Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

ĈAPITRO VII

Antaŭ Acte, la eksamatino de Nero, iam klinadis sin la plej altaj kapoj en Romo. Sed ŝi eĉ tiam ne volis miksi sin en la publikajn aferojn, kaj se ŝi kelkfoje uzis sian influon je la juna regnestro, ŝi faris ĝin nur por elpeti kompaton por iu. Modesta kaj humila, ŝi gajnis dankemon de multaj, kaj malamikigis kontraŭ si neniun. Eĉ Oktavia ne kapablis ŝin ekmalami. Al ĵaluzuloj ŝi ŝajnis nesufiĉe danĝera. Oni sciis, ke ĉiam ŝi amas Neron per amo malgaja kaj superplena, kiu vivas jam ne plu per espero, sed nur per rememorado de la tempo, en kiu tiu Nero estis ne nur pli juna kaj amanta, sed ankaŭ pli bona. Oni sciis, ke ŝi ne kapablas forŝiri la animon kaj penson de tiuj rememoroj, sed atendas jam nenion, kaj ĉar oni vere ne bezonis timi, ke la cezaro revenos al ŝi, oni rigardis ŝin kiel estaĵon tute sendefendan, kaj tial oni lasas ŝin trankvile. Poppaea konsideris ŝin nur kiel humilan servantinon, sendanĝeran ĝis tia grado, ke ŝi eĉ ne postulis ŝian foriĝon el la palaco.

Ĉar tamen la cezaro iam amis ŝin kaj forlasis sen ofendo, en trankvila, kaj eĉ certagrade amika maniero, oni konservis por ŝi certan respekton. Nero, liberiginte ŝin, donis al ŝi en la palaco loĝejon, en tiu apartan cubiculum kaj iom da servistoj. Kaj ĉar siatempe Pallas kaj Narcissus, kvankam liberigitoj de Claudius, ne nur partoprenis en festenoj de Claudius, sed eĉ, kiel potencaj ministroj, okupis distingajn lokojn, ankaŭ ŝin oni invitadis iafoje al la tablo de la cezaro. Oni ĝin faradis eble tial, ke ŝia belega persono estis vera ornamo de la festeno. Cetere, koncerne la elekton de la societo, la cezaro jam delonge forlasis ĉiajn konsiderojn. Ĉe lia tablo sidadis plej diversa miksamaso de homoj de ĉiaj klasoj kaj profesioj. Estis inter ili senatanoj, sed ĉefe tiaj, kiuj konsentis esti kune arlekenoj. Estis patricioj, maljunaj kaj junaj, avidaj je volupto, lukso kaj vivĝuo. Estis virinoj, havantaj grandajn nomojn, sed ne hezitantaj vespere surmetadi flavetajn perukojn kaj distri sin, serĉante aventurojn en mallumaj stratoj. Estis ankaŭ altaj oficistoj kaj pastroj, kiuj ĉe plenaj pokaloj mem volonte mokis la proprajn diojn, kaj apud ili — ĉiaspeca ĉifonularo, konsistanta el kantistoj, mimikistoj, muzikistoj, dancistoj kaj dancistinoj, el poetoj, kiuj, deklamante versaĵojn, pensis pri la sestercoj, kiujn ili esperis profiti per la laŭdado de versaĵoj de la cezaro, el filozofoj-mizeruloj, sekvantaj per avidaj okuloj la servatajn manĝojn, el famaj veturigistoj, ĵonglistoj, miraklistoj, fabelrakantistoj, komikistoj, fine el diversaj sentaŭguloj, kiujn modo aŭ malsaĝeco kronis kiel unutagajn eminentulojn, kaj inter kiuj ne mankis eĉ tiaj, kiuj per longaj haroj kovris la orelojn, trapikitajn signe de sklaveco.

Pli famaj el ili okupis la lokojn rekte ĉe la tabloj, malpli gravaj servis dum la manĝado kiel distristoj, atendante la momenton, en kiu la servistaro permesos al ili ĵeti sin sur la restintajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Tiaspecajn gastojn venigadis Tigellinus, Vatinius kaj Vitelius; al la gastoj ili ofte devis havigi vestojn, konvenajn al la ĉambroj de la cezaro, kiu cetere ŝatis tian societon, sentante sin en ĝi plej senĝena. La lukso de la kortego origis ĉion kaj donis sian brilon al ĉio. Grandaj kaj malgrandoj, idoj de eminentaj gentoj kaj strataj ĉifonuloj, potencaj artistoj kaj mizeraj talentaĉuloj premis sin en la palacon, por satigi la ravitajn okulojn per la lukso, superpasanta la homan imagon, kaj proksimiĝi al la disdonanto de ĉiaj favoroj, riĉaĵoj kaj bonoj, kies unu ekplaĉo povis verdire malaltigi, sed povis ankaŭ senmezure altigi.

En tiu tago ankaŭ Ligia devis partopreni en simila festeno. Timo, necerteco kaj kapturno, ne mirinda post la subita travivaĵo, batalis en ŝi kun la deziro malobei. Ŝi timis la cezaron, ŝi timis la homojn, ŝi timis la palacon, kies svarmobruo preskaŭ senigis ŝin de la konscio, ŝi timis al festenojn, pri kies senhonteco ŝi aŭdis de Aulus, de Pomponia Graecina kaj ilaj amikoj. Estante juna knabino, ŝi ne estis tamen senscia pri la vivo, ĉar la scio pri malbono frue atingadis en tiuj tempoj eĉ infanajn orelojn. Ŝi sciis do, ke en ĉi tiu palaco minacas ŝin pereo, pri kiu cetere avertis ŝin Pomponia en la adiaŭa momento. Havante tamen animon junan, nekutimigitan al malvirto, kaj fervore konfesante la instruon, enradikigitan al ŝi de la kvazaŭ-patrino, ŝi promesis defendi sin kontraŭ tiu pereo: ŝi ĝin promesis al la patrino, al si mem, kaj ankaŭ al tiu Dia instruisto, je kiu ŝi ne nur kredis, sed kiun ŝi ankaŭ ekamis per sia duoninfana koro pro la dolĉeco de lia instruo, pro la maldolĉeco de la morto kaj pro la gloro de l’ leviĝo el mortintoj.

Ŝi estis ankaŭ certa, ke nun nek Aulus, nek Pomponia Graecina estos plu respondaj por ŝiaj agoj, ŝi do pripensis, ĉu ne estos pli bone malobei kaj ne iri al la festeno. Unuflanke timo kaj maltrankvilo laŭte parolis en ŝia animo, aliflanke naskiĝis en ŝi la deziro elmontri kuraĝon, persiston, riski torturojn kaj morton. La Dia instruisto ja tiel ordonis. Li ja mem donis la ekzemplon. Pomponia ja rakontis al ŝi, ke la plej fervoraj inter la kredantoj avidas per la tuta animo tian provon kaj preĝas pri ĝi. Ankaŭ Ligian, kiam ŝi estis ankoraŭ infano, ekregadis kelkfoje simila deziro. Ŝi vidis sin martirino, kun vundoj en la manoj kaj piedoj, blanka, kiel neĝo, belega per supertera belegeco, portata de same blankaj anĝeloj en la ĉielbluon, kaj ŝia animo trovis ĝuon en similaj vizioj. Estis en tio multe da infanaj revoj, sed estis ankaŭ iom da memplaĉo, pro kiu Pomponia ŝin admonis. Kaj nun, kiam la malobeo al la volo de la cezaro povis sekvigi ian teruran punon, kaj kiam la torturoj, ofte viditaj en revoj, povis iĝi realaĵo, al la belaj vizioj, al la memplaĉo, aliĝis ankoraŭ ia scivolo, miksita kun timo — kiel oni ŝin punos kaj kian specon de torturoj oni elektos por ŝi.

Kaj tiel ŝia duoninfana ankoraŭ animo ŝancelis sin en du flankajn. Sed Acte, eksciinte pri tiu hezitado, ekrigardis ŝin kun tia mirego, kvazaŭ la knabino parolus en deliro. Elmontri malobeon al la volo de la cezaro? Riski de la unua momento lian koleron? Por tio oni ja devas esti infano, ne scianta, kion ĝi parolas. El la propraj vortoj de Ligia montriĝas, ke ĝuste, ŝi ne estas garantiulino, sed knabino, forgesita de sia nacio. Defendas ŝin neniu leĝo de nacioj, kaj se ĝi ŝin eĉ defendus, la cezaro estas sufiĉe potenca, por dispremi ĝin per la piedoj en momento de kolero. Ekplaĉis al la cezaro ŝin preni, kaj de tiam li ŝin disponas. De tiam ŝi dependas de lia volo, super kiu estas neniu alia en la mondo.

