Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO XXV

Vinicius ankaŭ ne sciis klarigi al si tion, kio okazis, kaj en la fundo de la animo li estis mirigita preskaŭ ne malpli, ol Chilo. Ĉar, ke kun li mem oni agis tiel, kiel oni agis, kaj anstataŭ venĝi kontraŭ li por tiu atako, zorgeme okupiĝis pri liaj vundoj, tion ĉi li atribuis parte al la instruo, kiun ili konfesis, pli multe al Ligia, kaj iom ankaŭ al sia grandega signifo. Sed ilia konduto rilate al Chilo simple superis liajn konceptojn pri la homa pardonpovo. Ankaŭ al li malgraŭvole trudis sin la demando, kial ili ne mortigis la grekon? Ili ja povus tion fari senpune. Ursus enterigus lin en la ĝardeno aŭ portus nokte en Tibron, kiu en tiu tempo de noktaj banditagoj, plenumatoj de la cezaro mem, tiel ofte surbordigadis matene homajn korpojn, ke neniu eĉ esploris ilian devenon. Krom tio, laŭ Vinicius, la kristanoj ne nur povis, sed eĉ devis mortigi Chilon. Kompato ne estis tute fremda al tiu mondo, al kiu apartenis la juna patricio. La atenanoj ja konstruis al ĝi altaron kaj dum longa tempo rezistis enkondukon de la gladiatoroj luktoj en Atenojn. Okazis iafoje, ke eĉ en Romo venkitoj ricevis pardonon, kiel ekzemple Calicratus, la reĝo de l’ britoj, kiu, militkaptita de Claudius kaj malavare de li dotita, libere loĝis en la urbo. Sed venĝo pro personaj malbonagoj ŝajnis al Vinicius, same kiel al ĉiuj aliaj, prava kaj justa. Rezigni ĝin estis io kontraŭ lia animo. Li ankaŭ aŭdis, vere, en Ostriano, ke oni devas ami eĉ siajn malamikojn, li tamen konsideris tion kiel teorion, ne havantan signifon en la vivo. Kaj eĉ nun ankoraŭ lian kapon trakuris la penso, ke eble oni ne mortigis Chilon nur tial, ke estis ia festperiodo aŭ lunfazo, dum kiu la kristanoj ne devas mortigi. Li aŭdis, ke estas tiaj tempordaŭroj, en kiuj al diversaj nacioj ne estas permesite eĉ komenci militon. Sed kial en tiu okazo oni ne transdonis la grekon al tribunalo, kial la apostolo diris, ke se iu pekus sepfoje, oni devus sepfoje lin pardoni, kaj kial Glaucus diris al Chilo: “Dio vin tiel pardonu, kiel mi vin pardonas?” Kaj tamen Chilo faris al li la plej teruran malbonon, kiun unu homo povas fari al alia, kaj en Vinicius ĉe la nura penso pri tio, kiel li agus kun iu, kiu ekzemple mortigus Ligian, la koro ekbolis de kolero: ne estus tiaj torturoj, per kiuj li ŝin ne venĝus! Kaj Glaucus pardonis! Kaj Ursus ankaŭ pardonis, li, kiu efektive povus senpune mortigi en Romo kiun ajn li volus, ĉar poste li bezonus nur mortigi la reĝon de la Nemorena bosko kaj okupi lian lokon. Ĉu al la homo, al kiu ne rezistis Croto, rezistus la gladiatoro, tenanta tiun rangon, kiun oni akiris nur per mortigo de la antaŭa “reĝo”? Unu sola respondo estis al ĉiuj tiuj demandoj. Nome, ili ne mortigis pro iu boneco, tiel granda, ke simila ne ekzistis ĝis nun en la mondo, kaj pro senlima amo al la homoj, kiu ordonis forgesi sin mem, faritajn al si malbonojn, sian feliĉon kaj sian malbonsorton – kaj vivi por aliaj. Kian rekompencon tiuj homoj devis por tio ricevi – Vinicius aŭdis en Ostriano, sed ĝi ne povis trovi lokon en lia kapo. Li sentis anstataŭe, ke tiu tera vivo, ligita kun la devo rezigni ĉion, kio estas plaĉa kaj volupta, por la bono de aliaj, devus esti mizera. Tial en tio, kion li pensis ĉi-momente pri la kristanoj, estis krom mirego ankaŭ kompato, kaj kvazaŭ nuanco de malestimo. Ŝajnis al li, ke tio estas ŝafoj, nepre pli aŭ malpli frue formanĝotaj de lupoj, kaj lia romana naturo ne kapablis trovi en si respekton por tiuj, kiuj lasas sin formanĝi. Frapis lin tamen unu afero. Nome, post la eliro de Chilo ia profunda ĝojo lumigis ĉiujn vizaĝojn. La apostolo proksimiĝis al Glaucus kaj, metinte la manon sur lian kapon, diris:

– Kristo venkis en vi!

