Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis La Ondo de Esperanto
La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de La Ondo de Esperanto.
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 2001-2004
Novaĵo por ruslandanoj vojaĝontaj eksterlanden: de nun por ricevi francan aŭ nederlandan vizon ili bezonas gajni monate ne malpli ol 10000 rublojn — sumo absolute nereala por plejparto de ruslandaj civitanoj.
Mi povas nur konjekti pri la motivoj de tiu decido. Ĉu francon aŭ nederlandanon iritas malriĉe vestita ruso? — Laŭ miaj observoj nek francoj, nek nederlandanoj demonstras precipan pasion por ŝika vestado; aliflanke, la ruslandanoj eksterlande ne aspektas mizeruloj. Ĉu oni suspektas malriĉan ruson intence almozpeti aŭ ŝteli en vendejo? Tio okazas, sed ja ĉiu ŝtelanto riskas tiamaniere perdi sian vizon.
Sed la okazo, pri kiu temas, estas tute speciala, ĉar ĝi anticipe akuzas ĉiun malriĉan ruslandanon je potenciala ŝtelemo. Kontraŭe, ĉiu ruslanda riĉulo aŭtomate ricevas aŭtoritatan indulgon, kiel respektinda kaj fidinda persono.
Ne necesas esti ruslandano por kompreni ke tiu skemo pekas kontraŭ la justeco kaj logiko. La tro mallonga akumula periodo de la ruslanda kapitalismo ne lasis al niaj riĉuloj alian vojon al prospero krom tiu, kiu kondukas tra ŝtelo kaj krimo. Respektante la rajton de la eŭropanoj vidi sian hejmon sekura, ni miras vidante ilin allasi en tiun hejmon ekskluzive personojn kun dubinda (por eviti pli fortajn vortojn) reputacio.
Ĉu nek franco, nek nederlandano efektive volas ke ilian teron surpaŝu rusa instruisto, studento, invalido, pensiulo? Almenaŭ ne ĉiu franco kaj ne ĉiu nederlandano. Mi opinias, ke la plejmulto de francoj kaj nederlandanoj preferus instruiston aŭ pensiulon al vodka reĝo aŭ nafta magnato. Riĉaj rusoj okcidente impresas ne tre favore. Kaj ĝenerale, pli ofte riĉaj rusoj reprezentas okcidente Ruslandon.
En la epoko de la sovetoj la eksterlando por la ruslandanoj estis malpermesita teritorio. Nur raraj unuopuloj ricevis — kiel kompenson — la eblon gustumi tiun ekzotikon, sed antaŭe ili nepre pagis la plezuron — iĝante denuncistoj. Post la falo de la Berlina Muro ekestis komento, kiam, almenaŭ teorie, ĉiu ruso povis ĝui la rajton de translima vojaĝado. Certe, praktike tio ofte restis preskaŭ neebla. La ĝenerala mizero, infinitaj baroj de formalismo lasis la vojon precipe al novrusaj friponoj kun mono kaj kun “necesaj konatoj” en certaj institucioj. Tamen instruisto, laboristo, studento aŭ pensiulo povis esperi — post obstinaj klopodoj kaj severa ŝparo aŭ per subteno de eksterlandaj amikoj — realigi sian planon kaj viziti Parizon aŭ Roterdamon. Nun ili denove perdis sian ŝancon — onidire kadre de la eŭropunia politiko. Pri tio mi gratulas la eŭropuniajn politikistojn. Mi gratulas ankaŭ la civitanojn de la eŭropaj demokratioj — ili sin montras bonaj demokratoj.
Cetere, mia gratulo povus havi pli larĝan adresataron. Ni ĉeestas la ĝeneralan proceson de “tutmondiĝo”, kiu neniigas la nocion mem de nacia ŝtato kaj kiu forĵetas ĉiujn barierojn, sed nur ne la ŝtatlimajn barstangojn. Kontraŭe al la sorto de la Berlina Muro la “muroj de miljaroj” prospere staras, eĉ kreskas. Ja la nemateria substanco de la kapitalo trovas en ili neniun baron.
Alen Kris
Sur la kovrilpaĝo: Ankaŭ en Kaliningrad, konata kiel la plej milda regiono de Ruslando, dum kelkaj semajnoj vintre kuŝas neĝo. (Fotis Valerij Somkin)
CONGO (Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj) — platformo de NRO-j en konsultaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj, okazigis 9-13 dec 2002 Azian Civilsocian Forumon (ACSF 2002) en UN-domo en Bangkoko, Tajlando. La Konferencon partoprenis vicprezidanto de UEA, Lee Chong-Yeong.
Laŭ propono de la vicprezidanto de UEA, la 11an de decembro okazis speciala grupkunsido pri “Lingvo kaj Homaj Rajtoj”. La kunsidon prezidis Hui Lu el la Oficejo de la Alta Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj en Ĝenevo. Ĉirkaŭ kvardek reprezentantoj de diversaj NRO-j partoprenis la grupkunsidon, kiu okazis samtempe kun kvar aliaj kunsidoj. Inter la partoprenantoj estis Nikhil Chandavarkar el DESA (Departemento de UN pri ekonomiaj kaj sociaj aferoj en Nov-Jorko, kiu reale funkcias kiel sekretariejo de Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN = EKOSOK). D-ro Lee prelegis dum 30 minutoj pri “Lingvo kaj Internaciaj Homaj Rajtoj”.
Post ĉirkaŭ unuhora diskuto, la grupo akceptis rekomendojn kaj prezentis ilin al la Konferenco. La rekomendoj estos inkluzivitaj en la fina detala raporto de ACSF 2002.
Sub la temo “Homaj Rajtoj”, Ronda Tablo III, “Lingvo kaj Homaj Rajtoj”, de la Azia Civilsocia Forumo 2002 de CONGO, kunsidinta la 11an de decembro 2002 en Bangkoko;
Notante, ke la 2a artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiu diras, ke “ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio...”,
Konsentante, ke la homaj rajtoj ne povas esti kompletaj sen observado de la lingvaj rajtoj, kiuj estas esencaj por lingve demokratia kaj egaleca komunikado,
Konsiderante, ke la nuntempa monda lingva ordo, kiu maljuste favoras unu etnan lingvon, akcelas malobservadon de la internaciaj lingvaj homaj rajtoj,
Memorigante la rezolucion de tema grupo pri Lingvo kaj Homaj Rajtoj de la Seula Internacia Konferenco de NRO-j en 1999, kiu proponis ke UN konsideru la problemojn de la lingvaj aspektoj de la homaj rajtoj en unu el la kunsidoj de EKOSOK, kaj
Memorigante la rezolucion de la Ĝenerala Asembleo de Unesko en 1985 (Sofio), kiu rekomendis al la Ŝtatoj-Membroj instigi instruadon de Esperanto por plibonigi internacian interkompreniĝadon kaj al internaciaj NRO-j pristudi la eblecon utiligi Esperanton kiel rimedon por disvastigi inter siaj membroj ĉiajn informojn,
Rekomendas, ke:
1. UN, speciale EKOSOK, enmetu temon “Lingvo kaj Homaj Rajtoj” en tagordon de unu el la venontaj asembleoj, por diskuti la mondan lingvan politikon, lingvajn aspektojn de la homaj rajtoj, kaj la administradan neefikecon kaŭzitan de diverslingveco, kun la celo konsideri novan internacian lingvan ordon,
2. Komisiono de UN pri Homaj Rajtoj establu laborgrupon por studi la problemojn de la lingvaj homaj rajtoj kaj malobservado de homaj rajtoj pro lingva malegaleco kaj maljusteco, kaj
3. Internaciaj NRO-j subtenu la agadon de la Koalicio de NRO-j por Internacia Helplingvo, kaj konsideru eksperimente enkonduki en sian laboron uzadon de etne neŭtrala internacia helplingvo, ekzemple, Esperanto.
Lee Chong-Yeong vicprezidanto de UEA
La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. La unua laŭreato en 1998 estis William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. En 2001 laŭreatiĝis Osmo Buller.
Ĉi-jare la kandidatigantoj proponis 18 personojn, al kiuj la elektantoj povis doni siajn voĉojn. La rezulto de la voĉdonado estas jena:
Michel Duc Goninaz estas proklamita kiel la Esperantisto de la Jaro 2002. La internacia ĵurio elektis lin pro la eldono de la Nova Plena Ilustrita Vortaro, kies reviziadon li gvidis dum pluraj jaroj.
Marija Belošević (HR): ekssekretario de ILEI
Višnja Branković (IT): direktoro de Orbis Pictus
Renato Corsetti (IT): prezidanto de UEA
István Ertl (BE): informoficisto de Eŭropa Reto Kontraŭ Rasismo
Edmund Grimley Evans (GB): prezidanto de EAB
Judit Felszeghy (HU): sekretario de la Esperanta PEN-Centro
Aleksander Korĵenkov (RU): redaktoro de La Ondo de Esperanto
Bruno Masala (FR): gvidanto de AERA (OSIEK)
Valentin Melnikov (RU): poeto, ĵurnalisto, tradukanto
Yamasaki Seiko (JP): membro de la Akademio de Esperanto
Ziko Marcus Sikosek (DE): aŭtoro de Esperanto sen mitoj
Petr Chrdle (CZ): direktoro de KAVA-PECH
Lee Chong-Yeong (KR): vicprezidanto de UEA
Stano Marček (SK): redaktoro de Esperanto
Geraldo Mattos (BR): prezidanto de la Akademio de Esperanto
Stefan Maul (DE): prezidanto de TEĴA, ĉefredaktoro de Monato
Mine Yositaka (JP): redakciano de La Movado
Sergio Pokrovskij (RU): sciencisto, tradukanto, eseisto
Anna Margareta Ritamäki (FI): prezidanto de EAF
Roland Rotsaert (BE): kasisto de IKEF, redaktoro de La Merkato
Ljubomir Trifonĉovski (BG): verkisto, redaktoro
Halina Gorecka, sekretario
Ekde la januara numero revuo Esperanto estos presata en Slovakio — pli rapide, pli malmultekoste kaj eĉ iom pli kvalite ol antaŭe.
Tio interalie signifas, ke Stano Marček, la redaktoro de la revuo, ekde nun estos prizorganta ĝian preparadon de la kolektado de la informoj ĝis la enpoŝtigo. Nur la provlegado okazos, kiel antaŭe, en Roterdamo.
Alia novaĵo estas, ke en la nova jaro ĉiu membro-abonanto de UEA rajtos mendi aldone al la papera revuo ankaŭ ĝian elektronikan version — kiu povas esti en la formatoj pdf, simpla teksto aŭ html. La elektronika versio estos liverata tuj post la finredakto de ĉiu numero kaj tiel atingados la membrojn je unu-du semajnoj pli frue. Por mendi la elektronikan version oni skribu al reto@uea.org, indikante sian UEA-kodon.
Eksperimente la elektronika versio estas abonebla ankaŭ por nemembroj, sed nur se ili loĝas en B-landoj. La kosto de la servo por ili estas fiksita kiel duonigita B-landa abonkotizo: 7,50 eŭroj. La abonojn akceptas UEA-perantoj en ĉiuj landoj.
GK UEA
Laŭ takso de la bonfaraj organizoj surloke kaj de la ĉefministro de la lando mem, Etiopio alfrontas periodon de nepriskribebla malsatmortado. Dum la mondo senfare spektas la preparon de nova milito, kiu kostos milojn da vivoj kaj sennombrajn dolarojn, oni “lacas” pri la venonta katastrofo. Laŭtakse la mortado de 1984-85, kiu aktivigis homojn de ĉiuj mondopartoj, estos “milda” kompare kun la nuna.
Ni esperantistoj luktas por pli bona mondo. Jen unufraze la celo de nia aktivado. Ĉu ni ne faru ion pri Etiopio, eĉ se ne temas rekte pri lingvoproblemoj?
Mi mem sentas bezonon kontribui por helpi. Sed mi preferus, ke mia mono ne estu de mi persone, sed kiel parto de granda kontribuo, kiu portu iel la nomon Esperanto. Mi malfermis konton ĉe UEA kun la nomo Etiopio kaj donacis sumon. Mi petas aliajn esperantistojn montri solidarecon kun niaj kunhomoj en Etiopio. Hans Bakker trovos manieron venigi la monon al Afriko tiel, ke ĝi atingu la homojn, kiuj ĝin bezonas.
Do, se vi sentas la saman bezonon, bonvolu sendi monon kaj indiku “por Etiopio”.
Trevor Steele
Kunlige kun la pinto-konferenco de la Konsilantaro de la Eŭropa Unio en Kopenhago aperis tutpaĝa anonco pri la lingva egaleco kaj Esperanto en European Voice (13 dec 2002). European Voice estas anglalingva gazeto multe legata de politikistoj kaj ĵurnalistoj en Bruselo. La gazeto ankaŭ estas disdonita al ĉiuj partoprenantoj en la pinto-konferenco de la Konsilio de la Eŭropa Unio en Kopenhago.
En la sama tago aperis anonco en la dana en la kopenhaga gazeto Politiken kaj en la antaŭa tago en alia dana gazeto Berlingske Tidende. Ankaŭ ĉi tiuj anoncoj pli specife celantaj danajn politikistojn kaj la danan publikon parolas pri la lingva diskriminacio en Eŭropo kaj pri la neceso forigi ĝin.
La anoncoj estis eblaj pro la malavara subteno de japana esperantisto, Etsuo Mijoŝi, al UEA por tiu celo. Ĉar temis pri Eŭropo, la konkreta laboro por realigi la anoncojn estis farata de Eŭropa Esperanto-Unio kaj de la Brusela Komunikad-Centro.
Estas ankoraŭ tro frue por taksi la efikon de la anoncoj, sed certe temas pri klopodo rekte alparoli politikistojn kaj publikon pri lingva diskriminacio kaj pri Esperanto kiel justa solvo.
GK UEA
En novembro ĝenerala sekretario de UN, Kofi Annan, vizitis Kroation. Lin akompanis lia edzino Nane Annan, kies bildlibro pri Unuiĝintaj Nacioj aperis kroate kaj Esperante okaze de la 86a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo 2001. La Esperantan tradukon de la libro prizorgis Anna Löwenstein kaj eldonis Izvori.
Kroata Esperanto-Ligo proponis al la gastiganto de Kofi Annan, oficejo de Prezidento de Kroatio Stjepan Mesić, ebligi renkontiĝon kun Nane Annan kaj transdoni al ŝi la aŭtorajn ekzemplerojn de la du libroj.
La renkontiĝo okazis en zagreba teatro Gavella kadre de la celebrado de la datreveno de Konvencio de UN pri infanrajtoj la 20an de novembro 2002. La librojn al Nane Annan transdonis 13-jara knabino Tina Tišljar, denaske parolanta Esperanton.
Kroata televido HRT elsendis la programon pri la ĉeesto de Nane Annan ĉe neregistaraj asocioj kun aparta akcento pri la libro.
Spomenka Štimec
7-8 dec en Kaŭno kunvenis 247 esperantistoj, inkluzive de gastoj el Latvio, Bjelorusio, Ruslando (Kaliningrado), Pollando, Germanio, Hispanio, Skotlando kaj Koreo.
La aranĝon komencis esperantlingva Diservo. La Sanktan Meson celebris monsinjoro L. Vaičiulionis. Orgenisto plenumis glorkantojn en Esperanto.
