Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

ĈAPITRO XX

Ili iris tra Vicus Patricius, laŭlonge de Viminalo, al la iama Viminala pordego, apud la ebenaĵo, kie poste Diokletiano konstruigis grandiozajn vaporbanejojn. Ili preterpasis la restaĵojn de la murego de Servius Tullius kaj tra lokoj jam pli malplenaj atingis la vojon Nomentanan, poste, direktinte sin dekstren al la Salaria, troviĝis inter montetoj, plenaj de sabloprenejoj, kaj ialoke de tomboj. Intertempe iĝis tute mallume, kaj ĉar la luno ankoraŭ ne leviĝis, estus al ili sufiĉe malfacile trovi la vojon, se, kiel antaŭvidis Chilo, ne montrus ĝin la kristanoj mem. Efektive, dekstre, maldekstre kaj antaŭe oni vidis malhelajn figurojn, singarde rapidantajn al la sablaj kavegoj. Kelkaj el tiuj homoj portis lanternojn, kovrante ilin tamen laŭeble per la manteloj, aliaj, pli bone konataj la vojon, iris en mallumo. La ekzercitaj okuloj de Vinicius distingis laŭ la movoj pli junajn virojn de maljunuloj, trenantaj sin kun helpo de bastonoj, kaj de virinoj, zorgeme envolvitaj en longaj stolae. Moloftaj pasantoj kaj komparanoj, reveturantaj el la urbo, konsideris videble tiujn noktajn migrantojn kiel laboristojn, rapidantajn al la sablejoj, aŭ kiel enterigajn korporaciojn, kies membroj iafoje aranĝadis inter si agapojn en nokto. Laŭgrade tamen, kiel la juna patricio kaj liaj kunuloj antaŭeniĝadis, ĉirkaŭe flagris ĉiam pli multaj lanternoj kaj grandiĝadis la nombro de la personoj. Kelkaj el ili kantis per mallaŭtaj voĉoj kantojn, kiuj ŝajnis al Vinicius kvazaŭ plenaj de sopiro. Iafoje atingis lian orelon apartaj vortoj aŭ frazoj, kiel ekzemple: “Leviĝu vi, kiu dormas” aŭ “Leviĝu el mortintoj”, alifoje la nomo de Kristo ripetiĝadis en la buŝoj de la viroj kaj virinoj. Sed Vinicius malmulte atentis la vortojn, ĉar lian kapon trakuris la penso, ke eble iu el tiuj malhelaj figuroj estas Ligia. Kelkaj, preterpasante proksime, diris: “Paco kun vi!” aŭ “Gloro al Kristo!” kaj lin ekregadis maltrankvilo kaj lia koro ekbatadis pli forte, ĉar ŝajnis al li, ke li aŭdas la voĉon de Ligia. Similaj figuroj aŭ similaj movoj erarigadis lin en la mallumo ĉiumomente, kaj nur konvinkiĝinte kelkfoje pri sia eraro, li komencis ne fidi al la okuloj.

La vojo ŝajnis al li tamen longa. La ĉirkaŭaĵon li konis bone, sed en la mallumo li ne povis tie orientiĝi. Ĉiumomente ili trafadis jen iajn mallongajn pasejojn, jen partojn de muroj, jen iajn konstruaĵojn, kiujn li ne memoris apud la urbo. Fine la rando de la luno aperis el super amasiĝintaj nuboj kaj limigis la ĉirkaŭaĵojn pli bone, ol la flagrantaj lanternoj. Io komencis fine brili de malproksime, kvazaŭ fajro aŭ flamo de torĉo.

Vinicius klinis sin al Chilo kaj demandis, ĉu tio estas Ostriano.

Chilo, kiun la nokto, la malproksimeco de la urbo kaj tiuj figuroj, similaj al fantomoj, videble forte impresis, respondis per iom necerta voĉo:

— Mi ne scias, sinjoro, neniam mi estis en Ostriano. Sed ili povus glori Kriston ie pli proksime al la urbo.

Kaj post momento, sentante la bezonon paroli kaj plifortigi sian kuraĝon, li aldonis:

— Ili kunvenas, kiel rabistoj, kaj tamen ne estas al ili permesite mortigi, se nur tiu ligo ne trompis min malinde.

