Proksimuma tradukojaro: 1906
Kreis la Esperantan tekston: Kabe
Prilaboris la tekston Simon Davies laŭ PDF ĉe http://esperanto.davidgsimpson.com/inko/i2s-pola-antologio.pdf.
Tio okazis en la jaro ... sed ni lasu la jaron, tio okazis en Jakutsko en la komenco de novembro, kelkajn monatojn post mia alveno en tiun ĉi ĉefurbon de la frostoj.
La alkohola termometro de Reamur montris 34 gradojn en la ombro. Kun timo mi pensis pri la estonta sorto de miaj oreloj kaj de mia nazo; ili ja antaŭ nelonge venis el Polujo kaj ĝis nun ĉiam varmege protestis la kontraŭvolan alklimatiĝon. Hodiaŭ ili devis suferi tre longan provon. Tiu ĉi provo minacis ilin, ĉar antaŭ kelkaj tagoj unu el la membroj de nia kolonio, Kurpo, Pjotr Baldiga, mortis en la ĉitiea malsanulejo kaj hodiaŭ matene ni estis farontaj al li la lastan servon: meti en la glaciiĝintan teron liajn lacajn ostojn.
Mi atendis nur konaton, kiu promesis sciigi min pri la horo de l’ enterigo; mi atendis ne longe kaj, kovrinte tre diligente la nazon kaj la orelojn, mi rapidis post la aliaj en la malsanulejon.
La malsanulejo estis post la urbo.
En la korto, iom malproksime de aliaj konstruaĵoj, malgranda budo — mortulejo staris.
La korpo de Baldiga kuŝis en ĉi tiu mortulejo. Oni malfermis la pordon; ni eniris, kaj la internaĵo malagrable impresis nin; ni estis dek, eble dek-kelkaj, kaj ni ĉiuj ekrigardis unu la alian: ni staris antaŭ la malvarma kaj nuda realaĵo, kovrita per neniu ĉifono.
En la budo, kie nek tablo, nek seĝo estis, nenio krom la muroj, blankigitaj de la neĝa prujno, sur planko, kovrita de neĝo, altkreska kadavro kun grandaj lipharoj kuŝis. Tio estis Baldiga, ankaŭ blankigita, envolvita en ia littuko aŭ ĉemizo.
La korpo terure glaciiĝis kaj por ke oni povu pli facile meti ĝin en la preparitan ĉerkon, oni alŝovis la mortinton al la pordo, al la lumo.
Mi neniam forgesos la vizaĝon de Baldiga, kiun nun en la taga lumo mi vidis purigitan de l’ neĝo. La severa vizaĝo distingiĝis per ia nepriskribebla doloro, kaj en la larĝe malfermitaj okuloj la grandaj pupiloj kvazaŭ riproĉe rigardis malproksimen al la frosta severa ĉielo.
“La mortinto estis bonkora homo”, dume najbaro rakontis al mi, vidante, ke la malvivulo forte impresas min, “ĉiam li estis sana kaj laborema; ĉiam li donis rifuĝejon kaj ŝirmon al la malriĉuloj; sed li estis obstina, kiel ĉiuj Kurpoj kaj li kredis ĝis la fino, ke li revenos en la patrujon, al Narevo. Tamen antaŭ la morto li sendube komprenis, ke tio ĉi ne efektiviĝos.”
Dume oni metis la ŝtoniĝintan malvivulon en la ĉerkon kaj starigis sur malgrandan unuĉevalan glitveturilon jakutan. La kudristino V., sperta pri la religiaj ceremonioj, anstataŭis la pastron. Ŝi laŭte ekkantis: “Estu bonvena, Reĝino de l’ ĉielo, en la malĝojo kaj ĝojo”, ni subtenis ŝin per malcertaj voĉoj kaj ekiris al la tombejo.
