Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO XXXV

La saman tagon vespere Vinicius, irante tra Forumo hejmen, rimarkis ĉe la eniro al Vicus Tuscus la origitan portilon de Petronius, portatan de ok bitinianoj, kaj haltiginte ilin per signo de la mano, li proksimiĝis al la kurtenoj.

– Havu agrablan kaj dolĉan sonĝon! – li ekkriis, ridante, je la vido de la dormanta Petronius.

– Ha, tio estas vi! – diris Petronius, vekiĝinte. – Jes, mi ekdormetis, ĉar mi pasigis la nokton sur Palatino. Nun mi iras aĉeti ion por legi en Antiumo... Kio nova?

– Vi migras tra librovendejoj?

– Jes. Mi ne volas fari malordon en mia biblioteko, do por la vojaĝo mi preparas apartajn provizojn. Laŭdire aperis novaj verkoj de Musonius kaj de Seneca. Mi serĉas ankaŭ Persiuson kaj certan eldonon de la eklogoj de Virgilio, kiun mi ne posedas. Ho, kiel mi estas laca kaj kiel miaj manoj doloras pro la senĉesa malvolvado de la rulaĵoj de l’ stangetoj... Ĉar se oni foje estas en librovendejo, oni scivolas vidi tion kaj ion. Mi estis ĉe Avirunus, ĉe Atractus en Argiletum, kaj antaŭe ankoraŭ ĉe Sosiusoj ĉe Vicus Sandalarius. Je Kastoro! kiel dormema mi estas!...

– Vi estis sur Palatino, do mi vin demandas pri novaĵoj. Aŭ ĉu vi scias? forsendu la portilon kaj la skatolon kun la libroj, kaj venu al mi. Ni parolos pri Antiumo kaj pri io pli.

– Bone – diris Petronius – elŝovante sin el la portilo. – Vi ja scias sendube, ke postmorgaŭ ni foriras Antiumon.

– Kiamaniere mi povus ĝin scii?

– En kiu mondo vi vivas? Do mi unua anoncas al vi la novaĵon? Jes! Estu preta por postmorgaŭ matene. Pizo kun olivoleo ne helpis, ŝalo ĉirkaŭ la dika nuko ne helpis kaj la Kuprobarba raŭkiĝis. Sekve de tio ĉia prokrasto estas esceptita. Li malavaras malbenojn al Romo kaj al ĝia aero, li volus ĝin samniveligi kun la tero aŭ detrui per fajro, kaj li sopiras al la maro plej baldaŭ. Li diras, ke tiuj odoroj, kiujn la vento portas el la mallarĝaj stratetoj, puŝos lin en tombon. Hodiaŭ oni faris grandegajn oferdonojn en ĉiuj temploj, ke li reakiru la voĉon – kaj ve al Romo, precipe al la senato, se li ĝin baldaŭ ne reakiros.

– Sencele estus tiam veturi Aĥajon.

– Ĉu do nia dia cezaro posedas nur tiun ĉi solan talenton? – respondis Petronius, ridante. – Li prezentiĝus en la olimpaj ludoj kiel poeto, kun sia brulo de Trojo, kiel ĉaristo, kiel muzikisto, kiel atleto, kaj ĉiuokaze li prenus ĉiujn laŭrokronojn, destinitajn por la venkontoj. Ĉu vi scias, kial tiu simio raŭkiĝis? Jen hieraŭ li ekvolis egali per danco nian Parison kaj li dancis al ni la aventuron de Ledo, ĉe kio li troŝvitis kaj malvarmumis. Li estis tute malseka kaj gluaĉa, kiel angilo, ĵus eltirita el akvo. Li ŝanĝadis maskojn unu post la alia, li turnis sin, kiel ŝpinilo, svingis per la manoj, kiel ebria maristo, kaj abomeno eĉ kaptis, kiam oni rigardis tiun grandegan ventron kaj tiujn maldikajn piedojn. Paris instruis lin de du semajnoj, sed imagu Ahenobarbuson kiel Ledon aŭ kiel dion-cignon! Jen cigno – kion diri! Sed li volas publike prezentiĝi kun tiu pantomimo, unue en Antiumo, kaj poste en Romo.

