Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

ĈAPITRO LII

La ekkrio: “La kristanojn al leonoj!” sonis senĉese en ĉiuj kvartaloj de la urbo. En la unua momento ne nur neniu dubis, ke ili estas la veraj kaŭzintoj de la malfeliĉo, sed neniu volis eĉ dubi, ĉar ilia puno devis prezenti grandiozan amuzon por la popolo. Sed disvastiĝis la kredo, ke la malfeliĉo ne alprenus tiel teruran amplekson sen kolero de la dioj, oni ordonis do fari en la temploj piacula, t.e. purigajn oferojn. Laŭ la inspiro de la Sibilaj libroj la senato aranĝis solenaĵojn kaj publikajn preĝojn al Vulkano, Cereso kaj Prozerpino. Matronoj faris oferojn al Junono; en granda procesio ili iris al la marbordo, por ĉerpi iom da akvo kaj ŝprucigi ĝin sur la statuon de la diino. Edziniĝintaj virinoj preparis festenojn por la dioj* kaj pasigadis la noktojn maldorme. La tuta Romo puriĝadis de pekoj, faradis oferdonojn kaj petis pardonon de la Senmortuloj. Kaj dume meze de la ruinoj oni vojskizis novajn stratojn. Tie kaj ie oni metis jam la fundamentoj de novaj, grandiozaj domoj, palacoj kaj temploj. Antaŭ ĉio tamen oni konstruis kun senekzempla rapideco grandegajn lignajn amfiteatrojn, kie devis morti la kristanoj. Tuj post la interkonsilo en la domo de Tiberius oni sendis al la prokonsuloj la ordonojn, ke ili havigu sovaĝajn bestojn. Tigellinus malplenigis la bestejojn de ĉiuj italaj urboj, ne esceptante la malpli grandajn. En Afriko oni aranĝis laŭ lia ordono grandegan ĉason, en kiu devis partopreni la tuta loka loĝantaro. Oni venigadis elefantojn kaj tigrojn el Azio, krokodilojn kaj hipopotamojn el Nilo, leonojn el Atlaso, lupojn kaj ursojn el Pireneoj, furiozajn hundojn el Hibernio, hundojn-molosojn el Epiro, bubalojn kaj grandegajn timindajn urojn el Germanujo. Pro la nombro de la malliberigitoj la cirkludoj devis per sia amplekso superi ĉion, kion oni vidis ĝis nun. La cezaro deziris dronigi la memoron pri la brulo en sango kaj ebriigi per ĝi Romon, neniam do iu sangoverŝado promesis esti pli brila.

* SelisteriaLectisteria.

La ĝojekscitita popolo helpis al la vigiloj kaj pretorianoj kapti la kristanojn. Ĝi ne estis afero malfacila, ĉar tutaj iliaj aroj, tendostarantaj ankoraŭ kune kun la aliaj loĝantoj meze de la ĝardenoj, laŭte konfesadis sian kredon. Kiam oni ilin ĉirkaŭadis, ili surgenuiĝadis kaj, kantante kantojn, lasadis sin forkapti sen ia kontraŭstaro. Sed ilia pacienco grandigadis nur la koleron de la popolo, kiu, ne komprenante ĝian kialon, atribuis ĝin al ilia ŝtonkoreco kaj krimobstineco. Furiozo ekregis la persekutantojn. Okazis iafoje, ke la amaso rabis kristanojn el la manoj de soldatoj kaj disŝiris ilin per la propraj manoj; virinojn oni trenis je la haroj en malliberejojn; al infanoj oni frakasis la kapojn kontraŭ ŝtonoj. Miloj da homoj tage kaj nokte trakuradis hurlante la stratojn. Oni serĉis novajn viktimojn inter ruinoj, en kamenoj kaj en keloj. Antaŭ la malliberejoj, ĉe fajroj, ĉirkaŭ bareloj kun vino, oni dancis bakĥajn dancojn. Vespere oni aŭskultis kun ravekscito tondrosimilajn muĝojn, kiuj sonis tra la tuta urbo. La malliberejoj estis plenegaj de miloj da homoj, kaj ĉiutage ankoraŭ la stratamaso kaj la pretorianoj alpeladis novajn viktimojn. Kompato estingiĝis. Ŝajnis, ke la homoj forgesis paroli kaj en sovaĝa frenezo memoris nur unu solan ekkrion: “la kristanojn al leonoj!” Venis strange varmegaj tagoj kaj noktoj tiel sufokaj, kiaj estis neniam antaŭe: la aero mem estis kvazaŭ saturita per furiozo, sango kaj krimo.

