Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Ondo de Esperanto

La bazan tekston origine enkomputiligis La Ondo de Esperanto

La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de La Ondo de Esperanto.

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 2001-2004

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2001. №8-9

Redakcie

La julian redakcian kolumnon, plejparte, plenigis dankoj, kaj ankaŭ nun ni dankas niajn legantojn pro la multaj gratuloj kaj bondeziroj, diritaj kaj senditaj okaze de nia transloĝiĝo! La varmaj kaj sinceraj vortoj donas al ni pliajn fortojn por la daŭrigo de nia agado en la nova loko — koran dankon pro la subteno kaj fido!

Cetere, la “nova loko” estas interesa, kaj ni volonte plenumas viajn petojn kaj koncize karakterizas ĝin.

Ni estas en Ruslando. Kurioze, sed kompare kun Jekaterinburg, kie loĝas multaj tataroj, baŝkiroj kaj amaso da (plejparte, neoficialaj) rifuĝintoj el Centra Azio, la loĝantaro de Kaliningrad estas tre slaveca — krom la rusoj estas ĉi tie multaj belorusoj kaj ukrainoj, kiuj kunvivas surprize harmonie — malgraŭ la manko de la historiaj radikoj ĉi tie. Sed la ruslandeco signifas la ekziston de amaso da ruslandaj problemoj. Ankaŭ de moroj kaj kutimoj.

Ni estas en eksa Sovetunio. Ĉiupaŝe oni povas vidi la restaĵojn de la komunisma regado: la nomoj de la ĉefaj stratoj, monumentoj de Lenino kaj liaj kamaradoj, tipe sovetiaj konstruaĵoj, trivitaj stratoj, apenaŭ funkciantaj akvoduktoj kaj liftoj, apenaŭ funkciantaj nekonkurenckapablaj uzinoj...

Ni estas en Eŭropo. La enklavanoj malbone konas la “kontinentan Ruslandon”, kaj nur malmultaj junuloj vizitis Moskvon aŭ Peterburgon, kvankam preskaŭ ĉiuj proprasperte konas Pollandon, Litovion kaj Germanion. Laŭ la procentaĵo de la eksterlandaj aŭtoj, poŝtelefonoj kaj satelitaj TV-antenoj Kaliningrad estas la plej avangarda en Ruslando. Funkcias amaso de butikoj kaj trinkejoj. Agrable impresas, ke la aŭtoj ofte (sed ne ĉiam!) cedas la pasorajton al piedirantoj kaj ke la komizoj kaj oficistoj estas pli afablaj ol en la cetera Ruslando. Necesas nur unu horo por atingi la limon de Pollando, kaj du horoj ĝis Litovio, kaj ni jam vizitis ambaŭ landojn.

Ni estas en Orienta Prusujo. La kruckavaliroj konkeris la prusojn kaj ekloĝis ĉi tie meze de la 13a jarcento, kaj — malgraŭ la barbara rilato de la sovetuniaj gvidantoj al ĉio germana — ĉi tie senteblas la etoso de la pasinteco. Kelkaj katedraloj kaj kasteloj estas rekonstruataj, kaj post la fenestroj de nia hejmo estas majesta panoramo de la Katedralo, apud kiu trovis sian lastan ripozejon la granda Kantio. Kaliningrad, Sovetsk (Tilsit), Svetlogorsk (Rauschen) kaj Zelenogradsk (Cranz) allogas multajn turistojn el Ruslando kaj Germanio.

Ni estas en Esperantujo. Kvankam tiu ekstermapa lando suferetas pro potencbataloj inter iuj gvidantoj, por la pli multaj esperantujanoj amikeco, interhelpo kaj solidareco estas ne nur vortoj. Jam ĉi tie atingis nin la agrabla informo pri la subvencio Cigno, kiun la Estraro de UEA asignis al nia modesta entrepreno, kaj sekvis sciigo pri la premio La Infanlibro de la Jaro al La hobito.

Koran dankon!

Halina Gorecka

Aleksander Korĵenkov

La kovrilpaĝa foto de Jelena Ĉepinoga montras la Katedralon de Königsberg sur la urbocentra insulo.

Duafoje en Zagrebo

21-28 jul 2001 Zagrebo duafoje gastigis UKon, sed unuafoje en la sendependa Kroatio, ĉar en 1953 oni kongresis en Jugoslavio. Cetere, tiam UK-38 ricevis 1760 aliĝojn, kaj UK-86 en la unua jaro de la tria jarmilo — ĉ. 1700.

Kvankam, laŭ Georgo Handzlik, la alta protektanto estas “ulo, kiu anstataŭ viziti kongreson sendas telegramon”, ĉi-foje prezidento de Kroatio, Stjepan Mesić, venis al la malfermo kaj komparinte la du UK-epokojn, diris:

En tiu epoko, maltrankvila, sed interesa kaj sortdecida, unu sola afero ne ŝanĝiĝis, kaj tio estas la entuziasmo de vi, esperantistoj, kaj via deziro helpi, per la lingvo kiun vi uzas kaj kiun vi propagandas, ke la mondo, en kiu ni vivas fariĝu pli bona.

La kroatia poŝto emisiis porokazan poŝtmarkon. La kongresa insigno garantiis senpagan veturon en la urbaj busoj kaj tramoj. La amaskomunikiloj atentis la kongreson. Antaŭ la Ekonomia Fakultato estis inaŭgurita monumento “Futuro” de dana skulptisto Jesper Nergaard. Laŭ la urbestro Milan Bandić, ĝi “plinobligis ĉi tiun urbanisme ordigitan urboparton”.

Kroatiaj samideanoj dank’ al la bonaj kontaktoj kun la ŝtatgvidantoj preparis bonan kongreson, kaj ni esperu, ke la kongresa postrikolto estos abunda.

En la urbo de Lapenna

Zagrebo estas ligita kun Ivo Lapenna, kiu aktivegis ĉi tie komence de sia kariero. Populara kongres-salono havis lian nomon; esearo pri li estis lanĉita en la Tago de la Libro, estis renovigita la oratora konkurso kiun iam Lapenna iniciatis. Lia iama kontraŭbatalinto Humphrey Tonkin publike diris:

Lapenna nun prenas sian ĝustan lokon en nia historio, kiel unu el niaj plej elstaraj kolegoj kaj animantoj. Estas bele, ke tio okazu ĝuste ĉi tie en Zagrebo, kaj ke memorante lin ni memoru ne la aferojn, kiuj en pasinteco nin dividis, sed la aferojn, kiuj nin unuigis kaj unuigas en dialogo de paco kaj kompreniĝo, kiu estu ekzemplo por nia mondo dividita.

Dialogoj kaj aliaj konversacioj

Tonkin uzis la vorton dialogo, ĉar la kongresa ĉeftemo estis “Kulturo de dialogo — dialogo inter kulturoj”. La temo pretekstis plurajn prelegojn, sed apenaŭ vekis multajn seriozajn dialogojn.

Fakaj asocioj uzis la kongreson por siaj kunvenoj. Ekzemple, IKEF (Internacia kaj Komerca Ekonomia Fakgrupo) konfirmis la stabilan agadon. Ĝia prezidanto, Josef Braun, menciis eldonon de INKOTERMOJ 2000, verkadon de altnivelaj artikoloj por Monato kaj bonan kunlaboron kun TAKE, kiu manifestiĝis per sukcesa komuna faka seminario en Francio. En la diskutado oni emfazis neceson de rapida pretigo de aktualaj terminaroj pri ekonomio kaj komerco kaj pli forta helpo al esperantistaj komercistoj. IKEFanoj estis akceptitaj en la Zagreba Ekonomia Ĉambro.

Terminologian problemaron dum tri horoj diskutis sesdeko da interesitoj. Daŭras provoj reaktivigi Terminologian E-centron, estas serĉata kunordiganto por terminologia diskutgrupo. Esperantologia konferenco allogis pli ol 160 personojn — kvin prelegoj kun vigla diskutado daŭris kvar horojn.

Elektado sen elekto

Gravaj estis la kunsidoj de la Komitato de UEA, ĉar 2001 estas elektojaro. Jam je la unua tago estis elektita nova Estraro de UEA. Prezidantiĝis d-ro Renato Corsetti (Italio). Oni elektis du vicprezidantojn: prof. Lee Chong-Yeong (Koreio) kaj prof. Humphrey Tonkin (Usono). Ivo Osibov (Kroatio) iĝis ĝenerala sekretario. Aliaj estraranoj: Ans Bakker (Nederlando), Gbeglo Koffi (Togolando), Andrej Grigorjevskij (Ruslando) kaj Michela Lipari (Italio).

Laŭ la propono de la Elekta Komisiono, la elektado estis senalternativa; kaj inter la nunaj estraranoj estas nur unu B-komitatano, rekte elektita de la membroj. Kvankam nun estas je unu estrarano pli multe ol antaŭe, el la taskoj de la Estraro malaperis “kulturo” kaj “faka kaj scienca agado”.

Forta lezo antaŭ Fortalezo

Oni diras, ke UEA povas funkcii eĉ kun nefunkcipova Estraro, ĉar ekzistas Centra Oficejo faranta la plej grandajn servojn en Esperantujo. Tial estis ŝoko, kiam la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, anoncis sian demision; lin sekvis la direktoro de CO, Pasquale Zapelli, kaj supozeble sekvos kelkaj aliaj.

Kvankam la demisiintoj ne diris tion, multaj mense asociis la demisiojn kun la premkampanjo kontraŭ iuj roterdamaj oficistoj, informoj pri kiu likis en la reto antaŭ la kongreso. Sed mankas glasnosto en Esperantujo, kaj dum la tri postkongresaj semajnoj la novaj gvidantoj de UEA ankoraŭ ne donis la “oficialan vidpunkton”. Ĉu Zagrebon hantis Lapenna, kies iama demisio efikis pli ol la kabeo de Kabe? “Forta lezo jam en Zagrebo”, — komentis kongresano.

Cetere, Fortalezo atendos nin en 2002. Kaj Göteborg en 2003. Ankaŭ en Ĉinio, Vjetnamio, Japanio, Litovio kaj Ruslando oni planas inviti UKon. La nova estraro decidos.

Halina Gorecka

kiu kore dankas al Petko Arnaudov pro la senditaj zagrebaj impresoj, kaj al Josip Pleadin kaj István Ertl pro la senditaj eroj el Zagreba Albumo.

Mesaĝo de la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj al la 86a Universala Kongreso de Esperanto

Estas por mi plezuro transdoni miajn bondezirojn al la 86-a Universala Kongreso de Esperanto.

La Esperanto-movado ĉiam partoprenis la celon interligi homojn trans naciaj limoj. Hodiaŭ ni vivas en nova epoko de komunikado, en kiu eblas transsendi informojn pli rapide kaj pli foren ol iam ajn antaŭe. Tamen unu homo el du neniam faris aŭ ricevis telefonvokon. Larĝa diĝita disdivido forbaras multajn malriĉajn landojn de la rimedoj de informteknologio. Unuiĝintaj Nacioj, kunlabore kun la civila socio kaj la privata sektoro, havas firman volon transponti tiun dividon.

Inter la novaj iniciatoj, pri kiuj mi esperas, ke ili konstruos diĝitajn pontojn al la evolulandoj, estas la Teknologia Servo de UN, UNITeS. Tiu norda reto de volontuloj dividas sian scipovon kun grupo en sudaj landoj, donante trejnadon pri la aplikado de teknologio. Plibonigita komunikado havigas multajn avantaĝojn: por distanca lernado, pli rendimenta negocado kaj pli rapida reago al urĝaj okazaĵoj. Dividante la neelĉerpeblan varon informado ni povas plibonigi ĉies aliron al edukado, sano kaj prospero.

Dum ni alstrebas niajn komunajn celojn de plibonigitaj komunikado kaj komprenado, mi antaŭĝojas pri pluaj kunlaboro kaj bonvolo inter Unuiĝintaj Nacioj kaj la Esperanto-movado. En tiu spirito mi deziras al vi plenan sukceson.

(La lasta frazo de la cetere anglalingva mesaĝo estis skribita en Esperanto.)

Mesaĝo de Unesko al la 86a Universala Kongreso de Esperanto

Estas ja mia plezuro transdoni miajn bondezirojn al la partoprenantoj de la 86a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo, Kroatio, pri la temo “Kulturo de Dialogo — Dialogo inter Kulturoj”.

Unesko aparte sin koncernas pri tiu ĉi temo: unue rilate ĝian mandaton antaŭenigi kulturon de paco, kaj due, kaj pli aktuale en la nuna jaro, en la kadro de la Jaro de Unuiĝintaj Nacioj pri Dialogo inter Civilizoj. La fakto, ke la Universala Kongreso de Esperanto sin dediĉas al tiu ĉi jaro de Unuiĝintaj Nacioj, estas aparte signifa al Unesko. Neregistaraj organizaĵoj kiel la via ludas gravan rolon en antaŭenigo de la celoj kaj objektivoj de Unuiĝintaj Nacioj, kaj Unesko alte taksas siajn jam longedaŭrajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio.

Lingvoj kaj lingva diverseco konsistigas la ŝlosilon al interkultura dialogo. Ĉar estas la lingvo mem, kiu esprimas la komunan historion de kulturo kaj ebligas al ĝiaj membroj komunikiĝi inter si. Je sama tempo, estas la lingvo, kiu povigas kulturojn interŝanĝi ideojn kaj prunti kaj adaptiĝi inter si. Same estas la lingvo, kiu permesas al ni komune dividi niajn ideojn pri la mondo sur tereno de kultura diverseco kaj malsami dum ni samtempe festas nian komunan homecon. Fine, estas per parolado kaj aŭskultado unu al alia, ke ni atingas kompreniĝon, tiel esencan al paca kunekzisto.

La laboro de Unesko en edukado, komunikado kaj kulturo daŭre emfazas la gravecon de multlingvismo kaj de konservado de lingva diverseco en tutmondiĝanta terglobo. Tamen, ni rekonas, ke tia diverseco neniam estu uzata kiel preteksto por perforto aŭ konflikto. Jen nia defio. Ni komune dividas tiun defion kun niaj kunlaborantoj tra la mondo, kiel ekzemple vi, kiuj dediĉis sin al la celoj de la Dialogo inter Civilizoj.

En tiu ĉi kadro ni alte taksas la laboron de la Universala Kongreso de Esperanto, ĉar vi antaŭenigas lingvon, kiu estas ilo de dialogo inter civilizoj kaj ne fiksis siajn radikojn en la kulturo aŭ intelekta tradicio de difinita grupo de nacioj.

Mi deziras al la Kongreso plenan sukceson.

John Daniel Asista Ĝenerala Direktoro pri Edukado

Ni estas multnombra ŝiparo iranta laŭ la sama vojo

Estas tro da esperantistoj en la mondo, aŭ almenaŭ tro da Esperanto-organizaĵoj! Similan rimarkon mi aŭdis antaŭ la malfermo de la 4-a kunsido de la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo en Zagrebo dum la Universala Kongreso. Ĝin eldiris partoprenanto, kiu timis suferi pro la troa pleneco de la salono en la varma Zagrebo.

Yves Peyraut, la prezidanto de la Plenumkomitato de SAT, prezidis la kunvenon. Li rimarkis, ke io tia (prezidanto de la Plenumkomitato de SAT, kiu prezidas kunvenon okazantan en la kadro de la Universala Kongreso de UEA) antaŭ iom da jaroj estus neimagebla. Tamen la afero aspektis tute nature al la dudeko da reprezentantoj de esperantistaj asocioj, kiuj partoprenis, kaj al la trideko da kongresanoj, kiuj ĉeestis.