Tagmeze la 38an Kongreson de Litova Esperanto-Asocio malfermis prezidanto de LitEA, Povilas Jegorovas, kiu revuis la agadon de la asocio en 2002.
Ni priparolis instruadon de Esperanto en diversaj niveloj. Estis menciitaj mezlernejaj kursoj en kelkaj urboj de Litovio, en la Esperanto-domo en Kaŭno kaj en universitatoj. La prezidanto invitis instruistojn oficiale ekzameniĝi en Kvalifika Instituto de Instruistoj.
Petras Čeliauskas rakontis pri Litova Stelo kaj pluraj libroj en/pri Esperanto, eldonitaj en Litovio dum la jaro. Kelkaj samideanoj parolis pri internaciaj rilatoj de litovaj esperantistoj, rakontis pri partoprenado en diversaj Esperanto-aranĝoj eksterlande kaj en Litovio. Estis prezentita vizito de Renato Corsetti kaj Lee Chong-Yeong al Litovio. Membroj de la katolika sekcio priparolis la katolikan kongreson, kiun Litovio gastigos en 2004. Ni diskutis ankaŭ pri aliaj temoj, plej grave pri UK-2005, kiu okazos en Vilno.
Posttagmeze ni ĉiuj festis Zamenhofan Tagon 2002 kun prelegoj de niaj eksterlandaj gastoj.
Halina Gorecka el Kaliningrad regalis ĉiujn per altnivela akademia prezentado de “Zamenhof kaj liaj ideoj”. Ŝi rakontis ankaŭ pri La Ondo de Esperanto, kies centa kajero baldaŭ aperos.
Ewa Bondar amuze rakontis pri multaj vojaĝoj al diversaj landoj kaj instruado tie.
David Kelso ŝerce rakontis pri rilatoj inter Skotlando kaj Anglio per prelego kun amuza titolo En lito kun elefanto.
Andrzej Grzębowski kaj Augusto Casquero informis pri internacia Esperanto-turismo en 2003 kaj prezentis multajn vojaĝeblecojn.
Vespere koncertis koruso kaj grupo de popolaj dancoj Ainiai (Posteularo). Fine, junularo organizis kutiman amikan kunestadon, kiun ni ŝerce nomas “Zamenhof-nokto”.
La duan tagon, dimanĉe, ni diskutis pri aktualaj movadaj temoj kaj finis la Zamenhofan Feston per ĉampano.
Aida Čižikaitė
Kaliningrad fariĝis la kvina urbo en la mondo — post Vieno, Berlino, Bratislavo kaj Brazilio — en kiu la pollanda ŝtato per sia diplomatia reprezentejo gastigis esperantistojn okaze de la Zamenhofa Tago.
La 13an de decembro Ĝenerala Konsulo de Pollando, Jarosław Czubiński, bonvenigis kelkajn dekojn da esperantistoj el Ruslando, Pollando kaj Litovio, en la Kaliningrada konsulejo de Pollando. En sia malferma parolado la diplomato (kiu, interalie, partoprenis ĉi-julie la malfermon de la 1a Balta Esperanto-Forumo en la urbodomo de Kaliningrad) aparte akcentis la neceson kaj gravecon de la komuna lingvo en la unuiĝanta Eŭropo.
Poste la kunvenintojn alparolis prezidanto de Pola Esperanto-Asocio, Stanisław Mandrak, prezidanto de la Malborka Esperanto-klubo Edward Kozyra, gvidanto de Vilna literatura Esperanto-Rondeto Valdas Banaitis kaj prezidanto de Kaliningrada Regiona Esperanto-Unuiĝo Halina Gorecka. Fine, la kunvenintojn atendis polece abunda regalo, malavare proponita de la konsulejo.
La Zamenhofa Semajnfino daŭris sabate (14 dec) en la Kulturpalaco de Maristoj per prelegoj de Aleksander Korĵenkov pri ideologia heredaĵo de Zamenhof kaj pri eldonprojekto Dostojevskij en Esperanto. La partoprenantoj (entute ĉ. 80, plejparte poloj) kun intereso spektis Internacian Fotoekspozicion de La Ondo de Esperanto kaj kuntostis je la sukceso de la baldaŭaj centa kajero de la Ondo kaj unua kajero de Pola Esperantisto. Estis anoncita la rezulto de Liro 2002, unuafoje sen laŭreatoj el Ruslando.
Post la koncerto de folklora ensemblo Plomiene kaj akrobata grupo Salto — venintaj el Pollando per buso de Esperantotur — okazis en populara kafejo U bykov (Ĉe Virbovoj) bonetosa Zamenhofa Bankedo.
Dimanĉe gastoj konatiĝis kun la urbo, kiu en 2005 festos sian 750-jaran jubileon.
La Zamenhofa Semajnfino estis bona okazo por intervjuoj kun Stanisław Mandrak kaj Halina Gorecka, kiujn radiostacio Baltik Plus emisiis, respektive, dimanĉe kaj lunde. Krome, en tagĵurnalo Kaskad aperis “senmita” artikolo pri la iniciatoro de Esperanto.
HaGo
Sur la foto: Jarosław Czubiński malfermas la Zamenhofan Semajnfinon. (Fotis Leonid Romenskij)
(Nun) 14 dec Esperanto-societoj La Progreso kaj Estonto okaze de la Zamenhofa naskiĝtago organizis en Prilep, Makedonio, tradician ŝakludan turniron sub la nomo “Semajno je la internacia amikeco”. Partoprenis kvar teamoj: Teamo de blindaj esperantistoj, teamo de mezlernejo “Mirĉe Acev”, teamo de Junulara Esperanto-societo Estonto kaj miksita teamo de prilepaj esperantistoj kiel dua Esperanto-teamo. Partoprenis po tri ludantoj en ĉiu teamo. Venkis la dua Esperanto-teamo. Ĉiuj patroprenantoj ricevis donace diplomojn kaj esperantaĵojn.
Pri la turniro informis lokaj radio kaj TV-stacio. Samtempe estis surbendigita 10-minuta videomaterialo, kaj ni faris kelkajn fotojn pri la turniro. Patroprenantoj kaj aliaj gastoj (pli ol 20) vizitis fotoekspozicion en la societo dediĉitan al Esperanto-movado en Prilep. Junulara Esperanto-societo eldonis kelkajn modelojn de la ŝlosilringoj kun Esperanto-motivoj kaj tekstoj, kaj du blazonojn.
Viktor Galeski
Unuiĝo Togolando por Esperanto havas la kutimon okazigi la Zamenhofan feston ĉe unu el siaj sekcioj. Ĉi-jare ĝi okazis ĉe la klubo Verda Mondo de la urbeto Afagnan la 15an de decembro. Ĉirkaŭ sesdek homoj partoprenis ĝin.
Ĉio komenciĝis matene per tradicia futbalmatĉo. La futbalteamo de la landa asocio ludis kontraŭ teamo de la urbo, kaj la urba teamo venkis per du goloj kontraŭ nulo.
Poste la esperantistoj kaj invititoj kolektiĝis en la “Ecole Centrale” por la daŭrigo de la festo. Estis paroladoj, kantoj, muzikoj, ktp.
La prezidanto de la klubo, Ouro Tchatikpi, bonvenigis la partoprenantojn. La estro de la urba liceo parolis pri la utileco de Esperanto. Intervenis Doumegnon Koffi, Gbeglo Koffi kaj aliaj esperantistoj. La paroladoj estis miksitaj kun kantoj kaj muziko.
Je la dua horo finiĝis la festo, kiam la partoprenantoj estis havintaj abundan kunmanĝon. Ĉiu devis reiri hejmen tamen kun papereto en la manoj: Verda Mondo disponigis frazarojn al la partoprenantoj.
Gbeglo Koffi
La membroj de Esperanto-societo Radio en Pazarĝik (Bulgario) notis solene la Zamenhofan datrevenon kaj samtempe gratulis la jubileantajn societanojn: Konstantin Genĉev — 80-jarulo, Nadja Toorinova — 65-jarulino kaj Sonja Kuzeva — 60-jarulino. La klubejo estis plenplena, nia ina koruso plenumis belartan programon.
Petko Arnaudov
Ĉirkau 50 gesamideanoj partoprenis 15 dec la IX-an Esperanto-Renkontiĝon de la Granda Rio, en la urbo São Gonçalo. Ili venis el la urboj Rio de Janeiro, Niterói, Nova Iguaçu kaj São Gonçalo mem.
Okazis prelegoj, debato pri la Esperantista movado, disdono de diplomoj al kursfinintoj de KKE kaj arta momento. Ĉe la fino oni digne festis la datrevenon de Zamenhof. La evento okazis ĉe Kulturcentro Joaquim Lavoura, sub la aŭspicioj de Asocio Esperantista de Rio de Janeiro kaj organizita de loka grupo, gvidata de Sebastião Campelo.
Aloísio Sartorato
Por kongresi en la 31a Kataluna kaj la 4a Transpirenea kongresoj (31 okt – 3 nov 2002) al la fama baleara insulo Majorko alflugis kaj alŝipis sesdeko da esperantistoj. Krom la katalunoj en la agrabla urbeto Sóller la kongreson kaj la belajn sunajn tagojn ĝuis la partoprenantoj el Britio, Francio, Germanio, Italio, Kroatio, Portugalio kaj Svedio.
Kiel oficialajn gastojn KEA koncertigis Gianfranco Molle el Italio kaj la katalunan ensemblon Kaj tiel plu gvidatan de Xavier Rodon kaj prelegigis Paul Gubbins (Britio) kaj Višnja Branković (Italio/Kroatio). Kiel kunredaktoro, la brita gasto prezentis Monaton kaj kiel verkisto de teatraĵoj la provokan prelegon: “Esperanto-teatro: kiam la kurteno leviĝos?”
Kadre de la kongresa temo “Malgrando estas bela” Višnja Branković rakontis pri Hum — la plej malgranda urbo en la mondo. Post la prelego de la Josep Franquesa pri malgrandaj entreprenoj kaj la propra entreprenista evoluo ŝi parolis pri unupersonaj firmaoj, prezentante la propran priesperantan entreprenon, Orbis Pictus el Trieste. La atenteman aŭskultantaron pensigis ankaŭ Hector Alos i Font per la prelego “Lernado de fremdaj lingvoj: kiucele?”
En la agrabla kongreso sen temporabaj ceremonioj kaj laciga jarkunveno karakteriza estis ankaŭ la partoprenantaro ĉiugeneracia. Aparta malkovro por multaj estis la kreema kaj produktiva Majorka esperantistaro (la LKK) kiu preparis: hejmecan filmeton Malgrandaj vilaĝetoj de Majorko, poemlibreton La balkanaj de Albert Herranz Hammer kaj libregon de Xavier Margais El moviment esperantista a Mallorca (1898-1938). La libron (kiu estas resumo de la doktoriĝa disertacio), fare de la aŭtoro mem ili solene prezentis en la urbestrara kunvenejo, ankaŭ kiel omaĝon al la pioniroj de la movado en Sóller (Miquel kaj Andreu Arbona). Al ĉiu interesita kongresano ili ebligis simplan senpagan loĝadon en la kongresejo, la kulturejo Dolĉa Domo. Efike ili kunlaborigis la urbestraron, precipe la honoran komitatanon s-ron Guillem Bernat Ferrer. Kiel kultura konsilanto li ĉiutage helpis la kongreson, ĉu mem ĉeestante la akceptadon aŭ de la urbestraro regalitan bufedan vespermanĝon, ĉu kunkantante kun la urba popolgrupo, ĉu ĉiĉeronante tra la urbo! Fine, la majorkanoj banketigis nin en la sama restoracio en kiu tagmanĝis la partoprenintoj de la 14a kongreso en la jaro 1927!
Al la lokuloj kaj multaj turistoj la kongreso estis vidigita per la reklamiloj en la ĉefa placo kaj antaŭ la kongresejo, per la ekspozicioj de etigitaj laboriloj kaj pri Esperanto kaj per dekkvino da artikoloj en la lokaj gazetoj.
Višnja Branković
8-10 nov 2002 disvolviĝis en Karakas, Venezuelo, la unua Venezuela/ Kolombia Esperanto-Renkontiĝo.
Kun ĉeesto de trideko da aliĝintoj, ne regule akompanataj de pluraj ekstermovadaj interesitoj, precipe la unuan tagon, kiam la programo efektiviĝis nur en la hispana, nia Renkontiĝo plenumis kontentige siajn celojn: analizi la dulandajn lokajn situaciojn, malfacilaĵojn, eblecojn, iniciatojn, atingojn, planojn.
La prelegoj montris la kontentigan lingvonivelon de la prelegintoj kaj indikis sekvindajn vojojn cele al la disvastigado de Esperanto kaj eblajn agadojn por atingi lernontojn por niaj kursoj.
La densa programo ne lasis multe da spaco por distraj eroj, krom la gaja instrua prelego de la juna talenta bogotano Mauricio Cruz, kiu prezentis multajn ŝercajn ecojn de Esperanto-vortoj; humuraĵoj de la kolombianoj Luis Jorge Santos kaj Luis Alfonso Casas; interkona vespero en la sidejo de nia Asocio; kaj jubilea festo per kiu ni celebris la 90-jaran ekziston de la Venezuela Esperanto-Asocio. Ĉi lasta utilis por plibonigi la reciprokan interkonon, kaj forgesigi la laciĝon pro la laboroj kaj la streĉiĝon pro la bedaŭrindaj soci-politikaj cirkonstancoj kiujn travivas Venezuelo.
La prelegoj de prof. Luis Jorge Santos, el Bogoto, estis modelo de majstra Esperanto-regado kaj de talenta oratorado, kaj prezentis multjarajn spertojn kadre de la lingvo-instruado, kun tre utilaj sugestoj.
Per valora prelego pri lingvistikaj aspektoj de Esperanto en speciala rilato kun nia hispana karakterizo, prof. Esteban Mosonyi, el Karakas, evidentigis la ĝeneralan tendencon al erara prononcado, samtempe indikante eblajn rimedojn por minimumigi kaj eĉ tute forigi tiujn prononc-erarojn.
Surprizo por la venezuelanoj rezultis Rikardo Carrillo, juna sed kapabla esperantisto el Bogoto. Per prelego pri “seksumado el okcidenta kaj orienta vidpunktoj”, li pruvis ne nur konkretan regadon de la temo, sed ankaŭ kapablon ĝin prezenti per flua kaj bonega Esperanto.
Ĉio disvolviĝis en la Pedagogia Instituto de Karakas, kies direktoro respondis pozitive al la valoraj kaj akurataj alpaŝoj de geprofesoroj Negrete.
Ni esperas, ke nia kunveno rezultos fruktodona por sukcesa agado kaj en Venezuelo kaj en Kolombio, kaj ke en ambaŭ landoj la kunlaboro kaj la oftaj kontaktoj estigos taŭgajn kaj necesajn kondiĉojn por ke Esperanto akiru aŭskulteblan voĉon en nia regiono kaj antaŭ la tuta Esperantujo.
Andres Turrisi
“En la malborka parko kiel la fungoj post la pluvo kreskas ... la ŝtonoj”, — skribis la 14an de novembro sub la titolo “La Granda Parko en la malgranda urbo” la komuna eldono de La Balta Ĵurnalo kaj La Vespero de Marbordo.
