Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO XXVI

La sekvintan matenon li vekiĝis malforta, sed kun kapo malvarma, sen febro. Ŝajnis al li, ke lin vekis ia flustra interparolo, sed kiam li malfermis la okulojn, Ligia ne estis plu apud li, nur Ursus, klinite antaŭ la kameno, disrastis la grizan cindron kaj serĉis en ĝi ardon, kiun trovinte, li komencis disblovi la fajron tiel, kvazaŭ li farus ĝin ne per buŝo, sed per forĝista blovsako.

Vinicius, rememorinte, ke tiu homo hieraŭ venkis Croton, observis kun intereso, inda je amatoro de areno, lian grandegan dorson, similan al la dorso de ciklopo, kaj la femurojn, potencajn, kvazaŭ kolonoj.

– Dankon al Merkuro, ke li ne rompis al mi la nukon – li ekpensis interne. – Je Polukso! se aliaj ligoj similas al li, la apuddanubaj legioj povos iam havi pro ili malfacilan taskon!

Kaj laŭte li ekparolis:

– He, sklavo!

Ursus forigis la kapon el la kameno kaj, ridetante preskaŭ amike, diris:

– Dio donu al vi, sinjoro, bonan tagon kaj bonan sanon, sed mi estas libera homo, ne sklavo.

Al Vinicius, kiu deziris demandi Ursuson pri la naskiĝlando de Ligia, tiuj vortoj faris certan plezuron, ĉar interparolo kun homo libera, kvankam simpla, malpli ofendis lian romanan kaj patrician dignon, ol interparolo kun sklavo, en kiu nek la leĝo, nek la moro rekonis homan estaĵon.

– Vi do ne apartenas al Aulusoj? – li demandis.

– Ne, sinjoro. Mi servas al Callina, kiel mi servis al ŝia patrino, sed libervole.

Ĉe tio ĉi li denove kaŝis la kapon en la kamenon, por blovi iom sur la karbojn, sur kiujn li antaŭe ĵetis pecojn de ligno, poste li eltiris ĝin kaj diris:

– Ĉe ni ne estas sklavoj.

Sed Vinicius demandis:

– Kie estas Ligia?

– Ŝi ĵus foriris, kaj mi devas kuiri por vi matenmanĝon, sinjoro. Ŝi maldormis apud vi la tutan nokton.

– Kial vi ne anstataŭis ŝin?

– Ĉar ŝi tiel volis, kaj mia afero estas obei.

Ĉe tio la okuloj de Ursus malsereniĝis, kaj post momento li aldonis:

– Se mi ŝin ne obeus, vi jam ne vivus, sinjoro.

– Ĉu vi bedaŭras, ke vi min ne mortigis?

– Ne, sinjoro. Kristo ne ordonis mortigi.

– Kaj Atacinus? kaj Croto?

– Mi ne povis agi alie – ekmurmuris Ursus.

Kaj li komencis rigardi kvazaŭ kun bedaŭro siajn manojn, kiuj videble restis idolanaj, malgraŭ ke la animo akceptis la bapton.

Poste, metinte poton sur la fajroplaton kaj ekkaŭrinte antaŭ la kameno, li fiksis penseman rigardon sur la flamo.

– Ĝi estas via kulpo, sinjoro – li diris fine – kial vi levis la manon kontraŭ ŝin, kontraŭ la reĝan filinon?

Vinicius en la unua momento ekbolis pro la ofendita fiereco, ke tiu simplulo kaj barbaro kuraĝas ne nur paroli al li tiel familiare, sed eĉ riproĉi lin. Al tiuj eksterordinaraj kaj nekredeblaj aferoj, kiuj lin trafis de la antaŭhieraŭa nokto, aliĝis ankoraŭ unu. Sed, estante malforta kaj ne havante apud siajn sklavojn, li ekregis sin, tiom pli, ke ankaŭ la deziro ekkoni iajn detalojn el la vivo de Ligia superis lian koleron.

