Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO LXVI

Dum la tempo de Nero tiel en la cirko, kiel en la amfiteatroj populariĝis vesperaj spektakloj, antaŭe maloftaj kaj aranĝataj nur en esceptaj okazoj. La aŭgustanoj ŝatis ilin, ĉar ofte sekvadis ilin festenoj kaj drinkadoj, daŭrantaj ĝis la mateno. Kvankam la popolo estis jam trosata de la sangoverŝado, tamen, kiam diskonigis la famo, ke venas la fino de la cirkludoj kaj ke la lastaj kristanoj estas mortontaj en la vespera spektaklo, sennombraj amasoj plenigis la amfiteatron. La aŭgustanoj venis senescepte, ĉar ili konjektis, ke ĝi ne estos ordinara spektaklo kaj ke la cezaro decidis aranĝi al si tragedion el la doloro de Vinicius. Tigellinus gardis sekreton pri la speco de torturo, destinita por la fianĉino de la juna tribuno, sed ĉi tio ekscitis nur la ĝeneralan scivolon. Tiuj, kiuj iam vidadis Ligian ĉe Plautiusoj, rakontis nun mirindaĵojn pri ŝia belegeco. Aliajn interesis antaŭ ĉio la demando, ĉu efektive ili vidos ŝin hodiaŭ sur la areno, ĉar multaj el tiuj, kiuj aŭdis la respondon, kiun la cezaro donis al Petronius ĉe Nerva, komentis ĝin dusence. Kelkaj simple supozis, ke Nero transdonos aŭ eble eĉ jam transdonis la knabinon al Vinicius: oni rememoris, ke ŝi estas garantiulino kaj rajtas, sekve de tio, adori tiujn diojn, kiuj plaĉis al ŝi, kaj ke la leĝo de nacioj ne permesas ŝin puni.

La necerteco, atendado kaj scivolo ekregis ĉiujn rigardantojn. La cezaro alvenis pli frue, ol ordinare, kaj kun lia alveno oni komencis denove flustri al si reciproke, ke tamen okazos certe io eksterardinara, ĉar, krom Tigellinus kaj Vatinius, Neron akompanis Cassius, centuriestro kun grandega staturo kaj grandega forto, kiun la cezaro kunprenadis nur tiam, kiam li volis havi apude defendanton, ekzemple kiam plaĉis al li fari noktajn ekskursojn en Suburran, kie li amuzis sin per la ludo, nomata sagatio, konsistanta en suprenĵetado de renkontitaj envoje knabinoj sur soldata mantelo. Oni rimarkis ankaŭ, ke en la amfiteatro mem estis entreprenitaj certaj gardorimedoj. Oni pligrandigis la pretorian gardon, kaj la komandon super ĝi havis ne centuriestro, sed tribuno, Subrius Flavius, konata ĝis nun pro sia blinda sindono al Nero. Oni ekkomprenis tiam, ke la cezaro deziras por ĉia eventualo sendanĝerigi sin kontraŭ eksplodo de malespero flanke de Vinicius, kaj la scivolo kreskis ankoraŭ pli.

