Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO XXI

Ĉiu guto de l’ sango ektremis en la juna patricio je ŝia vido. Li forgesis pri la amaso, pri la maljunulo, pri la propra miro pro tiuj nekompreneblaj aferoj, kiujn li aŭdis, kaj vidis antaŭ si nur ŝin solan. Jen fine post la tuta penado, post la longaj tagoj de maltrankvilo, baraktado, ĉagrenoj, li retrovis ŝin! Unuafoje en la vivo li spertis, ke ĝojo povas ataki la bruston, kiel sovaĝa besto, kaj premi ĝin ĝis perdo de la spiro. Li, kiu ĝis nun kredis, ke Fortuno havas kvazaŭ la devon plenumadi ĉiujn liajn dezirojn, nun apenaŭ kredis al la propraj okuloj kaj al la propra feliĉo. Se tiu nekredo ne detenus lin, lia ekscitema naturo povus puŝi lin al iu malprudenta paŝo, sed li volis antaŭe konvinkiĝi, ĉu tio ĉi ne estas daŭrigo de tiuj mirakloj, kiuj plenigis lian kapon, kaj ĉu li ne sonĝas. Sed ĝi estis senduba: li vidis Ligian kaj apartigis lin de ŝi distanco de apenaŭ dekkelkaj paŝoj. Ŝi staris en plena lumo, do li povis ĝui ŝian vidon, kiom li nur volis. La kapuĉo deŝoviĝis de ŝia kapo kaj malordigis la harojn; ŝia buŝo estis iom malfermita, la okuloj levitaj al la apostolo, la vizaĝo aŭdosorĉita kaj ravita. En mantelo el malhela lano, ŝi estis vestita, kiel knabino el la popolo, Vinicius tamen neniam vidis ŝin pli belega, kaj malgraŭ la tuta penskonfuzo, kiu estiĝis en li, frapis lin kontraste al tiu preskaŭ sklava vesto la nobleco de ŝia mirinda, patricia vizaĝo. Amo trakuris lin, kiel fajro, amo grandega, miksita kun ia stranga sento de sopiro, adoro, kulto kaj pasio. Li sentis volupton, kiun kaŭzis al li la vido mem de ŝi, kaj ĝuis ĝin, kvazaŭ refreŝigan akvon post longa soifado. Starante apud la grandega ligo, ŝi ŝajnis al li pli malgranda, ol ŝi estis antaŭe, preskaŭ infano; li rimarkis ankaŭ, ke ŝi plimaldikiĝis. Ŝia vizaĝo estis preskaŭ travidebla; ŝi impresis lin kiel floro kaj animo. Sed tiom pli li deziris ekposedi tiun estaĵon, tiel diferencan de ĉiuj virinoj, kiujn li vidis aŭ posedis en Oriento kaj en Romo. Li sentis, ke li fordonus por ŝi ilin ĉiujn, kaj aldone al ili Romon kaj la mondon.

Li rigardus ŝin plue, ĝis senkonsciiĝo, se Chilo ne ektirus lin je la rando de la mantelo, timante, ke Vinicius faros ion, kio povus ilin endanĝerigi. La kristanoj dume komencis preĝi kaj kanti. Post memento ektondris “Maranatha”, kaj poste la granda apostolo komencis bapti per la fontana akvo tiujn, kiujn presbiteroj prezentis, kiel preparitajn poer akcepti la bapton. Al Vinicius ŝajnis, ke tiu ĉi nokto neniam finiĝos. Li volis nun plej baldaŭ sekvi Ligian kaj kapti ŝin envoje aŭ el ŝia loĝejo.

Fine kelkaj komencis forlasi la tombejon. Chilo tiam flustris:

– Ni eliru, sinjoro, antaŭ la pordegon, ĉar ni ne deprenis la kapuĉojn kaj oni rigardas nin.

Tiel estis efektive. Kiam dum la parolado de la apostolo ĉiuj forĵetis la kapuĉojn, por pli bone aŭdi, ili ne sekvis la ĝeneralan ekzemplon. La konsilo de Chilo prezentiĝis al li kiel prudenta. Starante ĉe la pordego, ili povis atenti ĉiujn elirantojn, kaj Ursuson ne estis malfacile rekoni laŭ lia kresko kaj figuro.

