Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

ĈAPITRO XLVII

La fajro atingis dume ĝis Via Nomentana, kaj de ĝi, kun aliiĝo de la vento, turnis sin al Via Lata kaj al Tibro, ĉirkaŭiris Kapitolon, disverŝis sin tra Forum Boarium kaj detruante ĉion, kion ĝi preterlasis en la unua impeto, proksimiĝis denove al Palatino.

Tigellinus, kolektinte ĉiujn pretoriajn fortojn, sendis kurieron post kuriero al la proksimiĝanta cezaro, ke li nenion perdos el la grandiozeco de la spektaklo, ĉar la brulo eĉ plikreskis. Sed Nero volis alveni nokte, por tiom pli ĝui la bildon de la pereanta urbo. Tiucele li haltis en la regiono de Aqua Albana kaj, alvokinte en sian tendon la tragikiston Alituruson, li preparis kun lia helpo la sintenon, vizaĝon, rigardon kaj lernis konvenajn gestojn, varme diskutante kun li, ĉu ĉe la vortoj: “ho sankta urbo, vi, kiu ŝajnis pli daŭra, ol Ido”, li levu supren ambaŭ manojn, aŭ, tenante en unu formingon, lasu ĝin fali laŭlonge de la korpo, kaj levu nur la alian. Kaj tiu ĉi demando ŝajnis al li ĉi-momente pli grava, ol ĉiuj aliaj. Ekirinte fine je la krepusko, li interkonsilis ankoraŭ kun Petronius, ĉu en la versojn, dediĉitajn al la katastrofo, ne enmeti kelkajn brilajn blasfemojn kontraŭ la dioj, kaj ĉu tiaj vortoj, konsiderante de la arta vidpunkto, ne devus mem elŝiri sin en simila situacio el la buŝo de homo, perdanta la patrujon.

Ĉirkaŭ la noktomezo li proksimiĝis fine al la muroj, kune kun sia kortego, konsistanta el taĉmentoj da korteganoj, senatanoj, kavaliroj, liberigitoj, sklavoj, virinoj kaj infanoj. Dekses mil pretorianoj, starigitaj batalorde laŭlonge de la vojo, gardis la trankvilecon kaj sekurecon de lia enveturo, tenante kune en certa distanco la ekscititan popolon. La popolo insultis, vere, kriis kaj fajfis je la vido de la cezara anaro, sed ne kuraĝis ĝin ataki. En multaj lokoj aŭdiĝis tamen eĉ aplaŭdoj de ĉifonuloj, kiuj, nenion posedinte, nenion perdis en la brulo, kaj esperis pli malavaran ol ordinare, disdonadon de greno, olivoleo, vestoj kaj mono. Fine same la kriojn kaj fajfojn, kiel la aplaŭdojn, superbruis la sono de trumpetoj kaj kornoj, kiujn oni ekblovis laŭ la ordono de Tigellinus. Nero, pasinte la Ostian pordegon, haltis momente kaj diris: “Senhejma reĝo de l’ senhejma gento, kien mi metu nokte mian kapon!”, kaj poste pasinte tra Clivus Dalphini, li surpaŝis per pretigita por li ŝtuparo la Appian akvedukton, kaj post li aŭgustanoj kaj ĥoro de kantistoj, portantaj citrojn, liutojn kaj aliajn muzikajn instrumentojn.

Kaj ĉiuj retenis la spiron en la brustoj, atendante, ĉu li ne eldiros iajn grandajn vortojn, kiujn por la propra sekureco oni devus memori. Sed li staris solena, silenta, vestita per purpura mantelo kaj per krono el oraj laŭroj, rigardante la furiozan potencon de la flamoj. Kiam Terpnos donis al li oran liuton, li levis la okulojn al la brulruĝa ĉielo, kvazaŭ atendante inspiron.

La popolo de malproksime montris lin per la manoj, surverŝitan de sanga brilo. For, en la urbo, siblis fajraj serpentoj kaj brulis la antikvaj, plej karaj memoraĵoj: brulis la templo de Herkulo, kiun konstruis Evander, kaj la templo de Jovo Statoro, kaj la templo de Luno, konstruita ankoraŭ de Servius Tullus, kaj la domo de Numa Pompilius, kaj la sanktejo de Vesto kun la penatoj de la roma popolo, meze de fajraj langoj montriĝadis iafoje Kapitolo, brulis la pasinteco kaj la animo de Romo, kaj li, cezaro, staris kun liuto en la mano, kun vizaĝo de tragik-aktoro kaj kun penso ne pri la pereanta patrujo, sed pri sinteno kaj vortoj, per kiuj li povus esprimi plej bone la grandecon de la katastrofo, veki plej grandan admiron kaj akiri plej varmajn aplaŭdojn.

