La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton
Proksimuma tradukojaro: 1933
Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof
Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.
La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.
Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.
Petronius vekiĝis apenaŭ ĉirkaŭ tagmezo, kaj kiel ordinare, tre laca. La antaŭan tagon li ĉeestis festenon ĉe Nero, kiu longiĝis ĝis malfrua nokto. De certa tempo lia sano komencis malboniĝi. Li mem diradis, ke li matene vekiĝas kvazaŭ rigida, nekapabla ordigi siajn pensojn. Sed matena bano kaj zorga masaĝado, farata de lertaj en tio sklavoj, iom post iom rapidigadis la cirkuladon de lia malrapidema sango, vigligadis lin, redonadis la konscion kaj refortigadis tiel, ke el la oleotechium, t.e. la lasta banfako, li eliradis ankoraŭ kvazaŭ revivigita, kun okuloj brilantaj de spriteco kaj gajeco, rejunigita, vivoplena, eleganta kaj tiel senegala, ke Otho mem ne povus kompari sin kun li — kaj vera, kiel oni lin nomis — arbiter elegantiarum.
La publikajn vaporbanejojn li vizitadis malofte — nur en esceptaj okazoj, se oni povis tie aŭdi iun admiron vekantan retoron, pri kiu oni parolis en la urbo, aŭ se en la ephebia okazis speciale interesaj luktoj. Cetere li havis en sia insula propran banejon, kiun la fama kompariano de Severus, Celer, plivastigis por li, alikonstruis kaj aranĝis kun tiel eksterordinara gusto, ke laŭ Nero mem ili superis la cezaran, kvankam la cezara banejo estis pli granda kaj aranĝita senkompare pli lukse.
Post tiu festeno, dum kiu, enuigita per arlekenado de Vatinius, li partoprenis kun Nero, Lucanus kaj Senecio la diskuton: ĉu virino havas animon — leviĝinte malfrue, li ĝuis, kiel ordinare, banon. Du grandegaj bandistoj ĵus metis lin sur cipresan mensa, kovritan per neĝblanka egipta byssus, kaj per manoj, trempitaj en aroma olivoleo, komencis froti lian belforman korpon — kaj li atendis kun fermitaj okuloj, ĝis la varmo de la laconicum kaj la varmo de iliaj manoj transiros en lin kaj forigos el li la lacecon.
Sed post certa tempo li ekparolis, kaj, malferminte la okulojn, demandis pri la vetero, kaj poste pri la gemoj, kiujn juvelisto Idomen promesis alsendi hodiaŭ, ke li rigardu ilin. Montriĝis ke la vetero estas belega, kun facila vento de la Albana montaro, kaj ke la gemojn oni ne alportis. Petronius denove duonfermis la okulojn kaj ordonis, ke oni transportu lin en la tepidarium — kiam subite el post la kurteno montriĝis nomenclator, anoncante viziton de juna Marcus Vinicius, ĵus veninta el Malgranda Azio.
Petronius ordonis enlasi la gaston en la tepidarium, kien ankaŭ li mem transiris. Vinicius estis filo de lia pli aĝa fratino, kiu antaŭ jaroj edziniĝis kun Marcus Vinicius, konsulo en la tempo de Tiberius. La juna Vinicius servis nune sub Corbulo kontraŭ la partoj*, kaj post la fino de la milito revenis en la urbon. Petronius havis al li certan inklinon, preskaŭ amemon, ĉar Marcus estis belega kaj atleta junulo, kaj samtempe li sciis gardi certan estetan moderecon en diboĉo, kion Petronius estimis super ĉio.
— Saluton al Petronius — diris la juna viro, enirante per elasta paŝo en la tepidarium; — estu al vi favoraj ĉiuj dioj, precipe Asklepioso kaj Cypria, ĉar sub la gardo de ili ambaŭ nenio malbona povas al vi okazi.
— Bonvenon al vi en Romo, kaj dolĉa estu al vi ripozo post la milito — rediris Petronius, etendante la manon el la ondaj faldoj de mola teksaĵo el carbassus, per kiu li estis ĉirkaŭvolvita. Kiaj novaĵoj en Armenio, kaj ĉu, estante en Azio, vi ne trafis iam en Bitinion?
