Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

ĈAPITRO X

La domo de Vinicius efektive estis ornamita per mirta verdaĵo kaj hederoj, el kiuj oni faris plektaĵojn sur la muroj kaj super la pordoj. Kolonojn oni ĉirkaŭigis per volviĝantaj vinberbranĉoj. En la atrium, super kies malfermaĵo oni surtiris lanan purpuran kurtenon ŝirme kontraŭ la nokta malvarmo, estis lume, kiel en tago.

Brulis okoblaj kaj dekduflamaj meĉlampoj, havantaj la formojn de vazoj, arboj, bestoj, birdoj aŭ statuoj, tenantaj lampojn, plenigitajn per bonodora olivoleo, skulptitaj el alabastro, el marmoro, el origita korinta kupro, ne tiel mirindaj, kiel la fama kandelingo el la templo de Apolono, uzata de Nero, sed belegaj kaj skulptitaj de famaj majstroj. Kelkaj el la meĉlampoj estis ŝirmitaj per aleksandriaj vitraĵoj aŭ diafanaj teksaĵoj el apud Induso, ruĝaj bluaj, flavaj, violaj, tiel ke la tuta atrium estis plena de diverskoloraj radioj. Ĉie sentiĝadis la odoro de nardo, al kiu Vinicius alkutimiĝis kaj kiun li ekŝatis en la oriento. La fundo de la domo, kie svarmis virinaj kaj viraj figuroj de sklavoj, ankaŭ brilis de lumo. En la triclinium tablo estis preta por kvar personaj, ĉar la festenon, krom Vinicius kaj Ligia, estis partoprenontaj Petronius kaj Chrysothemis.

Vinicius sekvis en ĉio la vortojn de Petronius, kiu konsilis al li ne iri por venigi Ligian, sed sendi Atacinuson kun la permeso, ricevita de la cezaro, kaj mem akcepti ŝin hejme, kaj akcepti afable, eĉ kun signoj de respekto.

— Hieraŭ vi estis ebria — li parolis. — Mi vidis vin: vi kondutis al ŝi, kiel ŝtonminsito el la Albana montaro. Ne estu tro insista kaj memoru, ke bonan vinon oni devas trinki malrapide. Sciu ankaŭ, ke dolĉe estas deziri, sed ankoraŭ pli dolĉe — esti dezirata.

Chrysothemis havis pri tio propran, iom alian opinion, sed Petronius, nomante ŝin sia vestpastrino kaj sia kolombineto, komencis klarigi al ŝi la diferencon, kiu estas inter lerta cirka ĉaristo kaj knabo, kiu unuafoje suriras kvadrigon. Poste, turninte sin al Vinicius, li parolis plu:

— Akiru ŝian fidon, gajigu ŝin, estu grandanima por ŝi. Mi ne volus vidi malgajan festenon. Ĵuru eĉ al ŝi je Hadeso, ke vi revenigos ŝin al Pomponia, kaj ĝi estos jam via afero, ke ŝi preferu morgaŭ resti, ol reveni.

Poste, montrante al Chrysothemis, li aldonis:

— Mi de kvin jaroj ĉiutage kondutas pli malpli tiel same al tiu ĉi mia timema turtino, kaj mi ne povas plendi pro ŝia severeco...

Chrysothemis responde frapis lin per ventumilo el pavaj plumoj kaj diris:

— Ĉu mi ne rezistis al vi, satiruso!

— Pro mia antaŭinto...

— Ĉu vi ne estis ĉe miaj piedoj?

— For meti ringojn sur iliajn fingrojn.

Chrysothemis rigardis pretervole siajn piedojn, sur kies fingroj efektive fajris briloj de juveloj, kaj ambaŭ ili komencis ridi. Sed Vinicius ne aŭskultis iliajn kontraŭ-parolojn. Lia koro batis maltrankvile sub la desegnoriĉa vesto de siria pastro, per kiu li ornamis sin por akcepti Ligian.

— Ili devus jam eliri el la palaco — li diris, kvazaŭ parolante al si mem.

— Ili devus — respondis Petronius. — Eble mi dume rakontu al vi pri la aŭguroj de Apolonius el Tiano, aŭ la historion pri Ruffinus, kiun mi ne finis, mi ne memoras kial.