Kaj al tiu ĉi plenplena mezuro da kruelaĵoj konformis same plenplena mezuro da avido je martireco. La konfesantoj de Kristo iris memvole al morto kaj serĉis ĝin eĉ, ĝis ilin retenis severaj ordonoj de la ĉefoj. Laŭ ilia instrukcio oni komencis kunvenadi nur ekster la urbo, en subterejoj ĉe la vojo Appia kaj en apudurbaj vinberejoj, apartenantaj al patricioj-kristanoj, el kiuj neniu estis ĝis nun malliberigita. Sur Palatino oni sciis delonge, ke al la konfesantoj de Kristo apartenas Flavius, kaj Domitilla, kaj Pomponia Graecina, kaj Cornelius Pudens, kaj Vinicius; la cezaro mem timis tamen, ke la popolo ne lasos al si kredigi, ke tiaj homoj bruligis Romon, kaj ĉar oni celis antaŭ ĉio konvinki la popolon, tial la punon kaj venĝon oni prokrastis ĝis postaj tagoj. Aliaj kredis, ke tiujn ĉi patriciojn savis la influo de Acte. La supozo estis malprava. Petronius, disiĝinte, kun Vinicius, iris, vere, al Acte peti ŝian helpon por Ligia, sed ŝi povis al li oferi sole larmojn, ĉar ŝi vivis en forgeso kaj doloro, tiam nur tolerata, kiom ŝi kaŝis sin de Poppaea kaj de la cezaro.

Ŝi vizitis tamen Ligian en la malliberejo, alportis al ŝi vestojn kaj nutraĵon, kaj antaŭ ĉio sekurigis ŝin tiom pli de ofendoj flanke de la jam cetere subaĉetitaj malliberejaj gardistoj.

Petronius tamen, ne povante forgesi, ke sen lia interveno kaj la ideo forpreni Ligian el la domo de Aulusoj la knabino ne estus nun verŝajne en malliberejo, kaj krome, volante venki en la ludo kontraŭ Tigellinus, ne ŝparis tempon, nek klopodojn. En la daŭro de kelkaj tagoj li parolis kun Seneca, kun Domitius Afer, kun Crispinilla, pere de kiu li volis atingi Poppaean, kun Terpnos kaj Diodorus, kun la belega Pythagoras, fine kun Aliturus kaj Paris, al kiuj la cezaro ordonare nenion rifuzis. Kun la helpo de Chrysothemis, kiu estis nun amatino de Vatinius, li penis havigi al si eĉ lian helpon, malavarante al li kaj al la aliaj tiel promesojn, kiel monon.

Sed ĉiuj tiuj klopodoj restis senefikaj. Seneca, necerta pri la propra morgaŭo, komencis persvadi al li, ke la kristanoj, se ili eĉ ne bruligis Romon, devas esti ekstermitaj por ĝia bono; unuvorte, li pravigis la venontan buĉadon per ŝtata racio. Terpnos kaj Diodorus prenis monon, sed faris repage nenion. Vatinius sciigis al la cezaro, ke oni penis lin subaĉeti, kaj nur la sola Aliturus, kiu, komence malamike agordita kontraŭ la kristanoj, nune kompatis ilin, kuraĝis paroli al la cezaro pri la malliberigita knabino kaj propeti por ŝi; li tamen ricevis nenion, krom la respondo:

— Ĉu vi kredas, ke mi havas animon malpli grandan, ol Brutus, kiu por la bono de Romo ne ŝparis la proprajn filojn?

Kaj kiam li ripetis tiun ĉi respondon al Petronius, tiu ĉi diris:

— Se li trovis la komparon kun Brutus, estas jam nenia rimedo.

