Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Ondo de Esperanto

La bazan tekston origine enkomputiligis La Ondo de Esperanto

La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de La Ondo de Esperanto.

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 2001-2004

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2001. №12

Redakcie

Kvankam pro la komunik-problemoj nia aktivado en la reto estas malgranda, La Ondo estas legebla rete, kaj pluraj personoj dise tra la mondo legas nian revuon nur rete. Kelkaj ne nur legas, sed ankaŭ diskonigas la retan legeblecon de La Ondo. Ekzemple, Dario Rodriguez afable afiŝis la novembran Ondon en diskutforumo soc.culture.esperanto (SCE). Reagis en SCE kanadano Yves Bellefeuille:

Bonvolu respondi al Aleksander ke lia revuo ŝajnas interesa, sed ke mi ne povas konsideri ĝin serioza dum ĝi partoprenas en tiu stultaĵo pri la Esperanto-Civito.

Ĉi tiun mesaĝon baldaŭ kompletigis samspirita privata mesaĝo de okcident-eŭropa leganto:

Aperigo de novaĵoj pri Esperanta Civito atencas iom kontraŭ la prestiĝo de LOdE. Mi neniel volas pridubi vian rajton disvastigi novaĵojn pri Esperanta Civito, ĉar kontraŭe mi atencus kontraŭ elementaj demokrataj principoj. Nur mi deziras reliefigi, ke la decido de Esperanta Civito funkcii kiel “kvazaŭŝtato” anstataŭ kiel iu ajn normala asocio enorme ŝokas multajn esperantistojn kiuj timas ke, se medioj malamikaj al Esperanto ekscios pri tiu afero, ili trovos en ĝi sufiĉan materialon por ridindigi kaj malprestiĝigi la tutan esperantan movadon. Kaj, inter tiuj ŝokitaj esperantistoj troviĝas mi mem.

Ankaŭ civitano esprimis private sian kritikon pri La Ondo de Esperanto:

Mi komprenis siatempe, ke inter viaj celoj estas krei spacon de dialogo kaj konfronto inter diversaj komponantoj de Esperantio. Momente vi ne havas plu la saman prestiĝon de antaŭ du jaroj, por realigi tiun laŭdindan strebon. Tio ne nur ĉe raŭmistoj. Ankaŭ ĉe aliaj ... ĝenerala elreviĝo... Tion mi transdonas al vi, nur por ke vi sciu kiel aliaj perceptas vian bildon: UEA-isme malekvilibra, enhave malpli interesa. Vi bezonas regajni en reputacio, por ree ludi la rolon pri kiu supre.

Feliĉe, malmultaj pensas unudimensie (nur tri dum kelkaj monatoj). En la sama forumo SCE Jouko Lindstedt komentis:

Konfliktoj entute estas tre malfacile pritrakteblaj en Esperantujo. Tion montris ankaŭ kelkaj lastatempaj konfliktoj pri kopirajtoj. Kaj preskaŭ mankas nefermita diskuto en sendependa gazetaro; “Esperanto” estas tro oficiala, “Heroldo” ĉiam tendence kontraŭ-UEA-a; eble nur “La Ondo de Esperanto” funkcias kiel pli grava sendependa komunikejo kaj diskutejo.

Jes, tiel La Ondo funkcias. Aperigo de informoj el HeKo ne estas atako kontraŭ UEA, kaj publikigo de roterdamaj GaKoj ne atencas la Civiton. Ni deziras, ke niaj legantoj ricevu informojn el malsamtendencaj fontoj. Kaj multaj aprezas, ke en nia revuo ili legas pri elektoj de la Estraro de UEA kaj de la Civita Senato; pri la kongresoj de UEA kaj SAT; pri la forumoj de la civitanoj; pri la ĉefaj kunvenoj de fervojistoj, katolikoj, ekumenistoj, komunistoj k.a; pri la Akademio, ILEI, AIS kaj Monda Turismo... La plimultiĝantaj retaj kaj gazetaj referencoj al La Ondo kaj la kreskanta abonantaro atestas pri la ĝusteco de “la voj’ elektita”.

Tiun vojon ni pluiros. Ni invitas vin kuniri!

Gajan Kristnaskon kaj Feliĉan Novan Jaron!

Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov

Nin atendas transira jaro

Kominiko de la oficeja komisiono

Post la demisioj publikigitaj dum la UK en Zagrebo de tri kernaj oficistoj en Roterdamo (ĝenerala direktoro s-ro Buller, direktoro de Centra Oficejo s-ro Zapelli kaj redaktoro s-ro Ertl) la Estraro de UEA taskis specialan oficejan komisionon gvidi la procedon de elekto kaj dungo de nova ĝenerala direktoro kaj teni superrigardon de la oficejaj funkcioj en la venontaj monatoj, inkluzive de kompletigo de la oficistaro.

La komisiono, konsistante el Ans Bakker-ten Hagen, Ivo Osibov, Humphrey Tonkin kaj Marko Naoki Lins, kunsidis 19-22 okt 2001 en tre harmonia kaj pozitiva etoso en Roterdamo.

Evidente la demisio de kernaj oficistoj, kiuj krom siaj meritoj ankaŭ disponas pri malfacile rezignebla sperto, kaŭzas problemon al nia Asocio. Sed estas la tasko kaj defio de ĉiuj zorgi ke la Asocio daŭre kaj seninterrompe liveru al la membroj la servojn, kiujn ili rajtas ricevi. Pri tio ĉiuj estas konvinkitaj.

Pro tio la komisiono en dialogo kun ĉiuj flankoj ekster kaj en la movado havigos al si la necesajn, plej plurflankajn, informojn por povi prezenti je la fino taŭgan kaj adekvatan solvon pri la oficeja strukturo, tiel ke tiu strukturo kiel eble plej bone konformiĝu kun la strategio de la Asocio.

Por la kunveno mem tre malhelpis ke plimulto de niaj membroj ricevis la revuon Esperanto kun la anonco pri la posteno por la ĝenerala direktoro post la tie menciita limdato, kiu pro tio ne plu estis adekvata. Kvankam venis kelkaj bonaj kandidatiĝoj ĝis la limdato, la komisiono decidis plilongigi la daton kaj iom pli trankvile kaj pli ĝisfunde daŭrigi la serĉon. Ĝi ankaŭ deziris klopodi pritrakti jam antaŭ la definitiva decido diversajn aliajn problemojn en la Centra Oficejo, interalie la urĝan neceson renovigi la oficejan maŝinaron kaj plibonigi la oficejajn sistemojn.

2002 do estos grava jaro ne nur por la Centra Oficejo, sed ankaŭ por la tuta Asocio. Streĉa jaro, sed ankaŭ jaro, en kiu ni ĉiuj havos kaj havu la defion ĝisdatigi nian asocion kaj oficejon laŭ la nunaj kaj estontaj bezonoj.

Resume:

1) La komisiono venis al la konkludo ke la jaro 2002 estu esence transira jaro. La komisiono proponas nomi agantan (provizoran) ĝeneralan direktoron por la kalendara jaro 2002, tiel ke definitive elektita ĝenerala direktoro oficu ekde januaro 2003. Tiu provizora elekto do donos al nia Asocio la eblecon sen plej granda tempopremo serĉi kaj taŭgan personaron kaj plibonigitan oficejan strukturon.

2) Dum 2002 oni laboros por adapti la oficejon al la tri prioritatoj de la Strategia Laborplano kaj la Estraro de UEA kompletigos la stabon en la CO per novaj oficistoj laŭ la nova direkto akorde al la laborplano.

3) La ĝisnuna ĝenerala direktoro, s-ro Osmo Buller, pro siaj feritagoj efektive oficas nur ĝis la fino de oktobro. Dum novembro kaj decembro, li finfaros kelkajn pendantajn taskojn, kaj promesis doni al la komisiono liston de tiuj taskoj. La direktoro de la Centra Oficejo, s-ro Pasquale Zapelli, ne povis interkonsiliĝi kun la komisiono dum ties kunsidoj, pro urĝaj familiaj kialoj. Li deĵoros ĝis frue en januaro 2002. La komisiono decidis unue elekti la agantan ĝeneralan direktoron kaj nur poste turni sin al la demando pri anstataŭigo de s-ro Zapelli. Se necese, la Asocio dungos eksteran firmaon por prizorgi la oficejajn komputilojn (tasko ĝis nun esence farita de s-ro Zapelli).

4) S-ro Simo Milojević, ĝisnuna gvidanto de la libroservo kaj iama ĝenerala direktoro, konsentis prokrasti sian pensiiĝon ĝis la fino de 2002 por esti je la dispono de la aganta ĝenerala direktoro por faciligi la transiron kaj doni konsilojn kaj konkretan helpon. Li helpos elekti novan gvidanton de la libroservo, kiu laboros sub lia ĝenerala superrigardo, kaj li ankaŭ transprenos respondecon pri la Biblioteko Hodler. Kiel iama plurjara ĝenerala direktoro, li certe ankaŭ povos konsili laŭbezone la novan agantan ĝeneralan direktoron.

5) La redaktoro de la revuo, s-ro István Ertl, jam anoncis, ke li demisios plej malfrue en la mezo de julio 2002. Li kompletigos la nunan jarkolekton de la revuo kaj klopodos rekapti la eldonritmon, sed pro tio, ke li serĉas novan postenon kaj povus ĉiumomente forlasi nin kun nur unu monato de averto, la komisiono tuj serĉos redaktoron por la jarkolekto 2002, kiu ekoficu, kiel eble plej frue en la jaro, ĉu kiel oficisto ĉu kiel eksterstaranto en regula kontakto kun Roterdamo. S-ro Ertl plenumos aliajn gravajn taskojn en la oficejo ĝis la foriro.

6) Dum 2002, en dialogo kun ĉiuj flankoj kaj fontoj, oni studos la administracion kaj financon por atingi la celojn ĵus menciitajn rilate la domon, komputilsistemaron, informoficejon en Bruselo k.s.

En dialogo kun la oficistoj, la nova aganta ĝenerala direktoro, la Estraro, la komitato, profesiaj konsilistoj kaj ĉiuj aliaj, la oficeja komisiono komprenas sian rolon kiel kontaktopunkton kaj kunordiganton. Do, ĉiuj sugestoj, ideoj, opinioj kaj kritikoj estas tre bonvenaj.

La oficeja komisiono

Osmo Buller direktos instituton

(GK UEA) Osmo Buller, kiu forlasos la oficon de ĝenerala direktoro de UEA fine de februaro 2002, fariĝos direktoro de Päätalo-Instituto, kies sidejo estas en Taivalkoski, naskiĝloko de la populara finna verkisto Kalle Päätalo (1919-2000) kaj de Buller mem.

Päätalo-Instituto organizas staĝojn pri beletra verkado k.a. aktivaĵojn pri lingvo kaj literaturo. Lastatempe ĝi etendis sian agadon ankaŭ al Ruslando kaj Svedio por kultivi la finnan lingvon tie. Pasintjare ĝi aldonis Esperanto-branĉon al sia fabelkonkurso por infanoj. La instituto apartenas al fondaĵo, en kiu partoprenas i.a. la municipoj de Taivalkoski kaj Tampereo, kaj Gummerus, eldonisto de la verkoj de Päätalo (kaj en 1904 ankaŭ de la unua lernolibro de Esperanto por finnoj).

Esperanto kaj edukado

La unuan Internacian Forumon pri Edukado 24-27 okt 2001 en Porto Alegre (Brazilo) partoprenis 15 mil personoj, plejparte instruistoj.

La temo de la Forumo, egaligo de rajtoj sociaj per kaj tra eduka agado, kompreneble pritraktis la problemon de la diskriminacio socia, kultura, lingva. Esperanto estis do prezentita kiel matura propono por malpliigi la problemon de interkomunikado, precipe en la nuntempa tutmondiĝo.

UEA per la vortoj de Renato Corsetti salutis la Forumon. La salutvortojn legis la oficiala oratoro al la tuta ĉeestantaro, impresante ĉiujn pro la serioza enhavo, trafe pritraktanta la temon lingvo kaj komunikado, surbaze de la Dua Artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Esperantistoj interparolis kun diversaj aŭtoritatuloj, inter ili la urbestro de Porto Alegre Tarso Genro, la ŝtatestro Olivio Dutra, la rektorino de la Federacia Universitato de Rio Grande do Sul Wrana Panizzi; deputitinoj Maria do Rosario kaj Esther Grossi. Ankaŭ kelkaj eksterlandaj forumanoj estis alparolitaj.

UEA-delegito de Porto Alegre, profesoro Arthur Golgo Lucas, prelegis pri “Esperanto: disfaligante murojn, edukante por pli bona mondo” kaj “La miljara problemo de la internacia komunikado — kaj ĝia solvo”. En alia prelego, profesoro Ismael Mattos Avila el Campinas pritraktis la lingvan problemon en la reto kaj proponis Esperanton.

Ni devos forte kaj vigle labori cele al la Internacia Socia Forumo, okazonta en januaro 2002, kie la aktivuloj de Esperanto devos montri ĝian fortan rolon je la socia problemaro.

Reinaldo J. Zaghetto Zelia S. Zaghetto

Sur la foto estas la urbestro de Porto Alegre ĉe ricevo de libro pri Esperanto (Fotis Jozefo Pacheco).

Profesoro Lee en Mongolio

10 okt Ŝtata Sekretario de Ministerio pri Klerigo, Kulturo kaj Scienco de Mongolio, sinjoro B.Mishigjav, akceptis en sia laborĉambro vicprezidanton de UEA profesoron Lee Chong-Yeong.

Interparolinte pri Esperanto kun la Ŝtata Sekretario, Lee Chong-Yeong enmanigis al Mishigjav priesperantajn rezoluciojn de UNESKO kaj kelkajn numerojn de Esperanto.

Fine, prof Lee proponis al la Ŝtata Sekretario: ekinstrui Esperanton almenaŭ en kelkaj mezlernejoj kaj universitatoj; kaj por pruvi la propedeŭtikan valoron de Esperanto por lernado de aliaj lingvoj enkonduki eksperimenton en iu lernejo, tiamaniere, ke la eksperimentaj grupoj lernu Esperanton, poste la anglan, francan aŭ germanan.

La Ŝtata Sekretario principe akceptis la proponon kaj promesis diskuti pri la problemo kun sia ministro kaj aliaj respondeculoj. La interparolon ĉeestis s-ro Dogsuren, prezidanto, kaj s-ro Enkhee, sekretario de Mongola E-Asocio.

Post la renkontiĝo, laŭ invito de Kultura Kolegio ĉe Kultura Universitato, sinjoro Lee Chong-Yeong prelegis al studentoj pri Esperanto. Ĉar la gestudentoj multe interesiĝas pri Esperanto, profesoro Bat-Erdene, direktoro de la Kolegio kaj vicrektoro de la Kultura Universitato promesis al sinjoro Lee Chong-Yeong, enkonduki instruadon de Esperanto ekde la dua semestro, kun helpo de Mongola E-Asocio.

