Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

ĈAPITRO LI

Petronius, elirinte el la palaco, ordonis porti sin al sia domo ĉe Carinae, kiu, ĉirkaŭite triflanke per ĝardeno kaj havante de antaŭe la malgrandan Forum Caecilium, escepte evitis pereon en la brulo.

Pro tio la aliaj aŭgustanoj, kiuj perdis siajn domojn, kaj en ili kune multegajn riĉaĵojn kaj artverkojn, nomis Petroniuson feliĉulo. Cetere oni delonge parolis pri li, ke li estas favorata filo de Fortuno, kaj la ĉiam kreskanta amikeco, kiun elmontradis al li la cezaro, ŝajnis konfirmi ankoraŭ tiun ĉi konvinkon.

Sed tiu favorata filo povis nun mediti nur eble pri la ŝanĝemo de tiu patrino, aŭ pli ĝuste pri ŝia simileco al Kronoso, formanĝanta la proprajn infanojn.

— Se mia domo estus forbrulinta — li parolis al si — kaj kune miaj gemoj, miaj etruriaj vazoj kaj aleksandriaj vitraĵoj kaj korintaj kupraĵoj, eble Nero efektive forgesus la ofendon. Je Polukso! Mi nur pensu, ke nur de mi dependis esti ĉi-momente prefekto de la pretorianoj. Mi deklarus Tigellinuson la bruliginto, kiu li cetere estas, mi vestus lin per dolora tuniko, transdonus al la popolo, mi sekurigus la kristanojn kaj rekonstruus Romon. Kiu scias eĉ, ĉu honestuloj ne prosperus de tiam pli bone. Mi devus tion fari, eĉ nur pro Vinicius. En la okazo de troa laboro mi cedus al li la prefektan oficon — kaj Nero eĉ ne povus kontraŭstari... Poste Vinicius, se plaĉus al li, kristanigu ĉiujn pretorianojn kaj eĉ la cezaron mem, tio ja neniel min ĝenus! Nero pia, Nero virta kaj kompatema — ĝi estus eĉ amuza spektaklo.

Kaj lia senzorgemo estis tiel granda, ke li komencis rideti. Sed post momento lia penso direktiĝis aliflanken. Ŝajnis al li, ke li estas en Antiumo kaj ke Paŭlo el Tarso parolis al li:

“Vi nomas nin malamikoj de la vivo, sed respondu al mi, Petronius: se la cezaro estus kristano kaj agus laŭ nia instruo, ĉu tiam via vivo ne estus pli sekura kaj pli sendanĝera?”

Kaj, rememorinte tiujn ĉi vortojn, li parolis al si plu:

— Je Kastoro! Kiom da kristanoj oni elmurdos ĉi tie, tiom da novaj Paŭlo trovos, ĉar, se la mondo ne povas bazi sin sur kanajleco, tiam li estas prava... Sed kiu scias, ĉu ĝi ne povas, se ĝi bazas sin. Mi mem, kiu lernis ne malmulte, ne ellernis, kiel esti sufiĉe granda kanajlo, kaj tial mi devos fine distranĉi miajn vejnojn... Sed tia devus ja esti la fino, kaj se ĝi eĉ ne estus tia, ĝi estus alia. Mi bedaŭras mian Eunicen kaj mian vazon el murho, sed Eunice estas libera, kaj la vazo iros kun mi... Ahenobarbus ricevos ĝin en neniu okazo! Mi bedaŭras ankaŭ Viniciuson. Cetere, kvankam mi malpli enuis en la lasta tempo, ol antaŭe, mi estas preta. En la mondo estas belo, sed la homoj pliparte estas tiel fiaj, ke ne valoras bedaŭri la vivon. Kiu sciis vivi, devas scii morti. Kvankam mi apartenis al la aŭgustanoj, mi estis homo pli libera, ol ili supozas. Ĉe tio li movis la ŝultrojn.

— Ili eble pensas tie, ke ĉi-momente tremas miaj genuoj kaj timo hirtigas la harojn sur mia kapo, dume mi, reveninte hejmen, banos min en viola akvo, poste mia orharulino mem ŝmiros min kaj post la manĝo ni ordonos kanti al ni plurvoĉe tiun himnon al Apolono, kiun komponis Anthemios. Mi mem diris iam: ne valoras pensi pri la morto, ĉar ĝi mem pensas pri ni, sen nia helpo. Admirinde tamen estus, se efektive ekzistus iaj Elizeaj kampoj, kaj sur ili la ombroj... Eunice venus iam al mi kaj ni vagadus kune sur herbejoj, kovritaj de asfodeloj. Mi trovus ankaŭ societon pli bonan, ol ĉi tie... Kiaj arlekenoj! kiaj artifikistoj, kia plebo abomena, sen gusto kaj poluro! Dek arbitroj de eleganteco ne ŝanĝus tiujn Trimalchionojn en decajn homojn. Je Persefono! mi havas ilin sufiĉe!

