Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO XVI

Chilo ne montris sin tamen sufiĉe longe, tiel, ke Vinicius ne sciis fine, kion pri tio opinii. Vane li ripetadis al si, ke la serĉado, se oni deziras sukcesajn rezultojn, devas esti malrapida. Same lia sango, kiel lia ekscitema naturo, ribelis kontraŭ la voĉo de la prudento. Nenion fari, atendi, sidi kun senage kunmetitaj manoj, estis io tiel kontraŭa al lia karaktero, ke neniel li povis kun tio paciĝi. Trakurado de la urbaj stratetoj en malhela, sklava mantelo, pro tio mem, ke ĝi estis vana, ŝajnis al li nura trompado de la propra senfareco kaj ne povis lin kontentigi. Liaj liberigitoj, ruzaj homoj, al kiuj li ordonis entrepreni apartajn serĉadojn, montriĝis centfoje malpli lertaj, ol Chilo. Dume, krom la amo, kiun li sentis al Ligia, naskiĝis en li ankaŭ la obstineco de ludisto, kiu volas venki. Vinicius ĉiam estis tia. De siaj plej junaj jaroj li ĉiam celatingis, kion li volis, kun pasio de homo, kiu ne komprenas, ke io povas malsukcesi, aŭ ke oni devas ion rezigni. La militista rigoro, vere, disciplinis por ia tempo lian memvolon, sed kune enradikigis al li la konvinkon, ke ĉiu ordono, kiun li direktas al homoj malpli altrangaj, devas esti plenumita, kaj la longa restado en Oriento, inter homoj fleksemaj kaj kutimantaj al sklava obeado, konfirmis en li la kredon, ke por lia “mi volas” ne ekzistas limoj. Nune do sangis dolore ankaŭ lia memamo. En tiuj kontraŭaĵoj, en tiu rezisto kaj en la forkuro mem de Ligia estis, krome, io nekomprenebla por li, ia enigmo, per kies solvo li mortlace streĉis la kapon. Li sentis, ke Acte diris la veron kaj ke li ne estis por Ligia indiferenta. Sed se tiel estis, kial ŝi preferis vagan vivon kaj mizeron, ol lian amon, ol liajn karesojn kaj ol la restadon en lia luksa domo? Al tiu ĉi demando li ne sciis trovi respondon, li nur akiris, anstataŭe, ian malklaran senton, ke inter li kaj Ligia kaj inter iliaj ideoj, inter la mondo de li mem kaj Petronius kaj la mondo de Ligia kaj Pomponia Graecina ekzistas ia diferenco, ia miskompreno, profunda, kiel abismo, kiun nenio povos plenigi kaj ebenigi. Tiam ŝajnis al li, ke li devas perdi Ligian, kaj ĉe tiu ĉi penso li perdadis la reston de la anima egalpezo, kiun Petronius volis en li konservi. Estis momentoj, kiam li mem ne sciis, ĉu li amas Ligian, aŭ ŝin malamas, li nur komprenis, ke li devas ŝin retrovi kaj ke li preferus, ke la tero lin englutu, ol ke li neniam ŝin revidu kaj ekposedu. Dank’ al la forto de la imago li vidadis ŝin kelkfoje tiel precize, kvazaŭ ŝi starus antaŭ li; li rememoris ĉiun vorton, kiun li diris al ŝi kaj kiun li aŭdis de ŝi. Li sentis ŝin proksime, li sentis ŝin ĉe la brusto, en la brakoj, kaj tiam la pasio ekregadis lin, kiel flamo. Li amis ŝin kaj alvokis ŝin. Kaj kiam li pensis, ke li estis de ŝi amata kaj ke ŝi povis propravole plenumi ĉion, kion li de ŝi postulis, ekkaptadis lin doloro premega, senmezura, kaj ia granda sentemo plenigadis lian koran, kvazaŭ senlima ondo. Sed li havis ankaŭ momentojn, kiam li paliĝadis pro furiozo kaj ĝuis pensojn pri humiligo kaj suferoj, kiujn li kaŭzos al Ligia, kiam li ŝin retrovos. Li volis ne nur ŝin havi, sed havi ŝin kiel piedpremitan sklavinon, kaj kune li sentis, ke se oni lasus li elekti: ĉu esti ŝia sklavo, aŭ revidi ŝin neniam plu en la vivo, li preferus esti ŝia sklavo. Estis tagoj, kiam li pensis pri signoj, kiujn sur ŝia rozkolora korpo postlasus vipo, kaj samtempe li volus kisi tiujn signojn. Venis ankaŭ en lian kapon, ke li estus feliĉa, se li povus ŝin mortigi.

