Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Ondo de Esperanto

La bazan tekston origine enkomputiligis La Ondo de Esperanto

La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de La Ondo de Esperanto.

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 2001-2004

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2002. №7

Sur la kovrilpaĝo: Rachel Prual kaj David Cholet revenis post la 23-monata mondvojaĝado al la trafikcirklo Zamenhof. Legu pli en la 8a paĝo.

(Fotis Ronan Le Monnier, ĵurnalisto de Vendée Matin)

Redakcie

Mi ne estas partizano de la populara ideo, ke nia vivo estas ludo, sed estas momentoj, kiam ludo efektive penetras la vivon. Ĵus, en junio, ni havis tian momenton, longan je unu monato. Jes, la futbalo reprezentas ne nur spektaklon, ankaŭ ĝi entenas profundajn internajn dramojn, pli kurte — ĝi estas tuta eta universo. Malfeliĉe, nia memoro tro orientiĝas al rezultoj kaj ĉampionoj, kaj la rezultoj tro dependas de la fortuno, kiu favoras la ĉampionojn. Ĉu oni ankoraŭ ne forgesis la teamon de Kostariko? La statistiko memorigos ke tiu teamo klare malgajnis 2:5 al Brazilo. Kiu ne vidis la ludon — diros ke ĝi apenaŭ meritus komenton... mi sukcesis vidi. Sporte ĝi estis belega spektaklo, krome ĝi estis vera dramo ĉirkaŭ la temo de la fortuno. Bedaŭrinde, la kostarikanoj ne scios tion, probable tro iomete plidolĉigus la amaron de la malgajno: tra la ludo mi ekamis Kostarikon. Verŝajne mi neniam vidos la riĉan bordon de tiu varma lando; en mia imago ĝi restos paradiza angulo loĝata de bravaj majstroj de futbalo.

La dramo de la ludo per mil fadenoj interplektiĝas kun tiu de la vivo. Post la unua malvenko de Ruslando (Japanio gajnis 1:0) strataj telespektantoj en Moskvo demonstris plurajn scenojn de perforto kun murdoj kaj piroteknikaj efektoj, kaj oni rajtas konjekti: ili havis sian reĝisoron. Temas pri manifesta provoko. Oni sendis signalon al Okcidento, kies politikistoj devas kompreni: kun tiel sovaĝa popolo Ruslando tute meritas fortan regadon. Okcidento jam benis la oligarĥion, verŝajne ĝi benos la fortan regadon.

Reciproke, la perforto kiu plaŭdas surstrate sedimentas sur la futbalaj kampoj. Ŝajne, nur la ĉinoj ne kaptis siajn rivalojn je la ĉemizoj — eble tion aprezis iuj el la publiko, sed neniel aprezis la juĝantoj, por kiuj la ĉemizalkroĉoj jam iĝis tute normaj. Ĝenerale, la juĝado estas severe kaj unuflanke kritikata de la ruslanda publika opinio. Sed oni apenaŭ povas indiki ion pli arbitran kaj eksterhumanan ol la juĝado de la ruslanda publika opinio. Oni do pasu ekster la sportajn arenojn restante sur la tereno de nia tempo.

En aprilo en Volgograd oni murdis familion de esperantistoj. La murdon estis provokinta adoptita familiano — 12-jara orfo Jarik. La geedzoj Miĥajlov kaj ilia 21-jara filino Polina pereis pro pafoj de junaj banditoj, kiuj havis la ŝlosilon, ricevitan de la orfo. La komentistoj de la krimo opinias, ke Jarik decidis mortpuni (mendi — laŭ la novrusa slango) la geonklojn, ĉar ili insistis ke li lernu, ordigu la ĉambron kaj ne promenu nokte. La esenca penso de la gazetaraj komentoj esprimiĝas en la frazo: “Bonaj homoj donis rifuĝon al serpentido”.

Serpentido! La krima infano do estas ne homo — jen la kaŭzo de la okazintaĵo. Kia sprita kaj ekonomia klarigo! Ĉu eble iom tro simpla? Evidente la knabo ne estis anĝelo. Sed de kie li prenis la ideon de la “mendo”? Kaj kial tiel senprobleme li trovis ekzekutistojn? (ĉu ankaŭ “serpentidojn”?)

Por esti en konkordo kun la logiko, la komentistoj devus fari almenaŭ unu aldonon: por havi serpentidon originantan de homaj gepatroj oni bezonus meti la kandidaton en medion kun forta deforma radiado.

— Jes, sed tiuokaze oni rajtus aŭdi ion pri la naturo de tiuj fatalaj radioj.

Povra Jarik!

Alen Kris

La daŭra kresko de Esperantujo

Kiam ni komencis plani la Novjaran Renkontiĝon apud Berlino kaj demandis pri la ĝenerala intereso, estiĝis demando: Ĉu aldoni plian renkontiĝon?

La ĉefa celo de nia Novjara Renkontiĝo estas doni eblecon festi la Novan Jaron al tiuj Esperanto-parolantoj, kiuj en la ĝisnunaj renkontiĝoj ne trovis lokon pro iuj kaŭzoj.

Ni konstatis, ke tre multaj el la homoj, kun kiuj ni partoprenis internaciajn junularajn renkontiĝojn en la okdekaj jaroj, kutime ne plu partoprenas en jarŝanĝaj aranĝoj. Por la Internacia Seminario (IS) de Germana Esperanto-Junularo (GEJ) ili estas ekster la kerna celgrupo. Principe ili povus partopreni en la Internacia Festivalo, sed IF jam delonge atingis sian celatan grandecon de 200 homoj kaj do ne havas lokon por plia kvindeko da homoj. (Cetere ankaŭ IS evidente jam atingis plenecon kun pli ol 300 partoprenantoj kaj tie restas de deko da jaroj.)

Ĉirkaŭ dekprocenta kreskado de renkontiĝaj partoprennombroj

Pri dua IS ni diskutis jam en la okdekaj jaroj. Fakte IS kreskis tre forte en la sepdekaj kaj okdekaj jaroj — en 1970 estis proksimume 50 partoprenantoj, en 1980 jam ĉ. 150 kaj en 1990 estis pli ol 300.

Triobliĝo en dek jaroj signifas 11-procentan kreskon. Tiutempe en Germanio estiĝis IF kaj PSI kaj ankaŭ SEFT (Somera Esperanto-Familia Tendaro) kaj ili kreskis al 200 kaj 150 kaj 50 partoprenantoj. Entute oni povas do diri, ke la unusemajnaj internaciaj renkontiĝoj en Germanio kreskis de 50 partoprenantoj en 1970 al ĉ. 700 homoj tridek jarojn poste — proksimume 9-procenta jara kresko.

Tutmonda evoluo: Esperantujo progresas

Pri tiu kresko la Esperanto-komunumo apenaŭ konscias — mi ne vidis publikajn statistikojn pri la suma partoprenantaro de Esperanto-renkontiĝoj. Sed la kresko ekzistas, estas mezurebla kaj ŝajne estas tutmonda tendenco — mi daŭre vidas, ke estiĝas novaj renkontiĝoj tutmonde, mi legas pri relative junaj renkontiĝoj (3a, 5a, 8a ktp.) en Afriko, en Hindujo, tre multloke — kaj ili daŭre kaj rapide kreskas. Ni devas fronti krudan fakton: Esperanto eniris la vojon de sukceso, kreskanta nombro da homoj volas lerni kaj poste uzi Esperanton en internaciaj renkontiĝoj — kaj ili fakte faras!

De Esperanto-movado al kreskanta Esperanto-komunumo

Tiu turniĝo en la historio de Esperanto ekis en la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj. La unua IS komenciĝis 27 dec 1957 (se mi ne miskalkulis) kun dudekkvino da partoprenantoj — ĝis 1970 ĝi kreskis al 50. (La temoj de ISoj cetere ĉiam kutimis esti ekster-Esperantujaj — kaj ŝajne ankaŭ tio estis io nova.) Ĉirkaŭ 1968 Hermann Behrmann fondis la Esperanto-Centron (plej longe ĝi troviĝis en Paderborn), okazigis amasajn korespondajn kursojn kaj kreis multajn Esperanto-parolantojn — iam en la sepdekaj jaroj ĉiuj GEJ-estraranoj estis lernintaj per lia Esperanto programita.

La tempo estis matura, Eŭropo rekonstruinte la vivon post la militaj detruoj ekvojaĝadis — la E-parolantoj kunvojaĝadis kaj aliaj homoj komprenis la kernan praktikan utilon de Esperanto: personaj rilatoj internacie. Krom IS estiĝis pliaj junularaj renkontiĝoj, Internacia Junulara Festivalo en Italio, Internacia Junulara Semajno en Hungario, Kultura E-Festivalo en Nordio kaj multaj aliaj — malgrandaj kaj grandaj, du-tri-landaj kaj multnaciaj.

Esperantuja muzika kulturo

Estiĝis esperantuja muziko — ĉefe, ĉar en la kreskantaj kaj plioftiĝantaj renkontiĝoj kuniĝis kreskanta publiko. Antaŭ 1970 ŝajne estis plej multe tradukoj. Gianfranco Molle kaj aliaj komencis kanti pri ni — la teknika kvalito de la kasedoj estis pro financaj kaŭzoj, nu, plibonigebla kaj ja plibonigita. La postaj jardekoj vidis estiĝon de muzika esperantuja kulturo kun alta kvalito — kaj la daŭra kresko estas impona. (Oni ŝatu aŭ ne ŝatu la memstariĝon de la esperantuja kulturo — ĝi estas fakto!)

Gazetoj diversiĝis

Dum la lastaj 30 jaroj aperis multaj novaj gazetoj. Pri la internacia komunumo raportas nun ankaŭ Eventoj kaj La Ondo de Esperanto, pri la mondo Monato, kaj pri apartaj temoj kaj regione ekestis pliaj gazetoj. La gazetoj vivas eksterrete kaj interrete, eble ne vere floras en kelkaj kazoj, sed ja kutime pluekzistas.

La interreto — ĉu elpensita por ni?

Venis la tempo de la interreto — kaj sekve plia internaciiĝo de la mondo. La Esperanto-parolantoj ĵetis kaj plu ĵetadas sin al tiu ebleco — nun oni povas ĉiutage, ĉiuminute vivi Esperantujon. Kaj la kresko de Esperantujo pluiris en plia dimensio.

Ni atingis daŭran kreskadon

Ni, Esperanto-parolantoj, povas iomete trankviliĝi: “la mondo” ja akceptas nian lingvon. Heziteme kaj iom post iom, nerimarkite de la publika opinio kaj de la politikistoj — sed pri la tendenco ne estu dubo.

Kaj kien post la junularaj jaroj?

La ĉefa temo de mia letero estas renkontiĝoj kaj por multaj el ni venis iam la demando: Kaj nun, kio post la junulara aĝo? Ĉu ni ĝuu Esperantujon plu nur papere? Nu, estiĝis IF, PSI kaj kelkaj similaj aranĝoj — kaj mi havas la impreson, ke la emo de plenkreskaj Esperanto-parolantoj teni la amikajn rilatojn el la junulaj jaroj momente ne havas sufiĉe da loko. Tial ni pripensis okazigi plian renkontiĝon, ne kiel konkurencon, sed kiel aldonon.

Ni ja imagu Esperantujon post kvin jaroj. Plej supozeble plu alvenados la junuloj al siaj renkontiĝoj — kaj aĝiĝos ni ĉiuj. Aldone venadas homoj pli aĝaj. Esperantujo kreskadas. Ĉu ni ĉiuj kunpremiĝu en la jam ekzistantaj renkontiĝoj?

Post iom da historiaj kaj estontecaj rimarkoj mi do revenas al la ĉefa temo de tiu ĉi letero. Mi tutanime invitas vin festi kun ni la Novan Jaron en la Novjara Renkontiĝo, 27 dec 2002 – 3 jan. 2003.

Ĉu vi interesiĝas? Tiam plenigu la formularon ĉe http://www.EsperantoLand.org/eo/nr.html aŭ sendu retmesaĝon aŭ leteron al EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven

Adreso: Wiclefstr. 9, DE-10551 Berlin, Germanio

Rete: Lu@EsperantoLand.org

Lu Wunsch-Rolshoven EsperantoLand

La nova PIV aperis

La nova “Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto” (PIV), formato: 150×255 mm, 1265 paĝoj, referenca vortaro de Esperanto en la tuta mondo, kies unua eldono aperis en 1970, estas finfine presita kaj liverita.

Temas pri funde reviziita kaj aktualigita eldono, kies ilustraĵoj estas lokigitaj ne plu en la lastaj paĝoj, sed enkorpigitaj en la teksto mem. La inaŭguro de la verko okazos kun ĉeesto de ĝia ĉefredaktoro, Michel Duc-Goninaz, en la SAT-kongreso kiu havos lokon 1-7 jul en Alikanto (Hispanio).

Prezo: 70 eŭroj + registrita afranko. Pro la kongreso kaj libertempoj, la plenumo de la mendoj kaj antaŭmendoj povos okazi nur post la libertempoj. Pliaj informoj estas riceveblaj de SAT: Adreso: 67, avenue Gambetta, FR-75020 Paris, Francio Rete: satesper@noos.fr.

Henri Masson

Ne plu provizoraj

Trevor Steele restos la ĝenerala direktoro de UEA ankaŭ dum minimume sekvaj 3 jaroj. Tian decidon unuanime akceptis la estraranoj de UEA dum la maja kunsido en Roterdamo.

Sekve el lia titolo elfalas la vorto Aganta. Ĝi indikis, ke li okupas la postenon provizore, ĉar oni elektis lin en la situacio de tempa premo kaj nesufiĉa anoncado pri la posteno. Nun oni plene konvinkiĝis, ke Trevor Steele estas la homo, kiun bezonas UEA en nunaj cirkonstancoj.

Daŭrigon de la kontrakto por 2003 ricevis ankaŭ la nova redaktoro de la revuo Esperanto Stano Marček.

La agadoj de ambaŭ dum la unuaj monatoj de tiu ĉi jaro estis karakterizitaj kiel “etaj mirakloj”: Trevor Steele sukcesis ekvilibrigi, normaligi kaj parte progresigi la situacion en la Centra Oficejo, Stano Marček — akuratigi kaj plivigligi la revuon Esperanto.

GK UEA

Fervojistoj kongresis en Bulgario

1-7 jun en Plovdiv (Bulgario) okazis la 54a Internacia Kongreso de Fervojistoj-Esperantistoj, al kiu entute aliĝis 224 personoj el 18 landoj.

Unue multaj kongresanoj vizitis Diservon esperantlingvan en la preĝejo Sankta Ivano Rilski. Poste en la kongresejo — la granda salono de hotelo Sankt-Peterburgo — post la salutalparolo de la prezidanto de LKK, Lazar Karakaŝev, per speciala gratulkanto kaj bonega koncerto de la ina koruso ĉe Esperanto-societo Radio (Pazarĝik) kreiĝis la necesa etoso por fruktodona laboro de la kongreso.

Partoprenis la inaŭguron Ljubomil Ivanov (vicministro pri transporto kaj komunikado); Rumen Rusev (vicurbestro de Plovdiv); Gilbert Schit (prezidanto de FISAC) kaj reprezentantoj de aliaj fervojistaj kaj esperantistaj asocioj kaj instancoj.

La urbestro, d-ro Ivan Ĉomakov, diris: “La elektita kongresa moto Unuigita Eŭropo bezonas Esperanton estas kategoria sugesto al la mondo, ke la lingva komunikado de la popoloj, kiel baza formo de komunikado inter ili jam delonge atingis sian universalan kaj demokratian formon — Esperanton, kreitan kun la simpla celo — proksimiĝo de la nacioj kaj paco sur nia planedo”.

La prezidanto de BEA, Petro Todorov, post varma kaj kora bondeziro al la kongreso, dekoris per la ordeno de BEA vicministron Ljubomil Ivanov, la prezidantojn de FISAIC kaj IFEF k.a.

La prezidanto de IFEF, Romano Bolognesi, emocie alparolis la gekongresanojn kaj malfermis la unuan laborkunsidon de la kongreso. En tiu momento eksonis solene la Esperanto-himno, kaj komenciĝis la kongresaj laborkunsidoj laŭ la anoncita programo.

La nepublika laborkunsido okazis en salono Dolapĉiev, kie estis bela ekspozicio pri la korespondado de Marija Taŝeva kaj pri la lokomotivoj ekde la apero de la unua ĝis nun. Merkrede la decidojn de tiu nepublika kunsido oni anoncis en la ĉefa kongresa salono Zamenhof.