Do, trankviliĝinte, li komencis demandi pri la milito de la ligoj kontraŭ Vannius kaj la svevoj. Ursus volonte rakontis, sed li ne povis aldoni multe al tio, kion siatempe Aulus Plautius rakontis al Vinicius. Ursus ne partoprenis en la batalo, ĉar li akompanis la garantiulinojn en la tendaron de Atelius Hister. Li nur sciis, ke la ligoj venkis la svevojn kaj la jazigojn, sed ilia komandanto kaj reĝo pereis de jaziga sago. Tuj poste venis la famo, ke la semnonoj bruligis la arbarojn ĉe ilia limo, do ili revenis flugrapide, por venĝi la ofendon, kaj la garantiulinoj restis ĉe Atelius, kiu komence ordonis donadi al ili reĝajn honorojn. Poste la patrino de Ligia mortis. La roma komandanto ne sciis, kion fari kun la infano. Ursus volis reveni kun ĝi hejmlanden, sed la vojo estis danĝera pro sovaĝaj bestoj kaj gentoj; kiam do venis famo, ke iuj senditoj de la ligoj trovas sin ĉe Pomponius, oferante al li helpon kontraŭ la markomanoj, Hister sendis ilin al Pomponius. Alveninte al li, ili tamen eksciis, ke neniuj senditoj estis venintaj – kaj tiamaniere ili restis en la tendaro, el kie Pomponius kunprenis ilin en Romon, kaj, soleninte la triumfiron, donis la reĝan infanon al Pomponia Graecina.

Vinicius, kvankam nur etaj detaloj en la rakonto de Ursus estis al li nekonataj, aŭskultis kun plezuro, ĉar lian senliman patrician fierecon agrable flatis tio, ke memvidinte atestanto konfirmis la reĝan devenon de Ligia. Kiel reĝa filino, ŝi povus okupi en la cezara kortego lokon, egalan al tiuj, okupataj de filinoj de plej eminentaj romanaj gentoj, tiom pli, ke la nacio, kies reganto estis ŝia patro, neniam ĝis nun militis kontraŭ Romo, kaj kvankam barbara, ĝi povus tamen, laŭ la atesto de Atelius Hister mem, montriĝi timinda, ĉar ĝi posedis “sennombran amason” da militistoj.

Ursus cetere plene konfirmis tiun ateston, ĉar al demando de Vinicius pri la ligoj li respondis:

– Ni loĝas en arbaroj, sed nia lando estas tiel granda, ke neniu scias, kie finiĝas la arbarego, kaj la popolo estas tie multa. Estas ankaŭ en la arbaroj lignaj urboj, kie regas granda bonstato, ĉar kion la semnonoj, markomanoj, vandaloj kaj kvadoj militrabas en la mondo, tion ni forprenas de ili. Sed ili ne kuraĝas militi kontraŭ ni, nur kiam vento blovas de ilia flanko, ili bruligas niajn arbarojn. Kaj ni timas nek ilin, nek la roman cezaron.

– La dioj donis al Romo la regadon super la mondo – diris Vinicius severe.

– La dioj estas malbonaj spiritoj – respondis simple Ursus – kaj kie ne estas la romanoj, tie ne estas ankaŭ ilia regado.

Ĉe tio li bonigis la fajron kaj parolis kvazaŭ al si mem:

– Kiam la cezaro prenis Callinan en la kortegon kaj mi pensis, ke tie povas trafi ŝin malbono, mi volis iri for, en la arbarojn, kaj venigi la ligojn, helpe al la reĝidino. Kaj la ligoj ekirus al Danubo, ĉar tio estas popolo bona, kvankam idolana. Jen! mi portus al ili la “bonan novaĵon”. Sed mi ja ĉiuokaze, kiam Callina revenos al Pomponia, petos ŝin riverence, ke ŝi lasu min iri al ili, ĉar Kristo naskiĝis malproksime kaj ili eĉ ne aŭdis pri Li... Li sciis pli bone, ol mi, kie Li devis naskiĝi, sed se Li venus en la mondon ĉe ni, en la arbaro, ni Lin certe ne martirigus, sed ni vartus la Infaneton kaj zorgus, ke manku al Ĝi ne ĉasaĵoj, nek fungoj, nek kastoraj feloj, nek sukceno. Kaj kion ni militprenus de la svevoj kaj markomanoj, tion ni al Ĝi redonus, ke Ĝi havu bonstaton kaj komforton.

