strukturoj. Necesas pli da dialogado kaj reciproka subteno inter la generacioj je ĉiuj niveloj. Kunlabore kun la estraro de TEJO, tiu de UEA ellaboros apartan laborplanon por tiu celo certigante ĝian efektivigon per komuna komisiito aŭ komisiono.

Fakaj kaj aliaj asocioj organizu siajn kongresojn, servojn kaj agadojn tiel, ke ili estu allogaj ankaŭ al junuloj, precipe praktikantaj fakuloj. Estu lokoj por junuloj en iliaj gvidorganoj.

3-a agad-direkto: tutmondiĝo

Tio signifas la varbadon kaj aktivigon de anoj en landoj kie Esperanto ankoraŭ ne trovis radikojn.

Eŭropo ne plu rolas kiel la unusola pezocentro de la Esperanto-movado; ni bonvenigu kaj daŭrigu tiun evoluon. La regionaj komisionoj de UEA meritas plian apogon kaj diskonigon, interalie per pli elstara loko en ĝiaj ĉefaj eldonaĵoj kaj aranĝoj. La regionaj kongresoj transprenu rolon en la trejnado de instruistoj kaj klerigado pri Esperanto. Ĉiuj organizaĵoj donu pli grandan prioritaton en sia agado al translima kunlaboro kaj edukado al tutmonda konscio, interalie per utiligo de la rilatoj inter UEA kaj ILEI, kaj la diversaj branĉoj de Unuiĝintaj Nacioj.

La plano de UEA — 2001-2004

Strukturaj elementoj

Ni premisas ke organizaj strukturoj utilas nur se ili plenumas difinitajn celojn. Ili ne estas valoro en si mem. Sekve la necesaj organizaj plifortigoj estu ĉiam konsiderataj en la kadro de la atingo de la celoj de ĉi tiu plano. Gravas la sekvaj principoj:

  • Demokratiigo de la vivo de UEA kun pli da respekto por ĉiuj agantoj je ĉiu nivelo.
  • Partoprenigo de komitatanoj de UEA kaj de aliaj funkciuloj en la decidoj kaj en la plenumo.
  • Esenca refortigo de la rolo de la Komitato de UEA kaj de la ceteraj gvidorganoj.
Financaj elementoj

Progreso sur la tri agad-kampoj okazos plej certe per akcepto kaj starigo de ŝlosilaj projektoj. La Estraro proponos kaj la Komitato aprobos kriteriojn kaj procedon por elekto de finance subtenotaj projektoj. La aprobitan procedon efektivigos konkretaj agantoj (asocioj aŭ unuopuloj), per la uzeblaj buĝetaj rimedoj kaj laŭ difinitaj kriterioj por adekvate pritaksi la plenumon.

La Centra Oficejo starigos oficon por sekvi kaj utiligi financeblojn el la fontoj de internaciaj kaj neregistaraj organizoj kaj fondaĵoj, kiuj subvencias projektojn kun celoj kongruaj aŭ parencaj al la celoj de UEA kaj kunlaborantaj Esperanto-organizaĵoj, kiuj ricevu helpon por realigi siajn projekto-prezentojn.

La asocio anticipe taksu por ĉiu jaro la sumon da disponigeblaj rimedoj (el spezokonto, donacoj kaj rentoj el kapitalo).

La asocio dediĉu kaj anticipe buĝetu minimumon de kvin procentoj el tiu sumo ĉiujare al novaj agadoj en ĉiu el la tri ĉefaj agad-kampoj proklamitaj en ĉi tiu plano. La dezirata investo-nivelo (kondiĉe je taŭgaj projektoj kaj plenumantoj) por ĉiu el la tri ĉefkampoj estas dek procentoj.

La asocio fortigu la kontroladon de ekster-asociaj projektoj ricevintaj subvencion el asociaj rimedoj, postulante repagon aŭ kompenson en kazoj de neplenumo.

Surbaze de la pritakso de agado farita de komisiitoj, la Estraro laŭbezone reviziu la plenumantojn kaj rimedojn por la daŭriga agado.

Nepre planindas la sekvaj agadoj en la periodo 2001-2004:
  • Daŭrigo de la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo kun la celo kunlaborigi ĉiujn organizaĵojn reprezentantajn la Esperanto-komunumon.
  • Okazigo de la kampanjo “Por pli vasta komunumo” por varbi kaj grandigi la membrarojn de UEA, Fakaj Asocioj kaj Landaj Asocioj.
  • Okazigo de specifaj agadoj en ĉiu mondoparto por firmigi la movadon tie. Depende de la stato de la movado povos temi pri inform-kampanjoj, kunvenoj, stabiligo de administraj unuoj por la Esperanto-movado en tiu mondo-parto.
  • UEA produktu ĝisdatajn profesi-nivelajn informmaterialojn pri Esperanto kaj ĝia movado — kiujn oni povus utiligi por produkti proprajn nacilingvajn informilojn kaj transdoni al ĵurnalistoj, lingvistoj, simplaj interesiĝantoj... — kaj prizorgu ilian disvastigon por internaciaj kaj landnivelaj uzoj.
  • La Estraro de UEA donu apartan atenton al la materialo ekzistanta por informi lingvistojn kaj ĵurnalistojn.
  • UEA starigu aŭ/kaj aktivigu informan fakon por la ekstera publiko.
  • UEA transiru de pasiva informado (nur al petantoj) al aktiva informado en akceptemaj internaciaj medioj. UEA subtenu, iniciatu kaj okazigu aranĝojn, kiuj montras la praktikan uzeblecon kaj utilecon de Esperanto kaj disvastigu informojn pri ili laŭ ĉiuj eblaj kanaloj.
  • La Estraro de UEA instigu landajn Esperanto-organizaĵojn krei sciencajn societojn, institutojn aŭ alispecajn instituciojn por povi pli profesie kaj kompetente starigi kontaktojn kaj kunlaboron kun sciencaj partneroj.
  • La Estraro de UEA instigu landajn Esperanto-organizaĵojn starigi kontaktojn kun siaj registaroj kaj tute aparte kun la landaj instancoj, kiuj tenas ligojn kun internaciaj organizaĵoj.
  • UEA daŭrigu la Koalicion de NROj por Internacia Helplingvo kun la celo mobilizi neregistarajn organizaĵojn ĉe UN por disvastigi la ideon kaj eblecon de internacia helplingvo.
  • UEA instigu al okazigo de informaj agadoj al eŭropaj instancoj.
  • UEA zorgu pri rilatoj kun la Supera Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj kun la celo atentigi pri la lingva dimensio de homaj rajtoj kaj pri Esperanto kiel taŭga solvo.
  • UEA havu klaran kaj deklaritan (internan) lingvopolitikon pri sia oficiala lingvo Esperanto.
Instruado
  • La asocio daŭrigu la kunlaboron kun ILEI por la plenumo de sia instruada agado.
  • Komputil-retaj kursoj kaj servoj ricevu emfazon; estu premioj kaj financado por aparte bonaj hejmpaĝoj kaj retaj projektoj akcelantaj la lernadon kaj paroligon de la lingvo.
  • Aparte oni klopodu pluevoluigi la ekzistantajn centrojn por instruado pri Esperanto kaj igi ilin kunlabori inter si ankaŭ por oferti siajn servojn al neesperantistoj dezirantaj lerni Esperanton.
  • La Universala Kongreso estas fenomeno pristudinda, kiel la plej granda kaj la plej “efika” maniero por ensociigi esperantistojn. Kiel malfermi ĝin al pli vasta publiko, ĉu fari tion, kaj kiel aktualigi ĝian strukturon, estu temoj esplorataj de la Estraro de UEA.
  • La Estraro de UEA, kunlabore kun ILEI, reviziu la ekzistantajn instruilojn kun la celo plibonigi la instruadon pri Esperanto surbaze de modernaj metodikaj malkovroj, uzante ankaŭ novajn eblecojn de komputiloj, elektronikaj retoj k.s., kaj zorgante pri la integrigo de la finstudintoj en la komunumon.
  • La Estraro de UEA signife intensigu sian apogon al la projekto Interkulturo de UEA kaj ILEI per konkrete difinataj rimedoj.
  • UEA kaj ILEI starigu programon de instruista trejnado, kiel esencan elementon de la nove starigata komuna ekzamena branĉo “Instrukapablo”, klopodante enkadrigi elementojn de tiu trejnado en la strukturojn de oficialaj edukaj instancoj.
  • UEA daŭrigu la kampanjon “Savu esperantaĵojn” kun la celo prizorgi kaj savi historie valorajn esperantaĵojn en bibliotekoj kaj muzeoj.
Utiligado
  • La Estraro de UEA instigu la bone funkciantajn fakajn Esperanto-organizaĵojn starigi kontaktojn kun internaciaj organizaĵoj, kiuj okupiĝas pri sama aŭ apuda temo.
  • UEA aranĝu agadojn en regionoj, en kiuj ekzistas etna/nacia streĉo por pruvi la pac-potencialon de Esperanto kaj aparte apogu tiajn projektojn kiel Indiĝenaj Dialogoj.
  • La rolo instrua/kuntena/aktiviga de la revuo de UEA estu atentata.
  • Ni trovu solvojn por maksimumigi la eblecojn de esperantistoj en la entreprena kampo: por Esperanto per Esperanto.
  • UEA havu klaran kaj deklaritan kulturpolitikon.
  • UEA havu klaran kaj deklaritan politikon pri la faka apliko de Esperanto.