Ĉies rigardoj turnadis sin kun streĉita intereso al la loko, kie sidis la malfeliĉa fianĉo. Kaj li, tre pala, kun frunto kovrita de ŝvitgutoj, estis necerta, kiel la aliaj, sed maltrankvila ĝis la plejfundo de la animo. Petronius, ne sciante mem precize, kio okazos, diris al li nenion, li nur demandis Viniciuson, reveninte de Nerva, ĉu li estas preta al ĉio, kaj poste, ĉu li ĉeestos la spektaklon. Vinicius respondis al ambaŭ demandoj: “Jes!” sed ĉe tio ĉi malvarma tremo trakuris lian tutan korpon, ĉar li komprenis, ke Petronius demandis ne senkaŭze. Li mem vivis de ia tempo kvazaŭ duonvive, li mem profundiĝis jam en la morto kaj konsentis la morton de Ligia, ĉar ĝi devis esti por ili ambaŭ kune liberiĝo kaj geedziĝo, sed nun li ekkonis, ke alia afero estas pensi de malproksime pri la lasta momento, kiel pri trankvila endormiĝo, kaj alia – iri rigardi torturon de persono, pli kara, ol la vivo. Ĉiuj antaŭe suferitaj doloroj vekiĝis en li denove. La kvietigita malespero komencis denove krii en la animo; ekregis lin la antaŭa deziro savi Ligian por ĉia kosto. De la mateno li volis penetri en la cunicula, por certiĝi, ĉu Ligia troviĝas tie, sed pretoriaj gardoj postenis ĉe ĉiuj pordegoj kaj la ordonoj estis tiel severaj, ke la soldatoj, eĉ konantaj la junan tribunon, lasis sin moligi nek per peto, nek per oro. Al Vinicius ŝajnis, ke la necerteco mortigos lin, antaŭ ol li ekvidos la spektaklon. Ie en la fundo de lia koro pulsetis ankoraŭ la espero, ke eble Ligia ne estas en la amfiteatro kaj ke ĉiuj timoj estas vanaj. En momentoj li kroĉis sin al ĉi tiu penso per ĉiuj fortoj. Li parolis al si, ke Kristo ja povis preni ŝin el la malliberejo, sed Li ne povis permesi ŝian turmenton en la cirko. Antaŭe li konsentis jam en ĉio Lian volon, nun, kiam, forpuŝite de la pordoj de la cunicula, li revenis sian lokon en la amfiteatro, kaj kiam el scivolaj rigardoj, al li direktataj, li ekkonis, ke plej teruraj supozoj povas esti pravaj, li komencis en la animo petegi Kriston pri savo, kun pasio simila al minaco. “Vi povas!” li ripetadis, konvulsie kunpremante la manojn, “Vi povas!” Antaŭe li eĉ ne supozis, ke ĉi tiu momento, kiam ĝi iĝos reala, estos tiel terura. Nun, ne konsciante, kio kun li okazas, li antaŭsentis tamen, ke se li vidos turmenton de Ligia, tiam lia tuta amo ŝanĝos sin en malamon, kaj la kredo en lia koro – en malesperon. Kaj kune teruris lin ĉi tiu sento, ĉar li timis ofendi Kriston, kiun li petegis pri kompato kaj miraklo. Li ne petis jam pri ŝia vivo, li deziris nur, ke ŝi mortu antaŭ ol oni ŝin kondukos sur la arenon, kaj el la senfunda abismo de doloro li ripetadis en la animo: “Almenaŭ tion ĉi al mi ne rifuzu kaj mi amos Vin ankoraŭ pli, ol ĝis nun mi Vin amis!” Fine liaj pensoj senkateniĝis, kiel ondoj, tordataj de ventego. Vekiĝadis en li avido je venĝo kaj sango. Ekkaptadis lin furioza deziro ĵeti ĝin sur Neron kaj sufoki lin antaŭ ĉiuj rigardantoj, kaj kune li sentis, ke per ĉi tiu pasio li denove ofendas Kriston kaj malrespektas Liajn ordonojn. En momentoj trafulmadis lian kapon la espero, ke ĉion tion, antaŭ kio tremis lia animo, forturnos eble ankoraŭ la ĉiopova kaj kompatema mano, sed tiuj fulmoj tuj estingiĝadis, kvazaŭ en senlima senreviĝo pro tio, ke Tiu, kiu povis per unu vorto detrui ĉi tiun cirkon kaj savi Ligian, forlasis ŝin tamen, kvankam ŝi fidis kaj amis Lin per ĉiuj fortoj de sia pura koro. Kaj li pensis plue, ke ŝi kuŝas tie en la malluma cuniculum, malforta, sendefenda, forlasita, donita al plaĉo aŭ malplaĉo de brutsimilaj gardistoj, dum li devas atendi senhelpe en ĉi tiu terura amfiteatro, ne sciante, kian turmenton oni elpensis por ŝi kaj kion li ekvidos post momento. Fine, kiel homo, falanta en abismon, ekkaptas ĉion, kio kreskas ĉe ĝia rando, tiel li ankaŭ ekkaptis ambaŭmane la penson, ke tamen nur per la kredo li povas ŝin savi. Restis ja nur tiu ĉi sola rimedo! Petro ja diris, ke per la kredo oni povas movi la fundamentojn de la tero!

Do li koncentriĝis, subpremis en si la dubon, fermis sian tutan estaĵon en du vortojn: mi kredas, kaj atendis miraklon.

Sed kiel trostreĉita kordo devas krevi, tiel ankaŭ lin rompis la streĉo. Kadavra paleco kovris lian vizaĝon kaj la korpo komencis rigidiĝi. Tiam li ekpensis, ke lia preĝo estas elaŭskultita, ĉar jen li mortas. Ekŝajnis al li, ke Ligia sendube ankaŭ estas jam mortinta kaj ke Kristo tiamaniere prenas ilin al si. La areno, la blankaj togoj de la sennombraj rigardantoj, la lumo de milo da lampoj kaj torĉoj, ĉio kune malaperis de lia vido.