Yves Peyraut enkondukis la kunvenon per memorigo de la esenco de ĉi tiu Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo: temas pri libera interŝanĝo de opinioj kaj planoj inter sendependaj asocioj cele al kunlaborado por la bono de la tuta esperantlingva komunumo.

Sekvante tiun rimarkon, mi mem uzis la metaforon pri ŝiparo konsistanta el ŝipegoj, ŝipoj, ŝipetoj kaj boatoj, kiuj restas en kontakto inter si nur por decidi la vojon de la tuta ŝiparo.

Ĉi-jare la kontakto rilatis ĉefe al la nova labor-plano aprobita de la komitato de UEA. La prioritatoj de tiu labor-plano estas: informado, instruado, utiligado. Kaj ĝuste pri la punkto utiligado, pri la per-esperanta agado, temis la debato. Ni devas trovi manieron por subteni la agantojn per Esperanto, la utiligantojn de la lingvo.

Preter la multaj praktikaj ideoj proponitaj, unu ŝajnas esti la ĝenerala principo: fini la interasocian batalon (mi ŝtelas membrojn de vi kaj vi ŝtelas membrojn de mi) kaj utiligi nian diversecon por puŝi agadojn kaj agantojn al la ĝusta asocio. Mi donu du ekzemplojn.

Se en la Esperanto-komunumo estas homoj, kiuj opinias, ke esperantistoj agu kontraŭ la mort-puno, estas senutile, eĉ malutile, organizi ardajn batalojn en UEA aŭ en IKUE, ĉu ili pro sia neŭtraleco kaj ĝenerala idearo rajtas aŭ ne rajtas partopreni. Estas tre pli simple lasi SAT-on gvidi tiun agadon.

Se venas propono de ĉina fervojisto provizi ĉiujn ĉinajn lokomotivojn per verda stelo, antaŭ ol UEASAT komencas pristudi, kio estas lokomotivo, verŝajne valoras transdoni la proponon kaj la laboremon de la ĉina membro al la IFEF. Kaj inverse.

Dua ideo, kiu estis debatita, estis la neceso starigi iom pli stabilan sistemon de konsultiĝoj tra la jaro. Eble la solvo estos nova ret-listo starigota, por doni respondon al demando, kiu jam estis levita en la unua kunsido de la Strategia Forumo en Montpeliero.

Ne mankis rakontoj pri sukcesoj (ekzemple la partopreno de gesinjoroj Grattapaglia de la Rotaria Asocio en granda kunveno de rotarianoj en Usono) kaj pri malfacilaĵoj (ekzemple la manko de administra stabileco de multaj fakaj asocioj).

Ne mankis klopodoj de partoprenantoj ne reprezentantaj asociojn tiri la diskuton al siaj propraj amataj ĉevaletoj (inform-oficejo de UEA en Bruselo aŭ provizado de ĉiuj skribiloj en la mondo per la vorto Esperanto). Sed tio apartenas al la esperantista folkloro.

La sukceson de la debato oni povas taksi per tio, ke la partoprenantoj en debato, kiu laŭ la programo daŭris proksimume de la 2a horo posttagmeze ĝis la 6a, rifuzis havi paŭzon en la mezo de la debato, malgraŭ la varmo en la salono kaj la evidenta neceso provizi sin per trinkaĵoj.

Nur fervoraj esperantistoj kapablas je tio.

Fine de la kunsido Yves Peyraut diligente listigis la sugestojn de la partoprenantoj, kiuj estos temo por debato en la nova ret-listo.

Renato Corsetti

UEA: la popolo elektis...

Zorga rekontrolado konfirmis la grandan surprizon de la ĵusa elektado de sep Komitatanoj B de UEA: la nombro de individuaj membroj, kies balotilo revenis ĝustatempe, montriĝis identa kun la naskiĝjaro de Esperanto: 1887.

La balotilo estis dissendita en majo al 6010 membroj, el kiuj do 31,4% voĉdonis.

10 balotiloj estis malvalidaj. El la voĉoj de la validaj 1877 balotiloj estiĝis jena rezulto:

Atilio Orellana Rojas 1302

Marija Belošević 1190

Amri Wandel 1189

Lee Chong-Yeong 1107

Wu Guojiang 1079

Aleksander Korĵenkov 1063

Katinjo Fetes-Tosegi 1017

Vincent Charlot 909

Philippe Chavignon 837

Christian Darbellay 815

Leon Roijen 776

Alicja Lewanderska-Quednau 651

Por la sep lokoj de Komitatanoj B estis elektitaj: Atilio Orellana Rojas (Argentino/Nederlando), Marija Belošević (Kroatio), Amri Wandel (Israelo), Lee Chong-Yeong (Koreio), Wu Guojiang (Ĉinio), Aleksander Korĵenkov (Ruslando) kaj Katinjo Fetes-Tosegi (Aŭstrio). Dum 2001-04 ili reprezentos en la supera organo de UEA la individuajn membrojn de la Asocio.

La rekorda aktiveco de 33,6% en la elektoj en 1998, kiam voĉdonis 2328 membroj, ne rompiĝis. Pro malpli da kandidatoj (15 en 1998, 12 ĉi-foje) la partopreno evidente ne estis same alloga kiel antaŭ tri jaroj. Dank’ al la daŭraj instigado kaj diskonigado de la elektoprocezo fare de la Centra Oficejo, la partoprenemo tamen multe superis tiun en 1995, kiam pri 8 lokoj konkursis 11 kandidatoj kaj voĉdonis 1388 membroj.

GK UEA

La Akademio elektas novan estraron

Estas okazanta la voĉdonado pri la nova estraro de la Akademio de Esperanto.

Tial ke ne estas aliaj kandidatoj, Geraldo Mattos certe estos reelektita kiel prezidanto, kaj Renato Corsetti kiel ĝenerala sekretario/kasisto. Por du vicprezidantaj postenoj konkuras la eliranta Christer Kiselman, kaj la novaj kandidatoj Probal Dashgupta kaj Bertilo Wennergren. Ĉiuj tri elirantaj estraranoj jam indikis sian kolegon Dashguptan kiel preferatan, sekve ankaŭ la rezulto pri la vicprezidantecoj estos sensurpriza.

Male, ne prognozebla estas la sorto de la sekcioj, kies direktoroj estas elektotaj tuj post la estraro. La sekcioj praktike ne funkciis dum la lasta mandato, kaj ilia reaktivigo implicus diversajn anstataŭigojn, pormomente ne diveneblajn pro manko de kandidatoj.

HeKo

Monda Turismo aktivis somere

La 11a Eŭropa Esperanto-Forumo, organizita de Monda Turismo havis tri partojn. La unua parto de EEF-11 okazis 2-7 jul en Jurmala (Latvio) kiel simpozio “Ekologio en Norda Eŭropo” kun ĉ. 150 partoprenantoj.

Grupoj de naturamikoj estis tre varme akceptitaj ĉe Jurmala urbodomo, respondeculoj pri medioprotektado de la urbo ricevis multegajn malfacilajn demandojn flanke de Esperantistoj naturamikoj de Slovakio. Grupoj de Pollando konatiĝis kun medioprotektado en urbo Tukums, kie ili volontullaboris en tre malnova Frata Tombejo. Ĉiuj partoprenantoj de la unua parto de la EEF-11 pro la volontullaboro kaj partopreno en simpozio kaj ekspozicio de fotoj kaj pentraĵoj “Naturo en mi kaj ĉirkaŭ mi” ricevis memor-medaljonojn.

La dua parto okazis poste en Poprad (Slovakio) kiel simpozio “Ekologio en Meza Eŭropo”.

La tria parto okazis en Valencio (Hispanio) kun ĉ. 200 personoj. En la Valencia fakultato pri Filologio ekde 14 ĝis 19 jul okazis prelegoj pri la temoj: Naturprotektado, Esperanto-kurso, Esperanto-Festivalo.

Kadre de la tria parto de EEF, 16 jul okazis Esperanto-Festivalo en urbo Cheste kun ekskurso al vinfabriko kaj giganta “paella” por 200 homoj. Vespere sur la placo de la Urbodomo okazis koncerto de polaj grupoj Babi Jagi kaj Ritmix kun modernaj dancoj kaj Esperanto kantoj, koruso de Janowiec ankaŭ kantis kelkajn kantojn Esperante. Plej forte prezentiĝis orkestro “Veloce” per elektronikaj instrumentoj.

Samtempe 18-21 jul okazis la 11-a Internacia Esperanto-Kongreso de MT en Budapeŝto kun ĉ. 400 partoprenantoj kun folkloraj kaj artaj programoj. Venis sep busoj de MT, plej multaj estis hungaroj, poloj kaj slovakoj.

Post la du aranĝoj de MT, ĉiuj rapidis al Zagrebo al UK-86. Dum la kongreso en Zagrebo funkciis budo de MT. En salono Ivo Lapenna dimanĉe okazis kunsido de MT. Estraranoj de MT raportis pri pasintaj aranĝoj en diversaj landoj kaj pri sekvontjaraj Kongresoj kaj Forumoj.

Post la Zagreba UK du busoj daŭrigis la vojaĝon al Trieste por partopreni la 70an Italan Kongreson de Esperanto, kiun partprenis ĉ. 330 esperantistoj el pli ol 20 landoj. Ankaŭ en Trieste MT havis kunvenon kaj disdonis ĉiujn kunportitajn materialojn.

Ĉi-jare preskaŭ ĉiuj busoj, sendiaj de MT al kongresoj, estis internaciaj. Al la karavanoj plej multe aliĝis esperantistoj el Pollando, Islando, Usono, Latvio, Slovakio.

Mara Timermane Estrarano de MT

Jubileo en Norvegio

Norvega E-Kongreso okazis ĉe Rønningen popola altlernejo en Oslo 7-9 jun 2001. Ĉeestis ĉ. 30 personoj. Dum la tri tagoj faris siajn kunsidojn Eldonejo Esperanto, Norvega E-Ligo kaj Norvega Junularo E-ista. Dumkongrese estis festata la 90-jariĝo de NEL.

La eldonejo, prizorganta libro- kaj abonservon, lamas ekde pluraj jaroj. Nun elektiĝis prezidanto Arne Olav Mjøen, kiu jam efektivigis rabatitan forvendon de malnovaĵoj kaj planas eldoni kelkajn lernilojn de Jon Rømmesmo.

La landa kunsido de NEL akceptis jarraportojn de 1999 kaj 2000. La estraro konkludis, ke oni ne sukcesis agi sufiĉe alekstere, ke la kluboj malmulte reciprokas la laboron de la estraro, sed aliflanke ke oni sukcesis realigi plurajn konkretajn projektojn lastatempe. Ekonomie NEL relative bonstatas, plejparte pro malmulta aktivado kaj sekve limigitaj elspezoj. Akceptiĝis strategia plano por 2001-05 en kiu la ĉefaj celoj estas ke la plimulto de la norvega popolo sciu ke Esperanto estas lingvo (tion oni jam preskaŭ atingis), funkciu regula kaj altnivela instruado minimume kvarloke enlande kaj ke la membrokvanto stabiliĝu je 350 (lastjare estis 343, sed multaj maljunas). La plano ankaŭ difinas neprioritatajn kampojn, i.a. internaciajn taskojn, kunlaboron kun aliaj asocioj en Norvegio kaj kulturon. La konkreta kaj modesta agada plano por la venontaj du jaroj detaligas kiel atingi la celojn. Kiel prezidanto reelektiĝis Torstein Kvakland. Elestrariĝis Otto Prytz, kiu dum 30 jaroj seninterrompe membris en la estraro, dum la lastaj 28 kiel vicprezidanto!

La jarkunsido de Norvega Junularo E-ista konstatis, ke post junulara revigliĝo dum 1997-99 iom malaktiviĝis la asocio dum la pasinta periodo. Ĉefa projekto estis ĉiujara okazigo de AJN, internacia skisemajno apud Trondhejmo. La nova estraro sub prezido de Bård Hekland laŭ agada plano prioritatos enlandan laboron kaj aktivigon kaj varbadon de kursfinintoj antaŭ informado al la ĝenerala publiko. Ene de la jaro pretu novaj broŝuro kaj retpaĝoj.

Eksterkunside Odd Tangerud drame prezentis La svaton de Anton Ĉeĥov kaj Tron Øgrim prelegis pri “Interreto kaj interlingvo”, pri lingvaj kaj sociaj konsekvencoj de la interreta “eksplodo”. Sabaton vespere ni festis la 90-jariĝon de NEL i.a. per longa historia prelego de Otto Prytz.

En solena ceremonio, Signe Korstvedt kaj Elna Matland estis nomumitaj honoraj membroj de NEL por sia pli ol 60-jara diversflanka aktivado en la movado.

Bård Hekland

Dumkongresa inaŭguro

Ekde la 21a ĝis la 25a de junio, okazis en la belega apudmara vilaĝo San Javier la 60a Hispana E-kongreso kun partopreno de samideanoj el Hispanio, Portugalio, Ruslando, Israelo, Britio kaj aliaj landoj.

Unu el la ĉefaj surprizoj por la ĉeestantoj estis la inaŭguro de “Plaza de Esperanto” (Placo de Esperanto).

Augusto Casquero

Sur la foto de la inaŭguro estas s-ino Skabeno pri Kulturo de San Javier,

kaj la Prezidanto de Hispana E-Federacio, Miguel Angel Sancho.

SAT unuafoje kongresis en Hungario

La 74a kongreso de SAT okazis 14-20 jul en Nagykanizsa (Hungario). El 27 landoj venis ĉ. 215 personoj.

La ĉeestantoj sentis sin agrable kaj senlace laboris dum la tuta kongresperiodo, kaj ili vizitis la projektitajn ekskursojn al Budapeŝto, al Balatonszentgyörgy, al Hévíz-Keszthely. Ĉiuvespere okazis amuzaj programoj.

Unuafoje la kongresanoj ricevis medalon por memoro de la kongreso! Kaj oni trovis en sia kongressako skribilon kun la signo de la kongreso, E-librojn kaj aliajn materialojn. La departamenta tagĵurnalo Zalai Hírlap ĉiutage aperigis artikolojn pri la laboro de la kongreso. Krom ĝi interesiĝis pri nia kongreso la tutlandaj kaj regionaj televidoj kaj radiostacioj, ĉar ĝi estis la unua kongreso de SAT en Hungario!

Szabadi Tibor

Instruistoj konferencis post UK

La 35a Konferenco de ILEI okazis en Lovran (Kroatio) de 28 jul ĝis 4 aŭg 2001. Situinta ĉe belega marbordo ĝi altiris preskaŭ 60 partoprenantojn el 20 landoj. Prelegis Mauro La Torre, Stefan MacGill, Ron Glossop, Bill Maxey, Hector Jimenez, Johano Negrete, Ilona Koutny, Juán Ramon Rodríguez Gomez kaj Irina Gonĉarova; la tekstoj aperos en Internacia Pedagogia Revuo.

La Komitato de ILEI elektis novan estraron por trijara deĵorperiodo: Mauro La Torre (prezidanto), Stefan MacGill (vic-prezidanto), Agneta Emanuelsson (sekretario), Boo Mee Kim-Lindblom (kasisto), Sabine Trenner (help-sekretario), Jennifer Bishop kaj Radojica Petrović (estraranoj).

Projekto Interkulturo post celebri ĉe UK dujaran enkondukan periodon intencas daŭrigi per helpo de dungota helpanto kun komputikaj kapabloj kaj per pli efika lerneja kontakto de la nova help-sekretario.

2 novaj sekcioj estas akceptitaj: Benino kaj Kroata Esperanto-Ligo. ILEI membriĝis al Fédération Internationale de Professeurs des Langues Vivantes. Rene Triolle kaj Mireille Grosjean reprezentos ILEI ĉe Unesko.

