Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

ĈAPITRO XI

Tiun ĉi nokton Vinicius tute ne enlitiĝis. Ian tempon post la foriro de Petronius, kiam la ĝemoj de la skurĝataj sklavoj povis kvietigi nek lian doloron, nek la furiozon, li kolektis aron de aliaj servistoj kaj fronte de ili, jam en malfrua nokto, elkuris por serĉi Ligian. Li vizitis la eskvilinan kvartalon, poste Suburran, Vicus Sceleratus kaj ĉiujn apudajn stratetojn. Poste tio, ĉirkaŭirinte Kapitolon, li atingis, tra la ponto de Fabricus, la insulon, kaj trakuris fine la transtibran parton de la urbo. Sed ĝi estis sencela kurado, ĉar li mem ne esperis trovi Ligian, kaj se li serĉis ŝin, li faris tion ĉefe por plenigi per io la teruran nokton. Efektive li revenis hejmen nur tagiĝe, kiam en la urbo komencis jam aperi veturiloj kaj muloj de legomvendistoj kaj kiam bakistoj estis jam malfermantaj siajn vendejojn. Rerevinte, li ordonis forigi la korpon de Gulo, kiun neniu kuraĝis tuŝi ĝis nun, poste tiujn sklavojn, al kiuj oni forkaptis Ligian, li ordonis sendi en kamparajn punlaborejon, kio estis puno preskaŭ pli terura, ol morto, fine, ĵetinte sin sur remburitan benkon en la atrium, li komencis pensi, kiamaniere li retrovos kaj reprenos Ligian.

Rezigni ŝin, perdi ŝin, ne revidi ŝin plu ŝajnis al li neebla, kaj ĉe la nura penso pri tio kaptis lin furiozo. La memvola naturo de la juna soldato unuafoje en la vivo trafis kontraŭstaron, alian nerompeblan volon, kaj simple ne povis kompreni, kiel povas okazi, ke iu kuraĝas kontraŭmeti sin al lia pasio. Vinicius preferus eĉ, ke la mondo kaj la urbo falu en rubojn, ol ke li ne atingu tion, kion li volas. Oni forigis kalikon da volupto preskaŭ de antaŭ lia buŝo, do ŝajnis al li, ke estas plenumita io neordinara, vokanta pri venĝo al leĝoj diaj kaj homaj.

Sed antaŭ ĉio li ne volis kaj ne povis paciĝi kun la sorto, ĉar neniam li ion tiel avidis en la vivo, kiel Ligian, Ŝajnis al li, ke li ne kapablos ekzisti sen ŝi. Li ne sciis respondi, kion li farus sen ŝi morgaŭ, kiel li povus travivi la sekvontajn tagojn. Kelkfoje kaptis lin kontraŭ ŝi kolero, proksima al frenezo. Li volus havi ŝin, por ŝin bati, treni je la haroj en la cubiculum kaj turmenti ŝin, kaj jen ekregadis lin grandega sopiro je ŝia voĉo, figuro, okuloj, kaj li sentis, ke li estus preta kuŝi ĉe ŝiaj piedoj. Li vokis ŝin, mordis la fingrojn, ĉirkaŭprenis la kapon per la manoj. Li kolektis ĉiun fortojn, por igi sin pensi trankvile pri ŝia reakiro, sed li ne povis. Lian kapon trakuris miloj da pensoj kaj rimedoj, sed unuj pli frenezaj, ol aliaj. Fine trabrilis ĝin la penso, ke neniu alia ŝin forkaptis, krom Aulus, kaj ke en plej malbona okazo Aulus devas scii, kie ŝi kaŝas sin.

