Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj 

Pola antologio

Proksimuma tradukojaro: 1906

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

Prilaboris la tekston Simon Davies laŭ PDF ĉe http://esperanto.davidgsimpson.com/inko/i2s-pola-antologio.pdf.

LA LASTA AMKUNVENO

De M. Gawalewicz.

Ĉu vi scias, kiam mi konvinkiĝis, ke mi estas maljuna? ... de l’ momento, kiam mi trovis sur mia kapo la unuan grizan haron? ... ne, vi eraras.

La arĝentaj fadenoj sur miaj tempioj tute ne timigis min; kontraŭe — mi povas vin certigi, ke mi salutis ilin per rideto. Mia frizisto volis ilin elŝiri, mi ne permesis ... Ĉi tiu arĝento sur la kapo eltiris multe da oro el mia poŝo.

Viro ne griziĝas en sia kvardeka jaro sen kaŭzo. La antaŭtempa grizeco sendube kostis ion, se ne kontantan monon, ion pli multekostan, ĉar ... Sed ni lasu tion! ... Mi preferas rakonti al vi, kiamaniere mi konvinkiĝis, ke mi komencas maljuniĝi.

Kuŝiĝu, mi petas vin, sur la kanapo; vi ne amas kuŝi sur ursa felo? ... kial? ... Mi kontraŭe tre amas tion. Ĉiutage post la tagmanĝo mi faras ĉi tie mian sieston kun cigaro en la buŝo kaj kun libro en la mano; varme estas sur la haregoj kaj kun la aĝo la homo fariĝas sibarito.

Ĉu mia kafo kaj likvoro estas bongustaj? Jes? Plej bone. Ĉu vi havas cigaron? Prenu, mi petas vin. Mi ne povis regali vin per pli bona tagmanĝo, mi do donos kiel deserton al vi fraŭlan rakonton.

Ĉu vi amas la nigrharulinojn? ...

Kial mi demandas vin pri tio? — por ekscii, ĉu ni havas la saman guston. Iam mi amis ilin super ĉio.

Laŭ mia opinio Eva estis nigrharulino kaj Adamo blondulo. El tio, kion ni scias pri niaj pragepatroj, ni devas konkludi, ke nia prapatrino havis pli multe da temperamento; vivemo kaj spriteco, ol nia prapatro, kaj ĉio tio, kara amiko, karakterizas la nigrharulinojn, ne la blondulinojn, kiuj estas pli idealaj, poetaj, bonkoraj kaj eble pli virtaj, ol ĉi tiuj tentulinoj el la infero, sed ... mi preferis la nigrharajn.

La lasta, kiu min delogis, havis ebonajn harojn, nigrajn okulojn, brunan vizaĝon, koralajn dentojn, diajn formojn. Kio estis Venus kompare kun ŝi! Malnova antaŭjuĝo, ke nur Venus estis la plej bela! Ĉiu jarcento, ĉiu lando havas sian Venus kaj havos ilin ĝis la fino de l’ mondo, dum naskiĝados knabinoj. Cetere mi devas konfesi, ke se reviviĝus ĉiuj marmoraj diinoj, kiujn mi vidis en la muzeoj, ili povus sin montradi por mono aŭ havi sukcesegon en la baleto, sed permesite estas dubi, ĉu ili sukcesus en la privata vivo, tête-à-tête, kaj ĉu ili ĉarmus la virojn per sia beleco. Mi pensas, ke ne, ĉar ili ŝajnas tro malvarmaj, tro kvietaj, tro similas pupojn, tute ne havas temperamenton kaj sen ĝi virino eble taŭgas kiel diino, sed per io alia — ne ...

Mia belulino, ho kara amiko, estis edzinigita ... Ne ridetu antaŭtempe, mi scias, pri kio vi nun pensas ... Al vi ŝajnas, ke la edzinoj ekzistas nur por esti delogataj. Terure malmorala estas la nuna mondo! ...