Al lingva demokratio

Alvoko al la membroj de UEA/TEJO/ILEI

Karaj membroj (kaj ne-membroj) de UEA/TEJO/ILEI,

dum la Universala Kongreso en Zagrebo la komitato de UEA aprobis novan labor-planon kaj komisiis nin esti speco de “garantia komisiono”, kiu certigos, ke la labor-plano estos kunlabore plenumata de la membroj de niaj tri organizaĵoj.

La nova labor-plano emfazas la jenajn prioritatojn:

  1. informado
  2. instruado
  3. utiligado
  4. plijuniĝo
  5. tutmondiĝo
  6. profesiiĝo

Ili estas en si mem klaraj, kaj vi povas detale legi en la labor-plano mem, kiel ili estas komprenataj.

Ĉu ni bezonis novan labor-planon komence de la 3-a jarmilo? La respondo estas, laŭ ni, jes! Sekve de tio, kion ni ĉiuj faris sub la flago de la Kampanjo 2000, ni nun devas turni nian atenton al la stato de Esperanto en la mondo, kaj reiĝi movado, kiu parolas al la mondo, en maniero, kiun la mondo komprenas (informado), kiu instruas la lingvon kaj la movadon ankaŭ per la lastaj metodoj kaj teĥnikaj rimedoj (instruado), kiu utiligas Esperanton por la normalaj bezonoj de la vivo (utiligado).

Tiaj agadoj estu farataj kun atento al la junularo, esperantista kaj neesperantista, al la tutmonda dimensio de nia agado (por ke ne restu landoj sen esperantistoj) kaj al la uzado de la profesiaj talentoj de niaj membroj.

Unu lasta afero devas esti klara al ĉiuj: ni ne bezonas konkurenci kaj batali inter ni. Ni estas ĉiuj laborantoj por la sama idealo preter kelkfoje tro rigidaj asociaj limoj. La labor-plano, kiun vi legos, emfazas la rolon kaj de UEA kaj de TEJO kaj de ILEI, kaj de ĉiuj aliaj esperantistaj asocioj, kaj ni ŝatus en ĉiuj landoj vidi kunlaboron, eĉ se kun la bezonata memstareco de ĉiu organizaĵo.

Ankaŭ la titolo de ĉi tiu komuniko kaj de la laborplano “Al lingva demokratio!” ne bezonas klarigon. Ĝi tre klare diras, kiu estas la finfina celo de nia laboro.

Ni faros nian komunan eblon por helpi vin kaj ni dankas vin pro viaj estontaj klopodoj.

Renato Corsetti, prezidanto de UEA

Holger Boos, prezidanto de TEJO

Mauro La Torre, prezidanto de ILEI

Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA

Sorĉa koncerto

Okaze de la 86a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo, la programo ofertis piankoncerton de 15-jara Andrej Korobejnikov, studento de la kvara lernojaro en Eŭropa Jura Universitato (Moskvo).

Mi kurioze scivolemis la muzikprezentadon de tiu junulo. Kion mi aŭskultis, vere superis ĉion kion mi imagis. La juna pianisto ludis dum pli ol 1,5 horoj malfacilan muzikon de Chopin, Skrjabin, Ĉajkovskij kaj diversajn aldonojn sen notoj (!!!) kun profundaj sentoj kaj brila tekniko. Mi miris pri la nekredebla matureco de lia muzikesprimo. Ni havis la grandan feliĉon travivi neforgeseblan koncerton de tiu genio. Ankaŭ mi havas simpatian impreson de li kiel infano partopreninta en la Infana E-kongreseto. Tie la juna esperantisto Andrej povis ĝui la komunecon kun aliaj infanoj de diversaj landoj, inter ili miaj gefiloj.

Gabriel Chaves

Fiasko kaj fisukceso aŭ verda chauvin-ismo

Kiel oni esperantigu la vorton: ĉu ŝovinismo, ĉu ĉaŭvinismo. La 15a regulo ĉi-kaze dubigas. Temas ne pri inaj ŝovoj, sed pri malestimo al ceteraj planlingvaj movadoj elbuŝe de troverdaj ĉaŭvinistoj.

S-ro Henri Masson, kies delonga okupo estas luktobove ataki ĉion usonan, en LOdE-5 hufobatis tute senkulpan Volapukon, dirinte ke ĝi “fiaskis”. Li tuj ricevis indan respondon de l’ elstara ano de la “fiaskinta” movado (LOdE-7).

Tio ne hezitigis s-ron Valentin Melnikov mismencii la “fiaskon” de Ido kompare kun la “sukceso” de Esperanto en la lasta (8-9a) numero de LOdE. Bedaŭrinde s-ro Melnikov ne precizigis, kion signifas la vorto “fiasko”.

Okupiĝante pri ambaŭ lingvoj, mi povas atesti jenon:

1. En Ido aperas kvankam eta, tamen ĉiutaga retgazeto pritraktanta enmondajn okazaĵojn. (Parenteze: ĝia lingvaĵo estas ekzakte tiu de la Kompleta Gramatiko Detaloza de L. de Beaufront). Mala signo de “fiasko”, ĉu ne? Kiom da ĉiutagaj eldonaĵoj ekzistas en Esperanto?

