Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO XIV

Dum kelkaj sekvintaj tagoj Chilo nenie montris sin. Vinicius, kiu, de kiam li eksciis de Acte, ke Ligia lin amis, centfoje pli deziris ŝin retovi, komencis mem serĉi ŝin, ne volante, kaj ankaŭ ne povante peti helpon de la cezaro, konsumata de maltrankvilo pro la malsano de la malgranda aŭgustino.

Senefikaj restis fine oferoj, farataj en temploj, preĝoj kaj votoj, same kiel kuracista arto kaj ĉiaj sorĉaj rimedoj, kiujn oni aplikis en la ekstrema malepsero. Post semajno la infano mortis. Funebro kovris la kortegon kaj Romon. La cezaro, kiu post la naskiĝo de la infano frenezis de feliĉo, frenezis nun de malespero; ferminte sin en siaj ĉambroj, dum du tagoj li akceptis nenian nutraĵon, kaj kvankam en la palaco svarmis amasoj da senatanoj kaj aŭgustanoj, kiuj rapidis tien kun signoj de bedaŭro kaj kunsento, li volis neniun vidi. La senato kunvenis en eksterordinara kunsido, dum kiu la mortinta infano estis proklamita diino; oni decidis konstrui al ŝi templon kaj difinis por ĝi apartan pastron. Oni faris ankaŭ en aliaj temploj novajn oferdonojn honore al la mortintino, oni fandis ŝiajn statuojn el multekostaj metaloj, kaj la enterigo estis unu senmezura soleno, dum kiu la popolo admiris la malmoderajn signojn de funebro, kiujn elmontradis la cezaro, ploris kun li, etendadis la manojn por donacoj, kaj, super ĉio, amuzis sin per la eksterordinara spektaklo.

Petroniuson maltrankviligis tiu ĉi morto. Oni sciis jam en la tuta Romo, ke Poppaea atribuas ĝin al sorĉoj. Post ŝi ripetis ĉi tion ankaŭ la kuracistoj, kiuj tiumaniere povis pravigi la senefikecon de siaj penoj, kaj la pastroj, kies oferdonoj montriĝis senhelpaj, kaj la sorĉfaristoj, tremantaj pri sia vivo, kaj la popolo. Petronius estis nun kontenta, ke Ligia forkuris; ĉar tamen li ne deziris malbone al Aulusoj, kaj deziris bone al si mem kaj al Vinicius, tial, kiam oni forigis la cipreson, fiksitan signe de funebro antaŭ Palatino, li iris al akcepto, aranĝita por la senatanoj kaj aŭgustanoj, volante konvinkiĝi, kiagrade Nero inklinias kredi la famojn pri sorĉoj, kaj kontraŭagi sekvojn, kiuj povus el tio rezulti.

Li supozis ankaŭ, konante Neron, ke tiu ĉi, se li eĉ ne ekkredis je sorĉoj, ŝajnigos, ke li kredas, tiel por trompi la propran doloron, kiel por venĝi kontraŭ iu ajn, kaj fine, por kontraŭagi supozojn, ke la dioj komencas lin puni por liaj krimoj. Petronius ne kredis, ke Nero povis ami eĉ la propran infanon vere kaj profunde, kvankam li amis ĝin flame, li estis tamen certa, ke la cezaro troafektos la doloron. Li ne eraris, vere. Nero aŭskultis konsolojn de senatanoj kaj kavaliroj kun ŝtona vizaĝo, kun okuloj, fiksitaj sur unu punkto, kaj oni vidis, ke se li eĉ efektive suferas, li tamen pensas samtempe pri tio, kian impreson lia doloro faras je la ĉeestantoj, li pozas samtempe je Niobo kaj faras spektaklon de patra funebro, kiel ĝin farus komedianto sur scenejo. Li eĉ ne sciis ĉe tio persisti en la silenta kaj kvazaŭ ŝtonrigida doloro, ĉar iafoje li faris gestojn, kvazaŭ li ŝutus sur la kapon polvon de la tero, iafoje ĝemis obtuze, kaj ekvidinte Petroniuson, levis sin subite kaj per tragika voĉo komencis voki tiel, ke ĉiuj povus lin aŭdi:

Eheu! Ankaŭ vi kulpas pri ŝia morto! Laŭ via konsilo eniris inter tiujn ĉi murojn la malbona spirito, kiu per unu rigardo elsuĉis la vivon el ŝia brusto... Ve al mi! kaj prefere miaj okuloj ne estus vidintaj la lumon de Helioso... Ve al mi! eheu! eheu!