La kvanto de ZEOj en Malbork efektive kreskis ĝis dudek sep post la vizito de germana nobelpremiito Reinhard Selten kaj aŭstralia kandidato por tiu premio, Robin Pope.
La du sciencistoj 9 nov 2002 plantis en la Parko de la Mondo arbojn de siaj landoj kaj malkovris novajn ŝtonojn kun subskriboj ĉizitaj en Esperanto.
Edward Kozyra
Sur la foto (de maldekstre dekstren): Roman Dobrzyński, Edward Kozyra kaj Reinhard Selten en la kafejo Esperanto, hotelo Malbork.
La 22a Rusia Esperantista Kongreso 12-16 dec pasis en la apudmoskva urbeto Puŝĉino. En la Kongreso partoprenis 47 personoj el 16 urboj. La ĉefa ero de la aranĝo estis la 19a Konferenco de Rusia Esperantista Unio. La Konferenco taksis laboron de REU-Estraro kontentiga kaj elektis novan Estraron en jena konsisto:
Nikolao Gudskov (Moskvo) — prezidanto
Viktor Aroloviĉ (Moskvo) — vicprezidanto
Abduraĥman Junusov (Maĥaĉkala) — vicprezidanto
Irina Gonĉarova (Odincovo)
Natalja Grigorjevskaja (Ŝumerlja)
Jurij Karcev (Uljanovsk)
Viktor Kudrjavcev (Jekaterinburg)
Andrej Liskov (Moskvo)
Valentin Seguru (Moskvo).
Alia interesa rezulto de la Kongreso estas okazinta voĉdono pri Atingoj de la Jaro 2002 en Rusia Esperanto-Movado. El proponoj en la kongresaj aliĝiloj la Estraro de REU elektis po 5 kandidatoj al ĉiu branĉo (estis decidite, ke la pasintjaraj laŭreatoj ne estu kandidatoj ĉi-jare). 14 dec okazis prezento de ĉiuj kandidatoj, kaj poste (14 kaj 15 dec) okazis la voĉdonado de ĉiuj kongresanoj. La rezultoj de la voĉdonado estis anoncitaj 15 dec en la solena festa vespermanĝo, dediĉita al Zamenhof-tago. Jen estas la rezultoj:
Rusia Esperantisto-2002: Vjaĉeslav Ivanov (Sankt-Peterburgo), Esperantaĵo-2002: REGo, Kantisto-2002: Mikaelo Bronŝtejn (Tiĥvin), Poeto-2002: Mikaelo Bronŝtejn (Tiĥvin), Aranĝo-2002: RET-02 apud Kovrov.
En la Kongreso estis prezentitaj du novaj muzikdiskoj: antaŭ nelonge aperinta en Tiĥvin nova disko Esperantujo mia... kun la movadaj kantoj de Mikaelo Bronŝtejn, kaj finproduktita unu tagon antaŭ la Kongreso La lingvo por ni — la tria disko en la serio Oraj kantoj.
Garik Kokolija
Mi bedaŭrinde ne ĉeestis la ĵusan REK en Puŝĉino. Ĝiaj rezultoj min ĉagrenis (sed ne seniluziigis: mi ne havis iluziojn pri REU). En la Estraron (nenecese ŝveliĝintan) estas elektitaj denove la samaj homoj, pro kiuj REU stagnas jam dum multaj jaroj (tri estas formale novaj, sed konataj dum pluraj jaroj kaj nenion seriozan farintaj tiutempe). Unu el ili eĉ diris, ke tutegale plu farados nur tion, kio al ŝi plaĉas, sed ne tion, kio necesas laŭpostene. Ĉu vere tiaj homoj bezonatas en la Estraro, kaj ĉu vere tia estraro estos laborkapabla?
Tamen tio estas jam kutima kaj ne instigus min fari tiun ĉi deklaron.
Antaŭ la kongreso mi dum pli ol horo parolis kun V.Seguru (li estis dum kelkaj jaroj la prezidanto de la Kontrol-Revizia Komisiono, mi — ties ordinara membro). Laŭ lia peto mi nomis 3 personojn, kiuj miaopinie povus eniri la Kontrol-Revizian Komisionon, havante necesajn kvalitojn. Post la kongreso mi eksciis (de hazardaj homoj!), ke mi estas elektita kiel prezidanto de KRK — kvankam neniu eĉ demandis pri mia konsento kaj preteco al tio. Laŭ same privataj informoj, s-ro Kokolija demandis s-ron Seguru, ĉu li anticipe parolis kun mi pri tio, kaj s-ro Seguru jesis — se estis tiel, do temas pri rekta trompo.
Krome, en la Kontrol-Revizian Komisionon senaverte eniris du personoj kun nula sperto, kiuj efektive ne povos labori: unu el ili loĝas en Jekaterinburg kaj ne vizitas Moskvon, la alia estas moskvano, sed ĉiuj konantaj lin tuj komprenos, pro kio li ne kapablas fari tiun laboron. Neniu el la nomitaj de mi personoj estis eĉ proponita. Pri la nova konsisto de KRK mi eksciis nur postfakte kaj private.
Pli frue REU preskaŭ ne havis realan monon. Nun aperas projektoj, kaze de kies realiĝo (mi ne parolas nun pri (mal)probableco de tio) REU povus akiri vere grandajn monsumojn. Tiam, por eviti misuzojn, en KRK nepre devos labori profesiaj financistoj kaj juristoj.
Konsiderante ĉion ĉi, mi rifuzas partopreni en la Kontrol-Revizia Komisiono de REU. Mi plu laboros kiel komisiito pri literaturo kaj membro de ĈALK, sed la ceterajn oficialajn kontaktojn kun REU limigas ĝis minimumo.
Valentin Melnikov dumviva membro de REU
1-3 nov 2002 en la Internacia Esperanto Instituto (IEI) en Den Haag okazis A-seminario por edukado de Cseh-metodaj instruistoj.
Atilio Orellana Rojas preparis intensan kaj varian programon. La partoprenantoj ricevis fundamentajn teoriajn sciojn pri la rektmetoda instruado, pri la bazaj principoj, fundamentaj reguloj kaj karakterizaj ecoj de la metodo. Li akcentis ecojn de Cseh-instruisto — ne nur la profesiajn ecojn, sed ankaŭ la ĝeneralan konduton, eĉ la vestaĵojn en la leciona tempo. Tre grandan atenton Atilio donis por la instruhelpiloj.
Okazis diskutoj pri rolo de la kantoj kaj ludoj en la instrua procedo, pri lernolibroj, teknikeroj de la prezentado (demandoj, gestoj, anstataŭigoj, kontrastigoj k.s.). Oni vigle diskutis plej oftajn erarojn kaj la manieron de la korektado, konsilindan por la instruisto.
Fine okazis provleciono, en kiu la partoprenantoj plenumis la hejman taskon: ili rektmetode instruis al la samgrupanoj la gramatikaĵojn.
Andreo Cseh kutimis diri, ke li gvidis konversaciojn, ne kursojn. Ankaŭ Atilio majstre faris tion: tenante la fadenojn de la konversacio en la manoj, li kreis laboreman kaj samtempe amikeman atmosferon, kiu regis ne nur dum la lecionoj, sed ankaŭ dum la vesperoj, en la amika rondo en la marborda restoracio.
Ginta Uittenbogaard-Liatukaitė
Germain Pirlot strebas restarigi la liston de universitatoj kaj superaj lernejoj kie Esperanto estas oficiale instruata. Tiun laboron li faris de 1977 ĝis 1992 sed rezignis pro tio ke tro multaj kursgvidantoj neniam informis aŭ respondis al tiurilataj demandoj.
En 1986 la nombro superis 120, dum fakte ekzistis spuroj pri ekzisto de pli ol 150 tiaj kursoj. Se ni vere volas agnoskon de Esperanto en instruado, se ni vere volas faciligi la klopodojn de Esperanto-instruistoj kiuj deziras mem enkonduki Esperanton en supera instruado, disponigo al ili de precizaj statistikoj kun multaj indikoj pri tiaj kursoj estas certe ne nur bonvena sed nepre necesa.
Jen la stato de lia statistiko je 31 nov 2002 laŭlande:
Aŭstrio — 3
Belgio — 1
Bulgario — 1
Ĉeĥio — 2
Ĉinio — 4
Estonio — 1
Francio — 1
Germanio — 3
Hispanio — 2
Hungario — 3
Israelo — 1
Italio — 1
Japanio — 5
Korea Resp — 1
Litovio — 2
Meksiko — 1
Nederlando — 1
Pollando — 3
Ruslando — 3
Usono — 4
Sume — 43 en 20 landoj.
Se vi konas la ekziston de tiaj kursoj aŭ de tiucelaj klopodoj, bv interrilatigi la instruistojn aŭ instruontojn kun Germain Pirlot: gepir.apro@pandora.be.
Henri Masson
En sudpollanda urbo Gliwice 9-11 nov 2002 jam la sesan fojon renkontiĝis esperantistoj por partopreni aranĝon GRUPE (Gliwice’a Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto).
Venis preskaŭ 50 esperantistoj el Pollando kaj kelkaj eksterlandanoj. La malfermon partoprenis la urbestro, d-ro Zygmunt Frankiewicz kaj sekciestro pri sporto kaj kulturo, Janusz Jabloński.
Alveninta instruistaro diskutis problemojn de instruado de Esperanto en Pollando. Estis prezentitaj diversaj metodoj de instruado kaj ankaŭ metodo Cseh. Partoprenantoj povis aŭskulti interesajn prelegojn, interalie: “Komputilo en la vivo de esperantisto” (Kazimierz Leja), “Esperanto kaj interlingvistiko” (Bradio Moro), “Lingvoj en Hispanio” (Augusto Casquero). Provokis diskutadon Aleksander Zdechlik proponante la temon “Ĉu esperantistoj devas esti neŭtralaj”. Oni povis konatiĝi kun “Muzikoterapio” kaj aŭskulti tre interesan prelegon pri “nia sanstato surbaze de esploro de nia haro”.
Por vesperoj estis preparitaj konkursoj kaj amuzaĵoj. Ŝatantoj de dancado dancis ĉe akompano de grupo Kamea el Krakovo. Estis prezentitaj filmoj de Roman Dobrzyński, kiujn lastjare emisiis pola televido TVP1. Babilemuloj havis eblecon babili ĉe kafo aŭ teo. Kolektantoj povis pligrandigi siajn kolektojn en funkcianta libro-kiosko.
Dimanĉe okazis Sankta Meso en Esperanto, kiun celebris pola animzorganto, pastro Józef Zielonka. Post anima travivaĵo partoprenantoj vizitis la renovigitan urban palmejon kun miloj da interesaĵoj.
GRUPE-6 okazis en nova loko. Urbo Gliwice proponas senpage al ĉiuj neregistaraj organizoj, funkciantaj en la urbo, uzadon de Glivice’a Centro de Neregistaraj Organizaĵoj, kie estas bonaj kondiĉoj por funkciado kaj organizado de kunvenoj.
Stanisław Mandrak
6-8 dec en Homburg okazis la Kultura Semajnfino, kiun organizas la Sarlanda Esperanto-Ligo kune kun la ceteraj asocioj de la Sar-Lor-Luks-Unio.
Ĝi prezentis al la partoprenintoj el Belgio, Francio, Luksemburgio kaj Germanio diversnivelajn lingvokursojn surbaze de Mazi en Gondolando. Kiel konate, ĝi estas ankaŭ bazo de televidkurso, kiun elsendis dum kelkaj jaroj nun ne plu ekzistanta televidstacio de Saarbrücken.
Kiel ankaŭ en la antaŭaj jaroj la pli progresintaj gesamideanoj povis apliki siajn lingvosciojn partoprenante elstaran kurson de d-rino Pierrette Müller (psikoterapiistino) por enprofundiĝi en la sekretojn de funkcioj de la cerbo. Dum la kurso d-rino Müller montris, ekzemple, kiamaniere oni povas plifaciligi lernadon kaj memortenadon, kiel eviti rapidan laciĝon dum intelekta laboro... Denove montriĝis, ke regantoj de Esperanto profitas multe de ĝi, se ili ne nur parolas pri Esperanto.
Apud ekskurso kaj interesa vespera programo pri la Fortaleza UK la aranĝo donis ankaŭ kadron al laborkunveno de la najbara federacilanda ligo de GEA en Rejnlando-Palatinato.
Por la tradicia libroservo kaj butiko (i.a. kun Esperanto-kalendaroj kaj diversaj varb-aŭtomobiletoj) dankendas Madeleine de Zilah el Nancy.
Unu el la sekvaj komunaj aranĝoj de la Sar-Lor-Luks-Unio okazos fine de majo 2003 proksime de Saverne, en pitoreska regiono de la franca departemento Moselle.
Peter Hauser
Sur la foto: d-rino Pierrette Müller — la unua maldekstre en la antaŭa vico. (Fotis Peter Hauser)
Maribora Esperanto-Societo organizis 9 nov 2002 la 5an festivalon de video-filmoj en Esperanto. Sendis siajn filmojn aŭtoroj el Francio, Aŭstralio, Kroatio, Nederlando kaj Slovenio.
Oni prezentis filmojn en du kategorioj: artaj kaj dokumentaj filmoj. Internacia ĵurio atribuis la unuan premion en la arta branĉo al la filmo La Tukoj de franca aŭtoro Bernard Celine. En la dokumenta branĉo la ĵurio ne atribuis premion, sed nur per diplomo laŭdis la filmon Esperanto bunte vivas de UEA. La ĵurio opiniis ke la filmo La Tukoj en bela maniero pruvas ke Esperanto povas esti normala kulturlingvo kaj ke ĝi ankaŭ havas karakteron.
La sesa festivalo okazos en oktobro 2003 en Maribor. Vi povas jam nun sendi viajn filmojn en VHS formato al: Esperanto-societo Maribor, Maistrova 5, SI-2000 Maribor, Slovenio.
Zlatko Tišljar
En aŭgusto ekfunkciis Taĝika Esperanto-Centro. Ĝi celas disvastigi Esperanton. Nia direktoro Firdaus Ŝukurov instruas kelkajn grupojn. Saidnabi Noebov kunordigas la junulan programon, logas homojn, varbadas per anoncoj kaj rakontoj en niaj renkontiĝoj. Ni planas organizi Someran Montaran Tendaron.
Nia centro ankaŭ havas problemojn, ekzemple: mankas informlibroj kaj vortaroj por taĝikoj. Pro manko de financo ni ne povas partopreni en eksterlandaj kongresoj, kvankam ni partoprenus se eksterlandaj samideanoj helpus.