La duontaga ekskurso celis la renesancan urbeton Koprivŝtica en kiu ĉiu domo estas domo-muzeo. Survoje oni vizitis la vilaĝon Ĉernozem por vidi la rozĝardenojn kaj la produktadon de la fama bulgara roza oleo. Samvespere la gekongresanoj spektis teatraĵon La invento de la jarcento de Julian Modest, kiun brile prezentis Bulgara Esperanto-Teatro, kun reĝisoro Teo Jurukov. La veterano de la teatro Belka Beleva prezentis la aŭtoron kaj la artistojn.

Okazis multaj fakprelegoj, bankedo kun balo, arta kaj amuza vesperoj kaj tuttaga ekskurso al Rila Monahejo.

Venontjare la verdaj fervojistoj kongresos en Dresden (Germanio).

Petko Arnaudov

De la ora iso al la ora oso

Tia estis la titolo de la 50a, do jubilea kongreso, kiun Esperanto-Ligo de Norda Ameriko okazigis 21-24 jun 2002 en la ĉefurbo de Kalifornio, Sakramento, en bela loko, kie rivero American enfluas riveron Sacramento. Ĝuste en tiu loko originis la ora febro en 1849, kaj eĉ nun oni povas vidi amason de ore-brilaj eroj (!) sur la sabla fundo de rivero American. Ĝi estas tiel nomata “Oro de stultuloj” (kristaloj de pirito, trompe perceptataj kiel oraj).

Esperanto-movado en Usono aperis longe antaŭ ELNA (jam en 1905), tamen ĝuste ELNA unuigas kaj reprezentas esperantistojn de Usono dum la lastaj 50 jaroj. Ĵus aperinta libro de William Harmon revuas la historion de ELNA, kaj ĝia prezentado okazis ĝuste en la kongreso. Estis 78 partoprenantoj.

Tre sukcesaj estis scienc-teknikaj prelegoj, kie oni povis ekscii novaĵojn kaj el astronomio, kaj palpi (laŭlitere) 20-centimetrajn tranĉaĵojn de silicio (el kiu oni produktas superintegritajn cirkvitojn), kaj aŭdi raporton pri ĵus komencinta inĝeniera “projekto de la jarcento” (je loka skalo) de ĝia aŭtoro kaj ĉefinĝeniero George Baker: nova grandega pendo-ponto super la San Franciska golfo de Oakland ĝis Yearba Buena Insulo.

Oni elektis novan estraron de ELNA kaj la prezidanton, kiu iĝis Alexander Shlafer (iam el Tomsk, Siberio). Finiĝis la kongreso per tradicia kaj tre sukcesa aŭkcio (kun pli ol $1500 enspezo) kaj ekskursoj al belaj lokaj vidindaĵoj.

Alexander Gofen

Ni kore gratulas la novan prezidanton de ELNA kaj esperas, ke li malgraŭ la nova tasko plu kunlaboros en La Ondo!

Interasocie en Francio

Ĉiuprintempe, Esperanto-France (Unuiĝo Franca por Esperanto) organizas kongreson, laŭleĝe devigan en Francio por registritaj asocioj kiuj devas raporti al membraro pri jara agado kaj demokrate reelekti, renovigi aŭ kompletigi komitaton kaj estraron, tra membrara balotado.

Foje tiu kongreso kunvenigas nur membraron de Esperanto-France, foje ĝi estas organizita samtempe kaj samloke kun aliaj francaj E-asocioj, kun almenaŭ unu komuna kunsido. La Kongreso 2002 estis interasocia — 17-20 maj en Strasburgo samloke kongresis FEL (Federacio Esperantista de Laboro), FKEA (Franca Katolika E-Asocio), JEFO (Junulara Esperantista Franca Organizo), GEE (Grupo de Esperantistaj Edukistoj). GEE kaj JEFO jam estas aliĝintaj al Esperanto-France; ankaŭ FEL kaj FKEA decidis en la kongreso aliĝi por kunordigi kaj ampleksigi propagandon al francaj parlamentanoj, eŭropaj deputitoj kaj nacia administracio pri edukado tial ke Esperanto estu agnoskota en Eŭropo egalvalora al naciaj lingvoj kaj en Francio samrajta kun regionaj lingvoj per kies studado eblas akiri poentojn je abituro.

La jara raporto montris gravan agadon, nacie, regione kaj loke. Ĉefe emfaziĝis Esperanto-instruado, per regulaj plurmonataj kursoj po unu aŭ du horoj semajne; tuttagaj kursoj per rekta metodo, korespondado, reto; kaj varbado per budoj ĉe foiroj kaj salonoj, eldonaĵoj, kaj la nova revuo La Mondo de Esperanto en Esperanto kaj franca lingvo.

Komitato de Esperanto-France estis parte renovigita per 8 novaj komitatanoj, inkluzive de du junuloj kompetentaj pri informadiko. Prezidantino Claude Nourmont eksiĝis post 8 jaroj. Novelektita prezidanto estas Claude Longue Epée.

Kunvenis pluraj laborgrupoj: pri la revuo, Esperantaj literoj en komputiko, eksteraj rilatoj, strukturado, ktp. Georges Kersaudy, specialisto pri lingvoj (li scipovas 50), aŭtoro de libro “Langues sans frontières”, publike prelegis en granda librovendejo antaŭ pli ol 300 ĉeestantoj pri la diverslingveco en Eŭropo, neebleco uzi plurajn dekojn da lingvoj en estontaj Eŭropaj rilatoj, malbona solvo de la angla lingvo kiel nura komunikilo, kaj konkludis pri la avantaĝoj de Esperanto.

Partoprenintoj ankaŭ vizitis Strasburgon, gustumis lokan gastronomion, kaj turismis en la regiono.

Marc Levin

Verduloj diskutis Esperanton

En la 3a Kongreso de la Eŭropa Federacio de Verdaj Partioj (Berlin, 17-19 maj 2002) estis organizita informstando de la Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE). Inter la duhoraj laborstaĝoj estis “Lingvoj en la Eŭropaj Institucioj, ekzemple Esperanto”.

Estis proponitaj du rezolucioj pri Esperanto kaj protekto de minoritataj lingvoj.

La kongreso akceptis rezolucion №33 de ERA kaj Patricia McKenna (Irlando) kiu celas “protekti la endanĝerigitajn lingvojn kaj esplori la Paderbornan Modelon en pluraj eŭropaj landoj”. Ĝi signifas unue instrui (dum kelkaj monatoj) Esperanton kaj nur poste alian fremdan lingvon.

Rezolucio №34 de AVE kaj Victor Cavaco (Portugalio) pri la problemoj por minoritataj lingvoj (ekz-e pri laborofertoj kaj pri la etendiĝo de EU) prezentis la avantaĝojn de Esperanto kaj proponis la uzadon de Esperanto kiel “Relajsa Lingvo ” kaj “neŭtrala reprezentanto por la aliaj regionaj kaj naciaj lingvoj, kiuj ne havas oficialan rangon”. Ĝi finfine ricevis nur 33% da voĉoj. Nia propono ja estis sufiĉe avangarda kaj mankis la ĝenerala diskuto pri la temo.

Manfred Westermayer

La 84a en Britio

La 84a Brita Kongreso de Esperanto okazis la unuan semajnfinon de majo en Stoke-on-Trent, urbo plej proksima al la nova oficejo kaj biblioteko de EAB.

Ĉirkaŭ 75 membroj kaj gastoj partoprenis en agrabla etoso. La ĉefpreleganto estis Višnja Branković, kiu parolis pri la feriadaj eblecoj en Kroatio. Ankaŭ Ian Fantom prelegis pri diversaj temoj, Martin Howard pri ceramika potfarado, kaj Paul Gubbins pri la eldona politiko de la nova refondita La Brita Esperantisto kaj ĝia rilato al EAB-Update kaj La Ondo de Esperanto kiujn anoj de EAB ricevas.

Estas decidite ke L.B.E. aperos du fojojn jare kaj havos ĉirkaŭ 42 paĝojn kaj ni akceptos abonojn.

Ni frontis la fakton ke la anaro de EAB pli maljuniĝas kaj pli malmultnombriĝas, tamen ni estas optimistaj ke, post la inaŭguro de nia nova oficejo kaj nova varbkampanjo, ni trovos novajn membrojn. Bedaŭrinde, 95% de britoj opinias ke ili jam konas la internacian lingvon!

Dum la kongreso multaj interesaj diskutoj okazis ne formale en la kongresejo kaj en apudaj tavernoj. Temoj inkluzivis “Ĉu beboj elektas gepatrojn?”

Nia venont-jara kongreso okazos kune kun la Skota E-Kongreso en Glasgovo en majo 2003.

Eric Walker

Rijeka: Kongreso + Konferenco + Konsultiĝo

(Ret-Info) Multkultura havenurbo Rijeka gastigis la 5an kongreson de kroataj esperantistoj, kun du paralelaj aranĝoj 14a Alp-Adria Konferenco kaj Mezeŭropa Konsultiĝo okazintaj de 31 maj ĝis 1 jun.

Al ĉi tiuj aranĝoj venis 170 partoprenintoj el 9 landoj.

Prezidanto de Kroatio, Stjepan Mesić, sendis siajn bondezirojn al la aranĝoj. La urbestro de Rijeka Vojko Obersnel ĉeestis la malfermon, samkiel la prezidanto de la urba komerca ĉambro Josip Stanković. Nome de UEA la partoprenintojn salutis estrarano Michela Lipari.

Radenko Milošević prelegis pri kroataj esperantistoj kaj interregiona kunlaboro.

La partoprenantoj konatiĝis kun la Esperanto-Domo en Kostrena, vilao apud la Adriatika marbordo, posedaĵo de Esperanto-Klubo el Rijeka. Prezidantoj kaj sekretarioj de Landaj asocioj de Mezeŭropo diskutis pri siaj laborprogramoj por 2002 kaj 2003 kaj informiĝis interalie pri la kroata projekto Mezeŭropo estas mia hejmo.

Dum plenkreskuloj kongresis en Rijeka, en Kostrena lernejanoj konkursis pri kono de Esperanto. La plej bonaj sukcesintoj el lernejoj “Mladost” (Zagreb) kaj “Antun Mihanović” (Slavonski Brod) ricevis pokalon Kostrena 2002.

En la kultura programo de la aranĝoj okazintaj en Pupteatro de Rijeka partoprenis Koruso el Opatija, Drama Grupo de Studenta Esperanto-Klubo el Zagreb, kanzonisto Georgo Handzlik kaj operkantisto Neven Mrzlečki. En la libroservo furoris, kun okdeko da venditaj ekzempleroj, Leksikono de kroatiaj esperantistoj de Josip Pleadin.

La meson en la preĝejo de Sankta Lucija en Kostrena celebrita de Franjo Gruić, akompanis orgenmuziko de Lucija Rusak-Orehovec. La ekskurso per karavano de aŭtomobiloj, gvidis al la arbaroj de Montara Regiono, groto Vrelo kaj Fužine.

Du televidaj elsendoj kaj kvar artikoloj rezultis de la gazetara konferenco.

Spomenka Štimec

Familia semajno en ĉarma regiono

Pli ol 150 partoprenantoj ĉeestis la 18an Printempan Semajnon Internacian (PSI), kiu okazis dum Pasko en sudokcidenta Germanio proksime de Francio. La renkontiĝaj tagoj estis plenigitaj per kursoj, prelegoj, ekskursoj kaj vesperaj prezentoj kaj evidente plezurigis la partoprenantaron. Duono de la ĉeestantoj venis el eksterlando, kio subtenis la esperantlingvan etoson.

La programo paralele havis ofertojn por etuloj, pli grandaj infanoj, dekkelkjaruloj kaj plenkreskuloj. Infanoj kaj novuloj povis eklerni la lingvon, progresi dum diversaj manlaboroj kaj spektante la Mazi-filmojn, en tradicia kurso kaj dum la promenoj — aŭ konversacie plupaŝi al pli flua lingvouzo. Dum la prelegoj oni povis lerni pri ekologia turismo, feminisma teologio, ideokolektado per mensomapoj kaj plurlecione pri komputiloj kaj interreto. Prezentiĝis retopaĝara projekto “EsperantoLand.org”. Inter la prelegoj eĉ estis idolingva prezento de Ido (ka vu kredus?).

Por alparoli aliajn partojn de la cerbo estis kursoj pri briĝo kaj pri dancado, pri aktorado kaj pri armena kuirarto (kun praktika flanko!), pri desegnado kaj nokta observado de la ĉielo. Oni povis spekti lumbildojn pri la pilgrimadaj vojoj al la hispana urbo Santiago de Compostela, pri la subakva mondo en la Ruĝa Maro aŭ pri restado inter okcidentafrikaj esperantistoj. Prezentiĝis la sciencfikcia filmo Babel, filmoj pri la Rondo Familia kaj pri la historio de Eŭropo. Frumatene ofertiĝis meditado kaj matena preĝo, okazis kristanaj ekzercoj kaj ekumena diservo — ja la aranĝo estis organizita de GEA kunlabore kun la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista.

La proksimume dudek ekskursoj variis de peraŭtaj veturadoj al proksimaj urboj kaj al apartaj kulturaj kaj naturaj vidindaĵoj ĝis piedaj marŝadoj kaj leĝeraj promenetoj.

Vespere koncertis JoMo kaj Georgo Handzlik. Fabelrakonta prezentado forkondukis la publikon al elpensitaj mondoj, luda vespero instigis al ne nur lingva komunikado, la internacia vespero prezentis tre varian kaj amuzan panoramon. La posta drinkeja kunestado subtenis la personan interkonatiĝon de la multnacia partoprenantaro, kiu evidente ĝuis la septagan renkontiĝon.

Lu Wunsch-Rolshoven

La tradicia Printempa Semajnfino estis ĉi-jare vere familieca en kaj ekster la kongresejo.

Nov-Zelanda kongreso

Nov-Zelanda Esperanto-Kongreso okazis 29 mar – 2 apr en Wellington.

Jam du semajnojn antaŭ la Kongreso venis Tereza Kapista por instrui Cseh-metode. La kongreson malfermis raporto de la prezidanto de NZAE, Bradley McDonald. Li akcentis ke la nuna agado baziĝas sur kunlaborado kun aliaj E-grupoj, ĉefe kun Aŭstralia EA, Komisiono pri Oceanio, kun komuna gazeto de NZEA kaj AEA Esperanto sub la Suda Kruco kaj TTT-ejo www.geocities.com/esperanto-nz.

La lingvopraktiko estis dum kongreso la plej grava. Estis du grupoj: paroliga kurso (Tereza Kapista, Ross Moore, Frank Swift kaj Gwenda Sutton), kaj Lingva Seminario (Brian Fox, Ron Gates, Donald Brian). La kongresa temo “Solidareco en Esperantio” estis diskutata en 3 sesioj, gvidata de Bradley McDonald. Pri Tibor Sekelj kaj pri siaj E-vojaĝoj prelegis Tereza Kapista.

En la distra vespero David Dewar prelegis pri Japanio. Daphne Lawless kaj Pat Palmer kantis. Ross Moore montris vidbendojn. Dennis Pease legis humurajn rakontojn. Estis prezentitaj teatraĵoj Cindrulino (Erin McGifford, David Dewar, Frank Stift) kaj La dolĉa edzineto (Tereza Kapista, Ross Moore).

La kongreson kronis bankedo. Oni devas mencii la organizadon de Jo Horton, kiu organizis ankaŭ trisemajnan postkongresan vojaĝon al Suda Insulo.

Tereza Kapista

Jalta: omaĝe al pioniro

Inter la pioniroj de Esperanto estas d-ro Ilja Ostrovskij el Jalta (Krimea duoninsulo ĉe Nigra maro). Li estis kuracisto, interalie, kuracisto de Anton Ĉeĥov, kiu tiutempe loĝis en Jalta.

Li ekstudis Esperanton en 1892 kune kun sia filino Nadja. En la centro de Jalta li havis vilaon Esperanto. Por paroligo Ostrovskij en 1895 invitis al Jalta 19-jaran svedan studenton Valdemar Langlet, kiu tiam ankaŭ ne parolis Esperante. Reveninte hejmen, Valdemar iĝis redaktoro de Lingvo internacia.

Fine en 1904 jaro d-ro Ostrovskij sukcesis ricevi eldonpermeson kaj iĝis redaktoro de la unua en Rusujo E-gazeto Esperanto, kiun li eldonis en Sankt-Peterburgo. En 1905 jaro li kun sia lernanto, jalta advokato princo Mikeladze, partoprenis la unuan Universalan Kongreson kaj, kiam tie ektemis pri E-standardo, proponis por tio la flagon de la loka E-grupo. La doktoro kunlaboris en Lingvo internacia, La Ondo de Esperanto. Li mortis en Jalta en 1920.

