Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

ĈAPITRO XXXIII

Vinicius iris rekte al la domo, en kiu loĝis Miriam. Antaŭ la pordego li renkontis Nazariuson, kiu konfuziĝis je lia vido, sed li afable salutis la knabon kaj petis konduki sin en la loĝejon de la patrino.

En la loĝejo, krom Miriam, li trovis Petron, Glaucuson, Crispuson kaj ankaŭ Paŭlon el Tarso, kiu ĵus revenis el Fregeloj. Je la vido de la juna tribuno miro bildiĝis sur ĉies vizaĝoj, li tamen diris:

— Mi salutas vin en la nomo de Kristo, kiun vi adoras.

— Glorata estu eterne Lia nomo.

— Mi vidis vian virton kaj spertis vian bonecon, do mi venas, kiel amiko.

— Kaj ni salutas vin, kiel amikon — respondis Petro. Sidiĝu, sinjoro, kaj partoprenu kun ni la manĝon, kiel nia gasto.

— Mi sidiĝos kaj partoprenos vian manĝon, sed antaŭe aŭskultu min, vi, Petro kaj vi Paŭlo el Tarso, ke vi ekkonu mian sincerecon. Mi scias, kie estas Ligia; mi venas de antaŭ la domo de Linus, kiu trovas sin proksime de tiu ĉi loĝejo. Mi havas je ŝi rajton, donitan al mi de la cezaro, mi havas en la urbo, en miaj domoj, ĉirkaŭ kvincent sklavojn; mi povus ĉirkaŭigi ŝian rifuĝejon kaj forkapti ŝin, tamen mi tion ne faris kaj ne faros.

— Tial la beno de la Sinjoro estos donita al vi kaj purigita estos via koro — diris Petro.

— Mi dankas vin, sed aŭskultu min plu: mi ne faris tion, kvankam mi vivas en turmento kaj sopiro. Antaŭ ol mi estis kun vi, mi ŝin sendube kaptus kaj retenus perforte, sed via virto kaj via instruo, kvankam mi ĝin ne konfesas, ŝanĝis ion en mia animo, tiel, ke mi jam ne decidiĝas je perforto. Mi mem ne scias, kial tiel okazis, sed tiel estas. Tial mi venas al vi, ĉar vi anstataŭas al Ligia la patron kaj la patrinon, kaj mi diras al vi: donu al mi Ligian kiel edzinon, kaj mi ĵuras al vi, ke ne nur mi ne malpermesos al ŝi konfesi Kriston, sed eĉ mem mi komencos lerni Lian instruon.

Li parolis kun levita kapo, per decida tono, sed li estis kortuŝita kaj liaj piedoj sub strihava mantelo; kiam post liaj vortoj sekvis silento, li komencis paroli plu, kvazaŭ volante antaŭi malfavoran respondon:

— Mi scias, kiaj estas la malhelpoj, sed mi amas ŝin, kiel la proprajn okulojn, kaj kvankam mi ne estas ankoraŭ kristano, mi estas malamiko nek via, nek de Kristo. Mi volas esti antaŭ vi en vero, ke vi povu al mi fidi. Mi pledas nun pri mia vivo, tamen mi parolas veron. Iu alia eble dirus al vi: baptu min! — mi diras: klerigu min! Mi kredas, ke Kristo leviĝis el mortintoj, ĉar tion rakontas homoj, vivantaj per vero, kiuj Lin vidis post Lia morto. Mi kredas, ĉar mi mem vidis, ke via instruo naskas virton, justecon kaj kompatemon, ne krimojn, pri kiuj oni vin suspektas. Nemulte mi ĝin ĝis nun ekkonis. Tiam nur, kiom mi eksciis de vi, el viaj faroj, tiom nur, kiom mi ekkonis de Ligia, el la interparoloj kun vi. Kaj tamen mi ripetas al vi, ke eĉ en mi jam io ŝanĝiĝis pro via instruo. Antaŭe mi regis per fera mano miajn sklavojn, nun — mi ne povas. Mi ne konis kompaton — nun mi ĝin konas. Mi amis voluptoĝuojn — nun mi forkuris de la lago de Agrippa, ĉar abomeno sufokis la spiron en mia brusto. Antaŭ mi kredis je perforto, nun mi ĝin malkonfesis. Sciu, ke mi mem min ne rekonas, sed abomenaj iĝis al mi festenoj, vino, kantoj, citroj kaj florkronoj, abomenaj iĝis al mi la cezara kortego kaj nudaj korpoj kaj ĉiuj krimoj. Kaj kiam mi pensas, ke Ligia estas kiel montara neĝo, tiom pli mi ŝin amas; kaj kiam mi pensas, ke ŝi estas tia pro via instruo, mi amas tiun ĉi instruon kaj mi volas ĝin! Sed ĉar mi ĝin ne komprenas, ĉar mi ne scias, ĉu mi kapablos vivi en ĝi kaj ĉu mia naturo ĝin elportos, tial mi vivas en malcerteco kaj turmento, kvazaŭ mi vivus en mallumejo.

