Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis La Ondo de Esperanto
La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de La Ondo de Esperanto.
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 2001-2004
La kovrilpaĝa foto montras cignojn sur lago en Mazurio. (Fotis Elżbieta Frenszkowska el Olsztyn, Pollando)
Ne legante nun okcidenteŭropajn gazetojn mi ne scias, ĉu en tieaj amaskomunikiloj oni sonigis la demandon, kiun mi aŭdis ĵus de rusaj ĵurnalistoj, de miaj amikoj kaj kolegoj, kiun mi plurfoje formulis al mi mem: kial la iraka diktatoro, anoncinta sanktan militon kontraŭ Usono kaj ne ĉesanta deklari senkompromisan reziston al la invado, kial li faris praktike nenion por prepari la defendon de la ĉefurbo? Neniu ponto eksplodita, neniu aŭtostrado detruita, neniu foso trans la stratoj, kaj jen miraklo: la enorma duonmiliona armeo degelinta sen iu ajn postresto. Oni vidis ja, ke la batalkapablo montriĝis klara kaj forta aliloke, sude de Bagdado. Kaj malgraŭ la manko de perspektivo kaj probabla paniksento senpere antaŭ la atako kontraŭ la ĉefurbo oni ja estis havinta sufiĉan tempon por teknike organizi la defendon aŭ almenaŭ manifesti tiun iniciativon. Kiel tio fariĝas oni estis demonstrinta en Somalio, en Ĉeĉenio, kaj ĵus kaj ĉi-lande en Basra. Konfuza kaj honta ideo pri nova mistifiko nerezisteble stariĝas sur la ruinoj de ĉiuj konjektoj.
Ni eniras do la epokon de totala mistifikado. Ĉu amasaj manipuloj? — Jes. Sed manipuloj de nova teknologia kaj efika nivelo. Oni ne filtras plu la eventojn, oni ilin kreas. Oni ne serĉas scenojn, oni skribas scenaron. Kaj oni ne hastas ĉirkaŭ la improvizita teatro, oni anticipe preparas la scenejon. Koncerne la stilistikon, ĝi estas forte influata del komputilo.
Certe, la arto de scenigo ekzistas dum miljaroj. Eta (aŭ ne tre) spektaklo kun fajro kaj kadavroj milfoje servis kiel provokilo se oni havis problemojn trovi bonan pretekston por komenci militon aŭ ŝtopi la buŝojn. Eĉ se la ŝtato ne identigas sin kiel demokratian, oni bezonas tamen plivigligi la publikan spiriton, mobilizi la amason. Des pli gravas la manipulo, se mankas (aŭ preskaŭ mankas) aliaj moviloj de la popolo. Vere ni havas paradokson: la plej liberaj sociaj sistemoj plej sukcesis en la arto de la manipula marionetigo.
Kaj jen la nova epoko. Kombina rezulto de sociaj bezonoj kaj komputila revolucio. Ĉu estas io esperiga sur nia amfiteatra horizonto? Ĉu la objektive totala manipulado jam enkorpiĝis en subjektan manipulatan totalecon? — Feliĉe ne. Milionoj da protestantoj kontraŭ la invado en la landoj de la invada alianco ne permesas paroli pri totaleco. Sed malfeliĉe ni povas paroli pri serioza redukto de la spaco de manovrado. Kaj tio koncernas ne sole la objektivaĵojn, ankaŭ la kapablon analizi la situon. La nuna superkoncentrigo de la informado subfosas la bazon de la homa pensokapablo; substituante tre komplikan analizsintezan intelektan proceson, tiu fabriko de scio eliminas la intuon. La homoj ne ĉesas elekti, ili ĉesas fari nestereotipan elekton.
La komputila lakoneco triumfas la formon: la aŭtoroj de la “globalaj” teatraĵoj en Irako preferas formuli la elektan ŝablonon kiel elementan jes-nean minimumon. Foje tre naive kaj klare. Ĉi-aspekte oni povas taksi la anarĥion sur la stratoj de Bagdado. Rifuzante defendi de rabistoj la muzeojn, la okupantoj starigas la dilemon kie la severa okupacia administro estu la sola alternativo al la ĥaoso.
La komputila stilistiko kreas siajn heroojn, personojn kiuj dissolviĝas en la luda spaco. La tipo de la virtuala malbonulo estas la plej mendata. Antaŭnelonge tio estis Ben Laden. Nun ni ekhavis Sadamon.
Alen Kris
La kovrilpaĝa foto montras cignojn sur lago en Mazurio. (Fotis Elżbieta Frenszkowska el Olsztyn, Pollando)
LOdE: Unue, bonvolu akcepti nian gratulon. Ĉu vi iĝis la unua nefranca prezidanto?
JS: Tuj post la Dua Mondmilito denaska belgo, Julien Piron, estis prezidanto de la Plenum-Komitato. Li tamen vivis en Parizo kaj havis tiam jam la francan naciecon. Do mi estas la unua nefranca prezidanto en tute internacia Plenum-Komitato.
LOdE: Kiun rolon havas la prezidanto?
JS: Ne ekzistas prezidanto de SAT, sed nur prezidanto de la Plenum-Komitato (P.K.). La strukturo de SAT estas plene baza demokrata, kio signifas ke neniu potenco regas la tuton. Ĉiuj membroj de SAT estas la regantoj de la asocio. Mi jam ofte spertis ke multaj homoj, precipe reakciuloj, ne komprenas kion tio signifas. La SAT-strukturo ne estas piramida sed horizontala. Ĉiu membro egalrajtas. La prezidanto de P.K. havas la samajn rajtojn kaj devojn kiel ĉiu membro de SAT.
Mi jam spertis dum la kelkaj semajnoj ekde kiam mi estas elektita, ke ekster SAT multaj homoj rigardas min kiel la novan vizaĝon de SAT. Nu mi ne timas la ŝarĝon, kiun tiu donas, kaj mi reprezentos kaj defendos SAT kiel mi faris dum pli ol 10 jaroj de mia membreco. La rolo de la prezidanto de P.K. estas la sama kiel la rolo de la tuta P.K. de SAT — plenumi la dezirojn kaj petojn de la membroj. Certe de la demokrata plejmulto, sed ne neglektante la dezirojn de ĉiu individuo.
LOdE: SAT ne similas al aliaj esperantistaj organizaĵoj. Laŭ Komitatano Z ĝi “ne permesas nomi ĝin internacia sed sennacia” kaj “sennacieco kaj sennaciismo estas malsamaj aferoj”. Kion tio signifas?
JS: SAT fakte ne estas Esperanto organizaĵo, sed asocio kiu uzas kiel laborlingvon Esperanton. Fakte ĉiu lernanto de la universala lingvo devus esti fiera, ke ekzistas asocio kiu defendas la homajn rajtojn kaj la biodiversecon uzante la Zamenhofan lingvon.
Oni povas defendi ĉi tiujn rajtojn nur kiam oni ne ligas sin al iu nacio. Tro ofte ni vidas ke gravaj asocioj kiel ekzemple GreenPeace kaj Amnestio Internacia havas ligon kun iu nacio, uzas nacian lingvon ktp. Mi persone ne ŝatas ĉi tiun tendencon kaj jam mi sendis antaŭ kelkaj jaroj leteron al Amnestio Internacia en kiu mi protestis ke ĝi ne respektas lingvajn rajtojn, ĉar eĉ kiam oni alskribas friponon oni prefere uzu aŭ universalan lingvon aŭ la lokan lingvon de la demagogo.
SAT estas ne ligita al iu nacio, do estas sennacia asocio. SAT havas Frakcion kiu batalas por forigi naciismon — la idearon kiu dispartigas laboristojn. Sennaciistoj ne kontraŭas la naskiĝlokon de iu ajn, sed kontraŭas naciismon, kiu estas la kaŭzo de militoj, de hombuĉado. Nu legu pri tio tekstojn de Zamenhof, kiu certe estis la unua sennaciisto. Li havis alian esprimmanieron ol Eŭgeno Lanti, sed baze la ideo estis la sama.
LOdE: SAT estas konata en Esperanto per siaj kongresoj, Sennaciulo kaj kiel la eldonejo de PIV. Kio ankoraŭ?
JS: Bedaŭrinde la homoj konas SAT nur pro tiuj aferoj. Malamikoj de SAT bone laboris kaj puŝis SATon en angulon de ekstrema maldekstro kaj stalinismo (legu tamen pri la persekutoj kiujn suferis SAT dum la stalinismo en Ruslando). Tiuj, kiuj volas fari la penon serioze informiĝi pri SAT, scias ke la asocio alportas pli. Kial la homoj, kiuj nun nepre volas subteni la Alternativan Tutmondismon, ne jam aliĝis al SAT? La ideo, kiun oni nun disvastigas en socialaj forumoj kaj en la Alternativa Tutmondismo, estas la ideoj kiujn SAT jam lanĉis antaŭ pli ol 80 jaroj.
SAT estas kleriga, eduka, kultura organizo. La celo estas, ke la membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj. Jen faktoj.
LOdE: Malkiel UEA, SAT ne diskonigas sian membrostatistikon. Eble vi povos forigi tiun mankon. Kiom da membroj havas nun SAT? Kiuj landoj estas la plej satanaj en la mondo?
JS: Oni povas demandi al ĉiu SAT-membro rigardi la adresaron de SAT, kaj en la lasta adresaro mi legas, ke SAT havas 881 membrojn en 577 diversaj urboj. Francio daŭre estas la lando kun la plej multo da membroj, sed mi nun vidas pozitivan evoluon en aliaj landoj, precipe en Japanio. Mi ankaŭ havas la impreson ke en la okcidenteŭropaj landoj denove ekzistas intereso pri SAT.
LOdE: La malkresko de la membraro, verŝajne, negative efikas al la financo. Ĉu la enspezoj ebligos al SAT ankaŭ en la estonteco havi kontoron en Parizo, salajratan oficiston kaj ĉiumonatan revuon?
JS: Estas strange ke oni ĉiam pensas ke SAT havas pli da problemoj ol ekzemple UEA. SAT havas nur 1 pagitan oficiston, certe la plej sindonan, kiun iu ajn asocio povas deziri. SAT ankaŭ bone vendis la novan PIV, kiu garantias al ni interesan enspezon. Ne estas sekreto, ke SAT ne estas riĉa asocio, sed nepre notu ke ni neniam ricevis ajnan subvencion de iu politika grupo aŭ registaro. Kiam ni povas finance vivteni nin, ni estas kontentaj. Ni ne estas komerca organizaĵo sed kultura kaj por kulturo ĉiam mankas mono.
LOdE: Lastatempe SAT kaj UEA interrilatas pli bone ol dum jardekoj. Ĉu la normaliĝon de la interrilatoj sekvos kunlaboro pri konkreta projekto?
JS: SAT kunlaboras kun ĉiuj demokrataj asocioj. UEA estas demokrata asocio laŭ mia scio, do kunlaboro eblas. Tiuj, kiuj revas pri kunfandiĝo de la asocioj, sciu ke ne ekzistas sento pri tio inter la membroj de SAT. Eble ne estus malbone, se UEA iom pli defendus la plej grandan soci-kulturan asocion kiu uzas Esperanton kiel laborlingvon?
LOdE: Leen Deij en la marta Sennaciulo atentigas ke “En la sennacia Esperanta Civito SAT trovas komprenemajn aŭskultantojn, sed ankaŭ klerajn diskutantojn ... Tial SAT-anoj sentas sin hejme en la sennacia Civito, kies lingvo estas Esperanto” kaj konkludas: “Aliĝo al la Pakto por la sennacia Civito plivastigus la agadokampon kaj la influon de SAT”. Bonvolu komenti.
JS: P.K. pridiskutis la tekston de Leen Deij kaj decidis ke ne povas ekzisti cenzuro, ankaŭ ne por homoj ekster SAT. Do ni aperigis la opinion de Leen Deij.
Mi havas alian opinion. Estas fakto ke multaj SAT-membroj sentas sin hejme en Esperanta Civito same kiel multegaj ne povas apogi la strukturon. La membroj de SAT mem decidu ĉu ili ŝatas/malŝatas la asocion.
LOdE: Probable SAT povus grandigi sian membraron (kaj financon), se ĝi vastigus sian socian bazon — geografie kaj ideologie. Ĉu tio portos riskon, ke SAT perdos sian individuecon?
JS: Kiam mi transdonos la taskon de la prezidanto de P.K., mi volas transdoni fortan kaj bataleman SAT. Homoj ekster SAT postulas, ke SAT alportu ĉiun mizeron el la mondo. Tamen nia statuto, kiun ĉiu povas legi en nia TTT-paĝo http://satesperanto.free.fr/ tre bone priskribas kio estas niaj taskoj.
SAT estas asocio kun neimageble moderna strukturo kaj statuto. La ideoj de la fondintoj estis tiel avangardaj ke SAT daŭre, kaj eĉ nun, estas avangarda asocio. Eĉ niaj plej grandaj malamikoj ne povas nei tion, sen perforti la veron.
Ni defendas homajn rajtojn kaj biodiversecon. Ni estas konvinkitaj, ke la mondo nur povas bone evolui, kiam ekzistas respekto. Kaj respekto estas io, kio venas de du flankoj. Subpremi homojn, profiti, malpurigi la aeron, foruzi la naturon al propra profito ne estas montri respekton. SAT kontraŭbatalas tiun kiu faras tion. Ni bezonas multegajn membrojn, agantojn kaj aktivulojn. Ne por la mono, sed por plenumi la gigantan laboron kiu atendas nin ĉiun tagon.
LOdE: La Ondo volonte donos spacon por informi pri via agado. Ĉu vi sendos informojn?
JS: Koran dankon por la propono, ni certe uzos ĉi tiun avantaĝon.
Estimataj,
Mi informas vin ke mi decidis demisii de mia posteno de Konstanta Kongresa Sekretario de UEA kaj forlasi la Centran Oficejon. Komence de majo mi komencos uzi miajn feriajn tagojn kaj post tio mi petas ĉesigi mian laborrilaton kun la Asocio.
Dum aprilo mi ŝatus transdoni miajn taskojn kaj lasi la kongresajn aferojn en bona ordo. Mi ankaŭ ŝatus informi LKK kiel eble plej frue pri la situacio. Mi daŭre restos por diversaj demandoj je la dispono de LKK-anoj, eĉ se tute private, ĉar mi ne ŝatus ke ili suferu pro mia decido.
Dum dek kvin jaroj mi plenumis tiun ĉi laboron, plej ofte kun granda plezuro mia kaj ŝajne ankaŭ de iuj kongresanoj kaj kunlaborantoj. Mi ankaŭ havis privilegion labori kun kaj sub la gvido de personoj kiaj estis Simo Milojević, Osmo Buller kaj Pasquale Zapelli. Same agrable estis labori kun bonegaj kolegoj, nunaj kaj eksaj, ĉiuj sindediĉaj esperantistoj kaj inspirigaj konantoj de siaj respektivaj fakoj. Mi ankaŭ kunlaboris kun amaso da memorindaj estraranoj kaj aktivuloj, kio pliriĉigis min diverssence.