Ĉi-maje omaĝe al Ostrovskij oni inaŭguris sur lia domo marmoran tabulon.

Por ĉiĉeronoj de la urba ekskurs-buroo kaj privataj turismaj entreprenoj estis donacita ampleksa artikolo pri E-movado. Rezulte en Jalta jam ĉi-somere miloj da homoj ekscios pri la lingvo.

La inaŭguro de la tabulo estis la ĉefa evento de la tradicia ukrainia E-renkontiĝo Aroma Jalta, kiu okazis 1-9 maj en Gurzuf apud Jalta. Aroma Jalto estas paroligejo en diversgradaj kursoj, kiun organizas Ukrainia E-Asocio. Krom la kursoj okazis E-universitato (A.Gonĉarov), dutaga turismado al montaro (V.Katin), ekskursoj, intelektaj ludoj kaj konkursoj (T.Auderskaja, K.Demjanenko), koncertoj, barda vespero (V.Ŝiŝkin, K.Viĥlaev). Partoprenis 60 personoj, inter ili gastoj el Pollando, Svedio, Ruslando, Bjelorusio.

Jefim Zajdman

Jubilea AIS-konferenco kaj Libera Eŭropia Universitato

La unua semajno de septembro vidos unikan jubileon: en la Slovakia urbo Nitra okazos la 25a Sanmarineca Universitata Semajno (SUS) de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino. La programo ampleksas ne nur sciencajn prelegojn, akademiajn solenaĵojn kaj studfinajn ekzamenojn, sed ankaŭ plurajn ok-lecionajn kursojn, kiuj prezentas diversfakajn sciindaĵojn kaj ebligas akiri stud-unuojn (poentojn) de AIS. La plej granda parto de la programo okazos en la “Internacia Lingvo de d-ro Esperanto”.

SUS-oj prezentas unikan aspekton de la Esperanto-vivo, ĉar ili spertigas aŭtentikan universitatan etoson internacilingvan. Dum la publikaj fin-ekzamenoj la studentoj de AIS defendas en Esperanto sian stud-finan disertaĵon kaj frontas la demandojn de la ekzamenaj komisionoj kaj de la publiko. Aparta interesaĵo de SUS 25 estas la paralela konferenco de TAKIS (Tutmonda Asocio pri Kibernetiko, Informadiko kaj Sistemiko), kiu prezentas prelegojn en pluraj lingvoj, ankaŭ en Esperanto.

Post semajnfina kadra programo, kun lingvokursoj, SUS 25 estos inaŭgurita lunde matene (2 sep 2002) en la Klerigteknika Instituto (Universitato de Filozofo Konstanteno) en Nitra. Ĝis ĵaŭdo la programo disvolviĝos tie, sed ĵaude (5 sep 2002) la konferenco translokiĝos al la proksima urbo-duo Komárno (Slovakio) / Komárom (Hungario). Tie okazos ne nur daŭrigo de SUS 25, sed ankaŭ la inaŭguro de Libera Eŭropia Universitato, en kiu kunlaboros ankaŭ AIS kaj zorgos pri utiligo de la Internacia Lingvo.

Antaŭviditaj festparolantoj estos ne nur la prezidentoj de Hungario kaj Slovakio, sed ankaŭ OProf. Reinhard Selten, kunfondinto de AIS, nobelpremiulo kaj fondo-rektoro de la nova universitato. Selten, kiu interalie estis rektoro de la Internacia Kongresa Universitato 1999 en Berlino, prezentos popularsciencan referaĵon el sia esplorkampo (pri mastruma ekonomiko kaj administrado). Aliaj kontribuantoj estos la du urbestroj kaj reprezentantoj de kunlaborantaj akademiaj institucioj.

Ĉar Komárno, situanta centre inter la tri ĉefurboj Bratislava, Budapeŝto kaj Vieno, estas ankaŭ turisme alloga, jen prezentiĝas unika okazo ligi la sperton de nekutima internacilingva aranĝo kun feria ekskurso. Aliĝojn al SUS 25 akceptas la surloka organizanto:

Adreso: AProf. PaedDr. Eva Poláková, PhD. Ústav didaktickej technologie PF UKF, Tr. A. Hlinku 1, SK-949 01 Nitra.

Rete: epolakova@ukf.sk

Interretaj informoj pri SUS 25 troviĝas ĉe http://www.ais-sanmarino.org/aranĝoj/sus/sus25/

Reinhard Fössmeier informofico de AIS

Noto. Oni konscie elektis la vorton Eŭropia por distingi inter iu Eŭropo pure geografia kaj iu Eŭropo kultura kaj eble politika, do iu “lando Eŭropo” kun “Eŭropianoj” (R.F.).

En Popola Ĉinio

Pasintjare fondiĝis la Ĉina Sekcio de Monda Turismo (MT). 12-27 maj 2002 la Sekcio akceptis polan-germanan grupon de Esperantotur — Turisma Servo de MT. La vojaĝon tra Ĉinio tre bone preparis kaj gvidis prezidanto de la Ĉina Sekcio de MT, Liu Jianguo.

La grupo komence vizitis Pekinon sub sperta ĉiĉeronado de Nan Youli — landa reprezentanto de MT en Ĉinio. Oni daŭrigis la vojaĝon al Xi’an, kie ne nur impresis la Terakota Armeo kaj elstaraj vidindaĵoj, sed ĉefe zorgemo de lokaj esperantistoj: Ĉielismo, Viĉjo kaj Zamenhofido. Sekvis vojaĝo al Xinyang, kie la grupo estis honore kaj senpage akceptita dum Teo-Festivalo, kiun ĉeestis kelkdek miloj da vizitantoj. Poste oni vojaĝis al sidejo de la Ĉina Sekcio de MT — urbo Hefei kun 4.5 milionoj da loĝantoj. Oni ne nur vizitis la urbon, sed ankaŭ faman kungfu-lernejon, kie la grupon akceptis 2000 gelernantoj kaj montris siajn atingojn. Sekve en Anhui-universitato, en Fremdlingva fakultato kie studas 5000 studentoj, mi prelegis pri Esperanto-turismo kaj pri studeblecoj en la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo (ISTK) en Bydgoszcz (Pollando) — klerigejo de AIS.

Ankaŭ en Hefei, kiel ĉie en Ĉinio, zorgis pri ni ĉinaj geesperantistoj, kun kiuj ni partoprenis lokajn festojn de biero kaj de salikoko. Salikokoj tre bongustis al ni, same kiel ĉiuj manĝoj kiujn ni gustumis en Ĉinio.

De Hefei ni daŭrigis al fama urbo Huangshan por viziti la Flavajn Montojn, ĝui lokan folklorprezentadon aranĝitan speciale por nia grupo kaj riverflosadon. De tie ni daŭrigis al la plej granda kaj moderna ĉina urbo Shanghai, kie nin denove gvidis geesperantistoj kaj gastigis komputila firmao ByFocus. El Shanghai ni revenis al Pekino kaj post adiaŭa vizito en Somera Palaco ni reflugis tra Helsinki al Pollando.

Dum 16 tagoj ni faris ĉ. 20 mil kilometrojn — 15 mil aviadile kaj 5 mil trajne (kun dormlokoj), buse kaj ŝipe tra Ĉinio. La sukcesa vojaĝo montris, ke ankaŭ Ĉinio — same kiel Japanio, Vjetnamio kaj Irano — apartenas al landoj, kie oni ĝuas plenan Esperanto-prizorgon kaj lingvan komforton dum la tuta restado, kio plene pruvas valoron de Esperanto por internacia turismo.

Rezulte de la vojaĝo estis planitaj novaj E-aranĝoj en Ĉinio: en majo 2003 la 19a Internacia Simpozio pri E-Turismo kun krozado laŭ rivero Jangcy, kaj en somero 2004 la 14a Internacia E-Kongreso lige al la 89a UK en Pekino. En Ĉinio fondiĝas konsultejo de ISTK por prepari novajn vojaĝgvidantojn.

Andrzej Grzębowski

Sur la foto: Andrzej Grzębowski, prezidanto de Monda Turismo (de maldekstre la tria) kun lokaj esperantistoj en la 11a Xinyang Tea Festivalo. (Fotis Li Jianshe)

Espero por la estonteco

Balkanio: regiono kun malfacila historio, sed plena je espero por la estonteco. Laŭ la sukceso de la tria seminario Esperanto@Interreto, ankaŭ la Esperanto-movado tie sekvas pozitivan kaj renovigan vojon.

La unua E@I ekster Svedio okazis 28 apr – 5 maj en Ĉaĉak (Serbio). Apud la montoj kaj banate de la varma printempa suno, tridek junuloj el dek tri landoj renkontiĝis por partopreni en abunda kaj interesa programo.

La ĉefa temo estis “Rete Lingvumi”, sed ne estis forgesita la fundamenta eco de kunlaboro kiun traktis la antaŭaj E@I-seminarioj.

La partoprenintoj estas ĉefe el balkanaj landoj, kvankam ankaŭ ses aliaj landoj estis reprezentitaj. Interesa novaĵo estas ke partoprenis ankaŭ neesperantistoj. Por ili estis tradukservoj kaj baza kurso. Laŭdire, la kurso estis tre populara kaj vere instigis al rapida progreso kaj integriĝo en la grupo. Kelkaj neesperantistoj frue komentis ke ili iom timas la lingvan baron, sed la amika etoso tre baldaŭ forigis ĉiujn timojn kaj antaŭjuĝojn.

En la grupo estis vasta vario de teknikaj spertoj. La programo donis eblecon al spertuloj por pliprofundiĝi kaj kunlabori, kaj samtempe instruis fundamentaĵojn interretajn al novuloj. Inter aliaj, troviĝis en la programo sesioj pri xHTML kaj stilfolioj, vikioj, tujmesaĝiloj, retaj forumoj, aspektigado kaj Photoshop, PHP kaj MySQL.

Samtempe kun tia spertiĝo venis tuj la ŝanco por ekutiligi la novajn scipovojn. Laborgrupoj esploris la eblojn por novaj projektoj kaj evoluigis ekzistantajn. La kvar grupoj estis: 1) balkano.net — ekplanis retpaĝaron por balkanaj esperantistoj; 2) lernu! — daŭrigis la projekton por retkursoj kaj aliaj lernrimedoj por lernontoj de Esperanto; 3) Lingva Ĉielarko — paĝaro kiu prezentos diversajn aspektojn de lingvoj, kaj kiu servos kiel platformo por komunikado de lingva diverseco kaj lingva politiko de la Esperanto-movado por esperantista kaj neesperantista politiko; 4) tejo.org — daŭra evoluigo de la TEJO-paĝaro. La grupoj poste prezentis kelkajn rezultojn de la kunlaboro. Estis ankaŭ diskutoj pri aliaj projektoj (ekz. edukado.net) kaj ideoj.

Malgraŭ tiom da laboro, junaj esperantistoj iel ĉiam trovas tempon por amuziĝi kaj festi. Ĉiu vespero ofertis diversajn programerojn por interkonatiĝo kaj amuziĝo. Ni grupe ludis, prezentis la proprajn landojn dum la internacia vespero, dancis, sportumis, okazigis lingvan festivaleton, trinkejumis, ktp. Ankaŭ en la programo estis tempo por promenado en Ĉaĉak, kaj eĉ por ekskurso al la montaro.

Estas evidente ke la junulara Esperanto-movado vigle vivas kaj disradias energion konstante per novaj ideoj kaj amika kunlaboro. Mi esperas ke la inspiro nun povas firme enradikiĝi ankaŭ en Balkanio — la landaro kun neelĉerpebla homa forto kaj kun okuloj direktitaj al la estonteco.

Aaron Chapman

Post 23-monata vojaĝo

La reveno al La Roche-sur-Yon (Francio) de Rachel Prual kaj David Cholet 15 jun 2002 post 23-monata petveturila vojaĝo ĉirkaŭ la mondo ĝojigis ĉiujn. Kiel rimarkigis David iom ŝerce dum la akcepto ĉe la urbodomo, kontraŭe al tio kion iuj imagis, ili tute ne aspektis lacegaj. Iliaj vizaĝoj spegulis la ĝojon esti sukcesintaj kaj retrovi familianojn kaj amikojn. Plian fojon, la trafikcirklo d-ro Zamenhof — la homo sen kiu la vojaĝo certe estintus alia — montriĝis ege utila kiel rendevuloko.

Ĝuste de la trafikcirklo Zamenhof, Rachel kaj David ekiris 15 jul 2000. De tie ili iris al Tuluzo petveture por flugi al la UK en Tel Avivo. La unua lando kiun ili vizitis estis Israelo; poste ili daŭrigis zigzage tra 38 landoj inter kiuj Jordanio, Egiptio (4607 km), Turkio, Irano, Pakistano, Bharato (8365 km), Nepalo, Tajlando, Laoso, Vjetnamio, Kamboĝo, Malajzio, Singapuro, Indonezio, Aŭstralio, Usono, Meksikio, Gvatemalo, Honduro, Belizo, Nikaragvo, Kostariko, Ekvadoro, Peruo, Bolivio, Brazilo, Lesoto, Sud-Afriko, Burkina Faso, Malio, Maŭritanio, Togolando, Benino... Kaj ili trapasis Hispanion por reveni al Francio. Ili havis kontaktojn per Esperanto en 22 landoj.

Ilia restado en la diversaj landoj variis de kelkaj tagoj (Honduro kaj Nikaragvo) ĝis pli ol monato (2 monatoj en Bharato, po 1 monato kaj duono en Nepalo kaj Brazilo). Dumvoje ili raportis franclingve pri siaj aventuroj en 15 kajeroj de pli malpli 18 paĝoj kaj revenis kun 4500 fotoj.

En la urbodomo, en neformala etoso kiu taŭgas por festi sukceson, antaŭ la glaso de amikeco, sinsekve parolis Fabrice Ordonneau, urba konsilanto pri internaciaj rilatoj, Henri Masson, prezidanto de la asocio Espéranto-Vendée, Rachel kaj David. En tiu oficiala akcepto partoprenis i.a. s-ro Francis Bruneau, direktoro de la Internaciaj rilatoj de La Roche-sur-Yon, ankaŭ direktoro de la Domo de la Mondo kaj de la Civitano.

Priatentis la eventon tri gazetoj — Ouest-France, Vendée-Matin kaj Le Pays Yonnais — kaj la loka televido “Canal 15”.

Henri Masson

Esperantaj Tagoj de Staszów

Kvankam nur kun trideko da partoprenantoj, la 13aj Esperantaj Tagoj de Staszów, Pollando, (16-19 maj), havis interesan programon.

La solena malfermo kun arta vespero okazis en la urba Kulturdomo. Ĉeestis la urbestro, Eugeniusz Ciepiela, kaj reprezentantoj de la urba estraro. Geklubanoj prezentis poezian programon kaj foto-ekspozicion pri Esperanto.

Prelegis Mikaelo Lineckij (Praktika aplikado de Esperanto), Marian Kostecki (Leksikono de Esperanto en Krakovo kaj ties regiono) kaj Kazimierz Strzelecki (Ampleksa vortaro pola-Esperanta). Okazis renkontiĝo kun Stanisław Mandrak kaj Aleksandr Zdechlik (respektive: prezidanto kaj sekretario de Pola E-Asocio). Oni ekskursis al apudaj proksimaj historiaj urboj Szydłów kaj Kurozwęki. Vespere ni amuziĝis ĉe fajrujo. Kantis popola ensemblo.

Pola Poŝto emisiis porokazajn Esperantan poŝtkarton kun stampo.

Andrzej Sochacki

Valencio kaj Murcio

18-19 maj 2002 okazis la 13a Kongreso de Valencia Esperanto-Federacio kaj Murcio en la bela vilaĝo Vall d’Ŭó en la provinco Castellón (Hispanio) kun ĉeesto de kvardeko da samideanoj.

En la Ĝenerala Kunveno la ĝisnuna prezidanto Augusto Casquero transdonis la prezidantecon al José Miguel Bernabéu. Sergej Maltsev prelegis pri Esperanto dum la bolŝevisma tempo en Sovetunio, kaj Augusto Casquero pri pilgrimado al Santiago de Compostelo. La kongresanoj laŭ invito de la Urba Registaro, vizitis groton Sankta Jozefo per boato, ĉar tra ĝi fluas subtera rivero.

