Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

ĈAPITRO XXVIII

Petronius al Vinicius:

“Kompatu min, carissime, imitu en viaj leteroj nek la lacedemonianojn, nek Julion Cezaron. Se vi almenaŭ povus, kiel li, skribi: veni, vidi, vici! — mi aprobus tiam la lakonecon. Sed via letero signifas finfine: veni, vidi, fugi; kaj ĉar tia solvo de la afero estas tute kontraŭa al via naturo, ĉar vi estis vundita kaj ĉar fine trafis vin eksterordinaraj okazoj, tial via letero bezonas klarigojn. Mi ne kredis al la okuloj, kiam mi tralegis, ke tiu ligo sufokis Croton tiel facile, kiel kaledonia hundo sufokas lupon en la intermontaĵoj de Hibernio. Tiu homo valoras tiom da oro, kiom li mem pezas, kaj nur de li mem dependus ke li iĝu favorato de la cezaro. Kiam mi revenos en la urbon, mi devos konatiĝi kun li pli proksime kaj mi fandigos laŭ li statuon el bronzo. La Kuprobarba krevos de scivolo, kiam mi diros al li, ke ĝi estas laŭ vivmodelo. Vere atletaj korpoj estas ĉiam pli maloftaj en Italujo kaj en Grekujo; pri Oriento ni eĉ ne parolu, kaj la germanoj, kvankam bonkreskaj, havas muskolojn kovritajn de graso kaj pli grandan volumenon, ol forton. Sciiĝu de la ligo, ĉu li estas escepto, aŭ ĉu en lia lando estas pli multaj similaj al li homoj. Eble vi aŭ mi devos iam laŭofice aranĝadi cirkludojn; utile estus scii, kie serĉi la plej bonajn korpojn.

Sed gloro estu al la dioj orientaj kaj okcidentaj, ke vi eliris viva el similaj manoj. Oni ŝparis vin certe tial, ĉar vi estas patricio kaj filo de konsulo, sed ĉio, kio vin trafis, inspiras al mi plej grandan miron: do tiu tombejo, kie vi troviĝis meze de la kristanoj, kaj ili mem, kaj ilia konduto rilate al vi, kaj la posta forkuro de Ligia, kaj fine tiu nedifinebla malĝojo kaj maltrankvilo, kiun spiras via letero. Klarigu al mi la aferon, ĉar multon mi ne komprenas, kaj se vi volas de mi veron, mi diros malkaŝe, ke mi komprenas: nek la kristanojn, nek vin, nek Ligian. Kaj ne miru, ke mi, kiun ekster mia propra persono malmultaj aferoj interesas en la mondo, demandas pri ĉio tiel scivole. Mi estis parte la kaŭzo de ĉio, kio okazis, do ĝi estas iom mia afero. Skribu rapide, ĉar mi ne scias antaŭdiri, kiam ni revidiĝos. En la kapo de la Kuprobarba la projektoj ŝanĝas sin, kiel printempaj ventoj. Nun, sidante en Benevento, li deziras veturi rekte en Grekujon kaj ne reveni en Romon. Tigellinus konsilas al li tamen, ke li revenu almenaŭ por ia tempo, ĉar la popolo, sopiranta lian personon (legu: cirkludojn kaj panon), povus ekscitiĝi. Mi do ne scias, kiel okazos. Se Aĥajo superos, eble ni ekvolos iri Egipton. Mi insistus plej forte, ke vi venu ĉi tien, ĉar mi opinias, ke en tia animstato la vojaĝo kaj niaj distraĵoj estus por vi kuracilo, sed vi povus nin jam ne trafi. Pensu tamen, ĉu en tia okazo vi ne preferus ripozi en viaj siciliaj posedaĵoj, ol restadi en Romo. Adiaŭ — kaj skribu al mi vaste pri vi mem. Mi esprimas ĉi-foje neniajn dezirojn, krom tiujn de la sano, ĉar je Polukso, mi ne scias, kion al vi deziri.”