2. Ĉiuj idistoj ial ajn estas ankaŭ esperantistoj: ĉu eksaj, ĉu pluaj. Ambaŭkaze, ili okupiĝas pri Ido post ioma komparo de ambaŭ lingvoj. Dubindas, ke iu ajn mense sana estus preferinta la “fiaskintan” lingvoprojekton al la “sukcesinta”.

3. La etoso de Ido-movado estas pli amikeca ol tiu en Esperanto. La insultoj kutimaj en la “rondo familia” estas tute neimageblaj inter la idistoj.

4. Kvankam malpli multenombra, Ido-movado estas tamen pli demokratia kaj malpli burokrateca. Tie ekzistas nek estraranoj, nek A- aŭ Z-komitatanoj, nek ĉef- aŭ vicdelegitoj, nek ia “Civito” kun tribestroj kaj prezidontoj de la surpapere naskita “Ŝtato”.

5. La idistoj nomas esperantistojn “nia mi-frati”, t.e. niaj duonfratoj. Ĉu esperantistoj pretas reciproki tion ĉi?

Yenovk Lazian

Invito al eksperimento

Jam de la 1992a jaro mi prilaboras la projekton “Eksperimenta paralela enkonduko de Esperanto en interŝtata korespondado”. Temas pri la traduko kaj interŝanĝo en Esperanto de modeloj de ŝtataj oficialaj kaj juraj dokumentoj, komence de la konkreta temaro pri ekologia kunlaboro. Azerbajĝana ŝtato oficiale subtenis la projekton kaj konsentis pridiskuti partoprenon de Azerbajĝanio en la eksperimento, se estos aliaj ŝtatoj, kiuj deziros partopreni ĝin, ne tuŝantan la ekzistan ordon de la interŝtata korespondado.

Mi supozas, ke surbaze de interŝtataj kontraktoj kun organiz-metodika kaj financa subteno de UEA (kaj, eble, sub patronado de UN) por komenco sufiĉos organizi po unu grupo de E-tradukistoj ĉe ŝtatoj-partoprenantoj de la eksperimento (plej oportune ĉe Kabineto de Ministroj). La grupo tradukos el naciaj ŝtataj lingvoj la dokumentojn, dissendos ilin al la landoj-partoprenantoj de la eksperimento kaj reen.

Kion donos al ni, esperantistoj, ĉi multjara (ne malpli ol 5-jara) eksperimento?

Unue, la oficialan ŝtatan agnoskon de Esperanto, pri kiu la E-mondo revas kaj laboras pli ol 100 jarojn.

Due, tre bonan “tegmenton”, sub kiu ni proponus niajn tradukservojn al la organizaĵoj kaj homoj, al kiuj ne estas tutegale per kiu lingvo-ponto kaj per kia kvalito ilia informo atingos iliajn fremdlandajn partnerojn. Ĝuste pri la kvalito temas, ĉar ni, esperantistoj, bone scias, ke estis organizitaj multfoje diversaj tradukaj konkursoj por multaj lingvoj kaj ĉiam gajnis Esperanto per siaj tradukaĵoj, plej adekvataj, plej proksimaj al iliaj originoj. Ankaŭ pro tio la sukceso de la eksperimento estas garantiita.

Trie, la eksperimento promesas laborlokojn kaj salajron al ni, esperantistoj.

Kvare, la ekstera mondo ricevos neŭtralan, pli facilan, pli altkvalitan, kaj malmultekostan lingvoperilon, kaj pli justan lingvoordon tutmondan, pli sekuran (ankaŭ ekologie) faktoron de kontraŭmilito, eble ne malpli efikan, ol danĝera por la tuta mondo “nuklearmila faktoro de l’ paco”.

Do, por la komenco de la eksperimento necesas kaj sufiĉas partopreno de ankoraŭ 2-3 landoj krom Azerujo. Certe, mi kredas, ke post 5 jaroj la nombro de la landoj-aliĝintoj ege multobliĝos. Tamen por la komenca etapo mi proponis al esperantistoj de Kartvelio kaj Ukrainio, Ĉinio kaj Japanio esplori la eblecon aligi iliajn ŝtatojn al la eksperimento. Nun mi atendas la pozitivajn reagojn de la gesamideanoj el ĉi landoj, kvankam la eksperimento estas malfermita al ĉiuj aliaj.

Ŝaig Bahramoglu Mamedov prezidanto de AzerEA

PIV: ne plu kun rabato

Dum la kongreso en Nagykanizsa, SAT decidis fini la antaŭpagperiodon kun rabatita prezo por la nova PIV. Ekde ĝia apero oni povos aĉeti ĝin laŭ la normala vendoprezo. La definitiva vendoprezo kaj la aperdato de la nova PIV estos anoncitaj en la reto kaj en E-gazetaro.

PK de SAT

Paradoksisto

Fragmento el “La taglibro de l’ verkisto”

de Fjodor Dostojevskij

La taglibro de l’ verkisto, kiun Fjodor Dostojevskij eldonis (kun kelkaj paŭzoj) en la jaroj 1873-1881 estis senprecedenca evento en la Ruslanda soci-kultura vivo pro la vasta gamo de la prezentataj temoj kaj pro la unika prezentostilo de la genia verkisto.

En 1999 ni komencis aperigi fragmentojn el la Taglibro per la satira Enkonduko kaj lirika bildo “facila kaj senenhava” La Centjarulino. En 2000 sekvis Iom pri la mensogado, kaj nun ni prezentas dialogecan ĉapitron Paradoksisto, kiu estis verkita antaŭ 125 jaroj.

Interalie, pri la milito kaj militaj informoj. Mi havas konatan paradoksiston. Mi lin longe konas. Ĉi tiu homo estas malmulte konata kaj strangkaraktera: li estas revulo. Mi nepre rakontos pri li pli detale. Sed nun mi rememoris, ke foje — cetere, jam antaŭ kelkaj jaroj — li foje disputis kun mi pri la milito. Li defendis la militon ĝenerale, eble nur pro emo ludi paradoksojn. Cetere, li estas civila kaj la plej pacema kaj malmalica homo el ĉiuj, kiuj povas esti en la mondo kaj en Peterburgo.

— Sovaĝa estas la ideo, — li diris interalie, — ke la milito estas plago de l’ homaro. Male, ĝi estas la plej utila afero. Nur unu militospeco estas abomeninda kaj efektive pereiga: la enlanda, interfrata milito. Ĝi senvivigas kaj putrigas la ŝtaton, ĉiam daŭras tre longe kaj bestigas la popolon por jarcentoj. Sed la politika, interpopola milito donas ĉiurilate nur utilon, kaj tial ĝi estas tute necesa.

— Ne, neeble, ja popolo atakas popolon, homoj iras por mortigi homojn, kio necesa estas en ĝi?

— Ĉio kaj en alta grado. Unue, estas malvero, ke la homoj iras por mortigi homojn: tio neniam estas sur la unua plano; male, ili iras por oferi la proprajn vivojn — tio devas esti sur la unua plano. Sed tio estas tute alia. Ne estas pli alta ideo ol oferi la propran vivon, defendante siajn gefratojn kaj sian patrujon, aŭ eĉ simple defendante la interesojn de sia patrujo. La homaro ne povas vivi sen grandanimaj ideoj, kaj mi suspektas, ke la homaro amas la militon ĝuste por partopreni en la grandanima ideo. Tio estas bezono.

