Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

ĈAPITRO LX

De kelkaj tagoj Vinicius pasigadis la noktojn ekster la domo. En la kapon de Petronius venadis la penso, ke eble li denove preparis ian planon kaj laboras por liberigi Ligian el la Eskvilina malliberejo, li volis tamen pri nenio demandi, por ne alporti malfeliĉon al la penado. Tiu ĉi eleganta skeptikulo iĝis ankaŭ certagrade superstiĉa, aŭ pli ĝuste, de kiam li ne sukcesis elrabi la knabinon el la Mamertina subteraĵo, li ĉesis fidi al sia stelo.

Li ne esperis cetere ankaŭ nun bonan rezulton de la penado de Vinicius. La Eskvilina malliberejo, aranĝita albezone el la keloj de la domoj, kiujn oni detruis, por haltigi la brulon, ne estis vere tiel terura, kiel la malnova Tulianum apud Kapitolo, sed aliflanke ĝi estis centoble pli gardata. Petronius bonege komprenis, ke oni transkondukis tien Ligian nur tial, ke ŝi ne mortu kaj ne evitu la amfiteatron, li povis do facile konjekti, ke ĝuste pro tiu ĉi kaŭzo oni gardas ŝin sendube, kiel la pupilon de l’ okulo.

— Videble — li parolis al si — la cezaro kaj Tigellinus destinas ŝin por ia spektaklo speciala, pli terura ol ĉiuj, kaj Vinicius pli facile mem pereos, ol li sukcesos ŝin liberigi.

Vinicius tamen ankaŭ perdis la esperon, ke li povos ŝin liberigi. Nune povis ĝin fari nur Kristo. La celo de la juna tribuno estis jam nur povi vidadi ŝin en la malliberejo.

De kelka tempo ne lasis lin en trankvilo la penso, ke Nazarius tamen penetris en la Mamertinan malliberejon, kiel dungito por la elportado de la kadavroj, li decidis do ankaŭ provi tiun ĉi rimedon.

La estro de la Malbonodoraj kavoj, subaĉetita per grandega sumo, akceptis lin fine en sian servan anaron, kiun li sendadis ĉiunokte, por forprenadi la kadavrojn el la malliberejoj. La danĝero, ke Vinicius povus esti rekonita, estis efektive malgranda. Ŝirmis lin kontraŭ tio: la nokto, la sklava vesto kaj la malbona lumigiteco de la malliberejoj. Al kiu povus cetere veni la ideo, ke patricio, nepo kaj filo de konsuloj, povis troviĝi inter la tombistaro, elmetita al la haladzoj de la malliberejoj kaj de la Malbonodoraj kavoj, kaj entreprenis la laboron, al kiu devigadis homojn nur sklaveco aŭ ekstrema mizero?

Sed li, kiam venis la sopirata vespero, kun ĝojo zonis la koksojn, ligis ĉirkaŭ la kapo tolpecon, sorbigitan per terebinto, kaj kun batanta koro iris kun aro da aliaj sur Eskvilinon.

La pretoriaj gardoj faris al ili neniajn malfacilaĵojn, ĉar ĉiuj estis provizitaj per konformaj tesserae, kiujn la centuriestro ekzamenis ĉe la lumo de lanterno. Post momento malfermiĝis antaŭ ili la grandega pordo, kaj ili eniris.

Vinicius ekvidis antaŭ si vastan, arkplafonan kelon, el kiu oni pasadis en vicon de aliaj. Malfortaj meĉlampoj lumigadis la internon, plenegan de homoj. Kelkaj el ili kuŝis ĉe la muroj en profunda dormo, aŭ eble mortaj. Aliaj svarmis ĉirkaŭ grandega vazo kun akvo, staranta en la mezo, el kiu ili trinkis, kiel homoj, konsumataj de febro. Aliaj sidis sur la tero kun kubutoj apogitaj sur la genuoj, kun kapoj en la manoj; tie kaj ie dormis infanoj, alpremitaj al la patrinoj. Ĉirkaŭe oni aŭdis jen ĝemojn kaj laŭtan rapidan spiradon de malsanuloj, jen plorojn, jen flustrojn de preĝo, jen duonvoĉajn kantojn, jen malbenojn de la gardistoj. En la subteraĵo regis kadavra odoro kaj interpremo. En la krepuskaj profundaĵoj svarmis malhelaj figuroj, kaj pli proksime, ĉe la flagrantaj flametoj, oni vidis vizaĝojn palajn, teruritajn, kaviĝintajn kaj malsatajn, kun okuloj senbrilaj aŭ flamantaj de febro, kun bluetaj buŝoj, kun torentoj da ŝvito sur la fruntoj kaj kungluitaj haroj. En la anguloj laŭte deliris malsanuloj, aliaj vokis akvon, aliaj, ke oni ilin konduku al morto. Kaj tamen ĝi estis malliberejo malpli terura, ol la malnova Tulianum. Sub Vinicius ekŝanceliĝis la piedoj je ĉi tiu vido kaj en lia brusto ekmankis spiro. Je la penso, ke Ligia trovas sin meze de ĉi tiu mizero kaj teruro, la haroj hirtiĝis sur lia kapo kaj en la brusto morthaltis krio de malespero. La amfiteatro, la dentegoj de sovaĝaj bestoj, la krucoj — ĉio ĉi estis pli bona, ol tiuj teruraj subteraĵoj, plenaj de kadavra odoro, kie petegaj homaj voĉoj ripetadis el ĉiuj anguloj :