En tiu konfuzo, en tiu laceco, necerteco kaj aflikto li perdadis sian sanon, kaj eĉ la belecon. Li iĝis ankaŭ senindulga kaj kruela mastro. Liaj sklavoj, kaj eĉ liberigitoj, proksimiĝadis al li kun tremo, kaj ĉar sen iuj kaŭzoj trafadis ilin punoj, same senkompataj, kiel malpravaj, ili komencis lin kaŝe malami. Li, sentante ĉi tion kaj sentante sian forlasitecon, tiom pli venĝis kontraŭ ili. Li moderigadis sin sole kun Chilo, timante, ke la lasta ne ĉesu la serĉadon, kaj la greko, rimarkinte ĉi tion, komencis lin superregi kaj iĝi ĉiam pli postulema. Unue dum ĉiu sia vizito li certigadis Viniciuson, ke la afero iros facile kaj rapide, nun li komencis mem eltrovi malfacilaĵojn, ne ĉesante, vere, garantii la senduban bonrezulton de la serĉado, li ne kaŝis tamen, ke ĝi devas ankoraŭ longe daŭri.

Li venis fine, post longaj tagoj de atendado, kun vizaĝo tiel malserena, ke la juna viro paliĝis je lia vido kaj, saltinte al li, apenaŭ havis la forton demandi:

– Ŝi ne estas inter la kristanoj?

– Jes, sinjoro – respondis Chilo – sed mi trovis inter ili Glaucuson, la kuraciston.

– Pri kio vi parolas, kaj kiu li estas?

– Do vi forgesis, sinjoro, pri la maljunulo, kun kiu mi migris el Neapolo al Romo kaj kiun defendante, mi perdis tiujn ĉi du fingrojn, kies perdo ne lasas min preni plumon en la manon? La rabistoj, kiuj forkaptis lian edzinon kaj infanojn frapis lin per ponardo. Mi lasis lin agoniantan en gastejo apud Minturnoj kaj longe mi lin priploris. Bedaŭrinde! mi konvinkiĝis, ke li vivas ĝis nun kaj apartenas al la kristana komunumo en Romo.

Vinicius, kiu ne povis kompreni, pri kio temas, konceptis nur tion, ke tiu Glaucus prezentas ian baron en la serĉado de Ligia, li do subpremis koleron, kiu kreskis en li, kaj diris:

– Se vi lin defendis, li devus esti dankema kaj helpi al vi.

– Ha, nobla tribuno! eĉ dioj ne ĉiam estas dankemaj, kion do diri pri homoj. Jes, li devus esti al mi dankema. Malfeliĉe, li estas tamen maljunulo kun malforta menso, malklarigita de la aĝo kaj ĉagrenoj, kaj tial li ne nur ne estas al mi dankema, sed, kiel mi eksciis ĝuste de liaj samkonfesantoj, li akuzas min, ke mi interkonsentis kun la rabistoj kaj ke mi estas la kaŭzo de liaj malfeliĉoj! Jen mia rekompenco por la du fingroj!

– Mi estas certa, fripono, ke estas tiel, kiel li rakontas – diris Vinicius.

– Vi do scias pli multe, oh li, sinjoro – respondis digne Chilo – ĉar li nur supozas, ke tiel estis, kio tamen ne malhelpus al li kunvoki kristanojn kaj kruele venĝi kontraŭ mi. Li tion farus sendube, kaj la aliaj same sendube helpus al li. Feliĉe, li ne scias mian nomon, kaj en la preĝodomo, kie ni renkontiĝis, li min ne rimarkis. Mi tamen tuj lin ekkonis kaj en la unua momento mi volis ĵeti min ĉirkaŭ lian kolon. Detenis min de tio nur la prudento kaj kutimo pripensi ĉiun paŝon, kiun mi intencas fari. Mi komencis post la eliro el la preĝodomo demandi pri li, kaj tiuj, kiuj lin konas, diris al mi, ke tio estas homo, kiun perfidis kunvojaĝanto envoje el Neapolo... Alie mi ja ne scius, ke li tion rakontas.