— Jes — ŝi parolis plu — mi ankaŭ legis la leterojn de Paŭlo el Tarso, kaj mi scias, ke super la tero estas Dio kaj estas la Filo de Dio, kiu leviĝis el mortintoj, sed sur la tero estas nur la cezaro. Memoru ĉi tion, Ligia. Mi scias ankaŭ, ke via instruo ne permesas al vi esti tio, kio mi estis, kaj ke kiam venas elekto inter malhonoro kaj morto, al vi, kiel al la stoikaj, pri kiuj rakontis al mi Epictetus, permesite estas nur la morton elekti. Sed ĉi vi povas antaŭvidi, ke vin atendas morto, ne malhonoro? Ĉu vi ne aŭdis pri la filino de Sejanus, kiu, estante ankoraŭ malgranda infano, devis, laŭ la ordono de Tiberius, suferi malhonorigon antaŭ la morto, por ke respektita estu la leĝo, kiu malpermesas mortpuni virgulinojn! Ligia, Ligia, ne incitu la cezaron! Kiam venos la decida momento, kiam vi devos elekti inter malhonoro kaj morto, vi agos, kiel via Vero al vi ordonas, sed ne serĉu propravole pereon kaj ne incitu pro malgrava kaŭzo la teran, kaj krom tio kruelan, dion.

Acte parolis kun granda kompato, kaj eĉ kun ekscito, kaj estante denature miopa, ŝi alŝovis sian dolĉan vizaĝon al la vizaĝo de Ligia, kvazaŭ volante kontroli, kian impreson faras ŝiaj vortoj.

Kaj Ligia, kun fidemo de infano ĵetinte siajn brakojn ĉirkaŭ ŝian kolon, diris:

— Vi estas bona, Acte.

Acte, kies koron tuŝis la laŭdo kaj fidemo, alpremis ŝin al la brusto, kaj post tio, liberiĝinte el la brakaj de la knabino, respondis:

— Mia feliĉo pasis, kaj la ĝojo pasis, sed malbona mi ne estas.

Poste ŝi komencis iri per rapidaj paŝoj en la ĉambro kaj paroli al si mem, kvazaŭ kun malespero:

— Ne! Li ankaŭ ne estis malbona. Li mem tiam pensis, ke li estas bona, kaj volis esti bona. Mi scias tion plej certe. Ĉio tio venis pli malfrue... kiam li ĉesis ami... Aliaj faris lin tia, kia li estas — aliaj — kaj Poppaea!

Tiam larmoj kovris ŝiajn okulharojn. Ligia sekvis ŝin dum ia tempo per siaj bluaj okuloj, kaj fine ŝi diris:

— Vi lin bedaŭras, Acte?

— Mi bedaŭras — respondis obtuze la grekino.

Denove ŝi komencis paŝi kun manoj kunpremitaj, kvazaŭ de doloro, kaj kun senhelpa vizaĝo.

Kaj Ligia malkuraĝe demandis plu:

— Vi lin ankoraŭ amas, Acte?

— Mi amas...

Post momento ŝi aldonis:

— Lin neniu amas, krom mi. . .

Sekvis silento, dum kiu Acte penis reatingi trankvilecon, konfuzitan de la rememoroj, kaj kiam fine ŝia vizaĝo akiris la kutiman esprimon de silenta malĝojo, ŝi diris:

— Ni parolu pri vi, Ligia. Eĉ ne pensu malobei la cezaron. Tio estus frenezaĵo. Trankviliĝu fine. Mi bone konas ĉi tiun domon kaj mi supozas, ke flanke de la cezaro nenio al vi minacas. Se Nero ordonus vin forkapti por si mem, oni ne venigus vin sur Palatinon. Ĉi tie regas Poppaea, kaj Nero, de kiam ŝi naskis al li la filinon, estas ankoraŭ pli sub ŝia povo... Ne, Nero ordonis, vere, ke vi ĉeestu la festenon, sed ĝis nun li vin ne vidis, nek demandis pri vi, do li ne interesas sin pri vi. Eble li forprenis vin de Aulus kaj Pomponia nur pro malamo al ili... Petronius al mi skribis, ke mi zorgu pri vi, kaj ĉar Pomponia, kiel vi scias, ankaŭ skribis, ili verŝajne interkompreniĝis. Eble li faris tion laŭ ŝia peto. Se tiel estas, se ankaŭ li, laŭ la peto de Pomponia, ekzorgus pri vi, nenio vin minacas, kaj eĉ povas esti, ke Nero laŭ lia instigo resendos vin al Aulusoj. Mi ne scias, ĉu Nero lin tre amas, sed mi scias, ke malofte li kuraĝas malkonsenti kun lia opinio.

— Ha, Acte! — respondis Ligia. — Petronius estis ĉe ni, antaŭ ol oni min forprenis, kaj mia patrino estis konvinkita, ke Nero ekpostulis la transdonon de mi laŭ lia instigo.

— Tio ĉi estus malbona — diris Acte.

Sed, enpensiĝinte por momento, ŝi kontinuigis:

— Eble tamen Petronius nur elbabilis antaŭ Nero ĉe iu noktomanĝo, ke li vidis ĉe Aulusoj la garantiulinon de la ligoj, kaj Nero, kiu estas ĵaluza pri sia aŭtoritato, ekpostulis vin tial, ke garantiuloj apartenas al la cezaro. Li cetere ne amas Auluson kaj Pomponian... Ne! Ne ŝajnas al mi, ke Petronius, se li volus forpreni vin de Aulus, uzus tian rimedon... Mi ne scias, ĉu Petronius estas pli bona, ol tiuj, kiuj ĉirkaŭas la cezaron, sed li estas alia... Cetere eble, krom Petronius, vi trovos ankoraŭ iun, kiu volus propeti pri vi. Ĉu vi ne ekkonis ĉe Aulusoj iun proksiman al la cezaro?

— Mi vidadis Vespasianon kaj Tituson.

— La cezaro ilin ne amas.

— Kaj Senecan.

— Sufiĉas, se Seneca ion konsilas, ke la cezaro agu kontraŭe.

La hela vizaĝo de Ligia komencis kovri sin per ruĝo.

— Kaj Viniciuson...

— Mi lin ne konas.

— Li estas parenco de Petronius, kiu antaŭ nelonge revenis el Armenujo...

— Ĉu vi pensas, ke la cezaro rigardas lin favore?

Viniciuson ĉiuj amas.

— Kaj li volus propeti pri vi?

— Jes.

Acte ridetis senteme kaj diris:

— Vi certe vidos lin ĉe la festeno. Partopreni ĝin vi devas, unue tial, ke vi devas... Nur tia infano, kiel vi, povus pensi alie. Due, se vi volas reveni la domon de Aulusoj, vi trovos okazon peti Petroniuson kaj Viniciuson, ke ili per sia influo akiru por vi permeson de reveno. Se ili estus ĉi tie, ili ambaŭ dirus al vi la samon, kiel mi: ke freneze kaj pereige estus malobei. La cezaro povus, vere, ne rimarki vian foreston, sed se li ĝin rimarkus kaj ekpensus, ke vi kuraĝis malrespekti lian volon, tiam ne estus por vi rimedo de savo. Venu, Ligia. Ĉu vi aŭdas tiun bruon en la domo? La suno jam malleviĝas kaj baldaŭ la gastoj komencos alveni.

— Vi estas prava, Acte — respondis Ligia — kaj mi sekvos vian konsilon.

Kiom da deziro renkonti Viniciuson kaj Petroniuson estis en ŝia decido, kiom da virina scivolo vidi almenaŭ foje en la vivo tian feston, kaj en ĝi la cezaron, la kortegon, la faman Poppaean kaj aliajn belulinojn, kaj tiun tutan senegalan lukson, pri kiu oni rakontis mirindaĵojn en Romo, sendube Ligia mem ne povis al si konsciigi. Sed malgraŭ tio Acte estis prava, kaj la knabino bone ĝin sentis. Ŝi devis iri; kiam do la nepreco kaj la simpla prudento subtenis la kaŝitan tenton, ŝi ĉesis heziti.

Acte kondukis ŝin tiam en sian propran unctorium, por ŝin pomadi kaj vesti, kaj kvankam en la domo de la cezaro ne mankis sklavinoj, kaj Acte havis sufiĉe da ili por la persona priservado, tamen, pro kompato al la knabino, kies senkulpeco kaj beleco movis ŝian koron, ŝi decidis mem vesti Ligian. Kaj tuj montriĝis, ke en la juna grekino, malgraŭ ŝia malĝojo kaj malgraŭ profunda legado de la leteroj de Paŭlo el Tarso, restis ankoraŭ multe el la greka animo, al kiu korpa beleco parolas pli, ol ĉio alia en la mondo. Nudiginte Ligian, kaj ekvidinte ŝian korpon, kune flekseman kaj plenan, formitan kvazaŭ el perlamoto kaj rozo, ŝi ne povis deteni ekkrion de miro, kaj, foriĝinte je kelkaj paŝoj, rigardis kun admiro tiun senkomparan, printempan figuron.

Ligia! — ŝi ekkriis fine — vi estas milfoje pli bela, ol Poppaea!

Sed la knabino, edukita en la severa domo de Pomponia, kie oni gardis modestecon, eĉ kiam virinoj estis nur inter si, staris — belega, kiel belega sonĝo, harmonia, kiel verko de Praksitelo, aŭ kiel kanto, sed konfuzita, roza de honto, kun genuoj kunpremitaj, kun manoj sur la brusto kaj kun okulharoj, mallevitaj sur la okulojn. Fine, levinte per subita movo la brakojn, ŝi eltiris la pinglojn, subtenantajn ŝiajn harojn, kaj en unu momento, per unu kaposkuo, kovriĝis per ili, kiel per mantelo.