Kaj li rimarkis kun miro, ke jam io dividis lin de tiuj homoj. Li konis ja ilin bone kaj sciis antaŭe, kion pensi pri ili, nun tamen ili ekŝajnis al li pli malproksimaj kaj pli malestimindaj, ol ordinare. Vere li havis ilin sufiĉe.

Sed poste li komencis konsideri sian situacion. Dank’ al sia penetremo li komprenis, ke la pereo ne tuj lin minacas. Nero profitis ja la konvenan momenton, por eldiri kelkajn belajn, noblajn vortojn pri amikeco, pri pardono, kaj certagrade ligis per ili siajn manojn. Li devos nun serĉi pretekston, kaj antaŭ ol li ĝin trovos, povas pasi multe da tempo. Antaŭ ĉio li aranĝos cirkludon kun kristanoj — parolis al si Petronius — nur poste li ekpensos pri mi, kaj se tiel estas, ne valoras fari al si zorgojn, nek ŝanĝi la vivmanieron. Pli proksima danĝero minacas Viniciuson.

Kaj de tiu ĉi momento li pensis jam sole pri Vinicius, kiun li decidis savi.

La sklavoj portis rapide la portilon meze de ruinoj, cindramasoj kaj kamentuboj, de kiuj plenaj estis ankoraŭ Carinae, sed li ordonis al ili kuri tutforte, por atingi plej baldaŭ la hejmon. Vinicius, kies insula forbrulis, loĝis ĉe li kaj feliĉe estis hejme.

— Ĉu vi vidis hodiaŭ Ligian? — demandis Petronius, enirante.

— Mi ĵus revenis de ŝi.

— Aŭskultu, kion mi diros, kaj ne perdu la tempon, por demandoj. Oni decidis hodiaŭ ĉe la cezaro atribui al la kristanoj la bruligon de Romo. Minacas ilin persekutado kaj torturoj. Oni ilin ekĉasos en plej proksimaj momentoj. Prenu Ligian kaj forkuru senprokraste, eĉ trans Alpojn aŭ en Afrikon. Kaj rapidu, ĉar de Palatino pli proksime estas al Transtibro, ol de ĉi tie!

Vinicius estis efektive tro bona soldato, por perdi la tempon por superfluaj demandoj. Li aŭskultis kun brovoj kuntiritaj, kun vizaĝo atenta kaj severa, sed sen teruro. Videble la unua sento, kiu vekiĝadis en lia naturo kontraŭ danĝero, estis la preteco al batalo kaj kontraŭstaro.

— Mi iras — li diris.

— Unu vorton pli: prenu sakon da oro, prenu armilon kaj aron da viaj sklavoj-kristanoj. Se bezone — forkaptu ŝin atake!

Vinicius jam estis en la pordo de la atrium.

— Sendu al mi sciigon per sklavo — vokis Petronius post la foriranto.

Kaj, restinte sola, li komencis paŝi laŭlonge de la kolonoj, ornamantaj la atrium, pensante pri tio, kio okazos. Li sciis, ke Ligia kaj Linus revenis jam post la brulo en sian antaŭan loĝejon, kiu, same kiel pliparto de Transtibro, evitis pereon, kaj tio ĉi estis malfavora cirkonstanco, ĉar alie ne estus facile trovi ilin en la amasoj. Li esperis tamen, ke neniu ja scias sur Palatino, kie ili loĝas, kaj sekve ke Vinicius antaŭos la pretorianojn. Venis al li ankaŭ la ideo, ke Tigellinus, volante elĉasi unufoje kiel eble plej multajn kristanojn, devas streĉi la reton tra la tuta Romo, tio estas dividi la pretorianojn en malgrandajn grupojn. Se oni sendos ne pli, ol dek homojn, por ŝin kapti — li pensis — la liga titano mem rompos al ili la ostojn, kiom do pli certe, se helpos lin Vinicius. Kaj pensante pri tio, li rekuraĝiĝis. Kontraŭstari armite la pretorianojn signifis, vere, preskaŭ la samon, kiel komenci militon kontraŭ la cezaro. Petronius sciis ankaŭ, ke se Vinicius savos sin de la venĝo de Nero, tiu venĝo povos fali sur lin, sed li nemulte zorgis pri tio. Kontraŭe, la penso, ke li konfuzos la planojn al Nero kaj Tigellinus, gajigis lin. Li decidis avari por tio nek monon, nek homojn, kaj ĉar Paŭlo el Tarso konvertis ankoraŭ en Antiumo plimulton da liaj sklavoj, li povis esti certa, ke en la defendo de kristanino li povas fidi ilian pretecon kaj oferemon.

