Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO XLII

Vinicius apenaŭ havis la tempon ordoni al kelkaj sklavoj, ke ili lin sekvu, poste, saltinte sur ĉevalon, li ekkuregis meze de la profunda nokto tra la malplenaj stratoj de Antiumo en la direkto al Laurento. Atinginte sub la influo de la terura novaĵo la staton kvazaŭ de frenezo kaj de mensa sovaĝeco, li en momentoj ne konsciis klare, kio kun li okazas, li nur sentis, kvazaŭ sur tiu sama ĉevalo post lia dorso sidas malfeliĉo kaj kriante en liajn orelojn: “Romo brulas!” – vipas lin mem, la ĉevalon, kaj pelas ilin en tiun fajron. Metinte sian malkovritan kapon sur la ĉevalan nukon, li kuris nur en tuniko, blinde, ne rigardante antaŭen kaj ne atentante malhelpaĵojn, kontraŭ kiuj li povus frakasiĝi. Meze de la silento kaj meze de la nokto, trankvila kaj stelriĉa la rajdanto kaj la ĉevalo, surverŝitaj de la luna brilo, similis al sonĝa vizio. Lia idumea virĉevalo, alpreminte la orelojn kaj etendinte la kolon, kuris kiel sago, pasante preter senmovaj cipresoj kaj blankaj palacoj, kaŝitaj inter ili. La bruo de la hufoj sur la pavimplatoj vekis tie kaj ie hundojn, kiuj per bojado akompanis la strangan aperaĵon kaj poste, maltrankviligitaj de ĝia subiteco, komencis hurli, levante la kapojn al la luno. La sklavoj, rapidantaj post Vinicius, havante ĉevalojn multe malpli bonajn, baldaŭ restis malantaŭe. Li mem, trakurinte, kiel uragano, la dormantan Laurenton, direktiĝis al Ardeo, kie, same kiel en Aricio, Boviloj kaj Ostreno, li tenis envojajn ĉevalojn, por povi en plej mallonga tempo trakuradi la distancon, dividantan lin de Romo. Memorante pri tio ĉi, li streĉigis la lastajn fortojn de la ĉevalo. Post Ardeo ekŝajnis al li, ke la ĉielo en la nordorienta flanko kovriĝas per roza rebrilo. Ĝi povis esti ankaŭ la matenlumo, ĉar la horo estis malfrua, kaj en julio tagiĝadis frue. Sed Vinicius ne povis deteni ekkrion de malespero kaj furiozo, ĉar ekŝajnis al li, ke ĝi estas ruĝobrilo de fajrego. Li rememoris la vortojn de Lecanius: “La tuta urbo estas unu maro de flamoj” – kaj dum momento li sentis, ke vere minacas lin frenezo, ĉar li perdis ĉian esperon, ke li sukcesos savi Ligian, aŭ eĉ alkuri, antaŭ ol la urbo ŝanĝos sin en unu amason da cindroj. Liaj pensoj iĝis nun eĉ pli rapidaj, ol la galopo de la ĉevalo, kaj ili kuregis antaŭ li, kiel aro da nigraj birdoj – malesperaj kaj monstraj. Li ne sciis vere, kiu parto de la urbo komencis bruli, li tamen supozis, ke la transtibra kvartalo, plena de dense starantaj domoj, magezenoj de ligno kaj lignaj budoj, kie oni vendadis sklavojn, povis la unua iĝi viktimo da la flamoj. En Romo sufiĉe ofte eksplodadis bruloj, kaj same ofte okazadis ĉe ili agoj perfortaj kaj rabaj, precipe en la kvartaloj, okupataj de loĝantaro malriĉa kaj duone barbara – kio do povis okazi tie, en Transtibro, la nesto de popolaĉo, devenanta el ĉiuj flankoj de la mondo? Ĉe tio la penso pri Ursus kaj lia superhoma forto traflugis la kapon de Vinicius, sed kion povis helpi eĉ ne homo, sed titano, kontraŭ la detrua potenco de fajro? La timo pro ebla ribelo de la sklavoj ankaŭ estis inkubo, kiu persekutis Romon de multaj jaroj. Oni diradis, ke centmiloj da tiuj homoj revas pri la tempo de Spartacus kaj atendas nur taŭgan momenton, por ekkapti armilon kontraŭ la premantoj kaj la urbo. Kaj jen la momento venis! Povas esti, ke tie, en la urbo, krom la fajrego furiozas buĉado kaj milito. Eble eĉ la pretorianoj atakis al urbon kaj murdas laŭ ordono de la cezaro. Kaj la haroj leviĝis subite sur la kapo de Vinicius. Li rememoris ĉiujn interparolojn pri bruloj de urboj, per kiuj oni de certa tempo kun stranga obstineco okupis sin en la kortego de la cezaro, li rememoris liajn plendojn, ke li devas priskribi brulantan urbon, neniam vidinte veran urbobrulon, lian malestiman respondon al Tigellinus, kiu proponis briligi Antiumon aŭ artefaritan lignan urbon, fine liajn plendojn pro Romo kaj pro la malbonodoraj stratetoj de Suburra. Jes! La cezaro mem ordonis bruligi la urbon! Li sola povis decidiĝi je tio, same kiel la sola Tigellinus povis entrepreni plenumon de tia ordono. Kaj se Romo brulas laŭ la ordono de la cezaro, kiu povas garantii, ke ankaŭ la loĝantaro ne estos laŭ lia ordono elmurdita? La monstro estis kapabla ankaŭ al tia faro. Sekve brulo, ribelo de la sklavoj kaj buĉado! ia terura ĥaoso! ia elkateniĝo de detruaj elementoj kaj de homa furiozo, kaj en ĉio tio – Liga! Ĝemoj de Vinicius miksis sin kun stertorado kaj ĝemoj de la ĉevalo, kiu, kurante la vojon, leviĝantan senĉese ĝis Aricio supren, galopis jam per la lasta spiro. – Kiu ŝin elŝiros el la brulanta urbo kaj kiu povas ŝin savi? Ĉe tiu ĉi penso Vinicius, kuŝiĝinte tute plate sur la ĉevalo, enigis la fingrojn en siajn harojn, preta mordi pro doloro la ĉevalan nukon. Sed en tiu ĉi momento ia rajdanto, ankaŭ kuranta, kiel ventego, sed de la kontraŭa direkto, al Antiumo, ekkriis, pasante preter li: “Romo pereas!” kaj ekkuris pluen. La orelojn de Vinicius atingis nur ankoraŭ la vorto: “dioj”, ĉar la ceteron obtuzigis la bruo de la ĉevalaj hufumoj. Sed tiu ĉi vorto rekonsciigis lin. La dioj! Vinicius levis subite la kapon kaj, etendinte la brakojn al la ĉielo, inkrustita per steloj, komencis preĝi: Ne vin mi alvokas, vi, kies temploj flamas, sed Vin, Sinjoro! Vi mem suferis, Vi sola estas kompatema! Vi sola komprenas la homan doloron! Vi venis en la mondon, por instrui al la homoj kompaton, do elmontru ĝin nun. Se Vi estas tia, kiel diras Petro kaj Paŭlo, savu al mi Ligian. Prenu ŝin sur la brakojn kaj elportu el la flamoj. Vi ĝin povas. Redonu ŝin al mi kaj mi donos al Vi mian sangon. Kaj se por mi Vi ĝin ne volas fari, faru tion por ŝi. Ŝi Vin amas kaj fidas al Vi. Vi promesas vivon post la morto kaj feliĉon, sed la feliĉo post la morto ne pasos preter ŝi, kaj ŝi ne volas ankoraŭ morti. Lasu ŝin vivi. Prenu ŝin sur la brakojn kaj elportu el Romo. Vi povas, se nur Vi ne malvolas...”