Petronius estis iam provincestro de Bitinio, kaj plie, li administris ĝin energie kaj juste. Ĝi prezentis strangan kontraston kun la karaktero de tiu homo, fama pro sia molanimeco kaj plezuramo. Tial li volonte rememoradis tiun tempon, ĉar ĝi estis pruvo, kio li povus kaj scius esti, se plaĉus al li.
— Mi estis foje en Herakleo — respondis Vinicius. — Corbulo sendis min tien por venigi helpajn taĉmentojn.
— Ha, Herakleo! Mi konis tie unu knabinon el Kolĥido, per kiu mi fordonus ĉiujn ĉi tieajn eksedzinojn, ne esceptante Poppaean Sed tio estas malnova historio. Rakontu, prefere, kio okazas ĉe la parta flanko. Envere enuigas min ĉiuj tiuj Vologesoj, Tiridatesoj, Tigranesoj kaj ĉiuj tiuj barbaroj, kiuj, kiel diras la juna Arulanus, hejme iradas ankoraŭ kvarpiede, kaj nur antaŭ ni ŝajnigas sin homoj. Sed nun oni multe parolas pri ili en Romo — almenaŭ tial, ke estas danĝere paroli pri la alia.
— Tiu ĉi milito malsukcesas, kaj sen Corbulo ĝi povus iĝi malvenka.
— Carbulo! je Bakĥo! li estas vera dio de milito, vera Marso: granda militestro, kaj samtempe ekscitema, justa kaj malsaĝa. Mi amas lin almenaŭ tial, ke Nero lin timas.
— Corbulo ne estas malsaĝa.
— Eble vi pravas, sed cetere tio estas indiferenta. Malsaĝeco, kiel diras Pyrrho, neniel malsuperas saĝecon kaj neniel diferencas de ĝi.
Vinicius komencis rakonti pri la milito, sed kiam Petronius duonfermis la palpebrojn, la juna viro, vidante lian lacan kaj iom malgrasiĝintan vizaĝon, ŝanĝis la temon de la interparolo kaj kun certa zorgemo komencis demandi pri lia sano.
Petronius denove malfermis la okulojn.
Lia sano!... Ne. Li ne sentis sin sana. Li ankoraŭ ne atingis, vere, la staton de la juna Sysena, kiu tiagrade perdadis la sentopovon, ke alportata matene en banejon, li demandadis: “ĉu mi sidas?” Sed li ne estis sana. Vinicius rekomendis lin al la gardado de Asklepioso kaj Cypria. Oni eĉ ne scias, kies filo estis tiu Asklepioso: de Arsinoo, aŭ de Koronido, kaj se la patrino estas duba, kion diri pri la patro! Kiu povas nun garantii eĉ pri sia propra patro!
En tiu ĉi memento Petronius komencis ridi, post kio li kontinuigis:
— Verdire antaŭ du jaroj mi sendis en Epidaŭron tri dekduojn da vivaj turdoj kaj pokalon da oro, sed ĉu vi scias kial? jen mi diris al mi: ĝi helpos aŭ ne helpos, sed certe ne malhelpos. Se homoj ankoraŭ oferdonas al dioj, mi tamen pensas, ke ĉiuj rezonas same, kiel mi. Ĉiuj, eble krom la mulistoj, kiuj dungas sin al vojaĝantoj ĉe Porta Capena. Krom Asklepioso mi havis rilatojn ankaŭ kun Asklepiadesoj, kiam lastjare mi malsanis iom je la veziko. Ili pasigadis por mi noktojn en templo. Mi sciis, ke ili estas trompistoj, sed mi diris al mi: ne domaĝe por mi! La mondo bazas sin sur trompo, kaj la vivo estas iluzio. Sed oni devas havi tiom da saĝo, por scii distingi inter iluzoj agrablaj kaj malagrablaj. Mi hejtigas mian hypocaustum per cedra ligno, surŝutita per ambro, ĉar mi preferas en la vivo belajn odorojn, ol malbelajn. Koncerne Cyprian, al kiu vi min ankaŭ rekomendis, mi ĝuis ŝian favoron tiom, ke mi havas ŝirdolorojn en la dekstra kruro. Sed cetere ŝi estas bona diino! Mi supozas, ke nun, pli aŭ malpli baldaŭ, vi ankaŭ portos ofere blankajn kolombojn al ŝia altaro.