Kaj li saltleviĝis por kuri en la domon de Aulus. Se ili ne redonos ŝin al li, se ili ne ektimos minacojn, li iros al la cezaro, akuzos la maljunan komandanton pri malobeo kaj ricevos kontraŭ li mortverdikton, antaŭe tamen li havigos de ili konfeson, kie estas Ligia. Sed se eĉ ili ŝin redonos propravole, eĉ tiam li venĝos. Ili akceptis lin, vere, en sian domon kaj flegis, sed ĝi estas nenio. Per tiu ĉi sola malbonago ili liberigis lin de ĉia dankemo. Kaj lia venĝema kaj senpardona animo komencis ĝui la penso pri la malespero de Pomponia Graecina, kiam al la maljuna Aulus centuriestro alportos mortverdikton. Li estis preskaŭ certa, ke li ĝin ricevos. Petronius helpos lin en tio. Cetere la cezaro mem nenion rifuzas al siaj kamaradoj aŭgustanoj, se nur al rifuzo ne instigas lin persona malsimpatio aŭ pasio.

Sed subite la koro ekhaltis en li sub la influo de terura supozo.

Kaj se la cezaro mem forkaptis Ligian?

Ĉiuj sciis, ke la cezaro ofte serĉas en noktaj atakoj distron en enuo. Eĉ Petronius partoprenis kelkfoje en tiuj amuzoj. Ilia ĉefa celo estis, vere, kapti virinojn kaj suprenĵetadi ilin, ĝis sveno, sur soldata mantelo. Tamen Nero mem nomis kelkfoje tiajn ekskursojn “perloserĉado”, ĉar okazadis, ke en la fundo de la kvartaloj. okupataj de svarmanta, malriĉa loĝantaro, oni trovis veran perlon de ĉarmo kaj juneco. Tiam la sagatio, kiel oni nomis la suprenĵetadon sur soldata mantelo, ŝanĝis sin en veran forkapton kaj la “perlon” oni sendis aŭ sur Palatinon, aŭ en iun el sennombraj palacoj de la cezaro, aŭ fine, la cezaro cedis ŝin al iu el siaj kamaradoj. Tiel povis okazi ankaŭ kun Ligia. La cezaro observis ŝin dum la festeno, kaj Vinicius ne dubis eĉ por momento, ke ŝi devis ekŝajni al li la plej bela el ĉiuj virinoj, kiujn li vidis ĝis nun. Kiel do povus esti alie? Nero havis ŝin, vere, ĉe si, sur Palatino, kaj povis malkaŝe ŝin reteni, sed, kiel prave diris Petronius, Nero ne havis kuraĝon en krimoj kaj, povante agi malkaŝe, li ĉiam preferis agi kaŝe. Ĉi-foje povis lin instigi al tio ankaŭ timo antaŭ Poppaea. Al Vinicius venis nun la ideo, ke Aulusoj eble ne kuraĝus perforte forkapti la knabinon, donacitan al li de la cezaro. Kiu cetere kuraĝus? Ĉu eble tiu grandega ligo kun bluaj okuloj, kiu kuraĝis tamen eniri en la triclinium kaj elporti ŝin sur la brakoj el la festenejo? Sed kien li rifuĝus kun ŝi, kien li povus ŝin konduki? Ne, sklavo ne riskus tian entreprenon. Sekve, tion faris neniu alia, ol la cezaro.

Ĉe tiu ĉi penso la okulojn de Vinicius vualis mallumo kaj ŝvitgutoj kovris lian frunton. En tiu okazo Ligia estis perdita por ĉiam. Nun li povis pli prave, al antaŭe, ripeti: Vae misero mihi! La imago prezentis al li Ligian en la brakoj de Nero, kaj la unuan fojon en la vivo li ekkomprenis, ke estas pensoj, kiujn homo simple ne povas elporti. Nur nun li ekvidis, kiel li ŝin amis. Kiel dronanto en fulmrapidaj bildoj rememoras sian tutan vivon, tiel li rememoris Ligian. Li vidis ŝin, aŭdis ĉiun ŝian vorton. Li vidis ŝin ĉe la fontano, li vidis ŝin ĉe Aulusoj kaj ĉe la festeno. Denove li sentis ŝin proksime, sentis la odoron de ŝiaj haroj, la varmon de ŝia korpo, la volupton de la kisoj, per kiuj li dispremadis dum la festeno ŝian senkulpan buŝon. Ŝi ekŝajnis al li centfoje pli bela, pli dezirinda, pli dolĉa, centfoje pli sol-elektita el inter ĉiuj mortemulinoj kaj ĉiuj diinoj, ol iam ajn antaŭe. Kaj kiam li ekpensis, ke ĉion tion, kio enradikiĝis en lian koron, kio iĝis lia sango kaj vivo, povus ekposedi Nero, ekkaptis lin doloro tute fizika, tiel terura, ke li volus bati per la kapo la murojn de la atrium, ĝis li ilin frakasos. Li sentis, ke li povus freneziĝi kaj ke li freneziĝus sendube, se ne restus al li ankoraŭ venĝo. Tiu ĉi sola penso estis por li ioma konsolo. “Mi estos via Cassius Chaerea!” — li ripetadis al si, pensante pri Nero. Post momento ekkaptinte en la manojn iom da tero el florvazoj, starantaj ĉirkaŭ la impluvium, li faris teruran ĵuron, ke li plenumos la venĝon.