– Oni jam indigniĝis, ke li kantis publike, sed pensu nur, ke roma cezaro prezentiĝos kiel mimikisto! Ne, tion ĉi Romo ja ne toleros!

– Mia kara, Romo ĉion toleros, kaj la senato proklamos dankodiron al la “patro de la patrujo”.

Post momento li aldonis:

– Kaj la popolaĉo ankoraŭ fieras pro tio, ke la cezaro estas ĝia amuzisto.

– Diru mem, ĉu oni povus malnobliĝi pli multe?

Petronius movis la ŝultrojn.

– Vi vivas trankvile hejme, en via meditado jen pri Ligia, jen pri la kristanoj, do vi ne scias verŝajne, kio okazis antaŭ kelkaj tagoj. Nero ja edziniĝis publike kun Pythagoras. Li ludis la rolon de la junedzino. Ŝajnus, ke la mezuro de la frenezaĵoj jam estas superplena, ĉu ne? Kaj kion vi diros: venis la alvokitaj pastroj kaj solene edzinigis lin. Mi ĉeestis tion! Mi ankaŭ povas multe elporti, tamen mi ekpensis, mi konfesas, ke la dioj, se ili ekzistas, devus doni ian signon... Sed la cezaro ne kredas je la dioj kaj li estas prava.

– Li do estas en unu persono ĉefpastro, dio kaj ateisto – diris Vinicius.

Petronius komencis ridi:

– Vere! Ĝi ne venis en mian kapon, kaj tio ĉi estas kombino, kiun la mondo ĝis nun ne vidis.

Poste, haltinte por momento, li diris:

– Ĉar oni devas ankaŭ aldoni, ke tiu ĉefpastro, kiu ne kredas je la dioj, kaj tiu dio, kiu ilin mokas, timas ilin, kiel ateisto.

– Pruvas ĝin tio, kio okazis en la templo de Vesto.

– Kia estas nia mondo!

– Kia estas la mondo, tia estas la cezaro! – Sed tio ne daŭros longe.

Tiel interparolante, ili eniris la domon de Vinicius, kiu gaje vokis, ke oni donu vespermanĝon, kaj poste, turninte sin al Petronius, diris;

– Ne, mia kara, la mondo devas renaskiĝi.

– Ni ĝin ne renaskigos – diris Petronius – almenaŭ tial, ke en la tempo de Nero homo estas kiel papilio: li vivas en la suno de la cezara favoro, kaj ĉe unua malvarma blovo li pereas... se li eĉ ne volus! Je la filo de Maio: ofte mi faras al mi la demandon, kiamaniere tia Lucius Saturninus povis atingi la aĝon de naŭdek tri jaroj, postvivi Tiberiuson, Caligulan, Claudiuson?... Sed ĝi ne gravas. Ĉu vi permesos sendi vian portilon por Eunice? Mia dormemo iel pasis kaj mi volus ĝoji. Ordonu al citristo ludi dum la vespermanĝo, kaj poste ni parolos pri Antiumo. Ni devas pensi pri tio, precipe pri vi.

Vinicius ordonis, ke oni sendu la portilon por Eunice, sed li deklaris, ke li tute ne intencas streĉi sian cerbon pro la restado en Antiumo. Streĉu ĝin tiuj, kiuj ne scias vivi alie, ol en la radioj de la cezara favoro. La mondo ne finiĝas sur Palatino, precipe por tiuj, kiuj havas ion alian en la koro kaj en la animo.

Li parolis ĝin tiel senzorge, kun tia vigleco kaj tiel gaje, ke ĉio tio frapis Petroniuson, do, rigardinte lin momente, li diris:

– Kio okazas kun vi? Vi estas tia hodiaŭ, kia vi estis en la tempo, kiam vi portis ankoraŭ oran bulla ĉe la kolo.

– Mi estas feliĉa – respondis Vinicius – Mi invitis vian speciale, por tion diri al vi.

– Kio al vi okazis?

– Io, kion mi ne fordonus eĉ por la roma imperio.

