Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton
Proksimuma tradukojaro: 1933
Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof
Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.
La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.
Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.
La vortoj de la apostolo inspiris fidon en la animojn de la kristanoj. La fino de la mondo ĉiam ŝajnis al ili proksima, ili komencis tamen kredi, ke la terura juĝo ne venos tuj kaj ke antaŭe ili vidos eble ankoraŭ finon de la regado de Nero, kiun ili konsideris kiel regadon de Antikristo, kaj punon de Dio por liaj venĝon vokantaj krimoj. Kuraĝigitaj en siaj koroj, ili komencis disiri post la fino de la preĝoj kaj reveni en siajn provizorajn rifuĝejojn, eĉ en Transtibron, ĉar venis famo, ke la fajro, metita en dekkelkaj lokoj, direktis sin kun ventoŝanĝo al la rivero kaj, konsuminte tie kaj ie, kion ĝi povis konsumi, ĉesis vastiĝadi.
La apostolo, akompanata de Vinicius kaj de la sekvanta ilin Chilo, ankaŭ forlasis la subteraĵon. La juna tribuno ne kuraĝis interrompi lian preĝon, dum ia tempo li paŝis do en silento, nur per la okuloj petegante kompaton kaj tremante de maltrankvilo. Sed multaj personoj venadis ankoraŭ kisi la manojn kaj la vestrandon de la apostolo, patrinoj etendadis al li siajn infanojn, aliaj genuiĝadis en la malluma, longa pasejo kaj, levante supren la lampojn, petis lian benon, aliaj fine, irante preter li, kantis, tiel, ke estis konvena momento nek por demando, nek por respondo. Same estis ankaŭ en la intermontaĵo. Nur kiam ili eliris sur pli liberan spacon, de kiu oni vidis jam la brulantan urbon, la apostolo, krucosigninte ĝin trifoje, turnis sin al Vinicius kaj diris:
— Ne timu. Proksime de ĉi tie estas kabano de fosisto, kie ni trovos Ligian kun Linus kaj kun ŝia fidela servanto. Kristo, kiu ŝin al vi destinis, gardis ŝin por vi.
Vinicius ŝanceliĝis kaj apogis sin per la mano sur roko. La vojo el Antiumo, la okazoj apud la muroj, la serĉado de Ligia meze de la varmegaj fumoj, la sendormo kaj la terura maltrankvilo pro ŝi elĉerpis preskaŭ ĉiujn liajn fortojn, kaj de la lastaj senigis lin la sciigo, ke tiu persono, plej kara al li en la mondo, estas proksime kaj ke post momento li ŝin ekvidos. Ekregis lin subite malforteco tiel granda, ke li ŝovis sin al la piedoj de la apostolo kaj, ĉirkaŭpreninte liajn genuojn, restis tiel, ne povante eldiri eĉ vorton.
Kaj la apostolo, defendante sin de danko kaj honoro, diris:
— Ne al mi, ne al mi, sed al Kristo!
— Kia potenca dio!! — aŭdiĝis de malantaŭe la voĉo de Chilo. — Sed mi ne scias, kion mi faru kun la muloj, kiuj atendas nin proksime.
— Leviĝu kaj sekvu min — diris Petro, prenante la junan viron je la mano.
Vinicius leviĝis. Ĉe la lumo de la brulego oni vidis larmojn, gutantajn de lia vizaĝo, pala pro emocio. Liaj lipoj tremis, kvazaŭ li preĝus.
— Ni iru — li diris.
Sed Chilo ripetis:
— Sinjoro, kion mi faru kun la muloj, kiuj atendas? Eble tiu ĉi respektinda profeto preferus rajdi, ol piediri?
Vinicius mem ne sciis, kion respondi, sed ekaŭdinte de Petro, ke la kabano de la fosisto trovas sin tute proksime, li diris:
— Rekonduku la mulojn al Macrinus.
— Pardonu, sinjoro, ke mi memorigas al vi la domon en Ameriolo. Kontraŭ tiu terura brulo facile estas forgesi pri tia bagatelaĵo.
— Vi ricevos ĝin.
