Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO XXII

Vinicius nun en la korto ekkomprenis la tutan malfacilecon de la entrepreno. La domo estis granda, kelketaĝa, unu el tiuj domoj, da kiaj oni konstruis milojn en la tuta Romo, por havigi al si profiton el luigado de loĝejoj, kaj ordinare oni konstruis ilin tiel rapide kaj tiel malzorge, ke ne estis preskaŭ jaro, en kiu kelkaj el ili ne falis sur la kapojn de la loĝantoj. Tio estis veraj abelujoj, tro altaj kaj tro mallarĝaj, plenaj de ĉeloj kaj kameretoj, en kiuj nestis loĝantaro malriĉa, kaj samtempe tre multnombra. En la urbo, en kiu multaj stratoj ne havis nomojn, tiuj domoj ne havis numerojn; la posedantoj komisiis kolektadon de la luopago al siaj sklavoj, tiuj tamen, ne devigataj de la urbaj aŭtoritatuloj prezenti la nomojn de la loĝantoj, multfoje mem ilin ne konis. Informiĝi pri iu en tia domo estis treege malfacile, precipe, se ĉe la pordego ne oficis pordisto.

Tra longa vestiblo, simila al koridoro, Vinicius kaj Croto eliris sur malvastan, kvarflanke mur-baritan korton, prezentantan ion en la speco de komuna por la tuta domo atrium, kun fontano en la mezo, kies akvo ŝprucfalis en ŝtonan pladegon, enmasonitan en la teron. Ĉe ĉiuj muroj levis sin internaj ŝtuparoj, parte ŝtonaj, parte lignaj, kondukantaj al galerioj, el kiuj oni eniris en loĝejojn. Malsupre ankaŭ estis loĝejoj, kelkaj provizitaj per lignaj pordoj, aliaj apartigitaj de la korto nur per lanaj, plejparte ĉifonigitaj kaj truitaj, aŭ flikitaj kurtenoj.

La horo estis frua kaj sur la korto ne vidiĝis eĉ unu vivanto. Videble en la tuta domo ĉiuj dormis ankoraŭ, krom tiuj, kiuj revenis el Ostriano.

– Kion ni faros, sinjoro? – demandis Croto, haltante.

– Ni atendu ĉi tie; eble iu aperos – respondis Vinicius. – Oni ne devas vidi nin en la korto.

Sed samtempe li pensis, ke la konsilo de Chilo estis praktika. Se li havus kelkdek sklavojn, li povus sieĝi la pordegon, kiu ŝajnis esti la sola elirejo, kaj traserĉi ĉiujn loĝejojn, dume nun ili devis tuj trafi la loĝejon de Ligia, ĉar alie kristanoj, kiuj certe estis kelknombraj en tiu ĉi domo, povus ŝin averti, ke oni ŝin serĉas. Pro tio ĉi estis ankaŭ danĝere demandi fremdajn homojn. Vinicius pripensis dum momento, ĉu li ne revenu por preni siajn sklavojn, kiam subite el post unu el la kurtenoj, apartigantaj pli malproksimajn loĝejojn, eliris homo kun kribrilo en la mano kaj alpaŝis la fontanon.

La juna viro unuarigarde ekkonis Ursuson.

– Tio estas la ligo! – flustris Vinicius.

– Ĉu mi tuj rompu liajn ostojn?

– Atendu.

Ursus ne rimarkis ilin, ĉar ili staris en la ombro de la vestiblo, kaj li komencis trankvile lavi en la akvo legomojn, plenigantajn la kribrilon, Videble estis, ke post la tuta nokto, pasigita en la tombejo, li intencis prepari por ili matenmanĝon. Post momento, fininte sian laboron, li prenis la malsekan kribrilon kaj malaperis kun ĝi post la kurteno. Croto kaj Vinicius ekiris post li, kredante, ke ili trafos rekte en la loĝejon de Ligia.

Ilia miro estis do senmuzura, kiam ili ekvidis, ke la kurteno apartigis de la korto ne loĝejon, sed alian malluman koridoron, en kies fino oni vidis ĝardeneton, konsistantan el kelkaj cipresoj kaj kelkaj mirtaj arbustoj, kaj malgrandan dometon, kroĉitan al senporda posta muro de alia konstruaĵo.