– Ni sekvu ilin – diris Chilo – kaj vidu, en kiun domon ili eniros, kaj morgaŭ, aŭ pli ĝuste, jam hodiaŭ, vi ĉirkaŭigos, sinjoro, ĉiujn enirejojn de la domo per sklavoj kaj forprenos ŝin.

– Ne! – diris Vinicius.

– Kion vi volas fari, sinjoro?

– Ni eniros post ŝi la demon kaj forkaptos ŝin senprokraste: vi ja konsentis ĉi tion, Croto?

– Jes – diris la gladiatormajstro – kaj mi donas min mem kiel sklavon al vi, sinjoro, se mi ne rompos la sakron al tiu bubalo, kiu ŝin gardas.

Sed Chilo komencis malkonsili kaj petegi ilin je ĉiuj dioj, ke ili tion ne faru. Croto ja devis esti prenita nur por defendo, por la okazo, se oni ilin rekonus, ne por forkapti la fraŭlinon. Prenante ŝin nur duope, ili riskos morton kaj, plie, povas ellasi ŝin el la manoj, post kio ŝi kaŝos sin en alian lokon aŭ forlasos Romon. Kaj kion ili faros? Kial ne agi sekure, kial elmeti sin mem al pereo kaj la tutan entreprenon al malcerteco de la sukceso?

Vinicius, kvankam li detenis sin kun plej granda fortostreĉo, por tuj en la tombejo ne ekkapti Ligian en la brakojn, sentis tamen, ke la greko estas prava, kaj li sekvus liajn konsilojn, se ne enmiksus sin Croto, kiu timis pri sia rekompenco.

– Sinjoro, ordonu silenti al ĉi tiu maljuna sentaŭgulo – li diris – aŭ permesu al mi mallevi la pugnon sur lian kapon. Foje en Buksento, kien min venigis al cirkludoj Lucius Saturninus, atakis min en gastejo sep ebriaj gladiatoroj, kaj neniu restis sen rompitaj ostoj. Mi ne diras, ke ni forkaptu la fraŭlinon nun, ĉar ili povus ĵeti ŝtonojn sub niajn piedojn, sed kiam ŝi foje estos hejme, mi forkaptos ŝin kaj portos, kien vi volas.

Vinicius ekĝojis, aŭdante tiujn ĉi vortojn, kaj rediris:

– Tiel okazu, je Herkulo! Morgaŭ ni povus hazarde ne trovi ŝin hejme, kaj se ni alarmus ilin, ili forkondukus ŝin sendube.

– Tiu ligo ŝajnas al mi terure forta! – ekĝemis Chilo.

– Ne al vi oni ordonas teni liajn manojn – respondis Croto.

Ili devis tamen longe ankoraŭ atendi, kaj kokoj komencis krii tagiĝon, antaŭ ol ili ekvidis elirantan el la pordego Ursuson, kaj kun li Ligian. Akompanis ilin kelkaj aliaj personoj. Al Chilo ŝajnis, ke li rekonas inter ili la grandan apostolon; apud li paŝis alia maljunulo, multe malpli altkreska, du nejunaj virinoj kaj knabo, kiu lumigis la vojon per lanterno. Post tiu ĉi areto iris amaso, nombranta proksimume ducent personojn. Vinicius, Chilo kaj Croto miksiĝis kun tiu amaso.

– Jes, sinjoro – diris Chilo – via fraŭlino trovas sin sub potenca gardo. Jen li estas kun ŝi, la granda apostolo! ĉar vidu, kiel la homoj surgenuiĝas antaŭ li en la fronto.

La homoj efektive surgenuiĝadis, sed Vinicus ne rigardis ilin. Ne perdante eĉ por momento Ligian de antaŭ la okuloj, li pensis nur pri ŝia forkapto kaj, kutimiĝinte en militoj al ĉiaspecaj ruzoj, li preparis en la kapo la tutan planon de la forkapto. Li sentis, ke la paŝo, kiun li entreprenis, estis riska, sed li bone sciis, ke riskaj paŝoj ordinare sukcese finiĝas.

