Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

ĈAPITRO LV

En longa, rapida skribita letero, Ligia adiaŭis por ĉiam Viniciuson. Ŝi sciis, ke al neniu estas jam permesate venadi en la malliberejon kaj ke ŝi povos vidi Viniciuson nur el la areno. Tial ŝi petis lin, ke li informiĝu, kiam venos ilia vico, kaj ĉeestu la cirkludon, ĉar ŝi deziras vidi lin ankoraŭfoje dum la vivo. En ŝia letero estis sentebla nenia timo. Ŝi skribis, ke tiel ŝi, kiel la aliaj, sopiras jam la arenon, sur kiu ili trovos liberiĝon el la malliberejo. Esperante revenon de Pomponia kaj Aulus, ŝi petegis, ke veni ankaŭ ili. En ĉiu ŝia vorto oni sentis ekstazon, tiun apartiĝon de la vivo, en kiu vivis ĉiuj malliberigitoj, kaj kune neŝanceleblan kredon, ke la promesoj nepre estas plenumotaj trans la tombo. “Ĉu Kristo min liberigos nun, ĉu post la morto (ŝi skribis), Li min promesis al vi per la buŝo de la apostolo, sekve mi estas via”. Kaj ŝi petegis lin, ke li ŝin ne priploru kaj ne lasu ekregi sin de doloro. La morto ne estis por ŝi neniigo de la ĵuroj. Kun la fido de infano ŝi certigis Viniciuson, ke tuj post la martirigo sur la areno ŝi diros al Kristo, ke en Romo restis ŝia fianĉo, Marcus, kiu sopiras al ŝi per la tuta koro. Kaj ŝi pensis, ke eble Kristo permesos al ŝia animo reveni al li por momento, por diri al li, ke ŝi vivas, ke la mortsuferon ŝi ne memoras kaj ke ŝi estas feliĉa. Ŝia tuta letero spiris feliĉon kaj grandegan esperon. Estis en ĝi nur unu peto, ligita kun la teraj aferoj: ke Vinicius prenu el la spoliarium ŝian korpon kaj enterigu ŝin, kiel sian edzinon, en la tombo, en kiun li mem estis iam metota.

Kaj li legis tiun ĉi leteron kun disŝirita animo, sed kune ŝajnis al li neeble, ke Ligia pereu de la dentegoj de sovaĝaj bestoj kaj ke Kristo ne elmontru al ŝi kompaton. Sed ĝuste en tio ĉi estis ankaŭ espero kaj fido. Reveninte hejmen, li reskribis, ke ĉiutage li venados al la muroj de Tulianum kaj atendos, ĝis Kristo polvigos la murojn kaj redonos ŝin al li. Li ordonis al ŝi kredi, ke Li, Kristo, povas redoni ŝin al li eĉ el la cirko, ke la granda apostolo petegas Lin pri tio ĉi kaj ke la momento de liberiĝo estas proksima. La konvertita centuriestro devis porti al ŝi en la sekvonta tago tiun ĉi leteron.

Sed ĉiam en la sekvinta tago Vinicius venis al la malliberejo, la centuriestro, forlasinte la vicon, proksimiĝis al li la unua kaj diris:

— Aŭskultu min, sinjoro. Kristo, kiu vin suferprovis, montris al vi Sian favoron. Hodiaŭ nokte venis liberigitoj de la cezaro kaj de la prefekto, por elekti al ili kristanajn virgulinojn por malhonorigo; ili demandis pri via fianĉino, sed la Sinjoro sendis sur ŝin febron, de kiu mortas la malliberigitoj en Tulianum, kaj ili lasis ŝin. Hieraŭ vespere ŝi estis jam senkonscia, kaj benata estu la nomo de la Savinto, ĉar tiu ĉi malsano, kiu ŝin savis de la malhonoro, povas ŝin ankaŭ savi de la morto.

Vinicius apogis la manon sur la surŝultraĵon de la soldato, por ne fali, kaj tiu ĉi parolis plu:

— Danku la kompatemon de la Sinjoro. Linuson oni kaptis kaj transdonis al torturistoj, sed vidante, ke li agonias, oni redonis lin. Eble al vi oni ankaŭ ŝin nun redonos, kaj Kristo ŝin resanigos.

La juna tribuno restis ankoraŭ momente kun mallevita kapo, poste li levis ĝin kaj diris mallaŭte:

— Jes, centestro. Kristo, kiu savis ŝin de la malhonoro, savos ŝin de la morto.

Kaj, sidinte ĉe la mallibereja muro ĝis la vespero, li revenis hejmen por sendi siajn sklavojn, ke ili prenu Linuson kaj transportu lin en unu el liaj apudurbaj domoj.