Ni iris rapide: la frosto plifortiĝis kaj rapidigis nin. Fine ni estas en la tombejo, ĉiu ĵetas peceton da glaciiĝinta tero sur la ĉerkon; dek-kelkaj batoj per fosilo ... kaj post momento nur malgranda, ĵus surŝutita amaseto da tero atestas pri la pasinta estado de Baldiga sur la tero. Sed ĝi atestos ne longe, — nur kelkajn monatojn; la printempo venos, la amaseto, varmigita de la suno, degelos; ĝi ebeniĝos kun la apuda tero; herbo kovros ĝin; post unu jaro, post du, la ĉeestintoj disiros en la vastan mondon kaj se eĉ la propra patrino serĉus lin, ĉi tie sur la tero ŝi nenie lin trovos. Sed neniu serĉos la mortinton, eĉ hundo ne demandos pri li.
Baldiga sciis pri ĉi tio, ankaŭ ni sciis kaj silente disiris hejmen.
⁂
En la sekvinta tago la frosto ankoraŭ plifortiĝis. Oni ne vidis eĉ unu domon sur la alia flanko de l’ strato sufiĉe mallarĝa; densa nebulo de neĝaj kristaloj pendis super la tero, kiel nubo. Tra ĝi oni ne vidis plu la sunon; sed kvankam sur la strato ne estis viva kreitaĵo, tamen la aero, supermezure densiĝinta de la granda frosto, senĉese alportadis al miaj oreloj jen la metalajn sonojn de la krakanta neĝo, jen la bruegon de la dikaj ŝtipoj krevantaj en la muroj de l’ domoj, kaj de la tero malfermiĝanta per grandaj fendoj, jen ĝemosimilan plendan kanton de Jakuto. Komenciĝis la jakutaj frostoj, kiuj superas eĉ la plej terurajn polusajn malvarmegojn: ia neesprimebla timo ĉirkaŭas la homon, kaj ĉiu viva organismo sentas sian plenan malforton. Kvankam ĝi kuntiriĝas kaj kurbiĝas, kiel mizera hundeto ĉirkaŭita de aro da grandaj mordemaj hundoj, ĝi bone scias, ke ĉi tio estas vana, ke la nekortuŝebla malamiko venkos pli-malpli baldaŭ.
Ankaŭ Baldiga, kvazaŭ en la maldormo, ekstaradis antaŭ mi pli kaj pli ofte. De unu horo mi sidis ĉe malfermita manuskripto, sed mi ne povis labori; la plumo mem elfalis el mia mano kaj la malobea penso flugis malproksimen trans la limoj de la neĝa kaj frosta tero. Vane mi alvokadis mian prudenton, vane mi ripetadis al mi dek fojojn la konsilojn de la kuracisto; ĝis nun mi pli-malpli sukcese batalis kontraŭ la mordanta min malsano, sed hodiaŭ mi sentis min tute senenergia, senforta. La sopiro al la patrujo manĝegis, konsumis min.
Tiom da fojoj mi ne povis kontraŭstari la allogantajn revojn, ĉu eble estus hodiaŭ fari tion? La allogo estis pli forta, mi mem — pli malforta, ol ordinare.
For do la frostoj kaj la neĝoj, for la jakuta realeco! Mi ĵetis la plumon kaj, ĉirkaŭita de nuboj de tabaka fumo, mi senbridigis la febran fantazion.
Forportis do min la petolulo! ...
Trans tajgaj* kaj stepoj, trans montoj kaj riveroj, trans regnoj kaj landoj sennombraj la flugila penso ekrapidis al la malproksima okcidento, montrante al mi verajn sorĉaĵojn: miajn apudbugajn kampojn senigitajn de la homa mizero kaj malboneco, plenajn de beleco kaj harmonio. Ĉu mia buŝo povas rakonti, ĉu la plumo povas priskribi tiujn sorĉaĵojn?!
Mi vidis la orajn kampojn, la smeraldajn herbejojn, la arbarojn — maljunulojn, murmuretantajn al mi pri la estinteco.
Mi aŭdis la bruon de la spikaj ondoj, la pepadon de la flugilaj diaj kantistoj, la bruegon de la grandegaj kverkoj, moke kontraŭstarantaj la ventegojn.
Kaj mi satiĝis de la odoro de tiuj arbaroj balzamaj, de tiuj floraj kampoj, koloritaj de la virga freŝeco de la violo, ornamo de l’ printempo.