Kaj laŭtigante ĉiam pli la voĉon, li ŝanĝis ĝin en malesperan krion, sed Petronius en tiu sama momento decidis riski ĉion per unu ĵeto de kubo, sekve, etendinte la manon, li deŝiris rapide silkan tukon, kiun Nero ĉiam portis ĉirkaŭ la kolo, kaj metis ĝin sur lian buŝon.

– Sinjoro! – li diris gravtone – bruligu Romon kaj la mondon pro doloro, sed konservu al ni vian voĉon!

Ekmiregis la ĉeestantoj, ekmiregis momente Nero mem, nur Petronius sola restis neŝancelita. Li sciis treege bone, kion li faras. Li ja memoris, ke al Terpnos kaj Diodorus estis ordonite simple kovri la buŝon de la cezaro, se li, laŭtigante la voĉon, elmetus ĝin al ia ajn danĝero.

– Cezaro – li parolis plu kun tiu sama graveco kaj malgajeco – ni suferis grandegan perdon, restu al ni almenaŭ tiu ĉi konsola trezoro!

La vizaĝo de Nero ektremis kaj post momento larmoj ekfluis el liaj okuloj, subite li apogis la manojn sur la ŝultrojn de Petronius kaj, metinte la kapon sur lian bruston, komencis ripeti meze de plorĝemoj:

– Vi sola el ĉiuj pri tio ekpensis, vi sola! Petronius! vi sola!

Tigellinus flaviĝis pro ĵaluzo – kaj Petronius parolis plu:

– Veturu Antiumon! Tie ŝi venis en la mondon, tie venis sur vin ĝojo, tie venos konsolo. La mara aero refreŝigos vian dian gorĝon; via brusto ekspiros la salan malsekecon. Ni, viaj fideluloj, sekvos vin ĉien, kaj dum ni konsolos vian doloron per amikeco, vi nin konsolos per kanto. – Jes! – diris Nero per plenda voĉo – mi verkos himnon je ŝia honoro kaj komponos al ĝi muzikon.

– Kaj poste vi serĉos la varman sunon en Bajoj.

– Kaj poste, forgeson en Grekujo.

– En la patrujo de poezio kaj kanto!

Tiel la ŝtona, malserena atmosfero pasis iom post iom, kiel pasas nuboj, kovrantaj la sunon, kaj komenciĝis interparolo, ankoraŭ kvazaŭ plena de malĝojo, sed plena ankaŭ de projektoj por la estonteco, koncernantaj la vojaĝon, artistajn prezentiĝojn, kaj eĉ akceptojn, kiujn postulis anoncita vizito de Tiridates, la reĝo de Armenujo. Tigellinus, vere, provis ankoraŭ mencii pri la sorĉoj, sed Petronius jam certa pri sia venko, simple akceptis la elvokon.

Tigellinus – li diris – ĉu vi kredas, ke sorĉoj povas malutili al dioj?

– La cezaro mem parolis pri ili – respondis la kortegulo.

– Doloro parolis, ne la cezaro, sed kion vi opinias pri tio?

– Dioj estas tro potencaj, por esti trafataj de sorĉoj.

– Ĉu vi do malkonfesas la diecon de la cezaro kaj de lia familio?

Peractum est! – ekmurmuris staranta apude Eprius Marcellus, ripetante la ekkrion, eligatan de la popolo, kiam gladiatoro sur areno estis unuafoje trafita tiel, ke ne necesis lin finmortigi.