Kaj li eksentis efektive konsolon. Li sciis nun, por kio vivi kaj per kio plenigi la tagojn kaj noktojn. Poste, lasinte la ideon iri al Aulusoj, li ordonis porti sin sur Palatinon. Dumvoje li pensis, ke se oni ne allasos lin al la cezaro aŭ volos kontroli, ĉu li ne kunhavas armilon, ĝi estos pruvo, ke Ligian forkaptis la cezaro. Li ne prenis tamen armilon. Li perdis la konscion ĝenerale, sed, kiel ordinare la homoj, absorbitaj per unu penso, li konservis ĝin en tio, kio koncernis la venĝon. Li ne volis, ke ĝi iĝu antaŭtempe vana. Krom tio li deziris antaŭ ĉio vidi Acten, supozante, ke de ŝi li povos ekscii la veron. En momentoj trafulmis lin la espero, ke eble li vidos ankaŭ Ligian, kaj ĉe tiu ĉi penso li komencis tremi. Eble ja la cezaro forkaptis ŝin, ne sciante, kiun li forkaptas, kaj hodiaŭ redonos ŝin al li? Sed post momento li forĵetis tiun ĉi supozon. Se oni volus resendi ŝin al li, oni ŝin resendus hieraŭ. Acte sola povis ĉion klarigi, kaj ŝin li devis vidi antaŭ la aliaj.

Konfirminte sin en sia supozo, li ordonis al la sklavoj plirapidigi la paŝojn, envoje pensante senorde jen pri Ligia, jen pri la venĝo. Li aŭdis, ke pastroj de la egipta diino, Pacht, scipovas venigi malsanon, sur kiun ajn ili volas, kaj li decidis ekscii de ili la rimedon. En oriento oni ankaŭ diris al li, ke la judoj konas iajn sorĉformulojn, per kiuj ili kovras per abscesoj la korpojn de malamikoj. Li havis hejme, inter siaj sklavoj, dekkelkajn judojn, do li promesis al si, ke, reveninte, li ordonos ilin vipi, ĝis ili malkaŝos al li ĉi tiun sekreton. Kun plej granda plezuro li tamen pensis pri mallonga romana glavo, kiu elverŝas torentojn de sango, tiajn ĝuste, kiaj elŝprucis el Cajus Caligula kaj lasis neforviŝeblajn makulojn sur la portika kolono. Li estis nun preta elmurdi la tutan Romon, kaj se iuj venĝemaj dioj promesus al li, ke ĉiuj homoj formortos, krom li kaj Ligia, li konsentus tion.

Antaŭ la arko li kolektis la tutan sobrecon de la pensoj kaj, je la vido de pretorianoj, ekpensis, ke se ili eĉ en plej malgranda grado ĝenos lian eniron, ĝi estos pruvo, ke Ligia estas, laŭ la volo de la cezaro, en la palaco. Sed la supera centuriestro ridetis al li amike, kaj, proksimiĝinte je kelkaj paŝoj, diris:

— Saluton al vi, nobla tribuno. Se vi deziras riverenci antaŭ la cezaro, vi venis en malbona momento kaj mi ne scias, ĉu vi povos lin vidi.

— Kio okazas? — demandis Vinicius.

— La dia malgranda aŭgustino subite malsaniĝis hieraŭ. La cezaro kaj la aŭgustino Poppaea estas ĉe ŝia lito kun kuracistoj, kiujn oni venigis el la tuta urbo.

