Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO LVI

Antaŭ ol Flaviusoj starigis Koloseon, oni konstruadis la amfteatrojn en Romo plejparte el ligno, kaj tial preskaŭ ĉiuj forbrulis en la fajrego. Nero tamen, por aranĝi la promesitajn cirkludojn, ordonis starigi kelkajn novajn kaj inter ili unu grandegan, por kies konstruo oni komencis, tuj post la estingo de la fajro, venigadi per la maro kaj Tibro potencajn arbotrunkojn, dehakitajn sur la deklivoj de Atlaso. Ĉar la ludoj devis superi ĉiujn antaŭajn per sia brileco kaj nombro de la viktimoj, oni aldonis vastajn tenejojn por la homoj kaj bestoj. Miloj da metiistoj laboris ĉe la konstruado tage kaj nokte. Oni konstruis kaj ornamis senripoze. La popolo rakontis al si mirindaĵojn pri la apogoj, inkrustitaj per bronzo, sukceno, eburo, perlamoto kaj ŝelo de transmaraj testudoj. Kanaloj, kondukitaj laŭlonge de la vicoj, plenigotaj per glacia akvo, celis konservi en la konstruaĵo agrablan malvarmon eĉ dum plej brula vetero. Grandega purpura velarium ŝirmis kontraŭ la sunradioj. Inter la vicoj oni starigis incensilojn, por bruligadi arabajn aromaĵojn; supre oni lokis aparatojn, surŝprucontajn la rigardantojn per safrana akvo kaj verbeno. La famaj arĥitektoj, Severus kaj Celer, streĉis sian tutan scion, por starigi amfiteatron senkomparan kaj kune povantan enteni tian nombron da scivoluloj, kian povis ĝis nun enteni neniu el la konataj amfiteatroj.

Tial do en la tago, en kiu devis komenciĝi la unua ludus matutinus, amaso da popolo atendis de la tagiĝo la malfermon de la pordegoj, aŭskultante kun plezuro la muĝadon de leonoj, la raŭkan blekadon de panteroj kaj la hurladon de hundoj. Al la bestoj oni donis de du tagoj nenion por manĝi, anstataŭe oni traŝovadis antaŭ iliaj okuloj sangajn pecojn da viando, por tiom pli eksciti ilian furiozon kaj malsaton. Iafoje ektondradis tia uragano da sovaĝaj voĉoj, ke la homoj, starantaj antaŭ la cirko, ne povis interparoli, kaj pli impresemaj paliĝadis pro timo. Je la sunleviĝo tamen eksonis interne de la cirko kantoj laŭtaj, sed trankvilaj, kiujn oni aŭskultis kun miro, ripetante unu al alia: “La kristanoj! la kristanoj!” Vere, multnombrajn arojn da ili oni venigis nolkte ankoraŭ en la amfiteatron, kaj ne nur el unu malliberejo, kiel oni intencis komence, sed poparte el ĉiuj. Oni sciis en la amaso, ke la cirkludoj daŭros dum tutaj semajnoj kaj monatoj, sed oni disputis, ĉu kun tiu ĉi parto de la kristanoj, kiu estis destinita por hodiaŭ, oni sukcesos fini en la daŭro de unu tago. La viraj, virinaj kaj infanaj voĉoj, kantantaj la matenan kanton, estis tiel multaj, ke spertuloj opiniis, ke, se oni eĉ sendados unufoje po ducent aŭ tricent homoj sur la arenon, la bestoj laciĝos, satiĝos kaj ĝis la vespero ne povos ĉiujn disŝiri. Aliaj asertis, ke tia granda nombro da viktimoj, aperantaj samtempe sur la areno, distras la atenton kaj ne lasas konvene ĝui la spektaklon. Laŭgrade kiel proksimiĝadis la momento, en kiu oni devis malfermi la koridorojn, nomatajn vomitoria, kondukantajn internen, la popolo iĝadis pli vigla, pli gaja kaj diskutis pri diversaj aferoj, koncernantaj cirkludojn. Komencis formi sin partioj, laŭdantaj pli grandan lertecon de leonoj aŭ de tigroj en disŝirado de homoj. Tie kaj ie oni intervetis. Aliaj parolis tamen pri la gladiatoroj, kiuj estis ludontaj sur la areno antaŭ la kristanoj, kaj denove formiĝadis partioj jen de samnitoj, jen de galloj, jen de mirmilonoj, jen de tracianoj, jen de retistoj. Pli aŭ malpli grandaj iliaj taĉmentoj, kondukataj de majstroj, nomataj lanistae, frumatene komencis enfluadi la amfiteatron. Ne volante laciĝi antaŭtempe, ili marŝis sen armiloj, ofte tute nudaj, ofte kun verdaj branĉoj en la manoj, aŭ kronitaj per floroj, junaj, belegaj en la matena lumo kaj plenaj de vivo. Iliaj korpoj, brilantaj de olivoleo, potencaj, kvazaŭ skulptitaj el marmoro, vekadis admiron de la popolo, kiu amegis la belajn formojn. Multajn el ili oni konis persone kaj ĉiumomente aŭdiĝadis la ekkrioj: “Saluton, Furnius! saluton, Leo! saluton, Maximus! saluton, Diomedes!” Junaj knabinoj levadis al ili okulojn, plenajn de amo, kaj ili serĉis rigarde, kiu estas la plej bela, kaj parolis al ili per ŝercaj vortoj, kvazaŭ neniu zorgo pezus super ili, sendante mankisojn aŭ vokante: “Karesu, antaŭ ol la morto min karesos!” Poste ili malaperadis en la pordegoj, el kiuj multaj estis neniam reelirontaj. Sed ĉiam novaj kaŭzoj distris la atenton de la amaso. Post la gladiatoroj iris mastigophori, t.e. homoj, armitaj per vipoj, kies devo estis vipi kaj stimuli la batalantojn. Poste muloj tiris al la spoliarium tutajn vicojn da veturiloj, sur kiuj estis metitaj amasoj da lignaj ĉerkoj. Je tiu ĉi vido ĝojis la popolo, konjektante el ilia nombro pri la grandeco de la spektaklo. Plue paŝis homoj, kiuj devis finmortigi la vunditojn, alivestitaj tiel, ke ĉiu similis al Ĥarono aŭ al Merkuro, poste homoj, gardantaj ordon en la cirko. disdonantaj la sidlokojn, poste sklavoj, disportantaj manĝaĵojn kaj malvarmajn trinkaĵojn, fine pretorianoj, kiujn ĉiu cezaro ĉiam havis apude en amfiteatro.

Oni malfermis fine la vomitoria kaj la amasoj ĵetegis sin internen. Sed tiel multegaj estis la alvenintoj, ke ili fluis kaj fluis dum tutaj horoj kaj mirinde eĉ estis, ke la amfiteatro povas engluti tiel sennombran homamason. La muĝoj de la bestoj, flarantaj la homajn odorojn, plifortiĝis ankoraŭ. La popolo bruegis en la cirko, okupante la lokojn, kiel ondo dum ventego.

Venis fine la urboprefekto, ĉirkaŭita de vigiloj, kaj post li en senrompa jam vico komencis ŝanĝi sin la portiloj de la senatanoj, konsuloj, pretoroj, ediloj, oficistoj publikaj kaj palacaj, pretoriaj ĉefuloj, patricioj kaj elegantaj virinoj. Kelkajn portilojn antaŭkuris liktoroj, portantaj hakilojn meze de vergofaskoj, aliajn – amasoj da sklavoj. En la suno flagris la oritaĵoj de la portiloj, blankaj kaj diverskoloraj vestoj, plumoj, orelringoj, juveloj, la ŝtalo de la hakiloj. El la cirko aŭdiĝadis ekkrioj, per kiuj la popolo salutis la potencajn altrangulojn. De tempo al tempo alvenadis ankoraŭ negrandaj taĉmentoj da pretorianoj.