Chimedtseren Enkhee

Akademio de Esperanto: kompleta organigramo

Per la voĉoj de 26 akademianoj (el 44, post la demisio kaj eĉ kabeiĝo de Camacho, lastan aŭguston) kompletiĝis la organigramo de nia plej antikva lingva institucio, por la jartrio 2001-03.

Neniu surprizo rilate la nomojn de la sekciestroj kaj komisionestroj, ĉar ekzistis nur po unu kandidato. Sola rimarkinda fakto: nur 17 voĉoj (kun 4 kontraŭaj kaj 5 sindetenaj) por la unusola virino, kvankam ŝi vere kompetentas pri la fako. Ĉu masklismo? Eble: ankaŭ por la Estraro de UEA en Zagrebo la virinoj situis inter la malplej balotitaj kandidatoj.

Unuaniman konsenton trafis la AdE-observanto ĉe la Forumo por la Esperanta Civito prof. Carlo Minnaja (komisiono pri la historio de AdE), kaj Stefan Maul (konsultejo) kaj Bertilo Wennergren (sekcio pri ĝenerala vortaro). Inter 22 kaj 17 voĉojn ricevis Probal Dashgupta (sekcio pri prononcado), Geraldo Mattos (sekcio pri gramatiko) kaj Sabira Ståhlberg (sekcio pri literaturo).

Ekde 1998, sub la prezido de Geraldo Mattos, la sekcioj praktike ne aktivis. Probable ili reaktiviĝos en la nova mandato. La plej partoprenata sekcio estos tiu pri la ĝenerala vortaro: duono de la akademianaro aliĝis al ĝi. Sekvas la konsultejo (la lingva giĉeto de AdE) kun dekkvino, dum la ceteraj fakoj altiras malpli da intereso. Tio pruvus ke la atento de la nunaj akademianoj enfokusiĝas al leksikaj kaj semantikaj demandoj, pli ol strukturaj temoj: ili ŝatas diskuti (eĉ babili) pri vorto aŭ vorteto, pli ol difini la sorton de la helpalfabetoj, ekzemple. Kaj tamen ĝuste la interpreto pri la gloso al tiu regulo de la Fundamento, restrikte difinita dum la prezido de William Auld, estos unu el la ĉefaj temoj al sekcio asignotaj.

HeKo

AIS unuafoje sesios en Azio

Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS) okazigas fakajn konferencojn, kursojn kaj ekzamenojn por la titoloj de bakalaŭro, magistro kaj doktoro.

La unua Azia AIS-sesio (kun 3 kursoj) okazos en la 3a Azia Kongreso de Esperanto (Seulo, 23-26 aŭg. 2002). La prelegantoj estas bone konataj profesoroj en koncernaj fakoj. Ĉiu kurso daŭros ses horojn. Estas planitaj jenaj kursoj:

— Informaciteorio kaj komunikadkibernetiko (prof. Helmar Frank kaj f-ino Natalja Maksimova);

— Socialismo kaj ekonomia evoluo (prof. Lee Chong-Yeong);

— Enkonduko al la nova evoluo de la scienco pri menso kaj cerbo (prof. Kobayasi Tukasa).

Lee Chong-Yeong

Esperanto Elektronike

La 35a Tut-Kalifornia Esperanto-Konferenco okazis 2-4 nov 2001 en la hotelo The Sandman Inn en Santa Barbara kun pli ol 30 partoprenantoj.

Ekde la komenco regis senkrokodiliga etoso, ĉar ĉeestis s-ro Cao Xionglin, prezidanto de la Nanchanga Junulara Asocio. Li flugis el Ĉinio nur por partopreni nian konferencon kaj tute ne parolis la anglan. Krom esti honorata gasto, li ekspoziciis sian mirindan kolekton de Esperanto-poŝtmarkoj.

Dum la interkona vespero la konferencanoj ĝuis babiladon, kunkantadon kaj interesan ludon, kiu konsistis el demandoj kiujn ĉiu faris al partnero, kaj pri kiuj oni poste raportis.

Lerte planis la sabatan programon Orlando Raola. Ĝi inkluzivis prelegon kaj diskutadon pri la konferenca temo “Esperanto Elektronike”; mallongajn paroladojn pri “Esperanto Elektronike en Japanio” (Joel Brozovsky), “Esperanto: Ponto Azio-Ameriko” (Orlando Raola), kaj “Kutimoj en Ĉinio” (David Jordan); kvar samtempajn diskutadojn de “eternaj lernantoj” (lingva kliniko, tradukantoj, instruantoj kaj lernantoj); kaj vidbendan prezentadon pri la lastaj lecionoj de Pasporto al la Tuta Mondo.

Post bongusta bankedo en apuda restoracio, ĉiuj reiris al nia konferencejo por la distra vespero. Dum ĝi okazis aŭkcio, kiun lerte kaj bonhumore estris Vilĉjo Harmon (aŭkcia donaco al Pasporto al la Tuta Mondo estis $275); du amuzaj skeĉoj de Ĉarli Galvin, Doroteo Holland, Espero Smith kaj Irisino Willow; vigla pianludo de loka gimnaziano kaj nova esperantisto Tomi Grano; kaj am-danco de Doroteo Holland.

La tutan tagon sabate viglis la libroservo de ELNA, kiun estris la direktoro de la Centra Oficejo, Joel Brozovsky. Dum la fermo oni interkonsentis ke venontjare TKEK okazu kadre de la kongreso de ELNA junie en Sakramento.

Dimanĉe pluraj konferencanoj restis por la Interreta Festo kiun gvidis Orlando Raola. Dum ĝi ni interŝanĝe fotis kaj kunparolis esperantistojn en Brazilo, Rumanio kaj Hispanio. Vere mirinda ekzemplo de “Esperanto Elektronike”!

Dorothy Holland Gvidanto de E-Rondeto de Santa Barbara

Interrete, interhome kaj internacie: Esperanto@Interreto 2001

Utila kaj amuza. Tiel resumeblas la dua Esperanto@Interreto, okazinta kiel TEJO-seminario en Uppsala, Svedio, 27 okt – 4 nov 2001.

Ni venis plejparte de norda kaj orienta Eŭropo, entute preskaŭ 40 gejunuloj. Iuj estis profesiaj komputilistoj, aliaj komencantoj pri interretaj teknikaĵoj.

La programo estis densega. Je la fino, ĉiuj kapablis uzi helpprogramojn por fari retajn kunsidojn kaj krei retpaĝojn, iuj je baza nivelo, aliaj per altnivelaj teknikoj. Aldone, ni iom scias pri esperantaj literoj (Unikodo!) kaj aspektigo. Sed ne helpas bela aspekto sen bona enhavo: Formiĝis teamoj por evoluigi paĝarojn de TEJO, projekto Interkulturo kaj Kontakto.

Multaj interesiĝis pri instruado en- kaj eksterreta, kaj ni multe diskutis retajn kursojn kaj manierojn eduki junajn esperantoinstruistojn. La lernitaĵoj helpos utiligi interreton en interna kaj informa laboro de landaj asocioj.

Por mi plej mirinda sperto estis krei simplan retpaĝon per xhtml kaj kompreni la logikon de stilfolioj: Anstataŭ doni priaspektajn informojn en ĉiu html-paĝo oni faru unu dokumenton pri aspekto kaj ligu ĉiujn paĝojn al ĝi. Tio multege faciligas la mastrumadon de granda retejo.

Ĉi tiu raporteto ĝis nun ŝajnigas, ke ni sidis tutan semajnon antaŭ la ekranoj kaj apenaŭ distriĝis aŭ komunikis senkomputile. Erare! Ni multe ludis, estis koncertoj, ekskursoj kaj distraj vesperoj. Sed ne indas seke rakonti pri tiaĵoj. Vizitu la retejon de E@I: http://www.ikso.net/echei/2001/index.html. Tie videblas ankaŭ multaj fotoj (ankaŭ la komuna foto sube) kaj vi povas legi komentojn pri ĉiuj programeroj kaj eble ion aldoni en la vikion (simpla retpaĝo kiun ĉiuj rajtas ŝanĝi).

Strategia elekto por venontaj E@I estos, ĉu celi kaj ĝeneralajn aktivulojn, kaj la spertulojn aŭ elekti unu el la grupoj.

Komputilaj aferoj ofte impresas tre malfacilaj. Abundas mallongigoj, estas strangaj programkodoj kaj komplika lingvaĵo. Unu el la ĉefaj atingoj de E@I estis, ke ĝi donis memfidon al ni laikoj kiuj ĝis nun ne kuraĝis uzi pli ol la plej bazajn retajn servojn. Ne eblas dum semajno eduki specialistojn pri programado. Sed eblas diversnivele prezenti teknikaĵojn kaj konkretajn projektojn por elekto. Poste dependas de vi mem.

Bård Hekland

Grava sveda tagĵurnalo pri Esperanto

Granda sveda tagĵurnalo “Dagens Nyheter” 2 nov 2001 publikigis okaze de E@I duonpaĝan raporton de Anders Steinvall, kun interesa enhavo, interalie:

Esperanto estas ne nur lingvo, sed malantaŭ ĝi ankaŭ troviĝas ideologio, kie la penso pri paco kaj interkompreniĝo inter homoj el diversaj landoj estas centra. Sed la esperantistoj ne volas fariĝi piaj animvarbantoj.

Esperanto estas pacmovado, kiu ofertas pli ol pacon. Ĉi tie oni renkontas homojn kiuj dividas certajn idealojn, sed kiuj ankaŭ dividas lingvon. Temas pri pozitiva vizio por globaliĝo, opinias la 28-jara Ralf Frölich, german-sveda esperantisto kiu mem vivas laŭ sia propra instruo.

Esperanto estas pli kreiva ol aliaj lingvoj. Oni rapide atingas nivelon kie oni “posedas” la lingvon. Facilas formi vortojn, Ralf Frölich diras. Esperanto estas ne nur lingvo de paco, sed ankaŭ lingvo de amo. Abundas esperantistoj kiuj trovis sian partneron per la komuna lingvo. La esperantistoj havas propran vortludon pri tiu fenomeno. Ili parolas pri “Edzperanto” — kunmetaĵo de la vortoj por “edzo” kaj “peranto”.

Kultura kaj turisma semajno

La 9a Internacia E-Semajno de la kulturo kaj turismo okazis en Lloret de Mar (Katalunio) ekde 30 sep ĝis 6 okt 2001. 72 samideanoj el kvin landoj aliĝis al ĉi tiu evento.

La Semajno komenciĝis sabate per interkona vespero, kie abundis bongustaj kukoj kaj refreŝigaj trinkaĵoj. Inter la disdonitaj dokumentoj troviĝis Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto de nia bedaŭrata Lluis Mimó, donacita de lia vidvino Tereza Lladós.

Dimanĉe okazis la inaŭguro de la Semajno kun ĉeesto de la urba konsilanto pri turismo Josep Alvarez i López, kiu diris: “En Lloret, tutmonde konata urbo en la internacia turismo, ni bone konas la bezonon de internacia lingvo, kiel via Esperanto — jen pro tio ni plene deziras sukceson de via celo”.

Posttagmeze prelegis nia samideano Giorgio Silfer pri la Esperanta Civito. Kaj en la postaj tagoj prelegis Antonio Marco Botella (La originoj de la hispana liriko), Milan Sudec (UK en Zagrebo), Gabrielle Tréanton (E-agado en Goražde, Bosnio), Giordano Moya (Racia ekologio). Okazis du debatoj, ĉiam post vespermanĝo: “Esperanta Kompoto” pri la diversaj problemoj en nia movado, kaj “Povo de la Lingvoj”.

Danke al nia itala samideanino, Carla de Lorenzi, bone funkciis kurso de Esperanto. Dum la tuta semajno oni ofte vizitis la ampleksan libroservon.

Ni ekskursis kvar fojojn: al Tossa de Mar, al la ĝardeno Sankta Clotilde en Lloret mem, al mezepoka urbo Pals, kaj al Girona-Banyoles-Peralada.

Alia “interkona” vespero okazis marde, denove kun abundaj kaj bongustaj trinkaĵoj kaj frandaĵoj. Ĵaŭde post la vespermanĝo estis folklora vespero kun la fama “Habanera Grupo Ultramar”, kaj kiel kutime en tiu vespero ne povis manki la fama “kremat” — bruligita rumo kun diversaj ingrediencoj.

Jen la Esperanta evento, en kiu la nura celo estas komuna Esperanta kunvivado, kaj en kiu la sola parolata lingvo estis Esperanto. La tagoj pasis en trankvilaj konversacioj kaj en kvazaŭ familia etoso, sen diskutoj pri buĝeto, elektoj kaj multaj aliaj aferoj, kiuj ekzistas en multaj internaciaj E-aranĝoj.

Luis Serrano Pèrez Santiago Torné Grau

90-minuta kasedo kun la prelego de s-ano Silfer kaj la posta debato estas mendebla kontraŭ 5 eŭroj ĉe s-ro Santiago Torné: Apartat 423, ES-08200, Sabadell, Hispanio.

Samideano Silfer prelegas en Lloret de Mar (Fotis Luis Serrano Pèrez)

Migrado kaj lingvoj

Kun 106 aliĝintoj (inter ili 27 eksterlandanoj el Britio, Francio, Italio, Nederlando kaj Pollando) la 30a Kataluna kaj la 3a Transpirenea Kongreso de Esperanto okazis 12-14 okt 2001 en la bela urbo Girona, kie la urbestraro disponigis al ni bone ekipitan kongresejon en la kulturcentro La Mercè.

La solenan inaŭguron prezidis vicurbestro Joan Pluma. Post la intervenoj de la loka delegito Arnald Massanes kaj la prezidantino de KEA Neus Moly, enkondukis la kongrestemon Jordi Armadans, direktoro de NRO (neregistara organizaĵo) “Fondaĵo por la Paco”.

Pri la kongrestemo “Migrado kaj lingvoj” prelegis István Ertl, Yenovk Lazian kaj Ruben Fernández, kaj dum la Literatura Mateno poeto Kris Long.

En la Artaj Vesperoj partoprenis “la bardo sen barbo” Georgo Handzlik, teatra trupo el Tuluzo sub la gvido de Arno Lagrange kaj Flavie Audibert kiu dancis kaj mimikis.

Kompletigis la programon ateliero pri tradiciaj dancoj, libro-prezentado, libera forumo kaj vizitado de la urbo.

Dum la konkluda debato pri la kongrestemo la Kongreso akceptis rezolucion per kiu ĝi deklaras sian pretecon laŭbezone kunlabori kun NRO pri la temo kaj informi pri la propraj spertoj tiukampe.

Oni decidis kongresi venontjare en Sóller (Majorko) okaze de la 75-jara datreveno de la antaŭa kongreso okazinta tie en la jaro 1927.