Eniro de Eunice interrompis lian meditadon. Je ŝia vido ĉiuj liaj embarasoj kaj zorgoj malaperis for. Li forgesis la cezaron, la malfavoron, kiu lin trafis, la malnoblajn aŭgustanojn, la persekutadon, minacantan al la kristanoj, Viniciuson kaj Ligian, kaj rigardis sole ŝin per la okuloj de estetikulo, kiu adoras belan formon, kaj de amanto, al kiu el tiu ĉi formo spiras amo. Ŝi, vestita per travidebla Coa vestis, el sub kiu trabrilis ŝia roza korpo, esti efektive belega, kiel diino. Sentante sin krom tio adorata kaj amante lin per la tuta animo, ĉiam avida je liaj karesoj, ŝi komencis flami de ĝojo, kvazaŭ ne konkubino ŝi estus, sed senkulpa knabino.

— Kion vi diros, Ĥarito? — demandis Petronius, etendante al ŝi la brakojn.

Kaj ŝi, klinante al li sian oran kapon, respondis:

— Sinjoro, venis Anthemios kun kantistoj kaj demandas, ĉu vi volos aŭskulti lin hodiaŭ?

— Li atendu. Li kantos al ni dum la tagmanĝo sian himnon al Apolono. Ĉirkaŭe estas ankoraŭ ruinoj kaj cindroj, kaj ni aŭskultos himnon al Apolono! Je la boskoj de Pafoso! kiam mi vidas vin en tiu ĉi Coa vestis, ŝajnas al mi, ke Afrodito vualis sin per ĉielteksaĵo kaj staras antaŭ mi.

— Ho sinjoro! — diris Eunice.

— Venu ĉi tien, Eunice, metu la brakojn ĉirkaŭ mian kolon kaj donu al mi vian buŝon... Ĉu vi min amas?

— Mi ne pli amus Zeŭson.

Dirinte ĉi tion, ŝi alpremis la buŝon al lia buŝo, tremante pro feliĉo en liaj brakoj.

Sed post momento Petronius diris:

— Kaj se ni devus disiĝi?

Eunice rigardis kun subita timo en liajn okulojn:

— Kion vi diras, sinjoro?...

— Ne timu!... Ĉar vidu, kiu scias, ĉu mi ne devos iri malproksiman vojaĝon...

— Kunprenu min...

Sed Petronius ŝanĝis subite la temon de la interparolo kaj demandis:

— Diru al mi, ĉu sur la ĝardenaj herbejoj estas asfodeloj?

— En la ĝardeno la cipresoj kaj la herbejoj flaviĝis de la brulo, forfalis la foliaj de la mirtoj kaj la tuta ĝardeno aspektas kvazaŭ morta.

— La tuta Romo aspektas kvazaŭ morta kaj baldaŭ ĝi estos vera tombejo. Ĉu vi scias, ke estas eldonota edikto kontraŭ la kristanoj kaj komenciĝos persekutado, dum kiu pereos miloj da homoj?

— Pro kio oni ilin punos, sinjoro? Ili estas homoj bonaj kaj trankvilaj.

— Ĝuste pro ĉi tio.

— Ni do veturu marborden. Viaj diaj okuloj ne ŝatas rigardi sangon.

— Bone, sed dume mi devas bani min. Venu en la elaeothesium ŝmiri miajn brakojn. Je la zono de Cypria! neniam ankoraŭ vi ŝajnis al mi tiel belega. Mi ordonos fari por vi bankuvon en la formo de konko, kaj vi estos en ĝi, kiel multekosta perlo... Venu, Orhara.

Li foriris, kaj horon poste kun rozkronoj sur la kapoj, kun nebulvualitaj okuloj ili kuŝiĝis antaŭ tablo, kovrita per oraj manĝiloj. Servis ilin knabetoj, alivestitaj kiel amoroj, kaj ili, trinkante glutojn da vino el pokaloj, ĉirkaŭvolvitaj per hedero, aŭskultis himnon al Apolono, kantatan ĉe la sono de harpoj sub la direkto de Anthemios. Kion povis por ili signifi, ke ĉirkaŭ la domo etendis sin supren el ruinoj kamentuboj de domoj, ke ventblovoj disportadis la cindrojn de Romo. Ili sentis sin feliĉaj kaj pensis nur pri la amo, kiu ŝanĝadis ilian vivon kvazaŭ en dian sonĝon.

