Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Ondo de Esperanto

La bazan tekston origine enkomputiligis La Ondo de Esperanto

La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de La Ondo de Esperanto.

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 2001-2004

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2001. №2

Redakcie

Jarkomenco ĉiam estas agrabla tempo. Ne laste pro la festaj gratuloj. Amasegon da gratuloj ni ricevis. Ni eĉ kuraĝas pensi, ke tio okazis ankaŭ pro la aspekto de la jubilea, sepdek-kvina Ondo, ĉar neniu el pli fruaj kajeroj kaŭzis tiel multajn laŭdojn kaj entuziasmon.

Koran dankon!

Cetere, kelkaj legantoj gratulis nin okaze de la “kolora epoko”. Ne, dume La Ondo restas tia kia ĝi estas, sed ne tia kian vi kaj ni ŝatus vidi. La kvanto de la kotizantoj kaj la abonkotizo ne permesas al ni eldoni la revuon plenkolore. La Ondo estas financata de neniu asocio aŭ fondaĵo, ni eldonas ĝin nur dank’ al la kolektitaj kotizoj; kaj ni bone konscias ke altigo de la abontarifo reduktus la abonantaron — do ni restu realismaj. (Donacemuloj sciu, ke mil-ekzemplera plenkolora kovrilo por unu monato kostas 250 eŭrojn.)

Verdire, ni meritas ne nur gratulojn, sed ankaŭ kritikon — ja nia ekster-etata redakcia koboldo denove kunlaboris, kunverkante la titolon de la jar-revuo de la redaktoro. Jes, devas esti Esperanto en 2000. Ni petas viajn pardonon kaj komprenemon.

(Emerita redaktorino rakontis anekdoton el la historio de la plej granda urala eldonejo Sredne-Uraljskoje. En 1977 ĝi ricevis taskon eldoni luksan albumon okaze de la 60-jara jubileo de l’ bolŝevista Revolucio, 1917. Ĉar temis pri grava partia tasko, dudeko da provlegantoj estis atentege kontrolintaj la tekston, kaj ĉiu litero kaj komo en ĝi estis perfekte lokitaj. Ĝi estis donita al la presejo. Sed kiam la presejo sendis al la direktoro provekzempleron, li estis terurita — sur la titolpaĝo li legis: “Uralo. 50 jaroj sub la Oktobra standardo”.)

Cetere, ĉar ni menciis la tradician panoraman revuon, eble estas konvene sciigi al la novaj abonantoj (jam pli ol 50), ke La Ondo havas kelkajn ĉiujarajn tradiciojn.

Eble la plej konata el ili estas la elekto de La Esperantisto de la Jaro. Post William Auld (1998) kaj Kep Enderby (1999), ĉi-foje estas kunproklamitaj tri laŭreatoj, kaj nun ni proponas intervjuon kun Hans Bakker, en marto kaj aprilo sekvos respondoj de Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Jam en januaro vi legis la rezultojn.

Libroproduktado en Esperantujo estas la dua el la tri temaj revuoj de la redaktoro de La Ondo; la tria (analizo de la membrostatistiko de UEA) aperos printempe.

En marto ni proponos kelkajn el la premiitaj verkoj de Liro-2000 — nia ĉiujara internacia konkurso. Kaj en aprilo estos publikigita anonco pri Liro-2001. La junia kajero estos dediĉita plejparte al beletro. La duobla aŭgusta-septembra Ondo raportos pri la “Kongresa Sezono” en Esperantujo. Kaj kun la decembra revuo ĉiu abonanto ricevos literaturan suplementon.

Ankoraŭ unu tradicio de La Ondo estas sur nia kovrilpaĝo. Jes, vi vidas la foton, pro kiu la fotinto, Andrea Ottrok (Budapeŝto), ricevis la unuan premion en nia tria Internacia Fotokonkurso.

Ĝis la marta kajero!

Halina Gorecka Aleksander Korĵenkov

La afrika movado estas plejnvalora parto de la tutmonda Esperanto-movado

En januaro ni jam informis, ke per decido de internacia elektantaro Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt estas kunelektitaj kiel la Esperantistoj de la jaro 2000. Laŭ nia tradicio, ĉiu laŭreato respondos al la demandoj de la redakcio. Nia unua gasto estas nederlandano Hans Bakker, kiu estas distingita pro la sukcesoj en la agado por Esperanto en Afriko.

Demando: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis Esperantisto de la jaro?

Respondo: Kiel plia rekono de la afrika movado kiel plenvalora parto de la tutmonda Esperanto-movado. Ne mi, sed la afrikaj esperantistoj (kaj iliaj eksterafrikaj geamikoj) estas la esperantistoj de la jaro.

Demando: Kio necesas por konservi kaj evoluigi la atingitajn rezultojn?

Respondo: Sekvi la rekomendojn en la artikoleto “La ŝlosilo troviĝas ekster Afriko” (Heroldo de Esperanto, 20 jan 1987). Se vi volas, vi povas represi tiun tre simplan kaj mallongan artikoleton.

Demando: Ĉu vi, kiel komisiito de UEA pri Afriko, ricevis helpon de aliaj internaciaj organizaĵoj, ekzemple SAT, OSIEK, LF-koop, fakaj asocioj, gazetoj, radiostacioj?

Respondo: Jes. Sed tiun respondon vi taksas verŝajne tro konciza. Tamen, listigi ĉiujn helpojn estus tro malkoncize. El viaj menciitaj organizaĵoj precipe SAT (SAT-Amikaro) faris/as multon.

Se vi demandus: Kiel aliaj internaciaj organizaĵoj povas doni helpon al la afrika agado, mi respondus: akceptante afrikajn esperantistojn kiel normalajn membrojn, abonantojn, kunlaborantojn, sed respektante la fakton ke afrikaj esperantistoj ĝenerale ne havas monon por pagi kotizojn. Ili ofte eĉ ne havas monon por poŝtmarko. Estus bone se ĉiu el la menciitaj organizaĵoj kaj establoj trovus eliron por tiu problemo, ne turnante sin al UEA por ke tiu pagu la kotizon.

La Ondo de Esperanto estante unu el tiaj “aliaj organizaĵoj” montris kiel oni povas doni helpon al la afrika agado: elekti unu el la aktivuloj “esperantisto de la jaro” por ke aperu intervjuo kiel ĉi tiu.

Demando: Kiel ordinara esperantisto povas helpi al progresigo de Esperanto en Afriko?

Respondo: Fariĝi amiko de afrika(j) esperantisto(j), korespondante tiucele.

Demando: Kiam povos okazi la unua UK en Afriko? En kiu lando?

Respondo: Mi ne scias. Ne baldaŭ.

Demando: Kiuj meritas esti nomitaj la esperantistoj de la jaroj 1990-aj?

Respondo: Mia respondo, se ĝi estus sincera, estus tro malkonciza. Tial mi ripetas ion, kion mi jam diris plurfoje, duonŝerce: junaj kaj nejunaj sinjorinoj estas miaj plej bonaj kunlaborantinoj.

Mi nomu nur kelkajn (iuj jam mortis): Andrée Orsolini, Lucy Leroy, Ada Fighiera, Helga Farukuoye, Katelina Hall, Marjorie Boulton, Odette Scheidel, Margarete Bettmann, Els Kervers, Anita Dagmarsdotter, Anna-Maria Lange, Raita Pyhälä, Louise Marin, Henny Jacques, Joan Dawson, Rosalind Walter, Mila van der Horst, Renée Triolle, Ina Tautorat, Eva Bork, Nora Caragea, Nely Holevitch, Sally Phillips, Sabine Meyer, Heidi Goes, Dorothy Holland, kaj nelaste: mia edzino.

Demando: Ĉiun laŭreaton ni tradicie demandas: “Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus estante ekzilota al neloĝata insulo?”

Respondo: Jarlibro de UEA, La Zodiakidoj kaj aliaj rakontoj (Kipling) kaj kompleta serio de La Ondo de Esperanto.

Denove oratora konkurso por junularo

Dum 25 jaroj unu el la konstantaj programeroj de Universalaj Kongresoj estis la oratora konkurso por junularo. Unuafoje oni eksperimente okazigis ĝin en la 34a UK (Bournemouth, 1949). La sperto estis kuraĝiga kaj ekde la sekva jaro ĝi fariĝis konstanta aranĝo, kiu daŭris ĝis la UK en 1974 laŭ regularo redaktita de prof. Ivo Lapenna. En 1960 prof. Lapenna donacis pokalon, kiun ricevis la gajninto de la unua premio.

Post paso de pliaj 25 jaroj la prezidanto de UEA, Kep Enderby, lanĉis la ideon restarigi la konkurson. Intertempe la Estraro de UEA decidis prove organizi la konkurson en la Zagreba UK. Se la provo estos same kuraĝiga kiel en 1949, la konkurso fariĝos denove konstanta programero de UK-oj. Laŭ la spertoj oni faros eventuale bezonatajn modifojn en la regularo de la konkurso. En Zagrebo validos la malnova regularo, kun la sola escepto, ke la aĝlimo por la konkursantoj estas plialtigita al 30 jaroj konforme al la nuna aĝlimo de TEJO.

En la konkurso estos tri monpremioj, egalaj al tiuj de la Belartaj Konkursoj. Pri aliaj teknikaj detaloj kaj eventuala komuna temo por la paroladoj la Estraro decidos en sia aprila kunsido, kiam ĝi elektos ankaŭ la ĵurion.

GK UEA

Auld honorigita

Bill Auld, la antaŭa redaktoro de La Brita Esperantisto, estis la ĉefgasto ĉe lunĉo okazigita en la Green Hotelo, Kinross, Skotlando, 21 okt 2000.

Kiel dankesprimon pro la 28-jara redaktoreco, Bill ricevis ĉekon kaj botelon da maltviskio kun gravurita arĝentaĵo de E-Asocio de Britio (EAB). Oni laŭtlegis bondezirojn de multaj renomaj esperantistoj inkluzive de Kep Enderby, Humphrey Tonkin kaj Giorgio Silfer. Ĉiuj aludis al lia elstarega kontribuo al la E-literaturo originala kaj tradukita.

D-ro Chris Gledhill, tradukinto de La Hobito, malkaŝis la fakton, ke Bill tradukis la poemojn por tiu verko kaj plezurigis ĉiujn per la premiera deklamado de unu el tiuj poemoj.

D-rino Marjorie Boulton, intima amikino de Bill Auld kaj eminenta poetino, parolis elokvente pri lia herakla redakta laborado kaj unika pozicio en la Esperanta literatura mondo. Ŝia omaĝo estis spicita de anekdotoj pri la eksterordinara kariero de Bill. Ŝi emfazis lian modestecon kiu kunvivis kun literaturaj atingoj mondsignifaj.

Rilate al La Mastro de l’ Ringoj de Tolkien ŝi asertis, ke eĉ kopii la tutan tekston estus laborego; tamen tiel elstarege traduki ĝin estis preskaŭ nekredeble! Ŝi emfazis la subtenan rolon de Meta, lia edzino.

Ron Calder, antaŭa multjara sekretario de la Esperanto-Asocio de Skotlando (EAS), transdonis ĉekon de EAS al Bill. Li laŭdis liajn atingojn kaj trafe kaj sprite anekdotis.

EAS transdonis dumvivan membrecon al Bill Auld kaj Marjorie Boulton. David Bisset, vicprezidanto de EAB kaj sekretario de EAS, estris ĉi tiun feliĉan kaj malstreĉigan okazon, organizitan de s-ino Jean Bisset.

Dufoje Bill stariĝis por esprimi dankojn. Lingva kreemo kaj flueco ne mankis al li. La ĉeestantaro aprecis ĉiun vorton!

David W. Bisset

Nia nobel-kandidato

La aŭtoro de La infana raso, la plej grava verko de la postmilita E-poezio, estos ree kandidato por la literatura Nobel-premio. William Auld, prezidanto de Esperanta PEN-Centro, estas la unua E-verkisto kiu atingas la honoron de la kandidateco. Pri la iniciato EVA kaj IEMW kunlaboras kun la Esperanta PEN-Centro.

Malmultaj minoraj literaturoj sukcesas esprimi kandidaton al Nobel-premio. Ekzemple la kataluna dum kelkaj jaroj antaŭ lia morto proponis Salvador Espriu (1913-1985). Post tiam neniu kataluna verkisto kandidatis. Estas malfacile trovi tian literaturan personecon, kiu senkonteste superas ĉiujn siajn samlingvanojn, kaj tial estas proponebla al ĵurio tendence favora al la reprezentantoj de la plej uzataj lingvoj.

La granda eĥo en la eŭropa gazetaro en 1998, post la propono iniciatita de Manuel de Seabra (ankaŭ PEN-klubano), interalie influis la Skotan Nacian Bibliotekon en Edinburgo, kiu decidis akcepti kaj flegi la tutan E-libraron de Auld, se li bonvolus testamenti ĝin.

HeKo

UEA: Akredito ĉe UN kaj Unesko

Kadre de la oficialaj rilatoj de UEA kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko la Ĝenerala Direktoro akreditis la oficialajn reprezentantojn de la Asocio ĉe tiuj mond-organizaĵoj.

Ĉe Unuiĝintaj Nacioj UEA havas la statuson de specialaj konsultaj rilatoj kaj rajtas akrediti reprezentantojn ĉe ĉiuj oficejoj de UN. En Nov-Jorko la delegacio de UEA konsistas el Ulrich Becker, Daniel Cuthbert, Rochelle Grossman, Mark Fettes kaj Humphrey Tonkin. En Ĝenevo UEA estas reprezentata de Mireille Grosjean, Andy Künzli kaj Marion Belisle, kaj en Vieno de Hans Michael Maitzen, Renate Klag kaj Walter Klag.

Kun Unesko UEA estas en operaciaj rilatoj. Ĝiaj reprezentantoj en Parizo estas Vincent Charlot, Barbara Despiney kaj Philippe Berizzi.

GK UEA

La renaskiĝo de Esperanto?

Sub la titolo “La renaskiĝo de Esperanto, alternativa lingvo”, la tagĵurnalo Le Monde (9 jan 2001, suplemento Economie) publikigis pozitivan artikolon pri Esperanto. Tio estas rezulto de interparolado de ĵurnalistino Anne Proenza kun Philippe Berizzi (ekspezidanto de JEFO) kaj Bruno Flochon (prezidanto de Esperanto-France).

Tiu artikolo reliefigas la puŝon kiun donas la Interreto al Esperanto kaj indikas i.a. ke multaj personoj, pli ĝenerale junaj, malkovras tiun lingvon per retserĉiloj per la simpla ŝlosilvorto “Esperanto”.