– Tio ĉi min neniel interesas! Parolu, kion vi vidis en la preĝodomo.

– Vin tio ĉi ne interesas, sinjoro, sed min ĝi interesas tiom same, kiom la tuteco de mia propra haŭto. Kaj ĉar mi volas, ke mia instruo postvivu min, mi preferas rezigni la rekompencon, kiun vi promesis al mi, ol riski la vivon por la vantaj riĉaĵoj de tiu ĉi mondo, sen kiuj, kiel vera filozofo, mi scios vivi kaj serĉi la dian veron.

Sed Vinicius proksimiĝis al li kun malbonaŭgura vizaĝo kaj komencis paroli per obtuzigita voĉo:

– Kaj kiu al vi diris, ke morto pli certe trafos vin el la mano de Glaucus, ol el la mia? De kie vi scias, hundo, ĉu oni vin tuj ne enterigos en mia ĝardeno?

Chilo, kiu estis timulo, rigardis Viniciuson kaj en unu sekundo ekkomprenis, ke se li diros malprudente unu vorton pli, li pereos senrevoke.

– Mi serĉos ŝin, sinjoro, kaj mi trovos ŝin! – li ekkriis momente.

Sekvis silento, dum kiu oni aŭdis nur la rapidan spiradon de Vinicius kaj malproksiman kantadon de sklavoj, laborantaj en la ĝardeno.

Nur post moment la greko, rimarkinte, ke la juna patricio jam iom trankviliĝis, komencis paroli:

– La morto pasis preter mi, sed mi rigardis ĝin kun tia trankvilo, kiel Sokrato. Ne, sinjoro! mi ne diris al vi, ke mi rezignas la serĉado de la fraŭlino, kaj mi nur volis al vi diri, ke tiu serĉado estos nun ligita kun pli granda danĝero por mi. Vi dubis antaŭ kelka tempo, ĉu ekzistas en la mondo iu Euricius, kaj kvankam per la propraj okuloj vi konvinkiĝis, ke la filo de mia patro diris al vi la veron, vi suspektas nun, ke mi elpensis al vi Glaucuson. Ve! Se li estus nur elpensaĵo, se mi povus kun plena sekureco iradi inter la kristanojn, kiel mi antaŭe iradis, mi cedus por tio la mizeran, maljunan sklavinon, kiun mi aĉetis antaŭ tri tagoj, ke ŝi prizorgu mian aĝon kaj kriplecon. Sed Glaucus vivas, sinjoro, kaj se li min foje ekvidus, vi ne vidus min plu, kaj en tiu okazo, kiu retrovus por vi la fraŭlinon?

Li eksilentis kaj komencis viŝi larmojn poste li parolis plu:

– Sed kiel longe Glaucus vivas, kiel mi ŝin serĉu, se ĉiumomente mi povas lin renkonti, kaj se mi lin renkontos, mi pereos kaj kun mi pereos mia serĉado.

– Al kio vi celas? Kion vi konsilas? kaj kion vi volas entrepreni? – demandis Vinicius.

– Aristotelo instruas nin, sinjoro, ke oni devas oferi aferojn malpli grandajn por la pli grandaj, kaj la reĝo Priamo ofte diris, ke maljuneco estas peza ŝarĝo. Jen la ŝarĝo de maljuneco kaj malfeliĉoj premas Glaucuson de longe kaj tiel peze, ke morto estus por li bonfaro. Ĉar kio, laŭ Seneca, estas morto, se ne liberigo?...

– Arlekenu kun Petronius, ne kun mi, kaj diru, kion vi volas?

– Se virto estas arlekenaĵo, lasu min la dioj ĉiam esti arlekeno. Mi volas, sinjoro, forigi Glaucuson, ĉar kiel longe li vivas, tiel mia vivo, kiel la serĉado estas en senĉesa danĝero.

– Dungu do homojn, ke ili lin mortbatu per bastonoj, kaj mi ilin pagos.

– Ili igos vin tropagi, sinjoro, kaj poste ekspluatos la sekreton. En Romo estas tiom da friponoj, kiom da sableroj sur areno, sed vi ne kredus, sinjoro, kiel postulemaj ili estas, se honesta homo bezonas dungi ilian friponecon. Ne! nobla tribuno! Kaj se vigloj kaptus la murdistojn ĉe la mortigo? ili sendube konfesus, kiu ilin dungis, kaj vi havus embarason. Sed min ili ne montros, ĉar mi ne diros al ili mian nomon. Vi malbone faras, sinjoro, ke vi ne fidas al mi, ĉar, ne parolante jam pri mia honesteco, memoru, ke la afero koncernas du aliajn aĵojn: mian propran haŭton kaj la rekompencon, kiun vi al mi promesis.