— Ĉu la homaro vere amas la militon?

— Jes ja! Ĉu iu tristas dum la milito? Male, ĉiuj tuj ekkuraĝas, ĉies spirito firmiĝas, kaj oni ne plu aŭdas pri la pactempe kutimaj apatio kaj enuo. Kaj post la fino de l’ milito oni tre ŝatas rememori ĝin, eĉ se oni malvenkis. Ne kredu, se dummilite ĉiuj diras al la aliaj ĉe renkonto: “Jen la malfeliĉo, jen ni ĝisvivis!” Tio okazas nur pro deco. Male, ĉiu havas feston en la animo. Sciu, ke estas tre malfacile konfesi kelkajn ideojn, ĉar oni nomos vin besto, malprogresemulo kaj kondamnos vin; sed ĉiuj timas. Neniu kuraĝas laŭdi la militon.

— Sed vi parolas pri la grandanimaj ideoj, pri la humaneco. Ĉu grandanimaj ideoj vere ne ekzistas sen la milito? Ja ili povas pli bone evolui dum la paco.

— Tute male, tute male. La grandanimeco pereas dum la longaj pacperiodoj, kaj anstataŭ ĝi aperas cinikeco, indiferenteco, enuo kaj almenaŭ — almenaŭ malica mokado, kaj eĉ ĝi preskaŭ por la sencela amuziĝo, sed ne por la afero. Oni povas diri certe, ke la longa paco malmoligas la homan animon. Dum la longa paco la socian superecon ricevas ĉio fia kaj kruda en la homaro — precipe la riĉeco kaj kapitalo. La honoro, homamo, sinoferemo ankoraŭ estas estimataj kaj aprecataj, ili alte staras nun, post la milito, sed ju pli longe daŭras la paco, des pli tiuj belegaj kaj grandanimaj ideoj paliĝas, sekiĝas, senviviĝas, kaj ĉion konkeras la riĉeco kaj profitamo. Fine restas nur la hipokriteco — hipokritaj honoro, sinoferemo kaj devo; ilin oni verŝajne daŭrigos estimi, malgraŭ la cinikeco, sed nur por la elokventeco kaj formalaĵoj. La vera honoro forestos, kaj restos nur formuloj. La formulo de l’ honoro estas morto de l’ honoro. La longa paco generas apation, malnoblecon de la pensado, moralan koruptecon, ĝi malakrigas la sentojn. La ĝuoj ne delikatiĝas, sed krudiĝas. La kruda riĉo ne kapablas ĝuigi sin per la grandanimeco, kaj ĝi postulas pli obscenajn ĝuojn, pli proksimajn al la afero, do al la senpera kontentigo de la karno. La ĝuoj iĝas karnomanĝaj. La delicemo elvokas volupton, kaj la volupto ĉiam estas kruela. Vi tute neniel povas negi tion, ĉar oni ne povas negi la ĉefan fakton, nome: dum la longa paco la socian superecon fine ricevas la kruda riĉeco.

— Sed la scienco kaj arto — ĉu ili povas evolui dum la milito? Ja ili estas grandaj kaj grandanimaj ideoj.

— Jen mi kaptis vin. La scienco kaj arto evoluas ĝuste dum la unua postmilita periodo. La milito ilin renovigas, refreŝigas, vekas; ĝi firmigas la menson kaj spronas. Male, dum la longa paco ankaŭ la scienco velkas. La scienca laboro sendube postulas grandanimecon kaj eĉ abnegacion. Sed ĉu multaj sciencistoj kapablas rezisti al la tentoj de l’ paco? La falsa honoro, memamo kaj delicemo konkeros ankaŭ ilin. Ekzemple, provu venki tian pasion, kia la envio: ĝi estas kruda kaj triviala, sed ĝi penetras eĉ en la animon de la plej nobla sciencisto. Ankaŭ li deziros partopreni en la universala pompo, en la brilo. Kio estas, kompare kun la triumfo de l’ riĉeco, la triumfo de iu ajn scienca malkovro, kompreneble se ĝi ne estas tiel efekta, kiel la malkovro de la planedo Neptuno? Ĉu, laŭ via opinio, restos multaj honestaj laborantoj? Male, oni deziros gloron, kaj en la scienco aperos ĉarlataneco, strebo al efektoj, kaj precipe utilismo, ĉar oni deziros ankaŭ la riĉecon. Same en la arto: la sama strebo al efektoj, al iu delikateco. Simplaj, klaraj, grandanimaj kaj sanaj ideoj eksmodiĝos; oni bezonos ion multe pli obscenan; oni bezonos artefaritajn pasiojn. Iom post iom perdiĝos la sento pri la proporcio kaj harmonio; aperos perversaj sentoj kaj pasioj, kiujn oni nomas rafinitaj sentoj, sed kiu efektive estas nur vulgarigitaj. Ĝuste ilin la arto ĉiam obeas fine de la longa paco. Se en la mondo ne ekzistus la milito, la artoj definitive velkus. La plej bonajn ideojn al la arto donis la milito kaj batalo. Vizitu teatron, vidu la statuojn, jen Horaco de Corneille, jen la Belvedera Apolono mortiganta la monstron...

— Sed la Madonoj, sed la kristanismo?

— La kristanismo mem agnoskas la ekzistadon de la milito kaj profetas, ke la glavoj ne malaperos ĝis la fino de l’ mondo. Tio estas tre rimarkinda kaj trafa. Ho, en la supera, en la morala senco ĝi sendube malakceptas la militon kaj postulas amon al la gefratoj. Mi mem la unua ĝojus, se oni forĝus plugilojn el la glavoj. Sed ĉu nun necesas forĝi plugilojn el la glavoj? La nuna paco estas ĉie kaj ĉiam malpli bona ol la milito; ĝi estas tiel malpli bona, ke fine estas malmorale gardi ĝin: restas nenio aprecenda, nenio konservenda; estas honte kaj triviale konservi tion. La riĉeco kaj la krudeco de l’ ĝuoj generas pigrecon, kaj la pigreco generas sklavojn. Por reteni la sklavojn en la sklava stato, necesas forpreni de ili la liberan volon kaj la eblon de kleriĝo. Ja vi ne povas malbezoni sklavojn, neniu povas, eĉ se vi estas la plej humana homo, ĉu? Krome mi konstatas, ke dum la paca tempo enradikiĝas poltroneco kaj malhonesto. La homo nature tre inklinas al poltroneco kaj senhonteco, kaj li bonege scias tion; eble pro tio li tiel soifas kaj tiel amas la militon: li sentas ke ĝi kuracas. La milito evoluigas la amon al la gefratoj kaj unuigas la popolojn.

— Kiel ĝi unuigas la popolojn?

