Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

ĈAPITRO XIII

La sekvintan tagon Petronius apenaŭ estis finanta vesti sin en la unctorium, kiam venis Vinicius, alvokita de Teiresias. Li jam sciis, ke neniaj novaĵoj estis senditaj de la pordegoj, kaj tiu ĉi scio, anstataŭ ĝojigi lin, kiel la pruvo, ke Ligia estas ankoraŭ en la urbo, des pli senkuraĝigis lin, ĉar li komencis supozi, ke eble Ursus elkondukis ŝin el la urbo tuj post la forkapto, tio estas antaŭ ol la sklavoj de Petronius komencis gardi ĉe la pordegoj. En aŭtuno, vere, kiam la tagoj iĝadis pli mallongaj, oni fermadis ilin sufiĉe frue, sed oni ankaŭ malfermadis ilin por forveturantoj, kies nombro estis kelkfoje konsiderinde granda. Oni povis ankaŭ penetri ekster la murojn per aliaj manieroj, pri kiuj ekzemple sklavoj, volantaj forkuri el la urbo, bone sciis. Vinicius sendis, vere, siajn servistojn ankaŭ sur ĉiujn vojojn, kondukantajn en provincon, al vigiloj en malpli grandaj urboj, kun sciigoj pri forkurinta paro da sklavoj, kun preciza priskribo de Ursus kaj Ligia kaj kun anonco pri rekompenco per ilia kapto. Estis tamen dube, ĉu tiu postĉaso povos ilin atingi, kaj se ĝi eĉ atingus, ĉu la lokaj aŭtoritatuloj sentos sin rajtigitaj reteni ilin laŭ privata postulo de Vinicius, ne atestita de pretoro. Kaj por ricevi tiun ateston mankis tempo. Siaflanke Vinicius dum la tuta hieraŭa tago serĉis Ligian, alivestita kiel sklavo, en ĉiuj stratetoj de la urbo, li ne sukcesis tamen trovi eĉ plej etan postsignon aŭ indikon. Li vidis, vere, servistojn de Aulus, sed tio ĉi nur plikonfirmis lian opinion, ke ne Aulusoj ŝin forkaptis, kaj ke ili same ne scias, kie ŝi estas.

Kiam do Teiresias anoncis al li, ke estas homo, kiu entreprenas ŝin retrovi, li ekrapidis senspire en la domon de Petronius kaj, apenaŭ lin salutinte, komencis demandi pri tiu homo.

— Ni baldaŭ lin vidos — diris Petronius. — Li estas konato de Eunice, kiu tuj venos, por aranĝi la faldojn de mia togo, kaj kiu informos nin pri li pli precize.

Eunice, tiu, kiun vi hieraŭ volis donaci al mi?

— Tiu, kiun vi malakceptis, pro kio cetere mi estas danka al vi, ĉar ŝi estas la plej bona vestiplica en la tuta urbo.

Efektive la vestiplica alvenis preskaŭ antaŭ ol li finis paroli, kaj preninte togon, kuŝantan sur eburinkrustita seĝo, dismetis ĝin, por ĝin ĵeti sur la ŝultrojn de Petronius. Ŝia vizaĝo estis pala, trankvila, en ŝiaj okuloj brilis feliĉo.

Petronius rigardis ŝin, kaj ŝi ekŝajnis al li tre bela. Post momento, kiam, volvinte la togon ĉirkaŭ li, ŝi komencis ĝin faldi, klinante sin, por longigi la faldojn, li rimarkis, ke ŝiaj brakoj havas mirindan koloron de pala rozo, kaj la brusto kaj ŝultroj — diafanajn nuancojn de perlamoto aŭ alabastro.

Eunice — li diris — ĉu venis tiu homo, pri kiu vi parolis hieraŭ al Teiresias?

— Li venus, sinjoro.

— Kiel li nomas sin?

Chilo Chilonides, sinjoro.

— Kio li estas?

— Kuracisto, saĝulo kaj aŭguristo, kiu scias antaŭlegi homajn sortojn kaj antaŭdiri estontecan.

— Ĉu li antaŭdiris la estontecon al vi?

— Jes, sinjoro.

— Kion li do aŭguris al vi?

— Ke trafos min doloro kaj feliĉo.

— La doloro trafis vin hieraŭ el la mano de Teiresias, devas do veni ankaŭ feliĉo.

— Ĝi jam venis, sinjoro.

— Kia?

Kaj ŝi ekflustris mallaŭte:

— Mi restis.

Petronius metis la manon sur ŝian oran kapon.

— Vi bone aranĝis hodiaŭ la faldojn, kaj mi estas kontenta de vi, Eunice.

