Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO XLIX

Homaj amasoj tendostariĝis en la grandiozaj ĝardenoj de la cezaro, en la iamaj de Domitia kaj Agrippina, sur la kampo de Marso, en la ĝardenoj de Pompejus, Sallustius kaj Maecenas. Oni okupis portikojn, konstruaĵojn, destintajn por pilkludo, ĉarmajn somerdomojn kaj budojn, konstruitajn por bestoj. Pavoj, fenikopteroj, cignoj kaj strutoj, gazeloj kaj antilopoj el Afriko, cervoj kaj kapreoloj iĝis viktimoj de la amasoj. Oni komencis venigadi manĝoprovizojn el Ostio tiel abunde, ke sur flosoj kaj diversspecaj ŝipoj oni povis iri de unu bordo de Tibro al la alia, kiel sur ponto. Oni disdonadis grenon treege malkare, por la prezo de tri sestercoj, kaj al malriĉuloj tute senpage. Oni venigis grandegajn provizojn da vino, olivoleo kaj kaŝtanoj, el montaroj oni alpeladis ĉiutage amasojn da bovoj kaj ŝafoj. Mizeruloj, kiuj antaŭ la brulo rifuĝadis en la malriĉaj stratetoj de Suburra kaj en la ordinara tempo suferadis malsaton, vivis nun pli bone, ol antaŭe. La minaco de malsato estis decide forigita, pli malfacile estis tamen antaŭgardi kontraŭ perfortoj, raboj kaj malleĝaĵoj. La vaga vivo sekurigis senpunecon al rabuloj, tiom pli, ke ili proklamadis sin adorantoj de la cezaro kaj ne avaris al li aplaŭdojn, kie ajn li montriĝis. Ĉar, krome, la oficoj pro la forto de la faktoj malaktiviĝis kaj kune mankis loke sufiĉaj armofortoj, kiuj povus kontraŭagi la memvolajn agojn, tial en la urbo, loĝata de friponoj el la tuta tiama mondo, havis lokon aferoj super la homa imago. Ĉiunokte okazadis bataloj, murdoj, forkaptoj de virinoj kaj infanoj. Apud Porta Murgionis, kie estis haltejo por brutaroj, alpelataj el Kampanio, okazadis bataloj, en kiuj pereadis centoj da homoj. Ĉiumatene la bordoj de Tibro svarmis de dronigitaj korpoj, kiujn neniu enterigis kaj kiuj, rapide putrante pro la varmego, plenigadis la aeron per sufoka malbonodoro. En la tendaro komenciĝis malsanoj kaj homoj pli timemaj antaŭvidis grandan epidemion.

Kaj la urbo brulis senĉese. Nur en la sesa tago la brulo, trafinte la malplenajn spacojn de Eskvilino, sur kiuj oni intence detruis grandan nombron da domoj, komencis malfortiĝadi. Sed amasoj da ardantan karbo lumis ankoraŭ tiel brile, ke la popolo ne volis kredi, ke ĝi estas jam fino de la plago. Efektive en la sepa tago la brulo reeksplodis kun nova forto en la konstruaĵoj de Tigellinus, sed pro manko de materialo ĝi daŭris jam mallonge. Nur domoj, trae bruligitaj, faladis ankoraŭ tie kaj ie, ŝprucigante supren flamajn serpentojn kaj kolonojn da fajreroj. Sed iom post iom la funde ardantaj ruboj komencis supraĵe iĝadi nigraj. La ĉielo post sunsubiro ĉesis lumi de sanga brulruĝo kaj nur nokte en la vasta nigra dezerto saltis bluaj flamlangoj, eliĝantaj el amasoj da karbo.

El la dekkvar kvartaloj de Romo restis apenaŭ kvar, kalkulante en tio ankaŭ Transtibron. La ceteron formanĝis la flamoj. Kiam fine cindriĝis la karbomasoj, oni vidis de Tibro ĝis Eskvilino grandegan spacon grizan, malgajan, mortan, sur kiu elstaris vicoj da kamentuboj, kvazaŭ tombaj kolonoj en tombejoj. Inter tiuj kolonoj vagis tage funebraj aroj da homoj, serĉantaj jen karajn objektojn, jen la ostojn de karaj personoj. Nokte hundoj hurlis sur la cindraro kaj sur la ruinoj de la iamaj domoj.