Saidnabi Noebov
Dum 1995-2001 al la ŝtata ekzameno pri Esperanto en Hungario aliĝis 6484 personoj. Ĉi-jare Esperanto okupas la trian lokon, antaŭ la franca lingvo, post la angla kaj germana. Inter septembro 2001 kaj junio 2002 al la mezgrada ekzameno pri Esperanto aliĝis 2 458 personoj kaj 59% el ili sukcesis. (Oszkár Princz)
La germanaj verduloj elektis du novajn geprezidantojn, Reinhard Bütikofer kaj Angelika Beer; Reinhard Bütikofer (naskita en 1953) lernis Esperanton fine de la 1960aj jaroj en kurso de Helmut Rössler. (Esper-German)
Konstanty Dombrowicz, prezidanto de la Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo Kujavio kaj Pomerio, kiu transprenis de Monda Turismo gvidadon de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, estas elektita kiel la urbestro de Bydgoszcz. En sia elektokampanjo li deklaris, ke li konas Esperanton. (Andrzej Grzębowski)
Kultura Kooperativo de Esperantistoj en Rio-de-Ĵaneiro starigis kampanjon “Esperanto en la Bibliotekoj” kaj kreis fonduson, kiu kolektas mondonacojn por aĉeti kaj ekspedi librojn. Jam 16 bibliotekoj ricevis libro-donacojn: 14 en Brazilo, 1 en Burundio, 1 en Paragvajo. La lasta donacito estis la Urba Biblioteko de Barra Bonita, en Brazilo. (Nun)
Ĝis la fino de novembro aliĝis al UK-88 en Gotenburgo ĉ. 300 personoj el 45 landoj. Post Svedio (50), plej multaj kongresanoj estas el Nederlando (30), Germanio (24), Francio (20), Japanio (18), Britio (13), Belgio (12), Italio kaj Usono (10). (Esperanto)
21 sep en Vroclavo estis subskribita interkonsento pri komuna agado kaj informado inter Pola Esperanto-Asocio kaj Silezia Esperanto-Asocio. (Wydarzenia)
La katalogado en Trovanto http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/index.htm estas finita; nun en ĝi troviĝas la tuta havaĵo de Internacia Esperanto-Muzeo. Trovanto kun 29 mil rikordoj iĝis la plej granda datenbanko pri Esperanto kaj interlingvistiko. (IEM)
3-19 nov 2002 okazis vojaĝo de 11-persona pola grupo al Ĉinio, organizita de Esperantotur kaj sendita de Flugo. (Esperantotur)
8 dec okazis en Pangani (Tanzanio) tutlanda Esperanto-kongreso, en kiu estis elektita estraro de Tanzania Esperanto-Asocio kaj ties prezidanto — Mramba Simba. (IM)
Pasporta Servo 2003 estas finkompilita kaj presota sur 212 paĝoj kun 1286 adresoj el 80 landoj — nova rekordo. (PS)
Vide el Bruselo
Dum frostas en Eŭropo, kial ne eviti vintron en la sunplena Suda Afriko kie nun estas somero? Tie eŭropanoj tute ne sentas sin eksterlandanoj. Ili povas ĉiutage aŭskulti la samajn plendojn de sudafrikanoj pri la lingva problemo.
Dum la longa periodo de la rasisma apartigsistemo, la lingva problemo estis oficiale “solvita”: la povo de la angla estis dividita nur kun la afrikansa. Kune, la du eŭropdevenaj lingvoj estis la pli malpli nuraj oficialaj lingvoj — ĉiuj sud-afrikanoj devis lerni ilin. Nun la nova demokrate elektita registaro estas sub la premo plibonigi la pozicion de aliaj lingvoj. Tamen esperantisto Axel von Blottnitz ne tute kredas la sincerecon de la nuna lingva politiko: “Dum la naŭjara regperiodo de la nuna registaro la angla tute piedpremis kontraŭkonstitucie la aliajn oficialajn lingvojn”.
Pro ĉi tiu premo, neanglalingvanoj, kiuj pli kaj pli timas pri la estonteco de siaj lingvoj kaj pri la kreskanta malegaleco inter tiuj, kiuj denaske aŭ bonege scipovas la anglan kaj la aliajn, alvokas la registaron agi. Dum politikistoj vigle diskutas pri la valoro de multlingvismo, la edukministerio, ekzemple, provas malpermesi publikajn universitatojn kiuj uzas nur la afrikansan. Nuranglalingvaj universitatoj, kompreneble, daŭre estos financataj de la ŝtato. Kaj pri edukado je universitata nivelo nur en afrikaj lingvoj alilingvanoj nur povas revi. Pro tia hipokriteco, dum la lasta jardeko la registaro estis devigita enkonduki diversajn leĝojn por protekti la aliajn oficialajn lingvojn. La malkapablo de tiuj leĝoj reekvilibrigi la povon inter la angla kaj la ceteraj oficialaj lingvoj kondukas nun al nova registara plano: tielnomata “Koncepto de Lingva Politiko”.
La nova plano de la sudafrika registaro uzas la samajn belsonajn frazojn pri la grandaj valoroj de “multlingvismo” kaj “lingva diverseco” ekzakte kiel dum la Eŭropa Jaro de Lingvoj en 2001. Kaj same kiel en Eŭropo, la politikaj diskutoj pri la nova lingva politiko estas ĉefe nur en la angla. Eta malsimileco al Eŭropo estas ke la sudafrika registaro iom pli ofte uzas la sorĉajn vortojn “lingva egaleco”. Esence, la nova lingva plano, proponota de la kabineto al la Sud-Afrika Parlamento, provas instigi gepatralingvan instruadon, subteni lernejan kaj universitatan instruadon en la oficialaj lingvoj, subteni la multlingvecon en ŝtataj oficejoj, kaj denove starigi garantiojn al la publiko pri la uzado de la propra lingvo en rilatoj kun publikaj oficistoj.
Alia grava principo de la nova lingva politiko estos la “praktika multlingveco”: ĉiuj registaraj dokumentoj devas esti prefere publikigataj en la 11 oficialaj lingvoj. Se tio ne eblas, pro “praktikaj” kialoj, la publikigo devas esti en almenaŭ ses lingvoj elektitaj el la ngunio- kaj sotho-grupoj, la venda, tsonga, afrikansa kaj la angla.
Plia principo permesos al la registaro fiksi lingvon — plej verŝajne la anglan — kiel interdepartamentan kaj internacian laborlingvon.
“Malbonŝance, la registara dokumento ne esprimis favorecon al la ideo de komuna lingvo por Afriko, aŭ almenaŭ Sud-Afriko, Mozambiko kaj Angolo. La Respubliko de Sud-Afriko akceptis, pro konsilo de la Organizo pri Afrika Unuiĝo kaj la Afrika Unio, la lingvon svahilo por tiu ĉi celo. Nun oni prisilentas aŭ forgesas tion”, — bedaŭras von Blottnitz. — “Sen neŭtrala lingvo kiel Esperanto la vorto multlingvismo en la nuna lingva politiko similos al la uzado en Eŭropo. Tie multlingvismo estas sankta bovo”.
Dafydd ap Fergus
Jen do kelkaj miaj reagoj (kvankam al anonimuloj mi ne kutimas respondi) al la Vortoj de la komitatano Z.
Pri la maja estrar-kunsido ne aperis komuniko en la revuo, ĉar ĝi pli-malpli okupiĝis pri la kongresa programo, pri multaj gravaj aŭ etaj organizaj problemoj, buĝetoj, preleg(ant)oj, deĵorantoj, salonoj, horaroj, ktp. Tiaj detaloj certe ne interesas la legantojn kaj la kongresanojn, kiuj ja povis sperti la rezultojn surloke. Ne estas devo de la redaktoro klarigi kial li ion ne aperigis. Estas ja miloj da malpli interesaj aferoj, kiuj simple devas cedi la lokon al la pli interesaj.
Al la brazila UK estis komplete dediĉita la septembra numero (kiu venis al la legantoj en septembro, oni eble jam forgesis kiel estis antaŭe) kaj la aldonoj aperis en la oktobra kaj novembra revuoj (kiuj denove aperis akurate). La redaktoro ne povas ĉiujn artikolojn verki mem, sed dependas de la ceteraj kunlaborantoj. La komitatano Z verŝajne neniam redaktis gazeton kaj ne scias kiel malfacile estas post la kongresoj akiri la promesitajn materialojn de homoj, kiuj revenas al la civila vivo kaj post la libertempo dronas en siaj propraj problemoj. Mi tiun fenomenon nomus “postkongresa sindromo” (ĉiuj — kaj la organizantoj — kaj la partoprenantoj — eksilentas).
Mi povas kvietigi la komitatanon Z, ke al la redakcio (preskaŭ) ne venas kritikaj leteroj, kiuj tiel mankas al li en la revuo. Etaj esceptoj estis eble letero de s-ro Haupenthal, kiu kulpigis min kaj la ĝen. direktoron pri spioneco (!), aŭ “malferma letero” de B. Lapenna, kiun mi sincere volis aperigi kune kun la recenzo de la koncerna libro. Ĝi aperas en la decembra revuo, kune kun du kvaronpaĝaj koloraj reklamoj pri Eseoj memore al Ivo Lapenna kaj Retoriko de Ivo Lapenna — bedaŭrinde sen la malferma letero, ĉar ĝi intertempe aperis en pluraj retaj kaj paperaj gazetoj kaj la revuo strebas pri aperigo de ekskluzivaj materialoj (do ne remaĉi tion, kio jam aperis ĉie). Domaĝe ke s-ino Lapenna ne havis paciencon ĝis ĝi aperos kun apudaj materialoj, kiuj ekvilibrigos ŝiajn asertojn. Mi povas kvietigi la komitatanon Z kaj s-inon Lapenna, ke en la revuo ne estas cenzuro, la unusola homo kiu legas la revuon antaŭ ol mi sendas ĝin el Slovakio rekte al la presejo en Nederlando (en pdf-formato, neniu plu povas interveni), estas tre honesta esperantisto kaj korektisto Rob Moerbeek, kiu interesiĝas nur pri lingvaj malglataĵoj.
Post kvar paĝoj da Leterkesto en la aprila kaj maja revuoj mi legis en la reto klaĉojn (do ne en leteroj al la redakcio, ĉar oni preferas klaĉi malantaŭ la dorso) ke mi aperigas nur laŭdojn. Nu, mi aperigis kio venis kaj tiaj laŭdaj mesaĝoj venis kaj venas plu, eĉ se tio ne plaĉas al la “komitatano”. Kiu ne kredas tion, povis veni al la novembra Malferma Tago en Roterdamo (venis pli ol 100 homoj el pluraj landoj, eĉ el Japanio!), kie oni klare esprimis sian starpunkton pri la nuna linio de la revuo (kun aplaŭdo, se vi ne kredas) kaj esprimis tion ankaŭ skribe, en la disdonitaj enketiloj. Nu, vidu: ne eblas kontentigi ĉiujn, sed oni klopodu kontentigi la plimulton kaj precipe la propran konsciencon. La enketilon, kiun mi preparis por la Malferma Tago, mi (post aldonoj pro la novembraj sugestoj) baldaŭ aperigos en la revuo. La legantoj klare diru kion ili volas havi en la revuo. Mi estas por la diskuto: sincera, pozitiva, deca, progresiga. Sed dece estas ankaŭ subskribi siajn asertojn, sinjoro komitatano...
Stano Marček (Slovakio)
redaktoro de Esperanto
Vortoj de Komitatano Z
Per sia reago al mia decembra medito Stano Marček devigis min relegi, kion mi fakte skribis, ĉar tra la prismo de la redaktoro de Esperanto mi ne povis rekoni la tekston, kiun li imputis al mi. La relego feliĉe trankviligis min: ne estis mia memorkapablo, kiu paneis, sed io krakis ĉe la redaktoro de nia ĉefa organo. Li deklaris min malica, sed verdire li mem malice reskribis en sia imago mian meditaĵon kaj poste atakis tiun falsaĵon.
Ne plaĉas al mi uzi ĉi tiun spacon por rebati rebaton, ĉar nova temo jam tiklas miajn fingropintojn. Mi tamen cedas al la neceso de la momento, ĉar la reago de Marček ilustras pli ĝeneralan fenomenon. Li nome pruvis ĝuste tion, kion mi skribis pri malsana sinteno al kritiko en UEA. Kvazaŭ instinkte oni emas vidi en kritiko ion negativan kaj malican. La motivojn de la kritikanto oni ne nur pridubas, sed oni komprenigas, ke ili estas malpuraj kaj egoismaj, naskitaj el envio aŭ rankoro. Alia varianto de la sama sinteno estas ignori kaj prisilenti kritikon. Per ambaŭ oni evitas konfrontiĝi kun ĝi, respondi al ĝi, klopodi pravigi siajn starpunktojn per argumentoj. Marček ne estas unika kun tiu sinteno. Kiel mi skribis, ĝi havas longan tradicion inter ni. Ĝi estas nia peza heredaĵo el la erao de Ivo Lapenna — kio ne signifas kulpigi nur lin — sed eble estas pli prave serĉi ĝiajn radikojn jam en la lulilo de nia movado.
Al Marček kritiko evidente estas negativa koncepto. Kiam mi skribis pri ĝia manko sur la paĝoj de Esperanto, tio laŭ li signifis mankon de mallaŭdaj komentoj pri lia revuo. Sekve li hastis certigi, ke mallaŭdoj tute ne atingis lin (krom du) kaj ke tial pleniĝis kvar paĝoj nur el laŭdoj. Nu, mi nenion skribis pri (mal)laŭdoj pri lia revuo, tiel ke estas al mi enigmo, kial Marček ekhavis la bezonon kvietigi min tiurilate! Ĉar li tamen mem levis la temon, li ricevu du komentojn.
Unue, incensi al si mem sur kvar paĝoj estas malbonguste. Sufiĉis unu paĝo kun la ferma noto, ke temas pri eta ĉerpo el inundo. Due, amiko vizitinta la lastan Malferman Tagon de la Centra Oficejo retumis, ke laŭ tio kion li aŭdis en la libroserva tumulto, duono el la ĉi-jare perditaj pli ol 700 membroj estis ricevantoj de la revuo. Komence de la jaro ili ankoraŭ ricevis la samajn numerojn de la nova redaktoro, kiujn aliaj gloris en aprilo kaj majo, sed anstataŭ skribi mallaŭde al la redaktoro, ili decidis ne rekotizi. Estus do pli adekvate doni malpli da graveco al la aplaŭdoj en Roterdamo, certe tute sinceraj, kaj pli al la deficito en la statistiko. Ne sufiĉas, ke naŭ dekonoj de la iama legantaro de István Ertl aklamas ankaŭ al la nuna revuo. La posteulo de Ertl pripensu, kial dekono malaperis. Per krucvortenigmoj kaj kriaj koloroj oni evidente ne povas rekonkeri ĝin, verŝajne tute male.
Fine estas ankaŭ mia vico kvietigi Marček: en mia leksikono “kritiko” ne estas sinonimo de “mallaŭdo”. Por mi kritiko estas ekzamenado, analizado, penado malkovri kaj montri bonajn kaj malbonajn flankojn de io, kaj ĝia celo estas evoluigi, plibonigi, pliperfektigi sian objekton. Vulgarigi kritikon al tio, kion ĝi ŝajnas elvoki ĉe Marček, eĉ ne decas sur la paĝoj de tiu ĉi revuo, en kies hejmurbo la genio Immanuel Kant iam verkis siajn grandajn Kritikojn.
Sana organizaĵo ne nur ne rifuzas kritikon, sed instigas ĝin. En UEA la redaktoro de ĝia revuo devas esti la plej aktiva instiganto. Tio estas granda intelekta defio kaj tian defion nun alfrontas nia brava Stano Marček.