Acte, proksimiĝinte kaj tuŝante ŝian malhelan hararon, parolis:

— Ho, kiajn harojn vi havas!... Mi ne surŝutos ilin per ora pudro, oro jam trabrilas tie kaj ie iliajn ondojn... Nur kelkloke mi eble aldonos oran brilon, sed facile, tiel facile, kvazaŭ radio ilin tralumus... Mirinda estas sendube via liga lando, kie tiaj knabinoj naskiĝas.

— Mi ĝin ne memoras — rediris Ligia. — Ursus nur al mi rakontis, ke tie estas arbaroj, arbaroj, arbaroj.

— Kaj en la arbaroj floroj floras — parolis Acte, trempante la manojn en vazo, plena de verbeno, kaj verŝetante ĝin sur la harojn de la knabino.

Fininte tiun ĉi laboron, ŝi komencis laŭvice delikate ŝmiri ŝian korpon per aromaj oleoj el Arabujo, kaj poste kovris ĝin per senmanika, orkolora mola tuniko, sur kiun estis metota neĝblanka peplum. Sed ĉar antaŭe oni devis kombi la harojn, ŝi ĉirkaŭvolvis ŝin dume per speco de vasta vesto, nomata synthesis, kaj, sidiginte sur seĝon, transdonis ŝin por momento en la manojn de sklavinoj, por gardi de malproksime ŝian kombadon. Du sklavinoj komencis samtempe meti sur la malgrandajn piedojn de Ligia blankajn, purpure broditajn ŝuojn, kruce ŝnurante ilin ĉirkaŭ la alabastraj maleoloj. Kiam la kombado esti finita, oni ondigis sur ŝi peplum en belegajn faldojn, post kio Acte, ferminte ŝnuron da perloj sur la kolo de Ligia kaj tuŝinte per ora polvo ŝian harbuklojn, ordonis vesti ŝin mem dum la tuta tempo sekvante Ligan per ravitaj okuloj.

Sed baldaŭ ŝi estis preta, kaj kiam nur antaŭ la ĉefa pordego komencis aperi la unuaj portiloj, ili ambaŭ eniris en flankan kriptoportikon, el kie oni vidis la ĉefan enirejon, la internajn galeriojn kaj la korton, ĉirkaŭitan per kolonaro el numida marmoro.

Iom post iom ĉiam pli da homoj pasis sub la alta arko de la pordego, super kiu grandioza kvadrigo de Liziaso ŝajnis porti en aeron Apolonon kaj Dianon. La okulojn de Ligia frapis mirinda vidaĵo, pri kiu la modesta domo de Aulus povis doni al ŝi nenian imagon. Tio estis la tempo de subiro de la suno, kaj ĝiaj lastaj radioj falis sur la flavan, numidan marmoron de la kolonoj, kiu en tiuj lumoj brilis kiel oro, kaj kune nuancis rozkolore. Inter la kolonoj, apud blankaj statuoj de Danaidoj kaj aliaj, prezentantaj diojn aŭ heroojn, fluis amasoj da homoj, viroj kaj virinoj, ankaŭ similaj al statuoj, ĉar ĉirkaŭfalditaj per togoj, pepla kaj stolae, gracie fluantaj malsupren en molaj ondoj, sur kiuj estingiĝadis la briloj de la subiranta suno. Giganta Herkulo, kies kapo estis ankoraŭ en lumo, de la brusto jam dronanta en ombro, ĵetata de kolono, rigardis de supre la amason. Acte montris al Ligia senatanojn en larĝe borderitaj togoj, en koloraj tunikoj, kun kvaronlunoj sur la ŝuoj, kaj kavalirojn, kaj famajn artistojn, kaj romajn sinjorinojn, vestitajn jen rome, jen greke, jen per fantaziaj, orientaj vestoj, kun haroj, frizitaj turforme aŭ piramide, aŭ kombitaj, simile al diinstatuoj, malalte ĉe la kapo, kaj ornamitaj per floroj. Dirante la nomojn de multaj viroj kaj virinoj, Acte aldonadis al ili mallongajn kaj ofte terurajn historiojn, kiuj inspiris al Ligia timon, admiron, miregon. Tio estis por ŝi nova mondo, kies belecon ĝuis ŝiaj okuloj, sed kies kontrastojn ŝia knabina intelekto ne povis ekkompreni. En tiu vespera ruĝo sur la ĉielo, en tiuj vicoj de senmovaj kolonoj, pereantaj for, malproksime, kaj en tiuj homoj, similaj al statuoj, estis la grandega paco. Ŝajnis, ke inter tiuj rektliniaj marmoroj devus vivi iaj duondioj, liberaj de zorgoj, lulataj de trankvilo kaj feliĉaj; dume la mallaŭta voĉo de Acte fojon post fojo malkovradis alian, teruran sekreton, tiel de la palaco, kiel de la homoj. Jen tie, for, oni vidas la kriptoportikon, sur kies kolonoj kaj planko ruĝas ankoraŭ sangokoloraj makuloj de la sango, per kiu surŝprucis la blankajn marmorojn Caligula, falante de la ponardo de Cassius Chaerea; tie oni murdis lian edzinon; tie la infanon oni disbatis kontraŭ la ŝtonoj; tie, sub tiu palacflanko, estas la subterejo, kie pro malsato mordis la fingrojn la juna Drusus; tie oni venenis la pli maljunan, tie en teruro tordis sin Gemellus, tie en konvulsio Claudius, tie Germanicus, ĉie tiuj muroj aŭdis ĝemojn kaj stertoradon de agoniantoj, kaj tiuj ĉi homoj, kiuj nun rapidas al la festeno en togoj, en koloraj tunikoj, en floroj kaj juveloj, estas eble morgaŭ kondamnotaj; eble sur pluraj vizaĝoj rideto kovras timon, maltrankvilon, necertecon pri la morgaŭa tago; eble febro, avideco, ĵaluzo mordas ĉi-momente la korojn de tiuj ekstervide senzorgaj, florkronitaj duondioj. La konfuzitaj pensoj de Ligia ne kapablis postkuri la vortojn de Acte, kaj dum tiu belega mondo tiris kun ĉiam pli granda forto ŝiajn okulojn, timo premis ŝian koron, kaj en la animo leviĝis subite nedirebla kaj senlima sopiro al la amata Pomponia Graecina kaj al la trankvila domo de Aulusoj, kie regis amo, ne krimo.

Dume de Vicus Apollinis alfluadis novaj ondoj de gastoj. El trans la pordego aŭdiĝadis bruo kaj ekkrioj de klientoj, akompanantaj siajn patronojn. Sur la kortego, inter la kolonaroj, eksvarmis amasoj de cezaraj sklavoj, sklavinoj, malgrandaj servoknaboj kaj pretoriaj soldatoj, garde postenantaj en la palaco. Kelkloke inter blankaj kaj brunetaj vizaĝoj eknigris vizaĝo de numido en plumhava kasko kaj kun grandaj oraj ringoj en la oreloj. Oni portis liutojn, citrojn, faskojn da floroj, arte kulturitaj malgraŭ la malfrua aŭtuno, manlampojn arĝentajn, orajn kaj kuprajn. Ĉiam pli laŭta bruo de interparoloj miksis sin kun plaŭdado de fontano, kies gutoŝnuroj, rozaj de la vesperaj briloj, falante de alte sur marmorojn, disbatis sin sur ili kvazaŭ plorĝeme.

Acte ĉesis rakonti, sed Ligia rigardis plu, kvazaŭ serĉante iun en la amaso. Kaj subite ŝia vizaĝo kovriĝis per ruĝo. El inter la kolonoj elpaŝis Vinicius kaj Petronius kaj iris al la granda triclinium, belegaj, trankvilaj, similaj en siaj togoj al blankaj duondioj. Al Ligia, kiam ŝi ekvidis inter la fremdaj homoj tiujn du konatajn kaj amikajn vizaĝojn, ekŝajnis, ke granda ŝarĝo defalis de ŝia koro. Ŝi eksentis sin malpli soleca. Tiu granda sopiro al Pomponia kaj al la domo de Aulusoj, kiu leviĝis en ŝi antaŭ momento, subite ĉesis esti dolora. La tento vidi Viniciuson kaj paroli kun li sufokis ĉiujn aliajn voĉojn. Vane ŝi rememorigis al si ĉian malbonon, kiun ŝi aŭdis pri la domo de la cezaro, kaj la vortojn de Acte, kaj la avertojn de Pomponia; malgraŭ tiuj vortoj kaj avertoj ŝi eksentis subite, ke partopreni tiun ĉi festenon ŝi ne nur devas, sed volas: ĉe la penso, ke post momento ŝi ekaŭdos tiun simpatian kaj karan voĉon, kiu parolis al ŝi pri amo kaj pri feliĉo, inda je dioj, kaj kiu ĝis nun sonis en ŝiaj oreloj, kiel kanto, ekregis ŝin simple ĝojo.