Sed, antaŭ ol la himno estis finita, eniris en la manĝejon la estro de la atrium.

— Sinjoro — diris li per voĉo, en kiu vibris maltrankvilo — centuriestro kun taĉmento da pretorianoj staras antaŭ la pordego kaj laŭ ordono de la cezaro deziras paroli kun vi.

La kantado kaj la sonoj de la harpoj ĉesis. La maltrankvilo ekposedis ĉiujn ĉeestantojn, ĉar la cezaro en la rilatoj kun siaj amikoj ne uzis ordinare pretorianojn kaj ilia alveno en tiu tempo anoncis nenion bonan. Petronius sola ne elmontris eĉ plej etan emocion kaj diris, kiel parolas homo, tedata per senĉesaj alkovoj:

— Oni povus lasi min trankvile tagmanĝi.

Poste li turnis sin al la atriensis:

— Li eniru.

La sklavo malaperis post la kurteno; momenton poste aŭdiĝis pezaj paŝoj kaj en la triclinium eniris konata al Petronius centestro Aper, komplete armita, kun fera kasko sur la kapo.

— Nobla sinjoro — li diris — jen letero de la cezaro.

Petronius etendis maldiligente sian blankan manon, prenis la tabuletojn kaj, ĵetinte al ili rigardon, transdonis ilin kun plena trankvilo al Eunice.

— La cezaro legos hodiaŭ vespere novan kanton el Troica — li diris — kaj invitas min, ke mi venu.

— Estas al mi ordonite nur transdoni la leteron — diris la centestro.

— Jes. Ne estos respondo. Sed eble vi, centestro, sidiĝos kun ni por momento kaj trinkos pokalon da vino?

— Dankon al vi, nobla sinjoro. Pokalon da vino mi volonte trinkos je via sano, sed sidiĝi mi ne povas, ĉar mi estas en servo.

— Kial oni transdonis la leteron al vi, anstataŭ sendi ĝin pere de sklavo?

— Mi ne scias, sinjoro. Eble tial, ke oni min sendis samdirekten en alia afero.

— Mi scias — diris Petronius — kontraŭ la kristanoj.

— Jes, sinjoro.

— Ĉu oni komencis la kaptadon antaŭ longe?

— Kelkajn taĉmentojn oni sendis Transtibron jam antaŭ la tagmezo.

Dirinte ĉi tion, la centuriestro verŝis el la pokalo iom da vino honore al Marso, poste eltrinkis ĝin kaj diris:

— Donu al mi la dioj, kion vi volas, sinjoro.

— Prenu ankaŭ tiun ĉi pokalon — diris Petronius.

Poste li donis signon al Anthemios, ke li finu la himnon al Apolono.

— La Kuprobarba komencas mokludi kun mi kaj kun Vinicius — li parolis al si mem, kiam la harpoj eksonis denove. — Mi divenas lian intencon! Li volis min teruri, alsendante la inviton per de centuriestro. Oni demandos vespere la centestron, kiel mi lin akceptis. Ne, vi ne ĝojos tro multe, malica kaj kruela pupaĉo. Mi scias, ke la ofendon vi ne forgesos, ke mi ne evitos pereon, se vi tamen pensas, ke mi rigardos petege en viajn okulojn, ke vi vidos sur mia vizaĝo timon kaj humilecon, vi eraras.

— La cezaro skribas: “Venu, se vi deziras” — diris Eunice — ĉu vi iros?

— Mi estas en bonega humoro kaj mi povas aŭskulti eĉ liajn versaĵojn, do mi iros, tiom pli, ke Vinicius ne povas iri.

Efektive, post la tagmanĝo kaj post la ordinara promeno li konfidis sin en la monojn de sklavinoj, frizantaj la harojn, kaj de sklavinoj, ondigantaj la faldojn. Horon poste, bela, kiel dio, li ordonis porti sin sur Palatinon. La horo estis malfrua, la vespero varma, la luno brilis tiel lume, ke la lampadarii, irantaj antaŭ la portilo, estingis la torĉojn. Sur la stratoj kaj meze de la rubamasoj vagis duonebriaj de vino aroj da homoj, vestitaj per hedero kaj lonicero, portantaj en la manoj branĉetojn de mirto kaj laŭro, kiujn al ili havigis la cezaraj ĝardenoj. Abundo da greno kaj espero de cirkludoj plenigis per ĝojo la homajn korojn. Kelkloke oni kantis kantojn, glorantajn, la “dian nokton” kaj amon; kelkloke oni dancis ĉe la lunlumo; kelkfoje la sklavoj devis voki pri loko por la portilo de la “nobla Petronius”, kaj tiam la amaso disŝovadis sin, voĉante ekkriojn honore al sia favorato.