Sed la pastroj el diversaj temploj alvenis iom pli poste, kaj nur post ili oni portis la sanktajn virgulinojn de Vesto, kiujn antaŭiris liktoroj. Por komenci la spektaklon oni atendis jam nur la cezaron, kiu, ne volante atendigi la popolon tro longe kaj dezirante favorigi ĝin al si per rapidemo, baldaŭ alvenis, akompanata de la aŭgustino kaj aŭgustanoj.

Petronius venis inter la aŭgustanoj, havante en sia portilo Viniciuson. Li sciis, ke Ligia estas malsana kaj senkonscia, sed ĉar en la lastaj tagoj la aliro al la malliberejo estis severe gardata, ĉar la antaŭajn postenantojn oni anstataŭigis per novaj, al kiuj malpermesite estis paroli kun la gardistoj, same kiel donadi plej etajn informojn al tiuj, kiuj venadis demandi pri la malliberigitoj, tial li ne estis certa, ĉu ŝi ne trovas sin inter la viktimoj, destinitaj por la unua tago de la spektakloj. Por leonoj oni povus sendi ŝin ankaŭ malsanan, eĉ senkonscian. Sed ĉar la viktimoj estis ĉirkaŭkudrotaj per bestaj feloj kaj sendotaj grandare sur la arenon, tial neniu el la rigardantoj povis kontroli, ĉu unu pli aŭ malpli trovas sin inter ili, nek iun rekoni. Lagardistoj kaj la tuta amfiteatra servistaro estis subaĉetita, kaj kun la bestistoj oni interkonsentis, ke ili kaŝos Ligian en iu malluma angulo de la amfiteatro, kaj nokte transdonos ŝin en la manojn de unu farmisto de Vinicius, kiu tuj forveturigos ŝin en la Albanan montaron. Petronius, al kiu Vinicius konigis la sekreton, konsilis al la juna tribuno, ke li iru malkaŝe kun li en la amfiteatron kaj nur ĉe la eniro elŝtelu sin en la interpremo kaj rapidu en la ĉelojn, kie, por eviti eblajn erarojn, li devis mem montri al la gardistoj Ligian.

La gardistoj enlasis lin tra malgranda pordeto, tra kiu ili mem eniradis. Unu el ili, nomata Sirus, kondukis lin senprokraste al la kristanoj. Envoje li diris al Vinicius:

– Mi ne scias, sinjoro, ĉu vi trovos tiun, kiun vi serĉas. Ni demandis pri junulino, nomata Ligia, sed neniu donis al ni respondon. Povas esti, ke ili ne fidas al ni.

– Ĉu ili estas multaj? – demandis Vinicius.

– Multaj el ili, sinjoro, devos resti por morgaŭ.

– Ĉu estas inter ili malsanuloj?

– Tiaj, kiuj ne povas stari sur la piedoj, ne estas.

Dirinte ĉi tion, Sirus malfermis la pordon kaj ili eniris kvazaŭ en grandegan ĉambron, sed malaltan kaj malluman, ĉar la lumo eniĝadis tien sole tra kraditaj malfermaĵoj, apartigantaj ĝin de la areno. Vinicius povis komence nenion ekvidi, li aŭdis nur en la ejo murmuradon de voĉoj, kaj ekkriojn de la popolo, atingantajn lin el la amfiteatro.

Sed post momento, kiam liaj okuloj alkutimiĝis al la krepusko, li ekvidis tutajn arojn da strangaj estaĵoj, similaj al lupoj kaj ursoj. Tio estis la kristanoj, ĉirkaŭkudritaj per bestaj feloj. Unuj el ili staris, aliaj preĝis, genuante. Tie kaj ie laŭ longaj haroj, malsuprenfalantaj sur la felo, oni povis ekkoni, ke la viktimo estis virino. Patrinoj, similaj al lupinoj, portis en la brakoj siajn infanojn, ankaŭ vile ĉirkaŭkudritajn. Sed el sub la feloj vidiĝadis vizaĝoj lumaj, la okuloj en la krepusko brilis de ĝojo kaj de febro. Videble estis, ke pliparton de tiuj ĉi homoj ekregis unu penso, ekskluziva kaj transmonda, kiu jam dum la vivo sensentigis ilin al ĉio, kio okazis ĉirkaŭ ili kaj kio povis ilin renkonti. Kelkaj, demandataj de Vinicius pri Ligia, rigardis lin per okuloj kvazaŭ vekitaj el dormo, ne respondante la demandojn; aliaj ridetis al li, metante la fingrojn sur la buŝojn aŭ montrante la ferajn kradojn, tra kiuj enfluadis faskoj de brilo. Infanoj nur ploris kelkloke, timigitaj per la muĝado de la bestoj, hurlado de la hundoj, kriado de la popolo kaj per la bestosimilaj figuroj de la propraj gepatroj. Vinicius, irante apud Sirus la gardisto, rigardis la vizaĝojn, serĉis, demandis, iafoje falpuŝiĝadis pro la korpoj de tiuj, kiuj svenis pro interpremo, sufoka aero kaj varmegeco, kaj li trapuŝadis sin pluen en la malluman fundon de la ejo, kiu ŝajnis tiel vasta, kiel la tuta amfiteatro.

Sed subite li haltis, ĉar ŝajnis al li, ke proksime de la krado eksonis konata al li voĉo. Aŭskultinte dum momento, li returniĝis kaj, trapuŝinte sin tra la amaso, ekstaris proksime. Fasko de lumo falis sur la kapon de la parolanto kaj en tiu ĉi brilo Vinicius rekonis en lupa felo la malgrasan kaj senindulgan vizaĝon de Crispus.

– Pentu pro viaj pekoj – parolis Crispus – ĉar la momento tuj venos. Sed kiu pensas, ke per la sola morto li liberiĝos de siaj kulpoj, tiu novan pekon plenumas kaj estos ĵetita en la eternan fajron. Per ĉiu via peko, kiun vi plenumis dum la vivo, vi renovigadis la mortsuferojn de la Sinjoro, kiel do vi kuraĝas kredi, ke tiu ĉi sufero, kiu vin atendas, povas egali la Lian? Per egala morto pereos hodiaŭ justuloj kaj pekuloj, sed la Sinjoro distingos siajn merititojn. Ve al vi, ĉar la leonaj dentegoj disŝiros viajn korpojn, sed ne disŝiros viajn kulpojn, nek viajn kalkulojn kun Dio. La sinjoro elmontris sufiĉe da kompatemo, kiam Li permesis najli sin al la kruco, sed de nun Li estos nur juĝisto, kiu neniun kulpon lasos senpune. Do vi, kiuj pensis, ke per martireco vi neniigos viajn pekojn, blasfemas kontraŭ la Dia justeco kaj tiom pli profunda abismo vin atendas. Finiĝis la kompatemo kaj venis la tempo de la Dia kolero. Jen vi ekstaros post momento antaŭ la terura juĝo, antaŭ kiu apenaŭ virtulo saviĝas. Pentu pro viaj pekoj, ĉar malfermitaj estas la inferaj senfundaĵoj kaj ve al vi, edzoj kaj edzinoj, ve al vi, gepatroj kaj infanoj!

