Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton
Proksimuma tradukojaro: 1933
Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof
Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.
La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.
Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.
Sed li komencis ankaŭ timi, ke iu malbonvena helpo el ekstere ne detruu lian ĝojon. Chilo povis sciigi lian malaperon al la prefekto de la urbo aŭ al liaj liberigitoj hejme — kaj en tia okazo invado de vigiloj estis verŝajna. Lian kapon trakuris vere la penso, ke tiam li povus ordoni kapti Ligian kaj fermi ŝin en sia domo, sed li sentis, ke tion fari li ne devas — kaj ne kapablus. Li estis homo memvola, maltima, sufiĉe malvirtema kaj laŭbezone eĉ senindulga, li estis tamen nek Tigellinus, nek Nero. La militista vivo lasis en li certan senton de justeco, honesteco kaj tiom da konscienco, ke li komprenis, ke tia ago estus io monstre malnobla. Li eble cetere kapablus plenumi ĝin en atako de furiozo, estante plenforta, sed en tiu ĉi momento li estis kune kortuŝita kaj malsana, do li nur deziris, ke neniu ekstaru inter li kaj Lidia.
Kaj li rimarkis kun ioma miro, ke de la momento, kiam Ligia pledis por li, nek ŝi mem, nek Crispus postulas de li iajn garantiojn, tute kvazaŭ ili estus certaj, ke en okazo de bezono defendos ilin iu supernatura forto. Vinicius, en kies kapo — de kiam li aŭdis en Ostriano la instruadon kaj rakonton de la apostolo — la diferenco inter aferoj eblaj kaj neeblaj komencis konfuzi sin kaj malklariĝi, ankaŭ ne tre malkredis la supozon, ke tiel povus esti. Tamen, konsiderante la aferon pli sobre, li mem memorigis al ili, kion li diris pri la greko, kaj denove ekpostulis, ke oni venigu al li Chilon.
Crispus konsentis tion kaj oni decidis sendi Ursuson. Vinicius, kiu en la lastaj tagoj antaŭ Ostriano ofte, kvankam senefike sendadis siaj sklavojn al Chilo, precize indikis al la ligo lian loĝejon, poste, skribinte kelkajn vortojn sur tabuleto, diris, turnante sin al Crispus:
— Mi donas tabuleton, ĉar li estas homo suspektema kaj ruza, kiu ofte, vokita de mi, respondadis al miaj sklavoj, ke li ne estas hejme, kaj tion li faradis ĉiam, se, ne havante por mi bonajn novaĵojn, li timis mian koleron.
— Se mi lin nur trovos, mi venigos lin, ĉu li volos aŭ ne — respondis Ursus.
Poste, surmetinte mantelon, li eliris.
Trovi iun en Romo ne estis facile, eĉ kun plej bonaj indikoj, sed Ursuson helpadis en tiaj okazoj la instinkto de arbarano kaj ankaŭ lia grandega kono de la urbo, tiel, ke post ia tempo li troviĝis en la loĝejo de Chilo.
Li tamen ne rekonis lin. Antaŭe li vidis lin nur unu fojon, kaj eĉ tio okazis nokte. Fine tiu digna kaj certoplena maljunulo, kiu inklinigis lin mortigi Glaucuson, tiel malsimilis al tiu ĉi greko, ĝistere kurbiĝinta pro teruro, ke neniu povus supozi, ke ambaŭ estas unu persono. Chilo mem, rimarkinte, ke Ursus rigardis lin kiel tute fremdan homon, ekregis iom la unuan impreson. Je la vido de la tabuleto kun la skribo de Vinicius li trankviliĝis ankoraŭ pli. Ne minacis lin almenaŭ la suspekto, ke li intence enembuskigis Viniciuson. Li ekpensis ĉe tio, ke la kristanoj ne mortigis Viniciuson videble tial, ke ili ne kuraĝis levi la manon kontraŭ tiel eminentan personon.
— Sekve Vinicius ŝirmos min ankaŭ, se bezone — li diris al si interne — ĉar li ja ne alvokas min, por lasi min mortigi.
Inspirite de ioma kuraĝo, li demandis.
— Bona homo, ĉu mia amiko, la nobla Vinicius, ne sendis por mi portilon? — mia piedoj estas ŝvelintaj kaj mi ne povas iri tiel malproksimen.
— Ne — respondis Ursus — ni piediros.
— Kaj se mi rifuzos?
— Ne faru tion, ĉar vi devas iri.