La tuta malavareco kaj helpo, kiun la cezaro elmontris al la popolo, ne retenis minacojn kaj eksciton. Kontenta estis sole amaso da friponoj, ŝtelistoj kaj senhejmaj mizeruloj, kiuj povis ĝissate manĝi, trinki kaj rabi. Sed homoj, kiuj perdis siajn plej proksimajn personojn kaj havaĵojn, ne lasis pacigi sin per la malfermo de la ĝardenoj, nek per la disdonado de greno, nek per la promesoj de cirkludoj kaj donacoj. La malfeliĉo estis tro granda kaj tro senekzempla. Aliajn, en kiuj bruletis ankoraŭ ia fajrero de amo al la urbo-patrujo, malesperigis la famo, ke la malnova nomo Roma devas malaperi de la supraĵo de la tero kaj ke la cezaro intencas konstrui sur la cindroj novan urbon, nomotan Neropolis. La ondo de malkontenteco ŝvelis de tago al tago, kaj malgraŭ flatoj de la aŭgustanoj, malgraŭ mensogoj de Tigellinus, Nero, sentema al la favoro de la amasoj, kiel neniu el la antaŭaj cezaroj, pensis kun teruro, ke en tiu silenta batalo pro vivo aŭ morto, kiun li faris kontraŭ la patricioj kaj la senato, li povas resti senapoga. La aŭgustanoj mem estis ne malpli teruritaj, ĉar ĉiu morgaŭo povis alporti al ili pereon. Tigellinus pripensis venigon de kelkaj legioj el Malgranda Azio. Vatinius, kiu ridis eĉ tiam, kiam oni lin vangofrapis, perdis la humoron; Vitelius perdis la apetiton.

Aliaj konsilis inter si, kiel forturni la danĝeron, ĉar neniu malkonsciis, ke se iu eksplodo polvigus la cezaron, tiam, eble krom la sola Petronius, nek unu el la aŭgustanoj savus sian vivon. Al iliaj influoj oni ja atribuis la frenezaĵojn de Nero, al iliaj inspiroj oni imputis ĉiujn krimojn, kiujn li plenumis. La malamo kontraŭ ili estis preskaŭ pli granda, ol kontraŭ li mem.

Ili komencis do streĉi la mensojn, pensante, kiel senŝarĝiĝi de la respondeco por la bruligo de la urbo. Sed volante senŝarĝigi sin mem, ili devis purigi de la suspektoj ankaŭ la cezaron, ĉar alie neniu kredus, ke ili ne estis la kaŭzintoj de la malfeliĉego. Tigellinus interkonsilis tiucele kun Domitius Afer kaj eĉ kun Seneca, kvankam li malamegis la maljunan filozofon. Poppaea, komprenante ankaŭ, ke la pereo de Nero estus kune verdikto kontraŭ ŝi, petis konsilon de siaj konfidatoj kaj hebreaj pastroj, ĉar oni supozis ĝenerale, ke de kelkaj jaroj ŝi konfesis la kredon je Jehovo. Nero mem elpensadis rimedojn, ofte terurajn, pli ofte arlekenajn, kaj alterne li subiĝadis al teruro aŭ ludis, kiel infano, antaŭ ĉio li tamen plendis.

Foje en la domo de Tiberius, kiu estis savita de la brulo, daŭris longa kaj senefika interkonsilo. Petronius proponis lasi for la zorgojn kaj veturi Grekujon, poste Egipton kaj Malgrandan Azion. La vojaĝo estis jam delonge intencata, kial do ĝin prokrasti, se en Romo estas malgaje kaj danĝere.

La cezaro akceptis la konsilon kun fervoro, sed Seneca, pensinte dum momente, diris:

– Veturi estos facile, sed poste reveni – malpli facile.

– Je Heraklo! – respondis Petronius – reveni oni povus fronte de la aziaj legioj.

– Tiel mi faros – ekkriis Nero.

Sed Tigellinus komencis kontraŭparoli. Li mem sciis nenion elpensi, kaj se la ideo de Petronius venus en lian kapon, sendube li deklarus ĝin kiel savan, nun tamen gravis al li, ke Petronius ne montriĝu refoje la sola homo, kiu en malfacilaj momentoj scias savi ĉion kaj ĉiujn.

– Aŭskultu min, dia! – li diris – la konsilo estas pereiga! Antaŭ ol vi atingos Ostion, komenciĝos civila milito; kiu scias, ĉu iu el la vivantaj ankoraŭ idoj de la dia Aŭgusto ne proklamos sin cezaro, kaj tiam kion ni faros, se la legioj partiiĝos kun li?