Kaj etendinte la ostajn manojn li skuis ilin super la klinitaj kapoj, sentima, sed ankaŭ senkompata eĉ antaŭ la morto, al kiu post momento devis iri ĉiuj tiuj kondamnitoj. Post lia vortoj aŭdiĝis la voĉoj: “Ni pentu pro niaj pekoj!”, poste sekvis silento kaj oni aŭdis nur ploron de infanoj kaj batadon de manoj sur la brustoj. Kaj al Vinicius la sango koagulis en la vejnoj. Li, kiu sian tutan esperon bazis sur la kompatemo de Kristo, ekaŭdis nun, ke venis la tago de kolero kaj ke kompaton ne havigos eĉ morto sur la areno. Trakuris, vere, lian kapon penso luma kaj rapida, kiel fulmo, ke Petro la apostolo alie parolus al tiuj ĉi mortontoj, malgraŭ tio tamen la severaj, plenaj de fanatikeco vortoj de Crispus kaj ĉi tiu malluma ejo kun kradoj, post kiu estis la kampo de martireco, kaj ĝia proksimeco kaj la amasego de la viktimoj, vestitaj jam por la morto, plenigis lian animon per teruro kaj timego. Ĉio tio kune ŝajnis al li pli terura kaj pli monstra, ol plej sangaj bataloj, kiujn li partoprenis. La malbonaero kaj varmegeco komencis lin sufoki. Malvarma ŝvito aperis sur lia frunto. Ekkaptis lin timo, ke li svenos, kiel tiuj, pro kies korpoj li falpuŝiĝadis dum sia serĉado en la fundo de la ejo, kiam do li ekpensis krome, ke ĉiumomente oni povas malfermi la kradojn, li komencis laŭte voki Ligian kaj Ursuson, esperante, ke se ne ili mem, respondos al li iu, kiu ilin konas.

Efektive, tuj iu homo, alivestita kiel urso, ektiris lin je la togo kaj diris:

– Sinjoro, ili restis en la malliberejo. Min oni elkondukis laste kaj mi vidis ŝin malsanan sur la kuŝejo.

– Kiu vi estas? – demandis Vinicius.

– La fosisto, en kies kabano la apostolo baptis vin, sinjoro. Oni malliberigis min antaŭ tri tagoj, kaj hodiaŭ mi jam mortos.

Vinicius ekspiris. Enirante ĉi tien, li deziris trovi Ligian, nun tamen li estis preta danki al Kristo, ke ŝi ne estas ĉi tie kaj vidi en tio signon de Lia kompatemo.

Dume la fosisto ektiris lin duafoje je la togo kaj diris:

– Ĉu vi memoras, sinjoro, ke mi kondukis vin en la korneliusan vinberejon, kie en la budo predikis la apostolo?

– Mi memoras – respondis Vinicius.

– Mi vidis lin poste tagon antaŭ ol oni min malliberigis. Li benis min kaj diris, ke li venos la amfiteatron krucosigni la pereantojn. Mi volus rigardi lin en la momento de la morto kaj vidi la signon de kruco, ĉar tiam pli facile estos al mi morti, se do vi scias, sinjoro, kie li estas, diru al mi.

Vinicius mallaŭtigis la voĉon kaj respondis:

– Li estas inter la servistoj de Petronius, alivestita kiel sklavo. Mi ne scias, kie ili elektis la lokojn, sed mi revenos en la cirkon kaj vidos. Rigardu min, kiam vi eliros la arenon, kaj mi leviĝos kaj turnos la kapon en ilian flankon. Tiam vi trovos lin per la okuloj.

– Dankon al vi, sinjoro, kaj pacon al vi.

– Estu al vi la Savinto kompatema.

– Amen.

Vinicius eliris el la cuniculum kaj iris la amfiteatron, kie li havis lokon apud Petronius, meze de la aliaj aŭgustanoj.

– Ĉu vi trovis ŝin? – demandis lin Petronius.

– Ne. Ŝi restis en la malliberejo.

– Aŭskultu, kio venis ankoraŭ en mian penson, sed aŭskultante, rigardu ekzemple Nigidian, por ke ŝajnu, ke ni parolas pri ŝia kombaĵo... Tigellinus kaj Chilo rigardas nin ĉimomente... Aŭskultu do: oni metu Ligian nokte en ĉerkon kaj elportu ŝin el la malliberejo, kiel mortintan; la ceteron vi divenas...

– Jes – respondis Vinicius.

La pluan interparolon rompis al ili Tulius Senecio, kiu, kliniĝinte al ili, demandis:

– Eble vi scias, ĉu oni donos armilojn al la kristanoj?

– Ni ne scias – respondis Petronius.

– Mi preferus, ke oni donu – parolis Tulius – alie la areno tro baldaŭ iĝas simila al buĉejo. Sed kia belega amfiteatro!

Efektive, la vidaĵo estis impona. La malpil altaj vicoj, plenegaj de togoj, blankis, kiel neĝo. En la orita podio sidis la cezaro, ornamita per diamanta kolĉeno, kun ora florkrono sur la kapo, apud li la belega kaj malserena aŭgustino, apude, ambaŭflanke, la vestpastrinoj, altaj oficistoj, senatanoj en borderitaj vestoj, militistaj ĉefuloj en brilantaj armaĵoj, unuvorte ĉiu, kiu estis en Romo potenca, brila kaj riĉa. En la pluaj vicoj sidis kavaliroj, kaj pli alte nigris ronde maro da homaj kapoj, super kiuj de la kolonoj pendis girlandoj, plektitaj el rozoj, lilioj, anemonoj, hederoj kaj vinberbranĉoj.

La popolo interparolis laŭte, voksignis, kantis, iafoje eksplodadis per rido pro iu sprita vorto, kiun oni komunikadis al si reciproke de vico al vico, kaj piedfrapis pro senpacienco, por plirapidigi la spektaklon.

Fine la piedfrapado iĝis simila al tondro kaj senĉesa. Tiam la urboprefekto, kiu jam antaŭe ĉirkaŭrajdis la arenon kun sia brila sekvantaro, donis signon per tuko, al kio respondis en la amfiteatro la ĝenerala: “aaa!...” elŝirita el miloj da brustoj.

Ordinare oni komencadis la spektaklojn per ĉasado je sovaĝaj bestoj, en kio majstris diversaj barbaroj el la nordo kaj sudo, ĉi-foje tamen devis esti eĉ tro da bestoj, oni komencis do per andabatae, t.e. homoj, vestitaj per kaskoj sen okultruoj, kiuj sekve batalis blinde. Kelkdeko da ili, enirinte samtempe la arenon, komencis svingi glavojn en la aero, kaj mastigophori per longaj forkegoj puŝis ilin unun al alia, ke ili povu renkontiĝi. La pli eleganta publiko rigardis indiferente kaj malrespekte similan spektaklon, sed la popolon amuzis la mallertaj movoj de la luktistoj, kaj se okazis, ke ili renkontiĝis dors-aldorse, ĝi eksplodadis per laŭta rido, vokante: “dekstren!” “maldekstren!” “rekten!” kaj ofte intence erarigante la kontraŭulojn. Kelkaj paroj tamen kunkroĉiĝis kaj la batalo komencis esti sanga. La pli obstinaj luktistoj ĵetis la ŝildojn kaj, doninte al si reciproke la maldekstrajn manojn, por ne plu disiĝi, per la dekstraj batalis pro vivo aŭ morto. Kiu falis, levis la fingrojn supren, petegante per tiu ĉi signo kompaton, sed en la komenco de spektaklo la popolo insistis ordinare morton de la vunditoj, precipe, se koncernataj estis andabatae, kiuj, havante la vizaĝojn kovritajn, restis al ĝi nekonataj. Iom post iom la nombro de la batalantoj malgrandiĝadis, kaj kiam fine restis nur du, oni puŝis ilin unun al la alia tiel, ke renkontiĝinte, ili falis sur la sablon kaj sur ĝi mortpikis sin reciproke. Tiam meze de la ekkrioj “finite!”* cirkaj servistoj forigis la kadavrojn, post kio servoknabetoj forrastis la freŝajn signojn sur la areno kaj surŝutis ĝin per safranaj folioj.