Tiel parolante, li almetis al la fajro vazon kun supo, destinita por Vinicius, kaj eksilentis. Lia penso vagis videble dum ia tempo en la ligaj arbaroj, kaj nur, kiam la fluidaĵo komencis sibli, li verŝis ĝin en malprofundan pladon kaj, malvarmiginte ĝin sufiĉe, diris:

Glaucus konsilas, sinjoro, ke vi movu kiel eble malmulte eĉ tiun brakon, kiu estas sana, do Callina ordonis, ke mi vin nutru.

Ligia ordonis! kontraŭ tio estis nenia respondo. En la kapon de Vinicius ne venis eĉ la ideo kontraŭstari al ŝia volo, kvazaŭ ŝi estus filino de cezaro, aŭ diino, li ne respondis do eĉ unu vorton, kaj Ursus, sidiĝinte apud lia lito, komencis ĉerpi la supon el la plado per malgranda trinkvazo kaj porti ĝin al la buŝo de Vinicius. Li tion faris tiel zorgeme, kun tiel bona rideto en siaj bluaj okuloj, ke Vinicius ne kredis al siaj okuloj, ke tio ĉi povas esti la sama terura titano, kiu en la antaŭa tago, mortiginte Croton, atakis lin mem, kiel ventego, kaj disŝirus lin, se Ligia lin ne kompatus. La juna patricio unuafoje en la vivo konsideris, kio povas okazi en la animo de simplulo kaj barbaro.

Sed Ursus montriĝis vartisto tiom mallerta, kiom zorgema. La trinkvazo tute malaperis inter liaj herkulaj fingroj, tiel, ke por la buŝo de Vinicius restis neniom da loko. Post kelkaj malsukcesaj provoj la fortegulo, en grandega embaraso, diris:

– He, pli facile estus eltreni uron el ĝia kaŝejo...

Viniciuson ekamuzis la embarasiteco de la ligo, sed ne malpli ekinteresis lin lia rimarko. Li vidadis en cirkoj terurajn urojn, venigatajn el la nordaj arbaregoj, kiujn plej bravaj bestiarii ĉasis kun timo kaj kiujn nur elefantoj superis per grandeco kaj forto.

– Ĉu vi iam provis kapti tiajn bestegojn je la kornoj? – demandis li kun granda miro.

– Antaŭ ol pasis super mi dudek vintroj, mi timis – respondis Ursus – sed poste ĝi okazadis!

Kaj denove li komencis nurtri Viniciuson, ankoraŭ pli mallerte, ol antaŭe.

– Mi devas peti Miriamon aŭ Nazariuson – li diris.

Sed dume la pala kapeto de Ligia elŝovis sin el post la kurteno.

– Tuj mi helpos – ŝi diris.

Kaj post momento ŝi eliris el la cubiculum, kie ŝi estis videble pretiĝanta al dormo, ĉar ŝi estis vestita nur per alfigura tuniko, nomata de la antikvuloj capitium, precize kovranta la bruston, kaj havis disligitajn harojn. Vinicius, kies koro ekbatis pli vive je ŝia vido, komencis ŝin riproĉi, ke ĝis nun ŝi ne pensis pri dormo, sed ŝi respondis gaje:

– Mi ĝuste intencis tion fari, sed antaŭe mi anstataŭos Ursuson.