Vinicius, ricevinte tiun ĉi leteron, havis komence nenian emon respondi. Li iel sentis, ke respondi ne valoras, ke tio al neniu utilos, nenion klarigos kaj nenion solvos. Ekregis lin senvolonteco kaj sento pri vanteco de la vivo. Ŝajnis al li ankaŭ, ke Petronius neniuokaze lin komprenos kaj ke okazis io tia, kio ilin malproksimigis unu de la alia. Li ne povis ankaŭ fari ordon kun si mem. Reveninte el Transtibro en sian plezuregan insula ĉe Carinae, li estis ankoraŭ malforta, elĉerpita, kaj dum la unuaj tagoj sentis kontentecon pro la ripozo, komforto kaj bonstato, kiu li ĉirkaŭis. Sed tiu kontenteco daŭris mallonge. Baldaŭ li eksentis, ke li vivas en malpleno, ke ĉio, kio ĝis nun prezentis por li la intereson de la vivo, aŭ tute ne ekzistas plu por li, aŭ malgrandiĝis ĝis apenaŭ rimarkeblaj dimensioj. Li havis tian sento, kvazaŭ oni subtranĉis en lia animo tiujn kordojn, kiuj ĝis nun ligis lin kun la vivo, kaj streĉis neniujn novajn. Je la penso, ke li povus veturi Beneventon, poste Aĥajon, kaj profundiĝi en la vivon de voluptoj kaj frenezaj ekscesaĵoj, li spertis la senton de vanteco. “Por kio? kion mi profitos el tio?” Jen estis la unuaj demandoj, kiuj trairis lian kapon. Ankaŭ unuafoje en la vivo li ekpensis, ke se li veturus, tiam la parolmaniero de Petronius, lia spriteco, lia brilmenseco, lia eleganta difinado de pensoj kaj trovado de ĝustaj vortoj por ĉiu ideo, povus lin nun enuigi.

Aliflanke tamen komencis lin enuigi ankaŭ soleco. Ĉiuj liaj konatoj estis kun la cezaro en Benevento, do li devis sidadi hejme sola, kun kapo plena de pensoj kaj kun koro plena de nebulsentoj, kiujn li ne sciis al si klare prezenti. Li havis tamen iafoje momentojn, en kiuj li opiniis, ke se li povus iom paroli kun iu pri ĉio, kio en li okazas, eble li kapablus ĉion tion koncepti, ordigi kaj pli bone esplori. Sub la influo de tiu ĉi espero, post kelkaj tagoj da hezitado li decidis tamen, respondi al Petronius, kaj kvankam li ne estis ankoraŭ certa, ĉu li sendos al li tiun ĉi respondon, li skribis ĝin tamen en la sekvantaj vortoj:

“Vi volas, ke mi skribu pli vaste; mi konsentas. Ĉu mi kapablos ĝin fari pli klare, mi ne scias, ĉar mi eĉ mem ne scipovas malligi mulatojn nodojn. Mi informis vin pri mia restado inter la kristanoj, pri iliaj agoj kun la malamikoj, al kiuj ili rajtis kalkuli ankoraŭ min kaj Chilon, fine pri la boneco, kun kiu mi estis flegata, kaj pri la malapero de Ligia. Ne, mia kara: ne tial oni min ŝparis, ke mi estas filo de konsulo. Tiaj konsideroj por ili ne ekzistas, ĉar ili ja pardonis ankaŭ al Chilo, kvankam mi mem ilin inklinigis, ke ili enterigu lin en la ĝardeno. Tio estas homoj, kiajn la mondo ĝis nun ne vidis, kaj instruo, pri kia la mondo ne aŭdis. Nenion pli mi povas al vi diri, kaj kiu ajn volos mezuri ilin per nia mezurilo — maltrafos. Mi diros al vi anstataŭe, ke se mi kuŝus kun rompita brako en la propra domo kaj se min flegus miaj servistoj, aŭ eĉ miaj familianoj, mi havus sendube pli grandan komforton, sed mi ne