* Peractum est.

Nun devis sekvi pli serioza batalo, ekscitanta Ja intereson ne nur de la popolamaso, sed ankaŭ de la eleganta publiko, dum kiu junaj patricioj faradis grandegajn vetojn, ofte malgajnante ĉion ĝis la lasta monero. Tuj komencis ankaŭ rondiri el manoj en manojn tabuletoj, sur kiuj oni enskribadis la nomojn de favoratoj kaj kune la nombron da sestercoj, kiun ĉiu vetodonis pro sia elektito. La spectati, t.e. luktistoj, kiuj batalis jam sur areno kaj triumfis sur ĝi, ricevadis plej multe da partianoj, sed inter la ludantoj estis ankaŭ tiaj, kiuj vetodonis konsiderindajn sumojn pro gladiatoroj novaj kaj nekonataj, esperante, ke en la okazo de ilia venko ili enpoŝigos grandegajn gajnojn. Vetis eĉ la cezaro kaj la pastroj kaj la vestpastrinoj kaj la senatanoj kaj la kavaliroj kaj la popolo. La plebanoj, se mankis al ili mono, vetodonis ofte la propran liberecon. Oni do atendis kun batantaj koroj, eĉ kun timo, la aperon de la luktistoj kaj pluraj faris laŭtajn ĵurpromesojn al la dioj, por certigi ilian protekton al sia favorato.

Efektive, kiam aŭdiĝis la timigaj sonoj de la trumpetoj, en la amfiteatro ekregis la silento de atendo. Miloj da okuloj direktis sin al la granda pordego, al kiu proksimiĝis homo, alivestita kiel Ĥarono, kaj meze de la ĝenerala silento frapis ĝin trifoje per martelo, kvazaŭ vokante al morto tiujn, kiuj estis post ĝi kaŝitaj. Poste malfermiĝis malrapide ambaŭ duonoj de la pordego, montrante nigran faŭkon, el kiu sur la luman arenon komencis eliri la gladiatoroj. Ili iris taĉmente, po dudek kvin homoj, aparte tracianoj aparte mirmilonoj, samnitoj, galloj, ĉiuj peze armitaj, kaj fine retiarii, tenantaj en unu mano reton, en la alia tridenton. Je ilia vido tie kaj ie sur la benkoj aŭdiĝis aplaŭdoj, kiuj baldaŭ ŝanĝis sin en unu grandan kaj daŭran uraganon. De supre ĝis malsupre oni vidis brilantajn vizaĝojn, aplaŭdantajn manojn kaj buŝojn, el kiuj eliĝadis ekkrioj. Ili dume ĉirkaŭiris la tutan arenon per paŝo egalritma kaj elasta, flagrante per glavoj kaj riĉaj armaĵoj, poste haltis antaŭ la imperiestra podio, fieraj, trankvilaj kaj brilaj. Akra sono de korno silentigis la aplaŭdojn; tiam la luktistoj etendis supren la dekstrajn brakojn kaj levante la okulojn kaj la kapojn al la cezaro, komencis voki, aŭ pli ĝuste, kanti per tiriĝemaj voĉoj:

“Ave, caesar imperator!
Morituri te salutant!”

Poste ili rapide dispartiĝis, okupante apartajn lokojn ĉe la rando de la areno. Ili devis ataki sin reciproke en tutaj taĉmentoj, sed antaŭe oni permesis al pli famaj luktistoj renkontiĝi en serio de duopaj bataloj, en kiuj plej bone elmontriĝadis la forto, lerteco kaj kuraĝo de la kontraŭuloj. Tuj efektive el inter la galloj elpaŝis luktisto, bone konata al amantoj de amfiteatro sub la nomo “Buĉisto” (Lannio), venkinto en multaj cirkludoj. Kun granda kasko sur la kapo, en kiraso, kuprokovranta de antaŭe kaj malantaŭe lian potencan bruston, li aspektis en la lumo sur la flava areno, kiel grandega, brilanta skarabo. Ne malpli glora retiarius, Calendio, elpaŝis kontraŭ lin.

Inter la rigardantoj oni komencis veti:

– Kvincent sestercojn pro la gallo!

– Kvincent pro Calendio!

– Je Herkulo! mil!

– Du mil!

Dume la gallo, veninte ĝis la mezo de la areno, komencis repaŝi kun alcelita glavo kaj, levante la kapon, rigardis atente la kontraŭulon tra la okultruoj de la viziero, dum la facila, belforma kaj statusimila retiarius, tute nuda, krom zonaĵo sur la koksoj, ĉirkaŭiradis rapide la pezan malamikon, gracie svingante la reton, levante aŭ mallevante la tridenton kaj kantante la kutiman kanton de la retistoj:

“Ne vin, fiŝon nur mi ĉasas,
Ne forkuru, gallo!”*

* Non te peto, piscem peto,
quid me fugis, Galle.

Sed la gallo ne forkuris, ĉar post momento li haltis kaj, ekstarinte loke, komencis turni sin per apenaŭ rimarkeblaj movoj, tiel, por ĉiam havi la malamikon antaŭe. En lia figuro kaj monstre granda kapo estis io terura. La rigardantoj bonege komprenis, ke tiu ĉi peza, kuprokirasita korpo pretiĝas al subita atako, kiu povas decidi pri la batalo. La retisto dume jen alsaltadis al li, jen forsaltadis, farante per sia tridenta forkego movojn tiel rapidajn, ke la homa rigardo apenaŭ povis ilin sekvi. La tinto de la dentoj kontraŭ la kiraso aŭdiĝis kelkfoje, sed la gallo eĉ ne ŝanceliĝis, donante per tio ĉi ateston pri sia grandega forto. Lia tuta atento ŝajnis esti koncentrita ne sur la tridento, sed sur la reto, kiu senĉese ŝvebis super lia kapo, kiel malbonaŭgura birdo. La rigardantoj, retenante la spiron en la brusto, observis la majstran ludon de la gladiatoroj. Lanio, trovinte konvenan momenton, falegis fine sur sian kontraŭulon, kaj tiu ĉi kun sama rapideco trakuris sub lia glavo kaj levita brako, rektiĝis kaj eksvingis la reton.

La gallo, turniĝinte loke, haltigis ĝin per sia ŝildo, post kio ambaŭ dissaltis. En la amfiteatro ektondris la ekkrioj: “Macte!”, kaj en la malpli altaj vicoj oni komencis fari novajn vetojn. La cezaro mem, kiu komence interparolis kun la vestpastrino Rubria kaj nemulte atentis ĝis nun la spektaklon, turnis la kapon al la areno.

Kaj ili komencis batali tiel majstre, kun tia precizeco de la movoj, ke ŝajnis momente, kvazaŭ ili batalas ne pro vivo aŭ morto, sed por elmontri sian lertecon. Lanio, dufoje ankoraŭ evitinte la reton, komencis repaŝi al la rando de la areno. Tiam tamen tiuj, kiuj vetis kontraŭ li, ne volante, ke li ripozu, komencis krii: “Ataku!” La gallo obeis kaj atakis. La brako de la retisto eksangis kaj lia reto malleviĝis. Lanio kuntiriĝis kaj eksaltis, volante bati la lastan baton. Sed en la sama momento Calendio, kiu intence ŝajnigis, ke li ne povas manovri plu la reton, kliniĝis flanken, evitis la baton kaj, enŝovinte kaj tridenton inter la genuojn de la kontraŭulo, faligis lin teren.