... Ĉiu mia nervo sentis la tuŝeton de la patruja aero ... Mi sentis la vivigan efikon de la sunaj radioj; kvankam ekstere la frosto ankoraŭ pli furioze grincis kaj montris siajn minacajn dentojn, tamen la sango ekfluis pli rapide en miaj vejnoj, la kapo ekbrulis kvazaŭ sorĉita; rigardante kaj aŭskultante la revaĵojn, mi nenion vidis, mi nenion aŭdis ĉirkaŭ mi mem ...
⁂
Mi ne vidis nek aŭdis, ke la pordo malfermiĝis kaj iu eniris; mi ne rimarkis la vaporturniĝojn, aperantajn ĉi tie en tia kvanto, ke ne eble estas tuj ekvidi eniranton; mi ne sentis la froston, kiu penetras en la loĝejon kun ia aroganta, intenca trudemo; mi nenion vidis, mi aŭdis nenion kaj nur kiam mi sentis proksime de mi homon, eĉ ne ekvidinte lin, mi faris jakute la kutiman demandon:
— “Kion vi bezonas?”
— “Tio estas mi, sinjoro, mi vendas bagatelaĵojn” — eksonis la respondo.
Mi levis la okulojn. Kvankam li estis kovrita per diversaspeca vesto, feloj brutaj kaj cervaj, tamen mi ne dubis, ke antaŭ mi staras vera vilaĝa pola hebreo. Kiu vidis lin en pola urbeto, tiu rekonos lin ne nur en jakutaj, sed eĉ en patagoniaj feloj. Mi do tuj rekonis lin. Kun plezuro mi rigardis la konatajn trajtojn. La apero de l’ hebreo en la momento, en kiu per mia penso kaj koro mi estis en la patrujo, ŝajnis al mi tute komprenebla. Kiom da similaj hebreoj loĝas en niaj urboj kaj urbetoj! Kelkaj polaj vortoj, diritaj de mia gasto, agrable karesis miajn orelojn. Mi amike rigardis lin, ankoraŭ ne tute rekonsciiĝinte.
La hebreo staris momenton, poste li iris malantaŭen al la pordo kaj li komencis rapide demeti siajn diversaspecajn vestojn.
Nur tiam mi rekonsciiĝis kaj rimarkis, ke mi nenion respondis al li kaj ke la divenema sampatrujano tute male komprenis mian silenton kaj ke li intencas montri al mi siajn komercaĵojn. Mi rapidis klarigi ĉi tion al li.
— “Pro Dio, homo, kion vi faras?! — diris mi. “Mi nenion aĉetas, mi bezonas nenion: ne senvestigu vin vane kaj iru; Dio vin benu!”
La hebreo ĉesis sin senvestigi kaj iom pripensinte, proksimiĝis al mi, trenante post si la duone demetitan doĥan*, kaj komencis paroli kun mi rapide kaj senorde:
— “Mi scias ke vi nenion aĉetos. Sinjoro, mi estas tie ĉi jam de longe, de tre longe! Mi ne sciis ĝis hieraŭ, ke vi venis. Vi ja estas el Varsovio? Vi loĝas ĉi tie jam de kvar monatoj. Kia domaĝo, ke mi tiel malfrue sciiĝis! Mi estus tuj veninta. Hodiaŭ mi serĉis vin preskaŭ unu horon; mi iris ĝis la fino de l’ urbo, kaj la frosto estas tranĉa, la diablo ĝin prenu! Permesu, sinjoro, mi ne longe tedos vin, mi diros nur kelkajn vortojn ...”
— Kion vi deziras?
— Mi volus nur iom paroli kun vi, sinjoro.
Ĉi tiu respondo tute ne mirigis min; mi renkontis jam multajn homojn, kiuj venis nur por “paroli iom” kun samlandano, kiu antaŭ nelonge venis el la patrujo; ankaŭ hebreoj estis inter ili. La venantoj interesiĝis pri plej diversaj aferoj: venis simplaj sciamuloj kaj babiluloj; venis ankaŭ homoj, kiuj demandis nur pri la parencoj; venis ankaŭ politikuloj, inter kiuj multaj jam tute malsaĝiĝis. La politiko estis ĉiam pleje ŝatata kaj estimata de ĉiuj. La deziro de l’ veninto tute ne mirigis min, mi ripetas. Kvankam mi tre dezirus liberigi mian dometon de la malagrabla odoro de l’ doĥa, mi afable petis lin, ke li senvestigu sin kaj sidiĝu.