Komitatano Z
Ĉu UEA ankoraŭ ekzistas? Mi, kiel individua membro de UEA, apenaŭ rimarkas tion. Dum multaj jaroj la sola ligilo kun UEA estis la jarlibro kaj la konteltiro, sendita du foje jare. (La revuon Esperanto mi ne ricevas: de ses jaroj mi sendigas ĝin al Bulgario).
Ĉi-jare mi ricevis nenion: nek konteltirojn, nek jarlibron. Post kiam mi aŭdis de aliaj esperantistoj, ke ili jam delonge estis ricevintaj siajn jarlibrojn, mi kontaktis direktoron de UEA, s-ron Steele. Li ne respondis, nek sendigis la jarlibron. Mi kontaktis la prezidanton de UEA, s-ron Corsetti. Dum dek tagoj ni intense korespondis, sed kun nula rezulto: la jarlibron mi ne ricevis. Post kelkaj semajnoj s-ro Milojević promesis sendi la jarlibron. Post ankoraŭ kelkaj semajnoj mi vere ricevis ĝin.
Ankaŭ antaŭe ne ĉio ĉe UEA glate funkciis, tamen sufiĉis nur kelkaj tagoj post admono por ricevi mankantan numeron de Esperanto aŭ simile. Nun korekto de fuŝoj daŭras ĉe UEA monatojn, kiel montros la sekva okazaĵo.
Post UK en Brazilo mi aŭdis, ke mi gajnis la duan premion ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA. De UEA mi ricevis neniun konfirmon pri tio, kvankam laŭ la regularo de BK “plej malfrue la 15-an de julio la ĵurianoj ... kaj la premiitoj devas esti informitaj” pri la rezultoj de BK. Krome, aŭguste la gajnintoj, ne partoprenintaj en UK, ricevas perpoŝte la diplomojn. Mi ricevis nenion. Septembre mi kontaktis UEA, kaj ricevis kopion de letero de s-ro Steele al s-ro Handzlik, kie la unua demandas la duan, ĉu tiu ne “bonvolus sendi la diplomon...” Pasas monatoj — s-ro Handzlik “ne bonvolas”. Eble li ne kapablas legi Esperante (tion oni povus supozi, foliumante lanĉitan de li volumon Mondoj kun centoj (!) da eraroj kaj mistajpoj). Ŝajne, ke ankaŭ la Regularon de BK li ne legis, verŝajne pro la sama kialo. Kiel povas okazi, ke oni elektis kiel sekretarion de Belartaj Konkursoj homon, ne scipovantan (ne volantan?) legi kaj respondi la oficialajn leterojn?
Dum kelkaj monatoj mi abunde korespondadis kun oficialuloj de UEA Steele kaj Corsetti, tiuj “futbalis” la demandojn plu: de Italio al Roterdamo, de Roterdamo al Pollando... Sed la diplomon ili ne sendis.
Al mia demando, kial estas tiom malfacila sendi unu diplomon, s-ro Corsetti respondis, ke “oni ja estas lernantaj”, kaj s-ro Steele pli abrupte: “kulpigu pri ĉio la polan poŝton!” Ĝis nun mi ne sciis, ke pri la Belartaj Konkursoj respondecas la pola poŝto...
Post kvarmonata kverelkorespondado mi ricevis malhelbluan folion-diplomon kun la sola subskribo de Handzlik. La folio asertis, ke mi gajnis la trian premion. Ne la duan? Ĉu la diplomo eraras aŭ revuo Esperanto? Aŭ, eble, Handzlik ne scipovas kalkuli ĝis tri?
Mi denove skribis al la UEA-burokratoj. Tiuj ofendite silentas: ŝi ne nur postulas la diplomon, sed eĉ la korektan enhavon... Impertinentaĵo! Evidente nek Handzlik, la kreinto de la “diplomo” (kompatinda, senalfabeta: nek legi, nek kalkuli...), nek Steele, kiu sendis al mi la “diplomon”, legis ĝin. Ili estis certaj, ke ankaŭ mi neniam legos ĝin... Sed mi, impertinenta, legis...
UEA jam anoncis la sekvontajn BK, kvankam ankoraŭ ne estas tute klare, kio okazis dum la BK-2002. Mi scias, kiel oni “elkalkulas” la gajnintojn ĉe BK: oni elektas dek la plej bonajn kaj poste renverse adicias tiel, ke la unua ricevas 10 poentojn, la dua — 9 ktp. Sed mi ne kredas, ke la sekretario de BK sukcesis tion fari: adicii renverse, kalkuli ĝis dek... Li ja eĉ ĝis tri ne kalkulas...
Kio okazus, se mi kondutus tiel, kiel la UEA-burokratoj: ne pagus la membreckotizon, sendus la konkursaĵojn por la BK ne ĝis la 30-a de marto, sed iam maje...
Ĉu UEA akceptus tion? Certe ne! La mem skribitajn leĝojn kaj regulojn rajtas malobei nur UEA mem, pli precize, ĝia triopo Handzlik-Steele-Corsetti, kun kiu mi nun kontraŭvole iom konatiĝis. Ŝajnas, ke tiuj sinjoroj ne komprenis, ke vere labori por Esperanto estas ne nur senĉese fotiĝi por la revuo Esperanto kaj fari bombastajn paroladojn de grandaj scenejoj.
Kiel mi kredu al seriozeco de organizo, proklamanta grandiozajn celojn, sed ne kapabla plenumi eĉ bagatelajn (jam pagitajn de la membraro!) servojn?
Lena Karpunina (Germanio)
En recenzo pri mia Baza Esperanta Radikaro de Boris Kondratjev en La Ondo de Esperanto (2002: 7) mi legis jenan atentigon:
“Ofte la gramatika kategorio en BER ne koincidas kun tiu de PIV: abomeni, agordi, alarmi, argumenti, dolori, ekskurso, enketo, flori, glui, honori, skizi (PIV); abomeno, agordo, alarmo, argumento, doloro, ekskursi, enketi, floro, gluo, honoro, skizo (BER). Eble BER simple ignoras la gramatikan kategorion por simpleco kaj klareco de la difinoj. Tia solvo povas esti pravigita por la baza, poŝa vortaro. Krome, en ĉi rilato PIV ofte estas kritikata”.
Mi ne “ignoris la gramatikan kategorion”! (Kvankam mi persone ne tiel firme kredas pri neŝancelebla kategorio de la radikoj...)
Kiel menciite, mi eliris de la Baza Radikaro Oficiala de la Akademio. Ankaŭ la gramatikajn kategoriojn de la radikoj mi transprenis el tiu, inkluzive de iuj duoblaj mencioj, ekz-e: planti /planto). (Mi memoras, ke ie mi legis, ke oni en la Akademio dediĉis specialan atenton al la elekto de la gramatika kategorio por BRO, sed mi ne plu povas diri al vi, kie mi legis tion.)
Freŝa teksto pri tio troviĝas en: www.akademio-de-esperanto.org/verkoj/bazaradikarooficiala.php Temas i.a. pri jeno: se la vorto floro indikas ne agon, sed aĵon, la radiko “flor/” do ne estas verba).
Mi kompreneble konstatis la diferencojn kun PIV (kaj kun iuj aliaj vortaroj), sed ĉe multaj radikoj, la kategorio en BRO ankaŭ al mi impresis esti pli ĝusta aŭ oportuna (ekz. rilate al plua vortformado), ol tiu en PIV.
En la komenco (de la farado de la — pli frua — reta versio) mi kelkfoje deviis de la kategorio en BRO (ekzemple pro PIV, aŭ por pli facila vortklarigo). Sed poste mi principe revenis (mi kredas, ke finfine por ĉiuj radikoj) al la kategorioj en BRO. La kategoriojn de la radikoj ne-BRO-aj (grupo X) kompreneble mi mem elektis.
Wouter Pilger (Nederlando)
La nuna krizo inter Ruslando kaj Danlando ŝajne pravigas la fabelon de Hans Christian Andersen: du plumoj povas fariĝi kvin kokinoj.
Ni komencu de la plumo. Pasint-somere danoj lernis la nomon Kaliningrad kaj aŭdis pri eblaj problemoj por la regiono post la aliĝo de Litovio kaj Pollando al la Eŭropa Unio. La 30an de julio burĝa dana tagĵurnalo Jyllands Posten aperigis komentarion, kies miksaĵo inter stulteco kaj aroganteco apenaŭ estas superebla. La komentisto opiniis: “Eŭropo kaj la Ŝengena Konvencio funkcias tiel, ke la ruslandanoj bezonas vizon por veni al Kaliningrad. Se tio ne plaĉas al ili, ili ja povas vojaĝi hejmen kaj transdoni la teritorion al EU, por ke Pollando kaj Litovio, eventuale kun Germanio, administru ĝin”.
Tuj poste aperis novaĵoj en la dana gazetaro, ke “Moskvo furiozas” kaj ruslandaj instancoj postulis de la dana registaro deklaron, ke ĝi ne konsentis kun tia stultaĵo. Nikolaj Krasavin de la rusa ambasado en Kopenhago diris, ke “nur malofte necesas reagi en tia maniero”. Kompreneble la dana registaro ne bezonis distancigi sin de la artikolo, ĉar en demokratio ĉiuj opinioj estas liberaj kaj valoras egale — eĉ nekleraj.
La ĉefredaktisto de Jyllands Posten, Jørgen Ejbøl, invitis al reagoj. Ili venis (interalie de mi), sed ankaŭ venis pluraj pli kompetentaj artikoloj. Carsten Fledelius, kiu estas konata slavisto kaj respektata komentisto pri orienteŭropaj aferoj aperigis en la “malplej malbona” tagĵurnalo Information siajn personajn spertojn kaj impresojn pri Kaliningrad. En la sama ĵurnalo legeblis en aŭgusto pluraj raportoj, kiuj donis personajn observojn kaj sekve pli da nuancoj ol Jyllands Posten (“malriĉa rabista nesto”).
Finfine la konflikto estingiĝis. La ruslandaj politikistoj ja komprenis, ke ne plu estas la reĝimo, kiu fieras, ke ĝi intertraktas kun la opozicio nur en la tribunalo.
En oktobro okazis la kamikaza atako de ĉeĉenaj teroristoj al la spektaklo Nord-Ost en Moskvo. En la okcidento oni bedaŭrinde ne komprenas sufiĉe la sintenon de la rusoj: ĉiuj kompatis, kiam okcidentuloj estis la viktimoj, sed pri ruslandaj viktimoj ni legas nur malofte kaj petite (se entute).
Komence de novembro okazis la ĉeĉena mondokongreso en Kopenhago. Denove ruslandaj instancoj intervenis — ĉi-foje la ministro pri eksterlandaj aferoj, Igorj Ivanov, volis, ke la dana registaro malhelpu tiun kongreson. Per Stig Møller, la dana kolego de Ivanov asertis, ke laŭ la scio de la danoj, partoprenis la kongreson neniu suspektato pri teroristaj agoj. Tiel dirite aplikiĝis la baza rajto de ĉiuj: unuiĝi laŭplaĉe.
La ruslanda ŝtata akuzisto tamen insistis, ke unu partoprenanto, Aĥmed Zakajev, eĉ ĉeĉena vicĉefministro, aktive planis la agreson en Moskvo. Estis — laŭ ties propraj konvinkoj — klaraj pruvoj pri tio kaj pro tio la dana polico provizore arestis lin. La dana juĝisto opiniis post detala ekzameno, ke ne estis sufiĉe da pruvoj kaj liberigis Zakajev-on post 35-taga aresto. “Politika decido”, — oni aŭdis de la ruslanda flanko.
Samtempe ruslandaj doganistoj komencis ĉikani danajn kamionistojn kaj aperis alvokoj nepre ne aĉeti danajn varojn ĉu kolbasoj, lakto, insulino aŭ Lego-briketoj, mallonge: la etoso tre similis al malvarma paco.
Intertempe ruslandaj politikistoj jam komprenas, ke la difino de “teroristo” en tiu kazo estis iom tro larĝa kaj ke necesas verŝi oleon sur la ondojn. Finfine ne eblas solvi politikan konflikton per militaj rimedoj. Kaj Nemcov (liberalulo) kaj Zjuganov (komunisto) jam kritikis la laboron de la polico.
Kaj post iom da tempo la kvin kokinoj denove estos du plumoj.
Wolfgang Kirschstein (Danlando)
Jurij Finkel en sia teksto en la pasinta numero de La Ondo fundamente eraras. Li tamen prave komprenas, ke la motoro malantaŭ la tutmonda disvastigo de la angla estas ĝia ekonomia potenco. Kiel do tiun potencon la anglistoj povus transigi al Esperanto, laŭ lia hipotezo por subigi la aliajn kulturojn de la mondo same kiel nuntempe? Ke tio povus okazi, estas nura fantazio lia. (Kaj ĉu tiuokaze la anglistoj, kiuj tiel mirige sukcesis fari tian fantazian alkemian metamorfozon, ne per tio minacus la anglan lingvon mem? Kia pensokaĉo!)
La angla minacas, ĉar ĝi estas la lingvo de aliuloj — fremda lingvo de fremda kulturo. Ĝi iom post iom kaj daŭre pli intense transprenas la rolojn de aliaj naciaj lingvoj pro sia ekonomia superrego. Ĝi anstataŭigas la naciajn lingvojn kampon post kampo.
Esperanto aliflanke estas la lingvo internacia. Ĝi laŭdifine apartenas al ĉiu, kaj ĉiu povas partopreni kaj roli en ĝia kulturo. Tio apenaŭ eblas per etna lingvo. Kaj Esperanto ne povas anstataŭigi la naciajn lingvojn, krom sur la internacia kampo, kie ili ne apartenas, ĉar Esperanto havas ne ekonomian potencon sed sole moralan potencon.
Kiel do Esperanto povos superi la ekonomian potencon de la angla sur la internacia nivelo? Simile kiel ĉe la progreso sur ĉiuj kampoj de la homaj rajtoj — per batalado persona kaj movada. La historio jam klare pruvis tion sur aro da kampoj: laboristoj, virinoj, infanoj, malplimultoj ktp. Multaj grupoj malfortaj sukcesadas akiri siajn rajtojn en multaj socioj. Kaj per bataloj sur la kampo de homaj rajtoj ankaŭ Esperanto grade sukcesos, ĉar sole en la morala forto de tiuj homaj rajtoj ĝia potenco superas la potencon de la angla (aŭ de iu ajn alia subpremanta kulturo).
Geoffrey Sutton (Britio)
Forume
Olsztyn [Olŝtin], urbo kun 170 mil loĝantoj, situas en la nord-orienta parto de Pollando, 200 kilometroj de Varsovio kaj 150 kilometroj de Kaliningrado.
Olsztyn estas la ĉefurbo de la regiono Varmio kaj Mazurio, kiu famas pro pitoreska, montareta panoramo, multaj lagoj kaj arbaroj. En pratempo vivis ĉi tie prusoj. En la 13a jarcento ĉi tien venis teŭtonoj kiuj konkerinte Prusujon konstruis fortan ŝtaton. Papo Inocento la Kvara en 1243 dividis konkeritan terenon je kvar diocezoj, el kiuj unu nomiĝis Varmio. Kanonikoj de Varmia Diocezo serĉante lokon por konstrui kastelon trovis ĝin inter arbaroj, lagoj, ĉe rivero. En 1346 oni komencis konstruadon. Apud la konstruata kastelo baldaŭ ekestis setlejo, kiu en 1353 ricevis urbajn rajtojn. Kaj tiam naskiĝis la urbo Olsztyn (komence nomita Allenstein). En 2003 oni festos ĝian 650an naskiĝdatrevenon.