Tiu ĉi volis leviĝi, sed en momento ĉirkaŭvolvis lin la fatalaj ŝnuroj, en kiuj ĉe ĉiu movo li pli implikis la manojn kaj la piedojn. Dume la batoj de la tridento fiksadis lin fojon post fojo al la tero. Foje ankoraŭ li kolektis la fortojn, apogis sin sur la mano kaj streĉis sin, por leviĝi – vane! Li levis ankoraŭ al la kapo la makfortiĝantan manon, en kiu li ne povis plu teni la glavon, kaj falis dorsen. Calendio premis lian kolon al la tero per la dentoj de la forkego kaj, apoginte sin ambaŭmane sur ĝia tenilo, turniĝis al la imperiestra loĝio.

La tuta cirko ektremis de aplaŭdoj kaj de homa muĝado. Por la partianoj de Calendio li estis ĉi-momente pli granda, ol la cezaro, sed ĝuste tial malaperis el iliaj koroj la malamikeco kontraŭ Lannio, kiu por la prezo de la propra sango plenigis iliajn poŝojn. Dividiĝis do la deziroj de la popolo. Sur ĉiuj benkoj montriĝis samnombre la signoj de morto kaj la signoj de kompato, sed la retisto rigardis nur al la loĝio de la cezaro kaj vestpastrinoj, atendante, kion ili decidos.

Malfeliĉe, Nero ne havis simpation al Lannio, ĉar dum lasta cirkludo antaŭ la brulego li malgajnis, vetante kontraŭ li, grandan monsumon al Licinius, li elŝovis do la manon el la podio kaj turnis la grandan fingron al la tero.

La vestpastrinoj tuj ripetis la signon. Tiam Calendio genuiĝis sur la brusto de la gallo, eligis mallongan ponardon, kiun li portis ĉe la zono, kaj flankiginte la armaĵon ĉe la kolo de la kontraŭulo, enbatis ĝis la tenilo en lian gorĝon la triangulan akraĵon.

Peractum est! – aŭdiĝis voĉoj en la amfiteatro.

Lannio konvulsiis dum ia tempo, kiel buĉita bovo, kaj batis la sablon per la piedoj, poste li streĉiĝis kaj restis senmova.

Merkuro ne bezonis kontroli per ardanta feraĵo, ĉu li vivas ankoraŭ. Tuj oni forigis lin kaj ekluktis aliaj paroj, post kies paso ekflamis nur la batalo de la tutaj taĉmentoj. La popolo partoprenis ĝin per la animo, koro kaj okuloj: ĝi kriegis, muĝis, fajfis, aplaŭdis, ridis, stimulis la batalantojn, frenezis. Sur la areno la gladiatoroj, dividitaj en du partiojn, batalis kun la furiozo de sovaĝaj bestoj: brusto frapis bruston, korpoj kuntordis sin en morta ĉirkaŭbrako, krakis en la artikoj potencaj kruroj, glavoj dronis en brustoj kaj ventroj, palaj buŝoj ŝprucigadis sangon sur la sablon. Kelkdek novulojn ekregis en la fino tia teruro, ke elŝirinte sin el la ĥaoso, ili komencis forkuri, sed la mastigophori repelis ilin en la batalon per siaj plumbofinitaj vipoj. Sur la sablo formiĝis grandaj, malhelaj makuloj; ĉiam pli da nudaj kaj armitaj korpoj kuŝis unu apud alia sur la sablo, kiel garboj. Vivantoj batalis sur la kadavroj, falpuŝiĝadis pro armaĵoj, ŝildoj, vundis la piedojn per rompitaj armiloj kaj faladis. La popolo frenezis pro ĝojo, ebriiĝadis per morto, spiris ĝin, satigadis per ĝia bildo la okulojn kaj kun volupto sorbis en la pulmojn ĝiajn odorojn.

La venkitoj kuŝis preskaŭ ĉiuj mortaj. Apenaŭ kelkaj vunditoj genuiiĝis en la mezo de la areno kaj, ŝanceliĝante, etendis la manojn al la rigardantoj, petante kompaton. Al la venkintoj oni disdonis premiojn, laŭrokronojn, olivarbajn branĉetojn, kaj sekvis momento de ripozo, kiu laŭ la ordono de la ĉiopova cezaro ŝanĝis sin en festenon. En la incensiloj oni ekbruligis aromaĵojn. Ŝprucigistoj pluvigis sur la popolon roson safranan kaj violan. Oni disportadis malvarmajn trinkaĵojn, rostitajn viandojn, dolĉajn kukaĵojn, vinon, olivoleon kaj fruktojn. La popolo manĝegis, interbabilis kaj kriis honore al la cezaro, por lin inklinigi al tiom pli granda malavareco. Efektive, kiam oni satigis la malsaton kaj soifon, centoj da sklavoj enportis korbojn, plenajn de donacoj; knabetoj, alivestitaj kiel amoroj, elprenadis el ili diversajn objektojn kaj disĵetadis ambaŭmane inter la benkojn. En la momento, kiam estis disdonataj loteriaj tesserae, komenciĝis batalo: la homoj interpuŝis sin, renversadis, piedpremis unu aliajn, vokis helpon, saltis trans benkovicojn kaj sufokiĝadis en la terura interpremo, ĉar kiu ricevis feliĉan numeron, povis gajni eĉ domon kun ĝardeno, sklavon, luksan vestaĵon aŭ maloftan sovaĝan beston, kiun li poste vendis en amfiteatron. Pro tiuj ĉi kaŭzoj iĝadis tiaj ĥaosoj, ke multfoje pretorianoj devis enkonduki ordon, kaj post ĉiu disdonado oni elportadis el la rigardejo homojn kun rompitaj brakoj, kruroj, aŭ mortsufokitajn en la interpremo.

Pli riĉaj el la rigardantoj ne partoprenis tamen en la batalo pro la tesserae. La aŭgustanoj amuzis sin ĉi-foje per la vido de Chilo kaj per mokado je vanaj penoj, kiujn li faris, por montri al la homoj, ke batalon kaj sangoverŝadon li povas rigardi egale, kiel ĉiu alia. Vane tamen la malfeliĉa greko kuntiradis la brovojn, mordis la lipojn kaj premis la pugnojn tiel, ke la ungoj eniĝadis en la manojn. Same lia greka naturo, kiel lia persona timemo ne elportis tiajn spektaklojn. Lia vizaĝo paliĝis, gutoj da ŝvito perlokovris la frunton, la lipoj bluiĝis, enprofundiĝis la okuloj, la dentoj komencis klaki kaj la korpon atakis tremado. Post la batalo li iom rekonsciiĝis, kaj kiam oni lin mokpikis, ekregis lin subita kolero kaj malespere li komencis respondi la pikojn.

– Ha, greko! malplaĉegas al vi la vido de disŝirita homa haŭto! – parolis Vatinius, tirante lin je la barbo.

Kaj Chilo turnis al li siajn du lastajn flavajn dentojn kaj respondis:

– Mia patro ne estis botisto, do mi ne scias ĝin fliki.

Macte! habet! – ekkriis kelkaj voĉoj.

Sed aliaj mokis plu:

– Ne li estas kulpa, ke anstataŭ koro li havas en la brusto pecon da fromaĝo! – ekkriis Senecio.

– Ne vi estas kulpa, ke anstataŭ kapo vi hazas vezikon – respondis Chilo.

– Eble vi iĝos gladiatoro! vi bone aspektus kun reto sur areno.

– Se vin mi kaptus per ĝi, mi kaptus malbonodoran upupon.

– Kaj kio estas kun la kristanoj? – demandis Festus el Ligurio. – Ĉu vi ne volus iĝi hundo kaj mordi ilin?

– Mi ne volus esti via frato.

– Vi meocia leprulo!

– Vi liguria mulo!

– Via haŭto videble jukas, sed mi ne konsilas peti min, ke mi vin gratu.