La vojo estis tamen longa, do en momentoj li pensis ankaŭ pri la abismoj, kiujn inter li kaj Ligia elfosis tiu stranga instruo, kiun ŝi mem konfesis. Li komprenis nun ĉion, kio okazis en la pasinteco, kaj komprenis, kial ĝi okazis. Li estis por tio sufiĉe penetrema. Jen li ĝis nun ne konis Ligian. Li vidis en ŝi la plej belan el ĉiuj knabinoj, al kiu ekflamis lia pasio, kaj nun li ekkonis, ke tiu instruo faris el ŝi iun estaĵon, diferencan de aliaj virinoj, kaj ke la espero, ke ŝin ankaŭ allogos pasio, avido je riĉaĵoj, volupto, estas vana iluzio. Li ekkomprenis fine tion, kion li kune kun Petronius ne komprenis, ke tiu nova religio inokuladis en la animojn ion nekonatan al tiu ĉi mondo, en kiu li vivis, kaj ke Ligia, se ŝi eĉ lin amus, oferos pro li nenion el siaj kristanaj veroj; ke se ekzistas por ŝi volupto, ĝi estas tute alia ol tiu, kiun aspiris li, kaj Petronius, kaj la kortego de la cezaro kaj la tuta Romo. Ĉiu alia virino, kiun li konis, povus iĝi lia amatino, tiu ĉi kristanino povus esti nur viktimo.

Kaj pensante pri tio, li spertis brulan doloron kaj koleron, kaj sentis kune, ke tiu ĉi kolero estas senpova. Forkapti Ligian ŝajnis al li afero ebla kaj pri tio ĉi li estis preskaŭ certa, sed li estis same certa, ke kontraŭ tiu instruo li mem, lia braveco, lia potenco estas nenio kaj ke li nenion helpos kontraŭ ĝi. Li, roma armea tribuno, konvinkita, ke tiu forto de glavo kaj pugno, kiu ekregis la mondon, regos ĝin eterne, unuafoje en la vivo ekvidis, ke ekster ĝi povas ekzisti ankoraŭ io alia, do kun mirego li demandis sin mem: kio ĝi estas?

Kaj li ne sciis klare respondi al si, lian kapon nur trakuradis bildoj de la tombejo, de la kunveninta amaso kaj de Ligia, tutanime aŭdosorĉita per la vortoj de la maljunulo, rakontanta pri la sufero, morto kaj leviĝo el mortintoj, de Dio-homo, kiu elaĉetis la mondon kaj promesis al ĝi feliĉon trans Stikso.

Kaj kiam li pensis pri tio, en lia kapo iĝadis ĥaoso.

Sed el tiu ĥaoso eligis lin plendado de Chilo, kiu komencis vei sian sorton: li ja estis dungita por trovi Ligian, kiun li, malgraŭ vivdanĝero, trovis kaj montris. Sed kion pli oni volas de li? Ĉu li interkonsentis ŝin forkapti, kaj kiu povus eĉ postuli ion similan de kriplulo, senigita de du fingroj, de homo maljuna, absorbita per meditado, scienco kaj virto? Kio okazos, se sinjoro tiel nobla, kiel Vinicius, suferos ian kontuzon, forkaptante la fraŭlinon? Sendube, la dioj devus ŝirmi siajn elektitojn, sed ĉu ne okazas iafoje tiaj aferoj, kvazaŭ la dioj ludus damojn, anstataŭ rigardi, kio fariĝas en la mondo? Fortuno, kiel oni scias, havas ligitajn okulojn, sekve ŝi ne vidas eĉ tage, kion do oni povas esperi de ŝi nokte? Okazu nur akcidento, tiu liga urso ĵetu sur Viniciuson muelŝtonon, barelon kun vino, aŭ, pli malbone, kun akvo, kaj kiu garantias, ĉu la mizeran Chilon, anstataŭ rekompenco, ne trafos respondeco? Li, mizera saĝulo, ekamis ankaŭ la noblan Viniciuson, kiel Aristotelo Aleksandron Macedonan, kaj se almenaŭ la nobla Vinicius donus al li la monsakon, kiun antaŭ liaj okuloj li fiksis post la zono, elirante el la domo, li havus eblon, en okazo de malfeliĉo, tuj alvoki helpon aŭ pacigi la kristanojn mem. Ho! Kial ili ne volas aŭskulti la konsilojn de la maljunulo, kiujn diktas prudento kaj sperto?

Vinicius, aŭdinte ĉi tion, eligis la monsakon el post la zono kaj ĵetis ĝin inter la fingrojn de Chilo.

– Prenu kaj silentu.

La greko eksentis, ke ĝi estis neordinare peza, kaj lia kuraĝo kreskis.

