Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

Proverbaro Esperanta

Laŭ la verko Frazeologio rusa-pola-franca-germana

La bazan tekston origine enkomputiligis Karl Pov

Korektis ĝin Harri Laine.

Mi ĉerpis la bazan tekston el http://www.helsinki.fi/~jslindst/proverbaro.html, sed reduktis ĝin al tiuj partoj, kiuj aperis en la origina eldono. La tekston enretigis Jouko Lindstedt.

Proksimuma verkojaro: 1910

Kreis la Esperantan tekston: Zamenhof

ANTAŬPAROLO

En la jaro 1905 mia karmemora patro komencis la publikigadon de kvarlingva frazeologio-proverbaro, super kiu li laboris kun amo en la daŭro de longa tempo. Ĉar li esprimis la deziron, ke lia verko, krom la partoj rusa, pola, franca kaj germana, enhavu ankaŭ parton Esperantan, tial mi prenis sur min pretigi tiun ĉi parton, kiu estis eldonota poste kune kun la partoj en la aliaj kvar lingvoj kaj provizore komencis eliradi per apartaj kajeroj (paralele al la kajeroj kvarlingvaj) sub la titolo “Proverbaro Esperanta”.

Bedaŭrinde mia patro mortis, kiam nur duono de lia verko estis eldonita (la elirintaj kajeroj estas riceveblaj ĉe la firmo Möller kaj Borel en Berlino). La manuskripto de lia tuta verko estas finita, sed eldoni ĉiujn kvin partojn de la verko en la nuna tempo estas malfacile; tial mi decidis eldoni almenaŭ aparte la parton Esperantan.

Pretigita kiel parto de verko kvinlingva, la “Proverbaro Esperanta” estas aranĝita laŭ la alfabeta ordo de tiu parto, kiu en la dirita verko estas prenita kiel bazo (la parto rusa). Sed por ke oni povu facile trovi la proverbojn, traktantajn pri ĉia dezirata temo, la laŭenhave dividitaj grupoj da proverboj estas numeritaj, kaj en la fino de la verko estas presita alfabeta registro de temoj, kun montro de la numeroj, sub kiuj oni povas trovi ĉiun apartan temon.

L.L. ZAMENHOF.

PROVERBARO ESPERANTA

Peko kaj eraro estas ecoj de l’ homaro.

Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.

Kiu ĉe l’ vojo konstruas, tiun ĉiu instruas.

Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu.

Fino bona — ĉio bona; finiĝis malbona — des pli bone.