Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Ondo de Esperanto

La bazan tekston origine enkomputiligis La Ondo de Esperanto

La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de La Ondo de Esperanto.

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 2001-2004

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2003. № 10 (108)

Sur la kovrilpaĝo estas foto el ĉi-jara Infana Kongreseto.

Redakcie

La inercio de nia viva vojo trenas nin preterpaŝi tro periferiajn ĉirkaŭerojn, kiujn ni perceptas situi post la rando de nia senpera intereso. Pli-malpli longevidaj komence ni paradokse iĝas tuŝkontaktaj praktikuloj. Oni nomas tion saĝo de la aĝo kaj kontraŭstaras al la neprudento de la juneco. Ni lernas kontentiĝi de malmulto, “vivi en la sektoro de la hodiaŭa tago”. Ĉu vi ne forgesis, kio estas sektoro? Ĝi estas fragmento inter du radioj, kie unuflanke oni havas por limo arkon kaj aliflanke — punkton. Vivante “en la sektoro de la hodiaŭa tago” oni do pasas, oni iras sian vivan vojon, sed — laŭronde, ĉiam ĉirkaŭ la sama loko. Kiel sciuro en sia rado. Oni ne supertaksu do la saĝon de nia praktikismo.

Tiu anticipa rimarko donas al mi pretekston tuŝi pli specialan demandon. Temas pri ĵurnalismo. Lamentinda fenomeno: aro sekvas la vojon de unuopulo, ĉi-okaze jam ne laŭronde, sed en libera falo. Kontraste al la ĝeneraligo de la pasinteco la nunepoka tendenco konsistas en la idoligo de la detalo. Filozofie tio esprimiĝas en “malkonstruo” de ĉiu senca konekto, gazetpaĝe kaj surekrane — en maksimuma mozaikeco de la informa spaco, kiu iĝas plata surfaco de la kalejdoskopaj kombinoj. Tio nomiĝas bele: “atenti la neripeteblan vibron de momento”, aŭ: “esti objektiva ĵurnalisto”. En la kunteksto de nia “sektora” ekzisto tio estas tre relativa neripeteblo. Kaj pli, en stereoskopia vido de la problemo ĝi aperas kiel nura kaj tuta degenero de la vidkapablo.

Ĉu la leganto ankoraŭ retenas la atenton al tiu pensovibro? — Bone. Por penetri post la rondon de la rutino oni bezonas rememori ion pri nia optika organizo. Granda invento de la naturo — stereoskopia, profunda, voluma vido enorme distancigis ĝiajn posedantojn dis de la ceteraj. Tiuj ceteraj — la insektoj — vidis (kaj vidas) la mondon kiel mozaikon de fragmentoj, kiel koloran kombinon sur plato. Ĵ. Derrida devus trovi en insekto sian idealon, ja la insekto permanente praktikas plenan kaj tutan malkonstruon. Por indiki la gradon de la falo de la moderna civilizo oni povus ne uzi laŭtajn eksklamaciojn kaj fortajn esprimojn; sufiĉas mencii, ke ĝi reproduktas la nivelon de la insekta intelekta kaj morala organizo. De nun la komparo kun besto — lupo, eĉ bufo — sonu por homo kiel komplimento. Ja lupoj kaj bufoj longe superpaŝis la insektojn, ĉar ili scias, almenaŭ optike, kio estas profundo kaj perspektivo.

Evidente la statistika homo ankoraŭ ne pretas al tiel radikala descendo laŭ la evoluŝtuparo. Li preferus porkomence reenkarniĝi kiel iu pli proksima al lia denaska anatomia tipo. Almenaŭ unu observo apogu al mi tiun konkludon. La karaktero de mia laboro igas min pli-malpli regule rigardi noktan televidon. La unua kaj la dua naciaj kanaloj prezentas al la publiko luksajn produktaĵojn de la usona origino. Tiuj ege kostaj spektakloj, kun tre komplikaj specialaj efektoj, havas tamen tre seriozan venktriumfontan rivalon — lokan kanalon Kaskad, kiu ĉiunokte — simple kaj sen fantazioj — sidigas antaŭ la kamerao certan homon kiu, proponinte al la spektontoj preskaŭ idiote naivan alternativon (Ekzemple: “Kio estas por vi televido? 1. Neceso. 2. Eksceso.) senfine babilas kun ili telefone. Ŝajne, Kaskad havus neniun ŝancon. Unuflanke — superdinamika ago, aliflanke — dormeta ulo; unuflanke — elegantaj supersteloj de Holivudo, aliflanke — sakforma, vata ekskomsomolano; unuflanke — milionoj por milionoj, aliflanke — mizeraj kopekoj pro noktumanta unuopo.

Kaj tamen jen. Ĉar tiuj etaj homoj — la spektantoj — ankoraŭ ne volas esti insektoj kaj preferas bufe kontempli kompanian bagatelon. Jen fine guto de optimismo en tiun bareleton de ĉagreno.

Alen Kris

UEA sen mitoj

Ziko M. Sikosek meditas

En la diskutoj pri la agado de Universala Esperanto-Asocio kelkaj ideoj ĉiam revenadas. Ankaŭ mi mem ekhavis plurajn el ili kaj bezonis iom da tempo por kleriĝi. Preparante prelegon por la UK en Gotenburgo, mi faris notojn pri tiaj mitoj — jen nekompleta listo, kiu unue aperis en Libera Folio. Reproduktado de ĉi tiu teksto estas malpermesita sen la eksplicita permeso de la aŭtoro.

Malaltigu la kotizojn!

Jen la ŝlosilo por havi novajn membrojn: la kotizoj estas simple tro altaj, ŝanĝu tion, kaj vi ligos pli da homoj al la Asocio. Julio Baghy en 1931 bazis siajn ideojn sur la studo de Johannes Dietterle el 1926, laŭ kiu 126.000 homoj parolas Esperanton. Baghy, kun la libereco de verkisto, plialtigis tion al “proks. 150.000” kaj kredis ke el ili almenaŭ 100.000 devus troviĝi por pagi malgrandan kotizon de 0,50 svisaj frankoj kaj ricevi la rajton elekti esperantistan parlamenton. Tio liverus sufiĉe altan sumon por pagataj oficistoj ktp.

Sendepende de tio, ĉu vere ekzistas tiom da Esperanto-parolantoj, Baghy ne konsideris la organizan laboron por kolekti kaj administri tiom da malgrandaj kotizoj. Kaj homoj kutime volas pli da rericevo por kotizo ol nur balotrajton.

UEA-direktoro Hans Jakob en 1937 (Ora Libro, UK-29 en Varsovio) konstatis prave la simplan ekvacion: kotizo estas en intima rilato al servo. Sen sufiĉe alta kotizo oni ne povas aranĝi servojn, sen interesaj servoj homo ne emas membriĝi kaj pagi. Kaj eĉ se pluraj miloj estus allogeblaj al malaltkosta kategorio kiel “Membro-Sen-Eldonaĵo”, ĉu la Asocio tion volas? Povus ja esti ke ne novaj homoj estos allogataj de tiu kategorio, sed... eble temus pri la jamaj Membroj-Jarlibro aŭ Membroj-Abonantoj. Tamen oni bezonas sufiĉe multe da homoj ja ĝuste en tiuj kategorioj, por entute ebligi la Jarlibron aŭ la revuon.

Igu komercistojn interesiĝi pri Esperanto!

Ĉu oni ne povus igi komercistojn interesiĝi pri Esperanto, demandis sin ankaŭ la pioniroj de UEA kiel Hodler kaj Stettler. Ili starigis kategorion “Esperantiaj entreprenoj”, kiuj estis kontakteblaj en Esperanto (t.e. ke unu oficisto parolas Esperanton) kaj kontraŭ sia kotizo rajtis meti reklamon en la Jarlibron. La malmultaj firmaoj, kiuj faris tion, devis baldaŭ konstati ke el tio ne sekvis multe da novaj klientoj. Komence de la 1930aj jaroj oni fine rezignis pri tiu kategorio.

Ĝenerale malfacilas reklami en Esperantio, ĉar aŭ la produktoj ne taŭgas por tiel dise vivanta komunumo (ekz. nutraĵoj), aŭ oni povas ankaŭ alimaniere atentigi pri sia varo: aperigi artikolon pri sia renkontiĝo, recenzon pri sia libro... tamen ekzistas esceptoj kiel ekzemple renkontiĝoj kiuj okazas ĉiujare kaj ne plu estas novaĵo.

Estas simile je la reto: reta vendado funkcias ŝajne nur ĉe objektoj kiujn oni jam antaŭe povis vendi perpoŝte, ekzemple librojn.

Donu pli da potenco al la Individuaj Membroj!

La Individuaj Membroj ne havas sufiĉe da povo, ili ricevu pli da reprezentantoj en la Komitato. — Sed kio pri la Landaj Asocioj (LA)? Ili pagas kotizojn por siaj “aligitaj” membroj, kaj kompense volas havi la rajton kundecidi pri la elspezo de la mono.

Kaj ĉiu LA havu kutime almenaŭ unu komitatanon. — Ĉu la Individuaj Membroj ne estas pli valoraj por la Asocio? — Iel jes, sed rigardu denove al la mono: LA pagas monon por membroj kiuj kutime ne kostas al UEA, dum la pli altaj kotizoj de Individuaj Membroj ja rilatas al pli grandaj elspezoj: administrado, Jarlibro, eventuale aliaj eldonaĵoj.

Pro tio, la voĉo de Individuaj Membroj pezas simile kiel tiu de Aligita Membro, sed pro la supre menciita problemo ke unu LA havu almenaŭ unu komitatanon, la komitatanoj B estas ŝajne malmultaj en komparo.

Petu monon de la ŝtato!

Kiam en 1936 UEA estis en granda krizo kaj intencis interalie donaci la bibliotekon grandparte al Internacia Esperanto-Muzeo Wien, komitatano Spielmann proponis en la komitatkunsido dum la UK: Oni postulu monon de la naciaj ŝtatoj.

Ni uzas nuntempe la esprimon “subvencioj”, kaj tio funkcias kutime rilate al temoj kiel junularo. Ĉar ja ekzistas granda timo ĉe la registaroj, ke junuloj povus veni en malbonan societon, radikaliĝi, ĵeti ŝtonojn... bonŝance ekzistas TEJO tiel ke junuloj ne sidas surstrate, sed en seminarioj, kie ili verkas same subvenciatajn informilojn. Junularo, kunvenoj, eldonaĵoj — bone, sed multe malpli facilas akiri subvenciojn por io alia.

Ofertu seriozan financan servon!

Jam antaŭ la unua mondomilito esperantistoj provis bankumi kaj elprovis esperantistan ĉekbankon; UEA en la 1920aj jaroj ofertis proprajn respondkuponojn anstataŭ la jam ekzistantaj internaciaj respondkuponoj; la Universala Ligo de Andreo Cseh volis post la dua mondomilito propagandi mondan registaron kaj jam eldonis la “stelon” — la moneroj havas almenaŭ valoron por kolektantoj.

Revenis nun la ideo en propono de kelkaj TEJO-funkciuloj por “plibonigi” la Centran Oficejon. UEA funkciu kiel banko, kio en la epoko de interreto ja estas neniu problemo, ĉu ne? Eĉ se oni povus solvi la multajn teknikajn problemojn tiel ke la plej multaj membroj fidos al la sistemo — kion opinios la nederlanda ŝtato kun siaj leĝoj, kiam privata asocio ludas bankumadon...

Aliancumi kun aliaj movadoj!

UEA laŭ la Statuto estas neŭtrala, tamen ĝi rajtas “kunlabori” kun neneŭtralaj asocioj kiuj havas parte la samajn celojn, kondiĉe ke ili respektas la homajn rajtojn. TEJO havis en 1971 la stultan-senutilan-ĝenan-sendanĝeran ideon subskribi kunlaboran kontrakton kun la Monda Federacio de Demokrata Junularo, dependa de Moskvo. Lastatempe kelkaj esperantistoj postulas fari ion komunan kun la “antiglobalisma” (kontraŭ-tutmondiĝa) movado. Eble el tio rezultos nova faka asocio, sed estas dubinde ke tio donos esencan puŝon al Esperanto. Povas esti ke male. Ni havas plurajn “kunlaborantajn” “fakajn asociojn” pri kiuj UEA certe ne rajtas fieri (rigardu en la Jarlibron).

Kiam post la dua mondomilito kelkaj germanaj kristandemokratoj volis propagandi “kristanan socialismon”, la ĉefo Konrad Adenauer avertis ilin: “Se oni parolas pri socialismo, oni gajnas kvin homojn kaj dudek forkuras.”

Sonbildoj ĉe sveda lago

La sonoj de naĝado kaj akvoludoj ŝvebis ĉiutage super la lago. Poste, krioj el arbaro: “Mi trovis jam kvin!” Eĥo: “Eĉ unu suĉ-bombonon mi ne trovis... kie... ha jen unu!” Internacia Futbala Matĉo kun komentario: “Florian plusendas la pilkon al Tomoya, tiu lerte preterpasas du atakantojn, Gretel klopodas haltigi lin, sed ŝoto al golo... Kristine haltigas tion per forta piedbato — tute ĝis la alia golo!”

Jen sonbildoj de la 35a Internacia Infana Kongreseto okazinta fine de julio en Lerum, 20 km de Gotenburgo. Ĝi arigis 27 infanojn el Belgio, Francio, Hungario, Japanio, Kubo, Norvegio, Rumanio kaj Svedio. Preskaŭ duono venis el Esperanto-familioj kun bona lingvoscio; tamen kelkaj havis malpli da kapablo ol la kongreseto bezonas; tiuj ekspediĝis ĉiutage al paroliga kurseto.

Kelkaj gepatroj kaj aliaj familioj kun infanoj aldoniĝis al la ekskurso al bestoĝardeno en Borås. Alitage gepatroj, ĵurnalisto kaj interesitoj vizitis la IIK-ejon kaj la infanoj pretigis koncerteton por ili.

Inter la IIK-programeroj estis pentrado, desegnado, kolĉena farado, sportaj olimpikoj kun premioj, apudlaga fajro, du trezor-serĉoj, muzikado, dancado, seĝo-ludoj kaj la ĉiunokta dormiga rakonto, per kiu infanoj aŭskultis tutan libron Avinjo.

Vizitu la IIK-hejmpaĝon legi raportojn kiujn la infanoj verkis kaj vidi fotojn. En la hejmpaĝaro de UEA serĉu sub “Kongresoj”. Ni kore dankas al Aino, nia surloka gvidanto, kaj al la aliaj gvidantoj kaj helpantoj.

Stefan MacGill

Gotenburga vendado

La kongresa libroservo raportis, ke la kongresanoj en Gotenburgo aĉetis librojn, diskojn, kasedojn k.s. je la sumo de ĉ. 30 mil eŭroj (inkluzive de la impostaj krompagoj). La pintajn vendojn ĝuis jenaj tri libroj:

1. La Zamenhof-strato de Roman Dobrzyński

2. La Postdomo de István Ertl

3. Esperanto sen mitoj de Ziko Marcus Sikosek

Inter la plej amase vendataj troviĝis ankaŭ la nova Esperanto-Dokumento, preparita de Detlev Blanke (pli detale pri ĝi bv. legi en la sekva GK).

GK UEA

Ekumena Kongreso

La 16a Ekumena Esperanto-Kongreso okazis en Rimini 30 aŭg – 6 sep 2003 kun ĉ. 300 partoprenantoj — eble la plej granda Ekumena Esperanto-Kongreso ĝis nun.