Henri Masson

Faulhaber-semajnfino

La ĉiujara Faulhaber-semajnfino en Elspeet (Nederlando) okazis ĉi-foje 8-10 dec kaj enhavis krom la tradiciajn kulturaĵojn rememoron pri Zamenhof. Vendredvespere prelegis Nora Caragea (Germanio) pri la fama libro Hirthara Petro (el la germana originalo tradukita de Rudolf Fischer).

Sabatmatene la partoprenantoj promenis en la arbar- kaj erikejriĉa ĉirkaŭaĵo de la feriejo, kun profesia gvidisto. Poste Jan Kuster montris videofilmon pri la inaŭguro de la E-monumento en Zwolle en 1975. Ginta Uittenbogaard parolis pri Zamenhof kaj Litovio. La Alkmara E-ĥoro Malvo kantis E-kantojn. Ed Borsboom prelegis pri Zamenhof kaj homaranismo.

Vespere aktoris Lutkobuso el Zagrebo; ĝi prezentis La etan Princon. Dimanĉmatene okazis edifa kaj humanista kunestoj. Poste prelegis René Ballaguy el Francio pri Distribua Ekonomio. Sekvis lin Jakvo Schram (Belgio), parolante pri Naciismo, Internaciismo, Sennaciismo. Fine Ivan Špoljarec (Kroatio) montris diapozitivojn pri Zagrebo.

Partoprenis ĉ. 100 personoj, inter kiuj 20 eksterlandaj. Paralele al la programo okazis E-kurso, gvidita de membroj de la Nederlanda E-Junularo.

La sekvonta Faulhaber-semajnfino okazos 5-7 okt 2001.

Ans Kramer

Nova asocio en Benino

De kelkaj jaroj oni ne plu aŭdis pri ia nacia strukturo esperanta en Benino. La unua paŝo al la realiĝo de tia ideo estas la ekzisto de E-oficejo en Cotonou, ĝis nun tute financata de unuopuloj, inter kiuj Martin Schäffer el Germanio (Esperanto-Stuttgart).

15 dec 2000, je la Zamenhofa Tago preskaŭ ĉiuj aktivaj esperantistoj kaj reprezentantoj de esperantaj kluboj el Benino kunvenis en la E-oficejo, kiu pro tio iĝis ege malgranda, kaj multaj akceptis stari dum la tuta kunveno kaj la debato estis vere vigla.

La partoprenantoj, grandparte esperantistoj, kiuj neniam spertis aŭ konis la Beninan E-Asocion, ĉar ili esperantiĝis post 1993, esprimis siajn opiniojn pri BEA. La maloftaj iamaj esperantistoj, kiuj ĉeestis, devis klarigi la situacion, kiu tiutempe regis. Multaj el ili konfesis siajn erarojn kaj konsentis, ke oni refreŝigu la movadon surbaze de novaj principoj.

Unuanime la asembleo aprobis la ideon starigi novan asocion, sed ne por konkurenci kun BEA, sed kun la espero, ke iam la du asocioj kuniĝos. La afero tiel rapide evoluis, ke tuj fondiĝis komitato por gvidi la balotadon de la estraro de la asocio, kiun oni, post kelkaj dekoj da minutoj de interŝanĝo de opinioj, baptis Benina E-Federacio (BEF). Tute prudente la iniciatinto de la kunveno jam de longaj tagoj pretigis statutojn kaj regularojn, kiujn oni laŭtlegis por la asembleo kaj plibonigis antaŭ la balotado. Ĉar temis pri homoj kun bonaj intencoj, oni ne perdis multe da tempo por la balotado de la estraro.

Post la balotado tiel prezentiĝis la rezulto:

Prezidento: Fabossou Amancio Christian; sekretarioj: Hounsounou Francois kaj Tchidi Berengère, kasistoj: Djokoui Magloire kaj Laüt Honoré. Tri el la kvin estraranoj loĝas en Cotonou.

BEF momente havas 50 membrojn. Iliaj kotizoj helpas al BEF ekfunkcii: fotokopioj, pretigado de dokumento por la registrado ĉe Ministerio, kunveno, ktp.

Jean Codjo

La oka Togolanda Kongreso

2 beninanoj, 12 niĝerianoj, ganaano, francino kaj togolandano el Kotdivuaro aldoniĝis al 80 togolandaj esperantistoj por agrabligi al si reciproke la kvartagan (27-31 dec) restadon en la urbo Tsevie pro la 8a Togolanda E-Kongreso (TEK) kun la temo “Esperanto kaj la infanaj rajtoj”.

La kongreson malfermis la vicurbestro. Tuj post la malfermo okazis la prelego de Afantchao-Biakoi Yao pri la infanaj rajtoj. Ĵurnalistoj de tri radiostacioj ĉeestis la kongreson kaj du jam elsendis pri ĝi.

Okazis du komitatkunsidoj de Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE); dum la unua la sekcioj prezentis sian agadon en la jaro. Ĉar la jaro 2000 estas elekta, la nova komitato kun kvardek membroj okazigis la duan kunsidon, dum kiu okazis diversaj elektoj, plejparte reelekto de antaŭaj estraranoj. La estraro de UTE havas novajn vic-prezidanton Doumegnon Koffi kaj sekretarion Agbehou Ayaovi.

La komitato faris aliajn decidojn, i.e, pri fiksado de la kotizoj, elektado de lokoj de la Zamenhoffesto 2001 (vilaĝo Kleve) kaj de TEK-9 en la urbo Notse 27-31 dec 2001.

Okazis debatoj pri kvin temoj: Kiel gajni monon per Esperanto? — Kiel vojaĝi per Esperanto? — Esperantismo / Interna Ideo / Homaranismo — Kiel estraraniĝi en la movado Togolanda? — La vivo en la Centra Oficejo de UEA. Ne estis prelegoj, sed veraj diskutrondoj, dum kiuj multaj personoj parolis. La tekstoj de la enkondukoj al la debatoj aperos en la kongresa libro, kiu aperos post kelkaj semajnoj.

La ĝeneralaj asembleoj ebligis al la esperantistoj konigi al la publiko sian agadon en la jaro. Ĉiuj sekcioj de UTE prezentis sian laboron en 2000: kluboj UVA, Nova Sento, Nova Stelo, Juna Amikaro, Modelo, KEK, Pacbatalantoj, Junulsperto, Espero, Verda kaŭzo, Venko, C-21, Zamenhof, ankaŭ la klubo de la Paco kaj ILEI-sekcio TIETo. TIETo multfoje kunvenis por plibonigi sian agadon. Akceptiĝis du novaj instruantoj kaj nova plano por la jaro 2001. Ne mankis raportoj de JOTE kaj UTE. Poste niĝerianoj prezentis siajn laborojn. Parolis ankaŭ beninanoj kaj la ganaano.

Okazis internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI. Estis 11 kandidatoj ĉe la elementa kaj 9 ĉe la meza. La provizora rezulto montras 2 sukcesintojn ĉe la elementa kaj 4 ĉe la meza.

Prepara kurso okazis en Tsevie de la 24-a ĝis la 27-a de decembro 2000. TIETo profitis la okazon por plibonigi la instrunivelon de siaj novaj instruistoj. La kultura flanko de la kongreso ne estas forgesata. Du vesperoj dediĉiĝis al tio. Unu el la programeroj, kiujn preskaŭ ĉiuj kongresanoj partoprenis, estis la kvizo.

UTE agadas ankaŭ sporte. Ĉe ĉiu TEK, ĝi okazigas futbalmatĉon. Ĉi-foje teamo Maljunaj Pulmoj de la urbo Tsevie ludis kontraŭ la teamo Esperanto. Tiu ĉi malgajnis 2 : 3.

Gbeglo Koffi, estrarano de UEA pri la agado en Afriko, parolis kun kongresanoj. Krom formalaj interparoloj li kunvenis dum plena horo kun la okmembra niĝeria delegacio. Li klarigis al ili pri la subvenciado fare de UEA al Afriko, kaj la klopodoj de afrikanoj por trovi pliajn monfontojn.

En vere amika etoso fermiĝis la kongreso kun grupa fotiĝo.

La kongreso tute ne forgesis la infanojn pro sia temo. Tial ĝi omaĝas al la infanoj, kiuj partoprenis la kongreson. Ili estas: Elom, Ami kaj Alix Sagbadjelou; Dzifa kaj Aminda Gbeglo; Jeannot Kanlipou. Gbeglo Dzifa jam partoprenis kvin TEK-ojn. En ĉi tiu kongreso li prezentis kantojn kaj gajnis plurajn premiojn.

Agbehou Ayaovi

[Zamenhofa tago] Serioze en Budapeŝto

Plena salono da esperantistoj kunvenis en Budapeŝto je la Zamenhofa Festo 16 dec 2000.

Post deklamo de László Vizi, malferme parolis Gyorgy Nanovfszky, prezidanto de Hungaria E-Asocio. Li parolis pri la intenco fondi tegmentan organizon de hungariaj esperantistoj kaj anoncis, ke la grandioza E-biblioteko de Károly Fajszi havos lokon en la Muzeo Festetich de urbeto Keszthely. Li informis pri la oficiala “akreditigo” de la Esperanta ekzamen-sistemo.

Poste Zsuzsa Varga-Haszonits prelegis pri Zamenhof kaj pri la instruado en la fako de Esperanto ĉe la universitato ELTE. Bele kantis Anjo Amika (tamen kun iom ĝene laŭta magnetofona akompano).

Ĉio estis konvena por amika festado de malgranda komunumo.

Blazio Vaha

[Zamenhofa tago] Gastronomie en Triesto

Triesto situas en la nord-orienta parto de Italio, proksime de Slovenio, ĉe la maro. Triesta E-Asocio fondiĝis en 1906 kaj aktivas ĝis nun. TEA organizas renkontiĝojn, seminariojn, kongresojn, regule kunvenas kaj aranĝas societan programon. Rimarkeblas la celebrado de la Zamenhofa Tago kaj de la Semajno de Internacia Amikeco.

Ĉi-decembre TEA estis tre aktiva: la festado komenciĝis la 17an per Zamenhofa Tago, daŭris la 22an per Kristnaska Festo kaj finiĝis la 28an per Bondezira jarmilfina tostada festo.

La Zamenhofa Tago okupis la tutan dimanĉon kaj kunvenigis esperantistojn ankaŭ el aliaj italaj urboj kaj el Kroatio.

Matene oni vizitis ekspozicion pri Elizabeth, Aŭstria Imperiestrino, kie oni lasis spurojn en la gastlibro, poste la rendevuo lokiĝis en la asocia sidejo. Tie ses gekuiristoj preparis siajn specialaĵojn okaze de la 3a Gastronomia Konkurso, ĉi-foje dediĉita al fazeoloj.

La komuna tagmanĝo estis ne nur abunda (6 pladoj) sed ankaŭ tre bongusta, kaj aljuĝado de premioj estis malfacila. Venkis junulo Silvio Arata dank’ al speciala salato kun fazeoloj, cepoj kaj tunfiŝo, sed menciindas nepre fazeola supo kun fumaĵitaj porkaj ripaĵetoj. Ne mankis bonega ruĝa vino, kukoj kaj kafo.

Por omaĝi al Zamenhof, la prezidanto de TEA legis parton el letero, kie la Majstro klarigas kiamaniere li elpensis kaj kunmetis Esperanton. Sekvis premiado de la plej ŝatata fazeola plado kaj finfine venis la muzika parto. Dek membroj de la virina koruso I.Grbec prezentis Kristnaskajn kaj popolajn kantojn en Esperanto.

Post la koncerto en la Asocio, la korusaninoj estis petataj ludi post unu horo ĉe infana Kristnaska festo organizita de Bonfara Germana Asocio. Ni ĉiuj iris tien kaj ĝuis denove, sed kune kun tiu alia grupo, Kristnaskajn kaj popolajn kantojn en Esperanto.

Fine de julio 2001, TEA organizos la 70an Italan Kongreson de Esperanto, ĝia temo estas “Eŭropo 2001: kulturoj — lingvoj — Esperanto”.

Edvige Ackermann prezidanto de TEA

[Zamenhofa tago] Tutlande en Niŝ

15-17 dec en Niŝ (Jugoslavio) kunvenis ĉ. 100 esperantistoj el preskaŭ ĉiuj aktivaj serbiaj E-societoj.

Vendrede oni oficiale akceptis la gastojn en unu el la salonoj ĉe la fervoj-stacidomo. Bedaŭrinde makedoniaj esperantistoj ne sukcesis veni, ĉar loĝantaro blokis la aŭtovojon kaj fervojon Skopje-Niŝ proteste kontraŭ atakoj al la serbia teritorio el la “senmilita” UN/NATO-aero. Ĉiuj aliaj venintoj vendrede ĝuis interkonan vesperon en restoracio.

La publika solena kunsido okazis sabate en salono de la Armea Domo. Krom esperantistoj ĉeestis ĉ. 50 membroj de neesperantistaj organizoj, kun kiuj la niŝa societo kunlaboras. La solenaĵo komenciĝis per E-himno, sekvis salutoj de la urbestro de Niŝ (Vladimir Domazet), prezidanto de Serbia E-Ligo (Zoran Ćirić), prezidantoj de E-societoj kaj de neesperantistaj organizaĵoj.

La kultura parto enhavis korus-kantojn, ŝalm-muzikadon, ŝercojn kaj poemojn. Fine pri Zamenhof raportis Momĉilo Krstiĉ Japanac, vestita en la serba popolkostumo.

Posttagmeze estis solene malfermita ekspozicio pri Zamenhof kaj Esperanto. Post la ekspozicio oni spektis filmon pri NATO-bombado de Niŝ la film-aŭtoro pardonpetis pro tio, ke la filmo provokis tristajn emociojn, sed tia estas la realeco. Alian filmon montris beograda fervojista E-societo. Estis prezentitaj novaj E-eldonaĵoj.

La solena vespermanĝo okazis en alia restoracio. Dum la vespermanĝo, kiu daŭris preskaŭ ĝis mateno, krom la dancado kaj kulturaj programeroj, okazis elekto de la plej bela E-torto (5 tortoj partoprenis) kaj loterio. (La venkinta torto estis la dua premio en la loterio, kaj la ĉefpremio estis bakita porkido; ili estis formanĝitaj de la feliĉaj gajnintoj helpe de novaj kaj malnovaj amikoj, parte pro la amikeco, parte pro neebleco ĉion sola formanĝi.)

