Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO XXXVI

Oni sciis en Romo, ke la cezaro volas viziti envoje Ostion, aŭ pli ĝuste la plej grandan ŝipon en la mondo, kiu estis ĵus alportinta grenon el Aleksandrio, kaj el tie li iros la Ĉebordan Vojon* en Antiumon. La ordonoj estis jam eldonitaj antaŭ kelkaj tagoj, tial de la mateno ĉe Porta Ostiensis amasiĝadis aregoj, konsistantaj el la loka popolaĉo kaj el ĉiuj nacioj de la mondo, por nutri la okulojn per la vido de la cezara sekvantaro; la roma popolo neniam estis sata je tiu ĉi spektaklo. La vojo al Antiumo estis nek malfacila, nek malproksima, kaj en la urbo mem, konsistanta el grandioze aranĝitaj palacoj kaj ĝardendomoj, oni povis trovi ĉion, kion postulis la komforto kaj eĉ la plej elektema tiama lukso. Tamen la cezaro kutimis kunprenadi, vojaĝante, ĉiujn objektojn, kiujn li favoris, komencante de muzikaj instrumentoj kaj objektoj de la ĉiutaga uzo, finante per statuoj kaj mozaikoj, kiujn oni kunmetadis eĉ tiam, kiam li volis nur por mallonga momento halti envoje, ĉu por ripozi, ĉu por manĝi. Pro tio en ĉiu ekskurso akompanis lin grandaj aroj da servistoj, ne kalkulante pretorianajn taĉmentojn kaj aŭgustanojn, el kiuj ĉiu havis apartan sekvantaron de sklavoj.

* Via Littoralis.

En tiu ĉi tago frumatene paŝtistoj el Kampanio, vestitaj surfemure per kapraj feloj, kun vizaĝoj bruligitaj de la suno, trapelis unue tra la pordego kvincent azeninojn, por ke Poppaea povu la sekvantan tagon post la alveno en Antiumon havi sian kutiman banon en ilia lakto. La popolaĉo kun rido kaj kontenteco rigardis la longajn orelojn de la bestoj, balancantajn sin meze de polvaj nuboj, kaj kun ĝojo aŭskultis fajfadon de vipoj kaj sovaĝajn kriojn de la paŝtistoj. Post la trapaso de la azeninoj aroj da servistoj kuris sur la vojon, kaj zorgeme ĝin puriginte, komencis ŝuti sur ĝin florojn kaj piniajn pinglojn. En la amaso oni ripetadis al si reciproke kun certa sento de fiereco, ke la tuta vojo, ĝis Antiumo, estis tiel surŝutota per floroj, kiujn oni kolektis el privataj ĝardenoj en la ĉirkaŭaĵoj kaj aĉetis por alta prezo de vendistinoj ĉe Porta Mugionis. Laŭgrade kiel la matenaj horoj pasadis, la amaso kreskis ĉiumomente. Kelkaj kunprenis eĉ siajn tutajn familiojn, kaj por ke la tempo ne ŝajnu al ili tro longa, ili dismetis manĝoprovizojn sur la ŝtonoj, destinitaj por novkonstruata templo de Cereso, kaj manĝis la prandium sub la libera ĉielo. Aliloke formiĝis grupoj, en kiuj la ĉefan voĉon havis spertuloj. Okaze de la forveturo de la cezaro oni interparolis pri liaj estontaj vojaĝoj kaj pri vojaĝoj ĝenerale; ĉe tio maristoj kaj longeservintaj soldatoj rakontis mirindaĵojn pri la landoj, pri kiuj ili aŭdis en siaj malproksimaj serviroj, kaj en kiuj ne ekstaris ĝis nun piedo de romano. La urbanoj, kiuj neniam en la vivo estis ekster Via Appia, aŭskultis kun admiro pri la mirindaĵoj de Hindujo kaj Arabujo, pri la arĥipelagoj, ĉirkaŭantaj Britujon, kie sur unu insulo Briareo katenis la dormantan Saturnon kaj kie loĝis spiritoj, pri la Hiperboreaj landoj, pri glaciiĝintaj maroj, pri la siblado kaj muĝo, kiujn aŭdigis la akvoj de la oceano en la momento, kiam la subiranta suno profundiĝadis en la ondaron. Inter la popolaĉo facile trovis kredon similaj famoj, kiujn kredis eĉ tiaj homoj, kiel Plinio kaj Tacito. Oni ankaŭ rakontis pri tiu ŝipo, vizitota de la cezaro, ke ĝi portas provizon de tritiko por du jaroj, ne kalkulante kvarcent vojaĝantojn, samnombran ŝipanaron kaj multegon de sovaĝaj bestoj, uzotaj en la someraj cirkludoj. Tio ĉi elvokadis ĝeneralan simpation por la cezaro, kiu ne nur nutris, sed ankaŭ amuzis la popolon. Oni do preparis sin por fervora salutado.