Kaj preninte la trinkvazon, ŝi sidiĝis sur la rando de la lito kaj komencis nutri Viniciuson, kiu sentis sin samtempe humiligita kaj feliĉa. Kiomfoje ŝi kliniĝis al li, radiis al li la varmo de ŝia korpo kaj ŝiaj disligitaj haroj faladis sur lian bruston; li paliĝadis pro la impreso, sed en la tumulto kaj ekscito de la pasioj li sentis ankaŭ, ke ŝi estas al li kara super ĉio kaj super ĉio adorata estaĵo, kompare kun kiu la tuta mondo estas nenio. Unue li avidis ŝin, nun li komencis plenbruste ŝin ami. Antaŭe, kiel ĝenerale en la vivo, ankaŭ en siaj sentoj li estis, kiel ĉiuj tiamaj homoj, blinda, senkonsidera egoisto, kiu zorgis nur pri si mem; nun li komencis zorgi ankaŭ pri ŝi.

Post momento li sekve rifuzis manĝi plu kaj, kvankam li trovis senliman volupton en ŝia vido kaj en ŝia ĉeesto, li diris:

– Sufiĉe. Iru dormi, mia dia.

– Ne nomu min tiel – ŝi respondis – ne decas al mi tion aŭskulti.

Tamen ŝi ridetis al li kaj poste diris, ke ŝia dormemo pasis, ke ŝi ne sentas sin laca kaj ne iros kuŝiĝi, antaŭ ol Glaucus alvenos. Li aŭskultis ŝiajn vortojn, kiel muzikon, kaj samtempe lia koro pleniĝadis per ĉiam pli granda emocio, ĉiam pli granda admiro, ĉiam pli granda dankemo, kaj la penso serĉis manieron, por elmontri al ŝi tiun dankemon.

Ligia – li diris post momenta silento – mi vin antaŭe ne konis. Sed nun mi scias, ke mi iris malĝustan vojon, por vin akiri, do mi diras al vi: revenu al Pomponia Graecina kaj estu certa, ke de nun neniu levos kontraŭ vin la manon.

Sed ŝia vizaĝo subite malgajiĝis.

– Mi estus feliĉa – ŝi respondis – se mi povus ŝin ekvidi, almenaŭ de malproksime, sed reveni al ŝi mi jam ne povas.

– Kial? – demandis Vinicius kun miro.

– Ni, kristanoj, scias pere de Acte, kio okazos sur Palatino. Ĉu vi ne aŭdis, ke la cezaro baldaŭ post mia forkuro, kaj antaŭ sia forveturo en Neopolon, alvokis Auluson kaj Pomponian – kaj kredante, ke ili min helpis, minacis ilin per sia kolero. Feliĉe, Aulus povis al li respondi: “Vi scias, sinjoro, ke neniam mensogo eliris el mia buŝo, mi ĵuras al vi, ke ni ne helpis ŝin forkuri kaj ke, same kiel vi, ni ne scias, kio kun ŝi okazis.” La cezaro ekkredis, poste li forgesis – kaj mi laŭ la konsilo de niaj superuloj, neniam skribis al la patrino, kie mi estas, por ke ŝi ĉiam povu purkonscience ĵuri, ke ŝi nenion scias pri mi. Vi tion eble ne komprenos, Vinicius, sed al ni ne estas permesite mensogi, eĉ por savi la vivon. Tia estas nia instruo, al kiu ni volas agordi la korojn. do mi ne vidis Pomponian de la tempo, kiam mi forlasis ŝian domon, kaj ŝin nur de tempo al tempo atingis malproksimaj eĥoj, ke mi vivas kaj estas sekura.

Ĉe tio ekposedis ŝin sopiro, ĉar roso de larmoj kovris ŝian okulojn, sed baldaŭ ŝi trankviliĝis kaj diris:

– Mi scias, ke ankaŭ Pomponia sopiras je mi, ni tamen havas niajn konsolojn, kiujn ne havas aliaj homoj.

– Jes – rediris Vinicius – via konsolo estas Kristo, sed mi tion ne komprenas.

– Rigardu nin: por ni ne ekzistas disiĝoj, ne ekzistas doloroj kaj suferoj, kaj se ili venas, ili ŝanĝas sin en ĝojon. Eĉ la morto mem, kiu por vi estas la fino de la vivo, por ni estas nur ĝia komenco kaj ŝanĝo de feliĉo malpli bona je la pli bona, de la malpli trankvila je la pli trankvila kaj eterna. Konsideru, kia devas esti nia instruo, kiu ordonas al ni kompaton eĉ por niaj malamikoj, malpermesas mensogon, purigas niajn animojn de malbono kaj promesas senmezuran feliĉon postmorte.