Li bedaŭris tamen Viniciuson kaj kaptadis lin timo, ĉu li ne atencos la propran vivon. “Nun — li parolis al si — subtenas lin ankoraŭ la klopodoj, kiujn li faras por ŝin savi, ŝia vido kaj la sufero mem, sed kiam ĉiuj rimedoj montriĝos vanaj kaj kiam estingiĝos la lasta fajrero de la espero, je Kastoro! li ne postvivos ŝin kaj ĵetos sin sur glavon”. Petronius komprenis eĉ pli bone, ke oni povas tiel fini, ol ke oni povas tiel ami kaj tiel suferi. Dume Vinicius faris ankoraŭ ĉion, kion povis koncepti lia menso, por savi Ligian. Li vizitadis la aŭgustanojn kaj li, iam tiel fiera, petegis nun, kiel almozon, ilian helpon. Pere de Vitelius li oferis al Tigellinus siajn siciliajn posedaĵojn kaj ĉion, kion la prefekto postulus. Tigellinus tamen, ne volante verŝajne inciti kontraŭ si la aŭgustinon, rifuzis. Iri al la cezaro mem, ĉirkaŭbraki liajn genuojn kaj petegi efikus nenion; Vinicius vere volis eĉ tion ĉi fari, sed Petronius, aŭdinte pri tiu ĉi intenco, demandis:

— Kaj se li rifuzos al vi, se li respondos per ŝerco aŭ per malnobla minaco, kion vi faros?

Je tio ĉi la trajtoj de Vinicius tordiĝis de doloro kaj furiozo, kaj el inter la kunpremitaj makzeloj komencis eliĝadi grinco.

— Jes! — diris Petronius — tial mi ĝin malkonsilas. Vi baros ĉiujn vojojn de savo.

Sed Vinicius ekregis sin kaj, ŝovante la manon sur la frunto, kovrita de malvarma ŝvito, diris:

— Ne! ne! mi estas kristano!...

— Kaj vi forgesos ĉi tion, kiel vi forgesis antaŭ momento. Vi rajtas pereigi vin mem, sed ne ŝin. Memoru, kion suferis antaŭ la morto la filino de Sejanus.

Parolante tiel, li ne estis tute sincera, ĉar li zorgis pli multe pri Vinicius, ol pri Ligia. Li sciis tamen, ke neniel li detenos la junan tribunon de tiel danĝera paŝo, nur sole prezentante al li, ke ĝi povus rezultigi senrevokan pereon por Ligia. Cetere, li estis prava, ĉar sur Palatino oni antaŭvidis venon de la juna tribuno kaj entreprenis konformajn gardrimedojn.

Tamen la sufero de Vinicius superis ĉion, kion la homaj fortoj povas elporti. De la momento, kiam Ligia estis malliberigita kaj kiam falis sur ŝin la brilo de venonta martireco, ne nur li ekamis ŝin centfoje pli multe, sed komencis simple preskaŭ kulti ŝin en la animo, kiel iun superhoman estaĵon. Kaj nun je la penso, ke tiun ĉi estaĵon, kune amegatan kaj sanktan, li devas perdi, ke krom la morto povas trafi ŝin torturoj, pli teruraj, ol la morto mem, la sango koaguladis en liaj vejnoj, la animo ŝanĝadis sin en unu ĝemon kaj konfuziĝadis lia menso. Iafoje ŝajnis al li, ke lian kranion plenigas flamanta fajro, kiu ĝin bruligos aŭ krevigos. Li ĉesis kompreni, kio okazas, li ĉesis kompreni, kial Kristo — tiu kompatema — tiu Dio — ne venas helpi siajn konfesantojn, kial la fulgokovritaj muroj de Palatino ne falegas en la teron, kaj kun ili Nero, la aŭgustanoj, la pretoria tendaro kaj tiu ĉi tuta urbo de krimoj. Li kredis, ke ne povas kaj ne devas esti alie, kaj ke ĉio tio, kion rigardas liaj okuloj, de kio rompiĝas lia animo kaj hurlas la koro, estas sonĝo. Sed la muĝado de la bestoj diradis al li, ke ĝi estas realaĵo; la klakbruo de la hakiloj, el sub kiuj kreskis arenoj, diradis al li, ke ĝi estas realaĵo, kaj konfirmadis tion la bojado de la popolo kaj la plenegaj malliberejoj. Tiam teruriĝadis en li la kredo je Kristo, kaj tiu ĉi teruriĝo estis nova sufero, plej granda eble el ĉiuj.

Dume Petronius diradis al li:

— Memoru, kion antaŭ la morto suferis la filino de Sejanus.