Xavier Margais

Esperantisto centjariĝis

Kataluna E-Asocio kun la kunlaboro de Kultura Asocio Esperantista kaj Hispana E-Fervojista Asocio omaĝis sian ankoraŭ aktivan centjarulon Salvador Gumà la 30an de septembro 2001 en Reus, lia loĝloko, kun partopreno de la loka urbestro, skabeno de Alcover, lia naskiĝloko, reprezentanto de la kataluna registaro, familianoj kaj multaj esperantistoj.

La aranĝo okazis en “Centre de Lectura”, la plej prestiĝa loka asocio. Donacojn faris la urbestro, la registaro kaj prezidantino de KEA, s-ino Neus Moly.

Elstaris la prelego de Birthe Lapenna kaj la prezento de libro de la omaĝato “Kiam floras la timianoj” eldonita tiuokaze de KEA. La kataluna muzikteamo Kaj Tiel Plu koncertis dum la paŭzo. Gratulmesaĝoj diverslandaj grupaj kaj privataj alvenis grandnombre.

Llibert Puig

Grava demando: ĉu solvita?

Pola Esperantisto. Ĉu ĝi (re)aperu? Kia ĝi estu? Al ĉi tiuj demandoj devis respondi la partoprenantoj de la 5a GRUPE (Glivicea rendevuo de uzantoj kaj praktikantoj de Esperanto), okazinta en Gliwice 9-11 nov 2001.

Kazimierz Leja, kiun la Ĉefa Estraro de PEA (Pola E-Asocio) opinias la plej taŭga kandidato por la redaktoreco, enkondukis la diskuton per inteligenta komparo de la celoj kaj agado de la averaĝa pola esperantisto antaŭ unu-du jardekoj kaj nun kaj revenis al la problemo pri la landa revuo. Estis klare, ke la unuan demandon li jam solvis — la revuo estu. Sed kia ĝi estu?

Kelkaj deziras havi ĉiumonatan movadan informilon, sed aliaj pensas pri malpli ofta kultura revuo kun plufunkcianta interna organo de PEA... Tamen ĉiuj bone komprenas, ke PE ne povos konkurenci informe kun la reta informado kaj kun la regule aperantaj Heroldo, Eventoj kaj La Ondo. Verŝajne la solvo estos kompromisa, kaj baldaŭ ekaperos ĉiusezona 32-paĝa informkultura kajero, formato A4. Kaj ĝia tradicia titolo — laŭ Leja — respegulos la karakteron de la revuo, nome: ĝi estos malfermita por ĉiuj esperantistaj grupoj kaj individuoj de Pollando, sendepende de la membreco en la landa asocio.

Sed oni kunvenis ne nur por diskuti. La cetera programo de GRUPE-5 estis kleriga kaj arta.

La redaktoro de La Ondo de Esperanto rakontis pri la historio kaj la planoj de la revuo; Halina Gorecka prezentis la librojn de Sezonoj; Zofia Banet-Fornalowa prelegis pri Antoni Grabowski. Ne mankis “ekstera strangaĵo”: Joachim Werdin interpretis viglan predikadon de amerika paro pri ... senmanĝa vivmaniero.

La arta programo komenciĝis jam ĉe la malfermo per Esperanto-koncerto de krakova koruso KAMEA. Kaj la sabatan vesperon venis la vico de Jerzy Fornal, prezentinta ravan recitalon, kiun sekvis la celebrado de la aktoro okaze de lia 75-jariĝo.

Estas bedaŭrinda nur tio, ke pro la operacio ne povis partopreni prezidanto de PEA Stanisław Mandrak — la iniciatoro de GRUPE.

Aleksander Korĵenkov

En la urbo de ses ZEOj

21-23 sep en Malbork okazis la 17a Kongreso de polaj esperantistaj fervojistoj, kiun anticipis malfermo de internacia ekspozicio de E-pentristoj kaj turisma programo.

Impone pasis la subĉiela aranĝo en la urba skvaro Esperanto. Vicurbestrino de Malbork Danuta Stanek-Gutowska (esperantistino) kaj prezidanto de UEA Renato Corsetti metis florojn ĉe la Zamenhofa monumento. Plantado de arboj kun E-ŝtonoj okazis nome de Bulgario, Ĉeĥio, Ĉilio, Italio kaj San-Marino; ĝi kontribuis al plua transformo de la skvaro al “Parko de la mondo”. Kelkaj kant- kaj danc-ensembloj prezentiĝis.

En la vespera novaĵprogramo Panorama de la Gdanska Televido estis triminuta raporto pri la aranĝo. Kelkaj lokaj gazetoj informis pri la kongreso per artikoloj kaj fotoj.

Eduard Kozyra

Kune kanti kaj mediti

(HeKo) Same brila kiel la vetero estis la oktobra monatfino Adoru en KCE (La Chaux-de-Fonds) — por kune kanti kaj mediti en teorio kaj praktiko.

Pastoro Adolf Burkhardt kaj pastro Bernhard Eichkorn estis la prelegantoj kaj gvidantoj de tiu iom speciala ekumenisma semajnfino. Pastro Eichkorn ja iniciatis la kulturajn semajnfinojn kristanajn en Ĉaŭdefono kaj estis bela revivigo de malnova ideo. Tamen tute nova estas la ekumena kant- kaj preĝlibro Adoru, eldonita ĉi-jare de IKUE kaj KELI.

Burkhardt kaj Eichkorn kaptis la atenton de la partoprenantoj per siaj viglaj rakontoj pri la estiĝo de la libro en plurjara laboro, kiun ili kompilis kune kun pastro Albrecht Kronenberger, kiu ankaŭ prizorgis la gigantan teknikan taskon de la enkomputiligo. Ili kolektis kaj elektis kantojn — precipe religiajn, sed ne nur — el multaj kantolibroj. Multaj kantoj estas nove tradukitaj, por eviti tedajn rimaĵojn. Aktiva kantado interplektiĝis agrable en la prelegojn kaj pruvis la belecon de la lingvo kaj muziko.

Adoru estas ne nur kant-, sed ankaŭ preĝ-libro. Ĝi enhavas la liturgion kaj diservon de pluraj diversaj kristanaj eklezioj. Abundas legaĵoj el la biblio, diversaj preĝoj, kaj eĉ Eta Florbukedo el aliaj Religioj trovis spacon en tiu libro, kiu estas konsiderata ĉe E-kristanoj la plej grava verko depost la eldono de la Sankta Biblio en la jaro 1926.

La sabata programo, plena je spiritaj impresoj, kulminis en publika ekumena diservo en la kristkatolika preĝejo de La Chaux-de-Fonds, riĉigita per pluraj kantoj el Adoru kaj la Dimanĉa Koncerto de Anjo Amika.

Dimanĉe pastoro Burkhardt deziris reviziti CDELI, kiun li jam konis de antaŭaj jaroj. Sinjoro Claude Gacond afable estis preta komplezi malgraŭ la mallonga antaŭaverto, kaj poste ankoraŭ gvidis la tutan grupon ekskurse al Téte-de-Ran por promenadeto, ege ĝuita de ĉiuj.

Al niaj gastprelegantoj pastoro Adolf Burkhardt kaj pastro Eichkorn, al Anjo Amika kaj Claude Gacond, al d-ro Giorgio Silfer pro la preparlaboroj, mi kore dankas pro iliaj klopodoj, kiuj helpis, ke tiu semajnfino iĝis evento.

Sonja Brun prezidantino de KCE

Instrui Esperanton

Pro la granda interesiĝo pri instruado de Esperanto Hungaria E-Asocio organizis 28 okt en Budapeŝto perfektigan kaj informan seminarion por instruistoj. La tuttagan aranĝon partoprenis proksimume 40 geinstruistoj el la tuta lando. La partoprenantoj unue aŭskultis prelegon de Ph. Dr. Veronika Heé, adjunkto pri teoriaj demandoj de tradukado, poste Oszkár Princz, la prezidanto de ŝtata lingvoekzamena komisiono pri Esperanto, prezentis la sistemon de la skribaj kaj buŝaj ekzamenoj kaj parolis ankaŭ pri la spertoj ĉi rilataj.

En la dua parto de la seminario Jozefo Horvat, la prilaboranto de t.n. “pirata metodo”, prelegis pri la problemoj de tradukado prezentante ankaŭ modelojn. Márta Kovacs, prezidantino de hungara ILEI-sekcio, prezentis siajn spertojn pri preparado de gestudentoj por la buŝaj ekzamenoj, t.e. libera konversacio, parolado pri bildoj, konversacio pri priskribita situacio. Fine la partoprenantoj traktis la temon kiel enmovadigi tiujn l600 gestudentojn, kiuj pasintjare aliĝis al la ŝtata lingvoekzameno.

Oszkár Princz

Rigardante maron de la montoj

Venis septembro ... kaj ankaŭ nova MKR, jam la 12a! La unuan MontKabanan Renkontiĝon en 1989 Aŭstria E-Junularo organizis kiel aŭtunan montmigradan aranĝon. Post dek jaroj da sukcesa MKRumado en Aŭstraj montoj la organizadon transprenis Kroatia E-Junularo kaj en la jaro 2000 ili organizis MKR-on en Slovenio, kaj ĉi-jare en Kroatio. Do, montoj, jaroj kaj organizantoj ŝanĝiĝis, sed la celo restis la sama: ĝui belecojn de la naturo kaj precipe montojn en agrabla esperanta etoso.

MKR-12 estis je kelkaj aspektoj speciala: ĝi estis la unua kroatia, ĝi estis la plej “malalta” (ĝis nun oni migris al pintoj pli altaj ol 2 mil metroj, kaj ĉi-foje la plej alta havis “nur” 1528 metrojn), ĝi estis la plej proksima al la maro (nur 25 km) kaj oni povis naĝi post migradoj. Bedaŭrinde el la 52 aliĝintoj venis nur 28 homoj — pro malvarmum-epidemio multaj lastmomente rezignis, kaj la afrikaj aliĝintoj ne sukcesis akiri vizojn.

Post dek pluvtagoj dum MKR la vetero iĝis bona. Al la MKRejo, montkabano “Sušak” en valeto Platak apud Rijeka oni komencis veni 27 sep, ĵaŭde.

Vendrede ĉiuj atingis belan ŝtonherbejan pinton Snježnik (1506 m) kaj ĝuis tre belan vidaĵon: de Slovenaj Alpoj ĉe Aŭstra limo ĝis foraj insuloj en Adriatiko. Post la sunumado kaj tagmanĝo oni dividiĝis je du grupoj. Grupo A, homoj plenaj de energio, grimpis al la plej alta pinto en la ĉirkaŭaĵo, Risnjak (1528 m) kun naturparko; grupo B, precipe gepatroj kun infanoj kaj malpli sportemaj uloj, iris al la pinto Guslica (1490 m) laŭ belega krestvojo kaj esploris tunelojn, kiujn forlasis la Jugoslavia armeo post sendependiĝo de Kroatio. Forlasita kazerno ne plibeligas la monton, sed esplori la tunelojn estis amuze.

Sabate la A-grupanoj vizitis kanjonon Mudna Dol, foje nur 2 metrojn larĝan kun flankoj ĝis 200 metrojn altaj, pinton Fratar (1328 m) kaj montkabanon Hahlici kun najbaraj lagetoj. La aliaj vizitis najbarajn herbejojn kaj pinton Sleme.

Kaj venis la dimanĉo kun nuboj, sed migradoj jam pasis... La partoprenatojn atendis nur adiaŭa tagmanĝo, ĝisoj kaj kisoj ... ĝis venonta, 13a MKR, denove ie en naturo kaj montoj!

Estas interese, ke dum la lastaj jaroj pli ol 60 procentoj da MKRanoj aliĝas rete!

Vanja Radovanović

La sesa Festivalo en Ĉuvaŝio

20-21 okt en la urba kulturpalaco de Ĉeboksary (ĉefurbo de Ĉuvaŝio, Ruslando) kaj Ŝtata pedagogia universitato sukcese pasis la 6a Internacia Lingva Festivalo kun financa subteno de la Ŝtata komitato de Ĉuvaŝa Respubliko pri junularaj aferoj kaj Departemento pri junulara politiko de Ministerio pri edukado de Ruslando.

Ĉirkaŭ 1500 gejunuloj venis por partopreni la Festivalon.

Estis prezentitaj kvardek lingvoj (unuan fojon dum la festivaloj — havaja, ĉeĉena kaj maoria). Okazis konkurso pri lingvistiko kaj kvizo pri geografio “Ĉu vi scias?”, ekspozicioj de infanaj pentraĵoj kaj ekspozicio “Vojaĝo al la lando de ABC”

Por partopreni la Festivalon en Ĉeboksary venis gastoj el Belgio, Ĉinio, Norvegio, Ukrainio kaj el kelkaj ruslandaj urboj. Honoraj gastoj de la Festivalo estis Bertrand Mensciasi (reprezentanto de Eŭropa buroo por malpli uzataj lingvoj) kaj Mehdi Sanai (ĉefo de kultura reprezentejo de Irano en Moskvo).

La Festivalon partoprenis ankaŭ partoprenintoj de la projekto “Indiĝenaj dialogoj” el respublikoj Marij El kaj Komio. Por la Festivalo estis preparitaj insignoj kaj T-ĉemizoj kun LF-simbolo.

Jekaterina Jevlampieva

Peterburgo

Esperanto studata ...

La aŭtuna reaktiviĝo en Peterburgo estis neatendite forta. Temas pri nekutime granda kurso en la societo Espero. La kurso konsistas el tri grupoj, entute ĉ. 50 personoj. Nekutima estas ankaŭ la kursanaro: preskaŭ ĉiuj estas junaj, tamen tre serioze rilatantaj al la studado de Esperanto.

Krom studentoj en la kurso lernas negocistoj, ĵurnalistoj, reprezentantoj de solidaj firmaoj (GSM, Solongen, asekurkompanio Medekspess) kaj eĉ oficistino el la konsulejo de Kartvelio. Instruas en la kurso spertaj instruistinoj Maria Abolskaja kaj Julia Nilsson. Por ne perdi la lernantojn la estraro de Espero decidis tuj post la fino de la kurso prizorgi ilin kaj fondi specialan junularan sekcion. Kadre de la sekcio estas planataj progresiga kurso, prelegoj, vojaĝoj eksterlanden kaj aliaj interesaj aranĝoj.

... kaj eksponata

26-27 okt en la fama eksponejo Zimnij Stadion (Vintra stadiono) okazis ekspozicio de nekomercaj organizoj.

Inter la multaj partoprenintaj kluboj kaj societoj estis ankaŭ Espero. Oni disponigis al ni standon kaj apartan ĉambron por publika leciono. La lecionon ĉeestis 15 personoj, tamen pli multaj (fakte, la tuta multenombra ĉeestantaro) povis aŭdi kantadon de nia bona E-kantisto Vladimir Kosarev.

Boris Kondratjev

Sur la foto: Valeria Cvetkova deĵoras ĉe la Esperanto-stando.