Dum la lastaj du jaroj mi ne plu havas tiun senton, same kiel iuj aliaj kolegoj. Kun la tempo tiu sento konstante kreskis, samkiel la konvinko ke la situacio estas sufiĉe senespera. Tiu situacio, laŭ mia opinio, estas rezulto de la politiko kaj agadmaniero de la Estraro kaj oficeja gvidantaro dum la lasta periodo. Mi ne aprobas ĝin ĝis tiu grado ke mi ne povas plu resti parto de la sistemo. Eble mi foje aparte klarigos pli detale miajn starpunktojn pri tio.
Mia decido estas definitiva kaj mi ne volas plu trakti pri ĝi. Mi petas ke oni respektu tiun deziron.
Mi dankas al vi ĉiuj por via ĝisnuna kunlaboro kaj pacienco.
Nikola Rašić Roterdamo, 3 apr 2003
Laŭ peto de La Ondo de Esperanto, mi tute mallonge komentas la demisian leteron de Nikola Rašić.
Mi mem unuavide estis iom ŝokita pro la demisio de Nikola Rašić, ĉar ni tute bone kaj regule kunlaboris rilate al la ĉi-jara kaj la postaj Universalaj Kongresoj. Nikola, kompreneble, rajtas demisii kaj li tute bone klarigis kaj povas mem pluklarigi siajn kialojn. Lian emon helpi la alian oficiston, kiu kunlaboris kun li, Clay Magalhaes, por ke la UK en Gotenburgo estus sukcesa.
La estraro ankaŭ donas sian tutan atenton al la problemoj, kiujn Nikola esprimis kunlige kun sia demisio, sed ni ne kredas, ke oportunas (aŭ eĉ ĝustas) eltiri el ĉi tiu situacio ĝeneralajn movadajn signifojn. Malgraŭ la tuta graveco de Nikola kiel Konstanta Kongresa Sekretario, la problemoj de la Esperanto-movado (kaj ankaŭ de la Esperanto-Komunumo, se vi permesas) estas kaj restas ĉiukaze la samaj kaj iom skemece ili resumeblas jene: la novaj lernantoj per la retaj kursoj en pagopovaj landoj apartenas nur al la reta Esperantujo (en kiu oni ne pagas kotizojn kaj ricevas servojn senpage), la novaj lernantoj en nepagopovaj landoj restas for de la movado pro sia nepagopoveco.
Dankon al Nikola pro tio, kion li faris por UEA kaj bonan ŝancon en la nova vivo.
Renato Corsetti prezidanto de UEA
Mi jam detale klarigis miajn opiniojn pri la funkciado de la Estraro sub gvidado de Renato Korseti en miaj intervjuoj al Ĝangalo.com kaj Libera Folio (http://folio.xrs.net). Ne indas ripeti ilin ĉi tie.
Okaze de mia demisio mi volis tiri atenton al la stato en kiu la Asocio momente troviĝas kaj precipe ĝia funkciigilo, kaj tio estas la Centra Oficejo de UEA. Ĝi simple ne plu estas en stato plenumi la bazajn servojn kaj ne povos respondi la atendojn kaj bezonojn de la membraro.
Tio ne estas hazarda okazaĵo sed rezulto de sistema politiko de la korseta epoko. Oni povas dividi ĝin en du grupojn: tio kion la Estraro faris ke la CO venu en tian pozicion, kaj tio kion ili ne faris por ke ĝi efektive funkciu. Malantaŭ tio staras certa filozofio kiun R. Korseti neniam publike eksplicitigis sed ja praktikis. La prezidanto de UEA partoprenis la kunsidon kun la oficistoj kaj li tre bone scias kion li aŭdis. Ni nur ne scias kion li aŭdis, kaj estus bone ke li foje tion publike diru. Lia prezidanteco estis historio en kiu li senlime kontraŭdiradis sin mem kaj same senlime konfuzadis siajn kolegojn kaj la oficistojn. La rezulto estas ke UEA estas sendirekta kaj gvidata al paraliziĝo. Tiu ĉi Estraro, kaj precipe ĝia prezidanto, okupiĝis pri eŭtanazio de UEA, sed sen la permeso de la paciento. El iam dece funkcianta organizo li kreis pacienton.
Li daŭre faras tion. Mi promesis helpi al miaj kolegoj sed je tute privata bazo. Same al LKK. Mi rifuzas helpi, se la kaŭzanto de la stato tion uzas kiel manipulan argumenton. La aferoj ĉiukaze nun funkcietas nur dank’ al enormaj streĉoj de amaseto da volontuloj kaj sindonaj oficistoj, kiuj ja sinsekve recenzas la epokon de lia estrado per demisioj. Ankaŭ du konstantaj kaj multjaraj regulaj volontuloj haltigis sian bonvolon kunlabori, ĉefe pro malbona situacio en la CO. Mi ne mirus se ankaŭ aliaj havus similajn ideojn.
El mia demisio ne necesas eltiri tutmovadajn signifojn, ĉar tian signifon ĝi ne havas nek volis havi. Sufiĉus se la prezidanto iel respondus pri tute konkretaj signifoj kiujn mi pli ol klare eksplicitis. Kaj cetere li ne estas prezidanto de la Movado, sed de UEA, kaj pri ĝi li havas respondecon. Mia demisio rilatas, interalie ja, al konvinko ke li ne serioze prenis tiujn respondecojn jam de la komenco.
Mi invitas lin malkaŝe informi la membraron pri kio okazis kaj pri siaj starpunktoj pri tiuj okazaĵoj. La ĝeneralaĵoj kiujn li mencias ĉi tie ne vere donas respondojn al la prave scivolaj membroj de UEA.
UEA estas savebla kaj savinda. Sed la unua paŝo devas esti konfeso pri propra krizo, ties radikoj kaj la metodoj haltigi ĝin. Estus bone se tio komenciĝus de la kapo. La tajdon oni devas turni kiel eble plej baldaŭ.
Nikola Rašić
LOdE: Kun kiaj pensoj vi akceptis la informon pri la demisio de Nikola Rašić?
OB: Kun malĝojo, ĉar kiel longtempa amiko kaj kolego de Nikola mi ne povis ne pensi, kia elreviĝo kaj eĉ tragedio devis esti por li konkludi, ke fariĝis al li maleble daŭrigi la laboron, kiun li ege ŝatis kaj kies postulojn liaj kapabloj tiel bone respondis. Estis plezuro kaj avantaĝo, ke liaj kaj miaj emoj kaj talentoj estis kompletigaj inter si en la organizado de UK, en kiu laŭ la Kongresa Regularo de UEA la Ĝenerala Direktoro devas esti funde engaĝita kaj do tre proksime kunlabori kun KKS. La unike kolega etoso en la CO dum la 90-aj jaroj ege profitis de la ĉarmo, bonhumoro kaj klereco de Nikola. Tiuj tempoj nun estas pasinteco, sed feliĉe amikeco transvivas kolegecon.
LOdE: Kio komunas kaj kio diferencas inter la antaŭaj demisioj kaj tiu de Rašić?
OB: La evidenta komunaĵo estas misformiĝinta sinteno de la Estraro al la Centra Oficejo, sed la decidon de Nikola fine katalizis problemoj en la gvidado kaj labororganizo en la CO.
LOdE: Ĉu laŭ vi la Estraro ne konsideris la kritikon, kiun siatempe faris vi kaj la aliaj demisiintoj? Ĉu glatigi rilatojn kun la dungitoj ne estis tasko de la Oficeja Komisiono fondita tuj post Zagrebo?
OB: Komence estis iuj malfortaj esperigaj signoj, sed tre baldaŭ la komentoj de stabanoj indikis kreskantan malkontenton. Unue, la redukto de la stabo pli ŝarĝis ilin. Plioftiĝantaj plendoj kaj protestoj de membroj trafis unuavice la oficistojn, kvankam la origina kulpo ne kuŝis ĉe ili. Krome ili malkovris, ke malantaŭ ilia dorso, ĝuste en la Oficeja Komisiono, oni faris aferojn kaj planojn, kiuj rekte tuŝis ne nur ilian laboron sed ankaŭ ilin persone.
Ĉagrenis ilin ankaŭ, ke publike la Estraro donis rozkoloran bildon pri la realo. La kritikon de la Zagrebaj demisiintoj oni provis nei kaj lasi “malantaŭ ni”; ekzemple, estrarano Grigorjevskij lastatempe forbalais ĝin asertante, ke ni “ĉiukaze planis baldaŭ eksiĝi”. Mi estis kaj restas enorme malfeliĉa, ke mi devis antaŭtempe forlasi mian laboron sen povi trejni posteulon kaj ĉiel certiĝi pri bona funkciado de la oficejo ankaŭ en estonteco.
LOdE: Ĉu vi kredas, ke la demisio de Rašić fine devigas la Estraron al rekonsidero?
OB: Tion mi esperas. Fakte ĝi jam havis almenaŭ la efikon, ke la Oficeja Komisiono estis malfondita. Kiam ĝi estis starigita, ĝi estis impone prezentita kiel arkitekto de oficeja kaj asocia modernigo, por ne paroli pri glatigo de rilatoj kun la dungitoj. Tamen, anstataŭ solvi problemojn ĝi pliprofundigis ilin kaj pli ĉagrenis la profesian stabon. Mi vere esperas, ke la Estraro nun reorientiĝas, sed mi ne estas tre optimisma.
LOdE: Inter la unuaj reagoj al la demisio de Rašić aperis ankaŭ postulo, ke la Estraro demisiu. Kion vi opinias pri tiu opcio?
OB: La Komitato almenaŭ devus submeti la Estraron al serioza ekzameno en Gotenburgo sen eviti eĉ la plej malfacilajn demandojn.
Okazis renkontiĝo de la oficistoj kaj estraranoj, dum kiu estis klarigitaj pluraj reciprokaj miskomprenoj. La oficistoj ricevis klarigojn pri la estrara politiko rilate al la Oficejo kaj garantiojn, ke neniukondiĉe la estraro planas okazigi iujn drastajn ŝanĝojn sen konsideri la oficistojn kaj ilian socian sekurecon.
Tre valore kaj pozitive al la sukceso de la kunveno kontribuis Nikola Rašić, nia ĵus demisiinta Konstanta Kongresa Sekretario. Li, ve, ne ŝanĝis sian decidon forlasi la CO-n de UEA (kie li oficis dum dek kvin jaroj), tamen klopodos maksimume helpi al la LKK de la Gotenburga UK kaj al la CO por la kongreso estu sukcesa.
Alia atentinda novaĵo estas tiu, ke estis decidite malfondi la Oficejan Komisionon, kiel plenumintan sian rolon. Ĝiaj funkcioj estas redonataj al la regulaj organoj de la Asocio — la estraro, la komitato kaj la Financa komisiono.
Grandan parton de la kunsida tempo okupis financaj demandoj, i.a. projekto pri la buĝeto 2004 kaj multnombraj urĝaj demandoj de tiu ĉi jaro (pri kelkaj el ili la komitatanoj baldaŭ ricevos peton fari finajn decidojn).
Multe da tempo kaj atento estis donite al la Proponaro de TEJO. Pluraj ĝiaj teoriaj partoj estis senprobleme akceptitaj, kiel koincidaj kun la streboj de UEA (temas pri la oficeja modernigo). Sed bedaŭrinde, ankaŭ ĉi-foje la estraro ne diris klaran “jes” aŭ “ne” pri la propono enkonduki plentempan TEJO-oficiston, por kio TEJO petis 105 mil eŭrojn dum 4 jaroj.
La decido tekstis, ke la Estraro ne povas preni starpunkton pri tiu demando antaŭ ol aperos instrukcioj de la Komitato pri la investa politiko de UEA: ĉu ni permesas al ni uzi partojn de la kapitalo kaj kiomajn aŭ elspezas nur renton de ĝi?
La lasta afero, kiun mi ŝatus mencii, estis parta redistribuo de la funkcioj en la Estraro. Pro troaj ŝarĝoj en la ekstermovadaj agadoj petis modifi siajn estrarajn taskarojn Humphrey Tonkin kaj Ivo Osibov.
Estis decidite, ke Humphrey Tonkin transdonas la respondecon pri la strategio al Renato Corsetti kaj anstataŭe prenas de Gbeglo Koffi la laborkampon pri kulturo. Ivo Osibov transdonis la respondecon pri TEJO al mi.
Andrej Grigorjevskij estrarano pri informado
Jen vidpunkto por orientiĝi pri la faktoj: ekzistas du legoŝlosiloj, kiuj komplementas unu la alian.
Unue: temas pri la interna povokonflikto inter la estraro kaj la CO. La unua fazo de tiu konflikto ĉesis en 1995, per la venko de la burokratoj. Tiam estraranoj ne rekandidatiĝis. En 2001 ekis nova fazo de tiu interna konflikto: la estraro ĉi-foje venkis, kaj iom post iom malaperas la oficistoj de la Buller-reĝimo, kaj marĝeniĝas iliaj nostalgiuloj. Indas rimarki, ke ĉiu “memvola” eksiĝo estis tuj akceptita de la estraro, escepte de Milojević, kies emeritiĝo atendis unu jaron.
La dua legoŝlosilo estas pli ampleksa. La interna povokonflikto estas simptomo, ne kaŭzo de la krizo en la finvenkisma sistemo. La tuta sistemo sinkadas de multaj jaroj: la plej lastaj eventoj (krizo en la rilatoj kun TEJO, sterila neŭtrismo kaj inerta silento okaze de la milito, tre malbona stato de la roterdama domo, investo en Brusela Komunikad-Centro, ktp) akcelis la sinkadon. Ebla konkludo: aŭ la tuta sistemo konvertiĝas al raŭmismo, aŭ ĝi baldaŭ estos nur vrako.
HeKo
Pro striko de la eŭropaj oficistoj, la planitaj du tagoj da diskuto pri la “lingva lernado kaj diverseco” fariĝis nur unu tago. Imagu! Ni devis diskuti kaj iel prezenti konkludojn al la Eŭropa Komisiono de tuta proceso de konsultado pri lingvoj — kaj tio ene de ok aŭ naŭ horoj. Tio montras kiom malgrava kaj nepripensita estas la lingva politiko en Eŭropo. Kaj pro tio la tradicia Esperanto-propagando — laŭ la slogano “Vi Eŭropo devas tuj enkonduki Esperanton kiel solan oficialan lingvon” — aspektas tiom amatore kaj naive. Meze de aprilo, Ĝenerala Sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio estis invitita partopreni konferencon kadre de la publika konsultado pri la lingva lernado kiun organizis la Eŭropa Komisiono.
Alia esperantisto, István Ertl, eksredaktoro de Esperanto kaj nuntempe informoficisto ĉe ENAR, la kontraŭrasisma NRO en Bruselo, same partoprenis. Li rimarkis ke la interpretado el ĉiuj 11 oficialaj EU-lingvoj okazis nur al la kvin grandaj (angla, franca, germana, hispana kaj itala): “Mi aŭdis preskaŭ nur la anglan — kaj foje la germanan kaj francan — dum la tuta tago. En mia laborgrupo oni ja parolis iom svede kaj itale, sed ni eble estis esceptoj. Neniu parolis la grekan aŭ danan kvankam oficiale estis interpretado”. Viviane Reding, membro de la Eŭropa Komisiono por kulturo kaj edukado, inaŭguris la konferencon, per longa alparolado en la franca lingvo pri la graveco de lingva diverseco. Nova estis la emfazo de Reding ke ni lernu ne nur la anglan. Antaŭe oni parolis iom pli ĝenerale pri la lingva diverseco. Post la solenaj resumoj por la konferencanoj estis impona vespermanĝo financita de la Eŭropa Unio.