— Kaj mi iros, sed pro la propra inklino. Alie neniu min devigus, ĉar mi estas homo libera kaj amiko de la prefekto de la urbo. Kiel saĝulo, mi posedas ankaŭ rimedojn kontraŭ perforto — kaj mi scias sorĉi homojn en arbojn kaj en bestojn. Sed mi iros — mi iros! Mi nur surmetos pli varman mantelon kaj kapuĉon, por ke ne rekonu min la sklavoj de tiu ĉi kvartalo; alie oni senĉese haltigadus nin por kisi miajn manojn.
Dirinte ĉi tion, li surmetis alian mantelon, kaj sur la kapon mallevis vastan gallan kapuĉon, timante, ke Ursus rememoros liajn trajtojn, kiam ili eliros en pli grandan lumon.
— Kien vi min kondukas? — li demandis envoje Ursuson.
— En Transtibron.
— Mi estas nelonge en Romo kaj neniam mi tie estis, sed ankaŭ tie loĝas certe homoj, kiuj amas virton.
Sed Ursus, kiu estis homo naiva kaj kiu aŭdis Viniciuson, dirantan, ke la greko ĉeestis kun li en la ostriana tombejo kaj poste vidis, kiel li eniris kun Croto la domon, en kiu loĝis Ligia, haltis por momento kaj diris:
— Ne mensogu, maljuna homo, ĉar hodiaŭ vi estis kun Vinicius en Ostriano kaj antaŭ nia pordego.
— Ha — diris Chilo — do via domo staras tie, en Transtibro? Mi estas en Romo de nelonge kaj mi ne scias bone, kiel nomas sin diversaj kvartaloj. Jes, amiko! Mi estis antaŭ via pordego kaj en la nomo de l’ virto mi petegis Viniciuson, ke li ne eniru. Mi estis ankaŭ en Ostriano, kaj ĉu vi scias, kial? Jen de certa tempo mi klopodas por konverti Viniciuson kaj mi volis, ke li aŭskultu la plej aĝan el la apostoloj. La lumo penetru en lian animon, kaj en la vian! Vi ja estas kristano kaj vi ja volas, ke la vero superregu malveron?
— Jes — respondis humile Ursus.
La kuraĝo de Chilo tute reviviĝis.
— Vinicius estas potenca sinjoro — li diris — kaj amiko de la cezaro. Ofte li obeas ankoraŭ inspirojn de malbona spirito, se tamen nur unu haro falus de lia kapo, la cezaro venĝus kontraŭ ĉiuj kristanoj.
— Nin gardas pli granda potenco.
— Prave, prave! sed kion vi intencas fari kun Vinicius? — demandis Chilo kun nova maltrankvilo.
— Mi ne scias. Kristo ordonas pardonemon.
— Tion ĉi vi bonege diris. Memoru ĉiam pri ĉi tio, alie vi estos fritata en la infero, kiel kolbaso sur pato.
Ursus eksopiris, kaj Chilo ekpensis, ke kun tiu ĉi homo, terura en la unua momento de kolero, li povus ĉiam fari, kion li volus.
Volante de scii, kiel la afero okazis ĉe la atako kontraŭ Ligia, li demandis plu per la voĉo de severa juĝisto.
— Kiel vi agis kun Croto? Parolu kaj ne mensogu.
Ursus eksopiris duafoje.
— Vinicius diros tion al vi.
— Ĝi signifas, ke vi batis lin per ponardo aŭ mortigis per bastono?
— Mi estis senarma.
La greko ne povis tamen kontraŭstari admiron pro la superhoma forto de la barbaro.
— Plutono vin... Tio estas, mi volis diri, Kristo vin pardonu.
Dum ia tempo ili iris en silento, post kio Chilo ekparolis:
— Ne mi vin perfidos, sed gardu vin kontraŭ la vigiloj.
— Mi timas Kriston, ne la vigilojn.
— Prave. Ne ekzistas pli granda kulpo, ol mortigo. Mi preĝos por vi, sed mi ne scias, ĉu eĉ miaj preĝoj ion helpos — eble nur, se vi ĵuros, ke neniam en la vivo vi iun tuŝos per la fingro.
— Mi ja ne mortigis lin intence — respondis Ursus.
