Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

ĈAPITRO LXI

Dum tri tagoj, aŭ pli ĝuste tri noktoj, nenio konfuzis ilian trankvilon. Kiam la ordinara mallibereja laboro, konsistanta en apartigado de mortintoj de vivantoj kaj de grave malsanaj de pli sanaj, estis finita kaj kiam la lacaj gardistoj kuŝiĝadis aldorme en la koridoroj, Vinicius eniradis la subteraĵon, en kiu estis Ligia, kaj restadis en ĝi tiel longe, ĝis tagiĝo penetradis tra la fenestraj kradoj. Ŝi metadis la kapon sur lian bruston kaj per mallaŭtaj voĉoj ili interparolis pri amo kaj pri morto. Ili ambaŭ malgraŭvole, en la pensoj kaj interparoloj, eĉ en la deziroj kaj esperoj, foriĝadis ĉiam pli de la vivo kaj perdadis la senton pri ĝi. Ambaŭ estis kiel homoj, kiuj forvelinte en ŝipo de kontinento, ne vidas plu la bordon kaj foriĝas iom post iom en la senfinecon. Ambaŭ ŝanĝadis sin grade en spiritojn malgajajn, plenajn de amo al si reciproke kaj al Kristo kaj pretajn forflugi. Iafoje nur en lia koro leviĝis ankoraŭ doloro, kiel ventego, iafoje ekbrilis, kiel fulmo, espero, naskita el amo kaj kredo je kompatemo de la krucumita Dio, sed ĉiutage ankaŭ li forŝiriĝadis ĉiam pli de la tero kaj fordonadis sin al morto. Matene, kiam li eliradis el la malliberejo, li rigardis jam la mondon, la urbon, konatojn kaj ĉiujn aferojn, ligitajn kun la vivo, kvazaŭ sonĝe. Ĉio ŝajnis al li fremda, malproksima, vanta kaj pereema. Ĉesis timigi lin eĉ la teruro de torturoj, ĉar li havis la senton, ke ĝi estas afero, tra kiu oni povas pasi kvazaŭ en medito, kun okuloj fiksitaj sur io alia. Al ambaŭ ŝajnis, ke la eterneco komencas jam preni ilin en posedon. Ili parolis nur pri la amo, pri tio, kiel ili amos sin reciproke kaj vivos kune, sed nur trans la tombo, kaj se iafoje iliaj pensoj turniĝis ankoraŭ al teraj aferoj, tio estis nur kiel la pensoj de homoj, kiuj, pretiĝante al malproksima vojaĝo, interparolas pri la vojaĝaj preparoj. Cetere ĉirkaŭis ilin tia silento, kia ĉirkaŭas du kolonojn, starantajn ie en dezerta loko kaj forgesitajn. Ilia sola deziro estis jam nur, ke Kristo ilin ne disigu; kaj kiam ĉiu momento plifortigadis en ili ĉi tiun certecon, ili enamiĝis je Li, kiel je ligonta ilin ĉenero, kiel je senfina feliĉo kaj senfina trankvilo. Sur la tero ankoraŭ defalis de ili la polvo de la tero. La animoj iĝis en ili puraj, kiel larmoj. Sub la minaco de morto kaj suferoj, sur la mallibereja kuŝejo komenciĝis por ili la ĉielo, ĉar ŝi prenadis lin je la mano kaj kondukis, kvazaŭ mem jam ĉielenprenita kaj sankta, al la eterna fonto de l’ vivo.

Kaj Petronius miregis, vidante en la vizaĝo de Vinicius ĉiam pli grandan trankvilon kaj iajn strangajn brilojn, kiujn li ne vidadis antaŭe. Iafoje naskiĝadis eĉ en lia menso supozoj, ke Vinicius trovis ian rimedon de savo, kaj estis al li malagrable, ke la juna tribuno ne malkaŝas al li la sekreton de siaj esperoj.

Fine, ne povante elteni plu, li diris al Vinicius:

— Vi nun aspektas alie, do ne faru sekretojn antaŭ mi, ĉar mi volas kaj povas helpi vin: ĉu vi elplanis ion?

— Mi elplanis — respondis Vinicius — sed vi jam ne povas helpi min. Jen, post ŝia morto mi konfesos, ke mi estas kristano, kaj mi sekvos ŝin.

— Do vi havas nenian esperon?

— Jes, mi havas. Kristo ŝin redonos al mi kaj mi disiĝos kun ŝi neniam plu.