La respondo de UEA al la Eŭropa Komisiono kadre de la publika konsultado pri la lingva diverseco kaj lernado en Eŭropo estas enretigita ĉe: http://lingvo.org/3/277.
Dafydd ap Fergus ĝenerala sekretario de EEU
Esperanto estis videbla en Rio de Janeiro en la porpaca manifestacio en Copacabana danke al deko da esperantistoj, kiuj laboris efike kaj diligente inter plurmiloj da homoj reprezentantaj porpacajn movadojn, religiajn instituciojn kaj partipolitikajn organizaĵojn.
Ni portis tri rubandojn kun surskribaĵo pri Esperanto, afiŝon, kie estis skribite “Ne al milito!” kaj tri Esperantajn flagojn. Dum la tuta marŝo, kiu daŭris du horojn, kaj ĉe la fino de la marŝo, kiam dum unu horo parolis reprezentantoj de diversaj organizaĵoj, ni disdonis plurajn centojn da prospektoj pri Esperanto. Krome survoje kaj ĉe la fino multaj homoj alproksimiĝis al ni kaj petis informojn pri Esperanto kaj kion signifas la frazo “Ne al Milito!”. Aliaj petis frazon en Esperanto.
Fine de la manifestacio, reprezentanto de la anarkiista movado salutis ĉe la mikrofono la partoprenon de la Esperanto-movado kaj estis varme aplaŭdita. Raportisto de Rádio CBN, la plej grava novaĵradiostacio de Brazilo, faris mallongan intervjuon pri la sinteno de la Esperanto-movado al tiuj porpacaj manifestacioj okazantaj ĉie tra la mondo, kaj mi havis la ŝancon informi, ke la esperantistoj ne nur estas nepre favoraj al la paco, sed en multaj urboj de la mondo ili aliĝis al la evento. Fine li petis, ke mi diru la respondan vorton en Esperanto por la vorto “paz”.
Aloísio Sartorato
La Sveda Akademio decidis finance apogi la Simpozion pri Interkultura Komunikado per 40 000 svedaj kronoj. La Simpozio okazos 2-3 aŭg 2003 en Gotenburgo (Svedio).
Per letero de 4 apr 2003 ĉiama sekretario Horace Engdahl informis la estraron de la Akademio de Esperanto (AdE) pri tiu decido de la plej prestiĝa svedlingva organizaĵo, fondita de la reĝo Gustavo III en 1786. La plej grava tasko de la Sveda Akademio estas laŭstatute labori por la pureco, forto kaj alteco de la sveda lingvo.
Tiu decido donas al AdE nemalhaveblan helpon realigi la simpozion. Sed ĝi signalas ankaŭ rekonon kaj de la lingvo Esperanto kaj de la graveco de la simpozio. Fine ĝi povus esti grava informo por la aliaj instancoj ĉe kiuj mi petis monon: ĝi ja iel garantias la sciencan kvaliton de la simpozio.
Christer Kiselman
“La historia atlaso de Esperantio” estas la temo de la kurso kiun d-ro Giorgio Silfer gvidos ĉe la unua sesio de la Esperantologia Fakultato en Kultura Centro Esperantista, Svislando. Al la kurso aliĝis kvar gestudentoj de la Torina Universitato, el kiuj du doktoriĝos pri interlingvistiko.
“La Esperantologia Fakultato de KCE ne estas ajna kurso je alta nivelo: ĝia distinga trajto estas la plenumo de projekto, kiu konkretiĝas per la realigo de libro: en tiu ĉi kazo la unua historia atlaso de Esperantio”, — klarigas Giorgio Silfer, kiu ĵus finis sian semestron kiel profesoro pri interlingvistiko kaj esperantologio en la Torina Universitato.
La Esperantologia Fakultato proponos ankaŭ la lekciojn de prof. d-ro Walter Żelazny, pri la ideologioj en Esperantio.
La lekcioj okazos en Ĉaŭdefono 20-26 jul 2003, tuj post la SAT-Kongreso. Por informoj kaj aliĝoj: KCE, cp 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando; kce.esperanto@bluewin.ch.
HeKo
Sesdeko da esperantistoj kunvenis 22-23 mar en la popola instituto de Lahti por la tradiciaj Vintraj Tagoj de EAF (Esperanto-Asocio de Finnlando) kadre de la temo Sonoj, bildoj kaj sonbildoj. La temo plejparte koncernis la radion, por kio Lahti estas ĝuste trafa loko pro sia muzeo de radio kaj televido.
Lahtianoj brilis per multnombra partopreno. Unu el ili estis Vilorg Teräväinen, ukrainia civitano kiu loĝas en Lahti. Li, post bonvenigaj vortoj de la prezidantoj de EAF kaj de la klubo de Lahti, rakontis pri la sorto de sia familio en Sovetunio. Li direktis dankajn vortojn al lokaj esperantistoj, precipe al la prezidanto de Lahtia Esperanto-klubo Esa Lång, kiuj dum longa tempo helpis pere de Esperanto lian korespondadon kun finnlandaj parencoj kaj multe helpis lin ankaŭ post lia veno al Finnlando.
Poste la ĉefpreleganto Katja Lampinen, studanto de komunikado kaj profesiulo de radio, memorigis pri la novembra eksplodo en komerca centro Myyrmanni, kaj pri novaĵraportado pri ĝi. Magnetofona registraĵo de tiama radioelsendo konvinkis aŭskultantojn pri la informa forto de radio.
Anna Ritamäki rakontis pri Esperanto en radio, kaj rimarkigis, ke ŝi unuafoje aŭdis parolatan Esperanton ĝuste en radio. Ŝi ankaŭ aŭdigis kasedon kun la voĉo de Zamenhof. Oni aŭdis ankaŭ intervjuon de la prezidanto de EAF, kiun faris radio Aino.
La jarkunveno de EAF elektis novajn gvidorganojn: Anna Ritamäki (prezidanto), Tiina Oittinen (sekretario), Päivi Saarinen (vicprezidanto), Eila Martin, Synnöve Mynttinen, Jukka Noponen, Markku Saastamoinen (estraranoj); Raita Pyhälä, Eero Rinta-Karjanmaa, Tuomo Grundström (vicestraranoj), Anna-Liisa Heikkinen (kasisto).
En la jarkunveno de EAF estis anoncita la Aganto de la jaro, Tapio Sormunen pro aktiveco de jardekoj, dum lasta tempo prizorgo de membroregistro.
Ankaŭ la junulara organizaĵo, FEJO, jarkunsidis kaj elektis en Lahti: Patrik Austin (prezidanto), Pipsa Ahonen (vicprezidanto), Mikko Mäkitalo (sekretario), Katja Lampinen, Paula Niinikorpi, Timo Pirinen (estraranoj).
En la vespera programo ĉefrolis konkurso en filmodublado kun teamoj de FEJO kaj EAF. Estis kvin pecoj de diversaj filmoj, por kiuj ambaŭ tripersonaj teamoj preparis Esperantajn parolojn kaj prezentis ilin por ke la publiko balotu pri la pli bona. La teamo de FEJO gajnis.
Adiaŭajn vortojn de la prezidanto de EAF aŭskultis ankaŭ reprezentanto de la instituto, kaj EAF donacis lernolibron de Esperanto por ilia biblioteko. Dimanĉe oni vizitis la muzeon de radio kaj televido. La freŝigan promenon inter la VT-ejo kaj la muzeo benis printempeca sunbrilo, kiu tiel ŝajnis akompani esperantistojn en adiaŭado de kaj vintraj tagoj kaj la Vintraj Tagoj.
Jam post la fino de la Lahtiaj Tagoj Fondumo Esperanto-Sättiö (FES) akceptis la peton de EAF por la projekto Al kvalita komunikado. EAF havas je sia dispono 7 500 eŭrojn por realigo de agadoj kadre de la projekto ĝis la sekvaj Vintraj Tagoj kaj principan aprobon por 25 mil eŭroj se EAF laŭorde realigos la planon.
La baza celo de la projekto estas levi la kvalitan nivelon de la informa agado de EAF por pli bone, pli strategie, kohere, kvalite kaj kompetente informi la publikon pri la fenomeno Esperanto vastasence.
Mikko Mäkitalo, Anna Ritamäki
Daniel Muhlemann, 52-jara inĝeniero, funkciulo ĉe Touring Club Suisse, patro de esperantista familio, Esperanta Civitano, estas la nova prezidanto de Kultura Centro Esperantista (La Chaux-de-Fonds, Svislando).
29 mar 2003 lin elektis unuanime la Asembleo de la kulturcentro, kune kun sen. Perla Martinelli (vicprezidanto) kaj sen. Dieter Rooke (sekretario). Okaze de sia unua kunveno la Komitato kooptis, sen devigo de ĉeesto, c-anon Marc Hiltbrand kaj sen. Marie-France Conde Rey. Reciproke, Muhlemann kaj Rooke rajtas ĉeesti la kunvenojn de la Administra Komitato de LF-koop.
Eliris de la Komitato Sonja Brun, David Buhlmann kaj Walter Żelazny, kiuj multe kontribuis al la progreso de KCE dum la lastaj jaroj, post kiam Giorgio Silfer gvidis la resanigon de la centro en 1995-96.
La Asembleo aprobis kelkajn aldonojn al la statuto, kiuj forigas gravajn lakunojn, ĝenerale grandigante la povojn de la Asembleo vidalvide al la Komitato.
Marc Hiltbrand prezentis detalan studon pri plibonigoj de la Ekzamena Regularo, laŭ modelo pli internacia ol la nuna: ĝi povus fariĝi kongrua al eŭropa modelo.
En siaj raportoj, la eliranta Komitato emfazis la atingojn de la mandato. KCE reakiris pensionan dimension: 15 ĝis 18 personoj povas nun komforte loĝi en Domo Naville. Samtempe la konstantaj lupagoj de privatuloj ebligas repagi la hipotekon.
Sur la kultura flanko, KCE ekpaŝis al la dimensio de konferencejo: post SAT en 2003, aliaj internaciaj kongresoj estas planataj por la sekvaj du jaroj. Ankaŭ la teknologio fortiĝis: KCE nun posedas pli modernajn komputilon, stereofonian aparataron por diskoj kaj kasedoj, tute novan televidan ekranon kun DVD- kaj VHS-magnetoskopoj.
La kulturcentro estas pli kaj pli aŭtonoma danke al la enspezoj pro la servoj, sed ne eblus kovri ĉiujn kostojn sen la fidela subteno de kelkdeko da apogantoj kaj donacantoj, plejparte el Svislando. Plua progreso kaj plia sukceso dependas de la esperantistaro mem.
HeKo
Kadre de la kampanjo Esperanto en la Bibliotekoj, kiu celas liveri esperantajn librojn al bibliotekoj, starigita de Kultura Kooperativo de Esperantistoj (Brazilo) en julio 2001, estas ekspeditaj jam 19 libropakaĵoj.
La 18a pakaĵo estis sendita al la Biblioteko de la Katolika Monaĥejo “Santo Agostinho” en la urbo Bom Jardim, ŝtato Rio de Janeiro. En tiu monaĥejo monaĥo João Batista da Paixão klopodas disvastigi Esperanton inter siaj fratoj.
La 19a pakaĵo, laŭ propono de Hans Bakker, estis sendita al Muhindo Maratane, en Mozambiko
Aloísio Sartorato
En Lodzo 22-23 mar 2003 okazis jam tradicia renkontiĝo de lodzaj kaj varsoviaj esperantistoj. La programon preparis Robert Kamiński, prezidanto de Lodza Filio de PEA, varsovian esperantistaron reprezentis membroj de la Varsovia Vento.
La ĉefa punkto de la renkontiĝo estis priparolo de la ambaŭflanka kunlaboro kaj vizito de Radio Łódź (99,2 MHz) kun interparolado pri Esperanto kaj ĝia hodiaŭa realeco. Dum 15-minuta disaŭdigo la aŭskultantoj eksciis ke Esperanto daŭre vivas, fartas bone kaj plu servas kiel valora ideo ne nur en Lodzo kaj Varsovio. La programon gvidis red. Małgorzata Warzecha. Fine de la disaŭdigo varsovianinoj prezentis en Esperanto kanzonon kun gitara akompano.
Al la redaktorino la intervjuo pri Esperanto tiel plaĉis, ke ŝi proponis daŭrigi la temon en 30-minuta programo fine de majo dum la sekva vizito de la ventanoj en Lodzo.
Post la radio-vizito la teamo helpe de flugfolioj informis pri Esperanto en la turisme interesa centro de la urbo ĉe la ĉefa strato Piotrkowska. Krome okazis tre agrabla vizito en Muzeo de Urba Historio, troviĝanta en Palaco de Izrael Poznański, kiun ĉiĉeronis Elżbieta Pisanko kaj tre ĉarma vespero kun esperantistoj venintaj renkontiĝi kun varsovianoj en la hejmo de Zofia Śmistek.
Por revigligi Lodzan junularan Esperanto-grupon, ni planas inviti al nia agado lernantojn el lodzaj lernejoj, kiuj partoprenis en konkurso “Scio pri Esperanto kaj Ludoviko Zamenhof”.
Reciprokaj vizitoj estos certe valoraj kaj komencos novajn kontaktojn kaj amikecojn. Se ni volas rekonstrui Esperanto-movadon, ni devas pensi pri la junularo kaj oferdoni al ĝi multe da atento.
Ireneusz Bobrzak, Irmina Szustak, Robert Kamiński
Sur la foto: En la radiostacio.
Okaze de la atako de Usono al Irako, ni, pacamantaj koreaj esperantistoj nome de KEA deklaras, ke la atako estas nek ĝusta nek pravigebla pro tio, ke la atako ne estis agnoskita laŭ la Ĉarto de UN. Tra 116 jaroj, ni esperantistoj persiste sekvis la vojon, kiu kondukas nin al mondo-paco. Surbaze de la idealo de D-ro Zamenhof kaj la interna ideo de Esperanto, Korea Esperanto-Asocio forte postulas ĉesigi la atakon fare de Usono, kaj esperas ke la mondo estu regata de paco kaj egaleco.
Korea Esperanto-Asocio
Ĉi-jare en Litovio oni festas la 100-jariĝon de fama litova vojaĝanto, verkisto, ĵurnalisto, sciencisto, esperantisto, poeto Antanas Poška (1903-1992). Antaŭ kelkaj jaroj estis fondita speciala komitato por organizi la jubileon; en la komitato estas ankaŭ prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas kaj respondeca sekretario de LEA Irena Alijošiūtė.
Li iĝis esperantisto en la dek-jara aĝo. Ĉiuj liaj sortoskuaj vivoeventoj estis ligitaj kun lia esperantisteco — multjara tutmonda vojaĝo, ekzilo, savo de judoj k.s. Ekde 1937 ĝis la likvido pro sovetia okupacio en 1940 li estis prezidanto de LEA.
Precipe multaj jubileaj aranĝoj okazis en marto, sed multaj aferoj daŭros dum la tuta jaro.
