Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

ĈAPITRO LVIII

Tritaga pluvo, fenomeno escepta en Romo dum somero, kaj hajlo, falanta kontraŭ la natura ordo ne nur tage kaj vespere, sed ankaŭ nokte, interrompis la cirkludojn. La popolon ekkaptis timo. Oni antaŭdiradis malbonan vinberrikolton, kaj kiam unu posttagmezon tondro fandis sur Kapitolo bronzan statuon de Cereso, oni ordonis oferdonojn en la templo de Jovo la Savanto. La pastroj de Cereso disvastigis la famon, ke la kolero de la dioj turnis sin kontraŭ la urbon pro tro malrapida punado de la kristanoj, la amasoj komencis do insisti, ke senkonsidere je la vetero oni rapidigu la daŭrigadon de la cirkludoj, kaj ĝojo ekregis la tutan Romon, kiam oni anoncis fine, ke post tritaga interrompo la ludus rekomenciĝos.

Dume revenis ankaŭ la belvetero. La amfiteatro pleniĝis per hommiloj de la tagiĝo ĝis la nokto kaj la cezaro venis same frue kun la vestpastrinoj kaj la kortego. La spektaklo devis komenciĝi per interbatalo de la kristanoj, kiujn oni tiucele alivestis kiel gladiatorojn kaj donis al ili ĉiujn armilojn, kiujn uzadis profesiaj luktistoj por ataka kaj defenda batalo. Nun tamen la esperoj montriĝis trompaj. La kristanoj ĵetis sur la sablon la retojn, forkegojn, lancojn kaj glavojn, anstataŭe ili komencis ĉirkaŭbraki unu alian kaj kuraĝigadi sin reciproke al persisto kontraŭ la torturoj kaj morto. Tiam profunda ofendo kaj indigno ekregis la korojn de la amasoj. Unuj riproĉis al ili malkuraĝon kaj timemon, aliaj asertis, ke ili ne volas batali spite al la popolo, pro malamo al ĝi kaj tial, por ĝin senigi de la ĝojo, kiun kaŭzas ĉiam la vido de braveco. Fine laŭ la ordono de la cezaro oni ellasis kontraŭ ilin verajn gladiatorojn, kiuj elbuĉis la genuantajn kaj sendefendajn kristanojn en unu momento.