– Ni faros tion – respondis Nero – ke antaŭe ni klopodos, ke ekmanku la idoj de Aŭgusto. Ili jam estas nemultaj, facile do estos liberiĝi de ili.

– Oni povas ĝin fari, sed ĉu nur tio ĉi gravas? Miaj soldatoj eĉ hieraŭ aŭdis en la amaso, ke cezaro devus esti viro tia, kiel Thraseas.

Nero ekmordis la lipojn. Post momento li tamen levis la okulojn supren kaj diris:

– Nesatigeblaj sendankuloj. Ili havas sufiĉe da greno kaj da karbo, sur kiu ili povas baki flanojn, kion pli ili volas?

Al tio ĉi Tigellinus diris:

– Venĝon.

Sekvis silento. Subite la cezaro ekstaris, levis la manon supren kaj diris:

“La koroj serĉas venĝon, kaj venĝo – viktimon.”

Poste, forgesinte pri ĉio, li vokis kun radianta vizaĝo:

– Oni donu al mi tabuletojn kaj skribilon, por ke mi notu tiun ĉi verson. Neniam Lucanus komponis ion similan. Ĉu vi rimarkis, ke mi trovis ĝin en unu sekundo?

– Ho, senkampara! – respondis kelkaj voĉoj.

Nero notis la verson kaj diris:

– Jes! la venĝon serĉas viktimon.

Poste li rigardis ĉirkaŭen, al la ĉeestantoj.

– Kaj se ni disvastigus la famon, ke Vatinius ordonis bruligi la urbon, kaj oferus lin al la venĝo de la popolo?

– Ho dia! kio mi estas? – ekkriis Vatinius.

– Vere! oni bezonas iun pli grandan, ol vi... Viteliuson?

Vitelius paliĝis, sed li komencis ridi.

– Mia graso – li diris – povus nur refajrigi la brulon.

Sed Nero pensis pri io alia, ĉar li serĉis en la animo viktimon, kiu efektive povus satigi la koleron de la popolo, kaj li trovis, kion li serĉis:

Tigellinus – li diris post momento – vi bruligis Romon!

La ĉeestantojn trakuris tremo. Ili komprenis, ke ĉi-foje la cezaro ĉesis ŝerci kaj ke venas momento riĉa je sekvoj.

Kaj la vizaĝo de Tigellinus kuntiriĝis, kiel faŭko de mordopreta hundo.

– Mi bruligis Romon laŭ via ordono – li diris.

Ili komencis rigardi unu la alian, kiel du demonoj. Sekvis tia silento, ke oni aŭdis zumadon de muŝoj, flugantaj tra la atrium.

Tigellinus – ekparolis Nero – ĉu vi min amas?

– Vi scias, sinjoro.

– Oferu vin por mi.

– Dia cezaro – respondis Tigellinus – kial vi donas al mi dolĉan trinkaĵon, kiun mi ne povas levi al buŝo? La popolo murmuras kaj ribelas, ĉu vi volas, ke ankaŭ la pretorianoj komencu ribeli?

La sento de teruro ekpremis la korojn de la ĉeestantoj. Tigellinus estis prefekto de la pretorio kaj liaj vortoj havis simple la sencon de minaco. Nero mem komprenis ĝin kaj lia vizaĝo kovriĝis per paleco.

Subite eniris Epaphroditus, liberigito de la cezaro, kun la sciigo, ke la dia aŭgustino deziras tuj vidi Tigellinuson, ĉar estas ĉe ŝi homoj, kiujn la prefekto devas elaŭskulti.

Tigellinus riverencis al la cezaro kaj eliris kun vizaĝo trankvila kaj malestima. Jen, kiam oni volis lin ekbati, li montris la dentojn, li konigis, kio li estas, kaj konante la timemon de Nero, li estis certa, ke tiu mondreganto neniam kuraĝos levi kontraŭ lin la manon.

Kaj Nero sidis momente en silento, sed vidante, ke la ĉeestantoj atendas de li iun vorton, li diris:

– Mi elvartis serpenton ĉe la sino.

Petronius movis la ŝultrojn, kvazaŭ volante diri, ke al tia serpento ne estas malfacile frakasi la kapon.

– Kion vi diras? Parolu, konsilu! – ekkriis Nero, rimarkinte lian movon – al vi sola mi fidas, ĉar vi havas pli da saĝo, ol ili ĉiuj, kaj vi amas min.