Dimanĉo estis sporta kaj ekskursa tago. Teamo de lokanoj kaj gastoj ludis “malgrandan piedpilkon” kontraŭ urba neesperantista teamo. La esperantistoj sukcese rezistis dum la unua duono, sed dum la dua duono la “gaja nokto” tamen estis rimarkebla. Poste atendis nin ŝakistoj el la Regiona ŝak-asocio. La neesperantista teamo venkis.

Fine oni ekskursis al proksima Niŝa Banloko, kie nin atendis la prezidanto de la komunumo Niŝa Banloko, kun kiu ni restis dum ĉirkaŭ unu horo.

Zoran Ćirić

[Zamenhofa tago] Hobitece en Skotlando

Je la Zamenhofa Tago en Abedour (Skotlando, 9 dec 2000) inter diversaj programeroj por celebri la Zamenhofan datrevenon, d-ro Chris Gledhill prezentis sian tradukon de La hobito de J. R. R. Tolkien, kiun en novembro eldonis Sezonoj. La tradukinto deklamis kelkajn poemojn, kiujn esperantigis la plej fama verda skoto, William Auld. La postprelega debato daŭris unu horon kun multaj scivolemaj kaj entuziasmaj demandoj.

Dum la riverego Forth ondis apud la kunvena boatejo, oni manĝis kukojn kaj babilis amikece — kvazaŭ sceno el La hobito.

Chris Gledhill

Semajnaj kursoj en Bydgoszcz

En Bydgoszcz dum januaro-aprilo kaj septembro-decembro eblas partopreni semajnajn E-kursojn kaj praktikojn kun prelegoj pri turismo kaj kulturo (ĉiam de lundo ĝis vendredo) kadre de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo — klerigejo de AIS San Marino. La kotizo estas 10 USD por la semajna kurso plus 5 USD por ĉiu tranokto en studenta domo. De majo ĝis aŭgusto 2001 eblas apartaj E-kursoj por grupoj minimume 10-personaj.

Ni invitas ankaŭ prelegantojn, kiuj kapablas interese prelegi en Esperanto pri turismo, kulturo kaj lingvoj dum 8-10 studhoroj semajne (lundo-vendredo); ni certigas senpagan loĝadon, manĝadon kaj etan poŝmonon.

Adreso: M.Skłodowskiej-Curie 10, PL 85-094, Bydgoszcz, Pollando. Rete: Andreo@rubikon.net.pl

MT

Prelegoj pri Zamenhof

Kultura Centro Esperantista gastigis tre interesan prelegaron de d-ro Walter Żelazny, 16-17 dec 2000, pri la ideologiaj fundamentoj de L.L. Zamenhof.

Żelazny atente komparis du leterojn de la iniciatinto de Esperanto: al Borovko (1895) kaj al Kofman (1901). Diversaj demandoj ricevas ambaŭflankajn respondojn: ekzemple, ĉu Zamenhof verkis sian lingvon por la homaro aŭ por la homaranoj? Laŭ la letero al Kofman, kaj laŭ la broŝuro Hilelismo la enradikiĝo de lingvo neŭtrala ne estos ebla sen hilelismo (poste: homaranismo), tio estas sen kreo de neŭtrala popolo.

Estas rimarkinde, ke Zamenhof neniam difinis sian lingvon helpa: li skribis pri lingvo internacia, neŭtrala, laŭ signifo fakte ne registrita en PIV. Efektive, per Esperanto Zamenhof ne celis nur faciligon de la komunikado, sed ankaŭ la kreon de nova identeco. Tiu “interna ideo” akompanis la lingvon ekde la Unua Libro, kaj danke al ĝi Esperanto fariĝis tute aparta fenomeno, kompare kun la ceteraj inventitaj lingvoj.

HeKo

BET-37

Litova Esperanto-Asocio invitas partopreni la tradiciajn 37ajn Baltiajn Esperanto Tagojn (BET-37, 7-15 jul 2001).

BET-37 okazos en universitata urbeto de Litovia Agrikultura Universitato kelkajn kilometrojn for de Kaunas.

Por dispono de esperantistoj estos tuta Litovia Agrikultura Universitato kun salonoj, aŭditorioj, studenta komunloĝejo, hoteleto, manĝejo, librovendejo, presejo, biblioteko, banejo, sporta centro, medicina centro, banko, poŝtejo, vendejoj, apoteko, frizejo, lavejo, kafejoj, gazetara butiko, stadiono kaj aliaj bezonataj aferoj. Eblos uzi universitatajn busojn, komputilojn k.s.

Esperantistoj, kiuj grave kontribuos al la programo de la aranĝo aŭ/kaj signife helpos organize, pro loĝado kaj manĝado ne pagos.

La programo estos tradicia: somera universitato, paroligaj kaj perfektigaj kursoj, literaturaj aranĝoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, pupteatra spektaklo, debatoj pri situacio kaj problemoj de Esperanto-movado en Baltiaj landoj, tradukista kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj kaj aktivuloj, primovada lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj aranĝoj, instruado de kantoj, junularaj aranĝoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj, ripozado en naturo, diskutoj, forumoj, libroservo, interkona vespero, baza konatiĝo kun litova lingvo, ekspozicioj, filmoj kaj lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj ludoj...

Organiza komitato atendas proponojn, sugestojn, ofertojn por la programo, ankaŭ sinproponojn.

Al Litovio senvize rajtas veni civitanoj de multaj landoj. Aliaj vizojn havigu en Litoviaj ambasadejoj kaj konsulejoj en diversaj landoj. En problemaj kazoj turnu Vin por helpo al Litova Esperanto-Asocio.

Se necese, LEA povas sendi oficialan inviton. Esperantistoj el ekssovetiaj landoj helpe de Litova E-Asocio povas ricevi vizojn senpage.

Petu pliajn informojn ĉe LEA:

Adreso: p.k. 167, LT-3000 Kaunas, Litovio

Rete: ritavalc@takas.lt

LF-koop sen direktoro

S-ino Judit Felszeghy spontane kaj subite demisiis de la direktora posteno ĉe la Kooperativo de Literatura Foiro, 30 nov 2000.

17 dec la Administra Komitato de LF-koop, kunsidante en Svislando, konstatis la demision kaj taksis la direktoran oficon ne plu bezonata en la organigramo de la societo.

La taskoj de la malaperinta posteno transiras parte al la deĵorantoj en Svislando, sub la supervido de la prokuristo, parte al du novaj oficoj: la administranto de la novaĵagentejo Heroldo Komunikas kaj la responsulo pri la TTT-paĝoj.

Tial ke ambaŭ aktivos ne nur por LF-koop, sed por ĉiuj establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito, necesos suplementa decido kadre de la Evolukomisiono de la Pakto.

En la nuna konjunkturo de LF-koop, bazita sur tri polusoj (administra en Svislando, produktaj en Italio kaj Bulgario) la direktora posteno fakte fariĝis superflua.

Kooperantino Felszeghy donis gravan kaj valoran kontribuon al la ekspansio de la entrepreno dum 1993-99. LF-koop deziras al ŝi multe da sukceso en la profesia vivo.

HeKo

Zamenhof sur fresko

3 nov 2000 en Lodzo (Pollando) oni omaĝis 33 personojn meritajn por la urbo.

Urbocentre sur muro de la domo 71 en la ĉefstrato Piotrkowska aperis granda fresko, kiu imitas muron de konstruaĵo kun pordego, balkonoj kaj fenestroj, tra kiuj rigardas la 33 eminentuloj. Inter ili estas ankaŭ Ludoviko Zamenhof. Similaj freskoj (tamen sen Zamenhof) estas, ekzemple, en Liono kaj Barcelono.

Aleksander Kamiński

Foto de Robert Kamiński

Poŝta propagando

Ĉeĥa poŝto propagandas Esperanton rekte ĉe poŝtoficejo Strážnice (distrikto Hodonín) per porokaza afrankmaŝina stampilo ekde 11 dec 2000 ĝis 20 jul 2001. Sur la kliŝeto estas dulingva teksto “Internacia Esperanto Konferenco Strážnice 14-20.7.2001 La Espero”.

Aŭtoris ĝin tradicie konata praga duopo: laŭ projekto de inĝ. Karel Kuča ĝin majstre gravuris d-ro Karel Pavlíček. Ekde 2 jan 2001 la sama poŝtoficejo uzadas E-glumarkon okaze de la menciita konferenco.

Vladislav Hasala

DESKF: Ĉirkaŭdanuba kunlaboro

La kvinan sesion de Danuba Esperantlingva Scienca kaj Kultura Forumo (DESKF-5) okazigos en Beograd 7-10 jun 2001 Serbia E-Ligo kaj ĝia E-Instituto. En sia unua sesio okazinta en Timişoara (1997), laŭ iniciato de prof. Ignat Bociort, DESKF difinis siajn agadkampojn: scienca, kultura, socia kaj turisma. DESKF celas progresigi egalrajtan kunlaboron kaj evoluigi interkonon en la koncernaj landoj, establi daŭrajn kontaktojn, progresigi egalrajtan valorproduktan kunlaboron, progresigi E-instruadon, sciencon kaj kulturon, organizi liberajn diskutojn pri aktualaj problemoj en diversaj kampoj kaj prezenti al decidofarantoj kaj larĝa publiko rekomendojn.

La postaj sesioj de DESKF okazis en Budapeŝto (1998), Poprad (1999) kaj denove en Timişoara (2000), ĉiam kun ĉeesto de reprezentantoj de ŝtataj instancoj, akademioj kaj universitatoj de gastiganta lando.

La ĉeftemo de DESKF-5 estos: “Danubo — faktoro de ekonomia kaj kultura integriĝo de ĉirkaŭdanubaj landoj”.

En kvar sekcioj estos pritraktitaj diversaj aspektoj de integriĝoj en tiu multkultura kaj interkultura spaco:

  • 1. Projektoj de regiona kunlaboro.
  • 2. Inter la Nigra Montaro kaj Nigra Maro — aktualaj problemoj kaj perspektivoj.
  • 3. Scienco kaj kulturo de ĉirkaŭdanuba geografia spaco.
  • 4. Esperanto kiel integriga faktoro en Danubio.

En apartaj programeroj estos prezentitaj la movado de Lingvaj Festivaloj de TEJO kaj la projekto Interkulturo de ILEI kun la specifa subprojekto Proverbejo, kun precipa konsidero de ilia signifo por Eŭropa Jaro de Lingvoj 2001 en ĉirkaŭdanubaj landoj.

Pliaj informoj estas riceveblaj de SEL (Adreso: Terazije 42, YU-11000, Beograd Rete: radp@ptt.yu).

Radojica Petrović

Duobla festo en Pazarĝik

24 nov en la prezentosalono de la Belarta galerio en Pazarĝik (Bulgario) okazis solenaĵo okaze de la 90-jara jubileo de E-societo Radio kaj 15-jara jubileo de ĝia ina koruso.

Krom la societanoj ĉeestis pluraj urbanoj kaj gastoj el aliaj loĝlokoj, direktoroj de la regionaj muzeo, arkivo, biblioteko, gimnazioj kaj aliaj lernejoj, eĉ reprezentantoj de politikaj partioj.

La kunvenon gvidis Aleksandro Arnaudov, kiu en sia enkonduka paroladeto notis gravajn momentojn de la societa vivo. La prezidanto de Bulgara E-Asocio substrekis la honoran lokon de la societo en la strukturo de la Asocio kaj dekoris per ora insigno plurajn aktivulojn: Petko Arnaudov, Grozdenka Filipova k.a. La urbestro de Pazarĝik, d-ro Ivan Kolĉakov, menciis en sia mesaĝo: “En nia urbo la Esperantista societo estas grava kultura institucio, malantaŭ kiu staras la nomoj de eminentaj personoj el la diversaj fakoj de la socia kaj kultura vivo”.

Pri la agado de la societo, kiu estas tradicie tre aktiva kaj fruktodona, parolis la prezidantino Grozdenka Filipova. Sufiĉas mencii nur, ke la societo en tiu jaro eldonis jam tri esperantaĵojn: numeron de Bulgara Esperantisto, esearon de Georgi Mihalkov kaj libreton pri la urbo. Baldaŭ aperos du aliaj libroj.

Fine la virina koruso de l’ societo kun la urba mandolina orkestro prezentis belan koncerton. Vespere la regiona televido prezentis detalan raporton pri la duoble jubilea kunveno de Radio.

Petko Arnaudov

Alvoko al verkistoj

Eldonejo KLEKS de Georgo Handzlik (aperiganta la luksan “Nigran serion”, en kiu fine de 2000 aperis La Lada Tambureto de Günter Grass) planas kunlabore kun EVA eldoni libron, kiu enhavos mallongajn rakontojn de nuntempaj E-verkistoj. La libro aperu por la Zagreba UK.

Ni petas vin kontribui al la libro per rakonto(j), ne pli longa(j) ol 7 tajpopaĝoj ĝis 30 apr 2001. Ĉar en la libro aperos ankaŭ biogrametoj, sendu kelkajn informojn pri vi mem.

La elekton de la rakontoj faros nome de Eldonejo KLEKS — Georgo Handzlik, kaj nome de EVATomasz Chmielik.

Ni intencas aperigi pli-malpli 25 tekstojn. Se ni sukcesus pri la libro, ni ŝatus eldoni similajn rakontokolektojn por venontaj UK-oj. Ĉiuj aŭtoroj enirintaj la libron estos honorigitaj dum la Zagreba jarkunveno de EVA per la diplomoj kaj “verdaj laŭroj” de Eldonejo KLEKS.

Kontaktoj:

Adreso: Tomasz Chmielik, uł. Jarzebinowa 3/30, PL 21-040 Świdnik, Pollando.

Rete: handzlik@kleks.pl

Georgo Handzlik Tomasz Chmielik

Kristnaske en Odeso

5-7 jan 2001 en Odeso (Ukrainio) okazis la 2a junulara Renkontiĝo de E-naturamantoj “Kristnaska Birdokalkulo” (Kristnasko-2001). Estas kurioze, ke same tradicia iĝis nepartoprenemo en ĝi de tiuj “junaj, naturamantaj...”. Eble, ili tute ne ekzistas, kaj tiu “enigma animo de esperantistoj” strebas ne al naturo, sed nur al kulturo?

Sed ni odesanoj ŝatas la verdaĵon kaj ofte vizitas ĝin; eĉ kiam ĝi estas nur virtuala, enburĝonigita. Ĉi-foje ni organizis la renkontiĝon por ni mem, kaj mem ĝuis nian propran gastamecon. La tuta programo estis plenumita: ekskursoj al naturo, Vespero de sorĉaŭguroj kaj Intelektaj Ludoj kun “kutja” ktp.