Sed Viniciuson, kiu pensis pri Ligia, ankaŭ mirigis tiu singardemo kaj sekreteco, kun kiu ŝiaj samkonfesantoj kunvenis, por aŭskulti sian ĉefpastron, li do diris:

— Kiel ĉiuj religioj, ankaŭ tiu ĉi havas inter ni siajn simpatiulojn, sed la kristanoj estas ja juda sekto. Kial ili kunvenas ĉi tie, se en Transtibro staras judaj temploj, kie en plenluma tago la judoj faras oferdonojn?

— Ne, sinjoro. La judoj estas ĝuste iliaj plej grandaj malamikoj. Oni diris al mi, ke jam antaŭ la hodiaŭa cezaro okazis preskaŭ milito inter la judoj kaj ili. La cezaron Claudiuson tiel tedis tiuj maltrankviloj, ke li ekzilis ĉiujn judojn, nun tamen la edikto estas nuligita. Sed la kristanoj kaŝas sin de la judoj kaj de la popolo, kiu, kiel vi scias, atribuas al ili krimojn kaj malamegas ilin.

Dum ia tempo ili iris en silento, post kio Chilo, kies timo kreskis videble samgrade, kiel ili malproksimiĝadis de la urbo, diris:

— Revenante de Euricius, mi pruntis ĉe unu barbiro perukon kaj metis en la nazon du grajnojn de fabo. Ili ne devus min rekoni. Kaj se ili eĉ rekonos, ili min ne mortigos. Ili ne estas malbonaj homoj! ili eĉ estas tre honestaj homoj, kiujn mi amas kaj estimas.

— Ne favorigu ilin al vi antaŭtempe per laŭdoj — respondis Vinicius.

Ili eniris nun mallarĝan fosaĵon, fermitan deflanke kvazaŭ per du remparoj, kiujn unuloke transsaltis akvedukto. La luno elŝovis sin dume el post la nuboj kaj ĉe la fino de la fosaĵo ili ekvidis muron, abunde kovritan de hederoj, arĝente brilantaj en la lunlumo. Tio estis Ostriano.

La koro de Vinicius ekbatis pli vive.

Ĉe la pordego du fosistoj forprenadis la signojn. Post momento Vinicius kaj liaj kunuloj troviĝis en spaco sufiĉe vasta, fermita de ĉiuj flankoj per muro. Kelkloke staris tie apartaj monumentoj, kaj en la mezo oni vidis la ĝustan enterigejon, aŭ kripton, kuŝantan per sia suba parto sub la tersupraĵo, en kiu estis la tomboj; antaŭ la eniro en la kripton plaŭdis fontano. Estis tamen evidente, ke tre granda nombro da personoj ne povus lokiĝi en la enterigejo mem, Vinicius do facile divenis, ke la rito okazos sub la libera ĉielo, en la korto, kie baldaŭ kunvenis tre multenombra amaso. Kien nur la okulo povis atingi, lanterno flagris apud lanterno, kaj multaj el la venintoj tute ne havis lumon. Krom kelkaj kapoj ĉiuj, ĉu timante perfidulojn, aŭ malvarmon, restis kapuĉkovritaj kaj la juna patricio kun maltrankvilo pensis, ke se ili restos tiel ĝis la fino, tiam en tiu amaso, ĉe tiu malforta lumo, neeble estos por li rekoni Ligian.