Jennifer Bishop

Karolo Piĉ kaj liaj mondoj

La 14an Internacian E-konferencon de OSIEK (Strážnice, 14-20 jul) partoprenis trideko da konferencanoj kaj kelkaj gastoj. La temo estis Karolo Piĉ kaj liaj mondoj. Prelegis Ed Borsboom (beletraj kaj esperantologiaj verkoj de K.P.), Christian Declerck (poezio kaj virino en la verkoj de K.P.), Josef Dörr (lingvaĵo de K.P.), Miroslav Malovec (situacio de verkisto dum la totalismo) kaj sian prelegon sendis ankaŭ malsaniĝinta Claude Gacond (didaktikaj rendevuoj kun K.P.).

La konferencanojn akceptis la urbestro Jaromír Šašinka, ili vizitis lokan kastelon, historiajn elfosaĵojn en Milkulov, kaj sabate, la urbon de Piĉ — Litomiŝlo. Tie ili vidis la tombon de Piĉ, muzeon, iaman gimnazion, kie lernis Piĉ, apudan piaristan preĝejon kun klostro, kastelon kaj bierfarejon, kie naskiĝis komponisto Smetana.

En Strážnice la vesperojn plenigis kulturaj programoj: vira kant-korpuso el la vilaĝo Josefov, geknaba koruso el urbeto Vracov, unu vesperon prelegis Vladislav Hasala pri Esperanto en filatelo kaj unu vespero estis dediĉita al greka kulturo, precipe la gastronomia.

Vendrede estis balote elektita premio OSIEK 2001 — venkis Eli Urbanová pro Hetajro dancas. Post du jaroj en 2003 okazos plua IEK denove en Ĉeĥio, proksime de Prago, kun la temo Intimaj temoj en la Esperanto-beletro.

El Litomiŝlo venis vizite la direktoro de la urba muzeo kaj magistrata komisiitino pri kulturo, kiuj volis ion ekscii pri sia urbano, kiun oni konas en la mondo, sed en la naska urbo ne. Ili miris, kiam usona samideano vizitinta ilian urbon rekonis multajn lokojn en Litomiŝlo el la libroj de Karolo Piĉ. La sinjorino el la magistrato poste ĉiĉeronis al la grupo dum la sabata vizito.

Miroslav Malovec

Junia printempo en Mielno

1-10 jun jam la 23an fojon okazis en Mielno (Pollando) Ĉebalta Esperantista Printempo. Pri la esperantisteco atestis verdaj flagoj, surskriboj kaj vojmontriloj en Esperanto. La loĝantoj de Mielno havis okazon konvinkiĝi pri la facila interkompreniĝo de diverslandanoj, ĉar multnombre venis ne nur poloj, sed ankaŭ alilandanoj.

La antaŭtagmeza tempo estis libera, krom du ekskursoj al Koszalin kaj Kołobrzeg. Posttagmeze estis videofilmoj, prelegoj, renkontiĝoj kun konataj personoj, kantado, dancado ktp. Dufoje nin vizitis famaj polaj dancistoj.

Grava evento estis la kunveno de la Ĉefa Estraro de Pola E-Asocio. Okazis ankaŭ renkontiĝo de la Estraro kun la partoprenantoj. Prezidanto de PEA, Stanisław Mandrak prezentis la agadon de PEA kaj respondis demandojn.

Multaj partoprenintoj planas reveni al Mielno post unu jaro. Eble la ĉeforganizanto Czesław Baranowski mendos pli bonan veteron por ĈEP-24?

Bogusław Sobol

Sur la foto: raportas Stanisław Mandrak,

apude staras vicprezidanto de PEA kaj prezidanto de Koszalina Filio de PEA, Czesław Baranowski.

Nova estraro de TEJO

En la ĵus pasinta 57a Internacia Junulara Kongreso en Strasburgo (Francio) elektiĝis nova naŭkapa Estraro de TEJO, kiu laboros ĝis IJK en 2003.

Pri la fakoj de unuopaj estraranoj decidos la Estraro mem, ankaŭ pri vicprezidanto(j); se ĉe estraranoj estas skribita fako, ĝi estas verŝajna antaŭvidata fako.

Prezidanto: Holger Boos, Germanio; Ĝenerala Sekretario: Katja Ignatieva, Ruslando; Kasisto: Ilja De Coster, Belgio; Estraranoj: Håkan Lundberg, Svedio (interreto, informado), Nastja Koĵevnikova, Ruslando (kongresoj), Sonja Petrović, Jugoslavio (seminarioj), Federico Breda, Italio (eksteraj rilatoj), Marko Lins, Germanio, Mayrim Sandoval, Venezuelo (Ameriko, landa agado).

Vladka Chvátalová

La 37an fojon en Baltio

Tradiciaj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-37) okazis 7-15 jul en Litovio. Por pasigi unu semajnon en amika etoso kaj praktiki nian lingvon venis 303 esperantistoj el 18 landoj. En ĉirkaŭaĵo de Kaunas ili povis ne nur ĝui la belan veteron, sed ankaŭ partopreni abundan programon de la aranĝo.

Dum la solena inaŭguro de BET-37 post enkondukaj vortoj de la prezidanto de Litova E-Asocio Povilas Jegorovas, estis tralegitaj salutmesaĝoj de Valdas Adamkus, prezidento de Litovio, kaj de L.C. Zaleski-Zamenhof. Salutis ankaŭ reprezentantoj de landoj, kaj poste sekvis la koncerto de la Ĉambra Orkestro de Kaunas, gvidata de Pavel Berman.

Ĉiumatene dezirantoj komune kuradis kaj naĝis en la apuda artefarita lageto. Post la matenmanĝo eksterlandanoj povis konatiĝi kun la litova lingvo. Por lernemuloj funkciis paroligaj kaj perfektiga kursoj.

La somera universitato estis riĉa je diverstemaj prelegoj. Gastoj kaj lokaj esperantistoj prelegis pri la E-movado, literaturo, sana vivmaniero ktp. Se iu trovis prelegojn neinteresaj, li/ŝi povis spekti videofilmojn, viziti la libroservon aŭ “krokodilejon”, kie troviĝis gaja kolekto da krokodiloj kaj aliaj ekspoziciaĵoj.

Ĉiuvespere okazis prezentado de popolaj metioj (ceramiko, ligna skulptoarto, teksaĵoj ktp.), diversaj koncertoj, instruado de balaj dancoj kaj diskotekoj. La pupteatro speciale por BET-37 preparis spektaklon en Esperanto laŭ litova popola fabelo La Ora Ovo.

Dikredantoj povis partopreni en loka kapelo la katolikan meson kaj la ekumenan Diservon. La infanoj havis proprajn programerojn. La etoson varmigis aŭkcio kaj diversaj ludoj, kiujn prezentis gastoj el Ukrainio, Ruslando kaj Germanio. Ĉiutage aperis informilo BETago.

Dezirantoj ekskursi vizitis la malnovan urboparton de Kaunas kaj monaĥejon Pažaislis, kaj ili havis tuttagan ekskurson al la parko Grétas apud Druskininkai, kie estas kolektitaj kaj starigitaj 70 diversaj monumentoj de sovetaj “idoloj”. Survoje oni vizitis urbeton Veisiejai, kie Ludoviko Zamenhof loĝis kaj kie estas monumento al li.

BET-37 finiĝis, sed al la Organiza Komitato daŭre venas kaj kritiko kaj dankvortoj. La unua helpas rimarki erarojn kaj mankojn en nia laboro, kaj la dua ĝojigas niajn korojn.

Rita Valčiukaitė

Sur la foto: prezidanto Jegorovas en la malfermo. (Fotis Gražvydas Jurgelevičius)

Salutmesaĝo al BET-37

Estimataj baltlandaj esperantistoj,

Elkore mi salutas ĉiujn zorgantojn pri lingvo Esperanto en Baltiaj landoj, ĉiujn partoprenantojn kaj gastojn de la 37aj Baltiaj Esperanto-Tagoj.

Vi estas komunumo, kiu strebas al pli bona interkompreniĝo, pli proksima komunikiĝo kaj pli granda sincereco pere de via propra kaj krea vojo. Lingvo Esperanto ekde la apero fariĝis rimedo unuiganta homojn, kaj tio estas la plej taŭga komprenigo de humanismaj ideoj de doktoro Zamenhof. Estas agrable, ke la ligoj de Baltiaj landoj kun tiu lingvo esprimiĝas ne nur per historia memoro, sed ankaŭ per via nuntempa agado, per via aktiva kaj krea vivo.

Mi tiel komprenas la celon de la agado, kiu kunigas vin, la samon mi deziras al via forumo kaj al ĉiuj anoj de la komunumo de baltiaj esperantistoj.

Valdas Adamkus Prezidento de Litova respubliko Vilnius, 8 jul 2001

Malgraŭ la tro malmolaj seĝoj

Printempa staĝo en Beziers (Francio) disvolviĝis la lastan semajnon de majo.

Venis 39 staĝanoj kaj 4 instruantoj. La nova loko estis agrabla, la manĝoj bonaj. Sed la partoprenintoj trovis la seĝojn tro ... malmolaj. Tio estas vera, sed la estro promesis, ke venontjare ni ĝuos pli komfortajn seĝojn kaj ankaŭ pli taŭgajn klasĉambrojn. Krom tiuj etaj materiaj aferoj la staĝanoj estis kontentaj kaj profitis de la kursoj. Gratulojn al la gvidintoj. La ekzamenoj altiris 4 kandidatojn por la Atesto pri lernado kaj 6 por la Praktika lernado.

Okazis unutaga vizito de Agde. Ĉiutage J-P. Peray gvidis kurson pri desegnado, post la tagmanĝo: bona malstreĉo meze de la tago. La variaj vesperoj bone finis la studotagojn. Ni spektis lumbildojn pri la Tel-Aviva UK, filmon pri belega vojaĝo tra la artaĵoj de Egiptio, alian filmon Babel, paroladeton pri savismo (helpo al la viktimoj de akcidento). Tiu lasta temo, ne tro gaja, tamen tre utila kaptis ĉies atenton. La lasta vespero ebligis malkovri la talentojn de la staĝanoj: kantoj, poemoj, skeĉoj vigle alternis (tekstoj de Schwartz, Baghy, ktp).

La staĝo finiĝis per komuna aperitivo kun kuketoj kaj ni adiaŭis kun la promeso denove renkontiĝi.

Entute kontentiga staĝo. La novaj organizantoj tre serioze, efike kaj diskrete laboris. Ni devas varme danki ilin pro tio. Ni ankaŭ ne forgesu ĉiujn aliajn helpantojn, kiuj kontribuis al la bonaj rezultoj de la staĝo.

Ni esperas, ke multaj revenos post unu jaro en majo.

Suzanne Authier

Pri teatro kaj ne nur...

Dek ses personoj partoprenis kurson por novbakitaj geaktoroj 11-17 jul en la Kvinpetalo sub la gvido de d-ro Paul Gubbins kaj fakulo Colin Simmonds.

Ĉe la kulmino, fine de la staĝo la grupo enscenigis tri diversajn variaĵojn de la teatraĵo Nun ni parolu, verketo de Paul Gubbins mem, premiita ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA. Tiel la partoprenantoj plenmezure ĝuis la internan vivon de la Verda Radiostacio Son-Ĝoj.

Interne de kaj paralele kun la staĝo okazis lecionoj pri elokucio kaj praktikado de jogo “Hatha” sub la gvido de Arlette Plutniak. Dum la teatrumado streĉis la mensojn kaj la parolkapablon, la jogo malstreĉis korpojn kaj mensojn en bela harmonio.

Edmond Plutniak

UEA en lingvojara konferenco

D-ro Detlev Blanke reprezentis UEA en la konferenco de la Eŭropa Lingva Konsilio (ELK), kiu okazis 28-30 jun en Berlino. Kun la temo “Plurlingvismo kaj novtipaj lernmedioj” ĝi estis dediĉita al la Eŭropa Jaro de Lingvoj. UEA estas unu el la fondaj membroj de ELK.

La konferencon partoprenis ĉ. 400 delegitoj de universitatoj, altlernejoj, ministerioj, ambasadoj, naciaj lingvoinstitucioj, instancoj de Eŭropa Unio ktp. UEA estis unu el la tre malmultaj internaciaj ne-registaraj organizaĵoj, kiuj reprezentiĝis.

Kiel la ĉefa demando reliefiĝis, kiel konservi multlingvecon kaj samtempe tamen plifaciligi la komunikadon. Ĝenerale la multlingveco estis komprenata tiel, ke la pozicio de la angla kiel “lingua franca” estas nediskutebla kaj ke krome la eŭropanoj regu unu-du aliajn fremdlingvojn. Oni opiniis necesa instrui pli frue al pli da homoj pli efike pli da aliaj lingvoj, apud la angla.

Negativaj sekvoj de la hegemonia rolo de la angla apenaŭ estis tuŝitaj, kvazaŭ regus interkonsento, ke la angla definitive estas la mondlingvo. Pri iom da nuancado zorgis germanaj delegitoj, kiuj plendis, ke la germana lingvo ne ludas adekvatan rolon en EU. Konfuzan kaj kontraŭdiran aliron al la problemaro montris i.a. la sinteno de d-ro Hans-Friedrich von Plötz, germana ambasadoro en Londono, kiu unuflanke ne dubindigis la rolon de la angla sed aliflanke draste postulis samrajtecon de ĉiuj lingvoj de EU kiel oficialaj kaj laboraj lingvoj. D-ro Bode el la Germana Akademia Interŝanĝa Servo proponis “forpreni” de la anglalingvaj landoj la anglan kaj plisimpligi ĝin por la rolo de “lingua franca”, ĉar la pontolingvo devus ne esti ligita al specifa kulturo.

GK UEA

Sarajevo 2001

En Sarajevo, la ĉefurbo de Bosnio kaj Hercegovino, 29 jul – 2 aŭg okazis renkontiĝo pri internacia solidareco Sarajevo 2001. Partoprenis 30 esperantistoj el 5 landoj. En la urbo, kiu defendis principojn de civila socio kaj de civita vivmaniero kaj dank’ al la internacia solidareco sukcese rezistis, ni priparolis la temon internacia solidareco. En siaj enkondukoj S.Colić parolis pri “Naturaj kaj sociaj katastrofoj en la mondo” kaj F.Zvirac pri “Agado de neregistaraj organizoj”.

S-ro Colić konstatis ke katastrofoj trafas ĉiun homon, senkonsidere de la rasa, etna aŭ religia aparteno kaj socia pozicio.

S-ro Zvirac prezentis la humanitaran organizon Espero. Ĝi estis fondita por peri kaj disdoni helpon al ĉiuj anoj de la asocio kaj ankaŭ al ĉiuj civitanoj, precipe nutraĵon, medikamentojn kaj monon senditajn el eksterlando de diversaj internaciaj organizoj kaj de la E-movado. Post la milito Espero transprenis iniciatojn pri renovigo de detruita lando, evoluigante siajn edukajn, kulturajn kaj teknikajn programojn. Poste li prezentis jam realigitajn projektojn kaj detale parolis pri la projekto de rekonstruado de ĝenerala hospitalo en Tesanj.

Poste, en vigla diskuto kaj dum la ferma sesio partoprenantoj interŝanĝis opiniojn kaj proponojn pri la temo.

Ĉiuj konsentis ke esperantistaro devu partopreni en humanitara agado. Kelkaj diskutantoj akcentis, ke nia celo devos esti reto de humanitaraj organizoj kiujn gvidos esperantistoj kaj kiuj uzas lingvon internacian en sia ĉiutaga laboro.