Dume aperis taĉmento da numidaj rajdistoj, apartenantaj al la pretoria militistaro. Ili estis vestitaj per flavaj vestoj, ruĝaj zonoj kaj grandegaj orelringoj, ĵetantaj orajn brilojn sur iliajn nigrajn vizaĝojn. La pintoj de iliaj bambuaj lancoj brilis en la suno, kiel flametoj. Poste ilia trapaso komenciĝis irado, simila al procesio. La amasoj premis sin, por rigardi la irantaron de la pli proksime, sed alvenis taĉmentoj da piedaj pretorianoj kaj, viciĝinte laŭlonge ĉe ambaŭ flankoj de la pordego, baris alpaŝon al la vojo. Antaŭe iris veturiloj, portantaj tendojn el purpuro, ruĝajn kaj violkolorajn, kaj tendojn el neĝblanka byssus, trateksita per oraj fadenoj, kaj orientajn tapiŝojn, kaj citronlignajn tablojn, kaj pecojn da mozaikoj, kaj kuirejajn vazojn, kaj kaĝojn kun birdoj el Oriento, Sudo kaj Okcidento, kies langoj aŭ cerboj estis destinitaj sur la cezaran tablon, kaj amforojn kun vino, kaj korbojn kun fruktoj. Sed la objektojn, kiuj povus suferi fleksiĝon aŭ rompiĝon en la veturiloj, portis piedirantaj sklavoj. Oni vidis centojn da homoj, portantajn vazojn kaj statuetojn el korinta kupro; oni vidis apartajn sklavojn kun etruriaj vazoj, apartajn kun la grekaj, apartajn kun ujoj oraj, arĝentaj aŭ faritaj el aleksandria vitro. Dividis ilin malgrandaj taĉmentoj da pretorianoj piedaj kaj rajdaj, kaj ĉiun grupon da sklavoj estris gardistoj, armitaj per vipoj, finitaj per pecoj da plumbo kaj fero, anstataŭ la klakŝnuroj. La irantaro, konsistanta el homoj, portantaj kun atento kaj zorgema respekto diversajn objektojn, aspektis kvazaŭ ia solena religia proceso, kaj tiu ĉi simileco iĝi ankoraŭ pli klara, kiam oni komencis porti muzikajn instrumentojn de la cezaro kaj de la kortego. Oni vidis tie harpojn, liutojn grekajn, liutojn hebreajn kaj egiptajn, lirojn, formingojn, citrojn, ŝalmojn, longajn fleksformajn kronojn kaj cimbalojn. Rigardante tiun maron da instrumentoj, brilantaj en la suno de oro, bronzo, multekostaj ŝtonoj kaj perlamoto, oni povus kredi, ke Apolono aŭ Bakĥo ekvojaĝas en la mondon. Poste aperis luksaj carrucae, plenaj de akrobatoj, dancistoj, dancistinoj, ariĝintaj en pentrindaj grupoj, kun tirsoj en la manoj. Post ili veturis sklavoj, destinitaj ne por servo, sed por lukso, nome knabetoj kaj malgrandaj knabinoj, elektitaj en la tuta Grekujo kaj Malgranda Azio, longharaj aŭ kun volviĝantaj bukloj, tenataj per oraj retoj, similaj al amoroj, kun vizaĝoj belegaj, sed tute kovritaj per dika tavolo da kosmetikaĵoj, por ke la vento de Kampanio ne brunigu ilian delikatajn haŭtojn.