— Ĝi devigas ilin reciproke estimi sin. La milito refreŝigas la homojn. La homamo plej bone kreskas nur sur la batalkampo. Estas tre stranga fakto, ke la milito malpli iritas ol la paco. Efektive, en la paca tempo iu politika ofendo, iu insolenta interŝtata kontrakto, politika premo, orgojla memorando — simile nin traktis Eŭropo en la jaro 1863a — iritas la homojn multe pli ol la malkaŝa batalo. Rememoru, ĉu ni abomenis la francojn kaj anglojn dum la Krimea kampanjo? Male, ni eĉ kvazaŭ pli proksimiĝus al ili, ni kvazaŭ parenciĝus. Nin interesis ilia opinio pri nia kuraĝo, ni afable traktis la militkaptitojn; niaj soldatoj kaj oficiroj dum la militpaŭzoj iris al la antaŭpostenoj kaj preskaŭ brakumis la malamikojn, eĉ trinkis vodkon kun ili. Ruslando ĝue legis tion en gazetoj, tamen tio ne malhelpis al ni bonege batali. La kavalireco kreskis. Mi eĉ ne parolu pri la materiaj damaĝoj de la milito: ĉiuj scias la leĝon, laŭ kiu post la milito ĉio renaskiĝas kaj refortiĝas. La ekonomiaj fortoj de la lando dekobliĝas, kvazaŭ fulmotondra nubego faligus abundan pluvon sur la sekan grundon. Ĉiu tuj ekhelpas la militviktimojn, sed dum la paca tempo tutaj regionoj povas pli rapide malsatmorti, ol ni movos nin kaj donos tri rublojn.

— Ĉu dummilite la simpla popolo ne suferas pli ol ĉiuj? Ĉu ĝi ne havas neeviteblajn kaj multe pli grandajn perdojn kaj malfacilaĵojn ol la mondumo?

— Eble jes, sed provizore. Tamen ĝi gajnas pli multe ol malgajnas. Ĝuste al la popolo la milito donas la plej bonajn kaj superajn rezultojn. Ja malgraŭ ĉio, eĉ se vi estas la plej humana homo, vi tamen opinias vin pli supera ol la simplaj popolanoj. Kiu en nia tempo taksas la animojn per la kristanaj kriterioj? Oni mezuras per la poŝo, potenco, forto, kaj la tuta amaso de la simplaj popolanoj perfekte scias tion. Ĉi tie temas ne pri envio — ĉi tie estas iu netolerebla sento de la morala neegaleco, tro doloriga por la simpla popolo. Malgraŭ ĉiaj liberoj kaj malgraŭ ĉiaj leĝoj oni ne povas neniigi la neegalecon en la nuna socio. La sola kuracilo estas milito. Paliativa, efemera, sed konsola por la popolo. La milito firmigas la spiriton de l’ popolo kaj ties konscion pri la propra digno. La milito egaligas ĉiujn dum la batalo kaj interpacigas la sinjoron kaj la sklavon en la plej alta manifestiĝo de la digno — en la oferado de sia vivo por la komuna afero, por ĉiuj, por la patrujo. Ĉu vi vere pensas, ke la amaso, eĉ la plej malklera amaso da kampuloj kaj almozuloj, ne bezonas aktivan manifestadon de la grandanimaj sentoj? Sed kiel la amaso povas manifesti siajn grandanimecon kaj dignon dum la paco? Eĉ la sporadajn manifestiĝojn de la grandanimeco en la simpla popolo ni rigardas, apenaŭ rimarkante ilin, foje kun rideto de nefidemo, foje simple ne kredante, foje eĉ kun suspekto. Se ni kredas la heroecon de iu solulo, ni tuj faras bruon, kvazaŭ pro io neordinara; sed rezulte nia miro kaj niaj laŭdoj similas malestimon. Dum la milito ĉi tio malaperas per si mem, kaj ekregas plena egaleco de l’ heroismoj. La verŝita sango estas grava afero. La reciproka heroeco de l’ grandanimeco generas la plej firman ligon de la neegalaj sociaj statoj. La bienmastro kaj kampulo kune batalante en la jaro 1812a, estis pli proksimaj unu al la alia ol en sia vilaĝo, en la paca bieno. La milito donas al la amaso motivojn por estimi sin; pro tio la popolo amas la militon — ĝi verkas kantojn pri la milito, ĝi poste ĝue aŭskultas legendojn kaj rakontojn pri ĝi... la verŝita sango estas grava afero! Ne, en nia tempo la milito estas necesa; sen la milito la mondo pereus aŭ almenaŭ transformiĝus je ŝlimo, je malnobla koto, infektita pro pusaj vundoj...

Kompreneble, mi ĉesis disputi. Oni ne povas disputi kun revuloj. Sed estas tre strange, ke nuntempe oni komencas disputi kaj rezoni pri la aferoj, kiuj ŝajne jam delonge estis solvitaj kaj enarkivigitaj. Nuntempe oni ilin denove elfosas. Plej gravas, ke tio okazas ĉie.

Tradukis Aleksander Korĵenkov

Notoj

... tiel efekta, kiel la malkovro de la planedo Neptuno? Neptunon malkovris 23 sep 1846 en Berlino Johann Gottfried Galle (1812-1910) laŭ la precizaj lokindikoj, kalkulitaj sendepende de Urbain-Jean-Joseph Le Verrier (1811-1877) kaj de John Couch Adams (1819-1892). Le Verrier kaj Adams ricevis multajn rekonojn. Interalie, ili iĝis korespondaj membroj de la Peterburga Akademio de Sciencoj.

Horaco de Corneille. Protagonisto de la tragedio Horaco (1640) de franca dramaturgo Pierre Corneille (1606-1684),

Belvedera Apolono. Statuo de Apolono en la Belvedera salono de Vatikano. Ĝi estas romania kopio de la originalo kreita de helena skulptisto Leoĥaro ĉ. jaro 320 a.K.

Krimea kampanjo. Ĝi komenciĝis en 1853 kiel milito inter Ruslando kaj Turkio. En februaro 1854 al Turkio aliĝis Britio kaj Francio (poste ankaŭ Sardlando), kiuj invadis en Krimeon. Ruslando malgajnis la militon, kies rezulto estis la Pariza packontrakto.

... kune batalante en la jaro 1812a. Napoleona armeo eniris en Ruslandon 12 jun 1812, kaj 14 dec 1812 ĝi estis plene forpelita el Ruslando.

Novaj libroj

Николай Гудсков. Факты и краткие сведения об эсперанто. — М.: РоСЭ; Импэто, 2000. — 104 с.

Ŝajnas, ke la aŭtoro sekvis la alvokon de Aldo de Giorgi kiu — malgraŭ la propra opinio pri ekzisto de ne pli ol 200 mil esperantistoj — konfesis ke li mem blufas pri milionoj kaj alvokis kunblagi:

... ni ne tro zorgu pri etiko, deontologio, veramo k.s. ... ni tute trankvile kaj senzorge povas (rajtas) iom emfazi, ekscesi, fanfaroneti. (Esperanto. 1999:3).

Nu, la eksprezidanto de REU, moskva anarkiisto Gudskov mencias pri 1 ĝis 18 milionoj da esperantistoj en la mondo. Krom tiu malgratulinda referenco al dubindaj taksoj kaj kelkaj absurdaj asertoj (ekz-e: la lingvaj elspezoj de UN, Unesko k.t.p. formanĝas de triono ĝis du trionoj de la buĝetoj de tiuj organizoj) la cetero de la libro estas ordinara: antaŭparolo, gramatiko kaj du vortaretoj.

Tamen ĝi povus estis pli bona, se Gudskov atentus la konsilojn de Sikosek, kaj se li klare skribus, ke li estas ne nur aŭtoro, sed ankaŭ kompilinto — plurloke “lia” verko vort-al-vorte kopias la dosieron de Stefan Maul por ĵurnalistoj, sed la fonto ne estas menciita.