Por la eksterlandanoj ni organizis viziton de Sarajevo laŭ la “mapo de la sieĝo” oni partoprenis koncerton de Balkana filharmonio. Tuttagan ekskurson al Mostar kaj Blagaj partoprenis 24 esperantistoj.

Jakupović Kemal

Sur la foto: Tagmanĝo en Blagaj

Omaĝe al Waringhien

29 jul Gaston Waringhien estus centjara. Kultura Centro Esperantista (La Chaux-de-Fonds) inaŭguris la jubilean jaron per Junia Monatfino, fare de du elstaraj prelegantoj kaj varingjenologoj: Michel Duc Goninaz kaj Perla Martinelli.

La sukcesa aranĝo estis aparte dediĉita al la poeto, kiu verkis sub la pseŭdonimo G.E. Maura, aŭtoro de Duonvoĉe. La identecon de tiu ĉi “panama” poeto (Panama slange signifis Parizon) malkovris Duc Goninaz mem. Sed plie Duc Goninaz malkovris ke Waringhien estas ankaŭ Georgo Peterido Peneter, kunaŭtoro de Libro de Amo.

La ĉeestantoj (el Francio, Italio, Kubo, Nederlando kaj Svislando) havis la privilegion vidi specimenojn el la reviziita PIV, kies lasta ĝenerala relegado atingis la literon R. Tiel certe la verko estos eldonita okaze de la varingjena jubileo.

Perla Martinelli pritraktis la tradukiston kaj la LF-kunlaborinton. Ŝi anoncis baldaŭan eldonan proponon, kiun LF-koop pritraktos en sia Asembleo. La tekstoj de la prelegoj aperos en Literatura Foiro.

HeKo

Abunda plado pri Esperanto-muziko

La lasta semajno de julio en La Chaux-de-Fonds estis dediĉita al la prelegaro pri Esperanto-muziko de Floréal Martorell — direktoro de Vinilkosmo, kiel organizanto de KAFE, kaj kontribuanto al kulturaj aranĝoj en Esperanto-aranĝoj, ekzemple ĉi-jare en IJK-57.

Flo kondukis nin ekde la komenco — intermilita periodo — ĝis la nuntempa plej moderna muziko. Ni sekvis ankaŭ la evoluon de la teknikaj rimedoj de la disko tra la kasedoj ĝis la KD-oj. Aŭskultante ne nur la prelegon, sed ankaŭ specimenojn de diversaj produktaĵoj de artistoj, kantistoj, rokbandoj, ni ĝuis la stilojn unu post la alia.

Pro la tre bona etoso, kaj altnivela prelego de Flo, ni esperas ke en la proksima estonto, ni sukcesos inviti lin por daŭrigi la aventuron pere de novaj produktoj en Esperanto-muziko.

Anna Lászay

IvERo

Ivanova E-klubo, la plej malnova en Ruslando (fondita en 1890 de Antoni Grabowski) strebas tradiciigi sian renkontiĝon IvERo: 5-10 jul 2001 okazis la dua.

La renkontiĝo estas destinita ĉefe al familioj kaj ŝatantoj de ripozo en E-medio, kun unu el celoj — reteni en la movado la esperantistojn kun infanoj.

Entute partoprenis 35 personoj, inter ili 13 infanoj. Por la infanoj ekzistis aparta distra kaj kleriga programo kun elementoj de Esperanto, kiun profesinivele gvidis denaska esperantistino Maja Loskutova. Ĉiuj ĝuis la pitoreskan naturon: arbaro, herbejo, rivereto, floroj kaj beroj, mirinde pura aero. Ĉiuj dormoĉambroj kaj salonoj situis en unu sama konstruaĵo, do estis ĉiam facile trovi bezonatajn homojn.

La programo ne estis streĉita, paralelaj programeroj ne okazis. Vere laŭdindas la muzika parto: koncerto de Andrej Obrezkov, prelegoj de Bronislav Ĉupin kaj Nina Gonĉarova pri Beethoven kaj Grieg kaj de Irina Mironova pri “ragtime” kun muzikaj ilustraĵoj; ankaŭ la ludo por divenado de kantoj.

Okazis ankaŭ la tradiciaj lignofajro (kiun forte ĝenis abundego da kuloj), gaja olimpiko kaj komuna kantado preskaŭ ĝis mateno. La lingva nivelo (de plenaĝuloj) sufiĉe altis.

Ni esperu, ke IvERo-3 estos pli longa kaj pli amasa. La klubanoj ŝatus pligrandigi la rondon de familianoj kaj de personoj delonge aktivaj en la movado.

Valentin Melnikov

Alternativa kongreso en Brazilo

15-20 jul 2001 okazis en la brazila ĉefurbo Brazila Alternativa Kongreso de Esperanto (BAKE) kun deko da partoprenantoj.

La kongresejo estis en la Urba Administrejo (urbestrejo), kie kunvenis tiuj, kiuj ne estas kontentaj pri Brazila E-Ligo, kiu estas ilo de la spiritistoj por disvastigi siajn “filozofiojn”.

Ni ne estas kontraŭaj al la apogoj de ĉiuj kiuj disvastigas esperanton, tamen BEL estas misuzata.

BEL devus esti organizo de ĉiuj brazilaj geesperantistoj sendepende de la religio. Pro tio ni pledas por laika movado.

Aliflanke ni protestas pro la altaj kotizoj postulitaj de la E-kongresoj, kiuj iĝis elitismaj, turismaj kaj et-burĝaj eventoj, ne permesantaj al la laboristoj efektive partopreni la E-movadon.

TV BAND prezentis tre favoran raporton en sia vespera notic-programo, kie ĉefrolis kvinjara knabino Marina, kiu ĉiujn ravis per siaj flueco kaj gajeco. Okazis baza kurso laŭ Cseh-metodo.

Roberto Resende

19 maj 2001 en la Kulturdomo de Staszów (Pollando) okazis Esperanta Arta Vespero. Unue prezentis sian poezian programon anoj de E-klubo de Staszów, poste kantis gastoj el Varsovio, fine bele koncertis junulara ensemblo de la Kulturdomo. Funkciis pentroarta kaj fotografia ekspozicio de Ilona Ejsmont. Partoprenis ĉ. 50 personoj inkluzive de dek anoj de la junulara E-klubo Varsovia Vento, kiuj venis bicikle. Vespere ĉe fajrujo oni kantis kaj rostis kolbasetojn.

Foto kaj teksto de Andrzej Sochacki

Kurte

8 maj 171 junaj e-istoj el 7 eŭropaj landoj partoprenis en “Euroscola” en la sidejo de la Eŭropa Parlamento en Strasburgo (Litova Stelo)

24 maj en Prilep (Makedonio) oni inaŭguris ŝton-mozaikan Zamenhof-portreton de la loka pentristo Borĉe Ilioski; ĝi estas la sepa ZEO en Prilep. (Esperanto)

La rezolucio de la konferenco pri “La homrajtaj komisionoj en la regionoj de Ruslando — la akumulita sperto kaj perspektivoj de evoluo” (Sankt-Peterburgo, 16-19 maj) havas jenan frazon: “Partoprenantoj de la Konferenco aprezas la agadon de UEA kaj de REU en la sfero de defendo de la lingvaj rajtoj kaj firmigo de la toleremo en la mondo (ankaŭ en la islama mondo), kaj esperas pri evoluo de la fruktodona kunlaboro”. (GK UEA)

30 jun UEA nombris 6027 kotizintajn membrojn, t.e. 291 pli ol je la sama dato pasintjare. Tio signifas, ke post unujara paŭzo la nombro de individuaj membroj povus jam ĉi-jare reatingi la limon de 7000. (GK UEA)

Okaze de la centjariĝo de la organizita E-movado en Japanio estas planate inviti en 2006 UKon al Japanio. (La Revuo Orienta)

Antonio Quintana aperigas E-kurson en ĉiu numero de la revuo La nova Badia (Hispanio), kiun li mem redaktas. (KAE-Informilo)

Nepala E-Asocio ekhavis konstantan sidejon, en kiu ĉiusabate kunvenas 20-30 personoj. (Esperanto en Azio)

En la tradicia voĉdonado de la abonantoj de Literatura Foiro la romano de Trevor Steele Neniu ajn papilio per 11 voĉoj ricevis la titolon La Verko de la Jaro 2000. La ŝtona urbo de Anna Löwenstein kun 7 voĉoj estas la dua. Entute estis menciitaj 6 libroj. (Literatura Foiro)

La unuan lokon en la renovigita Oratora Konkurso en la Zagreba UK okupis Gilles Dazord, kiu oratoris pri Esperanto kiel literatura lingvo; lin sekvis Christopher Culver k Normand Fleury. (Zagreba Albumo)

Komisiono pri Azia E-Movado decidis sin plivastigi tiel, ke ĝin formos po unu reprezentanto de ĉiu landa asocio de UEA, kiu aktivas en Azio. (Zagreba Albumo)

Konata E-magiisto Trixini (Germanio) prezentis sian arton dum la Infana Kongreseto en Zagrebo. (Zagreba Albumo)

Diversaj historioj, diversaj futuroj — kaj la volo elekti

La fina parto de la ĉefparolado de Mark Fettes en la 5a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto

La unua parto aperis en la julia Ondo

Ni rememoru, kiel mi jam menciis, ke la monda komunika sistemo ne baziĝas sur racio — neniu planis ĝin — sed sur interesoj, ne nur tiuj de ŝtatoj, sed ankaŭ de etnoj, klasoj kaj aliaj potenchavantoj en la politika kaj ekonomia vivo. La internacia, aŭ pli vaste interkultura, komunikado estas kunordigita kun la enŝtataj sociaj hierarkioj. Pensu, ekzemple, kiom povus ŝanĝiĝi la statuso de hispanlingvanoj en Usono, se la hispana atingus saman nivelon de internacia uzado kiel la angla; aŭ, inverse, kiel la prestiĝo de la rusa kiel internacia lingvo ŝrumpis post la disfalo de Sovetunio. Do, jen ĝenerala principo: oni ne povas ŝanĝi la mondan lingvosistemon sen ŝanĝi la enlandajn lingvosistemojn, kune kun la sociaj rilatoj kiujn ili peras. Jam la disvastiĝo de Interreto alportas senteblajn ŝanĝojn en la monda komunika sistemo, kiujn nek la ŝtataj instancoj nek la kulturo de l’ komerco sukcesas regi. La disvastiĝo de Esperanto promesas eĉ pli revolucian renverson — ne fermon, sed ĝuste remalfermon de la pordo de la Historio.

Ĉar, kvankam la kulturo de l’ komerco estas transnacia, ĝi bezonegas la naciojn, organizitajn en ŝtatoj, por fabriki ĝiajn merkatojn. Samigaj lernejaj sistemoj, leĝaroj, komunikiloj k.s. necesas por venki la diversecon kaj eduki konsumantojn laŭ la bezonoj de amaskomerco. Esperanto simple ne funkcias en tiu kadro, ĉar ĝi neniam iĝis perilo de la hierarkiaj rilatoj inter etnoj kaj klasoj sur kiuj baziĝas la ŝtata sistemo, nek ekzistas kialoj ĝin transpreni kiel lingvon de la ĉiutaga ekonomia vivo. Ĝi estas alispeca lingvo. Kaj se ni jam venis al tiu konkludo, ni povas pludemandi: kia lingvo ĝi estas? Kian kulturon ĝi peras? Kaj kian liberon, kian futuron ĝi ofertas?

Por gvidi min en tiu esploro, mi ne trovis pli bonan rimedon ol la Manifesto de Prago, kiu listigas kaj mallonge eksplikas sep kernajn premisojn de la Esperanto-movado. Mi trairos ilin laŭvice, demandante en ĉiu kazo, kiel la vojo de Kebekurbo kaj la vojo de Meksikurbo malsamas inter si.

Demokratio. En Kebekurbo temas pri la egaleco de konsumantoj; ĉe ni pri duflanka rilato inter kunparolantoj. Tie monologas la reklamistoj, la anoncistoj, la ekzamenistoj; ĉi tie dialogas ĉiuj. Eĉ pli ol demokratian socion, ni ambicias dialogan socion, en kiu ĉiuj estas kaj konsumantoj (legantoj, aŭskultantoj) kaj produktantoj — parolantoj, verkistoj, artistoj, eĉ se tre modeste. La komerco ne devas esti malamiko de tio, sed la kulto de l’ komerco certe estas, kun sia logiĝo al giganteco, al akaparo, al industriigo de ĉio. Oni tiom timas dialogon en Kebekurbo, ke la pridiskutataj tekstoj restas plejparte kaŝitaj de la publiko. Oni volas spektantojn, ne kundecidantojn.

Transnacia edukado. La transnacieco de la komerculoj tendencas al samigo, la nia kondukas al intervizitado. Ili kultas ĉion monumentan kaj potencan; ni kultivas proprecojn homskalajn. Ĉu ne ironie, ke la kulturo de l’ komerco disvolviĝas en ejoj sterile neŭtralaj: oficejoj, hotelĉenoj, flughavenoj, stadionoj — dum la esperantistoj, kies lingvon oni nomas “artefarita”, plej ofte renkontiĝas en medio vivproksime specifa: hejmoj, etaj gastejoj, tendaroj. Ĉu vi imagas, ke tio ŝanĝiĝos, kiam Esperanton parolas ne miloj sed milionoj? Mi male supozas, ke amasiĝos tiuj retoj de personaj kontaktoj, ke ĝuste tiu intima dimensio de interkultura komunikado per neŭtrala lingvo restos plej specifa kaj valora.

Pedagogia efikeco. Nekredeble sed vere: la kulturo de l’ komerco estas intime ligita kun lernejsistema administrado ĉiulande. La universaligo de la lernejo en la 20a jarcento sekvigis la industriigon de la naciaj eduksistemoj, kontraŭante ĉion, kion ni scias pri la eduka procezo. Efika pedagogio dependas de reciproka rilato inter instruistoj kaj lernantoj, de adaptado de la lernendaĵoj al kulturaj antaŭscioj kaj atendoj, de la havigo de iloj por propra krea eksperimentado kaj malkovrado. Tio preskaŭ ne eblas en publikaj lernejoj, kiuj plejparte provizas edukadon tajlitan laŭ la kulturo de la regantaj klasoj kaj etnoj, kaj kiuj allasas (aŭ altrudas) precipe aprobitajn verojn, konformajn al ties ideologia sistemo. Pli multe temas pri disciplinigo ol pri mensmalfermo. Kaj tio validas interalie por la lingvoinstruado, kie oni edukiĝas ne al kreemo kaj eksperimentado, sed al la blinda sekvado de reguloj kaj parolturnoj karakterizaj pri la reganta socitavolo. Kiel ni ĉiuj scias, kun Esperanto okazas alie. Oni ricevas ne pretan normaron, sed ilaron kun senfina kombineblo, kiel pasporton al mondo de tre diversaj veroj. Oni edukiĝas per malkovro. Ĝis nun la studoj pri Esperanto en edukado koncentriĝis al relative malvastaj temoj, kiel ĝia lernfaciliga efiko por plua lingvolernado. Mi opinias ke ĝia latenta eduka potencialo estas enorme pli vasta, kvankam malfacile ekspluatebla kadre de la nuntempa lerneja sistemo.