– Mia tuta espero estas en tio – li diris – ke Herkulo kaj Tezeo plenumadis agojn eĉ pli malfacilajn, kaj kiu estas mia persona, plej intima amiko, Croto, se ne Herkulo? Vin, nobla sinjoro, mi ne nomas duondio, ĉar vi estas kompleta dio kaj ne forgesos ankaŭ plue pri via servisto, malriĉa, sed fidela, kies bezonojn oni devas prizorgi de tempo al tempo, ĉar li mem, se li foje profundiĝas en librojn, tute pri nenio zorgas... Negranda ĝardeno kaj dometo kun eĉ plej eta portiko, donanta ombron somere, estus io inda je tia donacanto. Dume mi admiros de malproksime viajn heroajn agojn, alvokos Jovon, ke li vin favoru, kaj en okazo de bezono mi faros tian bruon, ke duono da Romo vekiĝos kaj alkuros vin helpi. Kia malbona kaj malebena vojo! La olivoleo en mia lanterno elbrulis, kaj se Croto, kiu estas same nobla, kiel forta, volus preni min sur la brakojn kaj porti ĝis la pordego, unue mi ekkonus, ĉu li facile forportos la fraŭlinon, due, li agus, kiel Eneo, kaj fine li favorigus al si ĉiujn pli honestajn diojn en tia grado, ke pri la rezulto de la entrepreno mi estus tute trankvila.

– Mi preferus porti kadavron de ŝafo, mortinta je pustuloj antaŭ monato – respondis la gladiatormajstro – sed se vi donos al mi tiun ĉi monsakon, kiun ĵetis al vi la nobla tribuno, mi portos vin ĝis la pordego.

– Ke vi elartikigu la grandan fingron de la piedo! – respondis la greko – tiom do vi profitis el la instruoj de tiu respektinda maljunulo, kiu prezentis malriĉecon kaj kompatemon, kiel du plej ĉefajn virtojn? Ĉu li ne ordonis klare al vi ami min? Mi vidas, ke neniam mi faros el vi eĉ malplej bonan kristanon, ĉar pli facile estus al la suno penetri tra la muroj de la mamertina malliberejo, ol al la vero tra via hipopotama kranio.

Kaj Croto, kiu posedis bestan forton, sed aliflanke posedis neniajn homajn sentojn, diris:

– Ne timu! mi ne iĝos kristano! mi ne volas perdi mian panpecon!

– Jes, sed se vi havus eĉ nur elementajn sciojn pri la filozofio, vi scius, ke oro estas vantaĵo.

– Alpaŝu min kun la filozofio, tiam mi donos al vi nur unu kapobaton sur la ventron, kaj ni vidos, kiu venkos.

– La samon povus diri bovo al Aristotelo – respondis Chilo.

Tagiĝo grizigis la mondon. Brilo pale kolorigis la suprojn de muroj. Apudvojaj arboj, konstruaĵoj kaj tie kaj ie disĵetitaj tombŝtonoj komencis elprofundiĝadi el la krepusko. La vojo ne estis jam tute senhoma. Legomvendistoj rapidis al la baldaŭ malfermotaj pordegoj, kondukante azenojn kaj mulojn, ŝarĝitajn per legomaj; ialoke knaris veturiloj, sur kiuj oni portis ĉasaĵojn. Sur la vojo kaj ambaŭflanke de ĝi kuŝis ĉe la tero mem facila nebulo, anoncanta belveteron. Homoj, vidataj de iom pli granda distanco, aspektis en tiu nebulo, kiel spiritoj. Vinicius fikse rigardis la gracian figuron de Ligia, kiu, laŭgrade kiel la matenlumo kreskis, iĝadis ĉiam pli arĝenta.

– Sinjoro – diris Chilo – mi ofendus vin, se mi antaŭvidus, ke via malavareco iam elĉerpiĝos, sed nun, kiam vi pagis al mi, vi ne povas suspekti, ke mi parolas nur por mia profito. Mi do konsilas al vi ankoraŭfoje, ke vi, eksciinte, en kiu domo loĝas la dia Ligia, revenu hejmen por preni viajn sklavojn kaj portilon kaj ne aŭskultu tiun ĉi elefantan rostron. Croto, kiu nur tial entreprenas forkapti sola la fraŭlinon, por elpremi vian monujon, kiel kazean sakon.

– Mi promesas al vi pugnobaton inter la skapolojn, tio signifas, ke vi pereos – ekparolis Croto.

– Mi promesas al vi kruĉon de kefalona vino, tio signifas, ke mi estos sana – respondis la greko.