Kaj ĉe tiu ĉi ektuŝo ŝiaj okuloj en unu momenta vualiĝis per nebulo de feliĉo kaj la brusto komencis movi sin rapide.

Sed Petronius kaj Vinicius transiris en la atrium; tie atendis Chilo Chilonides, kiu, ekvidinte ilin, profunde riverencis. Sur la buŝo de Petronius, je la penso pri la farita hieraŭ supozo, ke tiu ĉi homo estas eble amanto de Eunice, aperis rideto. La homo, kiu staris antaŭ li, povis esti nenies amanto. En tiu stranga figuro estis io kune abomena kaj ridinda. Li ne estis maljuna: en lia malorda barbo kaj en la krispa hararo apenaŭ tie kaj ie trabrilis griza fadeno. Li havis ventron kaviĝintan, kurbigitan dorson, tiel, ke unuavide li ŝajnis esti ĝiba, kaj super tiu ĝibo trovis sin granda kapo kun vizaĝo simia kaj samtempe vulpa, kun penetrema rigardo. Lia flaveta haŭto estis makulita de pustuloj, kaj la nazo, plene kovrita do ili, povis atesti tro grandan inklinon al drinko. Lia malzorgita vesto, konsistanta el malhela tuniko, teksita el kapra ŝafo, kaj sama truhava mantelo, estis pruvo de vera aŭ ŝajnigata mizero. Petronius je lia vido rememoris la homeran Tersiton, respondante do per manklino al lia riverenco, li diris:

— Saluton, dia Tersito. Kiel fartas viaj tuberoj, kiujn apud Trojo batis al vi Uliso, kaj kiel li mem pasigas la tempon sur Elizeaj Kampoj?

— Nobla sinjoro — respondis Chilo Chilonides — la plej saĝa el la mortintoj, Uliso, sendas pere de mi al la plej saĝa el la vivantoj, Petronius, saluton kaj peton, ke li kovru per nova mantelo miajn tuberojn.

— Je Hekato Triforma! — ekkriis Petronius — la respondo meritas mantelon...

Sed pluan interparolon interrompis la senpacienca Vinicius, kiu demandis rekte:

— Ĉu vi scias precize, kion vi entreprenas?

— Kiam du familiae en du brilaj domoj, parolas pri nenio alia, kaj post ili la novaĵon ripetas duono da Romo, ne estas malfacile scii — respondis Chilo. — Hieraŭ nokte oni forkaptis fraŭlinon, edukitan en la domo de Aulus Plautius, nomatan Ligia, aŭ pli ĝuste Callina, kiun viaj sklavoj, ho sinjoro, estis transkondukantaj el la palaco de la cezaro en vian insula, kaj mi entreprenas retrovi ŝin en la urbo, aŭ, se ŝi, kio estas malmulte verŝajna, forlasis la urbon, montri al vi, nobla sinjoro, kien ŝi forkuris kaj kie ŝi kaŝis sin.

— Bone — diris Vinicius, al kiu plaĉis la precizeco de la respondo — kiajn rimedojn vi havas por tio?

Chilo ridetis ruze:

— La rimedojn havas vi, sinjoro; mi havas nur saĝon.

Petronius ankaŭ ridetis, ĉar li estis tute kontenta de sia gasto.

— Tiu ĉi homo povas retrovi la knabinon — li ekpensis.

Dume Vinicius sulkigis siajn kunkreskantajn brovojn kaj diris:

— Mizerulo, se vi min trompas por profito, mi igos vin morti sub bastonoj.

— Mi estas filozofo, sinjoro, kaj filozofo ne povas esti avida je profito, speciale je tia, kian vi grandanime promesas.

— Ha, vi estas filozofo? — demandis Petronius. — Eunice diris al mi, ke vi estas kuracisto kaj aŭguristo. De kie vi konas Eunicen?

— Ŝi venis al mi peti konsilon, ĉar mia gloro atingis ŝiajn orelojn.

— Kian konsilon ŝi volis?

— Kontraŭ amo, sinjoro. Ŝi volis esti kuracita de senreciproka amo.

— Kaj vi kuracis ŝin?

— Mi faris pli, sinjoro, ĉar mi donis al ŝi amuleton, kiu sekurigas reciprokecon. En Pafoso, sur Cipro, estas templo, sinjoro, kie oni konservas zoneton de Venuso. Mi donis al ŝi du fadenojn el tiu zoneto, fermitajn en migdala ŝelo.

— Kaj vi igis ŝin multe pagi?