Sed tiu senforteco ne daŭris longe. Post momento li vekiĝis, aŭ pli ĝuste vekis lin la piedfrapado de la malpaciencanta popolo.

– Vi estas malsana – diris al li Petronius – ordonu reporti vin hejmen.

Kaj ne atentante, kion diros al ĉi tio la cezaro, li leviĝis, por subteni Viniciuson kaj eliri kune kun li. Lia koro ŝvelis de kompato, kaj krome incitis lin neelporteble tio, ke la cezaro rigardis tra la smeraldo Viniciuson, studante kun kontenteco lian doloron, eble tial, por poste priskribi ĝin en patosaj strofoj kaj gajni aplaŭdojn de aŭskultantoj.

Vinicius ekskuis la kapon. Li povis morti en ĉi tiu amfiteatro, sed li ne povis eliri el ĝi. La spektaklo estis ja komencota en plej proksimaj minutoj.

– Efektive preskaŭ en la sama momento la urboprefekto ĵetis antaŭ sin ruĝan tukon, kaj je ĉi tiu signo ekknaris la rigliloj kontraŭ la cezara podio, kaj el la nigra faŭko sur la hele lumigitan arenon eliris Ursus.

La grandegulo palpebrumis, videble blindigita de la lumo, reganta sur la areno, poste li elŝovis sin sur ĝian mezon, rigardante ĉirkaŭen, kvazaŭ li volus ekkoni, kontraŭ kio li devos batali. Ĉiuj aŭgustanoj kaj pliparto de la rigardantoj sciis, ke tio estas la homo, kiu sufokis Croton, tial je lia vido murmuro aŭdiĝis en ĉiuj vicoj. En Romo ne mankis gladiatoroj, multege superantaj la ordinaran homan kreskon, sed iun similan ne vidis ankoraŭ la okuloj de la kviritoj. Cassius, staranta en la podio post la cezaro, ŝajnis kontraŭ tiu ligo homo senaspekta. La senatanoj, la vestpastrinoj, la cezaro, la aŭgustanoj kaj la popolo rigardis kun la ravo de kompetentuloj kaj cirkamantoj liajn potencajn femurojn, dikajn, kiel branĉoj, la bruston, similan al du kunigitaj ŝildoj, kaj la herkulajn brakojn. La murmuro kreskis kun ĉiu momento. Por tiuj amasoj ne povis ekzisti plezuro pli granda, ol vidi tiajn muskolojn en movo, en streĉo kaj en batalo. La murmuro ŝanĝadis sin en ekkriojn kaj en ekscititajn demandojn, kie loĝas la gento, en kiu naskiĝas similaj grandeguloj, kaj li staris en la mezo de la amfiteatro, nuda, pli simila al ŝtona koloso, ol al homo, kun koncentrita kaj kune malgaja vizaĝo de barbaro, kaj, vidante la malplenan arenon, rigardis kun miro per siaj bluaj, infanaj okuloj jen la publikon, jen la cezaron, jen la kradojn de la cunicula, el kie li atendis torturistojn.

En la momento, kiam li estis eniranta la arenon, en lia koro de simplulo lastfoje ekpulsis la espero, ke eble atendas lin kruco, sed, kiam li ekvidis nek krucon, nek pretan kavon, li ekpensis, ke li ne indas tian favoron kaj ke li devos morti alie, certe de sovaĝaj bestoj. Li estis senarma kaj decidis perei, kiel decas al konfesanto de la “Ŝafido”, trankvile kaj pacience. Dume li volis preĝi ankoraŭ al la Savinto, do, genuiĝinte sur la areno, li kunmetis la manojn kaj levis la rigardon al la steloj, flagrantaj tra la supra malfermaĵo de la cirko.

Ĉi tiu sinteno malplaĉis al la amasoj. Oni jam havis sufiĉe da kristanoj, mortantaj kiel ŝafoj. Oni komprenis, ke se la grandegulo ne volos sin defendi, la spektaklo malsukcesos. Tie kaj ie aŭdiĝis eksibloj. Kelkaj komencis voki pri la mastigophori, kies tasko estis vipi luktistojn, ne volantajn batali. Post momento tamen ĉiuj eksilentis, ĉar neniu sciis, kio atendas la grandegulon kaj ĉu li ne volos batali, kiam li renkontos la morton, okulo kontraŭ okulo.