En la Fora Oriento

Al la 110-jariĝo de Esperanto-movado en la Fora Oriento estis dediĉitaj du renkontiĝoj en Vladivostok — la oficiala (10 okt): sekcio “Interlingvistiko kaj esperantologio” de la 4a Internacia Kongreso de junaj sciencistoj kaj studentoj de Azi-Pacifika Regiono en la Societo de Esploro de Amura Regiono (OIAK) kaj neoficiala (12 okt): Amikeca Vespero en la Regiona filio de Pacfonduso.

Entute ĉeestis 50 personoj, inter kiuj krom la vladivostokaj esperantistoj estis gastoj de Hokajda E-Ligo, sub la gvido de samideano Miyazawa Naoto, kaj esperantistino el Naĥodko Miroslava Savĉenko. Koresponde partoprenis Denis Moĵaev (Moskvo). Laŭ la decido de la organiza komitato de la Kongreso la raporto de Kabajama Yusuke pri la ajnua lingvo estis unu el la plej interesaj en la sekcio kaj la aŭtoro estis speciale diplomita.

Dum la neoficiala renkontiĝo ruslandaj kaj japanaj esperantistoj interŝanĝis opiniojn, kantis en Esperanto kaj la naciaj lingvoj, dancis kaj teumis. Precipe al ĉiuj plaĉis la plenumado de la kantoj en tiuj lingvoj de la fama kantisto en la regiono Stanislav Mickeviĉ. La etoso de la festo estis neforgesebla.

Venontjare en aprilo okazos la Regiona Studenta Konferenco, kadre de kiu ankaŭ funkcios la menciita sekcio.

Aleksandr Titajev

En la fora okcidento de Ruslando

Post la establiĝo de La Ondo de Esperanto en Kaliningrad, ĉi tie komencis revigliĝi la vivo esperantista.

En la redakciejo de La Ondo kaj en la kulturpalaco de maristoj okazis kelkaj esperantistaj kunvenoj. Jam aperis kvar artikoloj pri Esperanto en lokaj gazetoj, inkluzive de la plej grava regiona tag-ĵurnalo Kaliningradskaja Pravda, kaj kelkaj pagitaj anoncoj en reklama semajnĵurnalo Va-Bank (100 mil ekzempleroj).

6 nov gastoj de la matena programo Utrennij Kofe (Matena Kafo) de radiostacio Baltik+ estis esperantistoj Aleksej Semjonkin kaj Halina Gorecka, kiuj dum dek minutoj estis respondantaj demandojn de populara radioĵurnalistino Oksana Majtakova. La programo estis ripetita post ses tagoj.

Estas planate plu informi pri Esperanto gazete, prelege, etere kaj rete, starigi kurson kaj revivigi la klubon Sukceno, kies agado estingiĝis antaŭ kelkaj jaroj.

15-16 dec en Kaliningrad denove okazos esperantista aranĝo — Zamenhofa Semajnfino, kaj la organizantoj esperas bonvenigi gastojn, precipe el la najbaraj landoj.

Pliajn informojn pri la Semajnfino petu rete ĉe la redakcio de La Ondo kaj ... venu senhezite. En la plej okcidenta kaj unika Ruslanda urbo oni atendas esperantistajn gastojn.

LOdE, Sukceno

Renkontiĝoj kun legantoj

Ekloĝinte en Kaliningrad ni ricevis la eblon renkontiĝi kun niaj legantoj en Pollando. Ĉi-aŭtune ni partoprenis esperantistajn renkontiĝojn en Bydgoszcz, Poznań kaj Gliwice. Krome ni gastis ĉe esperantistoj en Varsovio kaj Belostoko. Dum la renkontiĝoj ni rakontis pri nia eldona agado, ekhavis novajn amikojn kaj ... abonantojn. La suba foto montras la redaktoron kaj eldonanton de La Ondo inter la samideanoj en la Belostoka E-Centro. (Fotis Elżbieta Karczewska)

Kurte

Vicurbestrino de Malbork kaj prezidanto de UEA metas florojn ĉe la Zamenhofa monumento.

Svedaj E-organizoj partoprenis komence de novembro en la Stokholma ekspozicio Skolforum, kiu celas lernejojn k instruistojn. La intereso pri E-to estis pli granda ol en la antaŭaj jaroj, plejparte pro la libro Populara muziko el Vittula de Mikael Niemi, en kiu E-to ludas simpatian rolon; ĝi estas la plej populara sveda romano de la lasta jaro k vendiĝis en centmiloj da ekzempleroj. (Nun)

En oktobro okazis lingvaj festivaloj en Västerås (Svedio) k en Banja Luka (Respubliko Serba, Bosnio), k lingva foiro en Ivanovo (Ruslando); ilin (kun)organizis e-istoj. (Jekaterina Jevlampieva)

Post vespera TV-raportaĵo (28 okt, kanalo “France 3”) pri la Forumo de la asocioj de La Roche-sur-Yon, kiu arigis 240 asociojn, asocio Espéranto-Vendée starigis en La Roche-sur-Yon E-kurson sub gvido de Patrice Joly. (Henry Masson)

En elementa lernejo Retkovec k en mezlernejo por handikapitaj infanoj Dubrava (Zagrebo) Judita Rey Hudeček starigis E-kurson; ambaŭ lernejoj akceptis E-ton kiel eksterprograman aktivecon k subtenas ĝin. (Inter-Tempe)

Trofeon Fyne de UEA ricevis ĉi-jare Sveda E-Federacio pro la kreskinta nombro de la individuaj membroj de UEA en Svedio k pro la atingoj en la reta informado. Premio Deguchi (2000 eŭroj disponigitaj de Oomoto) estas atribuita al Koresponda Servo Mondskala. (Esperanto)

Eksterordinara kongreso de Bulgara E-Asocio okazis 10 nov 2001 por akcepti la novan statuton konforme al la nova leĝo; ĉar oni anticipe pridiskutis la statuton, la kongresa laboro estis rapide finita. (Petko Arnaudov)

KolombEJO, junulara E-asocio el Kolombio, estas akceptita kiel la 43a landa sekcio de TEJO. TEJO estas invitita kongresi en 2003 en Kaunas (Litovio), antaŭ UK en Gotenburgo. (Esperanto)

Kun 56 infanoj ĉi-jare la Internacia Infana Kongreseto en Kroatio iĝis la plej granda IIK post 1978. (Esperanto)

La legantoj de Monato donacis per “Abonhelpa Fonduso” 49 senpagajn abonojn al E-parolantoj en Albanio, Ĉado, Ĉinio, Irano, Kostariko, Kubo, Malio, Rumanio, Vjetnamio k en aliaj landoj. (Monato)

La tria ĉi-jara Starto iĝis la 200a numero de la organo de Ĉeĥa E-Asocio; la unua numero aperis en oktobro 1968. (Starto)

Vide el Bruselo

Konfuceanismaj koreanoj

Ĉiutage kaj tre frumatene, Park Dae Hyon foriras el sia malgranda domo en Seulo. Nur post noktomezo revenas la dekokjarulo. Post dek horoj en publika lernejo kaj pliaj kvin horoj en privata lernejo li estas ege laca. “Mi timegas ke mia angla ne estas sufiĉe bona. Se mi ne bone sukcesos en la angla mi ne studos en bona universitato. Poste mi neniam havos bonan laborlokon”, plendas Park. Park Dae Hyon estas unu el 4.8 milionoj da infanoj en Koreio, kiuj ricevas plian privatan edukadon nokte. Por tiu privata edukado, liaj gepatroj pagas 36 mil usonajn dolarojn jare. “Ni scias ke ni pagas multe tro. Sed lia vivo dependas de tio, en kiu universitato li studos”, diras Lim Myong Hee, la patrino de Park.

Usona banko kaj investfirmao, Goldman Sachs, ekde longa tempo rimarkas la grandan respekton de azianoj al edukado. Por profiti el tio Goldman Sachs investis 4 milionojn da dolaroj por 15 procentoj de www.baeoom.com. La komerca ttt-ejo fiŝas gepatran monon sur privat-edukada merkato en Koreio taksata je 30 miliardoj de dolaroj.

Ankaŭ eŭropaj edukadfirmaoj profitas en Azio. “Sub la efiko de konfuceanismo, koreoj alte taksas edukadon kaj respektas edukitajn homojn”, rimarkas British Council. Pro tio, britaj edukadfirmaoj multe vendas. Laŭ British Council, “koreaj dekkelkjaruloj suferas punan periodon da lernejo kaj postlerneja edukado”. Britaj edukadeksportantoj batalas kontraŭ la superrego de usonaj instrufirmaoj kaj kontraŭ grandaj koreaj firmaoj (Hagwon), kiuj penas forpeli eksterlandajn firmaojn de la profitdona merkato por anglalingva instruado.

Ankaŭ neanglalingvaj eŭropanoj profitas, kiel grupo EF Education kun 2.500 dungitoj, 15.000 instruistoj kaj 100 oficejoj en 43 landoj. Englishtown.com estas unu el la plej enspezdonegaj produktoj de EF Education, la plej granda instruanto de la angla tutmonde kiu apartenas al svedaj investantoj. Ĝis hodiaŭ preskaŭ 3 milionoj da homoj partoprenis la studprogramon ĉe EF. EF estas tiom profitdona ke nur la departemento por eksterlandaj studoj enspezas 300 milionojn da dolaroj jare. Ankaŭ svisa banko Crédit Suisse profitas de la tutmonda merkato por la angla lingvo. En julio 2000 Englishtown allogis investon de 16 milionoj da dolaroj de Atlas Venture, parto de Crédit Suisse.

“Englishtown ŝanĝas la manieron laŭ kiu la mondo lernas la anglan kiel la duan lingvon”, — diras tre kontenta investanto Ron Nordin de Atlas Venture. Li ĝojas pri baldaŭaj enspezoj. Bazo de la profitdoneco de Englishtown estas centmiloj da privatuloj tutmonde kiuj lernas la anglan. Ili devas pagi 29 usonajn dolarojn monate.

Vendoteknikoj de Englishtown substrekas la neprecon de la angla lingvo: Enskribu vin senriske kontraŭ 29 dolaroj monate ĉe la ttt-ejo de Englishtown! Miguel el Meksiko estas kontenta: “Mi devas lerni la anglan por ekhavi pli bonan laboron ĉe mia firmao... Mi ĵus faris la firmaan ekzamenon kaj sukcesis facile”.

Dafydd ap Fergus

Ne sekvu la vojon de EPĈ

Mi gratulas vin pro la 10a datreveno de LOdE. Sed tima penso pasis tra la menso. Mi iomete maltrankviliĝas. Mi legas La Ondon dum du jaroj, kaj kiam mi volis reaboni la revuon El Popola Ĉinio, ĝi ne plu estas eldonata papere.

Kiam mi ricevas La Ondon mi trafoliumas ĝin. Poste mi enpoŝigas ĝin, ĉar ĝi akompanas min al la laborejo. Dum kafopaŭzo, mi elpoŝigas ĝin por daŭrigi la legadon. Ĉiun vorton mi legas.

Mia fervora deziro estas ke vi ne sekvu la interretan vojon de EPĈ.

Roland Thibault (Usono)

Mi miras kaj admiras

Via nova kaliningrada adreso surprizis min. Kvankam en la 7a numero vi anoncis la translokiĝan planon, mi ne supozis ke tio okazos tiel rapide. Vere, mi miras kaj admiras, ke vi dum la transkontinenta tumulto sukcesis redakti kaj eldoni la laŭvican kajeron de La Ondo... Mi esperas, ke loĝante tiel proksime al Pollando, vi povos kaj volos pli ofte partopreni niajn E-renkontojn.

Marian Laba (Pollando)

BET: Malpli da ruslandanoj

La informoj pri BET-37 jam estis en LOdE, Litova Stelo kaj aliloke. Jes! La tagoj estis sukcesaj. 303 partoprenintoj. Bone. Sed aŭguste 1989 BET-26 kunvenigis 580 esperantistojn el 11 sovetaj respublikoj kaj 7 aliaj landoj. Ĝin partoprenis 127 ruslandanoj. Pasis 12 jaroj, kaj en la sama loko Ruslandon reprezentis nur 14 esperantistoj.

Aleksas Masiukas (Ruslando)

Ili nur konfuzas la publikon

En La Ondo (2001: 7) oni laŭdas proponon por internacia lingvo, kiu ne meritas seriozan konsideron ĉar ĝi, kaj aliaj du tri projektoj, nur konfuzas la publikon, dum mia membro de la Eŭropa Parlamento skribis al mi, ke li tute ne interesiĝas pri artefaritaj lingvoj, kaj ke ni havos unu internacian lingvon aŭ neniun.

Tutmonde la angla estas la Internacia Lingvo pro milita, ekonomia kaj kultura fortego, kiu celas grade detrui la nefortajn lingvojn, sed multaj ne kontentas kaj dum la 53 jaroj ekde mia eklerno mi vidas la lingvon de Zamenhof kreskadi en tiuj landoj, kiuj plej bezonas ĝin.

Tomaso J. Woodall (Britio)

Hekland ŝokas

Min ŝokis la sarkasma tono de la artikolo de Bård Hekland en la 11a Ondo.

Mi loĝas en Novjorko, kaj konis multajn homojn, kiuj perdis la vivon en la Tutmonda Komerca Centro. Mi scias, ke mia lando ne estas sanktuleca, sed mi certas, ke ĝi ne meritis tian barbaran atencon, kiel okazis la 11an de septembro. Eble ĝi faris kelkajn erarojn, sed ĝi estas inter la plej civilizitaj landoj en la mondo; se sinjoro Hekland loĝus ĉi tie, li bone scius tion. Eble li spektis tro da Usonaj vakeraj aŭ gangsteraj filmoj.

Usonanoj ne mortigas milojn da senkulpaj homoj, kiam oni ne akordas kun ili. Ĉu sinjoro Hekland vere ne povas vidi la diferencon inter terorismo kaj ĝusta milito?

Maurice Wittenberg (Usono)

Granda persona malfeliĉo

Viaj kondolenco kaj kunsento (en la oktobra LOdE) rilate al la neimagebla tragedio en Usono profunde kortuŝis min, dankon. Kvankam tio ŝajne ne trafis konkrete al iu el miaj familianoj, tio ja estas vere granda persona malfeliĉo ankaŭ. Mi sentis ĝin ĉi tiel... Miloj da senkulpe murditaj...

Sed ne nur tio: la centro de Nov-Jorko, gemo de moderna civilizo, estas en ruinoj. Mi estis tie kelkfoje, kaj mi admiris tiun ĉi atingon de la homa spirito kaj peno — nun la tombo kaj monto de ruinaĵoj. Ĝi aspektas kvazaŭ post milito, kaj la milito ja ekestis...

Aleksandro Gofen (Usono)

Alvoko al la instruistoj

Esperanto estas la oficiala lingvo de la Esperanta Civito. Tio signifas, ke ĝi estas la kulturlingvo de unika parolkomunumo.