Pranas Gavėnas. Sankta Kazimiro (1458-1484) / Tradukis el la portugala C.Lemos, L.Knoedt. — 2a eld. — Kaunas: Aušros, 1995. — 96 pĝ., il.

La libron pri “La Unua Laika Juna Sanktulo de la Moderna Epoko” Henrique L. Alves rekomendas jene:

Ĝi estas amplena libro, verkita per sentebla forto de iu, kiu deziras fiksi la vivon de sanktulo kaj la luktojn de lia popolo ... Ĝi estas libro, kiu entenas epopeon de Litovio kaj heroan rezulton de tiom da aspiroj, ĉu triumfantaj, ĉu stumblantaj ... Ĉi tiu libro estas bela momento por legado kaj meditado.

Nu, jes, ĝi estas legebla plezure, precipe se oni jam antaŭe konis la historian fonon de tiu periodo. Kiuj ne konis ĝin, ĝuu la grandecon de Litovio, kiu dum la regado de Vytautas la Granda estis la plej granda orient-eŭropa lando: de balta Palango en la nordo ĝis nigramara Oĉakov en la sudo, de Białystok okcidente ĝis Kursk oriente.

La libron kompletigas epilogo de Alfredas Gusčius kaj (post la epilogo!) ĉapitreto Esperanto en Litovio.

AlKo

Drive kaj navige
Nervi, Mauro. Havenoj: Originalaj poezio kaj prozo / Red. István Ertl; Antaŭpar. Miguel Fernández Martin. — Varna: Bambu, 2001. — 72 pĝ. — (Serio Kargo; Volumo 4).

Persono, kiu bone konas miajn preferojn en literaturo kaj kies opinion mi ĉiam alte taksas, laŭdis tiun libron, kiel la plej bonan poemkolekton de lastaj jaroj.

Do kiam la redaktoro proponis al mi recenzi ĝin, mi volonte konsentis — ja mi ŝatas bonan poezion. Sekvis kelkmonata prokrasto pro objektiva kaŭzo, kaj, ho ve, mi spertis sufiĉe konatan senton: se oni aŭdis laŭdojn pri iu libro kaj longe revas ĝin akiri — do post finfina tralego venas seniluziiĝo, des pli granda, ju pli longis la atendo... Kvankam povas okazi, ke post plia tempopaso la impresoj ŝanĝiĝos.

Jes, poezio. Iom elitisma kaj por elituloj. Majstra tekniko en diversaj formoj — de soneto kaj tercino (tamen, kun sufiĉe ofte lamanta ritmo, kio tute ne tolereblas por legantoj edukitaj per rusa poezio) ĝis senorda vortamaso. La aŭtoro mem asertas, ke “Poezio estas fizika lerto kaj sento de malpleno”, kaj mem neas tion per siaj poemoj. (Tamen, du prozaj “interludoj” min tute ne impresis...) Brila lingvoposedo — eble eĉ iom tro brila, ne ĉiu ŝatos abundon da neologismoj. 13 el la prezentitaj poemoj ricevis en 1979-1996 distingojn en Belartaj Konkursoj de UEA. Certe ĉio ĉi trovos plurajn ŝatantojn, kvankam la preferantoj de simpleco kaj klareco grumblos. Sed eĉ akraj malŝatantoj ne povus aserti, ke la aŭtoro ne havas talenton kaj propran voĉon. Nervi serioze okupiĝas pri filozofio, tradukis el Kafka — tio respeguliĝas en lia poezio. Morna, deprimiga etoso — ĉu tuta nia vivo vere estas tiom nigra?..

Pluraj kritikistoj trovas en la poezio de Nervi (nov)barokismon. Mi tamen prefere dirus, ke temas pri impresionismo: bildriĉa lingvo kun abundaj, plurtavolaj metaforoj, kun diverse kompreneblaj alegorioj. Ĉiu aparta vorto klaras, sed kune ili formas strangan svagan bildon kaj vekas, probable, plej diversajn pensojn en diversaj homoj — samkiel serioza klasika muziko. Ne hazarde unu el la poemoj nomiĝas “Suito por baroka fluto”...

Apenaŭ estas senco ion citi: gravas la etoso, la impreso, kiun kreas nur la tuta verko kaj kiun malfacilas vortumi. La konscio rifuzas ĉion sobre analizi, eĉ memorfiksi ion precizan. Se vi havas konvenan humoron — vi legos kun plezuro, ĝuos la poemon samkiel aroman kaj amaran noblan trinkaĵon. Aŭ la humoro mem kreiĝos dum legado.

Preskaŭ la tutan libron obsedas la komparo de homo kun ŝipo — tion diverse prezentas la poemoj, pro tio nature aperas la titolo. La vivo estas vojo, kaj ne nur tra maro: jen la impresoj kaj skizoj pri trajno, stacidomo, diversaj urboj, renkontitaj homoj... Leviĝas la figuroj el pratempo — Odiseo, Don Juan; la aŭtoro parolas per la voĉoj de Tristan kaj Jago.

Se la libro hazarde trafos en viajn manojn nur por kelkaj minutoj kaj vi ne povos legi ĝin plene — do por ricevi impreson atentu almenaŭ “Tri decidojn de Narciso”.

Kaj unusola verslinio longe obsedas, esprimante kvintesence la poezion de Nervi:

Nur morto, morto kaj muziko regos.

Kaj paradokse, post tiom da nigro kaj amaro enanime fine restas plejparte helo.

Valentin Melnikov

Kion ni legas?

Revuo Esperanto, ĉiujare publikigas la furorliston de la Libroservo de UEA — la plej granda librejo en Esperantujo, kiu laŭ la takso de Osmo Buller okupas almenaŭ trionon de la tuta Esperanta libromerkato. Ĉar ekde 1989 la administrado de la Libroservo okazas komputile, oni povas facile resumi la vendostatistikojn. Tio estas farita: en la ĵus ricevita julia-aŭgusta kajero de Esperanto aperis listo de cent libroj, plej bone venditaj dum la lastaj 12 jaroj 1989-2000.

Laŭ ĉi tiu listo, la plej populara estas la lernolibro de Audrey Childs-Mee kun 3233 venditaj ekzempleroj. UEA vendis pli ol mil ekzemplerojn de dek unu libroj.

1. Childs-Mee A. Saluton* 3233

2. Pasporta Servo* 3138

3. Piron C. Gerda malaperis! 2075

4. Kalocsay K., Waringhien G. Plena analiza gramatiko de Esperanto* 1532

5. Boulton M. Faktoj kaj fantazioj* 1490

6. Nova Esperanta Krestomatio / Red. W.Auld* 1448

7. Internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA* 1398

8. Zamenhof L. Proverbaro esperanta 1142

9. Ojalo J. Esperantaj sinonimoj 1049

10. Milne A. Winnie-la-Pu 1049

11. Röllinger H. Monumente pri Esperanto 1011

(La Pasporta Servo okupas la duan lokon pro la suma vendo de pluraj jar-adresaroj, de kiuj UEA kutime vendis po 300-400 ekz.)

En la listo dominas la libroj, eldonitaj de UEA/TEJO (markitaj asteriske), ĉar la landaj libroservoj kutime mem mendas la librojn de aliaj eldonejoj, kaj la nacilingvajn lernilojn kutime la eldonejoj mem vendas en siaj lingvoteritorioj.