— Konduku nin al morto!

Vinicius enigis la ungojn en la manojn, ĉar li sentis, ke ekmankas al li forto kaj ke li perdas la konscion. Ĉio, kion li suferis ĝis nun, la tuta amo kaj doloro, ŝanĝiĝis en li en unu mortavidon.

Subite tuj apud li aŭdiĝis la voĉo de la estro de la Malbonadoraj kavoj:

— Kiom da kadavroj vi havas hodiaŭ?

— Ĉirkaŭ dekdu — respondis mallibereja gardisto — sed ĝis la mateno estas pli multe, ĉar kelkaj jam stertoras ĉe la muroj.

Kaj li komencis plendi pri virinoj, ke ili kaŝas mortintajn infanojn, por pli longe havi ilin apude kaj ne fordoni, ĝis kiam estas eble, en la Malbonodorajn kavojn. Oni devas ekkonadi la kadavrojn nur laŭ la odoro, pro kio la aero, eĉ sen tio terura, malboniĝas ankoraŭ pli. “Mi preferus — li parolis — esti sklavo en kampara punlaborejo, ol gardi tiujn ĉi dumvive putrantajn hundojn”. La estro de la Kavoj konsolis lin, asertante, ke lia ofico ne estas pli facila. Dum tiu ĉi tempo Vinicius reakiris la senton de la realeco kaj komencis rigardi ĉirkaŭen tra la subteraĵo, en kiu li tamen vane serĉis per la okuloj Ligian, pensante ĉe tio, ke eble li tute ŝin ne ekvidos, kiel longe si estos viva. La malliberejo konsistis el dekkelkaj keloj, kunigitaj inter si per freŝaj trafosaĵoj, kaj la tombejaj servistoj eniradis nur tien, el kie oni devis forpreni la korpojn de mortintoj, ekkaptis do lin timo, ke tio, kio kostis tiom da peno, eble utilos al li por nenio.

Feliĉe lia patrono helpis al li.

— La korpojn oni devas tuj elportadi — li diris — ĉar la malsano disvastiĝas ĉefe pro la kadavroj. Alie mortos same vi, kiel la malliberuloj.

— Ni estas nur dek en ĉiuj keloj — respondis la gardisto — kaj ni devas ja dormi.

— Do mi lasos al vi kvar miajn homojn, kiuj ĉirkaŭirados nokte la kelojn kaj atentos, ĉu iu ne mortis.

— Ni trinkfestos morgaŭ, se vi tion faros. Ĉiun kadavron oni portu al provisto, ĉar venis la ordono, ke oni trapikadu la kolojn de la mortintoj, kaj poste — tuj en la Kavojn!

— Bone, sed ni trinkfestos! — diris la estro de la Kavoj.

Poste li elektis kvar homojn, inter ili ankaŭ Viniciuson, kaj kun la ceteraj komencis meti la kadavrojn sur la portilojn.

Vinicius ekspiris. Li estis certa almenaŭ pri tio, ke li nun trovos Ligian.

Kaj unue li komencis atente ekzameni la unuan subteraĵon. Li enrigardis ĉiujn angulojn, kien preskaŭ ne atingis la brilo de la meĉlampo, li rigardis figurojn, dormantajn ĉe la muroj sub ĉifonaj kovraĵoj, li rigardis la plej malsanajn, kiujn oni flankigis en apartan angulon, Ligian li povis tamen nenie trovi. En la dua kaj tria kelo lia serĉado restis same senfrukta.

Dume la horo iĝis malfrua: la kadavroj estis elportitaj. La gardistoj kuŝiĝinte en la koridoroj, kunigantaj la kelojn, endormiĝis, la infanoj, lacaj de ploro, eksilentis, en la subteraĵo oni aŭdis nur spiradon de lacaj brustoj kaj kelkloke flustron de preĝo.