Sed post la forigo de la kadavroj la spektaklo ĉesis esti batalo kaj ŝanĝis sin en vicon da mitologiaj scenoj, projektitaj de la cezaro mem. Oni do vidis Herkulon, brulantan en fajro sur la monto Eto. Vinicius ektremis pro la penso, ke la rolon de Herkulo oni destinis eble al Ursus, sed videble ne venis ankoraŭ vico por la fidela servanto de Ligia, ĉar sur la ŝtiparo forbrulis iu alia kristano, tute nekonata al Vinicius. Tamen en la sekvinta sceno Chilo, kiun la cezaro ne volis forpermesi el la cirko, ekvidis konatajn al si homojn. Oni scenigis la morton de Dedalo* kaj Ikaro. La rolon de Dedalo prezentis Euricius, la sama maljunulo, kiu iam donis al Chilo la signon de fiŝo; Ikaron prezentis lia filo, Quartus. Oni levis ilin ambaŭ supren per speciala aparato kaj poste oni faligis ilin subite de grandega alteco, ĉe kio la juna Quartus falis tiel proksime al la cezara podio, ke li surŝprucigis per sango ne nur la eksterajn ornamaĵojn, sed ankaŭ la purpurtegitan apogilon. Chilo ne vidis la falon, ĉar li fermis la okulojn, li aŭdis nur la obtuzan frapon de la korpo, kaj kiam post momento li ekvidis sangon tuj apud si, li preskaŭ svenis duafoje. Sed la scenoj ŝanĝiĝadis rapide. Malgloraj suferoj de virgulinoj, antaŭ la morto malvirgigataj de gladiatoroj, alivestitaj kiel bestoj, ĝojigis la korojn de la amaso. Oni vidis pastrinojn de Cibelo kaj Cereso, oni vidis Danaidojn, oni vidis Dirceon kaj Pasifaon, oni vidis fine neaĝajn knabinetojn, disŝiratajn de sovaĝaj ĉevaloj. La popolo aplaŭdis ĉiam novajn elpensojn de la cezaro, kiu, fiera pro ili kaj feliĉa pro la aplaŭdoj, ne forigis nun eĉ por unu momento la smeraldon de la okulo, rigardante la blankajn korpojn, disŝiratajn per fero, kaj la konvulsiajn tremojn de la viktimoj. Oni tamen prezentis ankaŭ scenojn el la historio de la urbo. Post la virgulinoj oni vidis Muciuson Scaevolan, kies mano, fiksita al tripiedo kun fajro, plenigis la amfiteatron per la odoro de brulanta karno, sed kiu, kiel la vera Scaevola, staris sen ĝemo, kun okuloj levitaj supren kaj kun preĝa flustro sur la nigriĝintaj lipoj. Kiam oni lin finmortigis kaj fortrenis la korpon en la spoliarium, sekvis la ordinara tagmeza interrompo de la spektaklo. La cezaro kun la vestpastrinoj kaj aŭgustanoj forlasis la teatron kaj direktis sin en speciale starigitan grandegan skarlatan tendon, kie oni preparis por li kaj por la gastoj luksan prandium. La amasoj plejparte sekvis lian ekzemplon kaj, fluante eksteren, dismetis sin en pentrindaj grupoj apud la tendo, por ripozigi la membrojn, lacajn pro la longa sidado, kaj konsumi manĝaĵojn, kiujn sklavoj abunde disportadis laŭ la cezara favoro. Nur la plej scivolaj, forlasinte siajn lokojn, venis malsupren sur la arenon kaj, tuŝante per la fingroj la sablon, glueman de l’ sango, diskutis kiel spertuloj kaj cirkamantoj pri tio, kio jam okazis kaj kio estis ankoraŭ okazonta. Baldaŭ tamen foriris ankaŭ la diskutantoj, por ne malfruiĝi al la festeno; restis nur kelkaj homoj, kiujn retenis ne scivolo, sed kompato por la estontaj viktimoj.

* Dedalo, kiu laŭ aliaj mitoj sukcesis flugi de Kreto Sicilion, en la romaj amfiteatroj pereadis same kiel Ikaro.

Tiuj ĉi kaŝis sin en la interbenkoj aŭ en la malpli altaj vicoj, kaj dume oni ebenigis la arenon kaj komencis fosi en ĝi kavojn, unu apud alia, vice, tra la tuta areno, de rando al rando, tiel, ke ilia lasta vico troviĝis dekkelkajn paŝojn de la cezara podio. El ekster la cirko aŭdiĝadis bruo de la popolo, ekkrioj kaj aplaŭdoj, kaj ĉi tie kun febra rapideco oni faris preparojn al iaj novaj turmentoj. Subite malfermiĝis la cunicula kaj el ĉiuj malfermaĵoj, kondukantaj sur la arenon, oni komencis elpeli arojn da kristanoj, nudaj kaj portantaj krucojn sur la ŝultroj. Eksvarmis de ili la tuta amfiteatro. Kuris maljunuloj, klinitaj sub la pezo de la traboj, apud ili fortaĝaj viroj, virinoj kun disligitaj haraj, sub kiuj ili penis kaŝi sian nudecon, nematuraj knabetoj kaj tute malgrandaj infanoj. La krucoj estis pliparte, kiel ankaŭ la viktimoj, ornamitaj per floroj. La cirka servistara, vipante la malfeliĉulojn per batiloj, devigis ilin meti la krucojn apud la pretaj kavoj kaj mem viciĝi apude. Tiel devis perei tiuj, kiujn pro manko de tempo ani ne elpuŝis sur la arenon viktime al la hundoj kaj sovaĝaj bestoj. Nun kaptis ilin nigraj sklavoj kaj, metante la viktimojn dorse sur la trabojn, komencis alnajli iliajn manojn al la krucbrakoj fervore kaj rapide, por ke la popolo, reveninte post la interrompo, trovu jam ĉiujn krucojn starigitajn. En la tuta amfiteatro aŭdiĝis nun la frapbruo de marteloj, kies eĥoj rebatis sin de la pli altaj vicoj, atingis eĉ la placon, ĉirkaŭantan la amfiteatron, kaj venis eĉ sub la tendon, en kiu la cezaro gastigis la vestpastrinojn kaj la korteganojn. Tie oni trinkis vinon, ŝercis pro Chilo kaj flustris strangajn vortojn en la orelojn de la pastrinoj de Vesto; sur la areno dume svarmis laboro, najloj profundiĝadis en la manojn kaj piedojn de la kristanoj, grincis la fosiloj, ebenigantaj per tero la kavojn, en kiujn oni metis la krucojn.