Petronius tamen, eksciinte pri ĉio, decidis agi ankoraŭ. Jam antaŭe li estis ĉe la aŭgustino, kaj nun li iris al ŝi refoje. Li trovis ŝin ĉe la lito de la malgranda Rufius. La infano kun vundita kapo deliris en febro kaj la patrino penis ĝin savi kun malespero kaj teruro en la koro, pensante, ke eble ŝi savos ĝin por tio, ke ĝi pereu baldaŭ en pli terura maniero.

Okupita ekskluzive per sia doloro, ŝi ne volis eĉ aŭdi pri Vinicius kaj Ligia, sed Petronius teruris ŝin. “Vi ofendis — li diris al ŝi — novan kaj nekonatan dion. Vi, aŭgustino, konfesas laŭdire la hebrean Jehovon, sed la kristanoj asertas, ke Kristo estas Lia filo, pensu do, ĉu vin ne persekutas la kolero de la patro. Kiu scias, ĉu tio, kio vin trafis, ne estas ilia venĝo, kaj ĉu la vivo de Rufius ne dependas de tio, kiel via agos?

— Kion vi volas, ke mi faru? — demandis kun timo Poppaea.

— Elpetu pardonon de la ofenditaj dioj.

— Kiel?

Ligia estas malsana. Influu la cezaron aŭ Tigellinuson, ke oni redonu ŝin al Vinicius.

Kaj ŝi demandis kun malespero:

— Ĉu vi pensas, ke mi ĝin povas?

— Sed vi povas ion alian. Se Ligia resaniĝos, ŝi devos morti sur areno. Iru en la templon de Vesto kaj postulu, ke virgo magna troviĝu hazarde apud Tulianum en la momento, kiam la malliberigitoj estos elkondukataj al morto, kaj ke ŝi ordonu liberigi tiun knabinon. La granda pastrino ne rifuzos ĝin al vi.

— Kaj se Ligia mortos pro la febro?

— La kristanoj diras, ke Kristo estas venĝema, sed justa; eble vi akiros lian pardonon per la intenco mem.

— Li donu al mi iun signon, ke li savos Rufiuson.

Petronius movis la ŝultrojn.

— Mi ne venas, kiel lia sendito, ho dia, mi nur diras al vi: estus prefere en paco kun ĉiuj dioj romaj kaj fremdaj.

— Mi iros — diris Poppaea per rompita voĉo.

Petronius ekspiris profunde.

— Fine mi ion efikis — li ekpensis.

Kaj, reveninte al Vinicius, li diris al la juna tribuno:

— Petu vian Dion, ke Ligia ne mortu pro febro, ĉar se ŝi ne mortos, la Granda vestpastrino ordonos ŝin liberigi. La aŭgustino mem petos ŝin pri ĉi tio.

Vinicius rigardis lin per okuloj, en kiuj brilis febro, kaj respondis:

— Ŝin libereigos Kristo.

Kaj Poppaea, kiu estis preta, por savi Rufiuson, bruloferi hekatombojn al ĉiuj dioj de la mondo, en la sama vespero ankoraŭ iris Forumon, al la vestpastrinoj, konfidinte la malsanan infanon al la zorgado de fidela vartistino, Silvia, kiu iam ankaŭ ŝin elvartis.

Sed sur Palatino verdikto je la infano estis jam eldonita, ĉar apenaŭ la portilo de la imperiestrino malaperis post la Granda pordego, en la ĉambron, kie kuŝis la malgranda Rufius, eniris du liberigitoj de la cezaro, el kiuj unu ĵetis sin sur la maljunan Silvian kaj ŝtopis ŝian buŝon, kaj la alia, ekkaptinte bronzan statueton de la sfinkso, senkonsciigis ŝin per la unua ekbato.

Poste ili proksimiĝis al Rufius. La knabo, konsumata de febro kaj senkonscia, ne komprenante, kio okazas ĉirkaŭ li, ridetis al ili kaj fermetis siajn belegajn okulojn, kvazaŭ li penus ilin rekoni. Sed ili, depreninte de la vartistino zonon, nomatan cingulum, bantligis ĝin ĉirkaŭ lia kolo kaj kuntiris. La infano, vokinte foje la patrinon, mortis facile. Poste ili envolvis ĝin en la littukon kaj, eksidinte sur pretigitajn ĉevalojn, ekrapidis for, al Ostio, kie ili ĵetis la korpon en la maron.

Poppaea, ne trovinte la Grandan virgulinon, kiu kune kun la aliaj vestpastrinoj estis ĉe Vatinius, revenis baldaŭ Palatinon. Trovinte la malplenan liton kaj la malvarmiĝintan korpon de Silvia, ŝi svenis, kaj kiam oni ŝin rekonsciigis, ŝi komencis krii kaj ŝiaj sovaĝaj krioj sonis dum la tuta nokto kaj dum la sekvinta tago.

Sed en la tria tago la cezaro ordonis al ŝi veni al festeno, do, vestinte sin per ametista tuniko ŝi venis kaj sidis kun ŝtonsimila vizaĝo, orhara, belega kaj malserena, kiel la anĝelo de morto.