Sed subite ŝi ektimis tiun ĝojon. Ekŝajnis al ŝi, ke en ĉi tiu momente ŝi ŝin edukis, kaj Pomponian, kaj sin mem. Alia afero estas iri devigite, kaj alia — ĝoji pro tia nepreco. Ŝi eksentis sin kulpa, malinda kaj perdita. Ekregis ŝin malespero kaj ŝi volis plori. Se ŝi estus sola, ŝi sergenuiĝus kaj komencus bati la bruston, ripetante: mia kulpo, mia kulpo! Acte, preninte ŝin nun je la mano, kondukis ŝin tra internaj ĉambroj en grandegan triclinium, kie devis okazi la festeno, kaj sur ŝiaj okuloj kvazaŭ kuŝis nebulo, en la oreloj sonis bruo de internaj emocioj kaj la korbatado sufokis la spiron. Kiel en sonĝo ŝi ekvidis mil lampojn, flagrantajn sur la tabloj, sur la muroj, kiel en sonĝo ŝi ekaŭdis ekkrion, per kiu oni salutis la cezaron, kiel tra nebulo ŝi ekvidis lin mem. La ekkrio ŝin surdigis, blindigis ŝin la brilo, aromoj kapturnigis kaj perdinte la reston de la konscio, ŝi apenaŭ povis distingi Acten, kiu, lokinte ŝin ĉe la tablo, okupis mem apudan lokon.

Sed post momento malalta, konata voĉo aŭdiĝis de la alia flanko:

— Saluton al vi, plej bela el fraŭlinoj sur la tero kaj el steloj sur la ĉielo! Saluton al vi, dia Callina!

Ligia, rekonsciiĝinte iom, ekrigardis: apud ŝi kuŝis Vinicius.

Li ne surhavis togon, ĉar la oportuno kaj kutimo ordonis demeti togojn por festenoj. Lian korpon korvis nur skarlata senmanika tuniko, surbordita per arĝentaj palmoj. Liaj brakoj estis nudaj, laŭ orienta kutimo ornamitaj per du larĝaj brakringoj, bukitaj super la kubutoj; sube — zorgeme senharigitaj, glataj, sed tro muskolaj, veraj brakoj de soldato, kreitaj por glavo kaj ŝildo. Sur la kapo li portis kronon el rozoj. Kun siaj brovoj, kunkreskantaj super la nazo, kun la mirindaj okuloj kaj bruneta vizaĝo li estis kvazaŭ personigo de juneco kaj forto. Al Ligia li ekŝajnis tiel belega, ke kvankam ŝia komenca svenemo jam pasis, ŝi apenaŭ kapablis respondi:

— Saluton al vi, Marcus...

Kaj li parolis:

— Feliĉaj estas miaj okuloj, kiuj vin vidas, feliĉaj la oreloj, kiuj aŭdis vian voĉon, pli dolĉan al mi, ol la voĉo de flutoj kaj citroj. Se oni lasus min elekti, kiu kuŝu apud mi dum tiu ĉi festeno, ĉu vi, Ligia, aŭ Venuso, mi elektus vin, ho dia!

Kaj li komencis rigardi ŝin, kvazaŭ volante satiĝi per ŝia bildo, kaj brulvundis ŝin per la okuloj. Lia rigardo glitis de ŝia vizaĝo sur la kolon kaj sur la malkovritajn brakojn, karesis ŝian belegan figuron, ĝuis ŝin, posedprenis kaj sorbis, sed krom voluptemo, brilis en ĝi feliĉo kaj amo kaj admiro sen limo.

— Mi sciis, ke mi vin renkotos en la domo de la cezaro — li parolis plu — tamen, kiam mi vin ekvidis, tutan mian animon ekskuis tia ĝojo, kvazaŭ neatendita feliĉo min trafus.

Ligia, rekonsciiĝinte kaj sentate, ke en ĉi tiu amaso kaj en tiu ĉi domo li estas la sola proksima al ŝi estaĵo, komencis paroli kun li kaj demandi pri ĉio, kio estis por ŝi nekomprenebla kaj kio inspiris al ŝi timon. El kie li sciis, ke li trovos ŝin en la domo de la cezaro, kaj kial ŝi estas ĉi tie? Kial la cezaro forprenis ŝin de Pomponia? Ĉi tie ŝi timas kaj volas reveni al ŝi. Ŝi mortus pro sopiro kaj maltrankvilo, se ŝi ne esperus, ke Petronius kaj li propetos pri ŝi la cezaron.

Vinicius klarigis al ŝi, ke pri ŝia forkapto li eksciis de Aulus mem. Kial ŝi estas ĉi tie, li ne scias. La cezaro antaŭ neniu pravigas siajn decidojn kaj ordonojn. Ŝi tamen ne timu. Jen li, Vinicius, estas apud ŝi kaj restos apud ŝi. Li preferus perdi la okulojn, ol ŝin ne vidi, li preferus perdi la vivon, ol ŝin forlasi. Ŝi estas lia animo, li do gardos ŝin, kiel la propran animon. Li konstruos al ŝi en sia hejmo altaron, kiel al sia diino, li oferados sur ĝi mirhon kaj aloon, kaj printempe, anemonojn kun pomfloroj... Kaj ĉar ŝi timas la domon de la cezaro, li promesas al ŝi, ke en ĉi tiu domo ŝi ne restos.

Kvankam li parolis elturniĝeme kaj kelkfoje artifike, en lia voĉo estis sentebla vero, ĉar liaj sentoj estis veraj. Iom post iom ekposedis lin ankaŭ sincera kompato kaj ŝiaj vortoj penetris en lian animon tiel, ke kiam ŝi komencis danki lin kaj certigi, ke Pomponia ekamis lin pro lia boneco kaj ŝi mem estos danka al li dum la tuta vivo, li ne povis ekregi sian kortuŝon kaj ŝajnis al li, ke neniam en la vivo li scios rifuzi ŝian peton. Lia koro komencis degeli. Ŝia beleco ebriigis liajn sentojn kaj li avidis ŝin, sed ankaŭ konsciis, ke ŝi estas al li tre kara kaj ke vere li povas ŝin adori, kiel diinon; li sentis ankaŭ neregeblan bezonon paroli al ŝi pri ŝia beleco kaj pri sia amo al ŝi, kaj ĉar la festena bruo laŭtiĝadis, tial, alŝovinte sin pli proksimen, li komencis flustri al ŝi vortojn bonajn, dolĉajn, fluantajn el la fundo de la animo, sonantajn kiel muziko, kaj ebriigajn kiel vino.

Kaj li ebriigadis ŝin. Inter ĉiuj tiuj fremduloj, kiuj ŝin ĉirkaŭis, li ŝajnis al ŝi ĉiam pli proksima, pli aminda, kaj tute certa kaj tutanime sindona. Li trankviligis ŝin, promesis eligi el la domo de la cezaro; li promesis, ke li ŝin ne forlasos, ke li servos al ŝi. Krom tio, antaŭe, en la hejmo de Aulusoj li parolis al ŝi nur ĝenerale pri amo kaj pri feliĉo, kiun ŝi povas doni, kaj nun li diris jam rekte, ke li amas ŝin, ke ŝi estas por li plej kara kaj plej amata. La unuan fojon Ligia aŭdis tiajn vortojn el vira buŝo, kaj dum ŝi aŭskultis, ĉiam pli ŝajnis al ŝi, ke io en ŝi vekiĝas el dormo, ke ekposedas ŝin ia feliĉo, en kiu senlima ĝojo miksas sin kun senlima maltrankvilo. Timo ŝin kaptis, ke tiajn parolojn ŝi aŭskultis, sed por nenio en la mondo ŝi volus preterlasi eĉ unu vorton. Kelkfoje ŝi mallevadis la okulojn, kaj jen levadis al Vinicius rigardon lumplenan, timeman kaj kune demandan, kvazaŭ ŝi dezirus diri al li: “parolu plu!” La bruo, la muziko, la odoro de floroj kaj la odoro de arabaj incensoj denove komencis turnigi ŝian kapon. Estis en Romo kutimo kuŝi ĉe festenoj, sed hejme Ligia okupadis la lokon inter Pomponia kaj la malgranda Aulus, kaj nun kuŝis apud ŝi Vinicius, juna, grandega, amplena, ardanta, kaj ŝi, sentante la brulon, kiu de li radiis, spertis kune honton kaj volupton. Ekregadis ŝin ia senforteco, ia svenemo kaj forgesemo, kvazaŭ dormo estus ŝin kaptanta.

Sed ŝia apudesto, komencis ankaŭ lin influi. Lia vizaĝo paliĝis. La nazo disblovis sin, kiel tiu de orienta ĉevalo. Videble ankaŭ lia koro batis sub la skarlata tuniko per neordinara ritmo, ĉar lia spiro iĝis mallonga kaj vortoj ŝiris sin en la buŝo. Ankaŭ li la unuan fojon estis tiel senpere apud ŝi. Liaj pensoj komencis miksi sin; en la vejnoj li sentis fajron, kiun vane li volis estingi per vino. Ne la vino ankoraŭ, sed ŝia belega vizaĝo, ŝiaj nudaj brakoj, ŝia knabina brusto, ondanta sub la ora tuniko, kaj ŝia figuro, kaŝita en la blankaj faldoj de la peplum, ebriigadis lin ĉiam pli. Fine li ĉirkaŭprenis ŝian manon super la artiko, kiel li foje jam faris en la domo de Aulusoj, kaj tirante ŝin al si, komencis flustri per tremantaj lipoj:

— Mi amas vin, Callina... dia mia!...