Kaj Glaucus levis supren la okulojn, tiel plenajn de fido kaj ĝojo, kvazaŭ verŝiĝus sur lin ia grandega, neatendita feliĉo. Vinicius, kiu komprenis nur ĝojon pro plenumita venĝo, rigardis lin per pupiloj, vastigitaj de febro, iom tiel, kiel li rigardus frenezulon. Li vidis tamen, kaj li vidis tion ne sen interna indigno, kiel poste Ligia alpremis siajn reĝidinajn lipojn al la mano de tiu homo, kies aspekto similis tiun de sklavo, kaj ŝajnis al li, ke la ordo de la mondo tute renversiĝas. Poste alvenis Ursus kaj komencis rakonti, kiel li elkondukis Chilon sur la straton kaj kiel li petis de li pardonon por la malbono, kiun li povis fari al liaj brakoj, por kio la apostolo benis lin ankaŭ, kaj Crispus deklaris, ke tio ĉi estis tago de granda venko. Ekaŭdinte pri tiu ĉi venko, Vinicius tute perdis la ordon de siaj pensoj.

Sed kiam Ligia denove donis al li refreŝigan trinkaĵon, li retenis momente ŝian manon kaj demandis:

– Do ankaŭ vi min pardonis?

– Ni estas kristanoj. Ni ne rajtas konservi koleron en la koro.

Ligia – li diris tiam – kiu ajn estas via Dio, mi honoros Lin per hekatombo, nur tial, ke Li estas via Dio.

– Nur tial, ke Li estas via Dio... – ripetis Vinicius per malforta voĉo.

Kaj li mallevis la palpebrojn, ĉar denove ekposedis lin sveneco.

Ligia foriris, sed post momento ŝi revenis kaj, stariĝinte proksime, kliniĝis super li, por vidi ĉu li dormas. Vinicius eksentis ŝian proksimecon kaj, malferminte la okulojn, ridetis; Ligia facile metis sur ilin la manon, kvazaŭ volante inklinigi lin al dormo. Tiam ekregis lin granda dolĉeco, sed samtempe li sentis sin pli malsana. Kaj tiel estis efektive. Plene noktiĝis intertempe, kaj kune venis ankaŭ pli forta febro. Pro tio li ne povis endormiĝi kaj sekvis Ligian per la okuloj, kien ajn ŝi moviĝis. Kelkfoje li tamen falis en ian duondormon, en kiu li vidis kaj aŭdis ĉion, kio okazis ĉirkaŭ li, sed en kiu la realeco miksis sin kun febraj vizioj. Ŝajnis do al li, ke en iu malnova, forlasita tombejo trovas sin turforma sanktejo, kie Ligia estas pastrino. Kaj li ne deturnis de ŝi la okulojn, sed li vidis ŝin sur la supro de la turo, kun liuto en la mano, tutan en lumo, similan al tiuj pastrinoj, kiuj nokte kantis himnojn al la luno kaj kiujn li vidadis en Oriento. Li mem grimpis kun granda peno sur serpentsimila ŝtuparo, por ŝin forkapti, kaj post li rampis Chilo, klakante per la dentoj pro teruro kaj ripetante: “Ne faru tion, sinjoro, ĉar ŝi estas pastrino, pro kiu Li venĝos...” Vinicius ne sciis, kiu estas tiu Li, tamen li komprenis, ke li iras plenumi sakrilegion, kaj ankaŭ sentis senmezuran teruron. Sed kiam li atingis la balustradon, ĉirkaŭantan la supron de la turo, apud Ligia ekstaris subite la apostolo kun arĝenta barbo kaj diris: “ne levu kontraŭ ŝin vian manon, ĉar ŝi apartenas al mi.” Kaj, dirinte ĉi tion, li komencis iri kun ŝi straton el lunlumo, kvazaŭ vojon al la ĉielo, kaj li, Vinicius, etendinte al ili la monojn, komencis petegi, ke ili lin kunprenu.

Ĉi-momente li vekiĝis, rekonsciiĝis kaj komencis rigardi antaŭ sin. La fajro sur la alta fajroplato ardis jam malpli – forte, sed ĵetis ankoraŭ brilojn sufiĉe vivajn, kaj ili ĉiuj sidis antaŭ la kameno, varmigante sin, ĉar la nokto estis frosteta kaj la ĉambro sufiĉe malvarma. Vinicius vidis iliajn spirojn, elirantajn el la buŝoj en la formo de vaporo. En la mezo sidis la apostolo, ĉe liaj genuoj, sur malalta tabureto, Ligia, poste Glaucus, Crispus, Miriam, kaj ĉe la fino unuflanke Ursus, aliflanke Nazarius, la filo de Miriam, juna knabo kun belega vizaĝo kaj longaj, nigraj haroj, kiuj falis ĝis liaj ŝultroj.