Tigellinus subpremis en si koleron. Li kaj Petronius delonge estis rivaloj antaŭ la cezaro, kaj Tigellinus havis tiun superecon, ke Nero malpli, aŭ, plu ĝuste, tute ne ĝenis sin en lia ĉeesto, ĝis tiam tamen Petronius, kiomfoje ili kunestis, venkis lin per sia saĝeco kaj spriteco. Tiel okazis ankaŭ ĉi-foje. Tigellinus eksilentis, kaj nur enskribis en sian memoron tiujn senatanojn kaj kavalirojn, kiuj en la momento, kiam Petronius repaŝis en la fundon de la ĉambrego, grupiĝis ĉirkaŭ li, kredante, ke post tio, kio okazis, li estos nepre la unua favorato de la cezaro.

Petronius tamen forlasis la palacon, iris al Vinicius kaj, rakontinte al li la epizodon kun la cezaro kaj Tigellinus, diris:

– Ne nur mi forturnis la danĝeron de Aulus Plautius kaj Pomponia, kaj kune de ni ambaŭ, sed ankaŭ de Ligia, kiun oni ne serĉos simple tial, ke mi persvadis al la kuprobarba simio veturi en Antiumon, kaj el tie en Neapolon aŭ Bajojn. Li veturos, ĉar en Romo li ĝis nun ne kuraĝis prezentiĝi publike en teatro, kaj mi scias, ke delonge li jam intencas prezentiĝi en Neapolo. Por poste li revas pri Grekujo, kie li volas kanti en ĉiuj pli gravaj urboj, kaj poste, kune kun ĉiuj laŭrokronoj, kiujn oferos al li la Graeculi, soleni triumfan enveturon en Romon. Dum tiu tempo ni povos libere serĉi Ligian kaj kaŝi ŝin en sekura loko. Kaj nia nobla filozofo? Ĉu li ne venis ĝis nun?

– Via nobla filozofo estas trompisto. Ne! li ne venus, ne prezentis sin, nek prezentos sin jam plu!

– Mi tamen havas pli bonan opinion, ne tiom eble pri lia honesteco, kiom pri lia saĝeco. Li fluigis jam iom da sango el via monsako kaj venos almenaŭ tial, por fluigi ĝin duafoje.

– Li gardu sin, ke mi ne fluigu lian sangon.

– Ne faru tion; havu kun li paciencon, ĝis vi konvinkiĝos per pruvoj pri la trompo. Ne donu al li pli da mono, sed promesu anstataŭe malavaran rekompencon, se li alportos al vi sciigon certan. Ĉu vi ankaŭ entreprenas ion persone? – Du miaj liberigitoj, Nimfidius kaj Demas, serĉas ŝin fronte de sesdek homoj. Al tiu el la sklavoj, kiu ŝin trovos, mi promesis liberecon. Mi sendis krom tio kurierojn sur ĉiujn vojojn, kondukantajn al Romo, ke ili demandu en gastejoj pri la ligo kaj pri la fraŭlino. Mi mem trakuras la urban tage kaj nokte, esperante feliĉan hazardon.

– Kion ajn vi scios, konigu al mi, ĉar mi devas veturi en Antiumon.

– Bone.

– Kaj se iun matenon, vekiĝinte, vi diros al vi, ke pro unu knabino ne valoras sin aflikti kaj fari pro ŝi tiom da klopodoj, tiam venu Antiumon. Tie mankos nek virinoj, nek ĝuoj.

Vinicius komencis marŝi per rapidaj paŝoj, kaj Petronius sekvis lin dum kelka tempo per rigardo, fine li ekparolis:

– Diru al mi sincere, ne kiel brulkapulo, kiu ion trudas al si kaj mem sin ekscitas, sed kiel homo prudenta, kiu respondas al sia amiko: ĉu vi ĉiam egale deziras tiun Ligian?

Vinicius haltis por momento kaj rigardis tiel Petroniuson, kvazaŭ li antaŭe lin ne vidus, poste komencis denove marŝi. Videble estis, ke li subpremas en si ekspolodon. Fine en liaj okuloj, pro la sento de la propra senhelpeco, pro doloro, kolero kaj nevenkebla sopiro, ŝvelis du larmoj, kiuj ekparolis al Petronius pli forte, ol plej elokventaj vortoj.

Do, enpensiĝinte por momento, li diris:

– La mondon portas sur la ŝultroj ne Atlaso, sed virino, kaj lafoje ludas per ĝi, kiel per pilko.

– Jes – diris Vinicius.