Kaj denove sekvis pretoriana taĉmento, konsistanta el grandegaj sikambroj, barbohavaj, bluokulaj, kun haroj helaj aŭ ruĝetaj. Antaŭ ili standardistoj, nomataj imaginarii, portis la romajn aglojn, tabulojn kun surskriboj, statuetojn de la dioj germanaj kaj romaj, fine statuetojn kaj bustojn de la cezaro. El sub iliaj feloj kaj soldataj kirasoj videblaj estis brakoj sunbrunaj kaj fortaj, kiel batalmaŝinoj, kapablaj uzi la pezajn armilojn, per kiuj estis armitaj tiuspecaj gardistaranoj. La tero ŝajnis tremi sub iliaj egalaj, pezaj paŝoj, kaj ili, kvazaŭ konsciaj pri sia forto, kiun ili povis uzi kontraŭ la cezaroj mem, fiere rigardis la stratan amason, forgesante videble, ke multaj el ili venis tiun ĉi urbon en katenoj. Sed ili estis en malgranda aro, ĉar la ĉefaj pretoriaj fortoj restis en la tendoj loke, por gardi la ordon kaj disciplinon en la urbo. Kiam ili pasis, oni kondukis jungeblajn tigrojn kaj leonojn de Nero, por ke, se ekplaĉos al li imiti Dionizoson, oni povu jungi ilin al procesiaj veturiloj. Hindoj kaj araboj kondukis ilin per ŝtalaj, bantfinitaj ĉenoj, tiel tamen ĉirkaŭvolvitaj per floroj, ke ili ŝajnis plektitaj el solaj floroj. La bestoj, malsovaĝitaj de bestiarii, rigardis la amasojn per siaj verdaj, kvazaŭ dormemaj okuloj, kaj iafoje, levante la grandegajn kapojn avide sorbis per la nazoj la homan ŝvitodoron, ĉirkaŭlekante la buŝegojn per siaj malglataj langoj.

Sekvis ankoraŭ cezaraj veturiloj kaj portiloj, pli kaj malpli grandaj, enkrustitaj per eburo, perloj, aŭ riĉaj je brilo de juveloj; post ili denove iris malgranda taĉmento da pretorianoj, romane vestitaj, konsistanta ekskluzive el italaj soldatoj-volontuloj*; denove amaso da eleganta sklava servistaro kaj knabetoj, kaj fine veturis la cezaro mem, kies proksimiĝon anocis de malproksime kriado de la popolo.

* La loĝantoj de Italujo estis ankoraŭ de Aŭgusto liberigitaj de militservo, pro kio la t.n. cohors Italica, postenanta ordinare en Azio, konsistis el volontuloj. Ankaŭ en la pretoria gardistaro, se ĝi ne konsistis el alilandanoj, servis volontuloj.