Sed subite ĉe la kripto oni bruligis kelkajn peĉtorĉojn, kiujn oni kunmetis en malgrandan ŝtiparon. Iĝis pli lume. La amaso komencis post momento kanti, unue mallaŭte, poste pli laŭte, ian strangan himnon. Vinicius neniam en la vivo aŭdis similan kanton. Tiu sama sopiro, kiu jam frapis lian atenton en la kantoj, duonvoĉe sonigataj de unuopaj homoj envoje al la tombejo, reaŭdiĝis ankaŭ nun en tiu ĉi himno, nur multe pli klare kaj pli forte, ĝis fine ĝi iĝis tiel korskua kaj grandega, kvazaŭ kune kun la homoj komencus sopiri tiu tuta tombejo, la montetoj, fosaĵoj kaj ĉirkaŭaĵo. Povis ŝajni ĉe tio, ke estas en ĝi ia vokado en nokto, ia humila peto pri savo en vojperdo kaj mallumo. La kapoj, levitaj supren, ŝajnis vidi iun malproksime, alte, kaj la manoj — alvoki, ke li venu malsupren. Kiomfoje la kanto eksilentis, sekvis kvazaŭ momento de atendo, tiel korskua, ke eĉ Vinicius kaj liaj kunuloj malgraŭvole rigardis al la steloj, kvazaŭ timante, ke okazos io eksterordinara kaj ke vere iu malsuprenvenos. Vinicius en Malgranda granda Azio, en Egipto kaj en Romo mem vidis multegajn diversajn templojn, ekkonis multegajn religiojn kaj aŭdis multegajn kantojn, nur ĉi tie li tamen ekvidis unuafoje homojn, alvokantajn sian dion per kanto ne tial, ke ili volis plenumi per tio iun fiksitan riton, sed el la koro, el tia vera sopiro al li, kian povas havi infanoj al sia patro aŭ patrino. Oni devus esti blinda, por ne rimarki, ke tiuj homoj ne nur adoris sian Dion, sed ankaŭ amis lin tutanime, kaj tion ĉi Vinicius vidis ĝis nun en neniu lando, en neniuj ritoj, en neniu templo, ĉar en Romo kaj en Grekujo tiuj, kiuj observis ankoraŭ la kulton al la dioj, faris tion por sekurigi al si ilian helpon, aŭ pro timo, sed al neniu eĉ venis en la kapon, ke oni povus ilin ami.

Kvankam lia penso estis okupita per Ligia kaj serĉado de ŝi meze de la amaso absorbis lian atento, li ne povis tamen ne vidi tiujn strangajn kaj eksterordinarajn aferojn, kiuj okazis ĉirkaŭ li. Dume oni alĵetis kelkajn torĉojn al la fajro, kiu verŝis ruĝan lumon sur la tombejon, malfortigante la briladon de la lanternoj, kaj en tiu sama momento el la enterigejo eliris maljunulo, vestita per mantelo kun kapuĉo, sed kun malkovrita kapo, kaj surpaŝis ŝtonon, kuŝantan proksime al la ŝtiparo.

La amaso ekbalancis sin je lia vido. Voĉoj apud Vinicius komencis flustri: “Petrus! Petrus!...” Kelkaj surgenuiĝis, aliaj etendis al li la brakojn. Sekvis silento tiel profunda, ke oni aŭdis ĉiun karbopeceton, falantan de la torĉoj, malproksiman radbruon de la Nomentana vojo kaj murmuradon de vento en kelkaj pinioj, kreskantaj apud la tombejo.

Chilo klinis sin al Vinicius kaj flustris:

— Jen li! la unua disĉiplo de Kristo, la fiŝkaptisto!

La maljunulo levis supren la manon kaj per la signo de la kruco benis la kunvenintojn, kiuj tiufoje falis sur la genuojn. La kunuloj de Vinicius kaj li mem, ne volante sin perfidi, sekvis la ekzemplon de la aliaj. La juna viro komence ne povis konsciigi al si siajn impresojn, ĉar ŝajnis al li, ke tiu ĉi figuro, kiun li vidis antaŭ si, estas kune sufiĉe simpla kaj eksterordinara, kaj plie, ke tiu ĉi eksterordinareco venas ĝuste el ĝia simpleco. La maljunulo havis nek mitron sur kapo, nek kverkfolian kronon ĉirkaŭ la tempioj, nek palmon en la mano, nek oran tabulon sur la brusto, nek veston stelbroditan aŭ blankan, unuvorte neniun el tiuj insignoj, kiujn portadis pastroj orientaj, egiptaj, grekaj, aŭ romaj. Kaj denove frapis Viniciuson tiu sama diferenco, kiun li sentis aŭskultante la kristanajn kantojn, ĉar ankaŭ tiu ĉi “fiŝkaptisto” ekŝajnis al li ne iu ĉefpastro, lerta en ceremonioj, sed kvazaŭ simpla, aĝa kaj treege respektinda atestanto, kiu venas de malproksime, por rakonti pri iu vero, kiun li vidis, kiun li tuŝis, kiun li ekkredis, kiel oni kredas evidentaĵon, kaj ekamis ĝuste pro tio, ke li ekkredis. Estis ankaŭ en lia vizaĝo tia forto de konvinko, kian posedas la vero mem. Kaj Vinicius, kiu, estante skeptikulo, ne volis subiĝi al lia ĉarmo, subiĝis tamen al ia febra scivolo, kio do elfluos el la buŝo de tiu kunulo de la mistera “Chrestus” kaj kia estas tiu instruo, kiun konfesas Ligia kaj Pomponia Graecina.