Vinicius eniris kun meĉlampo en kvaran laŭvice kelon, multe malpli grandan, kaj levinte la lumon supren, komencis rigardi ĉirkaŭen.

Kaj subite li ektremis, ĉar ekŝajnis al li, ke ĉe kradita malfermaĵo en la muro li vidas la grandegan figuron de Ursus.

Do, forblovinte tuj la lumon, li proksimiĝis al li kaj demandis:

Ursus, ĉu tio estas vi?

La grandegulo turnis la kapon.

— Kiu vi estas?

— Vi ne rekonas min? — demandis la juna viro.

— Vi estingis la lampon, kiel mi povas vin rekoni?

Sed Vinicius ekvidis en tiu ĉi momento Ligian, kuŝantan sur mantelo ĉe la muro, do, dirante nenion plu, li genuiĝis apud ŝi.

Ursus rekonis lin tiam kaj diris:

— Gloro al Kristo! sed ne veku ŝin, sinjoro.

Vinicius, genuante rigardis ŝin tra larmoj. Malgraŭ la mallumo li povis distingi ŝian vizaĝon, kiu ekŝajnis al li pala, kiel alabastro, kaj ŝiajn malgrasiĝintajn brakojn. Kaj je ĉi tiu vido ekkaptis lin amo, simila al ŝiranta doloro, skuanta la animon ĝis la fundo mem, kaj kune tiel plena de kompato, kulto kaj adoro, ke, falinte sur la vizaĝon, li komencis premi al la buŝo la randon de la mantelo, sur kiu kuŝis tiu kapo, kara al li super ĉio.

Ursus dum longa tempo rigardis lin silente, fine li tamen ektiris lin je la tuniko.

— Sinjoro — li demandis — kiel vi penetris ĉi tien, kaj ĉu vi venas, por ŝin savi?

Vinicius levis la kapon kaj dum momento ankoraŭ luktis kun la kortuŝo.

— Montru al mi rimedon! — li diris.

— Mi pensis, ke vi ĝin trovos, sinjoro. En mian kapon venas nur unu...

Ĉe tio li turnis la okulojn al la kradita malfermaĵo, poste, kvazaŭ respondante al si mem, diris:

— Jes!... Sed tie staras soldatoj...

— Centurio da pretorianoj — respondis Vinicius.

— Do — ni ne trairos!

— Ne!

La ligo frotis la frunton kaj demandis refoje:

— Kiel vi eniris ĉi tien?

— Mi havas signon de la estro de la Malbonodoraj kavoj...

Kaj subite li interrompis, kvazaŭ iu penso trabrilus lian kapon.

— Je la morto de l’ Savinto! — li komencis paroli per rapida voĉo. — Mi restos ĉi tie, kaj ŝi prenu mian signon, ligu la tolon ĉirkaŭ la kapo, kovru la ŝultrojn per la mantelo kaj eliru. Inter la tombistaj sklavoj estas kelkaj neaĝaj knaboj, do la pretorianoj ŝin ne ekkonos, kaj kiam ŝi foje atingos la domon de Petronius, li savos ŝin!

Sed la ligo mallevis la kapon sur la bruston kaj respondis:

— Ŝi ne konsentus ĉi tion, ĉar ŝi vin amas, kaj krome ŝi estas malsana kaj ne povas stari propraforte. Kaj post momento li aldonis:

— Se vi, sinjoro, kaj la nobla Petronius ne povis eligi ŝin el la malliberejo, kiu kapablos ĝin fari?

— Sole Kristo!

Poste ili ambaŭ eksilentis. La ligo pensis en sia simpla kapo: “Li ja povus nin ĉiujn savi, sed se Li tion ne faras, ĝi signifas videble, ke venis la tempo de turmentoj kaj morto”. Kaj li konsentis tion por si mem, sed ĝis la fundo de la animo li bedaŭris ĉi tiun infanon, kiu kreskis sur liaj brakoj kaj kiun li amis super la vivo.

Vinicius denove genuiĝis apud Ligia. Tra la kradita malfermaĵo en la subterejon enŝtelis sin radioj de la luno kaj lumigis ĝin pli bone, ol la sola meĉlampo, kiu flagris ankoraŭ super la pordo.

Subite Ligia malfermis la okulojn kaj, metinte siajn brulantajn manojn sur la manojn de Vinicius, diris:

— Mi vidas vin — kaj mi sciis, ke vi venos.

Li ĵetis sin al ŝiaj manoj kaj komencis premi ilin al la frunto kaj koro, poste li levis ilin iom de la kuŝejo kaj apogis sur la propra brusto.