La kongreso okazis en la paroĥejo de la esperantista pastro Duilio Magnani, kiu ornamis sian preĝejon per belegaj, daŭre ampleksigataj mozaikoj kun esperantlingvaj tekstoj. La dua avantaĝo de tiu paroĥejo estas ĝia situo nur kelkcent metrojn for de mondfama plaĝo, kie la kongresanoj povis bani sin en la ankoraŭ varma akvo de la Adriatiko dum la preskaŭ ĉiam tre agrabla somerfina vetero.

Ĉirkaŭ 50 gejunuloj partoprenis la aranĝon kaj loĝis kune en hotelo vidalvide de la kongresejo. Plejparte ili estis komencantoj, kiuj vigle partoprenis en tri internaciaj konversaciaj kursoj.

La programo plejparte tre bone sukcesis. Okazis ekskursoj al San Marino kaj Ravenna kaj multaj prelegoj kaj diskutrondoj; vere interesa estis ekzemple diskuto kun la juna seminariano Louis Mbella el Kamerunio pri disvastigo de Esperanto kaj bonfara agado en Afriko.

Ĝojiga estis la multnombra partopreno en la elekto de la nova IKUE-estraro; 295 membroj voĉdonis (inkluzive de la poŝtaj voĉoj). Elektiĝis kiel nova prezidanto de IKUE Miloslav Švaček el Ĉeĥio; vicprezidantoj fariĝis Marija Belošević el Kroatio kaj pastro Lajos Kobor el Hungario.

En 2004 ne okazos Ekumena Kongreso, sed IKUE-Kongreso en Litovio kaj KELI-Kongreso en Ĉeĥio.

Por 2005 KCE invitis Ekumenan Esperanto-Kongreson al La Chaux-de-Fonds.

Ulrich Matthias

Veto je la pluvivo de BKC

Ni, prezidantoj de EEU kaj UEA, kredas, ke la pluvivo de Brusela Komunikadcentro en 2004 estas necesa por la asistado al kaj vigligado de la Landaj Asocioj en sia informado pri egalrajteca traktado de la lingvoj en Eŭropo kaj pri Esperanto.

D-ro Esperanto en 1887 petis la legantojn de la unua broŝuro promesi, ke ili eklernos la internacian lingvon, kiam 10 milionoj da aliaj personoj estos farintaj la saman promeson.

Same en 2003 Eŭropa Esperanto-Unio petas vin promesi unufojan donacon de almenaŭ 0.5% de via jara enspezo por Brusela Komunikadcentro, kiam la totalo de tiuj donacoj ebligos la pluekzistadon de BKC en 2004. (Laŭ takskalkulo tiu pluekzistado de BKC estos garantiita, se 250 personoj faros tiun ĉi promeson.) La promeso implicas, ke vi efektive pagos la sumon al la kasisto de via Landa Asocio aŭ al la konto Eŭropo de UEA antaŭ 31 nov 2003. Jam dum la UK, dek unu gesamideanoj faris la promeson, kaj tagtage venas aliaj plenumitaj formularoj al EEU.

Tuj kiam — en malfavora kazo — oni konstatos antaŭ la fino de venonta novembro ke la pluekzisto de la BKC ekde 1 jan 2004 ne estas garantiigebla, ĉiuj kasistoj de Landaj Asocioj estos petataj repagi la sumojn donacitajn al vi.

Tuj kiam estos decido, ke BKC pluvivos dum 2004, la kasistoj estos petataj

1. transpagi la donacitajn sumojn al Eŭropa Esperanto-Unio

2. informi vin pri tiu transpago (Se estas ia reduktebleco de impostoj en via lando, rilata al via donaco, li ankaŭ informos vin pri tio.)

Seán Ó Riain, prezidanto de EEU

Renato Corsetti, prezidanto de UEA

Petu pagilojn ĉe: Johan Derks, Rietgors 40, 8271 GH IJsselmuiden, Nederlando, derks.esp@tiscali.nl.

La verdaj montoj de Esperantujo

Meze de la verdaj, rondaj montoj de la usona ŝtato Vermonto, kelkaj hektaroj fariĝis malgranda provinco de Esperantujo. Nur dum tri semajnoj, bedaŭrinde, rapide forflugintaj.

En julio ĉiujara Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) akceptis 27 homojn el kvar kontinentoj kaj naŭ landoj.

Kulminoj de nia restado estis du vesperaj prelegoj. La unua de s-ro Aleksandr Ĥarjkovskij el Novjorko pri la legenda rusa verkisto Eroŝenko. La duan prelegon faris Humphrey Tonkin, pri la arto de tradukado kun ekzemploj el diversaj tradukoj de Hamleto kaj Henriko la Kvina de Ŝekspiro al Esperanto. Alian vigligan vesperon ni pasigis kun la energia Kimo Henriksen, ofte kunkantante.

La studentoj estis apartigitaj en tri nivelojn. Ĉi-jare instruis la unuan nivelon, por progresantoj, Lee Miller el Usono, kaj la duan nivelon, por progresintoj, Paŭlo Gubbins el Britujo. Spomenka Štimec respondecis pri la tria, plej alta nivelo.

En la tria nivelo, la ĉefaj temoj estis la kulturo, literaturo kaj historio de Esperanto. En la dua nivelo, tiuj temoj konsistigis ankaŭ gravan parton de la kurso. Ĉe ĉiuj niveloj, la instruado sekvis plejparte aktivan metodon, kiu multe paroligas la studentojn. Jen interesa apartaĵo de NASK: la unua kaj tria lecionoj estis matenaj, la dua posttagmeza, kaj la studentoj rajtis ĉeesti du nivelojn ĉiutage; tion faris kelkaj.

Grava parto de la kursaro estas la NASKa Fasko, ĉiutaga bulteno, zorgita de Tim Westover, en kiu studentoj kaj instruistoj publikigas ĉiaspecajn tekstojn. Tio estas interesa rimedo pli bone koni la aliajn kunNASKanojn, ĉar per verkado oni foje rivelas sin pli intime ol per parolado.

NASK okazis ĉiusomere en Usono dum tridek kvar sinsekvaj jaroj. Ekde du jaroj, ĝin akceptas la “Lernejo por internacia trejnado” (School for International Training, SIT) apud la ĉarma, tipe novanglia urbeto Brattleboro (Vermonto). SIT estas malgranda neordinara altlernejo, kies celo estas stimuli internacian interkompreniĝon pere de lingvoinstruado, kursoj pri daŭra disvolviĝo kaj organiza administrado, staĝoj en pluraj landoj, kaj diversaj paccelaj aktivadoj. Dum nia restado ĉi-somere, ekzemple, okazis ĉe SIT kelktaga seminario inter islamanoj kaj judoj, kaj poste komenciĝis plursemajna pacstaĝo de grekaj kaj turkaj gejunuloj el Kipro. Kia taŭga loko por studi Esperanton!

Francisko Lorrain

AIS San-Marino festas sian dudek-jariĝon

En la unua semajno de septembro AIS San-Marino okazigis sian 26an Sanmarinecan Universitatan Sesion (SUS-26). Por tio ĝi revenis al San-Marino, en kiu ĝi ekestis antaŭ 20 jaroj, kaj al la apuda itala urbo Rimini. La scienca programo de SUS-26 ampleksis kvar universitatajn kursojn kaj dekon da sciencaj prelegoj; tri studentoj sukcesis per fina ekzameno akiri sciencan gradon de AIS.

Dum la solena fermo de SUS-26 estis prezentita ampleksa salutmesaĝo de AProf. Renato Corsetti, prezidanto de UEA, kiu emfazis la gravan rolon de AIS por la Internacia Lingvo Esperanto. Poste OProf. Minnaja prezentis retrospektivon ne nur al la historio de AIS, sed ankaŭ al pli fruaj sciencaj aktivadoj per tiu lingvo.

Ĉar la deĵor-periodo de la nuna senato finiĝas ĉi-jare, necesis elekti novan senaton por la jaroj 2004-2007. OProf. Helmar Frank (DE) kaj OProf. Carlo Minnaja (IT) estis konfirmitaj en siaj oficoj de prezidanto kaj vicprezidanto. OProf. Fabrizio Pennacchietti el Torino (IT) estis nomumita Honora Senatano de AIS.

Tre bone evoluis la rilatoj inter SUS-26 kaj la 16a Ekumena Esperanto-Kongreso, kiu samtempe okazis same en Rimini: la du aranĝoj reciproke invitis siajn partoprenantojn, kiuj tiel profitis de duobla programo.

Jam dek tagojn post SUS-26 AIS unuafoje stud-konferencos en Bulgario, en la urbo Karlovo, kie funkcias internacia universitato uzanta Esperanton kiel instrulingvon. Tuj poste pluraj AIS-anoj instruos en la ĉi-jare fondita komuna departemento de AIS kaj la ŝtata universitato “Lucian Blaga” en Sibiu-Hermannstadt (RO).

SUS-27 okazos en septembro 2004, probable en la slovakia limurbo Komárno, kie AIS preparas la fondon de privata universitato kun propra instruejo. Ankoraŭ eblas partopreni en la investoj pri tiu konstruaĵo, situonta ĉe la renoma “Eŭropa placo” de Komárno.

Reinhard Fössmeier inform-ofico de AIS

Esperanto kaj... skulptarto

Vicministro pri kulturo d-rino Biserka Cvjetičanin kaj urbestrino de Zagrebo Vlasta Pavić kune malfermis la ekspozicion de dana skulptisto Jesper Neergaard en prestiĝa kroata Muzeo Mimara la 9an de septembro. Jesper Neergaard donacis en 2001 sian skulptaĵon La Futuro al Zagrebo okaze de la 86a Universala Kongreso.

Ĉi-jare Kroata Esperanto-Ligo ricevis financan helpon por pli profunde prezenti la artiston al la zagreba artama publiko. Neergaard ekspozicias 27 skulptaĵojn sub la nomo La ŝtono de la filozofo. Kroata Esperanto-Ligo ricevos de la skulptisto unu skulptaĵon donace por siaj novaj ejoj.

Ĵurnaloj kaj TV raportas pri la agado de esperantistoj lige al skulptarto.

Spomenka Štimec

Litovia kalejdoskopo

Esperanto altlerneje

Ekde lernojaro 2003-04 en la studprogramo de la Humanisma fakultato en Kaunas de la Vilniusa Universitato estas enkondukita Esperanto. Ĝi estos instruata al studentoj de diversaj filologiaj fakoj kiel libere elektebla studobjekto. Ekde 15 sep sekretariino de Litova Esperanto-Asocio (LitEA), Aida Čižikaitė, kiu mem studas magistran ŝtupon en tiu fakultato, po du akademiajn horojn unufoje semajne instruos al 30 studentoj-filologoj de diversaj kursoj de bakalaŭraj studoj, kiuj enskribiĝis por studi Esperanton. Dum duonjaro por Esperanto estos dediĉitaj 32 horoj, entute 64 dum la tuta lernojaro. La unua duonjaro finiĝos per noto en la studlibreto, la dua duonjaro finiĝos per ekzameno. Pro studado de Esperanto dum la tuta jaro studentoj ricevos kvar kreditojn. Studobjekto Esperanto estos enskribita en akademiajn dokumentojn de studentoj pri studado.

Donaco por lernejoj

Katolika pastro kaj esperantisto, Saulius Keras, donacis al la Centro pri prizorgado de edukado ĉe Litovia ministerio de edukado kaj scienco 646 ekz-ojn de la lernolibro de Esperanto de Gediminas Degėsys, por ke la Centro dividu ilin inter diversaj litovaj lernejoj. La plena kosto de la helpo estas 3230 lidoj (ĉ. 1000 eŭroj). Laŭ deziro de la donacinto la lernolibroj estas disdividitaj jene: 524 lernolibroj — al 524 mezlernejoj de Litovio; 89 lernolibroj — al 89 gimnazioj; 26 lernolibroj — al 26 junularaj lernejoj; 7 lernolibroj — al 7 artaj gimnazioj kaj liceoj.

Niaj libroj en vendejoj

Jam dum tri jaroj en unu el ĉefaj librovendejoj de Kaunas Knygu aleja sur la ĉefa piedira strato Laisves aleja (Avenuo de Libero) n-ro 29 funkcias fako de Esperanto. La fako enhavas kelkajn bretojn kun diversaj libroj en Esperanto, eldonitaj en Litovio kaj eksterlande. Ĉiujn librojn liveris LitEA. La vendejo apartenas al posteuloj de konata librovendisto Juozas Masiulis, kiu ĝis 1940 havis kelkajn librovendejojn. Post 1990 parencoj de Juozas Masiulis revenis el Francio por konstante loĝi en Litovio kaj malfermis tiujn librovendejojn.

Ekde 6 sep en la ĉefurba librovendejo “Antakalnio peleda” (str. Antakalnio 67) ekfunkciis Esperanto-fako. Sur kelkaj bretoj estas ĉirkaŭ 60 titoloj de niaj libroj — lernolibroj, vortaroj, konversaciaj libroj, legaĵoj, beletro en Esperanto. Ĉiujn librojn liveris Vilniusa filio de LitEA. Ĉion preparis Jūratė Bartaškienė kaj respondeca sekretariino de LitEA Irena Alijošiutė.

Kiu estas kiu en Litovio?

Ekde 1996 en Litovio estas eldonata biografia informlibro pri famaj homoj Kas yra kas Lietuvoje (Kiu estas kiu en Litovio). Ĝin eldonas Neolitas en Kaunas. Ekde la komenco en ĉiu eldono de tiu libro estas metita tre detala biografio de Povilas Jegorovas — prezidanto de LitEA. En la lasta eldono ĝi troveblas sur paĝo 262 kun foto. Preskaŭ la tuta artikolo prezentas la esperantistan agadon de Povilas Jegorovas. La informoj estas esence identaj kun tiuj, kiuj aperis ankaŭ en la libro de la sama serio Kiu estas kiu en regiono de Kaunas? Fine de la biografio oni direktas al alia paĝo, kie estas tre detale prezentita LitEA. Sur paĝo 939 de la lasta eldono de 2002 de tiu libro estas tutpaĝa tre detala prezento de LitEA. La prezento estas ilustrita per foto kaj emblemo de la asocio.

Ekspozicio en la urbodomo

5 aŭg en la urba municipo de Panevėžys okazis malfermo de ekspozicio, dediĉita al 80-jariĝo de la Esperanto-movado en tiu urbo. La ekspozicion organizis Ligo de Junaj Esperantistoj de Panevėžys sub gvido de Vytautas Drąsutis. La malfermon de la ekspozicio partoprenis parlamentano esperantisto Stasys Kružinauskas. La ekspozicio daŭris unu semajnon.

Du novaj prospektoj

Turisma Informcentro de Kaunasa regiono kunlabore kun LitEA eldonis 1000 ekz-ojn de grandformata riĉe ilustrita plenkolora 28-paĝa informilo pri Kaunas kaj apuda urbo Birštonas. Tiu ĉi broŝuro aperis entute en sep lingvoj. Ĝin tradukis en Esperanton Petras Čeliauskas. Interalie, strato Zamenhof kaj la domo de LitEA estas indikitaj kiel vizitindaĵoj kaj mallonge priskribitaj. La eldonon financis la urba municipo, Litovia ministerio de ekonomio kaj kelkaj privataj entreprenoj. Ankaŭ pasintjare estis eldonita simila informilo pri Kaunas en Esperanto.

Eldonejo Libra Memelensis en Klaipėda laŭ mendo de la Turisma Informcentro de Kretinga eldonis 500 ekz-ojn de turisma informbroŝuro en la litova kaj Esperanto Kretingos rajonas (Distrikto de Kretinga).

