Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

ĈAPITRO LXXI

Fine plenumiĝis la tempo de ambaŭ apostoloj. Sed, kvazaŭ por finkroni la laboron, estis lasite al la fiŝkaptisto de Dio kapti du animojn eĉ en la malliberejo. La soldatoj Processus kaj Martinianus, kiuj gardis lin en la Mamertina malliberejo, akceptis bapton. Poste venis la horo de la turmento. Nero ne estis tiam en Romo. La verdikton eldonis Helius kaj Politetes, al kiuj la cezaro konfidis la regadon en Romo por la tempo de sia foresto. La aĝan apostolon oni subigis unue al la leĝordonita skurĝado, kaj la sekvintan tagon oni elkondukis lin ekster la urban muregon, al la Vatikanaj montaĵoj, kie li devis suferi la destinitan al li krucpunon. La soldatojn mirigis la amaso, kiu kolektiĝis antaŭ la malliberejo, ĉar laŭ ilia imago la morto de simpla homo, plie de fremdulo, ne devus eksciti tian intereson, kaj ili ne komprenis, ke tiu ĉi aro ne konsistis el scivoluloj, sed el konfesantoj, kiuj deziris akompani al la loko de la ekzekuto la grandan apostolon. Posttagmeze malfermiĝis fine la mallibereja pordego kaj Petro aperis meze de pretoriana taĉmento. La suno malleviĝis jam al Ostio, la tago estis serena kaj bela. Pro lia alta aĝo oni ne devigis Petron porti la krucon, ĉar oni kredis, ke li ne povus ĝin levi, nek oni metis forkegon sur lian kolon, por ne malfaciligi la iradon. Li paŝis libera kaj la kredantoj povis vidi lin bonege. En la momento, kiam meze de la feraj soldataj kaskoj aperis lia blanka kapo, ploro aŭdiĝis en la amaso, sed preskaŭ tuj ĝi ĉesis, ĉar en la vizaĝo de la maljunulo estis tiom da sereneco kaj tia ĝojo de ĝi radiis, ke ĉiuj komprenis, ke tio ne estas viktimo, kondukata al ekzekuto, sed venkinto, festanta sian triumfan marŝon.

Tiel estis efektive. La fiŝkaptisto, ordinare humila kaj klinita, iris nun rekta, superanta per la kresko la soldatojn, plena de digno. Nenian oni vidis en lia silento tian majestecon. Ŝajnis, ke tio estas monarĥo, kiu paŝas antaŭen, ĉirkaŭita de siaj soldatoj kaj popolo. De ĉiuj flankoj eksonis la voĉoj: “Jen Petro foriras al la Sinjoro”. Ĉiuj kvazaŭ forgesis, ke atendas lin turmento kaj morto. Ili iris solene, sed trankvile, sentante, ke de post la morto sur Golgoto okazis ĝis nun nenio egale granda, kaj ke kiel la unua elaĉetis la tutan mondon, tiel ĉi tiu elaĉetos tiun ĉi urbon.

Je la vido de la maljunulo pasantoj haltadis envoje kun miro, kaj la konfesantoj, metante la manojn sur iliajn ŝultrojn, parolis per trankvilaj voĉoj: “Rigardu, kiel mortas la justulo, kiu konis Kriston kaj predikis amon en la mondo”. Kaj ili ekmeditadis, poste foriradis, dirante al si: “Vere, ĉi tiu ne povis esti maljusta”.

Envoje silentiĝadis la strata kriado kaj bruado. La procesio iris antaŭen meze de nove konstruitaj domoj, meze de blankaj kolonoj de temploj, super kies frontonoj etendis sin la ĉielo, profunda, paca kaj blua. Ili iris en silento; iafoje nur ektintis la soldataj armiloj aŭ ekmurmuris la flustro de preĝoj. Petro aŭskultis ilin kaj ĝojo ĉiam pli granda lumis sur lia vizaĝo, ĉar lia rigardo apenaŭ povis ĉirkaŭpreni tiujn milojn da konfesantoj. Li sentis, ke li plenumis la taskon, kaj li sciis jam, ke tiu vero, kiun li predikis dum la tuta vivo, surverŝos ĉion, kiel ondo, kaj ke nenio jam povos ĝin bari. Tiel pensante, li levis la okulojn supren kaj parolis: “Sinjoro, Vi ordonis al mi konkeri ĉi tiun urbon, do mi ĝin konkeris. Vi ordonis al mi fondi ĉi tie Vian metropolon, do mi ĝin fondis. Ĝi estas nun Via urbo, Sinjoro, kaj mi iras al Vi, ĉar multa estis mia penado.