La kongreso finiĝis per gustumado de “paella” (vidu sur la supra foto). La 14a kongreso okazos en Murcio.

Augusto Casquero

Ĉu Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo?

14-16 jun en la universitato de Passau (Germanio) okazis simpozio “Ĉu Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo?” Organizanto estis la studenta asocio “KuWi-Netzwerk”. Patronis Günter Verheugen, ano de la Eŭropa Komisiono, kaj Rainer Hertrich, prezidanto de la konzerno EADS.

Tra perado de Franz Josef Braun, la organizantoj invitis d-ron Reinhard Fössmeier, prezenti trihoran seminarion pri Esperanto. Ĉar la intereso estis granda kaj la maksimuma kapacito nur 18, necesis rifuzi kelkajn, sed fine kelkaj lastatempuloj trovis ankoraŭ eniron, tiel ke 22 gestudentoj, parte eksterurbaj, prezentis viglajn demandojn kaj opiniojn. Precipa intereso estis pri la baza arkitekturo de la lingvo, sed ankaŭ pri la praktikaj ebloj de apliko, kaj ĉu entute eblas ĝin apliki “antaŭ la fina venko”.

Ekestis demandoj pri la ebloj akiri pliajn informojn, kio ne prezentas problemojn, ĉar ĉiuj partoprenintoj havas aliron al la Interreto. Do eble iu aŭ alia el ili pli profunde okupiĝos pri la Internacia Lingvo.

Ĝenerala miro estis, ke “oni” tiom malmulte informas pri la fenomeno Esperanto. Sed la demando, kiu “devus” fari tion kaj per kiuj rimedoj, ne trovis kontentigan respondon.

Reinhard Fössmeier

Ekoturisma renkontiĝo

La ekoturisman renkontiĝon en Kvilda, Ŝumava-montaro (Ĉeĥio) ĉeestis 20 partoprenintoj el Belgio, Ĉeĥio kaj Germanio.

Dum la tuta renkontiĝo (11-16 jun) regis perfekta turisma etoso, eĉ la vetero bone kunlaboris. Du grupoj vagadis tra Nacia parko Ŝumava, la pli sportemaj po inter 20 kaj 27 km tage, la pli ripozemaj ĉ. 10 km tage.

Vespere la bonaj esperantistoj diskutis pri ekoturismaj temoj post la enkonduka prelego de Petro Chrdle, dum 7 ĉeĥaj komencantoj lernis Esperanton sub gvido de prezidantino de ĈEA Vera Podhradská.

La venonta Ekotur okazos komence de julio, ke ankaŭ studentoj kaj instruistoj povu ĉeesti; ĝi daŭros la kompletan semajnon de sabato ĝis sabato. La loko de Ekotur 2003 estos Bohemia karsto (protektita naturregiono sudokcidente de Prago).

Petro Chrdle

Staĝo pri la Baza Legolisto de Auld

19-24 apr en la Esperanto-Centro Kvinpetalo (Bouresse, meze de Francio), okazis staĝo gvidata de Ed Borsboom (Nederlando) pri la temo “Baza Legolisto de William Auld”.

Dek sep personoj, el kiuj multaj atingis superan nivelon, partoprenis aktive la staĝon. La gvidanto parolis pri kvardek kvar diversnaciaj aŭtoroj kaj gravaj eventoj el ilia vivo. Kelkaj anekdotoj pri la aŭtoroj, eĉ la malplej konataj, estas neforgeseblaj. Kurioze, kelkaj libroj, apenaŭ legeblaj laŭ Ed Borsboom, male, plaĉis al francaj legantoj. Verŝajne ili trovis tiujn pli ekscitaj ol Molière kaj Verlaine al kiuj ili alkutimiĝis!

Annie Grinsard

“Kvinpetalo”: Baldaŭ okazos

9-16 jul.Leviĝas la kurteno (aktorarto kaj aktorado) kun Georges Lagrange kaj Serge Sire kaj samtempe Inicado kaj praktiko de jogo de Arlette Plutniak.

19-23 jul.Preparado al Altaj Studoj de Janine Dumoulin, Georges Lagrange kaj samtempe: prelegoj de Marjorie Boulton.

6-10 aŭg.Preparado al la skriba parto de la ekzameno Kapableco de Georges Lagrange.

13-17 aŭg.Praktikado de la lingvo (2a nivelo) laŭ la natura metodo (Freinet) de Suzanne Bourot kaj Anne-Sophie Markov + per bildstrio: legado kaj kreado (desegno-kapablo ne necesas).

23-29 okt.Praktikado de la lingvo: 1a, 2a niveloj kun Suzanne Bourot kaj 3a nivelo kun Georges Lagrange.

10-15 dec.Unu Jarcento de Esperanto tra la verkoj de Valo de Thérèse Pinet, Georges Lagrange.

Adreso: Kvinpetalo FR-86410 Bouresse

Rete: kvinpetalo@club-internet.fr

Nia Akademio en la reto

Nome de la estraro de la Akademio de Esperanto mi havas la honoron kaj ĝojon anonci ke granda ŝtupo en la informado pri nia akademio estas preta: ĝi havas lokon en la tuttera teksaĵo (TTT aŭ WWW). La adreso estas http://www.akademio-de-esperanto.org.

La laboron pretigi tiujn paĝojn faris Bertilo Wennergren, al kiu la estraro esprimas sian plej koran dankon.

Christer Kiselman

Kurte

Esperantistoj partoprenis, kun sloganrubandoj en Esperanto, unuamajajn manifestaciojn en Berlino, Bruselo, Parizo, São Paulo, Thionville, Tours. (Sennaciulo)

Dafydd ap Fergus, sekretario de la Brusela Komunikadcentro, partoprenis en Barcelono 15-20 apr kongreson de Linguapax; krome li prelegis pri lingva egaleco kaj Esperanto en Unesko-Klubo. (Kataluna Esperantisto)

Ministerio pri kulturo de Kroatio aprobis subvencion de 10 mil kunaoj por eldono de Antologio de kroataj poetinoj en Esperanto kun 78 poemoj de la 20a jarcento. (Tempo)

2 maj 2002 en semajngazeto Calalunya Christiana aperis preskaŭ 5-paĝa artikolaro pri Esperanto. (Kataluna Esperantisto)

La kroata televido filmis kvar televidajn elsendojn pri Esperanto. (Tempo)

Dank’ al d-ro Klaus Schlüter versio 5.0 de la populara programo Windows Commander enhavas Esperanton inter la elekteblaj lingvoj. (Esperanto aktuell)

77 aziaj aktivuloj membriĝis en UEA kadre de la projekto C de UEA/KAEM: Ĉinio 59, Vjetnamio 14, Pakistano 3, Irano 1. (Esperanto en Azio)

SAT-Amikaro kaj UFE decidis organizi komunan kongreso en 2005 en Bulonjo ĉe Maro okaze de la centjariĝo de la unua UK. (La Esperantista Laboristo)

Je 12 jun la Fortaleza UK ricevis 1170 aliĝojn. (CO UEA)

Je 11 jun al la 3a Azia E-Kongreso aliĝis 258 personoj: Japanio 107, Koreio 102, Ĉinio 29, Vjetnamio 7, Germanio 6, ceteraj landoj 7. (LKK)

6 personoj estas kandidatoj por la nova Plenum-Komitato de SAT: Jacques Bannier, Guy Cavalier, Jakvo Schram, Kreŝimir Barkoviĉ, Vinko Markov, Thérèse Sabatier. (Sennaciulo)

15 maj retpaĝoj de Pola E-Asocio, www.esperanto.pl, registris 1 milionon da vizitoj ekde la fondo de la paĝaro antaŭ 13 monatoj. (Stanisław Mandrak)

Rejnland-Vestfalia E-Ligo, la plej granda regiona asocio de Germana E-Asocio, havas novan estraron, elektitan 1 jun en Dortmund: Ziko M. Sikosek (nova prezidanto), Rosa Ebel, Wolfgang Loose, Heinz Muhsal, Otto Nelken kaj Rudolf Fischer. (Nun)

Poŝtoficejo en Strážnice (Ĉeĥio) uzis dulingvan stampilon 2 maj – 29 jun 2002 renkonte al la 55a Kongreso de IKUE; laŭ projekto de Karel Kuča la bildon gravuris Karel Pavlíček. (Vladislav Hasala)

Noticoj el la kelo

de Fjodor Dostojevskij

En julio Sezonoj eldonos la unuan volumon el la kvinvoluma verkaro de Fjodor Dostojevskij. En la unua volumo, Blankaj noktoj, estas ses prozaĵoj verkitaj antaŭ la “Grandaj romanoj”. Krom la samtitola novelo en la unua volumo estas ankaŭ Malriĉaj homoj, Sozio, Honesta ŝtelisto, Misfortuna historio kaj Noticoj el la kelo.

Noticoj el la kelo (1864), kies du komencajn ĉapitrojn ni aperigas ĉi-sube, markas komencon de nova etapo, kiu definitive formiĝos en Krimo kaj puno, kaj kiu estas ofte nomata “fantasta realismo”. Per la Kelo Dostojevskij dubigis ne nur la manieron atingi la “helan estontecon”, sed ankaŭ la celon de la socialismaj movadoj, ĉar li antaŭkurante sian tempon klare konsciis, ke “realigita socialismo” malebligos elekton kaj ne povos lasi la homon spirite libera. Aliflanke, li montras la mizerecon de la filozofio de sia “malheroo”, kiu baziĝas sur ignorado de la realeco kaj sur dominado de la estetiko super la etiko kaj moralo.

Ni esperas, ke Dostojevskij en Esperanto trovos en Esperantujo same bonan akcepton, kian trovis la pli ol 1500-paĝa kvarlibra projekto Tolkien en Esperanto, kiun ni realigis en la lasta jardeko de la dudeka jarcento.

I

Mi estas malsana homo... Mi estas malica homo. Nealloga homo mi estas. Mi pensas, ke la hepato doloras min. Cetere, mi tute nenion komprenas pri mia malsano kaj ne scias certe, kio min doloras. Mi ne konsultas doktorojn kaj neniam estis kuracata, kvankam mi respektas la medicinon kaj la doktorojn. Krome, mi estas ege superstiĉa; almenaŭ en sufiĉa grado por respekti la medicinon. (Mi estas sufiĉe klera por ne esti superstiĉa, sed mi estas superstiĉa.) Ne, mi deziras ne esti kuracata pro la malico. Vi tion, verŝajne, ne degnas kompreni. Jes, sinjoroj, sed mi komprenas. Mi evidente ne sukcesos al vi klarigi, kiun mi damaĝos ĉi-kaze per mia malico; mi tre bonege scias, ke mi ne povas “koti” al la doktoroj per tio, ke mi ne konsultas ilin; mi scias pli bone ol ĉiuj, ke per tio mi malutilos nur al mi mem, al neniu alia. Tamen mi ne konsultas doktorojn ĝuste pro la malico. La hepato doloras min, do ĝi doloru pli forte!

Tiel mi vivas jam longe — dudekon da jaroj. Nun mi havas kvardek jarojn. Antaŭe mi estis en ŝtata servado, sed nun mi jam ne servas. Mi estis malica oficisto. Mi estis bruska, kaj en tio mi trovis plezuron. Ja mi ne prenis koruptaĵon, kaj sekve mi devis almenaŭ tiel rekompenci min. (La spritaĵo estas malbona, sed mi ne forstrekos ĝin. Skribante, mi pensis ke rezultos sprite; sed nun, vidante ke mi volis nur abomeninde pulĉineli, mi nepre ne forstrekos ĝin!) Kiam petantoj venis por informoj al la tablo ĉe kiu mi sidis, mi grincis per la dentoj al ili kaj sentis nesatigeblan ĝuon, se mi sukcesis aflikti iun. Mi preskaŭ ĉiam sukcesis. Plejparte ili estis timidaj homoj — konate, ja temas pri petantoj. Sed inter la orgojluloj min precipe agacis unu oficiro. Li tute ne obeemis kaj fie bruis per sia sabro. Pro la sabro mi militis kontraŭ li dum unu jaro kaj duono. Finfine mi venkis. Li ĉesis brui. Cetere, tio okazis, kiam mi estis ankoraŭ juna. Ĉu vi scias, sinjoroj, kio estis la ĉefa eco de mia malico? La tuta afero, la tuta fieco estis tio, ke ĉiuminute, eĉ dum la minutoj de la plej gala humoro, mi honte konsciis, ke mi estas tute ne malica, eĉ ne maliceta, ke mi nur vane timigas paserojn kaj per tio amuzas min. Mi havis ŝaŭmon sur la lipoj, sed mi verŝajne trankviliĝus, se oni alportus al mi iun pupon aŭ donus al mi teon kun sukero. Mi eĉ iĝus kortuŝita, kvankam poste mi verŝajne grincus per la dentoj al mi mem kaj pro la honto dum kelkaj monatoj suferus pro sendormemo. Tian kutimon mi havas.

Ĵus mi mensogis, ke mi estis malica oficisto. Mi mensogis pro la malico. Ja mi nur petolis kun la petantoj kaj kun la oficiro, sed efektive mi neniam povis maliciĝi. Mi ĉiuminute sentis en mi mem tre multajn elementojn kontraŭ tio. Mi sentis, ke ili svarmas en mi — la kontraŭaj elementoj. Mi sciis, ke ili la tutan vivon svarmis en mi kaj deziris eliri el mi eksteren, sed mi ne ellasis ilin, mi intence ne ellasis ilin eksteren. Ili turmentis min ĝishonte, ili kondukis min al konvulsioj, kaj finfine ili tedis min, tre tedis! Ĉu al vi, sinjoroj, ŝajnas, ke mi nun pro io pentas antaŭ vi, aŭ petas vian pardonon pro io?.. Mi estas konvinkita, ke tio ŝajnas al vi... Cetere, mi diras sincere, ke mi fajfas pri viaj ŝajnoj...

Mi ne sukcesis fariĝi malica, sed mi ne sukcesis fariĝi eĉ io ajn: nek malica, nek bonkora, nek fiulo, nek honestulo, nek heroo, nek insekto. Nun mi finas mian vivon en mia ĉambro, incitante min per malica kaj bagatela konsolo pri tio, ke saĝulo ne povas vere fariĝi io, kaj nur stultuloj fariĝas io. Jes, sinjoroj, saĝulo de la dek-naŭa jarcento devas kaj morale ŝuldas esti plejparte senkaraktera persono; sed la homo kun karaktero, aganto devas esti plejparte persono mediokra. Ĝi estas mia kvardekjara konvinko. Nun mi havas kvardek jarojn, sed ja kvardek jaroj estas la tuta vivo, la plej profunda maljuneco. Vivi pli ol kvardek jarojn estas maldece, vulgare, malmorale! Respondu sincere kaj honeste: kiuj vivas pli ol kvardek jarojn? Mi diros al vi, kiuj tiom vivas: stultuloj kaj fiuloj. Mi diros tion rekte al la vizaĝoj de tiuj maljunuloj, arĝentharaj kaj bonodoraj maljunuloj! Mi diros tion rekte al la tuta mondo! Mi rajtas diri tion, ĉar mi mem vivos sesdek jarojn. Mi vivos sepdek jarojn! Mi vivos okdek jarojn!.. Atendu! Permesu al mi respiri...

Ĉu vi pensas, sinjoroj, ke mi celas ridigi vin? Vi eraras ankaŭ pri tio. Mi tute ne estas tia gaja homo, kia mi ŝajnas al vi, aŭ kia mi eble ŝajnas. Cetere, se vi, agacitaj pro mia babilado (mi jam sentas, ke vi estas agacitaj) volos demandi min: kio ĝuste mi estas? — mi respondos al vi: mi estas unu kolegia asesoro. Mi oficis, ĉar mi devis ion manĝi (sed nur pro tio), sed ricevinte fine de l’ pasinta jaro ses mil rublojn laŭ testamento de mia malproksima parenco, mi tuj demisiis kaj ekloĝis ĉi tie. Ankaŭ antaŭe mi loĝis ĉi tie, sed nun mi definitive ekloĝis ĉi tie. Mia ĉambro estas aĉa kaj malbona, urboranda. Mia servistino estas maljuna kampulino malica pro la stulteco, krome ŝi ĉiam fetoras. Oni diras al mi, ke la peterburga klimato jam komencas damaĝi min kaj ke kun miaj mizeraj monrimedoj la vivo en Peterburgo estas tro multekosta por mi. Mi scias tion, mi scias tion pli bone ol ĉiuj ĉi spertaj kaj saĝegaj konsilantoj kaj mentoroj. Sed mi restas en Peterburgo, mi ne forveturos el Peterburgo! Mi ne forveturos, ĉar... Ho! ja tute ne gravas — forveturi aŭ resti.