— Per reciprokeco oni neniam povas sufiĉe pagi, kaj mi, ne havante du fingrojn, ŝparas monon, por aĉeti sklavon-skribiston, kiu kunskribados miajn pensojn kaj konservos mian scion por la mondo.

— Al kiu skolo vi apartenas, dia saĝulo?

— Mi estas ciniko, sinjoro, ĉar mi havas truitan mantelon; mi estas stoiko, ĉar mi elportas pacience mizeron, kaj mi estas peripatetiko, ĉar, ne posedante portilon, mi piediras de vinejo al vinejo kaj envoje instruas tiujn, kiuj promesas pagi por la kruĉo.

— Kaj ĉe la kruĉo vi iĝas retoro?

— Heraklito diris: “ĉio fluas”, kaj ĉu vi povas nei sinjoro, ke vino estas fluidaĵo?

— Li ankaŭ instruis, ke fajro estas dio, kaj tiu dio flamas sur via nazo.

— La dia Diogeno el Apolonio instruis, ke la esenco de aĵoj estas la aero, kaj ju pli varma estas la aero, des pli perfektajn estaĵojn ĝi kreas, kaj el la plej varma naskiĝas la animoj de saĝuloj. Ĉar aŭtune venas malvarmo, ergo vera saĝulo devas varmigi sian animon per vino... Vi ja ne povas ankaŭ nei, sinjoro, ke kruĉo eĉ da akva vino el apud Kapuo aŭ Telezio disportas varmon al ĉiuj ostoj de la pereema homa korpo.

Chilo Chilonides, kie estas via patrujo?

— Apud Ponto Euksino. Mi devenas el Mezembrio.

Chilo Chilonides, vi estas granda!

— Kaj nerekonita! — aldonis melankolie la saĝulo.

Vinicius tamen denove senpacienciĝis. Kiam la espero ekbrilis al li, li volus, ke Chilo tuj ekiru serĉi, kaj la tuta interparolo ŝajnis al li vana perdo de la tempo, pro kiu li estis kolera kontraŭ Petronius.

— Kiam vi komencos la serĉadon? — li diris, turnante sin al la greko.

— Mi jam ĝin komencis — respondis Chilo. — Eĉ kiam mi estas ĉi tie, kiam mi respondas al viaj afablaj demandoj, mi ankaŭ serĉas. Havu nur fidon, nobla tribuno, kaj sciu, ke se vi perdus ligilon de ŝuo, mi scius retrovi la ligilon, aŭ tiun, kiu sur strato ĝin levis.

— Ĉu oni uzis vin jam al similaj servoj? — demandis Petronius.

La greko suprenlevis la okulojn.

— Tro malalte oni taksas hodiaŭ virton kaj scion — tial eĉ filozofo estas devigata serĉi aliajn vivrimedojn.

— Kiaj estas la viaj?

— Ĉion scii kaj servi per informoj al tiuj, kiuj ilin deziras.

— Kaj kiuj ilin pagas?

— Ha, sinjoro, mi bezonas aĉeti skribiston. Alie mia saĝeco mortos kun mi.

— Se vi ne ŝparis ĝis nun eĉ por sentrua mantelo, viaj meritoj ne estas verŝajne eminentaj.

— Modesteco malpermesas al mi ilin glori. Sed pensu, sinjoro, ke hodiaŭ ne ekzistas plu tiaj bonfarantoj, kiaj grandnombre ekzistis antaŭe, kaj al kiuj surŝuti per oro merititon estis tiel agrable, kiel gluti ostron el Puteolo. Ne miaj meritoj estas malgrandaj, sed la homa dankemo estas malgranda. Iafoje, se forkuras altvalora sklavo, kiu lin retrovas, se ne la sola filo de mia patro? Se sur la muroj aperas surskriboj kontraŭ la dia Poppaea, kiu malkovras la aŭtorojn? Kiu elserĉas ĉe librovendistoj versaĵon kontraŭ la cezaro? Kiu konigas, kion oni parolis en la domoj de senatanoj kaj kavaliroj? Kiu portas leterojn, kiujn oni ne volas konfidi al sklavoj kiu aŭskultas novaĵojn ĉe la pordoj de barbiroj, antaŭ kiu ne havas sekretojn vinvendistoj kaj bakistoj, al kiu fidas sklavoj, kiu scias travidi ĉiun domon de l’ atrium ĝis la ĝardeno? Kiu konas ĉiujn stratojn, vojetojn, kaŝejojn, kiu scias, kion oni parolas en vaporbanejoj, en cirkoj, sur foirplacoj en lernejoj de skermistoj, en budoj de sklavvendistoj kaj eĉ en sabelejoj?...

