Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO XXX

La cezaro, reveninte Romon, bedaŭris sian revenon, kaj post kelkaj tagoj li jam ekflamis denove per la deziro veturi en Aĥajon. Li eĉ eldonis edikton, en kiu li deklaris, ke lia foresto ne daŭros longe kaj ke la publikajn aferojn minacos pro tio nenia domaĝo. Poste, akompanate de la aŭgustanoj, inter kiuj troviĝis ankaŭ Vinicius, li iris sur Kapitolon oferdoni al la dioj por la feliĉa vojaĝo. Sed la duan tagon, kiam li vizitis laŭvice la sanktejon de Vesto, okazis akcidento, kiu sekvigis ŝanĝon de ĉiuj projektoj. Nero ne kredis je la dioj, sed li timis ilin, kaj precipe la mistera Vesto inspiris al li tian timon, ke je la vido de la diino kaj de la sankta fajro liaj haroj hirtiĝis subite pro timo, la dentoj kunpremiĝis, tremo trakuris liajn membrojn kaj li svenfalis en la brakojn de Vinicius, kiu hazarde staris tuj post li. Oni elportis lin senprokraste el la templo kaj transkondukis sur Palatinon, kie, kvankam lia farto baldaŭ tute reboniĝis, li ne forlasis la liton dum la tuta tago. Li deklaris ankaŭ, je granda miro de la ĉeestantoj, ke li decidis prokrasti por ia tempo la projekton de la forveturo, ĉar la diino mistere avertis lin kontraŭ la rapidemo. Horon poste oni jam publike anoncis al la popolo en la tuta Romo, ke la cezaro, vidante la ĉagrenitajn vizaĝojn de la civitanoj, direktata de amo al ili, kiel patro de amo al siaj infanoj, restas kun ili, por dividi iliajn ĝojojn kaj sorton. La popolo, ĝoja pro tiu ĉi decido kaj kune certa, ke li cirkludoj kaj disdonado de greno ne estos preterlasitaj, amasiĝis grandare antaŭ la pordego de Palatino, eligante ekkriojn honore al la dia cezaro, dum tiu ĉi interrompis kubludadon, per kiu li amuzis sin kun la aŭgustanoj, kaj diris:

– Jes! oni devis prokrasti; Egipto kaj la regado de Oriento, laŭ la aŭguro, ne povas pasi preter mi, do ankaŭ Aĥajo ne estos perdita. Mi ordonos trafosi korintan istmon, kaj en Egipto ni konstruos tiajn monumentojn, ĉe kiuj la piramidoj ŝajnos infanaj ludiloj. Mi ordonos konstrui Sfinkson, sepfoje pli grandan ol tio, kiu apud Memfiso rigardas el la dezerton, sed mi ordonos doni al ĝi mian vizaĝon. La postaj generacioj parolos nur pri tiu monumento kaj pri mi.

– Vi jam konstruis al vi per la versaĵoj monumenton ne sepfoje, sed trioble sepfoje pli grandan, ol la piramido de Ĥeopso – diris Petronius.

– Kaj per la kanto? – demandis Nero.

– Bedaŭrinde! se oni kapablus konstrui al vi statuon, kiel la statuo de Memnono, kiu sonigus vian voĉon je sunleviĝo! La maroj ĉe la egiptaj bordoj svarmus eterne de ŝipoj, sur kiuj amasoj el la tri mondpartoj aŭskultus avide viajn kantojn.

– Bedaŭrinde, kiu ĝin kapablos? – diris Nero.

– Sed vi povas ordoni skulpti vin el bazalto, veturigantan kvadrigon.

– Prave! mi faros tion!

– Vi faros donacon al la homaro.

– En Egipto mi ankaŭ edzinigos Lunon, kiu estas vidvino, kaj mi iĝos vera dio.

– Kaj nin vi edzigos kun steloj, kaj ni formos novan konstelacion, kiu nomos sin la konstelacio de Nero. Viteliuson tamen edzigu kun Nilo, ke li naskigadu hipopotamojn. Al Tigellinus donacu dezerton; li estos tiam reĝo de ŝakaloj...

– Kaj kion vi destinas por mi? – demandis Vatinius.

– Benu vin Apiso! Vi aranĝis al ni tiel grandiozajn ludojn en Benevento, ke mi ne povas malbondeziri al vi: kudru paron da ŝuoj por Sfinkso, kies piedegoj rigidiĝas de la noktaj rosoj, kaj poste vi kudros ŝuojn por la kolosoj, formantaj aleojn antaŭ la temploj. Ĉiu trovos tie konvenan okupon. Domitius Afer, ekzemple, kiel konata pro sia honesteco, estos trezoristo. Mi ŝatas aŭdi, cezaro, kiel vi revas pri Egipto, kaj ĉagrenas min, ke vi prokrastis la projekton de la vojaĝo.

Sed Nero diris:

– Viaj mortemaj okuloj nenion vidis, ĉar la dioj igas sin nevideblaj, por kiuj ili volas. Sciu, ke kiam mi estis en la templo de Vesto, ŝi mem ekstaris apud mi kaj diris rekte en mian orelon: “Prokrastu la vojaĝon”. Ĝi okazis tiel neatendite, ke mi teruriĝis, kvankam pro tiel evidenta zorgemo, kiun la dioj al mi elmontris, mi devus esti danka al ili.