Marcus, lasu min — diris Ligia.

Kaj li parolis plu kun okuloj, kovritaj de nebulo:

— Dia mia! — Amu min!...

Sed en la sama momento aŭdiĝis la voĉo de Acte, kiu kuŝis aliflanke de Ligia:

— La cezaro vin rigardas.

Viniciuson ekkaptis subita kolero tiel kontraŭ la cezaro, kiel kontraŭ Acte. Jen ŝia voĉo dispelis la sorĉon de la revekscito. Al la juna viro eĉ amika voĉo ŝajnus en tiu ĉi momento trudema, kaj li pensis, ke Acte intence volas malhelpi lian interparolon kun Ligia.

Do, levinte la kapon kaj rigardinte la junan liberigitinon super la ŝultroj de Ligia, li diris kolere:

— Pasis la tempo, Acte, kiam vi kuŝadis dum festenoj apud la cezaro, kaj oni diras, ke minacas vin blindeco, kiel do vi povas lin vidi?

Kaj ŝi respondis, kvazaŭ kun malĝojo:

— Mi vidas lin tamen... Li ankaŭ estas miopa kaj rigardas vin tra la smeraldo.

Ĉio, kion faris Nero, ekscitadis la gardemon eĉ de plej proksimaj al li personoj, tial Vinicius maltrankviliĝis, rekonsciiĝis — kaj komencis nerimarkite rigardi al la cezaro. Ligia, kiu en la komenco de la festeno vidis lin, pro konfuzo, kiel tra nebulo, kaj, absorbite per la ĉeesto kaj interparolo de Vinicius, tute lin ne rigardis, nun ankaŭ turnis al li siajn kune scivolajn kaj timigitajn okulojn.

Acte diris la veron. La cezaro, klinita super la tablo, duonferminte unu okulon, kaj ĉe la alia tenante per la fingroj rondan, poluritan smeraldon, kiun li konstante uzadis, rigardis ilin. Por momento lia rigardo renkontis la okulojn de Ligia, kaj la koro de la knabino premiĝis de teruro. Kiam, ankoraŭ en la infaneco, ŝi estis en la sicilia bieno de Aulusoj, maljuna egipta sklavino rakontadis al ŝi pri drakoj, loĝantaj en montaraj abismoj, kaj jen nun ekŝajnis al ŝi, ke ekrigardis ŝin subite verdeta okulo de tia drako. Ŝi ekkaptis per la mano la manon de Vinicius, kiel infano, kiu timas, kaj en ŝian kapon ekpremis sin senordaj kaj rapidaj impresoj: do tio estas li? la terura kaj ĉiopova? Neniam ŝi vidis lin antaŭe, kaj ŝi imagis, ke li aspektas alie. Ŝi prezentis al si ian teruran vizaĝon, kun ŝtone fiksita en la trajtoj krueleco; dume ŝi ekvidis grandegan, sur dika nuko bazitan kapon, teruran, vere , sed preskaŭ ridindan, ĉar similan de malproksime al kapo de infano. Tuniko de ametista koloro, malpermisita al simplaj mortemuloj, reflektis bluetan brilon sur lian larĝan kaj mallongan vizaĝon. Li havis harojn malhelajn, frizitajn, laŭ la modo, enkondukita de Otho, en kvar vicojn da bukloj. Barbon li ne havis, ĉar antaŭ nelonge li oferis ĝin al Jovo, pro kio la tuta Roma esprimadis al li dankojn, kvankam kaŝe oni flustris, ke li oferdonis ĝin tial, ke ĝi kreskis, kiel ĉe ĉiuj el lia familio, ruĝahare. En lia frunto, forte elstaranta super la brovoj, estis tamen io olimpa. En la kuntiritaj brovoj oni vidis konscion pri ĉiopovo; sed sub tiu frunto de duondio troviĝis vizaĝo de simio, drinkulo kaj komedianto, vanta, plena de sinŝanĝaj avidoj, ŝvela de graso, kaj tamen malsanema kaj senhonta. Al Ligia li ekŝajnis malbonaŭgura, sed antaŭ ĉio abomena.

Post momento li metis la smeraldon kaj ĉesis ŝin rigardi. Tiam ŝi ekvidis liajn konveksajn, bluajn okulojn, fermitiĝantajn pro troo da lumo, vitrosimilajn, sen penso, kiel la okuloj de mortintoj.

Kaj li, turninte sin al Petronius, diris:

— Ĉu tio estas la garantiulino, kiun amas Vinicius?

— Estas ŝi — respondis Petronius.

— Kiel nomas sin ŝia nacio?

— Ligoj.

— Kaj Vinicius opinas ŝin bela?

— Vestu per virina peplum putrintan olivarban ŝtipon, kaj Vinicius trovos ĝin belega. Sed sur via vizaĝo, ho senkompara konanto, mi legas jam verdikton pri ŝi! Vi ne bezonas ĝin anonci! Jes! tro seka, malgrasaĉa, vera papavo sur maldika trunketo, kaj vi, dia estetikulo, ŝatas en virino antaŭ ĉio la trunkon, kaj trioble, kvaroble vi pravas! La nura vizaĝo nenion signifas. Mi multe lernis de vi, sed tiel seneraran juĝon de la okulo mi ankoraŭ ne havas... Kaj mi estas preta veti kun Tulius Senecio je lia amatino, ke kvankam dum la festeno, kiam ĉiuj kuŝas, malfacile estas juĝi pri la tuta figuro, vi jam diris al vi: “tro mallarĝa en la koksoj!”

— Tro mallarĝa en la koksoj — respondis Nero, duonfermante la okulojn.

Sur la buŝo de Petronius aperis apenaŭ rimarkebla rideto, kaj Tulius Senecio, kiu ĝis tiu ĉi momento estis okupita per interparolo kun Vestinus, aŭ pli ĝuste per mokado de sonĝoj, je kiuj Vestinius kredis, diris:

— Vi eraras! — mi partias kun la cezaro.

— Bone — respondis Petronius. — Mi estis ĝuste pruvanta, ke vi havas eron de saĝo, kaj la cezaro asertas, ke vi estas kompleta azeno.

Habet! — diris Nero, ridante kaj turnante malsupren la grandan fingron de la mano, kiel oni faris en cirkoj, signe, ke gladiatoro ricevis baton kaj ke li estu finmortigita.

Kaj Vestinus, kredante, ke oni parolas ĉiam pri sonĝoj, ekkriis:

— Mi tamen kredas je sonĝoj, kaj Seneca diris al mi iam, ke li ankaŭ kredas.

— La lastan nokton mi sonĝis, ke mi iĝis vestpastrino — diris, klinante sin super la tablon, Calvia Crispinilla.

Je tio ĉi Nero komencis klaki per la manoj, aliaj sekvis lian ekzemplon, kaj dum momento ĉirkaŭe sonis aplaŭdoj, ĉar Crispinilla, kelkfoja eksedzino, estis konata pro sia nekredebla malĉasteco en al tuta Romo.

Sed ŝi, tute ne konfuzite, diris:

— Kion do! Ili ĉiuj estas maljunaj kaj malbelaj. Sole Rubria similas al homoj, kaj tiel ni estus du, kvankam eĉ Rubria somere ricevas lentugojn.

— Konfesu tamen, ĉastega Calvia — diris Petronius — ke iĝi vestpastrino vi povis ja nur en sonĝo.

— Kaj se la cezaro ordonus?

— Mi ekkredus, ke realiĝas sonĝoj eĉ plej strangaj.

— Ĉar ili realiĝas — ekkriis Vestinus. — Mi komprenas homojn, kiuj ne kredas je la dioj, sed kiel oni povas ne kredi je sonĝoj!

— Kaj aŭguroj? — demandis Nero. — Oni iam aŭguris al mi, ke Romo ĉesos ekzisti, kaj mi regos super la tuta Oriento.

— Aŭguroj kaj sonĝoj — tio ligas sin kune — parolis Vestinus. — Foje unu prokonsulo, granda nekredanto, sendis en la templon de Mopsuso sklavon kun sigelita letero, kiun li malpermesis malfermi, por kontroli, ĉu la dio scios respondi al la demando, farita en la letero. La sklavo dormis nokton en la templo, por havi aŭguran sonĝon, post kio li revenis kaj diris la jenon: Mi vidis en sonĝo junulon, helan, kiel la suno, kiu diris al mi nur unu vorton: “nigran”. La prokonsulo, ekaŭdinte ĉi tion, paliĝis — kaj, turnante sin al siaj gastoj, egalaj nekreduloj, diris: “Ĉu vi scias, kio estis en la letero?”

En tiu ĉi momento Vestinus interrompis kaj, levinte pokalon kun vino, komencis trinki.

— Kio estis en la letero? — demandis Senecio.

— En la letero estis la demando: “Kian virbovon mi oferu; blankan, aŭ nigran?”