Ili ambaŭ tuj ekkomprenis, ke tio ĉi estis por ili favora cirkonstanco. En la korto povus okazi tumulto de ĉiuj loĝantoj, dum la flanka lokiteco de la dometo igis la entreprenon pli facila. Rapide ili finos la aferon kun defendantoj, aŭ pli ĝuste kun Ursus, post kio same rapide ili atingos kun la forkaptita Ligia la straton, kaj tie ili jam scios sin helpi. Verŝajne neniu ilin haltigos, kaj se oni ilin haltigos, ili diros, ke la afero koncernas forkurintan garantiulinon de la cezaro, aŭ en eventuala okazo Vinicius konigos sin al vigiloj kaj alvokos ilian helpon.

Ursus estis jam preskaŭ eniranta la dometon, kiam rebruo de la paŝoj turnis lian atenton, li do haltis kaj, ekvidinte du homojn, metis la kribrilon sur balustradon kaj reiris al ili.

– Kion vi serĉas ĉi tie? – li demandis.

– Vin! – respondis Vinicius.

Poste, turninte sin al Croto, li ekkriis per rapida, mallaŭta voĉo:

– Mortigu!

Croto eksaltis, kiel tigro, kaj en unu momento, antaŭ ol la ligo povis ekkonscii aŭ rekoni la malamikojn, li kaptis lin en siajn ŝtalajn brakojn.

Sed Vinicius estis tro certa pri lia superhoma forto, por atendi la finon de la batalo, do, pasinte preter ili, li ekkuris al la pordo de la dometo, puŝis ĝin kaj troviĝis en iom malluma ĉambro, heligita tamen de fajro, brulanta en kameno. La brilo de tiu flamo falis rekte sur la vizaĝon de Liga. Alia persono, sidanta ĉe la fajro, estis la maljunulo, kiu akompanis la knabinon kaj Ursuson envoje el Ostriano.

Vinicius enkuris tiel subite, ke antaŭ ol Ligia povis lin rekoni, li ekkaptis ŝin je la talio kaj, levinte supren, resaltis al la pordo. La maljunulo, vere, sukcesis bari ĝin per si mem, sed Vinicius, alpreminte la knabinon per unu brako al la brusto, forpuŝis lin per la alia. La kapuĉo falis de lia kapo kaj tiam, je la vido de tiu konata al ŝi kaj ĉi-momente terura vizaĝo, la sango de Ligia koagulis pro teruro kaj la voĉo morthaltis en ŝia gorĝo. Ŝi volis voki helpon, sed ne povis. Same vane ŝi penis ekkapti la pordokadron, por kontraŭstari. Ŝiaj fingroj deglitis de la ŝtono kaj ŝi perdus la konscion, se ne frapus ŝiajn okulojn terura bildo, kiam Vinicius elkuris kun ŝi en la ĝardenon.

Ursus tenis en la brakoj iun homon, tute fleksitan malantaŭen, kun kapo klinita flanken kaj kun sangoplena buŝo. Ekvidinte ilin, li frapis ankoraŭfoje per la pugno tiun kapon kaj en unu sekundo eksaltis, kiel furioza besto, al Vinicius.

– Morto! – ekpensis la juna patricio.

Kaj post tio li ekaŭdis, kvazaŭ en sonĝo, ekkrion de Ligia: “ne mortigu!”, poste li eksentis, ke io, kvazaŭ tondrobato, malvolvis liajn brakojn, per kiuj li ŝin ĉirkaŭtenis, fine la tero turniĝis kune kun li kaj lumo de l’ tago estingiĝis antaŭ liaj okuloj.

...

Chilo tamen, kaŝita post la strata angulmuro, atendis, kio okazos, ĉar la scivolo batalis en li kontraŭ la timo. Li pensis ankaŭ, ke se ili sukcesos forkapti Ligian, tiam bone estos por li esti apud Vinicius. Urbanon li ne timis plu, ĉar li ankaŭ estis certa, ke Croto lin mortigos. Aliflanke li kalkulis, ke en la okazo, se en la senhomaj ĝis nun stratoj iĝus ia tumulto, se kristanoj aŭ iuj homoj volus kontraŭstari al Vinicius, tiam li alparolos ilin kiel reprezentanto de la regna aŭtoritato, kaj en eventuala okazo alvokos vigilojn helpe al la juna patricio kontraŭ la strata kanajlaro, kaj tiamaniere sekurigos al si novajn favorojn. En la animo li ĉiam opiniis, ke la ago de Vinicius estas malprudenta, konsiderante tamen la teruran forton de Croto, li supozis, ke ĝi povos sukcesi. “Se ilia situacio estus malbona, la tribuno mem portos la knabinon, kaj Croto trabatos por li la vojon.” Tamen la tempo ŝajnis al li longa; maltrankviligis lin silento en la vestiblo, kiun li rigardis de malproksime.