Sinjorino ... sinjorino ... kiel nomi ŝin, por ne esti nediskreta? ... Sinjorino Y., ni diru, estis originala fenomeno en niaj salonoj. Junaj kaj maljunaj adorantoj kuŝis ĉe ŝiaj piedoj, amase kuris post ŝi, en la baloj unuj elŝiris ŝin el la manoj de aliaj, en la vesperkunvenoj ŝi estis sieĝata, en la teatro ĉiuj lornetoj celis ŝin la tutan vesperon, sur la stratoj oni haltis por ŝin rigardi; ŝi havis ion tian en la vizaĝo, en la tuta eksteraĵo.

Ĉu vi rimarkis, ke ekzistas virinoj, kiuj per siaj ĉarmoj malsaĝigas la virojn, forprenas ilian prudenton? Kaj ĉi tio estas granda maljusteco de l’ naturo, ke ĝi donis al la bela sekso tian superecon super ni. Sufiĉas, se la virino estas bela, ĉarma, alloganta, kaj ŝi povas per sola rigardo venki la tutan mondon, eĉ ne malferminte la buŝon. Iafoje en ĉi tiu buŝo sidas tia sensencaĵo, ke vi eksentas malvarmon, kiam ŝi komencas paroli, tamen ... la plej naiva kokete ridetas, okulumas, kaj jen vi ree flamiĝas. Ĉu mi ne estas prava? ...

Vi pensas, ke sinjorino Y. ankaŭ apartenis al tiaj anseraj belecoj? ... Tute ne! Ŝi estis virino perfekta en la plena senco de l’ vorto.

Foje mi diris al ŝi:

— Vi sendube faris solenan promeson kolekti tutan rozarion da viraj koroj kaj nur tiam fariĝi piulino.

— La rozarion oni portas ĉe la flanko; vi eble preferus, ke mi kolektu la korojn por ĉirkaŭkolo, ĉar tiam mi portus ĉiujn miajn oferaĵojn ... sur la kolo.

En balo, post la vespermanĝo iu tre juna adoranto kuraĝis kisi ŝian kubuton ... Ŝi ŝajnigis, ke ŝi ne rimarkis tion. La junulo kisis ŝin duan fojon. Ŝi turnis sin al li kaj diris:

— Vi pensas, ke mia kubuto estas mirakla sankta restaĵo? Lasu ĝin, la miraklo ne venos, sed pro vi minacos min la danĝero esti dronigita en la maraj profundaĵoj pro la ... malĉastigado de l’ etuloj.

Kaj ŝi kovris siajn ĉarmajn brakojn per la punta manteleto.

Multaj tiaj pikaj diroj estis konataj en la salonoj. Ili faris reklamon en la mondo al ŝia spriteco, naskis la scivolemon de ĉiuj, kiuj ne konis ŝin persone. Ŝi ridis kaj amuziĝis bonege.

De nia unua renkonto mi havis privilegiojn ĉe sinjorino Y., cetere, eble tio nur ŝajnis al mi ... Tio ĉi ŝajnas al ĉiu, se la virino estas ruza kaj lerte manovras kun siaj adorantoj. La plej saĝa skeptikulo estas trompita kaj konvinkita, ke li sola estas elektita kaj feliĉa, li sola ne estas kondukata per la nazo. Sinjoro, ekzistas neniu nazo, per kiu ĝia posedanto ne povus esti kondukata de virinaj fingretoj.

Mi ne rakontos al vi la detalojn de nia interrilato, tio estus tro longa kaj neinteresa. Sempre lo stesso. La milito pro la virino estas ĉiam sama, kvankam ĉiu ŝajne postulas alian strategion; tion ĉi diras al vi maljuna veterano, kiu gajnis pli ol unu batalon, pli ol unu fojon lasis la batalan kampon, vundita, sed kun dekoracio.

