Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

ĈAPITRO XXXVIII

Vinicius al Ligia:

“Ĉu vi estis iam kun Aulusoj en Antiumo, kara mia? Se ne, mi estos feliĉa, kiam mi montros ĝin al vi. Jam de Laurento etendas sin laŭlonge de la bordo ĝardendomoj, unu post la alia, kaj Antiumo mem estas senfina vico de palacoj kaj portikoj, kies kolonoj dum belvetero spegulas sin en la akvo. Ankaŭ mi havas ĉi tie, apud la akvo, posedaĵon kun olivarbaro kaj cipresaro post la ĝardeno, kaj kiam mi pensas, ke tiu ĉi posedaĵo iĝos iam via, pli blankaj ŝajnas al mi ĝiaj marmoroj, pli ombroriĉaj la ĝardenoj kaj pli lazura la maro. Ho Ligia, kiel bone estas vivi kaj ami! La maljuna Menicles, kiu administras ĉi tie mian domon, plantis sur herbejo, sub mirtoj, tutajn tufojn de iridoj, kaj je ilia vido mi rememoras la domon de Aulusoj, vian impluvium kaj vian ĝardenon, en kiu mi sidadis apud vi. Al vi ankaŭ tiuj iridoj memorigados la gepatran domon, tial mi estas certa, ke vi amos Antiumon kaj tiun ĉi domon. Tuj post la alveno mi longe parolis kun Paŭlo ĉe la prandium. Ni parolis pri vi, poste li komencis min instrui, kaj mi aŭskultis longe, kaj nur tion mi diros al vi, ke se mi eĉ scius tiel skribi, kiel Petronius, eĉ tiam mi ne scipovus konigi al vi ĉion, kio trakuris mian penson kaj animon. Mi ne esperis, ke povas estis ankoraŭ en la mondo tia feliĉo, belo kaj trankvilo, pri kiuj la homoj ĝis nun ne scias. Sed ĉion tion mi rezervas por interparolo kun vi, kiam en unua libera momento mi alvenos Romon. Diru al mi, kiamaniere la tero povas surteni kune tiajn homojn, kiel Petron la apostolon, kiel Paŭlon el Tarso kaj la cezaron? Mi demandas tial, ke la vesperon post la instruado de Paŭlo mi pasigis ĉe Nero, kaj ĉu vi scias, kion mi tie aŭdis? Jen unue li legis al ni sian poemon pri la detruo de Trojo, kaj komencis plendi, ke li neniam vidis brulantan urbon. Li enviis Priamon kaj nomis lin feliĉulo tial ĝuste, ke li povis rigardi la brulegon kaj pereon de sia naskiĝa urbo. Je tio Tigellinus ekparolis: “Diru unu vorton, dia, tiam mi prenos torĉon, kaj antaŭ ol la nokto pasos, vi ekvidos brulantan Antiumon”. Sed la cezaro nomis lin stultulo. “Kien mi venadus — li diris — por spiri la maran aeron kaj flegi tiun ĉi voĉon, kiun la dioj al mi donacis kaj pri kiu, kiel oni diras, mi devas zorgi por la bono de la popolo? Ĉu ne Romo min malsanigas, ĉu ne la sufokaj odoroj el Suburra kaj Eskvilino igas min raŭka, kaj ĉu brulanta Romo ne prezentus centoble pli grandiozan kaj pli tragikan vidaĵon, ol brulanta Antiumo?” Ĉe tio ĉiuj komencis paroli, kiel senkompara tragedio estus la bildo de la urbo, kiu konkeris la mondon, ŝanĝita en amason de cindroj. La cezaro deklaris, ke tiam lia poemo superus la kantojn de Homero, poste li komencis paroli, kiel li rekonstruus la urbon kaj kiel la sekvontaj generacioj devus admiri lian verkon, kompare kun kiu malgrandaj ekŝajnus ĉiuj aliaj homaj verkoj. Tiam la ebriaj festenanoj komencis krii: “Faru tion! faru tion!” al kio li diris: “Mi devus havi pli fidelajn kaj pli sindonajn al mi amikojn”. Mi konfesas, ke aŭdante tion, mi komence maltrankviliĝis, ĉar en Romo estas vi, carissima. Mi mem ridas nun tiun timon kaj mi pensas, ke la cezaro kaj la aŭgustanoj, kiel ajn frenezaj ili estas, similan frenezaĵon ne kuraĝus plenumi. Tamen vidu, kiel oni timas pri tiu, kiun oni amas — tamen mi preferus, ke la domo de Linus ne staru en la mallarĝa transtibra strateto, en la kvartalo, okupata de fremda loĝantaro, kiun oni malpli konsiderus en tia okazo. Al mi eĉ la palacoj de Palatino mem ne ŝajnus inda je vi loĝejo, do mi volus ankaŭ, ke manku al vi nenio el tiuj ornamoj kaj komfortaĵoj, al kiuj vi kutimis de la infaneco. Translokiĝu en la domon de Aulusoj, mia Ligia. Mi multe pensis ĉi tie pri tio. Se la cezaro estus en Romo, la famo pri via reveno efektive povus per sklavoj atingi ĝis Palatino, direkti al vi la atenton kaj kaŭzi persekutadon pro tio, ke vi kuraĝis agi kontraŭ la volo de la cezaro. Sed li longe restos ĉi tie en Antiumo, kaj antaŭ ol li revenos, la sklavoj estos delonge ĉesintaj pri tio paroli. Linus kaj Ursus povos loĝi kun vi. Cetere mi vivas per la espero, ke antaŭ ol Palatino revidos la cezaron, vi, mia dia, loĝos jam en la propra domo ĉe Carinae. Benita estu la tago, la horo kaj la momento, en kiu vi transpaŝos mian sojlon, kaj se Kristo, kiun mi lernas konfesi, faros tion, benita estu ankaŭ Lia nomo. Mi servos Lin kaj fordonos por Li mian vivon kaj sangon. Malĝuste mi parolas: ni ambaŭ servos Lin, kiel longe sufiĉos al ni la ŝpinaĵo de l’ vivo. Mi amas vin kaj salutas per la tuta animo.”