La hebreo estis kontenta; post momento li jam sidis ĉe mi kaj mi povis pli atente rigardi lin.
Ĉiuj plej vulgaraj trajtoj de la hebrea gento kuniĝis en la viro sidanta ĉe mi: dika, ete flanken kurbita nazo, akraj, akcipitraj okuloj; kojnforma barbo, kies koloro similis la maturan kukumon; fine malalta frunto, ĉirkaŭita de dikaj haroj, — ĉion tion mia gasto posedis, sed ĝi ne impresis min malbone, eble pro lia mizera vizaĝo, sur kiu oni povis legi ian sinceran malkaŝemon kaj amikecon.
— “Diru al mi, de kie vi estas, kia estas via nomo, kion vi faras ĉi tie kaj pri kio vi deziras sciiĝi?”
— “Mi estas, sinjoro, Srul el Lubartov, ĝi kuŝas, vi verŝajne scias, proksime de Lublin; ĉe ni ĉiuj opinias, ke la interspaco estas tre granda; sed nun, li aldonis kun akcento, ni scias, ke Lubartov kuŝas tre proksime de Lublin.”
— Ĉu de longe vi loĝas ĉi-tie?
— Jam de tre longe, preskaŭ de tri jaroj.
— “Tio ja ne estas tre longe; iuj loĝas tie ĉi pli ol 20 jarojn; mi eĉ renkontis maljunulon el Vilno, kiu loĝas tie ĉi preskaŭ 50 jarojn; jen estas personoj, kiuj efektive loĝas jam de longe.” Sed la hebreo kolere rediris:
— “Pri ili mi ne scias, sed mi estas ĉi tie jam de tre longe.”
— Verŝajne vi estas sola, se la tempo ŝajnas al vi tiel longa?
— Kun edzino kaj kun infano, kun filino; mi havis kvar infanojn, kiam mi iris ĉi tien; sed la terura vojo, Dio nin gardu, ni iris tutan jaron! Vi ja scias, kia estas la vojaĝo de la kondamnito Siberion. Tri infanoj mortis dum unu semajno, t.e. kvazaŭ samtempe. Tri infanoj?! Facile estas diri tion ... oni ne povis eĉ enterigi ilin, ĉar nia tombejo ne ekzistas tie ... Mi estas ĥasido, li aldonis pli mallaŭte, mi respektas la religian leĝon ... kaj Dio tiel punas min ...
Kaj li eksilentis kortuŝinta.
“Mia amiko, en tiaj cirkonstancoj oni ne povas pensi pri ĉi tio, la tero ĉie estas dia” — mi penis konsoli lin, sed la hebreo eksaltis, kvazaŭ brulvundita.
— Dia? dia? kion vi diras?! Tio estas hunda tero! Tfu! tfu! dia tero, kiu neniam degelas? Tio estas malbena tero! Dio ne volas, ke la homoj loĝu ĉi tie: se Li volus, ĝi ne estus tia. Malbena, malnobla! Tfu! tfu!
Kaj li komencis kraĉi, kaj bati per la piedoj; kunpreminte la buŝon kaj kuntirinte la fingrojn, li minacis la senkulpan jakutan teron; li murmuretis hebreajn malbenojn kaj fine laca li sidiĝis, falis sur la seĝon apud mi.
Ĉiuj ekzilitoj, sendepende de ilia religio kaj nacieco ne amas Siberion; sed la fanatika ĥasido ne povis malami duone. Mi atendis, ke li trankviliĝu. La hebreo, edukita en severega instruejo, rapide kvietigis sian kortuŝiĝon, kaj kiam post momento mi demande rigardis liajn okulojn, li tuj respondis:
— Pardonu, sinjoro, mi kun neniu parolas pri tio. Kun kiu mi povus paroli ĉi tie?