— Jes — diris Vinicius. — Ne atingis min la sagoj de l’ partoj, sed trafis min la pafo de Amoro — tute neatendite kelkan distancon de la urba pordego.
— Je la blankaj genuoj de Ĥaritoj! Vi rakontos al mi ĉi tion en libera tempo.
— Mi venis ĝuste por demandi vian konsilon — respondis Marcus.
Sed en tiu ĉi memento eniris epilatores, kiuj okupiĝis pri Petronius, kaj Marcus, forĵetinte la tunikon, eniris en banujon kun mezvarma akvo, ĉar Petronius invitis lin al bano.
— Ha, mi eĉ ne demandas, ĉu via amo estas reciproka — rediris Petronius, rigardante la junan, kvazaŭ skulptitan el marmoro, korpon de Vinicius. Se Lizipo estus vin vidinta, vi ornamus nun la pordegon al Palatino, kiel statuo de Herkulo en ties juneco.
La juna viro ridetis kontente kaj komencis subakviĝadi en la banujo, elplaŭdante abunde ĉe tio la varmetan akvon sur la mozaikon, prezentantan Heron en la momento, kiam ŝi petas Dormon pri endormiĝo de Zeŭso. Petronius observis lin per kontenta rigardo de artisto.
Sed kiam li finis kaj konfidis sin laŭvice al la epilatores, eniris legisto kun bronza skatolo sur la ventro kaj paperaj rulaĵoj en la skatolo.
— Ĉu vi volas aŭskulti? — demandis Petronius.
— Se ĝi estas via verko, volonte! — respondis Vinicius — sed se ne, mi preferas interparoli. Poetoj nune kaptas homojn ĉe ĉiuj stratanguloj.
— Prave. Oni povas preterpasi neniun bazilikon, neniun banejon, neniun bibliotekon aŭ librovendejon, ne ekvidante poeton, gestantan, kiel simio. Kiam Agrippa venis ĉi tien el Oriento, li kredis, ke tie estas frenezuloj. Sed tia estas la nuna tempo. La cezaro verkas versaĵojn, do ĉiuj lin imitas. Oni nur rajtas verki versaĵojn pli bonajn, ol la cezaro, kaj pro tio mi iom timas pri Lucanus... Sed mi verkas proze, kaj regalas per mia prozo nek min mem, nek aliajn. Tio, kion la legisto estis legonta, estas la “kodiciloj” de tiu kompatinda Fabricius Vejento.
— Kial “kompatinda”?
— Ĉar oni diris al li, ke li imitu Odiseon kaj ne revenu al la hejma sojlo ĝis nova decido. Tiu Odiseado estos por li tiom pli facila, ke lia edzino ne estas Penelopo. Mi ne bezonas diri al vi, ke tiu ago estis malsaĝa. Sed ĉi tie neniu konsideras aferojn alie, ol supraĵe. Ĝi estas sufiĉe mizera kaj enuiga libro, kiun oni komencis pasie legi nur tiam, kiam la aŭtoro estis ekzilita. Nun oni aŭdas de ĉiuj flankoj: “scandala! scandala!” kaj povas esti, ke kelkajn historiojn Vejento elpensis, sed mi, kiu konas la urbon, mi, kiu konas niajn patres kaj niajn virinojn, certigas vin, ke ĉio tio estas pli pala, ol la realeco. Malgraŭ tie ĉiu nun serĉas en la libro — sin mem kun timo, kaj konatojn kun plezuro. En la librejo de Avirunus cent skribistoj laŭdikte transskribas la libron — ĝia sukceso estas certa.
— Ĉu ne estas en ĝi viaj aferetoj?