Ligia aŭskultis kun okuloj levitaj al la apostolo, kaj ĉiuj kapoj estis turnitaj al li, dum li ion parolis duonvoĉe. Vinicius komencis rigardi lin kun certa superstiĉa timo, ne multe malpli granda, ol tiu teruro, kiun li sentis en la febra vizio. Venis ankaŭ al li la ideo, ke en la febro li sentis veron kaj ke tiu maljuna veninto el malproksimaj landoj efektive forprenas de li Ligian kaj kondukas ŝin sur iajn nekonatojn vojojn. Li estis ankaŭ certa, ke la maljunulo parolas pri li, kaj eble konsilas, kiel disigi lin de Ligia, ĉar ŝajnis al Vinicius tute neeble, ke iu povus paroli pri io alia, do, streĉinte la tutan konscion, li komencis aŭskulti la vortojn de Petro.

Li tamen plene eraris, ĉar la apostolo denove parolis pri Kristo.

– Ili vivas per tiu ĉi nomo! – ekpensis Vinicius.

Kaj la maljunulo rakontis pri la kapto de Kristo. Venis roto kaj pastraj servistoj, por Lin kapti. Kiam la savinto demandis ilin, kiun ili serĉas, tiuj diris: “Jesuon Nazaretan!” Sed kiam Li diris al ili: “Mi estas!” – ili falis teren, ne kuraĝante levi kontraŭ Lin la manojn, kaj nur post refoja demando ili Lin kaptis.

Ĉi-momente la apostolo interrompis kaj, etendinte la manojn al la fajro, diris:

– La nokto estis malvarma, kiel hodiaŭ, sed mia koro ekbolis, do mi eligis glavon, por Lin defendi, kaj mi fortranĉis la orelon al servisto de la ĉefpastro. Kaj mi defendus Lin pli, ol la propran vivon, se Li ne dirus al mi: “Metu vian glavon en la ingon. Ĉu la kalikon, kiun la Patro al mi donis, mi ne trinkos?”...Tiam ili kaptis Lin kaj ligis...

Dirinte ĉi tion, li metis la manojn al la frunto kaj eksilentis, volante antaŭ la plua rakontado ekregi la forton de la rememoroj. Sed Ursus, ne povante sin deteni, saltleviĝis, plibonigis per fera stango la fajron sur la fajroplato, tiel, ke fajreroj ekŝprucis orpluve kaj la flamo pli vive eksaltis, poste li sidiĝis kaj ekkriis:

– Kio ajn tiam okazus – ha!...

Sed li interrompis subite, ĉar Ligia metis la fingron sur la buŝon. Li nur spiris laŭtege, kaj oni vidis, ke li ribelas en la animo, kaj ke kvankam ĉiam li estas preta fali al la piedoj de la apostolo, tamen tiun solan agon li ne povas en la animo aprobi, ĉar se okazus, ekzemple, ke en lia ĉeesto iu atakus la Savinton, se li estus kun Li en tiu nokto, ho, kiel li batus tiam la soldatojn kaj la pastrajn servistojn kaj la helpistojn... Kaj liaj okuloj nebuliĝis eĉ de larmoj ĉe la nura penso pri tio, same pro ĉagreno kaj pro interna batalo, ĉar unue li ekpensis, ke ne nur li defendus la Savinton, sed ankaŭ kunvokus helpe al Li aliajn ligojn, bravegajn virojn, aliflanke – ke se li tion farus, li elmontrus malobeon al la Savinto kaj malhelpus la elaĉeton de la mondo.

Tial li ne povis reteni larmojn.

Post momento Petro, forpreninte la manojn de la frunto, komencis rakonti plu, sed Viniciuson denove ekregis febra duondormo. Tio, kion li nun aŭdis, miksiĝis en lia kapo kun tio, kion la apostolo rakontis la antaŭan nokton en Ostriano pri tiu tago, kiam Kristo aperis sur la bordo de la Tiberiada maro. Li do vidis vaste disverŝitan ondaron, sur ĝi fiŝkaptistan boaton, kaj en la boato Petron kaj Ligian. Li mem naĝis post ili per ĉiuj fortoj, sed la doloro en la rompita brako malhelpis al li ilin atingi. Ventego komencis ĵeti la ondojn sur liajn okulojn kaj li eksentis, ke li dronas, vokante per petega voĉo helpon. Tiam Ligia surgenuiĝis antaŭ la apostolo, kaj tiu ĉi turnis la boaton kaj etendis al li remilon, kiun ekkaptinte, li eniĝis kun ilia helpo en la boaton kaj falis sur ĝian fundon.