En la stratamaso trovis sin ankaŭ Petro la apostolo, kiu deziris unufoje en la vivo vidi la cezaron. Akompanis lin Ligia, kun vizaĝo kaŝita sub densa vualo, kaj Ursus, kies forto estis por la knabino plej certa gardo meze de la malmodera kaj senbrida amaso. La ligo prenis en la manojn unu el la ŝtonegoj, destinitaj por la konstruata templo, kaj alportis ĝin al la apostolo, por ke tiu ĉi, surpaŝinte la ŝtonon, vidu pli bone, ol la aliaj. La amaso unue komencis murmuri, ĉar Ursus disŝovadis ĝin, kiel ŝipo disŝovas la ondojn, kiam tamen li sola levis la ŝtonegon, kiun kvar plej bravaj fortuloj el la popolo ne kapablus eĉ movi, la murmurado ŝanĝis sin en admiron kaj la ekkrioj ”macte!” aŭdiĝis ĉiuflanke. Sed dume alvenis la cezaro. Li sidis en veturilo, havanta la formon de tendo, tirata de ses blankaj idumeaj virĉevaloj kun oraj hufaĵoj. La veturilo havis la formon de tendo kun speciale malfermitaj flankoj, por ke la amasoj povu vidi la cezaron. Estis tie sufiĉe da loko por kelkaj personoj, sed Nero, volante, ke la atento koncentriĝu ekskluzive je li, veturis tra la urbo sola, havante nur ĉe la piedoj du degenerintajn pigmeojn. Li estis vestita per blanka tuniko kaj ametista togo, kiel ĵetadis violbluan brilon sur lian vizaĝon. De la tempo de la vojaĝo en Neapolon li rimarkinde grasiĝis. Lia vizaĝo grasŝvelis; de sub la malsupra makzelo pendis duobla mentono, pro kio la buŝo, ĉiam tro proksima al la nazo, ŝajnis nun malfermiĝi tuj sub la naztruoj. La dikan kolon li vualis, kiel ordinare, per silka tuko, kiun li ĉiumomente bonigadis sur si per mano blanka kaj grasa, kovrita sur la artiko de ruĝaj haroj, formantaj kvazaŭ sangajn makulojn. Li tamen ne permesis al epilatores elŝiri tiujn harojn, ĉar oni diris al li, ke tio ĉi kaŭzas tremadon de la fingroj kaj malhelpas liutludadon. Senfunda vanteco bildis sin, kiel ordinare, sur lia vizaĝo, kune kun laceco kaj enuo. Ĝenerale ĝi estis vizaĝo kune terura kaj arlekenaĉa. Veturante, li turnadis ambaŭflanken la kapon, duonfermante momente la okulojn kaj atente aŭskultante, kiel oni lin salutas. Salutis lin fulmotondro de aplaŭdoj kaj la ekkrioj: “Saluton, dia! saluton, cezaro, imperiestro, ĉiovenkanto! saluton, senkompara – filo de Apolono, Apolono!” Aŭskultante tiujn ĉi vortojn li ridetadis, sed iafoje trakuris lian vizaĝon kvazaŭ nubo, ĉar la roma popolo estis mokema kaj, sentante sin sekura pro la granda nombro, ĝi permesadis al si mokajn ŝercojn eĉ kontraŭ grandaj trimufantoj, kontraŭ tiuj, kiujn ĝi efektive amis kaj estimis. Oni ja sciis, ke iam oni kriis dum la enveturo de Julio Cezaro en Romon: “Civitanoj, kaŝu viajn edsivojn, ĉar enveturas kalva diboĉulo!” Sed la monstra memamo de Nero ne toleris eĉ plej etajn riproĉojn, nek mokojn, dume en la amaso, inter la laŭdaj ekkrioj, aŭdiĝadis la voĉoj: “Kuprobarba!... Kuprobarba! Kien vi portas vian flaman barbon? ĉu vi timas, ke Romo de ĝi ekflamos?” Kaj tiuj, kiuj tiel kriis, ne sciis, ke ilia ŝerco entenas teruran profetaĵon. La cezaron cetere ne tre kolerigis similaj voĉoj, tiom pli, ke li ne havis barbon, ĉar jam antaŭe li oferis ĝin en ora skatolo al Jovo Kapitola. Sed aliaj, kaŝitaj post la amaso da ŝtonegoj kaj ĉe la angulo de la templo, vokis: ”Matricida! Nero! Oresto! Alkmeono!” kaj aliaj: “Kie estas Octavia!” “For la purpuron!” Poppaean, kiu veturis tuj poste, oni salutis per la krioj: “flava coma!”; per tiu ĉi esprimo oni nomis stratulinojn. La muzikema orelo de Nero kaptadis ankaŭ tiajn ekkriojn, kaj tiam li levadis per la fingroj sian poluritan smeraldon al la okulo, kvazaŭ volante ekvidi kaj fiksi en la memoro tiujn, kiuj ilin eligis. Tiamaniere lia rigardo haltis momente sur la apostolo, staranta sur la ŝtonego. Dum momento tiuj ĉi du homoj rigardis unu la alian, kaj en tiu tuta brila sekvantaro, en tiuj sennombraj amasoj neniu ekpensis, ke ĉi-minute rigardas unu la alian du regantoj de la tero, el kiuj unu baldaŭ pasos, kiel sanga sonĝo, kaj la alia, tiu maljunulo, vestita per simpla mantelo, prenos en eternan posedon la mondon kaj la urbon.