— Estas, sed la aŭtoro maltrafis, ĉar mi estas kune pli malbona kaj malpli vulgara, ol li min prezentis. Vidu, ni jam delonge perdis la senton de tio, kio estas nobla aŭ malnobla, kaj al mi mem ŝajnas, ke dirante la veron, tiu ĉi diferenco ne ekzistas, kvankam Seneca, Musonius kaj Thrazeas pretendas, ke ili ĝin vidas. Al mi estas egale. Je Herkulo! mi diras, kion mi pensas! Sed mi konservis tiun ĉi superecon, ke mi scias, kio estas malbela, kaj kio estas bela, kaj tion ekzemple nia kuprobarba poeto, veturigisto, kantisto, dancisto kaj histrio* — ne komprenas.
— Mi kompatas tamen Fabriciuson! Li estis bona kamarado.
— Pereigis li lia ambicio. Ĉiu lin suspektis, neniu bone sciis, sed li mem ne povis elteni kaj ĉiuflanken en sekreto disbabilis la aferon. Ĉu vi aŭdis la historian de Ruffinus?
— Ne.
— Ni do transiru en la frigidarium, kie ni senvarmiĝos kaj kie mi ĝin rakontos al vi.
Ili transiris en la frigidarium, kie en la mezo ŝprucis fontano, kolorigita pale-roze kaj disportanta la aromon de violoj. Tie, sidiĝinte en niĉoj, kovritaj per silko, ili komencis senvarmiĝi. Dum memento regis silento. Vinicius dum certa tempo medite rigardis bronzan faŭnon, kiu fleksinte nimfon trans sian ŝultron, avide serĉis per la buŝo ŝian buŝon. Poste li diris.
— Tiu ĉi estas prava. Jen kio estas la plej bona en la vivo.
— Pli malpli! sed krom tio vi amas militon, kiun mi ne ŝatas, ĉar en tendoj la ungoj fendiĝas kaj ĉesas esti rozkoloraj. Cetera ĉiu havas siajn plaĉojn. La Kuprobarba amas kanton, precipe sian propran, kaj la maljuna Scaurus — sian korintan vazon, kiu nokte staras apud lia lito, kaj kiun li kisas, se li ne povas dormi. Li forkisis jam ĝiajn randojn. Diru al mi, ĉu vi verkas versaĵojn?
— Ne. Mi neniam kunmetis tutan heksametron.
— Ĉu vi ludas liuton kaj kantas?
— Ne.
— Ĉu vi ĉarveturas?
— Mi partoprenis siatempe vetveturojn en Antiokio, sed sen sukceso.
— Do mi estas tute trankvila pri vi. Kaj al kiu partio en la hipodromo vi apartenas?
— Al la Verduloj.
— Do mi estas tute trankvila, tiom pli, ke vi posedas verdire grandan havaĵon, sed ne estas tiel riĉa, kiel Pallas aŭ Seneca. Ĉar vidu — nun bone estas ĉe ni verki versaĵojn, kanti ĉe liuto, deklami kaj vetveturi en cirko, sed ankoraŭ pli bone, kaj precipe pli sendanĝere, estas ne verki versaĵojn, ne ludi, ne kanti kaj ne vetveturi en cirko. Kaj plej bone estas scii admiri, se tion faras la Kuprobarba. Vi estas bela knabo, do ĉio, kio povas vin minaci, estas eble, ke Poppaea enamiĝos je vi. Sed ŝi estas tro sperta por tio. Amon ŝi ĝuis sufiĉe ĉe la du unuaj edzoj, kaj ĉe la tria ŝi aspiras ion alian. Ĉu vi scias, ke tiu malsaĝa Otho ĝis nun amegas ŝin freneze... Li vagas tie inter la rokoj de Hispanujo kaj sopiras, kaj tiel li perdis la antaŭajn kutimojn kaj tiel ĉesis zorgi pri si mem, ke por aranĝi la harojn nun sufiĉas al li tri horoj tage. Kiu povus tion atendi, precipe de Otho.
— Mi komprenas lin — rediris Vinicius. — Sed lialoke mi farus ion alian.
