Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO XLIII

Laŭgrade kiel Vinicius proksimiĝadis al la urbaj muregoj, montriĝadis, ke pli facile estis veni al Romo, ol penetri en la urbon. Sur la Appia vojo malfacile estis trapuŝiĝi pro la interpremo de homoj. La domoj, kampoj, tombejoj, ĝardenoj kaj temploj, trovantaj sin ĉe ĝiaj ambaŭ flankoj, estis ŝanĝitaj en tendolokojn. En la templo de Marso, staranta tuj apud Porta Appia, la amaso elrompis la pordon, por trovi interne rifuĝon por la nokto. En la tombejoj oni prenadis en posedon pli grandajn maŭzoleojn kaj batalis pro ili, verŝante eĉ iafoje sangon. Ustrino kun sia malordo donis apenaŭ ioman antaŭguston de tio, kio okazis ĉe la muroj de la urbo mem. Ĉesis ĉiaj konsideroj al la aŭtoritato de la leĝo, al oficoj, al familiaj ligoj, al diferencoj de la statoj. Oni vidis sklavojn, kiuj bastonis civitanojn. Gladiatoroj, ebriaj de vino, rabita en Emporium, kuniĝinte en grandaj aroj, trakuradis kun sovaĝaj krioj apudvojajn placojn, dispelante la homojn, piedpremante, rabante. Multegaj barbaroj, sklavvendotaj en la urbo, forkuris el la vendobudoj. La brulo kaj pereo de la urbo estis por ili kune la fino de la sklaveco kaj la horo de venĝo, tial, dum la urba loĝantaro, kiu perdis en la brulo sian tutan havaĵon, malespere etendadis la manojn al la dioj, vokante pri savo, ili kun ĝoja hurlado batis la amasojn, deŝirante al homoj la vestojn de la ŝultroj kaj forkaptante pli junajn virinojn. Kun ili unuiĝis sklavoj, delonge jam servantaj en Romo, mizeruloj, posedantaj nenion, krom lana zonaĵo ĉirkaŭ la koksoj, teruraj figuroj el suspektindaj kvartaloj, kiujn oni neniam vidis tage sur la stratoj kaj kies ekziston en Romo oni preskaŭ ne povis supozi. Tiu ĉi amaso konsistanta el azianoj, afrikanoj, grekoj, tracianoj, germanoj kaj britoj, krieganta ĉiujn lingvojn de la tero, sovaĝa kaj senbrida, furiozis, kredante, ke venis la momento, en kiu ĝi rajtas rekompenci al si la jarojn de suferoj kaj mizero. Meze de tiu ĉi ondanta homamaso, en la lumo de l’ tago kaj de la brulego tie kaj ie brilis la kaskoj de pretorianoj, sub kies gardon rifuĝis pli trankvilaj loĝantoj, kaj kiuj multloke devis iri atake kontraŭ la brutsimilan sovaĝularon. Vinicius vidadis en sia vivo atakprenatajn urbojn, sed neniam liaj okuloj rigardis spektaklon, en kiu malespero, doloro, larmoj, ĝemoj, sovaĝa ĝojo, frenezo, furiozo kaj senbrideco miksiĝis kune en tian senliman ĥaoson. Kaj super tiu ĉi ondanta, freneza homamaso bruegis la brulo, flamis sur la montaĵoj la plej granda urbo de la mondo, sendante en la konfuzon sian fajran spiron kaj kovrante ĝin per fumoj, tra kiuj oni jam ne vidis la bluon de la ĉielo. La juna tribuno, kun plej granda fortostreĉo endanĝerigante ĉiumomente la vivon, atingis fine ĝis Porta Appia, sed tie ĉi li ekvidis, ke tra la kvartalo Porta Capena li ne povos penetri en la urbon, ne nur pro la homamaso, sed ankaŭ pro terura varmego, de kiu tuj post la pordego tremis la aero. Krome la ponto apud Porta Trigenia, kontraŭ la templo Bonae Deae, ankoraŭ ne ekzistis, volante do penetri trans Tibron, oni devis trapremi sin ĝis la ponto de Sublicius, tio estas pasi preter Aventino, la urboparto, surverŝita de unu maro da flamoj. Ĝi estis tute neebla. Vinicius komprenis, ke li devas reiri en la direkton al Ustrino, tie flankiĝi de la Appia vojo, transriveriĝi antaŭ la urbo kaj atingi la vojon Portuensis, kiu kondukis rekte al Transtibro. Ankaŭ tio ĉi ne estis facila afero kaŭze de la ĉiam pli granda interpremo, reganta sur Via Appia. Trabati al si tie la vojon oni povus nur eble per glavo, sed Vinicius ne havis armilon, ĉar li forveturis el Antiumo tiel, kiel la novaĵo pri la brulo trafis lin en la cezara palaco. Tamen ĉe la Fonto de Merkuro li ekvidis konatan centestron de pretorianoj, kiu fronte de kelkdeko da soldatoj baris aliron al la teritorio de la templo. Vinicius ordonis al la centestro, ke li sekvu lin, kaj tiu ĉi, rekoninte la tribunon kaj aŭgustanon, ne kuraĝis kontraŭstari al la ordono.