– Gratu vin mem. Se vi forgratos la proprajn pustulojn, vi detruos tion, kio estas en vi la plej bona.

Tiel ili atakadis lin, kaj li repikadis ilin malice meze de ĝenerala rido. La cezaro aplaŭdis per la manoj, ripetadis: “Macte!” kaj stimulis ilin. Post momento tamen proksimiĝis Petronius kaj, tuŝinte per skulptita ebura bastono la ŝultron de la greko, diris:

– Bone, filozofo, sed en unu afero vi eraris: la dioj kreis vin kanajlo, vi tamen iĝis demono, kaj tial vi ne eltenos.

La maljunulo rigardis lin per siaj inflamruĝaj okuloj, ĉi-foje li tamen iel ne trovis pretan insulton. Por momento li eksilentis, poste respondis kvazaŭ kun certa peno:

– Mi eltenos!...

Sed dume la trumpetoj anoncis, ke la paŭzo estas finita. La homoj komencis forlasi la fakojn, en kiuj ili ariĝis, por rektigi la piedojn kaj babili. Komenciĝis ĝenerala movado kaj la kutimaj malpacoj pri la antaŭe okupitaj sidejoj. La senatanoj kaj patricioj rapidis al siaj lokoj. Iom post iom trankviliĝis la bruo kaj ordo revenis en la amfiteatron. Sur la areno aperis aro da homoj, por disrasti ankoraŭ tie kaj ie sablobulojn, kungluitajn per koagulinta sango.

Venis la vico por la kristanoj. Sed ĉar tio ĉi estis por la popolo nova spektaklo kaj neniu sciis, kiel ili kondutos, ĉiuj atendis ilin kun certa intereso. La amaso estis agordita atendege, ĉar oni antaŭvidis eksterordinarajn scenojn, sed malamike. Tiuj homoj, kiuj estis nun aperontaj, bruligis ja Romon kaj ĝiajn antikvajn trezorojn. Ili ja nutris sin per la sango de suĉinfanoj, venenadis akvojn, malbenadis la tutan homan genton kaj plenumadis plej malnoblajn krimojn. La ekscititan malamon ne kontentigus plej severaj punoj, kaj se ia timo kaptis la korojn, ĝi estis nur la timo, ĉu la turmentoj egalos la krimojn de tiuj malhumanaj kondamnitoj.

Dume la suno leviĝis alten kaj ĝiaj radioj, filtritaj tra la purpura velarium, plenigis la amfiteatron per sanga lumo. La sablo alprenis fajran koloron kaj en tiuj briloj, en la homaj vizaĝoj, same kiel en la malplena spaco de la areno, pleniĝonta post momento per homa sufero kaj besta furiozo, estis io timiga. Ŝajnis, ke en la aero ŝvebas teruro kaj morto. La amaso, ordinare gaja, sub la influo de la malamo obstinis en silento. La vizaĝoj havis malamikan esprimon.

Subite la prefekto donis la signon: tiam aperis la sama maljunulo, alivestita kiel Ĥarono, kiu vokis al morto la gladiatorojn, kaj trairinte per malrapidaj paŝoj la tutan arenon, en profunda silento li denove frapis trifoje la pordegon per la martelo.

En la tuta amfiteatro aŭdiĝis la murmuro:

– La kristanoj! la kristanoj!...

Ekgrincis la feraj kradoj: en la mallumaj malfermaĵoj eksonis la ordinaraj krioj de la mastigophori: “Sur la sablon!” kaj en unu momento la areno pleniĝis per aroj da kvazaŭ silvanoj, ĉirkaŭkudritaj per feloj. Ĉiuj ili kuris iom rapide, febre, kaj alkurinte la mezon de la sablorondo, genuiĝis unu apud aliaj, kun manoj etenditaj supren. La popolo kredis, ke ĝi estas peto pri kompato kaj furioza pro tia malkuraĝo, ĝi komencis piedfrapi, fajfi, ĵeti malplenajn ujojn de vino, ĉirkaŭmorditajn ostojn kaj muĝi: “Bestojn! bestojn!...” Sed subite okazis io neatendita. Jen el la mezo de la vila amaso eksonis kantantaj voĉoj kaj en la sama momento aŭdiĝis kanto, kiun oni aŭdis unuafoje en roma cirko:

Christus regnat!...”

...

Tiam mirego ekregis la popolon. La kondamnitoj kantis kun okuloj levitaj al la velarium. Oni vidis vizaĝojn palajn, sed kvazaŭ inspiritajn. Ĉiuj komprenis, ke tiuj homoj ne petas kompaton kaj ke ili ŝajnas vidi nek la cirkon, nek la popolon, nek la senaton. nek la cezaron. Christus regnat! sonis ĉiam pli laŭte, kaj sur la benkoj, for, ĝis la supro, inter la vicoj de la rigardantoj tiu kaj iu demandis sin mem: kio okazas ĉi tie kaj kiu estas tiu Christus, kiu regas en la buŝoj de tiuj mortontoj? Sed dume oni malfermis alian kradon kaj sur la arenon enkuris kun sovaĝa impeto kaj bojado tutaj aroj da hundoj: flavharaj grandegaj molosoj el Peloponezo, striaj hundoj el Pireneoj kaj lupsimilaj hundegoj el Hibernio, intence malsatigitaj, kun kaviĝintaj flankoj kaj sangaj okuloj. Muĝado kaj hurlado plenigis la tutan amfiteatron. La kristanoj, fininte la kanton, genuis senmove, kvazaŭ ŝtoniĝintaj, ripetante nur per unu ĝema ĥoro: “Pro Christo! pro Christo!” La hundoj, flarinte homojn en la bestaj feloj kaj mirigitaj per ilia senmoveco, ne kuraĝis tuj ĵeti sin sur ilin. Kelkaj levadis sin sur la murojn de la loĝioj, kvazaŭ ili volus atingi la rigardantojn, aliaj kuris ronde, ekscite bojante, kvazaŭ ili persekutus iun nevideblan beston. La popolo koleriĝis. Ekkriegis miloj da voĉoj: kelkaj el la rigardantoj imitis la muĝadon de bestoj, aliaj bojis, kiel hundoj, aliaj instigis ilin en ĉiuj lingvoj. La amfiteatro ektremis de la kriegoj. La incititaj hundoj komencis jen ĵeti sin al la genuantoj, jen resalti ankoraŭ, ĝis fine unu el la molosoj enigis la dentegojn en la ŝultron de genuanta fronte virino kaj subtiris ŝin al si.

Tiam dekoj da ili ĵetis sin en la mezon, kvazaŭ tra elrompaĵo. La amaso ĉesis muĝi, por rigardi kun pli granda atento. Meze de hurlado kaj raŭkado oni aŭdis ankoraŭ plendajn voĉojn virajn kaj virinajn: Pro Christo! pro Christo! sed sur la areno formiĝis tremantaj plektaĵoj el hundaj kaj homaj korpoj. Sango fluis nun torente el disŝiritaj korpoj. La hundoj elŝiradis al si reciproke sangajn homajn membrojn. La odoro de sango kaj de disŝiritaj internaĵoj sufokis la arabajn aromojn kaj plenigis la tutan cirkon. Fine restis nur tie kaj ie hurlantaj amasoj. Vinicius, kiu en la momento, kiam la kristanoj enkuris, leviĝis kaj turniĝis, por konforme al sia promeso montri al la fosisto la lokon, kie inter la sklavoj de Petronius estis la alivestita apostolo, sidiĝis denove kaj sidis kun vizaĝo de mortinto, rigardante per vitrosimilaj okuloj la teruran spektaklon. Komence la timo, ke la fosisto povis erari kaj ke Ligia povas trovi sin inter la viktimoj, tute paralizis lin, sed kiam li ekaŭdis la voĉojn: Pro Christo! kiam li vidis la pereon de tiom da viktimoj, kiuj, mortante, atestis pri sia vero kaj pri sia Dio, ekposedis lin alia sento, turmenta, kiel plej terura doloro, tamen neforpuŝebla, ke se Kristo mem mortis martire, se nun miloj pro Li pereas, se fluas maro da sango, tiam unu guto pli nenion signifas kaj ke peke estas eĉ peti kompaton. Tiu ĉi penso iris al li el la areno, traigadis lin kun la ĝemoj de la mortantoj, kun la odoro de ilia sango. Tamen li preĝis kaj ripetadis per sekaj lipoj: “Kristo! Kristo! ankaŭ Via apostolo preĝas pro ŝi!” Poste li dronis en preĝo, perdis la konscion, kie li estas, ŝajnis nur al li, ke la sango sur la areno ŝvelas kaj ŝvelas, ke ĝi multiĝas kaj elfluas el la cirko en la tutan Romon. Cetere li aŭdis nenion, nek la hurladon de la hundoj, nek la kriegojn de la popolo, nek la voĉojn de la aŭgustanoj, kiuj komencis subite voki:

Chilo svenis!!

Chilo svenis! – ripetis Petronius, turnante sin al la greko.

Kaj tiu svenis efektive kaj sidis blanka, kiel tolo, kun malantaŭen klinita kapo kaj kun larĝe malfermita buŝo, simila al kadavro.

En la sama momento oni komencis puŝi sur la arenon novajn viktimojn, ĉirkaŭkudritajn per feloj.

Ili genuiĝadis senprokraste, kiel iliaj antaŭintoj, sed la lacegaj hundoj ne volis ilin mordi. Apenaŭ kelkaj ĵetis sin sur la plej proksimajn genuantojn, dum la aliaj, kuŝiĝinte kaj levinte supren la faŭkojn, de kiuj gutis sango, komencis movegi la flankojn kaj peze spiri.

Tiam la popolo, maltrankvila en la animo, sed ebria de sango, komencis voki per akraj voĉoj:

– La leonojn! la leonojn! ellasu la leonojn!

La leonoj devis esti lasitaj por la sekvonta tago, sed en la amfiteatroj la popolo trudis sian volon al ĉiuj, eĉ al la cezaro. La sola Caligula, maltima kaj ŝanĝema en siaj ekdeziroj, kuraĝis iafoje kontraŭstari, kaj okazadis eĉ, ke li ordonis bastoni la amasojn, sed ankaŭ li plej ofte cedadis. Nero, al kiu aplaŭdoj estis pli karaj, ol ĉio en la mondo, neniam kontraŭstaris, tiom pli do li ne kontraŭstaris nun, kiam la afero koncernis mildigon de la amasoj, ekscititaj post la brulego, kaj la kristanojn, kiujn li volis ŝarĝi per la respondeco por la malfeliĉo.

Li donis do la signon, ke oni malfermu la cuniculum, kion ekvidinte, la popolo tuj trankviliĝis. Oni ekaŭdis knaradon de la kradoj, post kiuj estis la leonoj. La hundoj je ilia vido densiĝis en unu aron kontraŭflanke de la areno, kaj ili komencis elpaŝi unu post alia sur la arenon, potencaj, flavharaj, kun grandegaj vilaj kapoj. La cezaro mem turnis al ili sian enuigitan vizaĝon kaj almetis la smeraldon al la okulo, por rigardi pli bone. La aŭgustanoj salutis ilin per aplaŭdoj; la amaso kalkulis ilin per la fingroj, observante ĉe tio avide, kiel ilia vido impresas la genuantajn en la mezo kristanojn, kiuj denove komencis ripeti la nekompreneblajn por multaj, kaj ĉiujn incitantajn vortojn: pro Christo! pro Christo!

Sed la leonoj, kvankam malsategaj, ne rapidis al la viktimoj. La ruĝeta brilo sur la areno vundis iliajn okulojn, do ili palpebrumis, kvazaŭ blindigitaj; kelkaj streĉadis maldiligente siajn orflavajn, pezajn korpojn, aliaj malfermadis la faŭkojn, oscedis, kvazaŭ volante montri al la rigardantoj siajn terurajn dentegojn. Sed poste la odoro de sango kaj de la disŝiritaj korpoj, kiuj kuŝis amase sur la areno, komencis efiki je ili. Baldaŭ iliaj movoj iĝis maltrankvilaj, la kolharoj hirtiĝis, la nazoj raŭke sorbis la aeron. Unu alsaltis subite al la kadavro de virino kun mordŝirita vizaĝo kaj, metinte la antaŭajn piedegojn sur la korpon, komencis leki per sia malglata lango la sangajn koagulaĵojn; alia leono proksimiĝis al kristano, tenanta en la brakoj infanon, ĉirkaŭkudritan per cervida felo.

La infano skuis sin de krio kaj ploro, ĉirkaŭbrakante konvulsie la kolon de la patro, dum tiu ĉi, dezirante longigi ĝian vivon almenaŭ por momento, penis dekroĉi ĝin de la kolo kaj transdoni al tiuj, kiuj genuis malantaŭ li. Sed la krio kaj la movo incitis la leonon. Subite ĝi eligis mallongan, ŝiritan muĝon, dispremis la infanon per unu piedbato kaj kaptinte en la faŭkon la kranion de la patro, frakasis ĝin en unu momento.

Je tiu ĉi vido ĉiuj aliaj ĵetis sin sur la aron de la kristanoj. Kelkaj virinoj ne povis deteni ekkriojn de teruro, sed la popolo superbruis ilin per aplaŭdoj, kiuj tamen rapide silentiĝis, ĉar la scivolo venkis. Oni vidis tiam terurajn bildojn: kapojn tute malaperantajn en la abismoj de l’ faŭkoj, brustojn larĝe distranĉatajn per unu bato de l’ dentegoj, elŝiritajn korojn kaj pulmojn; oni aŭdis la krakadon de ostoj inter la dentoj. Kelkaj leonoj, kaptinte siajn viktimojn je la flankoj aŭ sakroj, rondkuris en frenezaj saltoj tra la areno, kvazaŭ serĉante kaŝitan lokon, kie ili povus formanĝi ilin; aliaj en reciproka batalo levis sin unu sur alian, ĉirkaŭprenante sin reciproke per la piedegoj, kiel luktistoj, kaj plenigante la amfiteatron per tondro. Homoj leviĝadis de siaj lokoj. Aliaj, forlasante la vicojn, iris tra la interbenkoj pli malsupren, por vidi pli bone, kaj interpremis sin tie ĝis sufoko. Ŝajnis, ke la ekscititaj amasoj ĵetos sin fine sur la arenon mem kaj komencos disŝiri kun la leonoj. Iafoje oni aŭdis nehoman kriadon, iafoje aplaŭdojn, iafoje muĝadon, murmuradon, dentklakadon, hurladon de la molosoj, iafoje nur ĝemojn.

La cezaro, tenante la smeraldon ĉe la okulo, rigardis nun atente. La vizaĝo de Petronius alprenis la esprimon de malplaĉo kaj malestimo. Chilon oni jam antaŭe elportis el la cirko.

Kaj el la cunicula oni elpuŝadis ĉiam novajn viktimojn.