— Kion nome?
— Mi formus fidelajn legiojn el la tieaj montaranoj. Bravaj soldatoj estas tiuj iberianoj.
— Vinicius, Vinicius! Mi preskaŭ volus diri, ke vi ne kapablus al tio. Kaj ĉu vi scias, kial? ĉar tiajn aferojn oni faras, sed ne parolas pri ili, eĉ kondiĉe. Koncerne min, mi lialoke ridus je Poppaea, ridus je la Kuprobarba, kaj mi formus legiojn ne el iberianoj, sed el iberianinoj. Eventuale mi verkus kelkajn epigramojn, kiujn mi cetere al neniu legus, kiel la kompatinda Ruffinus.
— Vi intencis rakonti al mi lian historion.
— Mi ĝin rakontos al vi en la unctuarium.
Sed en la unctuarium la atenton de Vinicius okupis io alia, nome belegaj sklavinoj, kiuj tie atendis la sinbanintojn. Du el ili, negrinoj, similaj al mirindaj statuoj el ebono, komencis ŝmiri iliajn korpojn per delikataj aromaĵoj el Arabujo, aliaj, lertaj en kombado frigianinoj, tenis en la manoj, molaj kaj fleksemaj, kiel serpentoj, poluritajn ŝtalajn spegulojn kaj kombilojn, kaj du, similaj simple al diinoj, knabinoj el Koso, atendis kiel vestiplicae, ĝis venos la tempo per statusimile faldi la togojn de la sinjoroj.
— Je Zeŭso la Nubkolektanto! — diris Marcus Vinicius. Kian elekton vi havas ĉi tie!
— Mi preferas elekton, ol kolekton — respondis Petronius. — Mia tuta familia* en Rome ne superas kvarcent personojn, kaj mi pensas, ke per persona priservado eble nur novriĉuloj bezonas pli multajn homojn.
— Pli belajn korpojn eĉ la Kuprobarba ne posedas — parolis Vinicius, disblovante la nazon.
Je tio ĉi Petronius respondis kun certa amika senzorgeco:
— Vi estas mia parenco, kaj mi estas nek tiel nekomplezema, kiel Bassus, nek tiel pedanta, kiel Aulus Plautius.
Sed Vinicius, ekaŭdinte la lastan nomon, forgesis momente pri la knabinoj el Koso, kaj vive levinte la kapon, demandis:
— Kial venis en vian penson Aulus Plautius? Ĉu vi scias, ke mi, elartikiginte la manon apud la urbo, pasigis ĉe ili dekkelkajn tagojn? Okazis, ke Plautius alveturis en la memento de la akcidento, kaj vidante, ke mi tre suferas, kunprenis min en sian hejmon, kaj tie lia sklavo, kuracisto Merio, resanigis min. Ĝuste pri ĉi tio mi volis kun vi paroli.
— Kial? Eble vi okaze enamiĝis je Pomponia? Se jes, mi bedaŭras vin: virino nejuna kaj virta! Mi ne povas imagi pli malbonan kuntrafon de cirkonstancoj, ol tion. Brrr!
— Ne je Pomponia — eheu! — diris Vinicius.
— Je kiu do?
— Se mi mem scius, je kiu? Sed mi eĉ ne scias bone ŝian nomon: Ligia, ĉu Callina? Oni nomas ŝin hejme Ligia, ĉar ŝi devenas el la nacio de la ligoj*, sed ŝi havas sian barbaran nomon: Callina. Stranga estas la domo de Plautius: svarmoplena kaj senbrua, kiel la boskoj en Subiako. Dum dekkelkaj tagoj mi ne sciis, ke tie loĝas diino. Sed foje, je tagiĝo mi ekvidis ŝin, lavantan sin en la ĝardena fontano. Kaj mi ĵuras je la ŝaŭmo, el kiu naskiĝis Afrodito, ke la radioj de l’ matenruĝo trabrilis ŝian korpon. Mi pensis, ke kiam la suno leviĝos, ŝi solviĝos antaŭ mi en lumo, kiel solviĝas ĉielruĝo. De tiu tempo mi vidis ŝin dufoje, kaj ankaŭ de tiu tempo mi ne konas trankvilon, mi ne havas aliajn dezirojn, mi ne volas scii, kion povas doni al mi la urbo, mi ne volas virinojn, nek oron, mi ne volas korintajn kupraĵojn, nek sukcenon, nek perlamoton, nek vinon, nek festenojn, mi nur volas Ligian. Mi diras al vi sincere, Petronius, ke mi sopiras je ŝi, kiel la Dormo, prezentita sur la mozaiko en via tepidarium, sopiris je Paisiteo, mi sopiras dum tutaj tagoj kaj noktoj.