Ĉe tiuj ĉi vortoj la brovoj kuntiriĝis sur lia frunto en doloran sulkon kaj ruĝo aperis sur liaj vangoj, post kio li denove parolis ĉiam pli rapide kaj kun ĉiam pli granda kortuŝo:

— Vi vidas! mi suferas pro la amo kaj pro la mallumo. Oni diris al mi, ke via instruo alportas pereon al la vivo, al homa ĝojo, al feliĉo, al la leĝo, al la ordo, al la estreco kaj al la roma regado. Ĉu tiel estas? Oni diris al mi, ke vi estas frenezaj; diru, kion vi alportas? Ĉu ami estas peko? ĉu peko estas senti ĝojon? ĉu peko estas deziri feliĉon? ĉu vi estas malamikoj de la vivo? ĉu kristano devas estis mizerulo? ĉu mi devas rezigni Ligian? kia estas via vero? Viaj faroj kaj viaj vortoj estas kiel klara akvo, sed kia estas la fundo de tiu ĉi akvo? Vi vidas, ke mi estas sincera. Disigu la mallumon! Ĉar oni diris al mi ankaŭ tion: Grekujo kreis la saĝecon kaj la belecon, Romo la potencon, kaj kion ili alportas? Do diru, kion vi alportas? Se post via pordo estas lumo, malfermu al mi!

— Ni alportas amon — diris Petro.

Kaj Paŭlo el Tarso aldonis:

— Se mi parolus lingvojn homajn kaj anĝelajn, sed ne havus amon, mi estus, kiel vansonata kupraĵo...

Sed la koron de la apostolo movis tiu turmentata animo, kiu, kiel birdo, fermita en kaĝo, baraktis al la aero kaj al la suno, do etendinte al Vinicius la manojn, li diris:

— Kiu frapas, estos al li malfermite, kaj la favoro de la Sinjoro estas kun vi, tial mi benas vin, mi benas vian animon kaj vian amon en la nomo de la Savinto de l’ mondo.

Vinicius, kiu jam antaŭe parolis kun ekscito, ekaŭdinte la benon, eksaltis al Petro, kaj tiam okazis fakto eksterordinara. Jen tiu ĉi posteulo de la kviritoj, kiu antaŭ ne longe ne rekonis en fremdulo homon, kaptis la manojn de la maljuna galileano kaj komencis dankeme premi ilin al la buŝo.

kaj Petro ekĝojis, ĉar li komprenis, ke lia semado falis sur unu kampon pli kaj ke lia fiŝkaptista reto enprenis unu animon pli.

La ĉirkaŭantoj, ne malpli ĝojante pro tiu ĉi malkaŝa signo de respekto al la apostolo de Dio, vokis per unu voĉo:

— Glorata estu Dio en la altaĵoj!

Vinicius leviĝis kun ĝojluma vizaĝo kaj komencis paroli:

— Mi vidas, ke feliĉo povas loĝi inter vi, ĉar mi sentas min feliĉa, kaj mi kredas, ke vi konvinkos min same en la aliaj aferoj. Sed ankaŭ tion mi diras al vi, ke ĝi ne okazos en Romo; la cezaro veturas Antiumon, kaj mi devas kuniri, ĉar mi ricevis la ordonon. Vi scias, ke ne obei signifas morti. Sed se mi trovis favoron en viaj okuloj, veturu kun mi, por ke vi instruu al mi vian veron. Vi estos tie pli sekuraj, ol mi mem; en tiu granda amasego da homoj vi povos prediki vian veron en la kortego mem de la cezaro. Oni diras, ke Acte estas kristanino, kaj ankaŭ inter la pretorianoj estas kristanoj, ĉar mi mem vidis, kiel la soldatoj surgenuiĝis antaŭ vi ĉe la Nomentana pordego. En Antiumo mi havas palacon, kie ni kunvenados, por tie, kelkajn paŝojn de Nero, aŭskulti viajn instruojn. Glaucus diris al mi, ke por unu animo vi estas pretaj migri al la fino de la mondo, faru do por mi tion, kion vi faris por tiuj, por kiuj vi venis ĉi tien el la malproksima Judeo, faru tion kaj ne forlasu mian animon!