Sed la intereson, ekscititan de la rakonto, interrompis Vitelius, kiu, veninte jam iom ebria al la festeno, sen iu kaŭzo eksplodis subite per senpensa rido.

— Kial ridas tiu barelo de sebo? — demandis Nero.

— Rido distingas homojn de bestoj — diris Petronius — kaj li ne havas alian pruvon, ke li ne estas virporko.

Vitelius interrompis en duono de ekrido, kaj, ŝmacante per la lipoj, brilantaj de saŭcoj kaj grasoj, komencis rigardi la ĉeestantojn kun tia mirego, kvazaŭ li neniam antaŭe ilin vidus.

Post, levinte sian kusensimilan manon, li diris per raŭka voĉo:

— Mi predis de la fingro kavaliran ringon, hereditan de la patro.

— Kiu estis ŝuisto — aldonis Nero.

Sed Vitelius denove eksplodis per neatendita rido kaj komencis serĉi la ringon en la peplum de Calvia Crispinilla. Je tio ĉi Vatinius komencis ŝajnigi ekkriojn de timigita virino, kaj Nigidia, amikino de Calvia, juna vidvino kun vizaĝo de malĉastistino, diris laŭte:

— Li serĉas tion, kion li ne perdis.

— Kaj kio neniel al li utilos, se li eĉ ĝin trovos — finis poeto Lucanus.

La festeno iĝadis pli gaja. Amasoj de sklavoj disportadis ĉiam novajn manĝojn; el grandegaj ujoj, plenigitaj per neĝo kaj ĉirkaŭvolvitaj per hedero, oni ĉiumomente eltiradis malpli grandajn kruĉojn kun multspecaj vinoj. Ĉiuj drinkis abunde. Sur la tablon kaj sur la festenanojn de la plafono fojon post fojo faladis rozoj.

Petronius komencis tamen peti Neron, ke antaŭ ol la gastoj ebriiĝos, li donu brilon al la festeno per sia kanto. Ĥoro de voĉoj subtenis lian vortojn, sed Nero komencis rezisti. Tio ne estas nur la afero de kuraĝo, kvankam ĉiam ĝi mankas al li... La dioj scias, kiom kostas al li ĉiaj sinprezentoj... Li, vere, ne deklinas sin de ili, ĉar oni devas ja ion fari por la arto, kaj se Apolono donacis al li certan voĉon, la dian favoron ne decas ja lasi senuze. Li eĉ komprenas, ke ĝi estas lia devo rilate al la regno. Sed hodiaŭ li vere estas raŭka. Nokte li metis sur la bruston plumbajn ŝarĝetojn, sed ankaŭ tio ne helpis... Li eĉ intencas veturi en Antiumon, por spiri iom la maran aeron.

Sed Lucanus komencis lin petegi en la nomo de la arto kaj de la homaro. Ĉiuj scias, ke la dia poeto kaj kantisto komponis novan himnon al Venuso, kompare kun kiu tiu de Lucretius estas nur hurletado de jara lupido. Estu ĉi tiu festeno vera festeno. Regnestro bona, kiel li, ne devas tiel suferigi siajn subulojn: “Ne estu kruela, cezaro!”

— Ne estu kruela! — ripetis ĉiuj, sidantaj pli proksime.

Nero dismetis la manojn, signe, ke li devas cedi. Tiam ĉiuj vizaaĝoj alprenis la esprimon de danko, kaj ĉiuj okuloj direktis sin al li. Sed li jam antaŭe ordonis sciigi Poppaean, ke li kantos, kaj diris al la ĉeestantoj, ke ŝi ne venis al la festeno, ĉar ŝi ne sentis sin sana, ĉar tamen neniu kuracilo tiel helpas al ŝi, kiel lia kanto, li ne volus senigi ŝin de la okazo.

Poppaea baldaŭ venis, efektive. Ŝi regis ĝis nun Neron, kiel subulon, ŝi tamen sciis, ke kiam estis koncernata lia memamo de kantisto, ĉaristo aŭ poeto, danĝere estus ĝin inciti. Ŝi eniris do, belega, kiel diino, vestita, kiel Nero, per ametistkolora vesto kaj kolĉeno el grandegaj perloj, militrabitaj iam de Massinissa, orhara, dolĉa, kaj kvankam dufoja eksedzino, havanta la vizaĝon kaj aspekton de virgulino.

Oni salutis ŝin per ekkrioj kaj per la titolo “dia aŭgustino”. Ligia neniam en la vivo vidis iun egale belan, kaj apenaŭ ŝi kredis la proprajn okulojn, ĉar ŝi sciis, ke Poppaea Sabina estis unu el plej malbonaj virinoj en la mondo. Ŝi sciis de Pomponia, ke ŝi, Poppaea instigis la cezaron mortigi la patrinon kaj la edzinon, ŝi konis ŝin el rakontoj de gastoj kaj servistoj de Aulus; ŝi aŭdis, ke ŝiajn statuojn oni nokte faligadis en la urbo; ŝi aŭdis pri surskriboj, kies aŭtorojn oni kondamnadis je plej severaj punoj, kaj kiuj tamen reaperadis ĉiumatene sur la urbaj muregoj. Dume nun, ĉe la ekvido de tiu malbonfama Poppaea, konsiderata de la konfesantoj de Kristo kiel enkorpigo de malbono kaj krimo, ekŝajnis al ŝi, ke tiel povas aspekti anĝeloj aŭ iuj ĉielaj spiritoj. Ŝi simple ne povis forturni de ŝi la rigardon, kaj el ŝia buŝo senvole elŝiris sin la demando:

— Ha, Marcus, ĉu tio povas esti?...

Sed li, ekscitita per vino kaj kvazaŭ senpaciencanta, ke tiom da aferoj malkoncentrigis ŝian atenton kaj forturnis ĝin de li, parolis:

— Jes, ŝi estas bela, sed vi estas milfoje pli bela. Vi vin ne konas, alie vi enamiĝus je vi mem, kiel Narcizo... Ŝi banas sin en lakto de azeninoj, sed vin kredeble Venuso banis en la propra. Vi vin ne konas, ocelle mi!... Ne rigardu ŝin. Turnu al mi la okulojn, ocelle mi!... Tuŝu per via buŝo ĉi tiun vinpokalon, kaj mi poste samloken almetos la mian...

Li aliĝadis ĉiam pli proksimen, kaj ŝi komencis forŝovi sin al Acte. Sed en tiu ĉi momento oni ordonis silenton, ĉar la cezaro leviĝis. Kantisto Diodorus prezentis al li liuton el la speco, nomata delta, alia, Terpnos, akompanonta lian ludon, proksimiĝis kun instrumento, nomata nablium, kaj Nero, apoginte la delta kontraŭ la tablo, levis supren la okulojn, kaj post momento en la triclinium ekregis silento, interrompata sole de la brueto, kiun kaŭzis la rozoj, senĉese falantaj de la plafono.

Post tio li komencis kanti, aŭ pli ĝuste deklami kante kaj ritme, ĉe akompano de la du liutoj, sian himnon al Venuso. Nek la voĉo, kvankam iom malklara, nek la versaĵo estis malbonaj, tiel, ke la kompatindan Ligian denove ekkaptis riproĉoj de la konscienco, ĉar la himno, kvankam gloranta la malpuran idolanan Venuson, ŝajnis al ŝi eĉ tre bela, kaj la cezaro mem, kun sia laŭrokrono ĉirkaŭ la frunto kaj levitaj okuloj, prezentis sin al ŝi pli majesta, multe malpli terura kaj malpli abomena, ol en la komenco de la festeno.

Sed la festenanoj sonigis tondron de aplaŭdoj. La ekkrioj: “ho ĉiela voĉo!” aŭdiĝis ĉirkaŭe; kelkaj el la virinoj, levinte supren la manojn, restis tiel, signe de ravo, eĉ post la fino de la kanto; aliaj viŝis la larme malsekajn okulojn; en la tuta ĉambrego ekbolis, kiel en abelujo. Poppaea, klininte sian orharan kapeton, levis al la buŝo la manon de Nero, kaj tenis ĝin longe en silento, kaj juna Pythagoras, mirinde bela greko, tiu sama, kun kiu poste jam duone freneza Nero ordonis al pastroj ligi lin per edziĝa ligo, konforme kun ĉiuj ritoj, surgenuiĝis nun ĉe liaj piedoj.

Sed Nero rigardis atente Petroniuson, kies laŭdojn li ĉiam deziris antaŭ ĉio, kaj tiu diris:

— Koncerne la muzikon, Orfeo estas nun sendube tiel flava pro envio, kiel la ĉeestanta ĉi tie Lucanus, kaj rilate al la versoj, mi bedaŭras, ke ili ne estas pli malbonaj, ĉar tiam mi trovus eble konvenajn laŭdesprimojn por ili.

Sed Lucanus ne koleriĝis je li pro la aludo pri envio, kontraŭe, li rigardis lin dankeme kaj, ŝajnigante malbonan humoron, komencis murmuri:

— Malbenita fato, kiu ordonis al mi vivi samtempe kun tia poeto. Mi havus, forgesota homo, lokon en la homa memoro kaj sur Parnaso, kaj nun mi estingiĝos, kiel estingiĝas stumpo ĉe la suno.