– Mi aŭdis tion en Ostriano, mi vidis, kiel vi agis kun mi mem kaj kun Chilo, kaj kiam mi pensas pri tio, ĝis nun ŝajnas al mi, ke ĝi estas sonĝo kaj ke mi devas kredi nek miajn orelojn, nek la okulojn. Sed vi respondu al mia alia demando: ĉu vi estas feliĉa?

– Jes! – rediris Ligia – Konfesante Kriston mi ne povas esti malfeliĉa.

Vinicius rigardis ŝin tiel, kvazaŭ tio, kion ŝi diris, estus tute ekster la mezuro de la homa rezonado.

– Kaj vi ne volus reveni al Pomponia?

– Mi volus per la tuta animo kaj mi revenos, se tia estos la volo de Dio.

– Do mi diras al vi: revenu, kaj mi ĵuras al vi je miaj laroj, ke mi ne levos kontraŭ vin la manon.

Ligia enpensiĝis momente, poste ŝi respondis:

– Ne. Mi ne povas endanĝerigi miajn familianojn. La cezaro ne amas la genton de Plautiusoj. Se mi revenus – vi scias, kiel per sklavoj diskoniĝas en Romo ĉiu novaĵo – ankaŭ mia reveno iĝus konata en la urbo kaj Nero sendube ekscius pri ĝi pere de siaj sklavoj. Tiam li punus Aulusojn, kaj en plej bona okazo denove forprenus min de ili.

– Jes – diris Vinicius, kuntirante la brovojn – tio povus okazi. Li farus ĝin, eĉ simple tial, por montri, ke lia volo devas esti plenumita. Vere estas, ke li nur forgesis pri vi, aŭ ne volis pensi, opiniante, ke ne li, sed mi estas ofendita. Eble tamen... forpreninte vin de Aulusoj... li vin redonus al mi, kaj mi revenigus vin al Pomponia.

Sed ŝi demandis malgaje:

Vinicius, ĉu vi volus denove vidi min sur Palatino?

Li kunpremis la dentojn kaj respondis:

– Ne. Vi estas prava. Mi parolis, kiel malsaĝulo! Ne!

Kaj subite li ekvidis antaŭ si kvazaŭ abismon sen fundo. Li estis patricio, li estis armea tribuno, li estis potenca homo, sed super ĉiuj potencoj de la mondo, al kiu li apartenis, staris ja la furiozulo, kies volon aŭ malicecon oni ne povis antaŭvidi. Ne konsideri lin, ne timi lin povis eble nur tiaj homoj, kiel la kristanoj, por kiuj tiu ĉi tuta mondo, ĝiaj disiĝoj, suferoj kaj la morto mem estis nenio. Ĉiuj aliaj devis tremi antaŭ li. La terureco de la tempo, en kiu ili vidis, elmontris sin al Vinicius en sia tuta monstra amplekso. Jen li ne povis redoni Ligian al Aulusoj pro la timo, ke la monstro rememoros pri ŝi kaj direktos al ŝi sian koleron; pro tiu sama kaŭzo, se li nun edzinigus Ligian, li povus endanĝerigi ŝin, sin mem kaj Aulusojn. Unu momento de malbonhumoro sufiĉis, por ĉiujn pereigi. Vinicius unuafoje en la vivo eksentis, ke aŭ la mondo devas ŝanĝiĝi kaj alinaskiĝi, aŭ la vivo iĝos tute neebla. Li ekkomprenis ankaŭ tion, kio ankoraŭ antaŭ momento estis por li malklara, ke en tia tempo nur la kristanoj solaj povis esti feliĉaj.