Petronius komencis paŝi tra la atrium kun la esprimo de senreviĝo sur la vizaĝo, poste li diris:

— Por tio ĉi oni ne bezonas vian Kriston, ĉar tiun saman servon povas fari al vi nia Tanatoso.

Sed Vinicius ridetis malgaje kaj diris:

— Ne, mia kara, sed vi tion ne volas kompreni.

— Mi ne volas kaj ne povas — respondis Petronius. Ne estas nun tempo por diskutoj, sed ĉu vi memoras kion vi diris, kiam ni ne sukcesis eligi ŝin el Tulianum? Mi perdis tiam ĉian esperon, kaj vi diris, kiam ni revenis hejmen: “Mi tamen kredas, ke Kristo povas ŝin redoni al mi”. Li ŝin redonu al vi. Se mi ĵetus multekostan vazon en maron, kapablus ĝin redoni al mi neniu el niaj dioj kaj se ankaŭ la via ne estas pli kapabla, mi ne komprenas kial mi devus adori lin pli, ol la malnovajn.

— Li redonos ŝin al mi.

Petronius movis la ŝultrojn.

— Ĉu vi scias — li demandis — ke morgaŭ oni lumigos per kristanoj la ĝardenojn de la cezaro?

— Morgaŭ? — ripetis Vinicius.

Kaj kontraŭ la proksima tremiga realaĵo la koro ektremis en li pro doloro kaj teruro. Li ekpensis, ke ĝi estas eble la lasta nokto, kiun li povos pasigi kun Ligia, do, adiaŭinte Petroniuson, li iris rapide al la estro de la puticuli por preni sian signon.

Sed tie liaj esperoj montriĝis vanaj, ĉar la kavestro ne volis doni al li la signon.

— Pardonu, sinjoro — li diris. — Mi faris por vi, kion mi povis, sed mi ne povas riski la vivon. Hodiaŭ nokte oni elkondukos la kristanojn al la cezaraj ĝardenoj. La malliberejo estos plena de soldatoj kaj oficistoj. Se oni vin rekonus, pereus mi kaj miaj infanoj.

Vinicius komprenis, ke vane estus insisti. Ekbrilis al li tamen la espero, ke la soldatoj, kiuj vidadis lin antaŭe, eble enlasos lin eĉ sen la signo, do, kiam noktiĝis, li vestis sin, kiel ordinare, per diktola tuniko, ligis tolpecon ĉirkaŭ la kapo kaj iris al la pordo de la malliberejo.

Sed tiutage oni kontrolis la signojn eĉ pli precize, ol ordinare, kaj plie, centestro Scaevinus, severa soldato, korpe kaj anime servanta la cezaron, rekonis Viniciuson.

Sed videble en lia ferkirasita brusto ardetis ia fajrero de kompato por la homa malfeliĉo, ĉar, anstataŭ frapi la ŝildon per la lanco signe de alarmo, li kondukis Viniciuson flanken kaj diris al li.

— Sinjoro, revenu hejmen. Mi rekonis vin, sed mi silentos, ne volante vin pereigi. Mi ne povas vin enlasi, sed revenu, kaj la dioj konsolu vian koron.

— Vi ne povas min enlasi — diris Vinicius — sed lasu min resti ĉi tie kaj vidi tiujn, kiujn oni elkondukos.

— Mia ordono ne malpermesas ĉi tion — respondis Scaevinus.

Vinicius stariĝis antaŭ la pordego kaj atendis, ke oni komencu elkonduki la kondamnitojn. Fine ĉirkaŭ la noktomezo vaste malfermiĝis la mallibereja pordego kaj aperis tutaj vicoj da malliberuloj: viroj, virinoj kaj infanoj, ĉirkaŭitaj de armitaj pretoriaj taĉmentoj. La nokto estis tre hela kaj plenluna, tiel, ke mi povis distingi ne nur la figurojn, sed ankaŭ la vizaĝojn de la malfeliĉuloj. Ili iris popare, en longa, malgaja procesio kaj en silento, interrompata nur per tintado de la soldataj armiloj. Oni kondukis tiom da ili, ke ŝajnis kvazaŭ ĉiuj keloj restos malplenaj.

En la fino de la irantaro Vinicius ekvidis klare Glaucuson la kuraciston, sed nek Ligia, nek Ursus estis inter la kondamnitoj.