Sed poste ŝajnis al li, ke, leviĝinte, li ekvidis amason da homoj, naĝantaj post la boato. La ondoj kovris per ŝaŭmo ilian kapojn; kelkajn oni jam vidis etendantajn nur al manojn en la akva ĥaoso, sed Petro fojon post fojo savadis la dronantojn kaj prenadis ilin en la boaton, kiu iĝadis, kvazaŭ mirakle, ĉiam pli granda. Baldaŭ la boaton plenigis homamaso tiel granda, kiel tiu, kiu kunvenis en Ostriano, kaj poste ankoraŭ pli granda. Vinicius miris, kiel ĝi povis trovi tie lokon, kaj li ektimis, ke ili subakviĝos. Sed Ligia komencis lin trankviligi kaj montris al li ian lumon sur malproksima bordo, al kiu ili naĝis. Ĉe tio la sonĝobildoj de Vinicius denove miksiĝis kun tio, kion li aŭdis en Ostriano el la buŝo de la apostolo, kiel foje Kristo montris sin ĉe la lago. Do nun li vidis en tiu surborda lumo iun figuron, al kiu Petro direktis la boaton. Kaj laŭgrade kiel ili proksimiĝadis al ĝi, la vetero iĝadis pli trankvila, la ondaro pli ebena kaj la lumo pli granda. La amaso komencis kanti dolĉan himnon, la aero pleniĝis per la odoro de nardo; la akvo brilis ĉielarke, kvazaŭ el la fundo speguliĝus lilioj kaj rozoj, kaj fine la boato delikate tuŝis per sia brusto sablon. Tiam Ligia prenis lin je la mano kaj diris: “Venu, mi kondukos vin!” Kaj ŝi kondukis lin en la lumon.

...

Vinicus denove vekiĝis, sed la iluzoj malaperis nur iom post iom, kaj ne tuj li reakiris la konscion pri la realeco. Dum ia tempo ŝajnis al li ankoraŭ, ke li estas sur la lagobordo kaj ke ĉirkaŭas lin homamaso, en kiu, mem ne sciante kial, li komencis serĉi Petroniuson kaj miris, ke li ne povas lin trovi. Tamen hela lumo el la kameno, apud kiu jam neniu estis, rekonsciigis lin komplete. Olivlignaj ŝtipoj dormeme ardis sub la rozkolora cindro, sed hakpecoj da pinio, kiujn oni videble alĵetis al la ardaĵo, ŝprucis per hela flamo, kaj en tiu brilo Vinicius ekvidis Ligian, sidantan proksime al lia lito.

Ŝia vido tuŝis lin ĝis la fundo de la animo. Li memoris, ke la lastan nokton ŝi pasigis en Ostriano, poste la tutan tagon estis okupita ĉe lia flegado, kaj nun, kiam ĉiuj iris dormi, ŝi sola gardis ĉe lia lito. Facile oni povis diveni, ke ŝi tamen estis certe laca, ĉar, sidante senmove, ŝi havis okulojn fermitajn. Vinicius ne sciis, ĉu ŝi dormas aŭ estas profundiĝinta en pensojn. Li rigardis ŝian profilon, la mallevitajn okulharojn, la manojn, plektitajn sur la genuoj, kaj en sia idolana kapo li komencis pene koncepti, ke krom la greka kaj roma beleco, nuda, memfida kaj fiera pro sia formo, ekzistas en la mondo iu alia beleco, nova, senlime pura, en kiu estas animo.

Li ne kapablis persvadi al si nomi tiun belecon kristana, tamen, pensante pri Ligia, li ne scipovis jam apartigi ŝin de la instruo, kiun ŝi konfesis. Li eĉ komprenis, ke se ĉiuj aliaj iris dormi, kaj Ligia sola, ŝi, al kiu li faris tiom da malbono, maldormas apud li, ĝi estas tial, ke tiu ĉi instruo tiel ordonas. Sed ĉi tiu penso, inspiranta al li admiron al la instruo, estis al li kune malagrabla. Li preferus, ke Ligia faru tion pro amo al li, al lia vizaĝo, okuloj, al lia statusimila figuro, unuvorte pro ĉiuj tiuj kaŭzoj, pro kiuj multfoje volvis sin ĉirkaŭ lia kolo neĝblankaj brakoj, grekaj kaj romanaj.

Subite li tamen eksentis, ke se ŝi estu tia, kiel aliaj virinoj, li jam trovus en ŝi ian mankon. Tiam li ekmiris kaj mem ne komprenis, kio kun li okazas, ĉar li rimarkis, ke ankaŭ en li komencis formi sin iaj novaj sentoj kaj novaj plaĉoj, fremdaj al la mondo, en kiu ĝis nun li vivis.

Ŝi dume malfermis la okulojn, kaj vidante, ke Vinicius ŝin rigardas, proksimiĝis al li kaj diris:

– Mi estas apud vi.

Li respondis al ŝi:

– Mi vidis en sonĝo vian animon.