Petronius tamen, kiu havis mirindan memoron, komencis ripeti fragmentojn el la himno, citi apartajn versojn, glori kaj analizi pli belajn esprimojn. Lucanus, kvazaŭ forgesinte la envion pro la ĉarmo de la poezio, aldonis al liaj vortoj siajn ravesprimojn. Sur la vizaĝo de Nero bildiĝis plezurego kaj senlima vanteco, ne nur parenca al malsaĝeco, sed tute kun ĝi egala. Li mem sufloris al ili la versojn, kiujn li opiniis la plej belaj, kaj fine li komencis konsoli Lucanuson kaj diri al li, ke li ne perdu la kuraĝon, ĉar kvankam kio oni naskiĝis, tio oni estas, tamen la kulto, kiun la homoj montras al Jovo, ne esceptas kulton al aliaj dioj.

Poste li leviĝis, por forkonduki Poppaean, kiu efektive nebone fartante, deziris foriri. Al la festenanoj, kiuj restis li ordonis tamen denove okupi la lokojn, kaj antaŭdiris, ke li revenos. Vere li revenis post momento, por ebriigadi sin per la fumo de incensoj kaj rigardi la pluajn spektaklojn, kiujn li mem, PetroniusTigellinus preparis por la festeno.

Denove oni legis versaĵojn aŭ aŭskultis dialogojn, en kiuj aĉa strangeco anstataŭis spritecon. Poste fama mimikisto, Paris, prezentis la aventurojn de Iono, la filino de Inaho. Al la gastoj, precipe al Ligia, ne kutiminta al similaj spektakloj, ŝajnis, ke ili vidas miraklojn kaj sorĉojn. Paris sciis per movoj de la manoj kaj de la korpo esprimi aferojn, ŝajne neesprimeblajn en danco. Liaj manplatoj nebuligis la aeron, formante nubon luman, vivan, tremantan, volupteman, ĉirkaŭantan duone svenintan knabinan figuron, skuatan de volupta spasmo. Ĝi estis bildo, ne danco, bildo klara, malkaŝanta la misterojn de amo, sorĉa kaj senhonta, kaj kiam post ĝia fino eniris cibelpastroj kaj komencis kun siriaj knabinoj, ĉe akompano de citroj, flutoj, cimbaloj kaj tamburiletoj bakĥan dancon, plenan de savaĝaj krioj kaj de pli sovaĝa ankoraŭ malĉasto, ŝajnis al Ligia, ke viva fajro ŝin bruligos, ke tondro devus frapi ĉi tiun domon, aŭ plafono devus fali sur la kapojn de la festenanoj.

Sed el la ora retego, streĉita sub la plafono, faladis nur rozoj, kaj dume la duonebria jam Vinicius parolis al ŝi:

— Mi vidis vin en la domo de Aulusoj ĉe la fontano kaj mi ekamis vin. Estis tagiĝo kaj vi pensis, ke neniu rigardas, sed mi vin vidis... Kaj mi vidas vin tia ĝis nun, kvankam la pepulum kovras vin de miaj okuloj. Ĵetu for la peplum, kiel Crispinilla. Vidu! Dioj kaj homoj serĉas amon. Nenio estas, krom ĝi, en la mondo! Metu la kapon sur mian bruston kaj fermu la okulojn.

Kaj ŝiaj pulsoj batis peze en la tempioj kaj manoj. Kaptis ŝin la impreso, ke ŝi falas en ian abismon, kaj tiu Vinicius, kiu ŝajnis antaŭe tiel proksima kaj fidinda, anstataŭ savi, tiras ŝin profunden. Kaj ŝia koro premiĝis kontraŭ li. Denove ŝi komencis timi la festenon, kaj lin, kaj sin mem. Iu voĉo, simila al la voĉo de Pomponia, vokis en ŝia animo: Ligia! savu vin! sed io parolis al ŝi ankaŭ, ke jam estas tro malfrue, ke kiun simila fajro ĉirkaŭblovis, kiu vidis ĉion, kio okazis dum ĉi tiu festeno, en kiu la koro tiel batis, kiel en ŝi ĝi batis, kaj kiun traigis tia tremo, kia ŝin traigis ĉe lia proksimiĝo — tiu estas perdita senrevoke. Ŝi sentis sin svene. Kelkfoje ŝajnis al ŝi, ke ŝi perdos la konscion, kaj poste okazos io terura. Ŝi sciis, ke neniu rajtis, minacate de la cezara kolero, levi sin de la festeno, antaŭ ol la cezaro sin levis, sed se ĉe ne estus tiel, ŝi ne havis jam por tio forton.

Dume la fino de la festeno estis ankoraŭ malproksima. Sklavoj alportadis ankoraŭ novajn manĝojn kaj senĉese plenigadis la pokalojn per vino, kaj antaŭ la tabloj, starantoj en la formo de unuflanke malfermita cirklo, aperis du atletoj, por prezenti al la gastoj luktospektaklon.

Kaj tuj ili ekbatalis. La potencaj korpoj, brilantoj de olivoleo, faris unu bulegon, iliaj ostoj kraksonis en la feraj brakoj, el la kunpremitaj makzeloj eliĝadis malbonaŭgura grinco. Kelkfoje oni aŭdis rapidajn, obtuzajn frapojn de iliaj piedoj sur la planko, surŝutita per safrano, jen ili haltadis senmove en silento, kaj al la rigardantoj ŝajnis, ke ili vidas antaŭ si grupon, skulptitan el ŝtono. La okuloj de la romanoj kun plezuro observis la penadon de la terure streĉitaj dorsoj, kruroj kaj brakoj. Sed la lukto ne daŭris longe, ĉar Croto, majstro kaj estro de gladiatora lernejo, ne vane ĝuis la opinion de la plej forta homo en la regno. Lia kontraŭulo komencis spiri ĉiam pli rapide, poste stertori, poste lia vizaĝo iĝis ruĝeblua, fine sango elŝprucis el lia buŝo, kaj li malstreĉiĝis.

Tondro de aplaŭdoj salutis la finon de la lukto, kaj Croto, apoginte la piedojn sur la dorso de la kontraŭulo, krucigis la grandegajn brakojn sur la brusto kaj rigardis ĉirkaŭen tra la ĉambrego per la okuloj de triumfanto.

Poste eniris imitistoj de bestoj kaj de iliaj voĉoj, ĵonglistoj kaj arelekenoj, sed oni malmulte ilin rigardis, ĉar vino nebuligis jam la okulojn de la rigardantoj. La festeno aliformis sin iom post iom en drinkan kaj diboĉan orgion. La siriaj knabinoj, kiuj antaŭe dancis la bakĥan dancon, miksis sin kun la gastoj. La muziko ŝanĝis sin en senordan kaj sovaĝan bruadon de citroj, liutoj, armenaj cimbaloj, egiptaj sistrae, trumpetoj kaj kronoj, kaj ĉar kelkaj el la festenanoj deziris babili, oni komencis krii al la muzikistoj, ke ili iru for. La aero, saturita per odoro de floroj, plena de aromo de oleoj, kiujn belegaj servoknabetoj ŝprucigis dum la festeno sur la piedojn de la gastoj, saturita per safrano kaj per homaj elspiraĵoj, iĝis sufoka; la lampoj brilis per malfortaj flamoj, malrektiĝis la florkronoj sur la fruntoj, la vizaĝoj paliĝis kaj kovriĝis per ŝvitgutoj.

Vitelius peze falis sub la tablon. Nigidia, nudiginte sin ĝis duono de la korpo, apogis sian ebrian, infanan kapon sur la bruston de Lucanus, kaj li, egale ebria, komencis forblovi oran pudron de ŝiaj haroj, levante la okulojn supren kun senlima kontenteco. Vestinus kun la obstineco de ebriulo ripetis dekfoje la respondon de Mopsuso al la sigelita letero de la prokonsulo, kaj Tulius, kiu mokis la diojn, parolis per voĉo longiĝema, interrompata de singulto:

— Ĉar se la Sferoso de Ksenofano estas sfera, tiam, vidu, tian dion oni povas ruli antaŭ si per la piedo, kiel barelon.

Sed Domitius Afer, maljuna ŝtelisto kaj denuncisto, indigniĝis pro tiu ĉi parolo, kaj pro indigno surverŝis per falerno sian tutan tunikon. Li ĉiam kredis je la dioj. Homoj diras, ke Romo pereos, kaj estas eĉ tiaj, kiuj asertas, ke ĝi jam pereas. Certe jes! Sed se tio venos, ĝi estos tial, ke la junularo ne havas plu la kredon, kaj sen la kredo ne povas ekzisti virto, Oni forlasis ankaŭ la iamajn severajn morojn, kaj en nenies kapon venas la penso, ke la epikuranoj ne kapablos rezisti la barbaroj. Kaj tio ĉi estas ja senduba! Koncerne lin, li bedaŭras, ke li ĝisvivis tian tempon, kaj ke en ĝuoj li devas serĉi helpon kontraŭ ĉagrenoj, kiuj alie rapide subigus lin.