Li dume pensis pri Vinicius kaj miris, ke li ricevis de li nenian sciigon. Li estis epikurano kaj egoisto, tamen, rilatante jen kun Paŭlo el Tarso, jen kun Vinicius, kaj aŭdante ĉiutage pri la kristanoj, li iom aliiĝis, kvankam li mem tion ne sciis. Blovis al li de ili la vento, kiu ĵetis en lian animon nekonatajn semojn. Ekster la propra persono komencis lin interesi aliaj homoj, al Vinicius li havis cetere ĉiam amon, ĉar ankoraŭ en sia infaneco li tre amis lian patrinon, sian fratinon, kaj nun, preninte parton en liaj aferoj, li rigardis ilin ankaŭ kun tia intereso, kvazaŭ li rigardus ian tragedion.

Li ne perdis la esperon, ke Vinicius antaŭvenis la pretorianojn kaj forkuris kun Ligia, aŭ eventuale, ke li rekaptis ŝin atake. Sed li preferus havi certecon, ĉar li antaŭvidis, ke eble li devos respondi diversajn demandojn, al kiuj li preferus esti preparita.

Haltinte antaŭ la domo de Tiberius, li eliris el la portilo kaj post momento eniris en la atrium, plenan jam de aŭgustanoj. La hieraŭaj amikoj, kvankam mirigis ilin, ke li estis invitita, forŝovadis sin ankoraŭ de li, sed li paŝis meze de ili, belega, en maniero facila, senzorga kaj kun tia certeco, kvazaŭ li mem povus disponi favorojn. Kelkaj do, vidante lin, maltrankviliĝis en la animo, ĉu ne estis tro frue elmontri al li indiferentecon.

La cezaro ŝajnigis tamen, ke li ne vidas Petroniuson kaj ne respondis al lia saluto, ŝajnigante sin okupita per interparolo. Aliflanke proksimiĝis al li Tigellinus kaj diris:

— Bonan vesperon, arbitro de eleganteco. Ĉu ĉiam ankoraŭ vi asertas, ke ne la kristanoj bruligis Romon?

Petronius movis la ŝultrojn kaj, frapetante lin sur la skapolon, kiel liberigiton, respondis:

— Vi scias same bone, kiel mi, kion opinii pri tio.

— Mi ne kuraĝas kompari min kun via saĝeco.

— Kaj vi estas parte prava, ĉar en tiu okazo, kiam la cezaro legos nun al ni novan kanton el Troica, vi devus, anstataŭ krii, kiel pavo, eldiri ian sensencan frazon.

Tigellinus ekmordis la lipojn. Li ne estis tre kontenta, ke la cezaro decidis deklami hodiaŭ novan kanton, ĉar tio ĉi prezentis kampon, sur kiu li ne povis konkuri kun Petronius. Efektive, dum la deklamado Nero malgraŭvole, pro la malnova kutimo, turnadis la okulojn al Petronius, zorge atentante, kion li legos en lia vizaĝo. Kaj tiu ĉi aŭskultis, levante iafoje la brovojn, iafoje kapjesante, iafoje streĉante la atenton, kvazaŭ li volus kontroli, ĉu li bone aŭdis. Kaj poste li aŭ laŭdis, aŭ kritikis, postulante korektojn aŭ poluron de kelkaj versoj. Nero mem sentis, ke aliaj en troigitaj laŭdoj celas nur la propran bonon, dum li nur sola okupas sin per la poezio por la poezio mem, li sola estas kompetenta, kaj se li ion laŭdas, oni povas esti certa, ke la versoj meritas laŭdon. Kaj iom post iom li komencis paroli kun li, diskuti, kaj fine, kiam Petronius esprimis dubon pri trafeco de iu parolturno, la cezaro diris al li:

— Vi vidos en la lasta kanto, kial mi ĝin uzis.

— Ha! — ekpensis Petronius — do mi ĝisvivos la lastan kanton.

Kaj pluraj, aŭdinte ĉi tion, parolis al si mem:

— Ve al mi! Petronius, havante lasitan tempon, povas reakiri la favoron kaj faligi eĉ Tigellinuson.

Kaj denove oni komencis proksimiĝadi al li. Sed la fino de la vespero estis malpli feliĉa, ĉar la cezaro en la momento, kiam Petronius lin adiaŭis, demandis subite kun kuntiritaj palpebroj kaj kun vizaĝo kune malica kaj ĝojplena:

— Kaj kial Vinicius ne venis?