Vinicius nenion respondis, ĉar ili proksimiĝis al la pordego, ĉe kiu stranga bildo frapis iliajn okulojn. Nome du soldatoj surgenuiĝis, kiam la apostolo esti pasanta, kaj li tenis dum momento la manojn sur iliaj feraj kaskoj, poste faris super ili la signon de kruco. Al la juna patricio neniam veni ĝis nun la ideo, ke jam eĉ inter la soldatoj povas esti kristanoj, kaj kun mirego li pensis, ke kiel en brulanta urbo flamoj ekkaptis ĉiam novajn domojn, tiel tiu instruo tagon post tago ekkaptis evidente novajn animojn kaj disvastiĝas ekster la homa kompreno. Tio ĉi frapis lin ankaŭ pro Ligia, ĉar li konvinkiĝis, ke se ŝi volus forkuri el la urbo, troviĝus gardistoj, kiuj mem sekrete faciligus al ŝi la eliron. Li diris ĉi-momente dankojn al ĉiuj dioj, ke tiel ne okazis.

Pasinte la malplenajn lokojn, trovantajn sin post la muro, la kristanoj aretoj komencis disiĝadi. Ili devis nun sekvi Ligian de pli malproksime kaj pli singarde, por ne turni al si atenton. Chilo komencis ankaŭ plendi pro vundoj kaj ŝirdoloro en la piedoj kaj restis ĉiam pli malantaŭe, kion Vinicius ne kontraŭstaris, opiniante, ke nun la timema kaj malforta greko ne estos plu bezona al li. Li eĉ permesus al li foriĝi, kien li volus, tamen la noblan saĝulon detenis prudento, puŝis lin evidente scivolo, ĉar li sekvis ilin senĉese kaj iafoje eĉ proksimiĝadis, ripetante siajn antaŭajn konsilojn kaj esprimante supozon, ke la maljunulo, akompananta la apostolon, se lia kresko ne estus tro malalta, povus esti Glaucus.

Ili tamen iris ankoraŭ sufiĉe longe ĝis Transtibro, kaj la suno jam preskaŭ supreniris, kiam la areto, en kiu estis Ligia, disiĝis. La apostolo, la maljuna virino kaj la knabo direktis sin laŭlongen de la rivero, dum la malpli altkreska maljunulo, Ursus kaj Ligia enŝovis sin en malgrandan vicus kaj, irinte ankoraŭ ĉirkaŭ cent paŝojn, eniris la vestiblon de domo, en kiu esti du vendejoj, unu kun olivoleo, la alia de birdisto.

Chilo, kiu iris eble kvindek paŝojn post Vinicius kaj Croto, tuj haltis, kvazaŭ fiksita en la teron kaj, preminte sin al la muro, komencis sible voki, ke ili revenu al li.

Kaj ili faris tion, ĉar oni devis interkonsiliĝi.

– Iru – diris al li Vinicius – kaj vidu, ĉu tiu ĉi domo ne havas de malantaŭe elirejon al alia strato.

Chilo, kvankam li plendis antaŭ momento pro vundoj en la piedoj, ekkuris tiel vigle, kvazaŭ li havus ĉe la maleoloj la flugiletojn de Merkuro.

– Ne – li diris – tiu ĉi elirejo estas la sola.

Poste li kunmetis la manojn:

– Je Jovo, Apolono, Vesto, Cibelo, Izido kaj Oziriso, je Mitro, Baalo kaj ĉiuj dioj de Oriento kaj Okcidento, mi petegas vin, sinjoro, lasu tiun ĉi planon... Aŭskultu min...

Sed subite li interrompis, ĉar li rimarkis, ke la vizaĝo de Vinicius paliĝis de emocio kaj liaj okuloj fajris, kiel pupiloj de lupo. Sufiĉis lin rigardi, por kompreni, ke nenio en la mondo detenos lin de la entrepreno. Croto komencis plenblovi sian herkulan bruston per spiro kaj balanci ambaŭflanken sian nedisvolvitan kranion, kiel faras ursoj en kaĝo. Cetere sur lia vizaĝo ne vidiĝis eĉ plej eta maltrankvilo.

– Mi eniros la unua! – li diris.

– Vi sekvos min! – diris Vinicius per ordona voĉo.

Kaj post momento ili ambaŭ malaperis en la malluma vestiblo.

Chilo ekkuris al la angulo de plej proksima starteto kaj komencis, rigardante el post la angulmuro, atendi, kio okazos.