19 mar en Litovia Teknika Biblioteko en Vilnius estis malfermita ekspozicio kun manuskriptoj, fotoj, leteroj, diversaj dokumentoj kaj alia materialo, ligita al Antanas Poška. En la ekspozicio vaste respeguliĝas la esperantisteco de Poška. La saman tagon en la biblioteko estis prezentita la unua libro el lia dekvoluma serio De Baltio ĝis Bengalio en la litova lingvo. En ĝi preskaŭ ĉiupaĝe oni povas legi pri Esperanto kaj esperantistoj, ĉar la tutmondaj vojaĝoj de Poška okazis dank’ al liaj esperantistaj kontaktoj kaj esperantista agado.
20 mar en Litovia Scienca Akademio okazis scienca konferenco “Personeco, verkaro, esploroj de Antanas Poška” kun dek unu prelegoj. En ĉiu prelego oni multfoje menciis kaj substrekis lian esperantistan agadon. Specialan prelegon pri li kiel esperantisto “Kavaliro de Verda Stelo” faris vilniusa esperantisto Vytautas Šilas.
La saman tagon en la ĉefa salono de Litovia Scienca Akademio okazis oficiala solena kunveno dediĉita al la datreveno. Estis farita prelego pri vivo kaj agado de Antanas Poška, montrita filmo pri li, legitaj fragmentoj de liaj verkoj, rakontitaj rememoroj de liaj konatoj sciencistoj, verkistoj, esperantistoj k.a. Estis trafaj muzikaj kaj popoldancaj paŭzoj. Krome, samtage estis inaŭgurita ekspozicio pri vivo kaj agado de Antanas Poška en biblioteko de la Akademio. Ĝi daŭros unu monaton.
24 mar ekfunkciis unumonata ekspozicio pri Poška en la ĉefa nacia biblioteko en Vilnius — libroj, manuskriptoj, fotoj, dokumentoj, gazetartikoloj k.s. Ĉie tre vaste videblas lia esperantisteco kaj esperantista agado. La saman tagon vespere en Respublika Instruista Domo okazis kunveno pri Poška.
25 mar en Kaunas, en la urba publika biblioteko okazis vespero, dediĉita al la jubileo de Antanas Poška. Oni rakontis pri lia multfaceta vivo kaj agado, interalie, pri lia esperantista agado. Estis faritaj kelkaj prelegoj, estis legitaj liaj verkoj, poeziaĵoj, muzikado. Samtempe en la biblioteko estis malfermita riĉa ekspozicio pri li.
En ĉiuj aranĝoj partoprenis gvidantoj de LEA kaj multaj aliaj esperantistoj. Krome, multaj aranĝoj okazis kaj okazos en distrikto Pasvalys, de kie devenas Antanas Poška.
Krome, aperis kaj aperos multaj artikoloj en diversaj gazetoj kaj revuoj, radioelsendoj, televidaj elsendoj, fotoekspozicio en Litovia fotoarta societo. Estas eldonitaj eĉ du poŝtaj kovertoj, dediĉitaj al lia datreveno kaj speciala unutaga poŝta stampo. Baldaŭ aperos kolektiva monografio pri Antanas Poška, en kiu tuta ĉapitro estos pri lia esperantista agado. LEA reeldonos lian Esperanto raktas (Ŝlosilo de Esperanto). Sian vicon atendas lia ĉefa duvoluma esperantlingva libro Ni ĉiuj estas fratoj.
Povilas Jegorovas
Je la lastaj semajnfinoj de februaro kaj marto la redaktoro de La Ondo prelegis en la Esperanto-domo de Kaŭno (Litovio) pri la historio de Esperanto. La dekprelegan ciklon atente sekvis 15 ĝis 30 interesitoj, inter kiuj, krom litovianoj, estis ankaŭ esperantistoj el Estonio, Ruslando kaj Ukrainio.
HaGo
Peterburga Societo Espero estas la unua oficiale registrita organizo de esperantistoj. Ĝi fondiĝis en 1892 kaj sukcesis (kun interrompoj) travivi ĉiujn perturbojn de la ruslanda historio. Sed nun, kiam en Ruslandon, onidire, venas stabiliĝo, la fama societo riskas malaperi pro tute banalaj kialoj.
31 mar rezulte de juĝproceso kontraŭ Komitato pri Ŝtataj Nemoveblaĵoj (KUGI) de Sankt-Peterburgo societo Espero restis sen ejo. Laŭ la nova politiko de la urba estraro, sociaj organizoj ne plu ricevados ejojn en la historia centro de la urbo, eĉ se temas pri kulture kaj socie valoraj societoj (Espero havas oficialan statuson de “socie grava organizo”).
Antaŭ la Oktobra Revolucio la societo okupis grandan sidejon en la strato, kiu nomiĝas nun strato Marata. Dum la poststalinisma epoko kaj ĝis la disfalo de Sovetunio Espero ekzistis kiel klubo ĉe kulturpalaco Kirov. En 1991 grupo da aktivuloj restarigis la societon kaj, dank’ al sindona laboro kaj investo de Anna Butkeviĉ, ĝi ricevis duĉambran ejon en la urbocentro. Post 12 jaroj ĝi estas reprenata de la ŝtato.
Malgraŭ la perdita proceso, prezidanto de Espero Anna Butkeviĉ ne volas cedi al tio, kion ŝi nomas “arbitro de lokaj potenculoj”. Ŝi jam apelaciis al la Supera Arbitracia Kortumo kaj planas procesi kontraŭ la Peterburga KUGI en Moskvo. Ĝis la proceso finiĝos, la ejo daŭre estos uzata kiel sidejo de la societo.
La kazo de Espero ne estas la sola en la antaŭjubilea Peterburgo. Kelkaj aliaj societoj, inter ili multaj kulturaj kaj junularaj, ricevis sciigojn de KUGI pri ĝia decido ne plu luigi ejojn al tiuj organizoj. La liberigata nemoveblaĵo estos vendata aŭ pli profite luigata dum la prezoj altiĝas lige kun baldaŭ festota 300-jariĝo de la urbo.
“Ni ĉiam havos similajn problemojn dum la societo ne sukcesos aĉeti propran sidejon. Krome, ni jam delonge bezonas pli da spaco: por la biblioteko, muzeeto, loĝĉambroj por gastoj kaj simile”, — diras malgaje Anna Butkeviĉ.
Slavik Ivanov
Junulara Esperanto-kurso en la ejo de Espero, feb 2003. (Fotis Aleksandr Osokin)
Okaze de la Internacia Tago de Poezio, deklarita de UNESCO la 21an de marto, en Kostroma (Ruslando) sekvatage pasis vespero de angla poezio. Ĝin organizis Kostroma regiona biblioteko N.K. Krupskaja kaj kontribuis per deklamoj, teatraĵoj kaj kantoj Kostroma Esperanto-Teamo (KETo) kaj du lokaj mezlernejoj. La kunlaboro de KETo kaj la biblioteko jam estas tradicia, ĉar antaŭe estis kelkaj priesperantaj ekspozicioj kaj vespero pri Japanio.
Ĉeftemo de la vespero estis tradukoj el la angla, kaj preskaŭ ĉiuj programeroj sonis originale, en la rusa, kaj en Esperanto. Parolante pri tradukarto kaj tradukistoj, KETo-anoj prezentis Esperanton kiel internacian lingvon kaj kiel trezoron de perfektaj tradukoj, parte el la angla. Kolekti Esperantajn tradukojn helpis ne nur rusaj samideanoj sed ankaŭ, per interreto, la alilandaj.
Ĉarmis partoprenantojn bela muzikparo plenuminta romancon de Burns en la rusa, akompane de gitaro kaj fluto, kies posedantino estis vestita kiel fraŭlino de tiu tempo per krinolino kaj pompa blanka kolumo. Ludajn teatraĵojn laŭ infanaj versoj, inter kiuj Dom’, kiun konstruis Jack, gaje partoprenis la ĉeestantoj.
Entute la vesperon partoprenis ĉ. 25 geknaboj.
Aleksej Kuznecov
Zofia Tryzubiak, instruistino de matematiko en meza faklernejo Hubal en Radom (Pollando), multe da fortoj dediĉas al Esperanto. Lastatempe enkadre de la baldaŭa aliĝo de Pollando al EU oni faris por lernejanoj ciklon da prelegoj pri tiu temo. Zofia Tryzubiak kaptis la okazon kaj preparis interesan prelegon pri valoroj de Esperanto kaj ties graveco en interhomaj rilatoj.
Ĉirkaŭ kvindek lernantoj aŭskultis la prelegon. Post la prelego oni decidis starigi kurson de Esperanto, kiun ŝi gvidos. Eble estos fondita lerneja Esperanto-klubo.
Kompreneble, la loka filio de PEA helpos en tio.
Antoni Dorosz
Esperantistoj partoprenis porpacajn manifestaciojn en Barcelono, Berlino, Moskvo, Parizo, Romo, Stokholmo kaj aliaj urboj. (Sennaciulo, Kataluna Esperantisto)
Ekde aŭtuno 2003 oni povos studi Esperanton en la Stokholma Universitato, laŭ la studplano aprobita de la Instituto pri lingvistiko; la ĉefa instruisto estos docento Joakim Envall. (Esperanto)
La oficistaro de la Eŭropa Parlamento rifuzis la peton repartoprenigi ĉi-jare en Eŭroscola junularan internacian Esperanto-delegacion. (Esperanto aktuell)
Franca diskeldonejo “Productions Speciales” publikigis la diskon “Georges Brassens. Versions Originales”, kiu enhavas du kantojn kantitajn en Esperanto de Jacques Yvart; la disko bone distribuiĝas en la diskovendejoj en Francio kaj en la mondo. (TEJO-Aktuale)
Francesc Poblet, historiisto kaj antropologo, ĵus registris en la fakultato pri nuntempa historio de la Universitato de Barcelono sian doktoriĝan tezon La Esperanto-movado en Katalunio (1898-1939); gvidas d-rino Teresa Abelló. (Kataluna Esperantisto)
Asocio Esperanto Nederland ĉiusemajne aperigas anoncon en metropolitena senpaga gazeto Metro, kaj ricevas jare kelkajn centojn da reagoj. (Esperanto)
Ĝenerala Asembleo de Kultura Asocio Esperantista (Katalunio) decidis donaci Esperanto-librojn al la ĵus inaŭgurita biblioteko de la Sabadella komunumo. (KAE-Informilo)
Per 172 voĉdoniloj estis poŝte elektita nova Plenum-Komitato de SAT: Schram (prezidanto), Prent, Markov, Cavalier, Sabatier, Barkoviĉ, Bannier, Bustin; kiel membroj de la Ĝenerala Konsilantaro elektiĝis: Duc Goninaz, Lutermano, Oliviera, Yamasaki, Persson. (Sennaciulo)
Japana Esperanto-Instituto (landa asocio de UEA) decidis inviti la Universalan Kongreson de Esperanto en 2007 al Jokohamo; por festi la centjariĝon de Esperanto en Japanio, fondiĝis Komitato JJJ (Japana Jarcenta Jubileo) kun registro de 42 japanaj Esperanto-organizoj. (La Revuo Orienta)
Pro akademia vojaĝo, la Konsulo de la Esperanta Civito, Walter Żelazny, ne estos facile atingebla dum kelkaj semajnoj; konforme al la Konstitucio, ekde 15 apr lin anstataŭas la Vickonsulo, Ljubomir Trifonĉovski. (HeKo)
Ĉesis aperi Interredaktore — retinformilo por redaktoroj de Esperanto-gazetoj, eldonita dum kelkaj jaroj en Budapeŝto. (István Mészáros)
Vide el Bruselo
Okaze de la Internacia Tago de la Libro, la 24an de aprilo, eŭropaj eldonistoj malferme plendas pri la angla.
Ĉu La Mastro de la Ringoj, ĉu krimromano de John Grisham aŭ Agatha Christie, ĉu iu furorvendaĵo pri beleco aŭ modo, aĉetantoj inklinas al libroj el Usono kaj Britio kiel neniam antaŭe. Eĉ se ili ne legas angle, usonaj kaj britaj eldonejoj venkas tra la mondo. En Hispanio, La Mastro de la Ringoj de Tolkien estis la plej legata libro dum 2002, laŭ studo de la hispana federacio de eldonejoj. Ĝin sekvas Kolumnoj de la Tero de Ken Follet, Harry Potter de J.K. Rowling, kaj La Okoj de Katherine Neville. “Post tiuj usonaj kaj britaj produktoj, la plej vendata libro en Hispanio estas la Biblio”, — notas Seán Ó Riain, prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, kaj irlanda diplomato en Berlino. Tiom premas la anglalingva amuzindustrio ke tridekdujara rusa kandidato por la posteno de guberniestro de Sverdlovska regiono ŝanĝis sian nomon al Harry Ivanoviĉ Potter.
Seán Ó Riain proksime sekvas la eldonejindustrion. “Kialo por la populareco de la anglalingva literaturo povus esti la longa daŭro necesa ĝis kiam eldonistoj publikigas tradukon. La angla originalo estas en la vendejoj ĝis du jarojn antaŭ ol tradukoj finfine aperas. Mi kredas ke multaj legantoj, eĉ la plej entuziasmaj, simple ne atendas tiom longe”. La apetito por la angla literaturo estas parto de pli larĝa bildo en kiu la uzado de la angla lingvo estas ĝenerale kreskanta. Filmoj, televido kaj la lerneja fono estas kampoj, kie la angla jam akiris tre fortan pozicion.
La angliĝo de la libromerkato plej rimarkeblas en Skandinavio. De pluraj jaroj la Sveda Lingva Konsilio atentigas politikistojn pri la sinkanta elcentaĵo de libroj publikigitaj kaj venditaj en la sveda kompare al la angla. En multaj kazoj anglalingvaj eldonistoj uzas Skandinavion por taksi la merkaton antaŭ ol ekvendi anglalingvajn librojn aliloke en Eŭropo. Kristian F. Moller, estro de la Dana Asocio de librovendistoj, agnoskas ke la anglalingva oferto plilarĝiĝis dum la lastaj jaroj. Laŭ Moller eĉ dekjaraĝaj infanoj legas librojn en la angla.
El la nova raporto de la Dana Asocio de Eldonistoj evidentiĝas ke ĉiu kvina libro vendita en Danlando estas anglalingva. En Danlando vendiĝis pasintjare 30 milionoj da libroj, ses por ĉiu dano. De tiuj, ses milionoj estis anglalingvaj. Tia tendenco povas subfosi la danan lingvon. “Se la tendenco al aĉeto de la angla literaturo multe kreskos, tiam ni certe ne subtaksu la endanĝerigon. Estus tragike, se danoj aŭ svedoj sekvos la ekzemplon de irlandanoj, kiuj skribas kaj legas en la angla je kosto de ilia propra lingvo, — diras Ó Riain, kiu forte defendas la irlandan. — Neniu devas kontraŭi la lernadon de fremda lingvo, sed Eŭropo devas certigi ke la regado de eŭropaj lingvoj restas prioritata en ĉiuj membro-ŝtatoj”.