Sed Viniciuson malmulte interesis Apolonius el Tiano, same kiel la historio de Ruffinus. Lia penso estis ĉe Ligia, kaj kvankam li sentis, ke pli bele estis akcepti ŝin hejme, ol iri kiel virinikaptisto en la palacon, li tamen kelkfoje bedaŭras, ke li ne iris, nur tial, ke li povus pli frue vidi Ligian kaj sidi apud ŝi en mallumo en dupersona portilo.

Dume sklavoj enportis tripiedon, ornamitan per kapoj de virŝafoj, bronzajn pladojn kun karbo, sur kiun ili komencis ŝuti etajn tranĉaĵojn da mirho kaj nardo.

— Ili jam turniĝas al Carinae — diris denove Vinicius.

— Li ne eltenos, elkuros renkonte kaj certe maltrafos ilin — ekkriis Chrysothemis.

Vinicius ridetis senpense kaj diris:

— Ne, mi eltenos.

Sed li komencis movi la nazflankojn kaj spiregi, kion vidante, Petronius levis la ŝultrojn.

— Neniom da filozofio estas en li, nek eĉ por sesterco — li diris — kaj neniam mi faros el tiu filo de Marso homon.

Vinicius eĉ ne ekaŭdis:

— Ili estas jam ĉe Carinae!...

Kaj ili efektive estis turniĝantaj al Carinae. Sklavoj, nomataj lampadarii, iris fronte, aliaj, nomataj pedisequi, ĉe ambaŭ flankoj de la portilo, kaj Atacinus tuj post ĝi, estrante la irantaron.

Sed ili antaŭeniris tre malrapide, ĉar la lanternoj en la tute nelumigita urbo malsufiĉe heligadis la vojon. Krom tio la stratoj proksime de la palaco estis senhomaj — apenaŭ tie kaj ie preterpasis iu kun lanterno — sed, kontraŭe, pli malproksime ili estis neordinare movoplenaj. Preskaŭ el ĉiu flanka strateto eliradis homoj, triope, kvarope, ĉiuj sen lanternoj, ĉiuj en malhelaj manteloj. Kelkaj marŝis kune kun la irantaro, miksante sin kun la sklavoj, aliaj, en pli grandaj aroj, venadis de kontraŭe. Kelkaj ŝancelis sin, kiel ebriaj. En momentoj la irado iĝadis tiel malfacila, ke la lampadarii komencis krii:

— Lokon por la nobla tribuno, Marcus Vinicius!

Ligia vidis tra disŝovitaj kurtenoj tiujn malhelajn arojn kaj komencis tremi pro emocio. Kaptadis ŝin alterne jen espero, jen timo. “Estas li! Ursus kaj la kristanoj! Ĝi okazos tuj” — ŝi parolis per tremantaj lipoj. — “Ho Kristo, ho Kristo, ho Kristo, savu!”

Atacinus, kiu komence ne atentis tiun neardinaran stratmovadon, komencis fine maltrankvili. Estis en ĝi io stranga. La lampadarii devis ĉiam pli ofte voki: “Lokon por la portilo de la nobla tribuno!” Deflanke nekonataj homoj tiel premis la portilon, ke Atacinus ordonis al la sklavoj peli ilin for per bastonoj.

Subite krio leviĝis en la fronto de la irantaro, en unu momento estingiĝis ĉiuj lumoj. Ĉirkaŭ la portilo iĝis interpremo, tumulto, batalo.

Atacinus ekkomprenis: ĝi estis simple atako.

Kaj ekkompreninte, li rigidiĝis. Ĉiuj sciis, ke la cezaro ofte, por distri sin, faras atakojn kun aro da aŭgustanoj, tiel en Suburra, kiel en aliaj kvartaloj de la urbo. Oni sciis, ke kelkfoje li rikoltis en tiuj noktaj ekskursoj tuberojn kaj kontuzojn, sed tiun, kiu sin defendis, renkontis morto, se li eĉ estus senatano. La domo de la vigiloj, kies devo estis gardi ordon en la urbo, ne estis tre malproksime, sed en similaj okazoj la gardistoj ŝajnigis, ke ili estas surdaj kaj blindaj. Dume ĉirkaŭ la portilo bolis; homoj komencis lukti, batali, terenĵeti kaj piedpremi unu la alian. La kapon de Atacinus trafulmis la penso, ke li devas savi antaŭ ĉio Ligian kaj sin mem, kaj la ceteron lasi al la sorto. Eltirinte do ŝin el la portilo, li kaptis ŝin sur la brakojn kaj penis forŝteli sin en la mallumo.