La libro estas 32-paĝa, multkolora, riĉe ilustrita. La libreto estas eldonita lige kun 750-jariĝo de apudmara urbo Kretinga kaj lige kun sekvontjara 57a kongreso de IKUE. Sur la unua paĝo de la broŝuro estas presita emblemo de la 57a kongreso de IKUE, okazonta 3-10 jul 2004 en Kretinga. La tekston tradukis Aida Čižikaitė.

Lumo de etero

Ĵus aperis litovlingva libro de Stasys Stikelis Eterio sviesa (Lumo de etero), kiu estas detala historio de Litova Radio en 1919-1940. Ĝin eldonis Varpas en Kaunas. La impona libro havas ĉapitron Multlingva etero (pĝ. 292-295), en kiu ĉefe temas pri radioelsendoj en Esperanto en 1927-1939. Tiam Litova Nacia Radio el Kaunas disaŭdigis lecionojn de Esperanto kaj konstantajn ĝeneralajn informojn pri Litovio en Esperanto. La unua parolisto estis Antanas Poška. Poste aliĝis J.Kutra, L.Kalvelis, St.Sabalis. Esperanto en la litovia radio aperis kiel la unua lingvo post la litova, nur poste oni komencis disaŭdigi en la germana, franca, pola, angla k.a.

Denove televido

1 aŭg televido de Kaunas AR TV montris kelkminutan raporton pri Zamenhof kaj LitEA. Oni montris la sidejon de LitEA en malnova urboparto de Kaunas, Zamenhof-straton k.a. La raporto estis montrita dufoje dum informaj programoj. Ĝin preparis ĵurnalistino Angelė Pažereckienė, kiu mem estas esperantistino. Ne estas la unua fojo, kiam en televido de Kaunas oni informas pri Esperanto, tio okazas kelkajn fojojn ĉiujare.

Povilas Jegorovas

Pacaj esprimiloj

Pacaj Esprimiloj estis la ĉeftemo de la 71a Itala Kongreso de Esperanto kunveninta en Ankono-Portonovo 27-31 aŭg kun 130 partoprenantoj el ses landoj.

Al la Kongreso estis invititaj kelkaj elstaraj intelektuloj, kiuj dediĉas siajn fortojn al problemaro tre proksima al niaj idealoj, por pruvi, ke ekzistas diversaj vojoj, kiuj kondukas al la sama celo; por la disvastigo de Esperanto en strebado al packulturo kaj interpopola kompreniĝo.

Oni debatis pri la ĉeftemo per kvar sesioj.

1. Pacaj Kulturoj. Kun Ivo Osibov (ĝenerala sekretario de UEA); Episkopo Giuseppe Orlandoni (prezidanto de la Komisiono “Pacaj Kulturoj” de Itala Episkopa Konferenco); Leopoldo Piraccini (nacia estrarano de la “Pactablo”); Cristiana Acqua (responsulino pri Markio de UNICEF); Attilio Ascani (Markia Volontula Centro). La diskuton gvidis Renato Corsetti (prezidanto de UEA).

2. Virinoj kaj milito. Prelegantino Maria Grazia Camilletti (Ankonkomunuma skabeno pri publika instruado), kun partopreno de Stefania Ragnetti (Ankonkomunuma skabeno pri demokrata partoprenado, prezidantino de Virina Forumo).

3. Malfortuloj kaj Militoj. Atestaĵoj. Partoprenis Nedeljka Lozajić: blinda patrino kaj bombadoj en Beograd; la infanoj el Sarawi: rifuĝintoj en dezerto; knabo el Siera-Leono: travivaĵo de Chesy kaj de murdita familio; Vittorio Di Francia: infanoj kaj bomboj; Bruno Coen (Juda Komunumo en Ankono): la kontraŭjuda persekutado en Ankono.

4. Paca ekonomio. Partoprenis Franco Sotte (docento el la Ankona Universitato); Paolo Chiavaroli (Kooperativo Solidara Mondo).

Debatinte pri la temo “Porpacaj kulturoj” per teoriaj kaj konkretaj diskut-kontribuoj;

aŭskultinte raportojn de viktimoj de militoj en la iama kaj nuna tempoj;

analizinte la kontribuojn de esperantistoj al agadoj por helpi viktimojn de militoj kaj pli ĝenerale de situacioj de subevoluo kaj mizero; diskutinte pri la bazaj kondiĉoj, kiuj kaŭzas la nunajn misekvilibrojn, misevoluojn kaj perfortojn en la mondo;

la 71a Itala Kongreso de Esperanto reasertis:

— la esencan kunligon inter la klopodoj por disvastigi la internacian lingvon kaj la klopodoj por certigi pacon en la mondo;

— ke la celo de esperantistoj ĉiam estis kaj plu estas atingi justecon en la rilatoj inter kulturoj kaj lingvoj grandaj kaj malgrandaj kaj per tio forigi la kaŭzojn de streĉiĝoj kaj malpaco;

— la subtenon de esperantistoj al ĉiuj streboj por pli justa mondo kaj kunlige kun tio por pli paca mondo kaj alvokas al ĉiuj instancoj, partioj, movadoj kaj civitanoj informiĝi pri la internacia lingvo Esperanto kaj pri ties efiko en la lukto por kulture kaj lingve justa kaj paca mondo.

Marco Menghini

Dum 50 jaroj kune

Kelkajn monatojn post la solenado de la dudekjariĝo de Esperanto-Teatro Espero de Jerzy Fornal, en varsovia artgalerio Nusantara oni solenis la 50an datrevenon de la geedziĝo de Zofia kaj Jerzy Fornal. En ĝi Jerzy prezentis spektaklon Tajdoj de l’ vivo konsistantan el du monologoj de Emilia Lapenna Trompo kaj Brando. Antaŭis la spektaklon prelego de Zofia pri atingoj de la Esperanto-Teatro.

La solenaĵon partoprenis multaj varsoviaj esperantistoj kaj amikoj de la teatro. Per sia gratul-letero la Varsovia Filio de PEA emfazis, ke dum sia dudekjara agado teatro Espero gajnis aron da fidelaj spektantoj kaj simpatiantoj kaj fariĝis establo, sen kiu oni preskaŭ ne povus imagi la kulturan vivon de la varsovia esperantistaro. Krome estis emfazite, ke Jerzy kaj Zofia estas tute eksterordinara paro. Inter la varsoviaj esperantistoj estas ja multaj engaĝitaj aktivuloj, sed eĉ tiuj plej engaĝitaj al Esperanto movado plej ofte agas unuope, ĉar ili ne sukcesis instigi sian viv-partneron al pli aktiva agado por Esperanto. En la kazo de Zofia kaj Jerzy Fornal la situacio estas alia. Ili ambaŭ agas aktive, ĉiu sur sia kampo kaj samtempe ilia agado plene kompletiĝas. Zofia riĉigas la esperantistan mondon per novaj libroj, artikoloj kaj klerigaj prelegoj kaj Jerzy agas sur arta kampo.

Estis tostoj kaj vino kaj multaj bondeziroj de sano kaj fortoj por ankoraŭ longa agado por Esperanto.

Bogdan Michalski

Stude kaj lude en Barlaston!

Kiel ĉiuj jam scias, tradicia estas la somerlernejo en Britio, kaj en aŭgusto ĉi-jare ni festis nian 43an. Sed ne supozu, ke “tradicia” signifas ĉiujare ĉion saman, ke ni restas ŝlositaj en la pasinteco, — certe ne! Nia somerlernejo fariĝas pli kaj pli varia, pli kaj pli vigla.

Ĉiujare ni enkondukas ion novan; ĉiujare la lernejo pliboniĝas, kaj la programo pli riĉiĝas.

Tradicie, ni invitas eksterlandan gastpreleganton, kaj tiu tradicia parto restas neŝanĝita. Regalis nin ĉi-jare itala kanzonisto Gianfranco Molle, kiu per afabla bonhumoro majstre organizis la distran vesperon, bonege gvidis lecionojn kaj kompreneble bele kantis por ni. Sekvos lin la nekomparebla Ionel Oneţ, kiu tre saĝe akceptis nian venontjaran inviton — kaj laŭdire prelegos pri timiga samlandano lia; iu Drakula.

Do, kio nova? Ne eblas ĉion listigi sed jen gustumo: 15-kilometra promeno en la ĉirkaŭaĵo — kaj vere belas la pejzaĝo; ludsesioj en kiuj ni komune ridis; somerlerneja revuo Barlastona Balasto! plenplena je enigmoj kaj amuzaĵoj por okupi vin dum tiuj liberaj momentoj; laŭ la plej novaj instrumetodoj — novaj interaktivaj kaj aŭdekzercoj; novstilaj tradukekzercoj. Kaj venontjare — imagu — partoprenantoj (principe progresintoj) mem organizos, sub gvido de la instruantaro, du-tri sesiojn!

Do egale, ĉu vi estas progresanto, kiu volas pliprofundiĝi en la lingvo kaj kulturo internaciaj, aŭ ĉu vi estas progresinto, kiu volas uzi la lingvon en aktualaj, ĉiutagaj situacioj, vi ĝuos la eblecon dum ses tagoj mergiĝi en Esperanto ne nur stud- sed ankaŭ lud-cele.

Angela Tellier

Sur la foto: Paul Gubbins (la organizanto de la Barlastona Somerlernejo) kaj Kate Hall aktoras dum la distra vespero.

95-jariĝo en Rostock

“Kun Esperanto vi sentas vin ĉie hejme” — estis la titolo de jubilea festkunveno en Rostock (Germanio) 5-7 sep, al kiu venis 28 geesperantistoj el Germanio kaj Danlando, por ĝui la enhavoriĉan programon.

La festprelegon, ĉirkaŭatan de muziko, faris d-ro Detlev Blanke, kunfondinto kaj prezidanto de la distrikta Laborrondo Esperanto de Rostock 1965-1968, sekretario de GDREA 1970-1990. Ralf Kuse el Schwerin eldonis okaze de la jubileo festbroŝuron pri la Esperanto-movado en Rostock, kiu vekis ĉe multaj partoprenantoj bonajn memorojn. La tuta esperantistaro de la lando Meklenburgio-Antaŭpomerio gratulis nin per belega gratulo-dokumento.

En siaj salutvortoj la urbestro de Rostock Arno Pöker skribas i.a.: “...lingvoj konstruas pontojn, ...interkompreniĝo ebligas interkonsenton trans la limojn”. Ni esperantistoj scias tion, sed estas bone aŭdi tion ankaŭ de li.

Turistaj kulminoj estis la ŝipveturo de la urbhaveno Rostock al la “Internacia Ĝardenkultura Ekspozicio” (IGA) kun la vizito de ĝi kaj ankaŭ la belega elrigardo de la “Petri-preĝejo” al Rostock. Per komuna tagmanĝo ĉe solene aranĝita tablo en restoracio Fischer’s Fritze (Rostocker Hof) nia festkunveno finiĝis.

Magret Schattenberg

Sur la foto: partoprenantoj de la jubileo en Rostock antaŭ Windspiel proksime de la urbhaveno.

Varma Hamburga Somero

17-25 jul 2003 unuafoje okazis “Hamburga Somero” (H.S.) kiel renkontiĝo antaŭ la UK. Vere la suno brilegis la tutan tempon kaj pravigis la titolon. Organiza teamo de la loka Esperanto-klubo kaj de “Hamburga Esperanto-Asocio” (HES) ofertis diversajn aranĝojn ĉiutage — ne en unu ejo, sed ĉe vidindaj kvartaloj kaj lokoj de Hamburgo. Estis internacia partoprenantaro, de Albanio, Ĉinio, Francio, Hispanio, Islando, Japanio, Kroatio, Latvio, Pollando kaj Germanio, entute 50 personoj.

De ĵaŭdo ĝis dimanĉo ni gvidis ilin informante pri historio, kutimoj kaj lokaj specialaĵoj, tra la urbocentro kaj la proksima haveno, al la dimanĉa frumatena fiŝmerkato, kaj la granda lago Alster en la centro de Hamburgo.

Lunde dum la “Tago de la sciencoj” estis vizito al granda internacia esplorcentro DESY kaj al la botanika ĝardeno. Marde multaj, eĉ pli ol 70-jara japano, bicikladis sur digoj, apud riveretoj, tra la “legomĝardeno” de Hamburgo, vespere oni vizitis la faman, sed tute ne sanktan amuzkvartalon “Sankta Pauli”.

La celo de la marda tuttaga ekskurso estis Lüneburg, 60 km sud-oriente de Hamburgo, urbo kiu riĉiĝis en la mezepoko pro salminejo, abunda je pitoreskaj malnovaj domoj. Ĵaude ni vizitis doganan muzeon — kie lerte gvidis esperantistino laboranta tie — kaj la ekkonstruatan modernan havenan kvartalon borde de la larĝa rivero Elbe. Dum la lasta tago ni travagadis la urbokvartalon “Ottensen”, kiu havas specialan etoson pro multaj eksterlandanoj, speciale turkoj, ni ankaŭ rigardis kiel utiligi malnovajn fabrikojn por kinejo, muzikhalo kaj oficejoj — kaj kompreneble manĝis en turka restoracio, subĉiele ĝuante la varmegan someron.

HES organizis specialan programon en sia klubejo proksime de la urbocentro. Okazis tie interkona vespero kaj koncerto de la hamburga kantisto Ralph Glomp, kiu prezentis sian novan diskon Ĵus per kares’. La adiaŭa vespero por la partoprenantoj estis samtempe la somera festo de HES kun bufedo, la klubejo estis plena de esperantistoj kaj oni festis ĝis malfrue en la nokto.

Mariko Aoshima, Gerald Roemer

Internacie en la unua SOMERE

Pasigi kelkajn agrablajn somerajn tagojn en internacia rondo — jen la intenco de la nova Somera Mezeŭropa Renkontiĝo (SOMERE).

Ĝi okazis la unuan fojon 1-10 aŭg en la germana vilaĝo Calhorn apud Essen (Oldenburg), proksime al la nederlanda landlimo. Partoprenis en tiu nova aranĝo de la asocio “EsperantoLand” entute 34 homoj, inter ili 14 eksterlandanoj el Pollando, Rumanio, Nederlando, Belgio, Francio kaj Aŭstralio — agrable multaj, se oni konsideras, ke la tuta ideo pri la renkontiĝo naskiĝis nur en aprilo. La aĝogamo estis vasta, de 2 ĝis 75 jaroj — partoprenis entute 11 infanoj.

Kutime dum la mateno oni ofertis kursojn kaj prelegojn, dum posttagmeze la grupo ekskursis jen al promeno, jen (plurfoje kaj kun granda plezuro) al lago por baniĝi, jen iris serĉi trezoron aŭ vizitis monakejon. Dum la tuttaga ekskurso ni vidis la urbeton Cloppenburg kaj ĝian muzean vilaĝon. Krome ni ricevis viziton de sorĉisto kaj de la “ŝaŭmviro”, kiu ofertis somere plaĉan ŝaŭmbanon. Vespere ni ĝuis bivakfajron, cirklodancis, spertis fajromeditadon, spektis “hejmoperacion” kaj ĝuadis la interparoladojn. Entute la partoprenantoj esprimis grandan kontenton pri la renkontiĝo.

Partoprenis ankaŭ kelkaj komencantoj, kiuj dum la unuaj tagoj ricevis pli intensan instruadon. Tiel kaj helpe de senlacaj unuopaj konversaciantoj ili faris grandajn paŝojn antaŭen kaj fine de la semajno ja povis tre kontentige interparoli en la internacia rondo.