Ĝi estis grava okazo. La cezaro, kiam naskiĝis al li tiu filino, simple frenezis pro feliĉo kaj akceptis ŝin extra humanum gaudium. Antaŭe ankoraŭ la senato plej solene rekomendis al la dioj la sinon de Poppaea. Oni faris votojn kaj aranĝis en Antiumo, kie la akuŝo okazis, grandiozajn cirkludojn, krom tio oni konstruis templon al du Fortunoj. Nero, kiu en nenio sciis gardi la mezuron, senmezure ankaŭ amis tiun infanon, kaj al Poppaea ĝi estis kara almenaŭ tial, ĉar ĝi konfirmis ŝian pozicion kaj faris ŝian influon nerezistebla.

De la sano kaj vivo de la malgranda aŭgustino povis dependi la sorto de la tuta imperio, sed Vinicius estis tiel okupita per si mem, per la propra afero kaj la propra amo, ke, preskaŭ ne turnite atenton al la novaĵo de la centuriestro, li respondis:

— Mi volas paroli nur kun Acte.

Kaj li trairis.

Sed Acte ankaŭ estis okupita ĉe la infano kaj li devis longe ŝin atendi. Ŝi venis nur ĉirkaŭ la tagmezo, kun vizaĝo laca kaj pala, kiu je la vido de Vinicius ankoraŭ pli paliĝis.

Acte — ekkriis Vinicius, kaptante ŝiajn manojn kaj tirante ŝin en la mezon de la atrium — kie estas Ligia?

— Mi volis vin demandi pri ĉi tio — ŝi respondis, rigardante riproĉe en liajn okulojn.

Kaj Vinicius, kvankam li promesis al si, ke li ekzamenos ŝin trankvile, denove premis la kapon per la manoj kaj komencis ripeti kun vizaĝo, tordita de doloro kaj kolero:

— Ŝi estas for. Oni forkaptis ŝin en la vojo.

Post momento li tamen ekregis sin denove kaj, proksimiginte la vizaĝon al la vizaĝo de Acte, ekparolis tra kunpremitaj dentoj:

Acte... Se via vivo estas al vi kara, se vi ne volas esti kaŭzo de malfeliĉoj, kiujn vi eĉ ne povas imagi, respondu al mi la veron: ĉu ne la cezaro ŝin forkaptis?

— La cezaro ne forlasis hieraŭ la palacon.

— Je la ombro de via patrino, je ĉiuj dioj! ĉu ŝi ne estas en la palaco!

— Je la ombro de mia patrino, Marcus — ŝi ne estas en la palaco kaj ne la cezaro ŝin forkaptis. Hieraŭ malsaniĝis la malgranda aŭgustino, kaj Nero ne foriĝas de ŝia lulilo.

Vinicius ekspiris. Tio, kio ŝajnis al li plej terura, ĉesis lin minaci.

— Sekve — li diris, sidiĝante surbenkon kaj kunpremante la pugnojn — forkaptis ŝin Aulusoj, kaj tial ve al ili!

Aulus Plautius estis ĉi tie hodiaŭ matene. Li ne povis paroli kun mi, ĉar mi estis okupita ĉe la infano, sed li demandis pri Ligia Epaphrodituson kaj aliajn el la cezara servantaro, kaj poste li sciigis ilin, ke li venos ankoraŭ por paroli kun mi.

— Li volis deturni de si la suspektojn. Se li ne scius, kio okazis kun Ligia, li venus serĉi ŝin en mian domon.

— Li lasis al mi sur tabuleto kelkajn vortojn, el kiuj vi vidos, ke, sciante, ke Ligia estis forprenita el lia domo laŭ la peto de vi kaj de Petronius, li kredis, ke ŝi estas sendita al vi, kaj li estis hodiaŭ matene en via domo, kie oni diris al li, kio okazis.

Dirinte ĉi tion, ŝi iris en la cubiculum kaj post momento revenis kun la tabuleto, kiun Aulus lasis al ŝi.