Plurlingveco. La kulturo de l’ komerco favoras difinitajn tipojn de plurlingveco, precipe tiun de la vendista elito kiu vojaĝas tra la mondo kolportante siajn varojn, kaj tiun de la financa-politika elito kiu kunsidas, kunedukiĝas kaj kungolfludas en la ĉefa lingvo de la kapitalo, la angla. Pri lingvoj sen granda ekonomia signifo, kaj pri aliaj tipoj de plurlingveco, ĝi ne interesiĝas. Kontraste, ni en Meksikurbo alstrebas plurlingvecon de la civitano, plurlingvecon de la aktivulo, kaj en tiu kadro ni ekskludas neniun lingvon. Male, ni komprenas, ke la plej esenca kriterio por lerni kaj uzi lingvon estas la ebleco rilati per ĝi kun nova grupo de homoj, kaj ekkoni (eble eĉ ekpartopreni) la kulturon kiun ili kunvivas.

Lingvaj rajtoj. De ĉi tiu konstato ekiras nia koncepto pri egalrajteco: nome, ke la plej gravaj lingvaj rajtoj estas tiuj, kiuj ŝirmas la parolantojn de la plej malgrandaj lingvoj, kaj ebligas la pluekziston kaj pludisvolviĝon de ilia komuna kulturo. En tio nia vojo estas tute kontraŭa al tiu de Kebekurbo, kie oni rigardas la homojn kiel konsumantojn, kaj agnoskas la lingvajn rajtojn nur de la parolantoj de la merkate gravaj lingvoj. Ni en Meksikurbo do multe pli fidelas al la baza koncepto de homaj rajtoj, kiel rimedo por defendi individuojn kaj malfortajn sociajn grupojn kontraŭ ŝtata subpremo. Pri tio, kiam temas pri lingvoj, la kulturo de l’ komerco estas tute indiferenta.

Lingva diverseco. Tiu indiferenteco estas plej frape konstatebla kiam ni turnas nian atenton al la leviĝanta tajdo de lingvomalapero. Malpli ol cent lingvoj tutmonde estas ŝtataj; eĉ per la aldono de duobla nombro de ekonomie gravaj subŝtataj lingvoj, la lingva diverseco de la kulturo de l’ komerco sumiĝus je malpli ol dudekono de la lingva heredaĵo de la homaro, kutime kalkulata kiel 6 ĝis 10 mil lingvoj. Laŭ nuntempaj prognozoj, sufiĉos tri aŭ kvar generacioj por efektivigi tiun amasan reduktiĝon, ja neeviteblan se la kulturo de l’ komerco daŭre disvastiĝos en mensoj kaj institucioj ĉiulande. Ĉie jam la ŝtataj edukistoj uzas la ekonomiajn interesojn de la infanoj por pravigi sian unulingvan instruadon, se hazarde la naciisma argumento ne sufiĉis.

Esperantistoj, aliflanke, emas troigi en mala direkto: iliaj deklaroj foje donas la impreson, ke per la ŝanĝo de kelkaj leĝoj oni povus garantii la konservadon de ĉiuj lingvoj kaj egalecon por iliaj parolantoj. Ekzistas tamen vastaj diferencoj inter lingvo uzata buŝe inter kelkmilo da homoj kaj lingvo integrita en industria ekonomio de cent milionoj. Principoj kaj leĝoj ne ŝanĝos tion. Kion ni en Meksikurbo ja proponas, tio estas radikale nova bazo por la serĉado de justaj kaj efikaj solvoj: nome, interrilatadon en komunika egaleco. Tion oni neniam provis. Ĉiam tra la homa historio la pli fortaj starigis la komunikan kadron, ŝajnigante ĝin neŭtrala, aŭtoritata, nepridiskutebla. La spertoj pruvis ĝin ilo pli potenca ol pafiloj kaj pagiloj. Ĉu vi do miras, ke en Kebekurbo oni ne volas aŭdi pri Esperanto? Ne nur, ke oni ne volas aŭdi: oni ne kapablas aŭdi, ĉar tiu ideo renversus ilian mondbildon.

Homa emancipiĝo. Kiel ni ĵus konstatis, la lingva diverseco ne estas afero nur lingva. Ĝi profunde koncernas homajn interrilatojn, la manieron organizi socion. Per Esperanto eblas ekrigardi tiujn rilatojn el nova perspektivo — ne nur ekrigardi, sed eksenti, ekvivi ilin. La konsciiĝo kiun ĝi peras ne estas io abstrakta, sed io profunde konkreta kaj persona. Kaj la celo de tio — la celo kiu motivis Zamenhof tra tiom da malfacilaj jaroj, la celo kiu pli bone ol iu alia resumas la ekzistokialon de la Esperanto-movado — estas la liberigo de ĉiu homo el subpremaj, sufokaj rilatoj esprimitaj lingve. Al tiu persona liberigo nemalhaveble kontribuas la disvastiĝo kaj plifortiĝo de komuna Esperanto-kulturo, multfaceta “kulturo de kulturoj” kiu ebligas al la homoj ne timi sian diversecon, sed ĝui ĝin kaj kultivi ĝin, responde al homaj bezonoj.

En Kebekurbo malmulte temas, finfine, pri homa libero. Domaĝe, ĉar en pli egaleca rilato inter vendisto kaj kliento, en pli vasta koncepto pri komerco ne nur libera sed justa, troviĝus multo komuna kun la vojo de Meksikurbo. En tia konferenco ni eble trovus aliancanojn. Sed la venkigo de nur unu monda kulturo, la kulturo de l’ komerco, kaj la transformado de ĉiu diverseco en varon vendeblan, estas strebo kondukanta en direkto mala al la nia. Ni klare konsciu tiun fundamentan diferencon, kaj — kiel diris Ivo Lapenna antaŭ pli ol sesdek jaroj, en la ombra epoko antaŭ la dua mondmilito, kiam la faŝismo disvastiĝis ĉiulande — ni ne hontu pri tio, ke la registaroj neglektas Esperanton; male, ni fieru, ke ili ne konsentas kun ni!

Malmultaj homoj ankoraŭ konscias, ke ekzistas alternativo al la vojo de Kebekurbo. Ege malpli multaj konscias, kian kernan rolon Esperanto povas ludi en tio. Ni devas do kultivi tiun konscion! La historio, kaj ĝia mirinda heredaĵo de homa diverseco, devas ne finiĝi kun ni! Oni povas elekti: necesas nur la scio, kaj la volo. Tiujn do ni disvolvu kaj fortigu, ĉi tie en nia kongreso, kaj poste reveninte hejmen, por ke nia voko atingu tiujn milionojn kiuj batalas por la vera libero — ne la libero de la komerco, sed la sola libero kiu indas tiun nomon — la libero de la homo.

Vide el Bruselo

Senpaga vespermanĝo

Je fino de varma junia labortago, la plej bonaj sidlokoj de la Thalys-trajno estas plene okupitaj. Bone vestitaj funkciuloj el Parizo rapidas al Bruselo, la ĉefurbo de Eŭropo. Ili gustumos la bonegan belgan kuirarton. Tamen, kiel instruas olda angla saĝeco: “Neniam estas ofertata tagmanĝo senpaga”. Kaj kvankam temas pri vespermanĝo, la angla saĝeco tute trafas. Ankaŭ altranguloj devas labori antaŭ ol manĝi. Kune kun francaj diplomatoj laborantaj en Bruselo, la parizaj funkciuloj devos aŭskulti tedajn paroladojn pri la rolo de la franca lingvo kaj pligrandiĝo de la Eŭropa Unio (EU). Nur post senfina 90-minuta diskuto la gravuloj povos gustumi belgajn delikataĵojn!

Komencas la streĉan laboron lia Ekscelenco Pierre Vimont, la plej alta reprezentanto de la franca respubliko ĉe EU. Pligrandiĝo — kaj aldonaj dek du lingvoj — grave atakas la francan, la lingvon de amo kaj diplomatio. En tia situacio, nepras favori plurlingvecon, saĝe konsilas la eleganta franco. Bedaŭrinde, malriĉaj orienteŭropanoj, tro facile altiritaj per la flaro de usona mono, amase elektas la anglan. “La praktiko de la franca lingvo estas altmoda ene de EU”, — notas Vimont.

Plurlingva luksemburgo Pierre Defraigne ne senesperas: “Nepras akcepti la anglan — bonegan lingvon de komunikado”. Defraigne estas ĉefo de la kabineto de franca ano de la Eŭropa Komisiono Pascal Lamy. “La angla estas neevitebla en tutmondiĝo”, asertas Defraigne. Ankaŭ Jérôme Vignon defendas la novan eŭropunian Esperanton — la anglan. Bonŝance, Vignon, same kun preskaŭ ĉiuj altranguloj ĉe la Eŭropa Komisiono, bone regas la novan “internacian” lingvon de komunikado. Tamen, laŭ Vignon, normaluloj sen perfekta kono de la angla ne devos malesperi, almenaŭ se ili parolas “grandan” lingvon. “Ni defendu la grandajn lingvojn”, kuraĝe proponas Vignon. La franco estas plej influa homo tage flustranta al la oreloj de Romano Prodi, prezidanto de EU.

Subite, surprizo venkas la aŭskultantojn. Kolerigita voĉo sonas el la fundo de la luksa ejo en la franca ambasadejo. Estas Marceau Déchamps, vicprezidanto de la asocio Defendado de la lingvo franca. Li plene senesperas. “La altruiĝo de la angla pravigas eŭrofobion kaj vartigas morgaŭajn ribelojn”, — antaŭdiras Déchamps. Lin kolerigas la senfina fluo da dunganoncoj en eŭropaj organizoj ekskluzive por denaskaj parolantoj de la angla. Lin tristigas la falo de la franca lingvo, antaŭ nelonge la nura diplomata lingvo.

Déchamps konsternas la altrangulojn. Tamen Déchamps ne estas sola. Atakas la anglan lingvon ankaŭ Giuseppe Adurno. La italo ĉiutage kontraŭas la altrudiĝon de la angla lingvo ĉe Komisionaj funkciuloj. “Post dudek jaroj ĉe la Komisiono, mi nun malamas la Eŭropan Union”, — informas la reprezentanto de Komisionaj dungitoj. Per tiaj maldiplomataj vortoj, la debato finiĝas. Bonŝance, la altranguloj, sen la tedaj kontraŭuloj Adurno kaj Déchamps, povos komenci la gustumadon de la belga kuirarto. Neniam estas ofertata tagmanĝo senpaga. Reagoj?

Dafydd ap Fergus

La infana malsano de reformismo

Tre bona artikolo de Renato Corsetti Ĉu ni bezonas la Akademion? (2001:5) vekis replikon de Roy McCoy (2001:7), kiu arde pledas por reformoj de Esperanto. Nu, la historio de reformproponoj estas preskaŭ same longa, kiel tiu de Esperanto mem...

Tamen “plibonigi” Esperanton strebas nur tiuj, kiuj ne sufiĉe regas ĝin. La spertuloj vidas la senlimajn eblecojn de la lingvo kaj uzas ilin, utiligante la kulturajn riĉaĵojn de la antaŭuloj. Nature, en la Akademion oni elektas la plej klerajn personojn kaj “ĝia funkcio restas esence (kaj praktike) nur konserva kaj 99%-e reakcia” (vortoj de McCoy), same kiel en ĉiuj Akademioj de naciaj lingvoj. Ĉiu parolata lingvo evoluas “de sube”, kaj Akademioj nur fiksas kaj kontrolas tiun procezon.

Nia Akademio ĝis nun agas sukcese, kaj multjara funkciado de viva Esperanto klare montras tion. Dank’ al prudento ni plu povas senprobleme ĝui la verkojn, aperintajn antaŭ cent jaroj. Bonvolu relegi la Zamenhofan Esenco kaj estonteco de la ideo pri la Lingvo Internacia — vi klare vidos, kial ajna principa reformo de Esperanto estus sensenca kaj povus nur malutili.

Jes, “la internaciaj instancoj kaj la mondo ĝenerale” nun ne tre interesiĝas pri Esperanto. Tamen la supozo, ke ilia rilato estus pli favora, se nia lingvo malstabiliĝus kaj perdus ligon kun la kultura trezoro, akumulita dum jarcento — estas, milde dirante, nelogika.

Jes, la Akademio “donas ioman prestiĝon kaj aŭtoritaton al la Fundamenta lingvo kaj eventuale al la akademianoj mem”... Mi ŝatus kompari kun la situacio en Ruslando. Dum pli ol 200 jaroj ekzistas tutmonde konata kaj respektata Ruslanda Akademio de Sciencoj. Tien trafas nur vere elstaraj sciencistoj. Tamen post la falo de Sovetio, kun la veno de “libero” aperis pluraj “alternativaj akademioj”, kutime ili fiere nomas sin internaciaj aŭ tutmondaj, kvankam konsistas el kelkdeko da personoj, ofte eĉ ne havantaj doktoran gradon. Ja ankaŭ tiu, kiu ne povas fari ion science valoran, volas aspekti impone kaj nomi sin “Akademiano”... Evidente, la proponata de McCoy “flanka Reform-Akademio” estus io tiaspeca. Jes, oni ŝatas prestiĝon kaj famon. Sed tiakaze la famo estus Herostrata... Ĉu la fiasko de Ido kaj ĉiuj ceteraj reformprojektoj neniom instruis la reformemulojn? Saĝaj homoj lernas el fremdaj eraroj...

Valentin Melnikov (Ruslando)

Esperanto varbas ... por la angla

Serĉante en interreto sub la nomo http://www.esperanto.ru/ mi trovis tekstpaĝon kiu sub la nomo Planet ESPERANTO provas varbi por studorestado de orienteŭropaj infanoj en Britio por tie lerni la Anglan. Jen cito:

Planet ESPERANTO is a leading educational company in Eastern Europe and Russia with offices in Moscow, St. Petersburg, Ufa, Ekaterinburg and Samara. We are proud we are only educational company in CIS with European Bureau in London, UK. This is a promised sign how important is UK market for us.

Laŭ mi tio estas klara misuzo de la nomo Esperanto. Ĉu la Rusaj esperantistoj ne povus protesti kontraŭ tio?

Gerrit Berveling (Nederlando)

Preleganto serĉata

En la kadro de la projekto de UEA, TEJO kaj ILEI oni serĉas preleganton, kiu estas:

  • franclingvano (denaska aŭ kvazaŭ-denaska);
  • kunligita en iu formo kun universitato aŭ simila instanco;
  • kun kapablo prelegi en la franca pri interlingvistiko kaj Esperanto en alĝeriaj universitatoj;
  • eblas prelegi ankaŭ pri aliaj lingvistikaj temoj laŭ anticipa interkonsento;
  • kun eblo veturi al Alĝerio, en interkonsentota tempo, kaj resti tie almenaŭ dum du semajnoj.

Ĉiuj kostoj estos repagataj. Pliaj informoj kaj aliĝo ĉe: Renato Corsetti Colle Rasto, prima strada, 3, IT-00036 Palestrina, Italio Rete: renato.corsetti@esperanto.org

Renato Corsetti

Sennaciisma Frakcio reestablita

La Sennaciisma Frakcio de SAT, kiu dormis dum jaroj, estis reestablita ĉe la ĵusa SAT-Kongreso en Nagykanizsa (Hungario). Grupo de proksimume dek frakcianoj kaj aro de observantoj kunvenis 20 jul 2001.

La kunvenantoj diskutis tekston de “Deklaracio pri sennaciismo”, kiu klarigas la taskon de la sennaciisma frakcio. Ĝi eldiras i.a., ke la naciismo estas “unu el la bazaj elementoj de la nuntempa socia sistemo”, narkotilo, per kiu la ekspluatistoj obeigas siajn servistojn, kaj afero, kiun la frakcio kontraŭbatalu kaj ĉe esperantistoj kaj ĉe neesperantistoj. Pliaj diskuttemoj de la kunveno estis la rilatoj kun simpatiantaj ne-SAT-anoj kaj la nocioj “raso”, transnaciismo kaj mondcivitanismo.