— Mi venis, kara — li diris. — Kristo vin gardu kaj savu, ho Ligia, mia amegata!

Kaj li ne povis paroli plu, ĉar lia koro komencis hurli en la brusto pro doloro kaj amo, kaj la doloron li ne volis al ŝi malkaŝi.

— Mi estas malsana, Marcus — respondis Ligia — kaj ĉu sur la areno, aŭ ĉi tie, en la malliberejo, mi devas morti... Sed mi preĝis, ke mi povu vin vidi antaŭe, kaj vi venis: Kristo min elaŭskultis!!

Kaj dum li ne povis ankoraŭ eligi vortojn kaj nur premis ŝin al la brusto, ŝi parolis plu:

— Mi vidadis vin tra la fenestro el Tulianum — kaj mi sciis, ke vi volis veni. Kaj nun la Savinto donis al mi momenton da konscio, por ke ni povu adiaŭi unu la alian. Mi jam iras al Li, Marcus, sed mi amas vin kaj ĉiam mi vin amos.

Vinicius ekregis sin perforte, subpremis en si la doloron kaj komencis paroli per voĉo, kiun li penis igi trankvila:

— Ne, kara! Vi ne mortos. La apostolo ordonis kredi kaj promesis preĝi pro vi, kaj li konis Kriston, Kristo lin amis kaj nenion al li rifuzos... Se vi devus morti, Petro ne ordonus al mi fidi, kaj li diris al mi: “Fidu!” — Ne, Ligia! Kristo kompatos min... Li ne volas vian morton. Li ĝin ne allasos... Mi ĵuras al vi je la nomo de l’ Savinto, ke Petro preĝas pro vi!

Sekvis silento. La sola meĉlampo, pendanta super la pordo, estingiĝis, sed anstataŭe la lumo de la luno enfluadis tra la tuta malfermaĵo. En la kontraŭa angulo de la kelo infano ekploris kaj eksilentis. El ekstere aŭdiĝadis nur la voĉoj de pretorianoj, kiuj post sia gardovico ludis apud la muro je scriptae duodecim.

— Ho Marcus — respondis Ligia — Kristo mem vokis al la Patro: “Forigu de mi ĉi tiun kalikon da maldolĉaĵo”, kaj tamen Li ĝin eltrinkis, Kristo mem mortis sur la kruco, kaj nun miloj pro Li pereas, kial do Li ŝparu min solan? Kiu mi estas, Marcus? Mi aŭdis, kiel Petro diris, ke li ankaŭ mortos martire, kaj kiu mi estas kontraŭ li? Kiam venis al ni la pretorianoj, mi timis morton kaj torturon, sed nun mi ne timas plu. Rigardu, kiel terura estas la malliberejo — kaj mi iras ĉielen. Pensu, ke ĉi tie estas la cezaro, kaj tie — nia Savinto, bona kaj kompatema. Kaj ne ekzistas morto. Vi amas min, pensu do, kiel feliĉa mi estos. Ho, kara Marcus, pensu, ke vi venos tien al mi.

Ĉe tio ŝi eksilentis, por kapti spiron en sian malsanan bruston, poste ŝi levis al la buŝo lian manon:

Marcus?

— Kio, kara?

Ne ploru pro mi, kaj memoru, ke vi venos tien al mi. Mallonge mi vivis, sed Dio donis al mi vian animon. Do mi volas diri al Kristo, ke kvankam mi mortis kaj kvankam vi rigardis mian morton kaj kvankam vi restis en doloro, vi tamen ne blasfemis kontraŭ Lia volo kaj ĉiam vi amas Lin. Vi ja amos Lin kaj elportos pacience mian morton? Ĉar tiam Li nin kunigos, kaj mi vin amas kaj volas esti kun vi...

Ĉe tio denove ekmankis al ŝi spiro kaj per apenaŭ aŭdebla voĉo ŝi finis:

— Promesu ĝin al mi, Marcus!...

Vinicius ĉirkaŭprenis ŝin per tremantaj manoj kaj respondis:

— Je via sankta kapo! — mi promesas!

Tiam en la malgaja brilo de la luno lumiĝis ŝia vizaĝo. Ankoraŭfoje ŝi levis al la buŝo lian manon kaj flustris:

— Mi estas via edzino!...

Ekster la muro la pretorianoj, ludantaj je scriptae duodecim, ekdisputis pli laŭte, sed ili forgesis pri la malliberejo, pri la gardoj, pri la tuta tero, kaj sentante en si reciproke anĝelajn animojn, komencis preĝi.