— Je dioj! sufiĉe, nobla saĝulo! — ekkriis Petronius — aŭ ni dronos en viaj meritoj, virto, saĝeco kaj elokventeco. Sufiĉe! ni volis scii, kiu vi estas, kaj ni scias.

Sed Vinicius estis kontenta, ĉar li ekpensis, ke tiu ĉi homo, simile al ĉashundo, foje kurigita post ĉasaĵo, ne haltos, antaŭ ol li trovos ĝian kaŝejon.

— Bone — li diris — ĉu vi bezonas indikojn?

— Mi bezonas armilon.

— Kian? — demandis Vinicius kun miro.

La greko etendis unu manon kaj per la alia faris la geston de monkalkulo.

— Tia tempo nun estas, sinjoro — li diris kun sopiro.

— Vi estos do azeno — diris Petronius — kiu konkeras fortikaĵon per sakoj da oro.

— Mi estas nun malriĉa filozofe, sinjoro — respondis humile Chilo — la oron havas vi.

Vinicius ĵetis al li saketon, kiun la greko kaptis en la aero, kvankam efektive li ne havis du fingrojn ĉe la dekstra mano.

Poste li levis la kapon kaj diris:

— Sinjoro, mi jam scias pli multe, ol vi esperas. Mi ne venis ĉi tien kun malplenaj manoj. Mi scias, ke la fraŭlinon ne forkaptis Aulusoj, ĉar mi parolis jam kun iliaj servistoj. Mi scias, ke ŝi ne estas sur Palatino, kie ĉiuj estas okupitaj per la malsano de la malgranda aŭgustino, kaj eble mi eĉ divenas kial vi preferas serĉi la fraŭlinon kun mia helpo, ol kun la helpo de la vigiloj kaj cezaraj soldatoj. Mi scias, ke la forkuron faciligis al ŝi servisto, devenanta el la sama lando, kiel ŝi. Li ne povis trovi helpon ĉe sklavoj, ĉar sklavoj, kiuj staras unuj kun aliaj, ne helpus al li kontraŭ la viaj. Povis nur helpi al li samkonfesantoj...

— Aŭskultu, Vinicius — interrompis Petronius — ĉu mi ne diris al vi la samon, vorton post vorto?

— Ĝi estas honoro por mi — diris Chilo. — La fraŭlino, sinjoro — li parolis, turnante sin denove al Vinicius — sendube konfesas saman dion kun la plej nobla el la romaninoj, tiu vera matrona stolata, Pomponia. Mi aŭdis ankaŭ, ke Pomponia estis hejme juĝita pro konfesado de iuj fremdaj dioj, sed mi ne povis ekscii de ŝiaj servistoj, kiu dio tio estas kaj kiel nomas sin liaj konfesantoj. Se mi povus tion scii, mi irus al ili, iĝus la plej pia inter ili kaj akirus ilian fidon. Sed vi, sinjoro, kiu, kiel mi ankaŭ scias, pasigis dekkelkajn tagojn en la domo de la nobla Aulus, eble povas doni al mi pri tio ian informon?

— Mi ne povas — diris Vinicius.

— Vi demandis min longe pri diversaj aferoj, noblaj sinjoroj, kaj mi respondis la demandojn; permesu, ke mi nun faru ilin al vi. Ĉu vi ne vidis, nobla tribuno, iajn statuetojn, iajn oferojn, iajn signojn, iajn amuletojn sur Pomponia aŭ sur via dia Ligia? Ĉu vi ne vidis, ke ili eble desegnis inter si iajn signojn, kompreneblajn sole por ili?

— Signojn?... Atentu... Jes! Mi vidis foje, kiel Ligia desegnis fiŝon sur sablo.

— Fiŝon? Haa! Hoo! Ĉu ŝi faris tion unu fojon, aŭ kelkfoje?

— Unu fojon.

— Kaj vi estas certa, sinjoro, ke ŝi desegnis... fiŝon? Hoo!

— Jes! — respondis Vinicius interesite. — Ĉu vi divenas, kion ĝi signifas.

— Ĉu mi divenas! — ekkriis Chilo.

Kaj riverencinte signe de adiaŭo, li aldonis:

— Ŝutu Fortuno egale sur vin ambaŭ ĉiajn donacojn, noblaj sinjoroj.

— Oni donu al vi mantelon! — diris Petronius al la foriranto.

— Uliso esprimis al vi dankojn pro Tersito — respondis la greko.

Kaj, riverencinte refoje, li eliris.

— Kion vi diras pri tiu nobla saĝulo? — demandis Viniciuson Petronius.

— Mi diras, ke li trovos Ligian! — ekkriis Vinicius kun ĝojo — sed mi ankaŭ diras, ke se ekzistus regno de friponoj, li povus esti tie reĝo.

