Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

ĈAPITRO LXV

Unu vesperon vizitis Petroniuson senatano Scaevinus kaj komencis kun li longan interparolon pri la malfacila tempo, en kiu ambaŭ vivis, kaj pri la cezaro. Li parolis tiel malkaŝe, ke Petronius, kvankam estante en amikaj rilatoj kun li, komencis esti singardema. Li plendis, ke la mondo iras malrekte kaj freneze kaj ke ĉio tio kune devas finiĝi per ia katastrofo, pli terura eĉ, ol la brulego de Romo. Li parolis, ke eĉ la aŭgustanoj estas malkontentaj, ke Fenius Rufius, la dua prefekto de la pretorianoj, elportas plej kontraŭvole la abomenan regadon de Tigellinus, kaj ke la pacienco de la tuta gento de Seneca estas elĉerpita pro la maniero, en kiu la cezaro kondutas al sia maljuna majstro kaj al Lucanus.

Fine li komencis mencii la malkontentecon de la popolo, kaj eĉ de la pretorianoj, kiujn en granda parto Fenius Rufius sciis favorigi al si.

— Kial vi diras al mi ĉi tion? — demandis lin Petronius.

— Pro zorgemo pri la cezaro — respondis Scaevinus. — Mi havas en la pretorio malproksiman parencon, kiu nomas sin Scaevinus, same kiel mi, kaj pere de li mi scias, kio okazas en la tendaro... La malkontenteco kreskas ankaŭ tie... Caligula, vidu, ankaŭ estis freneza, kaj rigardu, kio okazis! Jen troviĝis Cassius Chaerea... Terura faro ĝi estis kaj sendube estas inter ni neniu, kiu ĝin aprobus, tamen Chaerea liberigis la mondon de monstro.

— Alivorte — respondis Petronius — vi parolas tiel: “Mi Chaerean ne laŭdas, sed tio estis bonega homo kaj la dioj donu al ni pli multe da similaj.”

Sed Scaevinus ŝanĝis la temon kaj komencis neatendite glori Pison. Li gloris lian genton, lian noblecon, lian sindonon al la edzino, kaj fine lian saĝecon, trankvilecon kaj strangan kapablon inklinigadi al si la homojn.

— La cezaro estas senida — li diris — kaj ĉiuj vidas lian sekvonton en Piso. Sendube ĉiuj ankaŭ helpus lin tutkore atingi la regadon. Amas lin Fenius Rufius, la cento da Anneusoj estas al li plene sindonema. Plautius Lateranus kaj Tullius Senecio saltus pro li en fajron. Kaj same Natalis, kaj Subrius Flavius, kaj Sulpicius Asper, kaj Atranius Quintianus, kaj eĉ Vestinus.

— La lasta ne multe utilos al Piso — respondis Petronius. — Vestinus timas la propran ombron.

Vestinus timas la sonĝojn kaj spiritojn — respondis Scaevinus, sed li estas homo brava, kiun oni prave volas nomi konsulo. Kaj se en la animo li estas kontraŭ la persekutado de la kristanoj, ne malbonkalkulu al li ĉi tion, ĉar ankaŭ al vi gravas, ke tiuj frenezaĵoj ĉesu.

— Ne al mi, sed al Vinicius — diris Petronius. — Pro Vinicius mi volus savi unu knabinon, sed mi ne povas, ĉar mi perdis la favoron de Ahenobarbus.

— Kiel do? Ĉu vi ne rimarkas, ke la cezaro denove proksimiĝas al vi kaj komencas kun vi paroli? Kaj mi diros al vi, kial. Nome li planas denove iri Aĥajon, kie li intencas kanti grekajn kantojn, de li mem komponitajn. Li flamas al tiu vojaĝo, sed kune tremas, pensante pri la mokemo de la grekoj. Li imagas, ke povas lin trafi aŭ plej granda triumfo, aŭ plej granda falo. Li bezonas bonan konsilon, kaj li scias, ke neniu kapablus al li konsili pli bone, ol vi. Jen estas la kaŭzo, pro kiu vi reakiras la favoron.

Lucanus povus min anstataŭi.

— La Kuprobarba malamegas lin kaj verdiktis al li morton en la animo. Li serĉas nur pretekston, ĉar li ĉiam serĉas pretekstojn. Lucanus komprenas, ke necesas rapidi.

— Je Kastoro! — diris Petronius. — Povas esti. Sed mi havus ankoraŭ unu rimedon, por baldaŭ reakiri la favoron.

— Kian?

— Simple ripeti al la Kuprobarba ĉi tion, kion vi diris antaŭ momento.

— Mi nenion diris! — ekkriis Scaevinus maltrankvile.

Sed Petronius metis la brakon sur lian ŝultron.

— Vi nomis la cezaron frenezulo, vi antaŭvidis la postvenon de Piso kaj diris: “Lucanus komprenas, ke necesas rapidi”. Kun kio vi volas do rapidi, carissime?

Scaevinus paliĝis, kaj dum momento ili rigardis sin reciproke en la okulojn.

— Vi ne ripetos!

— Je la koksoj de Cypria! Kiel vi bone min konas. Ne, mi ne ripetos. Mi nenion aŭdis, sed mi ankaŭ volas nenion aŭdi... Vi komprenas! La vivo estas tro mallonga, ke valoru ion entrepreni. Mi nur petas vin, ke vi vizitu hodiaŭ Tigellinuson kaj parolu kun li same longe, kiel kun mi, pri kio vi volas!