Oni ne atendis plu longe. Subite aŭdiĝis la akra sono de la trumpetoj, kaj je ĉi tiu signo malfermiĝis la krado kontraŭ la cezara podio kaj sur la arenon enkuris, meze de krioj de bestistoj, grandega germana uro, portanta sur la kapo nudan virinan korpon.

Ligia! Ligia! – ekkriis Vinicius.

Poste li ekkaptis ambaŭmane la harojn sur la tempioj, kuntordiĝis, kiel homo, kiu eksentis en si la pinton de lanco, kaj per raŭka, nehoma voĉo komencis ripeti:

– Mi kredas! mi kredas!... Kristo! miraklon!!

Kaj li eĉ ne sentis, ke en ĉi tiu momento Petronius kovris lian kapon per la togo. Ŝajnis al li, ke morto aŭ doloro vualis liajn okulojn. Li ne rigardis, li ne vidis. Ekregis lin la sento de ia terura malpleno. En lia kapo restis nek unu penso, nur la buŝo ripetadis, kvazaŭ freneze:

– Mi kredas! mi kredas! mi kredas! Subite la amfiteatro eksilentis. La aŭgustanoj leviĝis de siaj lokoj, kiel unu homo, ĉar sur la areno okazis io eksterordinara. La ligo, antaŭ momento humila kaj preta al morto, ekvidinte nun sian reĝidinon sur la kornoj de la sovaĝa besto, saltleviĝis, kvazaŭ brulvundita per fajro, kaj, klininte la nukon, komencis kuri oblikve al la furioza besto.

El ĉiuj brustoj elŝiris sin mallonga ekkrio de miro, kiun sekvis profunda silento; la ligo dume alkuris en unu momento la furiozan urviron kaj ekkaptis ĝin je la kornoj.

– Rigardu! – ekkriis Petronius, deŝirante la togon de la kapo de Vinicius.

Kaj ĉi tiu leviĝis, klinis malantaŭen sian tolpalan vizaĝon, kaj komencis rigardi la arenon per vitrosimilaj, senkonsciaj okuloj.

Ĉiuj brustoj ĉesis spiri. En la amfiteatro oni povis aŭdi traflugantan muŝon. La homoj ne volis kredi al la propraj okuloj. Kiel longe Romo ekzistis, oni vidis nenion similan.

La ligo tenis la sovaĝan beston je la kornoj. Liaj piedoj eniĝis ĝis super la maleoloj en la sablon, la dorso kurbiĝis, kiel streĉita pafarko, la kapo kaŝiĝis inter la ŝultrojn, la muskoloj de la brakoj tiel ŝvelis, ke la haŭto preskaŭ krevis sub ilia premo, sed li haltigis la uron loke. La homo kaj la besto iĝis tiel senmovaj, ke al la rigardantoj ŝajnis, kvazaŭ ili vidas bildon, prezentantan agon de Herkulo aŭ Tezeo, aŭ grupon, skulptitan el ŝtono. Sed en tiu ŝajna trankvilo oni sentis teruran streĉon de la du fortegoj. La uro, same kiel la homo, enigis la piedojn en la sablon, kaj ĝia malhela, vila korpo kuntiriĝis tiel, ke ĝi ŝajnis simila al grandega bulo. Kiu elĉerpiĝos la unua, kiu falos la unua, jen estis la demando, kiu por tiuj rigardantoj, amegantaj la cirkajn batalojn, signifis ĉi-momente pli, ol ilia propra sorto, ol la tuta Romo kaj ĝia mondoregado. Tiu ligo estis nun por ili duondio, inda je adoro kaj statuoj. Eĉ la cezaro mem leviĝis. Li kaj Tigellinus, aŭdinte pri la fortego de la homo, speciale aranĝis ĉi tiun spektaklon kaj moke parolis al si: “Venku tiu Crotomortiginto la uron, kiun ni por li elektos” , nun dume ili rigardis kun mirego la bildon, kiun ili havis antaŭ si, kvazaŭ ne kredante, ke ĝi povus esti vero. En la amfiteatro oni povis vidi homojn, kiuj, levinte la manojn, restis tiel. Al aliaj ŝvito surverŝis la fruntojn, kvazaŭ ili mem batalus kontraŭ la besto. En la cirko oni aŭdis nur la sibladon de la flamoj en la lampoj kaj la bruetadon de karboj, defalantaj de la torĉoj. La voĉoj morthaltis en la buŝoj de la rigardantoj, la koroj nur bategis en la brustoj, kvazaŭ volante ilin krevigi. Ŝajnis al ĉiuj, ke la batalo daŭras jarcentojn.