La memstara sennaciisma agado utilos ankaŭ por malhelpi la identigadon de la fakte tre diverstendenca SAT kun la sennaciismo. Tiu konfuzo oftas ekster la SAT-medio.

La frakcio disponas spacon en Sennaciulo kaj kiel jam pli frue en Laŭte! por pliaj komunikoj.

La frakcia adreso estas ĉe Djémil Kessous:

38 rue du Capitaine Cocart, FR-91120 Palaiseau

dkessous@club-internet.fr.

Gary Mickle

Kio estas kio?

La Pakto por la Esperanta Civito estas kontrakto, ĝis nun subskribita de dek kvin establoj, kun tri celoj. Unu el tiuj tri celoj estas la kreo de la Esperanta Civito.

La Forumo estas asembleo: la asembleo de la paktintaj establoj. Ĝi estas unu el la du branĉoj de la Civita parlamento. En ĝi ĉiuj establoj estas egalrangaj (po unu voĉo). Ekde la promulgado de la Konstitucio, la Forumo kunvenos unu fojon jare.

La Civito estas konsorcio de establoj, celanta fariĝi subjekto de internacia juro. La Esperanta Civito havas juran personecon, la Pakto kaj la Forumo — ne.

Nur kolektivoj paktaniĝas, nur individuoj civitaniĝos. Por peti la civitanecon necesas libera kaj individua decido, fare de homo kiu membras en unu el la paktintaj establoj, aŭ abonas unu el la paktintaj gazetoj (se la redakcio garantias por li/ŝi: la abono ne inkluzivas aŭtomate la rajton je civitaneco).

HeKo

Premio Melinda

Premio Melinda, por partopreno en Internacia Junulara Semajno (Hungario), ĉi-jare plivastiĝis per 200-dolara subteno de David Coffin el Usono kaj subvencio de Budapeŝta E-Domo. La decidkomitato aljuĝis plenan rabaton al Julia Litvinova (Ruslando), Milena Makaveeva (Bulgario) kaj Pavel Moĵaev (Ukrainio). Ricevas 50-procentan rabaton Mariana Genĉeva (Bulgario), Katarina Pigl kaj Katarina Vujoviĉ (Jugoslavio).

Krome, Hungara E-Junularo kaj la E-Asocio ĉe Eventoj el siaj rimedoj subvencias 80-procente partoprenon al 5 junaj kursgvidantoj de la Budapeŝta E-Domo.

Interredaktore

Novaj libroj

Jarlibro 2001 / Red. Francisco L. Veuthey. — Roterdamo: UEA, 2000. — 304 pĝ.

La 7500-ekzemplera Jarlibro de UEA estas la plej grandkvanta regula eldonaĵo en Esperanto. Ĉi-jare ĝin malfermas portreto de la jubileanta Gaston Waringhien, kaj antaŭparolo de Osmo Buller, kiu notas, ke en 2000 nur “6580 esperantistoj aliĝis individue al UEA, je 495 malpli ol en la antaŭa jaro”.

Tamen la adresaro de la Delegita Reto de UEA, kiu okupas du trionojn de la Jarlibro, montras ke la falo estas apenaŭ sentebla inter la delegitoj: pasint-jare kiel delegitoj volontulis 1945 individuoj en 98 landoj — nur je 15 personoj kaj unu lando malpli ol antaŭ unu jaro.

Preskaŭ duono de la delegitoj kontakteblas ankaŭ rete: 927 delegitoj kompare kun 774 en la antaŭa Jarlibro.

La brazila delegitaro kreskis dum la jaro je 10, kaj UEA denove havas la plej multajn delegitojn en Brazilo, kvankam en Brazilo estas malpli da individuaj membroj de UEA ol en Germanio kaj Francio (nur IMoj rajtas esti delegitoj).

Brazilo 239

Germanio 184

Francio 139

Japanio 95

Usono 81

Italio 77

Britio 64

Nederlando 56

Finnlando 54

Hungario 50

Ruslando havas nun 39 diverskategoriajn delegitojn (40 antaŭ unu jaro). Tamen en la landoj de eksUSSR estas sume 94 delegitoj (97 pasintjare); en eksJugoslavio — 68 (68); en eksĈeĥoslovakio — 56 (58).

La plej “delegitoza” urbo plu restas Rio de Janeiro. Ĝin sekvas 3 orient-eŭropaj, 3 aziaj kaj 3 sud-amerikaj urboj kun almenaŭ 10 delegitoj.

Rio de Janeiro (Brazilo) 20

Budapeŝto (Hungario) 17

São Paulo (Brazilo) 17

Teherano (Irano) 14

Tokio (Japanio) 14

Brazilio (Brazilo) 12

Seulo (Koreio) 12

Karakaso (Venezuelo) 11

Moskvo (Ruslando) 10

Sofio (Bulgario) 10

Cetere, la moskva deko inkluzivas ankaŭ du delegitojn el Odincovo kaj unu el Zelenograd. (Se oni kalkulus simile situantajn lokojn, verŝajne Parizo estus pinte de la listo.) Kvar delegitoj estas en Peterburgo kaj tri en Jekaterinburg.

AlKo

Kvarlingve ĉirkaŭ la jaro 1648ª

Maier, Ingrid kaj Wouter F. Pilger. Duamana traduko por la Rusa Caro. Pri 17a-jarcentaj novaĵ-tradukoj en “Vesti-Kuranty. — Lelystad: Vulpo-Libroj, 2000. — 96 p., il.

La verko

Temas pri traduko de politikaj aktualaĵoj (kutime gazetaj artikoloj, sed en la koncerna okazo, de broŝuro) kiajn faris por la Moskva registaro ties eksterlanda kancelario en la 17ª jc. Tekstologiaj studoj el la rusa historio maloftas en Esperantujo, tial mi volonte akceptis la proponon recenzi la verkon.

La studata dokumento rilatas al la Hispana-Nederlandaj rilatoj ĉirkaŭ la jaro 1648ª, do temas pri Okcident-Eŭropaj realaĵoj; tamen la studo prezentas ankaŭ (kaj eĉ precipe) la Rusian fonon, la problemojn de tradukado en naciajn lingvojn (precipe en la rusan, sed ankaŭ en la Nederlandan) en epoko kiam la naciaj lingvoj ankoraŭ malhavis ellaboritan fakan terminaron politikan, kompareblan kun la tradicia faklingvo de la internacia juro (tiutempe, Latino). La dokumento estis originale verkita en la hispana lingvo; la rusa traduko estas farita el ĝia versio Nederlanda; tial la aŭtoroj parolas pri “kvarlingva ekskurso” hispana-Nederlanda-rusa-Esperanta.

Laŭ sia enhavo la verko estas solida studo tute fidinda, kiajn oni ne ofte trovas en Esperanto. La aŭtoroj konvinke demonstras ke la kvalito de la tradukoj de la eksterlanda kancelario estis surprize bona, ege pli bona ol ilia reputacio, kiun ili havis laŭ la atesto de Sobolevskij kaj aliaj aŭtoritatuloj:

A.I. Sobolevskij, kolono de la rusa historia lingvistiko, karakterizis la tradukistojn en la Posol’skij prikaz jene:

“Kaj jen iuj tradukas el la pola tiel, ke ilia traduko estas nenio alia ol la pola teksto de la originalo, skribita per la rusaj literoj; ... aliaj havas tian rusan lingvon, ke la leganto devas longe pripensi por diveni, kio estis skribita en la eksterlanda originalo.”

... La karakterizo fare de Sobolevskij stampis la opinion de pluraj generacioj de rusaj lingvistoj, ke la tradukoj faritaj en Posol’skij prikaz estas fuŝaj.”

Ni esperantistoj ofte okazas en la situacio kie mankas ellaborita faklingvo, tial ni pli bone povas kompreni kiom malfacila estis la tasko de la tradukistoj de la 17ª jc kaj aprezi ilian laboron.

Mi ne plu parolos pri tiu enhava flanko de la verko, kiu estas neriproĉinda; anstataŭe, mi konsideros la faklingvan aspekton; iom ironie, mi volas konsideri la verkon el la sama studpunkto, el kiu ĝi konsideras la tradukaĵon de la 17ª jc.

Terminoj historiaj

La recenzanto ne estas historiisto, kaj la tradicio de la historia terminaro estas eble eĉ pli malforta en Esperanto, ol en la rusa lingvo de la 17ª jc. Tamen laŭ la principoj de Esperanto en kelkaj okazoj mi preferus aliajn solvojn ol la adaptitaj en la recenzata verko.

Nederlando(j)

La aŭtoroj uzas la landnomon multenombre parolante pri tio kion ruse oni nomas “la historia Nederlando”; fakte temas jen pri

  1. la tuta regiono norden de Ardeno ĝis la Norda Maro (la nunaj Nederlando, Belgio kaj norda Francio; eblus diri “la granda Nederlando”) — tiel ekz-e en la noto 7, pĝ 51;
  2. jen pri ties norda parto: “la Reĝo de Hispanio deklaras la Nederlandojn liberaj” (pĝ 57).

Tian distingon, eĉ nekompletan, malfacilas kohere elteni, kaj sporade aperas la ununombra “Nederlando” historia, ekz-e “Andries Winius forlasis Nederlandon en 1627” (pĝ 19); “gazetoj, alportitaj el Nederlando” (pĝ 57) ktp.

Nu, por la historia lando ekzistinta antaŭ la Monastera Traktato (1648) eblas uzi tradukitan nomon: “la Malaltaj Landoj”¹. Tiu nomo troveblas en la literaturo kaj donas pli rimarkeblan kontraston persistantan en la derivaĵoj: Malaltlanda, malaltlandano ktp.

La Nordan parton mi preferus nomi “[la respubliko de] la Unuiĝintaj provincoj” (Republiek der Verenigde Provincien).

Ŝtatoj kaj statoj

La recenzata verko koncernas la pactraktaton inter Nederlando kaj Hispanio, kaj de la Nederlanda flanko ĝin subskribis la reprezentantoj de la asembleo de la Unuiĝintaj Provincoj: Staten-Generaal. Kiel traduki tion en Esperanton?

Mirinde, sed en la lingvoj de la klasike feŭdismaj landoj (la angla, la franca, la germana) mankas preciza vorto por сословие — la socia stato (tiel ĝin nomis Zamenhof: “ili reprezentas per si ĉiujn landojn, ĉiujn rangojn, statojn kaj klasojn de la homoj”). PIV hezitas inter “la Tria Ordo” kaj “la Tria Stato” por le tiers état.

Fojfoje la regnestroj Franciaj kaj Burgundiaj kunvokis “ĉiujn tri statojn” — fakte, ties reprezentantojn. En la koncerna epoko tiaj asembleoj nomiĝis “États Généraux” (simile al la tiamaj rusaj Земские соборы). Tiun francan nomon la “Grand dictionnaire Français-Espéranto” (Paris 1992) sufiĉe logike tradukas per “Ĝeneralaj Statoj” — cetere, tute konforme al la historio: en la Latina titolo de la koncerna Traktato la partio Nederlanda estas nomita Domini Ordines Generales Provinciarum Unitarum Inferioris Germaniæ. Ĉi tie endas rimarkigi ke tiu francdevena nomo plu vivas en la Nederlanda, kaj ĝis nun la Nederlanda parlamento nomiĝas Staten-Generaal (kompreneble, nun kun egala reprezentado de la civitanoj; same malprave la leĝofara asembleo en Sovetio portis la nomon Soveto).

Nu, ĉar la Okcidentaj lingvoj estas tiom malprecizaj, ne mirindas ke ankaŭ pri la senco de “États Généraux” oni ĉion konfuzis: la anglalingvanoj misnomas ilin “States-General”, PIV kaj la recenzata verko, “Ĝeneralaj Ŝtatoj”. (La germana laŭsence tradukas la francan nomon: “Generalstände”, dum la Nederlandan nomon ĝi adaptas laŭ ties trompa formo: “Generalstaaten”; la rusa uzas ambaŭokaze “Генеральные штаты”, en kiu “штаты” estas pruntvorto sen propra senco.)

Resume, mi opinias ke

  1. Kiam temas pri la realaĵo historia, ĝia nomo estu “ĝenerala statasembleo” (resp. “provinca statasembleo”). La nomo “Ĝeneralaj Ŝtatoj” estas galimatio. (En kelkaj verkoj de Nederlandaj esperantistoj, kaj interalie en la Nederlanda-Esperanta vortaro de Middelkoop, la ilialanda ĝenerala statasembleo de antaŭ 1796 nomiĝas laŭsence “Regna Delegitaro”¹, nomo tute klara kaj nekonfuzebla.)
  2. Kiam temas pri la parlamento de la post-Napoleona Nederlando, tute sufiĉas nomi ĝin parlamento (kaj la Nederlandaj esperantistoj ĝuste tiel faras¹).
Aliaj historiaĵoj

Jen estas kelkaj terminoj kies esperantigo ŝajnas akceptebla:

  • la civila alfabeto (гражданская азбука);
  • Moskvio (Московия, Московская Русь);
  • Monastero (Münster);
  • tempo de perturboj (Смутное время);
  • Apotekista kancelario (Аптекарский приказ);
  • Diplomatia kancelario (Посольский приказ);
  • Sekreta kancelario (Приказ тайных дел);
  • pridemandoj (расспросные речи).

Sed jen malpli bonaj:

  • supre-skribitaj/levitaj literoj (выносные буквы) — mi preferus eksterliniajsuperliniaj literoj;
  • lia Imperiestra Majesto (ekz-e pĝ 36) — kial ne “lia imperiestra moŝto”?
  • “vorto kiu faras sencon en kunteksto” (pĝ 42) — kiu sencas en kunteksto;
  • Eklezio-Slava lingvaĵo — mi jam klarigis aliloke kial mi opinias la terminon Slavono preferinda (en la koncerna epoko ĝia rolo ankoraŭ ne reduktiĝis al la kulta uzo).

Jen kurioza malkoheraĵo (cetere, tradicia ĉe la okcidentanoj): la nomoj de la Okcidentaj regnestroj aperas en la formo asimilita (surbaze de la oficiala Latina tradicio): Karolo V, Filipo II; sed la nomoj de la rusaj caroj aperas en la vulgara formo neasimilita: Ivan IV, Fedor, Aleksej, Miĥail — kvankam la oficiala formo Slavona egale invitas al asimilado: Johano (Iоаннъ), Teodoro (Θеодоръ), Aleksio, Miĥaelo ...

Paleografio

En la artikoloj de la Traktato oni vidas ankaŭ parojn el komunuza vorto kaj la koncerna Latina (jura) fakvorto. Tio povus indiki ke la nacilingva <t.e. Nederlanda, rusa> jura terminologio ne jam estis firme establita [pĝ 43].

La situacio bone konata al la esperantistoj; sed ankaŭ sufiĉe ofta kaj eĉ laŭmoda en la verkoj filologiaj. Tiel en la recenzata verko mem aperas la paro, aŭ eĉ triopo “скоропись (skoropis’, rapidskribo)” por nomi la specon de manskribo de la rusa dokumento (ekz-e pĝ 63).

Kompreneble la nomoj nacilingvaj por diversaj skribmanieroj estas la plej preciza indiko, kondiĉe ke la leganto konas la realaĵon; ekz-e skoropis’, ustav, Chancery Hand, Kufa skribo ... Tio estas tre konforma al la filologia tradicio — kaj mirinde similas la manieron prezenti “la polan tekston de la originalo, skribante ĝin per la rusaj literoj”, kiun Sobolevskij riproĉis al la mallertaj tradukistoj.