Ni kore kompatas ĉiujn nevenintojn. Sed vi havas eblecon viziti nian urbon kaj partopreni E-renkontiĝon Aprilaj ridetoj dum la fama Odesa festivalo de humuro.

Tatjana Auderskaja

Kurte

La Konsilantaro de Ĉina E-Ligo diskutis en sia oktobra kunsido pri invito de la 89a UK en 2004 al Pekino. (El Popola Ĉinio)

Jacques Yvart k Kajto kantis en la urba koncertejo de Arras (Francio) antaŭ 400 personoj (el ili 100 e-istoj) okaze de la kongreso de la Norda Federacio; krome, en la urba parko Les grandes Prairies estis plantita E-arbo (ginkgo biloba) kun memor-tabulo. (Franca Esperantisto)

18 nov Milana E-Klubo kontribuis per ekspozicio, prelego k informado al Festo de Asocioj, kiun partoprenis 42 asocioj kun kulturaj aŭ volontulaj celoj. (l’esperanto)

12 nov en Marsejlo esperantistoj starigis inform-budon okaze de Euromed — kunlabora forumo de mediteraneaj neregistaraj organizaĵoj, sindikatoj k lokaj respondeculoj. (Esperanto)

Laŭ iniciato de e-istoj en gubernio Tokusima (Japanio) oni kolektis pli ol unu milionon da enoj por subteni vjetnamajn infanojn kun handikapo pro damaĝo de kemia veneno. (La Revuo Orienta)

23 sep estis inaŭgurita en urbocentra paroĥo de Pécs (Hungario) E-Muzeo “Lajos Gyula”, nomita laŭ la unua E-instruisto en la urbo. (Esperanto).

Je la Zamenhofa Tago 2000 LF-koop anoncis ke estas praktike elĉerpita (restas nur 30 ekz.) la unua eldono de la historiografia verko de Zofia Banet-Fornalowa “La familio Zamenhof”, eldonita fine de la lasta julio. (HeKo)

Eldonejo Hiria eldonis eŭske la humuran verkon de Louis Beaucaire El la vivo de bervala sentaŭgulo en la traduko de Aitor Arana. (Esperanto)

Pro la altiĝo de poŝtaj prezoj la komitato de Ĉeĥa E-Asocio decidis, ke Starto aperu nur 4 fojojn jare, sed la sumo de la paĝoj restos la sama. (Starto)

Litova Stelo, eldonata en la eldonkvanto 1000 ekzempleroj, estas sendata al 433 adresoj en Litovio k 38 aliaj landoj, inkluzive de preskaŭ 100 senpagaj ricevantoj. (Litova Stelo)

Ekde 2001 sen prezaltiĝo Heroldo de Esperanto aperos ĉiun trian semajnon, nome 17 fojojn jare, k evitos duoblajn numerojn, kiuj kondukis al nur 14 efektivaj eldonoj (ekspedoj); LF-koop esperas atingi poste la realan duonmonatecon. (HeKo)

Post kelkmonata restado en Hongkongo k Aŭstralio Trevor Steele en oktobro revenis en Litovion k denove gvidas E-kursojn en Kaunas. (Litova Stelo)

Jar(mil)fino en Moskvo

Moskvaj esperantistoj lanĉis novan tradicion — Moskvajn Zamenhof-Tagojn. Ni esperu, ke ankaŭ estonte ni organizos ampleksan programon, uzante la ŝtatan Tagon de Konstitucio (12 dec), kiu estas aldona ripoztago.

La klubkunveno 14 dec ne estis speciale festa, tamen iom pli solena kaj amasa, ol la ordinaraj. Okazis finalo de la tradukkonkurso pri sovetiaj kantoj: (laŭreatiĝis G.Arosev, V.Aroloviĉ kaj V.Melnikov).

Sabate 16 dec la programo daŭris ses horojn. Televido (kanalo ORT) filmis nian teumadon, kantadon kaj ĝeneralan etoson en la klubo. La mallonga filmeto estis montrita lunde 18 dec en la programo Bonan matenon!

Por tiuj tagoj en Moskvon venis studenta grupo el Roslavl. Por la novuloj ruslingvaj prelegoj kaj komuna kantado. Ĉina gasto Wang Huai Yu rakontis pri siaj vojaĝoj. A.Besĉastnov prezentis modelan lecionon. Finis la tagon “Esperanto-karnavalo” aŭ teatra spektaklo laŭ klasikaj motivoj (L.Suŝinskaja).

Dimanĉe 17 dec okazis prelegoj, kvizo por novicoj, koncerto kaj deklamkonkurso. Por la gastoj el Roslavl okazis ekskurso tra Moskvo.

La festa etoso daŭris ankaŭ en la kunveno de la literatura klubo 28 dec. Oni omaĝis al N.Nekrasov okaze de ties 100-jara jubileo. Estis solene anoncitaj la rezultoj de Liro-2000. Okazis teumado kaj regalo per hejmfarita vino. Paralele estis ekspozicio de manlaboraĵoj.

Valentin Melnikov

Vintra Lernejo en Udmurtio

Dum tri tagoj (2-4 jan) en Iĵevsk, la ĉefurbo de Udmurtio, funkciis tradicia Vintra Lernejo de scienca lernejana societo Мысль (Penso). Ĉi tiu societo funkcias en la Domo de junulara kreado. Ĉi-jare kadre de la lernejo funkciis ankaŭ sekcio Esperanto, kiun gvidis Bronislav Ĉupin.

En la sekcio partoprenis pli ol 50 lernantoj de la 3aj kaj 4aj klasoj. Ili aŭskultis informojn pri Esperanto kaj ties rolo en la vivo de la nuntempa junularo. La rakonton bone ilustris ensemblo de internaciaj kantoj, kiu plenumis en Esperanto kelkajn kantojn. Aliaj membroj de la klubo Verda Elefanto deklamis versaĵojn.

Rezulte deko da ĉeestantoj esprimis deziron lerni Esperanton. La kurso jam ekfunkciis.

Bronislav Ĉupin

Senĉapelaj proverboj

Ruslingva internacia gazeto Игра (Ludo) estas destinata por “intelektaj minoritatoj” kaj abonata en 167 urboj de 19 landoj (informo el la kolofono).

En n-ro 103 (2001) inter diversaj tradiciaj intelektaj taskoj aperis 8 proverboj en Esperanto kun propono serĉi iliajn rusajn ekvivalentojn (la tradukoj troveblas sur la lasta paĝo). Nia kolego Jevgenij Rubaŝkin el Sankt-Peterburgo ruze elektis proverbojn tute sen ĉapelitaj literoj — do evitigis komposterarojn.

Dankon al li pro la vica “guto malgranda”, plu montranta ke Esperanto estas parto de reala vivo.

Valentin Melnikov

Malvivaj animoj

Fragmentoj el la poemo de Nikolaj Gogol

Ĉapitro 4

... Nozdrjov salutis lin amikece kaj demandis, kiel li dormis.

— Nek bone, nek malbone, — respondis Ĉiĉikov sufiĉe seke.

— Sed mi, frato, aĉe, — diris Nozdrjov, — tia abomenaĵo trudis sin la tutan nokton, ke hontinde estas eĉ rakonti, kaj en la buŝo post hieraŭ gustas kvazaŭ tie eskadrono tranoktus. Imagu: mi sonĝis, ke min oni vergis, vere! Kaj imagu, kiuj? Vi neniam divenos: ĉefleŭtenanto Pocelujev kune kun Kuvŝinnikov.

“Jes, — pensis Ĉiĉikov, — estus bone, se vin oni vergus reale”.

— Mi ĵuras al Dio! Kaj tre dolore! Mi vekiĝis, diablo prenu, vere io jukas, ĝuste fiaj puloj. Nu, iru nun vestiĝi, mi iom poste al vi venos. Mi devos nur insulti la fian administranton.

Ĉiĉikov foriris al la ĉambro por vesti kaj lavi sin. Kiam post tio li venis en la manĝoĉambron, sur la tablo jam staris ilaro por teo kaj botelo da rumo. En la ĉambro estis signoj de hieraŭaj tag- kaj vespermanĝoj; ŝajne la broso tute ne tuŝis la plankon. Sur la planko estis ĵetitaj paneroj, kaj tabaka cindro estis videbla eĉ sur la tablotuko. La mastro mem baldaŭ eniris kun nenio sub la negliĝo, krom la malfermita brusto, sur kiu kreskis ia barbo. Tenante en la mano ĉibukon kaj sorbante el la taso, li estis tre bona por la pentristo, kiu tre malŝatas la sinjorojn kun glate kombitaj haroj, buklitaj kiel sur la frizejaj reklamŝildoj, aŭ tonditaj tre kurte.

— Nu, kion vi decidis? — diris Nozdrjov, iom silentinte. — Ĉu vi ne volas ludi je la animoj?

— Mi jam diris al vi, frato, ke mi ne ludas; mi pretas aĉeti.

— Vendi mi ne volas, tio estos ne amikeca. Mi ne volas profiti pro diablo-scias-kio. Ludi bankon estus alia afero. Almenaŭ unufoje ni ludu!

— Mi jam diris, ke ne.

— Kaj ĉu interŝanĝi vi ne volas?

— Mi ne volas.

— Nu, aŭskultu, ni ludu damojn; se vi gajnos, ili ĉiuj iĝos viaj. Mi ja havas multe da tiuj, kiujn oni devas forstreki el la censolisto. Hej, Porfirij, alportu ĉi tien damojn.

— Tio estas vana, ĉar mi ne ludos.

— Sed tio ja ne similas al kartludo; ĉi tie ne povas esti ŝanco aŭ falsaĵo: ĉio dependas de la arto; mi eĉ sciigas vin, ke mi tute ne scipovas ludi, eble vi konsentu je handikapo.

“Mi do eksidu, — pensis Ĉiĉikov, — kaj ludu damojn kun li! Antaŭe mi damludis ne malbone, kaj al li estos malfacile trompi min”.

— Bone, mi ludos damojn.

— Ĉiuj animoj kontraŭ cent rubloj!

— Por kio do? Sufiĉos kvindek.

— Kia intereso estas kvindek rubloj? Pli bone estus, se en tiun sumon mi enmetus al vi iun mezrasan hundidon aŭ oran sigelilon por la horloĝo.

— Nu, bone! — diris Ĉiĉikov.

— Kiom da dampecoj vi donos al mi handikape?

— Por kio? Certe neniom.

— Sed permesu al mi fari almenaŭ du sinsekvajn movojn.

— Mi ne volas, mi mem malbone ludas.

— Mi scias, kiel vi malbone ludas! — diris Nozdrjov movante dampecon.

— Delonge mi ne prenis dampecojn per la manoj! — diris Ĉiĉikov ankaŭ movante dampecon.

— Mi scias, kiel vi malbone ludas! — diris Nozdrjov movante dampecon.

— Delonge mi ne prenis dampecojn per la manoj! — diris Ĉiĉikov movante dampecon.

— Mi scias, kiel vi malbone ludas! — diris Nozdrjov movante la dampecon, kaj samtempe li movis per la refaldo de la maniko ankaŭ alian dampecon.

— Delonge mi ne prenis dampecojn... He, he! Kio, frato, estas ĝi? Movu ĝin returnen! — diris Ĉiĉikov.

— Kion?

— La dampecon, — diris Ĉiĉikov kaj samtempe ekvidis preskaŭ antaŭ sia nazo ankoraŭ unu diskon, kiu ŝajne celis damiĝi. De kie ĝi aperis, tion nur Dio sciis. — Ne, — diris Ĉiĉikov, stariĝinte, — kun vi neniel eblas ludi! Ja oni ne movas po tri dampecoj samtempe!

— Kial po tri? Tio estas eraro. Unu moviĝis hazarde, mi ĝin removos, se vi volas.

— Kaj la alia de kie aperis?

— Kiu alia?

— Jen ĉi tiu, kiu estas damiĝonta.

— Kiel? Ĉu vi ne memoras?

— Ne, frato, mi ĉiujn movojn kalkulis kaj ĉion memoras; vi ĝin ĵus metis. Ĝia loko estas jen tie.

— Kiel? Kie estas ĝia loko? — diris Nozdrjov ruĝiĝinte. — Kaj vi, frato, estas elpensulo, kiel mi vidas!

— Ne, frato, ŝajnas, ke vi elpensas, sed malsukcese.

— Por kiu vi prenas min? — diris Nozdrjov. — Ĉu mi povas friponi?

— Mi prenas vin por neniu, sed ekde nun mi neniam estos ludanta kun vi.

— Ne, vi ne povas rezigni, — diris Nozdrjov flamiĝinte, — ĉar la ludo komenciĝis!

— Mi havas la rajton rezigni, ĉar vi ludas ne tiel, kiel decas al honesta homo.

— Ne, vi mensogas, tion vi ne povas diri!

— Ne, frato, vi mem mensogas!

— Mi ne friponis, kaj vi ne povas rezigni, vi devos finludi!

— Vi ne devigos min fari tion, — diris Ĉiĉikov trankvile, venis al la tabulo kaj konfuzis la dampecojn.

Nozdrjov ekbrulis kaj aliris al Ĉiĉikov tiel proksime, ke tiu retroiris je du paŝoj.

— Mi vin ludigos! Ne estas grave, ke vi miksis la dampecojn, ja mi memoras ĉiujn movojn. Ni ilin starigos denove tiel, kiel ili staris.

— Ne, frato, la afero estas finita, mi ne ludos kun vi.

— Do, ĉu vi ne volas ludi?

— Vi mem vidas, ke kun vi ne eblas ludi.

— Ne, diru rekte, ĉu vi ne volas ludi? — diris Nozdrjov, paŝante ankoraŭ pli proksimen.

— Mi ne volas! — diris Ĉiĉikov kaj por ĉiu okazo levis ambaŭ manojn pli proksimen al sia vizaĝo, ĉar la afero iĝis vere varmega.

Tiu singardo estis tre ĝustatempa, ĉar Nozdrjov svingis sian manon... kaj verŝajne povus esti, ke unu el la agrablaj kaj pufaj vangoj de nia heroo kovriĝus per neforlavebla malhonoro; sed feliĉe flankiginte la frapon, li kaptis Nozdrjovon je ambaŭ liaj batalemaj manoj kaj forte tenis lin.

— Porfirij, Paŭlo! — kriis Nozdrjov furioze, penante liberiĝi.

Aŭdinte tiujn vortojn, Ĉiĉikov liberigis liajn manojn por ne fari la servistojn atestantoj de interesa sceno kaj samtempe sentante, ke teni Nozdrjovon estis senutile. Ĉi tiam eniris Porfirij kaj Paŭlo, forta junulo, kun kiu havi aferon estus tute malavantaĝe.