La civitanoj instruantaj Esperanton ne transdonos nur leksikon kaj gramatikon, sed ankaŭ kulturajn valorojn. Tio postulas novan metodikon de la instruado de Esperanto.

Kultura Centro Esperantista planas gastigi dum Pasko 2002 specifan staĝon pri la konstruo de tiu nova metodiko. Ĉiu interesata kaj serioza instruist(in)o estas bonvena al tiu staĝo, inaŭguronta pioniran epokon.

Petu pliajn informojn de KCE:

Adreso: CP 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando Rete: kce.esperanto@bluewin.ch)

HeKo

La donaco de la magoj

Kristnaska novelo de O. Henry

Unu dolaro kaj okdek sep cendoj. Jen ĉio. Kaj inter ili sesdek cendoj per unucenderoj. Unucenderoj konservitaj po unu-du per trudado al la spicisto, legomisto kaj buĉisto ĝis la vangoj brulruĝis pro la silenta memkulpigo de avareco, kiun implicis tiel singarda negocado. Tri fojojn Della nombris ilin. Unu dolaro kaj okdek sep cendoj. Kaj la postan tagon venos Kristnasko.

Evidente nenio estis farebla krom fali sur la eluzitan kanapeton kaj hurli. Tion faris Della. Kio instigas la moralan ideon, ke la vivon konsistigas ĝemoj, snufetoj kaj ridetoj, kaj superregas la snufetoj.

Dum la hejmmastrino laŭgrade transiras de la unua stadio al la dua, rigardu la hejmon. Meblita apartamento je 8 dolaroj semajne. Ĝi ne vere defiis priskribantojn, sed taŭgan priskribon povus fari nur kuraĝulo.

En la suba vestiblo troviĝis leterkesto tro malgranda por leteroj, kaj elektra butono per kiu nenia homa fingro povis sonorigi. Al la apartamento apartenis karteto kun la nomo “S-ro James Dillingham Young”.

La “Dillingham” estis konfidita al la vento dum la antaŭa periodo de prospero, kiam oni pagis al ĝia posedanto 30 dolarojn semajne. Tamen nun, kiam la enspezoj ŝrumpis ĝis 20 dolaroj, la literoj en la “Dillingham” serioze pripensis mallongiĝi ĝis modesta kaj senpretenda “D”. Sed kiam ajn s-ro James Dillingham Young venis hejmen kaj atingis sian supran apartamenton, lin nomis “Jim” kaj forte brakumis s-ino James Dillingham Young, kiun vi jam konas kiel Dellan. Kio ja estas entute tre bona.

Della finis plori kaj prizorgis siajn vangojn per la pudrilo. Ŝi staris apud la fenestro kaj malgaje rigardis al griza kato, kiu promenadis sur griza barilo apud griza ĝardeno. Morgaŭ estos la Kristnasko, sed ŝi posedis nur $1,87 por aĉeti donacon por Jim. Dum monatoj ŝi ŝparis ĉiun eblan cendon, ĝis tia rezulto. Dudek dolaroj ĉiusemajne ne pretersufiĉas. Elspezoj estis pli grandaj ol ŝi antaŭkalkulis. Tiel okazas ĉiam. Nur $1,87 por aĉeti donacon por Jim. Ŝia Jim. Multajn feliĉajn horojn ŝi pasigis projektante ion belan por li. Ion fajnan kaj raran kaj valoran — ion kio preskaŭ valoros la honoron esti posedata de Jim.

Staris trumo inter du fenestroj de la ĉambro. Eble vi jam vidis trumon en okdolara apartamento. Tre maldika, tre lerta homo povas, observante sian respeguliĝon laŭ rapida sinsekvo de longaj strioj, havigi al si pli-malpli precizan ideon pri la propra aspekto. Della, kiu sveltis, jam majstris en tiu arto.

Ŝi subite forturnis sin de la fenestro kaj ekstaris antaŭ la spegulo. Ŝiaj okuloj brilis, sed ŝia vizaĝo paliĝis dum nuraj dudek sekundoj. Ŝi rapide malfiksis sian hararon kaj lasis ĝin fali ĝis la plena longeco.

Komprenu, ke ekzistis du posedaĵoj de la gesinjoroj James Dillingham Young pri kiuj ambaŭ ege fieris. Unu estis la ora poŝhorloĝo de Jim, kiu antaŭe apartenis al liaj patro kaj avo. La alia estis la hararo de Della. Se la reĝino de Ŝebao loĝus en la apartamento aliflanke de la aerŝakto, Della iutage lasus sian hararon pendi de la fenestro por sekiĝi, nur por malplivalorigi la juvelojn kaj donacojn de Ŝia Reĝina Moŝto. Se la Reĝo Salamono estus kortisto, kun ĉiuj siaj trezoroj amasigitaj en la kelo, Jim ĉiufoje elprenus sian poŝhorloĝon preterpasante lin, nur por vidi lin elpluki sian barbon pro envio.

Do nun la bela hararo de Della pendis ĉirkaŭ ŝi, ondetante kaj brilante kiel bruna akvofalo. Ĝi atingis ĝis sub la genuoj kaj fariĝis por ŝi preskaŭ vestaĵo. Kaj tiam ŝi rapide kaj maltrankvile religis ĝin. Ŝi hezitis unu minuton kaj staris senmove, dum unu aŭ du larmoj falis sur la malnovan ruĝan tapiŝon.

Ŝi surmetis la malnovan brunan jakon; ŝi surmetis la malnovan brunan ĉapelon. Kun jupo kirliĝanta kaj ankoraŭ kun la brilo en la okuloj, ŝi flirte trapordiĝis kaj iris laŭ la ŝtuparo malsupren al la strato.

Kie ŝi haltis, la elpendaĵo tekstis: “Madame Sofronie. Harvaroj Ĉiaj.” Della kuris supren je unu ŝtuparo kaj ordigis sin, anhelante. Madame, granda, tro pala, frida, tute ne aspektis Sofronie.

“Ĉu vi aĉetos mian hararon?” demandis Della.

“Mi aĉetas hararojn,” diris Madame. “Demetu vian ĉapelon, ni rigardu kiel ĝi aspektas.”

La bruna akvofalo ekondis.

“Dudek dolaroj,” diris Madame, levante la amason per sperta mano.

“Tuj donu ilin al mi,” diris Della.

Ha, preterflirtis la du postaj horoj sur rozkoloraj flugiloj. Nu, forgesu ĉi tiun konfuzan parolfiguron. Ŝi serĉadis en la butikoj la donacon por Jim.

Finfine ŝi trovis ĝin. Certe ĝi estis fabrikita por Jim kaj por neniu alia. Simila troveblis en neniu alia butiko, ŝi ja sciis tion, ĉar ŝi trakribris ĉiun el ili. Ĝi estis platena ĉeneto por poŝhorloĝo, simpla kaj deca, prave deklaranta sian valoron nur per la substanco, sed ne per supraĵe brila ornamo — tiaj devas esti ĉiuj bonaj aĵoj. Ĝi eĉ taŭgis por La Horloĝo. Ekvidinte ĝin, ŝi tuj sciis, ke ĝi devos aparteni al Jim. Ĝi similis lin. Kvieteco kaj valoro — tiu priskribo konvenas por ambaŭ. Dudek unu dolarojn ili prenis de ŝi kontraŭ ĝi, kaj ŝi rapidis hejmen kun la 87 cendoj. Kun tia ĉeno sur la horloĝo, Jim rajtos interesiĝi pri la horo en iu ajn societo. Kvankam bela estis lia horloĝo, li foje ŝtelrigardis ĝin pro la malnova leda rimeno, kiun li uzis anstataŭ ĉenon.

Kiam Della revenis hejmen, ŝia ebriiĝo iomete cedis la lokon al prudento kaj rezonemo. Ŝi eligis siajn buklilojn, fajrigis la gason kaj eklaboris por ripari la damaĝon, kiun faris malavareco lige kun amo. Jen ĉiam taskego, karaj geamikoj — mamuta taskego.

Post kvardek minutoj ŝian kapon dense kovris bukletoj, kiuj mirinde similigis ŝin al lernejano fuĝinta el lernejo. Ŝi rigardis sin en la spegulo longe, zorge kaj kritike.

“Se Jim ne mortigos min,” ŝi diris al si, “antaŭ ol li duan fojon rigardos min, li diros, ke mi aspektas kiel dancistino de Coney-Insulo. Sed kion mi povus fari — ho! kion mi povus fari per unu dolaro kaj okdek sep cendoj?”

Je la sepa horo la kafo estis farita kaj la pato estis sur la fornelo, varma kaj preta por kuiri la kotletojn.

Jim neniam malfruis. Della faldis la ĉeneton en la mano kaj sidis sur la angulo de la tablo apud la pordo, tra kiu li ĉiam envenis. Baldaŭ ŝi aŭdis liajn paŝojn malsupre sur la enira ŝtuparo, kaj por unu momento ŝi paliĝis. Ŝi kutimis fari silentan preĝeton pri la plej simplaj ĉiutagaĵoj, kaj nun ŝi flustris: “Bona Dio, mi petas, igu lin pensi, ke mi ankoraŭ estas beleta.”

La pordo malfermiĝis, kaj Jim enpaŝis kaj refermis ĝin. Li aspektis maldike kaj tre serioze. Povrulo, li havis nur dudek du jarojn — kaj estis ŝarĝita de la familio! Li bezonis novan surtuton, kaj mankis al li gantoj.

Jim haltis en la pordo, nemovebla kiel setero ekflarinta koturnon. Liaj okuloj estis fiksitaj al Della, kaj en ili vidiĝis esprimo, kiun ŝi ne povis kompreni, kaj tio teruris ŝin. Ĝi estis nek kolero, nek surprizo, nek malaprobo, nek hororo, nek iu ajn el la sentoj, kiujn ŝi atendis. Li simple fikse rigardis ŝin kun stranga mieno sur la vizaĝo.

Della deŝoviĝis de la tablo kaj iris al li.

“Kara Jim,” ŝi kriis, “ne rigardu min tiel. Mi detondigis la hararon kaj vendis ĝin ĉar mi ne povus travivi la Kristnaskon, ne doninte al vi donacon. Ĝi rekreskos — tio ne gravos al vi, ĉu? Mi devis fari ĝin. Mia hararo tre rapide kreskas. Diru “Gajan Kristnaskon!”, Jim, kaj ni estu feliĉaj. Vi ne scias, kiel bonan — kiel belan, bonan donacon mi havas por vi.”

“Vi detondigis la hararon?” demandis Jim penege, kvazaŭ li ankoraŭ ne komprenus tiun evidentan fakton eĉ post la plej malfacila mensa laboro.

“Detondigis ĝin, vendis ĝin,” diris Della. “Ĉu vi tamen ne egale amas min? Mi restas mi sen la hararo, ĉu ne?”

Jim scivole ĉirkaŭrigardis la ĉambron.

“Vi diras, ke via hararo estas for?” li diris kun preskaŭ idiota mieno.

“Ne serĉu ĝin,” diris Della. “Ĝi estas vendita — vendita, jam for. Kara, estas la Antaŭkristnaska Vespero. Estu bona al mi, ĉar mi forvendis ĝin pro vi. Eble la haroj sur mia kapo estis kalkuleblaj,” ŝi daŭrigis kun subita serioza dolĉeco, “sed neniu povus kalkuli mian amon al vi. Ĉu mi komencu kuiri la kotletojn, Jim?”

Jim ŝajnis rapide vekiĝi el sia tranco. Li brakumis sian Dellan. Dum dek sekundoj ni rigardu, kun diskreta atentemo, iun negravan objekton en alia direkto. Ok dolaroj en semajno aŭ miliono en jaro — ĉu estas diferenco? Matematikisto aŭ spritulo proponus al vi malĝustan respondon. La magoj alportis valorajn donacojn, sed tiu ne estis inter ili. Tiun malklaran aserton ni lumigos poste.

Jim elprenis pakaĵon el sia surtuta poŝo kaj ĵetis ĝin sur la tablon.

“Ne miskomprenu min, Denjo,” li diris. “Mi ne supozas, ke iu ajn tondado aŭ razado aŭ ŝampuo igus min malpli multe ŝati mian karulinon. Sed se vi malvolvos tiun pakaĵon, vi eble vidos, kial vi komence tiom konfuzis min.”

La blankaj lertaj fingretoj disŝiris la ŝnureton kaj paperon. Kaj jen ekstaza ĝojkrio; kaj poste, ho ve! rapida virineca ŝanĝo al histeriaj larmoj kaj vekrioj, kiuj necesigis la tujan aplikon de ĉiuj konsolaj kapabloj de la mastro de la apartamento.

Ĉar tie kuŝis La Kombiloj — la kombilaro, por flankoj kaj malantaŭo, kiun Della jam delonge adoradis en vitrino ĉe Broadway. Belaj kombiloj, el vera testudŝelo, kun juvelitaj randoj — kun koloro tre taŭga por la bela malaperinta hararo. Ili estis multekostaj kombiloj, ŝi sciis, kaj ŝia koro simple sopiris ilin sen eĉ minimuma espero ekhavi ilin. Kaj nun ili apartenis al ŝi, sed jam malaperis la bukloj, kiujn devus ornami la aspiritaj ornamaĵoj.

Sed ŝi premis ilin al sia brusto kaj finfine povis levi la senbrilajn okulojn kaj rideti kaj diri: “Mia hararo tre rapide kreskas, Jim!”

Kaj tiam Della saltis, kiel brogita kateto, kaj ekkriis, “Ho, ho!”

Jim ankoraŭ ne vidis ŝian belan donacon. Ŝi entuziasme donis ĝin al li sur la manplato. La malbrila valora metalo ŝajnis speguli ŝian brilan kaj ardan animon.

“Ĉu ĝi ne estas bela, Jim? Mi traserĉis la tutan urbon por trovi ĝin. Ekde nun, vi povos kontroli la horon cent fojojn en la tago. Donu al mi vian horloĝon. Mi volas vidi, kiel ili aspektas kune.”

Anstataŭ obei, Jim falis sur la kanapon, apogis la verton sur siaj manoj kaj ridetis.

“Denjo,” li diris, “ni formetu niajn kristnaskajn donacojn kaj kaŝu ilin por iom da tempo. Ĝuste nun ili estas tro bonaj por uzi. Mi vendis la horloĝon por havi monon por aĉeti viajn kombilojn. Kaj nun, bonvolu ekkuiri la kotletojn.”

La magoj, kiel vi scias, estis homoj saĝaj — homoj mirinde saĝaj — kiuj alportis donacojn al la Bebo en la staltrogo. Ili inventis la arton de Kristnaska donacado. Ĉar ili saĝis, iliaj donacoj sendube estis saĝaj, eble rajtigantaj interŝanĝon okaze de koincido. Kaj jen mi lame rakontis al vi la negloran historion de du malsaĝaj gejunuloj en apartamento, kiuj tute nesaĝe oferis unu por la alia la plej gravajn trezorojn de sia hejmo. Sed al la nuntempaj saĝuloj fine estu dirite, ke el ĉiuj donacantoj la plej saĝaj estas tiuj du. El ĉiuj donacantoj kaj ricevantoj tiaj estas la plej saĝaj. Ĉie ili estas la plej saĝaj. Ili estas la magoj.