En la urbo troviĝas kelkaj antikvaĵoj devenantaj de la mezepoko. Apartenas al ili la supre menciita kastelo kaj la gotikstilaj: Katedralo, Alta Pordego kaj restaĵoj de urbaj muroj.
En la kastelo dum kvin jaroj oficis kiel administranto Nikolao Kopernik. Liberan tempon li dediĉis al sciencaj esploroj farante astronomian observadon helpe de iloj lokitaj sur la kastelturo. De tiu tempo restis fragmento de astronomia tabelo sur la plafono de kastela portiko.
La kastelo, en kiu nuntempe troviĝas vizitinda muzeo, situas ĉe la rivero Łyna enfluanta en la riveron Pregoła kaj apud parko, en kiu staras modesta monumento al Kopernik.
La dua grava antikvaĵo konstruita samtempe kun la kastelo estas la katedralo de Sankta Jakobo. La preĝejo detruata dum incendioj kaj militoj estis poste rekonstruata kaj pligrandigata. Komence de la 20a jarcento orgenis en la preĝejo fama muzikisto kaj komponisto Feliks Nowowiejski.
La katedralo kaj la kastelo situas en la plej malnova parto de la urbo, kie meze troviĝis foiro kun la urbodomo kaj brikdometoj. La urbon ĉirkaŭis muroj kun tri pordegoj, el kiuj ĝis nun restis nur unu nomata Alta.
En 1466-1772 la regiono Varmio kaj la urbo Olsztyn apartenis al Pola Regno. Post la unua dispartigo de Pollando la regiono kaj la urbo estis enigitaj en Pruslandon kaj restis regataj de germanoj ĝis 1945.
Dum la dua mondmilito la urbo estis grandparte detruita. Feliĉe preskaŭ netuŝitaj restis la kastelo, la katedralo kaj la pordego. La detruitajn brikdometojn oni rekonstruis, sed bedaŭrinde ne konservis la antaŭan aspekton.
La karakteriza urba objekto, staranta en ĝia nuntempa centro estas Nova Urbodomo konstruita komence de la 20a jarcento laŭ la nederlanda stilo. Nun situas ĉi tie la urba oficejo.
Al aliaj vidindaĵoj de Olsztyn apartenas la planetario, en kiu oni povas rigardi la kosmon kvazaŭ ŝvebante tra ĝi en raketo; la astronomia observatorio; kelkaj diversstilaj preĝejoj k.a.
Olsztyn estas ankaŭ la urbo de studanta junularo. De kelkaj jaroj funkcias Varmia-Mazuria Universitato, kiu fondiĝis surbaze de du altlernejoj — Teknika-Agrikultura Akademio kaj Alta Pedagogia Lernejo. Multaj objektoj de la Universitato situas en la pitoreska arbara antaŭurbo Kortowo, ĉe la samnoma lago.
En la urbo mem kaj apud ĝi troviĝas dek tri lagoj.
Proksime al du lagoj, ekster la urbocentro, troviĝas Ekonomia Mezlernejo, en kies internulejo okazos la programo de la 2a Balta Esperanto-Forumo. Tie povos loĝi partoprenantoj kaj manĝi trifoje tage en lerneja manĝejo. Tamen oni povos elekti unu el kelkaj komfortaj hoteloj: ĉe la stacidomo — Kormoran, en la centro — Villa Pallas, Warmiński, Pod Zamkiem, Na Skarpie, Kopernik, ekster la urbocentro — Orbis Novotel, Park.
En la kulturdomo “AKCES”, sian hejmecan “nesteton” aranĝis dekkelkpersona grupeto de lokaj esperantistoj, membroj de Varmia-Mazuria Societo de Esperantistoj, kies prezidanto estas Andrzej Gielert. Ni renkontiĝas ĉiulunde lernante la lingvon, legante revuojn, aŭskultante prelegojn.
Ĉiusomere en Olsztyn okazas interesaj kulturaj aranĝoj allogantaj amason da turistoj. Artistoj, kantistoj, aktoroj prezentas siajn programojn en la ĉekastela amfiteatro kaj en la Malnova Urboparto. La plej konataj estas Juliaj Internaciaj Tagoj de Popolaj Dancoj kaj Kantoj. Indas do veni en la urbon somere ne nur por forumi kaj ripozi sed ankaŭ por ĝui bonajn kulturajn distraĵojn.
Elizabeta Frenszkowska
En la mondo ekzistas multaj landoj, en kiuj vivas diversaj homoj, sed krom tiuj homlandoj ekzistas ankaŭ diversaj bestolandoj, en kiuj vivas diversaj bestoj. Ili havas siajn urbojn, vilaĝojn, stratojn, vendejojn, malsanulejojn, lernejojn... Tie vivas bestoj, kiuj same kiel homoj okupiĝas pri diversaj profesioj.
Iutage en unu por ni malgranda formikejo, sed por formikoj granda formikŝtato, ekestis grandega kaoso. Nome, formikoj-meteorologoj pere de siaj tre precizaj instrumentoj eksciis, ke al ilia lando alproksimiĝas terura tempesto, la plej terura kiun ili iam havis. Ili kalkulis kaj kalkulis kaj komprenis, ke la tempesto komenciĝos post nur 12 horoj. Post longa studado ili kun granda timo raportis al sia reĝino:
— La suno malaperos, kvazaŭ ĝi forirus por ferii, kaj ĝin anstataŭos malbonaj nigraj nuboj, kiuj jam delonge atendas okazon por elverŝi sian pluvon ien. Dum la unuaj tri tagoj pluvegos kaj pluvegos. Akvo leviĝos ĉie kaj al nia formikejo minacos granda inundo. Sed tio ne estos ĉio. Post tritaga pluvego komencos hajli. La hajleroj estos grandaj kiel kokinaj ovoj kaj al nia formikejo minacos ruiniĝo. Kiam ĉesos hajli, komenciĝos terura neĝtempesto, kiu kovros nian tutan formikejon, se ĝi entute ĝis tiam ekzistos.
La formikreĝino kun granda pacienco aŭskultis siajn meteorologojn kaj terure timiĝis kaj tristiĝis:
— Kion ni faru, kion ni faru... Ne temas nur pri nia formikejo sed ankaŭ pri la Formika Avo Frosto. Li jam estas survoje al ni. Li tute ne scias, kio okazos; granda malfeliĉo minacas ankaŭ lin...
La reĝino tuj vokis siajn formik-generalojn kaj informis ilin pri la problemo. Ĉiuj generaloj tuj alvenis en siaj brilaj uniformoj kaj pacience aŭskultis la reĝinon, sed ankaŭ ili ne sciis, kion fari. Ili nur zorgoplene movis la kapojn. Ekestis profunda silento, ĉar ĉiuj zorgoplene pensis pri la problemo.
Tiam subite el iu malhela koridoro aŭdiĝis voĉo:
— Mi scias, mi scias!
La reĝino kaj la generaloj levis la kapojn kaj rigardis tiudirekte. Ĉiuj atendis alvenon de iu saĝa maljuna formiko-sciencisto. Sed anstataŭ li ĉe la enirpordo prezentiĝis tute malgranda formiketo. Li estis tiom malgranda, ke inter liaj kurbaj kruretoj ankoraŭ videblis vindoj. Li fakte estis ankoraŭ formika vindbebo.
— Jes, mi scias, — daŭrigis la formika bebo, — mi scipovas konstrui la plej bonajn kaj la plej fortajn sablokastelojn en la tuta formika infanĝardeno. Mi scias, kie troviĝas ege bonaj arbofolioj, ŝtonoj kaj aliaj materialoj por konstrui ŝirmejon. Sed por bona ŝirmejo oni bezonas ankaŭ harojn de feinoj. Per tiaj haroj ni povos ĉion kunigi tiom bone, ke neniu tempesto povos detrui nian formikejon.
Ĉiuj generaloj surprizite aŭskultis la malgrandan formikon, ĉar ili neniam vidis feinojn en sia arbaro. La malgranda formiko tiam klarigis al ili, ke plenkreskaj formikoj kaj generaloj neniam povas vidi feinojn. Tion povas nur bonaj formikinfanoj.
La reĝino dankis al la malgranda formiko kaj nomis lin ĉefgeneralo, por ke li povu rapide ordoni al ĉiuj formiksoldatoj kion fari. La formiketo tuj sendis ĉiujn formikojn kuri al la arbaro kaj kolekti ĉion, kion li postulis. La plej fortaj formikoj kunportadis ŝtonojn, iom pli malfortaj lignon kaj la plej malfortaj portis nur arbofoliojn. La formikaj virinoj kunportadis multe da nutraĵo kaj ĉion ordigis en profundaj tuneloj. La formiketo mem kun aliaj formikbeboj iris al sekreta loko en la arbaro, kie feinoj kutimis kombi siajn longajn belegajn harojn. Kiam ili kunportis ĉion, kion ili bezonis, la formikbebo komencis konstrui la ŝirmejon. Ĉiuj helpis lin, eĉ la reĝino mem forprenis sian kronon kaj laboris kun li. Ili laboris longe kaj jam estis lacegaj. Tiam iu el la meteorologoj pere de radio kaj televido informis la formikan popolon, ke la tempesto baldaŭ komenciĝos. Per siaj lastaj fortoj ili plirapidigis sian laboron. Ili laboregis, kaj laboregis... kaj finfine ilia ŝirmejo estis preta.
Feliĉaj ili foriris al siaj ĉambretoj. Tie ili sidis timeme atendante, kio okazos. Post kelkaj minutoj komenciĝis terura tempesto. Kiam aŭdiĝis la unua fulmotondro, la tuta formikejo ekskuiĝis. Ĉiuj ektimis, sed nenio danĝera okazis al ilia formikejo. La generaloj per laŭtparoliloj informis ĉiujn, ke ili ne zorgu, ĉar ĉio estas en ordo kaj neniu guto da pluvo eniros la formikejon.
La malbona vetero daŭris naŭ tagojn, dum kiuj ekstere pluvis kaj fulmis, sed en la formikejo ĉio estis en ordo. Oni ankaŭ havis sufiĉe da manĝaĵo kaj trinkaĵo. Ĉar oni nenion alian povis fari, oni okupiĝis pri preparlaboroj por la kristnaska kaj novjara festoj. Ĉiuj bele ornamis unue siajn ĉambrojn, poste siajn domojn, kaj poste stratojn, lernejojn, vendejojn. Ĉio brilis. Kaj kiam ankaŭ tiu laboro estis finita, ĉiuj formikoj ornamis la kastelon de sia reĝino. La reĝino tiam invitis ilin ĉiujn al sia plej granda kaj luksa salono, la Granda Salono. Tie estis ankaŭ bele ornamita scenejo. Sur ĝin alvenis la reĝino kun siaj generaloj. Kiam ŝi invitis la malgrandan formiketon, ĉiuj aplaŭdis. Kiam li venis antaŭ la reĝinon, li surgenuiĝis. La reĝino tiam prenis belegan brilan ordenon. Ŝi volis meti ĝin al la brusto de la formiketo, sed lia brusto estis tro malgranda por tio. Tial ŝi devis meti ĝin sur liajn vindojn.
— Tiun ĉi ordenon vi ricevas pro saĝo kaj kuraĝo, sed tio ne estas ĉio. Vi ekde nun regos en nia reĝolando kun mi. Mi havas ankaŭ filinon, kiu ekestos via edzino, kiam vi plenkreskos...
Tiam sur la scenejon alvenis belega formik-princino. Ŝi kisis la formiketon. Ĉiuj aplaŭdis. Post tiu romantika momento la reĝino diris, ke oni povas komenci la kristnaskan balon. Ĉiuj estis feliĉaj kaj gajaj. La orkestro belege ludis kaj ĉiuj dancis kaj kantis. La noktomezo rapide alvenis kaj tiam la formikoj iris dormi ĉiu en sian ĉambron. Ili estis lacaj kaj de la granda laboro kaj de la bela vespero, kaj ili rapide endormiĝis. Nur la malgranda formiketo kaj la princino ne povis ekdormi. Ili estis tro ekscititaj kaj feliĉaj. Krom tio ili sentis, ke ili enamiĝis, kaj tio estis por ili tute nova sento. Kune ili du iris al iu loko, kie la formiketo faris truon en la tegmento, por ke ili povu rigardi la ĉielon. La ĉielo estis tute sennuba, klara kaj plenplena de steloj. Ili rigardis la brilantajn stelojn kaj tiam ili vidis, ke unu el la steloj komencis alproksimiĝi al ili. La stelo fariĝis ĉiam pli kaj pli granda kaj brila. Tiam ili aŭdis ankaŭ belan muzikon, kiu fariĝis ĉiam pli laŭta.
Kiam la stelo tute proksimiĝis, ili vidis, ke ĝi tute ne estas stelo sed aro da lampiroj kaj fulgoroj, kiuj kvazaŭ ĉevaloj aŭ boacoj tiris la ĉarojn de la Formika Avo Frosto.
Avo Frosto saltis el sia ĉaro.
— Infanoj, kial vi ne dormas? — li tuj demandis.
— Ni ne povas, ni estas tro ekscititaj kaj feliĉaj...
Avo Frosto rigardis ilin iom tra la okulvitroj kaj diris:
— Nu, bone, ne gravas... jen donacoj por vi!
— Dankon, dankon, — ekkriis la princino kaj la formiketo. Dum ili elpakadis siajn donacojn, Avo Frosto metis ĉiujn aliajn donacojn sub kristnaskajn arbojn por la aliaj formikoj.
— Jen, infanoj, mi devas urĝi. Feliĉan Kristnaskon al ĉiuj! — diris Avo Frosto kaj saltis en la kaleŝon kaj per folia tigo tiklis la lampirojn, por ke ili ekflugu. — Jen, iru ni... — ĝoje ekkriis Avo Frosto kaj malaperis.
La formiketo kaj la formikprincino ankoraŭ longe rigardis al la ĉielo. Kiam ili laciĝis de tio, ankaŭ ili metis siajn donacojn sub kristnaskan arbon, kvazaŭ nenio okazus, kaj foriris al siaj ĉambretoj kaj litetoj.
Matene, kiam la formikoj vekiĝis, ili trovis la donacojn. Ili miris, kiel Avo Frosto povis eniri la formikejon. Multaj ankaŭ scivolemis, kiel li aspektas. La malgranda formiko kaj la formikprincino nenion diris. Ili nur sekrete rigardis unu la alian kaj ridetis.
En 2002 la literatura-kultura edukejo Päätalo-instituto, kies sidejo estas en la nordfinnlanda Taivalkoski, aldonis por la tria fojo Esperanto-branĉon al sia fabelkonkurso por infanoj, kiun ĝi organizas ekde 1993. Ekde 2001 la Esperanta branĉo estas aŭspiciata de UEA. La aldonon de Esperanto iniciatis la t.n. vilaĝa asocio de Metsäkylä, unu el la vilaĝoj en la komunumo Taivalkoski. Tie disvolviĝas vigla Esperanto-agado jam de pluraj jaroj, kies motoro estas s-ino Aini Vääräniemi, kiu nuntempe estas ankaŭ prezidanto de la vilaĝa asocio.