— Kial?

— Tial, ke, se iam Tigellinus diros al mi: “Scaevinus estis ĉe vi”, mi povu al li rediri: “La saman tagon li estis ankaŭ ĉe vi”.

Scaevinus, aŭdinte ĉi tion, rompis eburan bastonon, kiun li tenis en la mano kaj respondis:

— Malbona sorĉo trafu ĉi tiun bastonon... Mi estos hodiaŭ ĉe Tigellinus kaj poste en la festeno ĉe Nerva. Vi ja ankaŭ ĉeestos? En ĉiu okazo, ĝis la revido postmorgaŭ en la amfiteatro, kie oni prezentos la reston de la kristanoj!... Ĝis la revido!

— Postmorgaŭ! — ripetis Petronius, restinte sola. — Ni ne havas do tempon por perdi. Ahenobarbus efektive bezonos min en Aĥajo, eble do li konsideros je mi.

Kaj li decidis provi lastan rimedon.

Efektive dum la festeno ĉe Nerva la cezaro mem ekpostulis, ke Petronius kuŝu kontraŭ li, ĉar li volis paroli kun li pri Aĥajo kaj pri la urboj, kie li povus prezentiĝi kun la perspektivoj de plej granda sukceso. Plej multe gravis al li ĉi-momente la atenanoj, kiujn li timis. La aliaj aŭgustanoj aŭskultis ĉi tiun interparolon kun koncentrita atento, por, kaptinte fragmentetojn el la frazoj de Petronius, prezenti ilin poste kiel la proprajn.

— ŝajnas al mi, ke mi ĝis nun ne vivis — diris Nero — kaj ke mi naskiĝos nur en Grekujo.

— Vi naskiĝos al nova gloro kaj senmorteco — respondis Petronius.

— Mi esperas, ke tiel okazos kaj ke Apolono ne montriĝos ĵaluza. Se mi revenos triumfe, mi oferos al li hekatombon. kian ĝis nun havis neniu dio.

Scaevinus komencis ripeti la versojn de Horacio:

“Sic te diva potens Cypri
sic fratres Helenae, lucida sidera,
ventorumque regat Pater...”

— La ŝipo atendas iam en Neapolo — diris la cezaro. — Mi volus ekiri eĉ morgaŭ.

Tiam Petronius levis sin kaj, rigardante rekte en la okulojn de Nero, diris:

— Permesu, dia, ke mi antaŭe aranĝu edziĝan festenon, al kiu mi invitos antaŭ ĉiuj vin.

— Edziĝan festenon? Kies? — demandis Nero.

— De Vinicius kun la filino de la liga reĝo, via garantiulino. Ŝi estas nun, vere, en malliberejo, sed unue, kiel garantiulino, ŝi ne povas esti malliberigata, kaj due, vi mem permesis al Vinicius edzinigi ŝin; ĉar viaj verdiktoj, kiel la verdiktoj de Zeŭso, estas nerevokeblaj, tial ordonu ellasi ŝin el la malliberejo kaj transdoni ŝin al la fianĉo.

La malvarma sango kaj la trankvila memcerteco, kun kiu parolis Petronius, konfuzis Neron, kiu ĉiam konfuziĝadis, kiam iu parolis al li en tia maniero.

— Mi scias — li respondis, mallevante la okulojn. — Mi pensis pri ŝi kaj pri tiu grandegulo, kiu sufokis Croton.

— Sekve ambaŭ estas savitaj — rediris Petronius.

Sed Tigellinus rapidis helpi sian sinjoron:

— Ŝi estas en la malliberejo laŭ la volo de la cezaro, kaj vi mem diris, Petronius, ke liaj verdiktoj estas nerevokeblaj.

Ĉiuj ĉeestantoj, konante la historion de Vinicius kaj Ligia, bonege sciis, pri kio temas, ili do eksilentis, scivolaj, kiel finiĝos la interparolo.

— Ŝi estas en la malliberejo pro via eraro kaj pro via nekono de la leĝo de nacioj, kontraŭ la volo de la cezaro — respondis akcente Petronius. — Vi estas, Tigellinus, naiva homo, sed vi ja ne asertos, ke ŝi bruligis Romon, ĉar cetere, se vi eĉ tion asertus, la cezaro ne ekkredus al vi.

Sed Nero jam ekregis sin kaj komencis fermeti siajn miopajn okulojn kun la esprimo de nedirebla maliceco.

Petronius estas prava — li diris post momento.

Tigellinus rigardis lin kun miro.

Petronius estas prava — ripetis Nero. — Morgaŭ oni malfermos al ŝi la pordegon de la malliberejo, kaj pri la edziĝa festeno ni parolos postmorgaŭ, en la amfiteatro.

— Mi malvenkis denove — ekpensis Petronius.

Kaj, reveninte hejmen, li estis jam tiel certa, ke venis la fino de la vivo de Ligia, ke la sekvintan tagon li sendis en la amfiteatron sian fidatan liberigiton, por ke ĉi tiu interkonsentu kun la estro de la spoliarium pri la eldono de ŝia korpo, ĉar li volis transdoni ĝin al Vinicius.