Lu Wunsch-Rolshoven (EsperantoLand)

Novaĵoj el Bjalistoko

14 sep, okaze de la 490a naskiĝdato de Podlaĥia Vojevodio, en Bjalistoko okazis surstrata festo, en kiu ankaŭ esperantistoj partoprenis: ni disdonadis foliojn pri Esperanto kaj rakontadis pri valoroj de nia hobio. Ni invitis ĉiujn al nia Esperanto-Centro.

*

Hispana Firmao “Faro-Lerez Producer” kiu produktas filmojn por televidprogramoj, venos al Bjalistoko 10 okt por prepari filmon pri Zamenhof kaj Esperanto.

*

17-19 okt. Kristana Ekumena Societo kaj Bjalistoka Universitato organizos seminarion pri minoritatoj kaj kultura diverseco de la orienta parto de Pollando. 18 okt temos pri Ludoviko Zamenhof kaj lia verko.

*

Projekto “Esperanto — integriĝo sur la bazo de arto” ricevis bonegajn taksojn ĉe Pola Ministerio pri Kulturo kaj ĉe Nacia Centro pri Kulturo. Nun ni provas gajni fondusojn de EU. Se ni sukcesos, ni konstruos en Bjalistoko novan muzeon: parte pri Ludoviko parte pri pentrista familio Slendziński. Jam estas fiksita la loko.

Ela Karczewska Prezidanto de Bjalistoka Esperanto-Societo

Raŭmo denove manifestas

Finnoj ĝuas la reputacion esti la plej silentemaj inter la eŭropaj popoloj. Silento en tiu norda lando signifas kontentecon aŭ sekurecon. Malsame ol en pli varmaj kaj parolemaj landoj silento ne estas konsiderata kiel minaco aŭ embarasiĝo: finnoj povas ĝoje kaj kune silenti. Tamen ne veras ke la esperantaj finnoj ne komunikas. “Dum la ĉi-jaraj Aŭtunaj Tagoj, meze de septembro, ni lanĉis la komunikadan projekton Al kvalita komunikado”, — klarigas Anna Ritamäki, prezidantino de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF). Por la trijara komunikada projekto estas antaŭvidata entute 25000-eŭra financado de Fondumo Esperanto, kiu povas subteni signifajn agadojn por Esperanto en Finnlando.

Ĉefpreleganto de la Aŭtunaj Tagoj estis la direktoro de la Brusela Komunikadcentro, Dafydd ap Fergus. “Unua sukceso de la nova komunikadplano estis gazetara konferenco. Post fotosesio komenciĝis unuhora diskutado kun ĵurnalistoj. Aperis almenaŭ tri tre favoraj kaj sufiĉe detalaj artikoloj pri Esperanto kaj la Aŭtunaj Tagoj. Ankaŭ la radio menciis la eventon, — diras Dafydd ap Fergus. — EAF ne nur verkas belajn laborplanojn pri komunikado, sed efektivigas ilin”. Li prelegis pri komunikada strategio kaj detalis la laboron de la Komunikadcentro por diskonigi Esperanton per artikoloj en gazetoj kaj informi politikistojn pri la lingva problemo. EAF disdonis alvokon por la BKC, kaj jam tri donacantoj dum la renkontiĝo pagis sumon al la kasisto.

“Ni ne nur serioze diskutis sed ankaŭ ĝuis la pitoreskan kaj ĉarman etoson de Raŭmo, la urbo, kies malnova centro estas mondkonata kiel heredaĵo de Unesko”, — diras Anna Ritamäki. Alia grava ero en la programo estis memoraĵoj pri la Internacia Junulara Kongreso de 1980 en Raŭmo. Tuomo Grundström estis tiam zorgema kunorganizanto de la 36a IJK kaj fama en Esperantujo pro la tiam ofte ripetita eldiraĵo: “Gejunuloj, tuŝu unu la aliajn, sed bonvolu, ne tuŝu la teknikaĵojn”.

Grundström gvidis iamajn IJK-anojn, kiuj rakontis pri la evento. Jukka Pietilainen klarigis la signifon de la Raŭma manifesto. Entute pli ol 50 homoj ĉeestis la ĉi-jarajn Aŭtunajn Tagojn.

EAF planas inviti al internacia renkontiĝo en Raŭmo 2005 antaŭ la UK.

(daf)

Konatiĝi kun baltaj landoj

Tuj post la 88a UK el Gotenburgo al tri Baltaj landoj ekvojaĝis grupo de kongresanoj por konatiĝi kun historio kaj kulturo de tiuj landoj. La vojaĝo okazis 3-9 aŭg 2003. La grupo plejparte konsistis el usonanoj, sed estis ankaŭ koreoj, israelanoj, japano kaj franco, entute 15 personoj. Ilin gvidis Lucille Harmon el Usono. Laŭvoje al grupo aliĝis estonoj, latvoj kaj litovoj.

En Estonio ni haltis en Tallinn kaj en Pärnu. En Rigo grava programero estis planti Esperanto-arbon. Ni sukcesis planti ruĝan aceron antaŭ la fulmotondra pluvo en parko Griziņkalns. Vizititaj estis ankaŭ Sigulda kaj Turaida.

En Litovio ni vizitis la Monton de Krucoj apud Šiauliai kaj pririgardis la urbojn Vilnius, Kaunas kaj Trakai.

Ĉie ni renkontiĝis kun lokaj esperantistoj, ankaŭ ĉiuj ĉiĉeronoj estis esperantistoj, la grupo forflugis hejmen kontenta.

Māra Timermane

150 esperantistoj inter 3000 loĝantoj

La sepa internacia Esperanto-semajno en Pluezeko (Francio) finiĝis ĝoje per komuna manĝaĵo sekvita de distraj skeĉoj, luditaj de la partoprenantoj en diversaj kursoj, de monologo bonege deklamita de Sylvain kaj de kantoj lernitaj dum la staĝo sub la gvido de Franjo.

150 esperantistoj el 10 landoj uzis dum unu semajno (16-23 aŭg) la neŭtralan lingvon por komuniki en bonega etoso. En nia urbeto de 3000 loĝantoj ni sukcesis gastigi pli malpli bone la ĉeestantojn en kampadejoj, en modesta junulamasloĝejo kaj ĉe pluezekanoj.

Se la matenoj estis dediĉitaj al serioza studado en ses diversaj kursoj, la posttagmezoj estis pli feriaj: libera promenado, malgrandaj ekskursoj. Jen la principo de niaj renkontiĝoj: multaj eblecoj sen devigo.

Fakte pluraj kursoj estis plenplenaj kaj la buso por viziti la Rozgranitan Marbordon estis kompleta.

Inter la ĉefaj punktoj de tiu renkontiĝo estis ateliero de Anna Löwenstein kiu montris al siaj lernantoj kiel strukturi la esperantistan skribon; prelego de redaktorino de Pola Radio, Barbara Pietrzak pri problemoj de la eniro de Pollando en EU; rakonto de la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, pri la disvolviĝo de Esperanto en la mondo.

Dimanĉe ni aŭskultis la bretonan ĥoron Meven, kiu distingiĝis sur la Kajoj de la Haveno de Paimpol. Ĝi estis eĉ fotita kolore en la unua paĝo de la ĵurnalo Telegramme de Brest, kaj Barbara Pietrzak estis intervjuita de loka ĵurnalisto (esperantisto tradukis). La bretonaj dancoj gvidataj de Helen okazis lunde kaj la kantoj de la maristoj ĵaŭde. Tie francoj kaj eksterlandanoj kantis folkloraĵojn.

Ĉiuj ŝajnas kontentaj, kaj jam kelkaj decidis veni al la oka renkontiĝo post unu jaro.

André Rigault

Jarkunveno en la urbodomo

(Nun) 14 sep prilepaj Esperanto-societoj La Progreso kaj Estonto (Makedonio) havis jarkunvenon, en kiu oni elektis novajn estrarojn. Nova prezidanto de La Progreso estas Metodi Galeski, kaj de EstontoGordana Jankuloska. La kunveno okazis en la granda salonego de la urba parlamento en Prilep kun pli ol 120 ĉeestantoj. Kiel aparta parto de la kunveno estis atribuado de diplomoj al lernantoj partoprenantoj de ĉi-jara infandesegna konkurso en Vendomois (Francio).

Viktor Galeski

Ĵazo kaj Esperanto

La 26an de aŭgusto ĉe muzikeldonejo Warner Brothers aperis nova albumo de ĵaza trumpetisto Rick Braun kun la titolo Esperanto. Ĝi enhavas dek muzikaĵojn. Jam aperis pluraj pozitivaj recenzoj pri la disko, kies aŭtoroj kelkfoje klarigas, kio estas Esperanto, ekzemple:

Esperanto — An artificial international language with a vocabulary based on word roots common to many European languages and a regularized system of inflection. As Rick beautifully describes on the CD liner perhaps the only true Esperanto is music”. (Elizabeth War)

AlKo

45 minutoj en Maria

9 sep 2003 kristana radiostacio Maria en sia regula rubriko por handikapitoj elsendis 45-minutan programon La lingvo de l’ espero pri la peterburga klubo de nevidantaj esperantistoj Amikaro.

La gvidantino de la klubo, Svetlana Ejst, informis pri ĝiaj historio kaj agado. Nevidantaj esperantistinoj Viktoria Vorobjova (konstanta kunlaboranto de Maria) kaj Milana Martinova rakontis pri sia vojo al Esperanto, pri ties rolo en sia vivo.

14 sep la programo estis ripetita.

Boris Kondratjev

Ĉu konataj aŭ nekonataj?

Rusiaj Esperanto-Tagoj 14-24 aŭg denove okazis apud urbo Kovrov (Vladimira prov.), sed en alia ripozejo. Partoprenis ĉ. 100 personoj (multaj nur partatempe), inter ili po unu el Finnlando kaj Usono.

La vivkondiĉoj ĉi-jare estis aĉegaj eĉ el la vidpunkto de la hardita sovetiano kaj tute ne konformaj al la prezoj. Estas vere strange, ke du ripozejoj de la sama entrepreno povas tiom draste diferenci.

La programo estis kutima — kursoj, somera universitato, konversacia rondo, kvizoj, koncertoj, KGS, lignofajroj. Furoris instruado de kantoj kaj “popolaj” ludoj, inter ili Lapaduj’.

Nova por RET-03 estis “Horo de homoj” laŭ la modelo de la Balta Esperanto-Forumo: gravaj aktivuloj havis po duonhoro por rakonti pri si kaj respondi demandojn de publiko. Ja la temo de la tuta aranĝo estis “Homoj, konataj kaj nekonataj”.

Valentin Melnikov

Nesto por la lasta heroo

10-19 junio 2003 okazis NESTO (Naturista Esperantista Somera Tendaro) ie en ĝangalo sur bordo de rivero Luĥ apud Niĵnij Novgorod (Ruslando). Estis aplikita la principo de TV-ludo Lasta heroo (en aliaj landoj Transvivanto). La plej gravaj kondiĉoj de partopreno estis vegetarismo, nedrinkado kaj nefumado, ankaŭ nudismo estis bonvena. Venis 29 homoj, 24 el kiuj volis iĝi la “lastaj herooj”, aliaj kvin formis organizan teamon.

Laŭ la ĉefa ideo de la tendaro, dum unu semajno nestanoj devis ekhavi multegajn spertojn de elvivado en severaj kondiĉoj de sovaĝa naturo. Dividitaj je du teamoj, oni konkuris pri orientiĝo en arbaro, bruligo de fajroj kaj estingado de incendioj, konstruado de nestoj, serĉado de kaŝitaj aĵoj, kuirado de vegetaraj manĝoj ktp.

Al severeco de vivkondiĉoj kontribuis abundaj kuloj kaj oftaj pluvoj.

En paŭzoj inter kruelaj turmentoj, nestanoj amuzis sin, partoprenante konkursojn de korpopentrado, naturkostumo, figuroj el sablo. Ĉiu teamo devis ĉiutage skribi raporton pri la pasinta tago. La aranĝo estis subvenciita de INOE, kio ebligis doni multajn valorajn premiojn. La “lasta heroo” iĝis Andrej Konopljanov el Dimitrovgrad, ricevinta la ĉefan premion — 100 USD.

“Al ni ŝajnas, ke ni faris la plej interesan kaj neordinaran someran esperantistan renkontiĝon”, — diris la organizantoj el Niĵnij-Novgoroda Esperanto-klubo Ĉapelo. — “Ni esperas gastigi vin ĉiujn en nia NESTO-2, sed kio ĝi estos, ankoraŭ estas sekreto...”

Jelena Akimova, Alekseo Kozlov

Paradizo por familioj kun infanoj

Dum kelkaj jaroj en Poltava (Ukrainio) aktive funkcias internacia junulara unuiĝo Gaudeamus, kiu efektivigas diversajn sociajn projektojn, uzante por tio Esperanton. Unu el tiuj projektoj estas Ora somero — internacia Esperanto-tendaro por familioj kun infanoj.

La ĉefa celo de la tendaro, kiu ĉi-jare okazis surborde de rivereto Vorskla en la fama (danke al Gogol) Dikanjka-regiono, estas korpa kaj spirita evoluigo de infanoj kaj adoleskuloj, ekposedo de la fundamento de Esperanto. La gepatroj havis unikan eblecon dum 10 tagoj sekvi intensan Esperanto-kurson Septima. Lecionoj okazis de mateno ĝis vespero kun paŭzoj por ripozo kaj manĝado. La kurson kreis poltava esperantisto kaj komponisto Vladimir Soroka. En tiu kurso oni instruas gramatikon kaj leksikon per melodirefrenoj.

La tendaro estas vera paradizo por la infanoj. Ili lernis fiŝkapti, kanotumi, rajdi ĉevale, naĝi kun akvolango.

Jefim Zajdman

Metzger kaj Schleyer beatigotaj

En junio 2001 pastro Bernhard Eichkorn proponis al la arkiepiskopo de Freiburg (Germanio) la beatigon de du pastroj de lia diocezo: D-ro Max Josef Metzger (1887-1944) kaj Prelato Johann Martin Schleyer (1831-1912).

La unua, aktiva esperantisto, pacifisto kaj pioniro de la ekumena movado, mortis kiel martiro, ekzekutita de la nazioj.

La dua estas konata kiel aŭtoro de la plan-lingvo Volapük, sed elpaŝis ankaŭ kiel religia verkisto, redaktoro (Sionsharfe — Ciona Harpo, 1876-1884) kaj filantropo. Li estas rigardata kiel patrono de interpopola interkompreniĝo.