Sed antaŭ ĉio ekkaptis lin bedaŭro, ĉar li komprenis ankaŭ tion, ke li mem tiel implikis la vivon al si mem kaj al Ligia, kaj ke tiu implikaĵo estas preskaŭ senelira. Kaj sub la influo de tiu bedaŭro li komencis paroli:

– Ĉu vi scias, ke vi estas pli feliĉa, ol mi? En malriĉeco kaj en tiu ĉi unu ĉambro inter la simpluloj vi havis vian instruon kaj vian Kriston, dum mi havas nur vin, kaj kiam mi perdis vin, mi estis kiel mizerulo, kiu havas nek tegmenton super si, nek panon. Vi estas al mi pli kara, ol la tuta mondo. Mi serĉis vin, ĉar mi ne povis vivi sen vi. Mi volis nek festenojn, nek dormon. Se mi ne esperus vin retrovi, mi ĵetus min sur glavon. Sed mi timas la morton, ĉar mi ne povus vin rigardi. Mi diras al vi puran veron, ke mi ne kapablas vivi sen vi kaj ke ĝis nun mi vivis nur per la espero, ke mi vin retrovos kaj revidos. Ĉu vi memoras niajn interparolojn ĉe Aulusoj? Foje vi desegnis al mi fiŝon sur la sablo, sed mi ne komprenis, kion ĝi signifas. Ĉu vi memoras, kiel ni ludis pilkon? Alvenis Aulus, timigis nin per Libitino kaj interrompis al ni la interparolon. Pomponia diris ĉe la adiaŭo al Petronius, ke Dio estas unu, ĉiopova kaj kompatema, sed en niajn kapojn ne venis eĉ la ideo ke via Dio estas Kristo. Li redonu vin al mi, kaj mi Lin ekamos, kvankam Li ŝajnas al mi Dio de sklavoj, fremduloj kaj mizeruloj. Vi sidas apud mi kaj nur pri Li vi pensas. Pensu ankaŭ pri mi, alie mi Lin ekmalamos. Por mi vi sola estas diino. Benita estas via patro kaj patrino, benita la lando, kiu vin naskis. Mi volus ĉirkaŭpreni viajn piedojn kaj preĝi al vi, mi volus al vi honordoni, al vi fari oferojn, al vi min adorklini – vi trioble dia!! Vi ne scias, vi ne povas scii, kiel mi vin amas...

Tiel parolante, li traŝovis la manojn sur sia paliĝinta frunto kaj duonfermis la okulojn. Lia naturo neniam konis barojn, nek en kolero, nek en amo. Li parolis kun emocio, kiel homo, kiu, ĉesinte sin regi, volas konsideri nenian mezuron en la vortoj, nek en la adoro. Sed li parolis el la fundo de la animo kaj sincere. Oni povis senti, ke la doloro, admiro, pasio, kaj adoro, amasiĝinte el lia brusto, ŝprucegis per neretenebla torento da vortoj. Al Ligia liaj vortoj ekŝajnis blasfemaj, tamen ŝia koro komencis bati, kvazaŭ ĝi volus disŝiri la tunikon, ĝenantan la bruston. Ŝi ne povis kontraŭstari kompaton por li kaj por lia turmento. Kortuŝis ŝin la adoro, kun kiu li parolis al ŝi. Ŝi sentis sin amata kaj adorata sen limo, ŝi sentis, ke ĉi tiu nefleksebla kaj danĝera homo apartenas nun al ŝi anime kaj korpe, kiel sklavo, kaj tiu sento de lia humileco, de la propra potenco plenigis ŝin per feliĉo. La rememoroj reviviĝis en ŝi en unu momento. Li estis por ŝi denove tiu mirinda kaj belega, kiel idolano dio, Vinicius, kiu en la domo de Aulusoj parolis al ŝi pri amo kaj vekis, kvazaŭ el dormo, ŝian tiam ankoraŭ duoninfanan koron; tiu sama, kies kisojn ŝi ankoraŭ sentis sur sia buŝo, el kies brakoj Ursus elŝiris ŝin sur Palatino, kvazaŭ li elŝirus ŝin el flamo. Sed nun, kun admiro kaj kune kun doloro sur sia agla vizaĝo, kun paliĝinta frunto kaj petega okulesprimo, vundita, venkita de l’ amo, ameganta, plena de adoro kaj humileco, li ekŝajnis al ŝi tia, kian ŝi tiam dezirus lin havi kaj kian ŝi ekamus per la tuta animo, sekve pli kara, ol iam ajn.