Cetere, pri kio la deca homo povas paroli kun plej granda plezuro?

Respondo: pri si mem.

Do mi parolu pri mi mem.

II

Nun mi volas rakonti al vi, sinjoroj, sendepende de via deziro aŭdi, kial mi ne sukcesis iĝi almenaŭ insekto. Mi solene diras al vi, ke mi plurfoje deziris iĝi insekto. Sed eĉ tiun honoron mi ne ricevis. Mi ĵuras al vi, sinjoroj, ke tro da konscio estas malsano — aŭtenta, vera malsano. Por la ĉiutaga vivo pli ol sufiĉas ordinara homa konscio, do nur duono aŭ kvarono de tiom, kiom ricevas la evoluinta homo en nia malfeliĉa dek-naŭa jarcento kaj havanta krome malfeliĉon loĝi en Peterburgo, la plej abstrakta kaj intencita urbo de nia terglobo. (Ekzistas urboj intencitaj kaj neintencitaj.) Tute sufiĉus, ekzemple, la konscio, kun kiu vivas ĉiuj personoj, kiujn oni nomas senperaj, kaj la agantoj. Mi vetas, ke vi pensas, ke mi skribas tion por paradi, por moki la agantojn, kaj ke mi pro misgusta blagemo bruas per la sabro simile al mia oficiro. Sed, sinjoroj, kiu povas fieri pro siaj malsanoj, des pli paradi per ili?

Sed kion mi skribas? Ja ĉiuj tion faras — fieras ĝuste pro siaj malsanoj, kaj mi pli ol ĉiuj. Ni ne diskutu, ĉar mia obĵeto estas absurda. Tamen mi estas firme konvinkita, ke malsano estas ne nur tro multe da konscio, sed eĉ ĉiu konscio. Mi certas pri tio. Ni por minuto forlasu tiun temon. Diru al mi: pro kio okazis ke, kvazaŭ intence, ĝuste dum tiuj minutoj, kiam mi estis kapabla plej bone konscii ĉiujn subtilajn detalojn de “ĉio belega kaj sublima”, kiel oni iam parolis ĉe ni, mi foje ne nur konsciis, sed faris tiujn malbelajn aferojn, kiujn... nu, resume, kiujn verŝajne preskaŭ ĉiuj faras, sed kiujn mi, kvazaŭ intence, faris ĝuste tiam, kiam mi plej bone konsciis, ke tute ne necesas fari ilin? Ju pli multe mi konsciis la bonon kaj ĉion “belegan kaj subliman”, des pli profunde mi sinkis en mia ŝlimo kaj des pli forte implikiĝis en ĝi. Sed la ĉefa trajto estis, ke tio okazis al mi ne hazarde, sed kvazaŭ tiel devus esti. Kvazaŭ tio estus mia normala stato, sed tute ne malsano aŭ envulto, kaj finfine mi perdis la deziron rezisti tiun envulton. Finfine mi preskaŭ kredis (eble mi vere kredis), ke tio verŝajne estas mia normala stato. Sed kiel mi suferegis en la komenco! Mi ne kredis, ke tiel okazas al la aliaj, kaj tial mi dum la tuta vivo kaŝis profunde tion kiel sekreton. Mi hontis (eble mi eĉ nun hontas); mi foje eĉ sentis sekretan, nenormalan, fian ĝuon reveni dum iu abomena peterburga nokto en mian ejon kaj forte konscii, ke mi hodiaŭ denove fiagis, kaj ke la faritan aferon oni ne povas ŝanĝi, kaj mi interne, sekrete, ronĝis, ronĝadis min per la dentoj, segis kaj suĉis min tiel, ke la amaro fine transformiĝis al iu malhonora damninda dolĉo kaj, finfine, al definitiva serioza ĝuo. Jes, ĝuo, ĝuo! Mi certas pri tio. Ja mi ekparolis ĝuste pro tio, ke mi deziras scii certe: ĉu ankaŭ aliaj havas similajn ĝuojn? Mi klarigas, ke mi ĝuis ĝuste pro la tre klara konscio pri mia fieco; pro tio ke mi mem sentis ke mi venis al la lasta muro; pro tio ke ĝi estas fia, sed alie ne povas esti; pro tio ke mi ne havas eliron kaj neniam iĝos alia homo, pro tio ke eĉ se mi havus ankoraŭ tempon kaj kredon por transformiĝi al io alia, mi mem verŝajne ne dezirus transformiĝi; kaj eĉ se mi dezirus, mi ja farus nenion, ĉar eble ne estus io al kio mi transformiĝu. La ĉefa afero, finfine, estis, ke ĉio okazis laŭ la normalaj kaj bazaj leĝoj de la rafinita konscio kaj laŭ la inercio, rezultanta rekte el ĉi tiuj leĝoj, kaj sekve, oni povas nek transformiĝi al io, nek fari ion ajn. Pro la rafinita konscio rezultas, ekzemple, jene: la fiulo prave estas fiulo, kvazaŭ la fiulon konsolus lia sento pri la propra fiuleco. Sed sufiĉas... Ho, mi konstruis multon, sed kion mi klarigis?.. Kio klarigas ĉi tiun ĝuon? Sed mi klarigu! Mi malgraŭ ĉio konduku ĝis la fino! Ja por tio mi prenis la plumon...

Ekzemple, mi havas teruran memamon. Mi estas suspektema kaj ofendiĝema kiel ĝibulo aŭ nano, sed mi efektive havis minutojn, dum kiuj oni povus min vangofrapi, kaj mi eble eĉ ĝojus pro tio. Mi diras serioze, ke mi verŝajne povus trovi ankaŭ en tio iuspecan ĝuon, kompreneble, la ĝuon de l’ despero, sed en la despero oni havas la plej ardajn ĝuojn, precipe kiam oni forte konscias la senelirecon de sia stato. Kaj post vangofrapo — ĝuste tiam ekpremus la konscio pri tio, kiel forte oni vin disŝmiris. La plej grava en tio estas, ke ĉe ĉia rezonado rezultas ke mi plej kulpas; kaj plej ofende por mi, ke mi ĉiam kulpas ne pro miaj agoj, sed pro la tiel nomataj leĝoj de l’ naturo. Unue mi kulpas, ĉar mi estas pli saĝa ol ĉiuj, kiuj ĉirkaŭas min. (Mi ĉiam opiniis min pli saĝa ol ĉiuj, kiuj ĉirkaŭas min, kaj kredu, ke foje mi eĉ hontis pro tio. Mi la tutan vivon eĉ rigardis iel flanken kaj neniam povis rigardi rekte al la okuloj de la homoj.) Kaj fine mi kulpas, ĉar eĉ se mi havus grandanimecon, mi nur pli forte suferus pro la konscio pri ĝia vaneco. Ja mi verŝajne ne povus iel apliki mian grandanimecon — mi povus nek pardoni, ĉar la ofendinto eble batis min laŭ la leĝoj de l’ naturo, kaj la leĝojn de l’ naturo oni ne povas pardoni; nek forgesi, ĉar malgraŭ la leĝoj de l’ naturo mi tamen sentus la ofendon. Finfine, eĉ se mi volus esti tute malgrandanima, kaj dezirus venĝi min kontraŭ la ofendinto, mi povus venĝi neniel kaj al neniu, ĉar mi verŝajne ne entreprenus ion ajn, eĉ se mi povus. Kial mi ne entreprenus? Pri tio mi volas aparte diri kelkajn vortojn.

Tradukis Aleksander Korĵenkov

NOTOJ

orgojlulo (R ферт). La rusa vorto ферт devenas de la malnova nomo de la litero Ф; orgojlulo staras simile al tiu litero, memkontente kaj malestime al la aliaj, metinte sur la talion siajn duonfleksitajn brakojn.

mediokra. Mezkvalita, sentalenta, senvalora (F médiocre, A mediocre).

...mi estas unu kolegia asesoro. La uzado de “unu” (один) en ĉi tiu frazo (“один коллежский асессор”) estas fremda al la rusa lingvo; temas pri parodia paŭsaĵo el la franca (je suis un assesseur de collège).

“ĉio belega kaj sublima”. Ĉi tiu esprimo fontas el la germanaj estetiko kaj filozofio, interalie, el Esplorado de la sento pri la belega kaj sublima (1764) de Kantio. Meze de la 19a jarcento Dostojevskij uzas la esprimon ironie.

Vide el Bruselo

Ĉeĥio, Pollando kaj Slovakio adoptas la anglan

Ekde Praga konferenco en septembro 2002, Slovakio verŝajne membriĝos en NATO, kies oficialaj lingvoj estas nur la angla, kaj teorie ankaŭ la franca. Post dekjara periodo, slovakaj kaj ĉeĥaj soldatoj denove estos kune en sama brigado. La ĉefa diferenco estos lingva. Antaŭe slovakaj kaj ĉeĥaj soldatoj parolis gepatralingve kaj nun ili interparolos angle. Post aprobo fare de la Ĉambro de Deputitoj de Ĉeĥio de propono de Jaroslav Tvrdik, ministro pri defendado, Ĉeĥio partoprenos en la starigo de internacia anglalingva brigado kune kun Pollando kaj Slovakio. La brigado, konsistanta el tri batalionoj, devos esti militpreta en 2004-2005. La unua komandanto estos slovaka kaj la ĉefloko de la anglalingva brigado estos en Topol’čany, Slovakio.

“Kiel soldato kaj kun mia sperto en la belga kaj aliaj armeoj de la milita organizo NATO, mi tute ne miras ke la nova internacia brigado de Ĉeĥio, Pollando kaj Slovakio adoptas la anglan”, — diras eksa aerartileria majoro Remy Sproelants el Belgio. Sproelants nun estas membro de Flandra Esperanto-Ligo.

Ne same opinias Stano Marček, ĉefredaktoro de Esperanto, la organo de UEA: “Estas honta afero ke la registaroj en Pollando, Slovakio kaj Ĉeĥio devigos iliajn soldatojn paroli kune la anglan. Kial ne instrui al ili kiel kompreni la najbarajn lingvojn?” Laŭ Marček, la plej simpla kaj malmultekosta solvo por la internacia brigado estas instrui al la soldatoj pasivan konon de la aliaj du lingvoj. “Slovakio, Pollando kaj Ĉeĥio jam nun multe elspezas al usonaj kaj britaj firmaoj por instrui la anglan al iliaj soldatoj. Kial pagi al aliaj kiam ili povus pagi inter si lernante la najbarajn lingvojn?” — daŭrigas Marček.

Sproelants ne konsentas kun la slovako. “Instrui al la soldatoj pasivan konon de la aliaj lingvoj ne estas bona solvo. La realeco estas kiel ĝi estas: la angla lingvo estas la praktika sed malbona solvo. Mi tute ne estas kontenta kun ĉi tiu solvo, sed kio estas la alternativo. Kompreneble Esperanto sed kiel enkonduki ĝin?” Kiel belga soldato Sproelants bone konas la lingvan problemon de Eurocorps, la naskiĝanta eŭropa armeo, hodiaŭ konsistigata de soldatoj el Belgio, Germanio, Francio, Hispanio kaj Luksemburgio. “Eurocorps adoptis la anglan lingvon kiel operacian lingvon, kvankam ĝi ne estas la lingvo de iu membro-lando de Eurocorps”, — diras Sproelants.

La decido de la Ĉeĥa Ĉambro de Deputitoj certe kontraŭas la bazajn principojn de lingva egaleco kaj efikeco. “Soldatoj kiuj malbone regas la anglan estos tre danĝeraj. Neniu volas ĉeĥan-slovakan-pollandan brigadon kiu miskomunikas inter si”, — diras Marček. Tiaj lingvaj timoj ne ĝenas la usonan komercservon aŭ la “Military English”-servon de la British Council. Ili nun instigas usonajn kaj britajn instrufirmaojn profiti el la fakto ke eŭropaj armeoj elektos la anglan. Dum la lastaj jaroj, spite al la fakto ke Ĉeĥio, Slovakio kaj Pollando frontas gravajn ekonomiajn problemojn, Usono devigas ilin altigi armeajn elspezojn. “Ekde 1999 Pollando, ekzemple, ne plu ricevas ekonomian helpon de Usono, kvankam ĝi daŭrigas plialtigi militajn elspezojn. Dum 1999, la pola registaro elspezis ĉ. 3,5 miliardoj da usonaj dolaroj por la armeo, aŭ 8% de ĉiuj registaraj elspezoj”, — informas la usona ministerejo pri eksterlandanaj aferoj.

Sekve al decido de la Ĉefo de la Ĝenerala Stabo, en Ĉeĥio nun tre gravas la kono de la angla lingvo. “La ĉeĥa armeo faras el la angla gravegan kriterion por elekti la plej “taŭgajn” soldatojn. Ĉu nur tiuj soldatoj kiuj bone scipovas la anglan estos promovigitaj kaj rajtos iri al trajnadaj programoj?” — demandas Marček. “La ĉeĥa kaj slovaka respublikoj devas unue respekti la lingvajn rajtojn de siaj soldatoj, kiuj ja estas civitanoj”. Aliflanke, la usona komercservo multe esperas, ankaŭ pro la lingvaj ŝanĝoj. Laŭ ĝi, mezeŭropaj armeoj havos kreskantan bezonon je “lingva trejnado” kaj iom post iom “kreskanta aro de homoj trejnitaj en la angla lingvo” gvidos la militistaran ŝanĝon. “Pollando, ekzemple, havas 180 000 militistojn en 2002, kompare al 450 000 antaŭ dek jaroj. Ĉu tiuj mezeŭropaj soldatoj, kiuj ne bone scipovas la anglan, nun devas serĉi aliajn laborlokojn?” — demandas Marček. — “Ili certe ne povos defendi siajn landojn en la nova anglalingva brigado de Slovakio, Ĉeĥio, kaj Pollando”.

Dafydd ap Fergus

Vortoj de Komitatano Z
Per flugiloj de populisma vento

La politikan konstelacion en pluraj eŭropaj landoj kirlas populismaj partioj, kiuj utiligas la malkontenton de civitanoj pro kreskantaj krimado, senlaboreco kaj ĝenerala necerteco pri estonteco.

Populismon karakterizas manko de kohera programo kaj fiŝado de voĉoj per unuopaj temoj de aktuala malkontento inter popolanoj, kiuj perdis fidon je la kapablo de la malnovaj partioj solvi iliajn problemojn. Populismo baziĝas sur emocioj, ne sur programo farita post analizo pri la socia kaj ekonomia situacio. Ĝia sukceso tamen emas havi mallongan vivon, ĉar al voĉdonintoj ofte sufiĉas unufoja montro de sia ĉagreno en balotoj. Protestpartioj ankaŭ emas disfali pro internaj kvereloj.

Ŝajnas al mi, ke populisma vento blovas ankaŭ tra Esperantujo, kies problemoj ne estas senlaboreco, azilpetantoj kaj surstrata perforto, sed kie oni ja sentas necertecon pri estonteco. La movado malfortiĝis en landoj, kie ankaŭ nia ĉefa organizaĵo, UEA, tradicie havis la bazon de sia membraro. Landaj asocioj velkas kaj kluboj mortas. La estonteco de Esperanto aperas malcerta, ĉar la venkiro de la angla ŝajnas nehaltigebla.

Kiu el ni ne ŝatus vidi la Finan Venkon? Kiam la Afero ne kreskas nek eĉ retenas siajn poziciojn, oni ekesperas pri miraklo kaj pretas kuri post tiuj, kiuj ĝin promesas. Ankaŭ en la ekstera mondo prosperas pseŭdokuracistoj kaj mirterapiistoj. UEA serĉas savon en Bruselo, kie ĝi pretas investi multan monon por persvadi EU por Esperanto — kaj tio ŝajnas ĝui vastan apogon pro emocia kredo je kolapso de la Brusela Babelo post akcepto de novaj landoj. Aktivuloj de UEA el la 80aj jaroj memoras, ke jam tiam ekzistis Brusela Oficejo, kiu estis fine fermita en plena silento. Oni neniam ricevis analizon pri tiu fiasko nek eksciis, kiom ĝi kostis. Tiun sperton oni nun pretas ripeti.