Nun

Kurte

4 sep en la Eŭropa Parlamento itala radikala deputito Marco Cappato intervenis favore al Esperanto kiel la solvo de la lingva problemo en EU. (SCE)

Hamŝahri, la plej populara irana ĵurnalo (4 mln 500 mil ekz.) 26 aŭg aperigis tutpaĝan intervjuon pri Esperanto kaj Esperanto-movado en Irano kun Ali Reza Dovlatŝahi kaj M. Reza Torabi. (BKC)

25 aŭg komenciĝis en la universitato de Stokholmo kurso de Esperanto, kiun gvidas Joakim Enwall; en novembro sekvos kurso de interlingvistiko de prof. Hartmut Traunmüller. (HeKo)

Esperanto estis enkondukita oficiale en universitato Wonkwang (Koreio), kun Lee Jung-kee kiel docento. (Nun)

Post modesta rekomenco, en 2002, de la kurso pri interlingvistiko k Esperanto en la universitato de Amsterdamo, la ĉi-jara kurso altiras konsiderinde pli altan nombron da studentoj. (Nun)

30 aŭg post la matenaj novaĵoj ĉe la franclingva israela radioprogramo de Kol IsraelReŝet Alef okazis intervjuo kun Josef Shemer pri Esperanto. (BKC)

Laŭ la julia statistiko de la specialaj datenbankoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko, Esperanto-retkatalogo Trovanto unuafoje iĝis la plej vizitata katalogo kun 1078 vizitoj. (BJA-listo)

29 aŭg prof. Alfredo Maceira prelegis pri Esperanto en la 7a Nacia Kongreso pri Lingvistiko kaj Filologio ĉe Ŝtata Universitato de Rio de Janeiro. (Aloísio Sartorato)

Joao Aguillera starigis peticion al la prezidento de Brazilo por enkonduki Esperanton en la brazilajn lernejojn. (Nun)

Franca meblovendoreto FLY en sia ĵus aperinta katalogo proponas ĉarmajn porinfanajn litotukojn Esperanto kun bildoj de tutmondaj infanoj. (SCE)

14 sep okaze de la 53a Esperanto-Renkontiĝo de Paraíba-Valo (Brazilo) en ĉeesto de la urbestro, vicurbestro kaj aliaj aŭtoritatuloj, muzikistaro k ĥoro, estis inaŭgurita monumento Zamenhof en la centra placo de Lorena. (Paulo Sergio Viana)

Jussi Jäntti donacis en aŭgusto al Esperanto-Klubo Antaŭen (Tampereo, Finnlando) preskaŭ mil librojn kaj gazetojn. (Vekilo)

Vinko Ošlak, slovena esperantisto, verkisto kaj tradukisto, 18 sep estis proklamita kiel gajninto de la nacia konkurso Roĵanc por la plej bona slovenlingva libro de eseoj de la jaro — Estimo kaj esenco: eseoj pri la homo kaj kulturo. (Nun)

La varbkampanjon de UEA Membro-Membron partoprenis 13 personoj, kiuj akiris 57 novajn UEA-membrojn; plej multajn membrojn (17) varbis ruslandano Eduard Kolosov. (Esperanto)

Ĉi-jare al la Belartaj Konkursoj de UEA estis senditaj rekorde malmultaj konkursaĵoj — nur 40 por ĉiuj branĉoj kune. (Heroldo de Esperanto)

Vide el Bruselo

Bruselaj kapdoloroj

Pligrandiĝo de la Eŭropa Unio kaŭzas kapdolorojn por Neil Kinnock (sur la supra bildo), kimra komisionano respondeca pri tradukado kaj interpretado. Esperanto evidente ankoraŭ ne taŭgas kiel solvo por niaj moŝtuloj.

Ekde pluraj monatoj la oficistoj de Kinnock laboregas pri gazetara strategio por konvinki eŭropanojn, ke la angloj ne prenas la gvidadon en la koridoroj de la Eŭropa Komisiono post pligrandiĝo. Ekde majo 2004 estos naŭ pliaj lingvoj kaj 75 milionoj da pliaj civitanoj kun kiuj la Eŭropa Komisiono interkomunikiĝos. Plej timiga estas la teoria pligrandigo ekde 110 eblaj kombinoj de lingvoj ĝis 380. La oficistoj de Kinnock kalkulas ke en 2006 traduko-postulo leviĝos ekde 1,3 milionoj da paĝoj en jaro al 2,4 — se oni solvos la problemojn ĉefe uzante la anglan kiel pontolingvon.

Eŭropo jam silente enkondukas la lingvan revolucion — ŝanĝo al la angla kiel la “neoficiale” sola laborlingvo. Jam nun la angla estas la nura pontlingvo uzata por traduki debatojn en Eŭropa Parlamento, kaj 60% de la plej gravaj komisionaj dokumentoj estas skribitaj angle. Samtempe eŭropaj civitanoj pli kaj pli timas pri la estonteco de siaj lingvoj — kiel lingvoj de filmoj, muziko, universitato aŭ kiel laborlingvoj en grandaj enlandaj entreprenoj. Jam antaŭ la somero Kinnock elpensis la solvon — granda amaskomunikila strategio titolita “Iniciatema Komunika Strategio por Vicprezidanto Kinnock pri Lingvo-Servoj”.

Tamen trankviligi eŭropanojn — speciale ankoraŭ relative privilegiatajn francojn — pri la kreskanta bezono paroli bonan anglan, estas malfacila tasko. Janet Coull, eksinformoficisto de la brita sanministerio, nun laboras por Kinnock. En longa interna raporto, Coull skizas la komisionan strategion. La celo estas “vendi” favorajn artikolojn pri “multlingvismo” al la brusela raportistaro. Eblaj “aĉetantoj” inkluzivas la ĵurnalistojn de grandaj gazetoj kiel Le Monde, Die Zeit, The Guardian, Wall Street Journal Europe. La franca gazeto Liberation jam publikigis favoran artikolon.

“Intervjuoj kun francaj kaj belgaj amaskomunikiloj inkluzivus aparte fortikan demandadon, kaj s-ro Kinnock bezonus esti bone preparita,” — konfesas Coull. Ŝi preparas Kinnock, en longa listo de eblaj demandoj, kiel respondi al la sekva demando pri Esperanto: “Kial ne simple uzi unu lingvon en la Eŭropaj Institucioj, ekzemple la anglan aŭ Esperanton, por facileco kaj ŝparo de mono?” La cinika respondo de Kinnock — laŭ la komunikadplano — devas esti: “Tre simple, ĉar ne ĉiuj en EU konas unu lingvon”. Ankaŭ Esperanto ne taŭgas. “La enorma kultura, edukada kaj lingva ŝanĝo, postulita per adopto de Esperanto kiel la ĉefa lingvo, simple ne eblus”.

Ĉiuokaze Kinnock jam delonge “konas” Esperanton estinte unu el la vicprezidantoj de la Sindikata kaj Kooperativa Esperanto-Grupo, fondita en 1976. Ankaŭ en tiu periodo s-ro Kinnock estis membro de la “Esperanto Parlamenta Grupo” en la brita parlamento. Spite al tiu ŝajna apogo, Kinnock en oficiala respondo al Maurizio Turco, itala membro de la Eŭropa Parlamento, 12 mar 2002, malakceptis Esperanton kiel eblan solvon por la kreskanta lingva problemo de ĝia interpretadservo. “Utiligo de lingvo [Esperanto — DaF], kiu ne estas uzata en la ĉiutaga vivo, alportus riskon, ke oni ne povos transdoni la plenan gamon da mesaĝoj kaj ideoj komunikataj dum kunvenoj”, — opiniis la kimra moŝtulo.

Dafydd ap Fergus

Vortoj de Komitatano Z

Elekta etoso: valoras provi denove

La Elekta Komisiono promesis provizi la Komitaton per reala elekto inter pluraj kandidatoj por la Estraro en Pekino. Ĉi-kuntekste mi volas rememorigi pri la instigo al elekta etoso, kiun prezentis la antaŭa ĝenerala direktoro okaze de la pasintfoja elekto de B-komitatanoj. Ĝi validos ankaŭ nun!

Tiel finis Anna Ritamäki sian raporton pri la kunsidoj de la Komitato de UEA en Gotenburgo en la antaŭa numero de tiu ĉi revuo. (Ĝi estis la unua kaj meze de septembro ankoraŭ sola serioza raporto pri tiuj kunsidoj, pri kio LOdE ankaŭ ĉi-jare meritas laŭdojn.) Mia samnumera konstato pri esperigaj signoj el Gotenburgo estis do konfirmita de la finna komitatanino almenaŭ rilate la preparadon de la elektoj en Pekino, el kies rezulto decide dependos, ĉu UEA povos trovi eliron el la krizo, kiu mordas ĝin sekve de la elektoj en Zagrebo en 2001.

En retrorigardo la instigo de la antaŭa ĝenerala direktoro al elekta etoso, pri kiu Ritamäki memorigas, impresas eĉ tragike. Siatempe Osmo Buller efektive alvokis por aktiveco en la elektoj kaj instigis membrojn ne nur kandidatiĝi sed eĉ reklami sin kiel en balotkampanjoj en la ekstera mondo. Estas interese, ke salajrata funkciulo de UEA estis fakte la sola, kiu provis puŝi la asocianojn al reala praktikado de elektoj, la plej grava instrumento de demokratio. Estas tragike, ke li klopodis vane kaj ke la decidoj en Zagrebo kondukis al lia demisio. Du lecionoj trudas sin.

Unue, oni sekvu la instigon al elekta etoso almenaŭ nun, tri jarojn poste. La komenco estas bona, dank’ al la Elekta Komisiono, kiu okazigis publikan kunvenon en Gotenburgo por aŭdi proponojn pri eblaj kandidatoj por gvidi UEA. Tio estis laŭdinda, ĉar ordinaraj membroj ne havas formalan rolon en la elektado de estraranoj. Nur komitatanoj rajtas proponi kandidatojn. (Plia anomalio estas, ke la nova Komitato devas elekti Estraron el la kandidatoj, kiujn proponis anoj de la antaŭa Komitato!) Mi esperas, ke ankaŭ poste la komisiono atente sekvos la nomojn, kiujn membroj levos sur diversaj forumoj ĝis Pekino. Necesas tamen, ke oni vere levu nomojn! Dum la venontaj monatoj okazos ekz. naciaj kongresoj. Oni diskutu pri la elektoj en UEA dum ili. Natura forumo estas Esperanto-gazetoj. Certe almenaŭ tiu ĉi revuo volonte aperigos proponojn pri kandidatoj kaj aliajn komentojn de siaj legantoj. Tiel kreiĝus la elekta etoso, kiun esperas Buller kaj Ritamäki. Ĝi donus vivon kaj viglon al la griza ĉiutago en la kriza UEA kaj kreskigus interesiĝon de la nun apatia membraro pri la asocio. La unua mezurilo pri la sukceso estos la partopren-aktiveco en la balotado pri la komitatanoj B, kies nombro en la venonta Komitato — ve! — pro la falo de individuaj membroj estos bedaŭrinde nur ses. Fakte, la plej unua sukceso de elekta etoso estus multa nombro da kandidatoj por B-komitataneco.

Due, la Elekta Komisiono aŭskultu ankaŭ la laborantojn de la Centra Oficejo. El intervjuoj kaj artikoloj de la demisiintaj oficistoj mi konkludis, ke la antaŭa komisiono ne sufiĉe aŭ eĉ tute ne konsultis la profesian stabon, kiam ĝi preparis la elekton de la estraro Corsetti. Kompreneble la dungitoj ne rajtas dikti, el kiuj konsistu la Estraro, sed la lasta sperto montras, ke estas malsaĝe atendi aŭ eĉ postuli, ke ili akceptu kiujn ajn estrojn super si. Verŝajne ili pli facile akceptus eĉ malpli ŝatatajn superulojn, se ili povus esprimi siajn sentojn kaj opiniojn pri ili antaŭ la elekto. La lastajn elektojn oni evidente povas kritiki ne nur pro tio, ke pro manko de alternativaj kandidatoj ili ne estis realaj elektoj, sed ankaŭ ĉar la profesiuloj de la asocio estis ignorataj. Kiel pruvas la posta evoluo, UEA estas tro fragila konstruaĵo por riski tion.

Komitatano Z

Laŭ mia vidpunkto

Kun intereso mi legis la raporton de HeKo pri la SAT-kongreso. Frapas min la prijuĝa enkonduko* kiu estas laŭdo por la organizantoj kaj bagateligo de SAT. Ne estas mia intenco polemiki pri tiu entute panegira komuniko, tamen kiel partopreninto mi ŝatus fari jenajn rimarkojn:

1. Konsentite, la programo entenis interesajn, parte altkvalitajn erojn, dum la laborkunvenoj estis kelkfoje iom tedaj, sed nepre necesaj por asocio kun bazdemokratia funkciado. Rimarkinde estas ke pluraj “elstaraj prelegistoj” (ekzemple: Enderby, Żelazny, Martinelli, Silfer, Degoul, Duc Goninaz kaj aliaj) estas, laŭ mia scio, SAT-anoj (eĉ se iuj el ili aniĝis nur dum la lasta jaro) kaj signife kontribuis per sia “alta intelekta nivelo” al la sukceso de la SAT-kongreso, kaj mi ne dubas ke por ordinaraj SAT-anoj la intelekta nivelo de tiaj eminentuloj estis tre konsola kaj kuraĝiga.

2. Oni indikas 170 aliĝintojn al la kongreso, sed efektivaj partoprenantoj estis malpli multaj.

3. Natalja Aroloviĉ ne prelegis pri rusa arkitekturo, sed pri la pentrista dinastio Benois.

4. La organizantoj de “du kongresoj en unu” atingis la limojn de siaj laborkapabloj. Verŝajne tio estis la kaŭzo de kelkaj organizaj mankoj kaj malfruoj dum tiu “Esperanto-Kongreso de SAT” — kiu ja estis bonvena preteksto por Esperanto-Kongreso de la Civito. Ekzemple, la solena inaŭguro komenciĝis en la horloĝfabrika urbo Ĉaŭdefono (La Chaux-de-Fonds) ekzakte kun trikvaronhora malfruo. Pri la “rimarkinda apero” de la kongresa Heroldo mi precizigu, ke oni anoncis la informojn pri la diversaj programeroj la saman tagon de ilia okazo anstataŭ la antaŭtagon por ke oni povu plani sian partoprenon, ĉar kongresa libro ne ekzistis.

Tio ja estas mia vidpunkto, sed mi konsilas al vi legi tiun de iu sen. Marie-Françoise Conraide en La Kancerkliniko, numero 107. Amuza kaj instrua!

Riŝo

* En La Ondo ĝi tekstas: “En tiu (kongreso) de SAT temas pri laborkunsidoj malofte interesaj...”, dum en Literatura Foiro oni povas legi: “... laborkunsidoj malofte interesaj por mi”, kio evidente ne estas la sama prijuĝo.

La angla sub minaco en Usono

Dulingveco estas bona por individuoj, sed plurlingveco en registaro estas grandega ŝarĝo. Jen la opinio de U.S. ENGLISH, premgrupo por la angla en Usono. Dulingva klerigado, plurlingvaj balotoj kaj kondukpermesaj ekzamenoj, tradukistoj financitaj de registaro kaj civitanecaj ceremonioj en fremdaj lingvoj tenus enmigrintojn lingve izolitaj. Estus ankaŭ nepraktike, ĉar nuntempe estus 329 lingvoj parolataj en Usono.

“Se la respublikana partio vere deziras helpi hispanlingvanojn, kaj unuigi la landon, tiam pli da ĝiaj membroj subtenu la leĝoproponon H.R. 997. Oficiala angla ne nur helpos al la partio gajni pli da voĉoj, ĝi helpos doni al hispanlingvanoj gravan instigon lerni la anglan lingvon, kiun ili bezonas por sukcesi en Usono”, — asertas Mauro E. Mujica, prezidanto de U.S. ENGLISH.

U.S. ENGLISH estas, laŭ propra gazetara komuniko, la plej malnova kaj larĝa civitana agadgrupo kun la celo protekti la unuigan rolon de la angla lingvo en Usono — kun 1,7 milionoj da membroj. Tamen U.S. ENGLISH oficiale hezitas tro emfazi la nuranglecon. Ĝi alvokas ĉiujn usonanojn lerni alian lingvon.

Usona esperantisto Don Harlow vidas la aferon en pli larĝa kunteksto: “Mi dubas, ĉu iu esperantisto povus logike argumenti, ke Usono ne devus posedi unu komunan lingvon por ĉiuj loĝantoj — ĉar ni efektive argumentas, ke la tuta mondo devus havi tian lingvon, ĉu ne?” Sed Harlow ankaŭ kritikas la tro fortan fokuson de U.S. ENGLISH: “Mia problemo rilate al tiaj organizaĵoj estas tio, ke iliaj celoj ŝajnas esti ne tiom garantii la lingvan unuecon de Usono, kiom garantii, ke politika potenco restos en la manoj de la tradicia — anglalingva — loĝantaro. Ili efektive malatentas la fakton, ke la plimultaj enmigrintoj neniam bone regos la anglan. Iliaj gefiloj ĝin tamen bone lernos.”