Petronius jam estis dironta: “Nomu min prefekto de la pretorio, kaj mi transdonos al la popolo Tigellinuson kaj kvietigos en unu tago la urbon”. Sed lia denaska maldiligenteco superis. Esti prefekto signifis, ĝuste dirante, porti sur la ŝultroj la personon de la cezaro kaj milojn da publikaj aferoj. Por kio li faru al si tiujn zorgojn? Ĉu ne estas pli bone legadi versaĵojn en la ĉarma biblioteko, rigardadi vazojn kaj statuojn, aŭ, tenante ĉe la brusto la dian korpon de Eunice, fingroludadi per ŝiaj oraj haroj kaj klinadi la buŝon al ŝia korala buŝo?

Li do diris:

– Mi konsilas veturi Aĥajon.

– Ha – respondis Nero – mi atendis de vi ion pli. La senato min malamegas. Se mi forveturos, kiu povas garantii, ke ili ne ekribelos kontraŭ mi kaj ne proklamos iun alian cezaron? La popolo estis al mi iam fidela, sed nun ĝi sekvos ilin... Je Hadeso! se tiu senato kaj tiu popolo havas unu solan kapon!...

– Permesu diri al vi, ho dia, ke volante konservi Romon, oni devas konservi almenaŭ kelkajn romanojn – diris Petronius kun rideto.

Sed Nero komencis plendi:

– Kion mi havas de Romo kaj de la romanoj? Oni aŭskultus min en Aĥajo. Ĉi tie ĉirkaŭas min nur perfido. Ĉiuj min forlasas! kaj vi ankaŭ estas pretaj min perfidi! Mi scias tion, mi scias! Vi eĉ ne pensas, kion diros pri vi la postaj generacioj, se vi forlasos tian artiston, kiel min.

Ĉe tio ĉi li manfrapis la frunton kaj ekkriis:

– Vere!... Meze de tiuj zorgoj forgesas mi ankaŭ, kio mi estas.

Dirinte ĉi tion, li turnis sin al Petronius kun vizaĝo jam tute sereniĝinta.

Petronius – li diris – la popolo murumuras, sed se mi prenus liuton kaj irus kun ĝi sur la Marsan kampon, se mi kantus al ĝi tiun kanton, kiun vi aŭdis dum la brulo, ĉu vi kredas, ke mi ne kortuŝus ĝin per mia kanto, kiel iam Orfeo kortuŝis la sovaĝajn bestojn?

Al tio ĉi respondis Tulius Senecio, kiu deziris reveni plej baldaŭ al siaj sklavinoj, venigitaj el Antiumo, kaj malpaciencis jam delonge:

– Sendube, cezaro, se oni lasus vin komenci.

– Ni veturu Grekujon! – diris Nero, tedite.

Sed en la sama momente eniris Poppaea, kaj post ŝi Tigellinus. La okuloj de la ĉeestantoj direktis sin malgraŭvole al li, ĉar neniam iu triumfanto surveturis tiel fiere Kapitolon, kiel li ekstaris antaŭ la cezaro.

Poste li komencis paroli malrapide kaj klare, per voĉo, en kiu sonis kvazaŭ grinco de fero:

– Aŭskultu min, cezaro, ĉar mi povas diri al vi: mi trovis! La popolo avidas venĝon kaj viktimon, ne unu tamen, sed centojn kaj milojn. Ĉu vi aŭdis iam, sinjoro, kiu estis Chrestos, krucumita de Pontius Pilatus? kaj ĉu vi scias, kiuj estas kristanoj? Ĉu mi ne rakontis al vi pri iliaj krimoj kaj senhontaj ritoj, pri iliaj antaŭdiroj, ke la mondo pereos de fajro? La popolo malamas ilin kaj suspektas. Neniu vidis ilin en la temploj, ĉar niajn diojn ili konsideras malbonaj spiritoj, neniam ili estas en Stadium, ĉar ili malestimas la veturojn. Neniam la manoj de iu kristano honoris vin per aplaŭdo. Neniam iu el ili konfesis vin dio. Ili estas malamikoj de la homa gento, malamikoj de la urbo kaj de vi, sinjoro. La popolo murmuras kontraŭ vi, sed ne vi, cezaro, ordonis al mi bruligi Romon, kaj ne mi ĝin bruligis... La popolo soifas venĝon – ĝi havu venĝon. La popolo soifas sangon kaj cirkludojn – ĝi havu ilin. La popolo suspektas vin – ĝiaj suspektoj direktiĝu aliflanken.