Tradukis el la angla Donald J. Harlow

Notoj

O. Henry (aŭtenta nomo William Sydney Porter, 1862-1920), usona verkisto, aŭtoro de satira romano Reĝoj kaj brasiko (1904) kaj de multegaj noveloj, verkitaj precipe pri ĉiutaga vivo en Nov-Jorko, kie li ekloĝis en 1902. Tia estas ankaŭ La donaco de la magoj (The Gift of the Magi) aperinta en lia novelaro Kvar milionoj (The Four Million, 1906). La unua Esperanta traduko de ĉi tiu novelo (de Saĉio Oka) aperis en Literatura Mondo. 1947: 1-2.

s-ino James Dillingham Young. En la epoko de la novelo, kaj eĉ dum la pliparto de la 20a jarcento, edzinoj en Usono kutime akceptis ne nur la edzan familinomon, sed ankaŭ la edzan personnomon, precipe kiam ĝi estis uzata kun “sinjorino” kaj ĉe formala interkonatiĝo.

Madame ... tute ne aspektis Sofronie. La nomo Sofronie kun la titolo “Madame” (mia damo = sinjorino) donas al anglalingvano ideon pri delikateco.

... mi aspektas kiel dancistino de Coney-Insulo. En Insulo Coney (Coney Island) apud Nov-Jorko estas multaj amuzejoj; la vorto “dancistino” estas uzita por traduko de “chorus girl”, ĉar temas ne pri ĥoristino, sed pri virino kiu dancas duonnude kaj burleske, inter multaj aliaj, por distri la spektantojn, ĉefe (sed ne nepre, ĉar ne temas pri striptizo) virojn.

Ne nur pri Ludoviko
Banet-Fornalowa, Zofia. La familio Zamenhof: Originala biografia studo / Postpar. G.Silfer. — La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro, 2001. — 226 pĝ.

La familio de Lazaro Ludoviko Zamenhof, la homoj plej proksimaj al li, tiuj kiuj kreis la medion en kiu li vivis kaj laboris: pri tio temas en ĉi tiu ĝisfunda kaj longe atendita studo. Ni sekvas iliajn vivojn de la komencoj al la — por kelkaj tragikaj — finoj.

La libro ampleksas 15 biografiojn, ĉiu plenplena de personoj kaj eventoj, faktoj kaj datoj. Krom tio la aŭtorino provizas informojn pri pli ol 20 posteuloj de la familianoj. Ĉiu biografio enhavas fotografaĵon.

Jen Marko Zamenhof, la patro de Ludoviko, pedagogo, lingvisto, historiisto, klera liberulo kaj pensulo. “... kvieta, evitas konfliktojn, singardema en ĉiuj siaj vortoj... Viro ne altkreska, rekta kiel palmtrunko, kun alta frunto, ovala kapo, grandaj okuloj kaj blankaj okulvitroj... Homo laboranta kaj talenta, honesta kaj disciplinita”, kaj homo, pri kiu oni rajtas diri, ke li ne ricevas de la historio la renomon, kiun li meritas. Estis fakte li, kiu kuraĝigis Ludovikon pri lia lingva projekto kaj saĝe persvadis lin prokrasti la publikigon de ĝi, ĝis ĝi estis ĝisfunde provita en la praktiko. (Granda novaĵo por mi estas ke la anekdoto pri la bruligo de la manuskripto, kiu iom nigrigis la reputacion de Marko, restas nenio pli ol onidiro.)

Jen Adamo, filo de Ludoviko, unu el la unuaj kiuj faris operacion pri la retino kaj kontraŭ glaŭkomo. Jen Leono, frato de Ludoviko, elstara laringologo, kiu paralele al la longa kuracista kariero (kiu inkludis la periodon en la rusa armeo dum la rusa-japana milito) profunde engaĝiĝis en la Esperanto-movado. Jen Felikso, Henriko, Aleksandro, Augusta, Fania kaj Ida, fratoj kaj fratinoj de Ludoviko, kaj iliaj infanoj.

Ni sekvas la vivojn, karierojn kaj esperojn de la 15 personoj, kiuj aperas antaŭ ni vivantaj sur la paĝoj de tiu libro. Ni vidas ilin kadre de la socio, en kiu ili vivis. Samtempe ni ricevas bildon de kelkaj sociaj tavoloj de Pollando dum cent jaroj. Aldone ni informiĝas pri la kontribuo al Esperanto de la malpli konataj membroj de la familio.

Banet-Fornalowa verkas per stilo rekta kaj eleganta. Ĉiu biografio legeblas preskaŭ kiel biografia novelo. Multe de la materialo en ĝi neniam antaŭe publikiĝis. La teksto baziĝas sur grandega kaj profunda esplorlaboro. La aŭtorino evitas hagiografion, kaj estas ŝia avantaĝo ke ŝi posedas la polan lingvon kaj kapablas senpere uzi siajn fontojn. La fonto de ĉiu fakto estas klare montrata. Se aserto estas konjekta, ŝi indikas tion.

Por ni, kiuj uzas Esperanton, la vorto “Zamenhof” posedas specialan resonon. Dum cent jaroj ĉi tiu vorto estas en la fokuso de la diskuto pri Esperanto. Esperanto kaj Zamenhof fariĝis preskaŭ sinonimoj, sekve “Zamenhof” signifas iom pli ol nura nomo en historiaj libroj.

Kiel diris Giorgio Silfer en sia postparolo, tiu nomo estas ponto al ni de la pasinteco. La pasinteco, kies distancon de ni oni ne povas mezuri per jaroj, ĉar ĝi estas ankoraŭ ekzistanta forto sub kies influo ni vivas aktuale, kaj sub kiu niaj infanoj vivos.

Oni ja povas aserti, ke Esperanto estas ilo kaj nenio plu, tamen restas la fakto ke Esperanto estas neapartigebla de la nomo Zamenhof, kaj tial la sorto de la familio Zamenhof havas por ni signifon. Tiu sorto kondukas nin rekte en la plej teruran kaj malhoman manifestaĵon de la politika katastrofo de la dudeka jarcento en Eŭropo.

Jam nur kelkajn tagojn post la nazia invado al Pollando en septembro 1939 Adamo Zamenhof estis arestita kaj en januaro 1940 mortpafita. Sofio kaj Lidja, filinoj de Zamenhof, kaj Ida, lia fratino, estis gasumitaj en Treblinka en 1942, Wanda, la edzino de Adamo kaj ŝia filo, mirakle eskapis lastmomente kaj supervivis la militon kaŝite sub falsaj nomoj. Se Zamenhof mem vivus en tiu tempo, ankaŭ li estus murdita.

Oni sendas milionojn da vortoj en Esperanto en la mondo ĉiutage sen pensi pri tiuj eventoj. Ni simple uzas la lingvon sen multe cerbumi pri ĝi. Supozeble Zamenhof mem dezirus, ke tiel estu. Sed la Historio havis kaj havas aliajn planojn. Stalin, Hitler, Maŭ kaj Pol Pot supozis, ke ili rajtas murdi milionojn, ĉar neniu memorus tiujn agojn post dudek jaroj, kaj ke la Historio forviŝos la memoron pri iliaj krimoj. Konscio pri tio malhelpas malfortiĝi al niaj moralaj sentoj. Emfazo de la homaj rajtoj kaj protestoj kontraŭ malhomeco estas averto-signalo al tiuj, kiuj volus okupiĝi pri grandiozaj utopiaj projektoj. Ĉu ne tio estas la esenco de la interna ideo?

Konatiĝo kun la familio Zamenhof memorigas nin pri tiu interna ideo kaj iomete pliproksimigas nin al ĝi.

Harold Brown

Studindas ĉiu paĝo, ĉiu frazo
Cabell, James Branch. Jurgen: Romano. Tradukis el la angla William Auld. — Jekaterinburg: Sezonoj, 2001. — 240 paĝoj. — (Serio Mondliteraturo, Volumo 10).

Evidente mi ne konas la ĝustajn homojn. Neniu, kun kiu mi parolis, aŭdis pri la usona verkisto James Branch Cabell (1879-1958); pri li, en mia universitata biblioteko estas neniu spuro. Nekredeble — des pli, kiam oni konsideras, ke Jurgen restas (laŭ la Auld-a enkonduko) unu el la plej ŝatataj libroj de la tradukinto. Tamen memorindas, ke skotoj tradicie ĝuas pli altan klerecon ol iliaj sudaj najbaroj, la angloj; eble pro tio anglaj kolegoj miaj ne estas aŭdintaj pri Cabell.

Aŭ eble ŝanĝiĝis la modo. Kvankam ĉiam plaĉas fantaziaĵoj (aktuale furoras en Britujo libroj — kaj furoros la filmo — pri juna sorĉisto Harry Potter, pri kiu prelegis en Zagrebo Marjorie Boulton), povas esti ke la ja imagoplena Jurgen tro intelektas, ja tro fidele spegulas homan malforton, homan falemon, por komforte kongrui kun nuntempa eskapemo.

Kaj kia eskapemo (kiu fakte — potterece — povus filme furori)! Ne ĉiu, kiel la lombardisto Jurgen, sukcesas eskapi edzinon, mezaĝon kaj profesion por eniri i.a. inferon, paradizon kaj ĉielon. Samtempe Jurgen, serĉante sian edzinon, retenas maturecon kaj saĝon, kiu ebligas al li prikomenti kaj prijuĝi sian ĉirkaŭaĵon kaj sian foje malmoralan, tamen honeste homan konduton:

“Nun mi estas pli saĝa, ĉar mi scias, ke neniu memoro malpli kontentigas, ol memoro pri tento, kiun ni rezistis... Kaj tiel okazu kio ajn, mi ne bedaŭros ĉiam, ke mi ne profitigis al mi la amon de tiu ĉi junulino” (pĝ. 39).

Do pruduloj ne legu; sed tiuj, kiuj ŝatas vivi, ĝissate frandu — ne nur la rakonton mem sed principe la kvazaŭ flankajn rimarkojn de Cabell, kiuj efektive neniel flankas kaj verdire kernas en la romano kaj riĉigas ĝin per aparta spirito. Ekzemple, kiam Jurgen loĝas en infero, la aŭtoro informas, ke tie malestas akvo (pro ebla bapto-uzo). Tamen estas maro, kiu “konsistas el la sango elverŝita de pieco por disvastigi la regnon de la princo de la Paco, kaj estas laŭfame la plej granda oceano ekzistanta” (pĝ. 177). Satiro pli suka apenaŭ eblas.

Aŭ alia ekzemplo. Jen Sankta Petro, kiu “aŭdis, ke dummilite preĝoj estas suprensenditaj, ke la Disinjoro subtenu Siajn preferatojn kaj partoprenu la murdadon. Mi ne kredus — diris la bona Sanktulo haste — ke eĉ kristana episkopo kapablus tian blasfemadon ...” (pĝ. 201). Tiel oni komencas kompreni, kial Cabell estis akuzita en juĝejo en Novjorko pri maldeco kaj obsceno (la proceso kolapsis).

Tamen eble eĉ pli alloga ol la romano estas la lingvo, kiun adoptas Auld por kapti en sia traduko la stilon de la Cabell-a originalo. Studindas — sen troigi — ĉiu paĝo, ĉiu frazo. Jen flua, eleganta, imitinda Esperanto: dancas la dialogoj — kiuj multas en la romano — nature kaj senpeze; nenio torditas, nenio artefaritas. Kaj ĉio ĉi en fortike bindita formato, kiel oni atendas ĉe Sezonoj. Do resume: se Jurgen estus pentraĵo, ĝi estus vasta, grandskala; kaj eĉ se oni emus malaprobi, malaprezi la temaron, eĉ se oni emus retiriĝi, ŝokite, rekoninte sin mem, oni nepre admiru la kolorojn, per kiuj aŭtoro kaj tradukinto sian majstroverkon kunkreis.

Paul Gubbins

Libroserio “Mondliteraturo”

Jurgen estas la deka volumo en la eldonserio Mondliteraturo. Sezonoj lanĉis ĉi tiun serion en 1993. En ĝi aperis 11 libroj. En 7 el ili traduke partoprenis William Auld. Pri la sukceso de la serio atestas la intereso de la legantaro — kvin libroj estas jam tute disvenditaj (sube ili estas asteriskitaj).

1. James Leslie Mitchell. Spartako (1993). Tradukis el la angla William Auld. 224 paĝoj. 11 eŭroj.*

2. Wenceslao Fernández-Flórez. La malica komizo (1993). Tradukis el la hispana Fernando de Diego. 168 paĝoj. 7 eŭroj.*

3. John Ronald Reuel Tolkien. La kunularo de l’ Ringo (1995, 1997). Tradukis el la angla William Auld. 544 paĝoj. 24 eŭroj.*

4. John Ronald Reuel Tolkien. La du turegoj (1996). Tradukis el la angla William Auld. 432 paĝoj. 21 eŭroj.*

5. John Ronald Reuel Tolkien. La reveno de la Reĝo (1997). Tradukis el la angla William Auld. 400 paĝoj. 21 eŭroj.

6. Arthur Conan Doyle. La Ĉashundo de la Baskerviloj (1998). Tradukis el la angla William Auld. 176 paĝoj. 8 eŭroj.

7. Georges Simenon. Maigret hezitas (1999). Tradukis el la franca Daniel Luez. 128 paĝoj. 7 eŭroj.

8. Lewis Carroll. Alico en Mirlando (1999). Tradukis el la angla Donald Broadribb. 80 paĝoj, il. 6 eŭroj.*

9. John Ronald Reuel Tolkien. La hobito (2000). Tradukis el la angla Christopher Gledhill kaj William Auld. 224 paĝoj., il. 15 eŭroj.

10. James Branch Cabell. Jurgen (2001). Tradukis el la angla William Auld. 240 paĝoj. 18 eŭroj.

11. Lewis Carroll. Trans la spegulo (2001). Tradukis el la angla Donald Broadribb. 128 paĝoj, il. 9 eŭroj.

Mendu la librojn ĉe Sezonoj: Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando. Rete: sezonoj@yahoo.com

Nova periodo de nia eldonado

Kun ĉi tiu Ondo ĉiu abonanto — krom la membroj de la Brita asocio — ricevas ekzempleron de Konsilisto Krespel de E.T.A. Hoffmann, kiun elgermanigis nia redakciano Wolfgang Kirschstein.

Kvankam malgranda, ĉi tiu libro estas grava, ĉar ĝi signas la komencon de nia eldonado en Eŭropo post la 75 libroj eldonitaj de ni en Azio. Ĝi lanĉas ankaŭ novan serion, Germana literaturo, kaj estas simbole ke la unua seria libro estas verkita de Hoffmann, naskiĝinta en la urbo, kie nun troviĝas nia eldonejo.