“La movado por oficialigi la anglan lingvon ignoras plurajn faktojn, — opinias vicprezidanto de UEA, Humphrey Tonkin, — ekzemple, ke hispanparolantoj asimiliĝas en Usono je proksimume sama rapideco kiel ĉiuj aliaj enmigrintoj: de la komenco de la grandaj ondoj de enmigrintoj en Usonon la homoj pli-malpli rapide akiris la anglan lingvon kaj eniris la ĉefan fluon de la usona vivo. Same faras la hispanlingvuloj, kies infanoj akiras la anglan lingvon”.

La organizaĵo forte subtenas la leĝoakton pri la anglalingva unueco (English Language Unity Act, H.R. 997), proponitan komence de 2003. La leĝo igus la anglan la oficiala lingvo de usona registaro. Enketoj de U.S. ENGLISH montras ke 84% da usonanoj preferus, kontraŭ kosta lingva babelo, oficialigon de la angla. “Plurlingvismo metas grandan financan ŝarĝon sur la centran registaron. Sed tiu argumento ankaŭ aplikeblas al amaso da aliaj funkcioj, kiujn plenumas tiu registaro. Ekzemple, protektado de la rajtoj de akuzitoj — la apelacia proceduro en la jura sistemo — estas multe pli kosta ol la pretigado de plurlingvaj balotiloj”, — opinias Harlow.

“La kaŝita celo de insisto pri la oficiala anglalingveco estas ofte klopodo malhelpi al hispanparolantoj asimiliĝi en la usonan popolon — do malhelpi ke ili venu al Usono entute. Alivorte, la radikoj de la movado pri oficiala angla troviĝas en antaŭjuĝoj kontraŭ enmigrintoj, timoj ke tiuj enmigrintoj iel forprenas laboron de usonanoj, kredoj ke ilia fremda kulturo iel “transprenos” la mensojn de bonaj usonanoj, kaj ĝenerala timo kontraŭ ĉio fremda. Tiu ksenofobio kaj sento de supereco estas bedaŭrinde tro ofte konstatebla inter usonanoj, precipe lastatempe”, — malĝojas la UEA-vicprezidanto.

Marko Naoki Lins

Trasiberia Esperanto-Vagonaro

Semajnon antaŭ la Pekina UK kolektiĝos en Moskvo vagonoj de ĉiuj landoj de Eŭropo, kaj startos Trasiberia Esperanto-Vagonaro kun vojaĝanta antaŭkongreso kaj — vere alloga novaĵo — internacia lernejo de Esperanto kun specialistoj de rektmetoda instruado dum la veturado, kun haltoj en fabelaj lokoj kiel Ulanbatoro kaj festaj akceptoj de lokanoj.

La programo ne estos tute nerealigebla, se oni serioze okupiĝos pri ĝi per kunlaboro precipe de la ruslanda kaj ĉina asocioj — eĉ sen la interveno de movadaj gravuloj, cetere ne ĉiam viglaj kaj entreprenemaj.

La ideo povus altiri ankaŭ la intereson de iu grava turisma entrepreno, kiu lanĉus la proponon kaj disvastigus ĝin kapilare per siaj agentejoj.

Ne mankus sloganoj kiel simple: “Eksterordinara travivaĵo: Lernu Esperanton veturante al Pekino”, “Partoprenu la mondan kongreson de Esperanto lernante la lingvon dumvojaĝe” kaj simile.

Se UEA kaj la tuta movado volas eliri el grizeco kaj renovigi siajn fortojn, ĝi malfermu la pordon al la mondo per ĉi tiu ŝanco. Por la trasiberiaj lernantoj estu senpaga partopreno en la kongreso (eĉ se nur kelkajn aranĝojn laŭvice) kaj laŭeble gastigado ĉe pekinaj familioj.

Ĉio ĉi povas resti nur revo, sed ankaŭ kiel revon oni povas eluzi la ideon por informi per novaĵoj, kiuj povas veki la intereson de la legantoj kaj antaŭ ĉio de ĵurnalistoj. Sufiĉe da tempo ni havas: komencante nun ĝis la venonta somero eblas informi pri ni grandan parton de la homaro.

Giorgio Bronzetti (Italio)

Jura sendependeco de TEJO

(HeKo) Bertrand Hugon, nova prezidanto de TEJO, fiksis la juran sendependiĝon de UEA kiel prioritaton por sia mandato. Instruisto pri matematiko en franca gimnazio, la 27-jara Bertrand Hugon “hugenotas”, nome protestas kontraŭ la nuna status quo inter la du asocioj.

La (re)akiro de propra jura personeco por TEJO estas longa historio. Raŭmistoj rekomendis ĝin ekde 1980. Fine la Komitato de TEJO en Asizo 1997 decidis unuanime por la jura sendependiĝo. La roterdama aparato ĉiam kontraŭis kaj la decido neniam efektiviĝis. Nun ŝajnas ke la historia procezo definitive puŝas al plenumo. Havi propran juran personecon ne signifas distanciĝi de UEA: nur diferenciĝi kiel plenkreskulo, kiu rajtas esti memstara apud la gepatroj — kiuj eĉ estas nur adoptaj ĉar, kiel konate, TJO (poste TEJO) naskiĝis en SAT-medio. TEJO jure sendependa povos garantii sian financan estontecon multe pli ol nuntempe, en la kadro de subvencioj el Eŭropaj instancoj. Kaj povos akiri helpon ankaŭ aliloke en Esperantio.

Restas tamen multo por difini, interalie la proprieto de la periodaĵoj: al kiu Kontakto, ekzemple? Kaj kio pri la strategia linio de la asocio, lastatempe pli senspina ol neŭtrala? Eble Bertrand Hugon estas la delonge atendata homo, kiu kapablas gvidi TEJOn ekster sian stagnon, al nova glora sezono. Ĉu li havas la sufiĉajn kuraĝon, obstinon kaj persiston? Almenaŭ li komencis. Sukceson al li kaj al la nova estraro!

Eksa TEJO-ano

Tro kritika Ondo

Mi trovas la numeron 8-9 de La Ondo multe tro kritika rilate al UEA.

Pri la krizo ŝajnas al mi plej ĝusta la opinio de Jakvo Schram. Mi ne aprobas la aperigon de tutpaĝa artikolo sub pseŭdonimo Komitatano Z, kies kritiko foje eĉ estus kritikinda. Esperanto kiel planlingvo dependas de Esperanto-Asocioj. Kion proponas tiuj kritikantoj? Eĉ se laborrilatoj kun Renato Korseti estas malfacilaj, István Ertl respondas per soleco. La tutpaĝa artikolo de s-ro Silfer proponas kiel solvon la demokratian Esperantan Civiton. Sed kiam oni vidas ĝin de proksime oni rajtas ankaŭ dubi pri ĝia “plurcentra demokratieco”, spite la rozbombonan priskribon de la Ĉaŭdefona SAT-kongreso.

Alia kritiko temas pri la literatura flanko, certe ne nur de La Ondo. Kial traduki Esperanten Dostojevskij, Gogol kaj aliajn klasikaĵojn, kiam jam ekzistas en ĉiuj naciaj lingvoj ĝenerale elstaraj tradukoj? (En la kazo de la Lada Tambureto eĉ estis malaltkvalita traduko.) Dum la tempo de Zamenhof oni devis pruvi, ke Esperanto taŭgas pro traduki ĉefverkon, ĉu ankoraŭ nun? Ĉu ne pli utilus malkovri talentajn verkistojn nekonatajn eksterlande kaj traduki ilin aŭ ĉu ni ne kapablas fari tion?

Pardonu mian kritikemon, sed la lasta numero de LOdE ankaŭ estis ege eĉ troe kritika.

Robert Pontnau delegito de UEA (Francio)

Saĝa kortisto

Novelo de Anton Ĉeĥov

Kortisto Filipo staris meze de la kuirejo kaj edifis. Lin aŭskultis lakeoj, koĉero, du ĉambristinoj, kuiristo, kuiristino kaj du knaboj — helpkuiristoj, liaj infanoj. Ĉiumatene li predikis ion. Ĉi-matene la objekto de lia parolado estis klerigo.

— Kaj vivas vi ĉiuj kiel iu porka popolo, — li parolis, tenante en la manoj ĉapon kun kokardo. — Vi sidadas ĉi tie kaj krom malklereco en vi videblas neniu civilizacio. Miĉjo ludas damojn, Matrona krakrompas nuksojn, Nikifor rikanaĉas. Ĉu tio estas saĝo? Tion vi faras ne pro saĝo, sed pro malsaĝo. Vi havas neniom da menskapabloj! Sed kial?

— Vere, Filipo Nikandroviĉ, — la kuiristo diris. — Konate, kian saĝon ni havas — kampulan. Ĉu ni povas kompreni?

— Sed kial vi ne havas menskapablojn? — la kortisto daŭrigis. — Tial ke vi ĉiuj ne havas veran punkton. Kaj librojn vi ne legas, kaj pri verkaĵoj vi havas neniun sencon. Prefere prenu libron, sidiĝu kaj legu. Ja vi estas legosciaj, povas kompreni presaĵojn. Jen vi, Miĉjo, prenu libron kaj voĉlegu ĝin ĉi tie. Por vi utilos, kaj ankaŭ por aliaj agrablos. En libroj ja pri ĉiuj objektoj oni diskonigas. Tie vi trovos kaj pri la naturo, kaj pri Dio, kaj pri surteraj landoj. El kio oni faras kion, kiel diversaj popoloj ĉiujn lingvojn parolas. Ankaŭ pri idolkulto. Pri ĉio vi trovos en libroj, se vi deziros. Sed vi sidaĉas apud la forno, manĝaĉas kaj drinkas. Kvazaŭ brutoj maldecaj! Pu!

— Tempas al vi, Filipo Nikandroviĉ, iri sur la postenon, — la kuiristino rimarkigis.

— Mi scias. Estas ne via afero al mi indiki. Jen, ekzemple, prenu min. Kiun okupon mi havas en mia maljuna aĝo? Per kio mi kontentigu mian animon? Nenio estas pli bona ol libro aŭ gazeto. Nun mi iros sur la postenon. Mi sidos apud la pordego tri horojn. Vi eble pensas, ke mi oscedos aŭ babilos kun virinoj pri bagateloj? Ne-e, mi estas ne tia! Mi kunprenos libreton, sidiĝos kaj legos por mia plena plezuro. Jen tiel.

Filipo prenis el ŝranko eluzitan libreton kaj ŝovis ĝin en sian sinon.

— Jen ĝi estas mia okupo. De la infanaĝo mi kutimiĝis. Lernado estas lumo, nelernado estas obskuro. — Verŝajne vi aŭdis. Jen tiel...

Filipo surmetis la ĉapon, grakis kaj balbutante eliris el la kuirejo. Li iris post la pordegon, eksidis sur benko kaj malsereniĝis kiel ŝtorma nubo.

— Tio estas ne popolo, sed iaj porkaj kemiistoj, — li ekbalbutis, ankoraŭ pensante pri la kuireja loĝantaro.

Trankviliĝinte li eltiris la libreton, digne suspiris, kaj komencis legi.

“Oni tiel skribis, ke pli bone ne necesas, — li pensis, traleginte la unuan paĝon kaj turnis sian kapon. — Jen Dio donis la saĝegon!”

La libreto estis bona, eldonita en Moskvo: “Kultivado de radikfruktoj. Ĉu ni bezonas napon”. Traleginte du unuajn paĝojn, la kortisto grave balancis la kapon kaj tusetis.

— Ĝuste oni skribis!

Traleginte la trian paĝon, Filipo enpensiĝis. Li volis pensi pri klerigo kaj ial pri francoj. Lia kapo malleviĝis sur la bruston, la kubutoj apogis sin sur la genuoj. Liaj okuloj fermetiĝis.

Filipo sonĝis. Li vidis, ke ĉio ŝanĝiĝis: la tero restis la sama, ankaŭ la domoj, sed la homoj iĝis tute aliaj. Ĉiuj homoj iĝis saĝegaj, restis neniu malsaĝulo, kaj sur stratoj iradas nuraj francoj. Eĉ akvoliveristo rezonas, tenante dikan libron: “Mi konfesas, mi tre malkontentas pri la klimato kaj deziras konsulti termometron”.

— Prefere legu kalendaron, — Filipo diras al li.

La kuiristino estas stulta, sed eĉ ŝi miksiĝas en saĝajn interparolojn kaj enmetas siajn rimarkojn. Filipo iras al la policejo, por registri novajn loĝantojn, — kaj strange, eĉ en tiu severa loko oni parolas nur pri saĝaĵoj kaj sur ĉiuj tabloj kuŝas libroj. Sed jen iu venas al lakeo Miĉjo, puŝas lin kaj krias: “Ĉu vi dormas? Mi vin demandas: ĉu vi dormas?”

— Vi dormas sur posteno, ŝtipkapulo? — Filipo aŭdis ies tondran voĉon. — Ĉu vi dormas, kanajlo, bruto?

Filipo salte stariĝis kaj viŝis siajn okulojn: antaŭ li staris vicpolicestro.

— Ha? Ĉu vi dormas? Mi monpunos vin, bestio! Mi montros al vi, kio okazas pro dormado sur posteno, muzelaĉo!

Post du horoj oni ordonis, ke la kortisto iru al la policejo. Poste li revenis en la kuirejon. Tie ĉiuj, tuŝitaj per lia edifado, sidis ĉirkaŭ la tablo kaj aŭskultis Miĉjon, kiu legis ion laŭsilabe.

Filipo, ruĝvizaĝa kaj malkontenta, venis al Miĉjo, batis per sia pugnoganto la libron kaj malgaje diris:

— Forĵetu!

(1883)

Tradukis Vladimir Vyĉegĵanin

Lernado kaj Laboro
Koutny, Ilona. Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Lernado kaj Laboro. — Poznań: Prodruk, 2002. — 146 pĝ.

Tiu ĉi tema etvortaro estas interesa kaj eĉ grava eldono en la historio de esperantaj vortaroj. La formo estas noviga kaj interesa. Laŭ la aŭtoro, tiu ĉi formo de vortaro devenas el ŝia multjara sperto de instruado de esperanto (interalie en la Esperanto-fako de Eötvös Universitato en Budapeŝto). Certe la vortaron oni plej bone uzas kiel ilon en la perfektigo de esperantoscio ol kiel referencan volumon por serĉi vortojn kiam oni legas. Por pli efike uzi ĝin en la lernado, instruado, la vortaro enhavas ankaŭ 15 paĝojn da ĉefe leksikaj kaj komunikaj ekzercoj.

La vortaro havas du ĉapitrojn kun po kvin bazaj subĉapitroj. La subĉapitroj de Lernado estas: 1. Bazaj faktoroj de instruado; 2. Studobjektoj, leciono, taksado; 3. Lerneja ekipaĵo; 4. Supera instruado; 5. Scienca vivo. La subĉapitroj de Laboro estas: 1. Laboro ĝenerale; 2. Dungo; 3. Laborkondiĉoj; 4. Oficejo; 5. Profesioj.