— Ĉu hebreoj ne loĝas tie ĉi?
— Ili jam ne estas hebreoj, ili ne diferencas de ĉitieaj loĝantoj ... neniu respektas la religian leĝon.
Timante novan eksplodon, mi interrompis lin, mi decidis mallongigi la interparoladon kaj mi demandis, pri kio li deziras paroli kun mi.
— Mi dezirus sciiĝi, kio fariĝas ĉe ni? Mi estas ĉi tie jam multajn jarojn kaj mi neniam aŭdis pri tio ci.
— Vi demandas iom strange; mi ne povas ja rakonti al vi pri ĉio; mi ne scias, kio interesas vin, eble la politiko?
La hebreo silentis.
Mi opiniis, ke mia gasto, kiel multaj aliaj, interesiĝas pri la politiko, kvankam ili ne komprenas eĉ la nomon de la afero. Mi komencis stereotipan rakonton, kiun mi ripetadis jam multajn fojojn, pri la politika stato de Eŭropo, de nia lando k.t.p., sed la hebreo malpacience interrompis min.
— Tio ĉi do ne interesas vin? — mi demandis.
— Mi neniam pensis pri tio — respondis li malkaŝe.
— Nun mi scias, kion vi bezonas, eble vi deziras scii, ĉu la hebreoj profite komercas?
— Ili havas pli grandan profiton ol mi.
— Vi estas prava. En tiu ĉi okazo eble vi volas scii, ĉu la nutraĵo estas kara ĉe ni; kiaj estas la prezoj en la bazaro; kiom faruno, viando kostas?
— Tio ne utilos min, ĉar tie ĉi oni trovus nenion, eĉ se tie la prezoj estus plej malkaraj.
— Fine kion, pro diablo, vi bezonas?
— Mi ne scias, sinjoro, kiel diri tion. Ofte mi tiel pensas, pensas, ke Rifka — tio estas la nomo de mia edzino — demandas: “Srul, kio al vi estas?” Kion mi devas respondi al ŝi, se mi mem ne scias, kio estas al mi? Eble oni ridos min? — aldonis li, kvazaŭ esplorante, ĉu ankaŭ mi ridos lin.
Sed mi ne ridis. Li min tre ekinteresis: videble io turmentis lin, — io, kion li mem ne komprenis kaj kion li ne povis priskribi en la lingvo, kiun li tre malfacile parolis. Por helpi lin, mi lin trankviligis; mi petis, ke li ne rapidu; mi diris, ke mia laboro ne estas urĝa, ke mi povas paroli unu horon, eĉ pli k.t.p.
La hebreo dankis min per la rigardo kaj post mallonga pripenso, li komencis jenan interparoladon:
— Kiam vi elveturis el Varsovio?
— Laŭ la rusa kalendaro en la fino de aprilo.
— Ĉu tiam estis tie malvarme, aŭ varme?
— Tute varme, mi veturis en somera vesto.
— Varme? Kaj ĉi tie — la frosto?
— Ĉu vi forgesis, ke ĉe ni en aprilo la kampoj jam estas semitaj, ĉiuj arboj estas verdaj.
— Verdaj? — la ĝojo ekbrilis en la okuloj de Srul, — jes, jes, verdaj. Kaj tie ĉi — la frosto.
Nun mi jam sciis, kion li bezonas; sed por certiĝi mi silentis, la hebreo kuraĝiĝis.
— Diru al mi, sinjoro, ĉu estas nun ĉe ni, mi jam forgesis, kiel oni nomas ĝin, mi jam forgesis la polan lingvon, — li hontiĝinte praviĝis, kvazaŭ li iam estus sciinta, — ĝi similas la pizon, ĝi kreskas somere en la ĝardenoj sur grandaj bastonoj? ...
— Fazeolo?
— Jes, fazeolo. Fazeolo, fazeolo, — li kelkajn fojojn ripetis por bone ekmemori la vorton.
— Kompreneble multe da ĝi estas ĉe ni, kaj ĉu tie ĉi ĝi ne kreskas?