Ili, ekaŭdinte ĉi tion, komencis interkonsili, pensante kun ĝojo pri la venko de sia instruo kaj pri la signifo, kiun por la idolana mondo havos konvertiĝo de aŭgustano kaj posteulo de unu el la plej malnovaj romanaj gentoj. Ili estis pretaj efektive migri al la ekstremoj de la mondo por unu homa animo, kaj de la morto de la majstro ili faris ja nenion alian, do rifuza respondo eĉ ne venis en ilian penson. Sed Petro estis ĉi-momente paŝtisto de la tuta ŝafaro, li do ne povis veturi, tamen Paŭlo el Tarso, kiu ankaŭ nelonge estis en Aricio kaj en Fregeloj, kaj estis ironta denove longan vojaĝon en Orienton, por viziti la tieajn komunumojn kaj inspiri al ili novan spiriton de fervoro, konsentis akompani la junan tribunon en Antiumon, ĉar tie li povis facile trovi ŝipon, irantan la grekajn marojn.

Vinicius, kvankam li malĝojiĝis, ke Petro, al kiu li tiom ŝuldis, ne akompanos lin, dankis tamen kore kaj poste turnis sin al la maljuna apostolo kun la lasta peto:

— Sciante la loĝejon de Ligia — li diris — mi povus mem iri al ŝi kaj demandi, kiel decas, ĉu ŝi akceptos min kiel edzon, se mia animo iĝos kristana. Sed mi preferas peti vin, apostolo: permesu al mi vidi ŝin, aŭ mem enkonduku min al ŝi. Mi ne scias, kiel longe mi devos resti en Antiumo, kaj memoru, ke kun la cezaro neniu estas certa pri la morgaŭa tago. Eĉ Petronius jam diris al mi, ke mi ne estos tie tute sekura. Mi vidu ŝin antaŭe, mi satigu per ŝi la okulojn kaj demandu, ĉu ŝi forgesos al mi la malbonon kaj ĉu ŝi partoprenos kun mi bonon.

Kaj Petro la apostolo ridetis konkore kaj diris:

— Kiu rifuzus al vi la justan ĝojon, mia filo?

Vinicius denove kliniĝis al liaj manoj, ĉar li jam tute ne povis regi plu la plenŝvelintan koron; la apostolo prenis lin je la tempioj kaj diris:

— Vi tamen ne timu la cezaron, ĉar tion mi diras al vi, ke eĉ unu haro ne falos de via kapo.

Poste li sendis Miriamon por venigi Ligian, ordonante al ŝi ne diri, kiun ŝi trovos inter ili, por kaŭzi al la knabino tiom pli grandan ĝojon.

La distanco ne estis granda, do post nelonga tempo la kunvenintoj ekvidis el la ĉambro meze de la ĝardenaj mirtoj Miriamon, kondukantan Ligian je la mano.

Vinicius volis kuri renkonten, sed je la vido de tiu amegata vizaĝo la feliĉo senigis lin de la fortoj — kaj li staris kun bateganta koro, senspire, apenaŭ povante teni sin sur la piedoj, centoble pli tuŝita, ol tiam, kiam unuafoje en la vivo li aŭdis la sagojn de la partoj, fajfantajn preter lia kapo.

Ŝi enkuris, atendate nenion, kaj je lia vido ŝi ankaŭ haltis, kvazaŭ fiksita al la tero. Ŝia vizaĝo ruĝiĝis kaj tuj tre paliĝis, poste ŝi komencis rigardi per mirplenaj kaj kune timigitaj okuloj la ĉeestantojn.

Sed ĉirkaŭe ŝi vidis serenajn rigardojn, plenajn de boneco, kaj la apostolo Petro proksimiĝis al ŝi kaj diris:

Ligia, ĉu vi amas lin ĉiam?

Sekvis momento de silento. Ŝia buŝo komencis tremi, kiel la buŝo de infano, kiu estas preta plori kaj kiu, sentante sin kulpa, vidas tamen, ke ĝi devas konfesi la kulpon.

— Respondu — diris la apostolo.

Tiam kun humileco kaj timo en la voĉo ŝi elflustris, ŝovante sin malsupren al la genuoj de Petro:

— Jes...

Sed Vinicius en la sama momento genuiĝis apud ŝi; Petro metis la manojn sur iliajn kapojn kaj diris:

— Amu unu la alianen la Sinjoro kaj je Lia gloro, ĉar nenia peko estas en via amo.