La ĉi-jara rikolto ne estis nombre kontentiga, ĉar partoprenis 14 fabeloj el ok landoj. La ĵurio tamen trovis inter ili sufiĉe kvalitajn verkojn por aljuĝi tri premiojn en ĉiuj tri aĝkategorioj. (Vidu la rezulton en la decembra Ondo, pĝ. 17. — LOdE.)
La ĉefpremion Fabelo Internacia por la plej bona fabelo de la tuta konkurso, ricevis la 12-jara Stefani Strunjak el Kroatio pro sia fabelo Kiel formikbebo savis la formikejon kaj konatiĝis kun Avo Frosto. Stefani partoprenis en la konkurso ankaŭ en la du antaŭaj jaroj: en 2000 ŝi ricevis la duan kaj en 2001 la trian premion de sia aĝkategorio.
La sukceso de Stefani ricevis vastan reeĥon en kroataj amaskomunikiloj. La nacia informagentejo peris la novaĵon al la informiloj de la lando. Pluraj gazetoj intervjuis Stefani, ekz. en la plej granda kroata tagĵurnalo Večernji List la intervjuo okupis duonan paĝon. La Kroata Radio elsendis duonhoran intervjuon en porinfana programero kaj ŝi aperis ankaŭ en televido.
Ĉar Stefani ne povis partopreni la premiadon en Finnlando, en Zagrebo ekestis la ideo, ke la finna Julavo transdonu al ŝi la premion okaze de sia vizito al Zagrebo en la tago de Sankta Nikolao la 6an de decembro. Pri la ideo entuziasmiĝis la finna ambasado kaj proponis ĝin al Päätalo-instituto, kiu siavice kontaktis la oficejon de Julavo en Laponio por aranĝi la praktikaĵojn.
La Julavo efektive transdonis la premion al Stefani sur la ĉefplaco de Zagrebo en ĉeesto de dudek mil homoj kiel programero de granda muzika kaj danca spektaklo, kiun oni okazigis honore al la vizito de la Julavo. La Kroata Televido poste elsendis la tutan eventon.
Ege malofte la transdono de premio de Esperanta literatura konkurso ricevas same grandan publikan atenton. La ĉefa merito pri tio apartenas al Stefani Strunjak, sed ne laste ankaŭ al ŝia energia instruistino Judita Rey-Hudeček, sen kies iniciatemo ĉio ĉi ne estus ebla.
Kvankam oni ne povas esperi pri simila publikeco ĉiujare, la konkurso de Päätalo-instituto efike kontribuas al la informado pri Esperanto kaj aparte pri ĝia kvalito kiel literatura lingvo.
Por Päätalo-instituto gravas unuavice la ĉefa celo de la konkurso, t.e. instigi infanojn al krea verkado, sed la Esperanto-movado devus pli ol ĝis nun konscii pri la bona ŝanco, kiun la konkurso de “normala” literatura instituto prezentas ne nur por informado pri Esperanto sed antaŭ ĉio por kulturado de la Esperanto-instruado inter infanoj. Espereble en 2003 la konkurso allogos pli da partoprenantoj.
Osmo Buller direktoro de Päätalo-instituto
La libro aperis sur la grundo jam bone plugita de Marinko Gjivoje, kies Leksikono de aktivaj jugoslaviaj esperantistoj estis, laŭ Josip Pleadin, “bazo kaj vojmontrilo” de la nuna leksikono. Eĉ pli, laborante en 1981-1982 en Internacia Kultura Servo, li mem kompostis la verkon de Gjivoje.
Josip Pleadin aplikis metodojn tradiciajn (fosado en arkivoj kaj trarigardo de revuoj) kaj modernajn (reta serĉado), aktivigis sesdek helpantojn. Rezulte aperis kolekto de ĉirkaŭ mil biografi(et)oj kun pli ol 400 fotoj.
Ĉar ĝi ne estas romano, mi unue foliumis ĝin, haltante ĉe konataj nomoj. Jen estas nia peranto, jen partoprenanto de Liro, jen bona amiko. Jen famuloj: Ivo Lapenna, Tibor Sekelj, Ivo Rotkvić, Josip Broz (kromnomata Tito). Jen nunaj aktivuloj, kies nomoj diskoniĝis pro la Zagreba UK. Iuj nomoj, kiuj estas bone konataj en Esperantujo, mankas, ĉar “kelkaj samideanoj malpermesis publikigi siajn biografiojn pro modesteco, pro seniluziiĝo pri Esperanto aŭ pro intermovadaj konfliktoj”. La samideanoj ne pravas, kaj la kompilinto vane obeis — almenaŭ konciza unufraza noto ofendas neniun.
Ivo Lapenna — la plej fama kroata esperantisto — ricevis plej multe da spaco. Bona artikolo, sed kial ne estas menciita la kaŭzo de lia formigro el Jugoslavio? Kial en la artikolo estas mencio pri lia edzino Birthe, sed ne pri Emilija kaj Ljuba?
Drama aktorino Vida Jerman estas bone konata al la esperantista publiko, vizitinta ŝiajn koncertojn en multaj UKoj, IJKoj kaj en Kongresoj de SAT. Interalie, ŝi debutis kiel aktorino en Esperantujo jam en 1973, samjare kun sia esperantistiĝo, en Drama grupo de Studenta Esperanto-Klubo de Zagreb.
Kelkaj biografioj estas tiel koncizaj, ke oni ne povas kompreni eĉ la periodon de la aktivado, ekzemple:
Koller K. Kunlaboranto de Kroata Esperantisto.
Kelkaj aliaj biografioj apenaŭ klarigas la kialon de la enlibrigo, ekzemple:
Kaurić Leono. Emerita juristo el Zagreb mortinta en la aĝo de pli ol 93 jaroj samloke.
Ja longvivulo, sed kial li estas en la leksikono. Plia ekzemplo, ŝajne la plej konciza:
Širola Josip. Mortis en Rijeka en 1997.
Kaj do?..
La libro entenas ankaŭ biografiojn de alilandaj esperantistoj, kiuj provizore aŭ longe vivis en Kroatio (ekzemple, Nikolao Hohlov), kaj de kroatdevenaj samideanoj loĝintaj ekster la patrujo.
La biografia materialo, bedaŭrinde, ne estas unuecigita. Ofte mankas naskiĝdato eĉ de nuntempaj esperantistoj. Multegaj mistajpoj, gramatikaj eraroj kaj stilaj strangaĵoj foje komplikas la komprenon: “Klasikan gimnazion kaj filozofion li studis en Zagreb”, “okupis ĉiujn funkciojn en tiu societo”, “ĉeestis plurajn landojn”, “gazeto de ĉeĥa nacieco”, “rolis kiel sekretario” k.m.a. Estas bedaŭrinde, ke la eldonejo ŝparis monon kaj tial neniu rolis kiel redaktoro kaj provleganto de la libro. Eĉ komputila literumilo povintus elsarki plimulton de la mistajpoj.
Mi legis pri multaj interesaj homoj: iuj el ili elstaras pro esperantista aktivado, aliaj havis interesan vivovojon. Ekzemple, mian atenton kaptis portreto de markapitano, Dragutin Iskra.
Li havis interesan memorlibron. Ĝi estis komencita en 1934 kaj malgraŭ la danĝeroj de la maro kaj de la milito li sukcesis ĝin konservi ĝis la morto (la mortodato ial ne estas indikita). Dum plej krizaj momentoj ĝi estis ligita al lia brusto en vakstolaĵo. Ĝi kaj ĝia posedanto travivis bombardadon de Beogrado kaj de Slovenski Brod kaj riskegan navigadon sur Danubo kaj Sava en 1944-45. En la libro estas subskriboj de multaj esperantistoj diverslandaj, kiuj lin gastigis aŭ kiujn li gastigis sur sia ŝipo. La libro enhavas ankaŭ fotojn de tiuj, kiuj akceptis lin ĉe vizito aŭ aŭdienco, ekzemple: Ilja Erenburg, arkiepiskopo Makarios, Josip Broz Tito, Patrino Tereza, Thor Heyerdahl, Johano Paŭlo II, Peter Ustinov kaj aliaj.
Resume malgraŭ la pluraj makuletoj la leksikono estas bona kaj aĉetinda. Mi, kiel provleganto de La Ondo, jam uzadas ĝin por kontroli la ĝustan ortografian skribon de la kroataj nomoj, kiuj — bedaŭrinde — dum la reta sendado ofte perdas siajn supersignojn.
Halina Gorecka
Ekde 2000 sinsekve publikiĝis en Britio, Usono, Turkio, Rusio kaj Germanio diversaj eldonoj de Maskerado ĉirkaŭ la morto, origine Esperantlingva memoraĵo de Tivadar Soros pri la Holokaŭstaj jaroj 1944-45, kies duan Esperanto-eldonon (UEA, 2001) redaktis Humphrey Tonkin. La hungara traduko de István Ertl, Álarcban, aperis ĉe la Budapeŝta eldonejo Trezor, estrata de Vilmos Benczik, meze de novembro 2002 — tiel ke ĝiaj 2500 ekzempleroj trafos pintan librosezonon jarfinan.
La hungara versio baziĝas sur ne malpli ol kvar fontotekstoj: krom la du Esperantaj eldonoj de Maskerado (1965, Stafeto; 2001, UEA) ĝi prenis en konsideron ankaŭ fruan manuskriptan angligon fare de Sophie Bogyo, kaj precipe la modernan anglan tradukon (2000) de Tonkin. Enhave ĝi estas pli riĉa ol ajna ĝisnuna eldono, ĉar ĝia notaro kaj bibliografio estis ampleksigitaj ĝis la enpresejigo en oktobro.
Ĝuste en la librofinaj notoj abunde menciiĝas Esperanto, ekz. la fakto ke George Soros en 1947 forlasis Hungarion danke al la eblo vojaĝi al la UK en Berno, post kiu li partoprenis en konferenco de TJO (posta TEJO) en Ipswich, proponante projekton de bicikla vojaĝo tra Eŭropo por propagandi Esperanton.
Restas vidi ĉu la ĵusa literatura Nobel-premio al Imre Kertész, verkisto same hungara kaj juda kiel Tivadar Soros (kaj praktike sam-aĝa kiel ties mondfama filo George Soros), kreskigos ĉe la publiko la intereson pri tiu ĉi verko kapabla siamaniere helpi la hungaran legantaron, ĝuste laŭ la ripete esprimata deziro de Kertész, konfrontiĝi kun ankoraŭ profunde traktenda periodo el sia pasinteco.
István Ertl
Je la Zamenhofa Semajnfino en Kaliningrad estis anoncita la rezulto de la tradicia belarta konkurso Liro-2002, organizita de La Ondo de Esperanto.
La kvinpersona juĝkomisiono (Aleksej Birjulin, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Alen Kris, Valentin Melnikov) ricevis 45 konkursaĵojn de 22 aŭtoroj el 12 landoj — Brazilo, Britio, Francio, Germanio, Italio, Luksemburgio, Malto, Pollando, Ruslando, Svedio, Togolando, Usono. Ankoraŭ neniam Liro estis tiel internacia.
Laŭreato: Paul Gubbins (Britio) pro “Finsezone”.
Laŭda mencio: Aleksandr Parfentjev (Ruslando) pro “El du ovoj du fratetoj”.
Laŭreato: Nicolino Rossi (Italio) pro “Preter”.
Laŭdaj mencioj: Viktor Ĉaldajev (Ruslando) pro “En nigra ĉirkaŭpreno de mallum’...”; Marie-France Conde Rey (Francio) pro “Gefiloj de Gaia”; Benoît Philippe (Germanio) pro “Vizite”.
Laŭreato: Michel Duc Goninaz (Francio).
Laŭda mencio: Aleksandr Uljanov (Ruslando).
Traduka prozo el la rusa (Михаил Лермонтов “Тамань”)
La konkurso de okazis, ĉar partoprenis nur unu traduko.
Laŭreato: Sten Johansson (Svedio).
Laŭdaj mencioj: Paul Gubbins (Britio); A.P. (Jack) Warren (Britio).
Ĉiu laŭreato ricevos diplomon kaj valoran librodonacon. Konforme al la regularo de Liro, la organizantoj rezervas al si la rajton ĝis 31 вус 2004 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto, libroforme aŭ elektronike.
Halina Gorecka sekretario de Liro-2002
Dum iuj niaj gazetoj mortas, preskaŭ nerimarkate aperas novaj gazetoj. Nerimarkate, ĉar ilin oni ne povas legi eĉ en niaj bibliotekoj en Roterdamo kaj Vieno, kiuj kolektas ĉiun paperon kun teksto en Esperanto. Ja ili aperas nur rete.
La plej nova el ili estas Vola Püg’. Sed ĝi ne estas Volapük-lingva gazeto. Anstataŭ klarigi, ni citu el la redakcia kolumno (de Hodos).
Per tiu revuo, ni esperas (sed tute ne povas certi ĉar ni estas nur esperantistoj, fakuloj pri eterna esperado) iomete ridigi vin. Kaj per tiuj diversaj desegnaĵoj, ni ankaŭ dezirus daŭre riĉigi la Eo-komiksaron.
Laŭ la numeroj de la gazeto, vi povos rimarki, ke estos kelkaj regularaj rubrikoj, kaj kelkaj ne (mirinda, ĉu ne?). Kaj en tiu unua numero, vi jam havos eblecon ĝui multajn aferojn: vi malkovros la prilaboron de la gazeto en la Redaktej’, niaj anglaj legantoj povos plibonigi sian Esperanto-nivelon, la gekokoj frenezos (ĉu dioksin-nutritaj?), akvos la nimfoj kaj vi ĉion scios pri la Zamenhofa vivo... Sed Vola Püg’ fakte estas ankaŭ instrua gazeto: ekzemple, en tiu numero, vi povos lerni kaj stiradon kaj Occidental-on, kaj eble eĉ ambaŭ samtempe!
Oni plie klarigos al vi la kialojn de la reta formato de Vola Püg’. Kaj ĝuste tiu reta formato ebligos por ni, kaj tion vi mem konstatos, proponi al vi aferojn neproponeblajn (nur pro teĥnikaj kialoj, ne pro maldececo, friponetoj!) je papera gazeto: do, krome de la bildoj kaj tekstoj, povos ankaŭ esti sonoj, moviĝantaj bildoj... kaj aliaj surprizoj. Kaj jam en tiu numero 1, vi povos spekti filmeton okazintan en la fama Eo-kulturdomo Greziljono!
Nu, ĉar la gazeto estas tute senpaga (sed ne senpuga), simple funkciigu vian krozilon kaj iru al www.volapug.net.
Johansson, Sten. Dis!: Originala romano. — Antverpeno: FEL, 2001. — 135 pĝ. — [Recenzoekzemplero de FEL].
Tišljar, Zlatko. Eŭropa ideologio: Traktaĵo — Maribor: Inter-kulturo, 1998. — 70 pĝ. — [Donaco de Višnja Branković].
Dostojevskij, Fjodor Miĥajloviĉ. Blankaj noktoj: Romanoj kaj noveloj / Trad. el la rusa Grigorij Arosev, Aleksej Birjulin, Aleksander Korĵenkov; Antaŭpar., koment. Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrad: Sezonoj, 2002. — 448 pĝ. — (Elektitaj verkoj, Vol. 1; Rusa literaturo, Vol. 8). — [Donaco de Sezonoj].