Sed inter la viktimoj, por kiuj nur post momento devis veni la vico, estis Crispus. La leonoj ne havis tempon lin disŝiri, do oni destinis al li krucon, kaj li, ĉiam preta al morto, ĝojis, pensante, ke venas lia horo. Li aspektis hodiaŭ alie, ĉar lia seka korpo estis tute nudigita, nur hedera zonaĵo kovris liajn koksojn, kaj sur la kapo li havis kronon el rozoj. Sed en liaj okuloj brilis ĉiam la sama, nevenkebla energio kaj la sama vizaĝo, severa kaj fanatika, rigardis el sub la koronaĵo. Ne ŝanĝiĝis ankaŭ lia koro, ĉar kiel iam en la cuniculum li minacis dian koleron al la kunfratoj, ĉirkaŭkudritaj per feloj, same ankaŭ hodiaŭ li admonis ilin severe, anstataŭ konsoli.

— Danku al la Savinto — li parolis — ke Li permesas al vi morti en la sama maniero, kiel Li mem mortis. Eble parto de viaj kulpoj estos al vi pardonita pro tio, tremu tamen, ĉar la justeco devas esti plenumita kaj egalan rekompencon ne pavas ricevi malvirtulaj kaj virtulaj.

Kaj liajn vortojn akompanis la resono de la marteloj, per kiuj oni alnajladis la manojn kaj piedojn de la viktimoj. Ĉiam pli da krucoj staris sur la areno, kaj li, turninte sin al la aro de tiuj, kiuj staris ankoraŭ, ĉiu ĉe sia lignaĵo, parolis plu:

— Mi vidas malfermitan ĉielon, sed mi vidas ankaŭ abismon malfermitan... Mi mem ne scias, kiel mi respondos por mia vivo antaŭ la Sinjoro, kvankam mi kredis kaj malamis malbonon, kaj ne morton mi timas, sed leviĝon el mortintoj, ne torturon, sed juĝon, ĉar venas la tago de l’ kolero...

Tiam subite el inter la pli proksimaj benkoj aŭdiĝis iu voĉo trankvila kaj solena:

— Ne la tago de l’ kolero, sed la tago de l’ kompato, la tago de l’ savo kaj feliĉo, ĉar mi diras al vi, ke Kristo akceptas vin ĉiujn, konsolas kaj sidigos ĉe sia dekstra flanko. Fidu, ĉar jen la ĉielo malfermiĝas antaŭ vi.

Je tiuj ĉi vortoj ĉiuj okuloj turnis sin al la benkoj; eĉ tiuj, kiuj jam pendis sur la krucoj, levis la palajn, martirajn kapojn kaj komencis rigardi al la paralanto.

Kaj ĉi tiu proksimiĝis al la barilo, ĉirkaŭanta la arenon, kaj komencis krucosigni ilin.