spertus eĉ duone tian zorgemon, kian mi spertis inter ili. Sciu ankaŭ tion, ke Ligia estas sama, kiel la aliaj. Se ŝi estus mia fratino aŭ mia edzino, ŝi ne povus flegi min pli zorgeme. Ofte ĝojo superverŝadis mian koron, ĉar mi kredis, ke nur amo povas inspiri similan zorgemon. Ofte mi legis ĝin en ŝia vizaĝo kaj rigardo, kaj tiam — ĉu vi kredos? — inter tiuj simpluloj, en la malriĉa ĉambro, kiu servis al ili kune kiel kuirejo kaj triclinium, mi sentis min pli feliĉa, ol iam ajn. Ne! mi ne estis al ŝi indiferenta, kaj eĉ hodiaŭ alia penso ŝajnas al mi nekredebla. Tamen tiu sama Ligia forlasis, sekrete antaŭ mi, la loĝejon de Miriam. Mi sidadas nun dum tutaj tagoj kun kapo apogita sur la manoj, kaj pensas, kial ŝi tion faris? Ĉu mi skribis al vi, ke mi mem al ŝi proponis revenigi ŝin al Aulusoj? Ŝi respondis al mi, vere, ke ĝi jam estas neebla, tiel pro tio, ke Aulusoj forveturis en Sicilion, kiel pro la famoj, kiuj, transportataj de la sklavoj el domo en domon, atingas Palatinon. La cezaro povus denove forpreni ŝin en Aulusoj. Vere! Ŝi tamen sciis, ke mi ne atencos ŝin plu, ke mi forlasis la vojon de perforto, kaj povante nek ĉesi ŝin ami, nek vivi sen ŝi, mi enkondukus ŝin en mian domon tra florkronita pordo kaj sidigus sur sanktigitan felon apud la hejmfajro... Tamen ŝi forkuris! Kial? Nenio ŝin minacis plu. Se ŝi min ne amis, ŝi povis min malakcepti. Tagon antaŭe mi ekkonis strangan homon, iun Paŭlon el Tarso, kiu parolis kun mi pri Kristo kaj pri Lia instruo tiel potence, ke ŝajnis al mi, kvazaŭ ĉiu lia vorto ŝanĝas en rubojn ĉiujn fundamentojn de nia mondo. Tiu sama homo vizitis min post ŝia forkuro kaj diris al mi: “Kiam Dio malfermos viajn okulojn al la lumo kaj forigos de ili la vualon, kiel de la miaj, vi eksentos, ke ŝi prave agis, kaj tiam vi eble ŝin retrovos.” Kaj nun mi streĉas la kapon pro tiuj vortoj, kvazaŭ mi aŭdus ilin el la buŝo de Pitio en Delfoj. Iafoje ŝajnas al mi, ke mi jam iom komprenas. Ili, amante la homojn, estas malamikoj de nia vivo, de niaj dioj kaj... de niaj krimoj, do ŝi forkuris de mi, kiel de homo, kiu apartenas al tiu mondo kaj kun kiu ŝi devus partopreni la vivon, konsideratan de la kristanoj kiel malvirtan. Vi diros; ke se ŝi povis min malakcepti, ŝi ne bezonis foriĝi. Se tamen ŝi ankaŭ min amas? En tiu okazo ŝi volis forkuri de la amo. Ĉe la nura penso pri tio mi sentas la deziron dissendi la sklavojn en ĉiujn stratetojn de Romo kaj ordoni al ili voki en la domoj: “revenu, Ligia!” Sed mi ĉesas kompreni, kial ŝi tion faris. Mi ja ne malpermesus al ŝi kredi je Kristo kaj mem mi konstruus al Li altaron en la atrium. Kiel povus ĝeni min unu nova Dio pli kaj kial mi ne ekkredu je Li, mi, kiu ne tre kredas je la malnovaj? Mi scias tute certe, ke la kristanoj neniam mensogas, kaj ili diras, ke Li leviĝis el mortintoj. Homo ja ne povis tion fari. Tiu Paŭlo el Tarso, kiu estas roma civitano, sed kiu, kiel judo, konas la malnovajn hebreajn librojn, diris al mi, ke la veno de Kristo estis antaŭdirata de