Dume la cezaro traveturis, kaj tuj post li ok afroj portis grandiozan portilon, en kiu sidis la malamegata de la popolo Poppaea. Vestita, kiel Nero, per ametistokolora vesto, kun dika tavolo da kosmetikaĵoj sur la vizaĝo, senmova, enpensiĝinta kaj indiferenta, ŝi aspektis kiel iu diino, kune belega kaj malbona, kiun oni portis kvazaŭ en procesio. Post ŝi sekvis denove kortego da vira kaj virina servistaro kaj vicoj da veturiloj kun instrumentoj de komforto kaj eleganteco. La suno jam estis delonge deirinta de la zenito, kiam komenciĝis traveturado de la aŭgustanoj – vicaro impona, brila, ŝanĝkolora, kiel serpento, kaj senfina. La maldiligenta Petronius, favore salutata de la amasoj, igis sin porti en portilo kune kun sia diinsimila sklavino. Tigellinus veturis en carruca, tirata de malgrandaj ĉevaloj, ornamitaj per blankaj kaj purpuraj plumoj. Oni vidis, kiel li leviĝadis en la veturilo kaj, etendante la kolon, rigardadis atente, ĉu la cezaro ne donos al li la signon, ke li translokiĝu apuden. El la aliaj la amasoj salutis per aplaŭdoj Licinianuson Pison, per rido Viteliuson, per fajfado Vatiniuson. Al Licinius kaj Lecanus, la konsuloj, oni sentenis indiferente, sed Tulius Senecio, kiun la popolo amis, oni ne scias pro kio, ankaŭ, same kiel Vestinus, ricevis aplaŭdojn de la amaso. La kortego estis sennombra. Ŝajnis, ke ĉiu, kiu distingiĝis en Romo per riĉeco, brilo aŭ eminenteco, elmigras en Antiumon. Nero neniam vojaĝis alie ol kun mil veturiloj, kaj la taĉmento de liaj akompanantoj preskaŭ ĉiam superis la nombron de soldatoj en legio*. Oni do montradis al si reciproke Domitiuson Aferon, kaj la kadukan Luciuson Saturninuson; oni vidis Vespasianon, kiu ne estis ankoraŭ militirinta en Judeon, el kie li revenis nur por meti sur la kapon la imperiestran kronon, kaj liajn filojn, kaj la junan Nervan, kaj Lucanuson, kaj Anniuson Galon, kaj Quintianuson kaj multegajn virinojn, famajn pro sia riĉeco, beleco, lukso aŭ malĉasto. La rigardo de la amaso transportadis sin de la konatoj vizaĝoj al la jungilaro, veturiloj, ĉevaloj, strangaj vestoj de la servistaro, konsistanta el ĉiuj nacioj de la mondo. En tiu ĉi inundo de lukso kaj grandeco oni ne sciis, kion rigardi, kaj ne nur la okuloj, sed ankaŭ la penso blindiĝadis pro tiuj oraj fulmaĵoj, pro tiuj koloroj purpuraj kaj violaj, pro flagrado de multekostaj ŝtonoj, pro brilo de vitrornamoj, perlamoto, eburo. Ŝajnis, ke la sunradioj mem sorbiĝadis en tiun brilan ondaron. Kaj kvankam en la popolamaso ne mankis mizeruloj kun kavaj ventroj kaj malsato en la okuloj, tamen tiu ĉi spektaklo ekscitis en ili ne nur ĝudeziron kaj envion, sed ankaŭ inspiris ravon kaj fierecon, donante la senton de tiu povo kaj nevenkebleco de Romo, kiun formis kaj antaŭ kiu genuis la tuta mondo. Efektive, en la tuta mondo estis neniu, kiu kuraĝus kredi, ke tiu ĉi potenco ne daŭros tra ĉiuj jarcentoj, ne postvivos ĉiujn naciojn de la mondo kaj ke io sur la tero povos ĝin kontraŭstari.