– Se ili ne trafos en ŝian kaŝejon kaj faros bruon, ili foralarmos ŝin.

Kaj la penso pri tio ne estis al li cetere malagrabla, ĉar li komprenis, ke en tia okazo Vinicius denove lin bezonos kaj denove li sukcesos elpremi el lia sako konsiderindan nombron de sestercoj.

– Kion ajn ili faros – li parolis al si mem – por mi ili ĝin faros, kvankam neniu el ili tion divenas. Dioj, dioj, lasu min nur...

Kaj subite li interrompis, ĉar ŝajnis al li, ke io elŝovis sin el la vestiblo, do, preminte sin al la muro, li komencis rigardi, retenante la spiron en la brusto.

Kaj li ne eraris, ĉar el la vestiblo duone elŝoviĝis iu kapo kaj komencis rigardi ĉirkaŭen.

Post momento ĝi tamen malaperis.

– Tio estas ViniciusCroto – ekpensis Chilo – sed, se ili kaptis la knabinon, kial ŝi ne krias kaj ili rigardas en la straton? Homojn ili ja ĉiuokaze devas renkonti, ĉar antaŭ ol ili venos ĝis Carinae, la stratoj iĝos movoplenaj. Kio ĝi estas!? je ĉiuj senmortaj dioj!...

Kaj subite ĉiuj restintaj haroj hirtiĝis sur lia kapo.

En la pordo montriĝis Ursus kun pendanta trans lia ŝultro korpo de Croto kaj, rigardinte ĉirkaŭen ankoraŭfoje, li komencis kuri kun ĝi tra la malplena strato al la rivero.

Chilo iĝis ĉe la muro tiel plata, kiel peco da stukaĵo.

– Mi pereos, se ili min ekvidos! – li ekpensis.

Sed Ursus kuris rapide preter la angulmuro kaj malaperis post la sekvanta domo. Chilo, ne atendante plu, komencis kuri laŭlonge de diagonala strateto, tintante per la dentoj pro teruro kaj kun rapideco, kiu povus mirigi eĉ en junulo.

– Se li, revenante, ekvidos min de malproksime, li atingos min kaj mortigos – li parolis al si. – Savu min, Zeŭso, savu Apolono, savu Hermeso, savu Dio de la kristanoj! Mi forlasos Romon, revenos en Mezembrion, sed savu min el la manoj de tiu demono!

Kaj tiu ligo, kiu mortigis Croton, ĉi-momente ŝajnis al li efektive iu superhoma estaĵo. Kurante, li pensis, ke tio eble estas iu dio, kiu prenis sur sin la formon de barbaro. En tiu ĉi momento li kredis je ĉiuj dioj de la mondo, kiujn li mokis alitempe. Lian kapon trakuris ankaŭ la penso, ke Croton mortigis eble la Dio de la kristanoj, kaj denove la haroj hirtiĝis sur lia kapo, ke li ekmalpacis kun tia potenco.

Nur trakurinte kelkajn stratetojn kaj ekvidinte iujn laboristojn, irantajn renkonte de malproksime, li iom trankviliĝis. En lia brusto mankis jam spiro, li do sidiĝis sur sojlo de domo kaj per la rando de la mantelo komencis viŝi la ŝvitkovritan frunton.

– Mi estas maljuna kaj bezonas trankvilon – li diris.

La homoj, irantaj renkonten, direktis sin el iun flankan strateton kaj denove ĉirkaŭis lin soleco. La urbo dormis ankoraŭ. Matene la stratmovado komenciĝadis pli frue en la pli riĉaj kvartaloj, kie sklavoj de riĉaj domoj estis devigataj leviĝi antaŭ la plentago, kaj en tiuj, kiujn okupis loĝantaro libera, nutrata je la regna kosto, sekve senfarema, oni vekiĝadis, precipe ventre, sufiĉe malfrue. Chilo, sidinte dum ia tempo sur la sojlo, eksentis penetran malvarmon, li do leviĝis kaj, certiĝinte, ke li ne perdis la sakon, ricevitan de Vinicius, direktis sin per paŝoj jam malpli rapidaj al la rivero.