Ankaŭ la nova laborplano de UEA odoras populisme. Diference de la strategia plano de 1989 — kiun oni rapide entombigis, ĉar ĝi ne plaĉis al iuj novaj estroj — ĝi ne ekestis el analizo pri fortoj kaj malfortoj, minacoj kaj ŝancoj, kiuj difinas la situacion de UEA. Rezultis mikspoto de ĉio, kion unuopuloj dise proponis. Laŭ la sama principo de io por ĉiu la prezidanto poste verkis sian novjaran mesaĝon, tuŝante en ĝi ĉion — krom la laborplano. Eblas flari populismon ankaŭ en la revuo de UEA, en kiu plifortiĝis klubecaj trajtoj je la kosto de analiza kaj kleriga materialo.

Supraĵeco kaj emocioj neniam mankis en nia movado kaj senfinas la listo de receptoj por la Fina Venko. Silenta aktivulo tamen ĉiam sciis distingi fantaziaĵojn kaj okaze de dubo li fidis je la saĝo de siaj gvidantoj. Kio okazos, se li eksuspektos, ke ankaŭ la gvidantoj estas portataj de la vento?

Komitatano Z

UFE: ĉu fiasko?

Kun granda intereso mi legis en via revuo №6 la artikolon de via “nova kunlaboranto Komitatano Z”, kiu rilatas la pasintjaran kampanjon por kandidatigo de UEA al Nobel-premio.

Mi — kaj UFE, kiu vigle baraktis kadre de tiu kampanjo — tute aprobas la enhavon de la tri lastaj alineoj de la artikolo, kiuj prave elmontras la celojn kaj la meritojn de tiu “Nobel-kampanjo”, bone resumitajn en la konkludo: “Ne gravas, ĉu UEA havos realan ŝancon gajni la premion. Gravas utiligi la ŝancojn, kiujn la kandidateco donas”.

Sed mi — kaj UFE — bedaŭras, ke “Komitatano Z” estis grave erarigita, kaj ke “Komitatano Z” ne kontrolis la fidindecon (aŭ eĉ ne la fonton?) de siaj informoj, kiam li facilanime asertas, ke: “La franca asocio UFE, kiu pretendas havi bonajn kontaktojn kun naciaj kaj eŭropaj parlamentanoj (1), varbis neniun apogon por UEA (2). La klarigo certe estas, ke UFE donis neniun atenton al la afero (3).”....

Por ke vi povu — kaj mi ne dubas, ke tio estas via intenco — ripari tiujn ofendajn misinformojn kaj sciigi taŭgajn korektitaĵojn al viaj legantoj, mi estas preta sendi al vi kopiojn de eltiraĵoj de diversaj dokumentoj pruvantaj la ĉi-subajn punktojn:

(1) Pri la ne-kontaktatoj de UFE. Kvankam UFE neniam iel ajn “pretendis” ion pri siaj kontaktoj kun francaj politikistoj kaj parlamentanoj, UFE al ĉiu-ĉi regule sendas informojn kaj tradukaĵojn, kiuj instigas al intereso por esperanto kaj UEA. UFE tiel sukcesis naski regulan interesan interŝanĝon de korespondoj kaj de rebatoj kun dudeko da Eŭropdeputitoj (favoruloj aŭ kontraŭstarantoj), kaj okazigi vizitojn al kelkiuj, ĝenerale en Bruselo.

(2) Pri la ne-varbitoj de UFE. Speciale pri tiu afero de Nobel-premio, UFE estis informita far du kontaktitaj Eŭropdeputitoj pri ilia oficiala kandidatiga letero por UEA kaj pri ties ricev-informo sendita de la “Norvega Nobela Instituto” en januaro kaj marto 2001. Temas pri s-roj Bernié kaj Pietrasanta. Tio cetere estis konfirmita en la listo sendita de Ivo Osibov en lia retmesaĝo de 27 mar 2001, titolita “Ĝisdatigita raporto pri Nobel-kampanjo”. Dume, kelkiuj aliaj el la kontaktitoj bonvolis respondi, ke “Ili ne kandidatigos UEA, kiu ne konformiĝas al la Nobel-kriterioj...”.

(3) Pri la ne-atentitaĵoj de UFE. La ĉi-supre menciita rezulto sekvas obstinan kampanjon de UFE:

— kun perletere komentita sendo de pli ol cent francaj tradukaĵoj de la Esperanto-Dokumento 36 E La laboro de Universala Esperanto-asocio por pli paca mondo de Ulrich Lins;

— kun pluraj telefonaj aŭ retaj “konversacioj” kun la kontaktitaj oficialuloj;

— kun interŝanĝo de multaj retmesaĝoj inter C. Longue-Epée kaj R. Corsetti aŭ I. Osibov...

Tiel magra rezulto el tiaj pezaj kaj kostaj klopodoj certe rajtigas diri, ke “UFE fiaskis”. Sed la tuto certe malebligas diri, ke “UFE donis neniun atenton al la afero”, aŭ ke UFE “ignoris la aferon”.

Cetere UFE persiste daŭrigos sian agadon al la politikistaro... ne atendante vian atenditan alporton de korekto pri viaj asertoj...

UFE ja konsideras — kaj ne nur rilate la problemon de Nobel-premio — ke “Ne necesas esperi por eklabori, nek sukcesi por plupersisti”...

Claude Longue-Epée prezidanto de UFE Esperanto-France

Responsulo pri la Eksteraj Rilatoj

Mi volonte agnoskas mian neinformitecon pri la Nobel-aktivado de UFE kaj gratulas pro la varbitaj apogantoj! Krome, mi notas kun intereso, ke la studo de Lins haveblas en franca traduko, pri kio mi same ne sciis.

Komitatano Z

Defendi anstataŭ mistifiki

La artikolo de Augusto Casquero “La valencia lingvo en danĝero” (LOdE. 2002: 2) estas vera ŝoko por kiu ajn konanto de la afero. En ĝi la aŭtoro miksas kelketajn realaĵojn kun gravaj falsaĵoj.

El la artikolo aperinta en El País (la plej legata taggazeto en Hispanio) 27 mar 2002:

La Valencia Lingvo-Akademio, kreita antaŭ ok monatoj de la Valencia Parlamento, interakordis pasintlunde agnoski kiel ‘ĉiucelan oficialan norman referencon’ la valencian uzitan ekde 1983 de la Departemento pri Klerigo kaj Kulturo, dum ĝi ellaboras gramatikon kaj vortaron. Ĉi tiu normo implicite agnoskas la lingvan unuecon kun la kataluna, kvankam ĝi privilegias la uzadon de valenciaj dialektaj variantoj. Mankis ĝis nun oficiala starpunkto por klopodi eviti la lingvan konflikton dividintan la valencian socion dum la transiro [el la faŝisma reĝimo], kiam la dekstro defendis elektocele, ke la valencia estas lingvo malsama al la kataluna kontraŭ akademiaj kriterioj.

(Eble indas nur aldoni, ke estis nur unu voĉo kontraŭa dum la alpreno de ĉi tiu decido)

Artikoloj aperintaj en esperanto pri la temo:

IKEL ĉe la ministro // Valencia Suno (Kongresa kuriero de la Valencia UK). 1993: 6. pĝ. 3. [Citaĵo: “s-ro Huguet (ĝenerala direktoro pri lingvo-politiko en la Valencia Ministerio pri Kulturo, Edukado kaj Scienco) substrekis, ke la norma valencia estas identa al la kataluna lingvo, parolata ankaŭ en Balearaj Insuloj, Andoro, Rusiljono kaj L’Alguer”.]

Hektor Alos i Font. La nuna situacio de la kataluna lingvo // Etnismo. 1992: 42. pĝ. 11-13.

Hektor Alos i Font. La kataluna en Valencilando // Kontakto. 1993: 2. pĝ. 2-3.

Jorge Camacho. Kie situas Valencio // Esperanto. 1992: 12. pĝ. 202-203. [Citaĵo: “La estiĝo de la kataluna kaj tiu de la ceteraj latinidaj lingvoj samtempas (ĉirkaŭ la jaro 800); la komencon de la baleara kaj la valencia oni povas precize dati respektive en 1229 kaj 1239, kiam la (kataluna) reĝo Ĵakvo la 1a konkeris elde islamanoj unue Majorkon kaj poste Valencion. Malkiel en Majorko, la novaj loĝantoj de Valencio originis precipe el la okcidenta parto de la Kataluna Princlando”.]

Alberto Franco. Kataluna aŭ valencia // Monato. 1993: 2. pĝ. 23. (Citaĵo: “por renomaj lingvistoj... temas nur pri ekstravagancaj teorioj kiujn nefakuloj ĉiam emas disvastigi”.)

Uwe Joachim Moritz. Valencia lingvo = kataluna lingvo, neniu scienca institucio asertas ke temus pri du diversaj lingvoj! (raporto pri la kunveno kun la ĝenerala direktoro pri lingvo-politiko de Valencilando) // Etnismo. 1994: 54. pĝ. 3-5.

Toni Royo. Valencilando: kompleksa nacia realo // Monato. 1993: 4. pĝ. 11-12.

En la artikolo, kio estas plej vunda por ĉiu interesito pri la temo, ne estas ŝajne banala filologia disputo pri la klasifiko de difinita aro de dialektoj, sed tio, ke la aŭtoro prifabelas la lingvan situacion en Valencilando, asertante, ke la valencia estas endanĝerigita nur de perfidaj fremduloj (nu, por kiu ajn konanto pri la eco de la kontraŭkataluna partio, ĝuste tiu pozicio, okulfrape memoriganta iujn fimovadojn rampe kreskantajn en okcidenta Eŭropo, estas aparte simptoma).

La plej bedaŭrinda el tiu falsaĵo estas ĝuste tio, ke oni prezentas la lingvan situacion en Valencilando kvazaŭ pacan oazon (se ne estus pro tiuj fieksteruloj). Ĝuste tio tute foras de la realo: la surstrata uzado de la valencia fakte malkreskas ne laste dank’ al la malhelpoj de la valencia registaro por malfermi pliajn klasojn en la valencia (la ĉefa lerneja lingvo estas la hispana), elsendi pli da televidaj programoj valencie (la ĉefaj programoj de la valencia televido — filmoj, konkursoj — estas en la hispana), ktp. Kaj malgraŭ tio, ke (ankoraŭ) la lingvo de plimulto de la loĝantaro estas la valencia.

Estus dezirinde, ke la aŭtoro okupiĝu pri la efektiva defendo de la valencia anstataŭ disvastigi mistifikojn.

Hektor Alos i Font, Joan Inglada

Precizigo el Katalunio

Mi dankas pro la publikigo de mia letero en la aprila LOdE sur paĝo 9. Tamen, mi ne rimarkis antaŭe ke vi apudmetas la devenon de la skribinto. Do, vi metis la nomon de la ŝtato, Hispanio. Sed mi jam de multaj jaroj publike diris kaj skribis ke mi ne akceptas tiun mian ŝtatan klasadon, se ekzistas tia homa libereco. Mi akceptas tiun indikon nur por devigaj burokrataĵoj, kiaj estas ekz-e, por poŝta sendo, se tio nepras. Sed neniel ja por kulturaĵoj, kie esprimiĝas la homa libereco. T.e. ke mi ne akceptas ĝin kiam temas pri informo pri mia naskiĝloko en literatura verko aŭ en kontribuaĵo, aŭ en kongreso ktp. Ankaŭ ne en revuo. Eble mi devos tion averti al gazeto ĉiufoje kiam mi skribos ion ajn.

Nu, Katalunio troviĝas parte en du ŝtatoj, en Francio kaj en Hispanio kaj la kataluna lingvo en kvar: Andoro, Francio, Hispanio, Italio. Sed ŝtatoj por mi neniel gravas kiam temas pri literaturo, internacia lingvo aŭ simile. Krome, la dispartigo de Katalunio en Francion kaj en Hispanion estis trudita al Katalunio (kiel simile tio okazis tra la mondo). Mi akceptas aliajn geografiajn klasadojn kiel Eŭropo, Mediteraneo, Iberio...

Se oni ne komprenas tion ke Katalunio ne identas kun subparto de Hispanio, se oni komprenas nur la ŝtatajn klasadojn, mi eksplicite kaj deklare deziras ke oni aldonu al mia nomo la nomon de la ŝtato Andoro kiam oni bezonas indiki mian geografian proksimuman situon. Mi ja naskiĝis tre proksime al ĝi, ĝi estas katalunlingva teritorio kaj mi ŝtatprisme identiĝas prefere al ĝi ol la ceteraj ŝtatoj de mia lando. Ĝi estas UN-membro kaj verŝajne ĝi troveblas sur iu ajn mondmapo, eĉ se ĝi plej malgrandas.

Se por difinita kulturaĵo aŭ literaturaĵo la plenumo de mia supra deklaro ne akcepteblas mi preferas rezigni la aperon de mia nomo entute.

Abel Montagut (Katalunio)

Dum oni diskutas la problemojn de Valencilando, Katalunio kaj Hispanio, tie oni agas por Esperanto. 10-12 maj anoj de Esperanto-Fondaĵo Fernando Soler muntis budon ĉe la Alternativa Foiro de Valencia (Hispanio). Sur la foto estas deĵorantoj José Martínez kaj Araceli Terrones. (Foto de Augusto Casquero)

Mi ne plu deziras detrui “la obstinajn barojn”

Jurij Finkel — aŭtoro de popularaj programoj Ek kaj UniRed kaj ĉefa ruslingva kontribuanto de la Reta Vortaro ReVo — skribis en la diskutlisto de ReVo pri sia kabeo: “Kaŭzoj de mia kabeado estas tute ne en lingvaj aferoj, sed en ideologiaj”. Li afable konsentis, ke La Ondo aperigu lian publikan respondon al komentoj de Ulrich Fellmann (“Ideologiaj? Ĉu vi nek subtenas la finan venkon nek la raŭmisman pozicion? Eble establu propran skolon...”) kaj Renato Corsetti (“Neniam kiel nun la malpaca mondo bezonis pacistojn kiel nin”) pri ĉi tiu deklaro.

Mi ne plu estas pacisto kaj internaciisto. Miaj opinioj dum la lastaj 15 jaroj evoluis de preskaŭ sennaciismo al vidpunkto, proksima al tiu de Solĵenicin: ju pli da etna kaj kultura diverseco estas en la mondo, des pli bone. Kaj ĉar mi akre sentas, ke la brava nova mondordo (“la tutmondiĝo”) minacas detrui la rusan civilizon (ja mi opinias ĝin ĝuste aparta civilizo, ne parto de la eŭropa civilizo), do mi estas kontraŭ la tutmondiĝo. Kaj Esperanto, same kiel la angla, celas ĝuste la tutmondiĝon (eble pli justan, ol ĝi fariĝos per la angla, sed ja tutmondiĝon). Mi ne plu deziras detrui “la obstinajn barojn”, male, mi deziras ilin konstrui kaj plifortikigi.

Se temas pri raŭmismo — mi sentas ĝin sensenca. Mi jam sen tio apartenas al unu etna minoritato (mi estas judo, kaj amas kaj judan, kaj rusan kulturojn), do por kio mi apartenu al ankoraŭ unu pseŭdoetna? Des pli, ke mi sentas, ke la rusa kulturo (kaj la juda, pri kiu mi hontinde malmulte scias) estas je kelkaj potencoj de dek pli interesa(j), ol la Esperanta — kiu fakte ekzistas en ĝerma stato. Certe, oni povas kaj devas labori por evoluigi ĝin — sed mi jam ne deziras.

Ĉiuokaze, mi esperas, ke mi per mia laboro jam repagis al Esperanto pro la plezuro, utilo kaj sperto, donitaj de ĝi al mi. Restas fini ankoraŭ kelkajn etajn aferojn, kaj mi povos foriri kun trankvila animo. “Foriri” signifas ne tion, ke mi abrupte forlasos Esperanton por ĉiam, sed tion, ke tempo, kiun mi oferados al ĝi, asimptote strebos al nulo.

Ĝenerale, ĉio ĉi signifas, ke mi ne plu deziras labori por Esperanto. Tio estas ne nur pro mia persona lacego (kiu estas tre granda), sed ankaŭ pro mia nuna ideologia malakcepto de la interna ideo de Esperanto kaj de la ideo de internaciaj lingvoj ĝenerale (ne gravas, ĉu Interlingua, ĉu Volapuko, ĉu Ido — absolute tutegale). Mi simple ne deziras labori por afero, kiun mi opinias malutila.