— Se ŝi estas sklavio, aĉetu ŝin.
— Ŝi ne estas sklavino.
— Kio ŝi estas do? Liberigitino de Plautius?
— Neniam estinte sklavino, ŝi ne povis esti liberigita.
— Sekve?
— Mi ne scias: reĝa filino, aŭ io simila.
— Vi ekinteresas min, Vinicius.
— Sed se vi volos mi aŭskulti, mi kontentigos vian intereson. La historio ne estas tro longa. Vi eble persone konis Vannuson, la reĝon de la svevoj, kiu, ekzilita el sia patrujo, dum longa tempo restadis en Romo, kaj eĉ famiĝis per feliĉa kubludado kaj per bone veturigado. La cezaro Drusus ree surtronigis lin. Vannius, kiu estis efektive brava homo, en la komenco regis bone kaj sukcese militadis, sed poste li komencis rabi per ĉiuj manieroj, ne nur de la najbaroj, sed ankaŭ de la propraj svevoj. Tiam Vangio kaj Sido, liaj du nevoj kaj filoj de Vibilius, la reĝo de la hermanduroj, decidis devigi lin denove iri en Romon... provi la feliĉon en kubludado.
— Mi memoras, tie estis en la tempo de Claudius, antaŭ nelonge.
— Jes! Eksplodis milito. Vannius helpvokis la jazigojn, kaj liaj simpatiaj nevoj la ligojn, kiuj, aŭdinte ion pri la riĉaĵoj de Vannius kaj allogitaj per espero de militraboj, venis en tia nombro, ke la cezaro Claudius mem komencis timi pri la apudlima paco. Claudius ne volis miksi sin en la militojn de la barbaroj, li tamen skribis al Atelius Hister, kiu komandis la apuddanuban legion, ke li zorge atentu la sorton de la milito kaj ne permesu konfuzi nian pacon. Tiam Hister postulis do la ligoj, ke ili promesu ne transpasi nian limon, kion ili ne nur kensentis, sed donis garantiulojn, inter kiuj troviĝis la edzino kaj filino de ilia militestro... Vi scias ja, ke la barbaroj militiras kun siaj edzinoj kaj infanoj ... Kaj jen mia Ligia estas la filino de tiu mulitestro.
— Kiel vi eksciis tion?
— Aulus Plautius mem rakontis ĝin al mi. La ligoj efektive ne transpasis tiam nian limon, sed la barbaraj venas, kiel uragano, kaj forkuras, kiel uragano. Tiel ankaŭ malaperis la ligoj kun siaj uraj kornoj sur la kapoj. Ili venkis la svevojn kaj jazigojn do Vannius, sed ilia reĝo pereis, kaj ili foriris kun rabaĵoj, lasante la garantiulojn ĉe Hister. La patrino baldaŭ mortis, kaj ne sciante, kion fari kun la infano, Hister forsendis ĝin al la provincestro de la tuta Germanujo, Pomponius. Tiu ĉi, fininte la militon kontraŭ la kattoj, revenis Romon, kie, kiel vi scias, Claudius permesis al li soleni la triumfon. La knabino paŝis tiam post la ĉaro de la venkinto, sed kiam la soleno finiĝis, siavice Pomponius ne sciis, kion fari kun ŝi, ĉar oni ne povis trakti la garantiulinon kiel militkaptitinon, kej fine li donis ŝin al sia fratino, Pomponia Graecina, la edzino de Plautius. En ilia domo, kie ĉiuj estas virtaj, komencante de la gemastroj, kaj finante per dombirdoj en la birdejo, ŝi plenkreskis, bedaŭrinde tiel virta, kiel Graecina mem, kaj tiel belega, ke eĉ Poppaea aspektus apud ŝi, kiel aŭtuna figo apud hesperida pomo.