Ĉiuj subĉapitroj konsistas el temoj — kapvortoj, sub kiuj aperas diversaj rilataj esprimoj, ordigitaj laŭ diversaj kategorioj: 1. tipoj de la kapvorto, 2. verboj (kaj verbaj esprimoj, indikilo →), 3. adjektivoj (indikilo simbolo ○) kaj 4. vortoj asocieblaj al la kapvorto (indikilo ♣), vidu ekzemplon en la paĝosuba bildo.

Esperanto pontumas inter la angla-usona kaj la hungara. La avantaĝo de tiu sistemo estas la potencialo pri neŭtraleco, kiun havas esperanto pli ol iu ajn etna lingvo. La malavantaĝo estas, kiel la aŭtoro skribis en la antaŭparolo, ke ne ekzistas esperantlingva plengama lernsistemo. La fleksebleco de esperanto ebligas, ke oni traduku konvene la fakvortojn de iu ajn etna lingvo. Ne ĉiam tamen ĝi povas pontumi inter la diversaj realecoj ĉar neniu lingvo povas. Kiam diversaj realaĵoj estas tro diferencaj oni nur povas aŭ elekti unu kaj uzi ĝin kiel modelon, traduki ambaŭ sen unuigi ilin aŭ uzi unu kiel modelon kun kromklarigo pri aliaj eblecoj.

Ekzemplo de tio en la vortaro troviĝas sur paĝo 49, kie juĝnotoj estas listigitaj. La usona sistemo uzas literojn kaj la hungara sistemo uzas numerojn. Esperanto en tiu kazo aplikas numerojn kun klarigoj, ekz. kvaro, bona. Kroma problemo en la ĉapitro pri lernado estas, ke la usona kaj brita lernejsistemoj estas tre diferencaj. Eĉ kiam ili estas similaj, ofte la terminoj estas malsamaj kaj ofte realaĵo en unu sistemo ne havas ekvivalenton en la dua (ekz. ne ekzistas abiturienta ekzameno en Usono). La necesaj kompromisoj inter la usona kaj brita uzo estas bone elektitaj, kaj trafe tradukitaj esperanten. Sed kvankam vere malfacile estas paroli pri eraro en la angla uzo, la neeviteblaj problemoj ĉe la farado de anglalingva vortaro signifas, ke ĉiu anglalingvano trovos ion ĉi tie por diskuti. Mi povus ekzemple diskuti iomete pri uzado de kelkaj artikoloj, sed tio estas malgranda plendeto kompare al la ĝenerala bona kvalito kaj utileco de la vortaro.

Sume tiu ĉi vortaro havas freŝan formon kaj ambician celon. Ne mankas dulingvaj vortaroj inter esperanto kaj variaj nacilingvoj, sed vere malmultaj estas verkoj en kiuj, esperanto samtempe pontumas inter diversaj nacilingvoj. Proponantoj de esperanto kiel pontlingvo, ekzemple en Eŭropa Unio ŝajnas ofte ne konsideri la malfacilaĵojn de tiu rolo.

Ĉi tiu etvortaro montras la malfacilecon, sed ankaŭ la potencialon de esperanto en tia kunteksto, sen misapreci nek unu nek la alian. Ĝi devas nepre troviĝi en la librejo de ĉiu, kiu interesiĝas pri almenaŭ du el la tri lingvoj. Fakte, ĝi taŭgus en instruado de iu ajn el la tri lingvoj per unu de la du aliaj kaj mi trovis ĝin tre helpema en mia entuziasma (kvankam ofte ne tre sukcesa) hejmstudado de la hungara. Ĝi ankaŭ estas necesega al ĉiu, kiu interesiĝas pri faka vortprovizo aŭ problemoj de esperanta tradukado aŭ leksikografio.

Michael Farris

Malkovraĵo: La aŭtoro de la recenzo estas laborkolego de la vortar-aŭtoro kaj ankaŭ helpis (tre malmulte) kontroli la anglalingvan parton de la vortaro.

Ĉu kredi aŭ ne kredi?

Aïvanhov, Omraam Mikhaël. La jogo de nutrado / Trad. el la franca Claude Piron. — Fréjus: Prosveta, 1992. — 135 pĝ. — (Kolekto Izvor, vol. 204).

Aïvanhov, Omraam Mikhaël. Sub la signo de la Kolombo: paco regu / Trad. el la franca Claude Piron. — Fréjus: Prosveta, 1995. — 155 pĝ. — (Kolekto Izvor, vol. 208).

Aïvanhov, Omraam Mikhaël. Espero por la mondo: spirita galvanoplastiko / Trad. el la franca Claude Piron. — Fréjus: Prosveta, s.d. — 191 pĝ. — (Kolekto Izvor, vol. 214).

Aïvanhov, Omraam Mikhaël. Oraj reguloj por la vivo ĉiutaga / Trad. el la franca Claude Piron. — Fréjus: Prosveta, 2002. — 143 pĝ. — (Kolekto Izvor, vol. 227).

Orienta saĝulo iam diris: “Kredi nur tion, kio estas pruvebla, estas signo de pigreco; ne kredi tion, kio ne estas pruvebla, estas signo de mensa malvasteco”.

Tiuj ĉi vortoj ĝuste konvenas por esprimi la sencon de la libroj, verkitaj de Omraam Mikhaël Aïvanhov, en kiuj li pritraktas realaĵojn de nia fizika mondo vidpunkte de la mondo “nemateria”, nefizika, nemezurebla. Malfacile difini la ĝenron de liaj verkoj kies ĉefa temo estas la homo kaj ties spirita perfektiĝo. Temo sufiĉe tikla: en tiu kampo abundas spekulacioj kaj ne mankas falsaj profetoj kaj fanatikuloj, kiuj deklaras sian deliraĵon Dia revelacio malpurigante tiucele tunojn da papero. Ŝajnas ke la aŭtoro ne apartenas al tiuj lastaj — almenaŭ mi post la tralego ne ricevis tiun impreson.

Por kompreni pli bone liajn verkojn necesas diri kelkajn vortojn pri la aŭtoro mem. Mikhaël Aïvanhov (1900-1986) naskiĝis en Bulgario kaj membriĝis en “blanka frataro” — spirita movado, kiu pretendis esti heredanto de la mezepoka sekto de Bohomiloj. Tiu religia instruo disvastiĝis en X-XIV jc. en Bulgario kaj de tie penetris en la najbarajn landojn Serbio kaj Bizanco. Simile al la Kataroj en la suda Francio, ĝi estis proklamita de la oficiala eklezio kiel herezo, kaj ĝiaj adeptoj submetiĝis al severa persekutado.

Unu el la ĉefaj celoj de la “frataro” estas reakiri kapablon al senmorteco, kiun oni konsideras natura trajto de homo. Por atingi ĝin la homo devas “pliprofundigi” sian memkonscion kaj vivi akorde al Diaj leĝoj. Mirigas abundo de problemoj kiujn tuŝas aŭtoro: nutrado kaj politiko, infanedukado kaj intimaj rilatoj inter viro kaj virino — ĉi tiuj kaj multaj aliaj temoj trovis sian lokon en la verkoj de Aïvanhov kiu pririgardas ilin tra la prismo de tiel nomata “inicula” scienco. Tiu scienco estas ĝeneralaj konoj kaj principoj kiujn Dio (“kosma inteligentulo”, — preferas diri Aïvanhov) donis en pratempo al unuaj homoj. Iom post iom ĝi estis forgesita kaj nia mondo mergiĝis en abismon de malklero kaj peko. Tamen, certaj homoj — “iniculoj” — zorge konservis tiujn konojn kaj transdonis ilin al malmultaj homoj en specialaj “iniculaj” lernejoj, unu el kiuj, laŭvorte de la aŭtoro, li vizitis. Nun venas tempo, kiam la homaro devas sin turni de erara homa scienco al la Diaj veroj kiuj helpos decidi ĉiujn mondajn problemojn kaj atingi komunan bonstaton. Interalie, Jesuon la aŭtoro ankaŭ alkalkulas al la “iniculoj”.

La verkoj de Aïvanhov havas multajn komunajn punktojn kun esoterismo kaj mistikismo. Multajn ideojn li prunteprenis ankaŭ el hinda jogo: ekzemple ideon pri metempsiĥoso (postmorta renaskiĝo de animo en alia korpo), ekzistado de kelkaj nevideblaj korpoj, kiuj ĉirkaŭas fizikan homan korpon ktp. Multe da loko Aïvanhov donis al problemo de nutrado. Iuj eldiraĵoj tiurilate ŝajnas esti iom amuzaj. Tiel li skribas ke manĝante bestan viandon ni rompas evoluon de bestaj animoj kaj akceptas tiun taskon al si, male estas pri fiŝoj — manĝante ilin ni iamaniere “helpas” al fiŝaj animoj evolui.

En la libroj ne mankas kontraŭdiroj. Aïvanhov alvokas legantojn al vegetaranismo kiu rafinigas kaj purigas homan naturon, sed en la sama libro aliloke skribas ke ne gravas la deveno de la manĝaĵo (Hitler estis vegetarano tamen tio ne malkrueligis lin), sed gravas kiamaniere manĝi.

Aïvanhov ne neas atingojn de teknika progreso. Tamen li skribas: “scienco kaj teĥniko ĉiutage havigas novajn aparatojn... kiuj faciligas la vivon, sed... ĉiujn tiujn plibonigojn rigardu kiel eblojn fordoni vin al spirita movado. En tio kuŝas la vera signifo de teĥnika progreso”.

Iam liaj vortoj ŝajnas banalaj — multfoje li ripetadas la samajn konsilojn pri malegoismo, bonfarado, amo ktp. Sed se ni sekvus pli ofte al tiuj idealismaj banalaĵoj, eble nia mondo kaj nia vivo efektive fariĝus pli feliĉa?

Nikolaj Penĉukov

“Rusa Novelaro” aperis!

Malgraŭ la riĉeco de la rusa literaturo, en Esperantujo longe mankis rusa antologio. Pro tio en 1996 Sezonoj decidis eldoni ĝin kaj komisiis la projekton Rusa Antologio al Nikolai Lozgaĉev kaj Aleksander Korĵenkov. Post pluraj kunsidoj, interkonsiliĝoj kun fakuloj kaj konatiĝo kun la ekzistantaj tradukoj ili faris du konkludojn: (1) nur tre malmultaj tradukoj “malnovaj” povos esti eldonitaj, kaj eĉ tiuj malmultaj devos esti grave redaktitaj; (2) oni ne povos prezenti la rusan literaturon per nur unu volumo.

Laŭ ilia koncepto, la projekton konsistigos tri volumoj:

  • Rusa novelaro. La 19a jarcento;
  • Rusa novelaro. La 20a jarcento;
  • Rusa poemaro.

Nikolai kaj Aleksander dum la preparlaboro devis elekti: preni po unu novelon de tridek aŭtoroj, aŭ aperigi pli multajn (aŭ pli longajn) verkojn de kelkaj aŭtoroj. Por la unua volumo ili elektis la duan principon kaj kune kompilis la planon. Post zorga prilaborado estis prenitaj 28 noveloj de ok elstaraj rusaj verkistoj: Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj, Anton Ĉeĥov.

La tro frua forpaso de Nikolai Lozgaĉev (4 aŭg 1998) por pli ol unu jaro ĉesigis la laboron, sed Aleksander poste daŭrigis ĝin sola. Feliĉe, li ne havis problemojn pri serĉado de kunlaborantoj, ĉar multaj el ili jam delonge kunlaboras kun ni, kaj kelkaj tradukoj jam aperis en niaj libroj kaj en La Ondo de Esperanto, interalie, danke al nia tradicia konkurso Liro. Krome li ricevis valoregan helpon de diverslandaj kompetentuloj, kiuj atente legis la ricevitajn tradukojn kaj helpis elsarki multajn erarojn, kiujn eble ne rimarkus ruslingvaj provlegantoj.

Rusa Novelaro havas 400 paĝojn kaj belan kromkovrilon. Ĝi aperis kiel la 9a volumo en la libroserio Rusa literaturo.

Tradukis: Aleksander Korĵenkov (9 noveloj), Vladimir Vyĉegĵanin (4 noveloj), Grigorij Arosev, Aleksej Birjulin, Valentin Melnikov, Tatjana Vŝivceva (po 2 noveloj), Halina Gorecka, Antoni Grabowski, Vladimir Jurganov, Nikolai Lozgaĉev, Ilsia Novikova, Sergio Pokrovskij, Dementi Staritsky (po 1 novelo).

Provlegis: Sten Johansson, Wolfgang Kirschstein, Chris Long, Daniel Luez, Perla Martinelli, Gonçalo Neves, Sergio Pokrovskij.

Koran dankon al ĉiuj tradukintoj kaj provlegintoj!

Koran dankon al Nikolaj Batyrev, Gerrit Berveling, Leonid Daŝevskij, Bård Hekland, Anatolij Sidorov, Walter Żelazny, kiuj helpis per donacoj kaj antaŭmendoj.

Koran dankon al fondaĵo FAME, kiu subtenis nian projekton per 400-eŭra subvencio.

La libro estas mendebla ĉe Sezonoj poŝte (RU-236039 Kaliningrad, p.k. 1248, Ruslando) aŭ rete.

Prezo: 30 eŭroj. Por Ruslando: nur 199 rubloj. Agrablan legadon!

Halina Gorecka

Kio estas tetrasociologio?

En julio estis eldonita libro de prof. Leo Semaŝko Tetrasociologio: de sociologia imago per dialogo al universalaj valoroj kaj harmonio. La libro enhavas tri paralelajn tekstojn: la anglan, la Esperantan kaj la rusan.

La ĉefa ideo de tetrasociologio estas kvareca naturo de la sociala mondo, kiu konsistas el kvar klasoj: informklaso (homoj, kiuj kreas kaj prilaboras informon), sociklaso (homoj, kiuj reproduktas socion: edukistoj, medicinistoj k.a.), organizklaso (politikistoj, financistoj, polico ka.), teknikoklaso (laboristoj en tekniko kaj agrikulturistoj). Alia ideo estas, laŭ prof. Semaŝko: “Tradicia plurismo estas nur fundamento por la vera plurismo, nomu ni ĝin “postplurismo”, kiu estos agnosko de valora egaleco inter diversaj kulturoj, religioj, lingvoj. Ĉiu kulturo enhavas siajn altajn valorojn, ankaŭ siajn neakcepteblajn por aliaj kulturoj ecojn. Tamen ne eblas veni al unuismo, al domino de unu kulturo”.

Esperanto okupas tre gravan pozicion en la koncepto de Leo Semaŝko: “La komuna lingvo de sferaj klasoj kaj grupoj [povus esti] Esperanto — akceptebla kaj alproprigebla por ĉiuj kulturoj, ne ekskluzivanta etnajn lingvojn, sed funkcianta paralele. Rifuzo de la angla lingvo kiel la tutmonda estas rifuzo de lingva rasismo, dum akcepto de Esperanto kiel internacia lingvo estas rezisto al lingva rasismo kaj ilo por starigi lingvan harmonion”.

Prof. Semaŝko ne estas esperantisto. Li venis al siaj konkludoj per logika disvolviĝo de sia teorio kaj nur lastatempe li ekkontaktis esperantistojn. Lia nova libro enhavas apartan tekston “Tetrasociologio kaj Esperanto”.

Slavik Ivanov

Bonega donaco por ĉiu!

Роже Эмбер, Иван Шполярец, Споменка Штимец, Златко Тышляр. Эсперанто: Учебник международного языка. Загребский метод / Пер. А.Корженков. — Калининград: Sezonoj, 2003. — 72 с., илл.

Komence de septembro en Kaliningrado aperis rusa versio de la internacia lernolibro de Esperanto laŭ la Zagreba Metodo.