Vinicius tralegis kaj eksilentis; Acte dume ŝajnis legi liajn pensojn en la malserena vizaĝo, ĉar post momento ŝi diris:

— Ne, Marcus. Okazis tio, kion Ligia mem volis.

— Vi sciis, ke ŝi volas forkuri! — eksplodis Vinicius.

Kaj ŝi rigardis lin per siaj nebulaj okuloj preskaŭ severe.

— Mi sciis, ke ŝi ne volas iĝi via konkubino.

— Kaj vi mem kio estis la tutan vivon?!

— Mi estis antaŭe sklavino.

Sed Vinicius ne ĉesis ekscitiĝi: la cezaro donacis al li Ligian, do li ne bezonas demandi, kio ŝi estis antaŭe. Li retrovos ŝin eĉ sub la tero kaj faros ŝin ĉio, kio plaĉos al li. Jes! Ŝi estos lia konkubino. Li ordonos ŝin vipi, kiomfoje plaĉos al li. Kiam ŝi enuigos lin, li fordonos ŝin al lasta el siaj sklavoj aŭ devigos ŝin turnadi muelŝtonojn en siaj posedaĵoj en Afriko. Li serĉos ŝin nun kaj retrovos nur tial, por ŝin rompi, piedpremi kaj humiligi.

Kaj ekscitante sin ĉiam pli, li perdis ĉian mezuron ĝis tia grado, ke eĉ Acte ekkomprenis, ke li minacis pli multe, ol li kapablus plenumi, kaj ke per lia buŝo parolas kolero kaj sufero. La suferon ŝi kompatus, sed la superplena mezuro elĉerpis paciencon tiel, ke fine ŝi demandis lin, kial li venis al ŝi?

Vinicius ne tuj trovis respondon. Li venis al ŝi, ĉar li tiel volis, ĉar li kredis, ke ŝi donos al li iajn informojn, sed, ĝuste dirante, li venis nur al la cezaro, kaj ne povante kun li paroli, vizitis ŝin. Ligia, forkurante, malobeis la volon de la cezaro, do li elpetos de la cezaro, ke li ordonu ŝin serĉi, se oni eĉ devus uzi por tio ĉiujn legiojn kaj revizii unu post alia ĉiujn domojn en la tuta imperio. Petronius subtenos lian peton kaj la serĉado estos komencita de hodiaŭ.

Je tio ĉi Acte diris:

— Gardu vin, ke vi ne perdu ŝin por eterne, ĝuste tiam, kiam oni retrovos ŝin laŭ la ordono de la cezaro.

Vinicius sulkigis la brovojn.

— Kion ĝi signifas? — li demandis.

— Aŭskultu min, Marcus! Hieraŭ mi estis kun Ligia en la ĉi tieaj ĝardenoj; tie ni renkontis Poppaean kaj kun ŝi la malgranda aŭgustinon, kiun portis negrino Lilith. Vespere la infano malsaniĝis, kaj Lilith asertas, ke ĝi estis sorĉtrafita, kaj ke la sorĉon ĵetis tiu fremdlandulino, kiun ili renkontis en la ĝardeno. Se la infano resaniĝos, oni forgesos pri tio, sed en la kontraŭa okazo Poppaea la unua akuzos Ligian pri sorĉoj, kaj tiam, kie ajn oni ŝin retrovos, ne estos por ŝi rimedo de savo.

Sekvis momento de silento, post kio Vinicius ekparolis:

— Kaj eble ŝi serĉis ŝin: min ŝi ankaŭ sorĉis.

Lilith certigas, ke la infano ekploris tuj, kiam ŝi traportis ĝin preter ni. Vere estas! ĝi ekploris. Certe oni elportis ĝin en la ĝardenojn jam malsanan. Marcus, serĉu ŝin mem, kie vi volas, sed antaŭ ol la malgranda aŭgustino resaniĝos, ne parolu pri ŝi kun la cezaro, ĉar vi faligos sur ŝin venĝon de Poppaea. Sufiĉe jam ŝiaj okuloj ploris pro vi, kaj gardu nun ĉiuj dioj ŝian senkulpan kapon.

— Vi amas ŝin, Acte? — demandis Vinicius.