Dirinte ĉi tion, li alpremis al si sirian dancistinon kaj per la sendenta buŝo komencis kisi ŝian nukon kaj dorson, kion vidante, konsulo Memmius Regulus ekridis kaj, levinte sian kalvan kapon, ornamitan per flankeniĝinta florkrono, ekparolis:

— Kiu diras, ke Romo pereas... Sensencaĵo!... Mi, konsulo, scias plej bone... Videant consules... tridek legioj gardas nian pax romana!...

Ĉe tiuj ĉi vortoj li almetis la pugnojn al la tempioj kaj komencis krii tra la tuta ĉambrego:

— Tridek legioj! — tridek legioj!... de Britujo ĝis la limo de l’ partoj!

Sed subite li ekhaltis pripense, kaj , almetinte la fingron al la frunto, diris:

— Eble eĉ, pli ĝuste, tridek du...

Kaj li ruliĝis sub la tablon, kie post momento li komencis vomi fenikopterajn langojn, rostitajn agarikojn, glaciigitajn fungojn, akridojn kun mielo, fiŝojn, viandojn kaj ĉion, kion li manĝis aŭ trinkis.

Domitiuson tamen ne trankviligis la nombro de la legioj, gardantaj la roman pacon: “Ne, ne! Romo devas perei, ĉar pereis la kredo je la dioj kaj la severaj moroj! Romo devas perei! Domaĝe, ĉar la vivo tamen estas bona, la cezaro favora, la vino bongusta! Ha, kia domaĝo!

Kaj, kaŝinte la kapon inter la skapolojn de la siria bakĥistino, li komencis plori:

— Kion gravas la estonta vivo!... Aĥilo pravis, dirante, ke preferinde estas esti kampservisto en la subsuna mondo, ol reĝo en la kimeriaj landoj. Kaj ankaŭ tio estas demando, ĉu ekzistas iuj dioj, kvankam la nekredo pereigas la junan generacion.

Lucanus estis dume disblovinta la tutan oran pudron de la haroj de Nigidia, kiu, ebriiĝinte, endormiĝis. Poste li deprenis hederajn branĉojn de staranta antaŭ li vazo, ĉirkaŭvolvis per ili la dormantinon, kaj plenuminte tiun ĉi taskon, komencis rigardi la ĉeestantojn per okuloj kontentegaj kaj demandaj.

Post tio li ornamis sin mem per hedero, ripetante per la tono de profunda konvinko:

— Mi tute ne estis homo, sed faŭno.

Petronius ne estis ebria, sed Nero, kiu komence trinkis malmulte pro sia “ĉiela” voĉo, ĉe la fino malplenigadis pokalon post pokalo, kaj ebriiĝis. Li volis kanti plu siajn versaĵojn, la grekajn ĉi-foje, sed li forgesis ilin kaj erare ekkantis kanteton de Anakreonto. Akompanis lin ĉe tio Pythagoras, Diodorus kaj Terpnos, sed ĉar neniu el ili sukcesis, tial ili lasis. Nero siavice komencis, kiel konanto kaj estetikulo, admiri la belecon de Pythagoras, kaj pro admiro kisi liajn manojn. Tiel belegajn manojn li vidis iam nur... ĉe kiu?

Kaj almetinte la manplaton al la malseka frunto, li komencis rememori. Post momento sur lia vizaĝo speguliĝis timo:

— Aha! ĉe la patrino! ĉe Agrippina!

Kaj subite ekposedis lin malserenaj vizioj.

— Oni diras — li parolis — ke ŝi vagas nokte ĉe lunlumo apud la maro, ĉirkaŭ Bajoj kaj Bauloj... Ŝi nur vagas, kvazaŭ ŝi ion serĉus — nenio pli. Kaj kiam ŝi proksimiĝas al boato, ŝi rigardas iom kaj foriras, sed la fiŝkaptisto, kiun ŝi rigardis, mortas.

— Ne malbona temo — diris Petronius.

Kaj Vestinus, etendinte la kolon, kiel gruo, flustris mistere:

— Mi ne kredas je la dioj, sed mi kredas je la spiritoj — ho!

Sed Nero ne atentis iliajn vortoj kaj parolis plu:

— Mi plenumis ja la lemuralia. Mi ne volas ŝin vidi! Jam estas la kvina jaro. Mi devis, mi devis ŝin kondamni, ĉar ŝi sendis kontraŭ mi mortigiston, kaj se mi ne estus antaŭaginta, vi ne aŭdus hodiaŭ mian kanton.

— Dankon, cezaro, en la nomo de la urbo kaj de la mondo — vokis Domitius Afer.

— Vinon! Kaj oni sonigu timpanojn!

La bruo rekomenciĝis. Lucanus, tuta en hedero, volante ĝin superkrii, leviĝis kaj komencis voki:

— Mi ne estas homo, sed faŭno, kaj mi loĝas en arbaro! E... ho... oooo! E... ho... oooo!

Fine ebriiĝis la cezaro, ebriiĝis la viroj kaj la virinoj. Vinicius estis ne malpli ebria, ol la aliaj, kaj krom tio ekster la pasio naskiĝis en li inklino al malpaco, kio okazadis ĉiufoje, kiam li drinkis supermezure. Lia nigreta vizaĝo iĝadis ankoraŭ pli pala kaj liaj vortoj jam konfuziĝis, kiam li parolis rapide per laŭta kaj ordona voĉo:

— Donu la buŝon! Hodiaŭ, ĉu morgaŭ, estas egale! Sufiĉe jam! La cezaro prenis vin de Aulusoj, por vin donaci al mi, vi komprenas! Morgaŭ je la krepusko mi sendos sklavojn por vin preni, vi komprenas! La cezaro promesis vin al mi, antaŭ ol li vin prenis... Vi devas esti mia! Donu la buŝon! Mi ne volas atendi ĝis morgaŭ... Donu rapide la buŝon!

Kaj li ĉirkaŭprenis ŝin, sed Acte komencis ŝin defendi, kaj Ligia mem ankaŭ defendis sin per la lastaj fortoj, ĉar ŝi sentis, ke ŝi pereas. Vane tamen ŝi penis ambaŭmane depreni de si lian senharan brakon; vane per voĉo en kiu vibris korpremo kaj timo, ŝi petegis, ke li ne estu tia, kia li estas, ke li kompatu ŝin. Lia vinsaturita spiro ĉirkaŭblovadis ŝin ĉiam pli proksime, kaj lia vizaĝo troviĝis tuj apud la ŝia. Li ne estis plu tiu iama, bona kaj preskaŭ kara al ŝia animo Vinicius, sed ebria, malbona satiruso, kiu plenigis ŝin per teruro kaj abomeno.

La fortoj tamen forlasadis ŝin ĉiam pli. Vane, forklininte sin, ŝi turnis for la vizaĝon, por eviti liajn kisojn. Li leviĝis, ekkaptis ŝin per ambaŭ brakoj, kaj altirinte ŝian kapon al la brusto, komencis, spiregante, dispremi per la buŝo ŝian paliĝintan buŝon.

Sed en la sama momento ia terura forto malvolvis liajn brakojn de ŝia kolo tiel facile, kvazaŭ tio estus brakoj de infano, kaj lin mem ŝovis flanken, kiel sekan branĉeton aŭ velkintan folion. Kio okazis? Vinicius frotis la mirigitajn okulojn kaj subite ekvidis super si la grandegan figuron de la ligo, nomata Ursus, kiun li ekkonis en la domo de Aulusoj.

La ligo staris trankvile kaj nur rigardis Viniciuson per siaj bluaj okuloj tiel strange, ke al la juna viro la sango koagulis en la vejnoj, poste li prenis sur la brakojn sian reĝidinon kaj per paŝo egalmezura, mallaŭta, eliris el la triclinium.

Acte en la sama momento eliris post li.

Vinicius sidis dum sekundo, kiel ŝtoniĝinta, poste li saltleviĝis kaj ekkuris al la elirejo.

Sed la pasio, mirego, furiozo kaj vino subhakis liajn piedojn. Li ekŝanceliĝis foje kaj refoje, poste ekkaptis la nudan ŝultron de iu el la bakĥantinoj kaj komencis, palpebrumante, demandi:

— Kio okazis?

Kaj ŝi, preninte pokalon kun vino, transdonis ĝin al li kun rideto en la nebulkovritaj okuloj:

— Trinku — ŝi diris.

Vinicius eltrinkis kaj falegis planken.

La plimulto de la gastoj kuŝis jam sub la tabloj; aliaj vagis per ŝanceliĝema paŝo tra la triclinium, aliaj dormis sur sofoj, ronkante aŭ vomante en la dormo superfluon de la vino, kaj sur la ebrian konsulojn kaj senatanojn, sur la ebriajn kavalirojn, poetojn, filozofojn , sur la ebriajn dancistinojn kaj patriciinojn, sur tiun tutan mondon, ĉioregan ankoraŭ, sed jam senaniman, florkronritrarn kaj diboĉegan, sed jam estingiĝantan, el la ora retego, streĉita sub la plafono, pluvis kaj pluvis senĉese rozoj.

Ekstere komencis tagiĝi.