la profetoj antaŭ miloj da jaroj. Ĉio tio estas eksterordinaraj aferoj, sed ĉu eksterordinareco ne ĉirkaŭas nin de ĉiuj flankoj? Oni ja ne ĉesis ankoraŭ paroli pri Apollonius el Tiano. Tio, kion konfirmis Paŭlo, ke ne ekzistas la tuta aro da dioj, sed ekzistas unu, ŝajnas al mi prudenta. Laŭdire la samon opinias ankaŭ Seneca, kaj antaŭ li estis multaj aliaj. Kristo vivis, lasis sin krucumi, por savi la mondo, kaj leviĝis el mortintoj. Ĉio tio estas tute certa, mi do ne vidas kaŭzon, kial mi obstinu ĉe la kontraŭa opinio aŭ kial mi ne konstruu al Li altaron, se mi estus preta konstrui ĝin ekzemple al Serapiso. Ne estus al mi malfacile rezigni la aliajn diojn, ĉar neniu ja, havanta iom de saĝo en la kapo, kredas je ili. Sed ŝajnas al mi, ke ĉio tio ankoraŭ ne kontentigas la kristanojn. Ne sufiĉas adori Kriston, oni devas ankoraŭ vivi laŭ Lia instruo. Kaj jen mi ekstaras kvazaŭ ĉe la bordo de maro, kiun oni ordonas al mi piede travadi. Se mi tion al ili promesus, ili mem sentus, ke ĝi estas vana sono de vortoj en mia buŝo. Paŭlo diris ĝin al mi malkaŝe. Vi scias, kiel mi amas Ligian, kaj vi scias, ke ekzistas nenio, kion mi ne farus por ŝi. Sed mi ja ne povus, eĉ je ŝia postulo, levi sur la ŝultroj Sorakton aŭ Vezuvion, nek enteni en miaj manoj la Trazimenan lagon, nek ŝanĝi miajn okulojn el nigraj en bluajn, kiajn havas la ligoj. Se ŝi postulus, mi volus, sed tio estus ekster mia ebleco. Mi ne estas filozofo, sed mi ne estas ankaŭ tiel malsprita, kiel mi eble plurfoje ŝajnas al vi. Kaj mi diros al vi jene: mi ne scias, kion la kristanoj faras, por vivi, mi scias aliflanke, ke kie komenciĝas ilia instruo, tie finiĝas la roma regado, finiĝas Romo, finiĝas la vivo, la diferenco inter venkito kaj venkinto, inter riĉulo kaj malriĉulo, inter mastro kaj sklavo, finiĝas la ofica digno, finiĝas la cezaro, la leĝoj kaj la tuta ordo de la mondo; anstataŭ ĉio tio venas Kristo kaj ia kompatemo, kia ĝis nun neniam ekzistis, kaj ia boneco, kontraŭa al la homaj kaj al niaj instinktoj. Al mi, vere, Ligia gravas pli multe, ol la tuta Romo kaj ĝia regado, kaj pereu eĉ la mondo, ke mi nur povu havi ŝin en mia hejmo. Sed tio ĉi estas alia afero. Por ili, por la kristanoj, oni devas, krome, senti, ke tiel estas bone kaj havi en la animo nenion alian. Kaj mi — la dioj estu miaj atestantoj! — mi ne povas. Ĉu vi komprenas, kion tio signifas? Estas en mia naturo io, kio forpuŝas tiun instruon, kaj se eĉ mia buŝo ĝin glorus, se mi eĉ sekvadus ĝiajn regulojn, la saĝo kaj la animo dirus al mi, ke mi tion faras por la amo, por Ligia, kaj ke sen Ligia nenio en la mondo estus al mi pli kontraŭa. Kaj stranga afero, ke tia homo, kiel Paŭlo el Tarso, komprenas tion, kaj ke komprenas ankaŭ, malgraŭ sia simpleco, tiu maljuna theurgus, la plej granda inter ili, Petro, kiu estis disĉiplo de Kristo. Kaj ĉu vi scias, kion ili faras? jen ili preĝas por mi kaj petas por mi pri io, kion ili nomas dia favoro, sed min ekregas nur maltrankvilo kaj ĉiam pli granda sopiro je Ligia.