Chilo tamen, kiu deziris sekurigi sin por ĉia eventualo, ne ĉesis plue abomenigi al Ursus mortigon kaj insisti, ke li faru la ĵuron. Li demandis ankaŭ pri Vinicius, sed la ligo respondadis liajn demandojn malvolonte, ripetante, ke el la buŝo de Vinicius mem li aŭdos, kion li devas aŭdi. Tiel interparolante, ili trairis fine la longan vojon, dividantan la loĝejon de Chilo de Transtibro, kaj troviĝis antaŭ la domo. La koro de Chilo denove ekbatis maltrankvile. Pro timo ŝajnis al li, ke Ursus komencas direkti al li iajn avidajn rigardojn. “Malgranda estos mia konsolo — li parolis al si mem — se li min mortigos senintence, kaj mi preferus ĉiuokaze, ke lin trafu paralizo — kaj kune kun li ĉiujn ligojn, kion faru, Zeŭso, se vi scipovos”. Tiel meditante, li envolvis sin ĉiam pli en sian gallan mantelon, ripetante, ke li timas la malvarmon. Fine, kiam, transirante la vestiblon kaj la unuan korton, ili troviĝis en la koridoro, kondukanta al la ĝardeno de la dometo, li haltis subite kaj diris:
— Lasu min iom ekspiri, aŭ mi ne povos paroli kun Vinicius kaj helpi lin per edifaj konsiloj.
Dirinte ĉi tion, li haltis — ĉar kvankam li ripetadis al si, ke nenio lin minacas, tamen je la penso, ke li ekstaros inter tiuj misteraj homoj, kiujn li vidis en Ostriano, liaj piedoj iom tremis sub li.
Dume el la dometo atingis liajn orelojn kantado.
— Kio ĝi estas? — li demandis.
— Vi diras, ke vi estas kristano, kaj vi ne scias, ke ni kutimas post ĉiu manĝo glori la Savinton per nia kantado — respondis Ursus. — Miriam kaj ŝia filo jam verŝajne revenis — kaj eble ankaŭ apostolo estas kun ili, ĉar li vizitadas ĉiutage la vidvinon kaj Crispuson.
— Konduku min rekte al Vinicius.
— Vinicius estas en unu ĉambro kun ĉiuj, ĉar ĝi estas la sola sufiĉa granda, kaj cetere estas nur mallumaj cubicula, kien ni iras nur por dormi. Ni jam eniru — tie vi ripozos.
Kaj ili eniris. En la ĉambro estis krepuske, la vespero estis nuba, vintra, kaj la flamo de kelkaj meĉlampoj ne sufiĉe disigadis la mallumon. Vinicius pli ĝuste divenis, ol rekonis en la kapuĉkovrita homo Chilon, kaj tiu ĉi, ekvidinte en la angulo de la ĉambro liton, kaj sur ĝi Viniciuson, ekiris, ne rigardante la aliajn, rekte al li — kvazaŭ konvinkita, ke apud Vinicius li estos plej sekura.
— Ho sinjoro! kial vi ne obeis mian konsilojn! — li vokis, plektante la manojn.
— Silentu — diris Vinicius — kaj aŭskultu!
Poste li komencis penetre rigardi en la okulojn de Chilo kaj paroli malrapide kaj akcente, kvazaŭ li volus, ke ĉiu lia vorto estu komprenita kiel ordono kaj restu eterne en la memoro de Chilo.
— Croto atakis min, por min murdi kaj rabi — vi komprenas! Tiam mi mortigis lin, kaj tiuj ĉi homoj prizorgis la vundojn, kiujn mi ricevis de li, batalante.
Chilo tuj ekkomprenis, ke se Vinicius tiel parolas, li tion faras sendube sekve de ia interkonsento kun la kristanoj, kaj en tiu okazo li volas, ke oni lin kredu. Li ekkonis tion ankaŭ el lia vizaĝo, do en unu momento, montrante nenian dubon, nek miron, li levis la okulojn supren kaj ekkriis:
— Li ja estis konata fripono, sinjoro! Mi ja avertis vin, ke vi ne fidu al li. Ĉiuj miaj instruoj rebatis sin de lia kapo, kiel pizo de muro. En la tuta Hadeso oni ne trovos por li sufiĉajn turmentojn. Ĉar kiu ne povas esti honesta homo, tiu certagrade devas esti fripono, kaj al kiu estas pli malfacile iĝi honesta, ol al fripono? Sed ataki sian bonfaranton kaj tiel grandaniman sinjoron... Ho dioj!...
Ĉe tio ĉi li tamen rememoris, ke envoje li prezentis sin al Ursus kiel kristano — kaj li eksilentis.
Vinicius diris:
— Se mi ne kunhavus mian sica, li min mortigus.
— Mi benas la momenton, en kiu mi konsilis al vi preni almenaŭ ponardon.
Sed Vinicius direktis al la greko esploran rigardon kaj demandis.
— Kion vi faris hodiaŭ?
— Kiel do? Ĉu mi ne diris al vi, sinjoro, ke mi faris votojn por via sano?
— Kaj nenion pli?
