Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

ĈAPITRO VI

Petronius estis hejme. La pordisto ne kuraĝis haltigi Viniciuson, kiu enkuris la atrium, kiel fulmotondro, poste, eksciinte, ke oni devas serĉi la mastron en la biblioteko, kun tiu sama impeto enkuris la bibliotekon, kaj trovinte Petroniuson skribanta, elŝiris la kanon el lia mano, rompis ĝin, ĵetegis teren, poste premkaptis liaj brakojn per la fingroj kaj, proksimigante la vizaĝon al lia vizaĝo, komencis demandi per raŭka voĉo:

— Kion vi faris kun ŝi? Kie ŝi estas?

Sed subite okazis io mirindega. La delikatforma kaj malhardita Petronius ekkaptis la manon de la juna atleto, premantan lian brakon, post tio li ekkaptis lian duan manon, kaj tenante ilin ambaŭ en sia unu kun forto de fera premilo, diris:

— Mi estas malfortulo nur matene, sed vespere mi reakiras la antaŭan viglecon. Provu liberiĝi. Gimnastikon evidente instruis al vi teksisto, kaj konduton forĝisto.

Sur lia vizaĝo ne vidiĝis eĉ kolero, nur en la okuloj ekflametis ia pala rebrilo de kuraĝo kaj energio. Post momento li lasis la manojn de Vinicius, kiu staris antaŭ li humiligita, hontigita kaj furioza.

— Ŝtalan manon vi havas — li diris — sed je ĉiuj dioj de la infero mi ĵuras, ke se vi min perfidis, mi enbatos ponardon en vian gorĝon, eĉ en la ĉambroj de la cezaro.

— Ni parolu trankvile — rediris Petronius. — Ŝtalo estas pli forta, ol fero, do kvankam el unu via brako oni povus fari du miajn, mi ne devas vin timi. Aliflanke, doloras min via krudeco, kaj se la homa sendankeco povus min ankoraŭ mirigi, mi mirus vian sendankecon.

— Kie estas Ligia?

— En la malĉastejo, tio estas en la domo de la cezaro.

Petronius!

— Trankviliĝu kaj sidiĝu. Mi petis la cezaron pri du aferoj, kiujn li promesis al mi: une, ke li eligu Ligian el la domo de Aulus, due, ke li donu ŝin al vi. Ĉu vi ne havas ponardon ie en la faldoj de via togo? Eble vi frapos min? Sed mi konsilas al vi atendi kelkajn tagojn, ĉar oni prenus vin en malliberejon, kaj dume Liga enuus en via domo.

— Sekvis silento. Vinicius dum certa tempo rigardis Petroniuson per mirplenaj okuloj, post kio li diris:

— Pardonu min. Mi ŝin amas, kaj la amo konfuzas mian prudenton.

— Admiru min, Marcus. Antaŭhieraŭ mi diris al la cezaro la jenon: mia nevo, Vinicius, tiel ekamegis iun malgrasaĉan knabinon, kiun oni prizorgas ĉe Aulusoj, ke lia domo ŝanĝis sin en vaporbanejon de sopiroj. Vi, cezaro — mi diris — kaj mi, kiuj scias, kio estas la vera beleco, ne donus por ŝi eĉ mil sestercojn, sed la knabo ĉiam ja estis malsaĝa, kiel tripieda tablo, kaj nun li entute malsaĝiĝis.

Petronius!

— Se vi ne komprenas, ke mi diris ĉi tion, volante sekurigi Ligian, mi emas ekkredi, ke mi diris la veron. Mi persvadis al la Kuprobarba, ke tia estetikulo, kiel li, ne povas konsideri tian knabinon bela, kaj Nero, kiu ĝis nun ne kuraĝas rigardi alie, ol per miaj okuloj, ne trovos en ŝi belecon, kaj ne trovinte ĝin, li ŝin ne deziros. Oni devis sendanĝerigi la simion kaj bridi ĝin per ŝnuro. Nun Ligian pritaksos ĝuste ne li, sed Poppaea, kaj nature ŝi klopodos kiel eble baldaŭ forigi ŝin el la palaco. Kaj mi parolis, kvazaŭ senintence al la Kubra barbo: “Prenu Ligian kaj donu ŝin al Vinicius. Vi rajtas ĝin fari, ĉar ŝi estas garantiulino, kaj se vi ĝin faros, vi malbonagos kontraŭ Aulus.” Kaj li konsentis. Li havis nenian kaŭzon por malkonsenti, tiom pli, ke mi donis al li okazon suferigi honestajn homojn. Oni faros vin oficiala gardisto de la garantiulino, oni transdonos en viajn manojn tiun ligan trezoron, kaj vi, kiel aliancano de la bravaj ligoj, kaj kune fidela servisto de la cezaro, ne nur nenion perdos el tiu trezoro, sed eĉ klopodos ĝin multobligi. La cezaro, dezirante konservi la formojn, tenos ŝin dum kelkaj tagoj en sia domo, kaj poste forsendos ŝin en vian insula, feliĉulo!

— Ĉu ĝi estas vero? Nenio minacas ŝin en la domo de la cezaro?