Kaj ili komencis adiaŭi unu la alian. Sed en la sama momento sklavo sciigis, ke Chilo Chilonides atendas en la vestiblo kaj petas, ke oni lin allasu antaŭ la vizaĝon de la mastro.

Vinicius ordonis lin tuj enlasi, kaj Petronius diris:

– Ha, ĉu mi ne diris al vi! Je Herkulo! restu nur trankvila, alie li ekregos vin, ne vi lin.

– Saluton kaj honoron al la nobla armea tribuno kaj al vi, sinjoro! – parolis Chilo, enirante. – Estu via feliĉo egala al via gloro kaj la gloro vastiĝu tra la tuta mondo, de la kolonoj de Herkulo ĝis la limoj de l’ arsacidoj.

– Saluton, proklamanto de leĝoj de virto kaj saĝeco! – respondis Petronius.

Sed Vinicius demandis kun ŝajna trankvilo:

– Kion vi alportas?

– La unan fojon mi alportis al vi, sinjoro, esperon, nun mi alportas certecon, ke la fraŭlino estos retrovita.

– Tio signifas, ke vi ne trovis ŝin ĝis nun?

– Jes, sinjoro, sed mi trovis, kion signifas la signo, kiun ŝi faris al vi: mi scias, kiuj estas la homoj, kiuj ŝin forkaptis, kaj mi scias, inter konfesantoj de kiu dio oni devas ŝin serĉi.

Vinicius volis saltleviĝi de la seĝo, sur kiu li sidis, sed Petronius metis la manon sur lian ŝultron kaj, turnante sin al Chilo, diris:

– Parolu plu!

– Ĉu vi estas tute certa, sinjoro, ke la fraŭlino desegnis al vi fiŝon sur la sablo?

– Jes! – eksplodis Vinicius.

– Sekve ŝi estas kristanino kaj forkaptis ŝin kristanoj.

Venis momento de silento.

– Aŭskultu, Chilo – diris fine Petronius. – Mia parenco promesis al vi grandan sumon da mono por retrovo de la fraŭlino, sed ne malpli grandan nombron da batoj, se vi volos lin trompi. En la unua okazo vi aĉetos ne unu, sed tri skribistojn, en la dua la filozofio de ĉiuj sep saĝuloj, plus via propra, ne taŭgos por balzami viajn vundojn.

– La fraŭlino estas kristanino, sinjoro! – ekkriis la greko.

– Pripensu iom, Chilo. Vi ne estas malsaĝulo! Ni scias, ke Junia Silana kaj Calvia Crispinilla akuzis Pomponian Graecinan pri konfesado de la kristana superstiĉaro, sed ni scias ankaŭ, ke la hejma tribunalo liberigis ŝin de tiu akuzo. Ĉu do vi volus denove ĝin ripeti? Ĉu vi volus kredigi al ni, ke Pomponia, kaj kune kun ŝi Ligia, povas aparteni al malamikoj de la homa gento, al venenistoj de fontanoj kaj putoj, al adorantoj de azenkapo, al homoj, kiuj murdas infanojn kaj malĉastas en plej senhonta maniero? Pensu, Chilo, ĉu la tezo, kiun vi proklamas al ni, ne antiteziĝos per batoj sur via dorso?

Chilo dismetis la manojn, signe, ke tio ne estas lia kulpo, poste respondis:

– Sinjoro! diru greke la sekvantan frazon: Jesuo Kristo Filo de Dio, Savinto.

– Bone. Jen mi diras... Kio do?

– Kaj nun prenu la unuajn literojn de ĉiu el tiuj ĉi vortoj kaj kunmetu ilin tiel, ke ili formu unu vorton.

– Fiŝo! – diris kun miro Petronius.

– Jen, kial fiŝo iĝis la emblemo de la kristanoj – respondis fiere Chilo.

Sekvis momento de silento. En la argumentoj de la greko estis tamen io tiel frapanta, ke ambaŭ amikoj ne povis kontraŭstari al miro.

Vinicius – demandis Petronius – ĉu vi ne eraras kaj ĉu vere Ligia desegnis al vi fiŝon? – Je ĉiuj subteraj dioj, oni povas feneziĝi! – ekkriis kun ekscito la juna viro – se ŝi desegnus al mi birdon, mi dirus, ke ĝi estis birdo!