– Eble mi vidos ie la korpon de Croto – li parolis al si. – Dioj! Tiu ligo, se li estas homo, povus en la daŭro de unu jaro gajni milionojn da sestercoj, ĉar se Croton li sufokis, kiel hundidon, kiu rezistos al li? Por ĉiu ludo sur areno oni donus al li tiom da oro, kiom li mem pezas. Li gardas tiun knabinon pli bone, ol Cerbero la inferon. Sed englutu do lin tiu infero. Mi ne volas havi ion kun li. Li estas tro malmol-osta. Kion mi tamen faru? Okazis terura afero. Se al tia Croto li rompis la ostojn, certe ankaŭ la animo de Vinicius plorplendas super tiu malbenita domo, atendante enterigon. Je Kastoro! tio ja estis patricio, amiko de la cezaro, sinjoro konata en la tuta Romo kaj armea tribuno. Lia morto ne estos al ili lasita senpune... Kaj se mi ekzemple irus en la tendaron de la pretorianoj, aŭ al la vigiloj?...

Ĉe tio ĉi li eksilentis kaj komencis mediti, sed post momento diris:

– Ve al mi! Kiu enkondukis lin en tiun domon, ĉu ne mi?... Liaj liberigitoj kaj sklavoj scias, ke mi venadis al li, kelkaj eĉ scias, por kiu celo. Kio estos, se oni min kulpigos, ke mi intence montris al li la domon, en kiu trafis lin morto? Se eĉ poste montriĝus en juĝejo, ke mi ĝin ne volis, oni diros ĉiuokaze, ke mi estas la kaŭzo do tio... Kaj li ja estis patricio, do neniel mi restos senpune. Sed se mi kaŝe forlasus Romon kaj translokiĝus ien malproksimen, mi nur igus la suspekto pli granda.

Kaj tiel kaj alie estis malbone. Li nur penis elekti la malpli grandan malbonon. Romo estas grandega urbo, tamen Chilo eksentis, ke ĝi povas esti tro malvasta por li. Ĉar ĉiu alia povus simple iri al la prefekto de la vigiloj, rakonti, kio okazis, kaj se eĉ falus sur lin ia suspekto, trankvile atendi la esploradon. Sed la tuta pasinteco de Chilo estis tiaspeca, ke ĉiu pli proksima konatiĝo, ĉu al la prefekto de la urbo, aŭ al la prefekto de la vigiloj, povus kaŭzi al li tre gravajn embarasojn kaj kune doni bazon al ĉiaj suspektoj, kiuj povus veni en la kapojn de la oficistoj.

Aliflanke, forkuri, signifus konfirmi Petroniuson en la konvinko, ke Vinicius estis perfidita kaj murdita sekve de komploto. Petronius estis homo potenca, kiu povis havi al sia dispono la policon en la tuta regon kaj kiu sendube klopodus elserĉi la kulpulojn, eĉ en la ekstremoj de la mondo. Tamen al Chilo venis la ideo, ĉu ne estus plej bone turni sin al li kaj rakonti, kio okazis. Jes! Tio ĉi estis la plej bona maniero. Petronius estis homo trankvila kaj Chilo povis esti certa almenaŭ pri tio, ke li aŭskultos lin ĝis la fino. Petronius, kiu konis la aferon de la komenco, pli facile ekkredus ankaŭ la senkulpecon de Chilo, ol la prefektoj.

Tamen por iri al li, oni devis scii certe, kio okazis kun Vinicius, kaj Chilo tion ĉi ne sciis. Li vidis vere la ligon, ŝtelirantan al la rivero kun la korpo de Croto, sed nenion pli. Vinicius povis esti mortigita, sed povis ankaŭ esti vundita aŭ kaptita. Nur nun venis al Chilo la ideo, ke la kristanoj certe ne kuraĝus mortigi homon tiel potencan, aŭgustanon kaj altan armean oficiston, ĉar tia ago povus sekvigi kontraŭ ili ĝeneralan persekutadon. Pli verŝajne estis ke ili retenis lin perforte, por doni al Ligia tempon refoje kaŝi sin en alia loko.

Tiu ĉi penso inspiris al Chilo kuraĝon.