Se Petronius estus certa, ke Vinicius kaj Ligia jam estas ekster la urbaj pordegoj, li redirus: “Li edziĝis laŭ via permeso kaj forveturis”. Sed, vidante strangan rideton de Nero, li rediris:

— Via invito, ho dia, ne trovis lin hejme.

— Diru al li, ke mi plezure lin vidos — respondis Nero — kaj diru al li en mia nomo, ke li ne preterlasu la cirkludojn, en kiuj partoprenos kristanoj.

Petroniuson maltrankviligis tiuj ĉi vortoj, ĉar ŝajnis al li, ke ili rilatas rekte al Ligia. Enirinte la portilon, li ordonis porti sin hejmen eĉ pli rapide, ol matene. Ĝi ne estis tamen facila afero. Antaŭ la domo de Tiberius staris amaso densa kaj brua, ebria, kiel antaŭe, tamen ne kantanta, ne dancanta, sed kvazaŭ agitita. De malproksime aŭdiĝadis iaj krioj, kiujn Petronius komence ne povis kompreni, sed kiuj potenciĝadis, kreskis kaj fine ŝanĝis sin en unu sovaĝan muĝon:

— La kristanojn al leonoj!!

— La brilaj portiloj de la korteganoj movis sin antaŭen meze de la hurlanta amaso. El la fundoj de bruligitaj stratoj alkuradis ĉiam novaj aroj, kiuj, ekaŭdinte la ekkrion, komencis ĝin ripeti. Oni transdonadis el buŝo al buŝo la famon, ke la kaptado daŭras jam de la tagmezo, ke oni kaptis jam multegajn brulmetintojn, kaj baldaŭ sur ĉiuj nove skizitaj kaj malnovaj stratoj, en malvastejoj, falintaj en rubojn, ĉirkaŭ Palatino, sur ĉiuj montaĵoj kaj en ĉiuj ĝardenoj, tra la tuta larĝa kaj longa Romo sonis ekkrioj ĉiam pli furiozaj:

— La kristanojn al leonoj!

— Brutaro — ripetadis Petronius — popolo inda je la cezaro!

Kaj li komencis pensi, ke tia mondo, bazita sur perforto, sur krueleco, pri kiu eĉ barbaroj havis nenian imagon, sur krimoj kaj sur furioza dibaĉado, ne povas tamen daŭri. Romo estis estro de la mondo, sed ankaŭ absceso de la mondo. Spiris de ĝi kadavra odoro. Sur la putran vivon estis falanta la ombro de morto. Ofte oni parolis pri tio eĉ inter la aŭgustanoj, sed antaŭ la okuloj de Petronius neniam pli klare ekstaris tiu ĉi vero, ke tiu florkronita ĉaro, sur kiu staras, kiel triumfanto, Romo, trenante post si katenitan araĉon de nacioj, iras al abismo. La vivo de la mondreganta urbego ekŝajnis al li ia arlekena procesio kaj ia orgio, kiu tamen devas finiĝi.

Li komprenis nun, ke sole la kristanoj havas iajn novajn bazojn de la vivo, sed li kredis, ke el la kristanoj restos baldaŭ neniu. Kaj tiam?

La arlekena precesio iros pluen sub la komando de Nero kaj se Nero pasos, troviĝos iu alia, sama aŭ pli malbona, ĉar kun tia popolo kaj tiaj patricioj estas neniaj kaŭzoj, ke troviĝu iu pli inda. Estos nova orgio, kaj krome ĉiam pli malnobla kaj pli abomena.

Kaj orgio ne povas daŭri eterne; oni devas post ĝi iri dormi, simple pro nura laceco.

Pensante pri tio ĉi, Petronius mem eksentis sin treege laca. Ĉu valoras vivi, kaj plie, vivi en necerteco pri la morgaŭa tago nur tial, por rigardi similan ordon de la mondo? La genio de morto ne estas ja malpli bela, ol la genio de dormo, kaj ankaŭ li havas flugilojn ĉe la brakoj.

La portilo haltis antaŭ la pordo de la domo, kiun la gardema pordisto tuj malfermis.

— Ĉu la nobla Vinicius revenis? — demandis lin Petronius.

— Antaŭ momento, sinjoro — respondis la sklavo.

— Sekve li ŝin ne rekaptis! — ekpensis Petronius.

Kaj, deĵetinte la togon, li enkuris en la atrium. Vinicius sidis sur tripiedo, kun kapo mallevita preskaŭ ĝis la genuoj kaj kun manoj sur la kapo, sed je la bruo de la paŝoj li levis sian ŝtonsimilan vizaĝon, en kiu nur la okuloj febre brilis.