Dume Petro komencis paroli kaj parolis unue kiel patro, kiu admonas siajn infanojn kaj instruas, kiel ili devas vivi. Li ordonis al ili, ke ili rezignu luksojn kaj voluptojn, ke aliflanke ili amu malriĉecon, ĉastajn morojn, veron, ke ili elportadu pacience faratajn al ili maljustaĵojn kaj persekutojn, obeu siajn estrojn kaj ĉefulojn, gardu sin de perfido, hipokriteco kaj klaĉamo, kaj fine, ke ili donadu ekzemplon tiel unu al alia inter si, kiel eĉ al la idolanoj. Viniciuson, por kiu estis bona ĉio, kio povus revenigi al li Ligian, kaj malbona ĉio, kio starus inter ili, kiel baro, ofendis kaj kolerigis kelkaj el tiuj konsiloj, ĉar ŝajnis al li, ke rekomendante ĉastecon kaj batalon kontraŭ la voluptodeziroj, tiu ĉi maljunulo kuraĝas per la samo ne nur mallaŭdi lian amon, sed malinklinigas Ligan de li kaj konfirmas ŝin en la kontraŭstaro. Li ekkomprenis, ke se ŝi ĉeestas inter la kunvenintoj, se ŝi aŭskultas tiujn ĉi vortojn kaj prenas ilin en la koron, ŝi devas en ĉi tiu momento pensi pri li kiel pri malamiko de ĉi tiu instruo kaj malnoblulo. Ĉe tiu ĉi penso ekkaptis lin kolero: “Kion do novan mi aŭdis, li parolis al si. Tio ĉi estas do tiu nekonata instruo? ĉiu tion scias, ĉiu tion aŭdis. Malriĉecon kaj limigon de la bezonoj rekomendas ja ankaŭ la cinikoj, virton rekomendis ja ankaŭ Sokrato kiel aferon malnovan, sed bonan; ja iu ajn stoiko, eĉ tia Seneca, kiu havas kvincent citronlignajn tablojn, gloras moderecon, rekomendas veraman, paciencon en malbonsorto, firmecon en malfeliĉo, kaj ĉio tio estas jam kvazaŭ longe kuŝinta greno, kiun musoj manĝas, sed kiun homoj jam ne volas manĝi, ĉar pro malnoveco ĝi odoras ŝimon.” Kaj krom la kolero li spertis ankaŭ la senton de disreviĝo, ĉar li esperis malkovron de iaj nekonataj, sorĉaj misteroj kaj kredis almenaŭ, ke li aŭdos iun retoron, mirigantan per sia elokventeco, dume li aŭdis sole vortojn treege simplajn, sentigitajn de ĉiaj ornamoj. Mirigis lin nur tiu silento kaj tiu profunda atento, kun kiu la amaso aŭskultis. Sed la maljunulo parolis plue al tiuj homoj, ensorĉitaj per liaj vortoj, ke ili devas esti bonaj, humilaj, justaj, malriĉaj kaj puraj, ne tial, por dum la vivo havi trankvilon, sed por post la morto vivi eterne en Kristo, en tia ĝojo, en tia gloro, florado kaj feliĉo, kiujn neniam iu atingis sur la tero. Kaj nun Vinicius, kvankam malamike agordita antaŭ momento, ne povis ne rimarki, ke tamen estas diferenco inter la instruo de la maljunulo kaj tio, kion diris la cinikoj, stoikaj aŭ aliaj filozofoj, ĉar tiuj rekomendis bonon kaj virton kiel aferon prudentan kaj sole praktikan en la vivo, dum li promesis por ĝi senmortecon, kaj ne ian senvaloran senmortecon sub la tero, en enuo, vanteco kaj malpleno, sed grandiozan, egalan preskaŭ al la stato de l’ dioj. Li parolis pri ĝi, krome, kiel pri afero tute certa, do kontraŭ tia kredo la valoro de virto iĝadis simple senlima, kaj la sortobatoj de la vivo prezentis sin kiel io senkompare malgrava, ĉar suferi dum momento por senmezura feliĉo estas tute alia afero, ol suferi nur tial, ke tia estas la ordo de la naturo. Sed la maljunulo parolis plu, ke virton kaj veron oni devas ami pro ili mem, ĉar la plej alta bono kaj pratempa virto estas Dio, kiu do ilin amas, tiu amas Dion kaj pro tio mem iĝas Lia amata infano. Vinicius ne komprenis tion bone, li sciis tamen jam antaŭe el la vortoj, kiujn Pomponia Graecina diris al Petronius, ke tiu Dio estas