La precizajn nomojn oni certe bezonas, sed antaŭ ĉio utilus iu priskribo laŭ konataj nocioj paleografiaj: skribo monumenta/kodeksa/kancelaria; majuskla/minuskla; kursiva/duonkursiva/kaligrafia ktp. Bedaŭrinde la terminaro paleografia mankas en Esperanto.

Cetere, la broŝuro donas bonan materialon por la studoj paleografiaj, danke al la faksimilaĵoj de la tekstoj kaj riĉaj tiparoj uzitaj en kompostado.

Noto

¹ Pro tiu informo mi dankas al P. Peeraerts.

Sergio Pokrovskij

Eĉ se vi ne volas legi ...

Günter Grass. La lada tambureto / Trad. el la germana Tomasz Chmielik. Bielsko-Biała: KLEKS, 2000. — 534 pĝ. — (Serio Oriento-Okcidento; №33).

La lada tambureto furoris en Germanio jam post la unua apero en 1959. Verkisto Hans Magnus Enzensberger, prognozis “kriojn de ĝojo kaj indigno”. Kelkaj bonvenigis novan kaj originalan talenton, aliaj vidis en la libro plian antaŭsignon por la baldaŭa korupto de la okcidenta civilizacio. Ankoraŭ en 1969 estis procezo, en kiu la tribunalo devis decidi, ĉu Grass vere estas verkanto de “fiaj pornografiaĵoj”.

La temo kaj lingvo de la romano estas tro aŭdacaj, sed ankaŭ estas malfacile por novaj legantoj orientiĝi en la libro.

Oskar Matzerath rakontas al sia flegisto en iu sanatorio la historion de sia vivo. La flegisto estas tre kontenta pri tio, kion Oskar nomas “mensogoj”. Oskar deklaras sin (kaj sian flegiston), ĉar ili havas propran individuecon. Kaj tial ilia vivo estas rakontinda (pĝ. 11).

La raportendaj eventoj el la vivo de Oskar komenciĝis jam ĉe la genero de lia patrino, kio okazis en la jaro “nulo-nulo”, kvazaŭ tio estus la komenco de nova epoko. Anna Bronski, la kaŝuba avino de Oskar, regas kiel senaĝa aŭtoktona diino de la tero siajn kampojn kaj donas azilon al fuĝanta brulfarinto. La vasta juparo de la avino fariĝas en la libro azilo kaj protekto kontraŭ la kaosa ekstera vivo (pĝ. 11).

La “kara panjo” (neniam Oskar nomas ŝin formale patrino) ja plene ĝuas la vivon. Estas eĉ dubo, ĉu la pola amanto Jan Bronski povas esti la vera patro de Oskar. Naŭzite de sia vivo kaj verŝajne denove graveda, ŝi kvazaŭ mortigus sin mem.

Oskar kredas, ke Jan estas lia vera patro, ĉar li havas ties okulojn. Sed li sentas sin jam antaŭ la naskiĝo kiel eksterulo, ĉar li apartenis al tiuj “beboj, kies spirita evoluo finiĝis en la naskiĝ-momento kaj poste devos nur konfirmi sin” (pĝ. 38). Nur la panja promeso, ke li okaze de la tria reveno de la naskiĝtago ricevos ladan tamburon, donas perspektivon al lia vivo. Sed poste li ne plu volas kreski (pĝ. 54). El sia nana ranperspektivo li priskribas eventojn de sia naskiĝurbo Dancigo, sed plej ofte la mondhistorio okazas aliloke: “la raportoj de Wehrmacht kaj “specialaj komunikaĵoj” estis por Oskar lecionoj de geografio” (pĝ. 279).

En la centro estas la obsedoj de la tamburisto, ties ŝamana elvoko de la pasinteco per la tamburo, la serĉado de la origina harmonio, kion li spertis antaŭ sia naskiĝo kaj parte sub la jupoj de la avinoj. Kompreneble li serĉas tion ĉe virinoj. Virinoj en la koncepto de Oskar ŝanceliĝas inter putino kaj sanktaj virgulinoj. La kontrasto al tiuj lumaj idealoj estas la “nigra kuiristino”, kiu precipe en la fino hantas la menson de Oskar. Verŝajne nenia tamburado povas forigi ŝian koŝmaran efikecon:

Nigra iris ĉiam post mi la Kuiristino.

Estas konsiderinda hermeneŭtika diferenco inter legantoj de la germana kaj internacia kulturo. Tial tradukanto devas zorgi, ke la internacia leganto ricevu specifajn kulturajn sciojn por havi similan estetikan travivaĵon. Se la tradukanto malsukcesas, la leganto sen aliro al la originalo ne povas adekvate prijuĝi la tekston. Ofte mi trovas, ke tradukantoj en la internacian lingvon elstare solvas tiun taskon, sed jen estas libro, en kiu ni povas pristudi, kiamaniere oni nepre ne prezentu libron al la internacia publiko. Tro da eraroj, fuŝaĵoj kaj aliaj misoj makulas tiun libron.

Vulgarigoj

Chmielik ofte vulgarigas la tekston en tute netolerebla maniero. La lingvaĵo de Grass estas drasta, senkaŝa pri seksaj aferoj, sed ne plata.

La “pistubeto”, kiun Oskar ofte mencias (pĝ. 123, 143, 149, 236 ĝi jam kreskis al pistubo) estas en la germana “akvumilo” aŭ “verŝileto” (“Gießkannchen” vd. Esperanta Bildvortaro, pĝ. 108, №17). Chmielik ĉiam bezonas tro ekspliki, eĉ se tio ne estas bezonata, ekzemple se temas pri sinjorino, kiu “volis meti la vivan angilon en sian piĉon” (pĝ. 133) — sufiĉus “kontentigi sin mem per vivanta angilo” (sich miteinem lebendigen Aal befriedigen wollte). Ekzemploj bedaŭrinde abundas. Chmielik ofte aldonas pornografietajn detalojn, kiuj ne estas en la libro kaj kiuj komplete maltrafas la stilan nivelon. Sur pĝ. 251 li absolute maltrafas la etoson de la teksto parafrazante “elsaltis el la piĉo de mia panjo”. En la germana ni legas nur “foriris de mia panjo” (von Mama weggegangen). La listo estas bedaŭrinde plilongebla.

Malprecizigoj

Foja komparo ofte montras, ke Chmielik elektas maltaŭgajn, en plej bonaj kazoj nur malprecizajn vortojn kaj esprimojn. Ekzemploj estas denove abunde haveblaj: “Klimbim” estas ne “ĉagreno” (pĝ. 325), sed “ornamaĉo”, “ĉarlatanaĵo”. “La plej bona maniero de forpaso” (pĝ. 279) ne necese estas unu el la plej noblaj, majestaj aŭ sublimaj (erhabend).

Foje li klopodas anstataŭi malfacile tradukeblan vorton, sed ne ĉiam kun tro da sukceso. Sur pĝ. 103 elmarŝas “infanterianoj” — jam en la traduko inter citiloj. La leganto, kiu ne havas la originalon ĉemane ja ne povas scii, kial ili aperas inter citiloj kaj supozas, ke tiel estas en la originalo. Sed tiam li eraras, ili marŝas intercitile, ĉar la tradukinto bezonis tradukon por “Landsknecht”. Eble li timis la neologismon “landskneĥto” (Esperanta Bildvortaro, pĝ. 614, №32), sed se tio estas la vera kialo, mi ne komprenas, kial li ja uzas “knajpo”, kio eĉ ne aperas en la nova vortaro de Erich-Dieter Krause (1999).

Nomoj

Chmielik uzas — politike korekte — la nunajn polajn nomojn. Oskar Matzerath do vivas en Gdansko. La fono de La lada tambureto tamen estas esence germana, do denove li maltrafas la etoson de la libro. Grass anoncas la ŝanĝon en la libro: “kaj nun (!) Danzig estis nomata Gdansko” (pĝ. 359, mia emfazo).

Aliaj loknomoj estas tiom distorditaj, ke apenaŭ eblas rekoni ilin: Lisjo (pĝ. 314) estas la franca urbo Lisieux. Iuj eble divenas, ke Bajrojto (pĝ. 269) estas Bayreuth.

En la germana versio aperas konsekvence la kaŝuba nomformo Koljaiĉek, kun sama konsekvenco Chmielik devige pligas ĝin al Koljaĉek (pĝ. 30).

Pro la mania esperantigo de la nomoj, scivolema leganto ne plu havas la eblecon mem trovi informojn, kiujn la libro ne donas. Neniu povas diveni, ke Kverks (pĝ. 104) estas Quex en la originalo.

Interese estas krome, ke Grass ĉiam donas al Pilsudski la pollingvan titolon “Marszałek”, sed en la esperanta traduko li estas normale “marŝalo” ... kial?

Dialektoj

Ne facile respondebla demando estas, kiamaniere oni redonu dialektojn kaj regionajn normojn en Esperantaj tradukoj. Kelkaj verkintoj ja elpensis propran dialekton, sed ĝenerale tio aspektas nenature, konstruita. En la esperanta traduko ni devas ankoraŭfoje noti, ke la tradukinto ne sukcesis redoni la riĉecon de ankaŭ tiuj lingvaj tavoloj.

Tiu, kiu legas la libron por la unua fojo tre rapide eltrovas, ke estas malfacile orientiĝi en la romano. Tiu traduko bedaŭrinde ne helpas la scivoleman leganton, ĉar ofte ni apenaŭ retrovas la vortojn en tiu esperantigo, por tute ne mencii la spiriton.

La eldonejo alvokas: “Aĉetu la verdajn librojn, eĉ se vi ne volas legi ilin” (I.Lejzerowicz). Tio estas necesa maksimo: se vi ne volas legi la libron, vi aĉetu ĝin. La libro estas belaspekta, plaĉe bindita, presita sur bona papero, sed se vi celas legaĵon, elektu prefere alian titolon el la sendube bonkvalita sortimento de la kleksa eldonejo.

NOTOJ

1. Chmielik tradukas pedante “mil naŭcent”.

2. Oskar komparas sin foje kun Jesuo. La avino de Jesuo laŭ la protoevangelio de Jakobo nomiĝis Anna.

3. Estas notinde, ke Agnes, la “kara panjo” de Oskar, kaj Dorotea, la lasta “amatino” de Oskar, mortis defendante sian virgulecon. Kaj pri Maria sufiĉas: “Ŝi ne nur nomiĝis Maria, ŝi estis tia” (pĝ. 229).

4. Oskar ŝatas la helecon de flegistinaj uniformoj.

5. Paul Christaller. Deutsch-Esperanto Wörterbuch (1923), pĝ. 285. Se la tradukinto aŭ almenaŭ la tiel nomitaj lingvaj reviziantoj foje estus konsultintaj normalan vortaron, ili povintus forigi almenaŭ kelkajn erarojn.

6. Fonetike pli korekta formo en PIV: Dancigo.

7. Hitlerjunge Quex (romano de Karl Aloys Schenzinger de 1932) estis unu el la ikonoj de la nazioj.

Wolfgang Kirschstein

La hobito premiita

En la Zagreba Kongreso estis anoncita la rezulto de ĉi-jaraj Belartaj Konkursoj de UEA.

Poezio (Partoprenis 47 poemoj de 19 aŭtoroj el 14 landoj)

1a premio: Sten Johansson (Svedio) pro “La kvina forto”

2a premio: Sten Johansson pro “Haŭto”

3a premio: Mauro Nervi (Italio) pro “La floro kaj la frukto”

Honora mencio: Marie-France Conde Rey (Francio) pro “Pilgrimo”

Prozo (16 verkoj de 10 aŭtoroj el 9 landoj)

1a premio: Paul Gubbins (Britio) pro “Gamp”

2a premio: Lena Karpunina (Germanio) pro “La pluvo en Ĉenstoĥovo”

3a premio: Lena Karpunina pro “La demando de emancipiĝo”.

Honora mencio: Lena Karpunina pro “Mirt”, kaj Christian Rivière (Francio) pro “Fuĝo”.

Teatraĵo (3 verkoj de 1 aŭtoro)

Neniu premio aljuĝita. Partoprenis 3 verkoj de 1 aŭtoro.

Eseo (6 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj)

Premio Luigi Minnaja: Jan Werner (Ĉeĥio) pro “Kulturo de komunikado”

2a premio: Stefan MacGill (Hungario) pro “Kriptaj krucvortenigmoj en Esperanto”

3a premio: ne aljuĝita.

Kanto (4 kantoj de 1 aŭtoro kaj 1 aŭtora duopo el 2 landoj)

Premio Ahn Song-san: Anja Karkiainen kaj Vesa Pölkki (Finnlando), respektive teksto kaj muziko, pro “Ĉaŭ, adiaŭ — ĝis revido!”

Infanlibro (4 libroj de 4 eldonejoj el 4 landoj)

Premio Infanlibro de la Jaro 2000: eldonejo “Sezonoj” (Ruslando) pro “La hobito, aŭ tien kaj reen” de John Ronald Reuel Tolkien, tradukita de Christopher Gledhill kaj William Auld (kantoj)

Vidbendo: neniu konkursaĵo partoprenis.

La abonantoj de La Ondo povas ricevi La hobiton, sendinte 24 IRK al nia nova redakcia adreso (RU-236039 Kaliningrad, ab. jaŝĉik 1248).

Gazetoj

Literatura Foiro. 2001: 191

La tria Forumo por la Esperanta Civito estas la ĉefa temo de la junia LF: enkonduko de Ljubomir Trifonĉovski, alparolo de Giorgio Silfer kaj prediko de Eva Farkas-Tátár; kaj omaĝaj hajkoj de Leen C. Deij.

Tamen literaturo estas la kerno de la revuo: poemo de Gabriel Mora i Arana; ĉapitro el la romano La fotoalbumo de Trevor Steele; pluraj recenzoj; la vivo kaj verkado de Izrael Lejzerovicz (de Zofia Banet-Fornalowa). Sed la plej granda materialo estas eseo de Daniele Vitali “Literoj j kaj ŭ inter duonvokaloj kaj aproksimantoj”.

Juna amiko kun varb-direktanto

ILEI anoncas la ekaktiviĝon de nova helpanto por sia revuo Juna Amiko. La revuo nun havas varb-direktanton, Zoran Ĉiriĉ el Jugoslavio, kiu traktos unuopajn informpetojn, sendos specimenajn ekzemplerojn al petantoj, rilatados kun perantoj kaj starigos varb-kampanjojn. Tio estas la plej konkreta rezulto de labor- kaj plan-semajnfino apud Budapeŝto komence de junio.

Stefan MacGill

Eventoj: La malfruo malaperos?..

Mi kun ĉiuj miaj fortoj laboras pro tio, ke Eventoj ne malfruu plu. Mi klarigas kelkajn kialojn, kial fine de marto ekis denove malfruo. Mi diras kialojn kaj ne senkulpilojn:

— ni devis renovigi la komputilan sistemon de la redakcio, tio daŭris unu monaton pro neatenditaj problemoj;

— mi kunorganizis kun TEJO la seminarion “Lingva Ĉielarko” kun TEJO kaj Konsilio de Eŭropo en aprilo;

— mi diplomiĝis ĉi jare.

Ekde fino de majo mi semajne finpretigas numerojn de Eventoj kaj ĝis la Universala Kongreso malfruo malaperos. En la estonto mi esperas ĝustatempe aperigi ĉiun numeron.