Nero aŭskultis komence kun granda miro. Sed laŭgrade kiel Tigellinus parolis, la aktora vizaĝo de la cezaro komencis ŝanĝi sin kaj alprenadi alterne la esprimon de kolero, doloro, kompato kaj indigno. Subite li leviĝis kaj, deĵetinte la togon, kiu falis al liaj piedoj, etendis supren ambaŭ manojn kaj momente restis tiel en silento.

Fine li ekparolis per la voĉo de tragika aktoro:

– Zeŭso, Apolono, Hero, Ateno, Persefono kaj vi ĉiuj senmortaj dioj, kial vi ne donis al ni vian helpon? Kian malbonon faris la malfeliĉa urbo al tiuj krueluloj, ke ili ĝin tiel senkompate bruligis?

– Ili estis malamikoj de la homa gento kaj de vi, sinjoro – diris Poppaea.

Kaj aliaj komencis voki:

– Faru justecon! Punu la brulmetintojn! La dioj mem volas venĝon!

Li sidiĝis, mallevis la kapon al la brusto kaj denove silentis, kvazaŭ tondrofrapita de la malnobleco, pri kiu li ekaŭdis. Sed post momento li ekskuis la manojn kaj ekparolis:

– Kiaj punoj kaj kiaj torturoj indas tian krimon?... Sed la dioj min inspiros kaj kun la helpo de la potencoj de Tartaro mi faros al mia malfeliĉa popolo tian spektaklon, ke dum jarcentoj ĝi min danke rememorados.

La frunton de Petronius koviris subite nubo. Li ekpensis pri la danĝero, kiu ekpezos super Ligia, super Vinicius, kiun li amis, kaj super ĉiuj tiuj homoj, kies instruon li malakceptis, sed pri kies senkulpeco li estis konvinkita. Li ekpensis ankaŭ, ke komenciĝos unu el tiuj sangaj orgioj, kiujn ne toleris liaj okuloj de belamanto. Sed antaŭ ĉio li diris al si: “Mi devas savi Viniciuson, kiu freneziĝos, se tiu knabino pereos”, kaj tiu ĉi konsidero superis ĉiujn aliajn, ĉar Petronius bone komprenis, ke li komencas ludon tiel danĝeran, kiel neniam en la vivo li ludis.

Li komencis tamen paroli facilmaniere kaj senzorge, kiel li parolis ordinare, kritikante aŭ mokante nesufiĉe estetikajn ideojn de la cezaro kaj de la aŭgustanoj:

– Vi trovis do la viktimojn! Bone! Vi povas eĉ sendi ilin sur arenojn aŭ vesti per la “doloraj tunikoj”. Ankaŭ bone! Sed aŭskultu min: vi havas la aŭtoritaton, vi havas la pretorianojn, vi havas la forton, estu do sinceraj, tiam almenaŭ, kiam neniu vin aŭdas. Trompu la popolon, sed ne vin mem. Transdonu al la popolo la kristanojn, kondamnu ilin al torturoj laŭ via plaĉo, havu tamen la kuraĝon diri al vi, ke ne ili bruligis Romon!... Fi! Vi nomas min arbitro de eleganteco, do mi deklaras, ke mi malamas mizerajn komediojn. Fi! Ha, kiel ĉio tio memorigas al mi la teatrajn budojn apud Porta Asinaria, kie la aktoroj, por distri la antaŭurban publikon, ludas diojn kaj reĝojn, kaj post la spektaklo trinkas acidan vinon kun bulbo aŭ ricevas batojn. Estu vere dioj kaj reĝoj, ĉar mi diras al vi, ke vi povas al vi permesi ĉi tion. Koncerne vin, cezaro, vi minacis nin per la juĝo de la postaj generacioj, sed pensu, ke ili juĝos vin ankaŭ. Je la dia Klio! Nero la mondreganto, Nero la dio bruligis Romon, ĉar li estis tiel potenca sur la tero, kiel Zeŭso sur Olimpo. Nero la poeto tiel amis poezion, ke li oferis por ĝi la patrujon! De la komenco de l’ mondo neniu faris ion similan. Mi petegas vin, en la nomo de la naŭ Libetridoj, ne rezignu tian gloran, ĉar kantoj pri vi sonos ĝis la fino do la jarcentoj. Kio estos kompare kun vi Priamo? kio Agamemnono? kio Aĥilo? kio la dioj mem? Ne gravas, ĉu la bruligo de Romo estas faro bona, sed ĝi estas granda kaj eksterordinara! Kaj krome mi diras al vi, ke la popolo ne levos kontraŭ vin la manon. Malvere! Havu kuraĝon! gardu vin de faroj malindaj je vi, ĉar minacas al vi nur tio, ke la postaj generacioj povos diri, “Nero bruligis Romon, sed estante malgrandanima cezaro kaj malgrandanima poeto, li malkonfesis sian grandan faron pro timo kaj ŝarĝis per la kulpo senkulpulojn!”