— Se ŝi devus ekloĝi tie por ĉiam, Poppaea parolus pri ŝi kun Locusta, sed dum kelkaj tagoj nenio ŝin minacas. En la cezara palaco estas dek mil homoj. Povas esti, ke Nero tute ŝin ne vidos, tiom pli, ke li tiagrade ĉion konfidis al mi, ke antaŭ momento estis ĉe mi la centuriestro kaj sciigis, ke li forkondukis la knabinon en la palacon kaj transdonis en la manojn de Acte. Acte estas bonkora persono, kaj tial mi ordonis transdoni Ligian al ŝi. Pomponia Graecina videble same opinias, ĉar ŝi skribis al ŝi. Morgaŭ estos festeno ĉe Nero. Mi rezervis por vi lokon apud Ligia.

— Pardonu mian koloreman, Caius — diris Vinicius. — Mi kredis, ke vi ordonis forkapti ŝin por vi mem, aŭ por la cezaro.

— Mi povas pardoni vian koleremon, sed pli malfacile estas al mi pardoni viajn vulgarajn gestojn, krudajn kriojn kaj la voĉon, similan al tiu de morao-ludanto. Tio ĉi ne plaĉas al mi, Marcus, kaj de tio ĉi gardu vin. Sciu, ke la peristo de Nero estas Tigellinus, kaj sciu ankaŭ, ke se mi volus preni la knabinon por mi mem, tiam, rigardante rekte en viajn okulojn, mi dirus al vi la jenon: Vinicius, mi forprenas de vi Ligian, kaj mi tenos ŝin tiel longe, ĝis ŝi enuigos min.

Tiel parolante, li komencis rigardi per siaj nuksokoloraj pupiloj rekte en la okulojn de Vinicius, kun esprimo malvarma kaj impertinenta, kaj la juna viro entute konfuziĝis.

— La kulpo estas mia — li diris. — Vi estas bona, honesta, kaj mi dankas vin el la tuta animo. Permesu nur fari al vi ankoraŭ unu demandon. Kial vi ne ordonis sendi Ligian rekte en mian domon?

— Ĉar la cezaro volas konservi la formojn. Oni parolos pri tio en Romo, kaj ĉar ni forprenis Ligian, kiel garantiulinon, tial, tiel longe, kiel oni parolos, ŝi restos en la cezara palaco. Poste oni senbrue forsendos ŝin al vi, kaj la afero estos finita. La Kuprobarba estas malkuraĝa hundo. Li scias, ke lia potenco estas senlima, tamen li penas trovi pretekston por ĉiu sia ago. Ĉu vi jam kvietiĝis tiom, por povi iomete filozofi? Ofte venis en mian penson la demando, kial krimo, se ĝi eĉ estus potenca, kiel cezaro, kaj kiel li, certa pri senpuneco, ĉiam klopodas pri ŝajnoj de leĝo, de justeco kaj virto? Por kio tiu peno? Mi opinas, ke mortigi sian fraton, patrinon kaj edzinon estas faroj, indaj je iu azia reĝaĉo, ne je roma cezaro; sed se tio al mi okazus, mi ne skribus pravigajn leterojn al la senato... Sed Nero skribas — Nero serĉas pretekstojn, ĉar Nero estas timulo. Tamen Tiberius, ekzemple, ne estis timulo — malgraŭ tio li pravigadis ĉiujn siajn farojn. Kial tiel estas? Kio estas tiu stranga, pretervola respekto, kiun malbono esprimas al virto? Ĉu vi scias, kio ŝajnas al mi? Nome, ke ĝi okazas tial, ĉar krimo estas malbela, kaj virto estas bela. Ergo, vera estetikulo estas samfakte virtulo. Ergo, mi estas virtulo. Mi devas hodiaŭ verŝi iom da vino al la ombroj de Protagoro, Prodiko kaj Gorgiaso. Montriĝas, ke ankaŭ la sofistoj povas kelkfoje esti utilaj. Aŭskultu min, ĉar mi parolas plu. Mi forprenis Ligian de Aulus, por ŝin doni al vi. Bone. Sed Lizipo farus el vi belegajn grupojn. Vi ambaŭ estas belaj, sekve ankaŭ mia faro estas bela, kaj estante bela, ĝi ne povas esti malbona. Rigardu, Marcus! jen antaŭ vi sidas virto, enkorpigita en Petroniuson. Se Aristido vivus, li devus veni al mi kaj oferi al mi cent minaojn por mallonga prelego pri virto.

Sed Vinicius, homo, kiun la realeco interesis pli, ol prelegoj pri virto, diris:

— Morgaŭ mi vidos Ligian, kaj poste mi havos ŝin en mia domo ĉiutage, ĉiam kaj ĝis la morto.

— Vi havos Ligian, sed mi havos sur la kapo Auluson. Li alvokos kontraŭ mi venĝon de ĉiuj subteraj dioj. Kaj se li, bestaĉo, prenus antaŭe lecionon de deklamado... Sed li insultos tiel, kiel miajn klientojn insultadis mia iama pordisto, kiun cetere mi pro tio sendis en kamparan punlaborejon.

Aulus estis ĉe mi. Mi promesis sendi al li sciigon pri Ligia.

— Skribu al li, ke la volo de la “dia” cezaro estas la plej alta leĝo, kaj ke via unua filo ricevos la nomon Aulus. Havu la maljunulo ian konsolon. Mi estas preta peti la Kuprobarban, ke li alvoku lin al la morgaŭa festeno. Li vin ekvidu en la triclinium apud Ligia.

— Ne faru tion — diris Vinicius. — Mi tamen sentas kompaton al ili, speciale al Pomponia.

Kaj li eksidis por skribi tiun leteron, kiu senigis la maljunan komandanton de la lasta espero.