Jurij Finkel (Ruslando)

Granda perdo

Mi estis ŝokita per la informo pri murdo de ĉiuj tri familianoj Miĥajlov en Volgograd. Apenaŭ eblas imagi ion pli fian kaj insidan, ol tiu ĉi terura tragedio. Ĉar la adoptita 12-jara “kukolido” evidente ne povis disponi monon por pagi “servojn” de “profesiaj” murdistoj, do necesas konkludi ke la du banditoj faris tion kiel amikan “komplezon”... Terura tempo, teruraj moroj!.. Kaj kiu granda, laŭlitere kaj grandlitere GRANDA perdo tio estas por nia tiom malgranda kaj delikata Esperanto-mondo... Mi petas, ke la redakcio sekvu la esploradon de la krimo, kaj nepre aperigu kaj la detalan raporton pri la tragedio, kaj la historion de la murdita familio.

Alexander Gofen (Usono)

Demokratio en Esperantio

Mi ne vidas problemon, ke en UEA mankas demokratio. La kritiko, lanĉita de Heroldo, estas iom teoria. Demokratio estas nocio de ŝtato, sed Esperantio ne estas ŝtato. UEA estas asocio aŭ entrepreno, en kiu gravas efikeco. Mi postulas de UEA bonajn servojn, ne rajtojn. La proceduro por elekti la komitatanojn estas la rezulto de spertoj. La sistemo funkcias, pliboniĝoj eblas, se vere necesas. Mi scias, ke ne facilas trovi taŭgajn funkciulojn por honorofico. Tio estas ofte problemo, sed apenaŭ la manko de demokratieco.

Bruno Graf (Svislando)

Du eraroj en du linioj

Inter la cent esperantistaj elstaruloj de Trifonĉovski mi trovas Tyyne Leivo-Larsson, elstara politikisto sed ne aparte kiel esperantisto, ankaŭ ne la unua virina ministro en la mondo nek en Finnlando, do du eraroj en du linioj. Ŝi ja meritus tutan eseon pri sia vivverko, sed ne esperantista. Samtempe indus mencii elstarulojn kiel Hilma Hall, la unua tradukinto de verkoj el Aleksis Kivi, kaj Johan Edvard Leppäkoski, la tradukinto de Kalevala, kaj, kial ne, Irja Klemola.

Tuomo Grundström (Finnlando)

100 eminentaj esperantistoj

Antaŭ du jaroj La Ondo (2000: 3) informis pri la enketo de LF-koop pri la cent plej eminentaj esperantistoj, kun la celo aperigi libron. La listo estas fine kompilita de Ljubomir Trifonĉovski, kiu atendas rimarkojn, korektojn, kritikojn. La komencon de la listo ni aperigis en aprilo kaj majo.

S

Giorgio Silfer: Kunfondinto de Literatura Foiro, interalie agnoskigis esperanton ĉe PEN.

Tivadar Soros: Financinto de Literatura Mondo, patro de George Soros.

Hugo Steiner: Fondinto de Internacia E-Muzeo en Vieno.

Carl Støp-Bowitz: Grava zoologo, plej eminenta norvega esperantisto.

Sándor Szathmári: Eble nia plej interesa proza verkisto.

István Szerdahelyi: Tre valora metodikisto, gvidis la unuan oficialan universitatan E-fakon.

Ferenc Szilágyi: Ĉefredaktoro de Norda Prismo, grava transnacia intelektulo.

Ŝ

Ivan Ŝirjaev: Eminenta prozisto, iniciatinto de Enciklopedio de Esperanto.

Ivan Ŝiŝmanov: Verkisto, sciencisto, prezidanto de la Bulgara PEN.

Spomenka Štimec: Plej rimarkinda intelektulino en la Sekelj-medio.

T

Lev Nikolajeviĉ Tolstoj: Verkisto kaj filozofo.

Humphrey Tonkin: La plej grava UEA-gvidanto post Ivo Lapenna.

Wilhelm Trompeter: Savinto de [La] Esperantisto.

V

ges-roj van Veenendaal: Iniciatintoj de Tutmonda Junulara Organizo (poste TEJO).

Verda Majo: Verkistino en fora Oriento.

Jules Verne: Patro de la sciencfikcio.

W

Gaston Waringhien: La persono kiu plej influis la E-leksikon post Zamenhof.

Eugen Wüster: Plej eminenta leksikologo.

Z

Jeanne Zabilon d’her-Ranfaing: Nia “Bonfaranta Feino”.

Lazaro Ludoviko Zamenhof: Iniciatinto de Esperanto.

Lidja Zamenhof: Plej interesa ido de la Majstro.

Walter Želazny: La unua Civita Konsulo.

Rebato: unuaranga laboro

(GK UEA) Don Harlow estas usona esperantisto kun multaj ideoj kaj, ĉefe, kun la energio por realigi ilin. Antaŭ kelkaj monatoj li (re-)starigis la ret-liston rebato@yahoogroups.com, kiu komencis funkcii kiel disvastiganto de artikoloj pri (ĝenerale “kontraŭ”) Esperanto, por ke esperantistoj tra la mondo reagu al ili prefere en la lingvo de la ĵurnalo, foje en aliaj lingvoj, foje en Esperanto kun traduko al nacia lingvo.

En ĉi tiuj monatoj UEA atente sekvis la evoluon de tiu listo, ĉar ĝi perfekte kongruas kun la labor-plana linio: “Informado”. Okazis, ke ĝi akiris 102 listanojn, kaj ke ĝi kaŭzis plurajn centojn da reagoj, el kiuj almenaŭ pluraj dekoj aperis en tre gravaj gazetoj tra la mondo.

Oni ne povas citi nomojn por eviti ofendi la necititajn, sed la elito de la esperantistaro, se mi rajtas tion diri, estas inter la reagantoj, kaj ili faras unuarangan laboron.

Jen tri finaj konsideroj:

— ofte la listo sukcesas okupiĝi nur pri artikoloj en grandaj lingvoj (angla, franca, hispana, portugala, foje germana). Estus la kazo aliĝi al ĝi por informi ankaŭ pri artikoloj en aliaj lingvoj.

— se vi havas iom da libera tempo, kaj se vi kapablas informi pri Esperanto, aliĝu al tiu listo per malplena mesaĝo al rebato-subscribe@yahoogroups.com kaj kunlaboru;

— ankaŭ estus interese krei tiajn reago-listojn enlande (ekzemple en Pollando por polaj gazetoj). Mi scias, ke kelkaj landoj funkciigas tiajn reag-servojn, sed ne multaj.

Renato Corsetti

Kiam la bestoj estis kiel homoj
Kiam bestoj parolis: Rakontoj el Afriko / Redaktis Katelina Halo, Anna Löwenstein; Tradukis Gbeglo Koffi k.a. — Lome: Fondaĵo Afriko, 2001. — 23 paĝoj.

Karaj legemuloj, ĉu vi scias, ke en la komenco estis grandega guto de lakto? Kaj rezulte de multaj ŝtupoj de evoluo venis Gueno, kiu venkis morton? Ankaŭ mi ne sciis antaŭ ol legi la Rakontojn el Afriko.

En tiu ĉi libro kolektivo de afrikaj aŭtoroj prezentas al ni pli ol dudekon da afrikaj rakontoj, originalaj kaj tradukitaj, el la tempo, kiam la bestoj parolis. Temas jen pri legendoj, jen pri fabeloj, jen pri nuntempaj fantaziaĵoj, kiuj tra Afriko abundis ĉiam kaj ĉie, sed estas tre nemulte konataj al la alikontinentanoj.

El la antaŭparolo de Katelina Halo ni ekscias, ke en Esperanto kelkaj tiaspecaj verkaĵoj “aperis ekde 1992 en la bulteno La afrika reto, kiu kunigas afrikajn esperantistojn, kiuj deziras plibonigi siajn verkopovojn kaj kuraĝigi siajn kolegojn”. Sekvante la bonvenigon de Renato Corsetti, la Fondaĵo Afriko surprenis la eldonon kaj la du redaktorinoj — Katelina Halo kaj Anna Löwenstein — poluris la lingvaĵon, celante prezenti facilan legomaterialon por instruantoj kaj lernantoj de Esperanto-kursoj.

Antaŭ ol konkludi, kiomgrade la kontribuantoj sukcesis, ni trarigardu pli atente la enhavon.

La rakontoj estas distribuitaj je 4 temaj partoj: 1. Kiel la mondo ekestis, 2. Kial la mondo estas tia, 3. Ruzuloj kaj malsaĝuloj, 4. Kiam bestoj parolis kun homoj.

Konvene al la temaro, ni ekscias multon novan pri tio, kiel aperis la Tero kaj la Nokto, kiel la Brako iĝis servisto de la Buŝo, kial Gorilo reĝe marŝas, kial Hundo kaŝas la voston inter siaj kruroj kiam ĝi timas kaj kial Kapro timegas aŭton, sed Ŝafo tute ne, kaj ankaŭ kial bestoj ne parolas.

La libro malfermetas al ni la riĉan mondon de la afrika folkloro — respegulilo de arketipaj radikoj de l’ popola animo. Viciĝas antaŭ ni la kuraĝa Lacerto (1.3), la ambicia kaj stulta Testudo (1.3, 3.3), la malica, sed simplanima Krokodilo (2.4, 2.7), la ruza Simio (1.6, 2.4) kaj la saĝa lerta Leporo (2.6, 3.1, 3.2) — ŝajne, favorato de la afrika folkloro. Absolute evidentas, ke afrikanoj multe pli senĝene samigas mondestaĵojn kaj la homon. Konduto de personoj neniel ligiĝas kun ties natura origino aŭ funkcio — ĉiuj (eĉ ĉio) agas kiel homoj. Fiŝeto uzas boaton por naĝi (2.7), Pantero ruĝiĝas pro kolero (2.2), Brako kaj Buŝo kune plugas kampon kaj sag-pafas bestojn (2.1), Koko kaj Elefanto amas la saman junulinon kaj volas edzinigi ŝin, Kapro kaj Ŝafo havas mon-problemojn kun konduktoro de aŭto ktp. Kaj en la rakonto el Kongo, por svati “la plej beletan inter ĉiuj virinoj de la vilaĝo”, la reĝidinon, kiun “multaj viroj deziregis”, venis “ĉiuj bestoj” — de Elefanto ĝis Leporo — pompe vestita, cetere. Kaj kiam Leporo venkis en la malfacila elprovo, la plenkontenta junulino ekmarŝis kun li man-en-mane, kaj “la homamaso digne malproksimiĝis kaj longe eligis kriojn de entuziasmo” (3.2).

Tra la vorttrikaĵo de la rakontoj videblas detaloj de ĉiutaga vivo, moroj kaj kutimoj de la popolo: kiel pasas festoj kaj bataloj (2.3), kiel oni akceptas gastojn (2.7), kio estas digne konduti (3.2), kaj ke la pirogon remas la edzino, rapidigata de la edzo, revenanta post ĝua gastigado, kiun ŝi evidente ne partoprenis (2.7), kaj ke la pimenta supo estas tiom fajr-gusta, ke ne eblas ĝin manĝi sen konstante prononci “ĉit” (3.1)... Kaj ankaŭ ke speciale estimataj kaj atentataj estas la maljunuloj, pri kiuj popola proverbo diras: “Kiam maljunulo mortas en Afriko, biblioteko forbrulas” (2.7).

Tiun saĝon la aŭtoro de la rakonto el Kongo transdonas “por eduki ne nur la samideanojn de la mondo, sed ankaŭ la tutan homaron kies espero por la universala unueco kaj por la feliĉo troviĝas en Esperanto”. Senperan sinturnon al esperantistoj ni renkontas ankaŭ lastlinie de la sola en la libro fabelo pri homoj — La du orfoj el Kameruno: “Ĉu ankoraŭ ekzistas en nia tempo personoj, kiuj mistraktas orfojn kaj aliajn malfeliĉajn homojn? Ni esperantistoj devas fari ĉion por malhelpi tion inter ni kaj ĉirkaŭ ni”.

Jen estas momento transiri al la konkludoj. Ĉu ni rekomendu la libron kiel legaĵon por Esperanto-kursoj? Duoble — jes. Unue, la enhavo vastigas internacian horizonton de la legantoj, estante eta, sed tamen paŝo renkonten al la foraj afrikaj popoloj. Due, la lingvaĵo estas speciale taŭga por E-progresantoj; ĝi estas simpla, sed ne primitiva, mi dirus eĉ — freŝe neprimitiva. Por ekzemplo — frazo el la niĝeria rakonto: “La virino ankoraŭ restis demandema pri kiel ŝia edzo sole alportis ĉiujn bestojn ĝishejme”.

Fakte, al ajna esperantisto la legaĵo estas rekomendinda. Jen ankoraŭ unu nacia fonto por riĉigi nian lingvon per novaj bildecaj esprimoj. Kiel plaĉas al vi la eldiraĵo pri ebriiĝinta homo: li perdis sian sencon? Aŭ por emfazi etecon: la ĝirafo grimpis supren por bone vidi. Krome (aŭ — ĉefe?) — kial ankaŭ bonparolantaj esperantistoj ne faru la paŝon al Afriko, subtenante afrikajn samideanojn per intereso al la kulturo de ilia kontinento, per atento al ilia literatura kreado kaj per aĉetado de la libro?

Irina Gonĉarova

BER: nova helpilo por komencantoj
Pilger, Wouter F. Baza Esperanta Radikaro. — Rotterdam: UEA, 2001. — 159 pĝ.

Baza Esperanto-Radikaro (BER) estas vortaro Esperanta-Esperanta, precipe taŭga por lernantoj, kiuj ne havas E-vortaron en sia gepatra lingvo.

Laŭ mia sperto mi scias, ke 1000-1500 radikoj eĉ por komencanta esperantisto estas malmulte. Por alia lingvo tiu kvanto da bazaj vortoj tute sufiĉus — ne pro facileco de la naciaj lingvoj, sed male, pro neceso krom la vortojn studi amason da gramatikaĵoj. En Esperanto la memoro de la lernanto ne estas tiom superŝarĝita, kaj ĝi povas ensorbi pli da radikoj. Sed 4-5 mil radikoj estus tro multe por komencanto. Laŭ mi, la plej bona nombro da bazaj radikoj estas inter 2 kaj 3 mil, kaj verŝajne la ĉ. 2700 radikoj de BER estas optimumo.

La elekto de la radikoj estas farita surbaze de la Baza Radikaro Oficiala, publikigita de la Akademio de Esperanto en 1972. Detala sistemo de notoj ebligas memorfiksi vortojn depende de ilia ofteco.

Iom pri la vort-difinoj. Laŭ la aŭtoro, BER “ne estas difin-vortaro. Ĝia celo estas nur helpi al tiuj, kiuj legas ion en Esperanto kaj renkontas nekonatan vorton en kunteksto, kompreni ĝin, donante indikojn per kiel eble elementaj vortoj”. Do, la proklamita celo estas koncize klarigi ĉiujn radikojn per simplaj vortoj troveblaj en BER.

Tiun celon la aŭtoro atingis, kaj ni vidu, kiel li elturniĝis por tio. Kun kio kompari? Kompreneble, kun PIV.

Apartamento. PIV: “loĝejo, konsistanta el pluraj ĉambroj, ordinare sur unu sama etaĝo, interkomunikiĝantaj”; BER: “kelkĉambra loĝejo”.

Deserto. PIV: “lasta parto de eŭropaj manĝoj, konsistanta el fromaĝo, fruktoj kaj dolĉaĵoj”; BER: “postmanĝo, ofte dolĉa”.

Galo. PIV: “amara, verde flava likvaĵo kontinue sekreciata en la gala veziko kaj intermite ellasata en la duodenon ĉe la digestado”; BER: “amara likvaĵo el hepato”.

Fianĉo. PIV: “viro, kiu formale promesis edziĝi”; BER: “estonta edzo”.

Aparte interese estas, kiel PIV kaj BER solvas la problemon, pri kiu oni disputas dum cent jaroj: kiun nomi esperantisto. PIV: “persono, kiu scias kaj uzas Esperanton”; BER: “iu, kiu parolas Esperanton (kaj ŝatus, ke pli da homoj parolu ĝin)” — ĉu influo de la finvenkismo?

Tute prava estas, laŭ mi, la formo papagi (BER) anstataŭ papagumi (PIV). Krom tio, ke la formo sen um estas pli mallonga, eĉ en PIV troviĝas analoga formo simii (ne simiumi).

Resume: la koncizaj BERaj kvazaŭdifinoj estas sufiĉe bona eltrovo, ĉar ili povas servi kiel modeloj, se oni volas priskribi iun ideon, necesa vorto por kiu estas nekonata aŭ forgesita.