— Kaj mi ĝuste intencis vin viziti, kiam tiu bona homo venis kaj diris al mi, ke vi min vokas.
— Jen estas tabuleto. Iru kun ĝi en mian domon, serĉu mian liberigiton kaj transdonu ĝin al li. Estas sur ĝi skribite, ke mi veturis en Beneventon. — Diru al Demas en via propra nomo, ke mi faris tion hodiaŭ matene, alvokita per urĝa letero de Petronius.
Kaj li ripetis akcente:
— Mi veturis en Beneventon — vi komprenas!
— Vi veturis, sinjoro! Matene mi ja adiaŭis vin ĉe Porta Capena — kaj de la tempo de via forveturo tia sopiro min regas, ke, se via grandanimeco ne konsolos ĝin, mi mortos pro ploro, kiel la malfeliĉa edzino de Zetoso post la morto de Itilo.
Vinicius, kvankam malsana kaj kutimiĝinta al la fleksemo de la greko, ne povis tamen deteni sin de rideto. Li estis, krome, kontenta, ke Chilo tuj lin komprenis, li do diris:
— Sekve mi alskribos, ke oni sekigu viajn larmojn. Donu al mi lampon.
Chilo, jam tute trankviliĝinta, leviĝis kaj, farinte kelkajn paŝojn al la kameno, deprenis unu el la meĉlampoj, brulantoj sur la kamenmuro.
Sed kiam ĉe tiu ĉi ago la kapuĉo deŝoviĝis de lia kapo kaj la lumo falis rekte sur lian vizaĝon, Glaucus saltleviĝis de benko kaj, rapide proksimiĝinte, ekstaris antaŭ li.
— Ĉu vi ne rekonas min, Cephas? — li demandis.
Kaj en lia voĉo estis io tiel terura, ke tremo trakuris ĉiujn ĉeestantojn.
Chilo levis la lampon kaj ellasis ĝin preskaŭ en la sama momento — poste li kurbiĝis ĝis la tero kaj komencis ĝemi:
— Mi ne estas... mi ne estas... kompaton!
Glaucus turnis sin al la vespermanĝantoj kaj diris:
— Jen estas la homo, kiu sklavigis kaj pereigis min kaj mian familion!...
Lia historio estis konata al ĉiuj kristanoj kaj al Vinicius, kiu nur tial ne divenis, kiu estas tiu Glaucus, ĉar, senĉese svenante pro doloro dum la prizorgado de la vundoj, li ne aŭdis lian nomon. Sed por Ursus tiu ĉi mallonga momento, ligite kun la vortoj de Glaucus, estis kvazaŭ fulmobrilo en mallumo. Rekoninte Chilon, per unu salto li troviĝis apud la greko, ekkaptis lin je la brakoj kaj, elturninte ilin malantaŭen, ekkriis:
— Jen tiu, kiu instigis min mortigi Glaucuson!
— Kompaton! — ĝemis Chilo — mi redonos al vi... Sinjoro! — li vokis, turnante la kapon al Vinicius — savu min! mi fidis al vi! ekparolu por mi... Vian leteron... mi portos, sinjoro! Sinjoro!
Sed Vinicius, kiu plej indiferente el ĉiuj rigardis tion, kio okazis, unue tial, ke ĉiuj aferoj de la greko estis al li konataj, kaj due, ĉar lia koro ne sciis, kio estas kompato, diris:
— Enterigu lin en la ĝardeno: la leteron portos iu alia.
Al Chilo ekŝajnis, ke tiuj ĉi vortoj estas la lasta verdikto. Liaj ostoj komencis kraki en la teruraj manoj de Ursus, la okuloj nebuliĝis pro larmoj de doloro.
— Je via Dio! kompaton! — li vokis — mi estas kristano, kaj se vi ne kredas al mi, baptu min ankoraŭfoje, ankoraŭ du, ankoraŭ dek fojojn! Glaucus! ĝi estas eraro! Lasu min paroli! Igu min sklavo... Ne mortigu min! Kompaton!...
Kaj lia voĉo, sufokata de la doloro, iĝadis ĉiam pli malforta, kiam subite post la tablo leviĝis la apostolo Petro; dum momento li balancis sian blankan kapon mallevante ĝin al la brusto, kaj havis la okulojn fermitajn, sed poste malfermis ilin kaj diris meze de silento:
— Jene diris al ni la Savinto: “Se via frato pekus kontraŭ vi, admonu lin; kaj se li pentus, pardonu lin. Kaj se li sepfoje tage pekus kontraŭ vi kaj sepfoje revenus al vi, dirante: mi pentas! pardonu lin!”