— Ho! Nepo de Numa Pompilius, ĉiam mi estis certa, sed nun, kiam la promeson aŭdis ankaŭ tiu ĉi grandanima apostolo, mi eĉ ne memorigas, ke vi promesis al mi ankaŭ vinberejon. Pax vobiscum. Mi vin retrovos, sinjoro. Pax vobiscum.
Kaj ili respondis:
— Kaj kun vi.
Poste ambaŭ direktiĝis dekstren, al la montaĵoj. Envoje Vinicius diris:
— Sinjoro, lavu min per la akvo de bapto, por ke mi povu nomiĝi vera konfesanto de Kristo, ĉar mi amas Lin per ĉiuj fortoj de mia animo. Lavu min rapide, ĉar mi estas jam preta en la koro. Kaj kion Li ordonos al mi, tion mi faros, sed vi diru al mi, kion pli mi povus fari.
— Amu la homojn, kiel viajn fratojn — respondis la apostolo — ĉar nur per amo vi povas al Li servi.
— Jes! Mi tion komprenas kaj sentas. Estante infano, mi kredis je la romaj dioj, sed mi ilin ne amis, kaj tiun ĉi Solan mi amas tiel, ke kun ĝojo mi fordonus por Li la vivon.
Kaj li komencis rigardi la ĉielon, ripetante kun fervoro:
— Ĉar Li estas Sola! ĉar Li sola estas bona kaj kompatema! Do se estus eĉ pereanta ne nur tiu ĉi urbo, sed la tuta mondo, Lin solan mi konfesas kaj Lin solan mi adoras!
— Kaj li benos vin kaj vian hejmon — finis la apostolo.
Dume ili flankiĝis en alian intermontaĵon, en kies fino oni vidis malklaran lumeton. Petro montris ĝin per la mano kaj diris:
— Jen la kabano de la fosisto, kiu donis al ni rifuĝon, kiam, reveninte kun la malsana Linus el Ostriano, ni ne povis penetri en Transtibron.
Post momento ili alvenis. La kabano estis pli ĝuste kaverno, kavigita en roka abruptaĵo, kiun oni de ekstere fermis per muro, farita el argilo kaj kanoj. La pordo estis fermita, sed tra malfermaĵo, kiu anstataŭis fenestron, oni vidis la internon, lumigitan per fajro.
Iu malhela, grandega figuro leviĝis renkonte al la venintoj kaj komencis demandi:
— Kiuj vi estas?
— Servantoj de Kristo — respondis Petro. — Pacon al vi, Ursus.
Ursus klinis sin al la piedoj de la apostolo, poste, rekoninte Viniciuson, li ekkaptis lian manon je la artiko kaj levis ĝin al la buŝo.
— Ankaŭ vi, sinjoro? — li diris. — Benata estu la nomo de la Ŝafido pro la ĝojo, kiun vi kaŭzos al Callina.
Dirinte ĉi tion, li malfermis la pordon kaj ili eniris. La malsana Linus kuŝis sur fasko da pajlo kun malgrasa vizaĝo kaj frunto flava, kiel eburo. Apud la fajro sidis Ligia, tenante en la mano fasketon da malgrandaj fiŝoj, vicigitaj sur ŝnureto kaj destinitaj videble por la vespermanĝo.
Okupita per detirado de la fiŝoj de la ŝnureto kaj konvinkita, ke la eniranto estas Ursus, ŝi tute ne levis la okulojn. Sed Vinicius alproksimiĝis kaj, elparolinte ŝian nomon, etendis al ŝi la brakojn. Tiam ŝi leviĝis rapide: fulmo de miro kaj ĝojo trakuris ŝian vizaĝon, kaj sen vorto, kiel infano, retrovanta post tagoj de teruro kaj pereo sian patron aŭ patrinon, ŝi ĵetis sin en liajn malfermitajn brakojn.