laŭ la konvinko de la kristanoj unu kaj ĉiopova, kiam do nun li ekaŭdis ankoraŭ, ke Li estas ĉiobono kaj ĉiovero, li ekpensis malgraŭvole, ke kontraŭ tia Demiurgo Jovo, Saturno, Apolono, Junono, Vesto kaj Venuso aspektus kiel iu aĉa bando, en kiu misagas ĉiuj kune kaj ĉiu aparte. Sed plej granda mirego ekposedis la junan viron, kiam la maljunulo komencis instrui, ke Dio estas ankaŭ ĉioamo, kiu do amas la homojn, tiu plenumas Lian plej altan ordonon. Ne sufiĉas tamen ami la homojn de sia nacio, ĉar Dio-homo por ĉiuj verŝis sian sangon kaj inter la idolanoj trovis jam tiajn siajn elektitojn, kiel Cornelius la centuriestron, kaj ke ne sufiĉas ami tiujn, kiuj bonfaras al ni, ĉar Kristo pardonis eĉ al la judoj, kiuj transdonis Lin je morto, kaj al la romaj soldatoj, kiuj alnajlis Lin al la kruco, oni devas do al tiuj, kiuj agas al ni maljuste, ne nur pardoni, sed ami ilin kaj pagi al ili bonon por malbono; kaj ne sufiĉas ami bonulojn, sed oni devas ami ankaŭ malbonulojn, ĉar nur per amo oni povas elradikigi el ili la malbonon. Chilo ĉe tiuj ĉi vortoj ekpensis, ke lia laboro estas vane perdita kaj ke Ursus neniam en la vivo kuraĝos mortigi Glaucuson, nek en tiu ĉi nokto, nek en iu alia. Li tamen tuj konsolis sin per alia konkludo, eltirita el la instruoj de la maljunulo: nome, ke ankaŭ Glaucus ne mortigos lin, se li eĉ lin malkovros kaj rekonos. Vinicius ne pensis jam tamen, ke en la vortoj de la maljunulo estas nenio nova, sed kun mirego demandis sin mem: kia Dio tio estas? kia instruo tio estas? kia popolo? Ĉio, kion li aŭdis, ne povis simple eniri lian kapon. Tio estis por li ia senekzempla noveco de ideoj. Li sentis, ke se li ekzemple volus sekvi ĉi tiun instruon, li devus meti sur oferŝtiparon sian pensmanieron, kutimojn, karakteron, sian tutan ĝisnunan naturon, ĉion tion bruligi en cindron kaj plenigi sin per ia tuta alia vivo kaj per tute nova animo. La instruo, kiu ordonis al li ami la partojn, sirianojn, grekojn, egiptanojn, gallojn kaj britojn, pardoni malamikojn, pagi al ili bonon por malbono kaj ami ilin, ekŝajnis al li freneza, sed samtempe li havis la senton, ke tamen en ĝia frenezeco mem estas io pli potenca, ol en ĉiuj ĝisnunaj filozofioj. Li kredis, ke pro sia frenezeco ĝi estas neplenumebla, kaj pro la neplenumebleco — dia. Li malakceptis ĝin en la animo, sed sentis, ke disiras de ĝi, kvazaŭ de herbejo, plena de floroj, ia kapturna odoro, kiun foje enspirinte, oni devas, kiel en la lando de l’ lotofagoj, forgesi ĉion alian kaj nur al ĝi sopiri. Ŝajnis al li, ke estas en ĝi nenio reala kaj, kune, ke la realeco estas kontraŭ ĝi io tiel vanta, ke ne valoras haltigi ĉe ĝi la penson. Ekĉirkaŭis lin iaj spacoj, kiujn li ne antaŭdivenis, iaj gigantaĵoj, iaj nuboj. Tiu ĉi tombejo komencis lin impresi, kiel iu kunvenejo de frenezuloj, sed ankaŭ kiel loko mistera kaj terura, kie, kvazaŭ sur iu mistika kuŝejo, naskiĝas io, kio ĝis nun ne ekzistis en la mondo. Li rekonsciigis al si ĉion, kion de la unua momento la maljunulo parolis pri la vivo, vero, amo, Dio, kaj liaj pensoj blindiĝadis de brilo, kiel okuloj blindiĝas de fulmoj, senĉese sekvantaj unu alian. Kiel ordinare homoj, kies vivo ŝanĝiĝis en unu pasion, li pensis pri ĉio tio tra sia amo al Ligia, kaj ĉe la lumo de tiuj briloj li ekvidis klare unu aferon: ke se Ligia ĉeestas en la tombejo, se ŝi konfesas tiun ĉi instruon, aŭskultas kaj sentas, neniam en la vivo ŝi iĝos lia amatino.