Dume la homo kaj la besto staris ĉiam en terura streĉo, oni dirus, fiksitaj en la teron.

Subite el la areno aŭdiĝis obtuza, ĝemsimila muĝo, post kiu el ĉiuj brustoj elŝilis sin ekkrio, kaj denove ekregis silento. La homoj kredis, ke ili sonĝas: la monstra kapego de la uro turniĝadis en la feraj manoj de la barbaro.

Kaj la vizaĝo de la ligo, lia nuko kaj brakoj ruĝiĝis purpure, lia dorso kurbiĝis ankoraŭ pli. Oni vidis, ke li streĉas la reston de siaj superhomaj fortoj, sed ke ili sufiĉos al li jam por nelonge.

Ĉiam pli obtuza, pli raŭka kaj ĉiam pli dolora muĝado de la uro miksis sin kun fajfa spirado de la brusto de la grandegulo. La kapego de la besto turniĝadis ĉiam pli, kaj el la faŭko elŝoviĝis longa, ŝaŭmokovrita lango.

Unu momento ankoraŭ – kaj la orelojn de la pli proksimaj rigardantoj atingis kvazaŭ krako de ostoj, post kio la besto falegis teren kun moltrompita nuko.

Tiam la grandegulo deŝovis en unu momento la ŝnurojn de ĝiaj kornoj kaj, preninte la knabinon sur la brakojn, komencis spiri rapide.

Lia vizaĝo paliĝis, la haroj kungluiĝis de ŝvito, la ŝultroj kaj la brakoj ŝajnis surverŝitaj per akvo. Dum momento li staris tiel kvazaŭ duone konscia, poste tamen li levis la okulojn kaj komencis rigardi la publikon.

Kaj la amfiteatro ekfrenezis.

La muroj de la konstruaĵo komencis tremi pro kriegado de kelkdek mil rigardantoj. De la komenco de la spektakloj oni ne vidis tian ekscitegon. La homoj, sidantaj en la pli altaj vicoj, forlasis ilin kaj komencis paŝi malsupren interpremante sin en la interbenkoj, por rigardi pli proksime la fortegulon. De ĉie aŭdiĝis vokoj pri kompato, vokoj pasiaj, obstinaj, kiuj baldaŭ ŝanĝiĝis en unu ĝeneralan krion. Por la popolo, adoranta la fizikan forton, tiu grandegulo iĝis nun kara kaj unua persono en Romo.

Kaj li komprenis, ke la popolo postulas, ke oni lasu al li la vivon kaj redonu la liberecon, sed videble ne nur pri si mem li zorgis. Dum momento li rigardis ĉirkaŭen, poste li proksimiĝis al la cezara podio kaj, balancante sur la etenditaj brakoj la korpon de la knabino, levis la okulojn kun la esprimo de petego, kvazaŭ li volus diri:

– Ŝin kompatu! ŝin ŝparu! por ŝi mi tion faris!

La rigardantoj komprenis bonege, kion li postulis.

Je la vido de la sveninta knabino, kiu apud la grandega korpo de la ligo ŝajnis malgranda infano, kortuŝo ekregis la popolon, la kavalirojn kaj la senatanojn. Ŝia delikata figuro, tiel blanka, kvazaŭ skulptita el alabastro, ŝia sveno, la terura danĝero, el kiu savis ŝin la grandegulo, kaj fine ŝia beleco kaj lia amo ekskuis la korojn. Kelkaj kredis, ke tio estas patro, peteganta kompaton por sia infano. La kompato eksplodis subite, kiel flamo. Sufiĉe jam oni havis da sango, sufiĉe da morto, sufiĉe da turmentoj. Larmopremitaj voĉoj komencis voki pardonon por ili ambaŭ.

Ursus dume antaŭeniĝadis laŭronde de la areno kaj, balancante ĉiam la knabinon sur la brakoj, per la gesto kaj okuloj petegis por ŝi la vivon. Subite Vinicius leviĝis de sia loko, transsaltis la ĉirkaŭbaron, apartigantan la unuajn vicojn de la areno, kaj alkurinte al Ligia, kovris per la togo ŝian nudan korpon.

Poste li disŝiris la tunikon surbruste, malkovris la cikatrojn, kiuj restis al li post vundoj, ricevitaj en la armena milito, kaj etendis la brakojn al la popolo.