Pasante preter temploj, li parolis al ili: “Temploj de Kristo vi estos”. Rigardante la homajn amasojn, svarmantajn preter li, li parolis al ili: “Servantoj de Kristo estos viaj infanoj” kaj li iris, konscia pri la plenumita laboro, konscia pri sia merito, pri la povo, pacoplena, granda. La soldatoj irigis lin tra la Triumfa ponto, kvazaŭ malgraŭvole atestante lian triumfon, kaj kondukis lin pluen, al Naumachia kaj al la cirko. La kredantoj el Transtibro aliĝis al la procesio kaj tiel densa iĝis la popolamaso, ke la centuriestro, komandanta la pretorianojn, diveninte fine, ke li kondukas iun ĉefpastron, kiun ĉirkaŭas liaj fideluloj, maltrankviliĝis pro la tro malgranda nombro da soldatoj. Sed nek unu ekkrio de indigno aŭ furiozo aŭdiĝis en la amaso. La vizaĝoj, spegulantaj la gravecon de la momento, estis solenaj kaj kune plenaj de atendo, ĉar kelkaj el la konfesantoj, rememorante, ke ĉe la morto de la Sinjoro la tero fendis sin pro teruro kaj mortintoj levis sin el la tomboj, pensis, ke eble nun ankaŭ okazos iuj videblaj signoj, post kiuj la memoro pri la morto de la apostolo ne forviŝiĝos dum jarcentoj. Aliaj parolis eĉ al si: “Kaj eble la Sinjoro elektos la mortohoron de Petro, por malsupreniri el la ĉielo, kiel Li promesis, kaj fari juĝon kontraŭ la mondo”. Kaj en ĉi tiu penso ili rekomendis sin al la kompatemo de la Savinto.

Sed ĉirkaŭe estis trankvile. La montaĵoj ŝajnis ĝui la varmon kaj ripozi en la suno. La procesio haltis fine inter la cirko kaj la Vatikana montaĵo. La soldatoj komencis nun fosi kavon, aliaj metis sur la teron la krucon, martelojn kaj najlojn, atendante, ĝis la preparoj estos finitaj, dum la amaso, ĉiam trankvila kaj solena, genuiĝis ĉirkaŭe.

La apostolo, kun kapo en radioj kaj oraj briloj, turnis sin lastfoje al la urbo. Fore, iom sube, vidiĝis la brilanta Tibro, trans ĝi la kampo de Marso, pli supre la maŭzoleo de Aŭgusto, sube la grandega banejo, kiun Nero ĝuste komencis konstrui, pli sube ankoraŭ la teatro de Pompejus, kaj trans ili Septa Julia, parte videbla, parte kaŝita de aliaj konstruaĵoj, multego da portikoj, temploj, kolonoj, tavole leviĝantaj konstruaĵoj, kaj fine for, malproksime, la montaĵoj, ĉirkaŭgluitaj per domoj — grandega homa svarmejo, kies limoj estis malaperantaj en blueta nebulo, nesto de krimo, sed ankaŭ de forto, de frenezo, sed ankaŭ de ordo, kiu iĝis la kapo de la mondo, sed kune ĝia leĝo kaj paco, ĉiopova, nevenkebla, eterna.

Petro, ĉirkaŭita de la soldatoj, rigardis ĝin tiel, kvazaŭ rigardus sian posedaĵon reĝo kaj estro. Kaj li parolis al ĝi: “Vi estas elaĉetita kaj mia”. Neniu tamen, ne nur el la soldatoj, fosantaj la kavon, en kiun estis metota la kruco, sed neniu eĉ el la konfesantoj scipovis diveni, ke efektive staras inter ili la vera reganto de ĉi tiu urbo, ke malaperos la cezaroj, trafluos ondoj de barbaroj, jarcentoj pasos, kaj tiu ĉi maljunulo regos ĉi tie senhalte.

Sed li preĝante, rektiĝis subite kaj alten etendis la dekstran brakon. La ekzekutistoj haltis, kvazaŭ senkuraĝigitaj per lia sinteno; la konfesantoj haltigis ankaŭ la spiron en la brustoj, kredante, ke li volas ekparoli, kaj sekvis profunda silento.

Kaj li, starante sur la altaĵo, komencis fari per la etendita brako la signon de kruco, benante en la horo de sia morto:

Urbi et orbi!

...