– Ni ĉiuj teruriĝis – diris Tigellinus – kaj la vestpastrino Rubria svenis.

Rubria! – diris Nero – kiel neĝe blankan kolon ŝi havas.

– Sed ŝi ruĝigas je via vido, dia cezaro...

– Jes! ankaŭ mi tion rimarkis. Strange! Vestpastrino! Estas io dia en ĉiu vestpastrino, kaj Rubria estas tre bela.

Ĉe tio Nero enpensiĝis momente, poste li demandis:

– Diru al mi, kial Veston la homoj timas pli, ol la aliajn diojn? Kio estas en tio? Jen min mem ekposedis timo, kvankam mi estas ŝia ĉefpastro. Mi nur memoras, ke mi falis dorsen kaj trafus sur la teron, se iu min ne subtenus. Kiu min subtenis?

– Mi – respondis Vinicius.

– Ha, vi, “timinda Areso”? Kial vi ne estis en Benevento? Oni diris al mi, ke vi estis malsana, kaj efektive via vizaĝo, estas ŝanĝita. Ha! mi aŭdis, ke Croto volis vin murdi? Ĉu tiu estas vero?

– Jes – kaj li rompis al mi la brakon, sed mi defendiĝis.

– Per la rompita brako?

– Helpis min unu barbaro, kiu estis pli forta, ol Croto.

Nero rigardis lin kun miro:

– Pli forta, ol Croto? Vi ŝercas! Croto estis la plej forta el ĉiuj homoj, kaj nun estas Sifax el Etiopujo.

– Mi diras al vi, cezaro, kion mi vidis per la propraj okuloj.

– Kie estas tiu perlo? Ĉu li ne iĝis Nemorena reĝo?

– Mi ne scias, cezaro. Mi ne vidis lin plu.

– Vi eĉ ne scias, el kiu nacio li estas?

– Mi havis rompitan brakon, do mi povis de li nenion eldemandi.

– Serĉu lin por mi kaj retrovu.

Al tio ĉi Tigellinus diris:

– Mi okupiĝos per tio.

Sed Nero parolis plu al Vinicius:

– Mi dankas vin, ke vi min subtenis. Mi povus, falante, frakasi la kapon. Iam vi estis bona kamarado, sed de post la milito kaj la servado sub Corbulo vi iel sovaĝiĝis kaj mi vin malofte vidis.

Poste, silentinte dum momento, li diris:

– Kiel fartas tiu knabino... tro mallarĝa en la koksoj... kiun vi amis kaj kiun mi forprenis por vi de Aulusoj?

Vinicius konfuziĝis, sed Petronius sammomente rapidis lin helpi:

– Mi povas veti, sinjoro – li diris – ke li forgesis. Ĉu vi vidas lian konfuzon? Viniciusoj estas bonaj soldatoj, sed ankoraŭ pli bonaj virkokoj. Ili bezonas inaron. Punu lin por tio, sinjoro, kaj ne invitu lin al la festeno, kiun Tigellinus promesas al ni aranĝi je via honoro sur la lago de Agrippa.

– Ne, mi ne faros tion. Mi fidas al Tigellinus, ke tie ĝuste inaro ne forestos.

– Ĉu povus foresti ĥaritoj, kie estos Amoro? – respondis Tigellinus.

Sed Nero diris:

– Enuo min turmentas! Laŭ la volo de la diino mi restis en Romo, sed mi ne povas ĝin elporti. Mi veturos Antiumon. Mi sufokiĝas en ĉi tiuj malvastaj strataĉoj, meze de ĉi tiuj ruiniĝantaj domoj, meze de ĉi tiuj malpuraj anguloj. La malbonodora aero venas eĉ ĉi tien, en mian domon kaj en miajn ĝardenojn. Ha, se tertremo detruus Romon, se iu kolera dio samniveligus ĝin kun la tero, tiam mi montrus al vi, kiel oni devas konstrui la urbon, kiu estas la kapo de la mondo kaj mia sidejo.

– Cezaro – respondis Tigellinus – vi diras: “se iu kolera dio detruus la urbon” – ĉu jes?

– Jes? Kion do?

– Ĉu vi ne estas dio?

Nero svingis la manon kun la esprimo de enuo, poste li diris:

– Ni vidos, kion vi aranĝos al ni sur la lagoj de Agrippa. Poste mi iros Antiumon. Vi ĉiuj estas malgrandaj, do vi ne komprenas, ke al mi estas bezonaj grandaj aferoj.