— Kaj?
— Kaj mi ripetas al vi, ke de kiam mi vidis, kiel la sunradioj trabrilis ŝian korpon ĉe la fontano, mi enamiĝis je ŝi freneze.
— Ŝi estas do tiel diafana, kiel petromizo, aŭ juna sardino?
— Ne ŝercu, Petronius, kaj se vin erarigas la facileco, kun kiu mi mem parolas pri mia pasio, sciu, ke sub helkolora vesto ofte porfundaj vundoj sin kaŝas. Mi devas diri al vi ankaŭ, ke, revenante el Azio, mi dormis unu nokton en templo de Mopsuso por havi aŭguran sonĝon. Kaj en la sonĝo aperis antaŭ mi Mopsuso mem kaj antaŭdiris, ke en mia viva granda ŝanĝo okazos pro amo.
— Mi aŭdis, kiel Plinius diris, ke li ne kredas je la dioj, sed kredas je sonĝoj, kaj eble li pravas. Miaj ŝercoj ankaŭ ne malhelpas al mi pensi kelkfoje, ke efektive ekzistas nur unu dia estaĵo, pratempa, ĉiopova, krea — Venus Genitrix. Ŝi kunigas la animojn, ŝi kunigas la korpojn kaj aĵojn. Eroso eligis la mondon el ĥaoso. Ĉu li faris bone, tio estas alia demando, sed ĉar tiel estas, ni devas konfesi lian potencon, kvankam ni rajtas ne beni ĝin...
— Ha, Petronius, pli facile estas filozofi, ol doni bonan konsilon.
— Diru al mi, kion ĝuste vi volas?
— Mi volas havi Ligian. Mi volas, ke miaj brakoj, kiuj nun ĉirkaŭas nur aeron, povu ĉirkaŭi ŝin kaj alpremi al la brusto. Mi volas spiri per ŝia spiro. Se ŝi estus sklavino, mi donus por ŝi al Aulus cent knabinojn kun piedoj blankigitaj per kalko, signe ke ili estas unuafoje vendataj. Mi volas havi ŝin en mia domo tiel longe, ĝis mia kapo estos blanka, kiel la pinto de Sorakto en vintro.
— Ŝi ne estas sklavino, sed cetere ŝi apartenas al la familia de Plautius, kaj ĉar ŝi estas forlasita infano, oni povas konsideni ŝin alumna. Plautius povus ŝin cedi al vi, se li volus.
— Vi evidente ne konas Pomponian Graecinan. Cetere ili ambaŭ amas ŝin, kiel propran infanon.
— Pomponian mi konas. Vera cipreso. Se ŝi ne estus edzino de Aulus, oni povus dungadi ŝin, kiel ploristinon. De la morto de Julia ŝi ne demetis la nigran stola, kaj entute ŝi aspektas, kvazaŭ ŝi estus jam dumvive paŝanta sur kampo, surkreskita de asfodeloj. Plie, ŝi estas univira, do inter niaj virinoj, eksedziniĝantoj kvar- aŭ kvinfoje, ŝi estas samtempe fenikso. Sed aŭskultu! ... ĉu vi aŭdis, ke la fenikso laŭdire vere elkoviĝis nun en la supra Egipto, kio okazas al ĝi ne pli ofte, ol unufoje dum kvincent jaroj?
— Petronius, Petronius! Pri la fenikso ni babilos alifoje.
— Kion mi diru al vi, mia Marcus. Mi konas Auluson Plautiuson, kiu, kvankam mallaŭdas mian vivmanieron, havas al mi certan simpation, kaj eble eĉ estimas min pli, ol aliajn, ĉar li scias, ke mi neniam estis denuncisto, kiel ekzemple Domitius Afer, Tigellinus kaj la tuta bando da amikoj de Ahenobarbus. Krom tio, ne ŝajnigante min stoiko, mi tamen plurfoje malaprobis tiajn agojn de Nero, je kiuj Seneca kaj Burrhus fermetis la okulojn. Se vi kredas, ke mi povas ion atingi por vi ĉe Aulus — mi estas preta servi al vi.
