Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO III

Ŝi kredas je Dio, kiu estas unu, ĉiopova kaj justa – ripetis Petronius en la momento, kiam li denove troviĝis en la portilo sole kun Vinicius. – Se ŝia Dio estas ĉiopova, tiam Li regas la vivon kaj morton; kaj se Li estas justa, Li juste sendas la morton. Kial do Pomponia funebras Julian? Bedaŭrante Julian, ŝi riproĉas al sia Dio. Mi devas ripeti ĉi tiun rezonadon al nia kupro- barba simio, ĉar mi trovas, ke en la dialektiko mi egalas Sokraton. Koncerne la virinojn, mi konsentas, ke ĉiu el ili havas du aŭ tri animojn, sed neniu havas prudentan animon. Pomponia meditu kun Seneca aŭ kun Cornutus pri tio, kio estas ilia granda Logos... Kune ili elaperigadu la ombrojn de Ksenofano, Parmenido, Zenono kaj Platono, kiuj enuas tie en la kimeriaj landoj, kiel fringeloj en kaĝo... Mi volis paroli kun ŝi kaj Plautius pri io alia. Je la sankta ventro de l' egipta Izido! Se mi dirus al ili tute simple, por kio ni venis, mi supozas, ke ilia virto eksonorus, kiel kupra ŝildo, frapita per bastono. Kaj mi ne kuraĝis! Kredu al mi, Vinicius, mi ne kuraĝis! Pavoj estas tre belaj birdoj, sed krias tro laŭte. Mi tamen devas aprobi vian elekton. Vera “rozfingra Aŭroro”! Kaj ĉu vi scias, kion krome ŝi pensigis al mi? – Printempon! – ne la nian, en Italujo, kie apenaŭ kelkloke pomarbo kovras sin per floroj, kaj olivarboj grizas, kiel ili grizis – sed tian printempon, kian mi vidis iam en Greklando, junan, freŝan, hele-vedan... Je tiu blanka Seleno – mi ne miras vin, Marcus, sciu tamen, ke vi amas Dianon, kaj ke Aulus kaj Pomponia estus pretaj vin disŝiri, kiel iam la hundoj disŝiris Akteonon.

Vinicius, ne levante la kapon, silentis dum momento, kaj poste komencis paroli per voĉo, interrompata de pasio:

– Mi avidis ŝin antaŭe, sed nun mi avidas ŝin pli multe. Kiam mi ĉirkaŭprenis ŝian manon, fajro min ekblovis... Mi devas ŝin havi. Se mi estus Zeŭso, mi ĉirkaŭprenus ŝin per nubo, kiel li ĉirkaŭprenis Ionon, mi falus sur ŝin per pluvgutoj, kiel li falis sur Danaon. Mi volus kisi ŝian buŝon ĝis doloro! Mi volus aŭdi ŝian krion en miaj brakoj. Mi volus mortigi Auluson kaj Pomponian, kaj ŝin forkapti kaj porti en la brakoj en mian domon. Mi ne dormos hodiaŭ. Mi ordonos skurĝi iun sklavon kaj aŭskultos liajn ĝemojn.

– Trankviliĝu – diris Petronius – viaj deziroj indas ĉarpentiston el Suburra.

– Estas al mi egale. Mi devas ŝin havi. Mi petis vin pri konsilo, sed se vi ĝin ne trovas, mi mem ĝin trovos... Aulus konsideras Ligian kiel filinon, kial do mi rigardu ŝin kiel sklavinon? Do, se ne ekzistas alia rimedo, ŝi ĉirkaŭŝpinu la pordon de mia domo, ŝmiru ĝin per lupa grasaĵo, kaj eksidu, kiel mia edzino, ĉe mia hejmfajro.

– Trankviliĝu, freneza posteulo de konsuloj. Ne tial ni venigas barbarojn, ŝnurligitajn post niaj ĉaroj, por poste edzinigadi iliajn filinojn. Gardu vin kontraŭ la ekstremo. Elĉerpu simplajn, honestajn rimedojn, kaj lasu al vi mem kaj al mi iom da tempo, por pensi pri tio. Ankaŭ al mi Chrysothemis ŝajnis filino de Jovo, tamen mi ne edzinigis ŝin – same kiel Nero ne edzinigis Acten, kvankam oni ŝin faris filino de reĝo Attalus. Trankviliĝu... Pensu, ke se ŝi volos forlasi la domon de Aulus pro vi, li ne rajtos ŝin reteni, kaj ankaŭ tion sciu, ke ne vi sola brulas, ĉar ankaŭ en ŝi Eroso flamigis fajron... Mi vidis ĉi tion, kaj al mi oni devas kredi ... Paciencu. Por ĉio ekzistas rimedo, sed mi jam tro multe pensis hodiaŭ, kaj tio min lacigas. Mi tamen promesas al vi, ke jam morgaŭ mi pensos pri via amo, kaj Petronius ne estus Petronius, se li ne trovus ian rimedon.

Ili ambaŭ eksilentis – fine post certa tempo Vinicius diris jam pli trankvile:

– Dankon al vi, kaj malavare favoru vin Fortuno.

– Paciencu.

– Kien vi ordonis vin porti?

– Al Chrysothemis...

– Feliĉa vi estas, posedante tiun, kiun vi amas.

– Mi? Ĉu vi scias, kio min ankoraŭ amuzas en Chrysothemis Jen tio, ke ŝi perfidas min kun mia propra liberigito, la liutisto Teocles, kaj pensas, ke mi ĝin ne vidas. Iam mi amis ŝin, kaj nun amuzas min ŝiaj mensogoj kaj malsaĝeco. Venu al ŝi kun mi. Se ŝi komencos vin koketi kaj desegni sur la tablo literojn per fingro, trempita en vino, sciu, ke mi ne estas ĵaluza.

Kaj ili ordonis porti sin ambaŭ al Chrysothemis.

Sed en la vestiblo Petronius metis la manon sur la ŝultron de Vinicius.

– Atendu, ŝajnas, ke mi elpensis rimedon.

– Ĉiuj dioj vin rekompencu...

– Jes! mi kredas, ke la rimedo estas senerara. – Ĉu vi scias, Marcus?

– Mi aŭskultas vin – mia Ateno...

– Post kelkaj tagoj la dia Ligia manĝos en via domo la grajnojn de Demetro.

– Vi estas pli granda, ol la cezaro! – ekkriis ekscitite Vinicius.