Vinicius mem prenis la komandon de la taĉmento, kaj forgesinte ĉi-momente la instruojn de Paŭlo pri amo al proksimulo, li puŝis kaj distranĉadis antaŭ si la amason kun rapideco, pereiga por multaj, kiuj ne sciis flankiĝi, ĝustatempe. Postkuris lin malbenoj kaj hajlo da ŝtonoj, sed li ne atentis tion, dezirante rapide penetri en pli liberajn lokojn. Tamen ili povis antaŭeniĝadi nur treege malfacile. La homoj, kiuj jam lokiĝis tendare, ne volis cedi la vojon al la soldatoj, laŭte insultante la cezaron kaj la pretorianojn. Ialoke la amaso alprenadis minacan sintenon. La orelojn de Vinicius atingadis voĉoj, akuzantaj Neron pri fajrigo de la urbo. Oni malkaŝe minacis morton al li kaj al Poppaea. La ekkrioj: “sannio!”, “histrio!” (arelekeno, aktoro), “patrinmortiginto!” aŭdiĝadis ĉirkaŭe. Kelkaj vokis, ke oni lin trenu en Tibron, aliaj, ke Romo elmontris sufiĉe da pacienco. Evidente estis, ke la minacoj povas ŝanĝi sin en malkaŝan ribelon, kiu, se nur troviĝus gvidanto, povus ĉiumomente eksplodi. Dume la furiozo kaj malespero de la amasoj turnadis sin kontraŭ la pretorianojn, kiuj ankaŭ tial ne povis eliĝi el la interpremo, ke la vojon baris tutaj montoj da objektoj, rapide elĵetitaj el la brulo: kestoj kaj bareloj kun manĝaĵoj, pli valoraj mebloj, vazoj, infanaj ludiloj, litaĵoj kaj manportiloj. Tie kaj ie sekvis eĉ malgrandaj bataloj, sed la pretorianoj rapide helpis sin kontraŭ la senarma amaso. Trarajdinte kun peno laŭlarĝe la vojon Latinan, Numician, Ardean, Luvinian kaj Ostian, ĉirkaŭirinte palacojn, ĝardenojn kaj templojn, Vinicius atingis fine urbeton, nomatan Vicus Alexandri, post kiu li transiĝis sur la alian bordon de Tibro. Estis tie malpli da interpremo kaj malpli da fumo. De forkurintoj, kiuj tamen ankaŭ tie ne mankis, li eksciis, ke nur kelkaj stratetoj de Transtibro estas ekposeditaj de la brulo, sed ke certe nenion ŝparos la potenco de la fajro, ĉar estas homoj, kiuj ĝin intence submetas, kriante, ke ili faras ĉi tion laŭ ordono. La juna tribuno havis jam nun nenian dubon, ke efektive la cezaro ordonis bruligi Romon, kaj la venĝo, pri kiu vokis la amasoj, ekŝajnis al li afero prava kaj justa. Kion pli povus fari Mithridates aŭ iu el plej furiozaj malamikoj de Romo? La mezuro estis superplena, la frenezo iĝis tro monstra kaj la homa vivo kontraŭ ĝi – neebla. Vinicius kredis ankaŭ, ke la lasta horo de Nero ekbatis, ke tiuj ĉi ruboj, en kiujn disfalas la urbo, devas nepre tombokovri la monstran arlekenon kune kun ĉiuj krimoj. Se troviĝus viro sufiĉe kuraĝa, por ekstari fronte de la ĉiopreta pro malespero popolo, ĝi povus okazi en la daŭro de kelkaj horoj. Ĉe tio kuraĝaj kaj venĝemaj pensoj komencis trakuradi la kapon de Vinicius. Kaj se tion farus li mem? La gento de Viniciusoj, kiu ĝis la lasta tempo kalkulis vicojn de konsuloj, estis konata en la tuta Romo. La amasoj bezonis nur nomon. Foje ja, pro la mortkondamno de kvarcent sklavoj de la prefekto Pedanius Secundus, preskaŭ eksplodis ribelo kaj civila milito, kio do okazus hodiaŭ, pro la terura batego, superanta preskaŭ ĉiujn, kiujn Romo spertis en la daŭro de ok jarcentoj? Kiu vokos la kviritojn al armilo – pensis Vinicius – tiu sendube faligos Neron kaj mem surmetos la purpuron. Kial do li ne faru tion? Li estis pli energia, pli brava kaj pli juna, ol la aliaj aŭgustanoj... Nero havis, vere, al siaj ordonoj tridek legiojn, postenantajn ĉe la limoj de la ŝtato, sed ĉu ankaŭ tiuj legioj kaj iliaj ĉefoj ne ekribelos, aŭdinte pri la bruligo de Romo kaj de ĝiaj temploj? Kaj en tiu okazo li, Vinicius, povus iĝi cezaro. Oni ja flustris inter la aŭgustanoj, ke iu aŭguristo antaŭdiris la purpuron al Otho. Per kio li malsuperas Othon? Eble ankaŭ Kristo helpus lin per sia Dia potenco, eble ĝi estas Lia inpiro? “Ho, se tiel estus!” vokis Vinicius interne. Li venĝus tiam kontraŭ Nero la danĝeron de Ligia kaj sian maltrankvilon, li enkondukus regadon de justeco kaj vero, disvastigus la instruon de Kristo de Eŭfrato ĝis la nebulaj bordoj de Britujo, kaj kune li vestus Ligian per la purpuro kaj farus ŝin reĝino de la tero.