Sed Ligia komencis voki:

Ursus! Ursus!

Ŝi estis blanke vestita, oni povis do facile ŝin rimarki. Atacinus komencis per la dua, libera mano rapide kovri ŝin per la propra mantelo, kiam subite kvazaŭ terura prenilego ekkaptis lian nukon kaj sur lian kapon falis, kiel ŝtono, grandega, frakasanta bulo.

Kaj li falis en unu momento, kiel bovo, frapita per batilo, antaŭ altaro de Jovo.

La sklavoj pliparte kuŝis sur la tero, aŭ savis sin, disbatante sin en densa mallumo kontraŭ muraj elstaraĵoj. Sur la loko restis nur la portilo, frakasita en la tumulto. Ursus forportis Ligian al Suburra, liaj kunuloj sekvis lin, grade disiĝante dum la vojo.

Sed la sklavoj komencis kolekti sin antaŭ la domo do Vinicius kaj interkonsenti. Ili ne kuraĝis eniri. Post mallonga interkonsento ili revenis al la batalloko, kie ili trovis kelkajn senvivajn korpojn, kaj inter ili la korpon do Atacinus. Tiu ĉi konvulsiis ankoraŭ, sed post momenta pli forta tremo li streĉigis kaj restis senmova.

Tiam ili kunprenis lin kaj reveninte, haltis denove antaŭ la pordego. Oni devis tamen konigi al la sinjoro, kio okazis.

Gulo diru — komencis flustri kelkaj voĉoj — sango fluas de lia vizaĝo, kiel do la niaj, kaj la sinjoro lin amas. Por Gulo estas malpli danĝere, ol por la aliaj.

Kaj Gulo, germano, maljuna sklavo, kiu iam elvartis Viniciuson kaj estis de li heredita de la patrino, la fratino de Petronius, diris:

— Mi diros, sed ni iru ĉiuj kune. Lia kolero ne falu sur min solan.

Vinicius komencis jam dume tute senpacienci. Petronius kaj Chrysothemis ridis lin, sed li marŝis per rapidaj paŝoj tra la atrium, ripetante:

— Ili jam devus veni!... — Ili jam devus veni!...

Kaj li volis iri, sed la du aliaj retenis lin.

Subite tamen en la vestiblo aŭdiĝis paŝoj; en is atrium enkuris grandare la sklavoj, kaj, rapide ekstarinte ĉe la muro, komencis ripeti per ĝemaj voĉoj:

— Aaaa!... aa!

Vinicius saltkuris al ili.

— Kie estas Ligia! — ekkriis li per terura, ŝanĝita voĉo.

— Aaaa!!!...

Tiam Gulo elpaŝis antaŭen kun sia sangokovrita vizaĝo, vokante rapide kaj ploreme:

— Jen sango, sinjoro! ni defendis ŝin! Jen sango, sinjoro! jen sango!...

Sed li ne povis fini, ĉar Vinicius ekkaptis bronzan kandelingon kaj per unu frapo frakasis la kranion de la sklavo, poste, preminte sian kapon per la manoj, enigis la fingrojn inter la harojn, ripetante raŭke:

Me miserum! Me miserum!

Lia vizaĝo iĝis ruĝblua, la okuloj forkuris sub la frunton, ŝaŭmo aperis sur lia buŝo.

— Vergojn!!! — li ekmuĝis per nehoma voĉo.

— Sinjoro! Aaaa!... kompatu! — ĝemis la sklavoj.

Sed Petronius leviĝis kun la esprimo de malplaĉo sur la vizaĝo.

— Ni iru, Chrysothemis! — li diris — se vi volas rigardi viandon, mi ordonos prirabi vendejon de buĉisto ĉe Carinae.

Li eliris el la atrium, kaj en la tuta domo, ornamita per verdaĵo de hederoj kaj preta al festeno, eksonis post momento ĝemoj kaj fajfado de vergoj, kiuj daŭris ĝis la mateno.