La unuan fojon de la tempo, kiam li ekvidis ŝin ĉe Aulusoj, Vinicius eksentis, ke se li eĉ nun ŝin reakiros, eĉ tiam li ŝin ne reakiros. Nenio simila venis ĝis nun en lian kapon, kaj en tiu ĉi momento li ne povis tion konsciigi al si, ĉar ĝi estis ne tiom klara kompreno, kiom malklara sento de iu neriparebla perdo kaj de iu malfeliĉo. Naskiĝis en li maltrankvilo, kiu tuj ŝanĝis sin en uraganon de kolero, kontraŭ la kristanoj ĝenerale, kaj kontraŭ la maljunulo speciale. Tiu fiŝkaptisto, kiun unuarigarde li konsideris kiel simplulon, inspiris nun al li preskaŭ timon kaj ŝajnis al li esti ia mistera fato, decidanta sinindulge kaj kune tragike pri lia sorto.

Fosisto denove almetis nerimarkeble kelkajn torĉojn al la fajro, la vento ĉesis murmuri en la pinioj, la flamo levis sin rekte, en maldika kojno, al la steloj, brilantaj sur la belvetera ĉielo, kaj la maljunulo, rememorinte la morton de Kristo, komencis paroli nur pri Li. Ĉiu haltigis la spiron en la brusto kaj la silento iĝis ankoraŭ pli granda, ol antaŭe, tia, ke oni povis preskaŭ aŭdis la batadon de la koroj. Tiu homo vidis! kaj li rakontis, kiel tiu, al kiu ĉiu momento tiel fiksiĝis en la memoro, ke, fermante la okulojn, li ankoraŭ vidas. Li rakontis do, kiel, veninte de la Kruco, li sidis kun Johano dum du tagoj kaj du noktoj en la ĝardeno, kiel ili restis tie ne dormante, ne manĝante, en doloro, timo, ĉagreno, tenante siajn kapojn per la manoj kaj pensante, ke Li mortis. Oh, ah! kiel dolore estis! kiel dolore! Jam la tria tago ekmatenis kaj la tagiĝo blankigis la urbajn murojn, kaj li kun Johano sidis tiel ĉe muro, senkonsilaj kaj senesperaj. Se nur dormo iafoje ilin ekkaptis (ĉar ankaŭ la nokton antaŭ la krucumo ili pasigis sendorme), tuj ili vekiĝis kaj komencis denove lamenti. Kaj apenaŭ la suno leviĝis, enkuris Mario el Magdalo, senspire, kun disligitaj haroj kaj kun la krio: “Oni prenis la Sinjoron!” Kaj ili, ekaŭdinte ĉi tion, eklevis sin kaj ekkuris al la loko. Sed Johano, homo malpli aĝa, alkuris la unua, ekvidis la tombon malplena kaj ne kuraĝis eniri. Nur kiam ili estis triope ĉe la eniro, li, kiu tion ĉi rakontas al ili, eniris, ekvidis sur la ŝtono la viŝtukon kaj la tolaĵojn, sed la korpon li ne trovis.