Mi devas konfesi, ke al nia Moloĥo — ni nomis ŝin Moloĥo — plej multe altiris min la scivolemo. Tiu ĉi sento ja kreis la inferon, pereigis la unuajn gepatrojn, degradis la anĝelojn, fermis la paradizon, kaŭzis la malĉastecon de l’ virinoj kaj la malvirtecon de la viroj. La scivolemo, laŭ mia opinio, estis la patrino de la seniluziiĝo kaj tedo.

Vi diras, ke tio estas sofismo? ... Eble vi estas prava, sed mi amas sofismojn kaj tio ĉi pruvas, ke mi multe interrilatis kun virinoj.

Mi do estis scivola, de kiu flanko oni povas sukcese ataki ĉi tiun nevenkeblan citadelon, kiu tamen ŝajnis malfermita de ĉiuj flankoj.

Mi komencis esplori mian Moloĥon; li manĝis ĉiujn, mi volis ekscii, ĉu ne eble estas ekmordi ankaŭ lin. Ŝajnis al mi, ke tio estas ebla. Sed ĉi tiuj esploraj bataletoj iom min lacigis. Kiam oni estas kvardekjara, ne facile estas vetkuri kun la junuloj, furiozi, ĝemi ... Don Juan post la kvardeko certe devus kapitulaci pli ol unu fojon ...

Mi plu ne memoras, kiamaniere tio okazis, sed post longa petolado mi ricevis de nia Moloĥo promeson por la unua amkunveno: post la amindumado devis fine komenciĝi la vera romano.

Se la virinoj scius, kiom ili riskas per la unua konsento, ili neniam elparolus la sakramentajn vortojn:

— Morgaŭ do, en tia horo ... tie ... Mi venos mia kara!

Ĉu vi komprenas homon, kiu kun fermitaj okuloj dismordas rapon kaj imagas, ke ĝi estas ananaso? ... Vi lin ne komprenas? Sed kiom da ni, gustumante la tiel nomatajn “malpermesitajn fruktojn”, faras la samon! ... Vin mirigas, kion mi diras en la momento de l’ escepta sincereco, tamen tio estas unu el multaj veraĵoj, kiujn instruis al mi la vivo. Mi skribos iam teorian kurson de l’ delogado por nespertaj kandidatoj al la amo kaj malfermos al ili la okulojn. La lastaj vortoj estos: Fratoj, kontentiĝu per la rapo kaj ne deziru la imagatajn ananasojn.

Vi ridetas skeptike kaj levas la ŝultrojn? Sed mi parolas tute serioze kaj kun pento, bedaŭrinde tre malfrua, — ni ne parolu plu pri tio.

Morgaŭ do estis okazonta la amkunveno. Mi malfrue revenis hejmen de l’ vespermanĝo, dum kiu mi trinkis multe da ĉampana vino, fumis fortajn cigarojn, englutis maron da nigra kafo kaj riverojn da konjako. Mi longe ne povis ekdormi. Mi kuŝis sur mia fraŭla lito, sur mia risorta matraco kaj pensis pri mia rendez-vous.

— Jen feliĉulo, — mi diris al mi — vi havas, kion vi volis. Vi prenas citadelon, ĉirkaŭ kiu galopas aro da azenoj kaj ŝafoj kun elpendantaj langoj. Morgaŭ ... la unua amkunveno, — vi devos diri al ŝi, ke vi ŝin amas, adoras, ke la unuan fojon en la vivo vi ekkonis tiel ĉarman virinon, vi devos ripeti ĉiujn malnovajn mensogojn, kiujn vi tiom da fojoj diris al aliaj. Post kelke da tagoj vi ree interkunvenos, poste ree, poste ĉiutage almenaŭ unu momenton, el la estro vi fariĝos sklavo. Kaj poste? ... Tio komencos vin enuigi, lacigos vin la interrilato ĉiam kaŝata pro timo de skandalo kaj vi provos eksiĝi ... Ŝi komencos plendi pri via malvarmo, vi devos vin senkulpigi, ree ĵuri, reveni devigite, mensogi. Ĵaluzaj scenoj, riproĉoj, larmoj, ploroj ... Kaj la edzo? ... Vi vidas, vi tute forgesis pri li. Se li ekscios, preta estas la skandalo. Duelo estas neevitebla; sed pli malbona estas la eksedziĝo. Nenia artifiko vin helpos, vi devos edziĝi kun ŝi, vi, kiu dum kvardek jaroj feliĉe evitis ĉiujn embuskojn kontraŭ via fraŭla libereco! ...