Kaj li interrompis, ĉar li sentis, ke plua preĝo povus ŝanĝi sin en minacon, kaj li timis ofendi Dion en la momento, kiam li bezonis plej multe Lian kompaton kaj favoron. Li ektimis la nuran penson pri tio kaj, por ne allasi al la kapo eĉ ombron de minaco, li komencis denove vipi la ĉevalon, tiom pli, ke la blankaj muroj de Aricio, kiu kuŝis duonvoje al Romo, ekbrilis jam antaŭ li en la luna lumo. Post certa tempo li preterkuris plengalope templon de Merkuro, kiu staris en bosko antaŭ la urbo. Videble oni jam sciis ĉi tie pri la malfeliĉo, ĉar antaŭ la templo regis neordinara movado. Vinicius rimarkis trakure sur la ŝtuparo kaj inter la kolonoj amasojn da homoj, lumhelpantaj sin per torĉoj, kiuj svarmis sub la gardo de la dio. La vojo estis ankaŭ nek tiel senhoma, nek tiel libera, kiel post Ardeo. La amasoj, vere, rapidis en la boskon per flankaj irejoj, sed ankaŭ sur la ĉefa strato staris aretoj, kiuj rapide flankiĝadis antaŭ la galopanta rajdanto. El la urbo oni aŭdis rebruon de voĉoj. Vinicius falis inter la starantojn, kiel uragano, renversante kaj hufpremante envoje kelkajn homojn. Ĉirkaŭ li eksonis nun la krioj: “Romo brulas! La urbo staras en fajro! Dioj, savu Romon!”