Do timo ilin ekregis, ĉar ili pensis, ke la pastroj forkaptis Kriston, kaj ambaŭ revenis hejmen en ankoraŭ pli granda aflikto. Poste alvenis aliaj disĉiploj kaj lamentis, jen ĉiuj kune, por ke pli facile ekaŭdu ilin la Sinjoro de Armeoj, jen laŭvice. La spirito en ili duonmortis, ĉar ili esperis, ke la Majstro elaĉetos Izraelon, sed jen estis la tria tago, de kiam Li mortis, do ili ne komprenis, kial la Patro forlasis la Filon, kaj ili preferus ne vidi la tagon kaj morti, tiel peza estis la ŝarĝo.

La rememoro pri tiuj teruraj momentoj ankoraŭ nun elpremis el la okuloj de la maljunulo du larmojn, kiujn oni bone vidis ĉe la lumo de la fajro, gutantajn de la griza barbo. Lia maljuna kapo, nudigita de haroj, komencis tremi, kaj la voĉo morthaltis en lia brusto. Vinicius diris al si interne: “Tiu ĉi homo parolas veron kaj ploras pro ĝi!” kaj la simplakorajn aŭskultantojn ankaŭ kortuŝo ekkaptis je la gorĝoj. Ili aŭdis jam plurfoje pri la krucumo de Kristo kaj sciis, ke ĝojo sekvos la malĝojon, sed, ĉar ĉi tion rakontis la apostolo, kiu vidis, tial sub la impreso ili plektis la manojn, plorĝemante, aŭ batis la brustojn.

Sed iom post iom ili trankviliĝis, ĉar la deziro aŭskulti plu venkis. La maljunulo duonfermis la okulojn, kvazaŭ volante pli bone vidi en la animo la malproksimajn aferojn, kaj daŭrigis:

”Dum ili tiel lamentis, denove enkuris Mario el Magdalo, vokante, ke ŝi vidis la Sinjoron. Ne povante pro grandega brilo rekoni Lin, ŝi pensis, ke tio estas ĝardenisto, sed Li diris: “Mario!” Tiam ŝi ekkriis: ”Rabboni!” kaj falis al Liaj piedoj; Li ordonis al ŝi iri al la disĉiploj, kaj poste malaperis. Sed ili, la disĉiploj, ne kredis al ŝi, kaj kiam ŝi ploris, unuj admonis ŝin, pensante, ke ŝia menso difektiĝis pro la ĉagreno, ĉar ŝi ankaŭ diris, ke ŝi vidis en la tombo anĝelojn, dum ili, alkurinte duafoje, vidis la tombon malplena. Poste vespere alvenis Kleofaso, kiu kune kun la aliaj iris en Emauson, kaj ili revenis rapide, dirante: “Vere, la Sinjoro leviĝis el mortintoj”. Kaj ili komencis kontraŭparoli unu la alian ĉe la fermita pordo, timante la judojn. Subite Li ekstaris inter ili, kvankam ne knaris la pordo, kaj kiam ili rigidiĝis, Li diris al ili: “Paco kun vi!”

”Kaj mi vidis Lin, kiel vidis Lin ĉiuj, kaj Li estis kiel lumo kaj kiel feliĉo de niaj koroj, ĉar ni ekkredis, ke Li leviĝis el mortintoj kaj ke maroj sekiĝos, montoj ŝanĝos sin en polvon, sed Lia gloro ne pasos”.