Okaze de la Internacia Tago de la Libro UEA faris longan deklaron en pluraj lingvoj. “La esperantlingva libraro konkrete metas ĉiujn popolojn sur la sama nivelo, kiam temas pri eblecoj esprimi sin, sendepende de la grandeco nombra, ekonomia aŭ politika, — deklaras Renato Corsetti. — Tio estas ankoraŭ pli grava en la nuna tempo, kiam iuj provas utiligi siajn librojn ankaŭ kiel rimedon de kultura imperiismo. Sufiĉas rigardi la statistikojn de Unesko mem pri landa origino de vendataj libroj por kompreni la amplekson de la fenomeno. Samtempe la statistikoj pri tradukado de libroj montras ankoraŭ pli drame, ke la kultura influo en la nuna mondo estas nur unudirekta: iuj parolas al ĉiuj kaj ĉiuj aŭskultas”.
Legu la deklaron de UEA ĉe: www.lingvo.org/3/273.
Dafydd ap Fergus
Montriĝis, ke la informo pri la demisia kialo de estrarano Hokan Lundberg estis parte misgvida ĝuste pri la kerna punkto, oficisto por TEJO. Lundberg precizigis, ke li mem kontentus pri duontempa dungito. Poste mi ricevis ankaŭ la oficialan dokumenton de TEJO pri tiu temo. Laŭ ĝi TEJO ja volas tuttempan oficiston kaj ke UEA asignu por tio 105.000 eŭrojn dum kvar jaroj. Tio estas tute malrealisma nun, kiam la estraro de UEA pritranĉas la laborforton en Roterdamo kaj eĉ prezentas tion kiel fierindan atingon malgraŭ la marasmigo de la funkciado de la CO. Ĉu TEJO eble marĉandas kaj tial postulas pli ol estas realisme, por ricevi almenaŭ iom?
Se la estraro de UEA cedus eksperimenti pri duontempa TEJO-oficisto — plentempan ĝi certe rifuzas — ĝi riskus novajn problemojn. Tiam verŝajne unu oficisto en la CO dividus sian tempon inter TEJO kaj aliaj taskoj. Se tamen sama persono devas en sama laborejo servi du mastrojn, tiuj ĉi baldaŭ ekkverelas pri la malegaleco de la fakta tempodivido. Facile unu duono emas fariĝi pli granda ol la alia, ĉu ĉar la laboranto pli ŝatas ĝin, ĉu ĉar en iu periodo amasiĝas farendaĵoj en ĝi, ĉu pro io alia. Ekgrumblas ankaŭ kolegoj. Direktoro ja devus superrigardi, ke la labortempo estu dividita pli-malpli egale, sed tiu devo kreus daŭran tension inter li kaj TEJO. Krome, pri la TEJO-duono la oficisto ne povus esti sendependa de la direktoro sed devus esti submetita al ties gvidado. Pro laborjuro kaj la statuto de UEA tiu oficisto devus ankaŭ esti elektita de la direktoro kaj ne de TEJO. Pri tiaj problemoj TEJO ne pensis, sed UEA ja devas konscii pri ili.
En la argumentado de la TEJO-anoj tiras la atenton, ke ili antaŭvidas por la oficisto administrajn taskojn, kiuj tamen restas tute malklaraj. Ili ne specifas, kion konkrete signifus la belsona “administra subteno al aktivuloj”, kiun ili ŝatas ripeti. Evidente ili mem ne havas klaran bildon, sed ili ja devus havi antaŭ ol sendi postuleman proponon al UEA. Por sia ĝenerala administrado TEJO ĉiukaze ne bezonas oficiston. Ĝian membraron administras la CO. Malpli klare estas pri librotenado. Ŝajne la CO ne faras ĝin, sed la financa estrarano de TEJO funkcias kiel librotenisto. Eĉ lia titolo estas kasisto. Tio estas duba el leĝa vidpunkto, ĉar jure TEJO estas parto de UEA. Se la CO ne librotenas ĝiajn spezojn pro manko de laborforto, la CO-librotenejo ricevu pli da laborforto. Mi suspektas, ke la plilaŭtiĝo de la oficista postulo de TEJO fontas el la ĝenerala malfortigo de la CO fare de la estraro de UEA. Kiam la estraro ŝanĝos tiun politikon, ĝi kreos bazon ankaŭ por pli trankvila rilato kun TEJO.
La postulo de TEJO ne renkontas simpation ĉe pli aĝaj movadanoj. Ĉe ili TEJO perdis multon de sia reputacio, ĉar kun la tempo ĝi apartiĝis de la cetera movado en propran niĉon. Oni ne plu sentas ĉeeston de TEJO, eble plej konkrete en UK. Jam en Aŭgsburgo 1985 kongresanoj grumblis, ĉar la junularo kunsidis ekster la kongresejo. En Montpeliero 1998 nederlanda veterano faris koleran scenon, ĉar nederlanda televida skipo ne trovis gejunulojn en la kongresejo. Ili vivis propran vivon aliloke. Ĉu same en Gotenburgo? Ankaŭ en naciaj kongresoj, almenaŭ eŭropaj, mankas gejunuloj, ĉar ili kunvenas inter si. Tia apartismo estas danĝera por la movado. Alie estas en Brazilo. Ankaŭ eŭropanoj spertis en Fortalezo, ke tie apartismo mankas. Tie aperas alispeca fenomeno: provoj revivigi la TEJO-sekcion malsukcesas unu post alia. La brazila junularo tiom integriĝis en la movado, ke ĝi ŝajne ne sentas bezonon je aparta organizo. La monda TEJO tamen estas regata de eŭropanoj kaj havas eŭropajn problemojn.
Komitatano Z
Ni analizu iomete la asertojn de s-ro Jurij Finkel en la novembra Ondo.
1. “Ajna internacia lingvo — ĉu artefarita, ĉu natura — estas rimedo de influo de pli ekonomie potenca kulturo al ĉiuj ceteraj” kaj per Esperanto “la okcidenta civilizo same penus influi al aliaj civilizoj, strebante trudi al ili sian valorsistemon. Kaj ĝi eĉ pli efike povus tion fari per Esperanto, ol per la angla”. Do la malbono kuŝas en la internacieco mem, egale, ĉu temas pri fenomeno neŭtrala aŭ nacia. Sed kiun propran valorsistemon trudas al aliaj, ekzemple, la Internacia Ruĝa Kruco? Ĉu Esperanto mem, havante kulturon (kies kulturon?) trudos ĝin al aliaj kulturoj? Ne, ĉar ne kulturo mem premas aliajn kulturojn, sed la hegemona ŝtato, kiu utiligas ĝin (kune kun aliaj faktoroj) por premi aliajn etniojn. Jarcentojn la helena kulturo estis grandprestiĝa en Eŭropo, tamen rolis nur kiel fermento, ne murdisto.
Ĉu Esperanto povas damaĝi (eĉ “pli”) ol la angla? Ni notu per A la anglalingvajn potencajn landojn kaj per C la ceteran mondon. Nune A forrabas de C miliardojn da dolaroj kaj da laborhoroj per sia lingvo, ĉiujare. Dum A studadas la naturon, kreante novan informacion, C studadas la lingvon de A, t.e. morta informacio, simpla ilo. Ĉefverko en C-lingvo restas inter la landlimoj, dum eĉ banala verko de A, en multaj ekzempleroj, inundas la mondon, estas tradukata, alportas monon kaj renomon al A. Kiam C-libro estos, en feliĉaj kazoj, tradukita, ĝia informacio malaktualiĝis, do, spite al valoro kaj kostoj, ĝi estas venkita pro sia lingvo. Oni povus aldoni plurajn tiajn konatajn faktojn, kiuj malpravigas la aserton de Finkel.
2. Por Finkel neŭtrala internacia lingvo “fakte per nenio principe diferencas disde la angla”. Kiel kulturita homo, iam esperantisto, povas aserti tian sensencaĵon? La diferenco estas enorma, ĉar Esperanto estas ĉies kaj nenies, samkiel la aero kaj akvo. La komuna, neŭtrala, neniam estas minaco, sed jes la aparta, se ĝi estas forta per ŝtataj interesoj. La mezepoka Latino, estante nur komunikilo, sen nacio kaj ŝtato, damaĝis neniun etnion, sed ĝi ja faris tion en la antikveco, kiel lingvo de forta imperio: la lingvoj de gaŭloj, dakoj, iberoj k.a. malaperis, samkiel poste la indiĝenaj lingvoj de Ameriko antaŭ la potencaj lingvoj de Eŭropaj ŝtatoj. Ĉar Finkel spekulacias, ni demandu spekulacie, ĉu la gaŭloj aŭ la aztekoj estintus samtiel kulture neniigitaj per neŭtrala lingvo?
Entute, Finkel ne demandas sin, kion pensas pri liaj opinioj la popolanoj de C-landoj, la “granda mutularo”, kiun li pretas forlasi en senespera kaj multeflanka diskriminacio, la miliardoj da kamparanoj, la laboristaro, la etnivela intelektularo, nuntempe “homoj de tria klaso”, sen rajto je komunikado.
3. La nerealisma solvo de Finkel: “la kulturoj restu inter la “miljaraj muroj”; “Mi pledas por defendaj muroj inter la kulturoj”. Feliĉe la civilizo aplikis alian principon; interŝanĝojn de kulturvaloroj oni ne povas bremsi, samkiel la fizikan transiron de varmo al malvarmo, tial ĉiu moderna popolo disponas pri multaj akiraĵoj, kiujn ĝi ne mem kreis. “Defendaj muroj” ekzistis nur ĉe primitivuloj, kaj ĝuste pro tio, ne pro bato de Dio, ili restis primitivaj.
4. Finkel “elreviĝis” pri la interna ideo kaj “iĝis naciisto”. Se por li tiu ideo estas nur “bela bagatelo”, tiam li ankaŭ bona naciisto ne povas esti, ĉar tia ideo fakte necesas ĉie — en familioj, ŝtatoj kaj homaro; se li tion kredas pri la interna ideo, li neniam estis bona esperantisto; se nur la “moderna mentaleco” aŭ la aĉa orgojlo, ankaŭ de iuj esperantistoj, senpovigas ĝin, tiam estas fia malkuraĝo forlasi ĝin.
Finkel malestimas la Okcidenton kun ties valoroj, “ekzemple demokratio”. Ĉu la Okcidento entute estas damninda? Ĉu la Oriento entute estas imperio de la bono? Nenie validas nigra-blanka dikotomio. Ĉu la demokratio estas forĵetebla, ĉar ofte oni misuzas la koncepton? Vere, oni povas multe abomeni en la “kulturo”, sed ne nepre laŭ kriterioj, kiuj memorigas pri stalinismo.
Ĉu tiaj eraraj asertoj, bedaŭrinde ne malofte skribitaj de niaj intelektuloj lastatempe, apartenas al Esperanto-kulturo, nur tial ke ili cirkuladas Esperantlingve?
Ignat Bociort (Germanio)
Kvankam estas mi, tiu, kiu plej forte provis dum la du pasintaj jaroj, atentigi TEJO-n pri tio, kion ĝi prefere faru, laŭ mia kompreno, se ĝi volas gvidi la junajn esperantistojn de la tuta mondo kaj ne nur de Eŭropo, mi vidas min devigata defendi la estraron de TEJO kaj deklari, ke laŭ mi TEJO estas nek nebezonata nek senutila. Cetere multaj junaj aktivuloj faris ion rimarkinde bonan por transporti la Esperanto-movadon en la nunan retan mondon, kion nek mi nek ĉiuj aliaj dumvivaj membroj estus kapablintaj fari. Se hodiaŭ multaj homoj lernas Esperanton kaj esperantumas rete, certe la merito ne apartenas al ni, al la tradicia parto de UEA.
Malsamaj opinioj inter TEJO kaj UEA pri aferoj farindaj estas tradicio, natura tradicio, de nia movado. Ankaŭ ĉi-foje ni provos solvi la problemojn per ambaŭflanka bonvolo kaj per reciproka adaptiĝo.
Cetere, se TEJO estas senutila, kion diri pri multaj aliaj partoj de la movado, kiuj nur provas ekspluati la ekzistantan Esperanto-komunumon kaj ne esence puŝi pli malproksimen la limon de Esperantujo en la neesperantistan mondon?
Kaj, fine, kiam temas pri “popolismo”, mi daŭre krias en vakuo kaj ĉe evidenta ĝenateco de pluraj “gvidantoj de la popolo”: “informado, instruado kaj nur poste utiligado”. Se tio estas “popolismo”, mi estas “popolisto”.
La falo de la membraro de TEJO estas io tre malbona, kompreneble. Same zorgodona estas la falo de membraro de UEA. Ni provis fari ion per la kampanjo Por pli vasta komunumo, kaj ni havis ankaŭ kelkajn bonajn reagojn el landaj asocioj kaj lokaj grupoj, sed entute la fenomeno devas esti pli profunda ol tio, kion ni povas pensi kaj fari. Manke de pli bona analizo, mi ankoraŭ opinias, ke membroj aliĝas pro du kialoj: (1) la servoj; (2) la idealo plibonigi la mondon. Mi ne vere konas la proporcion inter la du kategorioj, kaj ĉiu el ni emas doni al ĉiuj aliaj siajn proprajn motivojn.
Nun ni vivas en epoko en kiu multaj el la servoj (ekzemple la revuo aŭ la libroj aŭ la ebleco entute esperantumi) estas senpage ofertataj en la reto. Ĉiu revuo, kiun mi legas, ŝajnas al mi reludo de aferoj, kiujn mi renkontis ie en la reto antaŭ unu monato. Retaj lernantoj (kiuj entute estas en la pagopovaj landoj la preskaŭ solaj lernantoj) ne sentas la bezonon aliĝi al io ajn.
Nepagopovuloj restas grandparte nepagopovuloj kaj en la dua kaj en la tria mondoj.
En tiuj kondiĉoj la estraro de TEJO certe devus fari multon plian, sed ankaŭ ni ĉiuj ne vere scias kion fari antaŭ ĉi tiu fenomeno.
Renato Corsetii (Italio)
Ni principe samopinias kun la ĉi-koncernaj rimarkoj faritaj de Renato Corsetti kaj substrekas ke la fenomeno de nemembriĝo al TEJO inter junaj esperantistoj ankaŭ estas temo por TEJO. Tamen la junulara movado preter ĉiuj diskutoj pri membrokvanto prosperas kaj bunte vivas. Tion indikas la multaj junularaj aranĝoj kun multa partopreno en la tuta mondo, tion montras la bunteco de Esperanto-junulara retmondo kaj ankaŭ la esperiga kvanto da aliĝoj al retaj kursoj. La klasika formo de juna esperantisto, kiu fariĝas TEJO-membro por ricevi ĝiajn servojn, estas malofta, sed ne devige signifas ke la (eksterasocia) junulara movado degeneras.
La estraro de TEJO ŝatus fari multon por kontentigi ambaŭ versiojn de esperantisteco: la klasikan formon de membro kaj la aktualan de ekz. konsumanto per la reto (kaj kombinon el ambaŭ). Tamen TEJO estas strukture tro malforta por fari. Per belaj vortoj longperspektive nenio ŝanĝiĝas. Por trakti la problemon ĉe ĝiaj radikoj TEJO lanĉis proponon rilate al oficeja modernigo, investa politiko de UEA kaj ekhavo de TEJO-oficisto, kiu estas konsultebla ĉe http://www.tejo.org/dok/proponaroprimodernigo.html. Ni invitas ĉiujn legi kaj diskuti ĝin enhave. Por havigi al la movado denove fortan TEJOn.