Dirinte ĉi tion, li duonfermis la okulojn, komprenigante tiumaniere, kele bezonas ripozon. Efektive la aŭgustanoj komencis disiri. Petronius eliris kun Vinicius kaj diris al li:

– Vi do estas vokita partopreni en la amuzo. La Kuprobarba rezignis la vojaĝon, sed anstataŭ tio li diboĉos pli, ol iam ajn, kaj mastrumaĉos en la urbo, kiel en la propra domo. Penu vi ankaŭ trovi en tiuj diboĉoj distron kaj forgeson. Je diablo! ni ja konkeris la mondon kaj ni rajtas amuziĝi. Vi, Marcus, estas tre bela knabo, kaj parte al tio mi atribuas la simpation, kiun mi havas al vi. Je la efeza Diano! se vi povus vidi viajn kunkreskantajn brovojn kaj vian vizaĝon, en kiu oni sentas la malnovan sangon de l’ kviritoj! Ili, la aliaj, aspektas apud vi, kiel liberigitoj. Jes! Se tiu sovaĝa instruo ne malhelpus, Ligia estus hodiaŭ en via domo. Penu pruvi al mi ankoraŭ, ke ili ne estas malamikoj de la vivo kaj de la homoj... Ili traktis vin bone, do vi povas esti al ili danka, sed se mi estus en via loko, mi malamegus tiun instruon kaj serĉus volupton tie, kie oni povas ĝin trovi. Vi estas belega knabo, mi ripetas, kaj Romo abundegas je eksedzinoj.

– Mi nur miras, ke ĉio tio vin ankoraŭ ne tedas? – respondis Vinicius.

– Kiu ĝin diris al vi? Min tio tedas jam delonge, sed mi ne havas vian aĝon. Mi cetere havas aliajn plaĉojn, kiuj mankas al vi. Mi ŝatas librojn, kiuj vi ne ŝatas, mi ŝatas poezion, kiu vin enuigas, mi ŝatas vazojn, gemojn kaj multajn aliajn objektojn, kiujn vi ne rigardas, mi havas ofte doloron en la sakro, kiun vi ne havas, fine mi trovis Eunicen, kaj vi trovis neniun similan... Mi sentas min kontenta hejme, meze de miaj ĉefverkoj, kaj vin mi neniam faros estetikulo. Mi scias, ke mi trovos en la vivo nenion pli, ol tion, kion mi trovis, vi mem ne scias, ke ĉiam vi ankoraŭ esperas kaj serĉas. Se la morto venus al vi subite, malgraŭ vi tuta kuraĝo kaj malgraŭ ĉiuj malĝojoj vi mortus kun miro, ke jam vi devas forlasi la mondon, dum mi akceptus ĝin kiel nepraĵon, kun tiu konvinko, ke ne ekzistas en la mondo tiaj fruktoj, kiujn mi ne gustumis. Mi ne rapidas, sed mi ankaŭ ne tro malrapidos, mi nur klopodos, ke ĝis la fino ĉirkaŭu min gajeco. Ekzistas en la mondo gajaj skeptikuloj. La stoikoj estas, laŭ mi, malsaĝaj, sed la stoikismo almenaŭ hardas la animojn, dum viaj kristanoj enkondukas en la mondon malĝojon, kiu estas tio en la vivo, kio pluvo en la naturo. Ĉu vi scias, kion oni diris al mi? – nome, ke dum la solenaĵoj, kiujn Tigellinus aranĝos, ĉe la bordoj de la lago de Agrippa staros publikejoj, kaj en ili estos kolektitaj virinoj el plej eminentaj familioj de Romo. Ĉu troviĝos nek unu sufiĉe bela, por vin konsoli? Estos tie ankaŭ virgulinoj, kiuj unuafoje prezentiĝos al la mondo... kiel nimfoj. Tia estas nia roma imperio... Varme jam estas! La suda vento varmigos la akvon kaj ne pustuligos la nudajn korpojn. Kaj vi, Narcizo, sciu, ke troviĝos nek unu virino, kiu vin rezistus, nek unu – se ŝi eĉ estus vestpastrino.

Vinicius komencis bati la kapon per la mano, kiel homo, okupata senĉese per unu penso.

– Jen la sorto, ke mi trafis ĝuste tiun solan...

– Kaj kiu kaŭzis tion, ĉu ne la kristanoj?... Sed la homoj, kies emblemo estas Kruco, ne povas esti aliaj. Aŭsukultu min: Grekujo estis belega kaj ĝi kreis la saĝecon de la mondo, ni kreis la potencon, kaj kiel vi pensas, kion povas krei la instruo? Se vi scias, klarigu al mi, ĉar, je Polukso, mi ne povas ĝin diveni.

Vinicius movis la ŝultrojn.

– Vi timas, kiel ŝajnas, ke mi iĝos kristano.

– Mi timas, ke vi fuŝos vian vivon. Se vi ne scias esti greko, estu romano, regu kaj ĝuu la vivon. Niaj ekscesaĵoj tial havas certan sencon, ke estas en ili ĝuste tiu ĉi ideo. La Kuprobarban mi malestimas, ĉar li estas arlekeno-greko. Se li konsiderus sin romano, mi konfesus, ke li estas prava, permesante al si la ekscesaĵojn. Promesu al mi, ke se nun, reveninte hejmen, vi trovos tie iun kristanon, vi montros al li la langon. Se tio estos Glaucus la kuracisto, li eĉ ne ekmiros. Ĝis la revido sur la lago de Agrippa.