– Se tiu liga drako ne disŝiris lin en la unua impeto, li estas viva, kaj se li estas viva, li mem atestos, ke mi lin ne perfidis, kaj tiam ne nur nenio min minacos, sed (ho Hermeso, kalkulu denove je la du bovidinoj!) malfermos sin antaŭ mi nova kampo... Mi povas sciigi al unu el liaj liberigitoj, kie li devas serĉi la sinjoron, kaj ĉu li turnos sin al la prefekto, aŭ ne, tio estas lia afero, ke nur mi min ne turnu al li... Mi povas ankaŭ iri al Petronius kaj kalkuli je rekompenco... Mi serĉis Ligian, nun mi serĉos Viniciuson, kaj poste denove Ligian... Antaŭe mi devas tamen ekscii, ĉu li vivas, aŭ pereis.

Ĉe tio li ekpensis, ke li povus nokte iri al la bakisto Demas kaj demandi pri Ursus. Sed li tuj forlasis tiun ĉi ideon. Li preferis ne havi aferon kun Ursus. Li povis prave supozi, ke se Ursus ne mortigis Glaucuson, li estis videble avertita de iu el la kristanaj ĉefuloj, al kiu li malkaŝis sian intencon, ke tio estas afero nepura kaj ke volis lin instigi al ĝi iu perfidulo. Cetere je sola rememoro pri Ursus Chilon trakuris tutkorpa tremo. Li decidis, anstataŭe, ke vespere li sendos Euriciuson en la domon, kie okazis la akcidento, por ricevi informojn. Dume li bezonis iom nutri sin, ripozi kaj bani sin. La sendorma nokto, la vojo al Ostriano kaj la forkuro el Transtibro efektive lacigis lin ekstermezure.

Unu afero konstante lin konsolis: nome tio, ke li havis ĉe si du sakojn; tiun, kiun Vinicius donis al li hejme, kaj tiun, kiun li ĵetis al li revoje el la tombejo. Pro tiu ĉi feliĉa cirkonstanco, same kiel pro la grandaj emocioj, kiujn li travivis, li decidis matenmanĝi pli abunde kaj trinki iom da vino pli bona, ol ordinare.

Kaj, kiam venis la horo de malfermo de vinejoj, li faris tion en tia grado, ke li forgesis pri bano. Li sentis sin antaŭ ĉio dormema kaj la dormemo tiom senfortigis lin, ke li revenis per tute ŝanceliĝemaj paŝoj en sian loĝejon en Suburra, kie atendis lin sklavino, aĉetita por la mono de Vinicius.

Tie, enirinte en sian cubiculum, malluman, kiel vulpa kavo, li ĵetis sin sur la liton kaj endormiĝis en unu momento.

Li vekiĝis nur vespere, aŭ pli ĝuste vekis lin la sklavino, vokante, ke li vekiĝu, ĉar iu serĉas lin kaj volas lin vidi en urĝa afero.

La gardema Chilo rekonsciiĝis en unu momento, surtiris provizore mantelon kun kapuĉo kaj, ordoninte al la sklavino flankeniĝi, rigardis antaŭe singarde tra la pordo.

Kaj li rigidiĝis! Ĉar tra la pordo de la cubiculum li ekvidis la grandegan figuron de Ursus.

Je tiu ĉi vido li eksentis, ke liaj piedoj kaj kapo iĝas malvarmaj, kiel glacio, la koro ĉesas bati, la sakron kvazaŭ tiklas aroj da formikoj... Dum ia tempo li ne povis ekparoli, poste tamen, tintante per la dentoj, li diris, aŭ pli ĝuste elĝemis:

– Sira! mi forestas... mi ne konas... ĉi tiun... bonan homon...

– Mi diris al li, ke vi estas hejme kaj ke vi dormas, sinjoro – respondis la sklavino – sed li postulis, ke mi vin veku...

– Ho dioj!... mi vin ordonos...

Sed Ursus, kvazaŭ senpacienciĝinte pro la prokrasto, proksimiĝis al la pordo de la cubiculum kaj, klininte sin, enŝovis internen la kapon.

Chilo Chilonides! – li diris.

Pax tecum! pax, pax! – respondis Chilo. – Ho, plej bona el la kristanoj! Jes, mi estas Chilo, sed ĝi estas eraro... Mi ne konas vin!

Chilo Chilonides – respondis Ursus – via sinjoro, Vinicius, alvokas vin, ke vi venu al li kune kun mi.