Crispus etendis al li la brakon, kvazaŭ volante lin admoni, sed, ekvidinte lian vizaĝon, li mallevis la manon, poste liaj genuoj fleksiĝis kaj la buŝo elflustris:

— Paŭlo la apostolo!

Je grandega miro de la cirka servistaro genuiĝis ĉiuj, kiujn oni ĝis nun ne alnajlis, kaj Paŭlo el Tarso turnis sin al Crispus, dirante:

Crispus, ne minacu al ili, ĉar jam hodiaŭ ili estos kun vi en la paradizo. Vi kredas, ke ili povas esti kondamnitaj? Sed kiu ilin kondamnos? Ĉu tion faros Dio, kiu oferis pro ili sian Filon? Ĉu Kristo, kiu mortis pro ilia savo, kiel ili mortas pro Lia nomo? Kaj kiel povas kondamni Tiu, kiu amas? Kiu kulpigos la elektitojn de Dio? Kiu diros pri tiu ĉi sango: Malbenita?

— Sinjoro, mi malamis malbonon — respondis la maljuna pastro.

— Kristo ordonis ami la homojn pli multe, ol malami malbonon, ĉar la fundamento de Lia instruo estas amo, ne malamo...

— Mi pekis en la horo de la morto — respondis Crispus.

Kaj li komencis bati sian bruston.

Subite administranto de la benkoj proksimiĝis al la apostolo kaj demandis:

— Kiu estas vi, kiu parolas al la kondamnitoj?

Roma civitano — respondis trankvile Paŭlo.

Poste, turninte sin al Crispus, li diris:

— Fidu, ĉar difavora estas ĉi tiu tago, kaj mortu en paco, servanto de Dio.

Du negroj proksimiĝis en ĉi tiu momento al Crispus, por meti lin sur la trabojn, sed li rigardis ankoraŭ fojon ĉirkaŭen kaj vokis:

— Fratoj miaj, preĝu pro mi!

Kaj lia vizaĝo perdis la kutiman severecon, la ŝtonaj trajtoj alprenis la esprimon de trankvilo kaj dolĉeco. Li mem etendis la manojn laŭlonge de la krucbrakoj, por faciligi la laboron, kaj, rigardante rekten en la ĉielon, komencis preĝi fervore. Li ŝajnis nenion senti, ĉar kiam la najloj enprofundiĝadis en liajn manojn, plej eta tremo ne ekskuis lian korpon, nek aperis sur lia vizaĝo ia dolorgrimaco: li preĝis, dum oni alnajlis liajn piedojn, li preĝis, dum oni levis la krucon kaj piedpremis la teron ĉirkaŭe. Nur, kiam la amasoj kun rido kaj ekkrioj komencis plenigi la amfiteatron, la brovoj de la maljunulo iom kuntiriĝis. kvazaŭ li kolerus, ke la idolana popolo konfuzas al li la trankvilon kaj pacon de la dolĉa morto.