— Sendube. Mi devas konatiĝi pli proksime kun tiu stoiko, sed dume mi ordonos incensi post li la atrium.

Kaj Chilo Chilonides, volvinte ĉirkaŭ si la novan mantelon, ĵetludis sub ĝiaj faldoj per la monujo, ricevita de Vinicius, kaj ĝuis tiel ĝian pezon, kiel la sonon. Irante malrapide kaj rigardante malantaŭen, ĉu el la domo de Petronius oni lin ne observas, li preterpasis la portikon de Livia kaj, atinginte la angulon de Clivius Virbius, direktis sin al Suburra.

— Mi devas iri al Sporus — li parolis al si mem — kaj verŝi iom da vino al Fortuno. Fine mi trovis tion, kion mi delonge serĉis. Li estas juna, flamiĝema, malavara kiel la minejoj de Cipro, kaj por tiu liga kanabenino preta estus fordoni duonon de sia havaĵo. Jes, ĝuste tian homon mi serĉis delonge. Sed mi estu singarda kun li, ĉar tiu lia sulkigo de la brovoj antaŭdiris nenion bonan. Ha, idoj de lupoj regas hodiaŭ la mondon! ... Malpli mi timus tiun Petroniuson. Ho dioj! kial parigado estas pli pagata hodiaŭ, ol virto? Ha, ŝi desegnis al vi fiŝon sur sablo? Se mi scias, kion ĝi signifas, mi sufokiĝu per peco da kaprina fromaĝo! Sed mi scios! Ĉar tamen la fiŝoj vivas en akvo, kaj serĉado en la akvo estas pli malfacila, ol sur la tero, ergo: li pagos al mi por tiu fiŝo aparte. Ankoraŭ unu tia monujo — kaj mi povos forĵeti la almozulan sakon kaj aĉeti sklavon... Sed kion vi dirus, Chilo, se mi konsilus al vi aĉeti ne sklavon, sed sklavinon?... Mi konas vin! Mi scias, ke vi konsentos! ... Se ŝi estus bela, kiel ekzemple Eunice, vi mem rejuniĝus ĉe ŝi, kaj samtempe vi havus de ŝi honestan kaj certan profiton. Mi vendis al tiu kompatinda Eunice du fadenojn el mia propra malnova mantelo... Ŝi estas malsaĝa, sed se Petronius ŝin donacus al mi, mi ŝin prenus... Jes, jes, Chilo, ido de Chilo... Vi perdis la patron kaj la patrinon!... Vi estas orfo, do konsolu vin almenaŭ, aĉetante sklavinon. Ŝi devas, vere, ie loĝi do Vinicius luos por ŝi loĝejon, kie ankaŭ vi trovos rifuĝon; ŝi devas sin vesti, do Vinicius pagos por ŝia vesto, kaj ŝi devas manĝi, do li ŝin nutros. Ho, kiel malfacila estas la vivo! Kie estas la tempo, kiam por obolo oni povis ricevi tiom da fabo kun lardo, kiom oni povis teni en ambaŭ manoj, aŭ pecon da kaprina kolbaso, saturita per sango, longan, kiel brako de dekdujara knabo! Sed jen tiu ŝtelisto, Sporus! En vinejo estos plej facile ion ekscii.

Tiel parolante, li eniris la vinejon, kie li mendis por si kruĉon da malhela vino; vidante senfidan rigardon de la mastro, li elskrapis oran moneron el la monujo kaj metinte ĝin sur la tablon, diris:

Sporus, mi laboris hodiaŭ kun Seneca de la frumateno ĝis la tagmezo, kaj jen kion mia amiko donacis al mi ĉe la adiaŭo.

La rondaj okuloj de Sporus iĝis je tiu ĉe vido ankoraŭ pli rondaj, kaj la vino tuj troviĝis antaŭ Chilo, kiu, trempinte en ĝi la fingron, desegnis sur la tablo fiŝon kaj diris:

— Ĉu vi scias, kion ĝi signifas?

— Fiŝo? Nu, fiŝo estas fiŝo.

— Malsaĝa vi estas, kvankam vi alverŝas tiom da akvo al vino, ke povus tie troviĝi eĉ fiŝo. Ĝi estas simbolo, kiu en la lingvo de la filozofoj signifas: rideto de Fortuno. Se vi ĝin divenus, eble al vi ankaŭ ridetus Fortuno. Respektu filozofion, mi diras al vi, aŭ mi translokiĝos en alian vinejon, kion mia persona amiko, Petronius, delonge al mi konsilas.