Marko Naoki Lins, Holger Boos TEJO
La 2a Balta Esperanto-Forumo okazos 17-22 jul 2003 en Olsztyn (Pollando). Ĝin kunorganizas Varmia-Mazuria Esperanto-Societo kaj La Ondo de Esperanto.
Konciza programo
17 jul. Ĵaŭdo: Alveno, registriĝo, loĝigo, libroservo. Prelego pri Olsztyn. Laborprogramo. FREŜO. Interkona vespero ĉe fajro (kun kolbasetoj kaj biero).
18 jul. Vendredo: Malfermo kaj gazetara konferenco. Laborprogramo. FREŜO. Pola vespero en la regionstila restoracio Karczma Warmińska (Gietrzwald).
19 jul. Sabato: Vizitado de la skanzeno en Olsztynek. Laborprogramo. Libera vespero.
20 jul. Dimanĉo: Piedekskurso en la urbocentro. Laborprogramo. FREŜO. Orgena koncerto en la katedralo.
21 jul. Lundo: Laborprogramo. Adiaŭa vespero en restoracio Kolorowa.
22 jul. Mardo: Laborprogramo. Fermo.
La laborprogramo de la Forumo enhavos prelegojn, seminariojn kaj diskutrondojn, kiujn partoprenos Aleksej Birjulin, Zbigniew Galor, Halina Gorecka, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Ilona Koutny, Alen Kris, Marian Zdankowski kaj aliaj konataj esperantistoj.
Pliajn informojn petu ĉe nia redakcia adreso.
Prof. Dr. Walter Żelazny — La Konsulo — en sia Deklaro pri la baldaŭa milito (LOdE-102) rilatas tre profesorece al la koncerna temo: “rememorinte... emfazinte... konstatinte... zorgante... invitas... rekomendas...” anstataŭ skribi konkrete, kurte kaj definitive, ke la milito de Usono kontraŭ Irako, kiu kaŭzas doloregojn de la iraka popolo, havas tipe agresan karakteron en intereso de Usono, ke ĝi estas internacia krimo, kiu ne finigos la terorismon, sed kontraŭe plifortigos la terorismajn tendencojn de islamaj popoloj kontraŭ satanecaj amerikanoj. Pro tio oni devas ĝin tre decide kaj plej akre kondamni. Tio estas mia konkreta kaj kurta opinio.
Władysław Burszta (Pollando)
Estimata redaktoro,
Kiel vi supozeble jam scias, okaze de la Ĝenerala Asembleo de KCE, sabaton la 29an de marto 2003 mia trijara mandato kiel prezidanto venis al la fino kaj la ĜA elektis Daniel Muhlemann, loĝantan en Nyon/CH, kiel novan prezidanton.
Ankoraŭ dum mia prezidanteco, en la februara numero de LOdE, aperis artikolo de István Ertl titolita Tiu Ĉaŭdefona novembro... Mi legis la artikolon kun intereso kaj ne havas komenton pri ĝi. Sed mi absolute refutas la piednoton ke “... KCE intertempe estis akaparita de la Silferanoj”.
La nova prezidanto, sinjoro Muhlemann, konsentas kun mi kaj ni duope (sen influo de ia tria) eksplicite deklaras, ke la Kultura Centro de Esperanto (KCE) en Ĉaŭdefono estas memstara, kulturcela organizo, aktive kunlaboranta kun multaj Esperantistoj. Estas absolute falsa akuzo, voli redukti ĝin al unu persono kiu tre aktive laboras por KCE, sed neniel superregas ĝin. KCE estas malfermita al ĉies kontribuo por plivastigi siajn aktivaĵojn celantajn al la klerigo de la Esperantistoj. La varieco de prelegistoj, instruistoj kaj kursopartoprenantoj pruvas tion.
Vi certe mem spertis, estimata sinjoro Korĵenkov, ke ne nur estus domaĝe misuzi niajn fortojn per senfruktaj internaj luktoj, sed ke tio ankaŭ forpelus esperantistojn, kaj novajn kaj malnovajn, kiuj povus kontribui al plivastigo de la internacia lingvo (kaj sekve de via abonantaro). Mi konas LOdE’n kiel revuon kiu neŭtrale kaj multeflanke informas siajn legantojn kaj tial esperas, ke la supre menciita insulta aserto estu revokita aŭ almenaŭ korektita.
Kun sinceraj salutoj,
Sonja Brun, Daniel Muhlemann
Ĉi tiu reago estis sendita al István Ertl, kiu tuj reskribis:
Mi ĝojas ke, mallaŭ mia erara percepto, KCE ne estis akaparita de la Silferanoj.
István Ertl
La prizona pastro la lastan fojon eniris en la ĉelon de la kondamnito por doni laŭeblan konsolon.
“La sola konsolo kiun mi aspiras”, diris la kondamnito, “estas rakonti mian tutan historion al iu, kiu almenaŭ aŭskultos ĝin kun respekto.”
“Ni ne tro prokrastu la aferon”, diris la pastro rigardante sian brakhorloĝon.
La kondamnito subpremis tremon kaj komencis.
“La plej multaj homoj opinios, ke mi pagos la prezon de mia propra perfortaĵo. Sed efektive mi estas viktimo de nesufiĉa specialiĝo koncerne edukon kaj karakteron.”
“Nesufiĉa specialiĝo?” diris la pastro.
“Jes. Se mi estus konata kiel unu el malmultaj homoj en Anglio, kiuj konas la faŭnon de la Eksteraj Hebridoj, aŭ povas originlingve reciti stancojn el la poezio de Camões, mi havus neniun malfacilaĵon pruvi mian identecon en la krizo, kiam mia identeco iĝis al mi demando de vivo aŭ morto. Sed mia eduko estis pli-malpli modere bona, kaj mia temperamento estis de tiu ordinara speco kiu evitas specialiĝon. Ĝenerale mi scias iomete pri ĝardenkulturo, historio kaj malnovaj art-majstroj, sed mi neniam povus parkere diri al vi ĉu Stella van der Loopen estas krizantemo, heroino de la Usona sendependiĝa milito, aŭ io de Romney en Luvro.”
La pastro maltrankvile ŝanĝis pozicion sur sia seĝo. Nun kiam tiuj alternativoj estis proponitaj, ili ĉiuj ŝajnis terure eblaj.
“Mi enamiĝis, aŭ kredis enamiĝi, al la edzino de la loka kuracisto”, pluis la kondamnito. “Kial tio okazis, mi ne scias, ĉar mi ne memoras ke ŝi posedis apartan logaĵon, mensan aŭ korpan. Retrospektante al la pasintaĵoj, mi pensas ke ŝi sendube estis tute ordinara, sed supozeble la kuracisto iam enamiĝis al ŝi, kaj kion faris unu, tion povas alia. Mia atento ŝajne plaĉis al ŝi, kaj tiugrade mi eble povus diri ke ŝi kuraĝigis min, sed verŝajne ŝi estis sincere nekonscia, ke mi intencis ion plian ol etan najbaran interesiĝon. Fronte al la morto oni volas esti justa.”
La pastro aprobe murmuris.
“Ĉiuokaze, ŝi estis aŭtente terurita, kiam mi iuvespere uzis la foreston de la doktoro por deklari tion, kion mi kredis esti mia granda pasio. Ŝi petegis min malaperi el ŝia vivo, kaj mi apenaŭ povis fari ion alian ol konsenti, kvankam mi ne havis eĉ nebulan ideon pri kiel realigi tion. Mi sciis, ke en romanoj kaj teatraĵoj tio estas ofta evento, kaj ke se oni miskomprenis la sentojn aŭ intencojn de virino, oni kiel normala sekvo foriru al Hindio por plenumi iujn aferojn ĉe la landlimo. Stumblante for laŭ la veturvojo de la kuracisto, mi ne havis tre klaran ideon pri mia futura agado, sed mi havis nebulan senton ke necesos rigardi en la maparon de Times antaŭ ol enlitiĝi. Tiam, sur la malluma kaj dezerta ŝoseo, mi subite trafis kadavron de homo.”
La pastro ekmontris pli viglan interesiĝon pri la rakonto.
“Se juĝi laŭ la vesto, ĝi estis kadavro de savarmea kapitano. Ŝajne ia terura akcidento faligis lin, kaj lia kapo estis frakasita kaj disbatita ĝis ekster ĉia homa simileco. Kredeble, mi pensis, aŭtomobila akcidento; kaj poste, kun nevenkebla insisto, subite venis alia penso, ke jen prezentiĝas rimarkinda oportuno por perdi mian identecon kaj malaperi por ĉiam el la vivo de la doktoredzino. Neniu laciga kaj riska vojaĝo al foraj landoj, sed simpla interŝanĝo de vesto kaj identeco kun nekonata viktimo de akcidento sen atestantoj. Sufiĉe malfacile mi senvestigis la kadavron kaj revestis ĝin per mia propra kostumo. Ĉiu ajn, kiu iam tualetservis mortintan savarmean kapitanon en malintensa lumo, komprenos la malfacilaĵon. Kun la supozebla celo igi la doktoredzinon formigri de sub la edza tegmentotrabo al iu loĝejo financata je mia kosto, mi antaŭe plenigis la poŝojn per stako da monbiletoj, kiuj konsistigis gravan parton de mia likvida materia riĉaĵo. Ŝtelirante for en la mondon, maskita kiel sennoma savarmeano, mi do ne estis sen rimedoj, kiuj facile subtenos ĉi modestan rolon dum konsiderinda tempo. Mi trotis ĝis najbara urbeto, kaj kvankam estis jam malfrua horo, dank’ al kelkaj ŝilingoj mi estis provizita per vespermanĝo kaj tranoktado en malmultekosta gastejo. Sekvatage mi ekiris plu en sencela vagado de unu urbeto al alia. La rezulto de mia subita kaprico jam iom tedis min; post kelkaj horoj tio validis eĉ pli. Sur gazetafiŝo de loka ĵurnalo mi legis anoncon pri mia propra murdo farita de nekonata persono; aĉetinte ekzempleron de la ĵurnalo por havi detalan referaĵon de la tragedio, kiu unue vekis en mi certagrade makabran amuziĝon, mi trovis ke oni atribuis la agon al vaganta savarmeano kun duba pasinteco, kiun oni vidis embuski sur la ŝoseo proksime al la krimloko. Mi ne plu estis amuzita. La afero riskis iĝi embarasa. Tio, kion mi erare prenis por aŭtomobila akcidento, evidentiĝis kazo de sovaĝa atenco kaj murdo, kaj ĝis la vera kulpinto estos trovita, ege malfacilos al mi klarigi mian entrudiĝon en la aferon. Kompreneble mi povos pruvi mian propran identecon; sed kiel eblos — sen malagrable enmiksi la doktoredzinon — prezenti adekvatan motivon por ŝanĝi veston kun la murdito? Dum mia cerbo febre laboris pri tiu problemo, mi subkonscie sekvis duarangan instinkton — kiom eble plej malproksimiĝi de la krimloko, kaj je ĉiu kosto liberiĝi de mia kulpiga uniformo. Jen mi trovis malfacilaĵon. Mi provis du-tri obskurajn vestbutikojn, sed enirante mi senescepte vekis teniĝon de malamika suspektemo ĉe la posedantoj, kaj sub iu aŭ alia preteksto ili evitis liveri al mi la arde deziratan vestoŝanĝon. La uniformo, kiun mi surmetis tiel senpense, ŝajnis same malfacile demetebla kiel la fatala ĉemizo de — vi scias, mi forgesas la nomon de tiu kreitaĵo.”
“Bone, bone”, diris la pastro haste. “Daŭrigu vian historion.”
“Iel ajn, mi sentis ke antaŭ ol demeti tiun kompromitan kostumon, ne estos sekure transdoni min al la polico. Kio konsternis min estis, kial oni ne klopodis aresti min, ĉar estis neniu dubo pri la suspekto kiu akompanis min kvazaŭ nedisigebla ombro, kien ajn mi iris. Gapado, kubutado, flustrado, kaj eĉ laŭtaj rimarkigoj ke “jen li” salutis ĉiun mian aperon, kaj eĉ la plej povra kaj dezerta taverno, en kiu mi manĝis, baldaŭ pleniĝis de amaso da kaŝe gvatantaj klientoj. Mi komencis simpatii kun la sentoj de reĝaj familianoj, kiuj provas iom private butikumi sub senkompata ekzamenado fare de neforigebla publiko. Kaj tamen, malgraŭ tiuj senvortaj ombroj, kiuj konsumis miajn nervojn preskaŭ pli ol farus senkaŝa malamikeco, oni faris neniun klopodon por ĝeni mian liberecon. Pli malfrue mi malkovris la kaŭzon. Kiam okazis la murdo sur la dezerta ŝoseo, tiuregione oni okazigis serion da sangohundaj konkuroj, kaj dudeko da trejnitaj bestoduopoj estis direktitaj al la spuro de la supozita murdinto — do al mia spuro. Unu el la plej sociemaj londonaj ĵurnaloj proponis fabele riĉan premion al la posedanto de tiu duopo, kiu unue spuratingos min, kaj tutlande svarmis vetado pri la ŝancoj de la diversaj konkurantoj. La hundoj vagis vaste kaj fore tra proksimume dek tri graflandoj, kaj kvankam mia propra moviĝado je tiu tempo jam perfekte konatiĝis, same al la polico kiel al la publiko, la sporta instinkto de nia nacio nun intervenis por malhelpi aresti min tro frue. “Donu ŝancon al la hundoj”, estis la domina opinio, kiam ajn iu ambicia loka policisto volis fini mian tro longan evitadon de la leĝo. Mia fina kaptiĝo fare de la venkanta duopo ne estis tre drama epizodo, efektive mi ne certas ĉu ili entute atentus min se mi ne alparolus kaj glatumus ilin, tamen la evento vekis supermezuran kvanton da ekscito ĉe la vetantoj. La posedanto de la duopo en la dua plej proksima loko ĉe la fino estis usonano, kaj li lanĉis proteston sur la bazo ke lutrohundo antaŭ ses generacioj edziĝis en la familion de la venkinta duopo, kaj ke oni proponis la premion al la unua duopo de sangohundoj kiuj kaptos la murdinton, kaj ke hundo kun sesdekkvarono da lutrohunda sango en si teknike ne povas esti konsiderata kiel sangohundo. Mi ne memoras kiel oni finfine decidis la aferon, sed ĝi vekis enorman kvanton da akraj diskutoj ambaŭflanke de Atlantiko. Mia propra kontribuo al la polemiko konsistis el atentigo, ke la tuta disputo maltrafas la celon, ĉar la vera murdinto ankoraŭ ne estas kaptita; sed mi baldaŭ malkovris, ke pri tiu punkto troviĝis eĉ ne la plej minimuma malsameco de opinioj inter publiko kaj specialistoj. Mi maltrankvile atendis la okazon pruvi mian identecon kaj ekspliki miajn motivojn kiel malagrablan neceson; rapide mi trovis ke la plej malagrabla parto de la afero estis, ke ne eblis fari ĝin. Vidante en spegulo la konsumitan kaj sovaĝan mienon, per kiu la spertoj de la lastaj semajnoj stampis mian iame serenan vizaĝon, mi apenaŭ surpriziĝis ke tiuj malmultaj amikoj kaj konatoj, kiujn mi havis, rifuzis rekoni min en mia ŝanĝita aperaĵo, sed persistis en sia obstina sed ĝenerale kundividata kredo, ke la ŝosea mortigito estis mi. Por eĉ pli malbonigi la aferon, ĝisfunde malbonigi, iu onklino de la efektiva murdito, timiga virino kun evidente malalta inteligenteco, identigis min kiel sian nevon, kaj donis al la aŭtoritatoj terure buntan referaĵon pri mia malvirta junaĝo kaj pri siaj laŭdindaj sed vanaj klopodoj por vergi min en pli bonan direkton. Mi pensas ke oni eĉ proponis priserĉi min por trovi fingrospurojn.”