Mia kapo estis kvazaŭ malfermita botelo da ĉampano, la pensoj ŝaŭmis, kiel gasaj veziketoj, flugis supren kaj krevis en la aero.

Sed kion utilas tro malfruaj pripensoj!

Mi ekdeziris venki Moloĥon kaj mi venkis. Morgaŭ, amiko, vi iros al la rendez-vous. Mi vin konas; maljuna lupo, vi ploros pro la nigra ŝafeto, sed vi grincos viajn lastajn dentojn, maljuna cinikulo, maljuna hipokritulo!”

Mi ekdormis, kiam jam tagiĝis.

En la sekvinta tago mi vekiĝis tagmeze: estis griza, aŭtuna tago, ne pluvis, tamen estis malseke.

— La diablo prenu tian veteron, en la tago de l’ unua interkunveno kun virino! — ripetis mi, kuŝante sub la litkovrilo kaj rigardante tra la fenestro, ĉu ne reaperos la blua ĉielo. Peza estis mia kapo, mi estis dormema kaj provis ankoraŭ iom dormeti ... Tio ĉi daŭris ĝis la dua horo.

Fine mi devis leviĝi, min lavi, razi, freŝigi, por esti preta antaŭ la kvina. La akurateco estis ĉiam mia principo. L’exactitude est la politesse des rois.

Oni povas tute ne veni al la rendez-vous, sed ne konvenas malfruiĝi eĉ unu minuton kaj igi la virinon atendi.

Mi komencis bedaŭri, ke mi elektis tiel neoportunan horon. Kvina! Stranga horo por amkunveno! Se almenaŭ unu horon pli malfrue, sed tiam ja mi tagmanĝas — en tia okazo la sepa, oka, naŭa! ... La kvina horo komencis ekstreme malplaĉi al mi.

Mi sonorigis al la servisto.

— Kiaj novaĵoj? — demandis mi.

— Ah, via sinjora moŝto, pluvo, trapenetranta malsekeco, hunda vetero.

— Malbone, — pensis mi — la ĉielo konspiras kontraŭ ni.

Mi ordonis alporti la noktan surtuton, pantoflojn, teon, gazetojn.

Mi rigardis en la speguleton ĉe la lito — ho ve! ... Mi estis flava, pala, dormema, kun ŝvelintaj okuloj; ŝajnis al mi, ke mi estas dek kvin jarojn pli aĝa, ol hieraŭ. Jes, efektive mi leviĝis kuntiriĝinta, kurba, mi sentis doloron en la piedoj, murmuron en la kapo, mi oscedis ĉiuminute. La varmaj kusenoj logis min pli multe, ol la plej ĉarma virino.

Eksonoris la tria horo; la horloĝa sono preskaŭ timigis min.

Jan, la tria! ... Pro Dio, donu la lavvazon.

La servisto kun miro min rigardis.

— Kia urĝo hodiaŭ? ... Vi ja ne eliros dum tia vetero? Mi alportos la tagmanĝon.

— Silentu malsaĝulo, donu akvon kaj spongon!

La akvo estis malvarma, kiel neniam antaŭe. Mi tute perdis la deziron min lavi, sed ĉu eble estas iri nelavita al rendez-vous! ...

Mi staris antaŭ la lavvazo, kvazaŭ ĉe la bordo de Glacia Oceano, tremoj kuris sur mia dorso, mi oscedis tiel, ke mi preskaŭ englutis la tutan lavujon kune kun la sapo kaj spongoj.