Sed tiuj pensoj, eksplodinte el lia kapo, kiel hajlo da fajreroj el brulanta domo, estingiĝis, kiel fajreroj. Antaŭ ĉio necesis savi Ligian. Li rigardis nun la katastrofon de proksime, do denove timo lin ekregis, kaj kontraŭ tiu maro da fajro kaj fumo, kontraŭ la renkontiĝo kun la terura realeco tiu fido, kun kiu li kredis, ke Petro la apostolo savos Ligian, formortis en lia koro. Malespero ekkaptis lin refoje, do penetrinte sur la vojon Pertuensis, kondukantan rekte al Transtibro, li remoderiĝis nur en la pordego, ĉe kiu oni ripetis al li tion, kion antaŭe diris la forkurintoj, ke pliparto de tiu ĉi kvartalo ne estis ankoraŭ ekposedita de la brulo, kvankam la fajro kelkloke transportiĝis trans la riveron.

Transtibro estis tamen ankaŭ plena de fumo kaj de forkurantaj amasoj, tra kiuj estis pli malfacile penetri en la fundon de la kvartalo tial, ke la homoj, havante pli da tempo, elportadis kaj savadis pli da objektoj. La ĉefa Havena vojo mem estis multloke ŝtopita per ili, kaj apud la Naumachia de Aŭgusto ili levis sin en tutaj amasoj. Pli malvastaj stratetoj, kie pli dense amasiĝis la fumoj, estis simple neenireblaj. La loĝantoj forkuradis el ili milope. Vinicius vidis envoje terurajn bildojn. Plurfoje du homaj riveroj, fluantaj el kontraŭaj direktoj, premegis unu la alian kaj batalis je vivo aŭ morto. Familioj perdiĝadis en la tumulto, patrinoj malespere vokis siajn infanojn. La haroj de Vinicius hirtiĝadis je la penso, kio devis okazi pli proksime al la fajro. Meze de la krioj kaj ĥaoso malfacile estis ion eldemandi aŭ kompreni la vokojn. Iafoje el trans la rivero alruliĝadis novaj ondegoj da fumoj nigraj kaj tiel pezaj, ke ili ruliĝis tuj super la tero, tiel kovrante la domojn, personojn kaj ĉiujn objektojn, kiel ilin kovras nokto. Sed vento, kaŭzita de la brulo, disblovadis ilin, kaj tiam Vinicius povis antaŭeniĝadi al la strateto, ĉe kiu staris la domo de Linus. La varmo de la julia tago, fortigita de la ardo, radianta el la brulantaj kvartaloj, iĝis neelportebla. La fumo mordis la okulojn, al la brustoj mankis spiro. Eĉ tiuj loĝantoj, kiuj, esperante, ke la fajro ne transportiĝos trans la riveron, restis ĝis nun en siaj hejmoj, komencis ilin forlasi kaj la amasego kreskis kun ĉiu horo. La pretorianoj, akompanantoj