Dirinte ĉi tion, li sidiĝis, metis la brakon sur la apogilon de la seĝo, la kapon sur la brakon, kaj komencis paroli kun vizaĝo plena de ĝojridetoj kaj kun luma rigardo:

– Ĉu vi memoras, kiel ni estis kune ĉe Aulus Plautius kaj kiel vi tie vidis unuafoje dian knabinon, kiun vi mem nomis Aŭroro kaj printempo? Ĉu vi memoras tiun Psiĥon, tiun senkomparan, tiun plej belan el la knabinoj kaj el viaj diinoj?

Petronius rigardis lin kun tia mirego, kvazaŭ li volus kontroli, ĉu lia kapo estas en ordo.

– Kian lingvon vi parolas? – li diris fine. – Kompreneble, mi memoras Ligian.

Kaj Vinicius diris:

– Mi estas ŝia fianĉo.

– Kio?

Sed Vinicius saltleviĝis kaj vokis, ke venu la dispensator.

– Ekstaru ĉi tie antaŭ mi ĉiuj sklavoj, ĉiuj senescepte, rapide!

– Vi estas ŝia fianĉo? – ripetis Petronius.

Sed antaŭ ol li ekregis sian miron, la grandega atrium de la domo de Vinicius eksvarmis de homoj. Senspire kuris maljunuloj, fortaĝaj viroj, virinoj, knabetoj kaj knabinoj. Ĉiumomente la atrium iĝadis pli plena: en la koridoroj, nomataj fauces, oni aŭdis diverslingvajn voĉojn de sklavoj, vokantaj unu alian. Fine ili ĉiuj viciĝis ĉe la muroj kaj inter la kolonoj. Vinicius, stariĝinte apud la impluvium, turnis sin al Demas la liberigito kaj diris:

– Tiuj el la sklavoj, kiuj servis en la domo dudek jarojn, prezentos sin morgaŭ ĉe la pretoro, kie ili ricevos liberecon; tiuj, kiuj servas malpli longe, ricevos po tri oraj moneroj kaj duoblan porcion dum semajno. En la kamparajn punlaborejojn sendu la ordonon, ke oni forpardonu ĉiujn punojn, senkatenigu la homojn kaj nutru ilin satige. Sciu, ke venis por mi feliĉa tago kaj mi volas, ke ĝojo estu en la domo.

Ili dum momento staris silentaj, kvazaŭ ne kredante al la propraj oreloj, post kio ĉiuj brakoj leviĝis subite supren kaj ĉiuj buŝoj ekkriis:

– Aaa! sinjoro! aaa!

Vinicius forigis ilin per la signo de la mano, do kvankam ili deziris danki kaj fali al liaj piedoj, ili foriris rapide, plenigante la domon per feliĉo de la keloj ĝis la tegmento.

– Morgaŭ – diris Vinicius – mi ordonos al ili kunveni en la ĝardeno kaj desegni unu antaŭ aliaj signojn, kiajn ili volos. Tiujn, kiuj desegnos fiŝon, liberigos Ligia.

Sed Petronius, kiu neniam ion longe miris, reakiris sian trankvilecon kaj demandis:

– Fiŝon? ha jes! mi memoras, kion diris Chilo: ĝi estas la signo de la kristanoj.

Poste li etendis la manon al Vinicius kaj diris:

– Feliĉo estas ĉiam tie, kie la homo ĝin vidas. La diino Floro ŝutu rozojn sub viajn piedojn dum longaj jaroj. Mi deziras al vi ĉion, kion vi mem al vi deziras.

– Ĉi-okaze mi dankas, ĉar mi pensis, ke vi malkonsilos, kaj tio estus, kiel vi vidas, perdo de la tempo.

– Mi, malkonsilos? Tute ne. Kontraŭe, mi diras al vi, ke vi bone faras.

– Ha, ŝanĝemulo! – respondis gaje Vinicius – ĉu vi forgesis, kion vi iam diris al mi, kiam ni estis elirantaj el la domo de Graecina?

Sed Petronius respondis kun malvarma sango:

– Ne! sed mi ŝanĝis la opinion.