— Ĉu vi ne volas fini la ludon? — diris Nozdrjov. — Respondu al mi rekte!

— Ne eblas fini la ludon, — diris Ĉiĉikov kaj rigardis en la fenestron. Li ekvidis sian kaleŝon, kiu staris tute pretigita, kaj Selifano atendis nur signon por veturi al la perono, sed el la ĉambro neniel eblis eliri: en la pordo staris du fortaj servutaj malsaĝuloj.

— Do, ĉu vi ne volas fini la ludon? — ripetis Nozdrjov kun la vizaĝo brulanta kvazaŭ fajro.

— Nur se vi ludus, kiel decas al honesta homo. Sed nun mi ne povas.

— Ha! Vi ne povas, fiulo! Vi ne povas, ĉar vi ekvidis, ke vi malgajnos. Batu lin! — li kriis furioze, turnante sin al Porfirij kaj Paŭlo, kaj mem kaptis per la manoj merizan ĉibukon. Ĉiĉikov iĝis pala kiel tolo. Li volis ion diri, sed li sentis, ke liaj lipoj moviĝas sensone.

— Batu lin! — kriis Nozdrjov, impetante antaŭen kun meriza ĉibuko, tute en flamo kaj ŝvito, kvazaŭ li proksimiĝus al neatakebla fortreso. — Batu lin! — li kriis per la voĉo, per kiu dum granda sturmo iu bravega leŭtenanto krias al sia plotono: “Kamaradoj, antaŭen!” Ekstravaganca braveco de tiu leŭtenanto jam akiris tian famon, ke estas ordonite teni lin je la manoj dum varmegaj aferoj. Sed la leŭtenanto jam eksentis bataleman incitiĝon, ĉio rondiris en lia kapo; antaŭ li kuregas Suvorov, li impetas al granda afero. “Kamaradoj, antaŭen!” — li krias impetante, ne pensante, ke li malutilas al jam pripensita plano de ĝenerala sturmo, ke milionoj de pafiloj estis elŝovitaj tra embrazuroj de neatakeblaj ĝisnube altaj fortikejaj muroj, ke suprenflugos en la aeron, kiel lanugo, lia malforta plotono kaj ke jam fajfas fatala kuglo silentigonta lian krieman gorĝon.

Sed se Nozdrjov prezentis per si la proksimiĝintan al la fortreso bravegan perdiĝintan leŭtenanton, la fortreso, kiun li atakis, tute ne ŝajnis neatakebla. Kontraŭe, la “fortreso” sentis tian timon, ke lia animo kaŝis sin en la kalkanoj. Jam la seĝo, per kiu li intencis defendi sin, estis elŝirita fare de la servistoj el liaj manoj, jam ferminte la okulojn kaj nek viva nek morta li estis preta gustumi ĉerkesan ĉibukon de sia gastiganto, kaj Dio scias, kio okazus al li; sed la sorto savis la flankojn, ŝultrojn kaj la aliajn bonedukitajn partojn de nia heroo. Per neatendita maniero subite tintis sonorileto, kvazaŭ el la nuboj, klare aŭdiĝis frapado de radoj de ĉaro alveturinta al la perono, kaj eĉ en la ĉambro eĥis peza ronkado kaj brua anhelo de ekscititaj ĉevaloj de haltinta trojko. Ĉiuj nevole rigardis en la fenestron: iu lipharulo en duonarmea surtuto estis eliranta el la ĉaro. Informiĝinte en la antaŭĉambro li eniris, kiam Ĉiĉikov ankoraŭ ne sukcesis rekonsciiĝi de sia timo kaj estis en la plej mizera stato, en kiu iam troviĝis mortema homo.

— Permesu antaŭe ekscii, kiu estas ĉi tie sinjoro Nozdrjov? — diris la nekonato rigardante kun ia miro al Nozdrjov, kiu staris kun la ĉibuko en la mano, kaj al Ĉiĉikov, kiu nur komencis rekonsciiĝi de sia neenviinda stato.

— Permesu antaŭe ekscii, kun kiu mi havas honoron paroli? — diris Nozdrjov, veninte al li pli proksime.

— Mi estas distrikta policestro.

— Kaj kion vi bezonas?

— Mi venis por sciigi vin pri tio, ke vi troviĝas sub juĝo ĝis la fintrakto de via afero.

— Absurde, kia afero? — diris Nozdrjov.

— Vi estas implikita en historio, kiam vi en ebria stato persone ofendis bienulon Maksimov, skurĝinte lin.

— Vi mensogas! Mi neniam vidis bienulon Maksimov.

— Kara sinjoro! Permesu al mi raporti, ke mi estas oficiro. Vi povas tion diri al via servisto, sed ne al mi.

Ĉi tiam Ĉiĉikov, sen atendi respondon de Nozdrjov, haste prenis sian ĉapon kaj post la dorso de la distrikta policestro elglitis sur la peronon, enkaleŝiĝis kaj ordonis al Selifano peli la ĉevalojn plenforte.

Tradukis el la rusa Vladimir Vyĉegĵanin

Notoj

Ora sigelilo. Sigelilo por fermi leterojn; ĝi estis portata kiel breloko kun horloĝo.

Suvorov, Aleksandr Vasiljeviĉ (1730-1800). Princo, generalisimo. Suvorov gajnis ĉiujn batalojn, kiujn li partoprenis.

Sezonoj (Jekaterinburg) eldonos la ĉefverkon de N.V. Gogol (1809-1852) Malvivaj animoj jam en februaro. Ĝi aperos kiel la 32a volumo kadre de la eldonserio Oriento-Okcidento.

Mia plej granda sukceso

Tre speciale mi volas gratuli al ĉiuj, kiuj ebligas ekziston de La Ondo de Esperanto.

Por mi la ebleco legi monate vian revuon estas la plej granda sukceso en mia Esperanta vojo, ĉar mi ne havis eblecon legi freŝajn novaĵojn de Esperantujo, kaj La Ondo permesis al mi gajni tiun rajton pro la internacia Fotokonkurso, en kiu mi ricevis kiel premion la revuon.

Mi dankas vin ankaŭ pro tio ke vi sendis la revuon al mia nevo Gustavo, per kies foto mi gajnis laŭdan mencion. Kiam Gustavo ricevis la revuon kun sia foto, li estis tre feliĉa kaj montris la revuon al ĉiuj, en sia lernejo, al siaj geamikoj. Preskaŭ ĉiuj geinfanoj demandis lin pri Esperanto. Kiam antaŭ kelkaj tagoj mi vizitis mian nevon kaj mi trovis lin kun siaj geamikoj, surprizis min, ke tiuj geinfanoj volis scii pri Esperanto, kaj ili faris al mi multe da interesaj demandoj. Ili petis ke mi fotu ankaŭ ilin kaj sendu la foton al vi ... infanaj ideoj.

Nuntempe, en mia lando oni ne parolas pri Ruslando. Nur kiam la rusoj faras teruraĵojn, tiam ili estas novaĵo. Kaj ankaŭ multajn malagrablaĵojn pri rusoj diras personoj kiuj malamas la nunan prezidanton Putin. La fifamo de via prezidanto kreskis ĉi tie speciale pro la submarŝipo en kiu ĉiuj mortis.

Mi kredas ke Esperanto helpas konigi ekstere vian landon. Mi mem spertis tion, ĉar personoj demandis min pri Ruslando dank’ al via revuo, ili diris, ekzemple: “Bone, mi prefere lernu Esperanton kaj ne la rusan lingvon, kiu estas stranga kaj malfacilega lingvo por ni”.

Sandra Burgues Roca (Urugvajo)

Naivo? Ĉu vere?

Kun granda miro mi legis aserton de Valentin Melnikov (LOdE. 2000: 12) ke nete faŝismaj ideoj estis propaganditaj dum la Moskva SAT-Kongreso. Mi miris des pli ke mi partoprenis tiun kongreson.

Kvankam mi persone ne partoprenis la kunvenon, en kiu parolis la grupo Teorio de Feliĉo, mi scias de la efektivaj partoprenantoj ke nenio tiaspeca okazis. Nenio estis kondamninda en la prezentado de ilia asocio. Pro la aĝo de la parolantoj, neniu miris ke la lingva nivelo ne estis tre alta; ankaŭ ni estis iam komencantoj!

Mi jam menciis, ke la grupo ekaktivis en 80-aj jaroj. Se ili volus lerni la lingvon, ili havis sufiĉe da tempo. Sed ili havis aliajn celojn. (V. Melnikov)

Estas malaprobinde akuzi sen alporti pruvojn kun la risko de gravaj damaĝoj por la akuzitoj. Fakte, mi scias malmulton pri tiu societo, krom ke ili zorgas pri helpo al pensiuloj, handikapuloj, veteranoj, kaj tio estas nur laŭdinda.

La pruvojn jam trovis la oficiala justico — kelkajn tagojn post mia artikolo. La “bonfara” societo perforte devigis neplenaĝulojn labori po 16 horoj tage k turmentis ilin. Kaj kiucele la “feliĉuloj” bezonis amasegon da armiloj? (V. Melnikov)

Eble mi estas naivulo, sed tamen mi povas logike rezonadi. Jen grupo, kiu helpas al la sukceso de la kongreso, pruntedonante buson, aktive partoprenante la aktivaĵojn. Eĉ kelkaj el ili aliĝis al SAT. Ĉu pro propagando? Eble, sed logike oni propagandas en medio proksima de la propraj celoj, ne en medio diametre kontraŭa. Ankaŭ mi fidas niajn rusajn amikojn de la kongres-komitato, kiuj konas tiun societon kaj havas favoran opinion pri ĝi. Aliel ili ne estus akceptintaj ĝian partoprenon.

Marcel Hardy (Francio)

Vi estas eĉ pli naiva, ol ŝajnis dekomence. Vi defendas la homojn, pri kiuj vi fakte tute nenion scias. La fiuloj volis sin reklami k impresi solide. La “rusa amiko en kongres-komitato” (nepre en singularo!) simple kaŝis la fakton pri ilia engaĝo de aliaj rusaj komitatanoj, kiuj sciis la veran esencon de tiu koterio. (V. Melnikov)

Nefermita plendoletero

Estimata ĉefredaktoro Trifonĉovski,

En la numero 186 de Literatura Foiro, sur la paĝo 175, vi publikigis faksimilon de privata letero, sendita en 1986 de mi kaj mia eksedzino al Giorgio Silfer kaj Perla Ari Martinelli. Per tio vi lezis miajn aŭtorajn rajtojn, ĉar vi ne petis permeson por la publikigo. Laŭ la juro valida en Finnlando, kaj evidente ankaŭ en Bulgarujo aŭ Svislando, sendita letero apartenas materie al ties ricevinto, sed la sendinto konservas la aŭtoran rajton decidi pri ĝia publikigo.

Mi trovas la lezon kontraŭ miaj aŭtoraj rajtoj des pli grava, ĉar ne temis pri teksto celita por aperigo ie, nur ŝtelita por via revuo — sed temis pri teksto, kiu kiel privata letero estis evidente neniel celita por publikigo.

Por mi estas tro malfacile procesi kontraŭ via revuo en tribunalo. Mi estas ankaŭ informita, ke la redaktoroj de via revuo ne membras en Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, kaj tial mi ne povas uzi ties Arbitracian Komisionon por ricevi juston. Tial mia sola ebla reago estas ĉi tiu nefermita plendoletero, kiun ĉiu esperantisto povas libere publikigi.

Al la personoj menciitaj en la letero de la jaro 1986 mi diras: evidente mi skribis ĝin surbaze de la informoj, kiujn mi tiutempe havis; sed mi ne celis ĝin por publikigo, nek publikigus ĝin nun sen kontroli, ĉu miaj informoj tiutempaj estis ĝustaj kaj kompletaj. Tial mi pardonpetas al ĉiuj menciitaj en la letero kaj esperas, ke la kontraŭleĝa aperigo ne malbonigos miajn personajn rilatojn kun iu ajn — krom la ĉefredaktoro de Literatura Foiro, kompreneble.

Jouko Lindstedt (Finnlando)

Por pli facile legebla gazeto

Kiel mi jam skribis, mi tre aprezas la altan kvaliton de la enhavo de La Ondo.

Sed lastatempe mi ne estas same kontenta pri la paĝaranĝo de la rubriko Tra la mondo. Tie aperas unu post la aliaj tra la kolumnoj granda miksaĵo da tre diversaj raportoj. La kolumna paĝaranĝo aspektigas ilin nuraj leteroj de legantoj, sed efektive multaj el ili estas fidindaj raportoj de spertuloj pri la koncernaj aferoj. Pli grandaj titoloj — trans 2 aŭ 3 kolumnoj — aŭ divido en plurajn subrubrikojn donus multe pli bonan superrigardon. Kaj nepre neniu artikolo komenciĝu kun titolo malsupre en iu kolumno kaj daŭrigu supre de la sekva!

La samo validas — sed malpli preme — ankaŭ pri la rubrikoj Tra Ruslando kaj Tribuno.

Tia aliaranĝo ja postulos de la enpaĝiganto iom da cerbumado pri la puzlo, sed mi opinias ke la rezulto estos multe pli alloga kaj la gazeto pli facile legebla.

Douglas Draper (Norvegio)

Ne kompromiti la verkojn

Dankon pro la libreto Rusaj amnoveloj, kiun mi tralegis kun plezuro kaj multaj emocioj: estas bona selekto de rakontoj (malgraŭ ke tiel eta). Ja malfacilas elekti tri en la temo eble plej riĉa en tuta beletro. Nu, kiel ĉiam mi bedaŭras pri kelkiom da neologismoj tute ne necesaj en tiuj ĉi tradukoj. Eĉ la fundamentaj vortoj “versto” kaj “klafto” (kiuj supozeble igas multajn legantojn serĉi en la vortaroj) povus esti anstataŭitaj per “kilometro” kaj “metro” sen kompromiti la verkojn.

Mi stumblis ankaŭ al “horizontala piano” (ruse рояль), miaopinie iom tro laŭlitera kaj tial “malbongusta” traduko, kvankam ĝuste laŭ la vortaro de Bokarev. En PV oni proponas “fortepiano” por la “horizontala piano” distinge de “piano” por la vertikala klav-instrumento, kaj “fortepiano” tut-sufiĉus.

Ankoraŭfoje, dankon pro la abono de LOdE, kiun mi jam reabonis por la jaro 2001 (livero per-aere).