Li malamis tiun ĉi urbon, li malamis ĝiajn loĝantojn, li amis sole la proprajn kantojn kaj versaĵojn, do li ĝojis en la koro, ke fine li vidas tragedion, similan al tiu, kiun li priskribis. La versfaristo sentis sin feliĉa, la deklamisto sentis sin inspirita, la serĉisto de emocioj ĝuis la teruran spektaklon kaj kun senlima plezuro pensis, ke eĉ la detruo de Trojo estis nenio kompare kun la detruo de tiu ĉi grandega urbo. Kion pli li povus deziri? Jen Romo, la mondpotenca Romo, brulas, kaj li staras sur akvedukta arkaĵo, kun ora liuto en la mano, luma, purpura, admirata, grandioza kaj poezia. Ie for, malsupre, en la ombro, murmuras kaj tumultas la popolo. Sed ĝi murmuru. Jarcentoj pasos, jarmiloj fluos for, kaj la homoj memoros kaj gloros la poeton, kiu en tia nokto kantis la pereon kaj brulon de Trojo. Kio estas kontraŭ li Homero? Kio estas Apolono mem kun sia simpla formingo?

Kaj li levis la manojn supren kaj ekbatinte la kordojn, ekkantis la vortojn de Priamo:

— Nesto de miaj patroj, ho lulilo kara!...

En la libera aero, ĉe la bruo de l’ brulo kaj ĉe la malproksima murmuro de milhomaj amasaj lia voĉo ŝajnis strange pala, tremanta, malforta, kaj la akompano de la ĥoro sonis kiel zumado de muŝo. Tamen la senatanoj, oficistoj kaj aŭgustanoj, ariĝintaj sur la akvedukto, klinis la kapojn, aŭskultante en silenta admiro. Kaj li kantis longe kaj agordis sin ĉiam pli funebre. En la momentoj, kiam li ĉesadis, por kapti la spiron, la ĥoro ripetadis la lastajn versojn, post kio denove, per gesto, lernita de Aliturus, Nero deĵetadis de la ŝultro sian tragikan syrma, frapadis la kordojn kaj kantis plu. Finite la antaŭe komponitan kanton, li komencis improvizi, serĉante grandajn komparojn en la spektaklo, kiu etendis sin antaŭ li. Kaj lia vizaĝo komencis iĝadi jen pala, jen ruĝa. Ne tuŝis lin la pereo de la patrourbo, sed li ekstaziĝis kaj emociiĝis pro la patoso de la propraj vortoj tiagrade, ke li subite faligis kun tinto la liuton al la piedoj kaj, ĉirkaŭvolvinte sin per la syrma, restis kvazaŭ ŝtoniĝinta, simila al unu el tiuj statuoj de Niobidoj, kiuj ornamis la korton de Palatino.

Post mallonga momento da silento ektondris uragano da aplaŭdoj. Sed de malproksime respondis al ĝi muĝado de la amaso. Nun neniu jam dubis, ke la cezaro mem ordonis bruligi la urbon, por fari al si spektaklon kaj kanti ĉe ĝi kantojn. Nero, ekaŭdinte tiun krion de centmiloj da voĉoj, turnis sin al la aŭgustanoj kun malgaja, rezignoplena rideto de homo, al kiu oni faras maljustaĵon, kaj diris:

— Jen, kiel la kviritoj scias taksi min kaj poezion.

— Kanajloj! — respondis Vatinius — ordonu al la pretorianoj ataki ilin, sinjoro.

Nero turnis sin al Tigellinus.

— Ĉu mi povas fidi la fidelecon de la soldatoj?

— Jen, dia! — respondis la prefekto.

Sed Petronius movis la ŝultrojn.

— Ilian fidelecon, sed ne ilian nombron — li diris. — Restu dume, kie vi estas, ĉar tie ĉi estas plej sendanĝere, kaj la popolon oni devas kvietigi.

La samon opiniis ankaŭ Seneca kaj Licinius la konsulo. Dume malsupre la ekscito kreskis. La popolo armis sin per ŝtonoj, per tendaj stangoj, per tabuloj el veturiloj kaj puŝĉaroj kaj per diversaj feraĵoj. Post ioma tempo kelkaj kohortestroj venis kun la sciigo, ke la pretorianoj, premataj de la amasoj, kun plej granda peno konservas la batalordon kaj, ne havante ordonon ataki, ne scias, kion fari.