— Tie ĉi! Dum tutaj tri jaroj mine vidis eĉ unu eron, la ĉitiea pizo similas tian, kiun ĉe ni nur ... nur ...
— La porkoj manĝas — mi helpis lin.
— Jes! ĉi tie oni vendas pofunte kaj ne ĉiam oni povas ricevi ĝin.
— Ĉu vi amas la fazeolon?
— Ne, sed mi ofte pensas pri ĝi. Ĉu ne bele estas, kiam ĝi kreskas ĉirkaŭ la domo, kiel arbareto. Tie ĉi oni havas nenion!
— Kaj nun — li ree komencis — diru al mi, sinjoro, ĉu vintre estas ĉe ni malgrandaj, jen tiaj — kaj li montris sur la fingro — grizaj birdetoj? mi forgesis ankaŭ ilian nomon. Antaŭe tre multe da ili estis. Ofte kiam mi preĝis ĉe la fenestro, la birdetoj kolektiĝis amase. Sed ĉu mi rigardis ilin? Mi neniam estus kredinta, ke mi iam pensos pri ili. Tie ĉi eĉ la korvoj forflugas vintre, des pli tiaj malgrandaj birdetoj; sed ĉe ni ĉu ili estas ankoraŭ, sinjoro, ĉu ili estas?
Mi ne respondis al li; mi ne dubis plu, ke la maljuna hebreo, la fanatika ĥasido, sopiras al la patrujo same kiel mi, ke ni ambaŭ suferas la saman malsanon. Tia renkonto tre kortuŝis min. Mi prenis lian manon kaj mi diris:
— Jen pri kio vi deziras paroli kun mi! Vi do ne pensas pri via malfacila sorto, pri la mizero, kiu premas vin, sed vi sopiras al la suno, la aero, la patruja lando? Vi pensas pri la kampoj, herbejoj kaj arbaroj, pri la loĝantaj en ili diaj kreitaĵoj? Hodiaŭ kiam la karaj pentraĵoj malaperas el via memoro, vi timas la malplenon, kiu ĉirkaŭprenos vin, la grandan orfecon, kiu atingos vin, kiam la karaj rememoraĵoj estingiĝos? Vi deziras, ke mi rememorigu vin pri ili, ke mi rakontu, kia nia lando estas?
— Jes, sinjoro, jes, sinjoro; por tio mi venis ĉi tien. Kaj li premis miajn manojn kaj li ridis ĝoje, kiel infano.
— Aŭskultu do, frato! ...
... ... ... ... ... ... ... ... ... ... ... ...
Kaj Srul aŭskultis min avide, kun malfermita buŝo, kun rigardo fiksita sur mi; per ĉi tiu rigardo li bruligis kaj instigis min, li kaptis miajn vortojn kaj metis ilin profunde sur la fundon de sia varmega koro; li metis ilin tien, mi ne dubas, ĉar kiam mi finis mian rakonton, la hebreo dolore ekĝemis: “O vej mir, o vej mir!” la flavruĝa barbo ektremis kaj larmoj grandaj, puraj larmoj ekruliĝis sur lia mizera vizaĝo ... Longe ploregis la maljuna hebreo kaj mi ploris kun li.
⁂
Multe da akvo forfluis de tiu ĉi tempo en la malvarma Lena kaj verŝajne ne malmulte da homaj larmoj fluis sur malĝojaj vizaĝoj. Sed kvankam tio okazis antaŭ multaj jaroj, tamen ofte en la silenta, sendorma nokto mi vidas la statuosimilan doloran vizaĝon de Baldiga kaj kune kun ĝi la vizaĝo de Srul aperas, — vizaĝo flaviĝinta kaj sulkiĝinta kun puraj larmoj en la okuloj. Kaj kiam mi rigardas pli atente ĉi tiujn noktajn fantomojn, ofte ŝajnas al mi, ke la tremantaj, palaj lipoj de la hebreo moviĝas kaj mallaŭta, malespera voĉo murmuretas apud mi: “Ho, Jehovo, kial Vi estas tiel senkompatema por unu el la plej fidelaj de Viaj filoj? ...”