Cetere, ĝuste la lerniloj kaj aliaj prilingvaj verkoj estas supre, kaj tio klare montras la legopreferojn en Esperantujo, kie preskaŭ ĉiuj (escepte de la nemultaj “denaskuloj”) lernas la lingvon helpe de lernolibroj kaj vortaroj. Beletraj verkoj estas malpli popularaj (krestomatioj, legolibroj kaj bildlibroj ne estas en la suba listo), la plej vendita beletraĵo estas nur sur la deka loko

10. Milne A. Winnie-la-Pu (Trad. I.Kellermann, R.Lewin)* 1049

21. Sekelj T. Kumeaŭa, la filo de la ĝangalo* 742

31. Esperanta antologio / Red. W.Auld* 595

37. Beaucaire L. El la vivo de Bervala sentaŭgulo 515

44. Saint-Exupéry A. La eta princo (Trad. Pierre Delaire) 461

47. Koffi G. De vilaĝo al ĉefurbo* 444

52. Schwartz R. ... kun siaspeca spico! 412

56. Kalevala (Trad. J.E.Leppäkoski) 388

57. Valano J. Ĉu li venis trakosme? 379

60. Dresen H. Norda naturo 366

AlKo

Impona memorlibro pri Ivo Lapenna

Ĝustatempe por oficiala lanĉo en UK-86 en Zagrebo aperis impona memorlibro pri Ivo Lapenna, la arkitekto kaj konstruinto de la moderna UEA, kiu komencis sian monumentan agadon por Esperanto ĝuste en la ĉi-jara kongresurbo.

Eseoj memore al Ivo Lapenna aperis sub aŭspicioj de Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna. Ĝi estis eldonita de Torben Kehlet, kiu 31 maj subite forpasis dum li estis faranta, kune kun s-ino Birthe Lapenna, la lastajn prespretigajn tuŝojn pri la libro. Memorpaĝo komence de la libro omaĝas al tiu elstara Esperanto-eldonisto.

La 417-paĝa libro, redaktita de Carlo Minnaja, kunigas 47 kontribuaĵojn de 29 verkintoj. La tekstoj konsistigas fascinan mozaikon de personaj rememoroj pri homo kaj amiko kaj de studoj pri la agado de Ivo Lapenna sur plej diversaj kampoj, apud kelkaj eseoj malpli rekte ligitaj al Lapenna.

Krom plenkolora kovrila portreto de Lapenna, la allogon de la libro kreskigas abunda kolekto de fotoj el la privata kolekto de s-ino Lapenna. Akompanas la libron ankaŭ kompakta disko kun tri paroladoj de Ivo Lapenna.

La Libroservo de UEA estas la ĉefdistribuanto de la libro.

GK UEA

JoMo Friponas!

La unua kodisko estas surbendigita en propra Vinilkosmo-Son-Studio!

JoMon ne plu necesas prezenti, ĉar li jam sufiĉe famas. Li multe koncertas en Esperantujo, ĉu kun la bando Liberecanoj, ĉu sola.

Pro tio oni ofte petis ke JoMo surbendigu tiun personan etoson kiu kutime ĉeestas liajn solo-koncertojn, ekzemple en Kerkrado (IJK), Ostravo (IMUR), Ĉeboksaro (Festo de la lingvoj), Torino (IJF), Wetzlar (IS), diversaj EoLAj, KAFE kaj IJKoj.

Vi ja scias ke JoMo estas fripono. Lasite libera en la tutnova studio de Vinilkosmo, kaj kaŝite de la mondo, la kantisto ne povis kontraŭstari sian emon aldoni “kelkajn” pliajn akustikajn instrumentojn kaj voĉojn.

Tial tiu ĉi soloalbumo ne nur fidele respegulas la scenejan etoson de la koncertoj de JoMo kiam li ludas Sooooola! sed ĝi ankaŭ havas etajn plusojn.

Jen multstila kodisko de JoMo kun gajaj kaj dancigaj kantoj latinamerik-etosaj, kantriaj, slavecaj, kaj eĉ blusaj, kun tekstoj elvokantaj la espomovadon, pacon, amon, liberecon, apartan atentan zorgon al nia kara planedo, naturo, kaj la Homaro.

En la kanto En la IJK kunkantis lokaj esperantistoj, kaj en la porinfana kanto Suno sunu kunkantis esperantistaj infanoj. En ĝi aperas ankaŭ liberecana kanto memore al Buenaventura Durruti, mortinta dum la hispana civilmilito, kaj elstara espotraduko de La Bambo fare de A. Zocato.

La rezulto de tiu ĉi kodisko estas etosiga, danciga, indega por varmaj noktoj de espaj renkontiĝoj ĉie en la mondo. Unuafoje ĝi estis prezentita okaze de la koncerto de JoMo dum la 57a IJK en Strasburgo, kie ĝi furoris!

JoMo Friponas! Referenco: VKKD 44, disponeblas ĉe la kutimaj libroservoj aŭ ĉe Vinilkosmo, po €13,75 + €3,13 por sendokostoj al Francio kaj €3,05 al Eŭropa Unio (aliaj landoj, por pliaj kvantoj, aŭ libroservoj, konsultu nin).

Vinilkosmo *Esperanto-Muzik-Prod.* Adreso: FR-31450 Donneville, Francio

Telefono: 5 61 81 95 65, Faks.: 5 34 66 04 15,

Rete: vinilkosmo@esperanto.org

TTTejo: http://www.vinilkosmo.com

Mozaiko

Ni ricevis 15 solvojn de la linia krucvortenigmo el la junia Ondo. Ĉiuj estis tute ĝustaj. Ilin sendis: Malcolm Jones, Mary Najbaro, Jack Warren (Britio), Erkki Kemppainen (Finnlando), Lucien Giloteaŭ, Yenovk Lazian, Pascal Vilain (Francio), Hanna Skalska (Pollando), Viktor Alikin, Jurij Kivajev, Svetlana Konjaŝova, Valentin Melnikov, Oleg Sevruk, Vladimir Vyĉegĵanin (Ruslando).

Ni lotumis libropremion kaj ĝin gajnis Vilĉjo Walker el Britio.

Ni gratulas!

La ĝusta solvo: 1. pulvo; 2. pulvoro; 3. rosti; 4. stiril’; 5. rilat’; 6. atesti; 7. estimi; 8. migr’; 9. graci’; 10. acida; 11. dato; 12. tomat’; 13. matur’; 14. urso; 15. somer’; 16. merkato; 17. kato.

Krucvortenigmo

Ne necesas sendi al ni ĉiujn respondojn. Solvu la krucvortenigmon kaj poste kalkulu: Kiom da literoj “B” estas en la krucvortenigmo? Sendu al ni respondon al la demando tiel, ke ĝis atingu nin poŝte (RU-236039 Kaliningrad, ab. jaŝĉik 1248) aŭ rete (kulakova@akb.mplik.ru) antaŭ 1 dec 2001.

Inter la sendintoj de la ĝustaj respondoj ni lotumos libropremion.