Aleksandro Gofen (Usono)

Ekstereŭropa konferenco

En via prelego Esperanto en 2000 vi mencias afable nian kooperativon, en la alineo:

Efektive, en Eŭropo loĝas pli ol duono da membroj de UEA kaj SAT, ĉi tie kutime okazas iliaj kongresoj. Aliaj internaciaj asocioj, ekzemple OSIEK kaj LF-koop, ankoraŭ neniam okazigis siajn ĉefajn aranĝojn ekster Eŭropo.

Verdire LF-koop organizis sian 3an Mediteranean Konferencon de Esperantologio en Tel-Avivo kaj Jerusalemo, fine de 1993, kaj planis (sed ne efektivigis, pro rifuzo de la lokaj homoj) Internacian Literaturan Forumon en Aŭstralio, 1988. Esploron pri la eventuala okazigo de ILF en Japanio mi persone faris en la 1980aj jaroj, kaj mi esperas ke io realiĝos en la nuna jarcento.

Ni dankas pro la aperigo de ĉi tiu korekto, kaj deziras al La Ondo multe da sukceso.

Marc Hiltbrand (Svislando) prezidanto de LF-koop

Mi bone sciis pri la Israela Konferenco. Sed antaŭ kelkaj jaroj mi interparolis kaj korespondis kun la direktoro de LF-koop pri okazigo en Jekaterinburg (Azio) de la unua ekstereŭropa ILF, kiu estis tiam konsiderata kiel la ĉefa aranĝo de LF-koop. (A.Korĵenkov)

La fenestro al la movado

Estas tre interese, utile kaj grave por mi legi La Ondon. Abundaj interesvekaj novaĵoj, recenzoj, diĝestoj, analiza kaj polemika materialo — estas eble ion pripensi kaj ion simple legi. Des pli ke mi estas sur la periferio de la movado, La Ondo estas la fenestro al ĝi.

La plej gravaj, miaopinie, estis ĉi-jare la eseo de Walter Żelazny kaj reeĥoj de legantoj al ĝi, kaj la “lingva respondo” de Sergio Pokrovskij. La kritiko de Żelazny eble estas tro radikala, sed en multo li pravas. Sergion Pokrovskij mi povas nur gratuli. Profunda analizo, ĝustaj konkludoj — la artikolo tre plaĉis al mi. Koran dankon al li ankaŭ pro Komputika Leksikono, kiu nun estas unu el miaj plej ŝatataj libroj.

Dankon pro via laboro!

Vadim Oparin (Ruslando)

Leterkesto

Nun, 5 tagojn antaŭ Kristnasko, mi avide atendas la poŝtiston, esperante ricevi kartojn kaj leterojn de amikoj novaj kaj malnovaj. Kia bona surprizo estas via donaco, la jarfina suplemento. Mi kore dankas vin.

Alwyn Kind (Britio)

La unua numero de La Ondo 2001 alvenis al mi hieraŭ, la 8an de januaro 2001. Ĝi aspektas bela kaj interesa. Mi estas kontenta ke mi abonis.

Raita Pyhälä (Finnlando)

Dankon pro la bonega donaco — Rusaj amnoveloj. Mi vere kun ĝuo tralegis ĝin. Ĝi vere estas trezoro de la rusa literaturo. Apartan dankon pro la brila versaĵo de Valentin Melnikov Meditoj dum jarmilŝanĝo, kiu fariĝis la “lasta vorto” en la dua jarmilo. Tiel okazis, ke Oĉjo, Grigori Arosev kaj Ivan Naumov jam havas eldonitajn librojn, sed tia talenta poeto kaj tradukisto kiel Valentin ŝajne ankoraŭ ne havas. Laŭ mi, tio ne estas justa, kaj li meritas ke aperu lia verkaro.

Olga Kiseljova (Ruslando)

Gratulon pro la luksa aspekto de unua numero de La Ondo, kiun mi hodiaŭ ricevis. La enhavon mi englutis unuside, sed ŝokis min nepardonebla pretervido, nome manko de la naskiĝ- kaj morto-dato de nia majstro Ludoviko Z. inter “niaj jubileoj...” Ĉio cetera laŭdinda.

Kazimiro Strzelecki (Pollando)

Ne estas pretervido. Ni enmetas en la jubilean liston t.n. rondajn datojn pri la eventoj, kiuj okazis antaŭ 5, 10, 15 ktp jaroj. (LOdE)

Libroproduktado en Esperantujo

Tradicia revuo de Aleksander Korĵenkov

La Ondo ĉiujare revuas la libroproduktadon en Esperantujo, daŭrigante la iniciaton de bedaŭrinde ĉesinta Hungara Vivo. La bazo de la statistiko estas la rubriko Laste aperis en la revuo Esperanto, kiu listigas la librojn, kiujn la eldonintoj sendis al la Libroservo de UEA, sendepende de la eldonjaro.

Efektive, pro ĉi tiuj kondiĉoj la statistiko ne tute fidinde respegulas la merkaton, ĉar ĝi kompreneble ne mencias la librojn, kiuj ne atingis Roterdamon; krome, ofte estas registrataj libroj, eldonitaj ankaŭ multaj jaroj. Sed la resuma statistiko por jardeko vidigas la ĉefajn tendencojn kaj kelkajn nombrojn en nia “eldon-industrio”.

La kompilinto esprimas dankon al István Ertl, kiu pacience helpis kompletigi la informojn, kiujn kelkaj eldonintoj forgesis meti en la kolofonon.

Stabilaj nombroj
1991 1992 1999 2000 Sume aŭ averaĝe*
Nombro de libroj en/pri Esperanto 222 205 208 235 2107
Suma paĝonombro de ĉiuj libroj 26.091 25.789 24.460 25.869 251.276
Nombro de la eldonintoj 118 126 117 110 650
Averaĝa paĝonombro de unu libro 131 103 120 109 120.3*
Averaĝa prezo de unu libro (ned. guldenoj) 16.1 15.9 18.6 20.8 18.08*
Lernolibroj, vortaroj, informiloj pri Esperanto 36 36 28 22 296
Originala beletro 30 34 23 22 258
Traduka beletro 44 31 46 72 458
Planlingvistiko kaj esperantologio 25 27 19 19 229
Esperanto (historio, kulturo, movado k.s.) 27 18 32 30 241
Politiko, historio, filozofio 21 17 9 30 166
Scienco kaj tekniko, fakaj terminaroj 18 13 25 13 182
Religio 8 12 13 10 105
Aliaj temoj 13 17 13 17 172

La lasta jaro de la dua jarmilo repruvis la stabilecon de nia eldonado. Respondante al demandoj ni povas diri, ke ĉiujare aperas pli ol 200 libroj en/pri Esperanto kun la suma paĝonombro 25 mil. Tiu nombro ne estas falanta. Ĉar, supozeble, ne ĉiuj libroj estas registrataj en Roterdamo (tion mi scias kiel eldonisto) ne estus troigo diri, ke en Esperantujo ĉiun labortagon aperas almenaŭ unu nova libro.

Ankaŭ la temaro estas relative stabila, kvankam jaro jaron ne similas. La plej populara ĝenro estas traduka beletro — 458. Nur unu fojon, en 1992, la tradukliteraturo ne estis ĉe la pinto. Cetere, komence de la jaroj 1980aj lerniloj kaj informiloj pri Esperanto estis pli multaj ol beletraj tradukoj. Ĉu temas pri konscia reorientiĝo de nia eldonado al interno aŭ pri ŝrumpo de la ekstera intereso?

Eta komparo

210 libroj jare: ĉu multe aŭ ne? Ni komparu.

Jukka Pietiläinen afable disponigis statistikon pri Finnlando. Laŭ ĝi, en la jaro 1997 en Finnlando aperis 12 mil 717 libroj kaj broŝuroj — kvindekoble pli multe ol en Esperantujo. Tamen Finnlando havas kvin milionojn da loĝantoj, sed en la mondo estas, laŭ diversaj taksoj, inter 40 kaj 200 mil esperantistoj.

Taksinte Esperantujon centmilpersona (laŭ mi tio estas tro optimisma), oni povas konstati, ke ĝi estas kvindekoble malpli loĝata ol Finnlando. Do, proporcie ni eldonas ne malpli ol Finnlando, kiu estas ekonomie kaj kulture inter la avangardaj landoj.

Eldoni estas facile

Tiujn librojn ĉiujare surmerkatigas pli ol cent eldonantoj — 110 pasint-jare. Kaj dum la tuta jardeko 1991-2000 da ili estis 650.

Sed paroli pri 650 Esperanto-eldonejoj estus ridinde. 398 el ili produktis dum la jardeko nur unu libron aŭ broŝur(et)on, pliaj 90 — eldonis po du librojn. En la nuntempa “bonstata” mondo preskaŭ ĉiu eldonemulo kaj societo povas, post kelkmonata ŝparado, aĉeti mezkapacitan komputilon (aŭ uzi la oficejan aparaton) por komposti kaj enpaĝigi la tekston kaj poste porti printitajn foliojn aŭ diskon kun prespreta dosiero al malmultekosta ofseta presejo aŭ multobligejo, kaj tre baldaŭ pretos materialo por Laste aperis.

Sed, bedaŭrinde, tiel produktitaj legaĵoj estas preskaŭ nevendeblaj, ĉar la produktintoj kutime havas multe da entuziasmo, sed malmulte da fakaj konoj pri kompostado, enpaĝigo, teknika redaktado kaj dezajnado. Kaj post la senpaga disdono de la presita stoko preskaŭ ĉiam malaperas ankaŭ la entuziasmo.

“Preskaŭ” ne estas “ĉiam”. Laŭrojn de laŭreato ĉi-foje meritis Libro-Mondo de Tomasz Chmielik. Plejparte temas pri kajeretoj kun tradukoj de verketoj de jida verkisto Icĥok Lejbuŝ Perez, kiujn la pola tradukinto mem eldonis kiel apartajn numerojn de revuo La Epoko antaŭ sep jaroj. La Israela UK estis bona preteksto por debeti la kajerojn de la jid-literatura klasikulo, kaj ni ekhavis novan rekordon — 39 libroj jare!

UEA kun 11 libroj restis sur la dua loko, ĝin sekvas Flandra E-Ligo kaj brazila Fonto (po 9) kaj la unuan kvinon finas usona Bero per 7 titoloj.

Sed la menciitaj 39 eldonaĵoj paĝo-kvante malsuperis al la vjetnama eldonejo Mondo, kies du libroj ampleksas 1641 paĝojn, kompare kun 1311 ĉe Chmielik. Interalie, la eldonejo el Ĥanojo eldonis la plej dikan libron de l’ jaro — Granda vortaro vjetnam-Esperanta de Nguyên Minh Kinh havas 1432 paĝojn. FEL kun 1178 paĝoj estas la tria eldonejo, donacinta al ni pli ol mil paĝojn en la jaro 2000.

“Krome, UEA estas ...”

El tiuj 650 eldonantoj (eldonejoj, asocioj kaj individuoj) nur 41 dum la lasta jardeko produktis almenaŭ po dek libroj — averaĝe unu libron jare. Kaj nur 6 eldonis almenaŭ unu libron sezone.

Plej multe eldonis UEA, per tio ankaŭ respondante al la akuzoj pri neglektado de la interesoj de la esperantistoj. Efektive, estas UEA kiu en Esperantujo okazigas la plej grandajn kongresojn, funkciigas la plej grandan libroservon, eldonas la plej amasan revuon kaj — laŭ la modesta frazo el la Jarlibro (pĝ. 16) — “krome, UEA estas eldonanto de libroj”.

Se la libroservo de UEA ne akceptos plian kvardekon da broŝuroj de T.Chmielik (estas sciate, ke li havas centojn da tekstoj multobligitaj aŭ multobligeblaj), nia plej granda kaj plej riĉa asocio longe konservos sian merititan lokon en la libro-listo.

Cetere, tiu loko estas malpli alta en la paĝo-listo. La 24 libroj de la abnegacia japano Ludovikito estas sume pli “dikaj” ol la libroj de iu ajn alia esperantista eldonejo. Cetere, ankaŭ la duan kaj trian lokojn okupas ekstereŭropaj eldonejoj. Nur Ruslandon reprezentas du eldonejoj.

1991-2000. Libroj

UEA (NL) 72

Fonto (BR) 55

FEL (BE) 54

Ĉina E-Eldonejo (CN) 47

Libro-Mondo (PL) 41

Sezonoj (RU) 40

UFE (FR) 38

Pro Esperanto (AU) 37

Impeto (RU) 32

Bero (US) 30

1991-2000. Paĝoj

Ludovikito (JP) 11.047

Ĉina E-Eldonejo 9.152

Fonto 7.289

FEL 6.917

UEA 6.583

Sezonoj 6.332

UFE 5.430

Magyar Álamvasutuk (HU) 5.285

Edistudio (IT) 4.727

Impeto 4.645

Lando, kiu mankas sur la mapo

Usono estas la plej potenca libro-eldona regno en la mondo. Sed Esperantujo estas lando, kiu mankas sur la mond-mapo, kaj en niaj librokolektoj oni trovas nemulte da usonaj libroj. En 2000, dank’ al la Chmielika fenomeno Pollando kun 45 libroj plej altas en la libro-listo. Ĝin sekvas Francio (24), Germanio (19), Ruslando kaj Nederlando (po 13) — nekredebla statistiko por la granda mondo!

Tamen paĝokvante Germanio (2502) superis Pollandon (2414) kaj Francion (1946). Cetere, Esperantaj libroj ĉi-jare aperis en 35 landoj, kaj dum la lasta jardeko en 60 landoj.

Dum la du lastaj jaroj, Germanio (la lando de Gutenbergo kaj la dua nuntempa eldon-regno en la mondo, post Usono) sukcesis iomete superi Francion laŭ la kvanto de la eldonitaj libroj (respektive 209 kaj 201), sed Francio plu estas la unua laŭ la paĝo-kvanto en la resuma tabelo por la lasta jardeko.

1991-2000. Libroj

Germanio209

Francio 201

Nederlando 148

Pollando 126

Brazilo 118

Ruslando 111

Japanio 97

Italio 96

Usono 88

Hungario87

1991-2000. Paĝoj

Francio 24.523

Germanio 23.020

Japanio 20.120

Brazilo 17.059

Ruslando 14.647

Hungario 14.036

Italio 13.347

Nederlando 12.880

Ĉinio 11.389

Belgio 10.196

El kiuj lingvoj ni tradukas?