Viniciuson, restis malantaŭe. En la interpremo iu vundis per martelo lian ĉevalon, kiu komencis svingi la sangantan kapon, levi sin sur la postaj piedoj kaj malobei la rajdanton. Oni ankaŭ ekkonis laŭ lia riĉa tuniko aŭgustanon kaj tuj aŭdiĝis ĉirkaŭe la ekkrioj: “Morton al Nero kaj al liaj bruligistoj!” Venis momento de gravega danĝero, ĉar centoj da manoj etendis sin al Vinicius, sed la timigita ĉevalo forportis lin, hufpremante la homojn, kaj samtempe alfluis nova ondo da nigra fumo kaj kovris la straton per krepusko. Vinicius, vidante, ke li ne trarajdos, desaltis fine sur la teron kaj komencis piedkuri, glitante apud la muroj kaj iafoje atendante, ke la forkuranta amaso pasu preter li. En la animo li parolis al si, ke tio estas vanaj penoj. Ligia povis jam esti ekster la urbo, ŝi povis ĉi-momente savi sin per forkuro: pli facile estus retrovi pinglon ĉe marbordo, ol ŝin en tiu ĉi interpremo kaj ĥaoso. Li volis tamen eĉ por la prezo de la vivo atingi la domon de Linus. Iafoje li haltadis kaj frotis la okulojn. Forŝirinte la randon de sia tuniko, li ŝirmis per ĝi la nazon kaj la buŝon kaj kuris pluen. Laŭgrade kiel li proksimiĝadis al la rivero, la varmego kreskis terure. Vinicius, sciante, ke la brulo komenciĝis ĉe la Granda cirko, kredis komence, ke tiu ĉi ardo venas de ĝiaj restaĵoj, de Forum Boarium kaj de Velabrum, kiuj, kuŝante proksime, ankaŭ estis sendube ekposeditaj de flamoj. Sed la varmego iĝadis jam neelportebla. Iu forkuranto, la lasta, kiun Vinicius rimarkis, maljunulo kun lambastonoj, ekkriis: “Ne proksimiĝu al la ponto de Cestius! La tuta insulo brulas!” Efektive, oni ne povis plu havi iajn iluziojn. Ĉe la vojturniĝo al Vicus Judaeorum, kie staris la domo de Linus, la juna tribuno ekvidis meze de nubo da fumoj flamon: brulis ne nur la insulo, sed ankaŭ Transtibro, almenaŭ la alia fino de la strateto, ĉe kiu Ligia loĝis.

Vinicius memoris tamen, ke la domo de Linus estis ĉirkaŭita per ĝardeno, post kio, flanke de Tibro, kuŝis ne tre vasta kampo, libera de konstruaĵoj. Tiu ĉi penso kuraĝigis lin. La fajro povis halti en la malplena loko. Kun tiu ĉi espero li kuris pluen, kvankam ĉiu ventoblovo alportadis jam ne nur fumon, sed milojn da fajreroj, kiuj povis kaŭzi brulon en la alia fino de la strateto kaj bari la reiron.