— Dioj! — diris Nero — kia nokto! Unuflanke la brulo, aliflanke la ondeganta maro de l’ popolo.

Kaj li komencis serĉi pliajn esprimojn, kiuj povus bildigi la danĝerecon de la momento, sed vidante ĉirkaŭe palajn vizaĝojn kaj maltrankvilajn rigardojn, li ankaŭ ektimis.

— Donu al mi malhelan mantelon kun kapuĉo! — li ekkriis. — Ĉu vi kredas, ke vere okazos batalo?

— Sinjoro — respondis Tigellinus per necerta voĉo — mi faris ĉion, kion mi povis, sed la danĝero estas grava... Ekparolu, sinjoro, al la popolo kaj faru al ĝi promesojn.

— Cezaro parolu al la popolaĉo? Faru ĝin iu alia en mia nomo. Kiu akceptos tiun ĉi taskon?

— Mi! — respondis trankvile Petronius.

— Iru, amiko! vi estas al mi plej fidela en ĉiu malfacilaĵo... Iru kaj ne avaru promesojn.

Petronius turnis sin al la cezara sekvantaro kun vizaĝo senzorga kaj moka.

— Ĉeestantoj senatanoj — li diris — krom ili Piso, Nerva kaj Senecio — sekvu min.

Poste li deiris malrapide de la akvedukto, kaj tiuj, kiujn li kunvokis, sekvis lin ne sen hezito, sed kun iom pli granda kuraĝo, kiun inspiris al ili lia trankvileco. Petronius, veninte malsupren de la akvedukto, ordonis doni al si blankan ĉevalon kaj surseliĝinte, ekrajdis fronte de la akompanantoj, inter la profundaj pretorianoj vicoj, al la nigra, muĝanta popolamaso, senarma, havante en la mano nur maldikan eburan bastonon, kiun li uzis ordinare por sin apogi.

Kaj alveninte proksimen, li enpuŝis la ĉevalon en la amason. Ĉirkaŭe, ĉe la lumo de la brulo, oni vidis levitajn brakojn, armitajn per ĉiaspecaj armiloj, fajrantajn okulojn, ŝvitantajn vizaĝojn kaj muĝantajn, ŝaŭmokovritajn buŝojn. Furioza ondo tuj ĉirkaŭverŝis lin kaj lian sekvantaron, post ĝi oni vidis efektive kvazaŭ maron de kapoj, moviĝantan, bolantan, teruran.

La krioj kreskis ankoraŭ kaj ŝanĝis sin en nehoman muĝon; stangoj, forkegoj, eĉ glavoj balancis sin super la kapo de Petronius, rabemaj monoj etendis sin al la brido de lia ĉevalo kaj al li, sed li rajdis ĉiam pli profundan, malvarma, indiferenta, malestima. Iafoje li frapis per la bastono la kapojn de la plej atakemaj, tute kvazaŭ li estus trabatanta al si la vojon en ordinara interpremo, kaj tiu lia certeco, tiu trankvileco mirigis tamen la furiozan popolaĉon. Oni rekonis lin fine kaj multaj voĉoj komencis krii:

Petronius! Arbiter elegantarum! Petronius!

Petronius! — eksonis de ĉiuj flankoj.

Kaj laŭgrade kiel oni ripetadis lian nomon, la vizaĝoj ĉirkaŭe iĝadis malpli minacaj kaj la krioj malpli furiozaj, ĉar tiu eleganta patricio, kvankam li neniam klopodis pri favoro de la popolo, estis tamen ĝia favorato. Li havis la opinion de homo humana kaj malavara, kaj lia populareco kreskis precipe de la afero de Pedanius Secundus, en kiu li pledis por moderigo de la kruela verdikto, kondamnanta je morto ĉiujn sklavojn de la prefekto. Precipe la sklavamasoj amis lin de tiam per tia senmodera amo, kian malfeliĉuloj kaj premitoj kutime sentas al tiuj, kiuj elmontras al ili almenaŭ iomete da kompato. Krom tio en la nuna momento aliĝis al tio ankaŭ scivolo, kion diros la delegito de la cezaro, ĉar neniu dubis, ke la cezaro speciale lin delegis.

Kaj li, depreninte sian blankan, purpure borditan togon, levis ĝin supren kaj komencis svingi ĝin super la kapo, signe, ke li volas paroli.

— Silentu! silentu! — oni kriis de ĉiuj flankoj.