La ĉevalo duonfalis kaj, retenita per la forta mano, kliniĝis posten antaŭ gastejo, en kiu Vinicius tenis ŝanĝocele alian ĉevalon. Liaj sklavoj, kvazaŭ atendante alvenon de la mastro, staris antaŭ la gastejo kaj je lia ordono ekkuris, kvazaŭ vete, por alkonduki novan ĉevalon. Vinicius dume, vidante taĉmenton, konsistantan el dek rajdaj pretorianoj, kiuj videble rapidis kun la novaĵo el la urbo en Antiumon, ĵetis sin al ili kaj komencis demandi:

– Kiu parto de la urbo brulas?

– Kiu vi estas? – demandis la dekestro.

Vinicius, armea tribuno kaj aŭgustano! Respondu, je via kapo!

– La brulo eksplodis en la butikoj ĉe la Granda cirko, sinjoro. Kiam oni nin elsendis, la mezo de la urbo jam staris en fajro.

– Kaj Transtibro?

– La flamo tien ĝis nun ne atingis, sed kun neregebla forto ĝi ekposedas ĉiam pliajn kvartalojn. La homoj pereas de la varmego kaj fumo kaj nenia helpo estas ebla.

En la sama momento oni alkondukis novan ĉevalon. La juna tribuno eksaltis sur ĝin kaj ekgalopis pluen.

Li nun rajdis al Albano, lasante dekstre Albalongon kaj ĝian grandiozan lagon. La ŝoseo al Aricio kondukis supren, sur monta deklivo, kiu tute kovris la horizonton kaj la transe kuŝantan Albanon. Vinicius tamen sciis, ke atinginte la supron, li ekvidos ne nur Bovilojn kaj Ustrinon, kie lin atendis novaj ĉevaloj, sed ankaŭ Romon, ĉar post Albano etendis sin ambaŭflanke de la Appia vojo la ebena, malalta Kampanio, sur kiu tiris sin nur la arkadoj de akveduktoj kaj nenio jam kovris la vidaĵon.

– De la supro mi vidos la flamojn – li parolis al si.

Kaj denove li komencis vipi la ĉevalon.

Sed, antaŭ ol li alkuris la montsupron, li eksentis sur la vizaĝo blovon de vento, kaj kun ĝi la odoro de fumo atingis lian nazon.

Kaj subite ankaŭ la montpinto komencis orbrili.

– La brulbrilo! – ekpensis Vinicius.