Fine li ekvidis tamen tra la fuma vualo la ĉipresojn en la ĝardeno de Linus. La domoj, kuŝantaj trans la libera kampo, brulis jam, kiel ligna ŝtiparoj, sed la malgranda insula de Linus staris ankoraŭ netuŝite. Vinicius rigardis la ĉielon kaj ekkuris al la dometo, kvankam la sola aero kaŭzis al li bruldoloron. La pordo estis fermita, sed li ekpuŝis ĝin kaj enkuris internen.

En la ĝardeno estis nek unu viva estaĵo, kaj la domo ankaŭ ŝajnis tute senhoma.

– Eble ili svenis de la fumoj kaj varmego – ekpensis Vinicius.

Kaj li komencis voki:

Ligia! Ligia!

Respondis al li silento. En la mallaŭto estis aŭdebla nur krakbruo de la malproksima fajro.

Ligia!

Subite liaj orelojn atingis tiu malserena voĉo, kiun li jam aŭdis foje en tiu ĉi ĝardeno. Sur la proksima insulo ekbrulis videble la bestejo, staranta kelkan distancon de la templo de Eskulapo, kaj ĉiaspecaj bestoj, inter ili leonoj, komencis tie muĝi pro teruro. Tremo trakuris Viniciuson de la piedoj ĝis la kapo. Jam duafoje, kiam lia tuta atento estis koncentrita en la penso pri Ligia, tiuj tremigaj voĉoj eksonis, kiel antaŭdiro de malfeliĉo, kiel stranga aŭguro de malbonsorta estonteco.

Ĝi estis tamen mallonga, momenta impreso, ĉar pli terura eĉ, ol la muĝo de sovaĝaj bestoj, la krakbruo de la brulo devigis lin pensi pri io alia. Ligia ne respondis, vere, al lia voko, sed ŝi povis trovi sin en tiu ĉi fajrominacata konstruaĵo, sveninta aŭ sufokata de fumo. Vinicius saltis internen. La malgranda atrium estis malplena kaj malluma de fumo. Palpe serĉante la pordon, kondukantan al la cubicula, li rimarkis flagrantan flameton de lampo kaj, proksimiĝinte, ekvidis lararium, en kiu anstataŭ laroj estis kruco. Sub tiu ĉi kruco brulis la meĉlampo. La kapon de la juna kateĥizato fulmrapide trakuris la penso, ke tiu ĉi kruco sendas al li la lumon, kun kiu li povas retrovi Ligian, li prenis do la lampon kaj komencis serĉi la cubicula. Trovinte unu el ili, li flankigis la kurtenon kaj, lumiginte la ejon per la lampo, komencis rigardi.

Sed ankaŭ tie ĉi estis neniu. Vinicus tamen estis certa, ke li trafis en la cubiculum de Ligia, ĉar sur najloj, enbatitaj en la muron, pendis ŝiaj vestoj, kaj sur la lito kuŝis capitium, tio estas alfigura tolaĵo, kiun la virinoj portis senpere sur la korpo. Vinicius ekkaptis ĝin, alpremis al la buŝo kaj, surĵetinte ĝin trans la ŝultron, iris serĉi plu. La dometo estis malgranda, do en mallonga tempo li traserĉis ĉiujn ĉambrojn, kaj eĉ la kelojn. Sed nenie li trovis vivan estaĵon. Estis tute evidente, ke Ligia, Ursus kaj Linus kune kun la aliaj loĝantoj de la kvartalo serĉis en forkuro savon de la brulo. “Mi devas serĉi ilin en la amaso, ekster la urbaj pordegoj” – ekpensis Vinicius.

Ne tre multe mirigis lin la fakto, ke li ilin ne renkontis sur Via Portuensis, ĉar ili povis eliri el Transtibro de la kontraŭa direkto, flanke al la Vatikana montaĵo. Ĉiuokaze ili estis savitaj, almenaŭ de la fajro. Ŝtono kvazaŭ falis de la brusto de Vinicius. Li vidis, vere, kun kiel teruraj danĝeroj estis ligita forkuro, sed la penso pri la superhoma forto de Ursus inspiris al li kuraĝon. “Mi devas nun – li parolis al si – forkuri el ĉi tie kaj tra ĝardenoj de Domita atingi la ĝardenojn de Agrippina. Tie mi ilin trovos. La fumoj ne estas tie teruraj, ĉar la vento blovas de la Sabena montaro.”