– Sekve ŝi estas kristanino! – ripetis Chilo.

– Tio ĉi signifas – diris Petronius – ke Pomponia kaj Ligia venenas putojn, murdas infanojn, kaptitajn sur stratoj, kaj malĉastas! Sensencaĵo!! Vi, Vinicius, estis pli longe en ilia domo, mi estis mollonge, sed mi konas sufiĉe tiel Auluson kiel Pomponian, mi konas eĉ sufiĉe Ligian, por diri: kalumnio kaj sensencaĵo!! Se fiŝo estas vere la emblemo de la kristanoj, kion oni efektive ne povas nei, kaj se ili estas kristaninoj, tiam, je Prozerpino! videble la kristanoj ne estas tiaj, kiaj ni ilin opinas.

– Vi parolas, kiel Sokrato, sinjoro – respondis Chilo. – Kiu iam esploris kristanon? Kiu ekkonis ilian instruon? Kiam mi migris antaŭ tri jaroj el Neapolo al Romo (ho, kial mi ne restis tie!), aliĝis al mi homo, kuracisto, nomata Glaucus, pri kiu oni rakontis, ke li estis kristano, kaj malgraŭ tie mi konvinkiĝis, ke li estis bona kaj virta homo.

– Ĉu ne de tiu virta homo vi eksciis nun, kion signifas la fiŝo?

– Ne, sinjoro, bedaŭrinde! Envoje en unu gastejo iu frapis per ponardo la bonan maljunulon; lian edzinon kaj infanojn forkaptis sklavkomercistoj, kaj mi, defendante ilin, perdis tiujn ĉi du fingrojn. Ĉar tamen inter la kristanoj, kiel oni diras, ne mankas mirakloj, mi esperas, ke ili rekreskos.

– Kiel do? ĉu vi iĝis kristano?

– De hieraŭ sinjoro! de hieraŭ! Tiu fiŝo igis min kristano. Vidu, kia forto tamen estas en ĝi! Kaj post kelkaj tagoj mi estos la plej fervora el fervoraj, por ke ili allasu min al ĉiuj siaj sekretoj, kaj kiam ili allasos min al ĉiuj sekretoj, mi ekscios, kie kaŝas sin la fraŭlino. Tiam eble mia kristaneco estos por mi pli profitdona, ol mia filozofio. Mi ankaŭ faris voton al Merkuro, ke se li helpos al mi trovi la forkurintojn, mi oferos al li du bovidinojn, egalajn laŭ aĝo kaj kresko, al kiuj mi ordonos origi la kornojn.

– Do via hieraŭa kristaneco kaj via antaŭa filozofio ne malpermesas al vi kredi je Merkuro?

– Mi ĉiam kredas tion, kion mi bezonas kredi, kaj tio ĉi estas mia filozofio, kiu devus plaĉi speciale al Merkuro. Malfeliĉe, vi scias, noblaj sinjoroj, kiel suspektema dio li estas. Li ne kredas al promesoj de eĉ senmakulaj filozofoj kaj preferus eble antaŭe ricevi la bovidinojn, dume ĝi estas grandega elspezo. Ne ĉiu estas tamen Seneca, kaj la elspezo ne estas por mi ebla, se tamen la nobla Vinicius bonvolus, antaŭpage por la sumo, kiun li al mi promesis... iom...

– Nek unu obolon, Chilo! – diris Petronius – nek unu obolon! La malavareco de Vinicius superos viajn esperojn, sed nur tiam, kiam Ligia estos trovita, tie estas, kiam vi montros al ni ŝian kaŝejon. Merkuro devas krediti al vi la du bovidinojn, kvankam mi ne miras, se ne plaĉas al li tion fari, kaj mi rekonas en ĉi tio lian saĝecon.