Kaj en la okuloj de la liberigitino ekbrilis larmoj.

— Jes! mi ekamis ŝin.

— Ĉar ŝi ne repagis al vi per malamo, kiel al mi.

Acte rigardis lin dum momento, kvazaŭ hezitante aŭ penante konvinkiĝi, ĉu li parolos sincere, post kio ŝi respondis:

— Homo flamiĝema kaj blinda, ŝi amis vin.

Vinicius saltleviĝis, kiel freneza, sub la influo de tiuj ĉi vortoj. “Malvere! Ŝi malamis lin. Kiel Acte povas scii!? Ĉu post unutaga konateco Ligia faris al ŝi konfeson? Kia amo ĝi estas, se ĝi preferas vagan vivon, malhonoron de malriĉeco, necertecon pri morgaŭa tago, kaj eble eĉ mizeran morton, ol florornamitan domon, kie atendas kun festeno la amato! Li prefere ne aŭdu tiajn vortojn, ĉar li povas freneziĝi. Jen, li ne fordonus tiun knabinon por ĉiuj trezoroj de tiu ĉi palaco, kaj ŝi forkuris. Kia amo ĝi estas, se ĝi timas volupton kaj naskas doloron! Kiu ĝin scias? Kiu povas ĝin kompreni? Se li ne esperus ŝin retrovi, li dronigus en si glavon! Amo sin donas, ne forprenas. Ĉe Aulusoj estis momentoj, kiam li mem kredis proksiman feliĉon, sed nun li scias, ke ŝi lin malamis, malamas kaj mortos kun malamo en la koro.”

Sed Acte, ordinare timema kaj milda, eksplodis siavice per indigno: Kiel li do penis ŝin akiri? Anstataŭ riverence peti ŝin de Aulus kaj Pomponia, li ruze forprenis la infanon de la gepatroj. Li volis ŝin fari ne edzino, sed konkubino, ŝin, zorgatinon de nobla domo, ŝin, reĝan filinon. Kaj li venigis ŝin ĉi tien, en la domon de krimo kaj malvirto, ofendis ŝiajn okulojn per la vido de senhonta festeno; li kondutis al ŝi, kiel al malĉastulino. Ĉu li forgesis, kio estas la domo de Aulus kaj kiu estas Pomponia Graecina, kiu edukis Ligian? Ĉu li ne havas sufiĉe de saĝo, por diveni, ke ili estas aliaj virinoj, ol Nigidia, ol Calvia Crispinilla, ol Poppaea kaj ĉiuj, kiujn li renkontas en la domo de la cezaro? Ĉu, ekvidinte Ligian, li ne komprenis tuj, ke ŝi estas ĉasta knabino, kiu preferas morton, ol malhonoron? De kie li scias, kiajn diojn ŝi konfesas, kaj ĉu ne pli purajn, ne pli bonajn, ol la voluptema Venuso aŭ Izido, kiun adoras malĉastaj romaninoj? Ne, Ligia faris al ŝi nenian konfeson, sed diris, ke ŝi atendas savon de li, de Vinicius; ŝi esperis, ke li elpetos por ŝi de la cezaro revenon hejmen kaj ke li redonos ŝin al Pomponia. Kaj parolante pri tio, ŝi flamis survizaĝe, kiel knabino, kiu amas kaj fidas. Ankaŭ ŝia koro batis por li, sed li mem ŝin teruris, fortimigis, indignigis, kaj nun li serĉu ŝin pere de cezaraj soldatoj, sed sciu, ke se la infano de Poppaea mortos, sur ŝin falos la suspekto, kaj ŝia pereo estos neevitebla.