“Sed”, diris la pastro, “sendube la rezultoj de via eduko...”
“Jen ĝuste la decida punkto”, diris la kondamnito; “jen kie mia nesufiĉa specialiĝo tiel fatale kontraŭis min. La mortinta savarmeano, kies identecon mi tiel facilanime kaj misfortune adoptis, posedis vernison el ĉipa moderna eduko. Estus facile montri, ke mia erudicio troviĝis sur tute alia nivelo ol la lia, sed pro nervozeco mi mizere fuŝis teston post testo, kiujn oni donis al mi. Tiu grajno da franca lingvo, kiun mi iam posedis, eskapis de mi; mi ne povis francigi simplan frazon pri la grosoj de la ĝardenisto, ĉar mi forgesis la francan vorton por groso.”
La pastro refoje turnis sin maltrankvile sur sia seĝo.
“Kaj tiam”, la kondamnito pluis, “okazis la fina malvenko. En nia vilaĝo ni havis modestan debatoklubeton, kaj mi memoris iam promesi, supozeble ĉefe por plaĉi kaj imponi al la edzino de la kuracisto, fari iel skizan prelegon pri la Balkana krizo. Mi fidis ke eblos al mi trovi la faktojn en unu-du normaj fakverkoj, kaj en malnovaj numeroj de kelkaj periodaĵoj. La prokuroro zorge notis la cirkonstancon, ke la viro kiu mi asertis esti — kaj efektive ja estis — iam prezentis sin vilaĝe kiel iaspecan duarangan fakulon pri Balkanaj aferoj, kaj meze de vico da demandoj pri indiferentaj aferoj la enketanta juristo kun diabla subiteco demandis min, ĉu mi povas rakonti al la tribunalo kie situas Novibazaro. Mi sentis ke la demando estas decida; io sugestis al mi ke la respondo estas Sankt-Peterburgo aŭ Baker Street. Mi hezitis, senpove rigardis ĉirkaŭ mi al maro da intense atendantaj vizaĝoj, kuraĝigis min kaj elektis Baker Street. Kaj jen mi sciis, ke ĉio estas perdita. La prokuroro facile pruvis, ke persono almenaŭ modere familiara kun la aferoj de la Proksima Oriento neniam povus tiel senrespekte misloki Novibazaron for de ĝia kutima angulo de la mapo. Ĝi estis respondo, kiun kredeble donus la savarmea kapitano — kaj mi donis ĝin. La cirkonstancaj indikoj ligantaj la savarmeanon al la krimo estis super neceso konvinkaj, kaj mi tiel firme identigis min kun la savarmeano, ke ne eblis eliĝi el li. Tiel do okazis, ke post dek minutoj mi estos ĝismorte pendumita je la kolo, por pagi la murdon de mi mem, murdon kiu neniam okazis, kaj pri kiu, ĉiuokaze, mi estas neeviteble senkulpa.”
*
Kiam la pastro post kvaronhoro revenis al siaj ĉambroj, nigra flago ŝvebis super la prizona turo. Matenmanĝo atendis lin en la manĝoĉambro, sed unue li iris en sian bibliotekon, kaj preninte la maparon de Times, konsultis mapon pri la Balkana duoninsulo. “Tia afero”, li konstatis, refermante la volumon kun klaketo, “povus okazi al iu ajn.”
Tradukis el la angla Sten Johansson
Pro ĉi tiu traduko Sten Johansson iĝis laŭreato de Liro-2002, branĉo Traduka prozo.
Saki. Pseŭdonimo de Hector Hugh Munro (1870-1916), brita ĵurnalisto kaj verkisto, aŭtoro de kvar popularaj novelaroj.
kreitaĵo. Mitologia centaŭro Neso; lia venenita tuniko mortigis Heraklon.
Novibazaro (Novi Pazar). La ĉefurbo de historie grava regiono Sanĝako (turke: provinco), okupita en 1912 de Serbio kaj Montenegro.
Inter eksterafrikanoj estas kutime vidi la grandegan kontinenton kiel ion unuecan, kapteblan kaj kompreneblan. Ja nature, ĉar ni homoj emas simpligi aferojn per enpaketigo en unu nocion. Estas praktike vidi blokojn kiel oriento, okcidento, subevoluo, demokratio, religiismo; obskuroj de diversaj koloroj, laŭ vid-punkto aŭ -celo difineblaj negativaj. Eĉ tiom, ke ni pretas riski, aŭ aprobi, detru(iĝ)on por ordigi la mondon. — “Kontinento nigra” difinas la tuton sen difini ion. Ĉu Afriko estas difinebla?
Kapuściński respondas nee al la demando. Lia raportaro kolektita el la kvardek jaroj de ĵurnalista vivo estas “verko... pri kelkaj homoj el tie, pri renkontiĝoj kun ili, pri la tempo pasigita kune. Ĉi tiu kontinento estas tro vastega, por ĝin priskribi. (...) Fakte, krom la geografia nomo, Afriko ne ekzistas”.
Prave. Ne eblas difini kontinentojn, ankaŭ ne eblas difini landojn aŭ regionojn. En Afriko tio aparte validas, ĉar la nuna divido de la kontinento estas altgrade artefarita. Etna, lingva kaj kultura diverseco apenaŭ obeas la landlimojn, kiujn la nunaj afrikaj ŝtatoj heredis de la koloniismo disfalinta post la dua moderna milito inter eŭropanoj — post militoj, kies kaŭzo almenaŭ parte estis la konkurenco pri kolonioj. Avideco de la homoj laŭ tiama eŭropa ekonomia ordo.
La koloniismo postlasis grandparte regionojn, kies ekonomiaj strukturoj ne respondas al la bezonoj de iliaj loĝantoj, sed estis kreitaj por utiligo fare de koloniistoj. Daŭre estas pli facile vojaĝi de afrikaj ĉefurboj en eŭropajn landojn ol inter ili; komercaj vojoj kondukas nur de produktejoj al la maro; varinterŝanĝo nur eksporta, ne naciekonomia.
La granda milito finiĝis en Eŭropo antaŭ preskaŭ sesdek jaroj. La mondmilito tamen ne finiĝis, ĝi ne lasis la mondon. Afrikanoj batalis por liberiĝo de koloniismo kaj poste inter si dum la tutaj jardekoj.
Pri ĉio ĉi kaj multo alia, homoj, naturo, vivo, Kapuściński rakontas en la tridek raportaĵoj en sia libro. Li estis longe la sola ĵurnalisto en Afriko de malriĉa agentejo. Bonŝance al la legantoj, por kiuj li sin instalis inter la popolon kaj popolanojn mem, meze de okazoj.
KLEKS meritas dankon por esperantigo kaj aperigo de tiu ĉi verko. Ĝiaj aperoj en nacilingvaj tradukoj vekis grandan intereson kaj aprezon, multaj el ili post la Esperanta. Ni ricevis perlon de raporta literaturo.
La traduko ĝenerale fluas, esperantas. Tomasz Chmielik plenumis laboregon. Eventuale kun iom tro da “la”.
Tuomo Grundström
Dika libro de 650 paĝoj. Tro dika por esti legita (kaj recenzita) tuj, interalie, preterpase. Kovrilpaĝe la aŭtoro aludas pri certaj erotismo kaj esoterismo: promesoj allogaj ĝenerale, bedaŭrinde ne por la recenzonto. Mi foliumis la libron. Ĝuste tiel: jen priskriba virina anatomio kun koncentriĝo sur intimaj lokoj, jen pasaĵoj kun ĉakroj kaj ceteraj orientaj trukoj. Tarokoj kaj epokoj — hokoj tro pokaj por kapti tiun fiŝon — la atenton. Kial do mi recenzos? — Ĉar mi devas, mi donis la promeson.
Do mi legos, kaj jen mi legas. Sinjoroj, la morala imperativo estas teorie rekompencenda. Kaj jen ĝi estas praktike rekompencata. Ĉar tre baldaŭ mi vidas, ke Christian Declerck verkis tamen ion de vera valoro. Ĝenerale mi ŝatas nek esoteran saĝon — trovante ĝin plata kaj obtuza, nek generilan erotikon (miaguste ĝi estas infan-senila amuzo). Sed baldaŭ mi koncedas ke ilia ĉeesto tute nefatale nocas la romanon.
— Ĉu mi verkas ion kroman al sporada recenzo? — demandas Christian Declerck analizante siajn skribimpulsojn. Tio estas serioza demando. Narcisismo aŭ simpla grafomanio povas ja konduki la manon de la skribanto. Iom post iom mi — recenzanto — vidas, ke feliĉe tiuj suspektoj ne havas grundon. Ĉar mi sentas: la aŭtoro ne povis ne skribi. Kiel protagonisto de Nietzsche li sukas je anima abundo kaj do bezonas komunikon.
Jen fine estas moderna libro en Esperanto, kiun mi dezirus teni enmane. Kaj jen pruvo, ke Esperanto-komunuma kulturo estas realaĵo matura kaj plensanga, kia ĝi meritus esti.
Mi tute ne kontestas kiun ajn artefaritan lingvon eniri denaske normalan kulturan ekziston, ĉi tie temas pri la problemo de plensangeco. Christian Declerck konvinke konfirmas, ke Esperanto kaj Esperantio atingis do la stadion de la plensangeco.
Ja ne ĉiu suko de la vivo estas sekrecio de la generiloj. Vidu leteron el Kubo (pĝ. 235) — ŝvito de “reala socialismo”, vidu fragmenton pri la homara evoluo (pĝ. 316-317!) — gutoj de amaro de homo, kiu scias senti la mondon. Vidu la epizodon pri Jugoslavio (pĝ. 574) kaj tiun pri la nova monda ordo (pĝ. 577), aŭ pri la friponmanipuloj de la “libera amaskomunikado” (pĝ. 578). Ili — tiuj epizodoj — odoras la incendiojn de la hodiaŭa tago. Legu paralele observojn pri la aĝtransformoj de homa karaktero (583), do vi konstatos, ke la aŭtoro estas ankaŭ bona psikologo.
Koncerne la tekston de la romano. Miaguste certa amorfeco de la rakonto sufiĉe kompensiĝas per bona stilistiko kaj la riĉo de la enhavo. Kaj la abunda vortokreo estas rajtigata per precipa lingva intimeco, kiun la aŭtoro manifestas tute tute klare kaj tre nature.
Lastrecenze mi pli ofte laŭdis ol esprimis malkontenton. La kaŭzo de tiu bonanimeco estis la propra antaŭelekto de la recenzoto. Tarokoj kaj epokoj troviĝas ekster tiu listo. Des pli volonte mi asertas en la fino: la romano de Christian Declerck sendube superas la norman nivelon de la moderna naci- kaj internacilingva beletro... Certe, ĝi donis al mi ion krom preteksto skribi recenzon. Samcerte — ankaŭ al iu krom mi.
Alen Kris
Finiĝas la plurjara laboro pri Rusa Novelaro. 19a jarcento. La libro enhavos novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogolj, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Lev Tolstoj, Miĥail Saltykov-Ŝcxedrin kaj Anton Ĉeĥov.
La tradukado jam estas finita kaj nun okazas redaktado kaj provlegado fare de divers-naciaj kompetentuloj. Inter la tradukintoj estas, interalie, Grigorij Arosev, Aleksej Birjulin, Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov, Nikolai Lozgaĉev, Valentin Melnikov, Ilsia Novikova, Vladimir Vyĉegĵanin kaj aliaj.
Se mankos neantaŭviditaj problemoj la 400-paĝa volumo estos premiere prezentita kadre de la 2a Balta Esperanto-Forumo en Olsztyn, la 18an de julio 2003. Aŭtune ĝi estos aĉetebla ĉe la eldonejo kaj multaj libroservoj kontraŭ 30 eŭroj, sed en BEF oni povos aĉeti kontraŭ speciale rabatita prezo.
HaGo
La redakcio de La Ondo de Esperanto denove invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en tradicia literatura konkurso Liro-2003.
Liro-2003 havas kvin branĉojn.
1. Originala prozo: ne pli ol 30 mil literojn longa
2. Originala poezio: la amplekso ne estas limigita
3. Traduka poezio el la rusa lingvo: poemoj de Fjodor Tjutĉev
4. Traduka prozo el la rusa lingvo: Человек в футляре de Anton Ĉeĥov
5. Traduka prozo el la angla lingvo: The Celebrated Jumping Frog of Calaveras County de Mark Twain
En ĉiu el la branĉoj 1, 2, 3 oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj. Sendu tri tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ tre klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro-2003 (RU-236039 Kaliningrad, p.k. 1248, Ruslando). La konkursaĵoj devos atingi la organizantojn antaŭ 1 nov 2003.
Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso. Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj jam estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj konkursoj.
La originalajn tekstojn de la tradukendaj verkoj petu ĉe la sekretario poŝte kontraŭ afrankita koverto (por Ruslando) aŭ internacia respondkupono, aŭ rete. La tekstoj estas elŝuteblaj en: http://Esperanto.org/Ondo.
La laŭreatoj de Liro-2003 ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago 2003. La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis 31 dec 2005 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo, libroforme kaj elektronike.
Sukcesojn!
La regule ĝisdatigata retbulteno Libera Folio naskiĝis 11 apr pro la percepto de ĝiaj redaktoroj István Ertl (eksredaktoro de Esperanto) kaj Kalle Kniivilä (eksestrarano de UEA pri informado), ke UEA troviĝas en krizo. Libera Folio enhavas kontribuojn de pluraj konataj esperantistoj kaj ligojn al verkoj de la mistera Komitatano Z kaj eĉ pli mistera Raneto Krozeti.