— Vi venis tro malfrue? — demandis Petronius.

— Jes. Oni malliberigis ŝin antaŭtagmeze.

Sekvis momento da silento.

— Vi vidis ŝin?

— Jes.

— Kie ŝi estas?

— En la Mamertina malliberejo.

Petronius ektremis kaj komencis rigardi Viniciuson per demandaj okuloj.

Tiu ĉi komprenis.

— Ne! — li diris. — Oni ne metis ŝin en Tulianum*, nek eĉ en la mezan malliberejon. Mi subaĉetis la gardiston, ke li cedu al ŝi sian ĉambreton. Ursus kuŝiĝis ĉe la sojlo kaj gardas ŝin.

* La plej malalta parto de la malliberejo, kuŝanta tute sub la tero, kun unu sola malfermaĵo en la plafono. Tie mortis pro malsato Jugurtha.

— Kial Ursus ne defendis ŝin?

— Oni alsendis kvindek pretorianojn. Cetere Linus malpermesis al li.

— Kaj Linus?

Linus estas mortanta. Tial oni lin ne prenis.

— Kion vi intencas?

— Savi ŝin aŭ morti kun ŝi. Mi ankaŭ kredas je Kristo.

Vinicius parolis ŝajne trankvile, sed en lia voĉo estis io tiel korŝira, ke la koro de Petronius ektremis de sincera kompato.

— Mi vin komprenas — li diris — sed kiel vi volas ŝin savi?

— Mi subaĉetis la gardistojn, unue tial, por sekurigi ŝin de ofendoj, kaj due, ke ili ne malhelpu ŝian forkuron.

— Kiam ĝi devas okazi?

— Ili respondis, ke ili ne povas transdoni ŝin al mi senprokraste, ĉar ili timas la respondecon. Kiam la malliberejoj pleniĝos per amasoj da homoj kaj kiam oni perdos la kalkulon de la malliberuloj, tiam ili redonos ŝin al mi. Sed tio ĉi estas lasta rimedo. Antaŭe vi savu ŝin kaj min! Vi estas amiko de la cezaro. Li mem donis al mi Ligian. Iru al li kaj savu min!

Petronius, anstataŭ respondi, vokis sklavon kaj, ordoninte al li alporti du malhelajn mantelojn kaj du glavojn, turnis sin al Vinicius.

— Envoje mi rakontos al vi — li diris. — Dume prenu mantelon, prenu armilon kaj ni iru en la malliberejon. Tie donu al la gardistoj cent mil sestercojn, donu sumon duoblan aŭ kvinoblan, ke ili nur ellasu Ligian senprokraste. Alie estos tro malfrue.

— Ni iru — diris Vinicius.

Kaj post momento ambaŭ troviĝis sur la strato.

— Kaj nun aŭskulti min — diris Petronius. — Mi ne volis perdi la tempon. Mi estas de hodiaŭ en malfavoro. Mia propra vivo kvazaŭ pendas sur hareto kaj tial mi povas nenion efiki ĉe la cezaro. Pli malbone eĉ! Mi estas certa, ke li agus kontraŭ mia peto. Se tiel ne estus, ĉu mi konsilus al vi, ke vi forkuru kun Ligia aŭ rekaptu ŝin? En tiu okazo, se vi sukcesus forkuri, la kolero de la cezaro direktus sin kontraŭ mi. Sed pli verŝajne li farus hodiaŭ ion laŭ via peto, ol laŭ mia. Ne kalkulu tamen ankaŭ je tio ĉi. Eligu ŝin el malliberejo kaj forkuru! Nenio pli restas al vi. Kiam tio ĉi ne sukcesos, venos la vico por aliaj rimedoj. Dume sciu, ke oni malliberigis Ligian ne nur pro la kredo je Kristo. Ŝin kaj vin persekutas la kolero de Poppaea. Ĉu vi memoras, ke vi ofendis la aŭgustinon kaj ke vi rifuzis ŝian amon? Ŝi scias, ke vi rifuzis ĝin pro Ligia, kiun eĉ sen tiu ĉi kaŭzo ŝi ekmalamis de la unua rigardo. Ŝi ja penis jam antaŭe pereigi Ligian, atribuante al ŝiaj sorĉoj la morton de sia infano. En tio, kio okazis, estas la mano de Poppaea! Per kio vi povas klarigi, ke Ligia estis malliberigita la unua? Kiu povis montri la domon de Linus? Mi diras al vi, ke oni spionis ŝin jam delonge! Mi scias, ke mi disŝiras vian animon kaj senigas vin de la lastaj esperoj, sed mi tion diras al vi tial, ke se vi ŝin ne liberigos, antaŭ ol venos al ili la ideo, ke vi tion povos, tiam vi ambaŭ pereos.

