Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

ĈAPITRO XV

Petronious al Vinicius:

“Per fidata sklavo mi sendas al vi el Antiumo tiun ĉi leteron, al kiu, mi esperas, vi respondos per la sama sklavo sen troa prokrasto, kvankam via mano pli kutimas al glavo kaj lanco, ol al plumo. Mi lasis vin sur bona vojo kaj plenan de espero, do mi kredas, ke aŭ jam vi la dolĉan pasion kvietigis en la brakoj de Ligia, aŭ kvietigos ĝin, antaŭ ol vera vintra vento blovos sur Kampanion de la supro de Sorakto. Ho mia Vinicius! Estu al vi majstrino la ora diino de Cipro, kaj vi estu majstro al tiu liga Aŭroro, kiu forkuras de la suno de amo. Memoru ankaŭ ĉiam, ke marmoro mem per si, eĉ plej multekosta, estas nenio, kaj ke veran valoron ĝi nur ricevas, kiam en ĉefverkon ĝin transformas la mano de skulptisto. Tia skulptisto estu vi, carissime! Ami ne estas sufiĉe, oni devas scii ami kaj oni devas scii instrui amon. Volupton sentas ja eĉ la plebo, kaj eĉ bestoj, sed vera homo ĝuste per tio de ili distingiĝas, ke li ĝin kvazaŭ ŝanĝas en noblan arton, kaj, ĝuante, scias tion, la tutan ĝian dian valoron klare konscias en penso, kaj tiel ne nur la korpon, sed ankaŭ la animon satigas. Plurfoje, kiam mi pensas ĉi tie pri la vanteco, necerteco kaj enuo de nia vivo, venas en mian kapon la penso, ke vi eĉ eble pli bone elektis, ke ne la cezara kortego, sed milito kaj amo estas la du solaj aferoj, por kiuj valoras naskiĝi kaj vivi.

En milito vi estis feliĉa, estu do feliĉa ankaŭ en amo, kaj se vin interesas, kio okazas en la cezara kortego, mi sciigos vin pri tio de tempo. Jen ni sidas en Antiumo kaj flegas nian ĉielan voĉon, ni sentas ĉiam egalan malamon al Romo, kaj por la vintro ni intencas iri en Bajojn, por prezentiĝi publike en Neapolo, kies loĝantoj, estante grekoj, pli bone scios nin taksi, ol la lupa idaro, loĝanta ĉe la bordoj de Tibro. Homoj alkuros el Bajoj, el Pompeo, el Puteolo, el Kumoj, el Stabioj, ne mankos al ni aplaŭdoj, nek laŭraj kronoj, kaj tio ĉi kuraĝigos nin al la intencata iro en Aĥajon.

Kaj la memoro pri la malgranda aŭgustino? Jes! Ni ŝin ankoraŭ priploras. Ni kantas himnojn, komponitajn de ni mem, tiel belege, ke sirenoj pro envio kaŝis sin en plej profundajn kavernojn de Amfitrito. Aŭskultus nin, anstataŭe, delfenoj, se ilin ne malhelpus la bruado de la maro. Nia doloro ĝis nun ne kvietiĝis, ni do montras ĝin al la homoj en ĉiuj formoj, kiujn instruas la skulptarto, zorge atentante ĉe tio, ĉu ni estas kun ili belaj kaj ĉu la homoj scias rekoni ĉi tiun belecon. Ha, mia kara! ni mortos kiel arlekenoj kaj komediantoj.

Estas ĉi tie ĉiuj aŭgustanoj kaj ĉiuj aŭgustaninoj, ne kalkulante kvincent azeninojn, en kies lakto banas sin Poppaea, kaj dek mil servistojn. Iafoje estas eĉ gaje. Calvia Crispinilla maljuniĝas; oni diras, ke ŝi elpetis de Poppaea la permeson bani sin tuj post ŝi. Al Nigidia Lucanus donis vangofrapon, suspektante ŝin pri rilato kun gladiatoro. Sporus malgajnis la edzinon, kubludante kun Senecio. Torquatus Silanus proponis al mi por Eunice kvar kaŝtankolorajn ĉevalojn, kiuj eksterdube venkos ĉi-jare en vetkuro. Mi ne volis! kaj ankaŭ al vi mi dankas, ke vi ŝin ne akceptis. Rilate al Torquatus Silanus, li eĉ ne divenas, kompatindulo, ke li estas jam pli ombro, ol homo. Lia morto jam estas decidita. Kaj ĉu vi scias, kia estas lia kulpo? Jen li estas pranepo de la dia Aŭgusto. Nenia savo estas por li. Tia estas nia mondo.