La nokto tamen estis jam delonge paliĝanta, la grizo ŝanĝis sin en tagiĝon kaj sur ĉiuj proksimaj altaĵoj brilis ankaŭ oraj rozkoloroj, kiuj povis deveni same de la brulo, kiel de la mantenlumo. Vinicius alkuris la montsupron kaj tiam terura vidaĵo frapis liajn okulojn.

La tuta ebenaĵo estis kovrita de fumoj, formantaj kvazaŭ unu grandegan, tuj ĉe la tero kuŝantan nubon, en kiu malaperis la urboj, akveduktoj, palacoj, arboj, kaj en la fino de tiu griza ebenaĵo brulis sur la montaĵoj la urbo.

La fajrego ne havis tamen la formon de flama kolono, kiel okazas tiam, kiam brulas unu, eĉ plej granda konstruaĵo. Ĝi estis pli ĝuste longa rubando, simila al matenruĝo.

Super tiu rubando flugpendis tavolo de fumo, kelkloke tute nigra, kelkloke nuancanta rozkolore kaj sange, kompakta, plenblovita, densa kaj volviĝanta, kvazaŭ serpento, kiu kuntiriĝas kaj longiĝas. Tiu monstra tavolo ŝajnis momente kovri la fajran rubandon, tiel, ke ĝi iĝadis mallarĝa, kiel pasamento, sed iafoje tiu rubando tralumis desube la fumon, ŝanĝante ĝiajn subajn volvaĵojn en flamajn ondojn. Ambaŭ tiriĝis de unu ekstremo de la horizonto ĝis la alia, fermante ĝin tiel, kiel ĝin fermas iafoje arbara zono. La Sabenajn montojn oni tute ne vidis.

Je la unua rigardo ŝajnis al Vinicius, ke brulas ne nur la urbo, sed la tuta mondo, kaj ke neniu viva estaĵo povas savi sin el tiu oceano de fajro kaj fumoj.

La vento blovis ĉiam pli forte flanke de la urbo, portante brulodoron kaj fumnebulon, kiu komencis kovri de la okuloj eĉ pli proksimajn objektojn. La tago iĝis plenuluma kaj la suno heligis la montpintojn, ĉirkaŭantajn la Albanan lagon. Sed la hel-oraj matenaj radioj ŝajnis tra la fumnebulo kvazaŭ rustaj kaj malsanaj. Vinicius, mallevante sin al Albano, enrajdis en fumojn ĉiam pli densajn kaj ĉiam pli kompaktajn. La urbeto mem estis kvazaŭ dronanta en ili. La maltrankvilaj loĝantoj, amasiĝadis sur la stratoj kaj terure estis pensi, kio devas okazi en Romo, se jam ĉi tie malfacile estis spiri.