Kaj post momento li aldonis:

– Mia kara! en Romo ĉio ŝanĝiĝas. Edzoj ŝanĝas la edzinojn, edzinoj ŝanĝas la edzojn, kial mi ne ŝanĝu mian opinion? Nemulte mankis, ke Nero edzinigu Acten, kiun oni speciale por li devenigis el reĝa familio. Kio do estus? Li havus honestan edzinon, kaj ni – honestan aŭgustinon. Je Proteo kaj liaj maraj solejoj! mi ĉiam ŝanĝados mian opinion, kiomfoje mi ĝin trovos konforma kaj oportuna. Koncerne Ligian, ŝia reĝa deveno estas pli certa, ol la pergamaj antaŭuloj de Acte. Sed vi gardu vin en Antiumo kontraŭ Poppaea, kiu estas venĝema.

– Mi eĉ ne intencas! Nek unu haro falos de mia kapo en Antiumo.

– Se vi kredas, ke vi mirigos min duafoje, vi eraras, sed de kie vi havas tiun ĉi certecon?

– Petro la apostolo ĝin diris al mi.

– Ha, Petro la apostolo ĝin diris al vi! Kontraŭ tio ekzistas neniu argumento, permesu tamen, ke mi entreprenu certajn gardrimedojn, almenaŭ tial, ke Petro la apostolo ne montriĝu falsa profeto, ĉar se hazarde Petro la apostolo erarus, li povus perdi vian fidon, kiu sendube ankaŭ estonte estos al Petro la apostolo bezona.

– Faru, kion vi volas, sed mi kredas al li. Kaj se vi pensas, ke vi min malinklinigos al li, ironie rondripetante lian nomon, vi eraras.

– Nur unu demando pli: ĉu vi jam estas kristano?

– Ankoraŭ ne, sed Paŭlo el Tarso veturos kun mi, por klarigadi al mi la instruon de Kristo, kaj poste mi akceptos bapton, ĉar tio, kion vi diras, ke ili estas malamikoj de la vivo kaj de ĝojoj, estas malvera.

– Tiom plibone por vi kaj por Ligia – respondis Petronius.

Poste, movinte la ŝultrojn, li diris, kvazaŭ al si mem:

– Mirinde estas tamen, kiel tiuj homoj scias varbi konfesantojn kaj kiel tiu sekto disvastiĝas.

Kaj Vinicius respondis kun tia fervoro, kvazaŭ li mem ankaŭ jam estus baptita:

– Jes! miloj kaj dekmiloj estas en Romo, en la urboj de Italujo, en Grekujo, en Azio. Kristanoj estas en la legioj kaj inter la pretorianoj, ili estas en la cezara palaco mem. Konfesas ĉi tiun instruon sklavoj kaj civitanoj, riĉuloj kaj malriĉuloj, plebanoj kaj patricioj. Ĉu vi scias, ke kelkaj Corneliusoj estas kristanoj, ke Pomponia Graecina estas kristanino, ke kristanino estis laŭdire Octavia kaj estas Acte? Jes, tiu instruo ekposedas la mondon kaj ĝi sola povos ĝin renaskigi. Ne movu la ŝultrojn, ĉar kiu scias, ĉu post unu aŭ du monatoj vi ĝin mem ne akceptos.

– Mi? – diris Petronius. – Ne, je la filo de Leto! mi ĝin ne akceptos, se eĉ estus en ĝi vero kaj saĝeco tiel homa, kiel dia... Tio postulus penon, kaj mi ne ŝatas fari al mi penojn... Tio postulus rezignojn, kaj mi ŝatas rezigni nenion en la vivo. Al via naturo, simila al fajro kaj bolaĵo, ĉiam povis okazi io simila, sed al mi? mi havas miajn gemojn, miajn kameojn, miajn vazojn kaj mian Eunicen. Je Olimpo mi ne kredas, sed mi ĝin aranĝas al mi sur la tero kaj mi floros, ĝis kiam trapafos min la sagoj de la dia pafarkisto, aŭ ĝis kiam la cezaro ordonos al mi distranĉi miajn vejnojn. Mi tro ŝatas oportunan triclinium kaj la aromon de violoj. Mi ŝatas eĉ niajn diojn... kiel retorikajn parolturnojn, kaj Aĥajon, kien mi intencas iri kun nia grasa, maldikkrura, nekomparebla dia Cezaro, Aŭgusto, Periodonico, Herkulo, Nero!...