Venis tamen plej urĝa tempo, kiam li devis pensi pri la propra savo, ĉar ondego da fajro alfluadis ĉiam pli proksimen flanke de la insulo kaj fumaj volvaĵoj kovris preskaŭ tute la strateton. La meĉlampo, per kiu li lumigadis al si la internon de la domo, estingiĝis nun de aera trablovo. Vinicius, saltinte sur la straton, kuris nun tutimpete al Via Portuensis, en la sama direkto, el kiu li venis, kaj la brulo ŝajnis persekuti lin per sia fajra spiro, jen ĉirkaŭblovante lin per ĉiam novaj nuboj da fumo, jen surŝutante per fajreroj, kiuj faladis sur liajn harojn, sur la kolon kaj veston. La tuniko komencis bruleti sur li kelkloke, sed li ne atentis ĉi tion kaj kuris pluen, timante, ke la fumo povus lin sufoki. Efektive li sentis en la buŝo la brulguston kaj fulgon, kaj lia gorĝo kaj pulmoj doloris, kvazaŭ brulantaj. La sango alfluadis lian kapon, tiel, ke iafoje li vidis ĉion ruĝe kaj la fumoj mem ŝajnis al li ruĝaj. Tiam li parolis al si interne: “Tio estas pro fajro! Mi ĵetu min prefere teren kaj pereu”. La kurado lacigadis lin ĉiam pli. Ŝvito fluis sur lia kapo, kolo kaj dorso, kaj tiu ĉi ŝvito brulvundis lin, kvazaŭ bolaĵo. Li falus, se ne subtenus lin la nomo de Ligia kaj se li ne havus ĉirkaŭ la buŝo ŝian capitium. Kelkajn momentojn poste li tamen komencis ne rekoni plu la straton, kiun li kuris. Iom post iom forlasadis lin la konscio, li nur memoris, ke li devas forkuri, ĉar sur libera kampo lin atendas Ligia, kiun promesis al li Petro la apostolo. Kaj subite ekregis lin ia stranga, jam duonfebra, simila al antaŭmorta vizio certeco, ke li devas ŝin ekvidi, edzinigi, kaj poste li tuj mortos.

Li jam estis tamen kvazaŭ ebria, rebatante sin de unu flanko de la strato al la alia. kaj subite io ŝanĝiĝis en la monstra fajrego, kovranta la grandegan urbon. Ĉio, kio ĝis nun nur bruletis, eksplodis videble per unu maro da flamoj, ĉar la vento ĉesis alportadi fumojn, kaj tiujn, kiuj amasiĝis en la stratetoj, forblovis furioza premego de brulvarma aero. Tiu ĉi premego pelis nun milionojn da fajreroj, tiel, ke Vinicius kuris kvazaŭ en fajra nubo. Li povis, aliflanke, pli bone vidi antaŭ si, kaj preskaŭ en la sama momento, kiam li estis falonta, li ekvidis la finon de la strateto. Tiu ĉi vido donis al li novajn fortojn. Pasinte preter stratangulo, li troviĝis sur la strato, kiu kondukis al la Kodetana kampo. La fajreroj ĉesis lin persekuti. Li komprenis, ke se li sukcesos atingi almenaŭ la Havenan vojon, li estos savita, se li eĉ svenus poste sur la vojo.

En la fino de la strateto li ekvidis denove nubon, kiu vualis la eliron. “Se tio estas fumoj – li ekpensis – mi jam ne trapasos”. Li kuris per la lastaj fortoj. Envoje li deĵetis de si la tunikon, kiu ekbruletinte de la fajreroj, komencis lin vundi, kiel la ĉemizo de Nesuso, kaj li kuris nuda, havante sur la kapo kaj sur la buŝo la capitium de Ligia. Alkurinte pli proksimen, li distingis, ke tio, kion li opiniis fumo, estis polva nubo, el kiu, krome, atingadis lin homaj voĉoj kaj krioj.