Ni atendis ĉi tie, kiel vi scias, Tiridateson, dume Vologes skribis ofendan leteron. Ĉar li konkeris Armenujon. Li petas, ke ni lasu ĝin al li por Tiridates, ĉar se ni ne lasos, li ankaŭ ĝin ne redonos. Puraj mokoj! do ni decidis militon. Corbulo ricevos tian povon, kian dum la milito kontraŭ la maraj rabistoj havis la granda Pompejus. Estis tamen momento, ke Nero hezitis: li timas videble la gloron, kiun en okazo de venko povas akiri Corbulo. Oni eĉ konsideris, ĉu ne oferi la ĉefkomandon al nia Aulus. Kontraŭstaris tion Poppaea, kiun la virto de Pomonia videble incitas, kiel salo en la okulo.

Valtinus promesis al ni iajn eksterordinarajn luktojn de gladiatoroj, aranĝotajn de li en Benevento. Vidu, kion malgraŭ la diro: ne sutor supra crepidam, atingas ŝuistoj en nia tempo! Vitelius — posteulo de ŝuisto, kaj Vatinius — filo mem. Eble li eĉ mem iam alenkudris! Histriono Aliturus mirinde prezentis hieraŭ Edipon. Mi ankaŭ demandis lin, kiel judon, ĉu la judoj kaj la kristanoj estas la samo? Li respondis al mi, ke la judoj havas sian religion de jarmiloj, dum la kristanoj apartenas al nova sekto, kiu antaŭ nelonge estis kreita en Judeo. Oni krucumis tie dum la regado de Tiberius iun homon, kies konfesantoj multiĝas tagon post tago kaj konsideras lin dio. Ŝajnas, ke iujn aliajn diojn, precipe la niajn, ili ne volas koni. Mi ne komprenas, kiel tio povus al ili malutili.

Tigellinus elmontras jam al mi malkaŝon malamikecon. Ĝis nun li ne povas helpi sin kontraŭ mi, sed li superas mi en unu afero. Jen li pli zorgas pri la vivo kaj ankaŭ estas pli granda fripono, ol mi, kio lin proksimigas al Ahenobarbus. Tiuj du interkompreniĝos pli aŭ malpli frue, kaj tiam venos mia vico. Kiam tio estos, mi ne scias. sed, ĉar ĉiuokaze ĝi devas iam esti, la dato ne gravas. Dume oni devas amuziĝi. La vivo mem per si ne estus malbona, se ne estus la Kuprobarba. Dank’ al li homo iafoje abomenas sin mem. Vane estas konsideri la bataladon pri liaj favoroj kiel ian cirkan vetkuron, kiel ian ludon, ian lukton, en kiu venko flatas la memamon. Mi vere ofte tiel prezentas al mi la aferon, tamen iafoje ŝajnas al mi, ke mi estas ia Chilo kaj neniu pli bona, ol li. Kiam vi ĉesos lin bezoni, sendu lin al mi. Mi ekŝatis liajn edifantajn interparolojn. Salutu de mi vian kristaninon, aŭ pli ĝuste, petu ŝin en mia nomo, ke ŝi ne estu por vi fiŝo. Sciigu min pri via amo, sciu ami kaj instruu ami. Adiaŭ”