Sed jam antaŭe oni levis ĉiujn krucojn tiel, ke sur la areno elkreskis kvazaŭ arbaro kun homoj, pendantaj sur la arboj. Sur la brakojn de la krucoj kaj sur la kapojn de la martiroj faladis la brilo de la suno, kaj sur la arenon — densaj ombroj, formantaj kvazaŭ nigran, implikitan kradon, meze de kiu trabriladis flava sablo. Ĝi estis spektaklo, en kiu la tuta plezuro de la popolo konsistis en observado de la malrapida agonio. Sed neniam ĝis nun oni vidis tian densaĵon da krucoj. La areno estis tiel ŝtopita per ili, ke la cirka servistaro apenaŭ povis trapuŝi sin inter la krucoj. Ĉe la rando pendis plejparte virinoj, sed Crispuson, kiel ĉefulon, oni starigis preskaŭ tuj antaŭ la cezara podio, sur grandega kruco, ĉirkaŭplektita de malsupre per lonicero. Neniu el la viktimoj mortis ankoraŭ, sed kelkaj el tiuj, kiujn oni alnajlis unue, svenis. Neniu ĝemis kaj neniu vokis kompaton. Kelkaj pendis kun kapoj klinitaj sur la ŝultrojn aŭ mallevitaj sur la brustojn, kvazaŭ lulitaj al dormo; aliaj kvazaŭ en medito, aliaj, rigardante ankoraŭ la ĉielon, movis mallaŭte la lipojn. En tiu terura arbaro de l’ krucoj, en tiuj etenditaj korpoj, en la silento de la viktimoj estis tamen io terura. La popolo, kiu, sata post la festeno kaj ĝoja, eniradis la cirkon kun ekkrioj, eksilentis, ne sciante, sur kiu korpo fiksi la okulojn kaj kion pensi. La nudeco de la streĉitaj virinaj figuroj ĉesis eksciti ĝian voluptemon. Oni ne faris eĉ la kutimajn vetojn pri tio, kiu mortos pli baldaŭ, kiujn oni faradis ordinare, se sur la areno aperadis malpli granda nombro da kondamnitoj. Ŝajnis, ke la cezaro ankaŭ enuas, ĉar, turninte la kapon flanken, li bonigadis sur si kolĉenon per maldiligenta gesto, kun vizaĝo apatia kaj dormema.

Subite la pendanta kontraŭe Crispus, kiu antaŭ momento havis okulojn fermitajn, kiel homo sveninta aŭ agonianta, malfermis ilin kaj komencis rigardi la cezaron.

Lia vizaĝo alprenis denove esprimon tiel senindulgan kaj la rigardo ekflamis per tia fajro, ke la aŭgustanoj komencis flustri inter si, montrante lin per la fingroj, kaj fine la cezaro mem turnis al li la atenton kaj pezmove levis la smeraldon al la okulo.

Sekvis kompleta silento. La okuloj de la rigardantoj estis fiksitaj sur Crispus, kiu penis movi la dekstran manon, kvazaŭ li volus deŝiri ĝin de la trabo.

Post momento lia brusto ekŝvelis, la ripoj kurbiĝis eksteren kaj li komencis voki:

— Patrinmurdinto! — ve al vi!!

La aŭgustanoj, ekaŭdinte la senpardonan insulton, elcelitan al la sinjoro de la mondo antaŭ milhomaj amasoj, ne kuraĝis spiri. Chilo rigidiĝis. La cezaro ektremis kaj ellasis la smeraldon el la fingroj.

La popolo ankaŭ retenis la spiron en la brusto. La voĉo de Crispus sonis ĉiam pli potence en la tuta amfiteatro:

— Ve al vi, kiu murdis la edzinon kaj fraton, ve al vi, Antikristo! Abismo malfermiĝas antaŭ vi, morto etendas al vi siajn manojn kaj tombo vin atendas. Ve al vi, viva kadavro, ĉar vi mortos en teruro kaj estos kondamnita por eterne!!!

Kaj ne povante deŝiri la alnajlitan manon de la ligno, terure streĉita, timiga, dum la vivo ankoraŭ simila al skeleto, senpardona kiel la destino, li skuis la blankan barbon super la podio de Nero, disŝutante kune per la movoj de la kapo rozajn petalojn el la plektaĵo, metita sur lian kranion

— Ve al vi, murdisto! tropleniĝis via mezuro kaj proksimiĝas via horo!!!

Ĉe tio li faris lastan fortostreĉon: ŝajnis dum momento, ke li deŝiros la manon de la kruco kaj etendos ĝin minace super la cezaro, sed subite liaj malgrasaj brakoj longiĝis ankoraŭ pli, la korpo malstreĉiĝis malsupren, la kapo falis sur la bruston, kaj li mortis.

En la kruca arbaro la pli malfortaj komencis jam ankaŭ endormiĝadi por eterne.