— Jes! Mi komprenas! — respondis Vinicius.

La stratoj pro la malfrua horo estis malplenaj, tamen la pluan interparolon rompis al ili iranta de kontraŭe ebria gladiatoro, kiu ŝanceliĝis sur Petroniuson tiel, ke li apogis sin per la mano sur lian ŝultron, ĉirkaŭblovante lian vizaĝon per vinsaturita spiro kaj kriante per raŭka voĉo:

— La kristanojn al leonoj!

— Mirmilono — diris trankvile Petronius — akceptu bonan konsilon kaj iru vian vojon.

Tiam la ebriulo ekkaptis subite lian ŝultron ankaŭ per la alia mano:

— Kriu kune kun mi, aŭ mi rompos al vi la nukon: la kristanojn al leonoj!

Sed la nervoj de Petronius havis jam sufiĉe da tiuj krioj. De la momento de la eliro el Palatino ili sufokis lin, kiel inkubo, kaj ŝiris liajn orelojn, do, kiam li ekvidis krome super si levitan pugnon de la grandegulo, elĉerpiĝis la mezuro de lia pacienco.

— Amiko — li diris — vi odoras vinon kaj malhelpas al mi.

Kaj tiel parolante, li enbatis en lian bruston ĝis la tenilo mallongan glavon, per kiu li armis sin, elirante el la domo, poste, preninte Viniciuson sub la brakon, li parolis plu, kvazaŭ nenio estu okazinta:

— La cezaro diris al mi hodiaŭ: “Diru en mia nomo al Vinicius, ke li ne preterlasu la cirkludojn, en kiuj partoprenos kristanoj.” Ĉu vi komprenas, kion ĝi signifas? Oni volas fari al si spektaklon el via doloro. Ĝi estas afero decidita. Eble tial oni malliberigis ĝis nun nek vin, nek min. Se vi ne sukcesos ŝin tuj eligi, tiam... mi ne scias!... Eble Acte propetos por vi, sed ĉu ŝi ion efikos?... Viaj siciliaj posedaĵoj povus ankaŭ eksciti la avidon de Tigellinus. Provu!

— Mi donos al li ĉion, kion mi posedas — respondis Vinicius.

De Carinae al Forumo ne estis tre malproksime, baldaŭ do ili alvenis. La nokto komencis jam paliĝadi kaj la muroj de la kastelo estis jam klare videblaj en la ombro.

Subite, kiam ili flankiĝis al la Mamertina malliberejo, Petronius haltis kaj diris:

— Pretorianoj!... Tro malfrue!

La malliberejon ĉirkaŭis efektive duobla vico da soldatoj. La krepusko arĝente koloris iliajn ferajn kaskojn kaj la akraĵojn de la lancoj.

La vizaĝo de Vinicius iĝis pala, kiel marmoro.

— Ni iru — diris li.

Post momento ili ekstaris antaŭ la vico. Petronius, kiu, dotite per neordinara memoro, konis ne nur la ĉefulojn, sed preskaŭ ĉiujn soldatojn de la pretorio, rimarkis tuj konatan al si kohortestron kaj faris al li signon.

— Jen kio, Niger? — li diris — oni ordonis al vi gardi la malliberejon?

— Jes, nobla Petronius. La prefekto timis, ke oni povus provi rekapti la brulmetintojn.

— Ĉu estas al vi ordonite neniun enlasi? — demandis Vinicius.

— Ne, sinjoro. Konatoj vizitados la malliberulojn kaj tiel ni kaptos pli da kristanoj.

— Sekve enlasu min — diris Vinicius.

Kaj, preminte la manon al Petronius, li diris al li:

— Vidiĝu kun Acte, kaj mi venos ekscii, kian respondon ŝi donis al vi...

— Venu — rediris Petronius.

En la sama momento sub la tero kaj trans la dikaj muroj aŭdiĝis kantado. La kanto, komence malklara kaj obtuza, kreskis ĉiam pli. Voĉoj viraj, virinaj kaj infanaj ligis sin en unu harmonian ĥoron. La tuta malliberejo komencis en la silento de la krepusko kanti, kiel harpo. Sed tio ne estis voĉoj de plendo, nek de malespero. Kontraŭe, sonis en ili ĝojo kaj triumfo.

La soldatoj rigardis sin reciproke kun miro. Sur la ĉielo aperis la unuaj oraj kaj rozaj briloj de la tagiĝo.