Post momento oni eksilentis efektive. Tiam li rektiĝis sur la ĉevalo kaj komencis paroli per laŭta, trankvila voĉo:

— Civitanoj! Tiuj, kiuj min aŭdos, ripetu miajn vortojn al tiuj, kiuj staras malpli proksime, kaj ĉiuj kondutu kiel homoj, ne kiel bestoj sur arenoj.

— Ni aŭskultas! ni aŭskultas!

— Aŭskultu do. La urbo estos rekonstruita. La ĝardenoj de Lucullus, de Maecenas, de Agrippina kaj de la cezaro estos al vi malfermitaj! Morgaŭ oni komencos disdonadon de greno, vino kaj olivoleo, tiel, ke ĉiu povu plenigi la ventron ĝis la gorĝo! Poste la cezaro aranĝos por vi cirkludojn, kiajn la mondo ĝis nun ne vidis, ĉe kiuj atendos vin festenoj kaj donacoj. Vi estos pli riĉaj post la brulo, ol antaŭ la brulo!

Respondis al li murmuro, kiu tiel disiradis de la mezo en ĉiujn direktojn, kiel ondoj disiras sur akvo, en kiun oni ĵetis ŝtonon; la homoj, kiuj staris pli proksime, ripetadis liajn vortojn al la pli malproksimaj. Poste tie kaj ie aŭdiĝis ekkrioj koleraj aŭ konsentaj, kiuj ŝanĝis sin fine en unu ĝeneralan, grandan kriegon:

Panem et circenses!!!

Petronius ĉirkaŭvolvis sin per la togo kaj dum ia tempo aŭskultis senmove, simila en sia blanka vesto al marmora statuo. La kriego kreskis, superbruis la krakojn de la brulo, sonis de ĉiuj flankoj kaj el ĉiam pli profunde, sed la delegito videble volis ankoraŭ ion diri, ĉar li atendis.

Kaj fine, denove ordoninte per levita mano silenton, li vokis:

— Mi promesas al vi panem et circenses; dume ekkriu honore al la cezaro, kiu vin nutras, vestas, poste iru dormi, aĉularo, ĉar baldaŭ krepuskiĝos la mateno.

Dirinte ĉi tion, li turnis la ĉevalon malantaŭen kaj, facile frapante per la bastono la kapojn de tiuj, kiuj baris al li la vojon, forrajdis malrapide al la pretorianaj vicoj.

Post momento li estis apud la akvedukto. Supre li renkontis preskaŭ panikon. Oni ne komprenis tie la ekkrion: panem et circenses, kaj kredis, ke ĝi estas nova eksplodo de furiozo. Oni eĉ ne supozis, ke Petronius saviĝos, tial Nero, ekvidinte lin, alkuris preskaŭ ĝis la ŝtuparo kaj kun vizaĝo, pala de emocio, komencis demandi:

— Kio do? Kio tie okazas? Ĉu oni jam batalas?

Petronius kaptis aeron en la bruston, spiris profunde kaj respondis:

— Je Polukso! Ili ŝvitas kaj odoraĉas! Oni donu al mi epilimma, aŭ mi svenos.

Poste li turnis sin al la cezaro.

— Mi promesis al ili — li diris — grenon, olivoleon, malfermon de la ĝardenoj kaj cirkludojn. Ili adoras vin denove kaj kriaĉas per la fenditaj lipoj je via gloro. Dioj, kiel malagrablan odoron havas tiu plebo!

— Mi havis la pretorianojn pretajn — ekkriis Tigellinus. — Kaj se vi ilin ne trankviligus, la kriemuloj eksilentus por ĉiam. Domaĝe, cezaro, ke vi ne permesis al mi uzi forton.

Petronius rigardis iom la parolanton, movis la ŝultrojn kaj diris:

— Ĝi ne estas ankoraŭ perdita. Eble vi devos ĝin uzi morgaŭ.

— Ne, ne! — diris la cezaro. — Mi ordonos malfermi al ili la ĝardenojn kaj disdonadi grenon. Dankon al vi, Petronius! Mi aranĝos cirkludojn, kaj tiun ĉi kanton, kiun vi aŭdis hodiaŭ, mi kantos publike.

Dirinte ĉi tion, li metis la manon sur la ŝultron de Petronius, silentis momente, kaj fine, trankviliĝinte, demandis:

— Diru sincere: kia mi ŝajnis al vi, kiam mi kantis?

— Vi indis la spektaklon, kiel la spektaklo indis vin — respondis Petronius.

Poste li turnis sin refoje al la brulo.

— Sed ni rigardu ankoraŭ — li diris — kaj adiaŭu la malnovan Romon.