– Stratamaso rabas en la domoj – li diris al si.

Li kuris tamen en la direkto de la voĉoj. Ĉiuokaze estis tie homoj, kiuj povis al li helpi. En tiu ĉi espero, antaŭ ol li alkuris, li komencis voki helpon per la tuta forto de la voĉo. Sed ĝi estis jam lia lasta fortostreĉo: ankoraŭ pli ruĝe iĝis antaŭ liaj okuloj, en la pulmoj ekmankis spiro, en la ostoj forto, kaj li falis.

Oni lin tamen ekaŭdis, aŭ pli ĝuste, ekvidis, kaj du homoj ekrapidis helpe al li kun siteloj, plenaj de akvo. Vinicius, kiu falis pro laceco, sed ne perdis la konscion, ekkaptis ambaŭmane la vazon kaj eltrinkis la akvon ĝisduone.

– Dankon – li diris – starigu min sur la piedojn, pluen mi mem iros!

La alia laboristo serverŝis lian kapon per akvo, kaj ambaŭ ne nur starigis lin sur la piedojn, sed levis lin de la tero kaj portis al la aro de la aliaj, kiuj ekĉirkaŭis lin, zorgeme esplorante, ĉu li ne suferis iajn gravajn kontuzojn. Tiu ĉi zorgemo mirigis Viniciuson.

– Homoj – li demandis – kiuj vi estas?

– Ni detruas la domojn, por ke la brulo ne atingu la Havenan vojon – respondis unu el la laboristoj.

– Vi helpis min, kiam mi estis jam falinta. Dankon al vi.

– Ni ne rajtas rifuzi helpon – aŭdiĝis kelkaj voĉoj.

Tiam Vinicius, kiu antaŭe de la mateno vidis la brutsimilajn amasojn, batalojn kaj rabojn, rigardis pli atente la ĉirkaŭantajn lin vizaĝojn kaj diris:

– Rekompencu vin... Kristo.

– Glorata estu Lia nomo! – vokis la tuta ĥoro da voĉoj.

Linus?... demandis Vinicius.

Sed li ne povis demandi plu kaj ne aŭdis la respondon, ĉar pro emocio kaj pro la travivitaj penoj li svenis. Li rekonsciiĝis nur en ĝardeno, sur la Kodetana kampo, ĉirkaŭita de kelkaj virinoj kaj viroj, kaj la unuaj vortoj, kiujn li kapablis eldiri, estis:

– Kie estas Linus?

Dum momento venis nenia respondo, poste iu konata al Vinicius voĉo diris subite:

– Ekster la Nomentana pordego; li iris Ostrianon antaŭ du tagoj... Pacon al vi, persa reĝo!

Vinicius leviĝis, kaj sidiĝis, ekvidante neatendite super si Chilon.

Kaj la greko parolis:

– Via domo, sinjoro, forbrulis sendube, ĉar Carinae staras en fajro, sed vi ĉiam estos riĉa, kiel Midaso. Ho, kia malfeliĉo! La kristanoj, ho filo de Serapiso, antaŭdiradis delonge, ke fajro detruos tiun ĉi urbon... Kaj Linus kun la filino de Jovo estas en Ostriano... Ho! kia malfeliĉo por tiu ĉi urbo!...

Vinicius denove eksentis sin svene.

– Vi vidis ilin? – li demandis.

– Mi vidis, sinjoro... Dankon al Kristo kaj al ĉiuj dioj, ke mi povis per bona novaĵo repagi viajn bonfarojn. Sed mi repagos al vi plie, Oziriso, mi ĵuras je tiu ĉi brulanta Romo.

Ekstere vesperiĝadis, sed en la ĝardeno estis lume, kiel dum tago, ĉar brulego kreskis ankoraŭ pli. Ŝajnis, ke brulas jam ne apartaj kvartaloj, sed la tuta urbo, de unu ekstremo ĝis la alia. La ĉielo estis ruĝa, kien nur la okuloj atingis, kaj la nokto, kiu vualis la mondon, iĝadis ruĝa.