Malespero denove ekregis Viniciuson kaj teruro komencis hirtigi la harojn sur lia kapo. Sed li penis kuraĝigi sin, kiel li povis. “Ne estas ebla – li pensis – ke la tuta urbo komencis bruli samtempe. La vento blovas de la nordo kaj puŝas la fumojn nur en tiun ĉi direkton. En la alia flanko ili ne estas. Transtibro, apartigita per la rivero, restis eble tute sendifekta, kaj ĉiuokaze sufiĉus al Ursus penetri kun Ligia tra la Janikula pordego, por saviĝi de la danĝero. Neeble estas ankaŭ, ke la tuta loĝantaro pereu kaj ke la urbo, kiu regas la mondon, estu forviŝita kun sia popolo de la supraĵo de la tero. Eĉ en atakprenataj urboj, kiam furiozas kune buĉado kaj brulo, certa nombro da homoj ĉiam restas viva, kial do nepre pereu Ligia? Gardas ŝin ja Dio, kiu mem venkis la morton”. Tiel rezonante, li komencis denove preĝi, kaj laŭ la moro, al kiu li kutimis, li faris al Kristo grandajn votojn, kun promesoj de donacoj kaj oferoj. Trakurinte Albanon, kies preskaŭ tuta loĝantaro sidis sur tegmentoj kaj arboj. Por rigardi Romon, li iom trankviliĝis kaj reakiris la sinregadon. Li ekpensis ankaŭ, ke Ligian gardas ne nur Ursus kaj Linus, sed ankaŭ Petro la apostolo. Ĉe la nura rememoro pri tio kuraĝo venis en lian koron. Petro estis por li ĉiam persono nekomprenebla, preskaŭ superhoma. De la momento, kiam li aŭdis lin en Ostriano, restis al li stranga impreso, pri kiu li skribis al Ligia en la komenco de sia restado en Antiumo: ke ĉiu vorto de tiu maljunulo estas vera, aŭ devas iĝi vera. La pli proksima konatiĝo kun la apostolo dum la malsano plifortigis ankoraŭ tiun impreson, kiu poste ŝanĝis sin en neŝanceleblan kredon. Se do Petro benis lian amon kaj promesis al li Ligian, Ligia ne povis perei en la flamoj. La urbo povas forbruli, sed neniu fajrero el la flamoj falos sur ŝian veston. Sub la influo de la sendorma nokto, furioza galapado kaj emocioj Viniciuson ekregis nun stranga ekzaltiteco, en kiu ĉio ŝajnis al li ebla: Petro krucosignos la flamojn, malfermos ilin per unu vorto, kaj ili trairos sendanĝere tra aleo al fajro. Petro sciis, krome, multajn venontajn aferojn, do sendube li antaŭvidis ankaŭ la brulkatastrofon, kaj en tiu okazo ĉu li povus ne elkonduki el la urbo la kristanojn, kaj inter ili Ligian, kiun li amis, kiel propran infanon? Kaj ĉiam pli forta espero komencis eniradi en la koron de Vinicius. Li ekpensis, ke se ili forkuras el la urbo, li eble trovos ilin en Boviloj aŭ renkontos survoje. Eble en plej proksima momento la amata vizaĝo elaperos el tiuj fumoj, etendantoj sin ĉiam pli vaste en la tuta Kampanio.

Ĝi ŝajnis al li des pli versimila, ke sur la vojo li komencis renkonti ĉiam pli da homoj, kiuj, forlasinte la urbon, direktis sin al la Albana montaro, por, savinte sin de la fajro, eliĝi poste ankaŭ trans la limojn de la fumoj. Ne atinginte ankoraŭ Ustrinon, li devis malrapidigi la ĉevalon pro ŝtopiteco de la vojo. Krom piedirantoj kun portaĵoj sur la dorsoj li renkontadis ŝarĝitan ĉevalojn, mulojn, veturilojn plenajn de aĵoj, kaj fine portilojn, en kiuj sklavoj portis pli riĉajn loĝantojn. Ustrino estis jam tiel plenega de la forkurintoj el Romo, ke malfacile estis trapuŝi sin tra la amaso. La ĉefplaco, la subarkadoj de temploj kaj la stratoj svarmis de la forkurintoj. Tie kaj ie oni komencis aranĝi tendojn, donontajn rifuĝojn al tutaj familioj. Aliaj homoj tendosidis sub la libera ĉielo, kriante, alvokante la diojn aŭ malbenante la sorton. En la ĝenerala teruriteco malfacile estis ion eldemandi. La homoj, al kiuj Vinicius sin turnis, aŭ tute al li ne respondadis, aŭ levadis al li okulojn duonfrenezajn pro teruro, respondante, ke pereas la urbo kaj la mondo. Flanke de Romo alfluadis ĉiam novaj amasoj, konsistantaj el viroj, virinoj kaj infanoj, kiuj pligrandigadis la konsternon kaj lamentadon. Kelkaj, perdinte en la interpremo unuj aliajn, serĉis malespere la perditojn. Aliaj batalis pro tendolokoj. Aroj da duonsovaĝaj paŝtistoj el Kampanio alvenis en la urbeton, serĉante novaĵojn aŭ profitojn el ŝteloj, kiujn faciligis la tumulto. Tie kaj ie amaso, konsistanta el ĉiunaciaj sklavoj kaj gladiatoroj, komencis prirabi la domojn kaj palacojn en la urbo kaj batali kontraŭ soldatoj, defendantaj la loĝantojn.