– Kiom vi bezonas?

– Mi bezonas mil sestercojn, ĉar konsideru, sinjoro, ke mi devas trovi honestajn friponojn, kiuj, ricevinte antaŭpagon, ne malaperos kun ĝi sen ia scio. Por bona laboro – bona pago! Ankaŭ por mi utilus sumeto, por sekigi la larmojn, kiujn mi elverŝos pro Glaucus. La diojn mi alvokas ateste, kiel mi lin amis. Se mi ricevos hodiaŭ mil sestercojn, post du tagoj lia animo estos en Hadeso, kaj nur tie, se la animoj konservas memoron kaj pensokapablon, li komprenos, kiel mi lin amis. Mi trovos ankoraŭ hodiaŭ la homojn kaj avertos ilin, ke, komencante de morgaŭ, por ĉiu tago de vivo de Glaucus mi malgrandigos ilian rekompencon je cent sestercoj. Mi havas ankaŭ certan planon, kiu ŝajnas al mi senerara.

Vinicius ankoraŭfoje promesis al li la postulatan sumon, sed malpermesis paroli plu pli Glaucus; li demandis, anstataŭe, kiajn aliajn novaĵojn li alportas, kie li estis dum tiu tempo, kion li vidis kaj kion malkovris. Sed Chilo ne povis komuniki al li multajn novaĵojn. Li estis en du preĝodomoj pli kaj atente observis ĉiujn, precipe la virinojn, sed rimarkis neniun, kiu similus al Ligia. La kristanoj tamen konsideras lin kiel sian homon, kaj de la tempo, kiam li donis la monon por elaĉeti la filon de Euricius, ili respektas lin, kiel tiun, kiu iras la vojon de “Chrestus”. Li ankaŭ eksciis de ili, ke unu granda leĝodonanto, iu Paŭlo el Tarso, trovas sin en Romo, malliberigita pro akuzo, farita de judoj, kaj li decidis konatiĝi kun li. Sed plej multe ĝojigis lin alia novaĵo, nome, ke la ĉefa pastro de la tuta sekto, kiu estis disĉiplo de Kristo kaj al kiu la lasta konfidis la regadon de la tutmonda kristanaro, estas ankaŭ venonta en Romon en plej proksima tempo. Ĉiuj kristanoj kompreneble volos lin vidi kaj aŭdi liajn instruojn. Okazos iaj grandegaj kunvenoj, kiujn partoprenos ankaŭ li, Chilo, kaj plie, ĉar en amaso facile estas sin kaŝi, li enkondukos ankaŭ Viniciuson. Tiam ili certe trovos Ligian. Kiam oni foje forigos Glaucuson, ĝi ne estos eĉ ligita kun granda danĝero. Koncerne venĝon, venĝus kompreneble eĉ la kristanoj, sed ĝenerale ili estas trankvilaj homoj.

Kaj Chilo komencis rakonti kun certa miro, ke li neniam rimarkis, ke ili malĉastas, venenas putojn kaj fontanojn, ke ili estas malamikoj de la homa gento, adoras azenon aŭ nutras sin per la viando de infanoj. Ne! tion li ne vidis. Sendube, li trovos inter ili ankaŭ iujn, kiuj por mono mortigos Glaucuson, sed ilia instruo, kiom li scias, instigas al neniaj krimoj, kontraŭe, ordonas pardoni ofendojn.

Vinicius rememoris ankaŭ, kion ĉe Acte diris al li Pomponia Graecina, kaj ĝenerale li aŭskultis la vortojn de Chilo kun ĝojo. Kvankam lia sento al Ligia alprenis kelkfoje aspekton de malamo, li spertis konsolon, aŭdante, ke la instruo, kiun konfesis tiel ŝi, kiel Pomponia, estis nek krima, nek malĉasta. Naskiĝadis en li tamen ia malklara sento, ke ĝuste tiu ĉi instruo, tiu nekonata al li kaj mistera kulto al Kristo kreis la abismon inter li kaj Ligia, do li komencis kune timi tiun instruon kaj malami ĝin.