* En la tempo de la imperio legio kalkulis pli ol 12.000 homojn.

Vinicius, veturanta en la fino de la korteganaro, je la vido de la apostolo kaj de Ligia, kiujn li ne esperis renkonti, elsaltis el la veturilo kaj, salutinte ilin kun radianta vizaĝo, komencis paroli per rapida voĉo, kiel homo, kiu ne havas tempon por perdi:

– Vi venis? Mi ne scias, kiel danki vin, ho Ligia!... Dio ne povis sendi al mi pli bonan antaŭsignon. Mi salutas vin refoje, adiaŭante, sed mi ne adiaŭas vin por longe. Envoje mi dislokis partajn ĉevalojn kaj en ĉiu libera tago mi estos apud vi, antaŭ ol mi elpetos permeson de reveno. Restu en sano!

– Restu en sano, Marcus – respondis Ligia kaj poste aldonis pli mallaŭte:

– Kristo vin gvidu kaj malfermu vian animon al la vortoj de Paŭlo.

Kaj li ekĝojis en la koro, vidante ŝian deziron, ke li baldaŭ iĝu kristano, do li respondis:

Ocelle mi! estus tiel, kiel vi parolas. Paŭlo preferas veturi inter miaj sklavoj, sed li estas kun mi, kaj li estos mia majstro kaj kunulo... Levu la vualon, mia ĝojo, ke mi ankoraŭ ekvidu vin antaŭ la vojaĝo. Kial vi vin tiel kovris?

Ŝi levis per la mano la vualon kaj montris al li sian helan vizaĝon kaj la mirindajn, ridantajn okulojn, demandante:

– Ĉu tio malplaĉas al vi?

Kaj ŝia rideto enhavis ioman knabinan koketemon, sed Vinicius, rigardante ŝin kun ravekscito, respondis:

– Tio malplaĉas al miaj okuloj, kiuj volus ĝis la morto rigardadi vin solan.

Poste li turnis sin al Ursus kaj diris:

Ursus, gardu ŝin, kiel la pupilon de via okulo, ĉar ŝi estas ne nur via, sed ankaŭ mia – domina!

Dirinte ĉi tion, li ekkaptis ŝian manon kaj premis al ĝi la buŝon, je granda mirego de la stratamaso, kiu ne povis kompreni tian signon de respekto flanke de la brila aŭgustano al la knabino, vestita per simpla, preskaŭ sklavina vesto.

– Restu en sano...

Poste li rapide foriris, ĉar la tuta cezara sekvantaro jam estis konsiderinde antaŭeniĝinta. La apostolo Petro benis lin nerimarkeble per la signo de kruco, kaj la bona Ursus komencis lin tuj laŭdi, kontenta, ke lia juna mastrino aŭskultas avide kaj rigardas lin kun dankemo.

La sekvantaro foriĝadis kaj vualiĝadis per nuboj da ora polvo, sed ili rigadis post ĝi longe ankoraŭ, ĝis proksimiĝis al ili Demas, la sama, ĉe kiu Ursus laboradis nokte.

Tiu ĉi, kisinte la manon de la apostolo, komencis lin peti, ke ili venu al li por manĝi, dirante, ke lia domo estas proksime al Emporium, kaj ili estas sendube malsataj kaj lacaj, pasiginte pliparton de la tago ĉe la pordego.