Tiam la ekscito de la rigardantoj superis ĉian mezuron, viditan iam ajn en la amfiteatroj. La amasoj komencis piedfrapi kaj muĝi. La voĉoj, vokantaj pardonon, iĝis simple minacaj.

La popolo propetis jam ne nur por la atleto, sed ĝi prenis en la defendon la knabinon, la soldaton kaj ilian amon. Miloj da rigardantoj turnis sin al la cezaro kun kolera brilo en la okuloj kaj kun manoj kunpremitaj. Li tamen malrapidis kaj hezitis. Kontraŭ Vinicius li ne havis, vere, malamon, kaj la morto aŭ vivo de Ligia estis al li indiferentaj, sed li preferus vidi la korpon de la knabino disŝiritan per la kornoj de la uro, aŭ disgratitan per la dentegoj de sovaĝaj bestoj. Same lia krueleco, kiel lia degenerinta fantazio kaj degenerintaj instinktoj trovis ian volupton en similaj bildoj. Kaj nun la popolo volis senigi lin de tiu volupto. Ĉe tiu ĉi penso kolero speguliĝis sur lia grasa vizaĝo. La ambicio ne permesis ankaŭ al li subiĝi al la volo de la amaso, kaj kune, pro la denaska timemo, li ne kuraĝis ĝin kontraŭstari.

Li komencis do rigardi, ĉu almenaŭ inter la aŭgustanoj li ne vidos subenturnitajn fingrojn, la signon de morto. Sed Petronius tenis la manon levitan supren, rigardante ĉe tio preskaŭ provoke en lian vizaĝon. La superstiĉa, sed ekscitiĝema Vestinus, kiu timis la spiritojn, sed ne timis la homojn, donis la signon de pardono. Same faris la senatano Scaevinus, same Nerva, same Tullius Senecio, same la maljuna glora militestro, Ostorius Scapula, same Antistius, same Piso kaj Vetus, kaj Crispinus, kaj Busonius Thermus, kaj Pontius Telesinus, kaj la plej respektinda, adorata de la popolo, Thraseas. Je ĉi tiu vido la cezaro mallevis la smeraldon de la okulo kun la esprimo de malestimo kaj ofendo, subite tamen Tigellinus, kiu deziris spiti Petroniuson, kliniĝis al li kaj diris:

– Ne cedu, dia, ni havas la pretorianojn.

Tiam Nero turnis sin al la loko, kie la komandon super la pretorianoj havis la severa kaj ĝis nun tutanime fidela al li Subrius Flavius, kaj li ekvidis ion eksterordinaran. La vizaĝo de la maljuna tribuno estis severa, sed surverŝita de larmoj, kaj li tenis la manon supren, signe de pardono.

Dume la amasojn komencis kapti furiozo. Polvo leviĝis de sub la frapantaj piedoj kaj vualis la amfiteatron. Meze de la ekkrioj aŭdiĝis la voĉoj: “Ahenobarbus! patrinmurdinto! brulmetinto!”

Nero ektimis. La popolo estis ĉiopova reganto en la cirko. La antaŭaj cezaroj, precipe Caligula, kuraĝis iafoje kontraŭstari ĝian volon, kio cetere ĉiam kaŭzadis ribelojn, eĉ sangoverŝon.

Sed Nero estis en diferenca situacio. Unue, kiel komedianto kaj kantisto, li bezonis la favoron de la popolo, due, li volis havi ĝin pro si kontraŭ la senato kaj patricioj, kaj fine, post la bruligo de Romo li penis ĉiel favorigi ĝin al si kaj direkti ĝian koleron kontraŭ la kristanojn. Li ekkomprenis fine, ke kontraŭstari pli longe estus simple danĝere. Ribelo, komencita en la cirko, povus ekregi la tunan urban kaj kaŭzi neantaŭvideblajn konsekvencojn.

Li rigardis do ankoraŭ fojon al Subrius Flavius, al la centuriestro Scaevinus, parenco de la senatano, al la soldatoj, kaj, vidante ĉie kuntiritajn brovojn, kortuŝitajn vizaĝojn kaj fiksitajn sur li okulojn, li donis la signon de pardono.

Tiam tondro de aplaŭdoj eksonis de supre ĝis malsupre. La popolo estis jam certa pri la vivo de la kondamnitoj, ĉar de ĉi tiu momento ili iĝis kvazaŭ ĝiaj zorgatoj, kaj eĉ la cezaro ne kuraĝus persekuti ilin plu per sia venĝo.