Ĝi estas aplikebla en kursoj kun instruisto, en korespondaj kursoj kaj por memlernantoj. La lernolibro estas preparita helpe de novaj metodoj kaj estas kontrolita en aro da eksperimentaj kursoj en diversaj landoj.

Ĝia baza valoro estas, ke oni lernas nur tion, kio en la vivo estas vere necesa. Ĝi estas farita tiel, ke surbaze de 500 plej oftaj radikoj oni ekzercu la parolkapablon. Duono de la lernolibro estas instruebla dum unu semajnfino, post kio lernantoj jam kapablas konversacii.

Ĝi estas verŝajne la plej populara moderna lernolibro de Esperanto — jam aperis 9 kroataj eldonoj, po 3 eldonoj por germanoj kaj slovenoj, po 2 eldonoj por italoj, katalunoj kaj francoj, kaj ankoraŭ 21 nacilingvaj eldonoj. La rusa versio estas jam la 28a nacia eldono de la Zagreba Metodo.

La lernolibro enhavas 12 lecionojn kun originalaj ilustraĵoj, kantojn, gramatikajn tabelojn, du vortarojn, bazajn informojn pri Esperanto kaj ŝlosilon por ekzercoj.

Mendu la lernolibron poŝte ĉe nia redakcia adreso aŭ rete. Prezo 49 rubloj + sendokosto. Rabato: 10% (pli ol 10 ekz-oj), 20% (pli ol 50 ekz-oj).

Kolektivaj mendoj estas pagendaj post la ricevo de la libroj. Individuoj antaŭpagu: 57 rubloj (1 ekz-o), 108 rubloj (2 ekz-oj).

HaGo

Du novaj kompaktdiskoj

Ĵus aperis du kompaktdiskoj kun kelkaj paroladoj/prelegoj de la plej brila oratoro de la Esperanto-Movado, nome Ivo Lapenna, mia edzo. Ili estas la unuaj du en planita serio de kvin kompaktdiskoj. Tiuj du konsistas el liaj tri lastaj paroladoj/prelegoj eldiritaj dum la “Internacia Jubilea Esperanto-Konferenco — 100 Jaroj de Esperanto-Kulturo” en Graz, 1987, kaj unu parolado, “Lingva Diskriminacio”, eldirita en Nürnberg en 1964.

Mi estas tre feliĉa, ke la nova tekniko permesas al ni aŭskulti la aŭtentan voĉon de Ivo Lapenna kaj tiamaniere doni al li la eblecon mem prezenti siajn konceptojn, sian sintenon al la Internacia Lingvo kaj siajn konsilojn pri organizado. Per tio — mi esperas — ĉesos la diversaj superfluaj diskutoj pri “lapennismo” kaj “finvenkismo” kaj similaj strangaĵoj, kiuj nur servas al dispartigo kaj malfortigo de nia Movado.

Vere bonaj kompaktdiskoj ne facile kreiĝas. La disponeblaj kasedoj ofte ne estas bonkvalitaj. Feliĉe, ke tre kompetenta teknikisto de la Dana Radio estis preta helpi nin. Li sukcesis forigi la plej multon de la bruo. La tasko tiel multe kaptis lin, ke li spontane diris: “Neniam mi spertis ion similan, kvazaŭ al mi tute nova mondo malfermiĝas”. Li estis ravita kaj de la voĉo kaj de la lingvo.

Tutcerte troviĝas ĉie en la mondo — i.a. en Pola Radio kaj en UEA — multaj tre bonaj kaj relative bonaj surbendigoj de paroladoj de Ivo Lapenna. Mi uzas la okazon por demandi, ĉu mi povus prunti ne kopiojn, sed la originalajn kasedojn/bobenojn por prepari novajn kompaktdiskojn. Kompreneble, mi resendos la pruntitan materialon. Tiamaniere ni povus konservi la trezorojn por la estonteco.

Birthe Lapenna

La kompaktdiskojn eldonas Fondaĵo Ivo Lapenna (Groendalsvej 30, DK-2000 Kopenhago F, Danio, lapenna@mobilixnet.dk). La prezo de unu disko estas 130 dkr. aŭ 17 eŭroj. Afranko: unu/du diskoj en Danio = 15/25 danaj kronoj; en Eŭropo = 3/5 eŭroj; ekster Eŭropo 5/8 eŭroj.

Pago pere de banko: Swift-code DABADKKK, IBAN n-ro DK 963000 4180-892648.

Gazetoj

Literatura Foiro. 2003. №202

La monologo de Hamleto el akto tria, sceno unua de la samtitola teatraĵo de William Shakespeare, uverture en la aŭgusta numero de Literatura Foiro, rememorigas la 400-jariĝon de ĉi tiu dramverko. Redakciaj notoj prikomentas la tradukojn fare de Zamenhof (1894) kaj Newell (1964) kaj la unuan surscenigon en esperanto: en plenumo de profesiaj aktoroj de la Reĝa Flandra Teatro dum la 20a UK en Antverpeno.

Novaj originalaj poemoj de Mikaelo Bronŝtejn, humuraĵo de Valentin Melnikov, rakonto de Julian Modest, recenzo de Vinko Ošlak pri la romano Krias la silento de Istvan Nemere (proklamita La Verko de la Jaro 2002), poemo de Friedrich Holderlin en traduko de Hans-Georg Kaiser pliriĉigas la literaturajn rubrikojn, apud la tria parto de la eseo de Nicolino Rossi Esplorvojaĝo tra la originalaj poemoj de L. L. Zamenhof.

Walter Żelazny disponigas sian studon pri la lingva politiko en Eŭropo kaj esperanto. Fakte nia lingvo estas en la centro de du aliaj artikoloj: André Cherpillod — pri la reveno de la landnomoj en la tagordo de la Akademio de Esperanto, Dimitar Haĝiev — pri la minuskligo kaj majuskligo de la nomo de nia lingvo. Sabira Ståhlberg recenzas la libron de André Cherpillod pri la ĉina skribo.

Michel Duc Goninaz prilumigas detalojn, kial la planita por 1987 SAT-kongreso ne okazis en Pollando.

Carlo Minnaja recenzas Paŝoj al plena posedo (eldonitan de LF-koop), kaj Armando Zecchin komentarias la eseon de prof. Isak Pasi La elaĉeto. Radosław Nowakowski eseas pri la formo kaj enhavo, kaj Grozdenka Filipova rakontas kiel sentas sin alpisto atinginte montosupron, okaze de la 50-jariĝo de la unua surgrimpo de Everesto.

HeKo

Fonduso Ilaro

Lastatempe ni havas ĉiam pli multajn teknikajn problemojn, ĉar malnoviĝas nia komputila aparataro, kiu estis aĉetita antaŭ sep jaroj. Por pli glata funkciado estas bezonataj novaj komputilo, printilo, skanilo, modemo, k. a., sed, bedaŭrinde, ni ne povos aĉeti ilin el nia modesta familia buĝeto.

Tial ni starigis fonduson Ilaro, el kiu estos financata iom-post-ioma aĉetado de la necesaj aparatoj por La Ondo / Sezonoj. Ni mem tuj metis en ĝin 200 eŭrojn. Ni alvokas ĉiujn niajn amikojn laŭeble kontribui al la plibonigo de la revuo kaj libroj, kiujn ni eldonas por vi.

Ruslandanoj sendu donacojn poŝte al nia redakcia adreso je la nomo de Xxxxx Yyyyy Zzzzz aŭ banke (petu informojn pri la konto). Alilandaj donacoj estas bonvenaj ĉe nia UEA-konto avko-u.

Ĉiu donacinto ricevos dankleteron, kaj en La Ondo regule aperos la nomoj de la donacintoj.

Antaŭdankon pro via helpo!

Halina kaj Aleksander

Ricevitaj gazetoj

Dia Regno. 2003/3;

Esperanto. 2003/7-8;

Esperantolehti. 2003/4;

Heroldo de Esperanto. 2003/12,13;

La KancerKliniko. 2003/107;

La Movado. 2003/630;

La Ondo de Esperanto. 2003/8-9;

La Revuo Orienta. 2003/8-9;

Libera Folio. 2003/aŭg;

Literatura Foiro. 2003/204;

Litova Stelo. 2003/4;

Monato. 2003/7-8;

Pola Esperantisto. 2003/5;

Scienco kaj Kulturo. 2003/4;

Sennaciulo. 2003/7-8;

Vekilo. 2003/2.

M O Z A I K O

Por la junia krucvortenigmo venis 24 respondoj. 14 el ili estas ĝustaj. La ĝustajn solvojn sendis: Albert Reiner (Aŭstrio); Malcolm Jones, Vilĉjo Walker (Britio); Bruno Lehtinen (Finnlando); Pierre Royer (Francio); Antanas Grincevičius (Litovio); Jean-Marie Ries (Luksemburgio); Lenĉe Efremova (Makedonio); Zbigniew Czupkałło, Hanna Skalska (Pollando); Jurij Kivajev, Valentin Puŝkarjov (Ruslando); Eric Castell, Roland Larsson (Svedio).

La libropremion lote gajnis Eric Castell. Ni gratulas!

La solvo de la junia krucvortenigmo:A. Antonim’ , Aŭtobiografi’. I. Intervalo. K. Karat’, Klavo, Komandi, Krozi. L. Latin’. N. Nardo, Natur’. O. Oer’, Opio, Ovr’. P. Pip’. R. Ruino. S. Stalon’. T. Temperamento, Teren’, Tifliso. U. Universitato, Uralo.

Tri proverboj

Provu deĉifri tri subajn proverbojn:

A) 1,2,3,4 5,6,7 8,6,9,10,8, 10,11 12,6,7 11,10 8,2,13,5,2 13,6,9,10,8.

Helpvortoj:

Grandega mara mambesto: 1,10,11,4,3,2.

Belfela mamulo vivanta ĉe riveroj kaj konstruanta digojn: 12,10,8,5,2,13,2. Kunligi per fadeno aŭ ŝnureto: 12,7,9,13,6.

B) 1,2,3 1,4,5,6,2,7,5,8 9,2,7,4,10 10,5,6,2,7,5,8.

Helpvortoj:

Koncernanta la komunajn ekonomiajn interesojn kontraste je politikaj: 10,8,5,6,4.

Imagi tion, kion oni forte deziras: 3,2,9,6.

Laŭdire universala kuracilo por ĉiuj malsanoj aŭ malbonoj: 1,4,7,4,5,2,8.

C) 1,2 3,2,4,5,3,6,7 8,9 1,6,10,11,6, 12,2,8,13,6,7 14,2,14,5,9 15,6,10,11,6.

Helpvortoj:

Granda muzikinstrumento kun klavaro (malnova nomo): 15,6,10,11,2,13,5,9,14,6.

Ordinara ano de armeo: 1,6,8,3,9,11,6.

Alohava ŝraŭbforma aparato, kiu servas por movi aviadilon aŭ ŝipon: 12,2,8,5,4,6.

Sendu viajn solvojn tiel, ke ili atingu nin poŝte (Vladimir Vyĉegĵanin: ab. ja. 71, RU-622049, Niĵnij Tagil, Sverdlovskoj obl., Ruslando) aŭ rete antaŭ 1 nov 2003. Inter la solvintoj ni lotumos libropremion.

Kompilis Vladimir Vyĉegĵanin

Spritaj splitoj kaj preskeraroj (10)

el la kolekto de la reduktoro

La unua parto | La dua parto | La tria parto |

La kvara parto | La kvina parto | La sesa parto | La sepa parto |

La sepa parto | La naŭa parto

Senbilde, senkomente

Fakte, oni malfote trovas recenzon pri nacilingva libro en Esperanto-revuoj. (Avanco. 1993: 1.)

Per malgrundaj paŝoj

Sen grunda investo, startigi vian propran komercon... (Heroldo de Esperanto. 1994: jun)

Rondo familia

La biografio enhavas interesajn informojn pri la (tute negativa) sinteno de tiu verkisto [Orwell] rilate al Esperanto, kaj al Lanti, fama franca esperantisto kaj fondinto de SAT, kiu estis onklino de Orwell. (Facila: suplemento de Brazila Heroldo. 1993: 3)

Zorgu la porkon

Cetere, nia redakcio pligrandiĝis pro la veno de Tatjana Kulakova, kiu zorgos pri la porko-

mencantaj kaj distraj materialoj. (Ruslanda Esperantisto. 1994: 6)

Ne al glavo!

Se ni ne sangigos, ni restos periferia, relative malgranda kaj malgrava satokupa movado. (Esperanto en Pollando. 1994: 7-8)

Novtipa (?) Esperanto-aranĝo

... la Nord-Amerika Junulara Tedumado... La Riverego. 1994: 36.

Kolektis István Ertl

Anoncetoj

Petu senpagan ekzempleron de Internaciisto, organo de Komunista Esperantista Kolektivo. Interesa enhavo, bele presita.

Internaciisto Font Nova 32, ES-08202, Sabadell Hispanujo. Rete: luisserrano@mixmail.com

Ni sendas korajn gratulojn al Jekaterina Jevlampijeva kaj Andrej Lyskov, kiuj geedziĝis en Ĉeboksary la 5an de septembro! LOdE

En la 2a Mondĉampionado pri intelektaj ludoj, okazinta en Baku (Azerbajĝano) 14-17 aŭg 2003, la teamo kun partopreno de nia redakciano Valentin Melnikov (kapitano Andrej Kuzjmin) gajnis la 3an lokon. Ni gratulas!

Nekrologe

19 aŭg 2003 en Bydgoszcz en la aĝo de 46 jaroj mortis

Tomasz Jan Kudrewicz

Honora Membro de Monda Turismo, dum dudek jaroj direktoro de la Centra Oficejo de Monda Turismo, Adjunkto Scienca de la AIS, fakdelegito de UEA, magistro pri politikaj sciencoj, prezidinto de Pola Esperanto-Junularo, kaj eksestrarano de Pola Esperanto-Asocio, redaktoro de multaj Esperanto-eldonaĵoj.

Ni funebras kaj kondolencas.

Internacia Fotokonkurso

Post kvin sukcesaj konkursoj (1998, 1999, 2000, 2001, 2002) la redakcio de La Ondo de Esperanto invitas al partopreno en la sesa Internacia Fotokonkurso.

La konkurso ne estas ligita al deviga temo.

En la konkurso rajtas partopreni ĉiu fotemulo amatora aŭ profesia, sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 10×15 cm. Fotoj povas esti koloraj aŭ nigra-blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj. Fotoj senditaj elektronike ne estas akceptataj.

La konkursaj fotoj devas esti senditaj unuekzemplere al la sekretario de la konkurso, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando). La fotoj devas atingi la sekretarion antaŭ la 15a de decembro 2003.

La konkursaĵoj devas esti subskribitaj per pseŭdonimo. En aparta koverto kunsendata devas esti slipo kun la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso de la aŭtoro. Oni povas aldoni titolon aŭ klarigan noton al la fotoj, sed tio ne estas deviga. En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj, kiuj jam estis premiitaj aŭ publikigitaj.

Tripersona juĝkomisiono aljuĝos premiojn al la laŭreatoj:

1a premio: 50 eŭroj kaj abono de La Ondo de Esperanto 2004.

2a premio: 25 eŭroj kaj abono de La Ondo de Esperanto 2004.

3a premio: abono de La Ondo de Esperanto 2004.

Specialan premion (libroj de Sezonoj kontraŭ ekvivalento de 50 eŭroj) ricevos la plej bona foto teme ligita kun Esperanto.

Ĉiu premiito ricevos diplomon.

La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis la 31a de decembro 2005 uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

Sukcesojn!

Malsupre estas foto, kiun Vladimír Surovček (Slovakio) faris en Venecio.