Kaj subite ŝi ekkomprenis, ke povas veni momento, en kiu lia amo ekregos kaj ekkaptos ŝin, kiel ventego, kaj eksentinte ĉi tion, ŝi mem spertis tiun impreson, kiun li spertis antaŭ momento: nome, ke ŝi staras ĉe la rando de abismo. Por tio do ŝi forlasis la domon de Aulusoj? por tio ŝi savis sin per forkuro? por tio ŝi kaŝis sin tiel longe en la mizeraj kvartaloj de la urbo? Kiu estis tiu Vinicius? Aŭgustano, soldato kaj kortegano de Nero. Li ja partoprenis en la malvirtoj kaj diboĉoj de la cezaro, kiel atestis tiu festeno, kiun Ligia ne povis forgesi, li ja kune kun aliaj vizitadis la templojn kaj oferdonadis al la malindaj dioj, je kiuj li eble eĉ ne kredis, sed al kiuj li tamen donadis oficialan honoron. Li ja persekutis ŝin, por ŝin fari sia sklavino kaj amatino, kaj samtempe enpuŝi ŝin en tiun teruran mondon de luksoj, voluptoj, krimoj kaj malnoblaĵoj, vokantoj pri la Dia kolero kaj venĝo. Li, vere, ŝajnis al ŝi ŝanĝita, sed ja li mem ĵus diris al ŝi, ke se ŝi pensos pri Kristo pli multe, ol pri li, li estas preta Lin ekmalami. Al Ligia ŝajnis, ke la nura penso pri iu ajn alia amo, ol la amo al Kristo, jam estas peko kontraŭ Li kaj kontraŭ la instruo, kiam do ŝi rimarkis, ke en la fundo de ŝia animo povus vekiĝi aliaj sentoj kaj deziroj, ekkaptis ŝin timo antaŭ la propra estonteco kaj antaŭ la propra koro.

En tiu momento de ŝia interna batalo aperis Glaucus, kiu venis prizorgi la malsanulon kaj esplori lian sanon. Sur la vizaĝo de Vinicius en unu sekundo bildiĝis kolero kaj malpacienco. Li estis malkontenta, ke oni malhelpis lian interparolon kun Ligia, kaj kiam Glaucus komencis fari al li demandojn, li respondadis preskaŭ kun malestimo. Baldaŭ li, vere, moderigis sin, sed se Ligia havis iajn iluziojn, ke tio, kion li aŭdis en Ostriano, povus impresi lian neinflueblan naturon, tiuj ŝiaj iluzioj devis neniiĝi. Li ŝanĝis sin nur por ŝi, sed ekster tiu ĉi sola sento restis en lia brusto la iama, severa kaj egoista, vere romana kaj kune lupa koro, nekapabla ne nur al kompreno de la dolĉa kristana instruo, sed eĉ al dankemo.

Ŝi foriris, fine, plena de interna zorgo kaj maltrankvilo. Iam en preĝoj ŝi oferadis al Kristo koron serenan kaj efektive puran, kiel larmo. Nun tiu sereneco estis nubigita. La internon de l’ floro penetris venena vermo kaj komencis tie zumi. Eĉ dormo, malgraŭ la du sendormaj noktoj, ne alportis al ŝi kvietecon. Ŝi sonĝis, ke en Ostriano Nero, fronte de sekvantaro, formita el aŭgustanoj, bakĥantinoj, cibelpastroj kaj gladiatoroj, veturpremas per rozkronita ĉaro amasojn da kristanoj, kaj Vinicius kaptas ŝin en la brakojn, tiras sur kvadrigon kaj, premante ŝin al la brusto, flustras: “Venu kun ni!”