La transloĝiĝo kaŭzis neeviteblan paŭzon en nia libroeldonado. Por ni plej gravis konservi la akuratan eldonritmon de La Ondo, kaj tion ni sukcesis fari malgraŭ la enormaj streĉoj laboraj kaj financaj. Nun ni revenas al libroeldonado.

Du grandaj projektoj ekrealiĝos en la venonta jaro.

La unua projekto estas bone konata — temas pri Rusa Novelaro, la unua el la tri volumoj de Rusa Antologio. Evidentiĝis, ke multaj tradukemuloj, entuziasme promesintaj kunlabori, pro diversaj kaŭzoj ne povis plenumi la akceptitajn traduktaskojn. Kaj kelkaj el la faritaj tradukoj estis, bedaŭrinde, subnivelaj. Pro tio la redaktoro, Aleksander Korĵenkov, ekserĉas novajn kunlaborantojn. Anoncu vin ĉe la adreso de La Ondo, se vi sentas ke vi povas kunpartopreni, ja ankoraŭ triono de la noveloj ne estas tradukita.

La alia projekto estas ne malpli ambicia — kvinvoluma verkaro de Fjodor Dostojevskij en Esperanto. La unua volumo aperos somere. Ĝi entenos kelkajn fruajn verkojn de Dostojevskij, interalie, la popularajn romanetojn Malriĉaj homoj kaj Blankaj noktoj. En la dua volumo aperos Krimo kaj puno, kies unua eldono elĉerpiĝis jam antaŭ kelkaj jaroj. Sekvos Idioto, Demonoj kaj Fratoj Karamazov.

Kelkaj aliaj elĉerpitaj libroj atendas reeldonon, ekzemple: La majstro kaj Margarita de Miĥail Bulgakov kaj la trivoluma epopeo de Tolkien. Tamen ili estos reeldonitaj, nur kiam ni difinos la eldonkvanton post la traktado kun la libroservo de UEA kaj aliaj grandaj libroservoj.

Sed ne nur “dikaj libroj”. Ekzemple, baldaŭ enmondiĝos, kiel la dua volumo en la serio Legu kaj lernu, antologieto de humuraĵoj kaj satiroj pri Esperanto Kvinpinta Stelo, sekvos Rusa-Esperanta vortaro (inversa al nia Esperanta-rusa vortaro). La eldonplano eble ŝanĝiĝos, se ni ricevos interesajn proponojn.

Halina Gorecka

Dek bibliotekoj apogitaj

Dek E-bibliotekoj povas plivastigi siajn kolektojn helpe de Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen, kies subvenciojn UEA ĉi-jare disdonis por la kvina fojo. Pri la disponebla sumo de 1750 eŭroj konkursis 17 petintoj el 15 landoj.

E-libroj je la valoro de €250 jam survojas al Kuba E-Asocio, Makedonia E-Ligo, Biblioteko Hans Bakker de Unuiĝo Togolanda por Esperanto, Ukrainia E-Asocio kaj Venezuela E-Asocio. Subvencioj de €100 estis asignitaj al Saenzpenja E-Klubo (Argentino), Kultura Centro de Esperanto en Campinas (Brazilo), Kultura E-Centro de Tours (Francio), Esperanta Societo de Tenerife (Hispanio) kaj E-Grupo Achille Tellini en Bologna (Italio).

Ekde 1997 Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen subtenis 53 bibliotekojn el 31 landoj. Laŭ mondopartoj ili troviĝas en Afriko (4), Azio (8), Latina Ameriko (9), Okcidenta Eŭropo (16) kaj Orienta Eŭropo (16).

Petoj por la venonta aljuĝo devos atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis 15 okt 2002. Necesas sendi liston de dezirataj libroj laŭ ordo de prefero.

GK UEA

Gazetoj

Literatura Foiro. 2001: 193

La oktobran numeron uverturas poemo de Giorgio Silfer kaj grandparte plenigas du gravaj kontribuoj de Walter Żelazny respektive Vinko Ošlak. La pole-franca sociologo (ĉefkandidato de la Verda Listo al la Civita Senato) science pritraktas la evoluon de la zamenhofismo. La slovene-aŭstria andragogo (ĉefkandidato de la Blanka Listo) prezentas elstaran kontribuon al malforta ĝenro, en nia literaturo: sentencoj.

Per recenzo de Anna Lászay pri KD de Georgo Handzlik kaj eseo de Miroslav Malovec pri E-lingva opero LF plu kontribuas al la disvolvo de nia muzika kulturo. Atutas ankaŭ la recenzoj de Carlo Minnaja pri la traduko de Purgatorio fare de Enrico Dondi kaj de Daniele Vitali pri la lasta verko de J.R.R. Tolkien, tradukita de Christopher Gledhill.

Fine, en publika letero aperas unuopaj konfesoj pri duopa delikto, farita de Haupenthal kaj Kamaĉo kontraŭ LF-koop kaj itala desegnisto en 1994.

Literatura Foiro, kutime 56-paĝa, ĉi-foje enhavas 4 pliajn paĝojn, ĉar 12 centrajn paĝojn anstataŭas la speciala numero de Heroldo de Esperanto pri la elektoj de la unua Civita Senato — kio estas la ekvivalento de 16 paĝoj.

HeKo

Nova redaktoro de Kontakto

Kontakto, la dumonata revuo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, eldonata de UEA, havos ekde 2002 novan redaktoron. Post la kvarjara redaktado de d-rino Sabira Ståhlberg, alia eŭropanino reprenas la stafeton — Eugenia (Ĵenja) Zvereva el Kievo, la ĉefurbo de Ukrainio.

La retadreso de Kontakto restos la sama, kontakto@esperanto.org, sed la poŝta adreso estas: Kontakto p/k 89 UA-01030 Kiev-30.

Laŭ Christopher Culver, TEJO-volontulo en la roterdama kontoro de UEA, “TEJO nun lanĉas novan kampanjon por varbi pri Kontakto”. Tio estas necesa, ĉar dum la redaktorado de d-rino Ståhlberg la abonstatistiko de Kontakto montras klaran tendencon. Post la rekordaj 2050 abonoj en 1997 (la lasta jaro de Francisco Veuthey kiel la redaktoro) ĝi ĉiujare reduktiĝis: 1723 (en 1998), 1559 (en 1999) kaj nur 1247 pasint-jare. (En la sama periodo la abonantaro de Esperanto malkreskis “nur” de 5003 al 4729).

Ĉu la ukraina redaktorino sukcesos redoni al Kontakto la perditajn abonantojn?

AlKo

Ricevitaj gazetoj

Berlina Informilo. 2001/10;

Bulteno (Londona E-Klubo). 2001/sep-okt;

Debrecena Bulteno. 2001/126;

Esperanto. 2001/9;

Esperanto en Skotlando. 2001/184;

Esperanto USA. 2001/5;

Heroldo de Esperanto. 2001/12,14;

Internacia Pedagogia Revuo. 2001/1,2;

Internaciisto. 2001/5,6;

KAE-Informilo. 2001/36;

La Movado. 2001/10;

La Ondo de Esperanto. 2001/11;

La Revuo Orienta. 2001/9,10;

Literatura Foiro. 2001/193;

Literatura Suplemento (Esperanto USA). 2001;

Litova Stelo. 2001/5;

Monato. 2001/9;

Norvega Esperantisto. 2001/4;

SAT-Amikaro. 2001/562;

Sennaciulo. 2001/8-9,10;

Starto. 2001/3;

Вестник эсперанто. 2001/2.

Mozaiko

Ni ricevis dek solvojn de la krucvortenigmo en la duobla Ondo (№8-9). Ĉiuj, krom du, estis tute ĝustaj. Ĝuste respondis: Vladimir Vyĉegĵanin, Svetlana Konjaŝova (ambaŭ Ruslando), Hanna Skalska, Andrzej Kołpanowicz (ambaŭ Pollando), Eric Castell, Tore Johansson (ambaŭ el Svedio), Petras Čeliauskas (Litovio).

La libropremion per loto gajnis Erkki Kemppainen el Finnlando.

Ni gratulas!

La ĝusta solvo:

Horizontale: 5. Francio; 7. Urugvaj’; 8. Arkeologi’; 11. Akaci’; 14. Kupro; 15. Formiko; 16. Meksiko; 17. Limerik’; 20. Orkideo; 22. Aromo; 23. Cinam’; 26. Atlantiko; 27. Okzalant’; 28. Botanik’.

Vertikale: 1. Brasiko; 2. Cipro; 3. Frago; 4. Januaro; 6. Pronomo; 9. Acidkremo; 10.Buterigil’; 12. Konkero; 13. Oksigen’; 18. Giganto; 19. Tritiko; 21. Kanario; 24. Atlas’; 25. Skrot’.

En la plenigita krucvortenigmo estas 12 literoj “R”.

Granda Novjara Krucvortenigmo

Vidu la bildon

1. Koloro de la serpento, kiu regis en la 2001a jaro; 2. persono, kiu estas korligita kun alia, sed ne pro seksamo, nek pro familianeco (R); 3. seninteresa; 4. koloro de la ĉevalo, kiu regos en la 2002a jaro; 5. malgranda birdeto, sed ... ungeto; 6. hebrea pastro (R); 7. bona vino al la ...; 8. estro de monaĥejo (R); 9. virina rideto pli kaptas, ol ...; 10. forte skui, movi la membrojn, luktante por sin liberigi; 11. persona pronomo; 12. longe plendi vekriante kaj ĝemante; 13. provi instigi iun al malbona ago; 14. maljesa; 15. ... unu orelo vorto eniras, ... la dua ĝi eliras; 16. iri, veni returne (R); 17. vojo en ĝardeno (R); 18. trinkaĵo de la olimpaj dioj; 19. konjunkcio; 20. longa mallarĝa peco kun paralelaj randoj (R); 21. havigi al si (R); 22. persona pronomo; 23. linio, sekvata de planedoj (R); 24. virina voĉo (R); 25. certaĵo kaj leĝo kiel amen en ...; 26. mi pensas, do mi ... (R); 27. ripetiĝo de sono; 28. homa korpoparto kun kvin fingroj (R); 29. senorda konfuzo (R); 30. koloro de la haroj; 31. tio, pri kio oni parolas; 32. pordiserva ornato, pendanta de ĉirkaŭ la kolo ĝis la genuoj (R); 33. La Dipatrino; 34. tutmondo, universo (R); 35. rebaloti; 36. gravurita desegno, kies entajlojn oni plenigas per nigra emajlo (R); 37. transigi ion en difinitan lokon (R); 38. al la buŝo de ... neniu povas ordoni; 39. juvelŝtono; 40. persona pronomo; 41. lirika poemo; 42. longa ronda trabo, sur kiu pendas la veloj de ŝipo; 43. sistema kaj ŝparema ordo en administrado; 44. koloro de la vizaĝo; 45. havanta altajn kaj malvulgarajn moralajn kvalitojn; 46. ...-de-Ĵanejro; 47. hebrea kantiko (R); 48. reprezenti objektojn per linioj kaj koloroj; 49. malgranda parto de la tuto; 50. cemento miksita kun ŝtonetoj kaj sablo (R); 51. legomo kun manĝebla radiko (R); 52. ... de Sovetaj Socialismaj Respublikoj (R); 53. spirebla gaso, kiu ĉirkaŭas la teron (R); 54. ludi la ... de Hamleto (R); 55. perdiĝas per pruntedono amiko kaj ...; 56. ne dolorigas frapo sur fremda ... (R); 57. ŝuldoj ne bruas, tamen dormon ...; 58. malino (R); 59. tablo por metia laboro; 60. figuro, havanta formon de ovo; 61. arkforma superokula hararo; 62. ne ...u riveron, neatinginte la teron (R); 63. pli valoras tuj ..., ol poste bovo; 64. militista ĉapo, kun larĝa viziero; 65. pli valorigas kontenta spirito, ol granda...; 66. prepozicio; 67. interkonsenti pri monsumo, kiun la malpravanto devos pagi al la pravanto (R); 68. vegetaĵo (R); 69. mallarĝa vojo; 70. Venezuela E-Asocio; 71. bongusta frukto; 72. tute jam sata, sed ... malsata; 73. de plendo kaj ploro ne foriĝas ...; 74. fari bildojn de objektoj aŭ personoj per speciala kamero (R); 75. elmontranta imponan luksan belecon; 76. miksaĵo de kunfanditaj metaloj (R); 77. Dion fidu, sed senfare ne ... (R); 78. frukto (R); 79. intence plenuminta ion punindan; 80. ekstrema plezuro pro la posedo de io; 81. peceto, elemento; 82. kiun favoras la sorto, por tiu eĉ ... estas ovoporta; 83. organizo por transporto de leteroj aŭ pakaĵoj (R); 84. longa stango el metalo, sur kiu ruliĝas vagonoj (R); 85. aŭtomobilo sen ĉapelo (R); 86. harmonie modulitaj sonoj; 87. granda birdo (R); 88. domo, strato, urbo, regiono, ... (R); 89. amiko fariĝas frato en ...; 90. se okulo ne vidas, ... ne avidas (R); 91. ne kraĉu en ...n, ĉar trinki bezonos; 92. deklarita aŭ sankciita de kompetenta rajta aŭtoritato (R); 93. la plej malgranda, supoze nedividebla ero de materio (R).

Kompilis Tatjana Kulakova

Sendu la solvon tiel, ke ĝi atingu nin poŝte (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248) aŭ rete sezonoj@yahoo.com antaŭ 10 feb 2002.

Inter la sendintoj de la ĝustaj respondoj ni lotumos libropremion.

Verdeskaj Pensoj de Georgo Handzlik

Eroj el la aperonta libro

A (LOdE-73)

B (LOdE-74)

C, Ĉ (LOdE-75)

D (LOdE-76)

E (LOdE-77)

E (LOdE-78)

F, H (LOdE-79)

I, J (LOdE-80)

K (LOdE-81)

L (LOdE-82) L (LOdE-84)

L

Malgrandaj homoj ofte krias grandajn vortojn malplenajn.

Mallibereco necesas por ĝuste gustumi liberon.

Malriĉulo pensas nur pri mono, la riĉulo same.

Marŝoj militista kaj funebra gvidas al la sama celo.

Mensogo, kiun diras saĝulo, estas nur mensogo.

Mi bone regas akuzativon kaj atendas proponojn.

Mi ĉiam pretas deklari, ke mi ne uzos atombombon: mi simple ne havas ĝin.

Mi diras nur veron, se nenio alia uzeblas.

Mi estas tolerema, se aliaj obeas min.

Mi fidas al ĉiu homo, ne al ĉiu samlonge.

Mi kantas pri la fina venko kontraŭ mono. Ĉu tio estas finvenkismo aŭ raŭmismo?