Axel Orszag-Krysz redaktoro de Eventoj

Ruslanda Esperantisto baldaŭ ĉesos

Pro la transloĝiĝo de la eldonanto baldaŭ ĉesos Ruslanda Esperantisto — ruslingva informilo pri Esperanto, kiu dum kelkaj jaroj estis sendata al amaskomunikiloj k. a. instancoj. En julio aperis duobla 93-94a numero. En ĝi estas ĉefartikolo de Aleksander Korĵenkov pri la movadaj problemoj, analizo de la membrostatistiko de UEA, pluraj informetoj el Esperantujo, bibliografio Esperanto en Ruslanda gazetaro kaj la tekstoj proponitaj por tradukado en Liro-2001. Ĝis la jarfino aperos ankoraŭ unu duobla RE. La plej interesa materialo de la antaŭaj numeroj estos konsultebla rete.

HaGo

Kontakto serĉas redaktoron

(TEJO) Post tri jaroj da diligenta laboro la nuna redaktoro de Kontakto, Sabira Ståhlberg, decidis fini sian mandaton. TEJO serĉas novan redaktoron de Kontakto ekde la unua numero de 2002.

Ricevitaj gazetoj

BETago. 2001/1,2,3,4;

Bulgara Esperantisto. 2001/3;

Debrecena Bulteno. 2001/124;

Esperanto. 2001/5;

Esperanto en Azio. 2001/1;

Esperantolehti. 2001/3;

Esperanto-nyt. 2001/1;

Esperanto USA. 2001/3;

Heroldo de Esperanto. 2001/8;

Israela Esperantisto. 2001/134;

KAE-Informilo. 2001/35;

La Gazeto. 2001/95;

La Movado. 2001/6;

La Ondo de Esperanto. 2001/7;

La Revuo Orienta. 2001/6;

l’esperanto. 2001/5;

Literatura Foiro. 2001/191;

Litova Stelo. 2001/3;

Monato. 2001/6;

REGo. 2001/3;

Ruslanda Esperantisto. 2001/3-4;

SAT-Amikaro. 2001/561;

Trampo. 2001/2;

Venu kaj Vidu. 2001/20,21-22.

Mozaiko

Reveninte el la feriado en Bulgario mi trovis amason da respondoj. Dum la lasta jaro la nombro de la respondantoj bone kreskis. Dankon pro la respondoj!

Ni ricevis 27 solvojn de la aprila krucvortenigmo Dometo. Ĉiuj, krom tri, estis tute ĝustaj. Ilin sendis: Ludoviko De Doncker (Belgio), Judith Barata (Brazilo), Malcolm Jones, Alwyn Kind, Vilĉjo Walker, D.B. Kershaw, Jack Warren (Britio), Erkki Kemppainen (Finnlando), Pascal Vilain, Jacqueline Huberdeau (Francio), Hans-Burkhard Dietterle (Germanio), Mario Machlik (Norvegio), Gwenda Sutton (Novzelando), Hanna Skalska, Andrzej Kołpanowicz (Pollando), Viktor Alikin, Ivars Barŝevskij, Jurij Kivajev, Svetlana Konjaŝova, Vadim Oparin, Sergej Paĥomov, Anatolij Sidorov, Vladimir Vyĉegĵanin (Ruslando),

Ni lotumis libropremion kaj ĝin gajnis Oleg Sevruk el Ruslando. Ni gratulas!

La ĝusta solvo: Horizontale: 1. Sav’, 4. Akreo, 6. Elimini, 8. Pri, 9. Imp., 11. La, 12. Ar, 13. Arkeologi’, 16. Neono, 17. Originala. Vertikale: 1. Farmakologi’, 2. Ski’, 3. Vei, 4. Ali’, 5. Oni, 6. Erar’, 7. Imag’, 8. Plafono, 10. Primara, 14. Kanti, 15. Opona.

En la krucvortenigmo estas unu litero “T”.

Ni ricevis 14 solvojn de la japana krucenigmo en la maja Ondo. Preskaŭ ĉiuj estis tute korektaj. Ĝuste respondis: Vilĉjo Walker (Britio), Erkki Kemppainen (Finnlando), Hans-Burkhard Dietterle (Germanio), Andrzej Kołpanowicz, Hanna Skalska (Pollando), Viktor Alikin, Svetlana Konjaŝova, Nikolaj Neĉajev, Jelena Sanajeva, Vladimir Vyĉegĵanin (Ruslando).

La libropremion loto donis al Vadim Oparin el Ruslando. Ni gratulas!

La ĝusta solvo estas sur la suba bildo:

Krucvortenigmo

Ĉi-foje ne necesas sendi al ni la tutan krucvortenigmon. Solvu ĝin kaj poste kalkulu: Kiom da literoj “R” estas en la enigmo? Sendu al ni respondon al la demando tiel, ke ĝi atingu nin poŝte (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando) aŭ rete (kulakova@akb.mplik.ru) antaŭ 1 nov 2001.

Inter la sendintoj de la ĝustaj respondoj ni lotumos libropremion.

Horizontale: 5. Lando en Eŭropo; 7. Lando en Ameriko (R); 8. Scienco pri monumentoj kaj artoj en la antikva epoko (R); 11. Arbo (R); 14. Metalo; 15. Insekto; 16. Ĉefurbo de la lando en Ameriko; 17. Kvinversa ŝerca poemeto R); 20. Floro; 22. Bonodoro; 23. Spico (R); 26. Oceano; 27. Acido. Ĝi estas en groso, spinaco (R); 28. Scienco pri la plantoj (R).

Vertikale: 1. Legomo; 2. Insulo en Mediteraneo; 3. Bero; 4. Monato; 6. Vortspeco; 9. Laktaĵo; 10. Maŝino por buterigi R); 12. Akiro per milito; 13. Kemia elemento, gaso (R); 18. Grandegulo; 19. Grena planto; 21. Kantbirdo; 24. Maparo (R); 25. Testikujo (R).

Kompilis Nikolao Neĉajev

Verdeskaj Pensoj de Georgo Handzlik

Eroj el la aperonta libro

A (LOdE-73)

B (LOdE-74)

C, Ĉ (LOdE-75)

D (LOdE-76)

E (LOdE-77)

E (LOdE-78)

F, H (LOdE-79)

I, J (LOdE-80) K (LOdE-81)

L

La ĉefa principo de la tempoplanado: ne faru tion, kion vi ne devas fari.

La ĉefajn socialajn promesojn de komunismo realigis kapitalismo; la ideojn de Zamenhof pri internacia komunikado multparte realigas nun la angla.

La Fina Venko: kiam la monumentojn por anglalingvaj verkistoj oni subskribos Esperante, por ke ĉiuj komprenu.

La Fina Venko: kredo, ke fremdaj homoj estas pli facile konvinkeblaj ol la propra edzino.

La internan ideon mi plej volonte praktikas duope.

La problemoj iĝas ĉiam pli kaj pli grandaj. Ĉu tio estas progreso?

La simioj ne plendas, ke ili ne evoluis je homoj.

La tempo: la plej longe funkcianta mekanismo.

La ŝtatoj devus funkcii laŭ modelo de asocioj. Oni proklamus la programojn kaj poste la homoj rajtus elekti kiun civitanecon akcepti.

La vero similas lunon — vi povas vidi nur unu flankon.

La vero valoras oron, tial do oni ne diras ĝin al ĉiuj.

La vivo estas plej bona instruisto, sed kutime tro multekosta.

La vivo similas al teatro. Estas reĝisoro, aktoroj, kulmino, kutime mankas nur feliĉa fino kaj aplaŭdo.

Lastatempe oni notas evidentan pligrandigon de la nombro de novaj esperantaj libroj. Disvolvo de la literaturo aŭ de poligrafio.

Laŭ statistiko eldono de averaĝa esperanta libro donas deficiton de 1243 dolaroj. — Ĉu oni povas plifavorigi la situacion? — Jes, aĉeti la librojn.

Leterkesto

Mi vin kore salutas kaj sincere gratulas okaze de la unua jardeko de nia amata Ondo. Mi deziras ... ke la revuo iĝu eĉ pli interesa kaj ampleksa — sed ĉiam gardu sian spiriton! Jam fine de ĉiu monato mi komencas atendi la koverton kun la nova kajero, kalkuli tagojn, ĝemi kaj grumbli: “Nu kial oni ĝin ne portas?” Dankon pro via grava laboro. Vivu La Ondo!

Vadim Oparin (Ruslando)

Ekde januaro 2001 mi estas abonanto de La Ondo de Esperanto. Mi taksas ĝin tre bona, tre informa kaj tre utila. Ĝi estas ankaŭ literatura revuo, pro tio tre interesa.

Gilberto A. Silva Velho (Brazilo)

Jam de du jaroj mi estas abonanto de via revuo, kaj ĝi jam fariĝis nepraĵo en mia esperantista vivo. Precipe mi kontentas pri la neofte korekta lingvouzo kaj foresto de pres- kaj aliaj eraroj.

Lucija Borčić (Kroatio)

Leginte la 6an numero de La Ondo mi gratulas pro la kreskanta kvalito de tiu E-periodaĵo. Mi esperas, ke vi denove elektatos [kiel la komitatano de UEA] kaj ke vi sukcesos realigi la tri nomitajn taskojn, precipe la trian pri pli bona kunlaboro de esperantistoj kaj de E-organizacioj. Mi, 92-jara, estas kontenta ke ekzistas ankoraŭ aktivuloj, al kiuj mi deziras realigi puŝon por Esperanto, plejeble en moderna kvalito.

Volonte mi legis en la sama numero la artikolon de Johano Petyk pri la nekontentiga laboro de la Akademio de Esperanto kaj pri la rifuzo zorgi pri la adaptado de Esperanto al la bezonoj de la moderna socio... Tiurilate mi rememorigas mian artikolon pri necesa modernigo de Esperanto en La Ondo (1997:3), en kiu mi proponis plurajn necesajn modernigaĵojn.

Bruno Vogelmann (Germanio)

La verdeskaj pensoj de Georg Handzlik en paĝo 18 de la julia Ondo plaĉas al mi, kvankam kun kelkaj mi ne konsentas: ”Konsekvencoj de kelkaj ideoj estas dolorige realaj”, do la ideoj mem ne estas vere danĝeraj. “Kelkfoje mi sentis drastan mankon de kanibaloj”, sed oni povas manĝi parton de homa korpo sen mortigo, kaj ĉu la kanibaloj ne manĝus Georgon Handzlik?

Frans Cobben (Nederlando)

Anoncetoj

Ĉiu vorto en “Anoncetoj” kostas 1 rublon por la ruslandanoj. Por alilandanoj 5 vortoj kostas 1 respondkuponon. La pagon sendu al Галина Романовна Горецкая je la redakcia adreso.

Du knabinoj (12-jara kaj 13-jara), komencantinoj, deziras korespondi en Esperanto.

Saŝa Domraĉeva, Lena Guseva: KU-610094 Kirov, ab. ja. 1392, Ruslando.

Pro finiĝo de kontrakto kun antaŭa lingvoinstruisto, la estro de japana entrepreno kun filioj en Ekstrem-Oriento serĉas kvalifikitan instruiston de Esperanto kaj de la angla. Salajro: 150 mil enoj monate (1 250 $). Flugbileto Eŭropo — Japanio ambaŭdirekte pagota. Ebleco loĝi senpage en apartamento de la kompanio (luprezo egalvalora al 15 000 enoj monate).

Etsuo Miyoshi miyoshi@swany.co.jp

Ŝanĝiĝis la adreso de nia kanada peranto, Paul Hopkins, kiu revenis el Usono al Kanado.

52 Crescentwood Drive, St. Catharines, Ontario, Kanado L2N 4L2 phopkins@cymfony.com

INTERNACIA FOTOKONKURSO

Post la sukcesaj konkursoj en 1998, 1999 kaj 2000 la redakcio de La Ondo de Esperanto invitas al partopreno en la kvara Internacia Fotokonkurso.

La konkurso ne estas ligita al deviga temo.

En la konkurso rajtas partopreni ĉiu deziranta fotemulo amatora aŭ profesia, sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 10×15 cm. Fotoj povas esti koloraj aŭ nigra-blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj. Fotoj senditaj komputil-rete ne estas akceptataj.

La konkursaj fotoj devas esti senditaj unuekzemplere al La Ondo de Esperanto RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando. La fotoj devas atingi la indikitan adreson antaŭ la 15a de decembro 2001.

La konkursaĵoj devas esti subskribitaj per pseŭdonimo. En aparta koverto kunsendata devas esti enmetita slipo kun la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso de la aŭtoro. Oni povas aldoni titolon aŭ klarigan noton al la fotoj, sed tio ne estas deviga.

En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj, kiuj jam estis premiitaj aŭ publikigitaj.

Tripersona juĝkomisiono aljuĝos premiojn al la laŭreatoj:

1a premio: du minimumaj ruslandaj monataj salajroj kaj abono al La Ondo de Esperanto

2a premio: unu minimuma ruslanda monata salajro kaj abono al La Ondo de Esperanto

3a premio: abono al La Ondo de Esperanto

Specialan premion (libroj de Sezonoj kontraŭ ekvivalento de unu minimuma ruslanda salajro) ricevos la plej bona foto teme ligita kun Esperanto.

Ĉiu premiito ricevos diplomon.

La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis la 31a de decembro 2003 uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

Sukcesojn!

Nia konstanta konkursanino (kaj dufoja laŭreato), Andrea Ottrok (Hungario), fiksis la aspekton de Assisi (Italio) antaŭ la tertremo.

Fotoekspozicio en Kaunas

Ĉiuj fotistoj aŭ fotantoj-esperantistoj estas invititaj partopreni en la fotoekspozicio okazonta en la urbo Kaunas (Litovio) dum Zamenhof-Tagoj-2001 komence de ĉi decembro.

La temo de la fotoekspozicio estas libera. Oni volas prezenti kiel eble plej vastan rondon de la fotemaj esperantistoj kaj iliaj fotoj faritaj pri ŝatata temo. La formato de la fotoj estas 15×20cm ĝis 24×30cm, koloraj aŭ nigre-blankaj. La kvanto de la alsendotaj fotoj ne estas limigita. Bonvolu kune alsendi vian portreton 9×13cm (ne estas devige), mallongan priskribon por memprezentado kaj 1 respondkuponon, se vi volas, ke viaj fotoj estu redonitaj. La neredonitaj fotoj restos en la biblioteko de LEA. La ekspoziciaĵoj devos atingi la organizantojn ĝis 25 nov 2001 laŭ la adreso: “Fotoekspozicio”, p/d 1008, LT-3007 Kaunas, Litovio.

Pri pli detalaj informoj kaj pri intencoj partopreni oni povas kontakti ankaŭ rete: gjurgis@one.lt

Rita Valčiukaitė

Nekrologoj

La 3an de majo 2001 forpasis

Harri Melasniemi (1934-2001)

aktiva finna esperantisto, nia abonanto, laŭreato de la 2a Internacia Fotokonkurso de La Ondo de Esperanto.

La 31an de majo 2001 en Kalveheve, dum la lasta prespretigo de la Eseoj memore al Ivo Lapenna, forpasis

Torben Kehlet (1941-2001)

entreprenisto kaj eldonisto, posedanto de la eldonejo TK/Stafeto.

La 26an de junio forpasis

Georgo Abraham (1916-2001)

esperantisto ekde 1931, kunfondinto de Argentina E-Ligo, honora membro de UEA, tradukinto de pluraj verkoj de Ĥalil’ Ĝibran, aŭtoro de lerniloj de Esperanto kaj de “Klara vortaro Esperanta-araba” (1998).

La 4an de aŭgusto en Prago forpasis

Rudolf Horský (1914-2001)

pastoro de Ceĥoslovaka Husana Eklezio, episkopo, profesoro kaj dekano de Husana teologia fakultato, de sia juneco esperantisto, prezidinto de KELI-sekcio de ĈEA kaj estrarano de KELI, honora membro de ĈEA.

Ni funebras kaj kondolencas