Li ĉirkaŭprenis ŝin kaj dum ia tempo premis ŝin al la brusto ankaŭ kun tia ĝojekstazo, kvazaŭ ŝi estus mirakle savita. Poste do, disiginte la brakojn, li prenis per la manoj ŝiajn tempiojn, kisis la frunton, la okulojn, kaj denove ŝin ĉirkaŭbrakis, ripetante ŝian nomon, poste klinis sin al ŝiaj genuoj kaj manoj, salutis ŝin, adoris, honoris. Lia ĝojo estis simple senlima, same kiel lia amo kaj feliĉo.
Fine li komencis rakonti al ŝi, kiel li alkuris el Antiumo, kiel li serĉis ŝin apud la urbaj muregoj kaj meze de la fumoj, en la domo de Linus, kiom da ĉagreno, maltrankvilo kaj teruro li suferis, antaŭ ol la apostolo montris al li ŝian rifuĝejon.
— Sed nun — li parolis — kiam mi vin retrovis, mi ne lasos vin ĉi tie, kontraŭ tiu fajro kaj la furiozaj amasoj. Homoj murdas sin reciproke apud la muroj, sklavoj ribelas kaj rabas. Dio sola scias, kiaj novaj plagoj povas ankoraŭ frapi Romon. Sed mi savos vin, Ligia, kaj mi savos vin ĉiujn. Ho mia kara!... Ĉu vi volas, Ligia, kaj vi ĉiuj, iri kun mi Antiumon? Tie ni prenos ŝipon kaj veturos Sicilion. Miaj posedaĵoj estas viaj posedaĵoj, miaj domoj estas viaj domoj. Aŭskultu min! En Sicilio ni trovos Aulusojn, mi redonos vin al Pomponia kaj poste prenos vin el ŝiaj manoj. Vi ja, carissima, ne timas min plu. Bapto ankoraŭ ne lavis min, sed demandu Petron, ĉu antaŭ momento, irante al vi, mi ne diris, ke mi volas esti vera konfesanto de Kristo, kaj ĉu mi lin ne petis, ke li baptu min, eĉ en tiu ĉi kabano de l’ fosisto. Fidu al mi, Ligia, kaj vi ĉiuj fidu al mi.
Ligia aŭskultis kun lumanta vizaĝo liajn vortojn. Ĉiuj ili ĉi tie, antaŭe pro persekutoj flanke de la judoj, kaj nun pro la brulo kaj ĥaoso, kaŭzita de la katastrofo, vivis efektive en senĉesa necerteco kaj timo. Forveturo en la trankvilan Sicilion prezentus finon de ĉiuj maltrankviloj kaj kune komencus novan epokon de feliĉo en ilia vivo. Plie, se Vinicius volus kunpreni nur, Ligia solan, ŝi certe kontraŭstarus al la tento, ne volante forlasi Petron la apostolon kaj Linuson, sed Vinicius diris ja al ili: “Iru kun mi! miaj posedaĵoj estas viaj posedaĵoj, miaj domoj estas viaj domoj!”
Do, klininte sin al lia mano, por ĝin kisi signe de obeo, ŝi diris:
— Via hejmofajro estas mia hejmofajro.
Poste, hontiĝinte, ke ŝi eldiris la vortojn, kiujn, laŭ la romana moro, diradis nur junedzinoj ĉe la edziniĝo, ŝi ekflamis de ruĝo kaj staris en la brilo de la fajro kun mallevita kapo, necerta, ĉu oni ŝin ne riproĉos pro tio.
Sed en la okuloj de Vinicius bildis sin nur senlima adoro. Li turnis sin poste al Petro kaj ekparolis denove:
— Romo brulas laŭ la ordono de la cezaro. Jam en Antiumo li plendis, ke li neniam vidis grandan brulon. Sed se li ne hezitis antaŭ tia krimo, pensu, kio ankoraŭ povas okazi. Kiu scias, ĉu, veniginte la legiojn, li ne ordonos al ili elmurdi la loĝantojn? Kiu scias, kiaj proskripcioj sekvos, kiu scias, ĉu post la plago de fajro ne venos la plago de civila milito, de murdoj kaj de malsato? Savu vin, kaj ni savu Ligian. Tie ni traatendos trankvile la uraganon, kaj kiam ĝi pasos, vi revenos por semi denove vian semon.