La koleron kaj doloron de Vinicius komencis trapenetri kortuŝo. La novaĵo, ke Ligia lin amis, ekskuis ĝisfunde lian animon. Li rememoris ŝin en la ĝardeno ĉe Aulusoj, kiam ŝi aŭskultis liajn vortoj kun flamoj sur la vizaĝo kaj kun okuloj plenaj de lumo. Ekŝajnis al li, ke tiam ŝi efektive komencis lin ami, kaj subite ĉe tiu ĉi penso ekregis lin sento de ia feliĉo, centoble pli granda eĉ ol tiu, kiun li deziris. Li ekpensis, ke efektive li povus havi ŝin memvolantan, kaj krom tio amantan. Jen ŝi ĉirkaŭŝpinus lian pordon, ŝmirus ĝin per lupa grasaĵo kaj poste eksidus, kiel lia edzino, sur ŝafa lano, ĉe lia hejmfajro. Jen li aŭdus el ŝia buŝo la sakramentan: “kie vi, Cajus, tie mi Caja” kaj ŝi estus por ĉiam lia. Kial li tiel ne agis? Li ja estis preta. Kaj nun li ne havas ŝin, nek povas ŝin retrovi, kaj se li retrovus, li povus ŝin pereigi, kaj se eĉ li ŝin ne pereigus, akceptos lin jam nek Aulusoj, nek ŝi mem. Ĉe tio kolero denove komencis hirtigi la harojn sur lia kapo, sed nun ĝi turnis sin jam ne kontraŭ Aulusoj aŭ Ligia, sed kontraŭ Petronius. Li estis kulpa pri ĉio. Se ne estus liaj konsiloj, Ligia ne bezonus nun vagi senhejme, ŝi estus lia fianĉino kaj nenia danĝero pezus super ŝia kara kapo. Sed nun ĝi fariĝis, kaj tro malfrue estis malfari la malbonon, kiu ne estas malfarebla.

— Tro malfrue!

Kaj ŝajnis al li, ke abismo malfermiĝis antaŭ liaj piedoj. Li ne sciis, kion entrepreni, kiel ekagi, kien sin turni. Acte ripetis, kiel eĥo, la vortojn: “tro malfrue”, kiu, en fremda buŝo eksonis al li, kiel mortverdikto. Li komprenis nur unu aferon — ke li devas retrovi Ligian, ĉar alie okazos kun li io malbona.

Kaj, aŭtomate volvinte ĉirkaŭ si la togon, li volis jam foriri, ne adiaŭante Acten, kiam la kurteno apartiganta la vestiblon de la atrium, ŝoviĝis flanken, kaj subite li ekvidis antaŭ si la funebran figuron de Pomponia Graecina.

Videble ŝi ankaŭ eksciis jam pri la malapero de Ligia kaj, kredante, ke estos por ŝi pli facile, ol por Aulus, paroli kun Acte, ŝi venis peti de ŝi informojn.

Sed, ekvidinte Viniciuson, ŝi turnis al li sian etan, palan vizaĝon kaj, post momento, diris:

Marcus, Dio pardonu al vi la malbonon, kiun vi faris al ni kaj al Ligia.

Kaj li staris kun mallevita frunto, kun sento de malfeliĉo kaj kulpo, ne komprenante, kiu Dio devis kaj povis lin pardoni, nek kial Pomponia parolis pri pardono, dum ŝi devus paroli pri venĝo.

Fine li eliris kun kapo senhelpa, plena de pezaj pensoj, de grandega zorgo kaj miro.

Sur la korto kaj sub la galerio staris maltrankvilaj aroj de homoj. Inter palaca sklavoj oni vidis kavalirojn kaj senatanojn, kiuj venis informiĝi pri la sano de la malgranda aŭgustino, kaj kune montri sin en la palaco kaj prezenti la pruvon de sia kunsento almenaŭ al la cezaraj sklavoj. La famo pri la malsano de la “diino” videble rapide disvastiĝis, ĉar en la pordego aperadis ĉiam novaj figuroj, kaj tra la eltranĉaĵo de la arko oni vidis tutajn amasojn de homoj. Kelkaj el la venintoj, vidante, ke Vinicius eliris el la palaco, retenis lin por demandi pri novaĵoj, sed li, ne respondante, iris rekte pluen, ĝis Petronius, kiu ankaŭ venis jam informiĝi, preskaŭ puŝis lin per la brusto kaj haltigis.

Vinicius sendube ekbolus de kolero je lia vido kaj plenumus ion kontraŭleĝan en la cezara palaco, se li ne estus foririnta de Acte kvazaŭ rompita, en la stato de tia senfortiĝo kaj premiteco, ke forlasis lin eĉ lia denatura ekscitemo. Li forŝovis tamen Petroniuson kaj volis preterpasi, sed lia alia haltigis lin preskaŭ perforte.