Rememoroj pri la estonteco

de Valentin Melnikov

Ĉu vi ŝatas legi fantaziajn novelojn pri vojaĝoj tra tempo? Aŭ simple revi, prognozi ktp.? Se jes, mi volonte rakontos pri mia vizito en la estontecon.

Vi demandas, kiamaniere mi trafis tien? Nu, saĝa leganto certe elpensos iun kliŝon, kiel dormo post terura ebriiĝo aŭ interveno de aliplanedanoj — tamen ĉu tio gravas? Ja la vizio de objektiva realeco pro tio ne malaperos, ĝi ekzistas sendepende de tio, ĉu ni volas ĝin aŭ ne. Do, mi mirakle trafis en la estontecon, ne tro malproksiman — supozeble ĉirkaŭ 2010...

Nature, mi tuj rapidis ekscii pri la stato de Esperanto-movado: vizitis la klubon, legis freŝajn gazetojn kaj eksciis multajn bonajn novaĵojn. Ĝoje mi konstatis, ke en Ruslando oni plu okupiĝas pri Esperanto. Eĉ pli mi ĝojis, vidinte en REU-estraro ĉiujn konatajn personojn. Neniaj konfliktoj kaj problemoj: ĉiu estrarano laŭvice okupis la prezidantan postenon, nun ekas la tria rondo. Sola Andreo sukcesis prezidantiĝi kvinfoje — ĉar li dum lastaj jaroj denove ŝanĝis la familinomon, do malspertuloj kredis, ke temas pri tute alia persono...

Produkti la presorganon de REU ĉiumonate evidentiĝis tro komplike kaj multekoste, do venis logike natura decido: unuigi ĝin kun REU-Jarlibro. Samtempe oni ŝanĝis la titolon de la eldonaĵo: anstataŭ Rusia Esperanto-Gazeto (REGo) ĝi nun nomiĝas Rusia Universala Bulteno (RUBo). Ja lastatempe plimultiĝis Esperanto-ŝatantoj, kiuj tre aktivas en la Movado, sed ne posedas la lingvon. Nun ili povas senprobleme raporti pri diversaj memsufiĉaj renkontiĝoj ruse. Ja, kiel diris siatempe unu el la ideologoj de nia Junulara Movado, “Esperanto — eto kljovo!”*

Regule okazas junularaj E-aranĝoj kun riĉa kaj varia programo: diversnaciaj dancoj, korpopentrado, masaĝo, psikologiaj trejnadoj. Certe, ankaŭ kursoj de Esperanto — sed, ĉar multaj partoprenantoj plendis, ke la kursprogramo estas por ili tro komplika, oni enkondukis krom la nula (por tiuj, kiuj nenion scias pri Esperanto) ankaŭ la minus unuan nivelon (por tiuj, kiuj eĉ ne volas scii).

Kreskas la individua membraro. Oni longe persvadis s-ron V.Pupkin, nun loĝantan en Honduraso, iĝi tiea REU-reprezentanto. Fine, ricevinte skribajn garantiojn pri la posteno, li konsentis pagi la kotizon. Konsiderante la sukceson, REU-estraro planas proponi la samon al P.Popkin en Lesoto. Krome, al REU aliĝis komercisto (la nomo ne menciindas, por ne altiri nenecesan atenton...) — oni firme promesis, ke kiam li trafos en prizonon (verdire, milico jam interesiĝas pri li, do la problemo aktualas), REU tuj organizos tutmondan kampanjon por lia liberigo.

Realiĝis la ideo de Ju.Karcev, kiu ankoraŭ en 1999 skribis, ke REU-membrokarto “devas esti bonkvalita kaj bela, por ke tio estu ankoraŭ unu kialo por membriĝi. Homo estu fiera, ke li/ŝi membras en REU kaj havas tiun membrokarton. Li/ŝi montru ĝin al siaj amikoj kaj instigu ankaŭ ilin membriĝi.” Oni produktis 200 ekz-ojn da novaj belaj membrokartoj — tiu stoko devos sufiĉi por jardeko, eĉ kun rezervo. Ankaŭ mi, kiel dumviva membro de REU, ricevis — kaj akurate metis en tirkeston, kie jam kuŝas kvar antaŭaj membrokartoj de SEU/REU. Ve, mi neniam en la vivo havis konvenan okazon por digne montri iun el ili...

Impeto eldonis sian jubilean, 25-an ruslingvan libron pri Esperanto — kiel ĉiam, kun historia skizo, konciza gramatiko kaj vortaro. Esperantistoj disaĉetis la tutan kvanton, ja la libro belaspektas kaj povas ornami ajnan E-bibliotekon. Verdire, kelkdek ekzempleroj restis. Iu komencanto naive proponis transdoni ilin al ordinara librovendejo, ke ankaŭ neesperantistoj povu aĉeti. La spertuloj klarigis: unue, tie nia unika libro perdiĝos en amaso da aliaj; due, vasta publiko tutegale nenion komprenas pri la afero, do ne aprezos la valoron — kial ĵeti perlojn al porkoj?; trie, laŭstatute la tuta profito de libroeldonado devas aparteni al REU. Do prefere oni iom atendu — la sekvaj generacioj de REUanoj nepre aĉetos...

En la interkluba konkurado jam la dekan fojon sinsekve gajnis Teamo el Ivanovo. Mi provis ekscii, kiu klubo okupis la duan lokon, sed oni rigardis min iel strange, kvazaŭ mi dirus ion maldecan. Poste mi legis en freŝa RUBo la plenan liston de individuaj kaj asociitaj membroj kaj komprenis, kiel malkonvena estis mia demando...

Certe, mi ne povis ne interesiĝi pri La Ondo de Esperanto. Ankaŭ ĝi prosperas. Se en 2000 ĝin aŭtomate ricevadis ĉiuj membroj de la Esperanto-Asocio de Britio, do nun ĝi sammaniere disvastiĝas tra la tuta Brita Konfederacio; antaŭnelonge oni faris saman kontrakton kun ĵus fondita Esperanto-Asocio de Eŭropa Unio (ja Eŭropo unuiĝis!)... Ĉu baldaŭ LOdE iĝos organo de UEA kaj Korĵenkov — ties prezidanto? Ni vivos — ni vidos.

Pri UK en Ruslando: daŭras aktiva preparlaboro. La ĉefa respondeculo O.Dadaev dissendis al siaj konatoj peton serĉi taŭgan ejon. Jam reeĥis klubo el Dimitrovgrad, trovinta oportune atingeblan (per nur 4-hora petveturo) lokon, kie eblas starigi tendojn por 1500 partoprenantoj.

Laŭ iniciato de N.Gudskov okazis la fonda kunveno de Monda Anarkiisma Ligo Esperantista (MALE), celanta anstataŭi malpopulariĝantan SAT-on. La etoso en la halo estis vere anarkiisma, do oni nenion sukcesis decidi oficiale. Nun oni preparas novan, pli amasan fondan kunvenon de MALE. Nikolao esperas, ke ĝin ĉeestos ne malpli ol 5 personoj.

Vica OrSEJT en Tomsk raportis pri rekorda kvanto da partoprenintoj: 15! Dum la solena fermo kelkaj el ili firme promesis lerni Esperanton.

Certe, krom mond kaj landskale gravaj eventoj, okazis ankaŭ kortuŝaj bagateloj. Al P.Fiŝo nokte venis fantomo de Bernard Golden — por danki kaj kuraĝigi lin al daŭrigo de la agado. Bedaŭrinde, P.Fiŝo eĉ neniam aŭdis pri sia fama antaŭulo, do ne rekonis lin kaj ne konsciis gravecon de la momento...

G.Arosev sukcesis eldoni sian 20-an poemlibron. La monon por eldono li ricevis, vendinte kiel makulaturon stokojn da siaj antaŭaj libroj...

I.Gonĉarova estas unuanime elektita kiel dumviva membro de REJM...

Jen tiel. Eble mi preteratentis ion gravan — ne juĝu severe, ja mi unuafoje vojaĝis tra tempo. Mi revenis en la nunon per same mistera vojo kaj nun vivas trankvile, ĉar mi scias, ke la estonteco de Esperanto estas en bonaj manoj!

Reago al la “Versaĵo pri Esperanta civitaneco” de Viktor Aroloviĉ

(en LOdE. 2001: 11)

kiu povus aparteni al Albert Einstein,

se li vivus nun, verkus en Esperanto, kaj estus adepto de la Esperanto-movado

“Naŭzas min asocia strukturo”,

skribis via rimaŭtoro.

Dependas tamen de la temo

por scii pri la propra emo.

Se temas pri movada kazo,

strukturo tamen estas bazo,

sur kiu konstrui niajn revojn,

kunlabori, akcepti devojn.

Por tio bonas forta gvido,

de iu kun tre klara vido.

Se temas tamen pri kortumo,

kun parlamenta leĝforumo,

sub rego — ne nur sub egido —

de reĝo aŭ, nu, de reĝido,

aŭ eble eĉ de diktatoro,

mi do konsentas kun Viktoro:

potencsistemo tia kaŭzas,

ke ankaŭ min strukturo naŭzas.

Ian Fantom

Leterkesto

Vilmos Arnold, nia diligenta esperantisto, ĉiujare partoprenas en via Fotokonkurso. Lia deziro estas, ke li ricevu vian gazeton, ĉar tio estas unika ebleco por membroj de nia Esperanto-societo legi ĝin. Ĉi-foje li ne ricevis premion, tamen li ricevis numerojn 2,3 kaj 4 de La Ondo.

Via gazeto tre plaĉas al ni, ĉar ĝi estas riĉenhava, serioza kaj interesa. Post la malapero de El Popola Ĉinio malmultaj estas gazetoj en Esperanto, kiuj havas tiel bonan enhavon. Pro tio ni petas, se ekzistas ebleco, sendu al ni ĉiun numeron de Via gazeto, ĉar ni ne havas eblecon aboni ĝin.

Róvid Magdolna, sekretario de E-Societo en Senta (Jugoslavio)

Nia revuo aperas en neriĉa Ruslando, sen subteno de iu asocio aŭ alia instanco, kaj ni, bedaŭrinde, ne povas sendi la revuon senpage al ĉiuj, kiuj deziras sed ne povas legi La Ondon. Tamen ni penas fari tion, kaj la pli bonstataj samideanoj povas pligrandigi la nombron de la ricevantoj de La Ondo per donaco al nia abonhelpa fonduso. (LOdE)

Ĵus atingis nin la 10a ĉi-jara numero de La ondo de Esperanto. En la redaktoraĵo de A. Korĵenkov, mi rimarkis ke li parolas (nu, skribas) pri Enrique (= Enrike) Ellemberg kvazaŭ tiu ĉi estus ino. Nu, lastan fojon, kiam mi renkontis Enrike’n, tiu ĉi estis viro, kaj laŭ mia scio li ne planis ŝanĝi sian sekson.

Ionel Oneţ (Usono)

Samideano Enrique Ellemberg bonvolu pardoni nin pro la miskompostaĵo. Pro la terorisma atako en Usono ni devis lastmomente ŝanĝi la temon de la redakcia kolumno, kaj ĝi estis verkita jam kiam la tuta revuo estis prespreta. (LOdE)

Mi tre dankas vin pro via gazeto, La Ondo, kiun mi ege ŝatas, malgraŭ ke ĝi aspektas tro serioze laŭ mi.

Bill Thorne (Britio)

Bonvolu klarigi: kio estas “en la urbo de Kantio” en LOdE. 2001: 7, pĝ. 2.

Sergej Paĥomov (Ruslando)

Kantio. Fama germana filozofo (1724-1804)” (PIV, pĝ. 479). Kantio (germane: Immanuel Kant) estas verŝajne la plej fama el ĉiuj loĝintoj en Königsberg kaj Kaliningrad. (LOdE)

Zamenhofa semajnfino en Kaliningrad

Post longa paŭzo en Kaliningrad denove okazos esperantista aranĝo. La Zamenhofan Semajnfinon kunorganizas La Ondo de Esperanto kaj la renaskiĝanta E-Klubo Sukceno. Ĝi okazos 15-16 dec 2001.

Programo:
  • Bonvenigo (sabate je 12h00)
  • Internacia Fotoekspozicio
  • Esperanto en 2001
  • Zamenhof kaj liaj ideoj
  • Liro-2001: Rezulto kaj prezento de la premiitaj verkoj
  • Gaston Waringhien (1901-1991)
  • La mondo sen lingvaj baroj: Ruslingva prelego por neesperantistoj
  • Amika vespero ĉe La Ondo de Esperanto
  • Ekskursoj kaj promenadoj (dimanĉe)

La 15a de decembro estas la Tago de la Esperanta Libro, kaj “oni konsideras morala devo de ĉiu vera esperantisto, okaze de tiu tago aĉeti almenaŭ unu Esperantan libron” (Enciklopedio de Esperanto). Ĉi tiun “devon” vi povos realigi en la riĉa libroservo. Krome, estos eble kun speciala rabato aboni La Ondon.

Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando. Telefonoj: 8-0112-225530 (Maksim Kejda, of.); 8-0112-276054 (Svetlana Revidoviĉ, hejma) Rete: sezonoj@yahoo.com

14 apr 2002

La 2a Monda Esperanta Tago

en Varsovio naskiĝurbo de Esperanto

La urbo, en kiu loĝis kaj vivis kaj mortis kaj estas entombigita

Ludoviko Lazaro Zamenhof

Tiuj, kiuj ne veturos al UK en Fortalezo venu al Varsovio

Ĉiuj, kiuj skribos, ricevos detalan programon komence de la jaro 2002

La Unua Esperanta Monda Tago okazis en Romo, 14 apr 2001

Eŭropa Federacio (EF)

Adreso: Pf 424022 DE-12082 Berlin Germanio

Germana esperantisto serĉas vin por fondi familion.

Mi estas 36-jara, bonkora, solida, klera viro, esperantisto jam dum 20 jaroj kaj serĉas vin por fondi internacian familion en Germanio.

Vi estu virino juna, ĉarma, bela kaj senafekta. Vi ne estu socialisto. Nepre vi ŝatu infanojn, dommastrumadon kaj ĝardenon. Via profesio ne gravas, sed nepre vi regu bone Esperanton kaj laŭeble iom la germanan. Ni edukus niajn infanojn du- aŭ trilingve.

Mi ne povas transloĝiĝi, ĉar mi havas proprajn domon kaj firmaon, sed mi loĝas en bela regiono de Germanio. Se vi estas kuraĝa, skribu al mi! Bonvolu aldoni vian foton, kaj, se vi havas, ankaŭ vian interretadreson. Eblas renkontiĝi laŭ interkonsento dum iu Esperanto-aranĝo.

Respondu al la adreso de La Ondo por abonanto 0351.

La lasta Mozaiko de Tatjana Kulakova

Ĉi-kajere Tatjana Kulakova lastfoje kunlaboris kiel la redaktoro de Mozaiko. Ni kore dankas ŝin pro la diligenta redaktado kaj deziras al ŝi ĉiajn sukcesojn! [HaGo kaj AlKo]