De la plej alta vico de la amfiteatro rigardis ilin Petro la apostolo. Neniu lin observis, ĉar ĉiuj kapoj estis turnitaj al la areno, do li leviĝis kaj kiel iam en la vinberejo de Cornelius li benis je la morto kaj eterneco la forkaptotojn, tiel nun li benis per la signo de kruco tiujn, kiuj estis pereantaj de la bestaj dentegoj, li benis ilian sangon kaj ilian doloron kaj la mortajn korpojn, ŝanĝitajn en senformajn bulojn, kaj la animojn, flugantajn supren de la sanga sablo. Kelkaj levadis al li la okulojn kaj tiam lumiĝadis iliaj vizaĝoj kaj ili ridetis, vidante for, super si, la signon de kruco. Lia koro ŝiris sin kaj li parolis: “Ho Sinjoro, fariĝu Via volo, ĉar je Via gloro, ateste al la vero, pereas tiuj miaj ŝafoj! Vi ordonis al mi ilin paŝti, do al Vi mi ilin transdonas, kaj Vi kalkulu ilin, Sinjoro, prenu ilin, cikatrigu iliajn vundojn, kvietigu ilian doloron kaj donu al ili pli da feliĉo, ol da turmentoj ili suferis ĉi tie.”

Kaj li krucosignis ilin, unu post alia, aron post aro, kun amo tiel granda, kvazaŭ ili estus liaj infanoj, kiujn li transdonas rekte en la manojn de Kristo. Subite la cezaro, ĉu pro sangebrieco, aŭ volante, ke la spektaklo superu ĉion, kion ĝis nun oni vidis en Romo, flustris kelkajn vortojn al la urboprefekto, kaj tiu ĉi, forlasinte la podion, direktis sin tuj al la cunicula. Kaj eĉ la popolo jam ekmiris, kiam ĝiekvidis post momento denove la malfermiĝantajn kradojn. Oni ellasis nun ĉiaspecajn bestojn: tigrojn el apud Eŭfrato, numidajn panterojn, ursojn, lupojn, hienojn kaj ŝakalojn. La tutan arenon kovris kvazaŭ moviĝanta ondo de feloj striitaj, flavaj, linkoloraj, malhelaj, brunaj kaj makulkoloraj. Iĝis ĥaoso, en kiu la okuloj povis jam nenion distingi, krom terura renversiĝado kaj interplektado de bestaj dorsoj. La spektaklo ĉesis simili realaĵon kaj ŝanĝis sin kvazaŭ en orgion de sango, kvazaŭ en teruran sonĝon, kvazaŭ en monstran vizion de frenezulo. La mezuro tropleniĝis. Meze de muĝoj, hurloj kaj blekoj tie kaj ie sur la benkoj de la rigardantoj aŭdiĝis akraj, spasmaj ridoj de virinoj, kies fortoj fine elĉerpiĝis.

La homojn ekkaptis teruro. La vizaĝoj ombrokovriĝis. Multaj voĉoj komencis krii: “sufiĉe! sufiĉe!”

Sed la bestojn pli facile estis enlasi, ol elpeli. La cezaro trovis tamen rimedon, por purigi de ili la arenon, rimedon, ligitan kun nova distro por la popolo. En ĉiuj interbenkoj aperis taĉmentoj da nigraj numidoj, ornamitaj per plumoj kaj orelringoj, tenantaj pafarkojn en la manoj. La popolo divenis, kio sekvos, kaj akceptis ilin per ekkrio de kontenteco; la numidoj proksimiĝis al la rando kaj, metinte sagojn sur la tendenojn, komencis per la arkoj pafi la bestamason. Ĝi estis efektive nova spektaklo. La fleksemaj, nigraj korpoj klinadis sin malantaŭen, streĉante la elastajn pafarkojn kaj sendante sagon post sago. La knarado de la tendenoj kaj la fajfado de la plumfinitaj pafaĵoj miksis sin kun hurlado de la bestoj kaj mirekkrioj de la rigardantoj. Lupoj, ursoj, panteroj kaj homoj, kiuj restis ankoraŭ vivaj, faladis amase unu apud aliaj. Tie kaj ie leono, eksentinte sagon en la flanko, per rapida movo turnis la torditan pro furiozo faŭkon, por ekkapti kaj frakasi la tenilon. Aliaj ĝemis pro doloro. La malgrandaj bestoj, frapitaj de teruro, blinde kuris tra la areno aŭ batis la kradojn per la kapoj, kaj dume la sagoj fajfis kaj fajfis senĉese, ĝis ĉio, kio vivis, kuŝis en la tremoj de agonio.

Tiam la arenon enkuris centoj da cirkaj sklavoj, armitaj per fosiloj, ŝoveliloj, balailoj, puŝĉaroj, korboj por elporti la internaĵojn kaj sakoj kun sablo. Unuj fluis post aliaj kaj sur la tuta areno eksvarmis febra agado. Tuj oni purigis ĝin de la kadavroj, de sango kaj ekskrementoj, trarastis, ebenigis kaj surŝutis per dika tavolo da freŝa sablo. Poste enkuris amoretoj, disŝutante petalojn de rozoj, lilioj kaj plej diversaj floroj. Oni ekbruligis denove incensojn kaj forigis la velarium, ĉar la suno jam estis multe malaltiĝinta.

Kaj en la amaso la homoj rigardis sin reciproke kun miro, demandante unu alian, kia plua spektaklo atendas ilin ankoraŭ en tiu ĉi tago.

Efektive atendis ilin spektaklo, kiun neniu antaŭvidis. La cezaro, kiu antaŭ kelka tempo estis forlasinta la podion, nun aperis subite sur la florkovrita areno, vestita per purpura togo kaj ora laŭrokrono. Dekdu kantistoj kun citroj en la manoj sekvis post li; Nero, tenante arĝentan liuton, elpaŝis solene en la mezon kaj, riverencinte kelkfoje al la rigardantoj, levis la okulojn al la ĉielo kaj staris tiel ian tempon, kvazaŭ atendante inspiron.

Poste li ekbatis ka kordojn kaj komencis kanti:

“Ho luma filo de Latono,
Estr’ de Tenedo, Killo. Ĥrizo.
Kial la sanktan Ilionon.
Al via gard’ sin konfidintan,
Al aĥajana venĝ’ vi donis
Kaj lasis la altarojn sanktajn
Senrompe glor’ al vi flamantajn,
Makuli per trojana sango?
Treme vin vokis maljunuloj,
Forenpafanto Arĝentarka,
Plore petegis vin patrinoj,
Vokante el la fund’ de l’ koro,
Ke ŝparu vi iliajn idojn;
Eĉ ŝtonon tuŝus tiuj veoj,
Sed vi, Sminte’, al kordoloro
Estis ol ŝtono malpli mola!!...”

La kanto ŝanĝadis sin iom post iom en plendan, dolorplenan elegion. En la cirko ekregis silento. Post momento la cezaro, mem kortuŝita, komencis kanti plu:

“Vi povis per liuta sono
Dispeli for la korlamenton,
Dum la okulon eĉ hodiaŭ
Larm’ kovras, kiel floron roso,
Pro tiu kanto malserena,
Kiu el cindroj renaskigas
La brulotagon de l’ pereo...
– Kaj vi permesis ĝin, Sminteo?!”

Ĉe tio lia voĉo ektremis kaj malsekiĝis la pupiloj. Sur la okulharoj de la vestpastrinoj aperis larmoj, la popolo aŭskultis silente, antaŭ ol ĝi eksplodis per longe daŭranta uragano de aplaŭdoj.

Dume el ekstere, tra la vomitoria, malfermitaj por aerumi la cirkon, aŭdiĝadis knarado de veturiloj, sur kiujn oni metis la sangajn restaĵojn de la kristanoj, viroj, virinoj kaj infanoj, por ilin porti al la teruraj kavoj, nomataj puticuli.

Kaj Petro la apostolo ĉirkaŭprenis per la manoj sian blankan kapon kaj vokis interne:

– Sinjoro! Sinjoro! al kiu Vi donis la regadon de la mondo? kaj kial Vi volas fondi Vian metropolon en tiu ĉi urbo?