Cool, Gerard. La misio de Sava. — Pazarĝik: Radio, 2001. — 175 pĝ. — [Donaco de Petko Arnaudov].
Mirande, Jon. La baptofilino / Trad. el la eŭska Joxemari Sarasua. — Chapecó: Fonto, 2002. — 95 pĝ. — [Donaco de BEL].
Tetere, Viktorija. 80 rakontoj pri la eterne juna 800-jara Rigo / Trad. el la latva Jāzeps Šlars, Alīda Zigmunde, Margarita Želve k.a. — Rigo: Latvia Esperanto-Asocio, 2002. — 86 pĝ., il. — [Donaco de Aristo Medinš].
Phillipson, Robert. Internaciaj lingvoj kaj internaciaj homaj rajtoj. — Rotterdam: UEA, 2002. — 19 pĝ. — [Donaco de UEA].
Esperanto. 2002/11;
Esperanto en Skotlando. 2002/186;
Eventoj. 2002/222-240;
Heroldo de Esperanto. 2002/14;
Informilo [de AEH]. 2002/10,11;
Kontakto. 2002/5;
La KancerKliniko. 2002/104;
La Movado. 2002/621;
La Ondo de Esperanto. 2002/12;
Norvega Esperantisto. 2002/5;
SAT-Amikaro. 2002/573;
Sennaciulo. 2002/11;
Tempo. 2002/3;
Vekilo. 2002/4;
Wydarzenia. 2002/10-11;
Вестник эсперанто. 2002/2.
La oktobra enigmo tre plaĉis al niaj legantoj kaj ricevis rekordan kvanton da respondoj. Entute venis 48 solvoj. 43 el ili estas ĝustaj. Ilin sendis:
Alain Delmotte, Ludoviko De Doncker (Belgio), Brian R. Bishop, Les Burridge, Edmund Grimley Evans, Norman Ingle, Malcolm Jones, D. B. Kershaw, Alwyn Kind, Nial Makiligin, Vilĉjo Walker, Ken Wilson (Britio), Zdeněk Hršel (Ĉeĥio), Sylvia Hämäläinen, Erkki Kemppainen, Asko Kyttä (Finnlando), Lucien Giloteaux (Francio), Hans-Burkhard Dietterle, Dieter Dungert, Gunter Ebert, Hans Jaeger (Germanio), Siniša Veličković (Jugoslavio), Antanas Grincevičius, Ludomir Sobański (Litovio), Jean-Marie Ries (Luksemburgio), Andrzej Kołpanowicz, Hanna Skalska (Pollando), Ivars Barŝevskij, Igorj Belousov, Bronislav Ĉupin, Jurij Kivajev, Svetlana Konjaŝova, Segrej Manzurov, Oleg Sevruk, Anatolij Sidorov, Sergej Strelec, Oleg Vasiljev (Ruslando), Eric Castell, Tore Johansson, Roland Larsson, Malte Markheden (Svedio), Ludmila Orajevskaja (Ukrainio), Roland Thibault (Usono).
La premion gajnis Hans-Burkhard Dietterle. Ni gratulas!
Vegetaĵoj: Sangvisorbo, maizo, rumekso, leontodo.
Proverboj: 1. Tablon ornamas ne tuko sed kuko. 2. En sia dometo li estas atleto. 3. Ne kotas besto en sia nesto. 4. Razisto raziston razas. 5. Sen regalo ne estas balo. 6. Sidi en amaso da (en la enigmo “de”) embaraso. 7. Karakteron al kanto donas la tono. 8. Agrabla estas gasto, se ne longe li restas.
Bonvolu musklaki ĉi tie por vidi la bildon.
Skribu en la ĉeloj ĉirkaŭ la numeroj ses-literajn vortojn laŭ la horloĝa direkto. La vortoj komenciĝas en la ĉeloj markitaj per sago. En du horizontaloj vi trovos du vortojn. Sendu ilin kiel solvon de la enigmo.
1. Rapidega akvoflu’;
2. Inklino fari ian agon, akirita pro ofta ripetado de tiu ago;
3. Trikita ŝtof’;
4. Ebena tegmento kun balustrado;
5. Konsistanta el tri tonoj, tri duontonoj kaj unu kaj duona tono;
6. Lok’, en kiu funkcias ofico de komerca, industria entrepreno;
7. Metitablo;
8. Budhisma formulo, tirita el sankta libro kaj ripetata dum la mensa koncentriĝo;
9. Malŝate ridindiga ton’;
10. Tiu, kiu metie razas aŭ tondas barbon kaj kapharojn (Radiko);
11. Havanta nek komenciĝon nek finiĝon;
12. Longa maldika ŝnureto por kudri.
Kompilis Vladimir Vyĉegĵanin
Sendu la solvojn tiel, ke ili atingu nin poŝte (Vladimir Vyĉegĵanin:
ab. ja. 71, RU-622049, Niĵnij Tagil, Sverdlovskoj obl., Ruslando) aŭ rete antaŭ 10 marto 2003. Inter la solvintoj ni lotumos libropremion. Bonŝancon!
La unua parto aperis en decembro 2002
Demando: Ĉu vi posedas diplomon aŭ ateston pri via scio de Eo? Bv. precizigi.
Respondo: Ŝatus min tion.
(Kataluna respondo al UEA-enketo, 1991)
En la kategorio de Monda Herdaĵo troviĝas...
(flugfolio Kroatio, la renaskiĝanta lando)
Diskunigu la vivon de Zamenhof per tiu ĉi teatraĵo.
(Valencia Luno, 1992, jan)
Por 1992 ni planas la aperigon de ĉeĥa numero kaj de blata numero de ILTIS-Forumo.
(Cirkulero 1992-02-22 de ILTIS)
Post la devio de UEA en novembro finnaj e-istoj donacis jam pli ol 3000 markojn por ebligi estonojn membriĝi en UEA.
(Esperantolehti 1992: 2, pĝ. 9)
La “mirkalon de la unua kongreso”, spertitan de ni ĉiuj, ne eblas resumi en unu titolo.
(Esperantolehti 1992: 2, pĝ. 37)
Paŝo post paŝo beliĝas nia Berlina Esperantodomo. (...) estas pretigata unu el la subtegmentaj ĉambretoj, tiel ke tie baldaŭ povas tranokti esperantistoj laŭ pasportservaj kondiĉoj. Aldone al ĝi oni refunkciigas unu el la ŝtuparejaj necesejoj, aldonante al ĝi ankaŭ lavujon. Tiu ŝtupareja necesejo servos ankaŭ por organizotaj festoj kaj renkontiĝoj en la Berlina Esperantodomo resp. en ĝia korto.
(Berlina Informilo, 2002, okt)
En Permo loĝis ankaŭ aliaj rusaj verkistoj, kiel poeto-fituristo Kamenskij, Korolenko, Mamin-Sibirjak.
(Rande de Eŭropo, flugfolio de Nikolai Lozgaĉev)
Kolektis István Ertl
1863. (Antaŭ 140 jaroj) Naskiĝis Emile Grosjean-Maupin kaj Nikolaj Borovko.
1868. (Antaŭ 135 jaroj) Naskiĝis Jean Borel, Pál Lengyel, Felikso Zamenhof (FeZ) kaj Louis Couturat.
1878. (Antaŭ 125 jaroj) L.Zamenhof prezentis la projekton de Lingwe uniwersala. Naskiĝis Hugo Steiner.
1888. (Antaŭ 115 jaroj) Volapukista klubo en Nurenbergo konvertiĝis al Esperanto (la unua Esperanto-klubo en la mondo). Aperis La neĝa blovado (Puŝkin) de Antoni Grabowski.
1893. (Antaŭ 110 jaroj) Fondiĝis Internacia Ligo Esperantista. Aperis la unua poezia Esperanto-antologio La liro de la esperantistoj.
1898. (Antaŭ 105 jaroj) Fondiĝis en Francio Societo por la Propagando de Esperanto — la unua landa Esperanto-Asocio. Naskiĝis Eugen Wüster.
1903. (Antaŭ 100 jaroj) Fondiĝis Londona Esperanto-Klubo. Aperis Fundamenta Krestomatio. Ekaperis Espero Katolika. Naskiĝis Károly Bodó, Jan Fethke (Jean Forge), Aleksandr Logvin. Planlingvo Latino sine flexione.
1908. (Antaŭ 95 jaroj) Fondiĝis UEA, Ruslanda Esperantista Ligo, Dana Esperanto-Asocio, Akademio de Esperanto kaj TEVA. Ekaperis Franca Esperantisto. Vestnik Znanija ĉiumonate havis Esperantan suplementon Espero. Naskiĝis Henri Vatré (Baupierre). Mortis Henri Vallienne.
1913. (Antaŭ 90 jaroj) Deklaracio pri Homaranismo de Zamenhof. Ekaperis La Espero kaj l’esperanto. Unua poŝta stampo en Esperanto (UK-9 en Berno). Naskiĝis Miyamoto Masao, Johannes Palu, Nikolaj Rytjkov, Carl Støp-Bowitz. Mortis Carlo Bourlet.
1918. (Antaŭ 85 jaroj) Fondiĝis Aŭstralia Esperanto-Asocio.
1923. (Antaŭ 80 jaroj) Moskva Radio uzis Esperanton. Naskiĝis André Albault kaj Laŭlum.
1928. (Antaŭ 75 jaroj) Aperis La tajdo de Nikolao Hohlov kaj Sur sanga tero de Julio Baghy. Naskiĝis Magomet Isajev kaj Georges Lagrange. Planlingvo Novial.
1933. (Antaŭ 70 jaroj) Fondiĝis Internacio de Socialistaj Esperantistoj. Interkonsento de Kolonjo. Aperis Enciklopedio de Esperanto (1a vol.), Metropoliteno de Vladimir Varankin, Hungara antologio, Esperanta traduko de Infero de Dante. Ekaperis La Pirato. Naskiĝis Tyburcjusz Tyblewski kaj Michel Duc Goninaz. Mortis Ivan Ŝirjajev. Eŭgeno Lanti foriris el la gvidantaro de SAT.
1938. (Antaŭ 65 jaroj) Fondiĝis TJO (TEJO) en la unua IJK. Pafekzekuto de Vladimir Varankin, Nikolaj Nekrasov kaj aliaj aktivuloj de SEU.
1943. (Antaŭ 60 jaroj) Naskiĝis Ulrich Lins.
1948. (Antaŭ 55 jaroj) Fondiĝis TEĴA. Aperis Leteroj de Zamenhof.
1953. (Antaŭ 50 jaroj) Fondiĝis MEM. Aperis Historio de SAT. Ekaperis Paco. Naskiĝis Ilona Koutny kaj Probal Daŝgupto. Mortis Nikolaj Hohlov.
1958. (Antaŭ 45 jaroj) Fondiĝis EŜLI, Kanada Esperanto-Asocio, Bulgara Esperanto-Teatro. Aperis Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári kaj Esperanta antologio.
1963. (Antaŭ 40 jaroj) 2a internacia arta festivalo (Sofio). Ekaperis Kontakto.
1968. (Antaŭ 35 jaroj) 1a Pupteatra Internacia festivalo en Zagrebo. 1a Ekumena Esperanto-Kongreso en Limburg. Fondiĝis Instituto Hodler ’68.
1973. (Antaŭ 30 jaroj) Ekaperis Juna amiko. Mortis Nikolaj Rytjkov kaj Raymond Schwartz.
1978. (Antaŭ 25 jaroj) Aperis Enkonduko al literatura kritiko de Giorgio Silfer. Mortis Laojos Tárkony (Totsche).
1983. (Antaŭ 20 jaroj) Aperis Kaj ceter’ — nur literaturo de Gaston Waringhien. En Jekaterinburg okazis literatura semajnfino, altlerneja planlingvistika konferenco kaj kultura forumo. Fondiĝis EVA kaj E.R. Kulturo. Ekaperis Esperanto aktuell kaj TEJO-Tutmonde.
1988. (Antaŭ 15 jaroj) Fondiĝis Urala Esperantista Societo kaj Esperanto-Asocioj en Estonio, Latvio kaj Litovio. Aperis La danĝera lingvo de Ulrich Lins. Stariĝis FAME-fondaĵo. Mortis Nikolaj Danovskij kaj Tibor Sekelj.
1993. (Antaŭ 10 jaroj) Esperanta PEN-Centro aliĝis al Internacia PEN-Klubo. Aperis Poemo de Utnoa de Abel Montagut, Ibere libere kaj Esperanta traduko de Krimo kaj puno de Dostojevskij. Mortis Juan Régulo Perez, Johannes Palu kaj Antonina Apollo.
1998. (Antaŭ 5 jaroj) La unua Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo (Montpeliero). Lanĉo de la Pakto por la Esperanta Civito. Unuafoja elekto de la Esperantisto de la Jaro (William Auld). Mortis Nikolai Lozgaĉev.
Mi volas gratuli vin pro la abundo de informoj, aŭtoro-diverseco kaj admirinda flua esperanto de via revuo La Ondo de Esperanto.
Mi legas papere La Ondon en la sidejo de Portugala Esperanto-Asocio. El ĉiuj numeroj mi ĝue sorbas ĉiujn novaĵojn kaj artikolojn. Pro ekonomiaj malfacilaĵoj mi ankoraŭ ne iĝis abonanto. Kuraĝon por via daŭra laboro!
Alcino Alves (Portugalio)
Mi tre dankas nian akrapluman Komitatanon Z, ĉar finfine mi scias, ke la Jarlibro de UEA ja aperis. Eble ja s-ro Z estas pli proksime al la fonto, ĉar mi ankoraŭ ne ricevis ĝin, sed mi ja ne loĝas en la koro de Eŭropo. En la revuo Esperanto, kiu venas de tempo al tempo, mi partoprenas la incenson fare de la nova redaktanto, dum restas magriĝintaj servoj por ni. Dume mi ne scias, ĉu mi ankoraŭ estas membro de UEA. Ĉu la komitatano povas konsili al mi, ĉu mi denove membriĝu.
Wolfgang Kirschstein (Danlando)
Jen komentoj miaj pri Ondoj 10 kaj 11.
En Nro 10 mi ŝatas diskutadon pri Esperanto kiel lingvo de malplimulto rilate al la grandega grupo de neesperantistoj: “Kia estas esperanto...” eĉ “Hobisma sindromo”. Mi tre ŝatis la ĉeĥovan novelon “La vivo en demandoj kaj ekkrioj”! Sur la 19a paĝo estas foto, sur kiu estas ankaŭ mia filino Marta.
En numero 11 aparte interesas min la intervjuo kun Ilona Koutny, raporto pri Monda Turismo, la Finkel-debato, la raporto pri Arkones, la malferma letero de Birthe Lapenna.
Jarl Hammarberg (Svedio)
Al niaj Internaciaj Fotokonkursoj ofte venas fotoj, kiujn ni ne povas fidele reprodukti grize en la revuo. Nun ni utiligas la koloran kovrilon por aperigi du fotojn:
Anna Skudlarska (Pollando). Revo
Premu por vidi la bildon
Gražvydas Jurgelevičius (Litovio). Avo kaj nepoj
Premu por vidi la bildon