— Kiel fartas la dia aŭgustino? — li demandis.

Sed tiu ĉi perforto denove incitis Viniciuson kaj flamigis lin en unu momento.

— La infero englutu ŝin kaj tiun tutan domon! — li respondis, kunpremante la dentojn.

— Silentu, malfeliĉa! — diris Petronius kaj rapide rigardante ĉirkaŭen, aldonis:

— Se vi volas ekscii ion pri Ligia, venu kun mi. Ne! Ĉi tie mi nenion diros. Venu kun mi, mi diros al vi miajn supozojn en la portilo.

Kaj, metinte la brakon ĉirkaŭ la junan viron, li elkondukis lin senprokraste el la palaco.

Sed tio ĉi estis lia ĉefa celo, ĉar neniajn novaĵojn li havis. Estante tamen homo helposcia, havante, krome, malgraŭ la hieraŭa indigno, multe da kompato por Vinicius, kaj fine, sentante certan respondecon por ĉio, kio okazis li jam ion entreprenis kaj, kiam ambaŭ eniris la portilon, li diris:

— Ĉe ĉiuj pordegoj mi postenigis miajn sklavojn, doninte al ili precizan priskribon de la knabino kaj de tiu grandegulo, kiu ĉe la cezaro elportis ŝin el la festenejo, ĉar estas por mi sendube, ke li estas tiu, kiu ŝin forkaptis. Aŭskultu min! Povas esti, ke Aulusoj volos ŝin kaŝi en unu el siaj kamparaj posedaĵoj, kaj en tiu okazo ni scios, en kiu direkto ili ŝin forkondukos. Kaj se ĉe la pordegoj oni ŝin ne ekvidos, ĝi estos pruvo, ke ŝi restis en la urbo, kaj ankoraŭ hodiaŭ ni komencos serĉadon.

Aulusoj ne scias, kie ŝi estas — respondis Vinicius.

— Ĉu vi estas certa, ke tiel estas?

— Mi vidis Pomponian. Ili ankaŭ serĉas ŝin.

— Hieraŭ ŝi ne povis eliri el la urbo, ĉar nokte la pordegoj estas fermitaj. Po du el miaj sklavoj embuskas ĉe ĉiu pordego. Unu devas postiri Ligian kaj la grandegulon, kaj la alia reveni senprokraste, por komuniki ĉi tion. Se ŝi estas en la urbo, ni retrovos ŝin, ĉar tiun ligon estas facile rekoni, eĉ nur laŭ la kresko kaj staturo. Vi estas feliĉa, ke ne porkaptis ŝin la cezaro, kaj mi povas vin certigi, ke tiel ne estas, ĉar sur Palatino ne ekzistas antaŭ mi sekretoj.

Sed Vinicius eksplodis, pli ankoraŭ per dolorsento, ol per kolero, kaj per voĉo, interrompata de emocio, komencis rakonti al Petronius, kion li aŭdis de Acte kaj kiaj novaj danĝeroj ekpezis super la kapo de Ligia, danĝeroj tiel teruraj, ke pro ili, trovinte la forkurintojn, oni devos gardi ŝin plej zorge kontraŭ Poppaea. Poste li komencis maldolĉe riproĉi al Petronius liajn konsilojn. Sen li, ĉio irus alie. Ligia estus ĉe Aulusoj, kaj li, Vinicius, povus ŝin vidi ĉiutage kaj estus hodiaŭ pli feliĉa, ol la cezaro. Kaj ekscitiĝante laŭgrade de la rakonto, li subiĝadis ĉiam pli al la emocio, ĝis fine larmoj de bedaŭro kaj furiozo komencis guti el liaj okuloj.

Petronius, kiu simple ne supozis, ke la juna viro povus ami kaj avidi ĝis tia grado, vidante tiujn larmojn de malespero, parolis al si interne kun certa miro:

— Ho potenca diino de Cipro, vi sola reĝas al la dioj kaj al la homoj!