Estas ĝenerale konate, ke en la mondo oni tradukas plejparte el la angla lingvo. Laŭ la menciita statistiko, en 1997 en Finnlando aperis 1.846 libroj tradukitaj en la finnan el aliaj lingvoj. El ili 1.249 (67.6%) estas tradukoj el la angla, 223 el la sveda (la dua ŝtata lingvo de Finnlando), 102 el la germana kaj 93 el la franca. En la jaro 1980 la angla estis malpli dominanta: tiam inter la 959 tradukitaj libroj estis 447 (46.6%) tradukoj el la angla, 167 el la sveda, 84 el la germana kaj 48 el la franca.

Sed, Esperantujo estas la lando, kiu mankas sur la mondmapo. Finfine, oni preskaŭ ne tradukas en Esperanton el la angla librojn sciencajn kaj teknikajn pro “manko de intereso”. Ne! Ni fajfu pri la monda statistiko. La jida lingvo, pro la tradukoj el Perez estis nia ĉefa fontolingvo ĉi-jare. La jidan (25 tradukoj), sekvas la franca (10), angla, germana kaj rusa (po 7).

Sed ĉar dum la antaŭaj naŭ jaroj la hejmlingvo de Zamenhof tute ne estis registrita, ĝi kun 25 libroj ankoraŭ dividas kun la nederlanda la 8an kaj 9an lokojn. Antaŭ ili estas la lingvoj franca (81), angla (67), germana (53), ĉina (36), portugala (34), rusa (32) kaj pola (28), entute 51 lingvoj. Cetere, Laste aperis registris 26 tradukojn el Esperanto.

Io mankas en la supra teksto. Nome, la literatura analizo de la eldonitaj libroj. Sed ĝin oni ne povas facile fari surbaze de Laste aperis.

Teruriga fabelo pri homaro

Higinio García. Kapturnoj: Noveloj. — Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 1999. — 159 paĝoj. — Serio Stafeto; N-ro 24.

La ciklo de 11 fantastaj noveloj diversgrade interligitaj prezentas estontecan mondon kun socia sistemo kripligita, profunde pesimisma, teruriga kaj senesperiga. La noveloj estas esence memstaraj, sed ili estas trakteblaj kvazaŭ ĉapitroj de romano. Fantasta, satira, antiutopia romano.

La priskribata mondo similas al vico de scenoj de teruriga kaj groteska fabelo. Ĉion superas la giganta senanima potenca Uzino kaj ties ido Uzinurbo — de la unuaj linioj de la unua novelo, Neĝis ĉi-matene, frostis ĉi-nokte, priskribo de ĝia kolosa aspekto estas efektive impresa.

La agado daŭras en la Ekonomia Cikla Erao post fino de la Historiaj Tempoj, kiam okazis “ekonomia miraklo de l’ Libera Merkato kiu faligis Ĝin (la Uzinon. — A.B.) de l’ ĉielo, kaj la Berlinan Muron teren...”

La homa historio estas reverkita konforme al la Uzinurba agado aŭ pli ĝuste por pravigi agojn de konkretaj personoj (same faris la Departemento de Vero en 1984 de Orwell). Forgesitaj estas la tradiciaj religioj; ilin anstataŭis la nova: nun oni preĝas je Sankta Ekonomio, Ĉiopova Financo, Ĉiovida Buĝeto kaj petas protekton de l’ Ekonomiaj Estaĵoj.

Male al utopiaj kaj utopieskaj verkoj, kiuj projektis idealan (kaj pro tio neatingeblan) justan socion kun homa egaleco kaj socia homogeneco, la socio de Higinio García estas disigita je du polusaj tavoloj — homoj utilaj kaj neutilaj por la Uzino. La utilaj estas “socie laŭordaj, diplomitaj, klasifikitaj, statistike kompileblaj, enkomputitaj...” (Nekomputita). Ties elito — Tre Gravaj Personoj, alinome kravatuloj kaj pikkalkanumulinoj — estas inĝenieroj, sindikatĉefoj, psikologoj, teknologoj, profesoroj, ekonomikistoj kaj speciale — horoskopistoj kaj tanatologoj.

Priskribante ilin la aŭtoro malavaras sarkasmon, kun komika seriozeco skribante pri volapuko kiel Internacia Komerca Lingvo dum la Historiaj Tempoj, antikvaj haŭtpentraĵoj de la ŝamanoj de Birobiĵano, dosieroj de la Belga Armeo kiel fonto pri historiaj studoj ks.

La neutilaj estas nesindikatitaj senlaboruloj kaj aparte “kaŝitaj senlaboruloj, kiuj havas fantaziajn metiojn: poetoj, artistoj, instruistoj pri mortintaj lingvoj”.

Ili havas neniujn rajtojn krom servi kiel ludiloj en amuzoj de la elito. Amuzoj senhomecaj, sangoverŝaj kaj kanibale kruelaj. Kontraŭ la senlaboruloj oni organizas ĉasadon por detranĉi la kapojn kaj fari juvelojn laŭ tiea kaj tiama tute kanibala modo malgraŭ teknika progreso kun ties nepraĵoj: moviĝaj trotuaroj, antigravitaj tuboj, hologramoj, laserglavoj ks. (Tiuj teknikaĵoj de la literatura vidpunkto aspektas pale kaj ŝajnas esti stampoj multfoje ie kaj iam legitaj.)

Tra la tuta novelaro la aŭtoro montras kiel interplektiĝas la sortoj de diversaj personoj: el la malalta socia tavolo — Dubĉeko Delponto, Mudja Calmavet; el la superuloj — Lia Doktora Moŝto, ĉiopova kovarda kaj malica potenculo, simbolo de pura sensenta kaj senhomeca racia intelekto.

Por prosperi en la Uzinurbo necesas sekvi la solan regulon — esti kiel ĉiuj, ne montri sian individuecon, subiĝi al la superuloj. Neniel devii. Aliokaze oni riskas ne ricevi konvenan dokumenton kaj mortigi propran karieron — sekve ne okupi sian niĉon — do perdi ĉion valoran en ĉi tiu socio.

Dubĉeko Delponto en la juneco estis devigita elekti inter amo al sia instruistino Konĉeta, persono libera kaj ribela (mutacianto, laŭ opinio de la ceteraj), tamen ne havanta certan okupon kaj celon en la vivo, kaj daŭrigo de la lernado — sekve karieron. Li elektis la karieron, sed dubis eble dum momento. Kaj tio sufiĉis, ke oni rimarkis tiun dubon kaj ne donis al Dubĉeko Ateston pri Infanaĝa Bona Konduto. De nun li estis senrajta — nekomputita kaj iĝis ludilo por Lia Doktora Moŝto. Kaj tiu por amuzi la lernantojn post kelka tempo (Nekomputita) organizis kanibalan buĉadon de la Dubĉeka familio. Tiun epizodon la aŭtoro priskribas kun ŝokaj anatomiaj detaloj, preskaŭ simile al Jurij Petuĥov en la lasta volumo de lia kvinvoluma ĉefverko.

Mudja Calmavet — filino de iu pikkalkanumulino kaj laboristo Nikko — havante parapsikajn povojn karieris ĝis la prestiĝa grado de Doktoro pri Tanatologio. Ŝi neniam dubis kaj ĉiam plenumis la taskojn de sia ĉefo: kaj la (pseŭdo)sciencajn kaj la pli pikantajn. Nome ŝi organizis solenan kaj konvenan mortigon de Toĉjo — baptofilo de Lia Doktora Moŝto kaj filo de Dubĉek Delponto kaj Virta, kiun Lia Doktora Moŝto konatigis siavice al s-ro Delponto. Vivpriskribo de s-ino Calmavet plejparte abundas per detaloj rilataj al t.n. transmondaj aferoj, kaj elvokas pli mokon ol kompaton. Des pli por la ruslingvanoj eĉ en plej dramaj epizodoj (Sub la fumoj de l’ Uzino) apero de la nomo Mudja (ruse “skroto”) elvokas nekonvenan rideton.

Tamen la burleska kaj groteska mondo estas tre rekonebla. Samkiel en la realo, elvokas simpation kaj kompaton la amo de gepatroj al la gefiloj, eĉ iam blinda: Nikko, la patro de Mudja, restinte sen vivrimedoj poparte vendas siajn organojn por doni konvenan kleron al la filino (Paĉjo), la gepatroj de Toĉjo donas ĉion por ke la filo atingu gradon de grava persono (Virta la konkubino) kaj poste elspezas la tutan monon por digne pasigi lin transmonden (La aliaj mortintoj). Samkiel en la realo, la idoj estas maldankaj al la gepatroj.

La lingvaĵo estas flua, facile legebla. La neabundaj neologismoj (laŭ la teksto klarigitaj) ŝajnas pravigitaj por emfazi la fantastecon de la mondo. Sed la matematikaj formuloj kaj fragmentoj de komputila programo apenaŭ estas originala eltrovo kaj donas al la leganto nenion.

Malfacile kompreneblaj estas la apero kaj rolo de Konĉeta en la lasta novelo. Se en la unua novelo ŝi estas amidealo de Dubĉeko kaj malaperas restinte idealo, librofine evidentiĝas ke ŝi iel havis kontakton kun senlaboruloj kaj kun la demonisma Doktora Moŝto kaj fine trovas en “la Infero” Malbenitan Libron — Utopion de Tomaso Moro.

Kaj fine pri la teknika kvalito. En la enhavtabelo estas indikita Antaŭparolo en la 5a paĝo. Sed en la 5a paĝo tute ne estas Antaŭparolo. Same la dorspaĝa reklam-teksto diras pri 12 memstaraj rakontoj, sed da ili estas 11 kaj kurta Biografieto.

Aleksej Birjulin

La tria Internacia Fotokonkurso

La Ondo de Esperanto kaj Urala Esperantista Societo (UES), post la sukceso en 1998 kaj 1999, organizis la trian Internacian Fotokonkurson. La konkurso ne estis dediĉita al iu temo. Partoprenis 62 fotoverkoj de 18 aŭtoroj el 10 landoj: Britio, Bulgario, Finnlando, Hispanio, Hungario, Irano, Litovio, Pollando, Ruslando, Urugvajo. (En 1998 estis 42, kaj en 1999 — 43 konkursaĵoj).

17 jan 2001 la juĝkomisiono anoncis la rezulton.

1a premio (du minimumaj ruslandaj monataj salajroj kaj abono al La Ondo de Esperanto): Andrea Ottrok (Hungario) pro “Infana ĝojo”.

2a premio (unu minimuma ruslanda monata salajro kaj abono al La Ondo de Esperanto): Luz Vázguez Sonto (Hispanio) pro “Patrineco”.

3a premio (abono al La Ondo de Esperanto): Robert Kamiński (Pollando) pro “Malnova Jerusalemo”.

Laŭda mencio: Raita Pyhälä (Finnlando) pro “La suno en la lago”.

Specialaj premioj (libroj kontraŭ ekvivalento de unu minimuma salajro pro fotoj teme ligitaj kun Esperanto): Robert Kamiński (Pollando) pro “Pardonu! En Ĉinio nun estas noktomezo” Sandra Burgues Roca (Urugvajo) pro “Ankaŭ mi volas lerni Esperanton”.

Laŭ la Regularo de la Konkurso, la kunorganizantoj havas ekskluzivan rajton ĝis 31 dec 2002 uzi ĉiujn ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

Dankon al la partoprenintoj! Gratulon al la laŭreatoj!

Redakcio de LOdE, Komitato de UES

La unua lernolibro por udmurtoj

Эсперанто. Калык куспо кылъя учебник estas la unua lernolibro por udmurtoj. Ĝin verkis ruslingve konata aktivulo kaj E-instruisto Bronislav Ĉupin kaj tradukis en la udmurtan lingvon ĵurnalisto kaj esperantisto Aleksandr Laptev. La lernolibron eldonis en decembro 2000 Ruslanda Esperantisto (Jekaterinburg, Ruslando), dank’ al subvencio de FAME-Fondaĵo (Germanio).

Ĉi tiu lernolibro estas aktualigita kaj perfektigita versio de la gazeta kurso de Bronislav Ĉupin, kiu aperis antaŭ kelkaj jaroj en junulara udmurtlingva gazeto “Ĝoĉbur” (Saluton). La 80-paĝa libro enhavas 20 lecionojn kun multaj poeziaĵetoj.

La nova lernolibro estas mendebla ĉe UEA kaj FEL kontraŭ 4 eŭroj. Oni povas mendi ĝin rekte ĉe La Ondo sendinte 6 respondkuponojn. La ruslanda prezo estas 15 rubloj (plus sendokosto).

Udmurtoj estas aŭtoktonaj loĝantoj de Udmurtio. Ekde la mezo de la 16a jarcento Udmurtio estas en Ruslando. El ĉ. 750 mil udmurtoj 496 mil loĝas en Udmurta Respubliko (ĉefurbo Iĵevsk). La udmurta lingvo apartenas al la perma branĉo de la finn-ugra lingvofamilio; ĝia skribsistemo estas cirilida. La plimulto de la kredantaj udmurtoj estas rus-ortodoksaj.

Halina Gorecka

Gazetoj

Literatura Foiro. 2000: 188

La 188a Literatura Foiro, la lasta por la jarmilo, proponas, kiel ĉiam, interesajn legaĵojn.

Uvertura poemo de Anja Karkiainen, eseo de Julian Modest pri la ampoezio de William Auld, Edwin de Kock kaj Giorgio Silfer, eseo de Zofia Banet-Fornalowa pri la pola poeto Jerzy Ficowski, recenzoj de Konstanten Krysakov, Giorgio Silfer kaj Julian Modest pri novaj esperantaj libroj kaj humura rakonto de Horst Vogt aperas en la literaturaj rubrikoj de la revuo.

La muzika rubriko proponas recenzon de Anna Lászay pri la ĵus eldonita Kvinpinta kantaro kaj artikolon de Radosław Nowakowski pri la harmonio en muziko.

La sociologia kaj kulturpolitika parto riĉiĝas per la dua parto de la eseo “Eŭropo post 1989: ĉu pli aŭ malpli da literaturaj lingvoj?” de Daniele Vitali. La Konkludoj de Segedo (1988) reaperas en LF kadre de la jubileo de la Manifesto de Raŭmo. Ĉi-lasta vekas pliajn komentariojn, fare de la legantoj kaj de la ĉefredaktoro, Ljubomir Trifonĉovski.

En la numero aperas ankaŭ artikolo de Claude Piron pri la centa datreveno de Ekspliko de sonĝoj de Sigmund Freud. Leen C. Deij daŭrigas la esploron de la vorto “Kristnasko”. Kaj ĉiu leganto trovos agrablan surprizon sur la lasta paĝo.