M. C. Vinicius al Petronius:

Ligia ne estas ĝis nun trovita. Se mi ne esperus baldaŭ ŝin retrovi, vi ni ricevus respondon, ĉar kiam la vivo iĝas teda, oni ne emas skribi. Mi volis kontroli, ĉu Chilo min ne trompas, kaj en la sama nokto, kiam li venis preni la monon por Euricius, mi kovris min per militista mantelo kaj sekvis nerimarkite lin kaj la knabon, kiun mi aldonis al li. Kiam ili venis en la difinitan lokon, mi observis ilin de malproksime, kaŝita post havena kolono, kaj mi konvinkiĝis, ke Euricius ne estas elpensita figuro. Malsupre, ĉe la rivero, kelkdek homoj elŝarĝadis ĉe torĉoj ŝtonojn el grandega floso kaj metadis ilin ĉe la bordo. Mi vidis, kiel Chilo proksimiĝis al ili kaj komencis interparoli kun iu maljunulo, kiu post momento falis al liaj piedoj. La aliaj grupiĝis ĉirkaŭ ili, eligante ekkriojn de miro. Antaŭ miaj okuloj la sklavo transdonis la sakon el Euricius, kiu, ekkaptinte ĝin, komencis preĝi kun suprenlevitaj okuloj, kaj apud li surgenuiĝis iu alia, videble lia filo. Chilo parolis ankoraŭ ion pli, kion mi ne povis aŭdi, kaj benis tiel la genuantojn, kiel la aliajn, farante ĉe tio en la aero signojn en la formo de kruco, kiun ili videble adoras, ĉar ĉiuj fleksis la genuojn. Mi sentis emon veni malsupren al ili kaj promesi tri tiajn sakojn al tiu, kiu transdonos al mi Ligian, sed mi timis malhelpi al Chilo en liaj planoj kaj, post momenta konsidero, mi foriris.

Tio okazis almenaŭ dekdu tagojn post via forveturo. De tiu tempo li vizitis min kelkajn fojojn. Li mem rakontis al mi, ke li akiris grandan influon inter la kristanoj. Li diras, ke se li ne trovis Ligian ĝis nun, ĝi estas tial, ke la kristanoj estas jam sennombre multaj en Romo mem, do ne ĉiuj konas sin reciproke kaj ne povas scii ĉion, kio okazas inter ili. Ili estas ankaŭ singardemaj kaj ĝenerale neparolemaj, li tamen certigas, ke se li nur atingos la ĉefulojn, kiujn oni nomas presbiteroj, li scios eligi de ili ĉiujn sekretojn. Kelkajn li jam ekkonis kaj penis ilin esplori, sed gardeme, por per rapido ne veki suspektojn kaj ne malfaciligi la laboron, kaj kvankam malfacile estas atendi, kvankam mankas al mi pacienco, mi sentas, ke li estas prava, kaj mi atendas.

Li eksciis ankaŭ, ke ili havas komunajn preĝolokojn, ofte ekster la urbaj muregoj en malplenaj domoj kaj eĉ en sablejoj. Tie ili gloras Kriston, kantas kaj festenas. Tiaj lokoj estas multaj. Chilo supozas, ke Ligia intence vizitas aliajn, ol Pomponia, por ke la lasta, en okazo de juĝo kaj esploro, povu purkonscience ĵuri, ke ŝi ne konas ŝian kaŝejon. Povas esti, ke la presbiteroj konsilis al ŝi ĉi tiun singardemon. Kiam Chilo ekkonos jam tiujn lokojn, mi vizitados ilin kune kun li kaj, se la dioj permesos al mi ekvidi Ligian, mi ĵuras al vi je Jovo, ke ĉi-foje ŝi ne forkuros el miaj manoj.

Mi pensas senĉese pri tiuj preĝolokoj. Chilo ne volas, ke mi iradu tien kun li. Li timas, sed mi ne povas sidi hejme. Mi ekkonos ŝin tuj, eĉ alivestitan aŭ vualitan. Ili kunvenas tie nokte, sed mi ekkonos ŝin eĉ nokte. Mi ekkonus ĉie ŝian voĉon kaj sintenon. Mi mem iros alivestita kaj atentos ĉiun, kiu eniros kaj eliros. Mi pensos pri ŝi senĉese, do mi ŝin rekonos. Chilo devas veni morgaŭ, kaj ni iros. Mi kunprenos armilon. Kelkaj miaj sklavoj, senditaj provincen, revenis kun nenio. Sed nun mi estas certa, ke ŝi estas ĉi tie, en la urbo, eble eĉ ne malproksime. Mi vizitis ankaŭ mem multajn domojn, pretekstante luon. Ĉe mi estos al ŝi centfoje pli bone, ĉar tie vivas tutaj amasoj da malriĉuloj. Mi ja nenion al ŝi avaros. Vi skribas, ke mi bone elektis, sed jen mi ja elektis zorgojn kaj ĉagrenojn. Ni iros unue en tiujn domojn, kiuj estas en la urbo, poste ekster la pordegojn. La espero atendas ion de ĉiu morgaŭo — alie oni ne povus vivi. Vi diras, ke oni devas scii ami; mi ankaŭ sciis paroli kun Ligia pri amo, sed nun mi nur sopiras, nur atendas Chilon kaj hejme sentas min neelteneble. Adiaŭ.”