Senatano Junius, kiun Vinicius rimarkis apud gastejo ĉirkaŭitan de taĉmento da batavaj sklavoj, la unua donis al li iom pli precizan informon pri la brulego. La fajro komenciĝis efektive ĉe la Granda cirko, en la loko, kiu tuŝas Palatinon kaj la monteton Celio, sed ĝi disvastiĝadis kun nekomprenebla rapideco, tiel, ke ĝi ekposedis la tutan mezon de la urbo. Neniam ankoraŭ de la tempo de Brennus trafis la urbon tia terura katastrofo. “La tuta cirko forbrulis, same la ĉirkaŭantaj ĝin butikoj kaj domoj – parolis Junius – Aventino kaj Celio estas en fajro. La flamo, ĉirkaŭinte Palatinon, venis al Carinae...”

Ĉe tio ĉi Junius, kiu posedis ĉe Carinae belegan insula, plenan de artverkoj, kiujn li pasie amis, ekkaptis plenmanon da malpura polvo kaj, ŝutinte ĝin sur la kapon, komencis dum momento malespere ĝemi.

Sed Vinicius ekskuis lin je la ŝultroj.

– Ankaŭ mia domo estas ĉe Carinae – li diris – sed kiam ĉio pereas, pereu ĝi ankaŭ.

Poste, rememorinte, ke Ligia, sekvante lian konsilon, povis estis translokiĝinta en la domon de Aulusoj, li demandis:

– Kaj Vicus Patricius?

– En fajro! – respondis Junius.

– Kaj Transtibro?

Junius rigardis lin kun miro.

– Ne gravas Transtibro – li respondis, premante per la manoj la dolorantajn tempiojn.

– Por mi Transtibro pli gravas, ol la tuta Romo – ekkriis ekscite Vinicius.

– Vi ĝin eble atingos nur tra Via Portuensis, ĉar apud Aventino la varmego vin sufokos... Transtibro?... Mi ne scias. La fajro ŝajne ne povis ankoraŭ esti tien veninta, sed ĉu en tiu ĉi momento ĝi jam ne venis, sole la dioj scias...

Ĉe tio ĉi Junius ekhezitis momente, poste li diris per mallaŭta voĉo:

– Mi scias, ke vi min ne perfidos, do mi diras al vi, ke ĝi ne estas ordinara brulo. Oni ne lasis savi la cirkon... Mi mem aŭdis... Kiam la domoj ĉirkaŭe komencis flami, miloj da voĉoj kriis: “Morton al savantoj!” Iuj homoj trakuras la urbon kaj ĵetas flamantajn torĉojn en domojn... Aliflanke la popolo tumultas kaj vokas, ke la urbo brulas laŭ ordono. Nenion pli mi diros. Ve al la urbo, ve al ni ĉiuj kaj al mi! Kio okazas tie, la homa lango ne povas esprimi. La loĝantoj pereas en la fajro, aŭ murdas sin reciproke en la interpremo. Ĝi estas la fino de Romo!

Kaj denove li komencis ripeti: “Ve! Ve al la urbo kaj al ni!” – sed Vinicius eksaltis sur la ĉevalon kaj ekiris plu antaŭen sur la Appia vojo.

Sed ĝi estis pli ĝuste trapuŝiĝado meze de rivero da homoj kaj veturiloj, kiu fluis el la urbo. Klare, kvazaŭ sur manplato, kuŝis nun antaŭ Vinicius la urbo, flamanta en monstra brulego... Flanke de la fajro kaj fumo radiis terura varmego, kaj la homaj krioj ne povis superbrui la sibladon kaj krakadon de la flamoj.