“Kaj post ok tagoj Tomaso Didimo metis la fingrojn en Liajn vundojn. tuŝis Lian flankon, kaj poste falis al Liaj piedoj, vokante: “Mia Sinjoro kaj mia Dio!”, al kio Li respondis: “Ĉar vi ekvidis min, vi ekkredis. Benitaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen ekkredis”. Kaj ni aŭdis ĉi tiujn vortojn kaj niaj okuloj rigardis Lin, ĉar Li estis inter ni”.

Vinicius aŭskultis kaj okazis kun li io stranga. Li forgesis momente, kie li estas, li komencis perdi la senton de realeco, mezurkapablon, juĝon. Li staris kontraŭ de neeblaĵoj. Li ne povis kredi tion, kion diris la maljunulo, kaj sentis, ke oni devus esti ja blinda kaj malkonfesi la propran prudenton, por supozi, ke tiu homo, kiu diris: “Mi vidis”, mensogis. Estis io en lia kortuŝo en liaj larmoj, en lia tuta sinteno kaj en la detaloj de la okazoj, kiujn li rakontis, kio faris ĉian suspekton neebla. Al Vinicius ŝajnis kelkmomente, ke li sonĝas. Sed ĉirkaŭe li vidis silentan amason, la fulgodoro de la lanternoj atingis lian nazon; kelkan distancon de li flamis la torĉoj kaj apude, sur la ŝtono, staris la maljuna homo, proksima al tombo, kun iom tremanta kapo, kiu, atestante per siaj vortoj, ripetis: “Mi vidis!”

Kaj li rakontis al ili ĉion pluan, ĝis la Ĉieleniro. Iafoje li ripozis, ĉar li parolis tre detale, sed oni sentis, ke ĉiu plej eta detalo tiel gravuriĝis en lia memoro, kiel sur ŝtono. Tiujn, kiuj lin aŭskultis, ekregis ekstazo. Ili forĵetis la kapuĉojn de la kapoj, por aŭdi pli bone kaj por preterlasi neniun el tiuj vortoj, kiuj estis por ili netakseblaj. Ŝajnis al ili, ke iu superhoma forto transportas ilin en Galileon, ke ili paŝas kune kun la disĉiploj en la tieaj boskoj kaj ĉe la akvobordoj, ke tiu ĉi tombejo ŝanĝas sin en la Tiberiadan lagon, kaj sur la bordo, en matena nebulo, staras Kristo, kiel Li staris tiam, kiam Johano, rigardante el la boateto, diris: “Jen la Sinjoro!” kaj Petro ĵetis sin naĝe, por pli rapide atingi la amatajn piedojn. En la vizaĝoj oni vidis ravitecon sen limoj kaj forgeson pri la vivo kaj feliĉon kaj senmezuran amon. Videble estis, ke dum la longa rakontado de Petro kelkaj havis viziojn, kaj kiam li komencis rakonti, kiel en la momento de la Ĉieleniro nubetoj komencis ŝovi sin sub la piedojn de la Savinto kaj kovri Lin kaj kaŝi antaŭ la okuloj de la apostoloj, ĉiuj kapoj levis sin malgraŭvole al la ĉielo kaj sekvis momento kvazaŭ de atendo, kvazaŭ tiuj homoj esperus ekvidi Lin ankoraŭ, kvazaŭ ili esperus, ke Li malsuprenvenos reen el la ĉielaj kampoj, por vidi, kiel la maljuna apostolo paŝtas la konfiditajn al li ŝafojn, kaj beni lin kaj lian ŝafaron.

Kaj por tiuj homoj ne ekzistis ĉi-momente Romo, ne ekzistis la furioza cezaro, ne ekzistis temploj, dioj, idolanoj, ekzistis nur Kristo, kiu plenigis la teron, la maron, la ĉielon, la mondon.

En malproksimaj domoj, disĵetitaj laŭlonge de Via Nomentana, kokoj komencis krii, anoncante noktomezon. En tiu ĉi momento Chilo ektiris Viniciuson je la rando de lia mantelo kaj ekflustris:

— Sinjoro, tie, proksime al la maljunulo, mi vidas Urbanon, kaj apud li iun fraŭlinon.

Vinicius rekonsciiĝis kvazaŭ de dormo kaj, turninte sin en la direkton, montratan de la greko, ekvidis Ligian.