Ekstere, flanke de Ager Vaticanus, aŭdiĝis, kvazaŭ por konfirmi la timojn de Vinicius, iaj malproksimaj krioj, plenaj de furiozeco kaj teruro. En la sama momento alvenis ankaŭ la fosisto, la mastro de la kabano, kaj rapide ferminte la pordon, ekkriis:
— Homoj murdas sin reciproke apud la cirko de Nero. Sklavoj kaj gladiatoroj ekatakis civitanojn.
— Ĉu vi aŭdas? — diris Vinicius.
— Pleniĝas la mezuro — diris la apostolo — kaj la batoj estos, kiel senlima maro.
Poste li turnis sin al Vinicius kaj, montrante Ligian, diris:
— Prenu tiun ĉi knabinon, kiun Dio al vi destinis, kaj savu ŝin. Linus, kiu estas malsana, kaj Ursus forveturu kun vi.
Sed Vinicius, kiu ekamis la apostolon per la tuta forto de sia pasia animo, vokis:
— Mi ĵuras al vi, majstro, ke mi ne lasos vin ĉi tie al pereo.
— Kaj la Sinjoro benos vin por via bonvolo — respondis la apostolo — sed ĉu vi ne aŭdis, ke Kristo trifoje ripetis al mi apud la lago: “Paŝtu miajn ŝafojn!”
Vinicius eksilentis.
— Se do vi, al kies zorgado neniu min konfidis, diras, ke vi ne lasos min ĉi tie al pereo, kiel vi volas, ke mi forlasu mian ŝafaron en la tago de l’ sortobato? Kiam estis fulmotondro sur la lago kaj kiam ni timis en niaj koroj, Li ne forlasis nin, kiel do mi, Lia fidela servanto, ne sekvu la ekzemplon de mia Sinjoro?
Subite Linus levis sian malgrasan vizaĝon kaj demandis:
— Kaj kiel mi ne sekvu vian ekzemplon, reprezentanto de la Sinjoro?
Vinicius komencis ŝovi la manon sur la kapo, kvazaŭ li batalus kun si mem aŭ baraktus kun la pensoj, poste, ekkaptinte la manon de Ligia, li diris per voĉo, en kiu vibris la energio de roma soldato.
— Aŭskultu min, Petro, Linus kaj vi, Ligia! mi parolis, kion diktis al mi mia homa saĝo, sed vi havas alian, kiu pensas ne pri la propra sekureco, sed pri la ordonoj de la Savinto. Jes! mi tion ankoraŭ ne komprenis kaj eraris, ĉar la vualo ne estas ankoraŭ forigita de miaj okuloj kaj la antaŭa naturo resonas en mi. Sed ĉar mi amas Kriston kaj volas esti Lia servanto, tial, kvankam la afero koncernas ion pli gravan al mi, ol mian kapon, mi nun genuiĝas antaŭ vi kaj ĵuras, ke mi ankaŭ plenumos la ordonon de amo kaj ne forlasos miajn fratojn en la tago de l’ sortobato!
Dirinte ĉi tion, li ekgenuis kaj subite ekregis lin ekstazo: la okulojn kaj la manojn li levis supren kaj komencis voki:
— Ĉu mi komprenas Vin jam, ho Kristo! ĉu mi jam indas Vin?
Liaj manoj tremis, la okuloj ekbrilis de larmoj, la korpon skuis tremo de kredo kaj amo, kaj Petro la apostolo prenis argilan amforon kun akvo kaj, proksimiĝinte al li, diris solene:
— Mi vin baptas, en la nomo de la Patro, de la Filo kaj de la Spirito, amen!
Tiam religia ekstazo ekregis ĉiujn ĉeestantojn. Ŝajnis al ili, ke la kabano pleniĝas per ia supertera lumo, ke ili aŭdas superteran muzikon, ke la roko de la kaverno malfermiĝas super iliaj kapoj, ke el la ĉielo flugas al ili amasoj da anĝeloj, kaj fore, supre, vidiĝas kruco kaj manoj tranajlitaj, benantaj.
Dume el ekstere aŭdiĝadis la krioj de la batalantoj kaj la bruo de la flamoj el la brulanta urbo.