Ili do iris kune kaj, ripozinte kaj satiĝinte en lia domo, nur antaŭ la vespero reiris al Transtibro. Intencante trapasi la riveron per la ponto de Aemilius, ili iris tra Clivus Publicus, kondukanta tra la mezo de Aventino, inter la templo de Diano kaj Merkuro. La apostolo Petro rigardis de sur la altaĵo la ĉirkaŭantajn lin kaj pli malproksimajn, nebuliĝantajn en la distanco konstruaĵojn, kaj profundiĝinte en silenton, li meditis pri la grandeco kaj potenco de tiu ĉi urbo, en kiun li venis prediki la vorton de Dio. Ĝis nun li vidadis la roman regadon kaj la legiojn en diversaj landoj, tra kiuj li migris, sed tio estis kvazaŭ apartaj membroj de tiu potenco, kies enkorpigon en la persono de la cezaro li ekvidis hodiaŭ unuafoje. Tiu ĉi urbo senlima, rabema, avida kaj kune senbrida, putrinta ĝis la ostoj kaj kune neskuebla en sia superhoma forto, tiu cezaro, fratmurdinto, patrinmurdinto kaj edzinmurdinto, post kiu trenis sin aro da sangaj fantomoj, ne malpli granda, ol lia kortego, tiu diboĉulo, arlekeno kaj kune reganto de tridek legioj kaj pere de ili – de la tuta tero, tiuj korteganoj, kovritaj per oro kaj skarlato, necertaj pri la morgaŭa tago kaj kune pli povohavaj, ol reĝoj – ĉio tio kune ekŝajnis al li ia infera regno de malbono kaj maljusteco. Kaj li ekmiris en sia simpla koro, kiel Dio povas doni tiel nekompreneblan ĉiopovon al la satano, kiel Li povas doni al li la teron, ke li ĝin piedpremu, renversu, tretu, elpremadu larmojn kaj sangon, konfuzu, kiel uragano, detruu, kiel fulmotondro, kaj bruligu, kiel fajro. Kaj de tiuj ĉi pensoj timo ekregis lian apostolan koron kaj li komencis paroli interne al la Majstro: “Sinjoro, kion mi faru kontraŭ tiu ĉi urbo, kien Vi min sendis? Al ĝi apartenas la maroj kaj la kontinentoj, al ĝi apartenas la bestoj sur la tero kaj la maraj kreaĵoj, al ĝi apartenas aliaj regnoj kaj urboj kaj tridek legioj, kiuj ilin gardas, kaj mi, Sinjoro, mi estas laga fiŝkaptisto! Kion mi faru? kaj kiel mi venku ĝian malbonpovon?”

Tiel parolante, li levadis sian grizan, tremantan kapon al la ĉielo, preĝante kaj vokante el la fundo de la koro al sia Dia Majstro, plena de malĝojo kaj teruro.

Subite lian preĝon interrompis la voĉo de Ligia, kiu diris:

– La tuta urbo kvazaŭ flamas...

Efektive, la suno tuitage estis strange subiranta. Ĝia grandega disko jam kaŝis sin duone post Janikulo, kaj la tuta ĉielspaco pleniĝis per ruĝa brilo. De la loko, kie ili staris, antaŭ iliaj okuloj malkaŝis sin vastaj spacoj. Iom dekstre ili vidis la longformajn murojn de Circus Maximus, super ili la tavole levitajn palacojn de Palatino, kaj rekte antaŭ si, trans Forum Boarium kaj Velabrum, la supron de Kapitolo kun la templo de Jovo. Sed la muroj, la koloroj kaj la suproj de l’ templo estis kvazaŭ dronantaj en tiu ora kaj purpura brilo. La videblaj de malproksime partoj de la rivero ŝajnis fluigi sangon, kaj laŭgrade, kiel la suno malsupreniĝadis post la altaĵon, la brilo iĝadis ĉiam pli skarlata, ĉiam pli simila al brulruĝo, ĝi kreskis, vastiĝadis, fine ĝi etendis sin sur la sep montaĵojn, de kiuj ĝi ŝajnis flue malspren sur la tutan ĉirkaŭaĵon.

– La tuta urbo kvazaŭ flamas – ripetis Ligia.

Kaj Petro ŝirmis la okulojn per la mano kaj diris:

– La kolero de la Sinjoro estas super ĝi.