La vortoj de Petronius forte impresadis ordinare Neron, sed ĉi-foje Petronius mem ne faris al si iluziojn, ĉar li komprenis, ke tio, kion li diras, estas la lasta rimedo, kiu povas, vere, en favora okazo savi la kristanojn, sed pli certe ankoraŭ povas pereigi lin mem. Li ne hezitis tamen, ĉar li faris ĝin por Vinicius, kiun li amis, kaj por la hazardo, per kiu li ludis. “La kuboj estas ĵetitaj, li parolis al si, kaj mi vidos, kiom la timo pri la propra kapo superos en la simio la gloramon.”

Kaj en la animo li ned dubis, ke tamen superos la timo.

Dume post liaj vortoj sekvis silento. Poppaea kaj ĉiuj ĉeestantoj rigardis, kiel sorĉan bildon, la okulojn de Nero; tiu ĉi komencis levi la lipojn supren, proksimigante ilin ĝis la nazo, kiel li kutimis fari, se li ne sciis, kion decidi; fine embarasiteco kaj tedo speguliĝis evidente sur la vizaĝo.

– Sinjoro – ekparolis Tigellinus, vidante ĉi tion – permesu al mi foriri, ĉar kiam oni volas elmeti al pereo vian personon, kaj krome nomas vin malgrandanima cezaro, malgrandanima poeto, brulmetinto kaj komedianto, miaj oreloj ne povas elporti tiajn vortojn.

– Mi malgajnis – ekpensis Petronius.

Tamen, turninte sin al Tigellinus, li ĵetis al li rigardon, en kiu esti malrespekto de granda sinjoro kaj eleganta homo al mizerulo, poste li diris:

– Vin, Tigellinus, mi nomis komedianto, ĉar vi ludas komedion eĉ nun.

– Ĉu per tio, ke mi ne volas aŭskulti viajn insultojn?

– Per tio, ke vi ŝajnigas senliman amon al la cezaro, kaj antaŭ momento vi minacis lin per la pretorianoj, kion komprenis ni ĉiuj kaj li ankaŭ.

Tigellinus, kiu ne supozis, ke Petronius kuraĝos ĵeti sur la tablon similajn kubojn, perdis la kapon kaj multiĝis. Sed ĝi estis la lasta venko de la arbitro de eleganteco kontraŭ la rivalo, ĉar en la sama momento Poppaea diris:

– Sinjoro, kial vi povas permesi, ke tia penso trairu eĉ ies kapon, kaj tiom pli, ke iu kuraĝu eldiri ĝin laŭte en via ĉeesto.

– Punu la insultulon! – vokis Vitelius.

Nero levis denove la lipojn ĝis la nazo kaj, turnite al Petronius siajn vitrosimilajn okulojn de miopulo, diris:

– Tiel vi repagas al mi la amikecon, kiun mi havas al vi?

– Se mi eraras, pruvu tion al mi – respondis Petronius – sciu tamen, ke mi diras, kion al mi ordonas mia amo al vi.

– Punu la insultulon! – ripetis Vitelius.

– Faru ĝin – aŭdiĝis kelkaj voĉoj.

En la atrium iĝis brueto kaj movado, ĉar la homoj komencis forŝovi sin de Petronius. Forŝoviĝis eĉ Tulius Senecio, lia konstanta kunulo en la kortego, kaj la juna Nerva, kiu ĝis tiam elmontradis al li plej vivan amikecon. Post momento Petronius restis sola en la maldekstra parto de la atrium kaj kun rideto sur la lipoj, disŝovante per la mano la faldojn de sia togo, atendis ankoraŭ, kion diros aŭ faros la cezaro.

Kaj la cezaro diris:

– Vi volas, ke mi lin punu, sed li estas mia kunulo kaj amiko, do, kvankam li vundis mian koron, li sciu, ke tiu ĉi koro havas por amikoj nur... pardonon.

– Mi malgajnis kaj pereis – ekpensis Petronius.

Dume la cezaro leviĝis, la interkonsilo estis finita.