HeKo

Ricevitaj gazetoj

Apudvistula Bulteno. 2000/11,12,13;

Brazila Esperantisto. 2000/313;

El Popola Ĉinio. 2000/12;

Esperanto. 2000/12;

Esperanto aktuell. 2000/5;

Esperantolehti. 2000/6;

Esperanto-Nyt. 2000/4;

Espéranto Vendée. 2001/23;

Franca Esperantisto. 2000/523;

Heroldo de Esperanto. 2000/14,15;

Informilo por Interlingvistoj. 2000/4;

Internaciisto. 2001/1;

Juna Amiko. 2000/4;

KAE-Informilo. 2001/33;

Kal-Ĉi Dokumentaro. 2000/3,4;

Kataluna Esperantisto. 2000/312;

Komencanto. 2000/8;

La KancerKliniko. 2000/96;

La Ondo de Esperanto. 2001/1;

La Revuo Orienta. 2000/12;

l’esperanto. 2000/9;

Literatura Foiro. 2000/188;

Litova Stelo. 2000/6;

Monato. 2000/12;

Najbara Folio. 2000/4,6;

Norda Stelo. 2000/5;

Norvega Esperantisto. 2000/6;

REGo. 2000/2;

Service de Presse. 2001/557;

Sennaciulo. 2000/12;

Starto. 2000/5-6;

Trampo. 2000/4;

Vekilo. 2000/4.

Mozaiko

Ni ricevis 13 solvojn de la longa krucvortenigmo el la novembra numero. Malgraŭ tio, ke la krucvortenigmo estis longa, ĉiuj respondoj estis tute korektaj. La nomoj de la ĝuste respondintoj: Grigori Arosev (Ruslando), Ivars Barŝevskij (Ruslando), Charles Dornan (Skotlando), Bård Hekland (Norvegio), Norman Ingle (Britio), Brian D. Kaneen (Kanado), Erkki Kemppainen (Finnlando), Svetlana Konjaŝova (Ruslando), Marianne Lund & Mario Machlik (Norvegio). Sergei Paĥomov (Ruslando), Margaret Trethowan (Britio), Vladimir Vyĉegĵanin (Ruslando).

La libropremion per loto gajnis Hans Burkhard Dietterle (Germanio). Ni gratulas!

La ĝusta solvo: 1. acer’, 2. fervoj’; 3. teda; 4. RE; 5. tro; 6. Riga; 7. agema; 8. aĉul’ (fiul’); 9. Ankar’; 10. ino; 11. agl’; 12. orli; 13. kato; 14. cifer’; 15. nomo; 16. roman’; 17. Alpoj; 18. Ivano; 19. rara; 20. Edeno; 21. anonima; 22. rublo; 23. glit’; 24. map’; 25. impone; 26. ampol’; 27. kopeko; 28. olivo; 29. depeŝ’; 30. dogmo; 31. imuna; 32. damni; 33. korb’; 34. oblong’; 35. ozono; 36. ondo; 37. plej; 38. imam’; 39. damoj; 40. pian’; 41. dog’; 42. infan’; 43. lak’; 44. po; 45. Leono; 46. bo; 47. beton’; 48. dormi; 49. on; 50. Lenin; 51. en; 52. zon’; 53. poŝ’; 54. amoniak’; 55. agento; 56. Germani’; 57. korn’; 58. nov’; 59. TV.

Krucvortenigmo

Horizontale: 7. Ĉiela zono, kiu enhavas 12 stelarojn (Ŝafo, Taŭro, Ĝemeloj...); 8. Oficiala ordono de la ŝtata reganta povo; 11. Birdo, noktohirundo; 12. Brodteksita per oraj fadenoj; 14. Aŭreolo; 15. Angulo inter la meridiano kaj la vertikalo, kiu trapasas tra difinita terpunkto; 16. Komerca skriba kalkulo pri ŝuldoj aŭ havoj de aparta persono; 19. Punkto, en kiu la vertikalo de iu loko renkontas la ĉielan imagan sferon (R); 20. Uzurpinto (R); 22. Longorela ŝarĝbesto; 23. Science esplori; 27. Salono, uzata por elmontri artaĵojn (R); 28. Mondonaco al malriĉulo (R); 32. Kosmetika ŝmiraĵo (R); 33. Tre malmola nigra vulkana ŝtono; 34. Rabobesteto kun bela felo (R); 37. Eco de substancoj havantaj la saman formalan strukturon (R); 38. Ornama bulba planto kun grandaj, bonodoraj floroj; 39. Scienco pri la strukturo de la organismoj (R); 40. Prizorgado de la spirita evoluo de homo.

Vertikale: 1. Scienco pri la plantoj (R); 2. Horizontala tabulo por surmeti librojn (R); 3. Skizo, plano, skeleto, resumo; 4. Afrika ĉevalo kun strioj; 5. Motorhavaj veturiloj por kampokulturo; 6. Fundamenta regularo de societo; 9. Baseno, uzata por levi aŭ mallevi ŝipojn inter du partoj de rivero; 10. Verba is-tempo; 13. Agrable kaj gajige distri; 17. Z-forma linio; 18. Lumigilo, konsistanta el cilindra stearina maso, ĉirkaŭanta meĉon; 21. Homo, kiu scipovas nek legi, nek skribi (R); 24. Tre preciza horloĝo (R); 25. Plibeligo per aldonitaĵo (R); 26. Homo, povoscianta plurajn lingvojn; 29. Rajdantino; 30. Plej malgranda ero de materio; 31. Provizora loĝejo; 35. Teatra verko; 36. Ruĝa bero (R).

Ĉi-foje ne necesas sendi al ni la tutan krucvortenigmon. Solvu ĝin kaj poste kalkulu: Kiom da literoj “Z” estas en la krucvortenigmo? La respondoj atingu nin antaŭ 10 apr. 2001 poŝte (la redakcia adreso) aŭ rete al la rubrikestro kulakova@akb.mplik.ru. Inter la respondintoj ni lotumos libropremion.

Kompilis Tatjana Kulakova

Verdeskaj Pensoj

de Georgo Handzlik

A (LOdE-73) B (LOdE-74) C, Ĉ (LOdE-75)

D

Dek mil radikoj estas absolute sufiĉe por averaĝa homo, kiu en propra lingvo uzas ne pli ol naŭcent vortojn.

Demokratio: sistemo en kiu opinio de profesoro egalas al tiu de analfabeto.

Denaskaj infanoj ofte diras al ĉiu esperantisto “onklo”, mi konas ĉarman etan samideaninon, kiu al ĉiu esperantisto diras “paĉjo”.

Du jarojn post la enkonduko de eŭro malaperos la naciaj valutoj, kiom da tempo ricevos la naciaj lingvoj.

Dum UK oni parolas nur Esperante — ĉu manko de toleremo?

Dum UK parolu al ĉiuj Esperante, tamen ne pli longe ol ili pretas vin aŭskulti.

Dumviva membro ĝojigas nur dufoje la asocion: pagante kaj mortante.

Ke la Ondon oni ne nur legas, sed ankaŭ montras al aliaj, repruvas la foto, afable sendita de Vilmoŝ Arnold, kiun li faris ĉi-jare en la Ago-Taga ekspozicio en Senta (Jugoslavio).

Kalendaro

4-11 mar. Sankt-Peterburgo (Ruslando). REK-2001 kaj EoLA-13. Adreso: RU-195274 Sankt-Peterburgo, ab. ja. 28, Ruslando. Rete: rekeola@mailru.com.

25 mar-1 apr. Budapeŝto (Hungario). Seminario de TEJO “La lingva ĉielarko — ponto al kulturaj trezoroj”. Adreso: Hokan Lundberg, Fisksatra Torg 12, SE-133 41 Saltsjobaden, Svedio. Rete: Hokan.Lundberg@home.se.

31 mar-1 apr. Odeso (Ukrainio). Aprilaj ridetoj. Adreso: Ukrainio, 65000, Odessa, Dekabristov 16, kv.1, Vera Tintulova. Rete: verda99@mail.ru.

31 mar-1 apr. La Chaux-de-Fonds (Svislando). Lernu pli pri la kuracaj plantoj. Adreso: KCE, CP 311, Postiers 27, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando. Rete: kce.esperanto@bluewin.ch.

8-12 apr. E-centro Kvinpetalo (Francio). Preparado al ekzameno pri kapableco. Adreso: Rue du Lavoir, FR-86410, Bouresse, Francio. Rete: kvinpetalo@club-internet.fr.

12-16 apr. La Chaux-de-Fonds (Svislando). 4a PIK (Plurnivela Internacia Kursaro, printempa sesio). Adreso: KCE.

17-22 apr. E-centro Kvinpetalo (Francio). Staĝo pri historio. Adreso: Kvinpetalo.

28 apr.-6 maj. Bydgoszcz (Pollando). Internacia kurso por E-vojaĝgvidantoj. 26aj E-tagoj de Bydgoszcz. 19a Pola Studadsesio de AIS. Adreso: M.Skłodowskiej-Curie 10, PL 85-094 Bydgoszcz, Pollando. Rete: andreo@rubikon.net.pl.

28-29 apr. La Chaux-de-Fonds (Svislando). Psikologio kaj nia ĉiutaga vivo. Adreso: KCE.

12-19 maj. Tábor (Ĉeĥio). 53a Kongreso de Internacia Fervojista E-Federacio. Adreso: Anglická 878, CZ-25229 Dobřichovice, Ĉeĥio. Rete: Ifef-kongreso@kava-pech.cz.

24-27 maj. La Chaux-de-Fonds (Svislando). 13a Konferenco de Internacia Komunista Esperantista Kolektivo. Adreso: Dieter Rooke, Aussere Klus 2, CH-4702 Oensingen, Svislando.

1-10 jun. Mielno (Pollando). 23a Ĉebalta Esperantista Printempo. Adreso: PEA, Filio en Koszalin, skr. poczt. 30, PL 75-016 Koszalin-1, Pollando.

7-10 jun. Beogrado (Jugoslavio). Danuba Esperantlingva Scienca kaj Kultura Forumo (DESKF-5). Adreso: Terazije 42, YU-11000 Beograd, Jugoslavio. Rete: radp@ptt.yu.

7-15 jul. Kaunas (Litovio). 37aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-37). Adreso: p.k. 167, LT-3000 Kaunas, Litovio, Litova Esperanto-Asocio. Rete: ritavalc@takas.lt.

11-17 jul. E-centro Kvinpetalo (Francio). “Leviĝas la Kurteno”: Staĝo pri aktorarto kaj aktorado. Adreso: Kvinpetalo.

14-20 jul. Nagykanizsa (Hungario). 74a Kongreso de SAT. Adreso: Tibor Szabady, pf 66, HU-8800 Nagykanizsa, Hungario. Rete: esptibor@pro.hu.

14-20 jul. Strážnice (Ĉeĥio). 14a Internacia E-Konferenco. Temo: Karolo Piĉ-Onesork kaj liaj mondoj. Adreso: p.k. 36, CZ-696 62 Strážnice, Ĉeĥio. Rete: Vlada﹍hasala@iol.cz.

17-24 jul. Slovakio, Hungario, Italio, Aŭstrio. 11a Internacia E-Kongreso. Renkontiĝo de Folkloro. Adreso: M.Skłodowskiej-Curie 10, PL 85-094 Bydgoszcz, Pollando. Rete: andreo@rubikon.net.pl.

21-28 jul. Zagrebo (Kroatio). 34a Internacia Infana Kongreseto. Adreso: Bethlen G. u. 2, HU-2030 Erd, Hungario. Rete: stefan.macgill@galamb.net.

21-28 jul. Zagrebo (Kroatio). 86a Universala Kongreso de Esperanto. Adreso: Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Rete: uea@inter.nl.net.

28 jul-4 aŭg. Lovran (Kroatio). 35a ILEI-Konferenco. Adreso: Orbis Pictus, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste, Italio. Rete: orbispictus@iol.it.

29jul-5 aŭg. Strasburgo (Francio). 57a Internacia Junulara Kongreso. Adreso: JEFO, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75014 Paris, Francio. Rete: Jefo@esperanto.org.

31 jul-20 aŭg. La Chaux-de-Fonds (Svislando). 4a Plurnivela Internacia Kursaro (somera sesio). Adreso: KCE.

13-23 aŭg. Uljanovsk (Ruslando). OkSEJT-41. Adreso: RU-432063 Uljanovsk-63, ab. ja. 4716, Ruslando. Rete: yuka@chat.ru.

25-26 aŭg. Kyongsan (Koreio). 33a Korea Kongreso de Esperanto Adreso: Esperanto, Naewoe Bldg 4F, 588-43 Bongduk 1-dong, Taegu, 705-021, Koreio. Rete: Taeguesperanto@hanmail.net.

21-30 sep. Bydgoszcz, Poznań (Pollando). 27a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo. Adreso: M. Skłodowskiej-Curie 10, PL 85-094 Bydgoszcz, Pollando. Rete: andreo@rubikon.net.pl.

Anoncetoj

Ĉiu vorto en la rubriko “Anoncetoj” kostas 1 rublon por ruslandanoj. Por alilandanoj kvin vortoj kostas unu respond-kuponon. La pagon sendu al Галина Романовна Горецкая je la redakcia adreso.

Rusinoj konatiĝos edziĝcele. Sendu IRK, informiĝu:

eSPero Adreso: ab. ja. 1392, RU-610904, Kirov, Ruslando.

28-jara komencanto deziras korespondi tutmonde pri diversaj temoj: filozofio, esoterismo, budĥismo, literaturo (fantasta kaj ne nur), komputiko k.a. Mi deziras konatiĝi kun interesaj homoj, diskuti diversajn ideojn.

Vadim Oparin Adreso: ul. Ŝossejnaja, 125-26, RU-385745, r. Adygeja, p/o Pobeda, Ruslando.

Membroj de nova E-grupo deziras korespondi kun E-kluboj kaj apartaj esperantistoj.

Veronika Paŝeviĉ Adreso: ul. Ŝkoljnaja, 26-12, 211720 Dokŝicy, Vitebskaja obl., Belarusio.

La Ondo de Esperanto kaj Sezonoj sendas plej korajn bondezirojn kaj gratulojn al sia konstanta moskva kunlaboranto Grigori Arosev kaj al siberia aktivulino Jelena Katajeva, okaze de ilia geedziĝo en Tomsk je la antaŭlasta tago de la dua jarmilo.

Nekrologo

La 22an de decembro 2000 post longa malsano en Lodzo (Pollando) forpasis longjara Esperanta aktivulo kaj tradukanto de diverslinvaj kanzonoj, poemoj kaj teatraĵoj

Włodzimierz Wesołowski (1936-2000)

Ni funebras kaj kondolencas

Estraro de PEA, Filio en Lodzo La Ondo de Esperanto