Jen elekto el la opiniaro:
Laŭ la informoj kiujn mi havas, la tre sindonaj oficistoj estis ŝokitaj pro la konduto de kelkaj estraranoj rilate ĉi tiun “aferon” kaj ili ne havis alian vojon ol eksiĝi, fone de la terura etoso kiu regis tiam en la CO kaj inter la CO kaj la Estraro. (Josef Ŝemer, komitatano de UEA, Israelo)
UEA povas funkcii sen Estraro, sed ne sen CO. UEA funkciis kaj la membroj apenaŭ sentis ke io estas malbona dum periodoj kiam Estraroj apenaŭ funkciis, sed en la nuna situacio suferas multaj servoj kiel la jarlibro, la delegita reto, la financa mastrumado kaj nun ŝajnas ke ankaŭ la kongresa fako aliĝas al la listo. (Amri Wandel, komitatano de UEA, Israelo)
La Komitato elektas la Estraron por gvidi la Asocion. Se la Komitato plimulte ne ŝatas la decidojn de la Estraro, ili povos elekti novan... (William R. Harmon, ĉefdelegito de UEA, Usono)
Apenaŭ estas hazardo ke tiom da homoj demisias de tiom malgranda laborejo en tiom mallonga tempo. Evidentas ke estis iu konflikto. Tio ja estas konfirmita per komentoj en la diskutlisto por komitatanoj, sed la komitato ne estas plene informita pri kio temas kaj kiamaniere la estraro eventuale laboris aŭ laboras por nuligi ĝin. (Torstein Kvakland, komitatano de UEA, Norvegio)
Mi povis konstati nur la ŝanĝojn en revuo Esperanto. Ĉi tiu, en redakto de Stano Marček, regresis kvalite kompare kun la redaktoperiodoj de Ertl kaj Fettes. Tiom, ke mi ne emas legi ion ajn pri la nuna agado de UEA, kaj fakte ne legas. (Jorge Camacho, Hispanio)
Se tioma kvanto da laborantoj (duono aŭ preskaŭ duono, ĉu ne?) demisius el asocio en kiu mi estus estrarano kaj dirus ke la kialo estas neeblo kunlabori kun la estraro mi volonte lasus mian postenon por esti reekzamenita de la membraro... Mi ne estas komitatano kaj pro tio ne povas formale proponi novan estraranon sed vere ĝojus se oni detale diskutus pri la problemoj inter la demisiintoj kaj la estraro en la sekva kongreso. (Jukka Pietiläinen, eksprezidanto de EAF)
Al “normala esperantisto”, neinicita en kulisajn klaĉojn, ja ŝajnas karaktera konflikto, sed tiajn oni ja devus kapabli superi. Des pli kiam jam sep nerefuteble talentaj homoj eksiĝas proe, malriĉigante la homan kapitalon de la Asocio. Kaj ŝajne ĉiam pro konflikto kun unu sama homo Ĉu tiu unu homo iel ne povus adaptiĝi kaj eviti aŭ mildigi tiom da konfliktoj?... (António Martins-Tuvalkin, vicprezidanto de Portugala Esperanto-Asocio)
Маттиас, Ульрих. Христианство и эсперанто / Пер. с эсперанто. — Sezonoj, 2002. — 128 pĝ., il. — [Donaco de Sezonoj].
Walaszek, Antoni Jerzy. Sosnowiec i Esperanto: En la pola kaj Esperanto. — Sosnowiec: Filio de PEA, 2002. 24 pĝ., il. — [Donaco de PEA].
Bjalistoka Esperanto gvidlibro / Trad. el la pola Elżbieta Karczewska, Jarosław Parzyszek, Nina Pietuchowska. — Białystok: Bjalistoka Esperanto-Societo; Fondaĵo Zamenhof, 2002. — 56 pĝ., il. — [Donaco de BES].
[Bronŝtejn, M.] Bruna Ŝtono. Elpensaĵoj kaj tradukoj. Sire. Renkontiĝo. — Thaumiers: La KancerKliniko, 2002. — 27 pĝ., il. — [Donaco de LKK].
Neves, Gonçalo. Simptomoj: Originala poemaro. — Antverpeno: FEL, 1999. — 72 pĝ. — [Donaco de Gonçalo Neves].
Apudvistula Bulteno. 2003/1,2,3,4;
Esperanto. 2003/3;
Esperanto aktuell. 2003/2;
Esperantolehti. 2003/1;
KAE-Informilo. 2003/42;
Kataluna Esperantisto. 2003/325;
La Gazeto. 2003/105;
La Movado. 2003/625;
La Revuo Orienta. 2003/986;
La Ondo de Esperanto. 2003/4;
Lumo. 2002/2;
Monato. 2003/3;
Norvega Esperantisto. 2003/1;
Pola Esperantisto. 2003/2;
Scienco kaj Kulturo. 2003/1;
Sennaciulo. 2003/3;
Вестник эсперанто. 2002/3-4.
Ni ricevis 12 solvojn de la japana krucenigmo en la februara Ondo. Ĉiuj estas ĝustaj. Ilin sendis: Edmund Grimley Evans, Vilĉjo Walker (Britio); Erkki Kemppainen, Bruno Lehtinen (Finnlando); Hans-Burkhard Dietterle (Germanio); Andrzej Kołpanowicz, Hanna Skalska (Pollando); Viktor Alikin, Svetlana Konjaŝova, Valentin Puŝkarjov, Oleg Sevruk, Ilja Vŝivcev (Ruslando).
Precipe menciindas 13-jara Ilja Vŝivcev, kiu iĝis la plej juna solvinto de niaj konkursoj.
La libropremion loto donis al Vilĉjo Walker. Ni gratulas!
La ĝusta solvo estas sur la bildo.
Musklaku por vidi la kurcvortenigmon.
1. Hejtaĵo; 2. Elemento, kiu troviĝas en ĉiu vivulo; 3. Nekultivata, ripozanta plugter’; 4. Mono cirkulanta en unu lando; 5. Nerealigebla projekt’; 6. Spicaĵo; 7. Part’ de la vizaĝo; 8. Frat’ de la patro aŭ patrino; 9. Ekskluzivema partieto da malicaj personoj, kunigitaj por subfosado kaj kalumniado; 10. Sankta bildo; 11. Streĉa interplektaĵo de du fadenoj aŭ ŝnuroj, per kiu ili interligiĝas; 12. Limimpost’; 13. Vesto por la mano; 14. Dumfestena propon’ pri trinko por honoro aŭ sukceso de iu aŭ io; 15. Resti senmova vertikale sur la piedoj; 16. Unu el la ŝtatoj de Usono; 17. Strio el ŝtofo, ledo ktp por ĉirkaŭigi la talion.
Kompilis Vladimir Vyĉegĵanin
Sendu viajn solvojn tiel, ke ili atingu nin poŝte (Vladimir Vyĉegĵanin: ab. ja. 71, RU-622049, Niĵnij Tagil, Sverdlovskoj obl., Ruslando) aŭ rete antaŭ 1 jul 2003. Inter la solvintoj ni lotumos libropremion.
En 1817 angla sciencisto, unu el fondintoj de kvantuma teorio de lumo, Tomas Young (1773-1829) faris raporton en kunveno de orientalistoj de Londona Reĝa Societo pri deĉifrado de egiptaj hieroglifoj.
La specialistoj, ne diskutante la esencon de la prezentita hipotezo, riproĉis lin pro neseriozeco kaj eĉ pri lia malsolida konduto. Oni memorigis, ke li kuraĝas publikigi artikolojn pri preskaŭ ĉiuj sciencoj — astronomio, kirurgio, fiziko, pentroarto, ŝipkonstruado, optiko — kaj, kio estas senprecedenca, aktori en cirko.
Young atente aŭskultis la akuzojn kaj diris:
— Por definitive difekti mian reputacion, mi aldonu, ke mi laboris kiel forĝisto kaj mem kudris maristajn pantalonojn!
— Restas al vi nur publike prezenti kartludan artifikon, — indignis la orientalistoj.
— Sinjoroj! — laŭte deklaris Young. — La hodiaŭa renkontiĝo estas tre utila por mi. Mi komprenis, ke la orientalistoj de la Reĝa Societo neniam divenos la enigmon de la hieroglifoj, kaj pro tio mi forlasas la senesperan kunvenon.
Adaptis kaj ilustris Gennadij Ŝlepĉenko
La unua parto
La dua parto
La tria parto
La kvara parto La kvina parto
La redakcioj de la font-periodaĵoj devas elsakri tiajn erarojn...
(Bernard Golden // Eventoj. 1993: sep/1)
(premio) ... al la plej kvalita traduko Esperanten, ĉu versa ĉu proza, el Esperanto-verko.
(El la regularo de Internaciaj Floraj Ludoj 1993)
...malstabiliĝis la pozicio de la tutlanda organozo...
(Hungara Fervojista Mondo. 1992: 4)
Ni ne povas forgesi tiun fakton, ke la fervojistaj esperantistoj kun siaj malrapidigaj sistemoj utile liveris la landan movadon.
(Hungara Fervojista Mondo. 1992: 4)
Kolektis István Ertl
Ni denove aperigas kelkajn ŝercojn el La Praktiko — “gazeto kiu instruas kaj amuzas”. Vidu, kiel la revuo de la Internacia Cseh-Instituto amuzis siajn legantojn antaŭ sepdek jaroj. (Ĉiuj ŝercoj estas plukitaj el la kolekto 1933.)
— Kaj ĝis kiam vi amos min, diru?
— Ho, tre longe! Ĝis la noktomezo mi havas liberon.
— Se vi ankoraŭ plu portados ĉi tiun eluzitan veston, oni pensos, ke vi bankrotis.
— Jes, sed se mi aĉetos novan veston, mi vere bankrotos.
— Kiel? Vi kalkulis tri frankojn por centra hejtado, kiam ĝi eĉ ne ekzistas en la hotelo?
— Jes, sinjoro, sed ĝuste por ĝia instalado ni kolektas tiujn sumetojn.
Sinjorino: Aŭdu nur, Mari, hieraŭ vi rompis unu florvazon kaj du tasojn, hodiaŭ vi rompis tri glasojn. Kio okazos ĉi tie morgaŭ?
Servistino: Ne timu, sinjorino, ĉar morgaŭ mi havos liberan tagon.
— Dum la lasta jarduono pli ol 200 milionoj da homoj veturis per la tramoj de Berlino.
— Mensogo! En la tuta Germanio ne ekzistas tiom da homoj!
— Liveru al mi dek kestojn da ovoj. Se ili estos bonaj, mi sendos la pagon per ĉeko.
— Unue bonvolu sendi la ĉekon. Se ĝi estos bona, mi sendos la ovojn.
— Mi havas tri asojn!
— Mi havas du revolverojn!
— Vi gajnis!
Instruisto: Kiu povas nomi tri bestojn, kiuj vivas en la praarbaro?
Joĉjo: La elefanto kaj ... du simioj!
— Kiuj viroj estas la plej bonaj edzoj, ĉu la saĝaj aŭ la malsaĝaj?
— Ĉi tiu demando ne estas respondenda.
— Kial!?
— La saĝaj viroj ne edziĝas.
— Kial vi studas sociologion? Kaj kio ĝi estas envere?
— Ĝi estas la scienco: tiajn aferojn, kiuj estas facile kompreneblaj, sed al neniu interesaj, en tia maniero prezenti, ke ili estu nekompreneblaj, sed al ĉiu interesaj.
La sinjorino al la servistino: Anjo, prenu rapide tiun oleobotelon, sur kies etikedo staras “vino”; en ĝi devas esti vinagro. Sed unue bone flaru, ĉu ne estas en ĝi petrolo.
— Ĉu ankaŭ ĉe vi la virino havas la lastan vorton?
— Tio estas nenio. Sed ŝi havas ankaŭ ĉiujn antaŭajn.
— Ho, kara najbarino, mi estas tiel nervema! Mia edzo estas malsana kaj mi devas tage kaj nokte teni sur li miajn okulojn.
— Sed vi ja dungis por li flegistinon.
— Ĝuste pro tio.
— Sinjoro ĉefo, ĉu vi povus permesi al mi unuhoran foriron? Mi devus iri kun mia edzino por fari kelkajn aĉetojn.
— Ne estas eble, sinjoro.
— Koran dankon, sinjoro ĉefo!
Ni jam ricevis vian revuon La Ondo de Esperanto. Tre interesa ĝi estas. Sur ĝiaj paĝoj ni povas kaj povos tralegi interesajn informojn pri la esperanta vivo, pri la esperanta historio kaj lingvoproblemoj. Elkore mi deziras al vi kaj viaj konstantaj kunlaborantoj sanon, sukcesan kaj bonrezultan laboron.
Ivaniĉka Maĝarova (Bulgario)
Mi ŝatis legi la seriozajn diskutojn pri gravaj temoj en Esperantio: la intervjuo kun Corsetti kaj la rezonado pri SAT. Mi ŝatis la recenzon pri La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson, aparte pro mia propra tralegado kaj penado recenzi la libron. Sed mi ne estis tiel lerta recenzanto. La Halina recenzo estis tre ĝuinda kaj legloga. Mi ankaŭ ŝatis la novelon Donaco el vojaĝo.
Jarlo Hammarberg (Svedio)
Bonorde mi ricevis revuojn La Ondo de Esperanto; koran dankon! Ili estas tre bonaj kaj riĉenhavaj.
Elmar Virkavs (Latvio)
Finfine hodiaŭ, la 25an de marto, mi ricevis la numerojn 1, 2 kaj 3 de La Ondo de Esperanto. Ili havas la poŝtstampon de Kaliningrado je la 25a de februaro, do, ili alvenis al Madrido post 28 tagoj, kvazaŭ temus pri mezepoka poŝto!
Dario Rodriguez (Hispanio)
Hodiaŭ (25 mar 2003) mi ricevis la martan numeron. Dankon! Sed eble vi devus plendi je via poŝtoficejo pro la malrapida distribuo.
Roland Larsson (Svedio)
18-jara belgo, eklerninta Esperanton antaŭ du monatoj deziras korespondi kun homoj.
Eric Decamps: Rue Albert-Elisabeth, 300 7134 Péronnes-Binche, Belgio; Rete: ericdecamps@hotmail.com.
Mi serĉas korespond-amikojn en Albanio, Vjetnamio, Indonezio.
Vladimir Petroviĉ Ŝirokov: Sobornyj per., 61-53, RU-344018, Rostov-na-Donu, Ruslando.
Estas serĉata materialo pri esperantista aktivado en Königsberg kaj en tiu parto de Orienta Prusujo, kiu nun estas Kaliningrada regiono, por verki resuman artikolon por la rusa gazetaro.
Halina Gorecka: RU-236039, Kaliningrad, ab. ja 1248, Ruslando; Rete: sezonoj@gazinter.net.
Ni proponas senpagan Biblian Studkurson. Se mankas al vi Biblio, ni senpage provizos Biblion.
Internacia Biblio-Misio: 50 Wissage Road, Lichfield, WS13 6SW, Anglio.
La 15an de aprilo 2003 en Budapeŝto forpasis
Ernesztina Lőrinc
estinta libroservistino de HEA kaj kunlaborantino de ties eldona fako.
La 14an de aprilo 2003 forpasis
Gerard van der Horst (1923-2003)
aktiva nederlanda esperantisto, longtempa delegito de TANEF (Naturamikoj) en Nederlando kaj helpanto en la oficejo de la Internacia Esperanto-Instituto dum pli ol du jardekoj.
La 8an de aprilo 2003 forpasis pro pulmoembolio
Tibor Papp (1947-2003)
esperantisto ekde 1968, eksprezidiano de HEA, instruinto de Esperanto al pli ol mil gekursanoj, kunlaborinto de la Hungara Antologio, tradukinto de pli ol 20 libroj, fondinto-redaktoro kaj eldonanto de Debrecena Bulteno kaj ties reprezentanto en la Pakto por la Esperanta Civito.