Dirinte ĉi tion li ĝajiĝis ĉe la nura penso, ke li povus akcepti la instruon de la galileaj fiŝkaptistoj, kaj li komencis duonvoĉe kanteti:

Per mirtverdaĵo mi kovros mian glavon,
Kun Harmodioso kaj Aristgito...

Sed li interrompis, ĉar la anoncisto sciigis, ke Eunice alvenis.

Baldaŭ post ŝia alveno oni servis la vespermanĝon, dum kiu, post kelkaj kantoj, kantitaj de citristo, Vinicius rakontis al Petronius pri la vizito de Chilo kaj pri tio, kiel tiu vizito inspiris al li la ideon iri rekte al la apostoloj, venintan ĝuste dum la skurĝado de Chilo.

Al tio ĉi Petronius, kiun denove komencis kapti dormemo, almetis la manon al la frunto kaj diris:

– La ideo estis bona, se la efiko estis bona. Sed koncerne Chilon, mi ordonus doni al li kvin orajn monerojn, se tamen vi ordonis ilin skurĝi, estus preferinde lin mortskurĝi, ĉar kiu povas scii, ĉu iam senatanoj ne riverencos antaŭ li, kiel hodiaŭ ili riverencas antaŭ nia kavaliro Aleno-Vatinus. Bonan nokton.

Kaj, depreninte la florkronojn, li komencis kune kun Eunice prepari sin al hejmeniro. Kiam ili foriĝis, Vinicius iris en la bibliotekon kaj skribis al Ligia jene:

“Mi volas, ke, kiam vi malfermos viajn belegajn okulojn, tiu ĉi letero diru al vi: bonan tagon! Tial mi skribas hodiaŭ, kvankam morgaŭ mi vin vidos. La cezaro postmorgaŭ veturos Antiumon kaj mi, eheu! devas lin akompani. Mi ja diris jam al vi, ke malobei signifas endanĝerigi la vivon, kaj mi nun ne havus la kuraĝon morti. Sed se vi ne volas, reskribu al mi unu vorton, tiam mi restos, kaj forturni de mi la danĝeron estos jam la tasko de Petronius. Hodiaŭ, en la tago de ĝojo, mi faris donacojn al ĉiuj sklavoj, kaj tiujn, kiuj servis en mia domo dudek jarojn, mi kondukos morgaŭ al la pretoro, por ilin liberigi. Vi, mia kara, devus tion aprobi, ĉar ŝajnas al mi, ke ĝi estas konforma al tiu dolĉa instruo, kiun vi konfesas, kaj due, ĉar mi faris ĝin por vi. Mi diros al ili morgaŭ, ke al vi ili ŝuldas la liberecon, ke ili estu al vi dankaj kaj gloru vian nomon. Aliflanke mi sklavigas min mem al vi kaj al la feliĉo, kaj estu mi neniam liberigita! Malbenita estu Antiumo kaj la vojaĝoj de Ahenobarbus. Trioble, kvaroble feliĉa mi estas, ke mi ne estas tiel saĝa, kiel Petronius, ĉar eble mi devus iri Aĥajon. Dume la memoro pri vi dolĉigados al mi la momentojn de la foresto. Kiomfoje mi povos liberiĝi, mi eksidos sur ĉevalo kaj rapidos en Romon, por ĝojigi la okulojn per via vido kaj la orelojn per via dolĉa voĉo. Kiomfoje mi ne povos, mi sendos sklavon kun letero kaj demando pri vi. Mi salutas vin, dia, kaj ĉirkaŭprenas viajn piedojn. Ne koleru, ke mi nomas vin dia. Poste, se vi malpermesos, mi obeos, sed hodiaŭ ankoraŭ mi ne kapablos nomi vin alie. Mi vin salutas el via estonta domo – per la tuta animo.”