Vi aŭdis sendube pri kapricaj ĉevaloj, kiuj ne povas transsalti foson, se ili vidas sekan branĉon ĉe la bordo. La malvarma akvo estis por mi kvazaŭ tia seka branĉo. Sin lavi ŝajnis al mi ofero, kruelaĵo, turmentego. Mi komencis paŝi en la ĉambro, haltis antaŭ la spegulo, rigardis min kaj meditis.

Ĉiuj malsaĝuloj filozofas ne ĝustatempe. Oni povas elpensi nenion seriozan, kiam oni oscedas ĉiun kvinan minuton, eĉ se oni estus Sokrato. Unu horon antaŭ la amkunveno mi meditis, kiel la lasta malsaĝulo kaj kiel Hamleto en la nokta surtuto mi demandis min: “Ĉu iri aŭ ne iri?”

Poste venis diversaj bagatelaj duboj: ĉu mi havos sufiĉe da tempo por min lavi, razi kaj vesti dum la sola horo, kiu restis ĝis la kunveno.

La hieraŭaj meditoj ree okupis miajn pensojn.

— Fine, por kio — mi diris al mi — serĉi novan romanon! ... Ĉu vi ne havis sufiĉe da ili dum via vivo? Vi delogos virinon originalan, ĉarman, esceptan, sed kiu ĝis nun estis virta. Ne atendu novajn impresojn. Por ŝi ĝi estas novaĵo, sed ne por vi! Ŝi venos kun batanta koro, kun rapida spirado, ĉar ŝi venos la unuan fojon. Vi iros kiel sperta, memfida deloganto. Por kio klopodi? Jen ĉi tie vi havas varman ĉambron, molan noktan surtuton kaj pantoflojn, kiujn brodis al vi unu el viaj sentimentalaj amikinoj. Vi ne iras teatron, se oni ludas malnovan dramon, sed vi iras al rendez-vous, eble la centa aŭ mila! ... Se vi ne venos, vi kompromitos vin, kiel malĝentila homo, sed vi havos senvole meriton: la nekonsiderema virino, kiu senpripense konsentis vian perfidan peton, komprenos la ruzon, evitos la danĝeron.

Mi iafoje estas elokventa, se mi nepre volas iun konvinki, precipe tian skeptikulon, kiel mi; mi sukcesis tute konvinki min, ke plej bone, honeste, noble estos — resti hejme.

Mi sidiĝis en la seĝego, en la sama, en kiu vi nun sidas, mi enmetis la manojn ĝis la kubutoj en la manikojn kaj mi restis. Tio estis malkonvena, malĝentila ago, ĉu ne vere? ... mi diris tion ĉi al mi; eĉ pli multe, post la kvina horo mi plej maldelikate insultis min, sed mi ne moviĝis de la seĝo, ne demetis la noktan surtuton kaj manĝis hejme tagmanĝon, alportitan el restoracio, elpensante belajn frazojn, per kiuj mi estis petonta pardonon de sinjorino Y. pro mia neveno al la rendez-vous.

Mi malkaŝe diris al mi tiam ĉiujn verojn, ekster unu: en la kvina horo mi komencis maljuniĝi, fariĝis peza, ne moviĝema, mi perdis la reston de la arte daŭrigata juneco, mi komencis griziĝi — morala griziĝo, kontraŭ kiu ne ekzistas kolorilo.

Vi demandas, kion diris Moloĥo? Ŝi estis eksterordinara virino en ĉiu rilato. Ŝi sin estimis pli multe, ol mi pensis, kaj punis min pli severe, ol mi supozis.

Ĉu vi divenas? ... ŝi tute ne venis al la rendez-vous, ŝi ŝercis min kaj ridis poste, pensante, ke ŝi trompis min same kiel la aliajn.

Mi diris al vi, ke ne ekzistas nazo, per kiu ĝia posedanto ne povus esti kondukata de virinaj fingretoj kaj tial la ne okazinta amkunveno kun sinjorino Y. estis la lasta rendez-vous en mia vivo.