Mi ja skribis al vi, ke ŝi foriris sekrete, sed forirante, lasis al mi krucon, kiun ŝi mem kunligis al branĉetoj de bukso. Vekiĝinte, mi trovis ĝin apud la lito. Mi havas ĝin nun en mia lararium kaj mi mem ne scias al mi klarigi, kial mi proksimiĝas al ĝi tiel, kvazaŭ estus en ĝi io dia, tio estas kun respekto kaj timo. Mi amas ĝin, ĉar ŝiaj manoj ĝin ligis, sed mi malamas, ĉar ĝi nin dividas. Iafoje ŝajnas al mi, ke en ĉio tio estas iaj sorĉoj kaj ke la theurgus Petro, kvankam li prezentas sin kiel simpla fiŝkaptisto, estas pli granda, ol Apollonius kaj ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ li, ke li sorĉis ilin ĉiujn, Ligian, Pomponian kaj min mem.

Vi skribas, ke en mia letero oni sentas maltrankvilon kaj malĝojon. La malĝojo devas esti, ĉar mi denove ŝin perdis, kaj la maltrankvilo estas tial, ke tamen io ŝanĝiĝis en mi. Sincere mi diras al vi, ke nenio estas pli kontraŭa al mia naturo, ol tiu instruo, sed tamen de la tempo, kiam mi ĝin renkontis, mi ne povas min rekoni. Sorĉoj, ĉu amo? Cicero ŝanĝadis per la tuŝo la homajn korpojn, sed al mi oni ŝanĝis la animon. Nur Ligia sola povis eble tion fari, aŭ pli ĝuste Ligia per tiu stranga instruo, kiun ŝi konfesas. Kiam mi revenis de ili hejmen, neniu min atendis. Oni kredis, ke mi estas en Benevento kaj ke mi ne baldaŭ revenos, do mi trovis hejme malordon, ebriajn sklavojn kaj festenon, kiun ili aranĝis al si en mia triclinium. Morto malpli ilin surprizus, ol mi, kaj malpli ilin terurus. Vi scias, per kiel forta mano mi regas mian domanaron, do ĉiuj, kiuj estis vivaj, ĵetis sin sur la genuojn, kaj kelkaj svenis pro timo. Kaj ĉu vi scias, kiel mi agis? En la unua momento mi volis voki pri vergoj kaj ruĝvarmaj ferstangoj, sed tuj poste ekkaptis min ia honto, kaj ĉu vi kredos? — ia kompato por tiuj mizeruloj: estas inter ili ankaŭ maljunaj sklavoj, kiujn ankoraŭ mia avo, M. Vinicius, venigis en la tempo de Aŭgusto el apud Rejno. Mi fermis min sola en la biblioteko kaj tie ankoraŭ pli strangaj pensoj venis mian kapon, nome, ke post tio, kion mi vidis kaj aŭdis inter la kristanoj, ne decas al mi trakti la sklavojn tiel, kiel ĝis nun mi traktis, kaj ke ili ankaŭ estas homoj. Ili dum kelkaj tagoj vivis en morta teruro, kredante, ke mi prokrastas tial, por pli kruelan punon elpensi, sed mi ne elpensis kaj ne punis ilin, ĉar mi ne povis! Kunvokinte ilin en lia tria tago, mi diris: mi pardonas vin, kaj vi penu per diligenta servado neniigi la kulpon! Tiam ili falis sur la genuojn, verŝante larmojn, etendante kun ĝemoj la manojn kaj nomante min mastro kaj patro, dum mi — kun honto mi tion diras — estis egale kortuŝita. Ŝajnis al mi, ke en ĉi tiu momento mi vidas la dolĉan vizaĝon de Ligia kaj ŝiajn okulojn, superverŝitajn de larmoj, dankantajn min por tiu ĉi ago. Kaj, proh pudor! mi sentis, ke ankaŭ miaj pupiloj malsekiĝis... Ĉu vi scias, kion mi konfesos al vi: nome, ke mi ne povas helpi min sen ŝi, ke estas al mi malbone for de ŝi, ke mi estas simple malfeliĉa kaj ke mia malĝojo estas pli granda ol vi supozas... Sed koncerne miajn sklavojn, atentigis min unu afero. La pardono, kiun ili ricevis, ne nur ne igis ilin arogantaj, ne nur ne malgrandigis la disciplinon, sed neniam timo