Poste iĝis silento ankoraŭ pli granda.
Glaucus staris dum longa tempo kun vizaĝo, kovrita per la manoj, fine li reprenis ilin kaj diris:
— Cephas, Dio al vi pardonu la malbonojn, kiujn vi faris al mi, kiel mi ilin pardonas al vi en la nomo de Kristo.
Kaj Ursus, liberiginte la brakojn de Chilo, tuj aldonis:
— Estu al mi la Savinto tiel kompatema, kiel ankaŭ mi vin pardonas.
Chilo falis sur la teron kaj, apogite sur ĝi per la manoj, turnadis la kapon, kiel besto, kaptita en reton, rigardante ĉirkaŭen kaj atendante, de kie venos la morto. Li ne kredis ankoraŭ siajn okulojn kaj orelojn, kaj ne kuraĝis esperi pardonon.
Sed iom post iom li reakiris la konscion, nur liaj bluiĝintaj lipoj tremis ankoraŭ pro teruro. Dume la apostolo diris:
— Foriru en paco.
Chilo leviĝis, sed ne povis ankoraŭ ekparoli. Malgraŭvole li proksimiĝis al la lito de Vinicius, kvazaŭ ankoraŭ serĉante ĉe li helpon, ĉar ĝis nun li ne havis tempon ekpensi, ke Vinicius, kvankam li uzis liajn servojn kaj estis kvazaŭ lia kunkulpulo, kondamnis lin, dum tiuj ĝuste, kontraŭ kiuj li servis, pardonis. Tiu ĉi penso estis venonta al li pli poste. Dume en lia rigardo vidiĝis nur miro kaj nekredo. Kvankam li jam ekkonis, ke oni lin pardonis, tamen li volis plej baldaŭ foriĝi el inter tiuj nekompreneblaj homoj, kies boneco teruris lin preskaŭ egale, kiel lin teruras krueleco. Ŝajnis al li, ke se li restus pli longe, okazus denove io neatendita, do, stariĝinte apud Vinicius, li komencis paroli per interrompata voĉo:
— Donu la leteron, sinjoro! donu la leteron!
Kaj ekkaptinte la tabuleton, kiun Vinicius al li donis, li riverencis foje al la kristanoj, duafoje al Vinicius, kaj ŝtele glitante tuj ĉe la muro elkuris eksteren.
En la ĝardeneto, kiam ĉirkaŭigis lin mallumo, teruro denove hirtigis la harojn sur lia kapo, ĉar li estis certa, ke Ursus elkuros post li kaj mortigos lin en la ombroj de l’ nokto. Li forkurus per ĉiuj fortoj, sed la piedoj rifuzis lin obei kaj post momento iĝis tute rigidaj, ĉar Ursus efektive ekstaris apud li.
Chilo falis survizaĝen kaj komencis ĝemi:
— Urbano... en la nomo de Kristo...
Sed Urbano diris:
— Ne timu. La apostolo ordonis al mi konduki vin ekster la pordegon, kaj se mankas al vi fortoj, mi akompanos vin hejmen.
Chilo levis la vizaĝon.
— Kion vi diras? kion? Vi ne mortigos min?
— Ne, mi vin ne mortigos, kaj se mi kaptis vin tro forte kaj dolorigis viajn brakojn, pardonu min.
— Helpu min leviĝi — diris la greko. — Vi ne mortigos min! vere? Elkonduku min en la straton, kaj pluen mi iros sola.
Ursus levis lin de la tero facile, kiel lanugon, kaj starigis lin sur la piedojn, poste elkondukis tra la malluma pasejo en la duan korton, el kiu oni iris en la vestiblon kaj sur la straton. En la koridoro Chilo denove ripetadis al si interne: “mi estas perdita!”, kaj nur, kiam ili troviĝis sur la strato, li iom trankviliĝis kaj diris:
— Mi iros pluen sola.
— Paco estu kun vi.
— Kaj kun vi! kaj kun vi!... Lasu min ekspiri.
Kaj post la foriro de Ursus li ekspiris plenbruste. Per la manoj li palpis sian zonon kaj koksojn, kvazaŭ volante konvinkiĝi, ke li vivas, kaj per rapidaj paŝoj ekiris antaŭen.
Sed, farinte kelkdek paŝojn, li haltis kaj diris:
— Kial ili min tamen ne mortigis?
Kaj malgraŭ tio, ke jam kun Euricus li parolis pri la kristana instruo, malgraŭ la interparolo kun Urbano apud la rivero kaj malgraŭ ĉio, kion li aŭdis en Ostriano, li ne sciis trovi respondon al tiu ĉi demando.