1. Delikate plaĉa kaj loga pro sia agrableco (R); 2. Amo al patrujo kaj inklino servi al ĝi; 3. Kantbirdo; 4. Tute ŝirmita kontraŭ infekta malsano; 5. Faranta ion je la ĝusta tempo; 6. Durada veturilo; 7. Senfenestra ĉambro (R); 8. Unuiĝo; 9. Kolekto de prozaj kaj poeziaj pecoj, kompilita laŭ pedagogia, instrua vidpunkto; 10. Modere trinkanta kaj manĝanta; 11. Aro da superaj oficiroj, havanta la ĝeneralan direktadon de armeo (R); 12. La plej alta perfekteco, kiun oni povas imagi, sed neniam plene atingi (R); 13. Genta; 14. Demono.

Kompilis Tatjana Kulakova

Verdeskaj Pensoj de Georgo Handzlik

Eroj el la aperonta libro

A (LOdE-73)

B (LOdE-74)

C, Ĉ (LOdE-75)

D (LOdE-76)

E (LOdE-77)

E (LOdE-78)

F, H (LOdE-79)

I, J (LOdE-80)

K (LOdE-81) L (LOdE-82)

L

Li ĉiam portis maskojn, neniu rimarkis, kiam li prezentis propran vizaĝon.

Li estas honestulo, neniam ŝtelas pli ol decas.

Li estas komencanto: por babili li bezonas vortaron aŭ vinbotelon.

Li estas talenta aktoro. La spektantojn li ne vekis ĝis la fino de la dramo.

Li kredas nur proprajn mensogojn.

Li kutimas prelegi ĝis la lasta aŭskultanto.

Li ne kredas horoskopojn, la propran legis nur por scii, kion li ne kredas.

Li neniam perfidis sekretojn, ĉar neniu konfidis ilin al li.

Li por libero pretis riski la vivon ... fremdan.

Li subtenas neniun flankon de la batalo, li subtenas la batalon mem.

Li tiel ofte ripetis la mensogon, ke finfine kredis ĝin esti vero.

Li volis esti ridiga, sed estis nur ridinda.

Lian prelegon venis cent partoprenantoj, kaj unu aŭskultanto.

Libroj estas amikoj... ankaŭ de niaj malamikoj.

Libroj estas plej bonaj amikoj de la homo: ili neniam petas monprunton.

Iom pri lernejanoj

— Nu, kion oni instruis al vi en la lernejo hodiaŭ?

— Skribadon.

— Bonege! Kion do vi skribis?

— Mi ne scias, ja oni ankoraŭ ne instruis al ni legadon.

* * *

Patrino: “Peĉjo, kion vi faras en la kuirejo?”

Peĉjo: Nenion specialan, mi nur neniigas nenecesajn manĝaĵojn.

* * *

— Johano, kial vi hodiaŭ ne lavis la vizaĝon? Mi povas diri, kion vi matenmanĝis, — diris instruisto.

— Kion do? — redemandis Joĉjo.

— Ovojn! Tio estas bonege videbla.

— Tute malĝuste, — ĝojis Joĉjo. — Mi manĝis ovojn hieraŭ vespere.

* * *

Unuaklasano plendas al sia patrino:

— Mi tute ne komprenas la gepatrojn. Kial vi senpacience atendas, kiam la eta Anjo komencos paŝi kaj paroli, sed min vi.n konstante devigas trankvile sidi kaj fermi la buŝon?

Plukis kaj tradukis Halina Gorecka

Koran gratulon al nia leganto kaj amiko

Sergej Potoskujev

kiu antaŭnelonge iĝis dekano de la fizika-matematika fakultato de la Niĵnij-Tagila Ŝtata Pedagogia Instituto.

La Ondo

Kalendaro

2001

29 sep – 6 okt. Lloret de Mar (Katalunio).

9a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo.

Santiago Torné Grau, Ap. 423, ES-08200 Sabadell, Hispanio.

Rete: luisserrano@mixmail.com.

20-22 okt. Hefei (Ĉinio).

Ĉina Konferenco pri Esperanto-Turismo.

Dongshi Qu, Dongyuan Xincun, 434 Hao Xinxiang, CN-230011 Hefei, Ĉinio.

Rete: liujian0754﹍cn@sina.com.

9-14 okt. Mielno (Pollando).

La 1a ĈARMo (Ĉebalta Aŭtuna Renkontiĝo — Mielno).

PEA-Filio en Koszalin, box. 30, PL-75-016 Koszalin, Pollando.

Rete: staman@ka.onet.pl.

9-11 nov. Gliwice (Pollando).

GRUPE-5.

uł. Kormoranów 39/16, PL-44-114 Gliwice, Pollando.

Rete: staman@ka.onet.pl.

8-9 dec. Kaunas (Litovio).

Zamenhofaj Tagoj.

p.k. 167, LT-3000 Kaunas, Litovio.

Rete: e-asocio@mail.lt.

8-9 dec. Mexicali (Meksiko).

Unua Kunveno de la du Kalifornioj.

Rete: rufegon@mxl.cablemas.com.

15-16 dec. Kaliningrad (Ruslando).

Zamenhofa Semajnfino.

RU-236039 Kaliningrad, ab. jaŝĉik 1248, Ruslando.

Rete: sezonoj@yahoo.com.

27 dec 2001 – 3 jan 2002. Rotenburg (Germanio).

45a Internacia Seminario.

Temo: “Eŭropa unuiĝo — idealo kaj realo”.

Grellstr 36, DE-10409 Berlin, Germanio.

Rete: bero@esperanto.de.

27 dec 2001 – 3 jan 2002. Magdeburg (Germanio).

18a Internacia Festivalo.

Temo: “Unu mondo — kvin kontinentoj”.

Hans-Dieter Platz, Postfach 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio.

Rete: HDP@internacia-festivalo.de.

30 dec 2001 – 3 jan 2002. Poprad (Slovakio).

Silvestra Balo kaj Vintraj Ekskursoj.

Sobotské nam. 39, SK-058 01 Poprad, Slovakio.

Rete: milanzvara@hotmail.sk.

2002

5-18 jan. Perth (Aŭstralio).

18a Somerkursaro de Esperanto.

Esperanto League of WA, 33 Moore Street, East Perth 6004 Western Australia, Aŭstralio.

Rete: trish7@tpg.com.au.

7 jul. Rigo (Latvio).

12a Internacia Esperanto-Kongreso Verda Ondo.

Kr. Valdemara 145-32, Rīga, LV-1013, Latvio.

Rete: mtimermane@hotmail.com.

3-10 aŭg. Fortalezo (Brazilo).

87a Universala Kongreso de Esperanto.

Temo: “Diverseco: ŝanco, ne minaco”.

Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

Rete: uea@inter.nl.net.

Peranto de UEA, Halina Gorecka, akceptas kongreskotizojn kaj aliajn pagojn en Ruslando.

RU-236039 Kaliningrad, ab. jaŝĉik. 1248, Ruslando.

Rete: sezonoj@yahoo.com.

Internacia Fotokonkurso

145 fotoverkojn de kelkaj dekoj da amatoraj kaj profesiaj fotistoj el 21 landoj ni ricevis en la unuaj tri Internaciaj Fotokonkursoj. La plej bonaj fotoj aperis en La Ondo de Esperanto kaj en kelkaj aliaj gazetoj.

La 15an de decembro 2991 ni organizos fotoekspozicion kadre de la Zamenhofa Semajnfino en Kaliningrad.

Intertempe estis anoncita la kvara Fotokonkurso. x

Kristina de Stanković P.Nebojša (Niš, Jugoslavio)

Pardonu, en Ĉinio nun estas noktomezo de Robert Kamiński (Łódż, Pollando).