– Aŭskultu min, noblaj sinjoroj. La malkovro, kiun mi faris, estas grandega, ĉar kvankam mi ne trovis ĝis nun la fraŭlinon, mi trovis la vojon, sur kiu oni devas ŝin serĉi. Jen vi dissendis liberigitojn kaj sklavojn tra la tuta urbo kaj en la provincon – kaj ĉu iu el ili havigis al vi ian indikon? Ne! Mi sola ĝin donis. Kaj mi diros al vi pli. Inter viaj sklavoj povas esti kristanoj, pri kiuj vi ne scias, ĉar tiu superstiĉaro disvastiĝis jam ĉie, kaj tiuj, anstataŭ helpi, perfidos vin. Malbone eĉ estas, ke ili nun vidas min ĉi tie; tial vi, nobla Petronius, ordonu silenti al Eunice, kaj vi, same nobla Vinicius, diskonigu, ke mi vendas al vi ŝmiraĵon, kiu al ŝmiritaj per ĝi ĉevaloj certigas venkon en cirko... Mi sola serĉos, kaj mi sola retrovos la fraŭlinon; vi nur fidu al mi kaj sciu, ke kiom ajn mi ricevos antaŭe, ĝi estos por mi nur stimulo, ĉar ĉiam mi esperos ion pli kaj havos tiom pli grandan certecon, ke la promesita rekompenco ne restos preter mi. Ha, jes! Kiel filozofo mi malŝatas monon, kvankam malŝatas ĝin nek Seneca, nek Musonius, kiuj tamen ne perdis, iun defendante, la fingrojn, kaj kiuj povas mem skribi kaj transdoni siajn nomojn al la posteularo. Sed krom la sklavo, kiun mi intencas aĉeti, kaj krom Merkuro, al kiu mi promesis du bovidinojn (vi ja scias, kiel altiĝis la prezoj de brutoj), la serĉado mem sekvigas multegajn elspezojn. Aŭskultu nur pacience. Jen, dum tiuj kelkaj tagoj miaj piedoj kovriĝis per vundoj pro la senĉesa irado. Mi vizitadis vinejojn, por babili kun homoj, mi vizitadis bakistojn, buĉistojn, vendistojn de olivoleo kaj fiŝkaptistojn. Mi trakuradis ĉiujn stratojn kaj stratetojn; mi estis en kaŝejoj de forkurintaj sklavoj; mi malgajnis pli ol cent asojn en morao-ludo; mi estis en lavejoj, sekigejoj, manĝejoj, mi vidis muelistojn kaj skulptistojn; mi vidis homojn, kiuj kuracas vezikon kaj elŝiras dentojn, mi parolis kun strataj vendistoj de sekigitaj figoj, mi estis en tombejoj, kaj ĉu vi scias, por kio? Jen, por ĉie designi la fiŝon, rigardi homojn en la okulojn kaj aŭskulti, kion ili respondos al tiu signo. Dum longa tempo mi povis nenion rimarki, fine mi ekvidis foje ĉe fontano maljunan sklavon, kiu ĉerpis akvon per siteloj kaj ploris. Proksimiĝinte tiam, mi demandis pri la kaŭzo de liaj larmoj. Al tio, kiam ni sidiĝis sur la ŝtupoj de la fontano, li respondis, ke dum la tuta vivo li ŝparis sestercon post sesterco, por elaĉeti sian amatan filon, sed lia mastro, iu Pansa, ekvidinte la monon, forprenis ĝin, kaj la filon retenis plu kiel sklavon. “Kaj tial mi ploris – parolis la maljunulo – ĉar kvankam mi ripetas: “fariĝu la dia volo, mi ne povas, mizera pekulo, reteni la larmojn.” Tiam, kvazaŭ tuŝite de ataŭsento, mi desegnis al li fiŝon, kaj li respondis: “Ankaŭ mia espero estas en Kristo.” Mi do demandis: “Vi ekkonis min laŭ la signo?” Li diris: “Jes, kaj paco estu kun vi”. Tiam mi ektiris lin je la lango, kaj la bonulo ĉion elbabilis. Lia mastro, tiu Pansa, estas mem liberigito de la granda Pansa kaj venigas per Tibro ŝtonojn en Romon, kiujn sklavoj kaj dungitoj elŝarĝas el flosoj kaj portas al konstruataj domo nokte, por ne bari la stratan movadon. Inter ili laboras multaj kristanoj kaj lia filo, sed ĉar la laboro superas liajn fortojn, tial li volis lin elaĉeti. Sed Pansa preferis reteni tiel la monon, kiel la sklavon. Tiel parolante, li komencis plori, kaj mi miksis miajn larmojn al la liaj, kion mi faris facile pro la boneco de mia koro kaj pro ŝirdoloro en la piedoj, kiun mi ricevis pro troa irado. Mi komencis ĉe tio plendi, ke veninte antaŭ kelkaj tagoj al Neapolo, mi konas neniun el la fratoj kaj ne scias, kie ili kunvenas por kune preĝi. Li ekmiris, ke la kristanoj el Neapolo ne donis al mi leterojn al la romaj fratoj, sed mi diris al li, ke oni ilin ŝtelis de mi en la vojo. Tiam li diris, ke mi venu nokte al la riverbordo, kaj li konatigos min kun la fratoj, kiuj kondukos min en la preĝodomojon kaj la ĉefuloj, kiuj regas la kristanan komunumon. Ekaŭdinte ĉi tion, mi tiel ekĝojis, ke mi donis al li sumon, bezonan por elaĉeti lian filon, esperante, ke la grandanima Vinicius duoble ĝin al mi redonos.