instigis ilin al tiel diligenta servado, al kia instigis ilin la dankemo. Ne nur ili servas, sed ŝajnas vetrapide diveni miajn pensojn, kaj mi mencias tion al vi tial, ke kiam tagon antaŭ la forlaso de la kristanoj mi diris al Paŭlo, ke sekve de lia instruo la mondo disfalus, kiel barelo sen ringtenilo, tiu diris al mi: “Amo estas pli forta ringtenilo, ol teruro”. Kaj nun mi vidas, ke en certaj okazoj tiu ĉi opinio povas esti prava. Mi konvinkiĝis pri tio ankaŭ rilate al miaj klientoj, kiuj, eksciinte pri mia reveno, kunkuris, por min saluti. Vi scias, ke neniam mi estis por ili tro avara, sed ankoraŭ mia patro laŭprincipe traktis ilin fiere kaj ankaŭ mi kutimigis al simila traktado. Nun, vidante tiujn eluzitajn mantelojn kaj tiujn vizaĝojn, mizerajn de malsato, denove mi spertis kvazaŭ kompatan senton. Mi ordonis, ke oni donu al ili manĝi, krom tio mi parolis kun ili; kelkajn mi nomis per iliaj nomoj, kelkajn mi demandis pri iliaj edzinoj kaj infanoj, kaj denove mi vidis larmojn en la okuloj. Krom tio ŝajnis al mi, ke Ligia tion vidas, ke ŝi ĝojas kaj laŭdas... Ĉu mia intelekto komencas erari, aŭ la amo konfuzas mian menson, mi ne scias, mi scias tamen, ke mi ĉiam havas la senton, kvazaŭ ŝi rigardas min de malproksime, kaj mi timas fari ion, kio povus ŝin malĝojigi kaj ofendi. Jes, Caius! Oni tamen ŝanĝis al mi la animon, kaj iafoje mi estas kun tio feliĉa, alifoje turmentas min tiu penso, ĉar mi timas, ke oni forprenis de mi la antaŭan bravecon, la antaŭan energion, kaj ke eble mi maltaŭgos nun ne nur al konsilo, juĝo, festenoj, sed eĉ al milito. Tio estas sendube sorĉoj! Kaj tiagrade oni min ŝanĝis, ke mi diros al vi ankaŭ, kio venadis en mian kapon tiam ankoraŭ, kiam mi kuŝis malsana: ke se Ligia estus simila al Nigidia, al Poppaea, al Crispinilla kaj al niaj aliaj eksedzinoj, se ŝi estus same malĉasta, same senkompata kaj same facile havebla, kiel ili, tiam mi ŝin ne amus tiel, kiel mi amas. Sed, se mi amas ŝin pro tio, kio nin dividas, vi divenas, kia ĥaoso naskiĝas en mia animo, en kia mallumo mi vivas, kiel mi ne vidas antaŭ mi certajn vojojn kaj kiagrade mi ne scias, kion fari kun mi mem. Se oni povas kompari vivon al fonto, en mia fonto, anstataŭ akvo, fluas maltrankvilo. Mi vivas per la espero, ke mi ŝin eble revidos, kaj iafoje ŝajnas al mi, ke tio devas okazi... Sed kio estos kun mi post jaro aŭ du jaroj, mi ne scias kaj ne povas diveni. Romon mi ne forlasos. Mi ne povus elporti la societon de la aŭgustanoj, kaj krom tio la sola konsolo en mia malĝojo estas la fakto, ke mi estas proksime de Ligia, ke pere de Glaucus la kuracisto, kiu promesis min viziti, aŭ pere de Paŭlo el Tarso eble de tempo al tempo mi ion ekscios pri ŝi. Ne! mi ne forlasus Romon, se eĉ oni oferus al mi la prefektecon de Egipto. Sciu ankaŭ, ke mi ordonis al skulptisto ĉarpenti tomboŝtonon por Gulo, kiun mi mortigis en kolero. Tro malfrue mi ekpensis, ke li tamen vartis min sur la brakoj kaj ke li la unua instruis min, kiel meti sagon sur pafarkon. Mi ne scias, kial nun vekiĝis en mi la memoro pri Gulo, simila al bedaŭro kaj riproĉo... Se vin mirigas tio, kion mi skribas, mi respondos, ke min ĝi mirigas ne malpli multe, sed mi skribas al vi puran veron. Adiaŭ!”