— Mi kredas, ke vi povas. Vi havas influon je li, kaj krom tio via menso abundas je neelĉerpeblaj rimedoj. Se vi esplorus la situacion kaj parolus kun Plautius...
— Vi trotaksas mian influon kaj spritecon, sed se en ĉi tio konsistas la afero, mi parolos kun Plautius tuj, kiam ili revenos en la urbon.
— Ili revenis antaŭ du tagoj.
— Ni iru do en la triclinium, kie nin atendas matenmanĝo, kaj poste, fortiĝinte, ni ordonos porti nin al Plautius.
— Ĉiam vi estis kara al mi — respondis vive Vinicius — sed nun mi simple starigos inter miaj laroj* vian statuon — tiel belan, kiel ĉi tiu — kaj dediĉados al ĝi oferojn.
Dirinte ĉi tion, li turnis sin al la statuoj, kiuj ornamis unu tutan flankon de la aromplena halo.
Poste li aldonis:
— Je la lumo Helioso! Se la dia Aleksandro estis simila al vi — oni ne miru je Heleno!
Kaj en tiu ĉi ekkrio estis tiom da sincereco, kiom da flato. Ĉar Petronius, kvankam pli aĝa kaj malpli atleta, estis eĉ pli bela, ol Vinicius. La virinoj en Romo admiris ne nur lia flekseman menson kaj la guston, pro kiu li gajnis la titolon de arbitro de eleganteco — sed ankaŭ lian korpon. Tiu admiro estis videbla eĉ sur la vizaĝoj de la du knabinoj el Koso, nun faldantaj lian togon, el kiuj unu, nomata Eunice, kaŝe lin amanta, rigardis en liajn okulojn humile kaj admire.
Sed li eĉ tion ne atentis, nur, ridetinte al Vinicius, ekcitis responde la esprimon de Seneca pri la virinoj:
— Animal impudens ... k.t.p.
Kaj poste, metinte la brakon ĉirkaŭ liajn ŝultrojn, li elkondukis lin al la triclinium.
En la unctuarium la du grekaj knabinoj la frigianinoj kaj la du negrinoj komencis ordigi la epilichnia kun aromaĵoj. Sed en la sama momento el post la flankentirita kurteno de la frigidarium montriĝis la kapoj de la banistoj kaj aŭdiĝis mallaŭta: “sss!” — kaj responde al tio unu el la grekinoj, la frigianinoj kaj la du etiopaj knabinoj, saltkurinte, rapidege malaperis post la kurteno. En la banejo komenciĝis momentoj de petolo kaj volupto, kiujn la inspektoro ne malpermesis, ĉar li mem ofte partoprenis en similaj diboĉoj. Cetere ankaŭ Petronius suspektis tion, sed ĉar li estis homo indulgema kaj nevolonte punadis, li rigardis tion per duonfermitaj okuloj.
En la unctuarium restis sole Eunice. Dum certa tempo ŝi aŭskultis la voĉojn kaj ridojn, direktantajn sin for al la laconicum, fine, preninte la inkrustitan per sukceno kaj eburo tabureton, sur kiu antaŭ momento sidis Petronius, ŝi alŝovis ĝin atente al lia statuo.
La unctuarium estis plena de sunlumo kaj koloroj, brilantaj de la ĉielarkaj marmoroj, per kiuj estis korvritaj la muroj.
Eunice suriris la tabureton — kaj, troviĝinte samalte kun la statuo, ŝi subite ĵetis la brakojn ĉirkaŭ ĝian kolon, — poste ŝi forĵetis malantaŭen siajn orajn harojn, kaj, alŝovinte sian rozkoloran korpan al la blanka marmoro, komencis ekstaze premi la buŝon al is malvarmaj lipoj de Petronius.