Ofte la gramatika kategorio en BER ne koincidas kun tiu de PIV: abomeni, agordi, alarmi, argumenti, dolori, ekskurso, enketo, flori, glui, honori, skizi (PIV); abomeno, agordo, alarmo, argumento, doloro, ekskursi, enketi, floro, gluo, honoro, skizo (BER). Eble BER simple ignoras la gramatikan kategorion por simpleco kaj klareco de la difinoj. Tia solvo povas esti pravigita por la baza, poŝa vortaro. Krome, en ĉi rilato PIV ofte estas kritikata.

Ankoraŭ unu avantaĝo de BER estas tio, ke ĝi permesas memorfiksi E-vortojn en E-kunteksto, sen interveno de nacia lingvo. Tio gravas por instigo de senpera pensado en Esperanto.

Oni povas konkludi, ke BER estas vere utila kaj ke ĝi povas servi kiel bona bazo por tiel nomata facila Esperanto.

Kiel guton da mazuto al barelo da mielo, mi povas aldoni nur, ke por la Ruslanda E-movado BER ne tre aktualas, ĉar ni havas sufiĉe da bonaj poŝvortaroj. Nia problemego estas alia: manko de grandaj modernaj vortaroj Esperanta-rusa kaj rusa-Esperanta. Sed tio estas temo por alia artikolo.

Boris Kondratjev

Ricevitaj gazetoj

Bulgara Esperantisto. 2002/1,2;

Esperanto. 2002/4,5,6;

Esperanto aktuell. 2002/2,3;

Esperanto en Azio. 2002/2;

Esperanto en Skotlando. 2002/185;

Esperantolehti. 2002/2;

Esperanto-nyt. 2002/1;

Esperanto USA. 2002/2;

Fonto. 2001/247,248,251,252, 2002/255,256;

Heroldo de Esperanto. 2002/4,5,6,7;

Informilo por Interlingvistoj. 2001/2;

Internacia Pedagogia Revuo. 2001/3,4, 2002/1;

KAE-Informilo. 2002/38;

Kataluna Esperantisto. 2002/321;

Komencanto. 2002/2;

Kontakto. 2001/6; 2002/2,3;

La Esperantista Laboristo. 2002/261,262;

La Gazeto. 2002/100,101;

La Hirundo. 2002/28;

La KancerKliniko. 2002/102;

La Movado. 2002/614,615;

La Ondo de Esperanto. 2002/5,6;

La Revuo Orienta. 2002/4,5;

Le Monde de l’espéranto. 2001/530, 2002/533;

Literatura Foiro. 2002/196;

Litova Stelo. 2002/2;

Monato. 2002/4,5;

Norvega Esperantisto. 2002/2;

Oomoto. 2002/446;

Orienta Stelo. 2002/249;

REGo. 2002/3;

SAT-Amikaro. 2002/569;

Scienco kaj Kulturo. 2002/1,2;

Sennaciulo. 2002/1,2,4,5,6;

Spiritisma Esperanto-Informilo. 2002/117;

Tempo. 2002/1;

Trampo. 2002/1;

Trefo. 2001/6;

Vekilo. 2002/2;

Venu kaj Vidu. 2002/24;

Вестник эсперанто. 2001/4.

Gazetoj

Literatura Foiro. 2002. №196

La kovropaĝo la 196a Literatura Foiro daŭrigas la temon por ĉi tiu jaro: nia domo, per belega olea desegnaĵo de Boĵidar Haĝistojanov.

La uvertura poemo Viro mezaĝa de Venelin Mitev, artikolo de Raita Pyhälä pri Astrid Lindgren, recenzo de Grigorij Arosev pri La lada tambureto de Günter Grass tradukita de Tomasz Chmielik, poemoj de Roland Giguère tradukitaj de Michel Clément, rakonto de Egidio Gerola tradukita de Umberto Broccatelli, artikolo de Marianne Lund pri la romano Populara muziko en Vittula de Mikael Niemi kie nia lingvo rolas, recenzo de Radojica Petrović pri la originala rakontaro Mondoj, ĉapitro el la nova libro de Manuel de Seabra Pejzaĝo kun figuro kaj la poemo ...kaj Est’ majestas... de Nicolino Rossi aperas en la literaturaj rubrikoj de la revuo.

Judit Felszeghy informas pri la aktiveco de PEN. Vinko Oŝlak disponigis sian eseon Zamenhof — la profeto de la justa paco. Informo pri la inaŭguro de Interlingvistika biblioteko en universitato de Milano kaj omaĝo al Luís M. Hernández Yzal akcentas al la valoro de niaj biblotekoj. Ljubomir Trifonĉovski respondas al Christian Declerck, kaj Manuel de Seabra komentarias la liston de la cent plej eminentaj esperantistoj de la 20a jarcento, surbaze de kiu LF-koop eldonos libron.

Ágnes Verrasztó recenzas la novan eldonon de Paŝoj al plena posedo, kiu aperis sub la marko de LF-koop. Instrumento de Radosław Nowakowski, recenzo de Gunnar Fischer pri la kompakta disko Inspir de Morice Benin kaj recenzo de Armando Zecchin pri la filmo La kunularo de l’ ringoj legiĝos en la rubrikoj pri muziko kaj kino.

Artikolo pri la kunsidoj de la Forumo kaj la Senato de la Esperanta Civito, informo pri la ekfunkcio de la Civita Registro, informo pri la fondita Instituto Zamenhof kaj informo pri la rezultoj de la ĝenerala Asembleo de LF-koop respegulas la aktivecon kadre de la Esperanta Civito.

HeKo

Jubilee

En februaro 2003 aperos jubilea — jam centa! — kajero en la nuna serio de La Ondo de Esperanto. Gratuloj, ideoj, artikoloj, fotoj kaj donacoj estas akceptataj ĉe nia redakcia adreso.

Ni jubileu kune!

LOdE

Mozaiko

Malgraŭ tio, ke en la bildo de la aprila tasko Kunmetu rektangulon la meza figuro kun la litero “L” estas mislokita iom maldekstren, niaj legantoj estis sagacaj kaj sendis senerarajn respondojn. Entute venis 20 solvoj, ĉiuj estas ĝustaj.

Senerare respondis: Nial Makiligin, Vilĉjo Walker, Les Burridge, Ken Wilson, Malcolm Jones, John Wood (Britio); Erkki Kemppainen (Finnlando); Hans-Burkhard Dietterle (Germanio); Antanas Grincevičius (Litovio); Bård Hekland (Norvegio); Howard Gravatt (Nov-Zelando); Hanna Skalska, Dorota Burchardt (Pollando); Viktor Alikin, Bronislav Ĉupin, Sergej Manzurov, Igorj Belousov, Gennadij Turkov (Ruslando); Tore Johansson, Eric Castell (Svedio).

La libropremion komputilo lote donis al Tore Johansson.

Premu por vidi la rektangulon:

Ekstra premio

Bedaŭrinde pro komunikadproblemoj inter la redakciejo en Kaliningrad kaj la mozaikestro en Niĵnij Tagil en la marta lotumado ne estis konsideritaj naŭ pliaj ĝustaj respondoj de David Thornell (Britio); Erkki Kemppainen (Finnlando); Lilli Giloteaŭ (Francio); Hans-Burkhard Dietterle (Germanio); Breandan ó Mearáin (Norda Irlando); Valentina Artjomova, Nikolaj Neĉajev (Ruslando); Tore Johansson (Svedio); Ludmila Orajevskaja (Ukrainio).

Do ni ricevis 23 ĝustajn respondojn. Ni petas ke la solvintoj afable pardonu nin.

La ekstran libropremion gajnis Breandan ó Mearáin.

Ni gratulas la gajnintojn!

Verdeskaj Pensoj de Georgo Handzlik

Eroj el la aperonta libro

A (LOdE-73)

B (LOdE-74)

C, Ĉ (LOdE-75)

D (LOdE-76)

E (LOdE-77)

E (LOdE-78)

F, H (LOdE-79)

I, J (LOdE-80)

K (LOdE-81)

L (LOdE-82)

L (LOdE-84)

M (LOdE-86)

M (LOdE-87)

N (LOdE-88)

N (LOdE-89)

O (LOdE-90)

P (LOdE-91) P (LOdE-92)

P

Radiko kun finaĵo povas esti karoto kun la verdaj folioj.

Rado de la tempo neniam paneas. Bedaŭrinde.

Reformpropono: ĉiuj miaj eraroj iĝu normo.

Relativeco de la tempo: la tempo pasas pli rapide en bona kompanio kaj proporcie al kvanto da forverŝita vino.

Rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante! — iu ekkriis, staranta rande de abismo.

Retorikon bezonas ankaŭ tiuj, kiuj detenas sin de la voĉo.

Riĉeco ne donas feliĉon, tamen pli facile esti feliĉa kun la mono ol sen ĝi.

Rigardante lin ni pensas, ke la homa intelekto havas nelimigeblan senkapablon.

Ripetado estas plej bona lernado parkerigi, ne pensi.

Romano: literatura formo, kiu ĉe aforisto egalas al unu frazo.

Ruĝa vino utilas al sano, tamen sekreto kaŝiĝas en dozoj.

Krucvortenigmo

Premu por vidi la bildon

En la kvadratoj de la krucvortenigmo estas la unuaj literoj de ĉiuj vortoj-respondoj, sube estas la demandoj. Necesas nur difini horizontalecon kaj vertikalecon de la respondoj kaj nigrigi malplenajn kvadratojn.

A. Fariĝi videbla. E. Tia povas esti supraĵo de maro. Scienc’ pri moralo. F. Kaŭz’ de fenomeno aŭ de rezultato. I. Adverbo signifanta “en iun lokon”. K. Piedhava luksa pokalo. Rotestr’. Subita neantaŭvidebla kaj senmotiva volo. L. Tedita de ia okupo kaj deziranta ĝin rezigni. Rampulo. Longe plendi vekriante. M. Turka greno. Vendejo. N. Interjekcio. O. Part’ de la ĉielo, en kiu la suno ŝajnas leviĝi. Mara molusko. P. Mallonga senmanika mantel’ kovranta dorson kaj bruston. Amerika rabobest’. R. Jara profito de investita kapitalo. S. Havanta romanecan sentemon. T. Vegetaĵ’ kun manĝeblaj ruĝaj fruktoj. Esti movata tien kaj reen per malgrandaj skuetoj. Printempa flor’. Vorto aŭ esprimo speciala al iu scienco, arto, metio, fako (R). Z. Aŭdigi kontinuan, malakutan kaj obtuzan bruon.

La respondoj atingu nin poŝte (RU-622049 Niĵnij Tagil, Sverdlovskoj obl., ab. ja. 71, Ruslando) aŭ rete antaŭ 10 sep 2002.

Kompilis Vladimir Vyĉegĵanin

Bela vorto

En la cirko de Kirov (900 km oriente de Moskvo) antaŭ nelonge estas malfermita kafejo Esperanto. La posedantoj de la kafejo tiel nomis ĝin, ĉar la vorto Esperanto “estas bela”. La kafejo estas populara; sur ĝiaj muroj steluloj restigas salutskribaĵojn. (Foto kaj teksto de Sergej Paĥomov)

Leterkesto

Kun atentema, varma simpatio mi rilatas al la formo kaj enhavo de la revuo La Ondo de Esperanto. La enhavo de alia nialanda revuo REGo amare konfirmas la laŭgradan neeviteblan degeneron de rusia esperantista etoso kaj de la movado mem. Cetere, eble pravas la ekspertoj el la interreta Hebrea Heroldo, konstatintaj ke jam en la dudeka jarcento Esperanto, kiel internacia lingvo, elĉerpis sian tempolimon de la uzado.

Jevgenij Kononenko (Ruslando)

Saluton el Meksikio, kaj gratulon pro la bona revuo Esperanta kiun vi zorgas!

Mi skribas al vi por komenti pri kelkaj ttt-paĝoj kiujn mi vidis en la ĵurnalo. Temas pri “Nacioj kiuj ekzistas nur en Interreto”, ekzemple: WWW.ladonia.net, www.atlantium.org, www.novaroma.org, ktp. Ili havas diversajn regadsistemojn (respubliko, imperio, ktp). Laŭ intervjuita leĝisto ili havas nenian ŝancon esti agnoskitaj de UN, kaj krome ili utilas por nenio, krom por ludo kaj amuziĝo. Ĉu la Esperanta Civito ne similas al ili? En kio ĝi diferenciĝas? Mi tre dankos vin se vi aperigos la noton en la revuo por ke iu respondu ĝin.

Fabio Ruiz (Meksikio)

Ĉu iu el niaj legantoj povas respondi? (LOdE)

Anoncetoj

Afganaj rifuĝintoj partoprenantaj en la kurso de Esperanto sub la projekto “Lingvo de paco” deziras korespondi:

F-ino Fateme Jafari (22 jara) interesoj: muziko, junulara agado, kulturo: No 32, Mogabel-e Mokhaberat, Falak-e Ruh Abad, Gol Shahr, Mashad, Iran. F-ino Rona Karimi (19 jara) preferas junajn gekorespondantojn: No 77, Bad Az Chahar Rah-e Avval, Kh: Beyhagi, Kh: Rah Ahan, Mashad, Iran

27 maj el la privata domo en Shoreham (Anglio) estis ŝtelita ora medaliono, 3.5×5 cm, maldika, kun gravuritaj literoj S.M. kaj spiralaĵoj. Inter aliaj valoraĵoj estis ŝtelitaj ankaŭ ĉekoj, kiujn la ŝtelintoj monigis en turisma oficejo — do ili eble iros eksterlanden. La medalionon al la priŝtelita sinjorino donacis en 1941 la edzo, okaze de la geedziĝo; li mortis en 2001. Aliaj rekoneblaj ŝtelitaĵoj estas unuatagaj kovertoj, senditaj el Guelph (Kanado) al Shoreham. Se iu rimarkos tian medalionon, informu lokan policon menciante “Crime W41/2563/02 de la polico de graflando Sussex en Anglio (Sussex Police)”.

Norman Ingle (Anglio)

Liro-2002

La Ondo de Esperanto invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en tradicia literatura konkurso Liro-2002.

Liro-2002 havas kvin branĉojn.

1. Originala prozo: ne pli ol 30 mil literojn longa

2. Originala poezio: la amplekso ne estas limigita

3. Traduka poezio el la rusa lingvo: Расточитель de Fjodor Sologub

4. Traduka prozo el la rusa lingvo: Тамань de Miĥail Lermontov.

5. Traduka prozo el la angla lingvo: The Lost Sanjak de Saki.

En ĉiu el la originalaj konkursoj oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj. Bonvolu sendi tri tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ tre klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro-2002 (RU-236039 Kaliningrad, p.k. 1248, Ruslando). La konkursaĵoj devos atingi la organizantojn antaŭ 1 nov 2002.

Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso. Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj jam estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj konkursoj.

La originalajn tekstojn de la tradukendaj verkoj vidu en nia retpaĝaro.

La laŭreatoj de Liro-2002 ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago. La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis 31 dec 2004 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike, kondiĉe ke ili avertos pri tio la aŭtoron ĝis 1 mar 2003.

Sukcesojn!

Urboparo ĉe la Balta Maro

Svetlogorsk (Rauschen) kaj Zelenogradsk (Cranz) havas similajn sortojn: ili estis fonditaj preskaŭ samtempe (respektive en 1258 kaj 1252), antaŭ 200 jaroj ili samtempe fariĝis banurboj, kaj post la Dua Mondmilito ili samtempe iĝis Ruslandaj kaj ricevis siajn novajn nomojn (Helmonturbo kaj Verdurbo). Nun en la urboparo estas multaj popularaj ripozejoj kaj diversstelaj hoteloj. Kvankam la du urboj ne estas grandaj (po ĉ. 10 mil enloĝantoj), la plurkilometre longaj strandoj sufiĉas por akcepti amason da ripozemuloj el Ruslando kaj aliaj landoj.

Svetlogorsk estas fama ne nur pro la plaĝoj sed ankaŭ pro la arkitekturo (malkiel aliaj urboj en la regiono ĝi ne estis detruita en la Dua Mondmilito). En Svetlogorsk ofte okazas festoj kaj festivaloj, en kiuj oni povas aĉeti interesajn memoraĵojn.

1 Foto de Jelena Ĉepinoga Premu por vidi

Sed la plej agrabla estas la Maro!

2 Foto el privata kolekto de membro de E-klubo “Sukceno” Premu por vidi

Sukcenon oni serĉas — kaj trovas, precipe post ŝtorm(et)oj — sur la tuta marbordo, ankaŭ sur la strando de Zelenogradsk

3 Foto de Jelena Ĉepinoga Premu por vidi