En tiu sama mirinda vespero alia taĉmento da soldatoj kondukis sur Via Ostiensis Paŭlon el Tarso al la loko, nomata Aquae Salviae. Ankaŭ lin sekvis aro da kredantoj, kiujn li estis konvertinta, kaj Li rekonadis la pli intimajn konatojn, haltadis kaj parolis kun ili, ĉar la gardistoj elmontradis al li, kiel al roma civitano, pli da konsideroj. Post la pordego, nomata Tergemina, li renkontis Plautillan, filinon de prefekto, Flavius Sabinus, kaj vidante ŝian junan vizaĝon, surverŝitan de larmoj, diris: “Plautilla, filino de la eterna Savo, foriru en paco. Pruntu nur al mi vualon, kiun oni ligos ĉirkaŭ miaj okuloj en la momento, kiam mi estos foriranta al la Sinjoro”. Kaj preninte la vualon, li iris pluen kun vizaĝo tiel plena de ĝojo, kun kia revenas hejmen laboristo, honeste laborinta la tutan tagon. Liaj pensoj, simile al tiuj de Petro, estis trankvilaj kaj serenaj, kiel tiu vespera ĉielo. La okuloj medite rigardis la ebenaĵon, kiu etendis sin antaŭ li, kaj la Albanan montaron, dronantan en lumo. Li rememoradis siajn vojaĝojn, sian penadon kaj laboron, la batalojn, en kiuj li venkis kaj la komunumojn, kiujn li fondis en ĉiuj landoj kaj trans ĉiuj maroj, kaj li pensis, ke li bone meritis la ripozon. Li ankaŭ plenumis sian taskon. Li sentis, ke lian semaĵon ne disblovos jam la vento de malbono. Li preparis sin al la foriro kun la certeco, ke en la batalo, kiun lia vero proklamis kontraŭ la mondo, ĝi venkos, kaj senlima sereneco enfluadis lian animon.

La vojo al la loko de la ekzekuto estis malproksima kaj la vespero komencis krepuski. La montoj iĝis purpuraj, kaj iliaj bazoj dronis iom post iom en ombro. Brutaroj estis revenantaj hejmen. Tie kaj ie iris aretoj da sklavoj kun laborinstrumentoj sur la ŝultroj. Antaŭ la domoj, sur la vojo ludis infanoj, rigardante scivole la pasantan taĉmenton. Kaj en ĉi tiu vespero, en ĉi tiu klara, ora aero estis ne nur trankvilo kaj paco, sed ankaŭ la harmonio, kiu ŝajnis levi sin de la tero al la ĉielo. Paŭlo aŭdis ĝin kaj lia koro pleniĝadis per ĝojo ĉe la penso, ke al tiu muziko de la mondo li aldonis unu sonon, kiu mankis ĝis nun, kaj sen kiu la tuta tero estis “kiel tintanta kupraĵo kaj kiel sonaĉanta cimbalo”.

Kaj li rememoris, kiel li instruadis al la homoj la amon, kiel li diradis al ili, ke se ili eĉ disdonus sian havaĵon inter malriĉuloj kaj se ili eĉ ekkonus ĉiujn lingvojn kaj ĉiujn misterojn kaj ĉiujn sciencojn, ili estos nenio sen la amo, kiu estas plenfavora, pacienca, kiu ne faras malbonon, ne deziras adoron, ĉion elportas, al ĉio kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas.

Li pasigis la jarojn de sia vivo, instruante al la homoj tiun veron. Kaj nun li parolis al si en la animo: kia potenco ĝin egalas kaj kio ĝin venkos? Kiel povas ĝin subpremi la cezaro, se li eĉ havus duoble tiom da legioj, duoble tiom da urboj kaj maroj kaj landoj kaj nacioj?

Kaj li iris preni sian pagon, kiel triumfanto.

La irantaro forlasis fine la grandan vojon kaj flankiĝis orienten per mallarĝa irejo al Aquae Salviae. Sur la erikejo kuŝis ruĝaj sunbriloj. Ĉe la fonto la centuriestro haltigis la soldatojn, ĉar la momento venis.

Sed Paŭlo, ĵetinte sur la ŝultron la vualon de Plautilla, por kovri per ĝi siajn okulojn, lastfoje levis la pupilojn, plenajn de senlima trankvilo, al la pratempaj briloj de l’ vespero kaj preĝis. Jes! la momento venis, sed li vidis antaŭ si grandegan vojon el vesperbriloj, kondukantan al la ĉielo, kaj en la animo li parolis al si la samajn vortojn, kiujn li skribis antaŭe, konscia pri sia plenumita servo kaj pri la baldaŭa fino: “Bonan batalon mi batalis, la kredon mi konservis, la taskon mi plenumis, en la fino destinita al mi estas la krono de justeco”.