Chilo – interrompis Petronius – en via rakonto mensogo naĝas sur la supraĵo de la vero, olivoleo sur akvo. Vi alportis gravajn sciigojn, ĉi tion mi ne neas. Mi eĉ asertas, ke granda paŝo estas farita por retrovi Ligian, sed vi ne grasigu per mensogo viajn novaĵojn. Kiel nomas sin la maljunulo, de kiu vi eksciis, ke la kristanoj ekkonas sin riciproke per la signo de fiŝo?

Euricius, sinjoro. Kompatinda, malfeliĉa maljunulo! Li memorigis al mi Glaucuson la kuraciston, kiun mi defendis kontraŭ la rabistoj, kaj per tio ĉi li ĉefe kortuŝis min.

– Mi kredas, ke vi konatiĝis kun li kaj ke vi scios elprofiti tiun ĉi konatecon, sed monon vi al li ne donis. Vi ne donis al li eĉ ason, vi min komprenas! Vi nenion donis!

– Sed mi helpis al li porti la sitelojn kaj parolis pri lia filo kun plej granda kunsento. Jes, sinjoro! kio povas kaŝi sin de la penetremo de Petronius? Do, mi ne donis al li monon, aŭ, pli ĝuste, mi donis ĝin al li, sed en la animo, en al menso, kio, se li estus vera filozofo, devus al li sufiĉi... Kaj mi donis tial, ke mi konsideris tian agon necesa kaj utila, ĉar pensu, sinjoro, kiel ĝi tuj favorigus al mi ĉiujn kristanojn, kiel ĝi faciligus aliron al ili kaj kian fidon vekus en ili.

– Vere – diris Petronius – kaj vi devis ĝin fari.

– Ĝuste tial mi venas ĉi tien, por ke mi povu ĝin fari.

Petronius turnis sin al Vinicius:

– Ordonu elkalkuli al li kvin mil sestercojn, sed en la animo, en la menso...

Sed Vinicius diris:

– Mi donos al vi servanton, kiu portos la bezonan sumon, kaj vi diros al Euricius, ke la servanto estas via sklavo, kaj en lia ĉeesto vi transdonos al li la monon. Ĉar tamen vi alportis gravan sciigon, saman sumon vi ricevos por vi mem. Venu preni la servanton kaj la monon hodiaŭ vespere.

– Jen vera cezaro! – diris Chilo. – Permesu, sinjoro, ke mi dediĉos al vi unu el miaj verkoj, sed permesu ankaŭ, ke hodiaŭ vespere mi venos sole por preni la monon, ĉar Euricius diris al mi, ke oni elŝarĝis jam ĉiujn flosojn, kaj novajn oni alnaĝigos el Ostio nur post kelkaj tagoj. Paco estu kun vi! Tiel adiaŭas sin la kristanoj... Mi aĉetos al mi sklavinon, tio estas, mi volis diri, sklavon. Fiŝojn oni kaptas per fiŝkaptilo, kaj kristanojn per fiŝo. Pax vobiscum! pax!... pax!... pax!...